Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de
Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe
ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi
nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi
laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en
privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj,
sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la
familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi
plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por
multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia
vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el
tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil
artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni
mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la
"nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna
homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭstarantoj mi
subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas,
hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas
uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme
priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe
kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.