aventura romano

Jenő Rejtő. MARŜI AŬ MORTI

U N U A   P A R T O

tradukis: László Balázs

U N U A    Ĉ A P I T R O

Sidi bel Abbes

I

La urbo kvazaŭ morte kuŝis en la sunbrilado, la aero preskaŭ vibris pro la varmego, kaj malproksime, per nebulaj siluetoj reliefiĝis la montaro Thessala el la horizonto. Sidi bel Abbes estas malagorde senhoma en tiuj fru-posttagmezaj horoj. La pompaj floroj de la placo Sadi Carnot langvore dormetadas, sur la neopkupitaj benkoj nur per la aeromovo fluganta polvovualo estas ripozanta, kaj sur la estrado, en la mezo de la placo, kie kutimas koncerti la orkestro Clique, konsistanta el soldulaj muzikistoj, grandega veltolo kovras la sidlokojn de la muzikontoj. La vendejoj en la kvartalo de l’ eŭropanoj estos fermitaj ĝis vesperiĝo, en la kazerno komenciĝos la posttagmezaj siestoj por la soldatoj, daŭrantaj dum la varmega sezono. Sur la rando de la trotuaro burnusa arabo sidante dormetadas. Tri usonaj turistoj kuŝas anhelante en la lito tul-baldakena, iu havas zumadon en la oreloj pro la kinino, la alia vokas la hotel-grumon per mallaŭtiĝanta voĉo kaj petas informon, kiam ekveturos trajno al Oran. La itala komercisto de radioaparatoj kaj gramofondiskoj sin etendas nuda en la profundo de sia ŝlosita vendejo. Li trinkas varmegan teon kaj tute mallaŭtigas la sendostacion de Parizo, dissendantan ĝazmuzikon. La policisto, kvazaŭ suspektus sin kaŝantan krimulon en la muzulmana templo, li singarde promenas sub la arkadon de la kolorperdintaj, ruĝaj brikoj, kaj post ĉirkaŭrigardo li fakte estas atestanto de delikto, nome li devas konstati, ke sub la pordego deĵoranta policano malbutonumas sian kamizolon, viŝas la frunton kaj trinkas brandon. Tio estas server malpermesita. Denunco pro tiu afero ne okazis. La ŝoforo de la dua oficiro de la gubernio, ĉe la stirrado de sia aŭtomobilo Bugatti, laŭ direkto de la vertikala akso de sia sidloko, iom oblikviĝinte dormas, kaj longa saliv-strio tremetas en lia buŝangulo. La oficiro vizitis la prefekton pro grava afero, kaj nun ili ambaŭ dormas.

Aŭtobuso alvenas antaŭ la hotelon kun turistoj duon-svenintaj. Antaŭ iu sukeraĵejo la proprietulo laŭte kriadas, sciigante, ke li servas per ĉiuspecaj glaciaj trinkaĵoj. La policisto denove observas interne tiun tre suspektindan pordegenirejon. La suno iom pli malsupreniĝis al la pinto de la montaro Thessala, dume nuda, araba infano komencas detiri la kovran veltolon de sur la estrado de la orkestor Clique.

La stacidomo senhomiĝinte ardas en la posttagmeza, dezerta enuo. Sub la krajono de la trajn-ekspedisto ŝiriĝas la ĉifone malsekiĝinta papero pro la surgutanta ŝvito de lia frunto, kaj sur la muro eksonas la signosonorilo per delikata kariljono. Ie puŝĉaro ruliĝas. La trajn-ekspedisto rebutonumas sian kamizolon, li iras al la telefono kaj rapide turnadas ĝian kranketon. „Bel Abbes! Bel Abbes! Kvarcent kilometroj… La rapidtrajno „Oran” ekveturis…”

Alvenas la patrolo. Kvar legianoj kun bajonteo, gvidataj de suboficiro. Sur benko apud la elirejo sidas ruĝhara, barba viro kun pakaĵo. Li dormas. La suboficiro skuas lin: Legitimations, certificats… Vite! Vite! Li estas kolportisto, veturonta al Colomb Bechar kun sekuraj raziloj kaj poŝtranĉiloj. La patrolo traserĉas la stacidomon, ĉu ne kaŝiĝis ie fuĝanta legiano, kiu volas pluveturi per la ekironta trajno. Ili trovas magran knabon sur la kajo, li ne havas bileton, li ne volas veturi. Kion li serĉas ĉi tie? Cigaredstumpojn.

— Paŝu inter la soldatojn! Ni akompanos vin al la gardistejo, se vi ne estas fuĝanto, vi povas iri por viaj propraj aferoj.

— Je la kvina horo mi devas iri por labori en la vendohalo.

— ’men fou.

Ĉar li multe diskutas, li ricevas vangofrapon, kaj oni ŝnurligas liajn manojn malantaŭe. La patrolo mansalutas, ĉar aperis la serĝento. Poste enrapidegas la trajno. Nur tra unu pordo oni povas forlasi la stacidomon. Tie la kaporalo severe pririgardas la paseĝerojn, maldense forirantajn. Ne plu estas descendantoj. Nur nun estas malfermita la lasta kupeo. Dekkvin lacaj, trolaciĝintaj rekrutoj. Lego de la nomlisto. Dume la patrolo kun pafpretaj fusiloj traserĉas la vagonaron, ili pukpuŝas sub ĉiun benkon, sur la ferŝtuparo de la karbovagono la kaporalo kondukas ilin supren sur la tegmenton, ĉu ne estas tie rekruto aŭ dizertulo sin kaŝantaj? Ĉar se estus, tiu lernus la nomon de Dio. Nom du nom de Dieu!..

La serĝento enpoŝigas la liston, mansignante per la dekstra brako alten levita, li turnas sin, kaj per nazvoĉo, kvazaŭ du mallongajn bojetojn li krias la komandon:

— En avant… Marche!

Ili marŝas…

II

Ili marŝas…

Horn meditis. Ili langvore ambladis sekvante la serĝenton tra la sveninta urbo, kaj nun li denove provis pensi. Mirinde, ke li nur ĉi tie ektimis, marŝanta sur la varmega Afrika asfalto, efektive ankoraŭ kiel civilulo, sed aspekte jam vestita kiel soldato. Ĉi tie li malesperiĝis unuafoje, terurita pro sia faro. Tio do estas realaĵo. Kion li kredis fora, neimagebla romantiko, pri kio oni rakontis en Berlino kiel pri la fabeloj de Karl May: Li fariĝis soldato de la legio! Li konjektis, ke malantaŭ tiu romantiko latentas tre kruda, amara realaĵo. Franz Horn, la dekok jara Berlina studento, kiu post sia fiaska abiturienta ekzameno rifuĝis en Afrikon de antaŭ la patra severo, kun kunpremiĝinta koro li paŝis tra la malgranda faŭko, uzata kiel pordo de la grandega, fermita, krada enirejo, kaj li jam staris tie, en la kazerna korto, enviciĝanta kun la kunuloj.

La maljuna Horn estis antikvaĵ-komercisto. Li fariĝis tio kiel pensiita instruisto. La pedanta, severa, germana burĝotipo estas tia. Dum jaroj preĝeja pureco kaj soldata severo enskatoligis ĉiun tagon en lia loĝejo. La malnovmodaj, sed elegantaj mebloj prizorgite brilis, la tempo de la manĝado, dormo, vekiĝo, laboro kaj ripozo ripetiĝis kun mekanika akurateco. La preterlaso de la devoj en tiu domo ne estigis konsekvencon de grava korpa puno, sed ĝi dum tagoj plenigis la aeron per tragika, severa humoro. Franz, Stephan kaj la eta Hanna, la tri gefiloj de Horn, multe pli timis tion ol la plej brutalan infanĉambran punon. Lastatempe okazis, ke Franz oferis multe da tempo al agrabla konatino en Weissensee, kaj sekve de tio li fiaskis en la abiturienta ekzameno. Ĉu estis eble siigi tion al la maljuna Horn? Tute ne! Eĉ al la citronodoraj, antikvaj, brilaj mebloj de la salono li ne estus povinta konfesi tion. Unue dum tagoj li kaŝvagadis en Alzaco, tute ne pensante pri la legio, poste elĉerpiĝis lia malmulte da poŝmono, kaj kiel, kiel ne, vagante tra kampoj, li alvenis en Francion, en grandan urbon… verŝajne ĝi estis Strasburgo, sed tie li jam svenadis pro malsato. Li jam ne rememoris, kiu konsilis, li ne rememoris, kiel li venis en la kazernon, li ne rememoris kaj ne pensadis, kiam li subite vekiĝis, ke li staras meze de Maroko, en la korto de la kazerno de Sidi bel Abbes, kiel la soldato de la unua kompanio de la fremdula legio…

Dum la kantonmento ili jam intermiksiĝis kun malnovaj, senrangaj soldatoj. Tiuj rakontis ne multe da bono pri la legio al la timemaj rekrutoj. „Vi vidos” — ili diris kun bedaŭro. „Kia estas la serĝento?” — demandis la plimulto de la flavbekuloj. La legiaj serĝentoj havas malbonan famon en Eŭropo. Iu malnovulo trankviligis la rekrutojn, ke serĝento Favre estas relative bona knabo. Oni ne povas aserti, ke li konsideras la takton kaj ĝentilecon kiel la plej ĉefan akcesoraĵon de sia ofico, povas okazi, ke li blasfemas, eĉ kelkfoje piedbatas, sed tio ankoraŭ ne estas la plej malbona. La legiano servanta jam la dekan jaron, nomata Roger, diris, ili ĝoju, ke Favre ne mordas. Estas tute bonŝance. Ĉar li ja havis serĝenton, kiu jam demordis orelon. Kompare kun tiu, Favre estas tipo de afabla soldato.

Super la litoj, apud la muro tiriĝas nur unu longa breto, kien oni metis la tendotolon, servantan kiel tornistro, nomatan barda, la ruĝan kepon, gamelon, la bajoneton kaj la armilon, krome kelkajn duonoficialajn ekipaĵojn, sekuran razilon, ruĝan vinon, tabakon kaj aliajn similaĵojn.

Komence la soldatoj de la legio dividiĝas je diversaj grupoj. Tiuj grupoj solidaras, helpas unu la aliajn, kaj ilia ĉefa celo estas malamikadi kontraŭ aliaj grupoj. Ekzemple ekzistas elita grupiĝoj el estintaj inĝenieroj, eksoficiroj kaj oficistoj, kiuj formas malestimatan insuleton inter la legianoj, konsistantaj precipe el krudaj homoj. Sed amikeco ofte plektiĝas ĝuste pro kontraŭecoj, tial ne estas maloftaj la miksaj grupoj, kie maristo, eksigita Belga oficiro, diktrunka havenlaboristo kaj elmigrinta rusa advokato ĵuras amikecon ĝismortan inter si. Ĝenerale la interamikiĝoj, plektitaj en la kazerno, rompiĝas kaj denove formiĝas en la dezerto, dum marŝado, sub kuglohajlo. Ĉi tie sen sociaj kaj klas-diferencoj la dankemo, la komune plenumita laboro, la komuna sufero forĝas la senton de la kunaparteno. Ĉi-loke la „nobelaj” klikoj disiĝas plej rapide. La tiel nomataj „pli bonaj” homoj komencas intrigon unu kontraŭ la alia, ili defendas ĝis tranĉilpiko la sanktan proprieton pri siaj razosapo aŭ rumporcio. La unua grupiĝo okazas malantaŭ la fronto, kompreneble laŭ nacioj. La samligvuloj instinkte tiriĝas unu al la aliaj. Ili klopodas lokiĝi en la sama ĉambro, eĉ sur sinsekvaj litoj. En tio montras ekzemplon la germanoj, kiuj tuj trovas unu la aliajn, kaj ili solidaras ĝis la lasta sangero.

Horn ankoraŭ en Marsejlo amikiĝis kun Paul Lothar, kiu estis ĉirkaŭ kvardek jara, milda, delikatrigarda, germana sinjoro. Lothar, kiel instruisto miksiĝis en Bavaran separatistan movadon Ĉar ilia komploto malkovriĝis, li devis rifuĝi. Li estis vidvo, sian ok jaran filineton li lasis ĉe sia frato kaj provis sian fortunon en Parizo. La instruisto fariĝis kelnero, el kelnero senhejmulo, kaj pro fina malesperiĝo li dungiĝis al la legio. Malsukcesa instruisto kaj fiaska studento rapide interamikiĝis. Lothar nenion perdis el sia preleganta maniero, el sia edukanta, pedanta naturo. Kiel samlingvulo aliĝis al ili, kiel la tria, Ernst Hoffer, gaja Vienano. Li estis kalviĝanta, ridetema, strangan dialekton parolanta, malalta, grasiĝema homo. Hoffer laŭ sia konfeso estis komerca vojaĝisto, kaj efektive li havis malmulte da rilato al tiu metio, ĉar li agadis kiel trompludisto de kartoj en la frekventataj fervojnodoj. Eble povas esti, ke li iam ekagis kiel komerca vojaĝisto, sed la veturado estas tiel enuiga, kaj la agentoj ĝenerale kutimas pasigi la tempon per kartludado, do ne estas mirinde, se tia homo kun lertaj manoj kiel Hoffer, anstataŭ la komerca vojaĝo, li plie praktikis la vojaĝan komercon, la trompludon. Li praktikis tion, ĝis iun tagon li spertis, ke oni persekutas lin. Ĉar iom post iom li triviĝis el la plej bonaj fervojlinioj de Eŭropo, li fariĝis pli kuraĝa, kaj ĉiam pli ofte li revenis en tiujn itinerojn, kie li jam kelkfoje agadis, tiel oni baldaŭ metis lin en malliberejon. El la franca prizono jam ne estas longa vojo ĝis la legio. Li aspektis kiel bone nutrita etburĝo. Tiaj homoj mortas ĉi tie pro la senkompata disciplino. Sed ŝajnas, ke la malgranda Vienano ŝmiris per zinko, aŭ mi ne scias per kio la suboficirojn, kiel oni kutimas falsi la kartojn, aŭ li faris miraklon, sed estas fakto, ke li fariĝis dungito en la kontoro, sed en kia ofico, tion oni neniam sukcesis ekscii, ĉar dum la oficialaj horoj li instruis al la suboficiroj kartludi soliteron.

Horn, Lothar kaj Hoffer okupis lokon sur sinsekvaj litoj, starantaj en la angulo, apud la fenestro. La tri rekrutoj metis siajn havaĵojn en ordo sur la breton, ili sternis sin sur la litoj, kaj tiam ili konatiĝis kun Thillmann, kun la kvara sampatrujano, bedaŭrinde inter tre malagrablaj cirkonstancoj. Thillmann kuŝis sur la kvara lito, kaj el freŝe ŝtelita, lana kalsoneto li klopodis forigi la markon de la kompanio, ĉar li volis vendi ĝin, sed oni ne aĉetas en la suburbo vestaĵon, markitan per armea numero. Tiam envenis Rastignac, kiu estis servanta la kvaran jaron, konsiderinda membro de la legio. Kvar foje estis donita al li la honormedalo de la legio, kaj kvar foje ĝi estis reprenita de li, pro gravaj militistaj krimagoj. Dufoje li jam estis suboficiro. Sur lia kartokteko entute nur ses monatoj estis imputitaj el lia kvar jara soldateco, li pasigis tri jarojn kaj duonon en diversaj puntendaroj, pro kio li devis kromservi.

La suboficiroj delikatmaniere traktis al Rastignac, li ĝuis specialajn privilegiojn, ne estis rimarkitaj liaj bagatelaj rompoj de la reglamento, alveno post la vespersignalo, ĉar estis konate, ke la vivo eĉ groŝon ne valoras por li. Cetere li ne estis agresema, se oni lasis lin paca kaj estimis lin pro liaj strangaĵoj. Dum horoj li sidis en la sama loko kaj ludis kun si mem per ĵetkuboj, li trinkis ruĝan vinon en nekredebla kvanto, kaj li havis striktan interrilaton kun kelkaj eksterurbaj virinoj, Li ne konis timon, kaj li estis la unua en la batalo. Liaj flaro, aŭdo, vido, kiel ĝenerale de la malnovaj Afrikaj soldatoj, estis timege evoluintaj. Dekdu fojojn li vundiĝis, sed fine li restis sana kaj forta, kiel kverko. Sur la korpo li havis mortajn postsignojn de kurba glavo, kuglo, lanco, klabo, kontraŭ kelkaj cikatroj. Malnovaj soldatoj rakontis, ke li vivis en Afriko jam antaŭ sia legia servo, kaj li estis dungita en la ĝangala menaĝerio de la cirko Hagenbeck, kiel kaptisto kaj dresisto de sovaĝbestoj. Bedaŭrinde, iun tagon li simple defraŭdis dudek leopardojn kaj kelkajn leonojn. Li subvendis ilin kaj foramuzis rondcifere ducent kvardek mil frankojn parte en Dakar, parte en la pitoreska urbo Rabat. Li ankoraŭ ne resobriĝis, kiam li venis en la legion. Rastignac estis malalt-frunta, larĝŝultra viro. Liaj brakoj pendis preskaŭ sub la genuoj, kaj lia balanciĝanta irmaniero multe pli emfazis tiun simieskan aspekton de lia eksteraĵo… Lia nazo iam devis esti enorme batita per peza objekto, ĉar ĝi estis larĝa kaj plata. Lia ruĝa hararo kovris lian kapon per dornosimilaj faskoj. En lia fizionomio ofte trafulmis ia cinika humuro, kiam li movis iun sian krinan brovon kaj buŝangule rikanis. Kiam li paŝis en la ĉambron, la tri germanoj, Lothar, Horn kaj Hoffer, jam kuŝis. Senvorte li iris al Horn, kiu, verŝajne pro eraro, okupis ĝuste lian liton. Rastignac prenis lian havaĵon, metitan sur la breton, en ordo li starigis ĝin la apud la liton, sur la plankon, poste la gapantan knabon li flugigis per unu piedbato sub la alian liton, kaj kun kontenta ĝemo li ekkuŝis. Horn salte leviĝis kaj kolere paŝis al la lito por diri ion. Rastignac ekstaris kaj vangofrapis per mandoroso Horn-on, el kies buŝo ekfluegis la sango, kiu svene falis sur la plankon. Tiam okazis ia tute neatendita afero. Lothar ellitiĝinte, dignoplene iris al Rastignac, kaj klare, inteligente li ekparolis france:

— Hontu! Vi estas senkora, fia sovaĝbesto.

Tiel trankvile kaj dignoplene li staris tie, kvazaŭ li estus inter malobeemaj lernantoj en la lernejo, sur la katedro. Rastignac mire leviĝis, ŝovante sian vizaĝon senpere al tiu de Lothar, poste li kaptis la instruiston je la kamizolo. Ĉiu sciis en la ĉambro, ankaŭ Lothar mem, ke en la sekva momento la krina campo de Rastignac falos sur lin. Sed tiam denove okazis surpriza afero. Thillmann, la magralonga, lentuga, senhara arbohakisto forpuŝis Lothar-on, kaj li mem staris antaŭ la dresiston. Eĉ dekagramo da supeflua karno ne estis sur tiu Thillmann Lian teruregan maldikecon igis eĉ pli timiga la kranio, simila al skeletokapo, la granda makzelo, la profunde sidantaj okuloj, la ostecaj kubutoj kaj la disstarantaj skapoloj. Li estis arbohakisto en Aŭstralio, kaj lia historio multe similis al tiu de Rastignac. Foje li defraŭdis duonon da ĝangalo, nome, li estis komisiita pri liverado de lignoj. Survoje al Francio li elŝipigis la kargon en iu haveno de Afriko kaj vendis ĝin. Li soldatservis la trian jaron, kaj neniu sciis, kie povas havi lokon tiom da fortro en lia nekredeble maldika korpo. Kiam li ricevis forpermeson en la urbon, pro la magralongeco li estis multfoje mokita de sentaktaj homoj, kiuj senescepte diste evitis lin, se ili denove renkontiĝis kun li. Fariĝis granda silento en la ĉambro, kiam la longa Thillmann flankenŝovis instruiston Lothar, kiu timiĝis tiel pro sia aŭdaco, ke lia vizaĝo brilis en verda koloro. La hakisto staris vidalvide al Rastignac.

— Ne insultu tiujn rekrutojn! Ili estas miaj sampatrujanoj. Se vi volas interbatadi, jen estas mi.

Li jam dum du horoj kuŝis apud ili, eĉ unu vorton ne parolante, trankvile okupiĝante pri la lana kalsoneto, kvazaŭ li ne komprenus germane, kvazaŭ li ne aŭdus, ke ili rakontis sian vivhistorion. Li nur nun malkaŝis, ke ankaŭ li estas samlandano. Rastignac rigardis la hakiston kun senesprima, besta vizaĝo. Li ne timiĝis. Se okazus interbatado, eble li venkus la germanon. Sed Rastignac estis neelkalkulebla. Plej malofte kunligis liajn agojn kaŭzo komprenebla de tria persono. Nun ĉiu atendis, ke li batos. Anstataŭ tio, li nur staris kun palpebrumantaj okuloj kaj li komencis pektis sian nazon. Mediteme, kun dormema vizaĝo li piketis sian nezon kaj rigardis Thillmann-on de la kapo ĝis la piedoj, preskaŭ scivoleme, kvazaŭ li neniam estus vidinta lin. Ĉu li ŝatis la hakiston? Eble. Sed ankaŭ tio povas esti, ke morgaŭ li sin ĵetos per bajoneto sur Thillmann-on, se tiu hazarde balancus lian gamelon, kaj elveŝiĝus lia supo.

— Ĉu tiuj estas viaj sampatrujanoj? — li demandis tion ne sen ĉiu naŭzo. Poste li ankoraŭ aldonis per la sama basa, trenata voĉo: — Mi ne ŝatas, se iu kuŝas sur mia loko. — Li pigre sterniĝis sur la lito, kaj antaŭ ol li estus ferminta siajn palpebrojn por ekdormi, li denove rigardis al Lothar, dirante stulte:

— Pardonu… — poste li endormiĝis. Thillmann rikanis:

— Tia olda bruto estas tiu Rastignac. Eĉ la fulmotondro ne estas pli rapida ol li. Ĉu rompiĝis io, fraĉjo mia?

Neniu membro de Horn rompiĝis. Granda, blua ekimozo restis sur lia vizaĝo, kaj krevis lia lipo. Zumis kaj akre doloris lin la kapo, li estis narkotita, kaj ia plordeziro gorĝopremis lin, miksiĝanta kun vomemo.

— Ni trinku pro tiu timiĝo! Venu en la kantinon, kaj pagu al mi ruĝan vinon! — invitis ilin Thillman.

— All right — ekparolis subite ankaŭ Hoffer, sed li ankoraŭ singultis kelkfoje pro la ektimo. — Mi pagos la ruĝan vinon al la tuta societo. Venu, sinjoro Lothar, kaj reordigu vin, Horn. Eble la araboj traktos vin pli draste. Se mi ne rigardus, ke dum la unua tago estas pli oportune eviti la sensacion, mi estus ĵetinta min sur tiun buĉiston. Sed mi ne ŝatas tuj interbatadi.

— Koncerne la futuron, mi garde avertas vin ne fari tion — diris Thillmann kaj li kraĉis tiel lerte, ke li trafis ĝuste la mezan butonon sur la kamizolo de la rondforma Hoffer. — Allons! Ni iru!

Kvarope ili sidiĝis en la kantino kaj trinkis ruĝan vinon. Estis odoro de legianoj. Tiu odoro konsistas el la haladzo de maĉtabako kaj alkoholaĵo, miksiĝanta kun la terebint-odoro de la oleo, uzata al la paquettage. La paquettage signifas la prizorgadon de la ledaj partoj de la ekipaĵo, kio estas postulata en la legio pro pedanteco, konforma al homturmentado. Pri tiu agado oni uzas karakteriz-odoran oleon, kiu en varmo tuj fariĝas sentebla; miksiĝanta kun la fetoro de la maĉtabako kaj alkoholaĵo, ĝi donas la tiel nomatan „legianan odoron” de la kantino.

— En kiu parto de Germanio vi naskiĝis? — demandis Lothar la hakiston.

— Kompreneble en Alzaco. Kial vi ne trinkas, Horn?

— Mi ankoraŭ neniam trinkis vinon.

— Vi baldaŭ alkutimiĝos, fraĉjo. La ruĝa vino apartenas al la legiano, kiel la kepo. Se ne estus vino, jam neniu vivus el ni, sen tio malplimulte da datoj de venkintaj bataloj estus skribitaj sur la flagon de la legio. A votre santé!

— Mi ne kunligas la virton de la bona soldato kun la alkoholaĵo — rimarkis Lothar severe.

— Ĉu vi fariĝos bonaj soldatoj, mi ankoraŭ ne scias — diris Thillmann, — sed mi vetas pri tio, ke vi ne longe donacos vian ĉiusemajnan porcion de ruĝa vino al la armea trezorejo.

— La bona soldato — rimarkis Hoffer, kvazaŭ li estus aŭtentika pri la demando — kun pano kaj glavo penetras eĉ ĝis Ĉinio, diris ĉiam la proprietulo de la kafejo Ring.

— Tiu estis Bonaparte — diris Lothar severe.

— Ne. Li nomiĝis Bauer. Mi cete scias tion. Dum jaroj mi vizitadis tien. Je nia sano!

Horn sentis, kvazaŭ li sonĝus. En la bura kantino, inter uniformuloj, kun akre dolora vizaĝo. Ĉu morgaŭ? Kia estos la venonta tago? La ekzercoj, Afriko, verŝajne Saharo.

Rastignac aperis neatendite en la kantino. Verŝajne, io rompis lian dormon. Li petis brandon ĉe la drinkejtablo, kaj per strabaj, oblikvaj ekrigardoj li sciiĝis pri la germanoj. Li baldaŭ denove rigardis tien, atentante Lothar-on. Fine li venis al ilia tablo kaj flankenvokis Thillmann-on.

— Diru, kiu estas tiu longharulo?

— Ĉu tiu? Li estas instruisto.

Li murmuris ion, enpremante la ĉemizon en sian pantalonon.

— Diru al li, kaj ankaŭ al tiu knabo, se ili volas, de nun mi fariĝos ilia amiko…

D U A   Ĉ A P I T R O

Marakesch

I

Matene: veka trumpetado, la kaporalo blasfemas, longa singratado, poste mallonga matenmanĝado. Trinkinte la lastan guton de la varmega kafo el la gamelo, enviciĝo sur la korto. Inspekto. La sekva programero, opinio de serĝento Favre pri la tuta kompanio. Ĝi estas konsterniga. Elektaĵoj el la plej drastaj popolaj diroj de la franca lingvo. Kiu volas, nun povas sin anonci al medicina ekzameno, sed tio ne estas rekomendita, ĉar ĉiuj privataj ĉeloj estas eksterordinare malsekaj kaj malbonodoraj. Marŝado al la ekzerc-tereno, kie komenciĝas la instruo pri la evoluo en du-formacion kaj en kvaropajn liniojn, la alproprigo de la longa kaj malrapida paradmarŝo, krome la ekzercado de la speciala kurpaŝo de la legio. Tiu kurpaŝo estas lerta kaj praktika, farita tiel, ke la korpopezo estas konstante sur unu piedo, kaj tiu piedo, simile al kaprosalto, depuŝas sin de la tero. Post mallonga tempo la pezo de la korp metiĝas sur la malpli uzitan piedon, kaj nun ĝi faras la depuŝon. Tiamaniere, se iu bone sin ekzercis, dum horoj tiu povas kuri. Sen nesufiĉa praktiko la rekruton post minutoj minacas apopleksio. Por tiuj homoj en la komenco serĝento Favre promesas tiun favoraĵon, ke ili estos veturigitaj per aŭtobuso al la batalkampo. Poste li donas en ilian manon mitralon malgrand-kalibran, kaj li tiel devigas ilin stumble kuri. Post kvin minutoj li liberigas ilin de la ŝarĝo, kaj ili jam gaje kaj facilmove kuras, diveninte, ke sen maŝinpafilo estas relative multe pli komforte. Sed estas escepto. Ekzemple iu hispana rekruto, Alberto Sartis, lignaĵisto el Barcelono, terenfalas kaj vomas sangon. Nom du nom! Se nur oldulinoj ne estus senditaj al la militistaro. Du homoj metu lin sur la kamionon. En avant! En la hospitalon! Je la nomo de malbenita bufo, ke el tia akvo kneditaj fiaj bleu-oj kuraĝas veni ĉi tien… Gardez vous! Denove, de la komenco! Pas de gymnatique! Marche!

Oni veturigas la knabon en la hospitalon. Sekvontmatene tagordono: „La kazernaj ekzercoj ne okazos, anstataŭe estos la enterigo de Alberto Sartis, poste marŝado al la ekzerc-tereno: liberaj ekzercoj, armilpurigado.”

Trans la urbo, kie situas la ĝardenoj kaj vinbermontoj, estas cent kaj cent nigraj tombokrucoj sur ebena, senlima tereno. Ĝi estas la tombejo de la fremdula legio. Ĉiu kruco estas samforma, krude farbita, meze kun vitroperla krono, kiu kadras la blankan tabuleton de la personaj indikoj: kompanio, nomo, numero kaj la aĝo. Tiuj tomboj troviĝas senpere unu apud la aliaj. Prema fantomo de la kazerno estas sentebla inter la malgrandaj montetoj, regule viciĝantaj. La kapitano parolas mallonge, per mallaŭta komando li finas: „Priez!” La kompanio surgenuiĝas kaj diras la preĝon Patro Nia. La suboficiro metas pompan, funebran kronon sur la tombon. Mortintaj legianoj ricevas la plej belajn florojn de la mondo. Tiutempe ili plantis la florojn en la senkompare bela „Jardin Publicet”. Kaj tial oni rajtas elekti por siaj mortintoj el la maloftaĵoj de la botanika ĝardeno.

Poste liberaj ekzercoj.

II

Ankoraŭ du-semajna ekzercado estis sekvonta. Sed io igis la militestraron, ke neglektinte la antaŭplanitan programon, ili koncentru ĉiujn rezervajn fortojn ĉirkaŭ Marakesch. Neniu sciis certan. Iu loka ĵurnalo publikigis, ke en la tiel nomata „ministrejo” de la gubernio okazis rompŝtelo kaj murdo. La efektivigo de la krimo estas tute nekomprenebla. En la ĉambro, kiu estas malgranda ejo, simila al turoĉambro, kun duobla blendita pordo, oni gardas tiun plej konfidencan materialon, kiun aparta kuriero kutimas porti ĉiumonate al la ministrejo pri koloniaj aferoj en Parizon. La ĉambro ne havis alian enirejon, krom la blendita pordo, nur supre estis preskaŭ ĉe la plafono rondforma aeruma fenestro, kiun dividis ferstango je du partoj tiel, ke eĉ la plej maldika homo ne povus penetri tie. Sed ankaŭ tio estis superflua antaŭzorgo, ĉar ekstere dudek kvin metra, glata muro altiĝas de la strato ĝis la fenestro. Ne ekzistas homo kun tia serpenta lerteco, kiu povus tie suprengrimpi. Oni tiel severe gardis ĉiujn ŝtuparojn, koridorojn, turniĝejojn de la konstruaĵo, ke neniu povis eniri sen kontrolo. Nenie estas domo en la proksimo, nur vidalvide altiĝas malnova moskeo, kun turo altenkrutanta. La du turojn dividis ĉirkaŭ dekkvin metra spaco. Maksimume nur birdo povus traflugi tie, nerimarkite de la gardistoj. Tiu ejo vivis en la konscio de la gubernio, kiel ne alirebla. En ĉiu kvara horo la ĉefoficiro malfermis la blenditan pordon kaj eniris por kontroli la ĉambron. Tiun oficiron oni trovis mortinta vespere je la naŭa horo, kiam li ne revenis post sia rondiro. La blendita prdo estis laŭregule ŝlosita deinterne, kaj nur post unu kaj duon hora laboro mekanikisto sukcesis malfermi ĝin. Interne la fenestro, tra kiu cetere neniu povus penetri, estis klinke fermita, kun nerompita vitrotabulo, sur ĝi la krucfero. La oficiro kuŝis en la mezo de la ĉambro, la krimfarinto pikis lin el dorsdirekto, tre haste, ĉar la piko trafis lian renon, nekutime malsupre, en talio-alto, de tie ĝi penetris tra la pulmo en lian koron, kaŭzinte tujan morton. Verŝajne jam la ren-vundiĝo mortigus la kompatindulon. Sed nenie ja troviĝis tranĉilo. Malplena keseto kuŝis apud la oficiro, cetere ĉio estis sur sia loko, en plena ordo. Supozi sekretan koridoron, kondukantan tra la muroj, tute ne eblas. La murdo, kiel mistero estis senekzempla. Ĝi okazis malantaŭ deinterne ŝlositaj pordo kaj fenestro. La farinto simple malaperis. Pri la eventuala enhavo de la kaseto ne skribis la ĵurnaloj. Sed subite la rezervuloj estis koncentritaj per fortosteĉa marŝo el Fez, Meknes, Saida, Sidi bel Abbes ĉirkaŭ Marakesch-on. Verŝajne la farinto havis la intereson disvastigi mistikojn en la rondo de la indiĝena loĝantaro, eble tial oni donis de buŝo al buŝo, jam ĉiu infano sciis, ke en la keseto estis gardata tiu restinta platen-kompleto, kiu falis en la manon de la franca armeo dum la okupo de Tafilalet. Onidire iu eksterlanda potenco financis per tio la kontraŭstaron de Barud el Mansur. Bejo Muhat, la ĉefkomandanto de Caid, post la militiro, antaŭ ol suriri ŝipon ĉe Mogador, falis en militkaptitecon. Oni trovis ĉe li la lastajn platenstangojn. Se li ne estus kaptita, tiu trezoro sufiĉus por eksciti novan ribelon en alia parto de la kolonio. La bejo estis gardokaptita sur la insulo Santa Cruz, apartenanta al lainsularo Teneriffa, kie li poste pasigis sian dekkvin jaran punon, kondamintan fere de la milita tribunalo. Du semajnojn antaŭ la faro de la krimo Muhat kaj liaj gefiloj enigme fuĝis de sur la insulo, verŝajne per tiu hidroplano, kiu descendis ĉe Santa Cruz, ĝia piloto estis ruso, kaj li apelaciis pri motorpaneo. La malepero de la plateno kaj la ŝejko igis la militestraron atendi novan atakon el la direkto de la dezerto Ghidi, etendiĝanta sude de Tafilalet, kie kaŝiĝis la disiĝintaj berberaj kaj tuaregaj hordo post la malvenko de Barud el Mansur. La membroj de la Sekreta Servo konstatis, ke Muhat pasigis du tagojn en Casablanka, kaj per ordinara pasaĝera aeroplano de la franca aertransporta kompanio li flugis en Marakesch-on. La gubernatoro anoncis dek mil frankojn al tiu, kiu kaptos Muhat-on vive aŭ morte. Ne pasis pli ol dudek kvar horoj, oni altigis la prezon je kvindek mil frankoj, kaj se la denuncanto estus komplico, krom la sangopremio li ricevos plenan amnestion. Maroko estis ĉirkaŭita per sesobla blokadringo, oni tuj malebligis ĉiun trafikon al sudo, kaj se la ŝejko ankoraŭ ne elglitis el ilia mano, li nun ne plu povas forlasi Marokon. Ĉiuj vojon, padoj estis okupitaj de kirasaŭtomobilaj taĉmentoj, ĉie krozis ĉasaviadiloj. Iu piloto raportis, ke sur la vojo kondukanta al Timbuktu kolektiĝas la sovaĝaj paŝtistaj gentoj, sed la membroj de la Sekreta Servo persistis ĉe tio, ke la ŝejko estas en muskaptilo. Li ankoraŭ ne forlasis Marokon, eĉ, estas tute certe, ke li kaŝiĝas en la ĉefurbo, ĉar li jam estus trovita delonge en malpli granda loĝloko. Oni deklaris sieĝan staton en Marakesch. Kiu estis kaptita fare de la patrolo post la oka verspere, tiu devis multe penadi por legitimi sin. Sed oni ne povis longe teni la sieĝan staton. La landvojoj kaj la montaraj padoj estis eĉ pli forte kontrolataj, duobligitaj pikedoj staris sur ĉiu punkto de la urbo, de la tombejo ĝis la rando de „marché d’ arabe”, kun la ordono, kiu ne haltas post la unua komandvorto, tiun oni devas tuj mortpafi. La sieĝa stato baldaŭ ĉesis. Tia estis la situacio la 21-an de novembro.

III

La eskadrono rapidritme marŝis sub la varmega suno, laŭ sinsekvaj vinbermontoj, al Marakesch. Ĝi estis parto de la garnizono de Sid bel Abbes, konsistanta el rekrutoj kaj el Saharaj taĉmentoj, rekomanditaj en rezervon. La plotono havas cent homojn. Al ĉiuj cent homoj apartenas unu leŭtenanto kaj du serĝentoj. La plotono konistas el du trupoj, kies absoluta komandanto estas la suboficiro. Ĉe la fino de ĉiu eskadrono sekvas la maŝinpafila taĉmento kun ok mitraloj, kiuj estas produktitaj speciale por la Afrika armeo, sen kiraso, kun aera malvarmigilo. Po ok muloj tiras la maŝinpafilojn kaj la apartenantan municion. La komandanto de tiu speciala, malgranda taĉmento povas esti nur ĉefserĝento. Al ĉiu eskedrono apartenas kapitano, kiu ĉevalrajdas avane de la marŝkolono. Post la du plotonoj sekvas la ĉarkolono de la provianto: kuirejo, Ruĝa Kruco, la nemalhavebla kantino, kelkaj kunligitaj rezer-ĉevaloj kaj muloj. Postgvardio fermas la marŝkolonon: la tretirila aŭtomobilo kun reflektoro kaj malgrandkalibra, rapidpafa kanono. Tia estas la eskadrono.

Ili Marŝis al Marekesch. Ne sur la ĉefvojo ili pasis, sed zigzage, preter ĉiu montoflekso, ĉar ili apartenis al tiu maŝo, kiu fermas la ĉefurbon al la direkto de la maro. Oriente kamela trupo de spahioj traserĉis la regionon, en disaj svarmlinioj, kaj la du kolonoj devis renkontiĝi ĉe la delto de la karavanvojo, kondukanta al Khenifra. Eĉ kvin jara infano ne povus elgliti el la ringo, kiu estis moviĝanta en ĉiu horo de la tago ĉirkaŭ Marakesch, ĉar la oficiroj de la Sekreta Servo ĝisekstreme parsistis ĉe tio, ke la bejo, se nur li ne estas sorĉisto, li ankoraŭ troviĝas en Marakesch.

Je la sesa horo, kvazaŭ kurteno de scenejo fermiĝus, sen ajna transiro, kiel ĝi povas okazi nur en la tropiko, la suno subiris. Aŭdiĝis ritma bruo de marŝantaj soldatŝuoj, la ĉaroj grincis, kaj la kirasaŭto tintegis kiel mil kunfrapiĝantaj kruĉoj. La ĉielo brilis per belega stelornamo, sed la luno ankoraŭ ne aperis, pro kio ili marŝis en blinda mallumo. De tempo al tempo la reflektoro de la kirasaŭto prilumis la ĉielon, kaj ĝi kuris tra la pejzaĝo, kovrante la senmovajn veprojn kaj arbojn per arda, pala, morta lumo. Iafoje malalte flugantaj aviadiloj brukrakis super ili. Antaŭ la vojo, kondukanta al Khenifra, neatendite lumfasko de la reflektoro falis de ie sur la eskadronon, tenante ilin dum minutoj en plena lumo. La ekipaĵo de la marŝantaj homoj ekbrilis blindige. Oni forkaptis la lumon de ili, trifoje sendante morsajn signalojn al la ĉielo: punkto streko… punkto punkto streko… „kolonia kavalerio… kolonia kavalerio… survoje…” Nun la reflektoro de la eskadrono frapis flanken, kaj ĝi lumigis kamelan taĉmenton, formantan svarmlinion en malvasta kanjono de la vinbermontoj. La indiĝena kavalerio galopanta egalritme vekis la impreson de ribela araba gento, kun multe da ŝvebaj burnusoj, turbanoj, kiuj impresis nur tiom trankvilige, ke tiuj estis egalkoloraj kaj laŭregulaj. Ankaŭ la bonaj, samformaj karabenoj distingis la galopantajn spahiojn de siaj rasfratoj, atakantaj en hordoj.

La kamela taĉmento per pompa manovro aranĝis sin en duformacion, tiel ŝanĝiĝis ankaŭ ilia marŝdirekto, kaj paralele, kune kun la eskadrono ili galopis plu. Post la lasta montodorso ili atingis la randon de Saharo, kaj tie ili sin trenis antaŭen ĝis la maleoloj en la polvo, inter la sablodunoj.

Malproksime, sur vasta polvoplataĵo, kiu estis konstante sub aeroblovo, tie do ne povis estiĝi sablobenkoj, du neĝeblankaj kolonoj krutis al la ĉielo. Kvazaŭ tiuj estus restintaj post la pereo de iu antikva romia urbo. La kameloj ekmaltrankvilis, elsaltadis, tiregis la buŝferon. Batoj bruis, la rajdantoj blasfemis, sed vane. La bestoj sentis akvon. Ĉar la du kolonoj nome estis dezertaj putoj. Se la homoj ne gardus la putojn per tiuj longaj, cilindroformaj muroj kontraŭ la vento harmattan, tiam la sablo plenigus ilin.

La laciĝintaj legianoj devis atendi ĉirkaŭ la putoj, ĉar oni ne povis reteni la kamelojn, kiuj mordadis unu la alian kaj blekis. Estis la tempo de la pariĝo, tiam la kameloj terure blekas, kaj vezikforma muko tremas zumante tra iliaj dentoj. Ĝi donas tiun plendindan, senartikigitan muĝon. Pasis pli ol duonhoro, kiam la enhavo de la ledaj siteloj estis verŝita en la trinkotrogon, kie la soifaj kameloj povis trinki. Poste la spahioj kaj la legianoj atakis la putojn, iliaj armiloj kunfrapiĝis, oni blasfemis en ĉiu lingvo de la mondo, oni interpuŝiĝis, ridis kaj petolis. La kapitano proponis cigaredon al la kavaleriaj oficiroj, kaj ili mallaŭte parolante promenis plu. La suboficiroj difinis la formacion de la tendaro, ili signis la lokon de la kuirejo kaj provianto. La morte laca mekanikisto malaperis ĝis la trunko en la motoruj de la kirasaŭto, kaj li martelis. Poste la tendaro kvazaŭ je tri komandvortoj estis preta. La grizaj, brikoformaj barda-oj viciĝis kvindek paŝojn unu de la aliaj. El la interno de la neĝoblankaj tendoj de la sapahioj ekflagris kuirejaj fajroj, aŭdiĝis murmuro de parolantaj grupoj, kunfandiĝante kun la zumado de ĥoroj de Afrikaj kaj Eŭropasj kantoj. Sur ardantaj ŝtonoj la spahioj bakis la kesra-on, la kaĉon miksitan el akvo kaj faruno. La kavaleria oficiro etendiĝis sur la tapiŝo de sia tendo, lia gramofono ludis agrablan Parizan kanzonon, kaj el la fono de la tendotolo ridetis al li tiu virino, kies foton, okaze de tendumado, la suboficiro tuj metis sur la muron…

— Jen estas peco da sebo, Smiru viajn piedojn per ĝi, kaj ne portu ŝtrumpojn, sed piedtukojn. Alimaniere viaj piedoj tute difektiĝos dum la sekva marŝado — diris Rastignac al Lothar, kiu sidis kompatinde, palpante siajn vundoplenajn piedojn. Sebo, piedtuko, tiuj estis tute fremdaj, teruraj aferoj por li. Apud li kuŝis Horn, same en stato de finlaciĝo, kun vundaj piedoj, sed li tuj akceptis la konsilon. Lothar komencis fari ĉion tiel plumpe, ke rigardi lin estis kordolore. Jam la penso, ke ŝmiri nesterilan sebon sur apertan vundon, poste vindi la piedojn per ĉifonoj, kial la kampuloj; tio terurigis lin. Nur sekvonttage, kiam li iris multe pli facile en la molaj ĉifonoj, kaj vespere liaj vundoj bele fermiĝis sub la sebo, nur tiam li komencis apreci la konsilon de la malnova legiano. En tiuj konsiloj tre malofte troviĝas sterilaj, sinjormoŝtaj, higienaj nocioj, sed tiuj estis utilaj por mildigi la suferojn de la koloniaj soldatoj. Rastignac revenis kun du gameloj el la kuirejo. Li kunportis ankaŭ la vespermanĝon de Lothar. Kelkfoje ekblekis iu kamelo, la araboj laŭte, ĝojkriante bruis per siaj varmegaj ŝtonoj, sur kiuj bakiĝis la kesta-o, kaj iu legiano buŝharmokis sentimentalan kanton. Tiu legiano, nomata Tyckler, estis stranga figuro. La sola aktoro, kiu portas de nerememoreblaj tempoj la mondfaman bluan zonon, la tiel nomatan ceinture bleu, per kiu nur la legiano el la soldatoj de la Tero bukas sian kamizolon. Li estis dika, firmkaraktera, ĉiam nerazita, tamen glatvizaĝa homo. Li multege drinkis, li ĉiam dormeme rigardis, lia raŭka voĉo estis bas, kaj igis lin eĉ pli stranga tio, ke dum parolado li konstante oscedis. Li faris ian friponaĵon en Darmstadt, kie oni forigis lin el la ensemblo pro lia drinkemo. Iun tagon li falsis dokumentojn por si mem, tre lerte, laŭdire li subskribis ie eĉ la nomon de la respublikestro, kaj aludante ian malklaran revizian rondvojon, li ŝtelis iun publikan kason de la urbo, en plaĉaspekta uniformo, kun ruĝa strio flanke de sia pantalontubo. Poste li aperis en Marsejlo, kiel proprietulo de malgranda varieteo. Ĉar li bankrotis, li venis en la krimulan mondon de la haveno. Li miksiĝis en kokain-kontrabandon, knabinkomercadon, li estis konata figuro de la tavernoj. Li ofte vizitis ĉiun el ili, kaj starante sur kesto aŭ sur seĝo, li deklamis el Reĝo Lear, eventuale el Faŭsto, li kantis patriotajn kantojn, vestita en ĉifonoj, raŭka, dika, poste li kolektis kelkajn centimojn, sed anstataŭ publikaj donacoj, li kontentiĝis ankaŭ per brando, rekompence por lia programo. Iun tagon li divenis, ke li povas rikolti laŭrojn sur la scenejo de la vivo. Li decidis mirigi la mondon per siaj herooaj faroj, kaj li dungiĝis al la fremdula legio.

Tyckler ne fariĝis heroo, sed li ne estis malkuraĝa. Lia maldiligenteco eskludis ĉiun soldatan heroismon. Li estis same malrapidema en la batalo, kiel en la garnizono post la tagmanĝo. La soldatoj ĝenerale ŝatis lin, ĉar li ofte ekŝrikis per la parolmaniero de serĝento Favre malantaŭ konversaciantaj grupoj, kiuj post la unua ektimo eksplodis per rido. Li bonege imitis ĉiun. Foje li pentris por si generalan kepon sur kartono, kaj neatendite li aperis kun tiu kepo sur la kapo kaj havis glavon ĉe la flanko, kiel general-feldmarŝalo Cochran, la terura generalo de la legio, sed en kalsoneto. Formale li inspektis en la ĉambro de la senrangaj soldatoj. Li riproĉis la legianojn per sia bone konata, alta, malkontinua, kaprobleka voĉo, kaj li avertis ilin, ke pro la malobeemo ili ne deziru la sorton de serĝento Favre, kiun oni fritis en butero, en hela taglumo, sur la ĉefplaco de Meknes, je la ordono de la milita tribunalo. Malbonŝance aperis la ekzekutita serĝento, kaj la inspekto finiĝis per dek tagoj en la salle de police. Oni ĝenerale ŝatis Tyckler-on, kvankam li apartenis al neniu grupo, ĉar malgraŭ siaj ŝercoj, li rigardis sian ĉirkaŭaĵon el la dramaturgia alteco de Orestes aŭ Napoleon. Io tiris lin al tiu grupo, kie Horn, Thillmann Lothar, Rastignac kaj Hoffer jam de tagoj amikiĝis unu kun la aliaj. Tyckler prezentis sin al la germanoj, kaj kiam li eksciis, ke Lothar estas instruisto, li alten levis sian brakon, tiel salutante lin.

La societo fermiĝis per Tyckler, ili akceptis neniun plu, kaj kio estas vere nekutima en la legio, eble nur psikoanalizo povus solvi tiun enigmon: ili unuiĝis en la flegado de la estimo al Lothar. La instruisto povis danki al tiu stranga, sugestia, patra kaj alte kulturita efiko, ke li ne mortis jam en la unuaj semajnoj, ke la finan gradon de la suferoj forigis de li bonvolaj, amikaj manoj: Rastignac la taŭroforta, Tyckler la ruza, Thillmann la tipo de rafinita kaj polurita zuava soldato senranga, kaj kiom eble helpis ankaŭ la rekrutoj Horn kaj Hoffer.

IV

La germanoj paroladis. Ili kuiris nigran kafon por si mem per rapidvarmigilo kaj pipfumis. La pala flamo de la denetruigita alkoholo senmove staris en la kalmo, kvazaŭ ĝi estus pentrita, kaj la membroj de la „germana kliko” ĉirkaŭsidis ĝin, kiel ian miniaturan, paŝtistan fajron.

— Ĉu tiu multe da persekutado, ekscito kaj marŝado okazas pro unu homo? — demandis Horn mallaŭte.

— Ne pro homo, sed pro diablo — diris Thillmann. — Tiu Muhat estis la animo de la kontraŭstaro de Barud el Mansur ĉe Tafilalet. Multe da sango, kaj eĉ pli multe da mono verŝiĝis pro la bejo, kiu cetere elmontris siajn admirindajn kapablojn ĉe Abd el Krim. Tiu homo jam estis araba drinkejmastro en Saida, franca oficiro en Saharo, plenrajtigita ministro de Abd el Krim en Berlino, kaj stabestro en la granda batalo ĉe Tafilalet sub la regado de Barud el Mansur.

— Eh, kial vi klaĉadas! — interrompis Rastignac bruske. Ili silentis. La kafo komencis boli.

— Mi vidas, ke oni forsekretas ion antaŭ ni — rimarkis la instruisto senteme.

— Nu, mi do rakontos tion… — diris Thillmann malpli laŭte. — Venu pli proksimen. Vi, dika aktoraĉo gardostaru, ke neniu suboficiro surprizu nin.

— Estus pli bone, se vi fermus vian buŝon — interrompis Rastignac, sed Thillamn tute ignoris lin, kaj li jam rakontis.

— Dek jarojn vivas jam la superstiĉo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita en la ĉirkaŭaĵo de Tadla, inter la oazoj Tafilalet kaj Bu Denib. Estis tie malbenita kompanio… plotono la kvara… Tre obskura historio, nur la plej supera militestraro konjektas ion. Onidire ili konis la kaŝejon. Tuta kompanio gardis la sekreton. Ili atendis, ke Tafilalet falu en la batalo, kaj ili povu elfosi la platenon. Suboficiroj, oficiroj kaj simplaj soldatoj komplotis tie por la trezoro. Nenio komunikiĝis de ili eksteren, sed okazis multaj, enigmaj murdoj en la kompanio. Poste iu denuncis ilin ĉe la ministrejo pri militaj aferoj. Tiam kelkaj oficiroj mortpafis sin, la restinta parto de la malbenita kompanio estis sendita en inferan marĉon por konstrui vojon, kaj ili ĉiuj mortis tie. La malnovaj, senrangaj soldatoj eĉ hodiaŭ kredas tion, kio flugas de buŝo al buŝo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita. Poste oni flustris, ke ĉio ĉi estas nur fabelo. Nu… fine… ĉu vi atentas, Tyckler? Ĉu neniu venas? Laŭdire la militestraro gardis la platenon en tiu kaseto, kiu estis trovita apud la murdita oficiro en la gubernio. Kaj nun ĉiu en Nor-Afriko persekutas ne nur Muhat-on, kaŭzontan ribelon, sed en la persono de Muhat la platenon, valorantan multcent mil pundojn… aŭ tion, kio almenaŭ restis el tiu plateno…

— Kaj kial estas danĝere paroli pri ĝi? — demandis Hoffer.

— Vi estas idioto — respondis Thillmann. — Ĉu vi scias, kion signifas, se legianoj konjektas legendan trezoron ie? Ĉu vi scias, kiom da sango, perfido, kiom aŭdacaj provoj devenas el tio? — Li eĉ pli mallaŭtigis sian voĉon. — Kaj de jaroj rondiras la superstiĉo, ke tiu plateno baldaŭ falos en la manojn de legianoj. Kaj ili ne redonos ĝin. Ne estas verŝajne, ke malnovaj legianoj ne povus elpensi pli saĝan aferon. Kaj oni jam dek jarojn timas tion. Tiu kompanio jam preskaŭ sukcesis akiri ĝin. Post multmonata, amara, mortiga penado degradita oficiro sukcesis trudi sin inter ilin. Li malkovris la tutan societon, por ke li rericevu sian rangon. Neniu el ili estis venigitaj antaŭ tribunalon, se kiel, kiel ne, ili tamen pereis en eksterordinare danĝeraj postenoj, en marĉoj, kaj en ĝangaloj. Cent veraj viroj. Ĝisostaj legianoj… Ili heredigis al ni la legendon… kaj la esperon…

— Kio estos al mia kafo! — ekstridis Tyckler por atentigi ilin pri la proksimiĝo de suboficiro. La kuirejaj fajroj forbrulis, ankaŭ la lastaj, flustraj paroladoj estingiĝis, la du tendaroj dormis. Ie hieno ridis laŭte, fatale, ironie, kvazaŭ finante la rakonton de Thillmann.

V

Antaŭtagmeze ili atingis Marakesch-on. La deklivo super la urbo finiĝis ĉe la fortikaĵo Gueliz. De tago al tago alvenis kaj de tie foriris la novaj koncentritaj rezerv-taĉmentoj. La eskadrono kaj la spahi-regimento deŝanĝis la garnizono de Marakesch en Gueliz, ĉar la malnovan depoton oni komandis al Tafilalet, kalkulante je la fuĝo de Muhat kaj je maltrankviliĝo. Kiel ĝenerale la eskadrono ricevis du tagan ripozon post la longa vojo, krome liberan forpermeson ĝis la vespersignalo. La malnovuloj, tute ne laciĝintaj dum la marŝado, alveninte tuj komencis fervore la paquettage-on, poste ili ordigis sian uniformon, konvenan en la urbo, kaj ili jam fru-posttagmeze promenis en Marakesch-on.

Unuavice ili vizitis kompreneble tiun apartigitan urboparton, kiu esta ĉirkaŭita kiel ia fortikaĵo per tiuj mur-ruboj, kiuj zonis la iaman Marokon, kaj oni amasigis la ruinojn, ke la tiel nomata Quartier Reserve estu apartigita de la aliaj kvartaloj. La randa parto de la loĝantaro konsistas el virinoj, kiuj se foje venis malantaŭ la rubajn fortikaĵmurojn, ili nenian en la vivo povis forlasi tiun lokon. Por legianoj, koloniaj soldatoj kaj eŭropanoj estis malpermesita restadi ĉi tie post vesperiĝo. Marakesch estas tre bela urbo. La kvartalon de la eŭropanoj, kiun oni nomis pri la granda fortikaĵo Gueliz, dekok mil palmoj apartigas de la araba urbo Medina, ĉirkaŭita de muro. Onidire, iam la konkerintaj praloĝantoj longe tendumis ĉi tie, dissemante ĉie daktilgrajnojn, kaj tiel kreskis la multe da palmoj ĉi-loke. Je la oka vespere, en tiu paca urbo oni fermas la pordegojn de Medina. La loĝantoj de tiu urboparto ne rajtas forlasi la kvartalon ĝis mateno, kaj la kanonoj de Gueliz mute, minace, kun averta senmoveco direktiĝas al la fermitaj pordegoj, per siaj faŭkantaj, kruelaj ŝtalbuŝoj. Mi jam menciis, kiel belega estas tiu urbo. Araba pastro montras al scivolemaj usonanoj la nekompareble belan turomiraklon de la minareto Kutubia, kiun konstruis kvardek mil kristanaj sklavon onidirie dum dek tagoj, je la ordono de Yacub el Mansur. Krome meritas atenton la juda kvartalo, Mellah, tiu troplena, sufoka, rumora urboparto de la ĉifoniĝintaj homamasoj, kaj post la faro de kelkaj interesaj fotoj per fotoaparato Kodak, pri la malnovaj, kadukaj domoj, pri la nudaj, trolaciĝintaj parioj, oni povas reiri al la luksa hotelo Mamunia, kie komenciĝas la lunĉo en tiu ĉi tempo, eksonas la ĝazmuziko, kaj estas videblaj vere pompaj vestaĵoj.

La amuzejo „Bar de la Légion” pleniĝis de soldatoj. Post la longa marŝado ili soife tumultis antaŭ la drinkejtablo, rapide plensuĉante sin per alkoholaĵo, per drinkeja humoro, gaje, kriante, ridante, frapante la ŝultron unu de la alia. Vespere Horn tiom refortiĝis, ke ankaŭ li kuraĝis iri en la amason de la sinpuŝantaj soldatoj. Li ekvidis Thillman-on. La hakisto unu post la aliaj redonis la malplenajn bierbotelojn al la spilisto, kaj nur post la kvara li viŝis sian buŝon kontente.

— Ĝi estis bona! Kion vi volas trinki, fraĉjo?

Horn trinkis glason da ruĝa vino. Li mire spertis, ke iafoje li deziras la drinkaĵon. Ĝi mildigis ne nur lian soifon, sed po unu glaso da vino faris eltenebla tiun monotonan, krudan, senkompatan vivon.

— Ĉu vi volas amuziĝi, Venu, mi kondukos vin en interesen lokon, tie vi renkontos ankaŭ nian komunan amikinon. Formetu la monon, hodaŭ mi pagos ĉion.

La legiano estas la plej almozula kaj samtempe la plej malavara soldato en la mondo. Por mono li estas preta fari ĉion. Li ŝtelas, trompas, murdas, interbatadas, mensogas, nur tial, ke akirinte ĝin, pozeme, per facilaj gestoj li disĵetu ĝin inter la kamaradoj, prostituitinoj, maristoj, ke li gaje ridu, kiam tintante disruliĝas la taleroj.

Kompreneble ili iris al Medina, rompate por si vojon tra la Suq, la plej granda foiro en Afriko, tra la rumora homfluo de „marché arab”. La sunbrilo blindige refrapiĝis de sur la flavaj konstruaĵoj. La sufokaj polvonuboj preskaŭ senmove ŝvebis en la fetoro de la putriĝanta viando, cepo, fiŝo kaj ĉifonoj, miksiĝante kun jasmen- kaj mimozodoro. „Fabor! Fabor!” — kriegis la almozuloj, kaj ĉiu estas almozulo ĉi tie. Ĝi estas la Giama el Fna. Sepcent homoj troviĝas inter la almozuloj nur el la gento glana, blindiĝintaj en la dezerto. La sento de hontemo ne estas konata ĉi tie. Oni ne scias pri duonnudaj virinoj, ĉu ilia vestaĵo tiom ĉifoniĝis, aŭ ili tiel malkaŝe proponas sin? Inter ili estas multe da italinoj kun oraj orelringoj kaj grasa hararo. Ĝenerale ĉiu ŝmiras sin per grasaĵo kontraŭ la sennombraj insektoj, kiu haladzas abomen fetoron, miksiĝantan kun naŭzigaj manĝaĵ-vaporoj de diveresaj foiraj kuirejoj. Ĉie estas videblaj negroj, skelete maldikaj, portantaj ĉifonan, tolan lumbotukon. Dum jarcentoj po dekmiloj oni perforte venigis ilin ĉi tien, kiel sklavojn el Sudano. La kapo de Horn vertiĝis, li sentis, ke li tute perdiĝus, dronus en tiu milvoĉa simfonio de la odoroj, bruoj, se la ostecaj fingroj de Thillmann ne prenus forte lian brakon. Ili turnis sin en malvastan stratetaĉon, kaj ilia vojo krute kondukis supren, sur trivitaj ŝtupoj, inter longaj, grizaj domoj. Ĝi ŝajne estis ia araba amuz-kvartalo. Kurtenoj el mato kja perloj kovris la enirejojn de ĉiu domo sur la teretaĝo. Interne oni fumis nargileon, kaŭrinte sur la planko. Estis sentebla la odoro de kafo kaj dolĉa, araba cigaredo, kelkloke tamburo bruis, citro ĉirpis. Tie kaj ĉi tie raŭkaj, malnovaj gramofonoj muzikaĉis dudek jarajn, francajn furorkantojn. Ĉe la supra fino de la strato staris kelke da palmoj, kaj malgrand, blanka, kupolhava konstruaĵo. Thillmann eniris tien kun Horn. En la ejo estis kelkaj araboj kaj du maristoj. Maljunulo kredencis la trinkaĵojn. El la malluma fono de la amuzejo ardis bragfajro de kafkuira forno. Thillmann mendis brandon. De la plafono pendis pala, ruĝluma lucerno, apenaŭ ĵetante iom da lumo en la mezon, donante al la ronforma kafejo artefaritan, mistikan etoson. Sur la muroj estis videblaj malnovaj, artaj arabeskoj. Kiam iliaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo, ili ekvidis burnusan virinon, kaŭrantan en la angulo.

— Ŝi estas Lys Rouge — diris Thillmann. Horn paŭtis. Li ne preferis la mistikajn, arabajn virinojn. Granda ombro eklipsis la enirejon. Rastignac alvenis kun sia ŝanceliĝanta, simia irmaniero. Li eksidis senvorte apud ili. La amuzejo pleniĝis per la zumado de dikaj, grandaj muŝoj. Subite la maljuna arabo kaŭriĝis en la mezon de la ejo, elpreninte mallongan fluton, kelkfoje li ekblovis ĝin, sed tiel, ke la instrumento mem restis muta, nur la aero trairis ĝiajn truojn. Fariĝis silento de atendo. Eĉ la muŝoj kvazaŭ ĉesus per sia konstanta zumado. La fluto eksonis veante, neartikigite, tamen per tiu senritma muzikesprimo de la doloro de la orienta muziko, kiu ĉe ĉiu melodio pli perfekte karakterizas la humoron de la popolo, estantaj pli proksime al sia praa esenco. De tempo al tempo el la ŝrikantaj, zumantaj variacioj mistike eksonis komencaj aŭ finaj taktoj, por ke ili estingiĝu en la senregula pulsado de la malorde saltanta flutado. Tiu muziko esprimas la plej profundan fillozofion: la harmonio, la konstanta melodio kaŝiĝas ie, en la profundo de ĉio, kelkfoje vi aŭdas tion por momento, sed la kunfandiĝantaj disharmonioj konstante forglutas ĝin for de vi. La ĉeestantaj gastoj nun tute ne pensis pri tio. Streĉa atendo speguliĝis sur la vizaĝoj. Horn ne komprenis, kial oni atentas la magran, barban, maljunan arabon tiel? Io ekmoviĝis en la angulo. La burnusa virino ekstaris, paŝante el la krepusko en la radion de la rufa lucerno, deĵetante per unu movo la grandan, vastan, blankan tolon…

Horn leviĝis duone de sia sidloko pro surpizo. Ruĝa Lilio estis admirinde bela. Ŝi ne estis vera araba virino, ĉar ŝia haŭto apenaŭ diferencis tiun de eŭropanoj. Nur ŝiaj iomete ŝvelaj lipoj, la strangaj, grandaj, nigraj okuloj atestis, ke ŝi estas miksdevena. Ruĝa Lilio ne havis pli ol dudek unu jarojn. Ŝiaj ebonaj, densaj bukloj brilantaj en blua koloro, pendis sinue apud ŝiaj oreloj, strange, memorigante pri la kapo de meduzo. Ĉiujn buklojn kunprenis apartaj, etaj, oraj ringoj, kaj la multe da malgrandaj, flavaj ringoj aspektis, kiel reĝina kapornamo. Cetere ŝi portis nenion, krom delikatan silkovualon ĉirkaŭ sia talio.

Dum sekundoj ŝi staris senmove. Poste ŝi ekkonvulsiis. Kvazaŭ tiu konvulsio ne povus liberiĝi el ŝia korpo, ĝi senĉese ondis sub ŝia haŭto, kiu iom post iom transiris en strangan, histrerian, orientan dancon. La danco esprimis draman okazaĵon, sed la rakonton konstante rompis rapidaj paŝoj, por ke tiuj mildiĝu en malrapidan, senparolan ludon kune kun la muziko. Ĉu nun ŝi kisas iun, aŭ ŝi mortigis lin kaj fuĝas? La konvulsio kaj la saltado fariĝis ĉiam pli sovaĝa, la flutado pli kaj pli ŝrikanta, poste la koreografio havis neatenditan turniĝon.

…La virino ekhaltis antaŭ la tri soldatoj kaj fikse rigardis al Horn. La ŝajne senregula danco ĝis nun estis tiom unueca, kaj nun ĉiu sentis: la ekhalto ne apartenis al tio. La virino time, surprizite, mire rigardis la knabon. La orfiĝinta muziko nur ploris, ŝrikis plu. Ruĝa Lilio denove konvulsiis, poste kvazaŭ ankaŭ tio apartenus al la danco, ŝi prenis la kapon de Horn inter siajn manplatojn, kaj ŝi pli kaj pli proksimigis sian vizaĝon al tiu de la knabo, baldaŭ time forpuŝante lin, ŝi denove turniĝis mezen, kapte levis sian burnuson, kaj ŝi jam denove kaŭris en la malluma angulo. La malmultenombra publiko ravite aplaŭdis.

— Kial ŝi gapis la knabon tiel? — demandis Thillmann. Rastignac ne respondis. Li nur fikse rigardis en la krepuskon, kie Lys Rouge sidis. Ili ĉiuj sciis, ke inter la dresisto kaj la dancistino estis io. Tiu afero daŭris, ĝis Rastignac estis forkomandita el Marakesch. Tio okazis pli ol unu jaron. De tiam Rastignac provis plurfoje reveni en Marakesch-on, sed nur nun, tiu eksterordinara okazaĵo ebligis la revidon.

En la ejo refariĝis la monotona murmuro, oni denove kredencis la kafon, la ĵetkuboj bruis, la glasoj de brando tintis, kaj malantaŭ matvando zumkantis ebriiĝinta arabo, fumanta opinon kun stranga, mallaŭtiganta, trenata voĉo. Ruĝa Lilio sidiĝis ĉe ilia tablo. Unue ŝi rigide, malvarmkondute rigardis al Rastignac. Poste ŝi nervoze ekfumis cigaredon, kaj ŝia rigardo hazarde falis sur Thillmann-on, de tie sur Horn-on.

— Mi revenis — diris Rastignac plumpe.

— Mi vidas. Ĉu vi volas trinki brandon?

La iama dresisto ne ekparolis plu. Li konis tiun virinon. Ĝenerale li konis la virinojn. Kiu longe okupiĝis jam pri tigroj, serpentoj kaj leonoj, tiu bone konas la animon de la virinoj. Tion diris Tyckler, kiu ŝatis la ironion, sed en lia konstato nekontesteble estis iom da vero.

— Ĉu vi estas belgo? — demandis subite la dancistino de Horn. Li apenaŭ komprenis la francan lingvon. Sed el la vortoj de la vinino li sentis, ke ŝi ne parolas tiun teruran ĵargonon de la legio, kiu disvastiĝis en Nord-Afriko inter la araboj dum la franca milita invado. Thillmann tradukis kaj samtempe respondis la demandon anstataŭ Horn.

— La knabo estas germano, kelkajn semajnojn „bleu”, kaj eliminta studento.

— Diru al li, ke li venu ĉi tien ankaŭ alifoje. Mi ŝatus multe paroli kun li.

— Ĉu multe? — ridis Thillmann. — Ĉu vi pensas, ke ni mortos pro marasmo en la kadukulejo de Marakesch?

„Ĉrrr.” Rastignac ĵetis kelkajn centimojn en la teleron, puŝante la seĝon el sub si kaj foriris. Thillmann postrigardis lin.

La hakisto kontente rikanis. Ankaŭ li amis Ruĝan Lilion, kaj nun en la venko super Rastignac li vidis rekompenci siajn suferojn. Horn nenion komprenis el la tuto. Li vidis, ke temas pri li, ke la brilantaj, grandaj okuloj de la virino konstante gluiĝas al lia vizaĝo, sed ne avide, ne amoplene, sed malgaje, mire, nekredeme.

— Vi estos la kulpa, se Rastignac draste draŝos la knabon.

— Ve al li, se li nur ektuŝos lin! — ŝi salte leviĝis, kaj du belegaj dentaroj de rabobesto ekbrilis el ŝia buŝo. — Diru al tiu bruto, ke ve al li! Ĉu vi komprenas? Ve al li!

Ruĝa Lilio senvorte lasis ilin tie, malaperinte malantaŭ matpordo.

— Venu — diris Thillmann al la gapanta Horn.

Apenaŭ ili pasis sub la kolosa volbo, kiam aŭdiĝis la knalo de la kanono, kaj la grandaj pordegoj de Medina fermiĝis. Baldaŭ aperis sur la remparo de Gueliz la ombra, korpulenta figuro de la senegala trumpetisto en la krepusko, kaj eksonis la vespersignalo, foren sonoranta.

— Kurpaŝo! — kriis Thillmann, kaj ili kuregante klopodis alveni en la kazernon ĝustatempe.

T R I A   Ĉ A P I T R O

La thar

I

La gentoj apud la limo maltrankviliĝadis. Oni nenie trovis la spurojn de la fuĝinta bejo. Sed la berberaj kaj tuaregaj dezertanoj jam sentis la venontan militiron. Tie kaj ĉi tie ili atakis la partizanojn, vivantajn sub franca feŭdo, la submetiĝintajn gentojn, loĝantajn en pacaj oazoj, kruele masakrante ilin, bruligante iliajn duarojn, elhakante la palmojn, kaj poste ili forgalopis al la senfina malproksimo. Ĉiam komenciĝis tiel. La militestraro tenis sub konstanta, severa blokado urbon Markesch. Estis duobligita la premio por la kapo de bejo Muhat. Ĉar oni havis gravan intereson, ke estu esplorita la krimo, okazinta en ŝlosita ĉambro, la ĵurnaloj publikigis anoncon sur la titolpaĝo per dikaj literoj: „Kiu malkovros la sekretron de la rompŝtelo kaj murdo, okazinta en la palaco de la gubernio, por tiu, se ne li estis la krimfarinto (do, se li estas krimkaŝanto, komplico, kunkulpulo ktp), la gubernatoro certigas plenan senpunecpon, se li estas punata, amnestion por la tempo, pasigota en malliberejo. Kiu kaptos bejon Muhat, tiu ricevos premion cent mil frankojn.”

Horn fininte la zorgoplenan paquettag-on, kaj liaj rimenoj erce brilis, li surmetis sian uniformon por la forpermeso. Li eksterordinare pedante vestis sin. Dume li ripetis en si mem la tagan lecionon, ĉar li lernis la francan lingvon helpe de Lothar, de post la ekmarŝo el la Fotikaĵo St. Jean.

Brilantaj polveroj dancis en la plena Afrika sunbrilo, kiuj sen ombro kovris la urbon. Arabaj divenistoj svarmis ĉirkaŭ la legianoj ĝenerale-konate superstiĉaj, kun serpentumantaj vipuroj, sur iliaj brakoj kaj kolo. La serpentoj ankoraŭ havis siajn venenan denton kaj venenujon, ilia mordo signifis rapidan, teruran morton, sed neniu malpermesis, ke marabutoj kaj divenistoj kunportu serpentojn en la popolamaso, kaj ili etendu tiujn al la soldatoj kriante: „Fabor barakullah u fik!” Kaj ĉie nove denove: „Fabor! Fabor…” Horn ŝvitante kaj spiregante pro la drasta fetoro, kun vertiĝanta kapo provis rompi al si vojon per la kuboj kaj bajonetingo en la svarmanta homfluo de Giama el Fna. Fine li tamen atingis la lokon de la rendevuo, la moskeon Kutubia, altiĝanta en la fino de ampleksa asfaltebenejo. La senĉesa aŭtobustrafiko de la vojaĝoficejoj dekutimigis la popolaĉon staradi ĉi-loke. Lys Rouge jam estis tie, kiam Horn alvenis. Ili ekiris ien. Nur la virino konis la urbon, la legiano tute ne demandis kien iri. Ili apenaŭ komprenis unu la alian. Lys parolis france kaj arabe. Horn lernis la francan lingvon nur de kelkaj semajnoj, sed rapide, ĉar ĉio estis farita ĉirkaŭ li konstante franclingve. Ili tamen komprenis unu la alian per iuj vortoj kaj per mansignoj. Intertempe en tiu granda enprofundiĝo, kiel ili povis interamikiĝi, biciklistoj kaj aŭtomobilistoj ŝutis sur ilian kapon malbenojn. „Balék! Balék!” kriadis la biciklistoj malantaŭ ili, sidantaj sur siaj strangaj bicikloj, kies stirilo staris kiel bov-kornoj super la granda unua rado.

Fine ili ekripozis en la mirinde bela botanika ĝardeno La Bahia, kie estas kolektitaj ĉiuj ekzotikaj arboj kaj floroj de Oriento en superba parko. Hibiskoj, brakodikaj rotang-sarmentoj ĉirkaŭplektas la marmor-portikojn, fontan-kolosojn de malnovaj dinastioj de Maroko. Ĉi tie ne estas sentebla eĉ spuro de la fetoro de Afriko. La sufoke narkota florodoro kovras la ĝardenon per nevidebla vualo. Ili sidis unu apud la alia, kaj artikigite, plurfoje ripetante la samajn vortojn, ili paroladis. Horn similis al iu, kiu ludis tragikan rolon en la vivo de Lys Rouge… Leŭtenanto Tribone portis kun si Ruĝan Lilion el Parizo. Ĉar la leŭtenanto havis financan problemon rilate la soldatsalajrojn, kaj anstataŭ degradigo, li elektis la militistan servon en Afriko. El Pariza amuzejo li portis kun si Lys Rouge-on, kiu havis deksep jarojn. Ankaŭ iom da araba sango fluis en ŝiaj vejnoj, sed tio apenaŭ estis videbla. — Kaj sciu, tiam oni konstruis ŝoseon apud Gambio… La route… Strada… Oui… oui… Ca, ca… Estis terure… Mortiga klimato, ĉie nur ĝangalo, sovaĝaj indiĝenoj… Tribone tre suferis… Li konstante drinkis, il buvait. Comprends? Bouvoir! Alcoholis! Ca, ca… Li infere ŝvitis kaj malgrasiĝis… Nokte dum la dormo li stertoris, kaj haladzis la ĝino el li… Ni loĝis en lignokabano. Ĝi estis varmega kaj plena de araneoj, grandaj kiel manplato. Tiu Tribone ŝrikadis, se li vidis tian araneon… Poste venis soldato. Li estis legiano, juna inĝeniero… Ingénieur… Un jeune ingénieur. Ĉu vi komprenas?… Tia, kia vi… comme tu es… Li havis ne pli ol dudek jarojn… Vojmarkisto… Li iris en la ĝangalo, faris mezurojn kaj pikis palisojn en la teron, blankajn kaj ruĝajn… Juste comme tu es… Ĝuste tia, kiel vi… Tribone batis min. Li batis. Il me battait… Oui, oui. Nom du nom… Vespere li jam kuŝis kiel ŝtipo kaj ronkis, kaj la blanko de liaj okuloj tremis. Ah, comme c’était dégoutant… Dum tiu tempo mi renkontiĝis kun la inĝeniero… Lia barako estis malpli granda, kaj konstruita ne el arbotrunkoj, sed el simplaj lignotabuloj. Li tenis ĉiujn siajn havaĵojn ordigitajn en kesto. Brila pureco estis ĉe li, kaj sur la muro pendis nur unu bildo… Virino kun blanka hararo, ca mere… Comprends? Sa mere! His mather!.. Mutter seine… Oui, ca, ca… Nubiano, akvoportisto, por ke li ricevu kelkajn kupromonerojn… denuncis nin al Tribone… Le traitre… Un Judas, comprends?… Poste oni trovis la inĝenieron apud la ruĝaj palisoj, mortigitan. Iu tranĉis lian kolon… Le cou… Sed tiel, ke la tuta kapo deiĝis. Le téte.. Kopf seine… Pauvre! Oh, mon pauvre jeune ingénieur! Oh, mon pauvre enfant! Oh, mon pauvre petit!.. Oni diris, ke indiĝeno tranĉis lian kolon nokte… Tio ofte okazas. Mi rigardis la kadavron, kaj mi diris nenion… La indiĝeno dehakas la kapon de la malamiko per unu bato, el maldekstra direkto dekstren. Lia kurba tranĉilego frapas ĉe la nuko… Sed unue oni tranĉis la gorĝon de la inĝeniero, poste oni senkapigis lin per tri novaj tranĉoj el dekstra direkto maldekstren… On coupait… Indiĝeno ne murdas tiel… Blankulo faris tion… Mi sciis eĉ tion, kiu… Lia kaporalo… Sed tio nun ne gravas… Mi sciis, kiu estas la vera murdisto… Tribone!.. Kaj poste… Li pagis ankaŭ la laborsalajrojn… Il payait les préts… Les solds… Mi ŝtelis kaj kaŝis plenan sakon da mono… Ĉu vi komprenas?… Pro tio li estis degradiigita kaj sendita en puntendaron… Post nelonga tempo mi elfosis tiun sakon da mono, kaj mi pretigis tombomonumenton el la tuta sumo en Siera Leona… Un tombeau!.. Comprends? Monument!.. Oui… kaj de tiam mi estas tre malfeliĉa. Je suis malheureuse! Tres malheureuse!

…Ili silentis. Fluis la larmoj de Lys Rouge, kaj ŝi prenis la manojn de la junulo inter siajn manplatojn. Lys estis la unua serioza amafero por Horn. Ili pasigis kelkajn tiajn tagojn kune, kio restis eterna memoraĵo en la vivo de la viro. Lys estis tenera pro sia zorgemo, timiga en la ĵaluzo, neelkalulebla, varmega kaj kaprica en la amo. Horn sentis la kazernajn horojn neelteneblaj, tiel forte li avidis la rendevuojn. Rastignac ne plu okupiĝis pri la afero. Ĉar nek antaŭe li estis parolema kaj amikema, lia konduto ne montris diferenco. Thillmann iomete malvarmiĝis rilate la knabon. Vane. Al neniu li povis pardoni, ke Ruĝa Lilio amas ne lin…

II

Subite kvar novaj plotonoj alvenis en la fortikaĵon. Poste oni pagis la soldon por du semajnoj al la malnova garnizono, kaj ili ricevis tuttagan libertempon, escepte la noktajn pikedojn. La soldatoj pli aĝaj en la rango jam bone sciis, kion signifas tio. Ili estos deŝanĝitaj, kaj sekvos amara marŝado en Saharo aŭ en ĝangalo. Tiam fluas gaja vivo en la araba urboparto. La soldatoj invadas Medina-on en la poŝo kun la dekkvar taga soldo, kaj lastfoje, jes, povas esti, ke lastfoje, ĉiuokaze ili diboĉas sin por tre longa tempo. Tiam la parioj de ĉiuj koloroj kaj specoj kutimas rikolti en la Qartier Reservé. Dum la tuta tago fluas vino, sonas citro. Kanto kaj rido miksiĝas kun sporadaj fusilpafoj kaj kun la bruo de interbatado.

…Lys Rouge kaj Horn malgaje sidis sur benko. Ili jam komencis bone kompreni unu la alian. Ili jam havis tre multajn vortojn por paroli.

— Mi revenos, Lys.

La dancistino silentis. Poste ŝi metis sian manon sur la kapon de la junulo.

— Ne diru tion, mon petit ingénieur. Eĉ pro superstiĉo ne — poste ŝiaj okuloj subite ekbrilis, kaj Lys prenis la brakon de la knabo. — Ĉu vi kutimas legi ĵurnalon, chéri?

— Malofte.

Lys prenis la ĵurnalon, eldonitan en Oran, kaj ŝi montris la plej novan anoncon de la gubernio al la junulo: „La malkovranto de la krimo, se li estas kunkulpulo, aŭ punato, ricevos amnestion. Eĉ tiam li ricevos amnestion, se li estas komplico, kaj nepre centmil frankojn, se li kaptos bejon Muhat vive aŭ morte.”

— Kion vi farus, se vi ricevus tiujn centmil frankojn?

— Mi edzinigus vin — li respondis senhezite. La virino diris nenion. Ŝi ekmeditis. — Ĉu eble ankaŭ vi… konsentus?… — demandis Horn timeme.

— Stultaĵo — interrompis Lys, — diru! Ĉu vi scias, kio estas la thar?

— Kiel mi scius tion?

— Thar estas sanga venĝo! Sankta afero en tiu ĉi lando. La verŝitan sangon de murdito oni povas forigi nur per sango. Se iu murdis ies proksimulon, tiu milfoje estos malbenita en la transmondo, kaj Mawlana ne kaptos lin je la haroj en iun el la sep ĉielregnoj de Mahometo, se li ne revenĝos pro la veŝita sango.

— Kial vi diras tion?

— Baldaŭ ni parolos pri tio. Venu morgaŭ en la sama tempo al la malnova moskeo, kie staras la berberaj tendoj, ĉe la fino de Suq. Kaj nun formetu tion… Rigardu!.. Ĝi estas foto pri mi. Vera mohametana virino neniam permesas fotografi sin. Li… Tribone faris ĝin pri mi tiel, ke li ŝnurligis min. Eĉ pro tio mi repagis al li. Ĉu vi kredas aŭ ne: tiu bildo havas potencon. Ghut ŝatas tiun sakrilegian bildon kaj evitas ĝin. Ne forgesu, ke Ghut estas la malica sinjoro de la dezerto, lia armeo konsistas el miliardo da polveroj, kaj la etaj, apenaŭ videblaj soldatoj de jarmiloj sieĝas kaj pereigas montojn, vilaĝojn, oazojn. Formetu tiun bildon. Se vi estos iam en tre malfacila situacio, reprenu tion. Ĝi helpos vin.

Horn rigardis la bildon. Malvarma timo eksidis sur lian koron. La foto prezentis virino en brakseĝo, ŝnurligitan ĝis senmoveco, kun vizaĝo taŭzita de teruro kaj kolero. Zorgeme li pakis la bildon en ĵurnalpaperon kaj enpoŝigis ĝin.

— Ne forgesu — ripetis Lys, — se vi estos en vere malfacila situacio, prenu tiun bildon, kaj Ghut ne havos potencon super vi, via sorto fariĝos pli bona.

…La sekvan tagon ĉe la malnova moskeo Lys prezentis lin al kripla arabo. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed ia eksplodo terure kripligis liajn krurojn, mankis la fingroj de unu el liaj manoj, kaj la disŝutiĝinta pulvo lasis multajn etajn postsignojn sur lia vizaĝo. En liaj manoj estis malgrandaj lignoskabeloj, per kiuj li sin trenis preskaŭ glitante en la polvo. Ili eksidis sur plata roko, iom malproksime de la moskeo.

— Darudon, diru ĉion al la soldato — ekparolis Ruĝa Lilio, kaj la arabo kun malamo rigardis al Horn.

— Mi ne povas multe diri. Se la soldato mortigos Muhat-on, tiam mi donos la bejon en liajn manojn. Kaj la soldato diru ankaŭ tion al Muhat, ke Darudon estis la farinto. Li ne povis propramane mortigi Muhat-on, ĉar li fariĝis mizera ruino dum la sieĝo kontraŭ Tafilalet. Sed la thar tamen atingos lin pere de miaj manoj, ĉar li pendumigis mian junan fraton, kiel ian nekredulon. Kiel pork-manĝulon. Tiam mi ĵuris, ke potenca sinjoro ankoraŭ ne estis tiel mizere pereigita, kiel mi prenos la vivon de Muhat, kiu estis militestro de Barud el Mansur, komandanto de Tafilalet… Kaj se vi, soldato, kiam vi puŝos vian bajoneton tra lia koro, kaj se vi ĵuros je via dio, ke vi estus turmentata pro eterna damno, se vi trompos min, tiam mi transdonos al vi tiun Muhat-on, kaj ankaŭ la centmil frankoj estu la via. Ĉar mi jam deziras nenion pli, nur plenumiĝu la thar. Ĉiu legiano estas monavida, kruela, malica, ruza kaj saĝa. Tial mi diris al Lys, ke legiano estas bezonata… Mortigu lin! Kaj tiam ankaŭ Lys havu tre multe da mono, ĉar ŝi ĉiam estis bona al mi…

Antaŭ ol Horn povintus respondi, Lys rapide interrompis:

— Mi promesis al vi, ke la thar plenumiĝos, se vi diros al la soldato, kie kaŝiĝas Muhat.

— Via vorto estas prava, Lys Rouge. Mi konas la ĉefoficiron de Muhat, kiu antaŭ la revolucio spionadis en Parizo, kiel inĝeniero. Antaŭ nelonge mi vidis kamelpeliston en la Suq. Miaj okuloj estas bonaj. Mi rekonis tiun inĝenieron en la pseŭdovestaĵo de la kamelpelisto. Li estis tiu. Ibn Razut, la adjutanto de Muhat! Ibn Razut en kamelpelista vestaĵo. Mi rekonis lin. Mi sciis, ke helpe de li, mi trovos la bejon. La fian murdiston!.. Mi sekvis la kamelpeliston. Nokte li iris al Di Djema el Mansur, kunportante manĝaĵojn. Li malsupreniris en la subteran tombon de reĝo Ihrambek. Li estas enterigita en granda profundo, en marmora sanktejo. Lian tombon fermas tiu kolosa ŝtona fermoplato, kiu estas videbla de malproksime super la reĝaj kriptoj. Al nenies kapo venas la ideo, formovi tiun mult-kvintalan ŝtonplaton. Ĝi tute ne eblas. Aro da laboristoj estus bezonataj al tio. Sed grandega kaktoarbusto kaŝas ŝtuparon malantaŭ la ŝtonplato. Ibn Razut iris tien. Se la fia hundo kaŝiĝas tie, oni vane serĉas lin. Neniu havas la ideon, ke vivantaj homoj bivakas sub la kolosa tombomonumento. Sed mi scias, ke interne jam de semajnoj iu atendas bonan okazon, kies kapo valoras centmil frankojn. Mi parolis. Alaho estas granda, kaj Mahometo estas lia profeto… Ankoraŭ ion: el la sanktejo de Ihrambek kondukas rekta subtera koridoro. Ties malsuprenirejo troviĝas proksimume je ducent paŝoj, malantaŭ ruĝa, granda tomboŝtono.

Horn rigardis Ruĝan Lilion, tiel konsternite, ke li ne povis ekparoli. Dume la arabo fortenis sin.

— Kial vi gapas?! — ekkriis la virino riproĉe. — Ĉu vi ne aŭdis? Vi scias la sekreton pro kio la tuta lando staras militprete. Vi kaptis la bonŝancon, kiel ĝi sucesas eble nur al unu el centmil homoj dum la vivo. Iru, kaj profitu ĝin! Nenion diru kaj promesu! Se vi sentas tiel, ke vi volas reveni en vian landon kiel riĉulo, nenio ligas vin al mi. Iru trankvile, kaj forgesu min. Dankemo ne ligu vin al mi.

– Ĉu feliĉe, ĉu malfeliĉe, ĉiumaniere mi revenos al vi, Lys, ĉar mi amas vin… Sed vi forgesis ion. Mi havas kvin kamaradojn, kiuj ĵuris amikecon inter si en bono kaj malbono. Se ni dividis al mizeron de la legiana vivo, tiam mi devas dividi kun ili ankaŭ la monon kaj la gloron.

— Vi estas freneza! — siblis la virino. Kian rilaton vi havas al tiuj friponoj. Iu ajn el ili enpoŝigus senvorte la tutan bonŝancon, fajfante pri vi.

— Mi ne kredas tion, Lys. Sed la sekreto estas la via. Se vi ne volas, ke mi inicu miajn amikojn, mi silentos kaj forgesos, kion rakontis tiu araba satano.

Ruĝa Lilio longe esploris la vizaĝon de Horn. Poste ŝi kapjesis.

— Jes… Ankaŭ li estus same parolinta… Li estis ĝuste tiel freneza, honesta knabo. Juste, comme tu es… Iru kaj rakontu tion al ili. Mi ne konas la aliajn, Rastignac kaj Thillmann estas ruzaj, aŭdacaj homoj, ne timu, ili scios, kiel devos ĝin plej bone aranĝi. Sed mi havas kondiĉon: mi estas la sepa. Mi volis donaci ĉion nur al vi… Sed nun jam mi ne scias, kio okazos al vi… kaj ili ne akaparu unu parton… Diru nenion! Vi ne konas Afrikon, la legianojn. Hodiaŭ eĉ la vivon ili oferus por la amiko, kaj morgaŭ, se ili estas nervozaj aŭ freneziĝas, ili batfaligas vin pro gamelo da legomaĵo. Mi volas scii ĉion! Ĉu vi komprenas? Ni estas sepope por la sekreto. Kisu min!.. La profeto gardu vin…

III

— Unue — diris Thillmann — povas esti, ke la arabo tute idiotiĝis jam pro la fumado de opio, kaj li babilaĉis. Kaj malantaŭ la tombomonumento ne staras kaktoarbusto, malantaŭ ĝi ne torviĝas malsuprenirejo, sed se tamen estus ŝtuparo, tiam nur iama reganto kuŝas sub tio, kaj la sekreto aliloke kaŝiĝas. Sed ni supozu — eksplikis Thillmann la tezon kun granda plezuro, — mi ripetas, ni supozu, ke la arabo ne estis tute idiota, kvankam tio malofte okazas, ni do diru, ke tiu Muhat estas en iu reĝa kripto de Di Djema el Mansur. Juna germano, vi kuros al la gubernio kaj rakontos ĉion. Kaptinte tiun Muhat-on, oni tiklos lin ĝismorte kaj remburos lian kadavron. Vi rajte ricevos, amiko, la centmil frankojn. Tion eĉ la plej ebria ŝtatsekretario de la koloniaj aferoj ne kontestos. Sed!.. Unue oni scivolados kiel vi informiĝis pri la sekreto? Tial ni ĉiuj sesope estos liverataj katenite al Oran. Kun la plej baldaŭa transporto alvenos Ruĝa Lilio kaj la arabo. Ambaŭ estos kondamnitaj al ses jaroj, ĉar ni divenis danĝeran ŝtat-sekreton, kaj ĉar la ordono temas pri amnestio, sed tute ne temas pri la eksigo el la soldatservo, tiel ni ricevos bonegan postenon, eble en la ĉirkaŭaĵo de Timbuktu, aŭ en Hindoĉinio, eventuale en la mezo de la infera Sharo, kaj niaj bonvolaj superuloj devas zorgi pri tio, ke ni ne vivu ĝis la plej ekstrema limo de la homa aĝo en tiuj teruraj lokoj. Sed ili estos tre pedantaj, ke la centmil frankojn ili precize dividu inter niaj heredantoj ĝis la lastaj centimoj. Do, se vi, amiko volas kuri, por ricevi tiujn centmil frankojn, mi tre petas vin, sekretigu, ke ni konas unu la alian, ĉar mi ne volas havi tiun feliĉon.

— Li parolis prave — kapjesis Rastignac.

La ses legianoj sidis sur herboriĉa montdeklivo. Rastignac kaj Thillmann, malgraŭ sia pesimismo, de tempo al tempo rigardis unu al la alia kun strangaj, kvazaŭ ebriaj okuloj.

— Sinjoroj, ni estas soldatoj — ekparolis Lothar, — ni devas informi la kompetentulojn pri la indikoj.

— Ni estas legianoj! Ĉu vi scias, ke ni havas tradicion, kiu tre bone karakterizas nian soldatan vivon — diris Thillmann. — De supre ne atendu benon. Se oni promesas ion bonan, ĝi alvenos al ni en tagordono, kaj ĝi fariĝos puno. La legiano mem aranĝa ĉion. La legiano fidas al neniu, kaj precipe ne al la bonvola komplezo de la superuloj. Kion ni akiras per kolbo, ruzo kaj lerteco, tio apartenas al ni.

— Kion do vi volas fari? — demandis Horn. La rigardo de Tyckler, Rastignac kaj Thillmann renkontiĝis.

— Ni volas tion — diris la hakisto post mallonga pensado, — ke vi rekrutoj blinde fidu nin en ĉio. Ni, triope, malnovaj legianoj, plej bone aranĝos tiun aferon. Kredu tion.

— Miaflanke — rimarkis Hoffer, — se temas ne pri kartludo, mi ne povas ekspluati mian bonŝancon. Mi konsentas, ke la tri oldaj soldatoj transprenu la komandon.

Tyckler diris nenion ĝis nun, ĉar dum la tuta parolado li sin gratis. Nun ankaŭ li partoprenis la konsiliĝon per oscedo.

— Kion vi pensas, kial anoncis la militestraro centmil frankojn por la kapo de Muhat? Ĉar tiu kanajlo valoras minimume kvin milionojn. Vi estas sufiĉe malsaĝaj transdoni ĝentile la altvaloran platenon, kontraŭ svaga centmil frankoj.

Li eldiris tion. Fariĝis granda silento.

— Jes — ekparolis Rastignac raŭke. — Temas ĝuste pri tio, Sep homoj por centmil frankoj. Diable! Malpli ol dekkvin mil frankoj por unu persono. Ĉu ni estas almozuloj? Kaj la plateno estas tie! Se ni ricevus ĝin de tiu fripono, ni ĉiuj fariĝus maharaĝoj ĝis nia vivofino, kaj ankaŭ por niaj nepoj restus el tio. Tiu plateno estas la heredaĵo de la legio. La malbenita kompanio testamentis tion al ni. Iam ĝi devas fali en la manojn de kelkaj aŭdacaj legianoj. Miaflanke mi fajfas pri la premio. Mi volas la platenon!

– Ĉu vi imagas tion — diris Lothar, — ke ni forprenos la platenon kaj lasos forkuri tiun homon, aŭ antaŭ ol ni estos transdonintaj Muhat-on al la militestraro, ni kaŝos la trezoron?

La firmkaraktera, bronzkolora vizaĝo de la tri malnovaj soldatoj senmove direktiĝis al la instruisto. Neniu respondis.

K V A R A   Ĉ A P I T R O

Di Djema el Mansur

I

La deŝanĝaj taĉmentoj alvenis unu post la alia. Vespere oni trumpetis viciĝon. Thillmann kaj Rastignac maltrankvile rapidis en la korton. Ili povas forĵetis sian sekreton, se nun ili devus subite ekmarŝi ien. Kvankam la ordono en kiu ajn tago povas alveni. Estis evidente, ke okazos ilia deŝanĝo. Ili ankoraŭ ne ekiris. Oni distribuis nur eksplodajn kartoĉojn al ili, el sigelitaj lignokestoj. Ĉiuj homoj ricevis cent dudek. Tio signifis, ke post kelkaj horoj ili ekmarŝos. Nur unu ebleco restis por ili, nokte iri en la tombejo kaj efektivigi la planon: la dizerton. Neniam estis pli senespera tiu plano en Marakesch, ol ĝuste nun, kiam la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis okupita per blokadringo tra multaj kilometroj. Sed se la fortuno aperas kaj serioze elektas por si kelkajn homojn por dorloti ilin, tiam ĉiu malfavora hazardo vane intervenas.

Vespere la kaporalo difinis la noktan patrolon al la vojlinio, apartiganta la Suq-on kaj Quartier Reservé-on. Nun venis la vico de la „germana kliko”. Je la oka vespere la ses federuloj fiksis la „aiguille-on” sur la pafilon, kiel oni moknomis la mallongan stileton de la legianoj, kaj ili ekiris malsuspren, sur la serpentlinia vojo, kondukanta el Gueliz. Rastignac gvidis la patrolon, kiel la plej aĝa soldato en la rango. Ili forlasis la difinitan vojon. Dum tiu nokto oni povis libere interbatadi en Quartier Reservé, ĉar la patrolo, pasante tre la ruinaj muroj, iris trans la marché arab-on, ĝis la tombejo de la grandaj dinastioj, kie inter palmoj, mimozheĝoj kaj tamarikoj altiĝas la kolosaj, neĝe blankaj maŭzoleoj. Neniu el ili ankoraŭkparolis. Evitante la ĉefenirejon, ili iris ĝis tiu parto de Di Djema el Mansur, kie senhomaj, vastaj kampoj borderis la tombejon. Eĉ unu vivulo ne vagis tie. Post la oka vespere por eŭropanoj estis malpermesite iri en la araban kvartalon, sed indiĝeno por neniom da mono venus ĉi tien vespere, en la regnon de malicaj spiritoj. Rastignac levis sian manon, signante halton. Poste li sola iris plu kelkajn paŝojn apud la barilo. Li trovis tion, kion li serĉis. Unue li skuis elektitan punkton de la krado per siaj manoj, poste li kelfoje batis tien forte per la kolbo. La rustaj, malfiksiĝintaj ferstangoj, rompitaj, diskliniĝintaj lasis liberan vojon al ili. Rastignac levis sian manon. Ankaŭ la aliaj venis tien.

— Thillmann, Tyckler kaj Horn venu kun mi. Lothar kaj Hoffer gardostaros. La instruisto ĉi tie, kaj vi ĉe la angulo, kie turniĝas la vojo. En avant…

Eĉ unu superflua vorto ne aŭdiĝis. La rekrutoj sentis, ke ili falis en nerezisteblan drivon de rapide ruliĝanta tragedio, kaj tiuj tri homoj senhezite batfaligus iun ajn, se nun ĉi tie okazus kontraŭdiro. Kvazaŭ je komandvorto Lothar kaj Hoffer instinkte prenis sian armilon pafprete, la kvaropo penetris tra la krado en Di Djema el Mansur-on, liberigante la vojon per la fusilo. Ili iris homo post homo, kliniĝante kun dorso sub la pendantaj cipresbranĉoj. Ili jam estis ĉirkaŭ meze de la tombejo, kiam Rastignac denove mansignis halton. Li, Tyckler kaj Thillmann faris mallongan milit-konsiliĝon.

— Nur tiu granda, blanka monumento povas esti. Tie staras, malpli supre, la ruĝa ŝtono, kie troviĝas la kaŝelirejo…

— Ni iros al la ĉefenirejo. Tiel ni proksimiĝos al la fripono, ke li ne povu fuĝi — diris Thillmann, — Sed Horn, tamen iru al tiu ruĝa tomboŝtono, kie estas la sekreta elirejo. Tie vi staros. Se iu ajn aperus el la abismo, tuj mortigu lin!

— Kaj ne pafi — diris Tyckler. — Nur per kolbo kaj bajoneto, silente, rapide. — Eĉ respondon ne atendinte, la tri homoj ekiris al la blanka tombomonumento, uzante ĉiun arbon kiel ŝirmilon. Horn mekanike kuris al la ruĝa ŝtono, laŭregule desfiliĝante, kvazaŭ li estus en la proksimo de malamikaj pozicioj. Li alvenis tien. Absoluta silento regis ĉie. La grandega, pompa tombejo senmove ampleksis en la premaera Afrika nokto, kun nekalkuleblaj marmor-ornamaĵoj inter la arbokronoj. El malantaŭ la nigra turo de Kutubia nun aperis la luno, kaj tra la frondaro filtritaj lumstrioj fantomeske brilis sur la multaj, rigide malvarmaj marmoroj. La koro de Horn batis en la gorĝo. Pasis minutoj, sed ĉio restis muta. Kliniĝinte super la faŭkanta aperturo apud la ŝtono, li aŭskultadis. Nenio. Malvarma kel-odoro frapis en lian vizaĝon el la profundo. Li ne povis sin reteni plu. Preninte sian fusilon, li palpante paŝis en la abismon. Sekvis ŝtupoj, kavigitaj en la sablo. Li iris. Unu, du, tri… dudek, dudek kvin… La aero fariĝis pli kaj pli sufoka. Fine, tre profunde li atingis malvastan katakombon. Kurpaŝante li iris antaŭen. Du-, trifoje la koridoro akre turniĝis. Ĉe iu kurbiĝo li haltis. Ĉu estis brueto? Li aŭdis ion. Li nun jam sciis, ke li ne estas malkuraĝa homo. Kun sinistra sento, anhelante, sed decidiĝinte li haltis. Li aŭskultadis. Nenio. Li volis pluiri, sed subite ponardo trafis lin deflanke, el senpera proksimo, kun tia forto, ke li ŝanceliĝis. La piko trafis lin ĉe la ventro. Horn blinde batis per la kolbo. Li sentis, ke la bato trafis, eĉ se ne eksterme. Io falis al liaj piedoj kun stranga ŝriko de rato.

La soldato unue metis la manon sur sian stomakon, kie la ponardo trafis lin. Fortuno estis kun li. Lia kartoĉujo fendite faŭkis. La ponardo tie trafis lin, sed la klingo rompiĝis, kiam ĝi glitis tra la forta ledo inter la kuglojn. Horn elprenis sian aŭtomatan fajrilon. Blua flameto ekflagris en la kaverno. Tuj poste fariĝis mallumo, kaj Horn retropaŝis teruriĝinte de la spektaklo. Li estis preta vidi ĉion, sed ne tion, kion li vidis. Araba infano kuŝis sur la tero. Li havis ĉirkaŭ dek-dekdu jarojn. La knabo ne perdis sian konscion. Du malamikaj okuloj fulmis kun doloro kaj kolero el lia bruna vizaĝo. La deglitinta bato trafis lian ŝultron, kaj nun li kuŝis paralizita, eble rompiĝis lia osto, sed la knabo ne veis. Horn unue prenis la ponardon de li, apenaŭ povante tordi ĝin el la eta mano. Tiu infano estis tre forta kompare kun lia aĝo. Liaj fingretoj alteniĝis al la prenilo de la ponardo kiel la fero. Kvankam li aspektis maldika, nefortika knabo, kiel ĝenerale la arabaj infanoj. Horn denove aŭdis brueton. Nun jam li estis pli singardema. Li etendis sian maldekstran manon el malantaŭ sia antaŭendirektita bajoneto. Lia mano tuŝis molan harfaskon apud la muro. Horn nun komprenis. Ili estas la gefiloj de Muhat, kun kiuj li fuĝis. Se la bejo forsendis la infanojn, aŭ ili forlasis sian patron, tiam la dramo jam okazis. Li lasis la infanojn tie, rapidante reen tra la mallarĝa koridoro…

II

Rastignac, Tyckler kaj Thillmann jam estis dek paŝojn proksime al la tombo. Poste ili ĵetis sin ventraltere. Centimetron post centimetro ili rampis ĝis la kaverno. Thillmann flustris al Tycker, ke li restu ĉi tie por gardi. La du homoj iris en la kavernon. Ĉirkaŭ je kvindek paŝoj lumo flagretetis. Ili iris piedfingre kaj havis grandan triumfosenton: la heredaĵo de la legio testamentiĝos al ili. La plateno! Cent kaj cent homoj mortis pro ĝi sen tio, ke ili nur povintus alproksimiĝi ĝin… Nun verŝajne jen estas la trezoro antaŭ ili je dudek paŝoj. Kiel ajn silente ili ris, la oreloj de tiu homo, kiu estis interne, perceptis eĉ la plej delikatajn bruetojn. Jam malfermiĝis antaŭ ili la interno de la kripto. Meze staris kolosa katafalko, kun la reĝa ĉerko. Malantaŭ ĝi devas esti la alaia koridoro. Meĉo lumis. Estis videble, ke iu loĝas ĉi tie. Lavujo, spegulo, libroj, manlampo kaj potoj estis en la kripto. Tiu homo, kiu loĝis ĉi tie, ekaŭdis ilian proksimiĝon, ĉar li nun elpaŝis el la aperturo de la alia koridoro. Ĉu li volis fuĝi kaj li ŝanĝis sian opinion, aŭ li kaŝis ion tie? Li malrapide venis el malantaŭ la katafalko. Li estis korpulenta viro kun saĝa vizaĝo, granda nazo kaj blanka hararo. Li tenis revolveron Browning en sia mano, tiel trankvile li iris al la mallumo, kie la soldatoj kaŝiĝis, kvazaŭ li mediteme promenus. Liaj nazloboj ektremetis, kaj li levis la kapon, kie la besto, kiam ĝi ekflaras malamikon. Poste li ekparolis trankvile, laŭte:

— Estas superflue plu kaŝiĝi. Mi scias, ke vi kaŭras tie, mi scias ankaŭ tion, ke vi estas legianoj, ĉar vi uzas eĉ nun tiun malbenite fetoran oleon al la paquettage.

— Mi kalkulos ĝis tri — diris Thillmann, — se vi ne forĵetos la revolveron, ni mortpafos vin. Unu, du, tri…

— Bone. Estu tiel, kiel vi deziras. — Li forĵetis la revolveron. — Ne tial mi obeis, ĉar mi timas, ke vi plenumos vian minacon, ĉar vi ŝatus ekscii ion kaj alion, de mi antaŭ mia morto, vi do estos singardaj mortigi min abrupte.

La du soldatoj paŝis antaŭ lin kun antaŭendirektitaj bajonetoj. Muhat rigardis la stiletojn, penetrontajn lian bruston kun tiel malrespekta trankvilo, ke Rastignac-on kaptis kolero.

— Nur mallonge, sinjoro — diris Thillmann — . Se vi donos la platenon al ni, kiu estas ĉe vi, ni lasos vin forkuri, se ne, ni kontentiĝos pri la cent mil frankoj, ni transdonos vin al la milita tribunalo, tie oni scios la manieron, kiel paroligi vin, kaj poste vi estos ŝnurpenigita. Elektu!

— Ĉu vi opinias, ke mi estas stultulo, sinjoro? Se mi donus al vi ian platenon, vi bele batus min je la kapo, kaj se ne, ankaŭ tiam vi farus same.

— Do? Ĉu vi volas provi, se legianoj volas paroligi iun?

— ’men fou — li diris kaj levis la ŝultrojn. — Agu kiel vi volas. Mi scias pri nenia plateno. — Post tio li trankvile turnis sian dorson al la bajonetoj kaj forpromenis. Thillmann retenis Ratignac-on, kiu volis ĵeti sin sur la bejon.

— Trankvilon, oldulo… Unuavice tenu lin ŝakigita per via fusilo, se li moviĝos, ŝmiru lin sur la muron. Mi rigardos, kio estas en tiu kaverno, kion li kaŝis tie, antaŭ nia alveno. — Thillmann kaptis la acetilen-lampon de sur la sarkofago kaj ekiris. Muhat subite turniĝis. Ektremis liaj lipoj.

— Atendu! Mi ne ŝatus, se vi superflue laciĝus. En la kvarno estas nenio. Vankam, se vi ne transdonos la platenon al la militestraro, sed vi kontrabandos ĝin, okazos nenia malbono, ankaŭ tiel estos utile al mia popolo, kiel mi konas la legianojn, vi certe kontrabandos ĝin el la lando. Mi havas kondiĉon. Mian kadavron metu ne en tiun ĉi kavarnon, kiu estas malantaŭ mi. Tiu sarkofago ĉi tie en la mezo estas malplena. Rigardu, ĝi havas facile formoveblan fermoplaton. Forpreninte mian vivon, metu mian kadavron tien.

La legianoj rekone kunrigardis. Viro estas tiu, kiu staris vidalvide al ili. Vera viro.

— Vi ricevos la platenon. Estu fieraj pri ĝi. Nur laŭ mia scio, ĝis nun mortis tricent kvardek sep homoj pro ĝi per violenta morto. Neniu el ili falis en batalo. Mi esperas, ke vi ne rifuzos tiun komplezon, ke mi preparu min al la morto laŭ mia kredo. Jen estas la plateno. Malpli multa ol ĝi estis iam, sed sufiĉa por kelkaj homoj ĝis la vivofino. Miaopinie ĝi valoras almenaŭ ducent mil frankojn. — Li malfermis ŝrankon, konstruitan en la muron, kies seruro estis lerte farita, kie du brikoj kuntuŝiĝis. Muhat ĵetis kvin longajn, fingrodikajn stangojn al la piedoj de la sodatoj. Ĝi kuŝis tie! Estis vere! La heredaĵo de la legio! La legenda trezoro!

Muhat ne plu rigardis al ili. Li genuiĝis sur la preĝotapiŝon, kelkfoje li ĵetis sin vizaĝaltere kaj fervore preĝis.

La legianoj, laŭ sia promeso, metis lian kadavron en la malplenan sakofagon…

K V I N A   Ĉ A P I T R O

Sur la tero de Ibrahim ben Sinza

I

Ili denove renkontiĝis ĉe la krada pordo. Ili sombre kungrigardis, kvazaŭ serĉante ian respondon en la okuloj unu de la alia, sed ili eĉ unu vorton ne parolis. En ordo ili viciĝis kaj ekiris reen. Ĉe la angulo ankaŭ Hoffer paŝis inter ilin. Estis malfrua nokto, la luno jam ne lumis, densa tropika obskuro sidis sur la reginon. En la fino de la kampo staris kampgardista kabanaĉo. Ili eniris tien. Poste tintis io, kaj la lumo de poŝlampo respeguliĝis de sur la plateno.

— Ni estas milionuloj — diris Hoffer raŭke.

— Koncize, knaboj — ekparolis Thillman kun ia stranga malvarmo en la voĉo. — La plateno estas la nia, sed povas okazi, ke post semajno ni jam marŝaĉos en la dezerto, kaj milionulo ankoraŭ ne mortis tiel mizere, kia morto atendos nin. La platenon ni dividos je sep egalaj partoj, ĉar ankaŭ Lys Rouge meritas unu parton. Sed ŝi ricevos ĝin nur tiam, se ni jam estos fuĝintaj, ĉar nun ni povus doni al ŝi nur un tutan platenan stangon, kiu estas pli granda ol tiu, kiu koncernas ŝin. Dum ni estas en la legio, ni ne havas alian heredanton, nur nin mem. Kiu mortos, ties parton heredos la aliaj. Ni povos dizerti nur kune. Kiu fuĝos sola, tiu estos perfidulo. Ĉiu gardos ĉe si po unu stango. Se oni sendos iun el ni al danĝera loko, aŭ li devas disiĝi de la aliaj, li ne ratas kunporti la platenon. Se nur unu el ni estos en sekureco, tiu gardos ĉiujn stangojn, ĝis la aliaj revenos. Kiu rompos niajn regulojn: tiu mortos. Kiu provas fuĝi sola: tiu mortos. Ni ĉiuj, kiuj ĉeestas, devigas nin, se iu ajn restos vivanta el ni, tiu punos la perfidulon. Tio estas la Leĝo. — Li disdonis la stangojn. — Kaj nun restas al ni la malfacila parto: la fuĝo.

— Bone vi parolis, hakisto! — eksonis virina voĉo, kaj Ruĝa Lilio aperis el la mallumo. — Mi ankoraŭ aldonas nur tion, se ĉiu mortos krom unu, kaj tiu rompos la leĝon: mi trovos lin, El iu faldo de sia vestaĵo ŝi elprenis ponardon. — Ties pinto estas ŝmirita per la veneno de cerasto.

…Kiam la patrolo ekiris reen, Horn flankenvokis la dancistinon:

— Du infanoj kaŝiĝas en la kavarno malantaŭ la ruĝa ŝtono. Savu ilin, Lys. Mi volas…

Ruĝa Lilio kapjesis.

…Aŭrore la patroli revenis en Queliz-on, kaj Rastignac raportis al la serĝento, ke nenio eksterordinara okazis nokte.

II

Nun jam estis certe, ke sekvonttage ili ekmarŝos. Laŭ la kutimoj de la legio oficiale ne estis komunikata al la soldatoj la tempo de la ekiro, nur pere de la voka trumpeto al la viciĝo, sed tiaĵo diskoniĝas fare de la serĝento, pere de la kantinestrino ĝis la simplaj soldatoj: morgaŭ nokte estos alarmo, kaj la deŝanĝita garnizono ekmarŝos…

Tio estas la plej detala informo: ekmarŝi. Kien? En kiun direkton? Ĉu en Saharon, Hindoĉinion, Madagaskaron, Kongolandon? Tion scias nur la kapitano kaj eble la bona Dio. Sed ĉu estas egale? Ili neniokaze iros en tiun lokon, kie estas agrable vivi. Saharo, Hindoĉinio estas la sama afero — diris Tadief, kiu rericevis sian rusan rangon „kolonelo” en la legio, nur kiel moknomon. Li ne promociiĝis pli alten ol simpla soldato. La iama oficiro de la cara gvardio ja ricevis la honormedalon de la legio, sed rilate la rangaltiĝon, ankaŭ li statis samtiel, kiel Ratignac kaj Thillmann: plurfoje li malobservis la disciplinon kontraŭ siaj superuloj, pro tio li ne povis fariĝi suboficiro. Sed en la dezerto la sango pli rapide leviĝas en la kapon, precipe, se la varmo kaj la monotoneco iom agacas ies nervojn, kaj li piedbatas je la stomako la insolentan, Bretonan kaporalon, kiu imagas tion, ke ĉio estas permesate al li. Tadief, kiel vere delikata homo, estis ekstreme maniereca, li parolis eksterordinare ĝentile al ĉiu, sed, ni diru, se iu falis en tiun eraron, ke ia bruska, mola ulo staras antaŭ li, tiu amare pentis tion. Tadief uzis la parolmanieron de la plej alta socia klaso de Moskvo, sed malgraŭ tio, li havis timigajn pugnojn, kaj li eĉ la diablon ne timis. Ekzemple li havis tian strangaĵon, ke li trankvile razis sin antaŭ la batalo, kaj li parolis kun la kelnerino de la kantino, kiel kun grafino de la gubernio Smolensk, sed en la legio kiu ne havis muŝon en la kapo?

Li kune kun Lothar iris por pasigi la lastan posttagmezan libertempon. La instruisto ekŝatis la „kolonelon”, kiu havis klerecon de eŭropano. Li malproksime evitis siajn kunulojn de post la memorinda nokto. La forlasita kabano estis la lasta loko, kie ili povis trankvile paroli pri ilia faro, pri alia afero ili tute ne povintus paroli, tiel ili prefere evitis unu la aliajn. Estis hazarde, ke ili tamen renkontiĝis, ĉar la „kolonelo” kondukis Lothar-on en tiun temploforman, rondan ejon, kie Ruĝa Lilio kutimas danci. Rastignac, Tickler kaj Thillmann estis tie. Baldaŭ alvenis ankaŭ Horn. La atmosfero ne estis hejmeca, kiel alifoje. En la tuta araba kvartalo regis stranga maltrankvilo. Tagmeze oni trovis ĝenerale respektatan, kriplan, maljunan arabon, kiun ĉiu bone konis, kun frakasita kapo antaŭ la moskeo Kutubia. Ĉirkaŭ li estis skribita sur la asfalto per lia propra sango la terura vorto: thar! La kripla arabo nomiĝis Darudon, kiu ofte trenis sin al la kafejo, kie Ruĝa Lilio donis al li manĝaĵon aŭ monon. Nek Lys Rouge dancis kun tiom da emo, kiel alifoje. Ŝiaj okuloj de tempo al tempo direktiĝis al la enirejo.

— Nur tiam vidiĝas, ke ŝi estas arabdevena, kiam oni tre atente rigardas ŝin — diris la „kolonelo”. — Plie ŝiaj movoj kaj rigardo havas ian orientan. Kiu ajn parizanino povus envii ŝian haŭton.

— Sed ŝi estas pli nervoza, ol alifoje — diris Tyckler. — Kia artistino! Ŝi rikoltus laŭrojn sur la plej famaj scenejoj de Eŭropo. Se nur mi ne estus soldato! Eĉ per miaj lastaj groŝoj mi irus kun ŝi fari turneon. Fluegus la mono al ni. Ĉar tiu virino devus esti en Usono. En Broadway!

Horn ne partoprenis la konversacion. Li estis nervoza. Li trinkis pli multe, ol alian fojon. Poste li sidiĝis kun Ruĝa Lilio ĉe alia tablo.

— Ĉu vi trovis la infanojn? — li demandis la virinon.

— Mi kunportis ilin al iu, kiu konas la kameliston. Tiun… Ibn Razut-on!

— Estis stultaĵo! Ni devas gardi nin ĝuste de tiu homo. Kie troviĝas la infanoj?

— Ĉe la vojkuciĝo, kondukanta al Mellah, loĝas legomvendistino, mi lasis ilin ĉe ŝi, kaj mi sendis ŝin por informi Ibn Razut-on. Jen ŝi venas!

Araba virino paŝis al ilia tablo.

— Lilio! Venu tuj por la infanoj! Mi ne trovas tiun kameliston, kaj mi ne volas, ke ili restu ĉe mi. Malagrablaĵo povas okazi al mi. Eĉ tion mi ne scias, kiuj ili estas. Se vi ne forportos ilin, mi nokte metos ilin sur la kamparon.

Vesperiĝis. Proksimiĝis la tempo, kiam oni fermas la pordegojn de Medina. Lys Rouge ekstaris kaj preparis sin por ekiri.

— Mi ne lasos vin iri sola! — diris Horn.

— Vi restos ĉi tie! Ĉiu ŝatas min en tiu ĉi kvartalo, nenia malbono povos okazi al mi. Oni draste traktus vin, trovinte vin ĉi tie post la fermo de la pordegoj.

Antaŭ ol Horn povintus respondi, ŝi elglitis tra la pordo. Sed la studento ne povis trankviliĝi. Terura timo ekregis lin, terura sinistra sento. Li vidis, ke liaj kamaradoj pagas, ĉar ili devas reiri. Li flankenvokis la instruiston:

— Atentu min, sinjoro instruisto, mi ne povas rakonti pri kio temas. Vi devas rapide kompreni: se mi ne revenos ĉi tien, kiam eksonos la kanonpafo pri la fermo de la pordegoj, serĉu la unuan patrolon, kaj sendu ilin al la vojkruciĝo, kondukanta al Mellah.. — Eĉ respondon ne atendante, Horn rapide foriris el la ejo. Ĉe la stratangulo li vidis malaperi Ruĝan Lilion kun la legomvendistino. Preskaŭ kurante li klopodis resti sur ilia spuro. Li sekvis ilin je kvindek paŝoj, sin kaŝante malantaŭ arbotrunkoj kaj kabanoj faritaj el abodo.

Mallumiĝis. Lothar staris senkonsile en la pordo de la kafejo. Jam aŭdiĝis ankaŭ la trumpetado de la vespersignalo, kaj li nur atendis, ke Horn revenu. La strato senhomiĝis, pigraj indiĝenaj ombroj aperis tie kaj ĉi tie. Ili rigardis la senkonsile starantan legianon kun strabaj okuloj. Lothar sentis sin iomete malbone. Poste ektondris la kanono de Gueliz! Nun estas fermataj la pordegoj de Medina. Li rapide ekiris. Kie oni povas trovi la patrolon? Horn certe estas en danĝero. Malpli proksime videbliĝis la muroj de Quartier Reservé, konstruitaj el kolosaj, neregulaj rokoj. Nun ekideis al li, ke oni ĉiam sendas patrolon tien. Li rapidis. Araboj, kiuj ĝis nun staris apud la muro, subite ĉirkaŭis lin.

— Vi malfruis, kamaraĉjo! — kriis iu el ili, debatante lian ĉapon. La instruisto eltiris sian bajoneton. Iu batis lin je la nuko per malmola objekto, kaj li falis vizaĝaltere. Rapide elglitinte inter la kruroj, li salte leviĝis kaj komencis kuri. Oni ne persekutis lin. Lothar aŭdis ridon malantaŭ li. Li kuris, kuregis. Subite li puŝiĝis al iu: tiu estis la estro de la patrolo.

— Ĉu vi ne aŭdis la vespersignalon, ebria porko? — krakis la kaporalo.

— Sur la vojo, kondukanta al Mellah… — li anhelis — oni atakis legianon el mia eskadrono… Horn…

— Kurpaŝo!

…Jam estis videblaj la vinbermontoj ekster la urbo. La du virinoj rapidis.

— Vi tamen povus doni loĝejon por ili ĝis la mateno! — diris Ruĝa Lilio

— Eĉ momenton ne! Mi ne volas havi malagrablaĵon pro la infanoj. — La vojdisiĝo aperis antaŭ ili, kie staris la kabano de la legomvendistino. Lys Rouge ekhaltis. Kvazaŭ burnuso estus ekbrilanta ĉe iu asrbusto. Ĉu eble ŝi eraris?

— Rapidu, sinjorino! Tuj fariĝos nokto!

— Tie, kvazaŭ apud via kabano…

Arabo eksaltis el senpera proksimo kaj kaptis ŝian brakon. Kvazaŭ el la tero estus kreskintaj, kvar-kvin araboj burnusaj saltis el la apudvoja fosaĵo. Iu draste kaptis ŝian brakon. Lys ŝrikante eltiris sia kaj ekkuris reen. La subita mallumo de la sentransira tropika nokto falis sur la regionon. Ŝi aŭdis la kurpaŝojn de malantaŭe. Ili tuj atingos ŝin. Sed nun vidalvide, el post arbotrunko tri pafoj tondris en rapide sinsekvo, kaj malantaŭ la dancistino peza korpo falis sur la teron. Horn! Li pafis el post la arbo! Ŝi ne estus povinta atingi la arbon, sed la junulo saltante antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon, unue li tiris la dancidtinon malantaŭ la arbon, poste ili komenis kuri tra la kamparo. Pafo tondris malantaŭ ili.

— Surventren! — kriis Horn, kaj li tiris ŝin sur la teron. Kugloj fajfis super ili. Horn reŝargis sian revolveron, kaj li kvarfoje pafis unu post la alia. Baldaŭ, utiligante la momentan paŭzon, ili rapide flankenkuris, perpendikle deflankiĝante de la ĝisnuna direkto, ke ili povu rifuĝi sub la ŝirmo de la mallumo. Lys klopodis venki sian malbonfarton per ĉiu sia forto. La fingroj de Horn tiel forte premis ŝian brakon, ke ŝi ŝatintus ekŝriki. La burnusaj ombroj serĉante iradis tien kaj reen sur la nokta kamparo. Nur forviŝiĝintaj konturoj estis videblaj. La fuĝantoj denove estis tie, kie la vojo turniĝis al la urbo. Nun! Ni devas riski! Ili subite leviĝis el la apudvoja fosaĵo, saltante sur la vojon, ili komencis kuri. Densa piedtamburado aŭdiĝis malantaŭ la fuĝantoj. Ili atingis iun el la malpuraj stratetaĉoj, kondukantaj malsupren al Medina. Longaj, oldaj domoj, mallumaj fenestroj rigide rigardis al ili ambaŭflanke de la malvasta strato. Grandaj ŝtoneroj, premiĝintaj en la tretitan grundon, anstataŭis la pavimon, kaj la Afrika nokto estis sufoke varma, vapora kaj prema. Se iu venus renkonte al ili, nur du homoj povus sekvi ilin el la alia direkto de la malvasta strato. Eble Horn povos reteni ilin, kiel en intermonto. Lys jam kuŝis sveninta sur la tero. Horn provis levi ŝin per unu brako, per la dekstre mano li pafis du foje. Iu el la araboj falinte antaŭenruliĝis sur la vojo, la alia retiriĝis. La legiano serĉis ŝirmejon, trenante Lys-on kun si malantaŭ ŝtoncisternon, en kiun oni kolektis pluvakvon. La strato restis muta kaj senhoma. Ĉi tie oni povas trankvile mortigi iun ajn, precipe legianon. La popolaĉo, loĝanta ĉi tie, havas ĉiun kaŭzon ne miksiĝi en alies bataletojn. La araboj ofte pafis, kaj multaj kugloj frapiĝis al la ŝtoncisterno. Ŝparente la municion, ankaŭ Horn respondis per pafoj, por ke li tenu ilin for de la enirejo de la strato. Sed li sentis, ke tio sukcesos nur dum minutoj. Jes, Ibn Razut. Estis frenezaĵo, kion Ruĝa Lilio faris. Kuglo frotvundis lian manon, per kiu li tenis la revolveron. Ambaŭflanke de la strato jam ŝtelirante venis antaŭen la ombroj! Jen estas la fino! La araboj venis pli proksimen, uzante la kadavrojn de la falintaj kamaradoj kiel ŝirmilon. Ritmaj paŝoj bruegis malantaŭ Horn. Aŭdiĝis akra voĉo: „Halt! Fix!.. En joue… feu!”

Super la kapo de Horn tondris pafaro, kaj kiuj restis vivantaj el la atakantaj araboj, tiuj serĉis rifuĝon en panika kuro.

Ili saviĝis!

III

Sur la ampleksa ebenejo eĉ herbejo ne vegetis. La eskadrono marŝis en la presakŭ senakva dezerto Gidi, kiu komenciĝa ĉe la okcidentaj piedoj de la Alta Atlaso, etendiĝante ĉirkaŭ mil kilometrojn al sudo, kie ĝi formas grandegan marĉon, antaŭ ol ĝi finiĝus ĉe la bordo de Atlantiko. La kalva grundo rigidiĝis en malmoliĝinta, salpatra supraĵo dum la praa malvarmiĝo, kaj nenio kreskas sur ĝi, krom la mizera stipo kaj kardo kelkloke. Dum dek monatoj eĉ unu guto da pluvo ne falas sur tiun regionon, kaj la konstanta infero de la sesdek Celsius-gradoj formas metrajn fendojn sur la korpo de la tero. La silento de la pereo kovras la senliman ebenan stepon, kiu multoblige reflektas la surfalantajn, bruligajn sunradiojn kiel fundo de kolosa kaldronego. La monotonecon de la morta dezerto kelkfoje rompas nur la ŝrikante galopantaj grupetoj de hienoj kaj ŝakaloj, rabiiĝintaj pro la varmego kaj soifo. Ĉi tie trapasa la vojo de la legio al Sud-Okcidenta Afriko.

Lothar luktis kontraŭ finlaciĝo. Horn tre suferis, sed li brave eltenis la marŝadon. Li kondutis fidele al la virto de la germanaj soldatoj. Li malgrasiĝis, sed fortikiĝis. La studento iom post iom hardiĝis viro. Rastignac malbukis la fosilon de Lothar kaj tansprenis ankaŭ lian ladbotelon. Dum tiu marŝado eĉ la plej malmulte da ŝarĝo ŝajnas neimageble peza. Thillman transprenis la cent dudek eksplodajn kartoĉojn. Dume ili lerte kovris la instruiston, por ke la suboficiro, marŝanta apud la vico, ne rimarku tiun esence malpermesitan maĥinacion. La pafilon ili ne povis transpreni. Kiu entreprenus porti du el la pezaj fusiloj Lebel. Tiel Lothar provizore refortiĝis denove. Kaj ĉu Hoffer? Kiel eltenis la vojon Hoffer, alkutimiĝinta al la unuaklasaj kupeoj? Strange, li estis dungita ĉe la kuracista, deponeja ĉaro, kiel apotekisto. La du maljunaj apotekistoj sin trenis duonmorte en la marŝkolono, kaj tamen Hoffer sidis en la profundo de la ombra ĉaro, inter pansiloj kaj fioloj, kartludante pikedon kun la stabkuracisto. Li ne tre bone eltenis la vojon, plurfoje li plendis pro la infera varmego kaj pro la terura marŝado. Tial d-ro Marvel fine preskribis al li freŝigajn pilolojn. Poste Hoffer petis permeson eĉ al tio, ke li demetu la kamizolon. Ĉar la stabkuracisto havis admirindan bonŝancon en la ludo, ĝuste tiam, kiam Hoffer petis tiun komplezon, kiel, kiel ne, li disdonis kvar asojn al la doktoro, tiel li kontribuis, ke Hoffer demetu sian kamizolon. La flankarmilon li ĝis nun tute ne portis, kaj la cent dudek eksplodajn kartoĉojn li pakis en keston, inter sterila vato kaj jodo.

La buŝo de Lothar denove ŝaŭmis. En duone senkonscia stato li subite forĵetis sian fusilon kaj iris plu kiel somnambulo.

Kio nun olazos?

Tiu legiano, nomata Tadief, kiun oni moknomis „kolonelo”, ĉar iam li fakte estis kolonelo, kaj post la malvenko de Wrangel li venis en la legion, li skuis Lothar-on kaj montris sur la armilon. Sed tiu nur iris. Eĉ kliniĝi estis neeble. Kiu levus pezan armilon en tiu ĉi morta ekskurso? Kaj se iu levus, kion komenci per ĝi? Rastignac kaj Thillmann kunrigardis. Poste Horn kliniĝis kaj surŝultrigis la fusilon de Lothar. Neniu ekparolis. La lipoj krevetis pro la sekeco. La ztrinkakvon jam ĉiu foruzis, nur tiom restis en la ladboteloj, kiom ili devis doni por la kuirado. La sola maniero refreŝiĝi estis tio, ke ili po duonhoro malsekigis la naztukon per kelkaj gutoj da akvo, poste frotis la palaton kaj la epigloton per ĝi. Horn savis Lothar-on de la certa morto, sed minimume de unujara punlaboro. Ŝanceliĝante li trenis sin kun la du fusiloj. Neniu kuraĝis transpreni lian ŝarĝon. De tiam oni alimaniere rigaris al la malgranda Horn, kiam la deknaŭ jara studento alvenis, je la sepa vespere, kun sia eskadrono en Namas-Rumba-on, kun la du fusiloj sur liaj ŝultroj!

IV

Ili ripozis tri tagojn en la oazo. Lothar ne dankis al Horn per vortoj tion, kion li faris por li. Tute ne estis eble danki tion per vortoj. Li premis la manon de Horn, kaj li rigardis sur la junulon, sed kun tiu stranga brilo en la okuloj, kiu povas aperi en la legio nur en la rigardo de malfeliĉa intelektulo, ĉar ĝi havas striktan rilaton al tiuj, kiujn oni ĝenerale nomas larmoj.

Ilia vojo kondukis jam sur pli facile irebla tereno de tie ĉi ĝis la lago Ĉado. Ili devis venki malfacilaĵojn nur sur tiu mallonga itinero, kie Ekvatora Afriko intertuŝiĝas kun la ventmordita kavego de Saharo, etendiĝanta al oriento, tra la tiel nomata suda deflalcio. Nun jam eĉ tio diskoniĝis, verŝajne pere de Hoffer, ke la celo de ilia marŝado estas Kongolando. Venis la dekdua horo, kiam oni devas reguligi la konton kun Ibrahim ben Sinza. Sinza utiligis tiun cirkonstancon dum dek jaroj, ke la regiono de la riveroj de Kongo intertuŝiĝas kun la limteritorioj de deversaj ŝtatoj. Li estis senkompata sklavkomercisto. Oni multe pli respektis liajn komisiitajn impostistojn, ol la francajn, anglajn aŭ la belgajn guberniestrojn. Liaj punekspedicioj estis nepriskribeble kruelaj. Liaj manoj atingis eĉ ĝis Londono, ĉar sekrete la gum-, ebur- kaj lingo-trustoj apartenis al liaj impostpagantoj, kiuj malfermis kurantan ĉekkonton en Leopoldvilo por la nekronita reĝo de Kongolando. La forto de Sinza konistis en tio, se oni persekutis lin en iu provinco, kaj li jam preskaŭ estis ĉirkaŭata, tiam li fuĝis tra iu montara pado aŭ sur flankrivero en la najbaran terenon, kaj la franca militistaro, sekvanta liajn spurojn, unue devis peti skriban aprobon de la koloniafera ŝtatsekretario de Bruselo, pere de la pariza ambasadoro, por persekuti la rabiston ankaŭ sur belga teritorio. De antaŭ la belgoj li fuĝis sur anglan teritorion, kaj se oni eĉ tie minacis lin, li denove aperis en Kamerunio. Tiu rabisto donis kaj nuligis ordonojn, laŭdire plurfoje en jaro li vizitis Eŭropon, tiam li portis smokingon kaj amikiĝis kun bankieroj. Eĉ tion oni rakontis, ke la lokaj burĝaj instacoj konstruas vilaojn en Kongolando el la koruptmonoj de Sinza. Dek jarojn daŭris la duonoficiala regado de Sinza. Dum tiu tempo li estis bezonata, ĉar la ŝtato ne havis rajton peli milojn da sklavoj al la industriejoj, kiujn nepre bezonis la kapitalistoj. Sed nun oni pleniĝis ĝisgorĝe per Sinza, ankaŭ en Bruselo, Parizo kaj Londono. Precipe de tiam, kiam efikaj laborist-protektaj leĝoj malpermesis, ke sklavoj plenŝtopitaj en nehigienaj barakoj, servute laboru por senvaloraj perloj kaj ĉifonoj. Sinza fariĝis nebezonata, oni devis elimini lin el la rubriko de la elsprezoj, kaj fine post dek jaroj oni divenis tiun oportunan ideon, ke la militistaro de tri ŝtatoj samtempe devas persekuti la banditon, kaj li ne plu povos daŭrigi la ludon „kie estas la tondilo”. La angla, franca kaj belga militistaj registaroj laŭ komuna plano komencis agadon ekstermi la rabiston, kaj lian hordon, konsistantan el multaj centoj da personoj. La angla registaro anoncis kvin mil pundojn al tiu, kiu kaptos Sinza-on, kaj oni deklaris militan staton, krome tujan

juĝeldiron al tiuj, kiuj donos manĝaĵon, rifuĝejon al la rabisto aŭ al liaj homoj.

Ili informiĝis pri ĉio ĉi pere de Hoffer, kiu alimaniere klopodis utiligi sian favoran pozicion ankaŭ por siaj kamaradoj. Kiam ili alvenis al la lago Ĉado, li liveris proksimume mil eksplodajn kartoĉojn apud la jodo kaj vato, per kiuj li tre faciligis la sorton de siaj amikoj.

Dum la tendumado ili estis kune, kiel ĉiam, sed ili neniam parolis pri la plateno, nur pri la fuĝo. Ili jam havis geografian karton, kompason, kiujn akiris Hoffer el la deponejo, krome li provizis la kamaradojn per cigaredspecoj, doneblaj nur por la oficiroj. La tri veteranoj: Rastignac, Tyckler kaj Thillmann estis tre singardaj rilate la diversajn planojn. Horn plej volonte ekkuregus en la dezerton. Lothar prefere, laŭ la detaloj de junularaj romanoj alparolis al la temo. Hoffer opiniis, ke ili devus korupti kelkajn oficirojn, aŭ dum kartludo il ebriigos la stabkuraciston, kaj li prenos liajn dokumentojn kaj vestaĵon. Sed la malnovaj, senrangaj soldatoj konis Afrikon, kaj laŭ ili, oni devas atendi favoran okazon. Poste Tyckler kantis germanajn kantojn aŭ prezentis klasikulojn, kaj fininte sian programon, li ĝenerale turnis sin al Lothar:

— Ni intelektuloj, kiel vi kaj mi, eĉ en la dezerto ni ne prineas nian kulturon.

Horn helpe de Lothar skribis leterojn franclingve al Lys Rouge, kiu en Marakesch atendis la okazaĵojn. Unue li skribis la leteron manete, poste Lothar korektis ĝin, kaj tiam Horn denove skribis ĝin nete. Post la plej laciga marŝado li zorgeme skribis la leteron dufoje, kiam por Lothar eĉ tio kaŭzis teruran suferon, ke li tralegu ilin. Spite al tio, li tre konscience faris la korektadon.

Unuiĝinte kun angla eskadrono ili daŭrigis la persekutadon.

…Majoro Rawson, la estro de la anglaj sapeistoj, sidis en sia tendo kun kapitano Sebastiano.

— Nun ni provu simple militvagi. Bedaŭrinde, mi vidas, ke tiu fripono iel sciiĝas pri niaj antaŭe difinitaj planoj. Ni ja ne trovos lin mem, sed ie ni tamen kaptos liajn banditojn.

— Sed ni volas Sinza-on!

— Ni ne povas kapti lin per tamburado. Laŭ mi, la sukceso havas nur unu manieron: se iu ekiros sola, kaj li altrudiĝos al la rabisto en ia nesuspektinda situacio. Eble iu fripono el liaj homoj, por la anoncita mono… — Li faris movon per la manplato al sia gorĝo, montrante, kion devus fari tiu kanajlo al Sinza. Majoro Rawson estis unu el la plej valoraj membroj de la angla Sekreta Servo. La angloj ankaŭ nun fidis lin, ke li kaptos Sinza-on. Kaj Rawson trovis la celdirektan rimedon. Li kaŝdungis paŝtistojn, koruptis pastrojn, por ke li atingu la kapon de Sinza „sur privata vojo”. La majoro proksimiĝis al li per liaj rimedoj. Per koruptado, per perfiduloj li tiris la maŝon ĉiam pli strikta ĉirkaŭ li. Rawson diris sincere al siaj superuloj, ke li ne tro fidas pri la persekuta ekspedicio. La okazonta katastrofo pravigis lin.

Kapitano Sebastiano marŝis antaŭen sur la teron de bantuoj por militvagi. Li interkonsentis kun Rawson, ke ili iros laŭ cirklo, kaj ĉe la rando de la arbaro Mangbatu, la du eskadronoj renkontiĝos. Ili jam kune kun la sapeistoj penetros en la marĉon Tuburi. Mem la tero de la bantuoj estas iom marĉa, sed en la ĝangalo, sub la tropiko ne ekzistas sinkema torf-marĉo, plie papirus-veprejoj kaj la netrairebla, volviĝanta reto de hidrofilis-oj montras la marĉon. La regiono, la homoj, la klimato, la tuta medio mute, malamike, mortminace ĉirkaŭis la malgrandan francan taĉmenton, kiu marŝis sur la unusola pado. Ĉi tie situis iam Lunda-lando, la regno de Muata Javo, la plej potenca regnestro, kaj sur la tero de Afriko oni nenie malamis kun tia superstiĉa abomeno, kun tia fanatika sangavido la eŭropanojn, kiel ĉi tie, en la ĝangalo Ubangi-Sari, kie la bantuoj, la njam-njamoj kaj la malaltkreskaj pigmeoj, malantaŭ ĉiu arbedo kaj ŝtonamaso tenas preta la nevideblan, rapide mortigan „faton”, sur la pinto de iliaj sagoj, ŝmirantaj per kadavra veneno. Tiuj indiĝenoj povis danki sian sendependecon, relativan sekurecon al Sinza, tial oni organizis batalpretajn taĉmentojn en ĉiu vilaĝo.

Sur Lothar komencis montriĝi la simptomoj de caffard. La caffard, la mistera, nekonata demenco, kiu en la dezerto kaj ĝangalo ekstermas centojn da lagianoj. Ĝi komenciĝas per melankolio, kiu daŭras tagojn, eble semajnojn, poste ĝi eksplodas en amoko, kaj la kamaradoj devas mortbati la kompatindulon. Se oni sukcesas ŝnurligi la malsanulon, nur liaj suferoj estos longigitaj, ĉar li mortas dum horoj pro cerb- aŭ pulmosangado. La sola rimedo de la resaniĝo: rapida ŝanĝo en la mediaj cirkonstancoj, io, kio rompas la monotonecon de la ĝangalo kaj la dezerto. Ofte ĝuste en sanga batalo solviĝas la komenciĝanta caffard, do estas egale, kiel, sed nur ĉesu la silento, la monotoneco, la senŝanĝa simultaneco de la horoj kaj okazaĵoj, en sufoka varmego, dum senanima marŝado. Ĉe la flavaj tempioj de Lothar la ostetoj moviĝis kiel brankoj. Li ne lavis sin, kelkfoje li balbutis al si mem, kaj liaj okuloj dum momentoj senesprime direktiĝis al tiu, kiu parolis al li. Sur la gutantaj, ledecaj folioj de la dens-frondaj arboj, el la ŝim-odoraj vaporoj de la tero, en granda, morta silento nevideblaj fantomoj pezis sur la humoro de la soldatoj. Tiu ĉi arda, malseka, senmova aero, kun la koŝmara omeno de la nekonata danĝero estis pli malbona ol la reŭmatismo, atakanta ostojn, aŭ la febro, pro kio senescepte ĉiu homo frostotremis, kaj konstante nevideblaj, etaj sonoriloj tintadis en ĉies cerbo pro la multe da kinino.

Iu morte falis el la vico, poste alia. De kie venis la sagoj? Neniu sciis. Ili komencis blinde pafadi al la kontraŭaj veproj. Jes! Sukcesis! Kelkaj pigmeoj ekkuregis malsupren sur la arbara vojeto. Fine! Fine io, kio rompas la monotonan, tretan bruadon de la soldatŝuoj. Ili sovaĝe, kure torentis de sur la monteto al la bone videbla, malgranda, negra vilaĝo. Ŝajne forlasitaj kabanoj staris tie. Probable nek la kapitano regis siaj nervojn. Li ne lasis postgvardion, li ne sendis patrolon, li komandis ŝturmon kontraŭ la vilaĝo. Ĝis nun ili iris sur mallarĝa pado, kelkloke ili devis disbati la rotang-volvobranĉojn, ŝosojn per la kolbo. Ambaŭflanke borderis la vojon la netrairebla, sovaĝa densaĵo de la ĝangalo. La vojeto larĝiĝis nur ĉe la vilaĝo de la pigmeoj en rondan senarbejon. La kapitano devintus scii, se oni surprizos ilin ĉi tie, eĉ unu homo ne restos vivanta. Kvindek paŝojn de la negra vilaĝo, oni komencis teruregan pafadon el la profundo de la ŝajne senhomaj kabanoj. Kaj ne per indiĝenaj pafarkoj, sed per bonaj, modernaj fusiloj, al kiuj ankoraŭ aldoniĝis kelkaj mitraloj. La unua pafaro trafis la soldatojn neatendite, sur aperta tereno, tiel ilia triono tuj mortfalis. Sed tio fine forigis la caffard-on, kaj anstataŭkaoso fariĝis la plej granda ordo kaj trankvilo. Dum momentoj, kiel estis eble sur la malvasta areo, oni serĉis ŝirmejon. La fino de la eskadrono en ordo komencis retiriĝi, kaj la fusiloj Lebel ne restis ŝuldantaj per la respondo. Eble ili povintus saviĝi, perdinte la viktimojn de la unua pafaro, se ne okazintus la dua surprizo, per kio plenumiĝis ilia faro: sur la deklivo de la pado, oni komencis pafi ilin el du improvizitaj mitralejoj. Ili estis ĉirkaŭitaj, la retiriĝo estis malhelpata, kaj ambaŭflanke la netrairebla ĝangalo, kien eĉ se ili povus penetri, la certa morto atendus ilin. La kugloj kovris preskaŭ ĉiun subplandan lokon de la malgranda paŝejo. La sola ebla pozicio estis kaŝiĝi malantaŭ kelkaj falintaj arbotrunkoj, apud la vojeto. Sed ĝis kiam? Se la furioza pafado sufiĉe malfortigos ilin, aŭ elĉerpiĝos ilia malmulte da municio, kunportita por la militvago, oni simple masakros ilin. La vojo nun jam estis dense kovrita per bluaj kepoj, kaj videbliĝis, kiom da homoj ili perdis dum minutoj. La kapitano ĉesigis la pafadon por ŝpari la municion. Laŭ malnova legiana taktiko, kelkaj homoj, inter ili ankaŭ Tadief, la „kolonelo”, en kuglohajlo rampante al la mortintaj kamaradoj, malbukis iliajn kartoĉujojn kaj ĵetis malantaŭen tiujn post la pozicion. Nun evidentiĝis, ke la indiĝenoj servis nur kiel logaĵoj. El la direkto de la vilaĝo ekiris taĉmento de araba kaj negra hordo de Sinza. Ili estis rekoneblaj laŭ la karakterizaj ruĝa turbano kaj blanka burnuso. Ili kredis, ke elĉerpiĝis la munico de la soldatoj. La legianoj lasis ilin veni ĉirkaŭ cent kvindek metrojn proksimen. La kapitano interesiĝante gvatis tra sia binoklo, kaj kiam la malamikoj jam venis sufiĉe proksimen, li kriis malantaŭen: „En joue… Feu!” Ekpafu! La banditoj kuregante eskapis reen, kaj nun jam ankaŭ kelkaj blankaj burnusoj restis tie, kiel prujno-makuloj en la bela adar-herbo. La pafado eĉ momenton ne ĉesis de ambaŭ flankoj. La kapitano, kiu konstante gvatis tra sia binoklo, kun trapafita kapo sterniĝis. La kaporalo levis lin. „Fini” — balbutis la oficiro kun stranga rideto kaj mortis. Ankaŭ la kaporalo falis sur lin, kaj el lia nuko fluegis la sango. Supre, el dorsdirekto, nun jam tri mitraloj krakis, kaj ankaŭ el inter la arboj de la ĝangalo oni pafis ilin. La serĝento fariĝis la komandanto, kiel la unua laŭ la rango. La „kolonelo” trankvile ŝovis cigaredon en la longan cigaredingon per siaj delikataj, maldikaj fingroj, eĉ premante ĝin, ke la aero facile trairu ĝin. Ekfuminte, li iris al la serĝento:

— Diru, mon sergeant, ĉu vi vere opinias, ke ne ekzistas pli bela morto, ol mortpafigi nin ĉi tie? Nom du nom un pétard!.. Plie ni falu en bela sturmo. Ĉu vi ne pensas tiel?

— Vi diras ion. Ĉu vi estas pretaj?

Ili ekiris kun antaŭendirektitaj bajonetoj. La germanoj brakumis la ŝultron de unu la aliaj. Lothar iris meze, kaj en la freneza kuglohajlo ili stentore kantis:

In der Heimat, in der Heimat

Gibt’s ein wieder, wieder, wieder

Wiedersehen…

Vestfaliano falis el inter ili. Tio ne estis batalo. Oni ekzekutis kelkajn bravajn homojn el embuskejo. Respektive ne ĉiujn. Eble ili estis ankoraŭ tridekope, kiam subite polvonubo leviĝis en la mezo de la vilaĝo, tondro tremigis la teron, kaj kabanoj flugis en la aeron, ŝiriĝintaj je splitoj. Poste ankoraŭ unu kaj alia. Alvenis la sapeistoj de majoro Rawson, ĉar ili ne povis sufiĉe rapide proksimiĝi, ili ekfunkciigis la malgrandan montan kanonon en ravino. Per tri pafoj ili forigis la defendantojn de la vilaĝo el ilia pozicio. La anglaj infanterianoj atakis dorse la grupon ĉirkaŭ la maŝinpafilo, starigita sur monteto, kiuj diskuregis en la ĝangalon. La malgranda trupo de la legianoj kun granda kriegado sturmis la vilaĝon, kruele masakrante la fuĝantajn rabistojn kaj pigmeojn. Tio jam ne estis homa, ĝi havis nenian batalan karakteron. Ĉi tie murdis tridek furiozaj kruduloj, en kruela malesperiĝo pro siaj mortigitaj kamaradoj. La kroniko de la legio ne kutimas mencii tiajn batalojn.

Sed Ibrahim ben Sinza denove restis nevidebla!

S E S A   Ĉ A P I T R O

Fuĝo

I

— Nun. diris Rastignac. Thillmann kapjesis. Rawson sendis la tridek homojn al la proksima franca garnizono, Fort Lamy. Jen estis la okazo! Ĝis kiam oni kompilos la liston de la perditoj, kiam evidentiĝos, ke oni vidis ilin post la batalo, kio ne signifas tion, ke ili ne mortis survoje en la ĝangalo, aŭ pro vundiĝo, ili trovos tian vojon de eskapo, por kia ili malofte havos ŝancon.

Sekvan tagon anstataŭ ekiri al nordo kun la aliaj, ili marŝis ĝis vespero konsiderindan vojon al sudo. Sur la scenejo de la atako ili simple prirabis la kuirejan ĉaron de sia eskadrono, ĉar la anglaj gardistoj ne multe okupiĝis pri tio, kion faras la legianoj per sia havaĵo. Por la fuĝo estis necesa, ne malhavebla kondiĉo sur tiu ĉi regiono mulo por ĉiu homo. Tri muloj staris ĉe la ĉaro de la legianoj, tri aliajn Rastignac simple malligis de la angloj. Ili havis nur du vojdirekton: ĉiumaniere atingi la riveron Sanga, kiu krucas ilian vojon trans la marĉoj Tuburi, se ili konstante iros al sudo. La rivero Sanga per rapida kuro fluas en la riveron Kongo, proksimume ducent kilometrojn super Brazzaville. Sur Sanga ili povos simple veturi per boato aŭ per floso ĝis Kongo, kaj iun tagon ili estos en Brazzaville, kie nehaltante ili drivigos sin rekte al Matadi, kaj sur la belga Kongo ili jam estos en sekureco. La plej malfacila parto de ilia voj estos la unua: atingi tra marĉo kaj ĝangalo la riveron Sanga, marŝante proksimume ducent kilometrojn. Ĝi estis relative malofta, favora okazo rilate tion, ke oni kutimas provi la neeblan manieron de la fuĝo tra Saharo, aŭ tra la militista kaj polica reto de Nord-Afriko. Se ili falos en la manojn de malamikaj indiĝenoj aŭ en la manojn de la homoj de Sinza, tiam ili povos havi eĉ pli fatalan sorton.

II

Neniu kuraĝis eldiri, sed ili ĉiuj sciis, jam la teruran realaĵon ili vojeraris. La pado ie finiĝis, kaj la elefantvojo, kiun signis la militista mapo, nenie aperis. Ili vagis sur tiaj lokoj, kie eble homo ankoraŭ neniam iris. Ili faris laboron de tuta plotono da sapeistoj, por ke ili ne devu lasi mulon kaj pakaĵon en la ĝangalo. Ili tranĉis vojon en la tenaca praveprejo per bajoneto kaj kolbo, tra brakdikaj aerradikoj, kaj malgraŭ la konstanta ombro de la ĝangalo, estis neeltenebla la varmego. La guano, konsistante el plantaĵ- kaj animalrestaĵoj, multajn futojn profunda, abunde reproduktis el la putraĵo la renoviĝantan vivon; amason da termitoj, parazitoj kaj rampuloj. Anhelante, silente, de metro al metro, ili pene tranĉis vojon por si, tute ne konjektante la direkton. Pro manko de aero ili spiregis, la miriado da bastoj kaj dornoj disŝiris ilian vestaĵon, ilia korpo estis sanganta, ĉe ĉiu paŝo cent ungegoj retiris ilin, kvazaŭ ili estus luktantaj kontraŭ giganta polipo. Ili apenaŭ havis problemon pri Lothar. La simptomoj de la malfurioza demenco montriĝis sur li. Iafoje li konfuze babilaĉis, ridegis, liaj blankaj, malsekaj bukloj hirte pendis sur lian frunton, kaj li apatie iris. La muloj kaŭzis la plej multajn problemojn, tiujn ili devis bone gardi, ĉar la falo de iu ajn besto signifis neeviteblan pereon de unu homo. Neniu povus atingi piedirante la riveron Sanga de tie ĉi, kunportante la nutraĵon kaj trinkakvon. Ili terure suferis pro la hirudoj. Sub la gamaŝo Ili sentis abomenan svarmon, inter la ŝu-laĉoj pendaĉis la ŝvelaj, malhelaj korpoj. La dikaj hirudoj grimpis eĉ ĝis iliaj dorso kaj kolo. Al ĉio ĉi aldoniĝis, ke Lothar helpis neniom, la malforta, mola Hoffer apenaŭ iom. Posttagmeze ekpluvegis, sed la varmo eĉ unu gradon ne malaltiĝis, kaj la densa, tepida akvo subpremis la vaporojn, kiuj fariĝis eĉ pli densaj kaj pezaj, ĉar tiuj pleniĝis de la sufoka odoro de la humo. La gigantaj filikoj kaj la dikaj, grandegaj kininfolioj, kiel vivaj pluvotuboj verŝis la akvon sur ilin. En la strida uragano la lianoj kaj aerradikoj frapadis kiel liberiĝintaj transmisiaj rimenoj. Helpe de la kompaso kaj geografia mapo ili povis difini sian lokon, ĉar ili atentis nur tion, ke laŭeble ili iru sudokcidenten. Vespere ili atingis elefantvojon, sed ĉu ĝi estas la serĉita vojo, tion ili estus kredintaj nur kun granda optimismo. Kaj jen, mirakle, ili subite elvenis el la ĝangalo. Sen ĉiu transiro finiĝis la arbarego, kaj ili staris sur la dorso de monteto. Simile al parko, dissemitaj veproj, maldensaj para-kverkoj kaj kaktoj kovris la regionon. Ĉe iu densa grupo de kandelabreskaj baobaboj ili fine ekripozis, lasante la muloj libere paŝtiĝi, kaj la morete lacaj homoj denove kliniĝis super la geografian mapon, Ili ĉiuj estis incitiĝemaj, ilia nerva sistemo konvulsiis en virineska histerio. Horn subite eksidis, kaj komencis skribi leteron al Lys, Hoffer priridis lin, la studento protestis pro tio, kaj ili preskaŭ elprenis sian revolveron en la febro de la interkverelo. Tiam subita plorspasmo kaptis Lothar-on. Rastignac blasfemis.

— Ĉu vi eĉ nun skribaĉas, kiel idioto? Insida bubaĉo!

— Nur venu, se vi volas min provoki! — kriis Horn. — Mi ankoraŭ ŝuldas al vi pri la prezentiĝo.

Thillmann ĵetis sin inter ilin, sed ne kun multe da bonvolo al Horn, plie obeante al la restinta prudento.

— Se ekregos vin ambaŭ la caffard, ni ĉiuj pereos ĉi tie. Ni iru plu sur tiun senarbejon, de tie ni vidos pli multon. Eble ni jam estas proksime al la celo — esperigis ilin Tyckler.

Nun jam ili povis rajdi sur la muloj, kio iom redonis ilian forton. Post a senarbejo sekvis milda deklivo, kiu malvastiĝis en montpasejon kaj kondukis sur vepra stepo. La tuta regiono deklivis tiel, kvazaŭ ĝi formus malproksime valon de rivero. Dekstre, en nedifinebla malproksimo situis granda arbarego, nuraj arbokolosoj, sed ne tiel dense kaj veproriĉe, kiel la ĝangalo. Thillmann ekkriis surprizite. Poste li longe rigardis la arbohakiston.

— Tiom da trezoro estas ĉi tie antaŭ ni, tia nemezurebla riĉo, pri kio vi eĉ imagon ne havas!

Liaj kunuloj akceptis tiun dubvaloran feliĉon kun modera entuziasmo. Ili multe pli ĝojus pro bona vadejo, normala vojo, sed Thillmann kvazaŭ sugestito fiksrigardis la arbaregon, tiriĝantan en la senlimon.

— Tio bezonus multe da mono… Tre multe da mono. Ni devus fosi kanalon de tie ĉi ĝis Kongo, kaj ĝi fariĝus oro tie. La arbaro verŝegus la milionojn…

La plej multekostaj, brikruĝaj, molaj Toona Serrata kaj multaj grandegaj Yarrah-oj, kiujn ĝis nun oni trovis nur en Aŭstralio, senmove rigardis al ili el la direkto de la arbaro, tiriĝantaj al la monto.

Aŭrore ili atingis la marĉon Tuburi. De tie ili havis ankoraŭ precize cent tridek kilometrojn da vojo ĝis la rivero.

S E P A   Ĉ A P I T R O

Dramo en la ĝangalo

Ili daŭrigis sian vojon en la malleviĝinta vaporo de la sufoka, fumeca sterniĝo de la huma tero. Ruĝaj floroj de oleandroj, prakaktoj, kafarbustoj kaj densaj mimozheĝoj pompis en la glueca, verda ŝlimo. Sed tomba soleco kaj morta silento regis ĉie. Jen estas la marĉo de la ĝangalo. La aero kaj la akvo estas venenaj. La suno violkolore radias tra sufoka, blua nebulo, kaj pro ĝia giganta varmego ardas, bolas la oleosimila kottavolo. Besto ne venas trinki ĉi tien, oni ne vidas birdojn. Nur grandaj akvoserpentoj preterglitis kelkfoje, kaj la vilaj, kartonecaj folioj de bambukarboj ekmoviĝis super la preterpasanta karavano kun stranga susuro. Ilia nutraĵo estis elĉerpiĝonta. Kiel ajn ili porciigas: ĝi ne sufiĉas por ses homoj. Ili ŝpareme devis uzi ankaŭ la forton de la muloj, kio plilongigis la vojon. Dum horoj ili diris nenion, kaj se tamen, ili interŝanĝis nur mallongajn, incititajn vortojn. Manĝebla ĉasbesto ne vivas ĉi tie, kaj vane ĝi estus, ĉar ili jam delonge forĵetis la fusilojn, kartoĉojn, kiel superfluajn ŝarĝojn. Kvankam en la unua indiĝena vilaĝo ili povus ricevi multe da nutraĵo kaj mono por tiuj. La marĉo fariĝis pli kaj pli mola kaj sinkema sub iliaj plandoj. La vojo kondukis plu sur roka pado multajn metrojn alta. La katastrofo okazis tie. Iu mulo subite stumblis pro ŝtono, kaj ĝi malaperis dum momentoj en la akvoherbaĉo post mallonga, morta, ŝrika heno.

Ili haltis konsternite. Thillmann havis tiom da animregado, ke li kaptis la alian, timiĝintan mulon per la buŝfero. Ili ne kuraĝis rigardi unu sur la aliajn. Ili ĉiuj gapis malsupren al la disondanta ŝlimo, kvazaŭ ili atendus miraklon el la morta abismo, ke eble ĝi redonus la mulon. Poste la ringoj glatiĝis. Ili staris dum minutoj tiel. Rastignac ekparolis neatendite, tute trankvile:

— La vojo jam de tie ĉi kondukas malsupren. Unuavice ni iru de sur la rokoj al ebena loko.

Ili malgaje iris preskaŭ duonhoron, kiam ili denove atingis la ireblan parton de la marĉo.

— Haltu! — ordonis Rastignac. Ili ĉiuj sentis, ke nun okazos io terura. — Aŭskultu min! Ni havas mulojn nur por kvin homoj, kaj ni estas sesope. Se iu el ni restos ĉi tie, tiam eble la nutraĵo sufiĉos por la aliaj. Ni lotos. Kiu malgajnos, tiu provos reiri de tie ĉi al Fort Lamy, aŭ li mortigos sin. Ĉu vi scias alian solvon?

— Ne — diris Thillmann. Kiam la mulo falis, ĝi tiris kun si ankaŭ homon en la abismon. Hoffer diris nenion, sed li preskaŭ svenis pro la timo. Tyckler indiferente tiris la rimenon sub la ventro de iu mulo. Lothar sidis sur plata ŝtono kaj desegnis ion en la koton, li aŭdis tion, kion ili parolis, sed eble li tute ne komprenis ĝin. Horn restis trankvila, li sciis; ke ĝi devas okazi tiel. Ili skribis la ses nomojn sur paperetojn kaj metis la slipojn en kepon. Poste ili iris al Lothar kun ĝi, kiu sidis iom malpli proksime, ke li decidu la lotadon. Li tiris sian propran nomon el la ĉapelo. Estis silento. La instruisto ekstaris kaj reveme faris kelkajn paŝojn. Li kelkfoje glatigis per la fingroj siajn hirtajn buklojn. Horn deturnis sin. Estis terure, kiel en ia malbona sonĝo. Vekiĝi! Vekiĝi! Hoffer, kiu preskaŭ freneziĝis dum la momento, kiam la instruisto eltiris la slipon, li staris apud mulo, spasme ĉirkaŭbrakumis la kapon de la besto kaj ploris. Thillmann, Rastignac kaj Tyckler rigardis la teron. Lothar deprenis fosilon de sur la mulo, staranta apud li. La instruisto levis kaj rigardadis ĝin. Kunpreminte siajn lipoj, li iris al Horn, kiu staris dorse al li, kaj li batis la knabon je la kapo. Se Lothar estus havinta iom da forto, li estus mortiginta la junulon, sed la malforta bato nur frotvundis lian haŭton. Horn turniĝis. Ankaŭ lin ekregis la caffard. Ne ĉi tie en la marĉo! Ne resti sola ĉi tie! Li pugne frapis en la vizaĝon de la instruisto, kiu falis dorsaltere, poste Horn kaptis ŝtonon kaj sinĵetis sur lin.

En la sekva momento Lothar certe estus restinta tie kun frakasita kapo, sed Rastignac stumbligis la knabon, ĉe kiu la malnova malamo kontraŭ Horn, kaj la amo al la instruisto fariĝis samvaloraj pasioj pro la caffard. Horn falis kune kun la ŝtono. La demenco de Hoffer kliniĝis al la justeco, kaj li volis interveni.

— Kion vi volas de tiu knabo? Kial vi batas lin?! — sed antaŭ ol atingi la luktantojn, Thillman repuŝis lin al la mulo:

— Kaŝiĝu, aŭ vi mortaĉos!

Nek Horn estis jam la malforta rekruto, Rastignac sentis tion post la unua pugnofrapo. Ili luktis per dentoj, ungoj, pugnoj, stertore kaj spiregante, ŝirante la korpon unu de la alia. La finlaciĝo egaligis iliajn fortojn, pli favoran al Rastignac, kaj la tenaca, malgranda germano kaptis la kolon de la gorilo, per la trunko li ekpuŝis lin, dume la kapon, premitan en la kubutflekson li tiris malsupren; Rastignac turniĝis ĉirkaŭ la vertikala akso de sia korpo, flugante tri paŝojn malproksimen, kaj kiam li volis leviĝi, tiel forta piedbato trafis lian nazon kaj buŝon, ke li restis vene kuŝanta. La german knabo ĉirkaŭrigardis anhelante, kun deformiĝinta vizaĝo. Rastignac ne moviĝis. Nun el dorsdirekto, kiam li jam staris tie kiel venkinto post la lukto, per tiu sama ŝtono, kiun li mem faligis, Lothar batis lin je la kapo kun freneza ŝriko. La pezo de la ŝtono eĉ per malmulte da forto povis kaŭzi teruran frapon. Horn ne sterniĝis. Kvankam lia kapo sangis, li kaptis la kolon de Lothar. Nun la pugno de la insida Thillmann, preferanta sekurajn situaciojn, falis sur lin. Dum Horn blinde ŝanceliĝadis, la hakisto trankvile, ankoraŭ dufoje batis lin je la kapo. Nur tiam falis Horn sur la teron sveninta. Dume Rastignac pene ekstaris. Li senvorte rigardis al Thillmann. Poste la hakisto rekone kapbalancis:

— Tiu knabo povintus atingi pli multon en la vivo.

Rastignac palpadis sian kontuzitan vizaĝon, li rigardis al la senmova Horn, kiu kuŝis en ĉifone disŝirita vestaĵo, kaj el kies kapo malrapide fluetis la sango.

— Ni iru! — li diris.

O K A   Ĉ A P I T R O

Vivantaj mortuloj

I

La vivantaj mortuloj konstruis tiun etŝpuran fervojlinion, kiu kunligis la regionojn de la iama germana Kamerunio, estanta nun sub franca protekteco, kun la malnova franca Kongolando. La konstruado de tiu ĉi mallonga, privata branĉ-trako bezonis la sekvajn laborojn: unuavice la plej malfacilan kaj plej agrablan laboron la ŝtonrompadon, poste la senarbigon de la ĝangalo, postulantan multajn homviktimojn, la konstruadon de la ŝpaloj el betono, bezonantan preskaŭ neeblan fortostreĉon. Ĉi tie estas la plej mortiga klimato en la mondo. Ĉiujare pluvis ĉirkaŭ tridek-kvardek milimetroj da akvo, kaj la temperaturo neniam malleviĝas sub la kvardekan Celsius-gradon, sed ofte ĝi superas la kvindekan. La leĝo malpermesis la laborist-varbadon por tiu ĉi regiono de Afriko. Tamen, kiel konstruiĝas ĉi tie fervojoj, talusoj, ŝoseoj kaj centraloj? Ĉar troviĝa sufiĉe da labrofortoj, kaj malgraŭ la eksterordinare alta nombro de la mortintoj, estas sufiĉe da anstataŭantoj. Subite evidentiĝas pri multaj indiĝenaj vilaĝoj, ke ties loĝantaro jam de jaroj ne pagas imposton, Ke tiuj homoj ne scias, kio estas imposto, ke ili neniam vidis monon, ke ili nutras sin per maiz-faruno kaj per etaj bestoj. Tio tute ne estas preteksto. Ili laboras sian impostoŝuldon ĉe la fejvoj-konstruo Viktoria-Brazzaville. Kaj jen estas la krimuloj de la legio. Tiuj estas la rompantoj de la disciplino. Kiuj ne povas gardi sian ekipaĵon en la dezerto, kiuj ebriiĝas kaj forlasas sian roton, kiuj vangofrapas pacajn civitanojn. Oni nomas zefiroj la legianojn, senditajn al la puntaĉmento Compagnie Discipline. Kaj ekzistas proverbo, laŭ kiu, se estas multe da laboro, multaj estas la zefiroj, se malmultas la laboro, kaj multe estas la batalo, tiam estas malpli multe da zefiroj. Do dependas de la sociaj kaj strategiaj cirkonstancoj, ke la plimulto de la legianoj mortas ĉu ŝvitante aŭ sangante? Kiel oni faras zefiron el soldato? La oficiroj kaj la suboficiroj scias tiun sekreton. Estas facile kapti legianon pro kontraŭreglamenta ago, kio sekve de ripetiĝo venigas lin antaŭ la militan tribunalon de Oran. Kiam oni sendas lin al la zefiroj, tiam estas kapute al li. Li fariĝas vivanta mortulo. Plenŝtopite kun indiĝenoj en insektohavaj, malpuraj barakoj, sub klimato korpon-animon putriganta, inspektate de supergardistoj, armitaj per gumbastono, tagaltage rompi ŝtonoj, fari abodojn, porti rokojn, kaj li ricevas tian punon pro la plej malgranda kulpo, ke sekvonttage li ne povas perfekte plenumi sian brutan laboron, pro kio li ricevas novan punon, tial grava malforteco ekregas lin. Des pli granda estas la puno, ju pli malbona estas la laboro, ju pli severa estas la nova puno, ĝis la lasta energio-restaĵo forlasas lian korpon, kaj liaj suferoj finiĝas apud ŝtonamaso aŭ sub la batoj de guma bastono. Hospitalo, kuraca flegado ne ekzista ĉi tie. Labori kaj mortaĉi; jen estas la certa sorto. Dormomalsano, malario, disenterio, tifo, venenaj serpentoj, caffard tagaltage kolektas siajn viktimojn. Ankaŭ la supergardistoj kaj la suboficiroj venas ĉi tien pro puno, kaj ili nur tiel povas resti ĉi tie, se ili fariĝas sensentaj bestioj. Ili iradas inter la svarmantaj hom-ruinoj kun la flava, malpura obskuro de la alkoholismo kaj disenterio en la okuloj. Ilian nervo-ŝiran, unutonan servon faras varia nur la hom-turmentado, la suferoj de la viktimoj, torturitaj ĝisekstreme. La marteloj bruas sur ŝtonamasoj, la adzoj frapas krakantajn sarmentojn, sur grincantaj aksoj oni liveras la sablon. Tagmeze estas disdonata manpleno da malbongusta legomaĵo, unu kaj duon litro da akvo, eventuale peceto da malbonodora fiŝo. Dume konstruiĝas la giganta parto de la fervojlinio ĝis Brazzaville, kie oni devas ĉarpenti ferponton super la rivero Ogove, kaj tie jam ankaŭ la krokodiloj kolektas siajn viktimojn. Dum du jaroj la tuta nombro de la kompanio dufoje ŝanĝiĝis sen tio, ke eĉ unu homo estus ricevinta amnestion. La morto donis absolvon al ili.

„Horn dizertis el la batalo antaŭ la malamikaj pozicioj, li forlasis sian ekipaĵon, kaj la rekognoska eskadrono la kvara kaptis lin en la marĉo Tuburi, ducent kvindek kilometrojn de Fort Lamy. La milita tribunalo deklaris lin kulpa… kaj kondamnis lin al tri jara travaux. Li devas plenumi sian punservon en la Compagnie Discipline, ĉe la fervojkonstruo Viktoria-Brazzaville.”

…Kaj Horn paŝis en la vicon de la vivantaj mortuloj ĉe la 110-a kilometro, super Libreville.

II

„Mi ne volas morti! Mi ne volas morti!” — jen tion li ripetadis en si mem. Li revenis kun ruiniĝinta nervosistemo, duonfreneze. Horn decidis liberiĝi el la vivantaj mortuloj. Jes, li devas fuĝi de tie ĉi, poste li serĉos ilin… Tiujn, kiuj batfaligis lin en la marĉo, kiuj traktis lin kiel, rabiiĝintan hundon. La caffard ankoraŭ brulis en lia korpo, ĝi lumis kun freneza brilo en liaj okuloj. Kiel buĉistoj! Ili ĉirkaŭis kaj batfaligis lin! Lin, kiu dividis la trezoron kun ili! Kiu portis la fusilon de Lothar tra la dezerto! Li zorgeme gardos sian sanon ĉi tie. Li elpensos ian sistemon, li flegos sian korpon, li ŝparema uzos sian forton, li atentos ne fariĝi punata. Jes, jes! Liberiĝi de tie ĉi, kaj poste viziti ilin unu post la aliaj. Nokte li grimpos tra la fenestro de Lothar kaj strangolos lin. Li mortbatos Rastignac-on per klabo. Kaj ankaŭ la aliajn… Lin turmentis tiel terurega venĝ-avido, postulanta tujan plenumiĝon, ke li preskaŭ mortis. Horn, la studento, la homo, la idealisto restis kuŝanta tie, en la marĉo. Kiu nun refalis en tiun profundegan abismon de la vivo, tiu jam ne havis senton en la koro, homan penson en la cerbo, li konservis nur la nocion de la venĝo el ĉio ĉi, kion li ekkonis ĝis sia dudeka jaro. Iu gardisto, lia iama kamarado, ankoraŭ survoje kontrabandis leteron. Li promesis alpoŝtigi ĝin. La letero estis sendita ne al la virino. Eĉ lia am-pasio pasis al Lys Rouge, kiel ĉiu sento, kiu estis nobla en li. Horn skribis al la adreso de la fratino de Lothar, kie edukiĝis la filino de la instruisto. Li metis la leteron en duoblan koverton, kaj li skribis sur la internan: „Bonvolu urĝe trasdoni ĝin en la manon de instruisto Lothar.” La letero tekstis jene: „Mi ne mortis! Mi liberiĝos de tie ĉi kaj faros kruelan venĝon. Unue mi mortigos vin, senindulge kaj malvarmsange. Vi povas esti certa pri tio. Horn.”

III

Li laboris ĉe la pont-konstruistoj. Kun la plej granda prudento li dividis ĉiun sian movon, evitante eĉ la plej minimuman rompon de la disciplino. Kiam la gum-bastono frapis sur lin, li fervore klopodis plenumi la postulon de la turmentanto. Nokte kun sugesta forto li devigis sin alkutimiĝi al la pikoj de la fiinsektoj. Baldaŭ okope ili estis senditaj al la montdeklivon, en apartan kabanaĉon. Ili minis ŝtonon. Ĉi tie oni nur vespere kontrolis ilin, post la plenumita laboro, kaj indiĝeno portis la nutraĵon supren. Post du tagoj iu el ili mortis pro mordo de serpento.

— Atentu min! — diris Horn al la bagnanoj. — Ni forigu la kadavron, kaj ĝis oni malkovros, ke li mankas, ni plenumos ankaŭ lian laboron, kaj ĉiutage ni manĝos lian porcion.

Post du tagoj denove mortis iu. Ili ĵetis lian kadavron de sur la ebena rokplataĵo en la rapidfluan riveron Ogove. Ili nun jam havis kontentigan kvanton da nutraĵo kaj trinkaĵo. Horn ĉiumatene iris al kolosa rokpeco, kiun li levis. Ĉar ilia manĝaĵo pliboniĝis per la porcio de tri mortintoj, post du semajnoj li levis la kvintalan rokon ĝis la trunko. Kiam okazis inspekto, ili simple raportis, ke la tri kamaradoj tagmeze ankoraŭ laboris kun ili. Kaj Horn en kiu ajn postenon estis sendita, li enkondukis tiun sistemon: nur tiam raporti pri mortinto, kiam oni malkovris ties malaperon. Ĝis tiam ĉiutage dividi la manĝaĵ-pluson. La caffard de la venĝo faris lin artifika, kaj sistema. Li batis ne nur per sia dekstra brako la ŝtonojn, kiuj estis malsekaj pro la ŝvito kaj sango de liaj frotvunditaj manplatoj, sed ankaŭ per sia maldekstra brako, ke ili ambaŭ egale plifortiĝu. Li ne rigardis, kion li manĝas, sed li akiris manĝaĵon ĉiumaniere, ĉar li sciis, ke tio estas la sola rimedo liberiĝi. Li ne fumis, ne trinkis vinon, eĉ la tabakĉon, iafoje donitan, kaj la dimanĉan porcion da ruĝa vino li interŝanĝis por pano kaj frukto. Li fariĝis strebulo, flatema, insida kaj hipokrita.

Post unu jaro, kiam la plimulto de la bagnanoj, alvenintaj samtempe kun li, mumie malgrasiĝis aŭ mizere mortis, Horn estis pli peza kvin kilogramojn, kaj li levis la kolosan rokon jam preskaŭ ĝis liaj ŝultroj. Sisteme li forigis el sia proksimo siajn mortintajn kamaradojn, li plenumis la laboron de la kompetinduloj, kaj li manĝis ilian tagan procion. Iun antaŭtagmezon li rompis kaj lerte penetris en la deponejon, ŝtelinte medikamentojn, poste li enfosis tiujn por havi sufiĉe da kinino, ĉar en la puntendaro estis hontinda ĉiu sanitara priozorgado. Matene kaj vespere li faris spirajn ekzercojn, kaj nokte, dum la dormo, li nove-denove mortigis iun el la kvin. Dum la luva sezono, kiam la tero putrante vaporis en la varmego pro la multege da pluvo, kaj febraj, enteritaj ombrofiguroj senfortre ŝanceliĝadis ĉirkaŭ li, iun matenon Horn levis la kolosan rokopecon super sian kapon tiel, ke liaj kubutoj estis rektaj kun liaj ŝultroj…

IV

Pasis unu jaro.

Eble estis okulfrape al la serĝento, ke iu ĉiam pli fortiĝas, dum aliaj formortas, eblas, ke ĝi estis hazardo: Horn estis postenigota al la marĉkanalizo. Ĉi tie ne helpis artifiko. Meti tubojn inter milionoj da moskitoj, ĝis la genuoj en la ŝlimo; tio egalas kun la mortkondamno. Sekvonttage li devis ekiri. Estis nokto. La cerbo de Horn febre laboris. Fuĝi… Estas neeble… Ĉu anonci sin malsana? Oni ŝnurligos lin. Malsanulo ne ekzistas ĉi tie, nur laboristo aŭ mortinto. Tiu estis la unua nokto, kiam li ne dormis, kiam li ne devigis sin ripozi. Li gardostaris. Malesperiĝinte li meditis. Sinkripligo… Subite, ankaŭ li mem ne sciis, kiel venis en lian memoron Ruĝa Lilio. De monatoj tiu estis la unua nokto, kiam denove vekiĝis en li kelkaj homaj pensoj. Kio okazis al Lys Rouge? Ŝia fotografaĵo ankaŭ nun estas en lia poŝo. Li neniam rigardis tiun esence abomenindan foton. Lys Rouge diris al li, ke li rigardu tiun bildon, se foje li estos en vere senelira situacio. Pro tio rompiĝos la potenco de la malica Ghut. Lia tuta memo jam delonge estis sub la influo de tiu malica fantomo. Kiam li observis sin mem interne, nun li konstatis tute certe, ke li jam ne estas homo, sed demono, almenaŭ obsedis lin senindulgaj demonoj, kaj lia tenaca sano estas propre nur spirita malsano. Kaj, kvazaŭ redezirante sian entombigitan malnovan memon, li prenis el sia poŝo la foton pri Ruĝa Lilio, disfaldinte ĝin el la papero, kiun li fermis super la memoraĵo ankoraŭ en Marakes, li rigardis ĝin. Li rigardis…

Poste li ŝovis sian kolon antaŭen, liaj okuloj elstariĝis, tiel li rigardis ĝin. Li senspiriĝis pro eksciteco… Jes! La fotografaĵo de Lys Rouge helpis lin!

Post unu monato la gubernatoro nuligis per abolocio la restontan tempon de lia puno, kaj Horn denove estis postenigita al sia eskadrono por ordinara soldatservo.

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

Garnizono ĉe Kongo

I

La prezidanto de la milita tribunalo de Oran nekredeme balancis sian kapon, kiam la kapitano de la Companie Discipline raportis, ke punata infanteriano entreprenas solvi la nemalkovritan, memorindan murdon, okazinta antaŭ unu kaj duono da jaro, rilate la oficiron, mortigitan en la palaco de la gubernio. Rimarko: la soldato antaŭ sia raporto ricevis tre malbonan postenon, tial kapitano Lorion mem ne multe fidas liajn vortojn. Ĉiuokaze li tenos la knabon sub gardo, ĝis alvenos supera instrukcio, kaj se la kondamnito mistifikis, tiam li zorgos pri lia severa puno.

La prezidento sen ĉiu entuziasmo montris la strangan raporton al la kolonelo de la Sekreta Servo:

— Tiuj kanajloj, por ke ili povu forlasi sian laborlokon por kelkaj tagoj, ofte riskas eĉ la pendingon.

— Ankaŭ mi ne multe esperas la aferon. Ia originala legiana ideo kaŝiĝas malantaŭ tio — diris la kolonelo, — venigu la knabon ĉiuokaze ĉi tien, en Oran-on, sed katenitan, ĉar povas esti, ke survoje li fidas favoran okazon fuĝi. Mi neniel povas fari surlokan pridemandon en tiu diskreta militista afero. La diablo ne dormas, kaj tiuj legianoj jam kaŭzis surprizon.

…Horn staris en iu ĉambro de la militafera prokurorejo de Oran, antaŭ la kolonelo.

— Nu! Kion vi scias? Kaj de kie vi scias tion? Atentu, homo, ĉar vi komencis tre malprudentan ŝercon, se vi volas trompi nin. Ĉu vi volas eksidi?

— Mi ne estas laca, mon colonel. Kion mi scias, mi akiris tion ne pere de informo. Hazarde mi prenis en miajn manojn tiun ĉi malnovan ĵurnalon, en kiu estas skribita la krimo, kaj oni promesas, se iu donas informon pri ties realigo, tiu ricevos amnestion, se li estas punata. Mon colonel! Tiun tagon oni sendis min labori al la marĉoj. Mi meditis ĝis mateno, kaj mi solvis la enigmon de la murdo.

La kolonelo leviĝis de sur la seĝo kaj rigardis la knabon kun okuloj fulmetantaj pro kolero.

— Do, tamen! — li kriis. — Ĝi tamen estas malbenita ŝerco, provo eviti la devon!

— Aŭskultu min, mon colonel! Eĉ tiam vi povas fari tion, se mi pruviĝos trompisto! Minuto ne gravas en tiu ĉi okazo!

La trankvila, firma voĉo surprizis la kolonelon. Li residiĝis, kaj dum kelkaj momentoj li atenteme rigardis la sunbrunigitan, rezolutan, ostecan homon. Li ekfumis cigaredon.

— Do, ĉu vi pensas tion, ke kion dum monatoj la polico, ĉiuj kompetentuloj, la militestraro kaj la Sekreta Servo de la lando kune ne sukcesis malkovri, tion, vi, bubo, divenis?

— Mi pensas tion, mon colonel.

La kolonelo regis sin.

— Parolu!

— Du tagojn antaŭ la murdo, Muhat fuĝis el la preventa aresto kun siaj gefiloj, el kiuj iu havis dek du kaj duono da jaroj, la alia naŭ jarojn. Tiel estas skribite en tiu ĉi ĵurnalo. La ĉambro de la garnizono havis nur unu malgrandan fenestron, ĝi estis kradita tiel, ke eĉ la plej maldika homo ne povis penetri tie. La piko trafis la oficiron el dorsdirekto, ĉe la reno. Mi resumis tion. Kiel vi opinias, mon colonel, se iu murdas el dorsdirekto, kial li pikas en la renon de la viktimo, anstataŭ puŝi la ponardon tra lia koro?

— Mi ne estas sperta pri la murdo.

— Mi, kun via permeso, jes. Sendu homon tien, mon colonel, kaj ene eĉ nun oni trovos tiun maldikan, sed fortan ŝnuron sur la ekstera klinko de la aeruma fenestreto, kiun oni simple deŝiris post la faro de la krimo. Verŝajne, la nodo kaj peceto de la ŝnuro restis tie. Se via homo trovos tiun ŝnureton, tiam ordonu, mon colonel, ke oni tuj arestu la imamon de la vidalvida moskeo, kiel kunkulpanton.

La kolonelo puŝpikadis per papertranĉilo la mapon, kuŝantan antaŭ li. Li pensadis. Poste li sonorigis. Envenis la suboficiro.

— Senkatenigu tiun homon. Ekiru patrolo al la moskeo Suradja, ili arestu ĉiujn, kiuj estas tie. — Poste li turnis sin la Horn, kiu frotadis siajn pojnojn, senkatenigitajn.

— Vi, venu kun mi. Ĉu vi deziras ion antaŭ tio?

— Nur unu cigaredon, mon colonel.

…Sur la ekstera klinko de la fenestro oni trovis tiun mincan ŝnuron, node ligitan. Ĉe la malsupra angulo de la fenestro estis tre malgranda vitropeco, eltranĉita per diamanto.

— Ĉi-ekstere oni enŝovis draton, kies fino estis hokforma, per ĝi oni atingis la klinkon kaj ektiris ĝin malsupren tiel, ke la fenestro malfermiĝis — klarigis Horn. Plenkreskulo ne povintus penetri tra la fenestro, sed maldika, dekkvin jara infano — jes. El la vidalvida moskeo oni ĵetis per ŝnuro maŝon sur la klinkon, kaj oni fiksis ĝin ĉe la alia flanko. Infano facile povis transgrimpi nokte, nerimarkite, per dudek-tridek rapidaj tiroj. Poste li tranĉis el la angulo de la fenestro tiun vitropecon, kaj li malfermis la fenestron helpe de la drato. Verŝajne, la filo de Muhat estis sufiĉe maldika, por ke li povu eniĝi inter la muro kaj la unusola ferkrado, enbatita meze de la fenestro. Poste li kaŝiĝis. Estas kompreneble, ke li puŝis la ponardon en la trunkon de la oficiro, ĉar knabo, levinte sian manon pli alten, ne povas endoni tiom da forto. Tamen li devis esti eksterordinare forta infano, kiun oni longe preparis por tiu krimo. Post la murdo li simple fermis la pordon interne, li denove grimpis tra la fenestro, ferminte ĝin ekstere, li regrimpis sur la kablo en la turon de la moskeo, oni ektiris la ŝnuron, ke ĝi deŝiriĝis, sed ili ne sukcesis forigi la nodon de sur la klinko de la fenestro, kion la esplora komisiono preteratentis.

La oficiroj senvorte staris ĉirkaŭ li. La kolonelo ekparolis la unua:

Kaj ĉu vi mem divenis ĉion ĉi? Kiel?

— Antaŭ monatoj mi pakis fotografaĵon de dancistino en tiun ĉi ĵurnalon. Tiun nokton, kiam mi sciiĝis, ke la sekvan tagon mi devas ekiri al la marĉoj, mi prenis la foton, kaj tiam mi ekvidis tiun komunikaĵon. — Li montris la ĵurnalon, en kiu estis pakita la fotografaĵo de Ruĝa Lilio.

La oficiroj ne kuraĝis rigardi en la okulojn de unu al la aliaj. Ili gvidis la esploradon, kaj la estro de la politika divizio de la polico, kiu same ĉeestis, ŝatintus esti aliloke. La kolonelo, pro malico kontraŭ la societo, demandis de Horn, kiom jarojn li havas.

— Mi baldaŭ estos dudek jara, mon colonel.

— Kie vi restadis, kiam oni faris la murdon?

— Mi dormis en Bel Abbes kun mia regimento.

…Horn prisilentis nur tion, ke ankaŭ lin trafis simila piko en trunk-alto fare de tiu nekutime forta infana mano, kaj tiun nokton, kiam li prenis la fotografaĵon el la ĵŭrnalo, kaj li ekvidis la anoncon de la gubernio, ie en la mallumo subite aperis antaŭ li la malamikaj okuloj de la okulfrape maldika infano, en la ekflagranta lumo de la aŭtomata fajrilo, en la subtera kaverno de Di Djemma el Mansu.

Post du semajnoj li estis repostenigita al sia eskadrono, por pasigi la pluan tempon de sia soldatservo. Lian restintan punon oni nuligis per amnestio.

II

Unue li alvenis en Bel Abbes-on, kaj dum du semajnoj li ĝuis la popularecon, dank’ al sagaca ĵurnalisto. Io tralikiĝis pri la okazintaĵoj, kaj la kolonelo ne havis emon nei la veron. Precipe, kiam la sincera konfeso de la arestita pastro konformis kun la solvo de Horn. Cetere oni kaptis ĉiun okazon por ekfunkciigi la plej gravan agentejon de la legio: la romantikan reklamon. Dek mil teruraj, sennomaj kadavroj estis traktitaj kiel nur simplaj statistikaj indikoj, sed heroaĵo, grandanima gesto de iu superulo, bonsukcesa, humura, soldata petolaĵo, kiun oni pardonis: la neĉiutaga kariero de senranga soldato estis tiel lerte distrumpetita, ke la magneto de la legenda kaj fama legio povu allogi homamasojn. Tial oni ne domaĝis la gloron al la juna Horn. Tion ja ne skribis la ĵurnaloj, ke li estis sendita el Bel Abbes al la reorganizita eskadrono, kiun oni kompletigis per tiuj tridek homoj, kiuj restis vivantaj post la batalo, kaj Horn estis postenigita en Fort Lamy por unujara garnizona servo, la legenda heroo venis en la plej forlasitan, necivilizitan Kongolandon. Kaj kvazaŭ la malnova historio estus denove okazanta, survoje, en la valo Bar el Ghazal, la eskadrono unuiĝis kun la sapeistoj de majoro Rawson, por persekuti Sinza-on, kies portreto eĉ nun pendis sur la trunko de kelkaj bone videblaj palmoj.

…Horn gardostaris. En la friska silento de la valo iafoje aŭdiĝis stertorado de malproksimaj sovaĝbestoj, kaj kakatuoj, vekitaj el la dormo, respondadis kriĉante. La amara odoro de la herbo „alang-alang” peze odoris en la aero, kaj la larĝaj, malhelaj folioj de la palmoj foj-foje interfrapiĝis post la viglaj ombroj de la rapide grimpantaj simioj. Subite li rimarkis, ke majoro Rawson staras apdu li. oHHHhHHHklkkH HH-.HH

Horn ne aŭdis, kiel li alvenis, li nur aperis, kvazaŭ li estus kreskinta el la tero. Li fumis cigaredon.

— Vi estas tiu Horn, kiu dum unu nokto sovlis la enigmon de la murdo, kazinta en Oran. — Li ne demandis, sed asertis tion.

— Jes, mon commendant.

— Mi aŭdis multon interensan pri vi. — Li cigaredis. — Vi estas germano… Kiujn lernejojn vi vizitis?

— Mi fiaskis en la gimnazia abiturienta ekzemeno, mon commendant. Tial mi dungiĝis al la legio.

La majoro propone etendis cigaredon al li.

— Mi gardostaras, mon commendant.

— Trankvile ekfumu. Je mia respondeco. Ekzistas du tipoj de la soldatoj: unu, kiu atingas ion per sia disciplinemo, la alia per sia menso. Ĉi-lasta ratas fari ĉe mi malgrandajn deliktojn. — Li donis fajron per sia cigaredo. La majoro estis blankhara, malalta homo kun saĝa vizaĝo. — Vi do rifuĝis de antaŭ la duraj gepatraj vangofrajon ĉi tien. Ĝi estis kolosa ideo. Mi pensas, ke Afriko tamen ne estas tiel malbona loko por vi. En la servo de la angla armeo vi povus atingi eĉ pli multe — aldonis Rawson kun signifoplena akcento. Poste li metis sian manon sur la ŝultron de la junulo kaj rigardis en la okulojn de Horn. — Kion vi farus ekzemple, se vi estus komisiita pri la persekutado de tiu rabisto?

— Neniokaze mi persekutus lin tiel, kiel ni: per tamburado.

— Ĉu?! — diris Rawson kun triumfo. — Mi gratulas vin, filo mia. Dio benu vin — kaj li foriris. Sub liaj delikataj paŝoj kraketis seka branĉeto, poste li malaperis.

III

La garnizono de Fort Lamy situis interne de la ĝangalo, en malgranda fortikaĵo: en la mezo de la arda tropiko, kiu estis ĉefa nesto de malario kaj dormomalsano. Dum semajnoj okazis absolute nenio, kio povus rompi la monotonecon, la tropikan pluvegon, alvenanta ĉiam dum vesperiĝo, la vaporplenan varmegon de la sufoka, lavĉifon-odoraj tagoj, la amason de la morozaj, senmovaj, densaj frondaroj, la noktan koncerton de la sovaĝbestoj, la kriĉadon de la birdoj, la nervo-konsuman, depriman inertecon de la garnizona vivo. Ili kun ĝojo atendis tiun malfortan motorbruon, kiel la poŝtaviadilo foje en ĉiu sesa semajno surteriĝis sur la senarbejo, malantaŭ la fortikaĵo, por rapide forflugi de tiu ĉi forlasita regiono. Turmentitaj kapoj, avidaj rigardoj sekvis ĝian longan spiralan flugon, kiel ĝi leviĝis de sur la malbona startejo. Soldata deĵoro apenaŭ estis Malproksimiĝi kvindek metrojn de la pordego de la fortikaĵo signifis seriozan mortodanĝeron. Ili kuŝis sur la litoj, ili faris la paguettage-on kun freneza mekanikeco aŭ ili sencela iraĉis sur la korto, kaj nur la konstanta trinkado de alkoholaĵo faris tiun vivon pli eltenebla. Estis tiu, kiu lernis ian lingvon, alia komencis skribi religian verkon, kaj iun nokton, li hurle postulis, ke oni krucumu lin, ĉar li estas la Savanto. La juna, rusa kaporalo mortpafis sin en la kantino, dum malgaja melodio de buŝharmoniko. Tadief, la „kolonelo”, dum la tuta tago ludis soliteron per markitaj arbofolioj.

Horn nun jam bone konis la vojon de la eskapo. Li estis forta, bone alklimatiĝinta, kaj, kompare kun liaj ĝisnunaj travivaĵoj, relative facile estus por li provi la fuĝon. Sed…

Sed ŝnurdancisto, se li iam falis el la alto, kaj post la kunkresko de liaj rompitaj membroj, li ne plu kuraĝas denove iri sur la ŝnuro. Li ne povis decidiĝi. Unu tutan jaron li ĉiutage preparis sin al la fuĝo. Li havis ekipaĵon, li kolektis sufiĉe da nutraĵo, kaj li povintus akiri du mulojn de la ĉefo de la najbara indiĝena tribo. Vespere li rigardis en la malproksimon de sur la observa remparo, kie situis la marĉoj Tuburi trans la ĝangalo. La densa frondaro de la multaj, mistikaj, rigidaj, grandaj arbokronoj senmove brilis en la lunlumo, kaj dolora, terurega rememoro kunpremis la koron de Horn.

Li ne kuraĝis fuĝi…

D E K A   Ĉ A P I T R O

Liberiĝo

Poste la okazo venis per si mem. Same, kiel antaŭ nelonge, eĉ simile al la cirkonstancoj. La anglaj sapeistoj denove estis sur la spuro de Sinza, kaj Fort Lamy ricevis radiotelegramon, ke ili ekiru al sudoriento, eble tiel la soldaltoj povas tranĉi la vojon de la hordo. La trupo marŝis sur tiu pado, kie iam la ses rezolutaj homoj serĉis rifuĝon. Sed bone ekipita taĉmento marŝas pli facile kaj pli rapide, tiel ili atingis post kvardek ok horoj la altebenaĵon, sub kiu haladzis la sulfurhidrogena fetoro de la marĉoj Tuburi. Malproksime, sur la kontraŭa montdeklivo, jes… jes… Horn klare vidis, kie situis la mahagona arbaro, nun etaj punktoj svarmis, la ŝtalkajuto de argano kuris en la aero kun ia maŝinelemento, kaj pli malproksime, eksplodigitaj rokoj disflugis kun obtuza tondrego. Ĉu ankaŭ aliaj homoj trovis la altvaloran arbaron? …Estis klare, ke daŭras kanalizado. Laŭ la mapo oni verŝajne volas direkti la proksiman rivereton Lon ĉi tien, por estigi lignoliveran kunligon tra la marĉo al la malproksima rivero Sanga. Tiam, kiel Thillmann diris, la ligno flosos de sur la monto, kaj alveninte al Kongo, ĝi fariĝos oro. Sugestite li fiksrigardis la etajn, moviĝantajn figurojn, laborantajn en la kavaĵo de la montodorso… Dio mia! De tie estas nur je unu salteto la rivero Sanga, sur kiu li povus eĉ per kanoto flosi ĝis Kongo… Post kvar tagoj li povus esti en Banana. Ĉe la marbordo…

— Diru serĝento, kiuj laboras tie, sur la montodorso? — demandis Horn.

— Tie eble oni faras senarbigon. Diablo scias, kiuj ili estas. Tio jam estas angla teritorio. Tie, en la valo tiriĝas la limo.

Sed tiam…! Ili ja estis tre stultaj. Ili devintus oferi neniun, nek la mulon. Kiel frenezige simpla, kiel ridinda estas la tuta tragadio, kiu okazis al ili. La ses homoj devintus nur kuri malsupren en la valon kaj supren sur la alian monteton. Tie ili jam estus sur angla teritorio, en sekureco. Li ŝatintus ridi aŭ plori, returni la radon de la tempo ĝis tiu koŝmara tago en la marĉo, kiam la mulo falis, kaj ŝanĝi ĉion en la returnita tempo.

Nokte Horn rampis surventre pli kaj pli malproksimen de la tendaro. La luno malfrue leviĝis. Malantaŭ la kontraŭa montdeklivo jam estis videbla la longa, arĝentkolora krepusko; sur la senarbejoj de la deklivo altiĝis la arboj en la miraĝa, granda bllanko, kvazaŭ ili estus kreskintaj el profunda lago, sed mallumo kovris ankoraŭ la valon. Li rapide kuris malsupren, ruliĝante kelkfoje, poste li denove stariĝis. Nun jam kuru aŭ pagu! Li deŝiris sian ĉiun ekipaĵon kaj forĵetis tiujn inter la arbustoj, ĉar se li estos kondamnita al travaux pro tio, estos egale; sed li ne forĵetis sian seskuglan revolveron Bulldog. Se oni kaptos lin, li finos la aventuron per unu kuglo. Tiel li atingis la valon. Intertempe la blanka ardo senĉese plivastiĝis, kaj la vidalvidaj arbaroj scintilis, briliegis sur pli kaj pli granda tereno en tiu radiado, kiu estis ĉi-momente nur reflekso de la brilanta luno ĉe la alia hemisfero de la terglobo. Nun… Nur kelkcent-metra kurpaŝo… Subite li surventriĝis. Dekstre, je kelkcent metroj, sur alia montdeklivo moviĝis ombroj. Kaj… Haltis lia korbato! Kepoj! Francaj soldatoj! Ĉu limgardistoj, aŭ alia miltvaganta taĉmento? Li ŝatintus ekmordi la teron, kie li kaŭris. Li singarde rampis antaŭen. Poste li kuris plu kun klinita dorso, serĉante kaŝejon. Nun aperis franca kavaleria oficiro en kuloto, nur je dek paŝa distanco, senpere antaŭ li. Ili ekhaltis en la sama momento. Estus plej simple pafi, pensis Horn, sed en la valo, ĝi eĥus, kiel knalo de kanono. La oficiro subite rektiĝis kaj venis tri paŝojn pli proksimen.

— Soldato! Nomu vian eskadronon!

— Eskadrono la kvara, mon adjutant! Mi patrolas!

— Vi mensogas! Kie estas viaj armiloj?! Ekiru antaŭ mi. En avant!

En tiu momento Horn subite puŝis sin de la tero kaj ĵetis sin sur la oficiron, ili ambaŭ renversiĝis. Sed la oficiro estis surprize forta. Horn, kiu hardis siajn muskolojn kiel feron, konsternite sentis, ke li renkontis bravan kontraŭulon en tiu oficiro. Sed li devis urĝe pluiri, ĉar la posedantoj de la kepoj, aperantaj en la malproksimo, jam certe serĉas sian leŭtenanton. Post la falo lin trafis pugnobato, li preskaŭ sevenis, poste la oficiro ĵetis supren la okdek kvar kilogramojn de Horn kiel pilkon. Lia trunko estis forte batata de arbo. Tiu oficiro havis brutan forton, sed nek Horn valoris malpli multe en la lukto. Li tuj rebatis, kaj nun komenciĝis regula boksbatalo. La hokbato de la franco preteglitis, tuŝante la orelon de la knabo, sed li forigis la dekstramanan frapegon de la germano, li ne povis defendi sin kontraŭ la rekta, maldekstramana bato de Horn, al kiu la knabo donis sian tutan korpopezon tiel, ke rompiĝis la nazosto kaj dento de la oficiro, kaj momenta vertiĝo ekregis lin. Tio sufiĉis, por ke Horn kaptu lian kolon, kaj per unu premo, kvazaŭ li rompus sparko-magneton de motoro, li paralizis sian kontraŭulon. Horn denove batis, nun jam per tutforta hokfrapo; la makzelo de la oficiro rompiĝis kun laŭta krako, sed malgraŭ la terurega sufero li movis sian kapon, kaj per ambaŭ brakoj li tiris la legianon al si, por ke tiu ne povu bati. Tiel ili staris vizaĝo al vizaĝo, spiregante, dum momento. Kaj nun super la monto rapide, tamen dignoplene aperis la plena luno sur la firmamento, kovrante la regionon per reflektor-ardo. En tiu lumo Honr ekvidis la unuan fojon la vizaĝon de sia kontraŭulo, senpere antaŭ si. Spirmomenton li staris torpore, poste per la dekstre mano li kaptis eĉ pli forte la gorĝon de sia kontraŭulo, brakumente per la maldekstra brako la kolon de la oficiro, li premis lian vizaĝon, kaj per terura fortostreĉo li tiris ĝin kontraŭdirekte. La franca oficiro nur ŝrikis, kaj kun rompita kolvertebro li morte falis sur la teron, al la piedoj de Horn.

Li estis Ibrahim ben Sinza.

D U A   P A R T O

U N U A   Ĉ A P I T R O

La dua

I

La polica inspektoro Scribe provis trovi Leporeton en iu riveborda diboĉejo. Ĉar du tagojn li vane serĉis lin, ĝi jam atesti tion, ke li sekvas bonan spuron. Leporeto prefere vizitas diboĉejojn, li estas gaja, facilanima knabo, kaj se oni nenie trovas lin, tiam li havas buteron sur sia kapo. Laŭ la aserto de la proprietulo de „Paradizo”, eblas, ke Leporeto ne estas en Londono, ĉar li ne vidis lin de tagoj. Tial oni nomis tiun engliteman ŝteliston Leporeto, ĉar rilate lian malatan staturon, li havis eksterordinare grandajn orelojn. Kiel lastatempe, atendanta paciento prirabis la loĝejon de ĉefkuracisto Bradford, tio tre memorigis la stilon de Leporeto. Scribe decidis transiri sur la alian bordon de la rivero, eble li havos multe pli da bonŝanco ĉe la „Verda Sorĉistino”.

— Saluton, Scribe! Ĉu vi ne trovis pli taŭgan lokon en Lonono pro trinki viskion, ol ĉi tie?

Iu oficiro de la riverpolico, Grantley envenis en la diboĉejon por trinki grogon. Ĉar lia deĵoro ligis lin al la malsupra kajo, li ne havis alian elekton, kiam li soifis, ol viziti iun iun el la diboĉej. Sed li tre ekmiris, ke la bonfama inspektoro de la urba polico trinkas viskion ĉi-loke.

— Diru Grantley — ekparolis la dikstatura, malalta inspektoro, kiu malamis ĉiun formalaĵon, eĉ la saluton. — Ĉu vi ne vidis Leporeton?

— Kompreneble jes. Pasintjare mi kaptis lin por sakarin-kontrabando. Ĉu li jam liberiĝis?

— Jam la duan fojon. De tiam vi do ne vidis lin. Hm… Nu, mi transiros sur la alian bordon.

— Se vi akompanos min al la kaja policejo, mi transportos vin per motorboato.

— Bonege! Ni iru!

Ili malsupreniris al la distrikta haven-policejo. Serĝento venis antaŭ ilin.

— Ĉu vi havas ian novaĵon, Croft? — demandis Grantley.

— Nenion, sinjoro. Antaŭ unu horo ni elakvigis kadavron, ni tuj informis la kriminalaferan divizion pri tio.

— Nu — la konceptisto turnis sin al Scribe, — ĉu mi transportu vin sur la alian bordon, al la „Verda Sorĉistino”?

— Atendu, ĉu la kadavro ne interesas vin?

— Ĉi tie sur la riverbordo okazas, ke oni elakvigas dum unu nokto eĉ du.

— Hm… Ĉu temas pir memmorgio?

— Ŝajnas tiel. Ĝi estas tipa kadavro el Tamizo, parte en putrinta stato, sen postsignoj de ekstra perforto — diris la serĝento, kiel ian kuracistan konstataĵon.

— Ĉu vi farus problemon el tio, rilate vian agosferon, Grantley — diris Scribe, — se mi rigardus ĝin, kiel urba policano? Imagu, se mi havas kadavron en mia proksimo, mi devas vidi tion. Ĉe mi estas tute inverse, kiel ĉe aliaj: mi ne povas dormi, se mi ne vidis ĝin.

— Eh, Scribe! Kia demando estas tiu inter malnovaj amikoj! Vi povas eĉ foti ĝin!

La mortinto kuŝis apud malgranda lignodomo, kovrtia per ĵurnalpapero. Scribe atenteme rigardis ĝin.

— De kiam vi servas ĉe la polico, Croft? — li demandis la serĝenton.

— Dekdu jarojn.

— Hm… Mi miras, ke vi fariĝis serĝento. Ĉe ni en la urba polico la serĝentoj povas distingi promenbastonon kaj palumbon. Ĉar proksimume tiom diferencas via kadavro kaj droninto. Oni ĵetis tiun homon en la akvon, kiam li jam ne vivis. Mia superulo, ĉefinspektoro Connor kutimas diri, ke neniu povas esti bona detektivo sen tio, ke li ne estus samtempe malbona kuracisto. — Li bone prilumis la vizaĝon de la mortinto per sia poŝlampo. — Rigardu liajn okulojn, amiko mia. Eĉ postsigno de sangoekfluo ne montriĝas, kio estas videbla okaze de asfiksio. Lia vizaĝo tute ne estas dekoloriĝinta, kaj nek lia torako memorigas pri akva kadavro.

— Tamen mi ne vidas eksterajn vundojn — diris Grantley.

— Ĉu laŭ vi, la ekstera vundo komenciĝas tie, kiam seruristo frakasas la kapon de la viktimo? De kie vi scias, ĉu oni ne trinkigis arsenon al li, aŭ iu ne rompis lian vertebraron? Entute, ĉu vi jam rigardis la kadavron pli ekzakte? Mi pensas, ke vi ne faros raporton pri tio, se urba policano malbutonumas la mantelon de tiu mortinto. Connor kutimas permesi eĉ tion, ke vi arestu homojn ĉe ni.

— La kaja polico ne konas la konfliktojn inter la centro kaj la Urbo. Agu, Scribe, laŭ via bontrovo, nur ne sekcu ĝin, ĝis la esplorkomitato alvenos — diris Grantley.

La dikstatura inspektoro, portanta bone gladitan pantalonon kaj belan, brunan surtuton, pezmove genuiĝis apud la mortinto, en la koton kaj malbutonumis la mantelon de la mortinto. Dum kelkaj sekundoj ĉiu silente, senmove fiksrigardis la kadavron. Poste Scribe enbutonumis la mantelon de la mortinto, ekstaris kaj diris ekscitite, sed oficiale, per firma voĉo.

— La afero apartenas al la urba polico, ĉar ĝi havas interrilaton kun tre grava krimo, al kies malkovro ni ricevis liberan agadon de la ministrejo de internaj aferoj. Mi tuj telefonos al ĉefinspektoro Connor. Ĝis li alvenos, neniu tuŝu la mortinton!

II

Connor rigardis la kadavron en reflektorlumo. Sub la mantelo videbliĝis postsigno de piko, kion kaŭzis ia mallarĝa instrumento, verŝajne ponardo. Lia aĝo ne estis difinebla. Oni traserĉis liajn poŝojn, sed nek objekto, nek dokumentoj troviĝis ĉe li. La piko havis ankaŭ elir-aperturon, dorse, sub la skapolo.

— Rigardu, Scribe — diris Connor, — tiu poŝo estas interesa. La vestaĵo kaj la tolaĵo de la viktimo jam sufiĉe disfibriĝis, sed mi opinias, ke li apartenis al la inteligentaj burĝoj. Ĉi tie, ĉe la supra poŝo, rigardu tiuj du-tri kolorperdintajn lokojn. Li estis tia homo, kiu konstante kunportis fontoplumon kaj krajonon, tiel la teksaĵo iom foruziĝis sub la fiksiga fibulo de la skribiloj. Vagabondo, tagsalajrulo ne kunportas fontoplumon.

Ili kune reveturis per la polica aŭtomobilo.

— Mi ankoraŭfoje bone pririgardos lin morgaŭ en la kadavrejo, antaŭ la sekcado. Ordonu, ke oni portu la vestaĵon de la mortinto en mian ĉambron. Mi ĉeestos ankaŭ la sekcadon. Kie vi deziras descendi?

— Nun jam ĉe la urba policejo, sinjoro ĉefinspektoro. Mia deĵoro komenciĝos post unu horo.

— Diable, Scribe! Ne risku vian sanon! Oni devas iafoje ankaŭ dormi. — Sed liaj pensoj jam denove revenis al la murdo. — Sciu, Scribe, mi sentas tiel, ke ni staras antaŭ malfacila afero. Tiu ĉi krimo eĉ pli firmigas mian suzpozon, kion la vicĉefkapitano rifuzas tiel kategorio: tiu murdo, farita per ponardo, havas senperan interrilaton kun la „Granda Krimo”. Ĝi estas la dua tiaspeca morta piko.

— Ne koleru, sinjoro ĉefinspektoro, sed mi ne vidas la kunligon. Vi ĝenerale estas tre vortavara homo, mi ĝojas, ke vi ofte esceptas min, kaj nun bonvolu klarigi, kial vi pensas tiel?

— Unuavice la maniero de la murdo.

— Sed neniu scias, per kia armilo oni faras tiujn mallarĝajn vundojn?

— Ĉu vi pensas? Nu bone. Ni alvenis, Scribe, vi povas elaŭtiĝi. Ĝis revido!

III

Aŭroris. Persiste drizelis en la malpura, lakteca krepusko. Connor liĝisekster la urbo en vilao, sed antaŭ ol li estus alveninta hejmen, li diris al la ŝoforo:

— Haltu! — kaj li resendis la aŭton, por ke li piede daŭrigu sian vojon. Li devis trapasi la malbonfaman ĉirkaŭaĵon de Knightsbridge, irante al la vilao-kvartalo de la okcidenta urboparto de Londono. La fenestroj de la klubo Horned Owl estis lumaj. Ĉar Connor sentis bezonon trinki tason da forta kafo, li trankvilel sonorigis ĉe la pordo de la malbonfama klubo. Oni ne timis lin ĉi tie, ĉar malofte okazis, ke li arestis iun kiel gasto. Li preteratentis, ekvidinte malgravajn krimulojn, aŭ homojn, rilegitajn el Londono. Eĉ, li komencis paroladi kun ili kaj kondutis tiel, kvazaŭ li ne scius, ke la koncernulo prefere estus vidita en la policejo. Connor ofte lasis forkuri, kontraŭregule, negravajn krimulojn, se li sentis tiel, ke ne nur malico motivis ilin peki. La ĉefinspektoro estis kuracisto. Li finis siajn universitatajn studojn en Sud-Afriko, en Johannesburg, kaj li fariĝis oficiro en la angala kolonia armeo. Ekssoldatiĝinte, li dungiĝis al la fremdul-kontrola divizio de la polico en Rodezio. Per tio li preparis tiun vojon, kiu post nelonge kondukis al Scotlan Yard. Oni transpostenigis lin, kiel polican inspektoron en tiun divizion, kie laboris detektivoj, servintaj en Sud-Afriko, por la pli efika persekuto de la koloniaj krimuloj, agantaj en Londono. Li kaptis la rabistojn de la grandaj diamantoj „Kymberley”, kiujn vane serĉis la policoj de Eŭropo dum kvin jaroj. Sed baldaŭ li denove rikoltis sukceson, nek ĉi foje en kolonia afero. Veninte en la oficialan personasron de Scotland Yard, dum duonjaro, genie kaj kun granda fortostreĉo li likvidis la plej gravajn organizaĵojn de la narkotaĵkontrabando en Londono. Ia milda, malgaja bonvolo sidis en liaj okuloj. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed interese, lia hararo, meze de lia kapo, kvar fingrojn larĝe, estis tute blanka. Li povintus fariĝi modelo de la detektivoj el la kolportaĵ-literaturo pro lia kuraĝo kaj forto. Cetere li estis silentema, iom melankolia homo, delikata, trankvila kaj aplomba.

Kiam li enpaŝis en la klubon, jam apenaŭ estis kelkaj homoj tie, malfruaj hejmenirontoj. Okupiĝante pri neniu, Connor eksidis ĉe tablo en iu angulo kaj trankvile trinkis la nigran kafon. Subite li ekatentis pri virino, kiu sidis malpli proksime de li, kun viro, kiu havis trampan eksteraĵon. Tiu homo estis tiel malbone vestita, ke lia trampeco estis okulfrapa ankaŭ en la ne tre eleganta klubo Horned Owl. Sed lia vizaĝo, la movoj, lia tuta memo montris, ke li estas delikata, inteligenta homo, kvankam lia sunbrunigita fizionomio prezentis ankaŭ iom da krudeco kaj aplombo. La knabino, kun kiu li sidis, estis tute juna, ne pli ol dudek jara. Ŝi estis tre nervoza kaj okulfrape multe cigaredis. Se ŝi nun fumis pli multe ol kutime pro ekscitiĝo, Connor tuj konstatis, ke tiun virinon karakterizas tiel altgrada pasio de fumado, kiu estas malofta ankaŭ ĉe viroj. Ŝi kaptis la brakon de la viro du-tri foje, poste ŝi ekploris. Ŝajnas, ke ŝia provo estis senrezulta, presvadi la apude sidanton pri io. Fine ŝi ekscitite ekstaris kaj forrapidis. La alia homo restis trankvile sidanta. La knabino iris senpere preter la tablo de Connor, kun ege taŭzita mieno, kaj kun plorintaj okuloj. La nazloboj de la detektiv-inspektoro ektremis. „Ŝi uzas la plej fajnan parfumon Atkinson” — li konstatis en si mem. Ĝi estas tre multekosta, aĉetita ĝenerale fare de la plej riĉaj homoj. La robo de la virino estis delikata kaj eleganta, videbliĝis, ke oni faris ĝin en la plej bona vestaĵ-salono. Kial venis tiu virino ĉi tien, kiu verŝajne apartenas al iu riĉa familio de Londono? Connor rapide postiris ŝin. Li bone sciis, ke la ĉirkaŭaĵo de Knightrsbridge ne estas la plej konvena loko por junulino, apartenanta al pli alta socia klaso. Li vidis surprizite, ke la virino ne estas sola. Iu atendis ŝin ĉe la pordego. Tipa apaĉo. Ili kune rapidis tra la senhoma placo, situanta antaŭ la klubo Horned Owl, ekscitite diskutantaj. Apenaŭ ili atingis la stratangulon, la kanajlo fariĝis agresema, kaj postulema. Li brutale kaptis la virinon, kiu ĉirkaŭrigardis terurite, sed ŝi ne kuraĝis krii por helpo. Fine la malalta ŝtelisto puŝis la virinon je la brusto, li kaptis ŝian retikulon kaj forkuris. La virino eĉ ne provis defendi sin aŭ reakiris sian havaĵon, sed restis staranta tie, ŝi rapide ekfumis cigaredon, ĉar, ŝajnas, ke la aŭtomatan fajrilon kaj cigaredujon ŝi portis ne en la retikulo, sed en la poŝo de sia mantelo. Poste ŝi forrapidis en la kontraŭan direkton.

La rabisto kuris laŭ la placo, turniĝante ĉe la plej proksima flankstrato. Sed tie iu kaptis lian kolumon per potenca nokofrapo.

— Hop! Haltu nur, Leporeto! Kien tiel urĝe fruan matenon? — demandis Connor amike, sed li tenis lian kolon tiel forte per sia mano, kvazaŭ ĝi estus ŝtala tornilo.

— Damne! Tio estas mia bonŝanco! Kiam mi estas la plej senkulpa, ĝuste tiam mi puŝiĝas al la sinjoro ĉefinspektoro.

— Ĉu vi vere estas tiel senkulpa? Ĉu mi konsideru tiun kuron, kiel sankonservan korpekzercon?

— Mi havas novan ĉapelon. Vi bonvolas vidi, ke mi havas novan ĉapelon, kaj mi ne ŝatus, se ĝi malsekiĝus.

— Mi vidas, ke vi havas novan ĉaplelon. Ĝi estas el griza, kunikla peltaĵo, kun nigra rubando. Hm… Pri tio mi legis en la listo, farita pri la rabitaj objektoj ĉe la ĉefkuracisto.

— Bonvolu kredi, ke hodiaŭ matene mi vere estis tiel senkulpa…

— Jes. Por vi estas tute senkulpa afero ŝteli retikulon. Nu ek, rapide! Tuj elprenu ĝin, ĉar cetere mi elbatos viajn dentojn! — Connor transprenis la retikulon kaj metis ĝin en sian poŝon, poste li ekiris. Li tute ne devis diri al la apaĉo, li iris apud la ĉefinspektoro, sciante, ke estus vane provi fuĝon.

— Al kiu vi vendis la ŝtelitaĵon?

— Nu… grandperte… al Marlow, sed ili vere mortigos min, sinjoro ĉefinspektoro, se ili ekscios, ke mi babilaĉis. Vi bonvolas scii… mi jam plendis al la sinjoro ĉefinspektoro, ke oni dungas min en neniu serurlaborejo, ĉar mi havas antaŭvivon, kaj se mi ne donos mono al mia fratino, ŝi batos mian filinon.

— Vi estas fia mensogulo! Pasintsemajne oni akceptis vian filinon en la orfinejon Lady Birkham.

La fripono malgaje iris apud Connor. Iom post iom ekmatenis, kaj ili ĉiam pli proksimiĝis al la domo de la urba polico.

— Kiel vi konatiĝis kun tiu virino?

— Ah.. Jes… Ŝi serĉis iun inter la malbonfamuloj… Ni konatiĝis pere de ŝia ŝoforo… Iam mi laboris kun tiu ŝoforo en tiu sama metiejo, kaj li prezetis min al la fraŭlino, kiu serĉis personon, nomatan Tadief… Mi aranĝis ilian renkontiĝon. Ŝi estas la filino de milionulo, profesoro Lothar.

— Kaj kiu estas tiu Tadief?

— Pro Dio, mi ne scias. Li estas fifama homo. Li ĉiam havas monon, ofte li kartludas, kaj oni timas lin, ĉar li bone interbatadas. Li estas interesa figuro. Sinjormoŝta ekstravaganculo. Kaj mi estis tre malsata. Nun mi kaŝiĝadas ĉie, mi ne manĝis de hieraŭ, kaj mi esperis trovi tiom da mono en la retikulo, ke mi povu manĝi.

Ili alvenis al la pordego de la urba polico. Leporeto klinis sian kapon tiel profunden, ke liaj longaj oreloj malgaje pendis. Connor donis al li unu ŝilingon:

— Iru en la inferon…

Leporeto feliĉe forrapidis, kaj saltis sur preterirantan aŭtobuson.

Connor iris en sian ĉambron. Li alvenis ĝustatempe, Li apenaŭ demetis sian surtuton, kiam la telefono eksonis, la sekretario de la ĉefkapitano parolis. Bonvolu veni ĉi tien por pritraktado. Anticipe Connor atenteme rigardis la enhavon de la retikulo. De tempo al tempo tiu insolenta sinteno kutimas ofendi liajn superulojn, kiel li trankvile kaj malrapide plenumis la plej urĝajn ordonojn. Revolvero estis la plej okulfrapa objekto en la retikulo. Krome ĝi enhavis monon, naztukon, spegulon, pudrujon, ŝmink-farbon kaj similajn virinajn aĵojn, inter ili permesilon kun fotografaĵo por direkti aŭtomobilon. La retikulo mem estis farita el la plej fajna, griza serpentohaŭto. Ankoraŭ du strangaj fioloj troviĝis en ĝi. Li ekflaris tiujn. Acetono estis en la unua. La virinoj uzas ĝin por forigi la ungolakon. En la alia estis ungofarba likvaĵo. Krome li trovis ankoraŭ malgrandan, ledan monujon inter la objektoj. Sed ne estis mono en ĝi, sed perletoj. Je la unua ekrigardo videbliĝis, ke tiuj ne estas originalaj, nur senvaloraj, senkoloraj perletoj, surfadenigitaj sen ferma fibulo, memorigante ne pri falsaĵo, sed pri bidoj, kiujn la infanoj kutimas surfadenigi. Li fermis la retikulon en sian tablokeston.

Malgranda grupo sidis ĉe la vicĉefkapitano. Konsilisto Gallon, ĉefkonsilisto Bodley, inspektoroj Scribe kaj Mathew, la vicĉefkapitano kaj fine E M Mackenzie, kiun delegis la koloniafera ministrejo, ke li direktu la esploron de la polico en tiu krimo, kiu havis multrilate politikan aspekton. Tiu genia homo, kiu posedis la plej bonajn referencojn, tre multe diferencis la londonan detektiv-tipon, inkluzive ankaŭ la plej eminentajn. Li vestis sin elegante, sed ne defie. Liaj ŝtrumpoj kravato, naztuko harmoniis laŭ koloroj kun liaj ĉemizo, vestaĵo kaj gantoj. Lia maniero estis tro delikata kaj esterordinare ĝentila, sed iomete sindetena, kiel la konduto de tiuj homoj, kiuj malantaŭ la barikado de simpla kontaktiĝo observas la malamikon sen tio, ke ili mem eĉ por momento forlasus sian kaŝejon. Eble lia vizaĝo estis tro pala kaj juna, rilate tion, ke li agadis kiel malnova membro de la Sekreta Servo en la afrika armeo. Li apartenis al la plej konfidencajn taskojn plenumantaj homoj, el kiuj nur tri aŭ kvar personoj laboras ĉe la Sekreta Servo, kiujn nur kolonelo Rawson konas persone, kiuj malkaŝas sin antaŭ aliaj instacoj en la plej necesaj kaj kritikaj okazoj. Iuj dum la tuta vivo neniam elprenis sian legitimilon. Kolonelo Rawson, antaŭ ol komencis sian feriadon en Hidio, sendis Mackenzie-on en Londonon por helpi la laboron de la polico. La oficiroj de la Sekreta Servo preskaŭ egalas kun ŝtatsekretari ĉe la polico. Liaj raportoj estas senditaj rekte al la ministrejo, kaj laŭ tiuj raportoj oni abdikas, promocias kaj donas ordenojn. Tial la vicĉefkapitano per kojnako, cigaredoj kaj sandviĉoj faris pli familiara la alimaniere tiel rigidan interkonsiliĝon. Nun li estis iom nevoza, ĉar ĉagreni lin, ke kapitano Mackenzie kaj la tuta interkonsila kunsido atendas Connor-on. Fine li alvenis.

— Mi prezentas al kapitano Mackenzie ĉefinspektoron Connor. — La kapitano ridetante ekstaris:

— Mi aŭdis nur bonon pri vi, sinjoro Connor, kaj mi ĝojas, ke fine ni fariĝos kunlaborantoj.

Bedaŭrinde ĉe Connor mankis ĉiu kapablo al solenaj formalaĵoj, kaj komplezemo, kio servus la interesojn de la polico. Amike ekbalancinte sian kapon, li mallonge premis la manon de la kapitano kaj turniĝis al sia ĉefo:

— Mi pensas, ke estus bone peti oficiale kelkajn dokumentojn de la sud-afrika polico.

Tiu indiferenteco incitis la vicĉefkapitanon.

— Ni povas okupiĝi pri detalaĵoj poste. Vi laboros sub la direktado de kapitano Mackenzie por solvi la Grandan Krimon, kaj mi ŝatus, se vi konsiderus liajn instrukciojn.

— Volonte, sinjoro, volonte — diris Connor indiferente. Videble li tute ne ĉagraniĝis pro la ofenda subordigiteco, kaj li eksidis en brakseĝon. — Mi esperas, ke ne ĝenos kapitanon Macenzie, se mi manĝos dume kelkajn sandviĉojn, ĉar mi matenmanĝis nur nigran kafon sen sukero.

— Ho, bonvolu, nur trankvile, sinjoro ĉefinspektoro.

— Ĉi tie estas varmo — diris la vicĉefkapitano, kaj li devis malfiksi la fibulon sur la kolumo de sia kamizolo, ĉar li sentis tiel, ke lin minacas apopleksio pro kolero, vidante la felegmon de Connor. Mackenzie estis multe pli grandstila homo ol ĉagreniĝi pro tio. Ŝajnis, ke la detektivo eĉ imponis al li.

— Mi devas ĝustigi la vortojn de la sinjoro vicĉefkapitano, mi tute ne deziras direkti vin dum la esplorado, eĉ mi kalkulas vian helpon — diris Mackenzie ĝentile.

— Mi petas pardonon, sed mi neniam atribuas grandan signifon al vortoj. Estas grave, ke ni solvu la krimaferon, kaj mi ĝojos, se la direktado de la sinjoro kapitano ebligos tion.

— Verdire mi havas nenian informon. Mi aŭdis nur menciojn pri la afero — diris la kapitano.

— Mi ordonis — ekparolis konsilisto Gallon, — ke oni sendu la dokumentojn en la loĝejon de la sinjoro kapitano, kiuj koncernas la krimon.

— Ĝis tiam — diris la vicĉefkapitano — mi rakontas per kelkaj vortoj, pri kio temas. Vi certe pli bone konas la nomon de Ibrahim ben Sinza, ol ni.Dum la lastaj jaroj tiu homo akiris netolereblan influon en Londono. Vi sude jam delonge klopodas kapti la rabiston, bedaŭrinde kun malmulte da sukceso. Tamen dum kelkaj jaroj post la grandaj persekutadoj, kvazaŭ li estus malaperinta aŭ silentiĝinta. Liaj rabadoj neniam ĉesis, sed li jam ne reviviĝis en lia malnova forto, nur nun, lastatempe. Antaŭ du jaroj, kion ni konkrete scias, Londono pagis al li cent mil pundojn kiel imposton. De unu jaro tiu rabisto kvazaŭ estus freneziĝinta, li postulis unu milonon da pundoj po jare. Tial ni aliancis kun Sud-Afriko. La bankoj rifuzis liajn impostpostulojn, Tiam Sinza komencis sian bone konatan militiron kontraŭ la malfrupagantoj. Mi scias, ke oni estis senpovaj rilate lin.Sinza bruligis gum-plantejojn, eksplodigis tabak-transportojn en la aeron, kaj li punis precipe la membrojn de la ligno-trustoj. Liaj banditoj dum flosado direktis en flank-riverbranĉojn la liveratajn, valorajn lignojn, ŝarĝitajn per altega kompenspago, kruele masakrante la akompanantojn. Li eksplodigis la kunligan flos-kanalon de la plej grava entrepreno „Akcia Kompanio Afrika Mahagono”. Mi scias, ke vi sude klopodis fari ĉion, sed vane. La sud-afrikaj akcioj havis tian devaloriĝon, kio estas sentebla eĉ en la kurzo de la pundo. Florantaj entreprenoj, profitantaj miliardojn, fariĝis senvaloraj industriejoj. Nun ni havas ĉiun kaŭzon supozi, ke Sinza venis en Londonon. Mi informiĝis, ke la anglaj bankieroj onidire estas pretaj fari kompromison kun li.

— Kaj ĉu la murdoj, koncernaj la aferon? — demandis Mackenzie.

— Tiuj estas la hipotezo de sinjoro ĉefinspektoro Connor — diris la vicĉefkapitano iom malamike. — Kiujn mi rifuzis. Iun ĉefakciulon, nomatan Hoffer, oni trovis mortpikitan antaŭ la klubo de la kompano Afrika Mahagono. Iu vundis lin per stranga, mallarĝa ponardo. Laŭ sinjoro ĉefinspektoro Connor, tiu spuro kondukos nin al Sinza.

— Mi opinias lian supozon tre verŝajna — diris Mackenzie. — Ĉu vi scias ion pri la antaŭvivo de Hoffer?

— Mi ankoraŭ ne pensis okupiĝi pri tio — respondis la vicĉefkapitano.

— Laŭ la ordono de sinjoro ĉefinspektoro Connor — interrompis inspektoro Scribe — mi petis informojn de la viena polico pri Hoffer, kiu naskiĝis en Aŭstrio, kie

oni tre bone konas lin el tiuj tempoj, kiam li ankoraŭ ne estis ĉefbankiero. Plurfoje li estis kondamnita pro tompludo de kartoj, lastfoje en Francio. Antaŭ dek jaroj li plenumis sian punon, poste li dungiĝis al la legio, kaj antaŭ ok jaroj li aperis en Londono, kiel bonhava homo. Hoffer estas fondinto de la kompanio Afrika Mahagono.

— Ŝajnas, ke estos ĝojo kunlabori kun sinjoro Connor. — diris la kapitano. — Ĉu Hoffer havis heredantojn?

Lia filo anonciĝis el Vieno. Bedaŭrinde, li apenaŭ heredis ion, la posedaĵo de lia patro valorus milionojn, sed dum Sinza vivas, ĝia valoro estas preskaŭ nenio. Eĉ, lastatempe la milionojn profitanta, neekspluatata arbaro bezonis pli novajn investojn fare de la ĉefakciuloj. Pro indulgo, iu ĉefakciulo aĉetis, relative malaltpreze la senvalorajn akciojn de la filo de Ernst Hoffer, por la konzerno „Majoritato”. Eĉ hodiaŭ matene oni elakvigis kadavron el Tamizo, kun vundo simila al tiu de Hoffer. Ni ankoraŭ ne povis identigi lin. Ĝis ne klariĝos tio, kompreneble, mi ne aprobos la enterigon de la mortinto. La saman, strangan pikvundon havas tiu kadavro, kian ni trovis ĉe la murdita Hoffer.

Mackenzie ekstaris.

— Mi ricevis tre valorajn informojn de vi, dankon, sinjoroj. Mi esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos likvidi la friponon.

— Connor esploras ankoraŭ tre interesan kaj malklaran aferon, kio, laŭ li, havas rilaton al niaj problemoj. Vivas en Londono tre honesta, estimata instruisto, kiu dum sia junaĝo servis en la legio kiel politika rifuĝinto. Ĉiu spuro kondukas iel al legiano. La profesoro estas tre riĉa kaj ĉefdirektoro de la kompanio Afrika Mahagono. Lia maljuna lakeo turnis sin al ni, plie nur per peto, ol per denunco. Lian mastron supozeble ĉantaĝis iu per minacaj leteroj. Li montris eĉ tian leteron al ni. Ĝia subskribinto estis „Horn”. Ni informiĝis diskrete, sed la instruisto diris tion, ke la tuto estas nura fantasmagorio de la lakeo, tiel kompreneble, ĉar denunco ne okazis, estas malfacile agi en la afero. Connor atribuas specialan gravecon al tiu versio.

— Ankoraŭfoje mi dankas vin — diris Mackenzie levinte sian ĉapelon.

Kiam la kapitano foriris, la vicĉefkapitano senindulge turnis sin al Connor.

— Mi ne povis informi vin pli frue, tial mi nur nun diras, ke vi konatiĝis kun la plej eminenta detektivo de Anglio.

— Mi scias tion — li respondis. — Mi ĝojas, ke fine troviĝas unu homo en la servo de la londona polico, de kiu ni povas lerni ion. — Li ĝentile salutis kaj foriris.

D U A  Ĉ A P I T R O

La tria

I

Sur la pordo de la instruisto grincante falis la ŝtalaj rigliloj, poste li paŝis el sia dormoĉambro. Liaj okuloj moviĝis kun suspektema malfido tien-reen sur la koridoro, dume li spasme premegis la revolveron en sia poŝo, poste li ekiris al la manĝejo. Lothar preskaŭ kadukiĝis en la lastaj jaroj. Lia kapo kalviĝis, nur kelkaj malfortaj haroj hirtis ĉirkaŭ lia tonsuro, liaj manoj tremetis, li nervoze turniĝis, aŭdinte la plej malgrandan bruon.

— Bonan matenon — salutis lin Lermontov. — Mi vidas, ke nek hodiaŭ vi dormis bone.

— Mi ne povas… Ĉu vi estas kontenta? Ĉu oni regalas vin per ĉio? — li demandis Lermontov-on.

— Mi ĵuras, ke mi neniam havis pli afablan gastiganton.

— Ĉu mia filino jam estas malsupre? — demandis Lothar, kiam li provis trude manĝi iom da kafo kaj kuko.

— Mi ne vidis ŝin. Eble ŝi ankoraŭ dormas aŭ ne estas hejme.

La maljunulo ekbruligis cigaredon kun trementaj manoj.

— Mi denove ricevis leteron — li diris al si mem.

— Montru ĝin!

Lothar transdonis al Lermontov leteron, skribitan sur liniitan paperon. „Kie vi trovis tiun ĉi leteron, tie vi trovos iam ankaŭ mian bajoneton. Kiel vi vidas, mi povas penetri en vian domon. Se mi vidos, ke vi suferis sufiĉe pro mortotimo, tiam mi venos fari finkalkulon. Verŝajne post nelonga tempo. Povas okazi, ke anticipe mi ankoraŭ „forsendos” iun antaŭ vi. Vi meritas rigardi la ekzekuton de la aliaj, antaŭ ol vi mortos. „Horn”.

— La letero kuŝis en la banĉambro. Sur la lavabo. Ankaŭ li povintus esti tie, se li metis la leteron tien.

— Mi sincere diras al vi, ke mi ne vidas la situacion tiel nigra. Tiu knabo volas timigi vin, poste li kontentiĝos per altsuma ĉantaĝo. Ĉu vi estas certa pri tio, ke li skribas la leterojn? Ĉu ne eblas, ke iu konas vian historion, kaj tiu homo manipulas en la nomo de la iama legiano?

— Stultaĵo… Mi instruis la knabon dum monatoj skribi france.. Mi konas ĉiujn liajn literojn. Ne kredu, ke la timo estas la plej terura. La konscienco! Verŝajne tiu homo freneziĝis pro tio, kio okazis al li. Kaj li fariĝis la diablo de venĝemo… Kaj… kaj li ne povas fari tian teruran aferon, ke tio estus maljusta. Tia fiaĵo, tia malhumanaĵo okazis al li…. Kaj ĝuste mi. Vi scias, ke tiu knabo portis ankaŭ mian fusilon sur la ŝultro apud la sia tra la dezerto… Kaj tiam mi estis… kiu el dorsdirekto per ŝtono… Vere mi estis freneza, kaj mi kuŝis poste dum monatoj inter vivo kaj morto… Sed tio ŝanĝas nenion, kio okazis…

— Vojaĝu en Usonon aŭ en Aŭstralion.

— Mi tial ne vojaĝis ĝis nun, ĉar mi kredis, ke mi povos paroli kun li. Mi donintus al li mian tutan havaĵon, ĉion. Kaj krome la entrepreno. Mi devas aranĝi ankaŭ tion. Mi pensas, ke mi transdonos mian parton, kaj se mi vivos ĝis tiam, eble mi havos forton forvojaĝi kun Herta. — Li levis la buŝtukon por viŝi siajn lipojn. Sub la tuko kuŝis letero: „Jam ne daŭros longe! Horn.”

— He! James! Rapide akvon. La sinjoro profesoro svenis.

II

Herta rigardis la alvokon, ĉar ŝi ne bone oientis sin en la urba policejo. Kompleza policano haste legis ŝian paperon kaj montris la direkton:

— Dua etaĝo, numero de la pordo sepdek unu. Trovitaj objektoj…

Sur la pordo estis skribite: „Konceptisto Redford.” Herta eniris.

— Bonan tagon! Ĉu vi estas sinjoro konceptisto Redford?

— Ne, mi estas ĉefinspektoro Connor.

— Mi ricevi alvokon por la hodiaŭa tago.

— Bonvolu sidiĝi. — Transpreninte la alvokon, Connor eksidis ĉe la stribotablo kaj atenteme rigardis ĝin. — Ĉu vi estas la filino de sinjoro instruisto Lothar?

— Jes. Mi estas Herta Lothar.

— Ĉu vi perdis retikulon?

— Ĉu retikulon? — Ŝi mediteme pensadis. — Mi devas rigardi tion hejme inter miaj objektoj. Iomete mi estas distrita.

„Ŝi havas sinregon” — konstatis Connor en si mem,dume li sonorigis. Envenis la suboficiro.

— Alportu tiun ĉi objekton, havanta la jenen numeron. — Li transdonis slipon al la suboficiro, poste li denove trunis sin al Herta. — Antaŭ tri tagoj, sur la placo Knightsbridge oni trovis retikulon, kaj estis en ĝi inateralie ankaŭ permesilo, valida je via nomo por direkti aŭtomobilon. Ĉu vi ne vizitis en la lastaj tagoj la ĉirkaŭaĵon de Knightsbridge?

— Mi ne memoras… Sed eblas. Ĉar mi ne scias, kie troviĝas tiu kvartalo.

— En la okcidenta urboparto. Sur iu flanko de la placo alatiĝas granda, flava konstruaĵo de la magistrato, vidalvide estas la malbonfama klubo Horned Owl. Ĉu vi jam eble aŭdis pri ĝi?

— Ne… Horned Owl… Mi ne konas tion.

La suboficiro revenis kun la retikulo kaj metis ĝin sur la tablon. La knabino etendis sian manon por preni ĝin, sed Connor ne donis tion al ŝi.

— Unue vi devas transpreni ĝin laŭ la inventaro.

— Mi pensas, ke tio estas superflua, sed se alimaniere ne eblas, nur bonvolu fari.

— Du banknotoj de kvin pundoj kaj dudek kvin ŝilingoj, ok pencoj… — komencis Connor denombri la enhavon de la retikulo.

— Ĉu vi permesas sinjoro ĉefinspketoro, ke mi ekfumu? Mi estas nervoza, se mi ne cigaredas.

— Jes, bonvolu. Acetono kaj ungolako. Aŭtomibilista permesilo, pudrujo, kombinita kun lipruĝo, ŝlosilo, spegulo, kunfaldebla, ora kombilo, naztuko kaj jen… ĉu tiuj estas perloj? Mi vidas tiel, ke ili servas kiel infana ludo, ĉu ne?

— Nomu tiujn, kiel vi volas, estas egale. Mi ŝatus rapide aranĝi la tuton, ĉar mi ankoraŭ havas okupitecon.

Li sciis nur tiom pri la etaj perloj, kiel ĝis nun. Ĉu li demandu ŝin pli kategorie? Ne. Ŝi estas kara, delikata virino, estus domaĝe trakti ŝin kiel suspektaton. Li transdonis la retikulon al ŝi.

— Bonvolu subskribi la atestilon pri la transpreno ĉi tie. Kaj mi esperas, ke en la futoro vi pli bone atentus pri via havaĵo, fraŭlino. Perdi tiel grandan retikulon sur la strato, eĉ sen tio, ke vi rimarkus ĝin, montras tre fortan distrecon.

— Mi estas eksterordinare distrita. Sed ankaŭ vi estas tio.

— Kiel vi komprenas tion?

— Mi ne povas imagi pli grandan distrecon, kiam la ĉefo de la kriminal divizo, iun matenon iras anstataŭ sia oficejo al la sekcio de la trovitaj objektoj, en la ĉambron de la konceptisto. Ĝis la revido…

Connor ridetante postrigardis ŝin. Estas sendube, ke la knabino iomete superis lin. La detektivo sentis, ke li povus persvadi la filinon de Lothar pri iom da sincereco, tiam li progresus en la afero.

III

— Ĉu tio do estas via firma decido? — demandis Rastignac. — Pripensu bone, eble vi forvojaĝus por unu jaro aŭ pli longan tempon. Se vi nun deziras transdoni viajn akciojn, kiam nia tuta riĉeco kuŝas morte, vi fakte ricevos apenaŭ iom da mono por ili. Sed se ni interkonsentus kun Sinza, ne kalkulante la helpon de la polico, ĝi estos netaksebla trezoro.

— Ne lacigu vin — diris Lothar. — Se mi ricevos tiom da mono por miaj akcioj, ke mi povos vojaĝi en Usonon kun mia filino, tiam mi estos kontenta. Mi ne bezonas tiun havaĵon, mi ne volas esti riĉa, mi instruos senpostene latinan lingvon. Dankon…

Li diris tion al sinjorino Rastignac. La okulfrape bela, araba virino verŝis nigran kafon.

— Ĉu vi ne timas? — demandis Lothar Rastignac-on. Tiu eklevis sian ŝultron.

— Mi ne konas timon. Kaj se mi staros vidalvide al tiu homo, eĉ tiam mi ne havos kaŭzon timi. Ni anoncos dum la kunsido de la plenuma komitato, ke vi transdonos viajn akciojn. Kiom da mono proponos la kompanio por vendi ilin, kaj bedaŭrinde, ĝi estos tre malata prezo, mi donos la duoblon de tiu sumo.

— Danon… — sinjorino Rastignac denove volis verŝi kafon, sed Lothar adiaŭis. Li retrorigadis ĉe ĉiu paŝo sur la strato. Ofte li opiniis ekvidi Horn-on inter la homoj. Tiam li haltis terurite kaj malfortiĝis tiel, ke li devis apogiĝi al la muro. La gastoj jam estis kune, kiam Lothar alvenis hejmen. Estis invitita lordo Lidnsay, la membro de la Ĉambro de Lordoj, kaj la prezidanto de la kompanio Afrika Mahagono. Antaŭ la ĝenerala kunsido la instruisto volis informi ankaŭ lin pri sia intenco. Pro lia honoro estis invitita Naladna Langhit, la riĉa, hinda poeto. Naladna estis la adoptita filo de maharaĝo en Ernasar, kiu estis malnova amiko de la instruisto. Ili kune skribis tre ampleksan lingvistikan verkon pri la filologiaj rilatoj de la barbaraj kaj latinaj popoloj. Naladna Langhi havis kontakton kun la plej altaj sociaj tavoloj de Londono. Krome ĉeestis Lermontov, la rusa, elmigrinta oficiro, kiun Lothar prezentis en la societo antaŭ nelonge. Li venis el Parizo al la instruisto, kiel gasto. Li estis ĉirakŭ kvindek jara, agrabla, bonhumora, iomete bohema ĝentilulo, kiun facile akceptis la londonaj societoj, ĉar li bonege ludis poloon, li estis sperta pri ĉevaloj, kaj spite al lia kronika alkoholismo, neniam videbliĝis, ke li estas ebria. Krome li vestis sin elegante kaj bele ludis fortepianon. La societo sidis en la malgranda salono, bonhumore. Lermontov interpretis valson de Chopin sur fortepiano, laŭ la stilo de diversaj komponistoj. Ĉirkaŭ la dekunua horo alvenis gasto, kiun lordo Lindsay invitis al Lothar: onidire tiu homo estis lia malnova amiko, emerita kapitano el la kolonia armeo, nomata Mackenzie. La kapitano montriĝis tre afabla individuo, li estis eminenta en la konversacio, sperta pri ĉio, ĉu temis pri hinda poezio aŭ pri la kurzo de akcioj de la kompanio Afrika Mahagono. Li vigle interesiĝis, kiam li aŭdis, ke Lothar volas eksiĝi el la kompanio.

— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro instruisto, sed tio estas facilanimeco.. Ĝuste nun, kiam tiuj altvaloregaj akcioj provizore stagnas malalte.

— Lothar pripensos sin — diris Lermontov. — Mi reanimos lin por ŝanĝi sian decidon — li diris kaj denove trinkis. Poste ili parolis pri malnovaj, hindaj, preĝtapiŝoj, kaj tiu temo tre interesis kapitanon Mackenzie.

— La sinjoro instruisto havas unu el la plej belaj preĝtapiŝoj, kiun vi povas vidi en Anglio — diris Naladna. Mackenzie petis la instruiston montri ĝin al li. Jes, jes, sed ĝi pendas sur la muro de mia dormoĉambro. Nu bone. La kapitano tre volonte rigardus ĝin, se la sinjoro instruisto estus tiel afabla… Triope ili iris al la dormoĉambro. Herta, Mackenzie kaj Lothar. Mackenzie miregis, kiam li ekvidis la krucferojn kaj la Wertheim-seruron sur la pordo.

— Ĉu vi timas rompŝtelistojn, sinjoro instruisto?

— J… jes… foje iu rompŝtelis ĉe mi… — Li malfermis la grandan, komplikan Wertheim-seruron, interne aŭdiĝis la klakado de la rigliloj, kaj la pordo malfermiĝis. Poste ili iris en la dormoĉambron. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, la instruisto falis sur seĝon, blanka kiel la muro, kaj li fiksrigardis la tablon kiel homo, minacata de apopleksio. En la ĉambro, fermita per Wertheim-seruro, kuŝis letero sur la lito. Herta apenaŭ povis subpremi sian ŝrikon. Mackenzie levis la leteron kaj rigardis ĝin. Sur la liniita papero estis skribite: „Vane vi ŝlosas vin! Nur tio estis sur ĝi.

— Se vi permesas, mi formetos ĝin — diris la kapitano aplombe, ŝovante la leteron en sian poŝon. — Ne timu sinjoro Lothar, tiu homo vere estas la diablo mem, sed ne tiel terura, kiel li montras sin. Li faris multe pli da eraroj ĝis nun, ol li povus evit sian faton.

IV

— Tadief malaperis, sinjoro — diris Scribe. Mi eksciis ne multon pri li. Li estis demoraliĝinta homo el altaj rondoj. Li bone parolis lingvojn, multe kartludis, laŭ kelkiuj li apartenis al tiuj ĉi hienoj. Aliaj diras, ke li ne kartludis trompe, sed ĉantaĝis, kaj li estis iu gvidanto de la bando Morgen. Oni ne scias pri lia amantino, lastfoje oni vidis lin kun Leporeto, kiun mi jam serĉas pli ol unu monato, sed vane. Du-tri foje li renkontiĝis kun elegante vestita, bela virino en la klubo Horned Owl, kie li ĝenerale restadis. Li malaperis antaŭ kvar semajnoj, de tiam oni nenie vidis lin. Nu, ankoraŭ ion! Laŭdire li servis en la legio.

— Hm… Tadief do malaperis proksimume tiam, kiam vi vidis lin kun la filino de la instruisto en la klubo Horned Owl. Ĉu eble li ĉantaĝis Herta-n per alta sumo pro io?

— Estas bone, Scribe. Se vi havas tempon, vizitu la registrejon de firmaoj, kaj informiĝu, kiuj estas la membroj de la direkcio de la kompanio „Majoritato”?

Mackenzie venis kun konsilisto Gallon.

— Kiel vi opinias pri tiu ĉi letero, Connor? Ĝi kuŝis sur la lito de instruisto Lothar, en lia dormoĉambro, fermita per duobla, kirasita pordo. — Li transdonis la leteron. Connor atenteme rigardis ĝin. Tre longe kaj ekzakte.

— Kiuj ĉeestis la vesperan feston, sinjoro kapitano?

— Ankaŭ mi demandis tion — diris konsilisto Gallon. — Sed nur prominentaj homoj estis tie. Lordo Lindsay, la membro de Ĉambro de Lordoj, Naldna, la popular, riĉa, hinda poeto, Lermontov, la iama adjutanto de arkiduko Nikolajeviĉ. — Connor aŭtomate notis ion sur paperon.

— Tiu Lermontov ne plaĉas al mi — deklaris Mackenzie.

— Nu… — diris la ĉefinspektoro kaj elprenis skribaĵon el la tirkesto. — Inspektoro Scribe kolektas jam de monatoj indikojn je mia ordono. Arkiduko Nikolajeviĉ ne havis adjutanton, nomatan Lermontov. Kvar oficiroj mortis dum la mondmilito, kiuj nomiĝis Lermontov. Ekssoldatiĝinta, cara oficiro vivas en Sofio, nomata Lermontov, li elmigris kiel kolonelo, kaj li estas la komandanto de la rusa, blanka milicio, depotanta en Bulgario. Alia oficiro, nomata Lermontov, ne vivas en eksterlando, kiel elmigrinto.

— La gasto de instruisto Lothar sendube ne estas tiu, kies nomon li uzas — diris Scribe.

— Vere estas ĝojo labori kun vi — kriis Mackenzie. — Nun ni jam havas ĉiun kaŭzon iom pridemandi tiun Lermontov-on. La uzo de falsa nomo sufiĉas aleskorti lin.

— Ankaŭ mi samopinias — diris Connor kaj sonorigis. Dume li turniĝis al Scribe. — Mi bezonus Leporeton, mi scias tiel, Scribe, ke vi estas sur lia spuro.

— Bedaŭrinde, senrezulte. Mi sukcesis trovi nek unu pecon el la objektoj, ŝtelitaj de la ĉefkuracisto.

— Kaptu Marlow-on. Vi trovos la ŝtelitajn objektojn ĉe li. Eble vi povos aleskorti ankaŭ Leporeton pere de li.

Envenis la konceptisto de la kriminala divizo, al kiu Connor sinorigis.

— Plenigu formularon, Dixon, por kaŝobservi personon, nomatan Lermontov, kiu restadas en la vilao de instruisto Lothar, strato Oxford, numero dekkvar. Oni devas lin aleskorti.

— Sed sinjoro inspektoro… — respondis la konceptisto embarasita, — se vi ne estus dirinta, ke ni ne interrompu la interkonsiliĝon, jam antaŭ dek minutoj mi estus raportinta, ke nokte iu murdis homon, nomatan Lermontov, en la vilao de instruisto Lothar.

T R I A   Ĉ A P I T R O

„Sinza bonvenigas la sinjorojn…”

I

Oni veturigis Lothar-on provizore en sanatorion ĉar li havis koratakon. Scribe notis la personajn indikojn de la servistoj en la halo, kie li kolektis ilin dum la inspektado de la okazejo. Konsilisto Gallon, Mackenzie kaj ĉefgrupestro Irwing estis en la gastoĉambro sur la unua etaĝo, kie ĉio estis ankoraŭ tiel, kiel en la momento de la malkovro de la murdo. Kelkaj detektivoj traserĉis la ĉirkaŭaĵon de la domo kaj la aliajn ĉambrojn.

La kadavro kuŝis apud la tablo sur la planko, kaj estis strange, ke li tenis libron en siaj rigidiĝintaj manoj. La renversita seĝo kuŝis transverse sur liaj kruroj, kie li verŝajne sidis dum la momento de la embuskmurdo. Cetere en la ĉambro estis ordo, la primetita lito ankoraŭ estis netuŝita, Lermontov verŝajne sidis apud tableto ĉe la balkona pordo antaŭ la enlitiĝo. Li legis poeman romanon Anjegin, en originala rusa lingvo.

— Nur tia homo povis mortigi lin, kiun Lermontov konis. Ĉar li sidis vidalvide al la pordo, la farinto ne povis nerimarkite enveni. Supozeble li havis ĉiutagan kontakton kun la koncernulo, ĉar li ne formetis eĉ la libron — konstatis Mackenzie. — Verŝajne la murdisto iris malantaŭ la viktimon dum parolado kaj mortigis lin per unu rapida piko. — Mackenzie genuiĝos apud la mortinto kaj rigaris la vundon. — La farinto ne estis forta homo, ĉar la bone direktita piko ne penetris tro profunden. Se ĝi ne trafintus lian koron, tio ne estus mortiga.

— Kaj denove tiu mallarĝa, stranga enir-aperturo. Ia tute mallarĝa ponardo… — diris Gallon.

— Se vi estus tiel longe servinta, sinjoro konsilisto, en la kolonioj, kiel mi, vi konus tiujn mallarĝajn vundojn — diris Mackenzie kun diskreta rideto. — Oni faris la vundon per tiu mallarĝa bajoneto, kion oni uzas en la franca legio. Mi miras, ke Connor, kiu estis oficiro en Sud-Afriko, ne rekonis tiujn karakterizajn vundojn.

— Vere li ne rekonis ilin — diris konsilisto Gallon, kaj li triumfe pensis pri tio, kiam li rakontos al Connor la konstaton de Mackenzie. Irwing serĉis fingrostampojn. Ĉar la murdisto kunportis la armilon, tiu provo promesis malmulte da sukceso. Gallon traserĉis la vestoŝrankon. Mackenzie rigardis la kofron de la murdito. Estis okulfrape, ke liaj vestoj, tolaĵoj estis tute novaj. Mackenzie subite ekkriis surprizite.

— Ĝi jam estas io! Jen rigardu! Li tenis en sia mano rustan, mallarĝan, francan bajoneton kun longa klingo. — Ĝi estas armilo simila al tiu, per kiu oni faris la murdon. Cetere troviĝas ankoraŭ kelkaj militistaj objektoj ĉi tie, kiuj evidentigas, ke ankaŭ tiu viktimo havis striktan rilaton al la franca fremdula legio. — Ili rigardis la strangan bajoneton kun intereso. — Tiuj rustaj makuloj facile povas esti de sango — diris Mackenzie. Eblas, ke ĝuste Lermontov mortigis iun dum la antaŭaj murdoj, la kompatindan Hoffer-on, aŭ tiun nekonatan viktimon, elakvigitan el Tamizo, kaj nun li mem mortis per simila morto. Mi opinias, ke estus bone pridemandi la personaron. Ĝis tiam Scribe venu ĉi tien. Li estas eminenta detektivo. Li zorgeme traserĉos ĉion, tre gravas, ke la ĉambro ne restu sen gardo eĉ por sekundo, kiam ni estos liverantaj tiujn objektojn al la policejo.

Mackenzie daŭrigis la priaŭskultadon, kaj Scribe iris supren al la okazejo de la murdo. La dika, pigramova homo flarante ĉirkaŭrigardis, kiel ia hundo. Poste li kliniĝis apud la kovro, profunden, tiel, ke lia vizaĝo preskaŭ tuŝis la plankon kaj zorgeme kolektis ion per siaj manoj.

Ili estis senvaloraj perletoj, similaj al tiuj, kiujn la infanoj kutimas surfadenigi dum ludado.

II

Ili sidis en la ĉambro de la vicĉefkapitano. La serio da nemalkovritaj murdoj nun jam komencis fariĝi iom ĝenaj al la polico. La ĵurnalistoj konjektis ion kaj alion, la bulvarda gazetaro avide kaptis la okazon skribi pri la afero, menciinte ian „Teruron de Londono”.

— Nun jam estas certe, ke la ŝlosilo de la solvo estas ĉe la ĉantaĝisto de Lothar. Kvankam maleblas ricevi indikojn de la legio, sed konsidere al terurajn krimojn, ili tamen donis tiom da informo, ke tiu soldato, nomata Horn, antaŭ dek jaroj dizertis el Fort Lamy, kaj poste li malaperis. Ĉu li havas interrilaton al Sinza, aŭ li estas soldulo de la ĉefrabisto, tio ankoraŭ ne estas certa, sed tio, ke li kaŝiĝas en Londono, estas sendube — eksplikis Mackenzie.

— Mi konsentas — diris Connor. — Kiu malkovris la murdon?

— La filino de Lothar — diris Scribe. — Ŝi estas mirinda virino. Herta estis la plej trankvila en la domo. Ŝi telefonis al la polico, ŝi liverigis sian patron en sanatorion, kaj dume ŝi ne forlasis la ĉambron de Lermontov, por ke la detektivoj trovu ĉion netuŝita, kiam ili alvenos.

— Ni proksimiĝus al la solvo — diris la vicĉefkapitano, — se ni povus identigi la viktimon, elakvigitan el Tamizo, kiu eĉ nun kuŝas en Morgue. Mi ankoraŭ ne aprobis enterigi lin.

— Ni devas identigi du mortintojn — diris Connor. — Ĉar ni scias nek tion, kiu estas Lermontov? Mi aŭdis, ke Scribe kaptis Leporeton.

— Jes, dank’ al Dio — diris la inspektoro. — Ĉar vi eksciis tiel mirinde, ke Marlow aĉetis la ŝtelitaĵon, mi faris razion ĉe la maljuna ricelisto, kaj preskaŭ ĉio troviĝis. Mi akiris informon de Marlow, ke la filino de la fripono estas en orfinejo, kaj mi kaptis lin tie, dimanĉe posttagmeze.

— Mi petas vin, bonvolu alkonduki tiun homon. Mi ŝatus ekscii ion de li. — Poste li turnis sin al Mackenzie. -Ĉu la servistoj vidis nenion suspektindan?

— Ne. La gastoj foriris ĉirkaŭ noktomeze — respondis la kapitano. — Poste nenio rimarkinda okazis, escepte, ke la fenestro de iu lavejo estis rompita. Verŝajne la murdisto engrimpis tie. Herta, kiu depost la minacaj leteroj kelkfoje ĉirkaŭiras en la vilao nokte, aŭrore, je la tria horo vidis lumon filtriĝi el la ĉambro de Lermontov. Ŝi surpriziĝis, kredante, ke eble la gasto malbonfartas; ŝi frapetis sur la pordo, sed kompreneble vane. Ŝi malkovris la murdon tiel.

— Ĉu la okazejo de la krimo ne interesis vin? — demandis la vicĉefkapitano de Connor.

— Vi ja konas min, sinjoro. La farinton mi serĉas nur en arkivejoj kaj en dosieroj.

La inspektoro revenis kun Leporeto. La modera, taktoplena interesiĝo fare de Scribe lasis turgorajn, kolorajn postsignojn sur la vizaĝo de Leporeto, kaj lia kravato tute flankenŝoviĝis.

— Nun Leporeto venos kun ni, Scribe, por persvadi lin pri iom da sincereco — diris Connor.

— Eble vi ne devus nun fordisipi vian atenton al malpligravaj aferoj — rimarkis la vicĉefkapitano, kiun nenio kolerigis pli bone, ol la flegmo de Connor, kiel li ne distingis pli kaj malpli gravajn aferojn.

— Mi senmanke plenumas la taskojn de mia divizo — diris Connor. — Rilate la murdon, mi pensas, ke Mackenzie sekvas bonan spuron. Tia homo faris la krimon, kiu povis surprizi la legantan Lermontov-on. Mi kontrolos la alibion de la gastoj.

— Tio jam okazis — diris Mackenzie. — Mi ne hontis interesiĝi eĉ pri lordo Lindsay. Li estis en sia lito je la duono post la noktomezo. La hinda poeto veturigis sin al la kafejo Margareta, li alvenis tien je la duono antaŭ la unua horo, kiam Lermontov ankoraŭ vivis, kaj li foriris per sia aŭtomobilo je la tria kaj duono, kiam Lermontov jam sendube mortis. Ankoraŭ ĉefdirektoro Rastignac kaj lia edzino ofte vizitis la domon, sed tiun tagon ankaŭ ili akceptis gastojn. D-ro Knapp, germana kuracisto, ilia hejmkurcisto, kartludis briĝon en sia klubo. Kiel vi vidas, nia pensmaniero koincidis, kaj laŭ mia kutimo, mi konsideras neniun absolute senkulpa. Se ni identigos la personon de Lermontov kaj tiun de la kadavro, elakvigita el Tamizo, kaj ni konstatos, ke la murdoj vere havas kunligon kun Sinza, tiam ni ne laboris vane. Ĉu vi, Scribe, trovis nenion raportindan?

— Nenion konsiderindan. Apud la kofro de la murdito, krome en la kofro mi trovis etajn perlojn, similaj al infanludilo. — Li transdonis ilin. Atenteme rigardinte, Mackenzie etendis tiujn al Connor.

— Ĉu vi komprenas tion?

La ĉefinspektoro longe rigardadis la perletojn.

— Mi ne komprenas, por kio ili servas — li diris fine, eklevinte sian ŝultron kaj enpoŝigis tiujn.

III

— La alibio de la hindo ne plaĉas al mi, Scribe. Ĉirkaŭrigardu bone en la kafejo Margareta — diris Connor.

— Ĉu vi pensas, sinjoro, ke tiu riĉega, eleganta, hida sinjoro povas estis suspektata? — demandis Scribe, tirante la mankatenon de Leporeto pli strikta. La aŭtomobilo iris sur flankstratoj por pli rapide atingi la celon.

— Ĉu la hindo estas riĉa, ni scias tion nur el lia vivmaniero. Liaj ĉekoj validas en la okcidetna-hina banko, sed lia enmetaĵo estas nur tri mil pundoj. Tio ne estas malmulta, sed ĝi ne pruvas tion, ke ni opiniu lin riĉega en Londono. Cetere, kiel vi pensas, Scribe, pri tiu hindo, kiu deklaras sin eksterordinare religiema, sed dum la tago de la apoteoziĝo de Budho, li vizitas la teatron Drury Lane, sed dum la mohametanaj festoj Ramadano li hazarde ekskursas al Parizo por unu tago, sed li estas registrita inter la pasaĝeroj de neniu flug- aŭ ŝipkompanio? Ŝajnas tiel, kvazaŭ nia hindo estus mohametano. Lia hoka nazo memorigas pri dravida-o. Mi vidis tiun karakterizan profilon ĉe la judo-arabaj kananita-oj, miksiĝintaj kun la konkerintaj almoravi-oj. Kaj se mohametana arabo provas sin montri, kiel budhista hinda poeto, kiu per sia tri mil punda bankenmetaĵo ŝatus kredigi, ke li estas maharaĝo, tiam mi devas scii, kiu vidis lin en la kafejo, kie staris lia aŭtomobilo tri horojn dum la faro de la murdo? Ni alvenis.

Ili estis antaŭ la jurmedicina instituo.

— Senkatenigu Leporeton, sed tenu lin forte — diris Connor. — Nun mi kondukis vin ĉi tien ne pro la rabo, vi, rompŝtelisto! Mi interkonatigos vin kun mortinta sinjoro, kaj mi ŝatus scii, ĉu vi jam vidis lin ie, antaŭ lia fridigo per glacio? Ne paliĝadu, kanajlo, sed alkutimiĝu al la penso, ke post via pendumo, sciavidaj junuloj studos viajn organajn anomaliojn… Se vi kuraĝos sveni, mi rompos viajn ostojn, kial vi tremas? Ili estas nur sendanĝeraj kadavroj, elakvigitaj el la rivero. Jen prenu, ekfumu cigaredon, vi, nervoza, olda fraŭlino. Kien oni portis tiun kadavron, Scribe? Nek mi mem vidis ĝin, kaj ankaŭ Leporeto ŝatus rigardi la surterajn restaĵojn de la amiko de instruisto Lothar.

Ili alvenis en malpli grandan ĉambron, kie kvadratformaj, ladaj pordetoj estis en la muro. Scribe malfermis iun kaj mansvingis al la suboficiro, kiu eltiris lignotabulon, similan al brankardo el la malluma aperturo. La murdita Lermontov kuŝis sur ĝi. Leporeto konsternite ekkriis.

— Tadief! Je mia Dio, Tadief!

— Mi konjektis — diris la ĉefinspektoro.

Antaŭ ol ili denove estus atingintaj la pordon, Connor kaptis Leporeton je la brako, kaj li transdonis al Scribe fotoaparaton Kodak kun la apartenanta megnezia lumigilo.

— Mi gardos tiun porkon. Bonvolu, Scribe, reiri kaj fari foton pri la mortinto.

Post dek minutoj Scribe denove estis malsupre ĉe la enirejo, sed li trovis Connor-on sola.

— Imagu, tiu fripono ŝiris sin el miaj manoj kaj forkuris. Li malaperis dum momento.

Scribe rigardis profunde en la okulojn de sia superulo, li malgaje kapbalancis kaj glutis. Poste ili denove sidis en la polican aŭtomobilon.

IV

„Ibrahim ben Sinza invitas vin en la klubon Colonial, strato Hill, numero 9, duonetaĝo pordonumero 4, kie li deziras aŭskulti la negoc-proponojn de la interesatoj.”

— Mi ĝojas pro tio — diris la vicĉefkapitano, — mi timis, ke la city-anoj interkonsentos kun Sinza malantaŭ la dorso de la polico.

— Tio estis ilia intenco — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Mi sukcesis akiri la invitilon tiel, ke mi ankoraŭ ĝustatempe sendis tute ne suspektindan interesaton inter la verajn finaculojn. Tiu tre altranga, angla aristokrato entreprenis eniĝi inter la bankierojn, de kiuj Sinza esperas la imposton. Cetere ni povintus akiri tiun invitilon de neniu.

— Ni surprizos tiun renkontiĝon — diris ambicioplene la vicĉefkapitano.

— Kiel vi opinias, Connor?

— Kompreneble ni devas surprizi ilin — li respondis. — Sed ni ne anticipu la okazaĵojn kun tro granda optimismo. Eblas, ke Sinza sendos sian iun homon anstataŭ si por pritrakti. Ĉar neniu scias, efektive kiel aspektas tiu homo.

— Ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie konsente. — Nek ni mem scias, kiu estas Sinza. Povas okazi, ke en tiu situacio blankhaŭta bandito uzas tiun nomon jam delonge. Sed se Sinza mem estas tiu homo, li certe ne fidas la diskretecon de la benkieroj tiom, ke li ne kalkulu je surprizatako.

— Mi pensas tiel, ke estus plej bone, se sinjoro kapitano kun ĉefinspektoro Connor direktus tiun grandiozan razion — diris la vicĉefkapitano. — Antaŭ ĉio ni bezonas la precizan projekton de la domo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

— Jen ĝi estas — diris Connor kaj Mackenzie samtempe. Ili ambaŭ ekridetis. Du projektoj kuŝis sur la tablo de la vicĉefkapitano.

— La domo ne havas privatajn loĝejojn. Sur iu etaĝo estas kontoro, sur la alia modsalono de Kingsbow. Sur la duonetaĝo troviĝas du malplenaj loĝejoj, kaj en la tria estas la enigma klubo Colonial, konsistanta el unu ĉambro. Ĝia korta fenestro malfermiĝas al la artista enirejo de la teatro Diana, la alia al la strato Holl. Sub la fenestro estas vendejo de horloĝisto, krome nur la malgranda kafejo Margareta kun ĝiaj kvar montrofenestroj — klarigis Mackenzie. — Se nur ne ekzistas alia sekreta elirejo, kion mi pensas neebla, tiam ne povos fuĝi tiu homo, kiu traktos kun la komisitoj de la sud-afrikaj akciuloj.

— Unuavice la sinjoro konilisto ĉirkaŭos la tutan blokdomon kun tri taĉmentoj da policistoj — diris Connor. — Irwing kun sia trupo povus stari ĉe la artista enirejo kaj sub la korta fenestro, kelkaj detektivoj okupus la koridoron de la ŝtuparejo, kondukanta al la pordo. Scribe kaj mi gardus la stratajn fenestrojn, kaj vi Mackenzie, se ankaŭ vi bontrovos, vi provus penetri en la renkontiĝejon.

— All right.

K V A R A   Ĉ A P I T R O

En la teatro Diana oni prezentas malbonan teatraĵon

I

— Bonvolu sidiĝi, fraŭlino. Nun ni parolas ne en la divizo de trovitaj objektoj. Eble ĉi tie ni pli bone komprenos unu la alian — diris Connor, — kaj vi tute ne devas demandi, cigaredu trankvile, kiom vi volas.

— Danon — diris Herta, kaj ŝi tuj ekfumis.

— Se vi sekretigos ion ajn antaŭ ni, pri kio vi scias, ĝi estas akvo al la muelilo de la plej granda fripono de Eŭropo. — Ili ne forprenis la rigardon de sur la vizaĝo de unu la alia. Interne ili ambaŭ sciis, ke depost la unua renkontiĝo, ili surpizige multe okupiĝas unu pri la alia en siaj pensoj.

— Kion eble mi sekretigos antaŭ vi, sinjoro ĉefinspektoro, laŭ mi, ĝi ne havas pli gravan signifon, ol tio, kio koncernas la privatajn aferojn de familio.

— Vi studis en universitato, Herta, ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel? Vi eksterordinare talente okupiĝas pri kuraca kemio, kaj vi certe scias, ke kemia kombinaĵo havas simptomojn, kiuj signifas nenion por laikulo, kaj el tiuj samaj simptomoj vi povas konkludi eble la plej gravajn aferojn. Mi komprenas ĝin tiel, ke rilate kriminalajn aferojn, por mi estas gravega tia cirkonstanco, kion vi eble opinias sensignifa.

— Mi povas diri nenion.

— Ĉu vi povus klarigi, kiel fariĝis la demoraliĝinta Tadief monduma Lermontov. Kial vi lasis senvorte, ke iu forrabi vian retikulon?

Herta ekscitite mordetis al si la lipojn.

— Ĉio ĉi rilatas tian familian aferon…

— Kiujn, se vi tiel persiste sekretigas, tiam iu estinta militista kamarado mortigos vian patron. Kiam Connor vidis, ke la knabino plorante kliniĝas super la skribotablon, li iris post ŝin kaj metis sian manon sur la ŝultron de Herta. Mi promesas al vi, ke mi oficiale nur tion konsideros el viaj informoj, kion vi ne deziras sekretigi.

— Eble… eble iam mi rakontos ĉion… sed nun ne — diris Herta.

— Tiel vi povos implikiĝi en malagrablan situacion.

— Tio ne interesas min. Cetere vi ne rajtas alvoki min ĉi tien, kaj fari demandojn!

— Ĉu vi pensas? — diris Connor trankvile. — Ĉu vi opinias, ke mi ne rajtas demandi vin, kiel polica ĉefinspektoro, kial vi estis en la ĉambro de Lermontov dum la nokto de la murdo, kion vi serĉis en la valizon de la viktimo?

Herta forte ekprenis la apogilon de la seĝo. Poste ŝi rezolute diris:

— Demandu tion, kaj arestu min!

— Estu trankvila — diris la detektivo kun firma mildeco. — Kiam mi demandos tion, vi estos arestita.

II

En la kunsido prezidis Lindsay. Ĉeestis ankaŭ Lothar, afliktita, anime rompita, Rastignac kun sia bela, araba edzino, sinjorino baronino Wandenegg, kiu kaj sia edzo havis la kvinonon de la akcioj, nun ŝi partoprenis la kunvenon, ĉar la barono estis en Sud-Afriko. Krome kvar- kvin malpli gravaj akciuloj sidis en la ĉambro, la advokato kaj la afergvidanta direktoro de la enetrepreno.

— …Mi abdikas mian direktorecon, kaj mi volonte disponigus miajn akciojn al la kompanio — finis Lothar sian mallongan parolon.

— Mi tre domaĝus tion, rilate la nunajn kurzojn — diris lordo Lindsay, — sed ni ne povas aĉeti tiujn por pli alta prezo.

— Mi decidis — ekstaris Rastignac, — ke mi pagos al mia amiko Lothar la duoblon de tiu sumo, kiun la kompanio proponos. — Multaj el ili aplaŭdis.

— Post la fino de la pritraktotaj temoj, ni denove parolos pri la propono de sinjoro instruisto. Ĝis tiam sinjoro afergvidanta direktoro povas kalkuli la valoron de la akcioj. Laŭ la reguloj mi anoncas, ke barono ĉefdirektoro Waldenegg, en sia propra kaj en la nomo de sia altestimata edzina mosto, vendis la siajn akciojn al la konserno „Majoritato”. — Fariĝis ekscitita murmuro.

La baronino, kiu estis aĝa, sed eĉ nun tre bela virino, surprizite leviĝis de sur sia seĝo.

— Tio estas eraro… — ŝi diris embarasite.

— Jen estas la kontrakto pri la vendo, kun regula, notaria rajtigo, kiun vi faris por via edzo.Ĉu tio ne estas la subskribo de via sinjorina moŝto? — demandis Lindsay, metinte la dokumenton antaŭ ŝin.

La baronino atenteme rigardis ĝin, dum momento ŝajnis, ke la virino svenos, poste ŝi tamen regis sin.

— Jes… jes… ĝi estas mia subskribo — ŝi diris kaj poste rapide foriris. Estiĝis granda silento. Neniu komprenis la okazaĵon. Neatendite la advokato leviĝis por paroli.

— Antaŭ ol daŭrigi la pritraktadon, mi devas laŭtlegi la plej novan edikton de la financa ministro, kion mi ĵus ricevis de mia sekretario. Laŭ la edikto, ĝis plua ordono neniujn sud-afrikajn akciojn oni notos en la burso, estas malpermesate vendi kaj aĉeti ilin, ĉar ekde la hodiaŭa tago, ĝis la nuligo de la edikto, tiuj aĉetkontraktoj ne validas. Tiel, bedaŭrinde, nek la Kompanio Afrika Mahagono kaj nek sinjoro Rastignac povas aĉeti la akciojn de ĉefdirektoro Lothar.

— Tiu edikto faras malreala ĉiun pluan decidon de la kunsido, mi do fermas ĝin — diris Lindsay. — Ĉu iu havas kontraŭopinion?… Ĝis la revido.

La partoprenantoj de la kunsido ekscitite diskutis la okazaĵojn.

…Baronino Waldenegg eĉ tiun tagon iris al la polico kaj denuncis sian edzon, pro insida trompo, kiu cetere estis en Sud-Afriko.

III

— Miaj homoj okupis la difinitajn lokojn — raportis Scribe.

— Estas bone, Scribe — diris Connor. — Venu kun mi. Kiel vi opinius, se ni sidus en la kafejon Margareta por trinki po unu glason da viskio? La vetero fariĝas ĉiam pli varma.

— Pardonu sinjoro — diris la inspektoro timiĝinte. — Vi entreprenis posteni kun mi ĉe la fenestro, tiuokaze, se la bandito provus fuĝi tie.

— Mi fajfas pri tio! Se tiu fripono volas renkontiĝi kun mi, li venu en la kafejon. Antaŭen, Scribe, hodiaŭ vi estos mia gasto.

Scribe estis indignita ĝis la fundo de sia animo pri tiu preterlaso de la devoj, sed li ne povis kontraŭdiri al Connor. Li estus same sekvinta lin, se lia ĉefo invitus lin en la fondon de Tamizo por partopreni koktel-partion. Apenaŭ ili sidis kelkajn minutojn, Herta paŝis al ili.

— Ĉu mi ĝenas vin? — ŝi demandis de Connor.

— Mi ĉiam ĝojas vidi vin — diris la ĉefinspektoro sincere.

— Mi vidis, ke vi ĵus alvenis… Eĉ tion mi scias, kial vi venis. Kaj surprizas min, ke vi trankvile sidas en la kafejo.

— Ankaŭ min — diris Scribe.

— Kompreneble — ekparolis Connor, kiam li iom diluis sian viskion — ankaŭ sinjoro instruisto ricevis invitilon.

— Jes. Sed li ne venos… Sinjoro Connor, mi devas informi vin, ke nia amiko, kiu estis oficiro en la kolonia armeo, asertas, ke antaŭ dek jaroj franca legiano, nomata Horn, mortigis Sinza-on.

– Ĉu vere? — demandis la ĉefinspektoro indiferente.

— Mi opinias, ke tiu legiano nun ludas la rolon de Sinza! Sinjoro Connor, ĉu vi e povus kapti tiun kanajlon? Oni ja rakontas miraklajn historiojn pri vi.

— Kial interesas vin Sinza? — demandis Connor. — Vian patron ja ne tiu rabisto minacas. Aŭ jes? Mi vidas tiel, Scribe, ke vi dietas. Jen estas via glaso, kaj vi ne trinkas.

— Mi scias, kial vi kondutas tiel flegme, ĉar vi volas puni min, ĉar mi ne estas sincera al vi. Ne misjuĝu min. Ekde nia unua renkontiĝo, mi esperas helpon nur de vi.

— Tiam kial vi ne rakontas ĉion sincere?

— Estas neeble — diris la knabino, luktante kun plorĝemo. — Ne demandu… Neeblas.

Connor ekkompatis ŝin kaj karesis la kapon de la fraŭlino, faligitan sur la tablon:

— Fidu min, Herta. Mi estas proksime al la fino de la afero.

— Sed kial vi sidas ĉi tie? Kial vi ne provas kapti tiun kanajlon!

— Mi povas diri nur tion, ke fidu min. Mi ŝatus nenion pli bone, ol savi vin de viaj suferoj. — La knabino varme premis lian manon kaj longe rigardis en la trankvilajn, seriozajn okulojn de Connor.

— Ankaŭ mi opinias tiel, ke ni ne postenas sur la ĝusta loko — diris Scribe.

— Ĉu vi serioze pensas tion? — demandis Connor kun sincera interesiĝo. — Mi atendas ne multe da rezulto de la hodiaŭa tago. Cetere, antaŭnelonge mi menciis al vi, ke tiu ĉi kafejo meritas iom da atento. Eĉ hieraŭ mi estis ĉi tie. Anticipe mi rigardis la programon de la teatro Diana. Ĝi estis terure enua teatraĵo kaj jam la okdekan fojon prezentita. Ĉu tio ne estas interesa? Post la prezentadon mi venis ĉi tien por trinki glason da viskio. Tiu ĉi kafejo efektive estas la bufedo de la teatro. Mi volis rigardi tiun loĝion, kie nia hida amiko sidis dum tiu nokto. Ĝi troviĝas tie vidalvide, numero kvar. Mi prefere okupiĝas pri tiu afero, ol pri la aresto de Sinza.

— Sed kial vi devis hodiaŭ denove veni ĉi tien? — demandis Scribe.

— Ĉar la viskio estis bonega, Scribe. Trankvile gustumu ĝin. La teatraĵo estis malbona, sed la viskio bona.

IV

La ok ĉefakciuloj estis kune, Ili silentis, atendis la bandestron de la rabistoj ekscitite. Eĉ unu vorton ili ne parolis unu kun la alia. Precize je la oka horo malfermiĝis la pordo, kondukanta el la direkto de la antaŭĉambro, verŝajne, kie la bandito kaŝiĝis, kaj je ĉies miro aperis arabo kun vualita vizaĝo. En nacia kostumo: tubano, burnuso, blanka, tola vestaĵo. Aŭdiĝis obtuza, subpremita voĉo:

— La pritraktado povas daŭri nur minuton. Mi volis peti unu kaj duon milionojn. Sed iu el vi infromis la policon. Tial ultimate mi sciigas al vi, ke mi postulas du milionojn pundojn, kiun vi povas baloti dum dudek kvar horoj. Se ne, tiam komenciĝos tia serio de katastrofoj en Sud-Afriko, kio superos la ĝis nunajn. — La basko de la burnuso disiĝis, kaj du ŝargitaj revolveroj direktiĝis al la societo: Vi povas foriri!

…En tiu momento eksplodis paniko! La pordo de la antaŭĉambro ŝirmalfermiĝis kun granda bruo, kaj la arabo pafis dufoje al la penetrantaj policistoj. Ŝriko de viro… la lampo falis kun bruego… Flugsaltinte tra la fenestro de la interetaĝo, Sinza kuris al la artista enirejo de la teatro, troviĝanta en la kontraŭa flanko de la korto. Mackenzie atendis lin tie, sed la detektivo staris senpere sub la fenestro, kaj tiel super lia kapo la fuĝanta, burnusa homo atingis la artistan enirejon. Sed la pafo de la kapitano trafis lin, dum dekono da minuto li ŝanceliĝis, poste li tamen saltis tra la ferpordo, kondukant al la scenejo tra la koridoro. Ĉie sonis fajfiloj de la policistoj. La policanoj penetris en la teatron samtempe el la spektejo, tra la flankaj pordoj, el la direkto de la scenejo. Burnusa homo ne povis fuĝis ĉi tie…

Sed tiam okazis ridinda surprizo. La scenejo, la koridoro estis plena de burnusaj homoj. Okdek statistoj, vestitaj per araba kostumo kaj turbano rolis en la revuo „La nokto de la Kalifo”. La pafado kaŭzis panikon, ŝrikadon, svarmegadon, kaj ĉie estas burnusaj araboj, nekalkuleble multaj homoj, ŝminkitaj brunaj, kuradis tien kaj reen. La policistoj batfaligis, katenis kaj arestis kvardek sovaĝaspektajn arabojn dum kvin minutoj. Neniu rajtis forlasi la teatron. Oni kontrolis ĉiun. La rezulto ŝajnis preskaŭ senespera. La rabisto same povis esti ŝminkita blankulo, kiel iu ajn statisto. Hazarde inter la statistoj troviĝis ok veraj araboj, malriĉaj universitataj studentoj.

La bruo de la pafado kaj kriado elvenigis ĉiun el la kafejo Margareta, nur Connor miksis sian viskion trankvile. Scribe moviĝadis tiel, kvazaŭ li sidus sur formikejo, kaj Herta premis naztukon al sia buŝo. La rumoro ne volis ĉesi. Konsilisto Gallon rigardis en la bufedon:

— Connor! Ĉu vi sidas ĉi tie?

— Ĉu eble okazis io en mia posteno? Mi povus fari nenion, starante sub la strata fenestro.

La vicĉefkapitano rezigne ordonis ĉesigi la kordonon. Oni ne povas teni tiom da homoj en nervospasmo dum horoj. Alvenis Mackenzie spiregante. Li vundiĝis en la tumulto, kaj li bandaĝis sian brakon per naztuko, tirante la nodon per siaj dentoj.

— Trinku viskion, sinjoro kapitano, en la kafejo Margareta — diris Gallon kun iom da sarkasmo. — Ankaŭ Connor faras tion. — Ĝi estas minimume impertinenteco — ekkriis la vicĉefkapitano.

La tri homoj eniris en la kafejon Margareta.

— Mi jam atendis vin! — diris Connor. — Permesu, ke mi arestu la farinton.

Dirante tion, li jam staris ĉe la kurteno de la loĝio, numero kvar. Nun li elprenis sian revolveron kaj fortiris la kurtenon.

— Mi prezentas al vi la reĝisoron de la hodiaŭa, teatra vespero, kiu, laŭ sia krom-profesio, estas la murdisto de Lermontov. Ne moviĝu, Naladna, ĉar mi kunportas pistolon ne pro ŝerco.

La hinda poeto sidis en la loĝio, kaj ankaŭ la arabaj vestoj troviĝis apud li, haste deĵetitaj. Li bandaĝis sian vunditan ŝultron.

— Ek, Scribe, katenu lin. Mi ja diris al vi, ke hieraŭ mi vidis tiun malbonan teatraĵon kaj tiun lerte faritan loĝion. Formovebla lignotabulo estas ĉe la malantaŭa muro, tra kiu oni povas iri sur la koridoron de la loĝioj. Li eliris ĉi tie, tra la teatro por mortigi Lermontov-on. Dume lia aŭtomobilo atendis ekstere tri horojn, kiel fidinda alibio. Reveninte tra la teatro, li denove sidis en la loĝion, li pagis kaj hejmeniris. Ĉu vi trovis ion, Mackenzie?

Ĉar dume la kapitano traserĉis la poŝojn de Naladna.

— Unu grandan, aŭtomatan kaj du malgrandajn, ripetpafajn pistolojn. Mi elkore gratulas vin, Connor!

— Ankaŭ mi — diris la vicĉefkapitano kun acida mieno.

K V I N A   Ĉ A P I T R O

La morto de reĝo Lear

I

Ĉefkonsilisto Bodley finis la protokolon:

— Do la edzo de via sinjorina moŝto vendis la akciojn ne laŭ falsaj dokumentoj, sed posedinte vian regulan rajtigilon fare de la notario, kion li petis de vi por aranĝi alian aferon.

— Okazis tiel — diris baronino Waldenegg. — Li pasigas la plej grandan parton de la jaro en Sud-Afriko, kaj li skribis, ke mi sendu rajtigilon, ĉar li volas pruntepreni monon por fari avantaĝan aĉeton de nemoveblaĵo, kion garantius niaj akcioj.

— Via sinjorina moŝto certe scias, ke tiu letero nepre estos bezonata, se ni volas pruvi la trompon. Bonvolu subskribi la protokolon kaj sendi la leteron al ni — finis la interparolon Bodley.

— Eĉ hodiaŭ mi transdonos la leteron al vi — diris la baronino. — Mi havas gravan suspekton rilate ankaŭ la kunkupantojn, sed nur tiam mi donos informon pri tio, se mi konatiĝos kun la ĉefakciuloj de la konzerno „Majoritato”.

Kiam la baronino foriris, Bodley rapidis al la vicĉefkapitano. Li ankoraŭ sciis nenion pri la okazintaĵoj. Li trovis preskaŭ militan staton ĉe lia superulo. Ok-dek homoj svarmis, diskutis, la brako de Mackenzie estis bandaĝita, Scribe klarigis polvokovrita, en ŝirita vestaĵo.

— Kio okazis? — demandis Bodley.

— La kanajlo estis en niaj manoj, katenite. Kaj li liberiĝis preskaŭ apud la asistado de la tuta policistaro! — kriis la vicĉefkapitano. — Estas senekzemple!

— Ĝi estas katastrofo, sinjoro — diris Scribe plorinde. — La polica aŭtomobilo kuris al pavimŝtonoj kun plena rapideco ĉe la strato Tottenham Court, kie oni rekonstruas la ŝoseon. Tie ĉirkaŭ dekkvin homoj, kvazaŭ ili estus pavimistoj, ŝajne volis helpi nin, kiam ankoraŭ du grandaj kamionoj glitis lerte tien, kaj en tiu konfuzo ili batfaligis kelkajn policistojn, tiel liberiginte la friponon. Ni preskaŭ ĉiuj vundiĝis jam ĉe la karambolo.

— Kaj ĉu la ŝoforo? — demandis Gallon.

— Tiu estis lia homo — diris Connor, kiu ĵus envenis. — La ŝoforon de la polico, nomatan O’brien, iu pikis je la ventro jam anticipe en la ŝtuparejo. Li estas en hospitalo. Kanajlo sidis anstataŭ li al la direktilrado en policista uniformo.

— Neniu estas kulpa — diris Mackenzie, — ĉio estis elpensita kun genia antaŭvido. Tiu homo kalkulis je ĉiuj ebloj.

— Spite al tio, ke li estas arabo kaj fripono, tamen ne li estas Sinza — diris Connor. — Eble li havas ĉefrolon, sed estas sendube, kiam oni raportis pri la plej teruraj agoj de Sinza el Sud-Afriko, tiam la falsa hindo jam sidis en London.

— Pro la intereso de la plua esploro — diris Mackenzie ekstarinte, — nun jam mi devas inici vin, pri kio ĝis nun mi silentis, kiel pri servere konfidenca informo. Ibrahim ben Sinza, karaj sinjoroj, mortis antaŭ ok jaroj. Tiutempe ekflamis tiel grandaj ribeloj en la regiono de Kongo, ke la instancoj ne volis plu eksciti la homojn, komunikante la morton de la populara ĉefo de la rabistoj, tiel do oni sekretigis tion. Poste ili ĝojis, ke la afero forgesiĝis.

— Ankaŭ mi kontrolis tion en la koloniafera ministrejo — diris Connor. Tial mi serĉas interrilaton inter Sinza kaj aliaj aferoj. Ekzemple kunligon inter la murdisto de la kadavro, elakvigita el Tamizo kaj Hoffer.

— Ankaŭ al mi plaĉas tiu spuro — diris Mackenzie. — La unua, kiu sciiĝis pri la morto de Sinza, tiu akiris tre valoran indikon, kaj li facile povas uzi ĝin por liaj propraj celoj.

— Kiu mortigis lin? — demandis Bodley.

— Dizertinta, franca, fremdula legiano — respondis Connor.

— Tiu sama homo, kiu estas tre suspektebla pri la tri murdoj: la ĉantaĝisto de instruisto Lothar, nomata Horn — aldonis Mackenzie. — Mi povas konstati, konklude el la ĝis nunaj rezultoj de la esplorado — li diris fine, — ke tiu eksterordinare forta, lerta kaj rezoluta homo estas identa kun la serĉita Sinza, kaj nun li restadas en Londono.

— Ĉu vi scias, Connor, per kia armilo li murdas? — demandis konsilisto Gallon kun maliceta ĝojo.

— Kompreneble — diris Connor, — per bajoneto de francaj infanterianoj — kaj li foriris.

II

Brakuminte Herta-n, Connor tiris ŝin pli proksimen al si.

— Jam ankaŭ la polico scias vian informon, kaj ni akceptis ĝin kiel supozon, ke Sinza efektive estas identa kun la ĉantaĝisto de via patro. Laŭ mia konvikiĝo, via konfeso povus nin pli proksimigi al la solvo de la problemo.

— Iam vi komprenos min… Mi ne povas paroli. — Ŝi klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro kaj ploris. — Kredu min, ke mi povus rakonti ĉion sincere nur al vi.

La kontakto fariĝis ĉiam pli strikta inter Connor kaj la knabino. Ili estis konsciaj pri tiu rapide disvolviĝanta, eksterordinara sento, kaj ili tute ne defendis sin kontraŭ tio.

— Vidu, se retenas vin tio, ke vi devus rakonti tiajn aferojn, kiuj prezentus vian patron en malfavora aspekto el tiuj tempoj, kiam li estis en la legio…

— Mi petas vin, ne… ne parolu pri tio.

— Almenaŭ diru nur tion, kion vi volis de Tadief, kaj kian rolon havis tiu kompatinda ruso en la afero.

— Mi mem volis esplori ion… Mi sciis, ke vivas en Londono kelkaj legianoj. Tiu Tadief hazarde soldatservis kun mia patro. Kaj mia patro prenis lin al si tial, ĉar li konstante timis. Li dungis lin, kiel ian korpogardiston, kaj tiu ruso bone efikis ankaŭ lian humoron. Certe li estis vera gvardia oficiro. Oni moknomis lin en la legio kolonelo.

— Kion vi petis de li en la klubo Horned Owl?

— Tiam mi ankoraŭ ne sciis ĉion… kaj mi petis, ke li rakontu la pasintecon de mia patro.

Connor karesis la plorantan knabinon kaj enpensiĝis.

— Mi ne demandos plu, kvankam tio estus grava. Trankviliĝu Herta: ĝi jam ne daŭros longe, kaj ĉio fariĝos bona.

La knabino ĉirkauprenis lian kolon kaj klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro.

— Mi havas ĉiun esperon al vi — ŝi flustris.

Irwing kaj Scribe revenis al la vicĉefkapitano.

— Hieraŭ vespere ni parolis kun la direktoro de la teatro, lia nomo estas Tyckler. Li estis riĉega, sed li oferis ĉion por la teataro. La hinda poeto financis tiun lastan, orientan teatraĵon. Ankaŭ la kafejo Margareta apartenas al la teatra luaĵo. Tyckler asertis, ke li ne sciis pri la sekreta elirejo de la loĝio. Li estas stranga, fola homo, verŝajne alkoholisto. Li malfacile spiras dum parolado kaj ofte metas sian manon alsia koro. Kiam ni vizitis lih, li ĵus ŝminis sin. Li ne kutimas roli. Ni eksciis de lia sekretario, ke antaŭtagmeze li ofte ŝlosas la pordon de sia kontoro kaj ludas iamajn, paradajn rolojn, sola. Li nakiĝis en Germanio kaj estis aktoro.

— Tiuj multaj arabaj statistoj, la sekreta elirejo, pri kiuj laŭdire li ne sciis, faras lin suspektinda al mi — diris Irwing.

— Ni devus informiĝis pri lia pasinteco — ekparolis la vicĉefkapitano.

— Tio jam okazis, sinjoro — raportis Connor. — Tyckler estis krimfaranto en Germanio, sed tio senvalidiĝis. Li falsis militistajn dokumentojn por si, kaj li defraŭdis grandan sumon kiel ŝercon en Köpenick. Oni reserĉigis lin pro trompo kaj dokument-falsado.Tyckler dungiĝis al la legio, kaj li soldatservis ĉe la sama eskadrono la kvara, kie ankaŭ Lothar, Rastignac kaj la serĉata Horn.

— Denove la legio! Estas nekompreneble! Ni devas tuj aresti tiun homon! — kriis la vicĉefkapitano ekscitite. — Mi pensas, sinjoro kapitano, ke ankaŭ vi samopinias, ĉu ne?

— Ni havas kaŭzon al tio — diris Mackenzie. — Ni faros eĉ domtraserĉon. Mi petas vian skriban aprobon al tio. Sinjoroj Scribe kaj Irwing venu kun mi. Lerninte el la spertoj, antaŭ nelonge okazintaj, mi petas eĉ grupon da policistoj.

III

— Ĉi-tempe li fermiĝas en sian kontoron kaj komedias — diris Irwing. — Kien vi deziras starigi la policistojn, sinjoro kapitano?

— Al ĉiu elirejo kaj al la ŝtuparejo.

Irwing foriris por doni instrukciojn al la policistoj. La kontoro de la direktoro havis elirejon al la koridoro de la vestoĉambroj de la aktoroj. Scribe ĉiuokaze ekiris de tie. Mackenzie frapetis sur la pordo kaj malfermis ĝin.

La detektivoj kaj la policistoj konsternite amasiĝis. Tyckler kuŝis sur la planko de la ĉambro kun longa, blanka barbo, en ruĝa talaro. Lia peruko kaj la reĝa krono forruliĝis. Liaj brakoj estis disetenditaj, kaj mallarĝa prenilo de franca bajoneto elstaris el lia brusto, ĉe lia maldekstra flanko. La murdo okazis antaŭ kelkaj minutoj. Ruĝa salivostrio tremetis el la buŝo de la maljuna aktoraĉo, kaj liaj rigidiĝintaj okuloj ŝajnis vibreti, sed kiam la savaŭtomobilo alvenis, li jam mortis.

S E S A   Ĉ A P I T R O

Ruĝa Lilio

I

Connor, Bodley kaj Gallon estis sur la okazejo de la murdo post minutoj. La personaro vidis neniun en la preskaŭ senhoma, antaŭtagmeza teatro. Kvazaŭ la murdisto estus fantomo. Nenie troviĝas spuro. Mackenzie traserĉis la trikeston de la skribotablo. Scribe fotografis, Irwing kolektis fingrostampojn sur la prenilo de la bajoneto. Gallon kaj Bodley pridemandis la personaron. Connor trovis la ŝlosilon de la grandega Werheim-ŝranko en la poŝo de la jako de la mortinto, kiu pendis sur la vestohoko. Oni trovis en ties interno kvarcent pundojn en kontanta mono, kontraktojn, ŝparlibron pri kvin mil pundoj, kaj en la fundo de la ferŝranko kuŝis fasko da leteroj. Tiu leter-fasko donis la difinitivan turniĝon de la esploro, tiu estis la plej stranga, la plej interesa parto de la krimo.

La leteroj estis adresitraj al Ruĝa Lilio en Marokon, kaj Horn skribis tiujn, la legiano el la dezerto. Connor mire rigardadis ilin. Mackenzie ekfajfis.

— Ĉu vi konjektas, kiel akiris Tyckler tiujn leterojn?

— Mi opinias, Mackenzie, ke ni alvenis al la solvo de la enigmo. Rigardu la marĝenon de la leteroj. Ĉu vi vidas? Skriboprovoj. Vidu, ĉi tie sub la leter-fasko troviĝas liniitaj paperoj. Sur tiuj ricevis Lothar la minacajn leterojn. Konsideru, ke Tyckler etis reserĉigita pro falsado de dokumentoj.

— Mi komprenas — ekkriis Bodley. — Tyckler skribis la minacajn leterojn al Lothar, falsinte la skribon de Horn. La instruisto verŝajne konis tiun skribon.

— Mi scias de lia filino, ke li instruis Horn-on skribi france. Cetere mi aŭdis de la sekretario, ke Tyckler havis taglibron — diris Connor.

— Nun jam ni devas malkovri nur tion, kial oni minacis tiun kompatindan Lothar-on per falsaj leteroj, kaj efektive kiu estas Sinza? — demandis Mackenzie. — Ĉar se Horn estus identa kun li, tiam liaj kunkulpanton ne devintus falsi lian skribon. Kion vi faras, Scribe?

— Mi ordonis — respondis Connor anstataŭ li — fotografi ĉion.

II

Tial mi venigis vin en mian oficejon, Herta, ĉar nun mi parolos kun vi, kiel la gvidanto de la esploro. Kio estas al Horn, ni ne scias tion, sed danĝero minacas vian patron el alia direkto. Kiel vi jam aŭdis, ne Horn skribis la leterojn. Mi oficiale demandas, kion vi povas diri pri Lermontov, murdita en via domo?

— Kion mi sciis, mi jam rakontis.

— Mi faciligos vian situacion, Herta. Ni havas multe pli da informoj, ol vi pensas. Ni scias, ke via patro kun soldatoj Rastignac, Tyckler, Horn, Hoffer kaj Thillman dizertis el la legio. Ni scias, ke dumvoje via patro kaj la aliaj faris murd-atencon kontraŭ tiu junulo. Krome ni scias el la raportoj de la Sekreta Servo, ke via patro kun kelkaj homoj miksiĝis en politikan murdon, akirinte altvaloran platenon tiel bonŝance, ke neniu domaĝulo povas repostuli tiun havaĵon. Ĉu vi intencas sincere paroli post la diritaj? Ĉar mi scias, ke vi timegis tiujn abomenidajn aferojn, se ili evidentiĝos, via patro havos malagrablaĵon. El ĉio ĉi nenio malbona povas okazi al la sinjoro istruisto. Oni ne ŝatas tuŝi politikajn aferojn. Sed minacas lin grava danĝero el alia direkto.

Herta fumis la trian cigaredon, de kiam ŝi sidis en la oficejo de Connor.

— Vi pravas… — ŝi flustris. — Ĝi estis la kaŭzo de mia silento. Sed mi ne scias pli multe pri la afero.

Bonvulu paroli pri la nokto de la murdo de Lermontov.

— Kiam Tadief eksciis, kies filino mi estas, li venis al ni. Mia patro akceptis lin en sian domon. Tiam li ŝanĝis sian nomon Lermontov, anstataŭ la nomo, konata en malbonfamaj rondoj. Mia patro rakontis ankoraŭ nenion al mi, mi nur konjektis, ke ia terura afero povas kaŝiĝi en lia pasinteco, kaj mi legis kelkajn minacajn leterojn. Mia patro diris ĉion sincere nur post la morto de Lermontov. Tiam mi eksciis, ke Lermontov sciis absolute nenion, ĝis mia patro inicis lin en kelkajn aferojn. Mi pensis, ke Lermontov estas iniciita, kaj mi trudis demandojn al li. Sed la ruso rifuzis min. Dum la nokto de la murdo mi vidis, ke aŭrore la lampo ankoraŭ lumas en lia ĉambro. Mi supreniris al li por fari malesperiĝintan provon ekscii, kio estas tiu terura afero, kio malbonigas nian vivon. Kiam mi malfermis la pordon, li kuŝis tie mortinta. En la unua momento mi malbonfartis, eĉ ŝriki mi ne povis. Poste mi regis min. Ĉu la polico trovos ion ĉe tiu homo, kio povus kompromiti mian patron? Kolektinte ĉiun mian forton, mi traserĉis lian havaĵon… Lia kofro staris tie, mi ekzakte rigardis ĝin, sed mi trovis nenion. Poste mi vokis la policon.

Connor subite paliĝis, sed li ekregis sin.

— Vi lasis neniun eniri en la ĉambron, ĝis la alveno de la polico; mi scias tion. Nun bonvolu kolekti viajn pensojn, kaj rakontu, kion vi trovis inter la havaĵo de Lermontov? Pripensu bone, kion vi diras.

— Nenion. Lia tolaĵo estis en la kofro, kelkaj rusaj libroj kaj tualetaĵoj.

Connor sonorigis al Scribe, kaj li denove turnis sin al la knabino kun malbone kaŝita eksciteco:

— Ĉu vi estas tute certa pri tio, kaj vi firme asertas, ke vi trovis nenion alian en lia kofro?

— Mi bone memoras, ke mi ne vidis ceterajn objektojn.

La inspektoro envenis.

— Scribe! Akompanu la fraŭlinon en iun ĉelon de arestitoj, kaj alkonduku tuj instruiston Lothar; mi arestos ilin kiel komplicojn de la murdo.

La knabino svenis.

III

La tuta ĉefstabo estis kune, ekscitite diskutanta, en la ĉambro de la vicĉefkapitano. Connor envenis senvorte kaj iris al la vicĉefkapitano.

— Pardonon, sinjoro, mi arestis instruiston Lothar kaj lian filinon, kaj ili estas en la karcero. Mi faris tion je mia respondeco, bonvolu subskribi arestordonan dokumenton. — Fariĝis ĝenerala konfuzo.

— Mi estas via sincera admiranto, Connor, sed mi pensas, ĝi estis misago. Mi donas mian garantion por tiuj du homoj — diris Mackenzie.

— Mi ne havas eblon subskribi tiun dokumenton! — diris la vicĉefkapitano.

— Tiam mi ordonos, ke oni lasu ilin liberaj, sed tio estos tre malagrabla por vi, sinjoro. Scribe trovis perletojn ĉirkaŭ la valizo de la murdito. Mi konstatis, ke tiuj

globetoj estas buŝrefreŝigaj sukeraĵetoj. Herta Lothar estas kemiistino, kaj ŝi mem faris tiujn sukeraĵetojn en sia laboratorio, en la strato Westminster, kiujn ŝi sekigis strange, surfadenigite, tial ili estis truigitaj meze, kiel bidoj. La sukeraĵetoj estas specialaj, mentolaj preparaĵoj, ĉar la fraŭlino eksterordinare pasie fumas, tial ŝi deziras mildigi la nikotinodoron en sia buŝo. Ŝi konstante kunportas tiujn sukeraĵetojn, krome acetonon por forigi la nikotinon de sur siaj ungoj. Ĉu vi volas, sinjoro, ke mi lasu ŝin libera?

La vicĉefkapitano diris nenion. Li subskribis la dokumenton.

— Ĉio ĉi povas esti vera, Connor! La instruisto kaj lia filino estas komplicaj.

— Plie ili estas viktimoj en la afero! — diris Mackenzie. — Mi kontraŭas ilian areston.

— Bedaŭrinde, mia ofico postulas — diris Connor, — ke mi agu laŭregule en tiel grave suspektinda okazo.

— Kaj kio estas al la ĉefkulpulo? Al la ĉantaĝisto? — demandis Bodlely.

— Laŭ mia opinio — diris Gallon, — oni volis devigi la instruiston per minacoj, ke nun, kiam la kurzo de la akcioj de la kompanio Afrika Mahagono estas malalta, li vendu tiujn. Ankaŭ la valorpaperoj de Hoffer estas aĉetitaj.

— Ni devus scii, ke tiuj akcioj en kies manojn trafis — diris la vicĉefkapitano.

— Mi povas doni precizan informon pri tio — interrompis Bodley. — Baronino Waldenegg denuncis sian edzon pro trompo, ĉar li vendis siajn akciojn al la konzerno „Majoritato”. La baronino esploris, ke Rastignac estas la fondinto kaj ĉefakciulo de la akcia societo „Majoritato”. Tiu sama Rastignac, kiu aĉetis la akciojn de la heradanto de Hoffer, la sama Rastignac, kiu proponis al instruisto Lothar, ke li aĉetos lian parton…

— Kaj fine tiu Rastignac — diris Mackenzie, — kiu estis dizertinta legiano kaj soldatservis kun Tyckler kaj Lothar…

— Kaj kun barono Waldenegg — diris Bodley. — La baronino rakontis ĉion sincere. Ŝi estis dancistino en Maroko dum sia junaĝo, laŭ la nomo Ruĝa Lilio. Poste ŝi iel riĉiĝis kun la ses legianoj, kiuj estis Rastignac, Lothar kaj alia germano, la kompatinda Hoffer, Tyckler kaj Thillmann. Ili fondis la akcian societon Afrika Mahagono. Baldaŭ Ruĝa Lilio edziniĝis al Thillmann, sed tiu vanta virino persvadis sian edzon, oferinte multe da mono, ke li adoptigu sin aŭstria barono Waldenegg. Ilia geedzeco ne estis feliĉa. Efektive tiu Thillman direktas eĉ nun la laboron en la sud-afrika uzinoo, ĉar nur li estas sperta el la ĉefakciuloj pri la meblo-ligno.

— Kaj ili koluziis kun Tyckler por akiri la havaĵon — diris Mackenzie.

— La afero estas klara — ekparolis la vicĉefkapitano. — Thillmann mem estis Sinza en Sud-Afriko, li eksplodigis la kanalon, eble eĉ nun li damaĝas sian propran uzinon, por ke Rastignac povu aĉeti la preskaŭ senvalorajn akciojn, kiu direktas ĉion el Londono, kun Tyckler. Tyckler faris sin suspektinda, tial ili murdis sian komplicon. Ni arestos Rastignac-on eĉ hodiaŭ, kaj ni devas telegrafi al Sud-Afriko, ke oni arestu ankaŭ Thillmann-on.

— Ĝi estus vana afero, sinjoro — diris Connor trankvile. — Mi sukcesis konstati la identecon de Thillmann, alinome barono Waldenegg. Li estas identa kun la viktimo, numero du, elakvigita el Tamizo, kaj li eĉ nun troviĝas en la jurmedician instituto. Bonvolu doni permeson enterigi lin…

S E P A   Ĉ A P I T R O

La kvina

I

Rastignac kuŝis senkonscia. Detektivo sidis antaŭ la pordo de la sanatorio. Estis neeble pridemandi lin. En la vesperaj horoj, kvazaŭ furioza, li kuris sur la koridoron kaj svene falis. Li jam agoniis duon horon post lia transporto en la sanatorion. Oni devis flegi ankaŭ la malesperiĝintan sinjorinon Rastignac en la najbara ĉambro. La neatendita tragedio tre taŭzis ŝin. Rastignac, sen tio, ke li estus rekonsciiĝinta, mortis inter teruraj suferoj. Oni liveris lian kadavron en la jurmedicinan instituton.

La juna araba virino, kun kiu Rastignac konatiĝis en elita societo, eĉ konjekton ne havis pri la pasinteco kaj maĥinacioj de sia edzo. Ŝia pridemando estis tute neeble. La personaro apenaŭ povis diris iom da informo, kun kiu parolis Rastignac lastfoje? Baronino Waldenegg vizitis lin, kaj okazis varmega diskuto inter ili pro la kompanio Majoritato. — Ĉiuokaze ĝi estas interesa — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Ni pridemandos la baroninon. — La konfeso de la baronino estis eĉ pli interesa. Ŝi rakontis, ke ŝi arde skoldis Rastignac-on pro sia indigniĝo. Dume la kurteno de la najbara ĉambro sving-leviĝis, kaj sinjorino Waldenegg ekvidis figuron de viro en la profundo de fotelo, kiu estis arabo laŭ ŝia opinio, la personpriskribo memorigis pri Naladna. Malgraŭ la deviga kompato, ankaŭ sinjorino Rastignac estis pridemandita pri tio. Ŝi ne sciis pri la araba vizitanto de sia edzo; la laborĉambro de Ratignac troviĝas tre malproksime de ŝia apartamento, kaj posttagmeze ŝi ne iris al sia edzo. Tiel statis la aferoj la sekvan tagon antaŭtagmeze.

Mackenzie, kiun tre interesis la sorto de la instruisto kaj tiu de lia filino, petis la vicĉefkapitanon por urĝi ilian aferon. La vicĉefkapitano venigis Lothar-on al si, kaj li mem komencis pridemandi lin.

Lothar regajnis sian animan ekvilibron. Mirinde, la aresto, la karcero bonefikis al liaj nervoj. Jes! Fine alvenis la tempo de la responso kaj puniĝo. Li deziris nur tion de jaroj, iel malpezigi sian konsciencon, kaj li neniel povis kompreni, ke li staras ĉi tie ne pro la partopreno en la iama politika murdo, se pro la iama aventuro, ŝarĝanta lian animon. Fine la vicĉefkapitano lasis, ke li transiru al la interesaj kaj la aferon koncernaj okazaĵoj.

— Do, laŭ vi Ratignac kaj Thillman murdis ian bejon Muhat, kaj ili forrabis la sekretan, revolucian kason de la araboj. Tio estas romantika, sed lastatempe mi komencas kredi ĉion. Partoprenis tion ankaŭ Horn, en kies nomo Tyckler falsis ĉantaĝ-leterojn por vi, krome la tragike mortinta Hoffer kaj neniu alia?

— Jes, ankoraŭ iu — diris Lothar. — Ruĝa Lilio, kiu poste edziniĝis al Thillmann, kiuj iel aĉetis baronan rangon.

— Ĉu ankaŭ ŝi sciis tion, ke vi mortigis aŭ volis forigi el la vojo Horn-on, kiam vi dizertis?

— Tute ne! Ni ne kuraĝis diri tion al Ruĝa Lilio. Eĉ Ratignac kaj Thillman timis ŝin.

— Ĉu virinon? — demandis la vicĉefkapitano nekredeme.

— Io eksterordinara estas en tiu virino — diris la instruisto kaj frido trakuris lian dorson. — Neniam mi forgesos tiun nokton, kiam ŝi minacis nin. Ŝi konstante kunportis ponardon, kies pinto estis ŝmirita per veneno de cerasto… Ĉu estas permesate peti glason da akvo?

— Donu, Dixon, al la sinjoro instruisto akvon, kaj forkonduku lin en lian karceron. — La vicĉefkapitano turnis sin al Mackenzie, kiam ili restis duope. — Ĉar la aresto okazis je la instigo de Connor, mi devas paroli kun li, antaŭ ol mi lasos la instruiston libera.

Kvazaŭ je finvorto envenis la ĉefinspektoro.

— Mi denove petas postan aprobon al aresto, sinjoro. Ĉar…

Ĉefkonsilisto Bodley alvenis rapide tra la alia pordo:

— La sekcado de Ratignac havas sensacian rezulton! Laŭ la specialisto de tropikaj venenoj, lian morton kaŭzis veneno de cerasto, enigita en lian organismon per skrapvundo.

— Sed ĝuste nun diris instruisto Lothar… — kriis la vicĉefkapitano eksaltinte.

— Mi tuj arestos baroninon Waldenegg! — interrompis Mackenzie, kaj li jam volis ekiri.

— Ĝi okazis — diris Connor kun sia kutima flegmo. — Al tio mi volis peti, sinjoro, vian postan aprobon.

II

— Ĉu la hindo troviĝas nenie, Scribe?

— Jes. Li malaperis, sinjoro. Li ne elprenis eĉ sian enmetaĵon el la banko — raportis la malalta inspektoro al Connor.

— Ĉu vi volas viziti la domon de Rastignac?

— Mi konfesas al vi, ke mi havus la plej grandan emon al tio. Precipe en via societo. En tiu afero ĝuste sur la plej gravaj okazejoj de la krimo vi ne ĉeestis kun la esplor-komitato.

— Mi diras nur al vi, Scribe, ke rilate tiun aferon, nenio konsiderinda okazis sur la scenejoj de la krimo. Mi esploris ĉion en arkivejoj, el dokumentoj kaj dosieroj.

— Ĉu ĉion? — demandis skeptike Scribe.

— Nu, mi konfesas al vi, ke mankas ankoraŭ nur unu konvikto, kaj tiam ĉiuj roluloj de tiu fantaste stranga krimo estos arestitaj0. Vi nun pridemandu la personaron precipe tiurilate, dum mi ĉirkaŭrigardas, kiuj estis la vizitantoj, kaj laŭ kia kronologia ordo ili aperis ĉe Ratignac. Sed nun ankoraŭ restu kun mi. Se mi diros, ke parolu kun la personaro, tiam sen ia ajn vorto aŭ demando iru en la halon kaj pridemandu ilin.

Sinjorino Rastignac eĉ nun kuŝis en tia stato en sia ĉambro, ke ne estis eble paroli kun ŝi. Connor iris kun Scribe en la laborĉambron de la viktimo. Ĉiu tirkesto estis sigelita.

— Tie troviĝas tiu malgranda salono, kie sinjorino Waldeneg vidis la arabon. Verŝajne li estis Naladna, kiu kaŝiĝis post la fuĝo ĉi tie. Laŭ mia opinio, sinjorino Waldeneg diris la veron. Vespere Rastignac restis sola en tiu ĉambro. Kion vi farus nun, Scribe, se vi estus murdisto, kiu malamas Rastignac-on, kaj vi havus venenitan ponardon?

— Sinceredire mi ankorŭ ne pensadis pri tio — diris la inspektoro.

— Ĉar vi estas supraĵema homo. Se Rastignac konis la murdiston, la farinto devis esti singarda, ke li restu nevidata dum la momento de la krimo. Ĉar la veneno certe mortigas, sed ne tiel rapide, ke forta homo, kiel Rastignac, ne povus konfesi. La murdisto do devis proksimiĝi al la mortigoto tiel, ke tiu ne vidu lin kelkajn minutojn, dum la veneno efikos, kaj la viktimo ne povu persekuti lin. Hop!.. Rigardu, tie estas larĝa kurteno, kaj malantaŭ ĝi tre forta pordo. El post la kurteno etendiĝas mano kaj vundas Rastignac-on. Li ekkriegas kaj turniĝinte, li jam trovas fermitan pordon. Dum li ĉirkaŭkuras sur la verando tra la koridoro al la alia pordo de la ĉambro, li jam kuŝas senkonscia, ĉar se iu kuras, la veneno tre rapide sorbiĝas, eniĝinte en la vejnaron.

— Mi pensas, ke vi pravas, sinjoro. Rastignac vere elkuris krieganta de tie ĉi, kaj li falis senkonscia ĉe la ŝtuparo de la koridoro.

— Nun bonvolu pridemandi la personaron.

Scribe senvorte forlasis la ĉambron. Connor mediteme rigardis la kurtenon, sed li restis staranta antaŭ ĝi, deturniĝinte lia rigardo falis sur la skribotablon, poste al la vidalvida spegulo. Li bone vidis el la spegulo, ke nuda brako etendiĝas el post la kurteno, kiu malrapide levas mallongan ponardon. La sekvan momenton tiu brako braktis en la mano de la ĉefinspektoro, kaj mankateno klak-fermiĝis sur ies pojno.

III

En la ĉambro de la vicĉefkapitano ankoraŭ dum la vesperaj horoj kunestis la gvidantoj de la esplorado. Connor kompreneble malfruis. Mackenzie, Bodley, Gallon Irwing kaj Matthew resumis la rezultojn de la esplordo.

— Connor hodiaŭ, mi esperas, ke fine vi klarigos viajn kelkajn privatajn agojn diris Bodley.

— Vi povas esti certaj, ke li faris ĉion plej precize — mansvingis Mackenzie. — Tiu homo ne eraras.

— La krimafero grandparte estas klara — diris la vicĉefkapitano, — kaj sendube, apud la sinjoro kapitano ankaŭ Connor havas multajn meritojn. Sed neniu el ni vidas la interligojn de la afero; Naladna elglitis el niaj manoj, krome estas ankoraŭ kelkaj tre gravaj, nemalkovritaj detaloj. Sed mi timas, ke konatraŭ sinjorino Waldenegg ni apenaŭ povas prezenti alian konvikton, ol la malnovan, romantikan rakonton de Lothar, kaj tiun ardan kverelon kun Rastignac.

— Ni faris grandegan laboron — diris Gallon, — tamen ni ne povas esti kontentaj.

— Mi estas kontenta — diris Connor, kiu trankvile malfermis la pordon dum la lastaj vortoj. — Post dekkvar tagoj ni povas transdoni la krimaferon al la tribunalo, kaj oni pendumos la farintojn.

— Kiun? — demandis la vicĉefkapitano kolere. — La du ĉefkulpuloj, Thillman kaj Rastignac estas mortintaj. Per la kondamno de la tri arestitoj ni ne povas lavi pura la multajn murdojn, kiuj okazis preskaŭ ĉe la asistado de la polico, eĉ tial ne, se ili havis ion komunan al la krimo.

— Mi lavos ĝin pura — esperigis Connor ridetante sian superulon. — Mi lavos ĉion pura, sinjoro, per terebint-oleo.

— Ĉu vi lastatempe drinkas, sinjoro ĉefinspektoro?! — demandis ĉefkonsilisto Bodley energie.

— Ke mi preferas la alkoholaĵon estas bone konata, sinjoro. Mi neniam estis abstinulo — respondis Connor ĝentile, — sed tiu terebinto ne havas rilaton al alkoholaĵo.

— Ni ne povas prezenti eĉ unu veran ĉefkulpulon — kriis Gallon kolere.

— Bedaŭrinde, ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie. — Kie estas Naladna?

— Mi konfesas — diris Connor, — mi ne scias tion. Sed ne Naladna estas la ĉefkulpulo.

— Kiu do? — frapis la vicĉefkapitano sur la tablon incitita.

— Kun via permeso mi prezentos al vi tiun homon — tiam Connor iris al la pordo kaj diris: — Scribe, mi petas enkonduki al ĉefkulpulon!

Scribe envenis, kaj tenante je la brako, iom draste li puŝis en la mezon de la ĉambro la katenitan sinjorinon Rastignac.

— Bonvolu subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro… — diris Connor al la vicĉefkapitano kun milda sin ekskuzo.

O K A   Ĉ A P I T R O

La pintumo

I

Ĉiu konsternite fiksrigardis la belan, araban virinon, nur Scribe rikanis feliĉe, kion li kutimas fari precipe tiam, kiam Connor sukcesis venki siajn malamikemajn superulojn.

— Nekompreneble! Tute nekompreneble! — kriis la vicĉefkapitano.

— Bedaŭrinde, mi malfrue divenis ĉiujn solvojn, kvankam tiuj estis tute simplaj — diris Connor malgaje. Cetere ankaŭ Lermontov vivus, nek Rastignac evitus la verdikton de la tribunalo, kaj la kompatinda Tyckler povintus pace fari papersaketojn en Dartmoore.

— Sed kiel do vi pruvos tion…

— Mi ne devas pruvi. Ŝia sinjorina moŝto estas multe pli grandstila, ĉar ŝi volis murdi min, sed tio ne sukcesis, ŝi sincere konfesis, ke ŝi mortigis Rastignac-on. Ĉu okazis tiel, Scribe?

— Mi konfesis, kaj mi denove konfesos tion! Mi malamis tiun friponon, mi mortigis lin, kaj mi volonte estus mortiginta ankaŭ vin. Bonvolu konduki min en mian karceron — kriis la arestita virino.

— Ni ne longe restigos vin ĉi tie — Connor trankviligis ŝin. Mi povas danki la spuron unuavice al hazardo, duavice al baronino Waldenegg, kiun mi povis pridemandi ankoraŭ antaŭtagmeze en ŝia ĉelo. Sinjorino Rastignac konfesis, ke ŝi scias pri nenia arabo. Ŝi ne kuraĝis nei, ĉar la arabo vere estis tie, parte ŝi pasigis la posttagmezon sola. Spite al tio, la lakeo vidis, ke antaŭ la alveno kaj post la foriro de la baronino ŝi vizitis Rastignac-on. Baronino Waldenegg tial ne povis mortigi Rastignac-on, ĉar la veneno de cerasto efikas post dek minutoj, sed duon horon post la foriro de la baronino, ankoraŭ bors-agento parolis telefone kun Ratignac.

— Tiam kial vi arestis la baroninon?

— Pro alia kaŭzo, sed baldaŭ ni parolos pri tio.

— Kiu estas sinjorino Ratignac efektive? Kian rolon ŝi havis en la okazaĵoj? — demandis la vicĉefkapitano.

— Ŝi estas la filino de grava araba politikisto, bejo Muhat. Ratignac kaj Thillmann mortigis ŝian patron. Kion ili faris, tio estis thar. Sanga venĝo.

— Kial ŝi faris tion nur nun? — demandis Irwing.

— Ĉar krom la sanga venĝo ŝi ludis ankaŭ en la borso, kaj Ratignac estis bezonata al la spekulacioj. Ŝia sinjorina moŝto ja ne estas fanatikulino, sed rabmurdistino. Bedaŭrinde, mi ne havis konviktojn kontraŭ ŝi, tial mi kaptis ŝin ĉe freŝa faro de krimo. Ŝi sciis, ke mi estas ŝia plej danĝera kontraŭulo, kaj mi elpensis planon kun Scribe, ke mi estus en tia situacio, kiam la sinjorino facile povus mortigi min per unu skrapvundo. Ŝi provis fari tion. Nun ŝi staras ĉi tie. Forkonduku ŝin, Scribe! — Li sidiĝis kaj ekfumis. — Baronino Waldenegg informis min, ke sinjorino Rastignac estas identa kun la filino de la murdita bejo. Se mi estus sciinta tion unu tagon pli frue, multaj aferoj okazintus alie. Ĉu ĉio estas en ordo, Scribe? — li demandis la revenintan inspektoron.

— Absolute. Antaŭ la pordo, laŭ via ordono, mi starigis apartan gardiston.

Connor turnis sin al la vicĉefkapitano.

— Permesu, kaj ankaŭ vi sinjoroj, ke inspektoro Scribe przentu al vi originalan ideon. Tiu mallonga spektaklo estas dankebla nur al lia trovemo.

Scribe paŝis antaŭen kun brila vizaĝo kaj metis naztukon sur la manon de Connor. Poste, kiel cirka magiisto, li turnis sin al la ĉeestantoj.

— Bonvolu rigardi ĝin! — daŭrigis Connor la spektaklon, kaŭzinte ĝeneralan konsterniĝon. — Rigardu ĝin ankaŭ vi, tio estas nenio alia, ol terebinto, rigardu ĝin ankaŭ vi sinjoro, ankaŭ vi Mackenzie… — kaj kiam li montris ĝin al la kapitano, li subite frapis en lian vizaĝion per la oleumita tuko. La detektivo ekŝanceliĝis, vertiĝis kaj plengorĝe kriis pro la frapo, kaj pro la terebinto, fluanta en liajn okulojn. Kiam li rekonsciiĝis, Scribe jam klakfermis la katenon sur lia mano, kaj Connor fulmrapide traserĉis liajn poŝojn.

— Haltu… — kriis la vicĉefkapitano terurite, sed la vorto haltis en lia gorĝo. Stranga afero okazis al la morte pala Mackenzie. Granda, malhelbruna makulo estis videbla sur lia vizaĝo. Li kraĉadis la sangon kaj la terebinton tra sia buŝo.

— Mi prezentas al vi, sinjoroj, Ibrahim ben Sinza-on, aŭ la filon de bejo Muhat, la multfoje mortigintan rabmurdiston, la fraton de sinjorino Ratignac.

La ĉeestantoj eĉ nun mirante kaj nekredeme rigardis. La malkovro konsternis ilin tiel, kiel ia eksplodo. La terebint-oleo lavis la teatran ŝminkon de sur la vizaĝo de Mackenzie sur ĉiam pli granda parto. Li trankvile eksidis kaj ridetis iom nervoze.

— Vi gajnis, Connor. Ne prenu kiel ofendon sinjoroj, sed mi povintus mortigi la tutan loĝantaron de Londono antaŭ viaj okuloj. Vi devus kisi la manon de Connor. Tiu homo estas la diablo mem. Vi trankvile povas subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro ĉefkapitano…

— Sed ja… oni diris, ke Mackenzie estas la plej konfidenca homo de kolonelo Rawson… — balbutaĉis la vicĉefkapitano al Connor. — Oni deklaris lin la plej lerta detektivo… Ĉu tiu homo ne ekzistas, aŭ li ne estas en Londono?

— Kompreneble li ekzistas — diris Connor. — Li staras antaŭ vi, sinjoro. Mi estas E M Mackenzie. Mi plenumis mian soldatservon ĉe la Inteligence Service, kaj mi havis legitimilon je tiu nomo.

— Nun jam mi komprenas… — diris la arestito.

Bodley regajnis sian trankvilon la unua:

— Transdonu tiun homon al Dixon, Scribe.

— Mi sincere diras al vi, Connor — ekparolis la vicĉefkapitano post la forkonduko de la arestito, — ke la historio fariĝas ĉiam pli konfuza antaŭ mi. Ĉu vi sciis dekomence, ke tiu homo, kiu laboras kun ni, li ne estas detektivo, sed murdisto?

— Bedaŭrinde, mi ne sciis ĝin. Nur tion, ke li estas trompisto. Mi pensis, ke li estas komplico de Sinza. Se mi tuj estus arestinta lin, mi havintus konvikton nur pri trompa uzo de falsa nomo kaj pri spionado, sed per tio mi dispelintus la tutan bandon, ili estus malaperigintaj la pruvaĵojn, kaj Sinza, pri kiu mi ne sciis, ke li estas identa kun la pseŭdo-Mackenzie, li fuĝintus. Tial mi decidis atenti tiun homon, kiu sentas sin en serkureco, ĉar li estos konstante apud mi, kaj mi malkovros la tutan kompanion helpe de li. Cetere mi referos morgaŭ vespere al sinjoro ŝtatsekretario, kaj mi petis lian ekscelencon inviti ankaŭ vin ĉiujn — diris Connor kun sia kutima impertinenteco. — Antaŭ nelonge sinjorino Rastignac timegis, ke ŝia frato ne povos regi sin, sed ŝi eraris.

— Tiu Mackenzie ja estis tute lerta detektivo — diris Gallon.

— Nur ŝajne. Fakte li malkovris tiujn aferojn, per kiuj li nur implikis la spurojn. Ĉar li posedis la sigelilon de la polico, li aperis ĉie post la esploro, rompinte la vaksojn, foriginte la suspektindajn aferojn, li denove sigelis ĉion. Ekzemple mi diris al li lastfoje, ke la teatra direktoro Tyckler skribis taglibron, kaj laŭ la aserto de lia sekretario ĝi devas esti kaŝita ie en la kontoro. Antaŭe Scribe fotografis la internon de la Wertheim-kaso, kaj la enhavon de aliaj ŝrankoj, krome la meblojn de la ĉambro, kaj ni sigelis ĝin tiel. Vi povas veti kun mi, sinjoro, ke la sigeloj estas netuŝitaj, sed cetere vi vidos el la fotografaĵoj, ke nenio estas sur sia loko. Verŝajne sinjoro kapitano Mackenzie, trompita fare de mi, serĉis la taglibron.

— Ankaŭ mi mem estas scivola pri tio! — kriis la vicĉefkapitano. — Ni iru tien, Connor.

Scribe kunportis la fotojn, la granda polica aŭtomobilo ruliĝis antaŭ la pordegon, kaj ili ĉiuj sidis en ĝin. Estis malfrua vespero. En la teatro kompreneble oni ne prezentis teatraĵon de post la murdo. Ili preterrapidis malantaŭ malplenaj vicoj de loĝioj, tolo kovris la klapseĝojn. Manlampo ekbrilis ie: la maljuna fajroestingisto faris sian kontrolan rondiron. La sigelo estis sendifekta sur la pordo de la kontoro de la direktoro. La mebloj de la ĉambro staris preskaŭ tiel… Tamen! La fotelo, kies dorsapogilo direktiĝis al la fenestro sur la bildo, nun ĝi staris turnite.

— Mi jam alkutimiĝis, ke vi ĉiam pravas, Connor. Rigardu, la dosieroj kuŝas alie ankaŭ en la aktoŝranko — diris Bodley. — Mi esperas, ke li ne kunportis la leterojn de Horn el la ŝranko, kiujn Tykler uzis al la falsado.

— Mi ne pensas — ekparolis Connor. — Tiuj tute ne estis pruvaĵoj kontraŭ li. Nun ek, Scribe, malfermu la kason!

La peza, duobla pordo de la granda ferŝranko malfermiĝis. Poste kadavro falis el ĝi kun bruego sur la plankon de la ĉambro. Eĉ tiuj harditaj homoj staris konsternite dum kelkaj sekundoj. La perforte kunpremita kadavro kurbe kuŝis sur la planko, kun la genuoj ĝis la mentono, kiel oni trude premegis lin en la kason. Koaguliĝinta sango kovris lin ĉie, kaj lia vizaĝo terure deformiĝis.

— Naladna… — flustris Connor. — Naladna! Mi ne estus kredinta tion…

II

La ŝtatsekretario akceptis ilin ne en sia oficejo, sed en sia vilao. Kompreneble ankaŭ Irwing kaj Scribe ricevis inviton krom la altranguloj, kio estis dankebla al Connor, kaj ĝi ne tre plaĉis al la vicĉefkapitano. Sed Connor atribuis grandan signifon al la kunlaboro de Irwing kaj Scribe. La lakeoj servis trinkaĵojn kaj sandviĉojn al la gastoj. Je la oka horo malfermiĝis la pordo de la kabineto, kaj aperis la ŝtatsekretario Hastings kun abunde dekorita, blankhara kolonelo.

— Mi prezentas la sinjorojn al kolonelo Rawson, kiun vi jam certe bone konas laŭ lia famo.

La afabla maljunulo interŝanĝis kelkajn amikajn vortojn kun ĉiu kaj varme premis la manon de Connor.

— Vi denove pruvis, amiko mia, kiom valoras angla oficiro. Estas bone, Connor. Mi ankoraŭ neniam trompiĝis pri via talento.

Ili okupis lokon ĉirkaŭ la tablo, kaj la ŝtatsekretario petis Connor-on rakonti ĉion laŭvice.

La okazintaĵo komenciĝis antaŭ dek jaroj — ekparolis Connor. — Ruĝa Lilio povus rakonti la historion pli detale, kiu havis grandan rolon, ke la epilogo okazis tiel rapide. Ni povas ekscii de ŝi, ke la ĉefgvidanto de la ribelo en Tafilalet, Muhat, kiel mortigis iun oficiron de la gubernio helpe de sia dekdu jara filo. Muhat kun siaj infanoj kaj kun la trezoro kaŝiĝis en Maroko, en malnova, araba tombejo. Nur lia iama oficiro, Ibn Razut konis lian kaŝejon. Ses legianoj kaj Ruĝa Lilio eksciis la sekreton. La soldatoj ŝteliris en la tombejon Di Djema el Mansur kaj mortigis la bejon. Ratignac kaj Thillman faris la murdon. Dume Horn trovis la gefilojn de la bejo ĉe la alia eirejo de la subtera koridoro. Li informis nur Ruĝan Lilion pri tio, kaj li petis ŝin kunporti la du infanojn en sekuran lokon. Bedaŭrinde Ruĝa Lilio faris tiun eraron, ke ŝi iris al Ibn Razut, pensante, ke li povus plej bone zorgi pri la georfoj. Tiel, sekvinte ŝian spuron, estis facile por li trovi la ses farintojn. Rilate la pasintajn dek jarojn, ni havas nur hipotezojn. Sinza, ni nomu nun jam Muhat-on tiel, aperis denove tiam, kiam li venis post jaroj en Londonon kun sia juna fratino. Ĉi tie ili certe minacis Rastignac-on kaj Thillmann-on, sed povas okazi, ke ili afable persvadis ilin pri la friponaĵo, estas fakto, ke dum la pritraktadoj, la bela, araba virino, la fratino de Muhat iel delogis Rastignac-on, kaj ŝi edziniĝis al li. Ili havis planon, ke Muhat, kiu cetere estis araba bandestro, en la rolo de Sinza faru fantastajn atencojn, en kio sekrete helpos lin Thillman, la estro de la sud-afrika industriejo, kaj senvaloriginte la akciojn de Afrika Mahagono, kaj samtempe Rastignac aĉetos tiujn en Londono por malalta prezo. Kiam la akcioj jam estos en ilia mano, la agado de Sinza finiĝos. Tiam, kompreneble, denove subite altiĝos ties kurzo. Muhat revenis en Sud-Afrikon, li reviviĝis kiel Sinza, kaj li komencis tiun serion de atencoj kun sia rabista bando, kio subfosis la kurzon de Afrika Mahagono. Anticipe ili fondis en Londono la konzernon „Majoritato”, aĉetanta la sud-afrikajn akciojn, kies maĥinaciojn ni jam konas. Tyckler fariĝis ilia bona komplico por malmulte da mono. Li dekomence ne partoprenis la agadon de Afrika Mahagono, ĉar la kompatinda folulo fondis teatrojn. Li fordisipis sian monon dum kvin jaroj, kion li ricevis por sia plateno. Tiam liaj amikoj uzis lin kiel dokumentfalsiston.

La unua viktimo de la granda plano estis Hoffer, kiun ili motpikis antaŭ lia klubo dum nebula nokto. Rastignac aĉetis la valorpaperojn de la haredanto por la konzerno „Majoritato”. Ili volis likvidi ankaŭ Lothar-on, sed la instsruisto estis kara por Rastignac, kaj li persistis ne mortigi lin. Tiel ekideis al ili, ke Thillman ŝtelos de sia edzino la amleterojn de Horn, kaj ili devigos la instruiston elmigri per tiuj bone falsitaj, minacaj leteroj, skribitaj fare de Tyckler. Por senspure malaperi de antaŭ la malnova venĝanto, kompreneble Lothar devintus disiĝi de la entrepreno Aftika Mahagono. Sed anticipe ili murdis Thillmann-on. Kiu trompe petis skriban, notarian rajtigilon de sia edzino el Sud-Afriko, kaj sekrete reveninte en Londonon, li vendis siajn ĉiujn valorpaperojn al „Majoritato”. Pro tio li certe postulis pli grandan parton el la akiraĵo, kion ili promesis al li kaj formetis lin el la vojo. Verŝajne li estis mortpikita en aŭtomobilo, kaj lian kadavron oni ĵetis en Tamizon. Poste sekvis Tyckler, kiu fariĝis suspektinda antaŭ la polico, kiam Naladna, kiel Sinza elglitis el niaj manoj. La pseŭdo-Mackenzie timis, ke la maljuna babilaĉulo, kiu jam plenumis sian taskon per la ĉantaĝ-leteroj, al kio li estis bezonata, li konfesos kontraŭ ili. Mackenzie do iris aresti, aŭ ekzekuti Tyckler-on. Li sendis Scribe-on frapeti sur la pordo, estanta en la fino de la koridoro, kaj la tri minutoj sufiĉis, dum Scribe ĉirkaŭiris, ke li eniru en la kontoron kaj mortigu la sole komediantan Tyckler-on per unu rapida, lerta piko. Tial ili lasis Rastigna-on la lasta, ĉar li estis utila kunkulpulo. Kiam li fariĝis supektata, ili venĝis lin kun ĝojo. Ĉar krom la ideo de la havaĵ-akiro, kompreneble, instigis ilin ankaŭ la venĝemo pro la morto de ilia patro. Tial ili ekzekutis preskaŭ ĉiujn viktimojn per la teatreska, franca bajoneto, per la sama armilo, kiu mortpikis ilian patron. Per la morto de Rastignac plenumiĝis la plano. La filino de Muhat fariĝis la ĝenerala herdanto, kaj ankaŭ la krezan riĉecon signifanta „Majoritato” estis en ilia mano. La terura nocio de la sanga venĝo, kiel ni vidas, estas agordebla kun la negocemo. Vane, la homaro fariĝas pli racia, kaj eĉ en la profundo de la plej malnova popola romantiko, kiel grava motivo, dominas avantaĝa bursa ideo.

— Ĉu Ibn Razut? — demandis la vicĉefkapitano. — Kial li devis morti, kiu estis ankaŭ komplico kaj arabo?

— Lia individuo jam kaŭzis pereon de multaj homoj. La kompatindulo estis idealisto. Verŝajne li komplotis kun la filo de Muhat por reakiri ĉiel la forrabitan platenon aŭ ĝian valoron, kaj tiu estu konstanta financa fonto al la Nord-Afrikaj bataloj. Komence eble ankaŭ Muhat havis la saman planon, sed kiam li akiris ĝin, li ne havis emon financi la modere profitantajn, arabajn ribelojn el sia kapitalo. Pro tio ili havis konflikton lastatempe inter si. Kiam Ibn Razut kiel Sinza intertraktis, kaj la polico surpriz-atakis lin, Muhat ne kondutis ĝentile kun li. Mackenzie eĉ alpafis lin el dorsdirekto, kaj mi opinias, ke ne pro ŝajnigo. Ibn ne plu estis bezonata, li faris sian taskon, konsternis la urbon per siaj neplenumigeblaj postuloj, kaj estis neeble plie senvalorigi la afrikajn akciojn. Tiu fanatikulo kaŭzis la plej multajn problemojn al Muhat, li eĉ timis tion. Verŝajne, sub la preteksto serĉi la fiktivan taglibron, li logis Ibn Razut-on en la sigelitan teatran kontoron, kaj li inside mortpikis li, poste Muhat perforte premegis lin en la monŝrankon, pensante, ke la kadavro restos tie nerimarkita, ĝis li mem liberiĝos de la rolo de Mackenzie.

— Kiel okazis, ke tiu homo fariĝis Mackenzie? — demandis Bodley.

— Kiam mi ekssoldatiĝis, mi jam faris plurajn, gravajn malkovrojn de krimoj ĉe la Sekreta Servo kiel Mackenzie, kaj multaj friponoj volis mortigi min. Ili estus sukcesintaj pli- aŭ malpli poste, tial la sinjoro kolonelo, kiu estis majoro tiutempe, li pensiigis min, baldaŭ mi dungiĝis al la rodezia polico, kaj mi demetis la pseŭdonomon Mackenzie. Ankoraŭ lastfoje oni petis mian helpon ĉe la Inteligence Service, kaj tiu esploro preskaŭ fariĝis fatala por mi. En la eksprestrajno mi atentis kelkajn suspektatojn, kiuj, ŝajnis, rekonis min, nokte ili surpriz-atakis kaj ĵetis min el la kureganta rapidtrajno por ke mia kadavro malaperu, ĝuste super la torente fluanta rivero Liz. Kompreneble ili forrabis miajn dokumentojn, kiuj estis validaj je la nomo de Mackenzie, kun miaj ĉiuj havaĵoj. Estis bonŝanca hazardo, ke oni ĝuste tiam riparis la pilierojn de la ponto, kaj la laboristoj sukcesis savi min. Mi decidis kun mia majoro, ke ni kredigos al la friponoj, kvazaŭ mi fakte estus mortinta, tiel la farinto kuraĝos uzi miajn dokumentojn, kaj eble ni povos malkovri lin. Tial ni fidis ĝin, ĉar mi apartenis al tiu konfidenca, malgranda grupo de la Sekreta Servo, kies membrojn konas persone nur majoro Rawson. Tiel mi fariĝis detektiv-inspektoro de la rodezia polico. Muhat ne estis inter la atakantoj dum la fervoja atenco, sed verŝajne liaj homoj faris tion, ĉar la dokumentoj de Mackenzie trafis en liajn manojn, kaj kiam li legis en la ĵurnalo, ke sinjoro kolonelo Rawson estas la sola homo, kiu konas persone Mackenzie-on, kaj nun li vojaĝis ferii al Hindujo, Muhat kuraĝis veni kun la legitimilo en Londonon por plej rapide, plej lerte fini la aferon.

Iu frapetis. Dixon envenis:

— Mi alkondukis la tri arestitojn.

— Kun via permeso — diris Connor — mi venigis Lothar-on, lian filinon kaj baroninon Waldenegg ĉi tien, la hodiaŭa kunveno ne estus kompleta sen ili. Enkonduku ilin, Dixon.

Ili enpaŝis en la ĉambron. La instruisto venis pli proksimen kun levita kapo, dignoplene. Li profunde kliniĝis, poste li ekvidis Connor-on. Li fariĝis morte pala. Li kaptis al sia frunto ambaŭmane, kvazaŭ li timus, ke ĝi tuj krevus, poste li etendis sian tremantan brakoan antaŭen, liaj okulgloboj fantomeske elstariĝis, kaj li faris du paŝojn ŝanceliĝante al Connor…

— Horn… Ŝankta Disinjoro! Horn!

III

…— Antaŭ dek jaroj sep homoj ekiris kun eskadrono el la fortikaĵo Gueliz el urbo Marakesch — komencis Connor rakonti la lastan, nemalkovritan parton, kiam fine ili ĉiuj sidiĝis, kaj ankaŭ Lothar iel-tiel regajnis sian trankvilon. Vi jam scias ĉion ĝis tiam, kiam la ses homoj dizertis ĉe Kongo. Mi estis la plej juna. Ni vagaĉis freneze en la marĉoj Tuburi, la plej gravaj simptomoj de la dezerta nervofebro montriĝis sur ni. Tie okazis la malgaja historio, ke… nu, ke sinjoro instruisto, dum tagoj senkonscience vaganta, atakis min pro momenta menskonfuziĝo. Ankaŭ la aliaj estis frenezaj, sed ĝi estis la frenezo de friponoj. Ratignac kaj Thillman reguligis la konton kun mi. Ili batfaligis min. Tiam ankaŭ mi estis plie sovaĝa besto ol homo. Ili draste traktis min kaj lasis min kuŝanta en la marĉo. Bonŝance, la soldatoj, persekutantaj Sinza-on, trovis min. Mi estis kondamnita al du jara punlaboro. La caffard furiozis en mi. Tiam mi skribis al la instruisto tiun malfeliĉan leteron en morta demenco, kio poste estis la bazo de lia kalvario. Dum unu jaro mi luktis kun la morto, inter vive entombigitaj bagnanoj. Kun terura fortostreĉo mi venkis la morton. Fine per bonŝanca ideo mi malkovris la rabmurdon de la filo de Muhat, kion li faris en la gubernio, tial mi ricevis amnestion. Mi pasigis unu jaron kun mia eskadrono en Fort Lamy. Tie mi parolis la unuan fojon kun majoro Rawson, kiam mi gardostaris. Post unu jaro mi dizertis. Nokte, ĉe la landlimo de Angolo, mi renkontis Sinza-on. La rabisto tiutempe maĥinaciis per tiu truko, ke li portis oficiran uniformon de iu persekutanta ŝtato. Dum luktado mi mortigis lin. En tiu kriza minuto venis en mian memoron la interesiĝo de majoro Rawson al mi, kaj mi iris rekte en lian proksiman tendaron kun la kadavro. Post la malkovrita murdo kaj la venko super Sinza, la majoro ekspluatis la okazon inviti min al la angla Sekreta Servo. Ankaŭ en mia privata vivo li fariĝis mia patra protektanto. Mi povas danki al li, ke mi faris la abiturientan ekzamenon, mi povis rekomenci mian vivon, mi akiris medicinan diplomon en la universitato de Johannesburg, mi fariĝis angla civitano dank’ al la influo de la majoro, kaj oni dungis min en la kolonia armeo. Fortuno eĉ poste ne forlasis min malkovri krimaferojn. Jam delonge mi resaniĝis el la caffard, kaj mi povis tre bone kompreni, ke la nervosistemo de la kompatinda instruisto, vaganta en la marĉo, ruiniĝis kaj ĝi eksplodis en furiozo. Mi ne koleris tiujn sovaĝajn, kruelajn soldatojn, kiujn en la stato de la caffard obeis sian antipation, kiam ili atakis min. Ankaŭ Tadief-Lermontov-on mi konas el la legio, kie oni moknomis lin „kolonelo”. Li devis morti tial, ĉar ili timis, ke Lothar tro iniciis lin, rilate la malnovajn aferojn. Cetere li sciis nenion. Li hazarde venis en Londonon, Herta trovis lin, kaj Lothar akceptis lin en sian domon, kiel iaman, malnovan kamaradon. Mi sciis, ke la kvin dizertuloj vivas en Londono, sed mi pensis, ke ili estas honestaj homoj. Tial mi estis for de tiom da pridemandoj kaj inspektoj dum la krimesplorado, ĉar mi ne volis, ke la iamaj legianoj rekonu min.

La finan solvon de la tuta afero donis en mian manon fraŭlino Lorhar, rakontinte, ke ŝi traserĉis la valizon de Lermontov, kaj ŝi restis en la ĉambro, ĝis la polico alvenis. Ŝi ne menciis la rustan, francan bajoneton inter la objektoj de la kofro, kion trovis la pseŭdo-Mackenzie. Mi divenis tiel, ke nur Muhat povis ĝin ŝtele meti tien. Li volis suspektigi tiel Lermontov-on pri la murdo de Thillmann kaj Hoffer, implikinte la aferon tute nesolvebla. Kaj li fiaskis ĝuste pro tiu bagatelo. Rabmurdisto ne laboru per detal-plastiko. Se la bajoneto ne estis tie, kiam Herta traserĉis la kofron, nur Mackenzi povis meti ĝin tien, ĉar dumtempe neniu paŝis en la ĉambron, kaj li malfermis la valizon, senpere post la knabino. Tiu ŝajne sensignifa afero solvis la enigmon. En tiu momento mi divenis la strangan cirkonstancon de la morto de Tyckler. Kiel li trovis la bajoneton, ĉar li mem metis ĝin tien, same tiel li malkovris la murdon de Tyckler, ĉar li mortigis la direktoron senpere antaŭ kelkaj momentoj. Nun jam mi povis kalkuli, ke sekvos Lothar, Lys Rouge kaj Herta, kiel la viktimoj de la sanga venĝo. Eĉ momenton ili ne estis en sekureco, kontraŭ la lerteco kaj legitimilo de Mackenzie. Se tiam mi estus kaptinta lin, multaj demandoj restus malklaraj, unue la morto de Ratignac. Mi povis fari nenion alian, ol tuj aresti kaj malliberigi la instruiston kaj lian filinon. Ŝajne mi havis kaŭzon fari tion, kompreneble mi mem sciis plej bone, ke ili estas senkulpaj. En tiu momento, kiam Mackenzie volis alligi la murdon de Rastignac al la kolo de baronino Waldenegg, mi tuj arestis ankaŭ Ruĝan Lilion, sciante, ke la arestoj de Mackenzie plej ofte venigas la ŝajne kulpajn homojn al la jurmedicina sekcad-instituto. Mi esperas, ke vi ĉiuj pardonas min pro la malagrablaj, prizonaj travivaĵoj. Mi faris nur unu gravan eraron. Mi havis fiksan ideon, kaj mi persistis ĉe tio, ke Muhat ne estas la ĉefkulpulo, nur sensignifa komplico, kaj sekvante lian spuron, mi trovos la veran ĉefon. Se li ne estus metinta la bajoneton tien, eble mi eĉ nun kredus tiun supozon. Mi havis la plej strangan momenton en mia vivo, kiam mi ekvidis la unuan ĉantaĝ-leteron, mian skribon. Jes, sendube: ĝi estis mia propramana skribo. Kvazaŭ mi renkontiĝus kun mi mem sur senhoma strato, mi sentis tiel; ke oni minacas Lotharon en mia nomo: ĝi tuj turnis mian suspekton al la iamaj kamaradoj, sed tion, ke ili minacas lin per la skribo de mia propra mano, estis fantomeske. Ĝis tiam, kiam la morto de Tyckler klarigis la enigmon. Mi opinias, sinjoroj, ke ni ne havas alian nemalkovritan punkton. Kaj, sinjoro instruisto Lothar, vivu trankvile de nun, kiel mi konas la situacion, neniu tuŝos la aferon de la plateno, sed kredu min, ke Horn eĉ nun alte estimas vin, kaj mi tute ne pensas postuli klarigon, ĉar vi atakis min en grava nervokrizo. — Li etendis sian manon al la instruisto, kaj Lothar premis ĝin. Du larmogutoj ruliĝis sur la vangoj de la multe suferinta maljunulo. — Mi ankorŭ devas anonci tion, ke Scribe senmaskigis definitive Muhat-on, li divenis, ke la fripono estas arabo, kaj ankaŭ la prezentado per la terebinto dankeblas al la inspektoro. Estas la dudeka horo, sinjoroj, kaj je la oka matene mi devas pridemandi riceliston, nomatan Marlow. Bonan nokton…

…Oni ne regalis lin per laŭdoj. Kion ili pensis pri Connor, tio estis videbla sur la vizaĝoj. En la halo la ŝtatsekretario varme premis la manon de Connor kaj diris kun emfazo:

— Mi gratulas, sinjoro „konsilisto”.

— Vidu, Scribe — diris Connor, kiam ili trankvile iris sur la strato, — konsekvencaj supozoj kondukas al la plej gravaj policistaj eraroj. Bona detektivo neniam lasu trompi sin mem, se li havas akcepteblan ideon. Mi povintus kapti Muhat-on antaŭ du semajnoj, se mi ne estintus konsekvenca. Mi bedaŭras tion. Tiam nek la kompatinda Ratignac devintus morti pere de veneno, sed li estus pendumita.

— Diru, sinjoro — demandis la fidela Scribe konfuzite. — Kial vi donacis al mi la gloron de la malkovro de Muhat? Ĉar mi eĉ konjekton ne havis pri tio, ĝis vi ne rakontis tion.

— Mi ordigis la konton, Scribe. Mi ŝuldis al vi per io pro Leporeto. Anstataŭ forkurinta ŝtelisto, mi pagis al vi per multobla rabmurdisto. Mi pensas, ke nun jam ni estas kvitaj.

IV

Fine la sorto de instruisto Lothar plenumiĝis, li vivis en paco post lia kvindeka jaro. Li povis trankvile cigari sur la verando, inter liaj perferataj klasikuloj, transdoninte sin per ĉiuj pensoj al siaj eseoj, sciencaj recenzoj. Neniu ĝenis lin, Herta promenis ĝenerale kun Connor en la ĝardeno. Alvenis la printempo, kaj varmetaj tagoj faris Londonon pli amika. Ili tri renkontiĝis nur dum la vespermanĝo, tiam Herta aŭdis mirindajn historiojn de sia patro kaj de la iama studenta legiano. Connor ekvidis tiun blankan, larĝan strion inter liaj haroj la unuan fojon post la lukto kun Sinza, aŭrore en la tabla spegulo de majoro Rawson.

Ili volonte estus gastigantaj ankaŭ Ruĝan Lilion, sed vizitinte ŝin, la vilao de Lys Ruge estis senhoma, la sinjorino forvojaĝis du tagojn post ŝia liberiĝo. Ŝi skribis bildkarton al Conno el Gibraltaro. „Dankon pro ĉio, kion vi faris por mi. Estu feliĉa. Lys.”

Gazetinformo:

„Herta Lothar kaj polica konsilisto Connor geedziĝis en la pasintaj tagoj. La atestantoj estis kolonelo Rawson kaj ŝtatsekretario Hastings.”