Aleksandro Grin. La mondo brilanta

«Ĝi estas — tie...»

Swift

Parto I La renversita areno

I

Dum sep tagoj bunta tumulto de afiŝoj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpaŝon en la cirko "Soleil" [1]de «Homo de Duopa Stelo»; ankoraŭ neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantaŭ teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankoraŭ neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. Eĉ la atleta lukto — la plej ŝatata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono [2] kaj Elagabalo [3] — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por miro kaj kortremo de aĝaj, sed pasiaj sinjorinoj. Eĉ paliĝis la fama fortulo-ĵonglisto Murray, ĵetanta en aeron fajrartaĵon da lumantaj pezaĵoj. Mallonge dirante, la cirko «Soleil» promesis ion vere neviditan. Starinte dum minuto antaŭ afiŝo, ni pli plene ol per ajnaj ekzemploj kaj komparoj komprenos la impreson, kiun ĝi faris al la homamaso. Kio do tie estas presita?

«Merkrede, — diris la afiŝo, — la 23-an de junio de la 1911-a jaro

okazos la unua, la sola kaj la lasta elpaŝo

de antaŭe neniam elpaŝinta,

mirinda, nevidita, escepta fenomeno,

nomanta sin «Homo de Duopa Stelo».

Sen pezo

Fluganta kuro

Mirakla flugo

Vera ŝvebado en la aero, kiu estos plenumita

sen helpo de kaŝitaj meĥanikaj rimedoj

kaj sen ajnaj aparatoj.

La Homo de Duopa Stelo restas pendi en la aero

ĝis 3 sekundoj da plena tempo.

La Homo de Duopa Stelo estas

la plej granda scienca enigmo de la nuna jarcento.

Biletoj, pro escepteco kaj neripeteblo de la spektaĵo,

estos vendataj de la 19-a ĝis la tago de la spektaklo;

la prezoj estas triobligitaj».

Agassiz [4], la direktoro de la cirko «Soleil», donis al ĵurnalistoj jenajn klarigojn. Antaŭ kelkaj tagoj al li venis nekonata homo; eĉ la trejnita okulo de tia fiaferspertulo, kiel Agassiz, sukcesis elŝiri el la mallonga renkontiĝo kun li nenion, kio metus stampon. Sur la vizitkarto de la vizitinto estis: E. D. — nure; nek adreso, nek profesio...

Dirante tiel, Agassiz prenis aspekton de homo, kiu scias multe pli, ol oni povas pensi pri tio, sed kiu estas diskreta pro gravaj kaŭzoj. Li diris:

— Mi vidis sendube kleran kaj riĉan homon, fremdan al la cirka rondo. Mi ne faras sekreton el tio, kion mi observis en li, sed... jes, li estas raraĵo eĉ por mi, kiu spertis nemalmulte dum tridek jaroj. Ĉe ni li ne servas. Li nenion postulis, nenion petis. Mi nenion scias pri li. Eĉ ne lian adreson. Estis sensence peni ekscii ion en tiu direkto, ĉar unusola lia elpaŝo estas ligita nek kun lia pasinteco, nek kun lia personeco. Ni tion ne bezonas. Tamen «Soleil» staras kaj plu staros alte, tial mi ne povis ellasi tian raran birdon. Li proponis pli multe, ol donus Barnumo [5] mem, se li reviviĝus kaj venus ĉi tien kun siaj bestoj.

Lia propono estas tia: li elpaŝos antaŭ publiko unu fojon; vere unu fojon, nek pli, nek malpli, — sen honorario, sen regalo, sen ajna alia rekompenco. — Tiuj tri sen de Agassiz fajfis solide kaj bonguste. — Mi proponis kaj tion kaj tion, sed li rifuzis.

Laŭ lia peto, mi eksidis en la angulo, por ne malhelpi al la ekzerco. Li deiris al la pordo, palpebrumis mistere kaj ruze, kaj poste, — sen salto, sen ajna videbla peno, glate apartiĝinte en la aeron, ekmoviĝis trans la tablon, haltinte super ĝi, — super tiu ĉi inkujo, — dum ne malpli ol du sekundoj, post kio neaŭdeble, senskue liaj piedoj ree tuŝis la teron. Tio estis tiom stranga, ke mi tremeris, sed li restis trankvila, kiel klaŭno Doddy post kiam lin turnis en la dentoj Ernst Wit sur trapezo. — «Jen ĉio, kion mi scipovas, — diris li, kiam ni eksidis ree, — sed tion mi ripetos kelkajn fojojn, post kuro kaj sen kuro. Eble, mi havos inspiron. Tiam la publiko vidos pli multe. Sed tion ne eblas garantii».

Mi demandis — kion li scias kaj pensas pri si kiel pri nevidita, mirakla fenomeno. Li kuntiris la ŝultrojn. — «Pri tio mi scias ne pli ol vi; probable, ne pli ol tiom, kiom scias iuj verkistoj pri siaj ideoj kaj temoj: ili venas. Tiel tio venas al mi». Plie li klarigis nenion. Mi estis afekciita. Mi proponis al li milionon; li rifuzis — kaj eĉ — oscedis. Mi ne insistis. Li rifuzis tiel decideme kaj sendispute, ke insisto egalus humiligon. Sed, nature, mi demandis, kiaj kaŭzoj devigas lin elpaŝi publike. — «De tempo al tempo, — diris li, — malfortiĝas mia kapablo, se ne vigligi ĝin; ĝi restariĝas plene, kiam estas spektantoj de miaj ekzercoj. Jen — la sola kuglego, al kiu mi estas alkatenita». Sed mi nenion komprenis; verŝajne, li ŝercis. Mi ricevis impreson, ke mi parolis kun elstara homo, konservanta striktegan inkognitecon. Li estas juna, serioza, kiel anatomo, kaj bonege vestita. Li portas briliantan pinglon, kiu kostas eble tricent mil. Ĉio ĉi estas pripensinda.

Jam en la sekva tago matenaj kaj vesperaj ĵurnaloj presis la intervjuon kun Agassiz; en unu ĵurnalo aperis eĉ improvizita portreto de la stranga gastrolanto. La lipaj kaj kapaj haroj de la portreto honorigus ajnan harkreskigantan reklamon. Al la leganto, elŝovinte la okulojn, rigardis feroca belulo.

Tiutempe la kulpinto de tuta tiu malkvieto, trarigardinte la ĵurnalojn kaj ĝissate admirinte la interesan portreton, demandis: — «Nu, Drud, ĉu ci estos la dudek trian en la cirko?»

Mem respondante al si, li aldonis: — «Jes. Mi estos kaj observos, kiel tiu forta blovo, tiu bato de kirlo estingos la etan inertan flamon de la malklera racio, pri kiu ambicias «la reĝo de la naturo». Kaj ŝvitaj gutoj kovros lian vizaĝon...»

II

Ne malpli, ol la publikon, la ondo de akra intereso kaptis la tutan cirkan trupon, inkluzive la servistaron, biletistojn kaj ĉevalistojn. Aperis onidiro, ke la «Duopa Stelo» (kiel li ordonis signi sin en la afiŝo) estas grafo kaj miliardulo, kaj pri li jam suspiradis rajdistinoj, glutante salivon en revoj de restoraci-juvela speco; jam turmentadis spegulon baletistinoj, ĉiu esperante logi la nobelan originalulon, kaj kun ŝaŭmo sur la lipoj disputadis, — kiun el ili aĉetos li pli multekoste. Klaŭnoj elpensadis, kiel ili ridigu spektantaron, parodiante la novulon. Ebriulo-verkisto Debor jam fabrikis por ili kelkajn dialogojn, pro kio li drinkadis brandon kaj tintadis per arĝentaj moneroj. Mornigitaj de envio gimnastoj, akrobatoj kaj ĵonglistoj ripetadis ĥore ĝis la lasta momento, ke la mistera gastrolanto-ĉarlatano venis el Hindio, kie lernis iom efiki per sugesto, kaj antaŭdiradis fiaskon. Ili ankaŭ penis disvastigi informon, ke ilia arena rivalo estas fuĝinta krimulo. Ili samaj elpensis, ke la «Duopa Stelo» estas kartluda fripono, plurfoje batita. Same al ili apartenis interesega rakonto pri ĉantaĝo, per kiu kvazaŭe senarmigis li la humiligitan Agassiz-on. Sed pri la esenco de la afero neniu povis diri ion: fuma spiralo de klaĉo volviĝadis, ne tuŝante la centron. Nur sola klaŭno Arcy, kiu ŝatis ripetadi: «Mi scias kaj vidis ĉion, tial mi pri nenio miras», — speciale emfazadis sian frazon, kiam estiĝadis konversacio pri la «Duopa Stelo»; sed sur la malsana, galhumora vizaĝo de la klaŭno reflektiĝadis pala timo, ke lian malriĉan vivon povas trafi io, pri kio li pensas kun angoro, perdinte mizeran trankvilon, akiritan per malfacilega laboro de grimacoj kaj kontuzoj.

Ankoraŭ multe da ĉiaspeca vorta rubo — elpensaĵoj, babilaĵoj, spritaĵoj, mokoj kaj antaŭdiroj — ŝtopis orelojn de diversaj homoj rilate de la disfamigita elpaŝo, sed ĉion oni ne povas subaŭskulti. En polva nubo post hufoj de la ĉevaloj de Cezaro ne gravas ĉiu aparta polvero; ne tiom gravas ankaŭ rebrilo de radio, kuranta tra lilaj kirloj post blanka makulo de la ora imperatora helmo. Cezaro polvas... Polvo — kaj Cezaro.

III

La 23-an la giĉeto de la cirka kaso ne malfermiĝis. Skribaĵo diris: «La biletoj estas venditaj sen restaĵo». Malgraŭ alta prezo, ilin oni disaĉetis kun rapido de krako; por la lastaj biletoj, jam la 20-an, estis aranĝita loterio, — pro tio, ke ili kaŭzis akran disputon de la pretendantoj.

Atenta rigardo, ĵetita ĉi-vespere al la lokoj por spektantoj, rimarkus iom neordinaran konsiston de la publiko. Tiel, la loĝio de gazetaro estis plenŝtopita, post aldonaj seĝoj brilis nazumoj kaj kolumoj de tiuj, kiuj estis kondamnitaj starante danceti sur la loko. Same plena estis la loĝio de la ministro. Tie brilis delikata, ĉarma mondo de belaj okuloj kaj subtilaj vizaĝoj de junaj virinoj, blanka silko kaj juvelaĵoj, brilantaj kiel lustroj sur fono de paradaj uniformoj kaj frakoj; tiel luna akvofalo en veluro de nigraj ombroj strias kaj ŝaŭmigas sian fluon. Ĉiuj loĝioj, ĉirkaŭantaj la karmezinan barilon per diverskolora cirklo, spiris lukson kaj rezerviĝemon de la ornamita homamaso; facile, libere ridante, nelaŭte, sed klare parolante, tiuj homoj pririgardadis la kontraŭajn flankojn de la grandega cirko. Super la areno, brilante, ŝvebis aera vakuo, fermita alte supre per la kupolo kun bluo de la vespera ĉielo, rigardanta en malfermitajn vitrajn lukojn.

Super la foteloj lokiĝis fizionomia bunteco de intelektuloj, komercistoj, oficistoj kaj militistoj; glitadis konataj laŭ portretoj trajtoj de verkistoj kaj pentristoj; aŭdiĝadis komplika frazo, trafa rimarko, rafinita literatura parolturno, klaĉoj kaj familiaj disputoj. Ankoraŭ pli alte premiĝadis sur nedislimitaj benkoj strata homamaso: tiuj, kiuj kuradas, paŝadas kaj fluas per miloj da piedparoj. Kaj super ili, trans alta barilo, ĉirkaŭgluita per cirkaj afiŝoj, sur kubutoj, piedpintoj, mentonoj kaj brustoj, alpremitaj de malvasteco, densiĝinte sesedre, kiel abelujaj ĉeloj, ŝvitis la parioj de la cirko — la galerio; penante liberigi almenaŭ por momento la manojn, ili eltenadis torturon de sufoko kaj korbatado; pli trankvilaj en tiu svarmo aspektis la vizaĝoj de homoj altaj je pli ol metro kaj tri kvaronoj. Ĉi tie oni ronĝadis nuksojn; krakado de ŝelo miksiĝadis kun fajfoj kaj senceremoniaj krioj.

Prilumo a giorno [6], ekscite intensa brilo de tia forto, ke ĉio, proksime kaj malproksime, estis kvazaŭ kovrita per hela lako, estis metanta la kontraŭan flankon en brilantan nebulon, kie, tamen, se tie haltis rigardo, ĉio videblis kun klareco de binoklo, — kaj vizaĝoj kaj esprimoj. La cirko, priverŝita per lumo, ekde trapezoj, fiksitaj sub la plafono, ekde kupraj blovinstrumentoj de muzikistoj, susurantaj per notoj inter nigraj pupitroj, ĝis freŝaj segaĵoj, kovrantaj la arenon, — estis sub la potenco de la elektraj lustroj, semantaj gajan ekstazon. Ferminte la okulojn, eblis per aŭdo trovi ĉiujn punktojn de la spaco — knaron de seĝo, tuson, retenitan duontakton de fluto, murmuron de tamburo, mallaŭtan emocian konversacion kaj bruon, similan al bruo de akvo, — bruon de susuro de moviĝoj kaj spirado de la dekmila homa ŝargo, enigita unumomente en la transversan sekcon de la ronda konstruaĵo. Staris akra odoro de varmo, ĉevalejoj, segaĵoj kaj delikataj parfumoj — la tradicia aromo de cirko, parenca al la bunteco de la cirka spektaklo.

La komenco prokrastiĝis; malpacienco ekposedis la publikon; sur la galerioj kelkfoje, ekbrulante per malglata krakado, traruliĝis aplaŭdoj. Sed jen tintis kaj tremis la tria sonoro. Frapis obtuza arĝento de timbaloj, ekhurlis trombono, pafis tamburo; kupro kaj kordoj en glitanta fajfo de flutoj ekportis bataleman marŝon, kaj la spektaklo komenciĝis.

IV

Por tiu ĉi vespero la direkcio rezervis la plej bonajn fortojn de la cirko. Agassiz sciis, ke al pinto de monto kondukas krutaj padoj. Li iom post iom ardigadis la animon de la spektanto, surmetante impreson sur impreson, kun kalkulita kaj strikta diverseco; pro tio la spektanto devis fordoni tutan akumulitan animan ardon al la krona fino: fine de la programo estis indikita la «Duopa Stelo».

La areno ekvivis: gimnastoj anstataŭadis ĉevalojn, ĉevaloj — klaŭnojn, klaŭnoj — akrobatojn; ĵonglistoj kaj iluziistoj sekvis dresiston de leonoj. Du elefantoj, ĉirkaŭvolvitaj per buŝtukoj, dece vespermanĝis, sidante ĉe priservita tablo, kaj, per princa movo de la rostroj ĵetinte «trinkmonon», veturis sur lignaj globoj. Meditema stuporo de klaŭnoj en la momento de neevitebla bato al la nuko per gutaperka kolbaso kaŭzis plurajn migrenojn de malfortaj kapoj, ekdolorintaj pro ridego. La klaŭnoj ankoraŭ estis gratantaj sin kaj spritantaj, kiam rajdisto kaj rajdistino, sur blankaj asturiaj ĉevaloj, elflugis kaj ekkuris ĉirkaŭ la areno. Tio estis Bakĥo kaj bakĥananino — en leopardaj feloj, florkronoj kaj rozaj girlandoj; ili, rajdante kun forto de vento, ludis miman scenon de baleta kaj akrobata karaktero, poste malaperis, lasinte en la aero brilon kaj tremon de la gracie frenezaj korpoj, obseditaj de pitoreska moviĝo. Post ili, antaŭataj de sono de trumpeto, eliris kaj dissidiĝis leonoj, per muĝo superbruante la orkestron; homo en nigra frako, pafante per vipo, humiligis ilin, kiel deziris; ŝaŭmo faladis el iliaj faŭkoj, sed ili valsadis kaj saltadis en ringegon. Kvar gimnastoj, balanciĝante sub la kupolo, transĵetadis sin de unu trapezo sur la alian per teruraj turnsaltoj. Japano-iluziisto eltiris el sub la kolumo de la trikoto pezan vitran vazon, plenan de akvo kaj vivaj fiŝoj. Ĵonglisto pruvis, ke ne ekzistas objektoj, per kiuj ne eblas ludi, ĵetante ilin en la aeron kaj kaptante, kiel hirundo muŝojn, sen kontuzoj kaj mistrafoj; sep brulantaj lampoj ekflugadis el liaj manoj kun facileco de fontana strio. La fino de la dua parto estis rajdisto Rishley, kiu rajdis sur kvin rufaj ĉevaloj kun blankaj kolhararoj kaj transiradis, starante, de unu sur la alian tiel simple, kiel ni transsidiĝas sur seĝoj.

Sonoro proklamis interakton; la publiko malorde ekiris en promenejojn, fumejojn, bufedojn kaj ĉevalejojn. La servistoj purigis la arenon. Dum tiuj dek kvin minutoj nevino de la ministro Runa Beguem, sidinta en lia loĝio, definitive entombigis esperojn de kapitano Gall, kiu, tamen, diris nenion specialan. Li obtuze ekparolis pri la amo jam matene, sed al ili oni malhelpis. Tiam Runa diris «ĝis revido» — kun tre klara malvarmo de la tono, sed la blindiĝinta koro de Gall ne komprenis ŝian egalan, trankvilan rigardon; nun, uzante tion, ke al ili oni ne rigardas, li prenis la mallevitan manon de la junulino kaj malforte premis ĝin. Runa, senemocie depreninte la manon, turnis sin al li, alpreminte la mentonon al veluro de la fotelo. Malpeza, hela subrido ekkuŝis inter ŝiaj brovoj per ĉarma falto, kaj la rigardo diris — ne.

Gall forte maldikiĝis dum la lastaj tagoj. Lia maldekstra palpebro nerve tikis. Li fiksis sur Runa tiom longan, desperan kaj demandan rigardon, ke ŝi iomete mildiĝis.

— Gall, ĉio pasas! Vi estas forta homo. Mi sincere bedaŭras, ke tio okazis al vi; ke la kaŭzo de via malfeliĉo estas mi.

— Nur vi povus esti, — diris Gall, nenion vidante, krom ŝi. — Mi freneziĝas. La plej malbona estas tio, ke vi ankoraŭ ne amis.

— Kiel?!

— Tiu lando de via animo estas ne tuŝita. Aliokaze rememoro de la sento eble movus vian koron el la morta punkto.

— Mi ne scias. Sed estas bone, ke nia konversacio transiras en la regionon de rezonado. Al tio mi aldonu, ke mi opinius malfeliĉo amon, se ĝi trafos min sen sorto.

Runa kviete ĉirkaŭrigardis vicon da loĝioj, kvazaŭ dezirante ekscii, ĉu kaŝiĝas jam nun tiu malfeliĉo ie inter atentaj rigardoj de viroj; sed admiro tiel tedis al ŝi, ke ŝi rilatis al ĝi kun senestima malatento de riĉulo, prenanta kupran restmonon.

— Amo kaj sorto estas unu... — Gall silentis iom. — Aŭ... kion vi deziras diri?

— Mi subkomprenas esceptan sorton, Gall. Mi scias, — Runa malĝoje movis la nudan ŝultron, — ke tian sorton mi... ne meritas. — La fiereco de tiuj vortoj kaŝiĝis en senkompara rideto. — Sed mi tamen deziras, ke tiu sorto estu speciala.

Gall komprenis siamaniere ŝian fieran revon.

— Certe, mi ne estas taŭga parulo por vi, — diris li kun sincera ofendiĝo kaj kun ne malpli sincera admiro. — Vi meritas esti reĝino. Mi estas ordinara homo. Tamen ne ekzistas afero, pri kiu mi hezitus, se vi ordonus al mi plenumi ĝin.

Runa movis la brovon, sed ridetis. Forta amo religie kortuŝadis ŝin. Kiam Gall ne komprenis ŝin, ŝi ekdeziris ŝovi lin pli proksime al sia animo. Tiel bonaj homoj ŝatas, kompatinte almozulon pri ties amara sorto, analizi siajn sentojn pri la temo: «ĉu mi estas bona homo?» Kaj por la almozulo estas tutegale.

— Por reĝino mi, probable, estas pli saĝa, ol necesas esti saĝa en ŝia rango, — diris Runa. — Ja mi scias homojn. Mi devas mirigi vin. Tiu sorto, kun kiu mi povus renkontiĝi, ne rigardante al ĝi malsupren, — estas apenaŭ ebla. Probable, ne. Mi estas tre glorama. Ĉio, kion mi pensas pri tio, estas malklara kaj blindiga. Vi scias, kiel fojfoje efikas muziko... Mi deziras vivi kvazaŭ en senĉesaj sonoj de solena, min tutan rekreanta muziko. Mi deziras, ke al interna emocia feliĉo donu sencon potenco senlima, senhezita.

Tiun malgrandan, senhontan konfeson Runa eldiris kun gracia simpleco de juna patrino, flustranta al ekdormanta infano sonĝojn de reĝoj.

— Ĉu ekstazo?

— Mi ne scias. Sed vortoj enfermas en si pli multe, ol pri tio pensas homoj, bedaŭrantaj malfortecon de vortoj. Sufiĉas, alie vi ŝanĝos vian opinion pri mi al la pli malbona.

— Mi ne ŝanĝas opiniojn, ne ŝanĝas korinklinojn, — diris Gall kaj, vidante, ke Runa enpensiĝis, komencis silente rigardi al ŝia malpeza profilo, kolektante, por pleneco de impreso, ĉion, kion li sciis pri ŝi. En la dekjara aĝo ŝi verkis elstaran versaĵon. La deksepan kaj dekokan jarojn ŝi pasigis en ĉirkaŭmonda marvojaĝo, kaj ŝiaj ekzotaj desegnaĵoj estis venditaj en granda ekspozicio kontraŭ alta prezo, filantrope al blinduloj. Ŝi ne serĉis tiaspecan popularecon — ne ŝatis ĝin. Ŝi bonege muzikis; al ŝi oni vice antaŭdiradis jen tiun, jen alian famon, — ŝi ne strebis al famo. En ŝia grandega domo eblis transiradi el ĉambro en ĉambron kun kreskanta sento pri potenco de mono, animita de arta kaj diversflanka animo. Sendependa kaj soleca, ŝi trapasadis la vivon en spirita silento, sen korinklinoj kaj amo, komprenante nur per instinkto, sed ne per sperto, kion donas tiu sento, ankoraŭ ne spertita de ŝi. Ŝi sciis ĉiujn eŭropajn lingvojn, studis astronomion, elektroteĥnikon, arĥitekturon kaj ĝardenkulturon, dormis malmulte, malofte mondumadis kaj eĉ pli malofte akceptadis gastojn.

Tiu senemocia, malvarma mondo estis fermita en perfekta ŝelo. Laŭ mildeco de linioj kaj esprimo ŝia vizaĝo estis vizaĝo de blondulino, sed sub la brilanta ondo de la nigraj haroj ĝi prezentis nekompreneblan kombinon de ardo kaj delikateco. Ŝia tute virineca, sen impreso de rompeblo, figuro odoris je freŝeco kaj gajo de klara korpo. Ŝi estis iomete pli malalta, ol Gall; dum li, kun sia averaĝa alto, ŝajnis pli alta danke al la epoletoj.

Gall — inteligenta militisto kun iom larĝa vizaĝo kaj melankoliaj okuloj de bona homo, al kiuj li penadis fojfoje doni fieran esprimon, trapensinte pri Runa Beguem ĉion, kio venis en la kapon, turnis la internan rigardon al si, sed, trovinte tie nenion specialan, krom sano, amo, servo kaj diligentaj kutimoj, eksentis malgajon de rezignacio. Li ne devis paroli pri amo. Tamen en la momento de tria sonoro, kvazaŭ ties trilo tiris lian langon, li sukcesis diri: «Mi deziras al vi feliĉon...» La fino de la frazo: «ho, se ĝi estus kun mi...» — ŝtopiĝis en lia gorĝo. Li glatigis la lipharojn kaj prepariĝis spekti la spektaklon.

V

La numero, lasta antaŭ la elpaŝo de la «Duopa Stelo», nomiĝis «Senforteco de katenoj». Ĝi konsistis en tio, ke larĝŝultran, malaltan homon oni ligis ĉe la brakoj kaj la kruroj per dikegaj ŝnuroj; krom tio oni zonis per katenoj la manojn kaj la piedojn. Poste lin oni kovris per tuko; li klopodis sub ĝi dum ĉirkaŭ du minutoj kaj ekstaris tute malimplikita; la ligiloj kuŝis sur la sablo.

Li foriris. Estiĝis profunda, akra silento. Muziko ekludis kaj ĉesis. La cirko neaŭdeble spiris. Infekta atendo penetris el animo en animon, streĉante sentumojn; rigardoj, direktitaj al la elira kurteno, silente vokadis la promesitan venon. La muzikistoj foliumadis notojn. Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; la malpacienco kreskis. La supro, iom krakinte malakorde, aŭdigis protestajn aplaŭdojn; la mezo subtenis ilin; la malsupro konversaciis, flirtigadis ventumilojn, ridetadis.

Tiam, ree silentiginte la bruon de malpacienco, ĉe la elirejo aperis homo de averaĝa alto, rekta, kiel flamo de kandelo, kun natura kaj simpla sinteno; haltinte por momento, li eliris al la centro de la areno, paŝante mole kaj egale; haltinte, li ĉirkaŭrigardis kun rideto la brilantan kavon de la cirko kaj levis la kapon, alparolante al la orkestro.

— Ludu, — diris li, pensinte iom, nelaŭte, sed tiel distingeble, ke la vortoj klare sonis por ĉiuj, — ludu ion malrapidan kaj glatan, ekzemple, la «Meksikan valson».

La kapelestro kapjesis, frapis per la bastoneto kaj svingis ĝin.

Trumpetoj ekmurmuris la enkondukon; turniĝante, la vento de la melodio ĉirkaŭprenis la korojn per kapto kaj mezuro de ritmo; sonoro, triloj kaj kantado dissemis nekompreneblan magion de sono, en kiu pli feste brilas la vivo kaj io iĝas pardonita interne, satigante ĉiujn sentumojn.

La «Duopa Stelo», — kia montriĝis li al rigardo de la spektantoj en tiu ĉi minuto, — estis homo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn. Lia vesto konsistis el blanka ĉemizo, kun manikoj, kuntiritaj ĉe la manradikoj, nigra pantalono, bluaj ŝtrumpoj kaj nigraj sandaloj; larĝa arĝenta zono ĉirkaŭprenis la talion. La frunto, hela, kiel kupolo, estis malleviĝanta al la malhelaj okuloj per strio de la maldikaj kaj altaj brovoj, donintaj al lia akra vizaĝo esprimon de fiera klareco de antikvaj portretoj; sur tiu pala vizaĝo, plena de trankvila potenco, inter la ombro de la malhelaj lipharoj kaj la fendo de la malmola mentono malestime kurbiĝis la malgranda, strikta buŝo. La rideto, kun kiu li eliris, estis dubsenca, kvankam ne sen ekvilibro, kaj plena de kaŝita promeso. Liaj haroj de kastora koloro malforte krispis sub la nuko, en kaveto de la kolo, kaj antaŭe iomete malleviĝis sur la frunton; la manoj estis malgrandaj, la ŝultroj estis iomete deŝovitaj malantaŭen.

Li deiris al la barilo, stamfis kaj, ne hastante, ekkuris, kun kubutoj, alpremitaj al la brusto; tiel li ĉirkaŭiris la tutan arenon, farinte nenion specialan. Sed ekde la dua rondo aŭdiĝis ekkrioj: «Rigardu, rigardu». Ambaŭ ĉefajn pasejojn plenŝtopis spektantoj: elkuris ĉiuj servistoj kaj aktoroj. La paŝoj de la kuranto misformiĝis, jam li moviĝis per gigantaj saltoj, sen videblaj penoj por tio; liaj piedoj, facile tuŝante la teron, ŝajnis, postrestas de la neretenebla strebo de la korpo; jam kelkfoje li dum salto simple movadis ilin en la aero, kvazaŭ forpuŝante vakuon. Tiel kuris li, farinte rondon, poste, trakurinte en ordinara maniero ioman distancon, abrupte leviĝis supren sur distancon de sia alto kaj rigidiĝis, haltis en la aero, kiel sur nevidebla fosto. Li estis en tia stato nur apenaŭ pli longe ol natura prokrasto de falo — je bagatelo, eble je triono de sekundo, — sed sur pesiloj de ĉies atento tio reflektiĝis kiel falo de granda pezo kontraŭ gramo, — tiel neordinare ĵetiĝis antaŭ ĉiuj la enigma fenomeno. Tamen ne malvarmon, ne ardon de admiro kaŭzis ĝi, sed malkvieton de kaŝita ekscitiĝo: eniris io el ekster la limoj de la homa esenco. Multaj salte ekstaris; tiuj, kiuj ne vidis, en kio estis la afero, kriis en la estiĝinta bruo al siaj najbaroj, demandante, kio okazis? La sentumoj jam estis trafitaj, sed ankoraŭ ne faligitaj, ne renversitaj; la spektantoj interŝanĝadis rimarkojn. Baleta kritikisto Fogard diris: — «Jen monstro de ŝvebsaltoj; post Agnes Dupont estis nenio simila. Sed en baleto, inter fajrartaĵo de aliaj moviĝoj, ili ne tiom impresas». En alia loko eblis subaŭskulti: — «Mi vidis saltojn de negroj en Ugando; ili malproksimas...» — «Fakiraĵo, hipnoto!» — «Ne! Tion oni faras per speguloj kaj lumartifikoj», — deklaris iu kompetenta persono.

Tiutempe, ripozante aŭ pensante, sur la areno en la sama nehasta ritmo kuris la «Duopa Stelo», semante maltrankvilajn atendojn, kreskantajn nereteneble. Kion atendis la emociita spektantaro? Neniu povis respondi al si, sed ĉiu estis kvazaŭ kaptita de nevideblaj manoj, ne sciante, ĉu ili liberigos aŭ lasos lin, paliĝantan en nekomprenebla sopiro. Tiel sentis, kiel ili konfesis poste, eĉ maniuloj de fortaj sentoj, homoj de elprovita malvarmsangeco. Jam kelkfoje inter sinjorinoj ekflugadis alta «aĥ!» kun nuanco pli serioza, ol tiuj, per kiuj oni kolorigas tiun universalan ekkrion. La supro, nenion komprenante, kriadis «brave» kaj frapadis per la polmoj. Tiutempe en la amaso de cirkaj aktoroj, plenŝtopintaj la elirejon, okazis moviĝo; tiuj multe vidintaj homoj estis afekciitaj ne malpli ol la spektantoj.

Pasis jam ĉirkaŭ dek minutoj post kiam la «Duopa Stelo» eliris sur la arenon. Nun li pligrandigis la rapidon, farante, evidente, preparan antaŭkuron. Lia vizaĝo ardiĝis, la okuloj ridis. Kaj subite jubila infana krio sonore disflugis en la cirko: — «Panjo, panjo! Li flugas. — Rigardu, li ne tuŝas per la piedoj!»

Ĉiuj rigardoj samtempe celis al la ĵus rimarkita. Kvazaŭ kurteno defalis de ili; la trompo de egala moviĝo de la piedoj malaperis. La «Duobla Stelo» flugis en la aero je futo super la tero, leviĝante ĉiam pli krute kaj alte.

Tiam, subite, trans iu nekaptebla linio, kien, saltinte kaj malkuraĝiĝinte, ĵetis sin la faligita atento, — la spektaĵo eliris el la limoj de artifiko, iĝinte miraklo, do tio, kion sekrete ni atendas dum la tuta vivo, sed kiam ĝi finfine ekbrilas, ni pretas krii aŭ kaŝiĝi. Forlasinte la arenon, Drud leviĝis en la aero al la lustroj, ĉirkaŭvolvinte per la manoj la nukon. Momente la tuta imagata pezo de lia korpo transdoniĝis al interna peno de la spektantoj, sed same baldaŭ malaperis, kaj ĉiuj ekvidis, ke super la galerioj, sub la trapezoj, rapidas, retroklininte la kapon, la homo, trairante de tempo al tempo la rondan supran spacon kun glata rapideco de birdo, — nun li estis terura. Kaj lia ombro, plonĝante sur la seĝovicoj, estis ĵetiĝanta malsupre.

La konfuzita orkestro eksilentis; sola hobojo hurlis per falsa noto kaj kiel pafmortigita rompis la kupran krion.

Krioj «Incendio!» ne farus tion, kio estiĝis en la cirko. La galerio ekhurlis; krioj «Satano! Diablo!» pelis ondon de paniko; ĉioma frenezo ekkaptis la homojn; malaperis la publiko: ĝi, perdinte la ligon, iĝis sovaĝa amaso, sur kies kapoj, ŝirinte fortajn ĉenojn de la racio, freneze muĝante kaj montrante la dentojn, saltadis la Timo. Multaj, en paroksismo de subita malforteco aŭ kapturniĝo, sidis, ferminte per la manoj la vizaĝon. Virinoj perdadis konscion; iuj, sufokiĝante, impetis al la elirejoj; infanoj ploregis. Ĉie aŭdiĝis krakado de balustradoj. La fuĝantoj, plenŝtopinte la arenon, kunpuŝiĝadis ĉe la elirejoj, faligante unu la alian, kaptante kaj forpuŝante la antaŭulojn. Fojfoje akra ŝriko superadis tutan tiun teruran bruegon; sonis ĝemoj, blasfemoj, bruo de renversitaj seĝoj. Kaj super la cirko, pli alte ol trapezoj kaj blokoj, krucinte la manojn, staris en la aero la «Duopa Stelo».

— Orkestro, muzikon!!! — kriis Agassiz, apenaŭ konsciante, kion li faras.

Kelkaj trumpetoj ekhurlis per antaŭmorta muĝo, kiu baldaŭ eksilentis; ekkrakis faligitaj pupitroj; la podio malpleniĝis; la muzikistoj, forlasinte la instrumentojn, fuĝis, kiel ĉiuj. Tiutempe la ministro Daugovet, pene frotante la ostecajn manojn kaj kuntirinte la grizajn brovojn, mallaŭte diris al du, rapide enirintaj en lian loĝion, dece, sed negrave vestitaj homoj: «Tuj. Sen hezito. Mi responsas. Nokte persone al mi kun raporto, kaj al neniu kroma eĉ vorton!»

Ambaŭ nekonatoj sen riverenco elkuris kaj miksiĝis kun la homamaso.

Tiam Drud supre laŭte ekkantis. Inter la furiozo lia voĉo sonis kun forto de ventoblovo; tio estis mallonga, nekonata kanto. Nur kelkaj ĝiaj vortoj estis kaptitaj de kelkaj homoj: «La vojo senvoja...». La kadenco malaperis en la rumoro, sed eblis pensi, ke estas ankoraŭ tri piedoj, kun vira rimo en klara vorto «aspir'». Ree ne eblis distingi la vortojn, ĝis en paŭzo de la rumoro ili finiĝis per enigma kaj tira: «la mondon brilantan enir'».

De la ministra loĝio sur la arenon elpaŝis junulino en robo el blankaj silkaj strioj. Pala, ne konscianta sin, ŝi levis la manojn kaj kriis. Neniu distingis ŝiajn vortojn. Ŝi nerve ridis. Ŝiaj okuloj, brilante, flugis supren. Ŝi nenion vidis, komprenis kaj sentis, krom hela abismo, ekbrilinta sur ruinoj de tiu ĉi tago per mirakla fajro.

Gall aliris al ŝi, prenis je la mano kaj forkondukis. Tuta tremante, ŝi obeis al li preskaŭ senkonscie. Tio estis Runa Beguem.

VI

Kiam, ree tuŝinte la teron, la «Duopa Stelo» rapidege direktis sin al la elirejo, la paniko en la pasejo kreskis. Ĉiuj, kiuj povis fuĝi, kaŝiĝi, — malaperis de sur lia vojo. Multaj falis en premtumulto; kaj li sen obstakloj atingis la kulisojn, prenis tie la ĉapelon kaj la palton, kaj poste eliris, tra la ĉevalejoj, en aleon de la bulvardo.

Li ŝirmis la vizaĝon per skarpo kaj malaperis maldekstren, al lumo de strataj lanternoj. Tuj kiam li deiris, kelkaj senkompataj batoj falis sur liajn ŝultrojn kaj kapon; en lanterna radio brilis tranĉilo. Li turnis sin; la klingo implikiĝis en la vesto. Penante liberigi la maldekstran manon, kiun kaptis du homoj, per la dekstra li kunpremis ies vizaĝon kaj abrupte forpuŝis la atakanton; poste rapide ekflugis supren. Du manoj malkroĉiĝis; du aliaj ekpendis sur lia kubuto kun furiozo de rabia buldogo. La mano de Drud sensentiĝis. Leviĝinte super tegmentoj, li ekvidis noktan iluminon de stratoj kaj haltis. Ĉio ĉi estis afero de unu minuto. Kliniĝinte, kun abomeno li distingis la kramfintan pro teruro vizaĝon de la agento; tiu, fleksinte la krurojn, pendis sur li en lukto kontraŭ sveno, sed la sveno post momento trafis lin. Drud elŝiris la manon; la korpo impetis malsupren; poste el la profundo, plenŝtopita de krakado de radoj, elflugis obtuza frapo.

— Jen li mortis, — diris Drud, — pereis vivo kaj, sendube, bonega premio. Min oni deziris murdi.

Li havis antaŭsenton, kaj ĝi ne trompis lin. Li atendis la tagon de la elpaŝo kun rideto kaj malgajo — senkonscia malgajo de montarano, rigardanta de sur montopinto al vastaj nebuloj de valoj, kien ne alflugos sono. Kaj se li ridetadis, do nur al agrablaj, neeblaj aferoj — al io kiel ravita ĥoro, demandanta, tirante lin en rondon de ĝoje eklumintaj vizaĝoj: do kio estas tie, en tiu mondo, kie li naĝas kaj spiras libere? Kaj ĉu eblas tien kunvojaĝi, ferminte la okulojn pro timo?

Drud flugis super la urbaj lumoj kun indigno kaj triumfo. Prokrastante revenon hejmen, li pensis pri la atako. Serpento atakis aglon. Samtempe li konsciis, ke li estas danĝera. Lin oni penos neniigi, aŭ, se ili ne sukcesos en tio, ili ĉirkaŭigos lian vivan vojon per ĉiama danĝero. Liaj celoj estas nekompreneblaj. Krom tio, lia ekzisto mem estas absurdo, netolerebla fenomeno. Ekzistas statoj, klaraj sen ilia logika disvolvo: la Melosa Venuso en spicvara butiko, kofro kun globaj fulmoj, sendita laŭ fervojo; distancaj eksplodoj. Li rememoris la cirkon — tiel klare, ke en la aero, ŝajne, ree ekbrilis la lumo, ĉe kiu okazis en tuta sia abomeneco la scenoj de la malhela freneziĝo. La sola konsolo estis la levitaj supren kun venka krio manoj de nekonata virino; kaj li rememoris gregon de hejmaj anseroj, gakantaj, ekvidinte siajn sovaĝajn fratojn, flugantajn sub nuboj: unu ansero, etendinte la kolon kaj spasme plaŭdante per la flugiloj, ekstrebis, — same, — supren, sed la graso retenis ĝin.

Alproksimiĝis fajfo de plumoj; nokta birdo batiĝis al la brusto, ekbaraktis ĉe la vizaĝo kaj, eliginte ĝemon de teruro, ekflugis, malaperinte en mallumo. Drud preteris la limon de la urbo. Super la haveno li trais radion de lumĵetilo, pensante, ke nun, verŝajne, oni viŝados la reflektilon aŭ la okulojn, cerbumante, ĉu ne estis halucinita la homa silueto sur la fono de bordaj rokoj. Vere, en la fortikaĵo io okazis, ĉar la radio komencis tranĉi la mallumon en ĉiuj direktoj, trafante, precipe, al nuboj. Drud turnis sin reen, amuzante sin per sia ordinara ludo; li loĝigis sian vojon per aeraj boatoj, de kie aŭdiĝis flustro de amantaj paroj; ili glitis al la luna serpo, en ties arĝentan vualeton, ĵetantan sur tapiŝojn kaj florojn sian delikatan blankon. Iliaj rudristoj, gajaj, etaj aeraj feoj, volvinte la flugilojn sub la akselojn, tiris la velon. Li aŭdis ridon kaj plukadon de kordoj. Supre kuŝis majesta vakuo, de kie el post miriadoj da mejloj etendiĝis en la duonfermitan okulon pingloj de stelaj radioj; laŭ ili, kiel lernejanoj, rajdantaj laŭ ŝtupara balustrado, glitadis dikventraj maŭretoj, puŝante unu la alian, grimacante kaj renversiĝante, kiel simioj. Ĉiuj sonoj, leviĝantaj de sur la tero, havis fizikan reflekton; alte flugis ĉevaloj, trenante fantoman kaleŝegon, plenŝtopitan de gaja kompanio; cigara fumo nebuligis la stelan radion; la veturigisto, svingante la vipon, kaptadis sian falintan cilindron. Flanke glitis prilumitaj fenestroj de tramo, trans kiuj sinjoro legis ĵurnalon, kaj dando suĉis sian bastoneton, ĵetante oblikvajn rigardojn al la ĉarma vizaĝo de najbarino. Tie kaj ĉi tie pendis balkonoj, kiujn tratranĉis lumo de pordoj, ŝirmitaj de verdaĵo, permesanta vidi pinton de ŝuo aŭ danĝeran brilon de okuloj, flagrantaj, kiel en embusko. Kuris aera ĵurnalvendisto, svingante staplon da ĵurnaloj; kato impete transrampis sur nevideblaj tegmentoj, kaj promenantoj haltadis super la urbo, riverencante en varman obskuron.

Kiam Drud laciĝis, tiu ludo tuj elvaporiĝis kiel aro de kuloj, se ĝin trafis pluvo. Li eksidis sur frontonon de tura horloĝo, kiu malsupre ŝajnis prilumita rondeto granda je telero, sed proksime prezentis duklaftan [7] embrazuron, fermitan per vitro, dika tri colojn, kun arŝinaj [8] feraj ciferoj. Trans la vitro, bruante, moviĝis dentoradoj, aksoj kaj ĉenoj; en la angulo, trinkante kafon, sidis maŝinisto, kun transversa kota strio sur la nerazita vango; inter instrumentoj, volvaĵoj de stupo kaj ladaĵoj kun oleo fumis forno, sur kiu bolis kafkruĉo. Sur la akso ekster la vitro du grandegaj montriloj indikis la unuan kaj dek minutojn. La akso tremeris, la minuta montrilo ekknaris kaj falis je futo malsupren, markinte la dekunuan minuton. Sur kornicoj premiĝis en vicoj dormemaj kolomboj, murmuretante kaj knarante per la bekoj. Drud oscedis. La cirko kaj la atako lacigis lin. Li atendis, kiam la horloĝaj sonoriloj, markante la unuan kaj kvaronon, sonoris takton de antikva melodio, kaj impetis al la gastejo, kie li provizore loĝis.

VII

Vane serĉis urbanoj en la sekva tago sur ĵurnalaj paĝoj priskribon de la enigma evento; la forto, aganta ekde nememoreblaj tempoj per plumo kaj minaco, dissendis en redakciojn sekretan cirkuleron, ordonantan «forgesi» la neordinaran okazintaĵon; mencii ĝin estis malpermesite je puno de malfermo; neniaj klarigoj estis donitaj ĉi-rilate, kaj la redaktoroj redonis al la aŭtoroj longegajn artikolojn, — fruktojn de sendorma nokto, — ornamitajn per plej logaj titoloj.

Intertempe onidiroj atingis tian skalon, ricevis tiajn ampleksojn kaj konturojn, ĉe kiuj malaperis jam la senco mem de la okazintaĵo, simile al tio, kiel iĝas giganta, sed senforma la ombro de homo, tre proksime alirinta al stratlanterno. Atestantoj disportis siajn impresojn al ĉiuj stratanguloj, kaj ĉiu rakontis tiel, ke la ceteraj povus disputi kun li, — la plej bona pruvo de bizareco de la percepto. En la afero de Drud la kreemo de popolamasoj, pri kiu nune, onidire, oni ege klopodas, manifestiĝis kun senbrideco de histeria paroksismo. Tamen, rampanta skeptiko de la klera parto de la popolo eligis delikatan «sed», en kies profundpensa sensenceco iu konforme agordita orelo povus aŭdi multon da spritegaj klarigoj. Sur tiun «sed», kiel sur bobenon, volviĝis bunta fadeno de onidira enciklopedio. Iuj ekzemplis hipnoton, fakirojn, iuj — miraklojn de la teĥniko; oni menciis ankaŭ malnovajn iluziistojn, kiuj plenumadis nekompreneblajn miraklojn, kun ruza maŝineto en subŝtofo. Estis forgesitaj nek kinematografo, nek projekcia lanterno, nek famaj aŭtomatoj: la meĥanika homo de Weber venkadis la plej famajn ŝakludantojn de sia tempo. Pro tio, ke ajna evento similas al globo, kovrita per komplika desegnaĵo, la atestantoj kontraŭdiris unu al la alia, ne koincidante en priskribo de la okazintaĵo, ĉar ĉiu vidis nur la turnitan al li parton de la globo, kun ekstra aldonaĵo de fantazio, aŭ, strebante impresi per seka ekzakteco, forigadis detalojn; tiel la evidentaĵo mem iĝis duone dubinda. Tamen la «dia voĉo», tio estas rakontoj el ĉevalejoj kaj galerioj, riĉe festenis, ornamiĝante per ĉio, kio estas aĉa en la homo, kiam li deziras fabelojn kaj mem kuiras ilin. Tiuj rakontoj kreis legendon pri diablo, elveturinta sur blanka ĉevalo; laŭ ekzaktaj sciigoj de aliaj, la diablo ŝtelis knabinon kaj forflugis kun ŝi en fenestron; triaj aldonadis, ke la etulino transformiĝis en maljunulinon de terura aspekto. Kontraŭe al tiu ekzotaĵo aperis onidiro pri anĝeloj, ekkantintaj super la kapoj de la publiko pri la fino de la mondo, sed plej multe ĉiuj inklinis al la klarigo, donita de bufedisto de «Niagaro», ke veninta greko inventis flugan maŝineton, kiun eblas teni en poŝo; la greko elflugis el la cirko sur la straton kaj falis, ĉar en la maŝineto rompiĝis ŝraŭbo. Kronis tiun tutan konfuzon ŝokanta rakonto pri vizito de la cirko fare de grego da flugantaj malvivuloj, kiuj drinkis, manĝis, kaj poste komencis diboĉi, deŝirante de sur spektantoj ĉapelojn kaj kriante en nekonata lingvo frenezajn vortojn.

Malgrandan centron de tia bolado de onidiroj prezentis matene de la 24-a la kuirejo de la gastejo «Romo», je la naŭa horo. Ĉi tie, ĉe la tablo, meze de kiu fumis vaporo de grandega pato kun ŝafaĵo, lakeo kaj kuirusto arde disputis; ilin aŭskultis ĉambristinoj kaj kuiristino; kuirknaboj, grimacante kaj interbatante ĉe la kuirforno, sukcesadis samtempe aŭskulti la konversacion. La lakeo kvankam ne trafis en la cirkon, pro manko de biletoj, sed dum la tuta vespero gapvagadis ĉe la enirejo inter la malfeliĉuloj, vane esperantaj ŝmiri la biletiston per cigaro aŭ tragliti internen, kaptinte momenton.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo, elaŭskultinte la priskribon de la ĉioma fuĝo de la spektantoj. — Eĉ se ci vidus per propraj okuloj, kio, kiel ci mem diras, ne okazis.

— Estas facile diri «sensencaĵo», — kontraŭdiris la lakeo, — ripetadu «sensencaĵo» al ĉio ajn, kion ci aŭdas. Estas abomene paroli kun vi... Se oni pensas, ke mi mensogas, oni havu kuraĝon diri tion rekte al mia vizaĝo.

— Kaj kio tiam okazos? — bataleme demandis la kuiristo. — Ĉu rekte al la vizaĝo?! Jen mi rekte al cia vizaĝo diras, ke ci mensogas.

— Ĉu mi? Mensogas?

— Nu, se ne mensogas, do elpensas, tio estas la samo, kaj se ci deziras scii la veron, do mi al ci klarigos: ĉio okazis pro tio, ke falis la fostoj. Tion mi, memkompreneble, ne vidis, sed mi pensas, ke sufiĉas eĉ tia bagatelo. Ja la galerioj staras sur fostoj, ĉu ne? Kaj se spektantoj tien plenŝtopiĝis trioble pli multe, ol devus, do la apogiloj rompiĝis.

— Kiel al tio rilatas apogiloj, — kontraŭdiris, ŝvitante pro malespero, la lakeo, — se ekkuris plena strato da homoj, la pordoj krakis, kaj mi mem aŭdis kriojn. Krome, mi multajn pridemandis; ŝajne, estas klare.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo. — Kiam al ci oni rompos la krurojn, tiam ci krios, mem ne sciante kion. Okazas, ke pro timo homo freneziĝas kaj komencas rakonti ajnan galimation.

— Jam ĉiuj scias, ke vi estas nekredanto, — ekkriis unu ĉambristino, dum ŝia amikino kun la kuiristino, malferminte la buŝojn, tremis en paroksismo de akra sciavido, — tamen mi jam en la eta aĝo vidis tian aferon, ke petu min rakonti pri tio antaŭ nokto, mi neniam kuraĝos. Venas al ni viro, — la afero okazis nokte, — kaj petas permeson tranokti...

— Kaj mi ankaŭ bone memoras, — interrompis la lakeo, — kiel eliris el la pordo solida, ĝentila sinjoro. — «Kio tie okazis?» — demandis mi lin, kaj mi vidas, ke li estas forte emociita; li al mi diris: — «Ne serĉu vantajn amuzojn. Mi vidis, kiel homon ekposedis demono kaj levis lin en la aeron. Preĝu, preĝu!» — Kaj li foriris, tiele svingante la manon. Mi diras al vi, en tiu sola lia mano estis maso da esprimo!

La kuiristo ne sukcesis prononci — «Sensencaĵo!», kiam la ĉambristino, timante, ke ŝia rakonto dronos en kverelo de la disputantoj, plilaŭtigis la voĉon kaj ekparolis pli rapide:

— Ĉu vi aŭdas? Mi diris, ke tiu homo petis permeson tranokti ĉe ni; la patro grumblis, sed permesis, kaj en la sekva tago la patrino diris al li: — «Kio? ĉu mi ne estis prava?» — Ŝi ne deziris enlasi lin. Kio do okazis? En nia domo estis malplena ĉambro, en kiu neniu loĝis: tie ni ordinare konservadis legomojn; samtie la patro tenis tornilon. En tiun ĉambron ni kuŝigis por dormi nian vagulon. Mi kvazaŭ nun vidas lin; alta, dika, grizhara, kaj la vizaĝo estis glata kaj tia rozkolora, kiel jen de Betsy, aŭ de mi, kiam oni min ne kolerigas. Kvankam mi estis eta, sed mi klare vidis, ke en la maljunulo estas io suspektinda. Kiam li foriris por dormi, mi alŝteliris al la pordo, rigardis en la serurtruon kaj... ĉu vi povas imagi, kion mi vidis?

— Ne, ne! Ne diru! Ne diru! — ekkriis la virinoj. — Aj, kion do vi tie vidis?

— Li sidis sur la sakoj. Mi eĉ nun tuta tremas, kiel tiam. — «Amataj miaj membroj! — diris li kaj demetis la dekstran kruron. — Miaj karaj ekstremaĵoj!..» — Tiam, — je Dio, mi mem tion vidis, — demetis li kaj almetis al la muro la maldekstran kruron. Miaj genuoj fleksiĝis, sed mi rigardas. Mi rigardas, kaj li demetas unu brakon, pendigas ĝin sur najlon, demetas alian brakon, metas ĝin tiel neglekte, kaj... kaj...

— Nu?! — instigis la aŭskultantoj.

— Kaj tute trankvile demetas de si la kapon! Jen tiel! Pum ĝin sur la genuojn!

Ĉi tie, dezirante prezenti la teruran momenton, la rakontantino kaptis sian kapon, elstariginte la okulojn, kaj poste, kun aspekto de senforteco, kaŭzita de la peza rememoro, afekte faligis la manojn kaj malfleksiĝis, anhelante.

— Nu, jen ci certe mensogas, — diris la kuiristo, kies intereso al la rakonto rimarkeble malkreskis, tuj kiam la ĉambristino senigis la almozulon de la dua brako. — Per kio do li demetis la kapon, se li ne havis brakojn?

La ĉambristino ĉirkaŭrigardis lin per glaciaj okuloj.

— Mi delonge rimarkas, — vipe kontraŭdiris ŝi, — ke vi kondutas kiel azia paŝao, ne havante eĉ guton da respekto al virino. Kiu enmetis en vian kapon, ke la maljunulo estis sen brakoj? Mi ja diras, ke la brakojn li havis.

La cerbo de la kuiristo nebuliĝis; senforte svingis li la manon kaj kraĉis. Tiumomente eniris, rigardante super grandegaj okulvitroj, viro en antaŭtuko kaj feltaj ŝuoj. Tio estis la koridora servisto de la supra etaĝo.

— Stranga afero, — diris li, turnante sin al neniu aparte, sed ĉirkaŭrigardante ĉiujn vice per morna, forestanta rigardo. — Kio? Mi diras, ke tio estas tre stranga afero, kiel mi raportis pri tio jam nokte al la administranto.

Venis viskoza paŭzo.

— Kia do estas tiu stranga afero? — demandis la lakeo.

— Kiam mi rememoras — frostiĝas mia dorso, — diris la koridora servisto, kiam nova paŭzo atingis malagrablan amplekson. — Aŭskultu. Hodiaŭ nokte, post la unua horo, puriginte ĉiujn botojn, mi pasis preter la 137-a kaj, rimarkinte, ke la pordo estas ne ŝlosita, sed nur maldense fermita, — frapis; ne por ia afero, sed simple. Ja ĉio ajn povus esti. Tie estis silento. Mi eniris, certiĝis, ke la loĝanto forestas, ŝlosis la pordon per la ŝlosilo, kaj la ŝlosilon metis en la poŝon, poste pendigis ĝin sur la tabulon. Post tio mi restis supre ankoraŭ ĉirkaŭ kvin minutojn, ree ekiris malsupren kaj, kiam mia vojo preteris la saman 137-an, mi ekvidis, ke la porda anso ŝanceliĝis. Iu elinterne penis malfermi la pordon. Mi sensone aliris ĝin kaj rigidiĝis, — ankoraŭfoje tremeris la anso, poste aŭdiĝis paŝoj. Tiam mi enrigardis en la serurtruon. En la antaŭĉambro estis lumo, kaj mi ekvidis la dorson de la deiranta homo. Ĉe la kurteno, deŝovinte ĝin, li haltis kaj turniĝis, — tamen tio estis ne fremdulo, sed ĝuste tiu Aisher [9], kiu loĝas tie. Post, probable, kvin minutoj, ne pli, li leviĝis en la koridoron laŭ la ŝtuparo, demetis la ŝlosilon kaj eniris en sian loĝejon.

Prezentinte tiujn ĉi cirkonstancojn, la koridora servisto ree vice ĉirkaŭrigardis la larĝe malfermitajn buŝojn kaj aldonis:

— Ĉu vi komprenas?

— Diablo prenu! — diris la lakeo, ĵetinte pikeman rigardon al la kuiristo, kiu ĉi-foje ne ekkriis «sensencaĵo», sed nur amare balancis la kapon super peco da ŝafa graso. — Kiel do li povis trafi en sian loĝejon?

— Se ne tra la balkono, do eble nur en formo de kulo aŭ muŝo, — klarigis la koridora servisto, — ja eĉ muso ne povas trarampi la seruran truon.

— Kaj kion diris la administranto?

— Li diris: «Hm... tamen, mi pensas, eble al ci ŝajnis?» Sed mi vidis, kiel li vigle ekkuris supren, verŝajne por mem rigardi en la truon; kaj reen li malleviĝis kun vizaĝo trioble pli longa, ol ĝi estis.

Tiam ĉiuj komencis pridiskuti la konduton kaj la personon de la mistera loĝanto.

— Li malofte estas hejme, — diris la koridora servisto, kaj rememoris, ke Aisher preferis la numeron en la supra etaĝo, kvankam tiu ĉambro estas malpli bona ol liberaj numeroj de la etaĝoj pli malsupraj. Betsy kantis:

— Deca junulo, rare kvieta kaj ĝentila; neniu ankoraŭ aŭdis de li riproĉojn, eĉ kiam oni forgesas brosi la ĉambron aŭ, starante antaŭ spegulo, prokrastas veni al sonoro.

Neniu sciis, pri kio li okupiĝas, neniu vizitis lin. Oni fojfoje aŭdis, kiel li parolas kun si mem, aŭ, rigardante en libron, mallaŭte ridas. Estas senutile meti por li cindrujojn, ĉar cigaredstumpoj tutegale kuŝaĉas sur la planko.

Tiutempe la lakeo kvazaŭ ektrancis; ĉiam pli kontempla, serioza kaj distriĝema iĝadis lia vizaĝo, kaj ĉiam pli alte li levadis la okulojn al la plafono, kie vigle zumadis muŝoj. Probable, tiuj insektoj ludis por li la rolon de la legenda Neŭtona pomo, doninte al la disa akiraĵo de la menso kristalan ligon; levinte la manon, por altiri atenton, li celigis malserenan rigardon al la grizblua nazo de la kuiristo kaj per malforta voĉo, malantaŭ kiu en tiaj okazoj staras fiera certeco, ke la diraĵo sonos pli draste, ol tondraj ekkrioj, malrapide prononcis:

— Do ĉu vi scias, kiu estas la loĝanto de la 137-a numero, kiu estas tiu homo, trafanta hejmen sen ŝlosilo, kiu estas li, nomata Simeono Aisher? Jes, kiu estas li, — ĉu vi scias tion? Kaj se ne scias, do ĉu deziras scii aŭ ne deziras?

Evidentiĝis, ke deziras ĉiuj, sed ke kelkaj ne ŝatas, kiam homo grimacas, anstataŭ diri rekte.

— Ĉu rekte?! — ekkriis la lakeo. — Do jen! — Li ekstaris, afekte renversis la seĝon kaj, etendinte la dekstran manon al makaronia kribrilo, kriis: — La homo, trafanta sen ŝlosilo! La homo, postulanta, ke al li oni nepre donu supran ejon! La homo, pri kiu neniu scias, kiu li estas, — tiu homo estas tiu, kiu flugis en la cirko!

Aŭdiĝis virina «Aĥ!», kaj bruo de mirego superis koleran proteston de la kuiristo. Tiuminute enkuris maldika knabo, jam el malproksime permane alvokante al si Betsy-n kaj kriante: — «Iru tuj, vin postulas la administranto».

— Laŭ vi, ĉiuj estas friponoj! — ekkriis, forkurante kun la knabo, Betsy, trafita en siaj simpatioj. — Eble, estas vi, kiu flugas, sed ne Aisher!

VIII

En furiozo de homaj rilatoj transflugas rapida kaj maldika radio de malvarma lumo — la lanterno de polico. Kiam la koridora servisto denuncis al la administranto de la gastejo, ke interne de la numero 137 estis tirata la porda anso, — la radio de la lanterno atente haltis sur la vizaĝo de la administranto kaj, ordone ekbrilinte, vokis al la mano, kiu tenis la lanternon. La mano el malproksime ŝajnis ordinara mano, en manumo kun oficaj butonoj, sed proksime ĝi esprimis la tutan homon, kiu posedis ĝin. Ĝiaj fingroj estis malmolaj kaj plataj. Ĝi kuŝis, kiel ŝtona, sur angulo de granda tablo. La lanterno malaperis, ĝin anstataŭis lumo de hela verda lampo.

La nokto finiĝis; tiu lumo same malaperis, cedinte al brilo de la frua suno, en kiu Betsy ekstaris antaŭ la atentaj kaj indiferentaj okuloj de la gasteja administranto. Li prenis akran tonon de ekstrema malkontento:

— Vi priservas la supron kaj tiel maldiligente, ke pri vi komencis veni plendoj. Al mi tio ne plaĉas. Mi elaŭskultis malagrablajn aferojn. Manĝilaroj estis nepurigitaj, meblaro estis starigita malorde, vi donas malakrajn tranĉilojn, misverŝas kafon kaj teon; alportas ĉifitajn buŝtukojn. Ĝis nun mi ne faris al vi mallaŭdojn, opiniante tion simpla miso, sed hodiaŭ mi decidis finfine ĉesigi la pigron kaj fiaĵojn.

— Sinjoro, — diris la ŝokita junulino, — pardonu, mi ĵuras, ke mi tute nenion komprenas. Tio estas peko viaflanke, vi tiel min ofendas... — Ŝi levis la antaŭtukon, ŝovante ĝin en la okulojn. — Mi tiel klopodas, sen ripozo, ke ne havas por mi liberan minuton. Al vi oni, verŝajne, klaĉis kontraŭ mi. Kiu plendis al vi? Kiu? Kiu?

— Kiu ajn plendu, — al respektindaj loĝantoj mi fidas kaj viajn kriojn mi opinias histerio. Tamen, mi elpensis punon, kiu samempe instruos vin kaj ebligos al mi konvinkiĝi, ĉu la plendoj estas veraj. Ekde la nuna tempo, antaŭ ol disporti ion en la numerojn, bonvolu montri al mi manĝilarojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: mi mem rigardos, ĉu taŭge vi faras tion, kio estas farenda; kaj nun, finante nian interparolon, mi avertas, ke sekvafoje vi estos punita ne tiel malgrave.

La ĉambristino eliris kun peza koro, en larmoj kaj amara perplekso, siamaniere klarigante la ĉikanon.

«Li trudflirtis kun mi, — decidis ŝi, — pripinĉis tutajn miajn brakojn, sed vane, kaj nun venĝas; estu li, tamen, damnita, — mi portos al li por pririgardo ne nur manĝilarojn, sed ĉiujn tapiŝojn, kaj tiel skuos antaŭ lia nazo, ke li manĝos kvin funtojn da polvo».

Simplanime senmaskiginte tiamaniere siajn rilatojn al tapiŝoj, ŝi leviĝis supren, persekutata de sonoroj. Sur la signala tabulo montriĝis tri numeroj kaj inter ili la numero 137; pririgardinte la ciferojn, Betsy eksentis facilan scivolplenan teruron, inspiritan de la kuireja babilado. Du loĝantoj postulis konton kaj fiakron; la voĉo de la 137-a numero, interesiĝinte tra la kurteno, kioma estas horo, sciigis, ke li ankoraŭ ne estas vestita, petis kafon kaj glaseton da likvoro; poste Aisher oscedis.

«Ĉu estis ci, kiu plendis? — pensis Betsy, rememorante, kiel hieraŭ ŝi purigis la numeron iom haste. — Ci estas falsa animo, se ci alparolas, kvazaŭ nenio okazis; bone, mi montros al ci, kiel mi scipovas respondi kun digno».

Rememoro pri ankoraŭ kelkaj peketoj sugestis al ŝia suspekto ŝtalan certecon.

«Tamen li estas bela kaj milda, kiel anĝelo; por unua fojo, eble, indas lin pardoni».

Kaj ŝi, per tono de pena vigliĝo, en kiu, laŭ ŝia opinio, senteblis dolorplena riproĉo, respondis, ke la horloĝo montras la sepan kaj duonon, ke ĉiu vestas sin, kiam li deziras, kaj ke la kafon ŝi alportos senprokraste.

— Bonege, — diris Aisher, — vi, Betsy, estas ne servistino, sed trezoro. Mi tre kontentas pri vi.

Betsy intencis diri al Aisher pri la mallaŭdo de la administranto kaj demandi, ĉu ne Aisher kaŭzis al ŝi tiun malfeliĉon, sed en liaj lastaj vortoj ŝajnis al ŝi facila moko. Ŝi elŝovis la langon kaj, kontenta pri tio, ke la venĝa ago estas kaŝita de la kurteno, agace diris:

— Mi terure ĝojas, sinjoro Aisher, se mi havas plezuron komplezi vin, — kaj eliris, firme decidinte estonte teni la koron fermita.

Ŝi malleviĝis malsupren, kie ĉe la forno la kuiristo en blanka ĉapo jam estis sorĉanta inter vaporaj nuboj. Preninte pleton kun kafo, Betsy turnis sin al la bufedisto, kiu gutigis al ŝi en la nanan, kiel kampanulo, glaseton fajran likvan veluron, kaj ekkuris al la administranto. Ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo, sed, por ŝia miro, la administranto malfermis tuj, kiam ŝi ekfrapis.

— Ha! — diris li, rapide ĉirkaŭrigardante la manĝilaron. — Kial tia acerba fizionomio? Donu ĉi tien. Mi pririgardos la manĝilaron en lumo de fenestro. Atendu. — Li foriris, movante super la kafkruĉo la fingrojn, kvazaŭ salante panon, kaj post minuto eliris kun rideto, transdonante la pleton al la ĉambristino. — Do, memoru: akurateco kaj puremo estas la plej bona ornamo de virino.

Superfluas diri, ke la servico, ĉiam pura, brilis nun blindige. Betsy, grumblinte: «Edifu vian edzinon», — foriris kaj alportis la kafon en la 137-an numeron.

Drud, tirante sin, altrinkadis el la blank-ora taso. Trans la disŝovitaj kurtenoj en loga puro kaj freŝo de frua mateno brilis antaŭ li la hela balkono.

«Ŝajne, sufiĉas esti ĉi tie. Jam io devigas min atente aŭskulti tiujn murojn».

Sed la malpeza polvo, levita de la sekreta laboro, ne tuŝis lian spiradon, kaj la medito koncentriĝis sur la sensacio. Kvankam la urbaj gazetoj plene prisilentis la aferon, li ankoraŭ ne sciis tion. Lia interna vido vizitis ĉiujn angulojn de la mondo. Li vidis, kiel laŭ telegrafaj dratoj, en poŝtaj pakoj, sur ruĝaj langoj kaj en grizaj cerboj flugas okulumantaj, turniĝemaj informoj, pepante pro malpacienco doni sin kiel eble plej baldaŭ al alia drato, alia cerbo, pako kaj lango kaj kiel, simile al hommanĝanto, avide glutas ilin la Legendo, ĉirkaŭvolvita de trua mantelo de la Konfuzo, la fratino de ĉia historio.

La tondro sonis en la cirkonstancoj kaj kondiĉoj, kiaj neeviteble iĝos komenco de negado. Lokoj, similaj al la cirko, estas ne tro aŭtoritataj; ajnan impreson de pagata spektaĵo post tempo kaj en distanco oni traktas kiel artefaritan; rideto kaj ŝerco estas ĝia eterna sorto. Ekzistas kaj ekzistos fenomenoj, fantomaj sen ĉiutageco; pri ili oni aŭskultos kaj konversacios, sed se ili ne ripetiĝos, — oni kredos al ili ne pli, ol al ĵuro, foje jam rompita. La evento en la cirko, misformiĝinte, mortos kiel malklara eĥo, disŝirita de ĉiaspecaj klaĉoj al siaj konsistaj eroj, el kiuj la plej grava — homo sen flugiloj sub la ĉielo — iĝos fablo de minuto, oferita al libertempa konversacio pri mirakloj, translimaj por la homa naturo. Kaj, eble, nur iu konservema ŝatanto de sonĝoj, nuboj kaj birdoj ekpensos super paĝo de impertinenta gazeto kun tremeto de facila revo, fermos la libron kaj distriĝeme rigardos ĉirkaŭe.

«Sed, se... — Drud levis la peziĝintan kapon, metante la kusenon pli alte, — se mi decidos vivi malfermite, al la scienco okazos dolortordiĝo. Jam mi aŭdas milon da miloj da prelegoj, faritaj en varmega ŝvitbanejo de grandegaj aŭditorioj. Tie oni penos sugesti viglan penson, ke la traktata fenomeno, esence, konformas al ĉiaj leĝoj, ke ĝi estas neantaŭvidita akordo de esploreblaj fortoj. Kaj en silento de kabineto, kuraĝe ĉirkaŭmetinte sin per amasoj da libroj, iu konsternita, grizhara homo, travivinta la tutan vivon kun fiere levita kapo, en gloro kaj respekto, penos trovi en paĝoj sinuan padon, laŭ kiu eblus enrampi internen de tiu, forvorinta lian ŝvitkovritan sistemon, «akordo», ĝis li konvinkiĝos pri vaneco de la penoj kaj forsvingos ĝin per vortoj: «Ikso. Ekster la scienco. Iluzio», — simile al la babilema spritulo, pruvinta, ke Bonaparto neniam ekzistis.

Kaj antaŭ li kun klareco de streĉita vido ekstaris rondo de grizbarbaj viroj en talaroj kaj perukoj, kiuj, kaptinte unu la alian ĉe la langoj, penis krii ion decidan. Tiam Drud komprenis, ke li ekdormas kaj pereas, sed tiu malgaja momento de la vundita konscio tuj dronis en malforteco; kun peno levis li la palpebrojn kaj, obeante al la fatala pigro, ree fermis ilin. En blua mallumo eknaĝis radiaj makuloj; ili estingiĝis, kaj la vizaĝo de la dormanto paliĝis.

La sekvo de ĉio ĉi estis negranda kunveno de gapuloj ĉe la perono de la gastejo, el kie kvar sanitaristoj elportis sur brankardo senmovan korpon, ĉirkaŭvolvitan per tolaĵo. La vizaĝo same restis kovrita. La administranto, ĉeestante tiun scenon, responde al kondolencaj demandoj diris, ke oni forveturigas malsanulon, kiu ekmalsanis subite kaj grave; la malfeliĉulo estas senkonscia.

— Eble, simpla nerva paroksismo, — diris li. — Mi, tamen, ne estas doktoro.

Tiutempe la malsanulon oni kuŝigis en kaleŝegon, la sanitaristoj instalis sin interne, kaj al la koĉero eksidis pala homo en okulvitroj, kun griza vizaĝo. Li ion flustris al la koĉero. Tiu hastigis, trotigis la ĉevalon, kaj la kaleŝego, turninte sin post la angulon, ekglitis al la prizono.

IX

Vespere de la sekva tago Runa vizitis la ministron, fraton de ŝia patrino. Jam estis la dekunua horo, sed Daugovet akceptis ŝin. Li nur esprimis miron, ke ŝi, lia favoratino, kvazaŭ speciale elektis tian horon por malpligrandigi lian plezuron.

Ŝi diris:

— Ne, via plezuro, oĉjo, eble, kreskos pro tio, kion mi alveturigis. — Kaj ŝi ekridis, kaj pro la rido ekridis tuta ŝia belo, egala al revelacio.

Belo beligas ankaŭ tiujn, kiuj kontemplas ĝin; ĉiuj ties nuancoj kaj lumoj vokos sentojn, similajn al ili, kaj ĉio kune emocios kaj feliĉigos. Sed eĉ pli nerepuŝeble efikas perfekteco, kiam ĝi estas armita per konscio de sia forto. Nur per malproksimiĝo eblas batali kontraŭ ĝi, sed eĉ tiam al ĝi estas garantiita parto de venko — rideto de medito.

Tial, konsiderante ĉiujn rimedojn por atingo de la celo, la juna belulino vestis sin kiel por monduma vizito — en brilanta malfermita robo, rememoriganta someran floron. El puntoj elstaris ŝiaj delikataj, blankaj ŝultroj; la nudaj brakoj spiris glatecon kaj purecon de la konturoj; la vizaĝo ridetis. En ŝiaj maldikaj brovoj estis ia ĉarma libereco aŭ, pli ĝuste, nervozeco de la linio, kio donadis al la rigardo siaspecan esprimon de kaprica malkaŝemo, kvazaŭ dirante ĉiam kaj al ĉiuj: — «Kion mi faru, se mi estas nekredeble, nepardoneble bela? Paciĝu kun tio, memoru kaj pardonu».

— Infano, — diris la ministro, sidigante ŝin, — mi estas maljunulo kaj via propra onklo, sed mi devas konfesi, ke por rajto rigardi al vi per la okuloj, — almenaŭ, — de Gall mi volonte kaj kun abomeno redonus al la sorto mian potencan uniformon. Bedaŭrinde, mi ne havas tiajn okulojn.

— Ankaŭ mi ne fidas blindulojn, tial mi ekparolos pri via senerara, firma amo al libroj. Ĉu vi ne perfidis vian amon?

Daugovet vigliĝis, kio okazadis al li ĉiam, se oni tuŝadis tiun demandon.

— Jes, jes, — diris li, — min zorgigas nun «Epitafoj» de la 1748 j., eldonitaj en Madrido sub komencliteroj G. J.; du ekzempleroj estis venditaj al Verfest kaj Grossman, mi malfruis, kvankam rilate de unu ekzemplero ekzistas espero: Verfest ne estas kontraŭ intertraktado. Tamen, — li ĵetis rigardon al la libro, kiun kunhavis Runa, — ĉu vi ne estas feino kaj ĉu ne la trezoro de Verfest estas kun ci?

La ministro transiradis al ci en okazoj, kiam li deziris komprenigi per tio, ke li libere disponas sian tempon.

— Mi konfesas, tiun supernaturan esperon sugestis al mi cia solena, interna lumo kaj la enigmaj vortoj pri ĝojo. Tamen fojfoje mi bedaŭras, ke mirakloj ekzistas nur en imago.

— Ne, ne la «Epitafoj». — Runa ĵetis preteran rigardon al sia libro. — Tamen ĉiuokaze, tio, kion mi kaj vi vidis en la cirko, estas miraklo. Mi ne komprenas ĝin.

La ministro, antaŭ ol respondi, silentis iom, pripensante vortojn, per kiuj li povus emfazi sian nedeziron paroli pri la mirinda okazo kaj la stranga ago de Runa.

— Mi ne komprenas — kio estas komprenenda? Interalie, ci ektimis, ŝajne, pli ol ĉiuj ceteraj. Sincere dirante, mi bedaŭras, ke mi estis en «Soleil». Al mi estas malagrable rememori la scenojn, kiujn mi ĉeestis. Rilate de la fakto mem, aŭ, kiel ci esprimas, — la «miraklo», mi diros: artifikoj de cirkaj magiistoj ne logas min analizi ilian esencon, krome en mia aĝo tio estas danĝera. Mi, finfine, povus pro tio antaŭ dormo eklegi Ŝarazadon. Ĉarma freŝeco de malnovaj libroj similas vinon. Sed kio estas tio? Ĉu ci iom maldikiĝis, mia kara?

Ŝi rememoris, kion ŝi travivis dum tiuj du tagoj, obsedata de deziro trovi la homon, kiu ekkantis sub la cirka kupolo. En la trinkaĵon, per kiu ŝi penis kontentigi la longan soifon, tiu ĉi maljunulo, ŝia onklo, ĵetis venenon. Tial la hipokrito de Daugovet indignigis ŝin; ŝirminte la koleron per rideto de distriĝemo, Runa diris:

— Mi maldikiĝis, sed ties kaŭzo estas vi. Mi eĉ pli maldikiĝus, se mi ne havus en la manoj tiun ĉi libron.

La ministro levis la brovojn.

— Kie estas ŝlosilo por la enigmoj? Klarigu. Mi jam iĝas duone serioza, ĉar ci maltrankviligas min.

La junulino ŝerce metis la ventumilon sur lian manon.

— Rigardu al miaj okuloj, oĉjo. Rigardu atente, ĝis vi rimarkos, ke en mi ne ekzistas deziro stultumi, ke mia humoro estas neordinara. — Vere ŝiaj okuloj koncentrite ekbrilis, kaj la duonmalfermita buŝo, tuŝita de rida ludo, tremeradis kun kvieta kaj loga esprimo. — Ĉu mi konvinke parolas? Ĉu vi vidas, ke mi bone fartas? Tiuokaze, bonvolu kontroli, ĉu vi kapablas elteni baton, ŝokon, fulmon? Ĝuste — fulmon, ne perdinte dormon kaj apetiton?

En ŝiaj vortoj, en sonora malglateco de ŝia voĉo ŝajnis jubilo de surdiga sekreto. Silente rigardis al ŝi la ministro, sekvante per nevola rideto ĉiujn fajnajn radiojn de ludo de la belega vizaĝo de Runa, kun antaŭsento, ke la antaŭvortoj kaŝas ion gravan. Finfine al li transdoniĝis ŝia emocio; li patrece kliniĝis al ŝi, retenante maltrankvilon.

— Sed, ho Dio, kio? Permesu al mi rekonsciiĝi! Mi ĉiam sufiĉe regas min.

— Tiuokaze, — gravmiene diris la junulino, — kion pensas vi pri la aĉetaĵo de Verfest? Ĉu ekzistas espero, ke la «Epitafoj» ekbrilos en via kolekto?

— Kara, se mi ne opiniu espero ciajn strangajn demandojn, cian ekzaltiĝon, — ne, ne, preskaŭ neniu. Kvankam mi interesigis unu tre lertan makleriston, ĝuste tiun, kiu interŝanĝigis al Gray la oran rulaĵon de Vedoj de la XI-a jarcento al kateĥismo kun notoj de Leono VI, krediginte la posedinton, ke la valorega manuskripto alportas malfeliĉon al ties proprulo, — jes, mi magnetigis tiun peranton per gravaj promesoj, sed Verfest, ŝajne, havas proponojn pli profitajn, ol la miaj. Mi konfesu, tiu ĉi konversacio profunde emocias min.

— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la «Epitafojn» vi devos forgesi?

— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!

— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la «Epitafoj»; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la sulkojn?

La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.

— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: «Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso» de Nostradamus, de la 1500-a jaro, propraĵo de Weis; «La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo» de Cervantes, Vieno, de la 1652-a jaro, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue...

Dum li estis parolanta, Runa, klininte la kapon, mediteme movadis la fingrojn laŭ la tranĉparto de sia libro. Ŝi interrompis:

— Kio, se oni al vi donacus la «Interpreton kaj ekzegezon de Apokalipso»? — senkulpe interesiĝis ŝi. — Ĉu al vi tio estus tre agrabla?

La ministro ekridis.

— Se ci, kiel en fabelo, iĝus feino? — respondis li, kaptante sin, tamen, en tio, ke li atente rigardas al la manoj de Runa, neglekte turnantaj sian libron, kun superstiĉa sento de pasiiĝinta ĉasisto, kiam en krepusko delikata desegnaĵo de arbusto ŝajnas branĉkorna kapo de kaŝiĝinta cervo. — Kaj ci meritas esti feino.

— Jes, pli ĝuste, — mi povus pace vivi kun ŝi. Sed ankaŭ vi meritas posedi la Nostradamus-on.

— Mi ne disputas. Donu ĝin al mi.

— Prenu.

Kaj ŝi etendis la raraĵon kun simpleco de homo, transdonanta al kunparolanto tedintan ĵurnalon.

La ministro ne komprenis. Li prenis kaj mallarĝiĝis la okulojn al la leda bindaĵo, poste ridetis al hela rideto de Runa.

— Ĉu? Do, ĉu ci tion legas? Ja vere, se momente tiu ĉi, supozeble, scienca verko fariĝus la oro de Nostradamus, mi, probable, ŝtoniĝus por sama tempo, por kiom, tiel malfeliĉe, ŝtoniĝis Lot.

Sen suspekto, kvankam strange kaj peze kunpremiĝis la koro, malfermis li la kovrilon kaj ekvidis la titolpaĝon kun la fama vinjeto, ĉirkaŭirinta ĉiujn specialajn librojn kaj revuojn de Eŭropo, — la vinjeto, en kies paliĝintaj strekoj rektiĝis kiel risorto, kunpremita de jarcentoj, kaj saltis en lian cerbon streboj de bibliofiloj de ĉiuj landoj kaj nacioj. Ĉio skuiĝis antaŭ li, la manoj malstreĉiĝis, la volumo falis sur la tapiŝon, kaj li levis ĝin per moviĝoj de frenezulo, estinganta imagitan fajron.

— Kiel? — sovaĝe ekkriis Daugovet. — Nostradamus — kaj sen ujo! Sed pro ĉiuj sanktuloj de cia animo, — kiu ĝino ŝtelis por ci tion? Dioj! Tertremo! Revolucio! La suno falis sur la kap'!

— Sur la kapon, — trankvile korektis la junulino. — Vi promesis ne emociiĝi.

— Se mi ne perdos la racion, — diris la malfortiĝinta ministro, alpremiĝante al la trezoro kun nebuliĝinta, pala vizaĝo, — mi ne plu emociiĝos. Sed ĉu vere Weis aŭkciis la bibliotekon?

Dirante tion, li transportis la valoregaĵon sur rondan tableton sub lampon kun bronza skulptaĵo de Genio, kisanta Revon, kaj ŝaltis lumon; poste li iom ekregis sin. Runa diris:

— Ĉio ĉi estas rezulto de mia sciigo al Weis, ke mi ĉesigas la dudekjaran proceson de «Tri Vojoj», per kio mi fordonas la arbaron kaj la bienon kun ĉiuj ties antikvaĵoj. Weis estas ekstreme memama. Kia jubilo por tia homo, kiel li! Mi eĉ ne tre penis insisti pri mia kondiĉo; la kondiĉo estis la Nostradamus.

Ŝi rakontis, kiel okazis la intertraktado — tra peranto.

— Malsaĝa, freneza Weis, — diris la ministro, — lia patro eksedziĝis disde la edzino, por akiri la unuan eldonon de la Gutenberga preĝolibro; mallonge dirante, li interŝanĝis la edzinon al Abstner kontraŭ tricent dudek paĝoj da antikva tiparo kaj, povas esti, agis prave. Sed pardonu mian staton. Tiaj tagoj ne oftas en la homa vivo. Mi sonorigas. Ĉu ci vespermanĝas kun mi? Mi deziras montri, kio okazas en mia animo, per speciala ago. Jen ĝi.

Li premis la butonon de la sonorilo, vokis el la sino de obeo bonege poluritan figuron de lakeo kun senmova vizaĝo.

— Gratis, mi vespermanĝas hejme. Tuj ordonu pri tio. La manĝo kaj la servico devas esti ĝuste la samaj, ĉe kiaj mi akceptis la reĝon; priservos vi kaj Velvet.

Ridante, li turnis sin al la nevino:

— Ĉar la donaco, merita reĝon, estas spiro de alta potenco, kaj ĝi tuŝis min per ciaj manoj. Ha! ĉu ci estas pensema?.. Jes, stranga tago, stranga tago estas hodiaŭ. Estas bonege skui la vivon per tiaj aferoj, per tiaj dolĉaj batoj. Kaj mi dezirus, imitante cin, fari ion egalan al cia ajna deziro, certe se ci ĝin havas.

Runa, mallevinte la manojn, silente rigardis al lia ekstaza vizaĝo.

— Tio endas, tio bonas, — prononcis ŝi mallaŭte kaj strange, kvazaŭ pensante, — spiro de granda potenco estas kun ni, kaj ĝi estu distingigita kaj prilumita per pompo. Kaj mi — vi pravas en via impeto — havas deziron; ĝi ne estas materia; grandega ĝi estas, komplika kaj senprudenta.

— Nu, ne ekzistas neeblaĵoj sur la tero; diru al mi. Se rilate al ĝi ci ne povas esti Beguem, kiel estis kun la donaco, — mi alfrontos ĝin, kiel ministro kaj... Daugovet.

Iliaj okuloj klare kaj akre renkontiĝis.

— Estu tiel, — diris la ministro. — Ni interparolu ĉe la tablo.

X

Tiel komenciĝis la vespermanĝo omaĝe al la reĝo-Libro. La tablo estis primetita, kiel ĉe la reĝo. Blazonoj, lilioj kaj blankaj rozoj kovris ĝin, sur blanka atlasa tablotuko, en plena brilo de lustroj kaj kandelabroj, kies lumoj, reflektiĝante sur porcelano kaj kristalvitro, priblovadis la halon per kirlo de oraj fajreroj. La konversacio ektemis pri fortaj deziroj, kaj baldaŭ venis oportuna momento.

— Oĉjo, — komencis Runa, — ordonu, ke la servistoj foriru. Tion, kion mi tuj diros, devas aŭdi neniu, krom vi.

La maljunulo ridetis kaj plenumis ŝian peton.

— Ni komencu, — diris li, verŝante vinon, — kvankam, antaŭ ol malkovri al mi cian, evidente, specialan deziron, bone pripensu kaj decidu, ĉu mi havas fortojn ĝin plenumi. Mi estas ministro — tio estas multe pli, ol ci, eble, pensas, sed en mia agado ne maloftas okazoj, kiam ĝuste la posteno de ministro malhelpas agi laŭ propra aŭ aliula deziro. Se tiaj cirkonstancoj malestas, mi volonte faros por ci ĉion, kion mi povas.

Li faris tiun klaŭzon pro amo al la junulino, rifuzi al kiu, ĉiuokaze, por li estus malfacile kaj ĉagrene, sed al Runa jam ekŝajnis, ke li konjektas pri ŝia intenco. Maltrankviligita, ŝi ekridis.

— Ne, oĉjo, mi konscias, ke per mia decida «ne» mi jam kvazaŭ devigas vin; tamen, mi prenas la Dion kiel atestanton, — sole de vi dependas fari al mi grandegan komplezon, kaj vi ne havas sufiĉajn kaŭzojn por rifuzi ĝin.

Rigardo de la ministro esprimis trankvilan kaj singardeman intereson, sed post tiuj vortoj ĝi iĝis iom fremda; jam sentante ion tre seriozan, la ministro interne malproksimiĝis, prepariĝante konsideri kaj pesi ĉiuflanke.

— Mi aŭskultas, Runa; mi deziras aŭdi.

Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de «ĝeneralaj konsideroj», lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.

— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ ordoni al mi halti, sed mi petas, kiom ajn tio kostus al vi, — elaŭskulti ĝis la fino. Promesu, ke tiel estos, tiam, en la ekstrema, en tiu okazo, se nenio mildigos vin, al mi restos malgaja konsolo, ke mi fordonis al mia deziro ĉiujn fortojn de la animo, kaj mi kun tremo enmanigas ĝin al vi.

Ŝia emocio transdoniĝis kaj kortuŝis la maljunulon.

— Sed, ho Dio, — diris li, — certe, mi elaŭskultos, en ajna okazo.

Ŝi silente dankis lin per ĉarma moviĝo de la ruĝiĝinta vizaĝo.

— Do, ne plu estas antaŭvortoj. Aŭskultu: hieraŭ mia ĉambristino Lizbet revenis kun interesa rakonto; ŝi tranoktis ĉe sia fratino, — sed eble, ĉe sia koramiko, — kion por ni ne decas esplori, — en gastejo «Romo»...

La ministro aŭskultis kun streĉita rideto de ekskluziva atento, liaj okuloj iĝis eĉ pli fremdaj: okuloj de ministro.

— Tiu gastejo, — daŭrigis la junulino, elparolante klare kaj nerve ĉiun vorton, kio donis al ili specialan personan sencon, — situas sur homplena strato, kie multaj preterpasantoj vidis, kiel oni elportis kaj haste forveturigis en kaleŝego nekonatan homon, deklaritan danĝere malsana; la vizaĝo de la malsanulo restis fermita. Tamen, Lizbet sciis de la fratino lian nomon; la nomo estas Simeono Aisher. La ĉambristino diris, ke Aisher, laŭ profunda konvinko de la oficistoj de la gastejo, estas kvazaŭe tiu sama enigma homo, kies elpaŝo trafis la spektantojn per teruro. Ne facile estis kompreni el ŝiaj klarigoj, kial Aisher-on oni opinias tiu homo. Tion koncernas malklara historio kun ŝlosilo. Mi rakontas pri tio tial, ke onidiroj inter la servistaro lige kun la enigma malsano de Aisher instigis en mi ekstreman scivolemon. Ĝi elkreskis, kiam mi eksciis, ke Aisher kvaronhoron antaŭ la forveturigo aŭ — ni interkonsentu pri tio — la forŝtelo estis gaja kaj sana. Matene li, kuŝante en la lito, trinkis kafon, ial anticipe esploritan de la administranto de la gastejo sub preteksto, ke la servistino estas malpurema, kaj li kontrolas, ĉu la manĝilaro estas pura.

Vespere hieraŭ al mi oni venigis homon, indikitan de unu konato kiel iun modestan famulon de ĉiuj privataj agentejaj kontoroj, — lian nomon mi kaŝos pro dankemo. Li prenis multe, tamen jam en la profunda nokto liveris ĉiujn atestojn. Kiel sukcesis li akiri ilin — tio estas lia sekreto; laŭ la atestoj kaj laŭ komparo de tempo al mi iĝis klare, ke la malsanulo, elveturigita el la gastejo je la sepa kaj duono kaj la arestito, metita en la sekretan fakon de la prizono je ĉirkaŭ la naŭa, — estas unu kaj sama persono. Tiu persono, sinsekve transformiĝinte el sanulo en malsanulon, kaj el malsanulo en sekretan prizonulon, estis transdonita al la prizona administracio en la sama senkonscia stato, kaj la komandanto de la prizono ricevis rilate de sia kaptito tute esceptajn instrukciojn, ekscii kies enhavon, tamen, oni ne sukcesis.

Do, oĉjo, ne estas eraro. Ni parolas pri la fluganta homo, kaptita pro nesciata kaŭzo, kaj mi petas vin klarigi tiun kaŭzon. Malklare kaj, eble, neplene mi konjektas la esencon de la afero, sed, supozante realan kaŭzon, tio estas nekonatan de mi krimon, mi dezirus scii ĉion. Krome, mi petas vin rompi la tutan iron de la ŝtata maŝino, permesinte al mi, ĉu sekrete aŭ malkaŝe — kiel vi deziras, kiel eblas, kiel tolereblas kaj permeseblas — viziti la arestiton. Jen ĉio. Sed, oĉjo, — mi vidas, mi komprenas vian vizaĝon, — respondu al mi ne severe. Mi ankoraŭ ne ĉion diris al vi; tio nedirita estas pri mi mem; min dume premas atendo de la respondo kaj de viaj neeviteblaj demandoj; demandu, al mi estos pli facile, ĉar nur kompreno kaj kompato donos ioman trankvilon; alie apenaŭ sukcesos mi klarigi mian staton. Minuton, unu minuton da silento!

Minuton... Sed pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol la ministro revenis el terura foro de malvarma blindiga kolero, en kiun lin ĵetis tiu konfeso, finita per tiom perpleksiga peto. Li rigardis al la tablo, penante reteni nervan tremon de la manoj kaj de la vizaĝo, ne kuraĝante ekparoli, penante venki paroksismon de furiozo, des pli teruran, ke ĝi okazis en silento. Finfine, rompante sin mem, la ministro eltrinkis unuglute glason da akvo kaj, ĵetinte rektan rigardon al la nevino, diris kun malviva rideto:

— Ĉu vi finis?

— Jes, — ŝi malforte kapjesis. — Ho, ne rigardu tiel al mi...

— Necesas turni specialan atenton al ĉiuj privataj kontoroj, agentejoj; al ĉiuj ĉi bandaĉoj de memdeklaritaj spuristoj. Sufiĉas. Ili nin kaptas je la gorĝo. Mi ekstermos ilin! Runa, miaj konsideroj en la afero de Aisher estas tiaj! Atentu. La esenco de la fenomeno estas nekomprenebla; ni metu ikson, sed, eble, la plej grandan ekde tiu tempo, kiam la homo ne flugas. Temas, certe, ne pri benzino; benzinon superregas benzino. Mi parolas pri la forto, la kapablo de Aisher; ĉi tie ne ekzistas rego. Sed nenia registaro toleros fenomenojn, elirintajn ekster limojn de atingeblo, en kio ajn konsistu tiuj fenomenoj. Ĵetinte flanken ekzemplojn kaj leĝojn, ni okupiĝu pri la afero esence. Kio li estas — ni ne scias. Liaj celoj estas nekonataj por ni. Sed ni konas liajn kapablojn. Ĵetu pensan rigardon de supre al ĉio, kion ni kutimiĝis vidi en la horizontala projekcio. Al vi malfermiĝos internaĵo de fortikaĵoj, dokoj, havenoj, kazernoj, artileriaj fabrikoj — de ĉiuj bariloj, konstruataj de la ŝtato, de ĉiuj konstruaĵoj, planoj, konsideroj, nombroj kaj kalkuloj; ĉi tie jam ne estas sekretoj kaj garantioj. Mi prenas — supoze — malbonan volon, ĉar la bona ne povas esti pruvita. En tiaj kondiĉoj krimo superas ĉiajn eblojn. Krom la danĝeroj, indikitaj de mi, al neniu kaj nenio ekzistas defendo; nekaptebla Iu povas disponi la sorton, vivon kaj propraĵon de ĉiu senescepte, riskante nur, en ekstrema okazo, per kroma transportiĝo.

Tiu fenomeno estas submetenda al senkompata kvaranteno, eble — al neniigo. En ĉio estas, tamen, flanko ankoraŭ pli grava. Tio estas la stato de la socio. La scienco, farinte rondon, laŭ kies linio estis parte solvitaj, parte krude distranĉitaj, pro libera moviĝo de mensoj, la plej malfacilaj demandoj de nia tempo, revenigis la religion al ties origina stato — al okupiĝo de simplaj animoj; malkredo iĝis tiom banala, ĝenerala, komuna fenomeno, ke perdis ajnan nuancon de penso, kiu antaŭe donadis al ĝi almenaŭ karakteron de ribelo; mallonge dirante, la malkredo estas la vivo mem... Sed pesinte kaj analizinte ĉion, kio estis pesebla kaj analizebla, la scienco ree aliris al fortoj, neatingeblaj al esploro, ĉar ili — en la radiko, en sia esenco — estas Nenio, doninta Ĉion. Ni lasu al simpluloj nomi ilin «energio» aŭ per ajna alia vorto, ludanta rolon de kaŭĉuka pilko, per kiu ili penas trabati granitan rokon...

Parolante, li estis pripensanta samtempe ĉiujn cirkonstancojn de la stranga retiriĝo en la afero de Aisher, kaŭzita de la peto de la junulino. Interne li jam decidis permesi al Runa tiun viziton, sed decidis ankaŭ aldoni al la permeso sekretan instrukcion por la komandanto, kio donus al ĉio karakteron de ekscentra neceso, havanta ŝtatan valoron; li mem esperis ekscii tiamaniere ion, kion ajn, se ne ĉion.

— ...granitan rokon. Profunde gravas tio, ke la religio kaj la scienco renkontiĝis sur tiu loko, de kiu ili unue disiris al malsamaj flankoj; pli ĝuste, la religio atendis ĉi tie la sciencon, kaj ili rigardas nun unu al la vizaĝo de la alia.

Ni imagu do, kio okazos, se en streĉite atendantan vakuon de la moderna animo falos tiu bildo, tiu afekcia miraklo: homo, fluganta super urboj spite al ĉiuj leĝoj de la naturo, konviktante ilin pri ia monstra, miljara mensogo. Estas facile diri, ke la scienca mondo ĵetos sin al atako kaj ĉion klarigos. Sed nenia klarigo detruos la supernaturan efekton de la spektaĵo. Ĝi kreos eksplodeman atmosferon de pensoj kaj emocioj, similan al ekstazaj humoroj de la Krucmilitoj. Ĉi tie eblas religia spekulacio en giganta skalo. Malkvieto, kaŭzita de ĝi, povas finiĝi per katastrofaj konsekvencoj. Ĉiuj partioj, ĉiu en sia maniero, uzos tiun Aisher-on, koliziigante amasegon da plej kontraŭdiraj interesoj. Aperos aŭ vigliĝos sektoj; interesiĝo pri neaŭditaĵoj malfermos kluzojn de neretenebla fantazio ĉiaspeca; legendoj, superstiĉoj, onidiroj, antaŭdiroj kaj profetaĵoj miksos ĉiujn kartojn de la ŝtata ermitludo, kies nomo estas — Ekvilibro. Mi pensas, ke mi diris sufiĉe pri tio, kial tiu homo estas malliberigita. Ni parolu pri cia deziro; klarigu ĝin al mi.

— Ĝi parencas al via amo al rara libro. Ĉio neordinara altiras min. Estis homo, kiu aĉetadis eĥon, — li aĉetadis lokojn, kie aŭdiĝis multobla, klara, bela eĥo. Mi deziras vidi Aisher-on kaj paroli kun li pro kaŭzo ne malpli forta, ol tiuj, kiuj devigas serĉi amon aŭ fari gloragon. Tio estas ekster la racio; ĝi estas en la animo kaj nur en la animo, — kiel alie mi klarigu al vi? Tio estas mi. Supozu, ke vivas homo, kiu neniam aŭdis vorton «oceano», neniam vidis ĝin, neniam suspektis pri ekzisto de tiu blua lando. Al li oni diris: «ekzistas oceano, ĝi estas ĉi tie, apude; iru pretere, kaj vi vidos ĝin». Kio tiumomente detenus tiun homon?

— Sufiĉas, — diris la ministro, — cia emocio estas sincera, kaj la vortoj konformas cin. La permeson mi donas, sed metas du kondiĉojn: silenton pri nia interparolo kaj daŭron ne pli ol duonhoro; se ne ekzistas kontraŭdiroj, mi tuj skribos la ordonon, kiun alveturigos ci mem.

— Ho Dio! — diris ŝi, ridante, salte ekstarante kaj brakumante lin. — Ĉu mi povus meti kondiĉojn? Mi konsentas pri ĉio. Skribu tuj. Jam estas profunda nokto. Mi veturas senprokraste.

La ministro skribis longan, detalan ordonon, sigelis, transdonis al Runa, kaj ŝi, ne perdante tempon, ekveturis, kvazaŭ en sonĝo, en la prizonon.

XI

Tiun nokton, kiam Drud skuis kaŝitan akvon de homaj animoj, Runa pasigis en akra sendormeco. Ĉe la mateno jam ne memoris ŝi, kion ŝi faris ĝis tiu horo, kiam, heliĝinte pro aŭroro, la urbo rekomencis moviĝadon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi iradis en prilumitaj malplenaj haloj, sen celo, sen pensado, en tiu stato, kiam pensoj aperas spontanee, sen penoj kaj plano, reflektante incendion de grandega impreso, kiel ŝtono, ĵetita de sur krutaĵo, puŝante kaj tirante post sin aliajn ŝtonojn, estas jam fremda al la movo de la mano, ĵetinta ĝin, falegante kiel lavango. En ŝia koro aperis celo, montrinta dum unu nokto ĉiujn ŝiajn fortojn, antaŭe ne trovitajn, kiuj afekciis ŝin mem kaj facile movis tiajn pezaĵojn, pri kiaj ŝi ne sciis eĉ onidire. Tiel, ofte pro nescio, homo longe staras dorse al io sekrete dezirata: ŝajnas ekstere, ke li dormetas aŭ amuzas sin per etaj observoj, sed, subite turninte la kapon kaj ektreminte, li salutas per ekstaza krio miraklan proksimecon de la trezoro, kaj poste, koncentrinte tutan ekscitiĝon interne de si, fulmorapide ekposedas la akiraĵon. Ŝi vivis jam per nevenkebla vizio, miksanta ĉiujn nombrojn de la sorto.

Alveturante al la prizono, Runa kun mirego rememoris, kion ŝi faris dum tiuj dudek kvar horoj. Ŝi ne laciĝis; kvankam la ĉevaloj veturis rapide, ŝi senĉese deziris ekstari, puŝiĝi antaŭen: tio kvazaŭe — tiel ŝajnis al ŝi — spronas la moviĝon. Ŝi ĝisveturis dum dek kvin minutoj.

«Do, jen la prizono!» Ĉi tie, sur fermita placo, vagis ombroj de hundoj; lanternoj de la nigra pordego, kunpremita de turetoj, estis prilumantaj kradan giĉeton, en kiu aperis lipharoj kaj lakita viziero. Longe bruis seruro; laŭ ĝia komplika, malviva zumo ŝajnis, ke nur unufoje dum mil jaroj malfermiĝas tiu pordego, tegita per col-dika fero. Ŝi pasis ĝin kun sento de Rolando, dishakanta rokon. La gardisto, deĵetinte la laktolan kapuĉon de la mantelo, ekkondukis ŝin laŭ grandega korto; antaŭe pale brilis fenestroj de la sep etaĝoj de la konstruaĵo, ŝajnanta monto, kovrita per flagrantaj lignofajroj.

La domo de la komandanto staris en ĝardeno, limante la prizonon. Ĝiaj fenestroj ankoraŭ komforte lumis, laŭ la kurtenoj glitis ombroj. Runa-n kondukis ĉambristino; evidente, ŝokita de tia neordinara apero en malfrua horo, ŝi, malferminte la pordon de la akceptejo, preskaŭ ĵetis al la vizitantino seĝon kaj impete forkuris kun la letero en malproksimajn ĉambrojn, de kie estis penetranta facila bruo, plena de paca viglo, rido kaj ekkrioj. Tiel la komandanto ripozis en la familia rondo.

Li eliris tuj, post kiam finlegis la leteron. Kun sagaco de ekstrema spirita streĉo Runa ekvidis, ke ŝi parolas kun meĥanismo, funkcianta strikte, sed kun meĥanismo granda, inter kies radojn eblas enmeti varmon de la mano sen timo vundiĝi. La komandanto estis grandampleksa, belstatura, kun griza hartufo super la kruta frunto, el liaj grizaj okuloj rigardis soldato kaj infano.

Ekvidinte Runa-n, li subpremis emocion de scivolemo per sento de ofica pozicio, kiun li okupis. Iom kvazaŭ pretere, konfuziĝinte, li ŝovis per la grandega manplato la lipharojn en la buŝon, ellasis ilin, grakĝemis kaj per egala, densa voĉo prononcis:

— Mi ricevis ordonon. Laŭ ĝi, mi devas tuj akompani vin en la kameron kvindek tri. La intervidiĝo, kiel al vi, verŝajne, jam sciigis sinjoro ministro, devas okazi en mia ĉeesto.

— Tion mi ne sciis. — Frapita, Runa eksidis, sed subite sentis tian alfluon de insista despero, ke ŝi momente ekstaris, koncentrante la spiriton kaj pensojn. — Mi vin petas permesi, ke mi iru sola.

— Sed mi ne rajtas, — diris la komandanto, malagrable tuŝita en la simpla skemo de siaj moviĝoj. — Mi ne rajtas, — severe ripetis li.

Paliĝante, la junulino kviete ridetis.

— Tiam mi devas paroli kun vi pli detale. Via ĉeesto misformos mian interparolon kun Aisher; malaperos la tuta senco de la vizito. Li kaj mi — ni konas unu la alian. Ĉu vi komprenis?

Ŝi volis, dirante tiel, nur voki nebulan penson pri ŝia persona sufero. Sed en stranga maniero la senco de tiu tirado koincidis por la unuflanke direktita menso de la komandanto kun la deziro de la ministro.

— Mi komprenis, jes. — Ne dezirante plu paroli pri tio, pro timo transiri la oficialajn limojn, li tamen ree ĵetis rigardon en la leteron kaj diris: — Vi pensas, ke tiamaniere... — kaj, silentinte iom, — aldonis: — Klarigu, ĉar mi ne tute komprenis.

Sed tio jam sufiĉis por Runa. El profunda ombro de dubsenceco momente saltis al ŝi diafanega diveno. Ŝi ruĝiĝis, kiel papavo, kio, interalie, certigis la komandanton en lia respekte kaj profunde kaŝita malestimo al ŝi; kaj al ŝi donis doloron kaj ĝojon. Ŝi daŭrigis, mallevante la okulojn:

— Tiel estos pli bone.

La komandanto, pripensante, rigardis al ŝi kun konscio, ke ŝi pravas; kaj pri la avareco de ŝiaj klarigoj li simplanime restis tute certa, ke, ne opiniante lin idioto, ŝi lasas lin kompreni per duonvorto. Dum li pensis, ŝi ripetis la peton kaj, rimarkinte, kiel perplekse la komandanto kuntiris la ŝultrojn, aldonis:

— Tio restos inter ni. La stato estas escepta; ne plian escepton faros vi.

Kvankam la letero de la ministro forigis ĉiajn suspektojn, la komandanto ankoraŭ hezitis, retenata de la formala konscienco rilate al la vortoj de la letero «en via ĉeesto». Lin persone ĝenis tia devo, kaj li pensis, ke estus bone liberiĝi de la trudita al li stato, des pli, ke, evidente, estis nenia risko. Tamen ne tiuj konsideroj donis puŝon al lia animo. Io inter niaj agoj kaj intencoj, simila al mano, flankeniganta baton, faris decidan influon al lia volo. Diverse oni nomas tiun nevolan trajton: «io puŝis min», «la spirito de la momento», «mi mem ne scias, kial tiel okazis» — jen esprimoj, per kiaj ni pentras la vizaĝon de la potenca konsilanto, aganta en niaj rilatoj per nekapteblaj rimedoj, des pli mirigaj, kiam ili agas kontraŭ ĉiuj argumentoj de la racio kaj emocioj, kio en tiu ĉi okazo ne estis.

Li pensis ankoraŭ, ankoraŭ, kaj finfine, farinte decidon, ne plu hezitis:

— Se vi ĵuros al mi... — diris li. — Pardonu min, sed, kiel responsulo, mi devas paroli tiel, — se vi ĵuros al mi, ke neniamaniere malbonuzos mian fidon, mi lasos vin en la kamero por la daŭro, indikita en la letero.

Dum minuto, ne malpli, rigardis ŝi al li rekte kaj firme, kaj tiu peza paŭzo donis al ŝiaj vortoj tutan pezon, tutan gravecon de interna morala batalo, kion la komandanto komprenis kiel ŝokon. Ŝi ne mallevis la okulojn, ne ŝanĝiĝis ŝia mirakla vizaĝo, kiam li aŭdis la profundan kaj fieran voĉon:

— Pri tio mi ĵuras. — Ŝi ne konsciis mem, kiom kostis al ŝi diri tiel, nur ŝajnis, ke interne, kvazaŭ pro eksplodo, falegis svelta konstruaĵo de pureco, sed super fumo kaj koto brilis pura fajro de ofero.

— En tiu okazo, — diris post mallonga silento la komandanto, — mi petas vin sekvi min.

Li surmetis la kaskedon kaj direktis sin tra la pordo, kontraŭa al tiu, en kiun eniris Runa. Ili eniris en turnon de hele prilumita koridoro, ĝi estis rekta, longa, kiel strato, malvarma kaj eĥoplena. En ĝia fino estis krada fera pordo; sentinelo, ĵetinte atentan brilon de la okuloj, movis ŝlosilon, sono de metalo tondris en abismoj de la grandega domo per minaca eĥo. Post tiu pordo altis, tra ĉiuj sep etaĝoj, mallarĝa interspaco; laŭ la etaĝoj ĉe ĉiu flanko tiriĝis placetoj, limigataj de balustrada fero. En egala distanco unu de la alia la placetoj estis kunigitaj per ŝtalaj ŝraŭbaj ŝtuparetoj, donantaj komunikadon al la etaĝoj. Vicoj de la pordoj de unulokaj kameroj estis tiriĝantaj laŭlonge de ĉiu galerio; ĉio kune ŝajnis internaĵo de giganta abela ĉelaro, prilumita per senmova elektra lumo. Sur la placetoj sensone paŝadis aŭ, starante sur kunigaj pontetoj, rigardadis malsupren sentineloj. Sur kapturna alto de la vitra plafono brilis arklampaj lanternoj; multege da malpli grandaj lampoj lumis sur la muroj inter pordoj.

Runa neniam antaŭe estis en prizono, la prizono jam estis premanta ŝin. Ĉio afekciis, ĉio kondukis ĉi tie al silento kaj tristo; tiu pureco kaj klareco estis senkompate rompantaj ĉiujn ŝiajn pensojn, krom unu: «prizono». Asfaltaj, hele frotpurigitaj placetoj brilis, kiel flakoj; kupro de la balustradoj, blanka kaj griza farbo de la muroj estis purigitaj kaj lavitaj senriproĉe: lukso de malespero, kalkulita por longaj jaroj. Ŝi vigle imagis, ke ŝi ne foriros el ĉi tie; la sango frapis, kaj la piedoj peziĝis.

— Tio estas ne tiom proksima, — diris la komandanto, — ankoraŭ la sama distanco restas malsupre, — kaj li aliris vojturnon; malfermiĝis galerio, simila al la pasita. En ĝia mezo kruta spiralo de ŝtala ŝtuparo kondukis en la malsupran etaĝon. Ĉi tie ili pasis sub volba plafono de la subtera etaĝo al la fino mem de la konstruaĵo, kie, trans arko, en transversa sekcio de la koridoro estis tiel nomataj «sekretaj» kameroj. Ĉe unu el ili la komandanto abrupte haltis. Ekvidinte lin, ĉe la fenestro de sur tabureto leviĝis armita sentinelo; li mansalutis ĉe la viziero kaj raportis.

— Malfermu la 53-an, — diris la komandanto. Kun klopodemo, montranta ekstreman, sed silentan miregon, la sentinelo movis la ŝlosilon kaj la seruron. Poste li detiris la pezan pordon.

— Bonvolu, — turnis sin la komandanto al Runa, tralasante ŝin antaŭen; ŝi kaj li eniris, kaj la pordo dense fermiĝis.

Runa vidis la internaĵon de la kamero, tamen ne konsciis ĝin, sed rememoris nur poste. Sur la lito, mallevinte la kapon, sidis homo. Liaj piedoj kaj manoj estis en katenoj; fortika ŝtala ĉeno iris de fera zono, ŝlosita sur la talio, al rondo en la muro.

— Kio do, ĉu oni deziras montradi min al scivolantoj? — diris Drud, ekstarante kaj bruigante la ĉenon. — Do rigardu.

— Al vi estas permesita intervidiĝo en esceptaj kondiĉoj. La sinjorino estos ĉi tie dum dudek minutoj. Tia estas volo de la supera potenco.

— Jen kiel! Ni vidu. — La vizaĝo de Drud, rigardanta al Runa, esprimis ĉagrenon. — Ni vidu, al kio ankoraŭ vi kapablas.

La komandanto konfuziĝis; li ĵetis preteran rigardon al la pala vizaĝo de Runa, kiu respondis al li per rigardo de trankvila nekompreno. Sed li komprenis jam, ke Drud ne konas ŝin. En li vigliĝis suspektoj.

— Mi vidas, vi ne rekonas min, — signife kaj libere prononcis Runa, ridetinte tiel kviete, ke apenaŭ kaŝis rideton ankaŭ la komandanto, cedinte al ŝia sinregado. — Sed ĉi tiu lumo... — Ŝi eliris en la mezon de la kamero, deĵetinte punton de la mantelo. — Ĉu nun vi rekonis? Jes, mi estas Runa Beguem.

Drud komprenis, sed pro singardemo diris nenion, nur, kapjesinte, premis la tremerintan malvarman manon. La juvelŝtono de la fingroringo premis lian polmon. La komandanto, seke riverencinte al la junulino, direktis sin al la pordo; sur la sojlo li haltis:

— Mi avertas vin, 53-a, ke vi ne rajtas uzi la mallongan avantaĝon de la stato por ajnaj celoj, rompantaj la prizonejan regularon. En alia okazo estos uzitaj eĉ pli striktaj rimedoj de via tenado.

— Jes, mi ne fuĝos dum tiuj dudek minutoj, — diris Drud. — Ni komprenas unu la alian.

La komandanto silente ĵetis rigardon al li, grakĝemis kaj eliris. La pordo dense fermiĝis.

Nun la junulino, sen obstakloj, en distanco de du paŝoj for de si povis pririgardi la homon, sugestintan al ŝi la grandan revon. Li estis en malliberula kostumo el kruda striita flanelo; la implikitaj haroj havis aspekton, kvazaŭ li ĵus dormis; la vizaĝo maldikiĝis. Profundiĝis la okuloj; en ili kaŝiĝis ombro, ŝirmanta nekompreneblan flagradon de la grandegaj pupiloj, en kiuj, ŝajne, moviĝas senfina homamaso, aŭ skuiĝas, rulante ondegojn, maro, aŭ vekiĝas dezerto por nokta vivo. Tiuj okuloj superŝutadis rigardanton per impresoj, havantaj nek nomon, nek mezuron. Tiel, eble, rigardas kuniklo en la okulojn de leono aŭ infano — al la vizaĝo de plenaĝulo. Runa-n kaptis malvarmo, sed la fleksiĝema animo de la virino baldaŭ restariĝis. Tamen dum la tuta daŭro de la intervidiĝo ŝi sentis sin kvazaŭ sub grandega sonorilo en surdiga potenco de ĝia vibrado.

— Estas profunda nokto, — diris Drud. — Vi, ĉi tie, — ĉu laŭ permeso? Kiu vi estas? Por kio?

— Ni parolu pli mallaŭte. Ni havas malmultan tempon. Ne demandu, mi mem diros ĉion.

— Sed mi ankoraŭ ne fidas al vi, — Drud balancis la kapon. — Ĉio ĉi estas neordinara. Vi estas tro bela. Eble, oni aranĝas por mi kaptilon. Kian? En kio? Mi ne scias. Homoj estas inventemaj. Sed — hastu paroli; mi ne deziras doni al vi tempon por kaŝitaj konsideroj de mensogo.

— Mensogo ne estas. Mi estas sincera. Mi deziras fari vin denove libera.

— Libera, — diris Drud, paŝante al ŝi, kiom permesis la ĉeno. — Vi uzis malĝustan vorton. Mi estas libera ĉiam, eĉ tie ĉi. — Sensone movante la lipojn, li estis ion pripensanta. — Sed tie ĉi mi ne plu deziras esti. Oni min dormigis. Mi vekiĝis — en la feraĵoj.

— Mi ĉion scias.

— Atenton! Mi aŭskultas vin!

Runa liberigis el faldoj de la robo etegan volvaĵon dikan je krajono kaj ŝiris ĝin. Tie brilis du insektaj pikiloj, du ŝtalaj, maldikaj, kiel tigeto, segiletoj — perfektaĵo de la teĥniko, priservanta sekretajn agojn. Tiuj produktoj, harditaj laŭ komplika maniero, uzata en Azio, dissegadis ŝtalon kun moleco de ligno, limigante la aferon per minutoj.

— Ilin mi akiris hazarde, preskaŭ per miraklo, en la lasta horo, antaŭ ol elveturi; la persono, kiu enmanigis ilin, certigis, ke ne ekzistas pli bona instrumento.

Drud prenis la donacon, rigardante al Runa tiel atente, ke ŝi konfuziĝis.

— Mi prenas, — diris li, — mi dankas — mi miras, — kaj al mi iĝis bone. Kiu vi estas, mirakla gastino?

— Mi apartenas al la rondo, forta per ligoj kaj riĉo; ĉio estas atingebla por mi sur la tero. Mi estis en la cirko. Ekde tiu memorinda vespero — sciu kaj kreskigu en vi tion, kion mi ne sukcesos diri — pasis du noktoj; ili kostas jarcenton. Mi venis al vi, kiel al forto neordinara; la sorto venigis min. Mi estas el tiuj, kiuj fidas al si. Mi ne havas etajn planojn, nanajn konsiderojn, ne havas kromajn pensojn kaj ruzon. Jen sinceraĵo... al kiu vi rajtas kalkuli. Mi deziras ekkoni vin en neĝenata kaj detala konversacio, tie, kie vi decidos. Mi estas unu el la fortoj, vokitaj de vi al konscio; tiu konscio logas; la celo estas ankoraŭ ne klara, sed grandega. Eblas ankaŭ, ke vi havas celojn, nekonatajn de mi: ĉio devas esti dirita en la sekva konversacio. Por multo mi nun ne havas esprimojn kaj vortojn. Ili venos. La ĉefa afero estas — scii, kie mi trovos vin.

Ŝi ekbrulis, — malrapide, elinterne, — kiel nubo, cedanta, momenton post momento, al la brilo de la suno. Ŝia belo trovis nun sian superan esprimon, — en la pozo, en la virge kuraĝa rigardo kaj en la voĉo, sonanta nerefuteble. Ŝajnis, traflugis bildoj de poemo, elaŭskultita en morna soleco; ĉiam pli delikate, ĉiam pli brile ekposedas ili la animon, obeigante ĝin al hela enkorpiĝo de ĉarmaj sekretoj de la spirito kaj la korpo; kaj Drud ekkonsciis, ke en tiu mondo, kiun forlasis li por la mondo alia, ne renkontis li pli harmonian forton de virina jubilo.

Ree deziris ŝi ekparoli, sed Drud haltigis ŝin per svingo de la katenitaj manoj.

— Tiuokaze estis vi, — certe diris li, — vi — kaj neniu alia, kiu kriis al mi. Mi ne distingis vortojn. Runa Beguem — la virino, portanta liberigon kun tia forto, povas postuli pro tio ĉion, eĉ vivon. Kvankam ekzistas io pli grava. Sed la tempo pasas. Ni renkontiĝos. Mi matene malaperos, kaj vespere estos ĉe vi; tiuj ĉenoj, kiuj faras min simila al hundo aŭ furioza frenezulo, — estas la sola obstaklo, sed vi distranĉis ĝin. Ho! Oni min gardas. Speciala sentinelo ĉiam estas ĉi tie, ĉe la pordo, kun ordono mortigi, se necesos. Sed — kia estas via ideo? Unu afero estas vera: sufiĉas, ke mi ekdeziru — kaj mi konas tiun vojon, — kaj la homaro ekirus tuta en la landon de Florantaj Radioj, forskuante la pasintecon de sur siaj piedoj sen eĉ unu suspiro.

— Ĉion farinte, eksciinte ĉion, kio necesas, mi foriras, sed ne forlasas vin. Foriru. Adiaŭ!

— Dio benos vin, — diris Drud, — tio estas ekster danko, sed en mia koro.

Li ridetis, kiel oni ridetas per la tuta vizaĝo, se rideto superplenigas la homon. Ne kapabla etendi unu manon, li etendis ambaŭ — ligitajn kaj disigitajn per la ĉeno de la mankatenoj; ambaŭ manojn etendis ankaŭ Runa. Li kunpremis ilin, milde skuinte, kaj la junulino deiris.

Tuj, — kvazaŭ ili divenus la tempon, — la pordo knaris kaj malfermiĝis; sur la sojlo ekstaris la komandanto, kaŝante la horloĝon:

— La tempo pasis, mi kondukos vin.

Runa kapjesis, eliris kaj laŭ la sama vojo revenis al sia veturilo.

Kiam oni longe rigardas al hele brulanta forno, kaj poste turnas la rigardon al mallumo — ĝi konservas stampitan brilon de braĝo, ties aeran lumon. Forveturante, inter domoj kaj stratoj Runa senĉese vidis la prizonon.

XII

Tiun, kiu maldormas en dormanta domo, la dormo, ĉirkaŭante, tegas kaj premas. Tiu fremda dormo similas al fluo, en kiu staras homo, rezistanta al la forto de la akvo. Ĝi puŝas, ŝancelas, logas kaj tiras; faru paŝon, kaj vi jam estos iom forŝovita. «Ili dormas, — pensas la maldormanto. — Ĉiuj dormas», — oscedante, diras li, kaj tiu pigr-envia penso, ripetiĝante multfoje per imagoj de komforta lito, kreskigas rigidiĝon. La membroj estas pezaj kaj senteblaj; la moviĝoj estas distritaj; la laca konscio estas senliga kaj hele vagas kie ajn kaj kiel ajn: jen ĉirkaŭ knaro de plandumo, bruo de sango en la tempioj, jen ĝi ekparolas pri la eterneco aŭ pri la kaŭzo de kaŭzoj. La kapon tenas la kolo — tio iĝas klara pro ĝia pezo, kaj la okuloj estas priverŝitaj per gluo, la homo deziras ekdormeti, transiri en tiun interesan kaj malmulte esploritan staton, kiam la sonĝo kaj la realo rigidiĝas en peno de reciproka dolĉa rezisto.

Frapo, rompanta tian staton, diras nenion al la menso, nur — al la aŭdo; se ĝi ripetiĝas — la dormeto jam estas pli diafana; en nebul-demanda humoro la homo agordas la atenton kaj atendas novan frapon. Kiam li aŭdas ĝin — jam ne estas dubo: tio estas frapo — tie aŭ tie, iu senkondiĉa ago, postulanta respondan agon. Tiam, tremerinte kaj oscedinte, la homo revenas al la ekzistado.

Tiu frapo, al kiu respondis profunda suspiro de la sentinelo, malleviĝinta sur la tabureton, aŭdiĝis elinterne de la speciale gardata kamero. La sentinelo rektiĝis, korektis la ledan zonon kun pendanta sur ĝi revolvero kaj ekstaris. «Eble, li ne plu frapos», — reflektiĝis en lia dormema vizaĝo. Sed ree sonis frapo — facila kaj egala, senpersonigita fare de eĥo; ŝajnis, frapas el ĉiuj siaj punktoj la tuta koridoro. Kaj en tiu frapo estis intima nuanco — iu trankviliga alvoko, simila al fingra balancado.

La sentinelo, tirante sin, aliris la pordon.

— Ĉu estas vi, kiu frapas? Kion vi bezonas? — severe demandis li. Sed ne tuj aŭdiĝis elinterne la respondo; ŝajnis, la prizonulo tra fero kaj tabuloj rigardas al la sentinelo kiel en ordinara konversacio, prokrastante la ekparolon.

— Sentinelo! — aŭdiĝis finfine, kaj ombro de rideto ŝajnis al la sentinelo. — Ĉu ci ne dormas? Malfermu la pordan giĉeton. Same kiel ci, ankaŭ mi ne dormas; ci enuas, same enuas ankaŭ mi; sed en konversacio por ni pli rapide kuros la tempo. Ĝi embarasiĝis en tiu ĉi muroj. Necesas traigi ĝin tra la animo kaj la voĉo kaj sproni per gaja rakonto. Mi havas ion rakontindan. Nu do, malfermu; ci vidos ion agrablan por ci!

Konsterniĝinte, la sentinelo dum minuto kolere enspiradis la aeron, intencante komenci pafadon per buntaj kaj minacaj vortoj, tamen uzis ne pli ol la ordinaran idiomon, kvankam ja levis la voĉon:

— Ne parolu! Kial vi perturbas pro bagateloj? Vi bagatelojn diras. Estas malpermesite paroli kun vi. Ne frapu plu, alie mi denuncos al la supera deĵoranto.

Li eksilentis kaj fiksaŭskultis. Trans la pordo laŭte ekridis la prizonulo, — ŝajnis, li ekridis pri vortoj ne de plenaĝulo, sed de infano.

— Nu, kion ankoraŭ? — demandis la sentinelo.

— Ci multon perdas, fraĉjo, — diris la prizonulo. — Mi pagas per oro. Ĉu ci ŝatas oron? Jen ĝi, aŭskultu.

Kaj en la poŝo aŭdiĝis tintado, kvazaŭ faladis moneroj sur amason de moneroj.

— Malfermu la giĉeton; por ĉiu minuto da konversacio mi demetos por vi oran moneron. Ĉu ci ne deziras? Estu tiel. Sed ci povas riĉiĝi dum tiu ĉi nokto.

La sonoro ĉesis, kaj baldaŭ ree aŭdiĝis velura obtuza tintado; la sentinelo rigidiĝis. Observante lian vizaĝon, ajnulo pensus, ke, tirante la nazon, li penas flari ian agrablan odoron, disvastiĝintan el nesciata loko. La sango frapis lian kapon. Ne komprenante, miregante kaj incitiĝante, li averte frapis la pordon per la ŝlosilo, kriante:

— He, gardu vin! Mi lastan fojon diras al vi! Se vi havas kaŝitan monon — deklaru kaj deponu; estas malpermesite teni monon en kamero.

Sed lia voĉo sonis kun senforteco de monotona legado; dolĉe ekdoloris la koro; svarmo de strangaj pensoj, similaj al maskuloj, enkurintaj en streĉite ridetantan homamason, konfuzis la humoron. En li komencis ekdormi la sentinelo, kaj ĥoro da interesiĝemaj voĉoj kapturne, arde flustris: «Rigardu, aŭskultu, eksciu! Rigardu, aŭskultu, eksciu!» Apenaŭ spirante, paŝis li sur la piedpintoj kelkfoje apud la pordo en hezito, konfuzo kaj maltrankvilo.

Ree aŭdiĝis la sama egala, milde ekposedanta la animon, larĝe malfermintan la okulojn, voĉo de la prizonulo:

— Oni devas, ci diras, deponi monon ĉe la estraro, ĉu? Sed kion mi faru kun plena sako da oro? Kaj la oro estas ne tiu; ne tute tiu, per kiu ci pagas al vendisto. Per ĝi eblas aĉeti ĉion kaj ĉie. Jen mi estas ĉi tie, ŝlosita kaj ĉenita, kiel krimulo; mi estas ŝlosita, sed mia oro ensuĉas tra la muroj tiujn ĉi miraklajn kaj rarajn aĵojn. Enrigardu en mian ejon. Ĝi nun estas malfacile rekonebla; tapiŝoj kovras la plankon, grandega tablo staras meze; sur ĝi esas karafoj, boteloj, kruĉoj, arĝentaj kalikoj kaj orumitaj glasoj; sur ĉiu glaso estas delikata arabesko de floroj, prenita kiel sonĝo. Ili estas alveturigitaj el Venecio; skarlata vino brakumas en ili orajn florojn. Sur la tablotuko en arĝentaj korboj kuŝas pano, pufa kiel vango, ŝvelinta pro dormo; ĉerizoj kaj vinberoj, rufaj oranĝoj kaj prunoj, kovritaj de grizblua vualo, similanta prujnon. Estas ĉi tie ankaŭ fromaĝoj, plenaj de ora butero, hispanaj cigaroj; ŝinko, kun tranĉaĵo simila al neĝo, tuŝita de frageta suko; rostitaj kokinoj kaj torto — vera punto el dolĉaĵoj, — priverŝita per ĉokolado, — sed ĉio estas miksita, ĉio estas en malordo. Jam dum la tuta nokto okazas festeno, kaj mi ne estas sola ĉi tie. Mia oro ensuĉis kaj sidigis ĉi tien tra la muroj junajn belulinojn; aŭskultu, kiel sonoras iliaj gitaroj; jen unu sonore ridas! Ŝi gajas — jes, ŝi palpebrumis al mi!

Kiel el malproksime, mallaŭte eksonis kordo, kaj la sentinelo tremeris. Jam li ne estis rimarkanta, ke li staras arde kaj peze spirante, per la tuta koro transpaŝinte trans la pordon, de kie estis alfluganta rido, disŝutita inter melodioj de nevideblaj muzikiloj, ludantaj ion magian.

— Dipatrino, helpu! — per la tremantaj lipoj flustris la soldato. — Jen mi estas sorĉita; mi, sekve, pereis!

Sed nek zorgon, nek timon donis al li la piaj pensoj; kiel fremdaj aperis kaj malaperis ili.

— Malfermu do, malfermu! — sonis virina voĉo, kies sono mem jam pentris tutan ĉarmon kaj gracion de la estaĵo, parolanta tiel tenere kaj sonore.

En sinforgeso la sentinelo etendis la manon, deŝovis la riglilon kaj, deĵetinte la nigran giĉeton de la pordo, enrigardis internen. Nebulo de jubilanta bunteco superverŝis lin; tie brilis floroj kaj ĉarmaj vizaĝoj, sed io malhelpis klare vidi la kameron, — kvazaŭ tra gazo aŭ nebulo. Ree klare resonis la kordoj, — esprimis amon, sopiron, kanton, eniris la animon kaj ligis ĝin.

— Atendu, mi tuj, — diris la sentinelo, malŝlosante la pordon per la tremeganta mano; sed ne li diris tion, sed tiu, kiu estis murdita en li de la viva rado, — la reviviĝinta mortinto — la Infano-Giganto de la gaja Naturo.

— Do kion vi ĉi tie faras? — balbutis la sentinelo, enirante. — Tio malpermesitas, mi, bone, sidos ĉi tie, tamen ĉesu diboĉi.

Tiam li movis la okulojn, kaj peze falegis sur lin griza prizona vakuo, — kiel vento, disŝirinte fumon, montras post malapero de kurantaj kaj strangaj formoj la ordinaran perspektivon de tegmentoj, tiel la sentinelo subite ekvidis la malplenan liton, kun ŝiraĵo de la ĉeno super ĝi kaj mateniĝon en la fera krado: estis neniu; li estis kaj staris sola.

Plonĝinte super la kapo de la sentinelo en la malfermitan pordon, Drud glitis sub la plafono de la giganta koridoro kaj, zigzage ĉirkaŭirante angulojn, traflugis, preterante kelkajn spiralajn ŝtuparojn, en la ĉefan interspacon de la prizona konstruaĵo. Li ne havis planon; li flugis, sekvante la disvolviĝantan malplenon. Ĉi tie li ĵetis rigardon supren kaj trovis eliron, la eliron — supre, la solan rektan eliron de Drud. Li ekflugis kun forto, doninta al liaj moviĝoj tiun malhelan strekon en la aero, kia similas al rapida svingo per bastono. La sentinelo de la tria etaĝo sidiĝis; sur la kvina etaĝo alia sentinelo forŝanceliĝis kaj alpremiĝis al la muro; la tuta sango defluis de lia vizaĝo al la piedoj. Ili ekkriis poste. Preskaŭ samtempe kun iliaj spasmaj moviĝoj Drud, ferminte la kapon per la manoj, trabatis la vitran volbon de la kastelo, kaj ties prilumita tegmento impetis malsupren, estingiĝante kaj mallarĝiĝante, dum li estis ekposedanta alton. Rompaĵoj de vitroj, flirtante en la prilumitan profundon de la interspaco, kun sonoro frakasiĝis malsupre; sed pli rapide ol la falo de la vitro la fuĝinto estis sur alto dudekoble pli granda.

Finfine li haltis, spirante kun raŭko kaj doloro, ĉar li retenis la spiradon, sen kio la stridinta en liaj oreloj vento povus disŝiri la koron. Li ĵetis rigardon malsupren. Nemultaj lumoj estis tie — disĵetitaj, flagrantaj, maloftaj; kaj la mallumo milde ektretis ilin per sia nigra piedo.

Drud dissegis la mankatenojn, poste la piedkatenojn kaj la zonon; poste li ĵetis la feron. Fajfante, ĝi ekiris malsupren, kaj li diris al ĝi: «Ci konvenos tie por flikaĵoj!» Tiu donaco, foriĝante kun rapido, kreskanta en aritmetika progresio, hurlante kaj zumante kiel obuso, atingis la prizonon kaj frakasis la fumtubon.

XIII

Matene de la sekva tago ŝanceliĝis kaj falis tri koroj. La sentinelo fuĝis; la komandanto demisiis; la ministro furioze kunpremis la manojn. Tondro frakasis la prizonon.

— La kelo de Auerbach [10], — diris finfine la ministro. — Oni ne kredos tion; la prizono eĉ sen tio estas por multaj fabelo.

Li kalkulis ĝuste: tio, kio estas nefindirita, ne ekzistas; nekredeblaĵo, rakontita de soldatoj, konfirmas ilian reputacion, en kies bazo delonge kuŝas la «supo el toporo» [11], kaj ankaŭ sennombraj forhakitaj kapoj de la malamiko. La ministro, kulpigante Runa-n, veturis al ŝi, kun teruro atendante, kiel renkontiĝos liaj okuloj kun la okuloj de la junulino, ekde nun nekomprenebla. Sed al li oni diris, ke ŝi forestas; en la fino de la semajno ŝi revenos el subita vojaĝo.

Kiam li deveturis, Runa ĵetis rigardon en la fenestron. Lia kaleŝego, ŝajnis, glitas subpremite kaj morne inter furioza trafiko de stratoj. Kun trankvila rigidiĝinta konscienco Runa deiris de la fenestro kaj ekludis kun la hundo.

Tiun tagon ŝi opiniis la tago de la viv-krizo, atendante venon de la vespero kun trankvilo de klara celo. Ŝi iĝis speciale atenta al si kaj al la ĉirkaŭaĵo; longe ŝi rigardadis en la spegulon, nehaste elektis robon; ofte, haltinte, en distriĝemo ŝi pririgardadis tuŝintan la atenton hazardan aĵon, kvazaŭ dezirante ligi ĝin kun tio, kion ŝi estis travivanta. De tempo al tempo al ŝi oni donadis vizitkartojn; ŝi ĵetadis ilin en bronzan korbon, respondante: «Mi estas ne tute sana». La tempo rampis malrapide, sed ŝi ne enuis. En la buduaro ŝi eksidis al la skribtablo; sur angulo de papero, enpensiĝinte, ŝi desegnis vizaĝon, rigardantan kun rideto el trans krado. Poste ŝi malfermis la taglibron — volumon kun ora tranĉparto kaj reliefaj kovriloj el malnova arĝento, kaj, atente trafoliuminte ĉion, tie skribitan, forstrekis ĉiujn paĝojn per krajono; sur la unua sekvanta la tekston pura paĝo ŝi metis solan akran linion: «La 17-an de majo de la 1889-a — la 23-an de junio de la 1911-a j. — estis nenio».

Per tio ŝi elkondukis ekster la pordon kaj forĵetis tutan sian vivon — ekde infana balbutado ĝis la terura tago en «Soleil» — por la unua atendo.

La tago estis pasanta kviete. Tiel sidanta en boato homo, fordoninta sin al la fluo, estas trankvila kaj lasis la remilojn, sed moviĝas — kaj en sia animo jam venis — kien iras kaj turnas la fluo; al la celo ĝi portas lin.

Kiam krepuskiĝis, — post la tagmanĝo, tuŝita de ŝi tre kaprice, malsimile al soifo, kiun ŝi de tempo al tempo kvietigadis per akvo kaj per teo kun vino, — la lakeo donis ankoraŭ karton. Ĉi-foje ŝi diris: «Petu» — sen maltrankvilo, sed kun streĉiĝo, esprimita per rideto.

XIV

La lakeo enkondukis la komandanton.

Ankoraŭ ne pasis diurno, sed lia vizaĝo aspektis tia, kvazaŭ li travivus malfeliĉon. Peze, per rektaj soldataj paŝoj proksimiĝis li, rigardante en la vizaĝon de Runa, haltinte je ĉirkaŭ kvin paŝoj for de la junulino, kies malhelaj okuloj infane libere kaj milde renkontis lian aperon. Li riverencis, rektiĝis, prenis la donitan manon, aŭtomate premis ĝin, lasis kaj eksidis kontraŭ la mastrino. Ĉion ĉi li plenumis kvazaŭ en ritmo de interna egala nombrado.

— Mi venis, — komencis li kaj daŭrigis pli laŭte, — por esprimi senliman dankon. — La komandanto paŭzis. — Ĉio okazis tiel strange. Sed pri tio mi ne juĝu. — Ekstarinte, li faris duan riverencon, kaj nevola, verŝajne senkonscia rideto de ekstrema kontento brilis sub liaj duongrizaj lipharoj, — por momento; post tio la vizaĝo ree malmoliĝis, kvazaŭ li ridetis por si, konversaciante kun si mem. — Jes, tiun tagon mi ne forgesos. La tuta vivo, — mia kaj de miaj infanoj, — estas savita, aranĝita, sekurigita. Mi povas ne servi. Sed estas cirkonstanco. Mi lasis vin al la intervidiĝo, sen mi, laŭ via peto, nenion petante, nenion postulante. Mi petas vin konfirmi tion.

— Sed mi ne komprenas. — Runa kunigis la brovojn, komprenigante per facila movo de la mano, ke la parolo de la vizitanto miregigis ŝin. — Nin oni ne subaŭskultas, kaj mi petas paroli klare. Konfirmi por mi estas facile, — jes, mi dankas, vi por ĉiam ŝuldigis min.

— Nun la stato ŝanĝiĝis. Mi ŝuldas al vi, aŭ se vi ne konsentas pensi tiel, mi diru, ke ni estas kvitaj.

Li glatigis la lipharojn, direktis distritan rigardon al la diademo en la haroj de Runa kaj kaptis en brilo de la diamantoj rebrilon de sia feliĉo, kio ree inspiris lin.

— Tio okazis je la tria horo tage. Mi volis fermi la fenestron en la kabineto; mia rigardo falis sur la tablon, kie kuŝis ordono pri mia senpostenigo pro la facile divenebla kaŭzo. Mi dum kvin horoj estis pridemandata kaj tre laciĝis. Kion mi povis diri al ili? La homo trabatis la tegmenton kaj forflugis, — sed, konsentu, — kia do tio estas klarigo? Mi mem ne povas kredi al la okazintaĵo, kaj, opiniante la cirkonstancon neklarigita, mia racio kapitulacas. Kion mi klarigu? Kiel mi komprenu? Kion mi kredu? Enigma historio. Pardonu, mi deflankiĝis. Do, sub la papero kuŝis plata lana sako, peza tridek du funtojn, plena de oraj moneroj, sigelitaj po staketoj en blankan paperon per blua vakso. Krome, estis tie ŝama monujo kun kaŝiĝintaj en ties angulo tri briliantoj, kun suma pezo cent dek karatoj. Ne estis duboj, ke la donaco estis destinita al mi, ĉar ĉe ĝi estis letereto, — jen ĝi. — La komandanto donis, elŝirinte el la manumo malgrandan ŝirpecon, sur kiu, larĝe kaj neglekte skribita, staris: «Estu libera ankaŭ vi».

Runa tralegis, redonis; ŝia mirego kvietiĝis pro ĝusta diveno. La komandanto daŭrigis:

— Tiel. Tiu ĉi miraklo, certe, estas el viaj manoj. Cent dek karatoj. Kalkulante ilian prezon nun malkreskinta, laŭ la kurzo mi ricevas ducent kvindek mil plus tridek kvin en oro, entute tricent mil, tio estas preskaŭ triono de miliono. Mi faris tiujn kalkulojn nokte, ĉar mi ne dormis. Pardonu ilin al mi. Ili estas rezulto de la pasintaj fortaj emocioj.

— Tion faris ne mi, — diris Runa, ridante kaj ĝojante, ke la homo estas feliĉa. — Tamen, sciu, ke, se tio ne okazus, mi farus por vi ĉion.

La komandanto, palpebrumante, ĵetis atentan rigardon al ŝi, ridetis, rozkoloriĝis kaj etendis la manon, kun brilo en la okuloj, pensiganta, ke sala akvo ekzistas ankaŭ en lia koro.

— Pardonu, ke mi unua etendas al vi, fraŭlino, mian manon; tio ne decas, sed mi devas premi la vian. Mi kredas ĉiam, se oni diras, rigardante rekte en la okulojn. Mi ĝojas, ke estas tiel. Nun mi estas tute trankvila — inter ni ne estis ombro.

Ŝi donis la manon, sed rememoris sian mensogon kaj forturnis la vizaĝon.

— Ombro estis, — diris ŝi, — sed nur en mi. Inter ni ne estis ombro. Adiaŭ. Pli bone ni jam ne diros, ol estas dirite, — kulpas pri la bono — vi. Iru, estu feliĉa kaj sciu, ke rompaĵoj de vitro povas iĝi briliantoj, se al ili ĵetos rigardon tiu, kiu foriris tiel strange de vi.

La gasto ekstaris, alportis al la lipoj ŝian nervan, aroman manon, turnis sin kaj foriris, same kiel venis, rigardante rekte antaŭ sin. Runa, deŝovinte la kurtenon, per rigardo sekvis lin. Li malaperis, kaj ŝi revenis al si.

XV

Mallumiĝis, sed ŝi ne esprimis la atendon per malpacienco aŭ sopiro kaj ne levadis sin supren. Ŝi sciis — per scio, ĝis nun neklarigebla, ke Drud venos supren; sciis ŝi ankaŭ, ke li sciigos ŝin pri sia apero per iu maniero, karaktera por li. Laciĝinte atendi, ŝi eksidis en la hele prilumita gastoĉambro, legante libron.

Kiel strange estas varti ion ankoraŭ ne fariĝintan per la tuta vero de la animo, vidante kaj antaŭvidante tion en libro, rakontanta pri fremda afero! En sekreta lingvo estas skribita la libro en tiuj momentoj, kia ajn ĝi estu; ĝia teksto, pompa kaj fajna argumentado kaj pitoreska intrigo dormas senmove. La propra afero naĝas laŭ la linioj, forbruligitaj de la streĉo, lasante al la vido vicojn kaj saltojn de signoj, ekde nun — nekonataj. Nur malofte ekstaras klara iu sola vorto, sed des pli forte ĵetiĝas for la kunpremita animo, simile al perfidulo, rekonsciiĝinta por digno. Same kiel jen malaperas, jen reaŭdiĝas batado de horloĝo, tiel provizore povas iĝi klara la teksto, sed baldaŭ vokos alfluinta ondo de sopiro por forŝanceliĝi, ferminte la okulojn, al la proksima estonteco, alvokante ĝin per ĝemo de korbatado.

Longa estas tia tago kaj markas ĝi la homon per eterna brulstampo. Legante aŭ, pli ĝuste, tenante sur la genuoj la libron, sed mem rigardante tra ĝi, Runa pasigis tiel horon kaj la duan; sed en la mezo de la tria en la supra etaĝo nekonata muzikisto komencis ludi rapsodion; li haltis kaj ekludis ree. Tiam ĉio revenis sur sian lokon, pli hele ekbrilis la lumo, pli laŭta iĝis strata bruo kaj, retenante sin, por ne kuri, la junulino leviĝis supren.

El la malproksima pordo estis elkuranta lumo en krepuskon sur la prilumitan tapiŝon. La lumon krucis ombro de homo. Runa haltis, forgesinte ĉion, kion ŝi volis diri, sed, kunpreminte la manojn, ŝi ne iris plu, antaŭ ol ekregis sin.

Ŝi baldaŭ sukcesis tion; ŝi eniris, kaj al ŝi, fiksrigardante, kun rideto aliris Drud. Li estis en nigra simpla kostumo, kiel homo tute ordinara; pli simpla kaj firma, ol en la antaŭa fojo, sentis sin la junulino, kvankam, samkiel en la prizono, plu sur la limo de la mondo perpleksiganta. Tamen en statoj, kiujn ni konscias, ekzistas sava blinda limo, — nenio videblas trans ĝi: estas nebulo, de ĝi ni fuĝas en la prilumitan rondon de ĉi-momenta agado.

Drud diris:

— Ĉu vi dubis? Se oni min vokas, mi venas nepre; mi venis, bruligis la lumon kaj muzikis.

Runa per gesto sidigis lin kaj malrapide malleviĝis mem, rigardante nenien, krom en liajn okulojn, — per rigardo de nokta vojaĝanto, rimarkinta foran lumon. Kun nevola kaj simpla forto ŝi diris:

— Ho, kiel mi atendis, — mi, atendinta neniam antaŭe!

— Kaj nun ni estas kune, — daŭrigis li, ĉar tion ŝi deziris aldoni. — Runa, mi multe pensis pri vi. Ni forlasu la ne ĉefan; pri la ĉefa oni parolu tuj, alie ĝi ekdormos, kiel ondo, priverŝita per oleo de sur ŝipo. Mi venis por ekkoni kaj elaŭskulti vin; mi atendis tiun tagon. Jes, mi atendis ĝin, — kun medito ripetis li, — ĉar mi trovis belan forton. Ne estu inter ni sinĝeno; via interna brakumo estu facila. Parolu, mi aŭskultas.

Ŝi ekstaris, etendinte la manojn kaj paliĝante, kiel pro bato; la bato tondris en ŝi.

— Mi ĵuras, tiu ĉi tago egalas por mi al reviviĝo aŭ morto.

Kaj Gall kiel fulmo strekis en ŝia animo. Ŝi ne komprenis ankoraŭ, kion signifas lia subite aperinta imagaĵo. En ŝi ekstaris vera inspiro de potenco — nesatigebla potenco, simila al lavango. En sinforgeso ŝi alparolis al si: «Runa! Runa!» — kaj, flustrinte tion kiel al la dio, eksidis kun rideto, elĉizinta sur ŝia mirakla vizaĝo reflekton de la tuta stato.

En tiu momento eniris blanka novlandhundo kun homaj okuloj; celinte ilin al Drud, ĝi tiris la nazon, ekhurlis kaj ektremis, retropaŝante.

Drud mallaŭte diris:

— Ekkuŝu. Kuŝu kaj aŭskultu.

Tiam, kvazaŭ kompreninte la vortojn, la giganto humile falis sur la flankon inter Runa kaj li, pendiginte la langon.

— Mi pensis pri vi multe kaj bone, — diris Drud. Jam aspektanta ordinare trankvile, ŝi estis esploranta lian vizaĝon; ŝi haltigis la rigardon sur la senzorga linio de la buŝo, sur decidema esprimo de la mentono, sur la malhelaj lipharoj, sur la masiva frunto, plena de alta pezo, kaj enrigardis en la okulojn, kie, malhelante kaj fandiĝante, staris io, neatingebla por kompreno. Tiam, dum tempo ne pli granda, ol disŝiro de hareto, ĉiuj spuroj kaj eĥoj de fabeloj, al kiuj ni ĉiam donas ian parton de nia estaĵo, — subite, kun konvinkemo de proksima krio ekrigardis al ŝia vizaĝo el lando de paradizaj floroj, ornamita de anĝeloj kaj feinoj, — per ĥoro de okuloj, belegaj kaj karesaj. Kaptinte la ventumilon, ŝi abrupte faldis ĝin; la fajfo de la perlamoto forpelis la strangan staton. Ŝi diris:

— Vi devas ekposedi la mondon. Se tiun celon vi ankoraŭ ne havas, — ĝi pli aŭ malpli frue aperos; estos pli bone, se vi nun konsentos kun mi. Do, mi imagas: ne en cirko aŭ aliaj okazoj, naskitaj de kaprico, sed kun plena konscio de la granda kaj facila celo vi deklaros pri vi per longa aera vojaĝo, kun kalkulo afekcii kaj pasiigi. Kio estis en la cirko — estos ĉie. Usono rekonsciiĝos de sia oro kaj superkrios ĉiujn; Eŭropo juniĝos; ekstaze hurlos Azio; sovaĝaj triboj bruligos sanktajn lignofajrojn kaj adoros la misteron. Vastiĝos tondro kaj rumoro; iĝos regulo sendormaj noktoj, kaj frenezuloj en sia mallibero komencos frakasi la kradojn; plenaĝuloj iĝos infanoj, kaj infanoj ludos vin.

Se nun, dum ankoraŭ novas la fenomeno, la tenajloj de la registaroj ne hezitus frakasi vin, do post du-tri monatoj de ĉies ekstazo vi iĝos sub protekto de la socio. Aperos senlimaj esperoj. Al ili tributos ĉiuj homoj de stranga inklino de la animo, — en ĉiuj sferoj kaj specimenoj de homaj aferoj. Kaj vi por ioma tempo ree malaperos, ĝis disflugos informo, kie vi troviĝas.

Konforme al viaj stato, celo kaj karaktero de impreso, vi devos preni vivmanieron, efikantan la fantazion — la centran forton de la animo. Mi trovos kaj donos al vi monon. La komandanto scias pri via riĉo, sed ĝi povas evidentiĝi mizera. Tial giganta palaco sur mara bordo respondos al ĉiuj atendoj. Ĝi povu enlokigi homamasojn, procesiojn, loĝantaron de tuta urbo, sen malvasteco kaj kun lukso, plena de helaj koloroj, — la palaco, alta kiel ĉielo, kun kantanta profundo de reĝecaj ĉambraroj.

Tiam komencos venadi al vi, por paroli kun vi, homoj de ĉiuj landoj, rasoj kaj etnoj. «Drud» sonos kiel «aero», «spiro». Vagantoj, serĉantoj de la «senco» de la vivo, revuloj de ĉiuj specoj; kaŝemaj animoj, elreviĝintaj, suferantaj pro spleno aŭ sopiro, kandidatoj al sinmortigo; malekvilibraj mensoj kaj duonfrenezuloj; delikataj — kun infana religio de floroj kaj birdetoj — konsciencaj sciencistoj; viktimoj de ĉiaj plagoj; entreprenistoj kaj aventuristoj; inventistoj kaj fantaziaj projektantoj; almozpetantoj kaj mizeruloj, — kaj virinoj, legioj da virinoj, kun nebuligita vido kaj kun eksplodo de admiro, por kies esprimo en la ordinara vivo ili ne havas lokon. Kaj tio estos via granda armeo.

Samtempe kun tio vi akiros adeptojn, agentojn kaj kapitalojn kun blinda fido al vi: plej malsamaj, kontraŭaj inter si celoj penos fari vin sia apogpunkto. Gazetoj en ĉasado al profito publikigos ĉion, — kaj tion, kion sciigos al ili vi, kaj tion, kion elpensos aliuloj, superante, eble, per absurdeco de la elpensaĵoj la tutan sperton de la pasintaj jarcentoj. Kaj vi verkos libron, kiu estos presita en kvanto de ekzempleroj, sufiĉa, por ke ĉiu familio de la homaro legu ĝin. En tiu libro vi rakontos pri vi, al ĉio doninte tiun sencon, ke la sekreto kaj la kondiĉoj de la feliĉo estas en via volo kaj viaj manoj, — al kio kredos ĉiuj, ĉar sub la feliĉo oni subkomprenas la nerealigeblan.

Post tio al vi venos eĉ pli multe da homoj, kaj vi parolados kun ili, aperante subite. Viaj plej simplaj vortoj faros ne malplian impreson, ol se ekparolus la ŝtona sfinkso. Kaj el nenio, el malplena frazo, ne havanta kroman signifon, ekbrulos legendaj promesoj, ruliĝantaj lavange, renversante la malnovan humoron.

La malnova humoro diras: «Hazardludo kaj persisto». La nova humoro estos esprimita per vortoj: «Miraklo kaj feliĉo». Ĉar ĝis nun la problemo de la feliĉo ne estas solvita per atingeblaj rimedoj, ĝin oni deziros solvi per la rimedoj neatingeblaj, kaj pri la solvo oni responsigos vin. Tiutempe en eĥoj de via nomo, en ĵurnaloj, revuoj kaj libroj, observantaj ĉiun vian paŝon, ĉiun vian vorton kaj impreson, en privataj konversacioj, konsideroj, disputoj, malpacoj kaj salutaj krioj kaptiĝos tiu senobjekta kredo, kiun oni tiel delonge kaj sensukcese kaptadas per sistemoj, meritantaj nur malgajan rideton.

Tiam — sen dinamito, pafado kaj komplikaj cerbaj spasmoj la konstanta, egala konscio de la racia miraklo — en via persono — faros ĉian potencon tiom falema, ke jam ĉe la unua klare esprimita kondiĉo: «mi — aŭ ili», la tero diros: «ci». Nenio haltigos ĝin. Ĝi pensos, ke ĝi ekposedas brilantajn flugilojn.

La junulino eksilentis, tuta jubilanta kaj lumanta; ŝtala, sed ankaŭ belega — en tuta forto de inspirantaj ŝin gigantaj kalkuloj — esprimo ne forlasis ŝian vizaĝon, sed pli mallaŭte, pli malrapide sonis la lastaj vortoj de Runa. Tiam komprenis ŝi, ke Drud interne forturniĝis kaj ke ŝiaj vortoj estas deĵetitaj retroen al ŝi, kun la sama forto. Ŝiaj nervoj estis rompiĝantaj. Ankoraŭ ne sukcesis ŝi eksenti la tutan forton de la bato, kiam aŭdiĝis akra kaj malvarma:

— Ne.

Li daŭrigis:

— Mi devus haltigi vin. Aŭskultu. Sendube, per iuj grandaj paŝoj mi povus sklavigi ĉiujn, sed tiu celo por mi estas abomena. Ĝi malhelpos al mi vivi. Mi ne havas gloramon. Vi demandos — kio anstataŭas ĝin al mi? Rideto. Sed mi estas pasie alligita al floroj, maro, vojaĝoj, animaloj kaj birdoj; al belaj ŝtofoj, marmoro, muziko kaj ekstravagancoj. Mi moviĝas kun rapideco de vento, sed mi ankaŭ ŝatas vagadi laŭ pitoreskaj padoj. Mi volonte pririgardas libron kun bildoj kaj estas kontenta, kiam, malleviĝinte nokte sur vaporŝipon, mi sidas en la salono, kaŭzante nekomprenon: «De kie aperis tiu, ĉi tia?» Sed mi amas ĉion. Ĉu mi miksu tiun malnovan, trivitan ludkartaron, kiu nomiĝas la homaro? Ne plaĉas al mi tiu ludo. Sed almontru arabeskon de mia mondo, kaj mi eksplikos al vi tutan ĝian komplikan ĉifron. Rigardu: tie estas ombro — ĝin ĵetas la angulo de la tablo, la fotelo kaj la ligaĵo de la kurteno — konturo de konvencia estaĵo de homa aspekto, sed kun faldo de fora esprimo. Jam morgaŭ, kiam la ombro estos forgesita, la sola penso, egala al ĝi kaj naskita de ĝi, ekvivos senmorte, reflektinte por nekalkulite malgranda parto de la estonteco ian sian forton, montritan nun. La rozoj, kiuj troviĝas inter ni, komencas malfermi siajn petalojn, — kial? Proksimas mateniĝo, kaj ili tion scias. Antaŭ ol adiaŭi, mi diros al vi, kiajn vortojn mi atendis de vi. Jen tiuj abortitaj infanoj, jen iliaj kadavretoj; enterigu ilin: «Prenu min sur la manojn kaj montru al mi ĉion — desupre. Kun ci mi ne timos kaj fartos bone».

Ekstarinte, li aliris la fenestron, rigardante, kiel ŝvebas malhela antaŭmatena bluo, kaj kiel la steloj, tremante, prepariĝas forruliĝi trans la horizonton.

— Mi ĵuras, — diris Drud, — ke mi sentas nek koleron, nek ofendiĝon, sed nur malgajon. Mi povus ami vin.

— Ho! — prononcis Runa kun esprimo tiom neklarigebla, sed trafa, ke li paliĝis kaj rapide turnis sin al ŝi, ekvidinte alian, — malvarman, orgojle levitan vizaĝon. Nenio rememorigis en ŝi la ĵus brulintan ekscitiĝon. Ŝajnis, ke per forto de monstra sinregado momente ekstermis ŝi la memoron mem pri tiuj minutoj, kiam ŝi vivis per la celo, kiu estis, en la pasio de ŝia impeto, jam ĉe ŝia fiera piedo, levita, por ekstari sur la pintoj de la pintoj. Kaj Drud komprenis, ke ili disiĝis por ĉiam; en la rigardo de la junulino, mezurinta lin per momento de malvarma intereso, estis io perpleksiga. Tiel oni rigardas al pajaco.

Li tremeris, rigidiĝis, poste rapide aliris ŝin, prenis je la manoj kaj devigis ekstari. Tiam io moviĝis en ŝiaj trajtoj per sufera kaj amara varmo, sed malaperis, kiel fajrero.

— Rigardu do, — diris Drud, kaptante ŝin je la talio. Ŝia koro falis, la muroj ekmoviĝis, ĉio turniĝis for, kaj, rapide glitinte pretere, fortranĉis la halon la masiva konturo de la fenestro. — Rigardu! — ripetis Drud, firme alpremante la rigidiĝintan junulinon. — De tio ci foriras!

Ili estis inter pufaj arbustoj, — tiel ŝajnis al Runa; sed reale — inter pintoj de la ĝardeno, kiuj subite ĵetiĝis malsupren. Estis mateniĝo; kolero, malvarmo kaj miro igis ŝin enpiki la manojn en la bruston de Drud. Ŝi preskaŭ elŝiriĝis, kun stranga plezuro atendante proksiman kaj rapidan morton, sed Drud retenis ŝin.

— Stultulineto! — severe diris li. — Ci povus vidi la teron, kiel kalikon de floro, sed anstataŭe ci deziras esti nur obstina raŭpo!

Sed per ŝerco li ne dissolvis la pezon kaj rapide ekflugis malsupren, sentante, ke li aŭdos jam tre nemulte.

— Se ne ekzistas potenco ĉi tie, mi estos malsupre. — Kun tiuj vortoj Runa, forpuŝinte Drud-on, tuŝis la teron, kie, apogiĝinte al arbo, ŝi venkis tremon en la kruroj; poste, ne retrorigardante, ŝi komencis supreniri laŭ la ŝtupoj de la teraso. Drud estis malsupre, rigardante post ŝin.

— Do? — diris li. La junulino retrorigardis.

— Ĉion aŭ nenion, — diris ŝi. — Mi deziras potencon.

— Kaj mi, — respondis Drud, — mi deziras vidi en ĉiu spegulo nur mian vizaĝon; la mateno pardonu cin.

Li kapsalutis kaj malaperis. Malproksime lumo estis ekbrulanta supre, determinante malklaran desegnaĵon de la malvarmiĝintaj aleoj. Runa plu staris tie, kie ŝi haltis, dirinte: «Ĉion». Sed tiu «ĉio» estis ĉirkaŭ ŝi, neforprenebla, imanenta al la homo, kaj tion ŝi ne komprenis.

La lumo klariĝis, bruligis florojn, origis fendojn de kurtenoj kaj distranĉis krepuskan silenton de la luksaj haloj per densa brilo de la unua matena fajro. Tiam, plorante kun senmova vizaĝo, — malrapide kurantaj al la buŝanguloj grandaj larmoj ŝajnis roso, brilanta sur fiera floro, — la junulino skribis al la ministro kelkajn liniojn, plenajn de malvarma, iom kulpa indiferenteco. Kaj tie estis skribite, en la lasta linio: «Mi vidis kaj ekkonis lin. Estas nenio danĝera. Ne timu; tio estas revulo».

XVI

Du knaboj kreskis kaj ludis kune, poste ili plenaĝiĝis kaj disiĝis, kaj kiam ili denove renkontiĝis — inter ili estis tuta vivo.

Unu el tiuj knaboj, kiun ni nun nomas Drud aŭ la «Duopa Stelo», vekiĝinte meze de nokto, aliris la fenestron, spirante per humida vento, blovanta el mallumo. Malsupre, en malhela rebrilo, difuzita ĉirkaŭ la lumturo kiel ties fajra kapo, ekbrilante per verda ŝaŭmo, fluis al la nigra muro vipantaj rulaĵoj de ondegoj; leviĝante ĉe la grandega trunko de la turo, ili faligadis al ties fundamento pluvegojn kaj torentojn kun pafa forto. En la obskuro ruĝa aŭ flava fajro, ŝirmante stelon, montradis iron de vaporŝipo. Hurladis, ĝemadis sirenoj, donante al la momento guston de frenezeco. Ĉe la maldekstra flanko de la obskuro lumis fajra polvo de la fora urbo.

Se ekzistas doloro, spektaĵo, distrante, faras la doloron pli furioza, kiam, rompinte kontempladon, la animo ree koncentriĝas pri sia vundo. Drud deiris de la fenestro. Lia animo tordiĝadis kaj doloris, kiel dorso de portisto sub apenaŭ eltenebla ŝarĝo; li suferis, tial li komencis iradi, por ne aŭskulti sin.

Stebbs, la gardisto de la Liss-a lumturo, fininte klopodojn pri la lanterno, tio estas pleniginte la lampojn per kolza oleo, malleviĝis en la malsupran ejon.

— Ha! — diris li. — Vi vekiĝis!

Drud turniĝis, renkontinte per la malgajaj okuloj sian kamaradon de infanaj ludoj.

— Ĉu ci malĝojas, eble malsanas? — diris li, sidigante la gardiston sur la liton apud si. — Nu, ni konversaciu, kiel antaŭe.

— Ĉu kiel antaŭe? — ripetis Stebbs kun malĝoja emfazo. — Antaŭe mi eksidadis kaj aŭskultadis, miradis, ridegadis, pasigadis noktojn sen dormo, en mallumo, pripentrita post viaj rakontoj per intensegaj farboj. Estas tempo por vespermanĝo. — Li prenis el la angulo hejtolignaĵon kaj alsidiĝis al la kameno, priblovante la fajron.

Drud transiris al li, sentante sin malbona kaj kulpa. Rimarkinte, ke la lignaĵojn oni fajrigu de malsupre, li lerte starigis la ŝtipojn, kaj la flamo ekbrulis.

— Stebbs, — diris li, — ekde tiu tago, kiam mi kuŝis preskaŭ mortonta, kaj ci sidis apud mi kaj gutigadis en kuleron la dubindan inventaĵon de doktoro Marmaduke, pasis granda tempo, sed estis malmultaj bonaj minutoj. Ni faru bonan minuton. Ni eksidu kaj ekfumu, kiel antaŭe, la indianan pacpipon.

Unue ni diru pri Stebbs, kian aspekton li havis. Stebbs havis negrandan alton, longajn harojn; la haroj ventumile kuŝis sur polva kolumo de malnova uniformo; lia ŝirita pantalono, el sub kiu apenaŭ videblis rufaj pintoj de la ŝuoj, balais la plankon per sia franĝo. La maldika vizaĝo, kies ĉiuj trajtoj strebis antaŭen, havis akrajn puncajn vangostojn; malfortika, sed larĝŝultra, ŝajne li reflektiĝis tia en kurba spegulo, — el tiuj, kiuj, kiam oni alkondukas al ĝi altulon, montras platigitan estaĵon. Sed li havis bonegajn hundajn okulojn.

— Do: la «pacpipon»...

— Kie ĝi estas? — Ŝajnigante sin indiferenta, Stebbs malrapide pririgardis la bretojn kaj ĉiujn angulojn de la ejo. — Mi trovis. Tiom delonge mi ne fumis ĝin, ke el la beko odoras acide. Kaj kian tabakon?

— Prenu en la lada kesto. Eksidu apude. Atendu: ne tuŝu alumetojn. Kia estas tiu libro? En la angulo?

— Tio, — diris Stebbs, — estas libreto sufiĉe serioza; ĝi mem falis tien.

Drud prenis la libron.

— «La arto, kiel formo de socia movado», — laŭte legis li kaj elŝiris el la verko faskon da paĝoj, aldirante: — Libroj de tiu speco estas bonaj por ĉio, krom sia rekta celo, — poste li bruligis la pipon per la teksto. Fuminte iom, li gravmiene enmanigis la pipon al silentinta Stebbs. Ankoraŭ paŭtante, sed jam kun feliĉa fajrero en la okuloj, Stebbs komencis pridemandi pri la prizono.

— Venis la prokuroro, — diris Drud, rigardante en la fajron. — Li maltrankvilis; faris vicon da absurdaj demandoj. Mi ne respondis: mi elpelis lin. Ankoraŭ estis unu... — Drud eligis komplikan nubon de fumo. — Ĝenerale la lumturo ja bonas, Stebbs, sed mi morgaŭ foriros.

— Denove, — malgaje rimarkis la gardisto.

— Estas kaŭzoj, pro kiuj mi bezonas distriĝon. Gajon, gajon, Stebbs! Ci scias jam, kia gajaĵo okazis en la cirko. La saman mi planas en diversaj lokoj de la tero, kaj ci pri tio legos en ĵurnaloj.

— Mi imagas! — diris Stebbs. — Mi, fakte, malmulte parolas, ĉar mi kutimiĝis; sed, kiam mi rememoras, kio vi estas, sub mi kvazaŭ brulas seĝo.

Drud kuntiris la brovojn, kaŝinte rideton en la lipharoj.

— Ĉu la suno ne mirigas cin? — demandis li tre serioze. — Kaj tiu bato de ondo? Kaj ci mem, kiam ci kun miro, kvazaŭ reflektiĝinte en profundo de cia propra koro, diras: «Mi, mi, mi», — fiksaŭskultas tiun nekompreneblan momenton kaj kolektas en la trueton de cia pupilo centmilan horizonton de la ĉielo kaj la maro, — ĉu tiam ci estas stulte kaj memkontente trankvila?

— Nu, sufiĉas, — kontraŭis Stebbs. — Sed jen kion diru: ĉu vi eble ekamis?

Li prononcis tiujn vortojn kun nuanco de tiom grava kaj naiva zorgo, ke Drud pardonis lian sagacon.

— Apenaŭ... — balbutis li, puŝante ŝtipon per la piedo. — Sed la kontrasto estis konsterna. La tuta afero estas en la kontrasto. Ĉu ci komprenis ion?

— Ĉion! — kun teruro flustris Stebbs. — La kafo estas preta.

— Sufiĉas pri tio; ĉu ci forlasis cian versoverkadon aŭ ne?

— Ne, — diris Stebbs kun aplombo; liaj okuloj brileris vigle kaj avide. Plurfoje li vidadis sin en aspekto de krudfera monumento, etendanta la aŭguran manon super sunplena placo. Sen en lia malgranda animo la poezio kuŝis ventraltere, ĉar ĝi ne havis lokon, por turniĝi. Tiel, hajlo, naskita de elektra kirlo, sonore frapas tamburinon, sed obtuze — barelon. — Ne. En tiu ĉi punkto ni disiĝos. Pri versaĵoj mi nun sukcesas pli facile; estas rekte, — mi ne diru: geniaj, sed elstaraj versoj.

Tuj kiam li ekparolis pri versaĵoj (verki kiujn li povis kelkfoje dum tago), kun certeco, ke Drud mokas lin, — tiel evidentaj estis por Stebbs iliaj mitaj virtoj, — tiam liaj vangoj frambkoloriĝis, la voĉo eksonoris, kaj la manoj, enpikiĝinte en la harojn, deĵetis ilin supren kiel teruran arbuston.

— Ĉu vi deziras, mi legos «Telegrafiston el la infero»?

— Imagu — jes, — ridante, kapjesis Drud, — jes, kaj kiel eble plej baldaŭ.

Kun kontenta aspekto Stebbs elŝarĝis el kofro stokon da kajeroj. Foliumante ilin, li balbutis: «Nu... tio estas ne polurita...», «en la unua redakcio», «ĉi tie estas nemalbone», — kaj similajn frazojn, aspektantajn kiel paroksismo. Finfine, li haltis sur manuskripto, bunta pro inkmakuloj.

— Aŭskultu! — diris Stebbs.

— Mi aŭskultas! — diris Drud.

La gardisto ekkriis kantece:

En vente printempa varmego

Mi kovriĝu per nubo blanka,

Forlasu la teran regnon,

Iru en la subteran flankon.

Tie estas l' Infer'. Tie brulas

Kandeloj el homa graso;

Pri renkonto memor' sin rulas

Kun ul' de l' transmonda raso.

Per miaj plorantaj kordoj

Depeŝon de l' bordo de Stikso

Mi sendas al la cismondaj

Serĉantoj de fajrblova Ikso.

Tondrante per suba krako,

L' demono...

— Kaj nun, — diris Drud, — legu alian.

Stebbs obeeme haltis.

— Mi scias, — milde rimarkis li, — al vi tiu formo ne plaĉas, sed tamen nun ĉiuj verkas tiel. Kia do estas via impreso?

— Nenia.

— Kiel? Ĉu entute nenia impreso?

— Jes, pli ĝuste — en tiu senco, kiun ci avidas. Ci emociiĝas, kiel enamiĝinta surdmutulo. Ciaj versoj, kiel malakra segilo, tiras la animon, ne disigante ĝin. Krei ja estas — disigi, enigante la sian en la mason de la fremda animo. Rigardu: legante la libron de Mérimée [12], mi jam ne elprenos Karmen-on el ŝia brilanta nesto; ĝi kreiĝis neglatigebla; la artisto distranĉis la animon, eniginte la diamanton. Per kio li sukcesis tion? Per tio, ke li kunigis ĉion de mia animo, similan al tiu impeta imagaĵo, eĉ se tio konsistus en glitado de rigardoj, dissemitaj inter homamasoj, en muzikaj rememoroj, en skulptaj ornamaĵoj, en pejzaĝo, humoro aŭ sonĝo, — nur ĝi estu simila al la ciganino Karmen per karaktero de impreso. El paneroj oni bakas panon. El sableroj maturiĝas vinberoj.

Ivanhoe, Ahasvero, Quasimodo, Karmen kaj multaj, same marmoraj, aliaj, estas rikoltitaj de la kreinto sur grenkampoj de nia animo. Kiel kuntiriĝas nebulozo, kreante planedon, tiel kreskas la imagaĵo; ĝi fortikiĝas, tiras sin, krakante per la fingroj, kaj vekiĝas al vivo en nia distranĉita animo, kontentiginte la fantazion, kiu senlige kaj disere sopiris ĝin.

Se plumo, per kiu ci skribas, ne estas plumo de cigno aŭ aglo, — por ci, Stebbs, se papero ne estas viva, karesa kaj pura amiko, — same por ci, Stebbs, se ne ekzistas penso, ke ĉio intencita kaj plenumita povus esti ankoraŭ centoble pli perfekta, ol nun, — ci povas ekdormi, kaj cia sonĝo estos la simpla vivo, kreaĵo de la diaj fortoj. Kaj ci diros al Li: «Sub faldoj de cia vesto mi pasos kaj mortos; dankon pro ĉio».

Sufiĉas por mi vipi cin. Memoru: «depeŝon per vervaj kordoj» sendas stabaj skribistoj al lavistinoj. «Sin rulas» — oni diras pri ondoj. Krome, ĉion, kion mi diris, ci sentas mem, sed ne ripetos tion pro malkapablo kaj obstino.

Elaŭskultinte tion, Stebbs morne formetis la kajeron, lavis la tasojn, ŝutis sur la fulmokovritan tablon biskotojn kaj deŝiris el la barelo tavolon da salita porkaĵo. Dishakinte ĝin per peza tranĉilo, li, pripensinte ion, bonkore ekridegis.

Drud interesiĝis — ĉu lia senkompata tirado efikis tiel bone al la verva koro de la poeto.

— Vi divenis, — diris Stebbs kun kviete venka brilo de la humidiĝintaj okuloj, — mi simple vidas, ke pri poezio vi malmulte komprenas.

— Vere tiel; mi neniam verkis versaĵojn. Sed tamen aŭskultu min: kiam ĉi tie, en tiu ĉi sturnejo aperos ridetanta virina vizaĝo, ĝi, kun plena neglekto al la genieco, deprenos de ci la pantalonon, alkudrinte al ĝi ĉiujn butonojn, kaj ci malŝparados malpli da papero. Ci envolvados ŝin por nokto en varman litkovrilon kaj ŝmiros ŝian panon per butero. Jen kion mi dezirus, Stebbs, por ci. Donu al mi ankoraŭ sukeron.

Stebbs komencis levi la okulojn al la plafono, sed subite malsereniĝis.

— Virino pereigas kreadon, — balbutis li, — tiuj estaĵoj — ili vin prenos en siajn manojn kaj forvoros. — Forpelinte svarmon de blondaj vizioj, kunflugintaj, kiel muŝoj al sukero, tuj kiam oni ekparolis pri ili, Stebbs vigligis la harojn per la kvin fingroj; poste li etendis la manon. — Aŭskultu! Ĉu estas malbone? Tondrante per suba krako, l' demono disŝiras montfendon; per tiu eksploda atako li festas sian alvenon. Ho, se mi...

— Haltu! — diris Drud; ĉi tiam, blovinte en la fenestron kun subita forto, la vento preskaŭ estingis la lampon; susuris folioj de la grandega kajero de Stebbs kaj io, simila al sono de eksilentanta kamertono, kantis en la angulo.

— Kio tiel karese kaj delikate sonoras tie? — demandis Drud. — Ĉu Eolo perdis sian harpon?

Stebbs diris:

— Unue mi klarigos, poste montros. Dum longaj noktaj horoj mi elpensis kaj realigis maŝinon por ĝuigado de aŭdo. Post Kristnasko, Novjaro, naskiĝtago kaj multaj aliaj tagoj, ne tiom gravaj, sed neklarigeble rilatantaj al anima gajo, restas multaj malplenaj boteloj. Jen, rigardu, vidu: ĉi tio estas la fortepiano de Stebbs.

Dirante tion, li eltiris el trans kurteno vertikale starigitan lignan framon; sub ties supra lato pendis sur dratoj vico de malgrandaj kaj grandaj boteloj; iliaj fundoj estis forsegitaj. Balanciĝante en la manoj de Stebbs, tiu muzika konstruaĵo malakorde tintis; preninte bastoneton, la gardisto strekis per ĝi la tutan vicon de boteloj dekstren kaj maldekstren; aŭdiĝis trilo, simila al tiu meza inter rido kaj hurlo sono, kiun eligas nervoza homo, se oni lin forte tiklas.

— Kion do mi ludu al vi? — diris Stebbs, farante per sia bastoneto «drin-drin» kaj «di-di-do-don». La sono estis neprofunda, mallaŭta kaj agrabla, kiel simpla rideto. — Kion mi ludu? Ĉu dancon, kanton aŭ, se vi deziras, operan melodion? Mi iom post iom vastigis mian repertuaron ĝis dek ok — dudek verkoj; miaj preferataj melodioj estas «Vento en montoj», «Fandango», «Sankta Luĉia» kaj ankoraŭ io, ekzemple: valso «Aroma floro».

— Ni provu «Fandangon», — diris Drud, vigliĝante kaj rajde eksidante sur la seĝo kun la pipo en la dentoj. — Komencu, kaj mi fajfos, tiel ni havos fluton, kordon kaj sonoron.

Transĵetante la bastoneton inter ekkantintaj boteloj per la rapida senlaca mano, Stebbs komencis ludi la faman melodion, plenan de fiera jubilo de fajra vivo. Sed jam ekde la unuaj taktoj la karaktero de la instrumento, kreita por liriko, sed ne por dramo, devigis la koncertantojn rezigni pri la unua numero.

— Ni provu ion alian. — Drud komencis fajfi mallaŭte, fiksaŭskultante. — Jen tion... — kaj ĝi same sonoras en orkestro.

— Fajfu ankoraŭ, — Stebbs, klininte la orelon, komprenis kaj kaptis la motivon. — A ha! En la meza registro.

Li sonorigis per la bastoneto; Drud prenis la tonon, koncentrite fajfante; tio estis elektriza sono de elasta kaj milda tembro. Li fajfis bonege. Stebbs same estis inspirita. Ili ludis la valson el «Faŭsto». Pasis la silenta ombro de Margarita; post ŝin penseme, kruele kaj karese ridetis juna homo en pompa kostumo kun maljuna kaj glorama animo.

— Ja tio estis sukcese, bone! — ekkriis Stebbs, kiam ili finis. — Nun ni ekfumu. Kion ni ludu plu?

Ridante, babilante kaj maltrankvilante, ke Drud ne revenu el la kvieta lando de sonoro al la malgaja distriĝemo, li haste ludis, subtenante en li la infanan deziron daŭrigi la savan amuzon. Tiel, transirante de unu verko al alia, ili komencis kaj traludis kanteton «Ben-Belt», kiun kantas Trilby ĉe Dumouriez; «Malproksimas Tipperary»; «La Sudan Krucon»; la Duan valson de Godard, la «Malnovan frakon» de Béranger kaj «Sanktan Luĉia-n».

Tiutempe venis mateniĝo; la unua peno de la tago, markanta sian vojon en la tempesta giganto-nokto, ĉirkaŭigis la flavan makulon de la lampo per griza matena malordo; jam videblis en la fenestro ondoj kaj ŝaŭmo. La vento estis kvietiĝanta.

Drud kvazaŭ rekonsciiĝis. Li ĵetis malgajan rigardon ĉirkaŭen kaj ekstaris:

— Nu, Stebbs, ankoraŭfoje, antaŭ ol ni disiĝos, — «Sanktan Luĉia-n».

Stebbs viŝis la okulojn; la vitro komencis sonori:

Brilas surmare stel' de arĝento,

Dolĉe favoras ondoj kaj vento;

Dancas la barko kvazaŭ folia —

Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Drud mallaŭte fajfis. Jam vidis li ankaŭ tion, kio estis dirita en la dua strofo:

Maro, venteto, ambaŭ ridetas,

Nia barkisto zorgojn forĵetas:

«Venu, atendas vin barko mia —

Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!»{1}

Li vidis tion, kaj lia animo estis kvietiĝanta. Kiam ili finis, frapinte la ŝultron de Stebbs, Drud diris:

— Dankon! La nokto estis bona; ni faris ankaŭ bonan minuton. Adiaŭ!

Poste li vestis sin, — kiel oni vestiĝas por vento kaj malvarmo: botoj, dika jako kaj ĉapo kun rimeno, iranta sub la mentono. Stebbs, sen neceso, fervore helpis la vestiĝon; li estis tute ĉagrenita.

Finfine la aŭroro eliris el nuboj, disseminte ŝtalan, blankan kaj skarlatan kolorojn sur la heliĝinta akvo. Drud aliris la fenestron. Tiam, plorante malkaŝe kaj amare, kiel etulo, Stebbs kaptis lin, fortirante malantaŭen.

— Ĉu vi deziras, mi forbruligos ĉiujn kajerojn, se vi restos por ankoraŭ unu tago? Mi ĵuras, mi faros tion!

Drud, ridante, brakumis lin.

— Por kio do, — milde diris li. — Ne, Stebbs, mi estis ne tute prava; ludu, versaĵoj estas cia ludo. Ĉiu homo devas ludi. — Li moviĝis en la vakuon, sed revenis, frapante sian poŝon. — Mi forgesis alumetojn.

Stebbs donis la ujon.

— Atendu, mi revenos, — diris Drud.

Li faris internan penon, similan al profunda suspiro, vokita de ekstazo, — penon, pri kiu li neniam povus precize diri, kiel li sukcesas fari ĝin, kaj komencis malproksimiĝi; kun la manoj post la dorso, kuniginte kaj firmiginte la piedojn sur nevidebla apogo. Lia vizaĝo estis turnita al la nuba lando, leviĝanta super la verdeta matena ĉielo. Li ne retrorigardis. Dum estis malgrandiĝanta lia figuro, naĝanta kvazaŭ laŭ deklivo de nebula monteto, Stebbs nevole ekvidis fantoman vojon, pri kiu la homa menso, ĉiam havanta aferojn kun pezeco, ne povas rifuzi eĉ al sendependa fenomeno. Tiu vojo, pli etera ol la aero mem, serpentumis per blua pado inter eglanterioj, kaprifolioj kaj robinioj, inter ombroj kaj ŝanĝiĝoj de nemateriaj formoj, kreitaj de ludo de la mateno. Laŭ sunluma deklivo ĝi supreniĝis, kaŝante sian daŭrigon en nubaj neĝoj de la luksa naĝanta lando, kie ĥoroj kaj disverŝoj de moviĝoj turniĝas super la tero. Kaj en tiuj blankaj masoj malaperis Drud.

Parto II Forfluganta sonoro

I

Printempe de la sekva jaro en gazetaro aperis mirindaj kaj strangaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj estis traktantaj unu saman fenomenon, kaj se la reputacio de la «sesa granda regno» estus iom pli respektinda, ol tiu, kiun ĝi havas en la okuloj de la ceteraj kvin grandaj regnoj, — la faktoj, rakontitaj per ĝiaj paĝoj, probable, ekscitus troan intereson. Ne estis dubo, ke tiu ĉi sensacio havos ordinaran sorton de dukapaj infanoj aŭ de la malkovro, kiel transformi plumbon en oron, — kio de tempo al tempo estas liverata kiel freŝa manĝaĵo. Ŝajnis, redaktoroj mem, profunde sciantaj la animon de la leganto, taksas sian monstran materialon ne pli alte ol «Transflosado de Niagaro en barelo» aŭ «Reviviĝo de enmurigita kristanino de la tempo de Kaligulo», publikigante ĝin en fakoj «Miksaĵo», kun titolo: «Homo-enigmo», «Miraklo aŭ halucino», «Nekredebla okazintaĵo», kaj kun aliaj, pli aŭ malpli senresponsigantaj etikedoj, per kio ili kvazaŭ volis diri: «Jen, ni lavas la manojn: manĝu, kion oni donas».

Tamen, kiel diris iu E. B., — «ne ĉiuj rufuloj havas saman sorton», kaj tiu aforismo estas konvene menciinda ĉi tie. Dek, dek kvin, dudek fojojn miregadis la leganto, trakurante per rigardo en malsamaj anguloj de la mondo liniojn pri nekaptebla fantomo, veninta al iu el tiuj, kiujn ni ne renkontis kaj ne renkontos, kaj kies nomoj por ni estas son' de vortoj vanaj; nenion ŝanĝis, nek movis en lia vivo la legitaĵo kaj finfine estis forgesita, nur fojfoje li rememoradis, kiel ektremis en li pro hazarda tuŝo iu rara kordo, pri kiu li mem ne suspektis. Kia sono estis tio? Malgraŭ tuta streĉo de la memoro, en la plej malgaja el kapricoj de la Bizaro — en obtuza obskuro glitas la penso, mallerte batiĝas ties navedo, ŝiriĝas la varpo, implikante nodon sur nodo. Estas nenio. Kio do estis? Gazeta anekdoto — kaj sopiro.

Sed ni transĵetu ponton de ni al tiu presita teksto. Literaturo de faktoj entute estas la plej fantazia el ĉiuj ekzistantaj desegnoj de la realo, la samo, kiel orkestro por surdulo: tien-reen iras arĉo, pufiĝas vango apud kupra trumpeto, saltas tambura bastoneto, sed mankas sonoj, kvankam videblas tiuj movoj, kiuj naskas ilin. Ni konsideru kiel kontraŭdiron la faktojn, kies esenco estas tiom okulfrapa, ke la karno kaj la spirito de la evento, alivorte — evidenteco kaj penetro en la esencon de la fakto, nemulte aldonas al la impreso, ricevita per la mesaĝo. Vere tia fakto estas ebla. Ekzemple, se falus en Ĉikago dudekduetaĝa domo, ni, sciigitaj pri tio, interne saltos, kvankam baldaŭ jam ne pensos pri tio. Por konvinkiĝi, ke tio estas vero, ke faktoj kiel faktoj, eĉ trasorbitaj per sufoka peĉo de publicistaj kaj partiaj lignofajroj, neniel ĝenas kaj nian vivon, kaj nian penson, sufiĉas rememori tiun indiferentan atenton, kun kiu ni trarigardas ĵurnalon, ne memorante en la sekva tago, kion ni legis hodiaŭ, kvankam ni tenis en la manoj nenion alian, ol tremon, batalon kaj vivon de la tuta mondo, liveritajn en maniero de restoracia fakturo.

En tiu nia tirado estus vane serĉi reformajn strebojn aŭ troajn postulojn, al iu ajn kaj al io ajn. Ni simple notas la vakuon, kien ni ne deziras iri. Kiel, efektive, ni listigu, kie, kiam kaj kiu konsterniĝis kaj ektimis, kiu povas esti miopa, kaj kiu inklinas al halucinoj surbaze de malklaraj onidiroj?

Kiel ni determinu kaj decidu, kie pasas la ideale rekta streko de la reala evento? Entute, tiaspecaj serĉoj estas afero de specialistoj. Tamen, aginte pli simple, imaginte sin — kiel tiujn multajn N. kaj C. — en la stato de Saint-Germain [13], elveturanta samtempe el ses pordegoj, oni povas inter zigzagoj kaj konusoj de stranga korespondaĵo vidi ion, egalan al la komunaĵo de la disĵetita kaj amasa impreso; por tio oni nur diru «mi». Mi iras ie, rimarkante ombron aŭ homon, glitantan alte supre, en tuta strangeco de tia vido; aliaj formoj, aliaj statoj de la sama renkonto malklare distingiĝas unu de alia en grafita duonlumo de sonĝo; kaj mi ne scias — ĉu estas mia klara imago pri tio, kiu transformas la tutan malklaraĵon en formojn de klaraj scenoj, ĉu tio estis rakontita al mi, aŭ okazis kun mi. Eble, plej interesaj estas kelkaj eraroj, aperintaj sub influo de onidiroj pri la estaĵo, ne konanta distancon.

Tiu fumtubisto, kies loto estis infekti per superstiĉa timo nervozajn preterpasantojn, verŝajne, ĝis la fino de sia vivo memoros pasiigan kaj profundan impreson, faritan de lia fuma figuro sur fono de la lila vespera ĉielo. Li rekonsciiĝis, kiam ekvidis malsupre grandegan nigran flakon de homamaso; iom post iom malklara ĥoro de ties rumoro kreskis en ŝokantan tumulton, kaj la malamiko de fulgo malleviĝis pro postulo de polico de sur la tegmento de sesetaĝa domo malsupren, kie li tuj iĝis la kaŭzo de elreviĝo, mokoj kaj insultoj. Eble, en tiu homamaso estis ankaŭ tiu knabo, kies figura ĉina kajto, sovaĝe murmurante per la knarilo super la turo de la urbodomo en Elt, altiris ekscititan atenton de ĉasisto Buriko, kiu tuj ĵuris, ke li mortigos la diablon per duobla ŝargo el sia lieĝa dutuba fusilo, metinte anticipe super la mitrajlaj ŝargoj pikilojn de erinaco. Tiun ĵuron neniu aŭdis, sed du surdigajn pafojn aŭdis vizitantoj de apuda kafejo, kun intereso observantaj tion, kiel, perdinte la ŝnuron, trafitan de kugleto, la kajto turniĝas kaj plonĝas, simile al ludkarto, super la akra tegmento de la Elta urbodomo. Tio estis vespere, tial neniu vidis naturan ruĝon de honto sur la dika vizaĝo de la minaca Buriko, post kiam oni eksplikis al li lian trompiĝon. En alia okazo ektremis kaj longe preĝadis kamparano, irinta kun sako sur la ŝultroj laŭ herbeja pado en ĉirkaŭaĵoj de Nova Romo. Estis mateno, kaj super la herbo flugis homo. La herbo kaŝis biciklon, tial la kamparano forŝanceliĝis kaj aĥis. Ĉirkaŭ li estis tiel silente, tiom multe da floroj, kaj tiel abrupte ĵetiĝis la homo, neaŭdebla en sia moviĝo.

Nun venis tempo mencii pri tio, ke junulinon, kiu eksidis en unu el ĝardenoj de Liss kun libro en la manoj, kaj siajn modestajn pakaĵojn metis apude sur herbo, — enpensiĝinte, observis homo de speciala, — aparta de ĉiuj, — vivo. Li rigardis al tiu juna estaĵo tiel, ke ŝi ne povis vidi lin, ne povis eĉ suspekti pri lia ĉeesto. Ŝi ĵus venis en la urbon. Kun nehasta, trankvila atento, simila al tio, kiel fiŝistoj pririgardas kaj fingrumas nodojn de ĉeloj de sia reto, li konsideradis ĉiujn detalojn de la impreso, farata al li de la junulino, ĝis komprenis, ke antaŭ li estas homo, enirinta, ne sciante pri tio, en danĝeran seneliran rondon. Super kristalvitro leviĝis martelo. Kaj li aliris ŝin.

II

La junulino, pri kiu temas, venis en Liss-on per nokta trajno. Ŝi aĝis dek naŭ jarojn, — preskaŭ plenajn, ĉar ĝuste dek naŭ devis veni en la sekva tago, je la deka horo vespere. Ne sen bedaŭro ŝi rememoradis pri tio; en senzorgaj kondiĉoj ŝia naskiĝtago povus esti festita per dolĉa kuko kaj gaja hejmsido inter similaj al ŝi knabin-aspektaj amikinoj kun malpaciencaj kaj vervaj kapoj. Tamen al ŝia anonco en la «Ĵurnalo de Liss» sekvis letero de Torp, proponanta oficon de kompanino kaj legistino.

Parizo meritas meson. La ĵurnalo eraris, presinte la modestan anoncon en la fako miksaĵo, kio, siatempe, erarigis Torp-on. — «Kia estas via nomo?» — demandis la junan vojaĝantinon en la stacidomo salutema, kalva homo de tro frua kadukeco, kun tremeradanta kruro, interesite de ŝia maniero ĵetadi rigardon al siaj malgrandaj piedetoj en lakaj ŝuetoj, antaŭnelonge aĉetitaj el lasta mono, — super pano kaj spektaĵoj la junulino taksis belan, sveltan piedveston. — «Tavi» — diris ŝi simplanime, ruĝiĝante per tiu delikata kaj ĉarme pura ruĝo, kiun oni ne vendas sub ora sigelo, kaj kiun ne vokas artefarita anima moviĝo. — «Kaj via familinomo?» — Lunserpe levinte la maldekstran brovon, la junulino ĵetis al li ĉagrenan rigardon, elpafinte «Tum» tiel, ke ĝi sonis, kiel «Bum», — per ŝtala tono de klara deziro ĉesigi la konversacion. «Tra-ta-ta!» — kantetis la dando, forirante kun alte levita kapo, kaj Tavi Tum — ni interkonsentu nomi ŝin simple Tavi — eksidis por atendi tagiĝon sur marmoran benkon. Almanĝante ŝinkon kun pano, ŝi legadis «Du Dianojn»; al ŝi aliradis komisiistoj, proponante gastejojn, sed, ne vidante en tio neceson, ĉar jam ĉi-matene ŝi devis ekloĝi ĉe Torp, Tavi restis sidi meze de rumoro kaj homamaso de la stacidomo.

Tiutempe unu post alia venadis matenaj trajnoj; maltrankvilante kaj interkriante, vojaĝantoj impetadis kiel brua akvokirlo; tondro de veturiloj, fajfoj, sono de manĝilaroj, disportataj de bufedaj servistoj, kaj grincado de vagonaj kuploj penetradis en alton de la volboj per forfluganta eĥo. Kiam Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo, kondukanta sur la fortikaĵon Calais [14], la bruo de la stacidomo insiste superis lian decideman spiradon; Tavi fermis la libron, suspiris kaj ĉirkaŭrigardis.

Stagninta pro nebulo en la sino de la nokto, la mateno finfine venkis la obskuron. Elektra lumo ankoraŭ estis etendanta sian ĉien penetrantan maŝinan flavon, sed al ĝia rigida brilo jam almiksiĝis tago, rebrilante sur la planko kaj sur vizaĝoj per freŝa makulo. Trans la fenestroj el lokomotivo blovis vaporo, dissolviĝante sur tegmentoj de staciaj konstruaĵoj: sur griza vitro bluaj nuboj kaj verda strio de frua ĉielo estis ĉirkaŭvolvantaj la sunleviĝon, pretan ekiri super la vekiĝanta Liss.

La urbo estis vekiĝanta, sed Tavi oscedegis; la laco kaj la jam estingiĝinta ekscitiĝo de alveno iĝis dormemo. Penante vigliĝi, ŝi decidis promeni laŭ stratoj. Ĉar por ŝi estis tutegale, kien iri, ŝi ekiris rekten kaj baldaŭ rimarkis negrandan ĝardenon. Ĉi tie, inter kverkoj, priblovantaj la vizaĝon per humideco de apenaŭ movita foliaro, ŝia animo heliĝis; tamen ne lacigan laboron, ne kruelan dependecon vidis ŝi en la estonteco, sed gajan familion, malfermitan malavaran domon, kie kiel amikino aŭ dezirata gastino ŝi loĝos, farante ĉion laŭfortan volonte kaj senzorge. Tiel revante, ŝi hastis antaŭi la tempon. Ŝi devis dum tri horoj en tago legadi por Samuelo Torp. Lia letero, detale listiganta tre profitajn kondiĉojn de la dungo, nenion diris pri tio, kial Torp ne ŝatas aŭ ne povas legi mem; por Tavi, kiu amis librojn tiel, ke ŝi kisadis ilin kaj forpuŝadis, kolerante, kiel kontraŭ homo, — estis neeble kompreni strangan plezuron aŭdi legadon de alia homo, kun fremda voĉtono kaj en difinitaj horoj, kiel servon aŭ laboron. Laciĝinte pensi pri tio, Tavi eligis «hm», revenante al Montgomery.

Kiele estas grimpi sur okdekfutan alton, nokte, laŭ ŝnurŝtuparo, ne sciante, ĉu supre atendas amika mano aŭ bato? Tremante tuta, Tavi grimpis kun la kuraĝa grafo, balanciĝante kaj batiĝante al la muro de la fortikaĵo Calais. Tio estis okazanta en tempesta nokto, sed la ĝardeno plenis kaj fumis de la suna lumo; supre de la fortikaĵo sonoris glavoj, sed laŭ la aleo saltadis paseroj, sinforgese pepante pri ĉio, kio estis lumanta kaj varmiganta ĉirkaŭe; ekblovis varma vento; sur la sablo ektremis ombro de folioj, kaj la legado iĝis neebla; la zorgo pri la venanta vivo superis.

Kiam ŝi, ferminte la libron, ekstaris, ĉirkaŭrigarde serĉante malfermiĝantan pordon de kafejo, al ŝi aliris homo, rigardante tiel rekte kaj atente, ke ŝi retropaŝis, sed tuj rekonis en li la pasaĝeron, kiu eniris en la trajnon nokte en nekonata stacio. Enmemoriginte lian vizaĝon, ŝi per nenio distingis lin tiam disde aliaj noktaj figuroj, dormetantaj, apogante sin sur vojaĝsako, aŭ, starante en la pasejo, konversaciantaj duonvoĉe ĉe fenestro, en cigara fumo. Kun certeco ŝi povis nur diri, ke li veturis kun ŝi en la sama vagono. Kun rapideco, distingiganta ĉiujn ŝiajn decidojn kaj solvojn, ŝi tuj trovis, ke la nekonato estas ĝusta portreto de grafo Montgomery, kaj kvankam la kostumo de tiu epoko kaj la polvokovrita vojaĝa palto de la nekonato kontraŭis al ŝia impreso, estis al ŝi tamen agrable rideti malfermite al almenaŭ iu en la fremda urbo. Kvankam Tavi antaŭnelonge ĉesis esti knabino, ŝi sciis, kiel bone estas iam rideti aŭ diri ion kun facila sento, pretere, sen kroma penso kaj ligo kun io ajn.

— Mi vin rekonis, rekonis, — diris ŝi, doninte la manon, — ŝajne, vi sidis diagonale de mi. Tiel morne. Sole kun vi mem. Kio estas bona?

— Matene bona estas ĉio, — diris la nekonato. Tavi miris pri riĉeco de esprimoj de lia vizaĝo; ili momente, glate ŝanĝiĝante, inklinigadis atenti kaj aŭskulti; vortoj kvazaŭ ricevadis koloron, formon kaj egalecon al la fenomenoj, esprimitaj per ili. Al ŝi iĝis klare, ke «matene bona estas ĉio», kaj ŝi ekridis. — Mia nomo estas Benjameno Kruks. Ne sencele mi aliris vin. Vi, evidente, ĉi tie estas soleca, tial mi deziras scii, kie kaj ĉe kiu vi loĝos, por esti utila al vi, per kio mi povas. Aranĝinte miajn aferojn, mi tuj sciigos al vi mian adreson. En ajna okazo, — mi parolas pri nigraj horoj, — senhezite turnu vin al mi.

Ĉion ĉi Kruks esprimis sen ajna konfuziĝo, nehaste kaj kviete, kiel hejme. Tavi atendis, ĉu li aldonos naturan en tia okazo pardonpeton; ĉu li mem nomos sian proponon trudiĝemo, tamen Benjameno Kruks silentis, atendante respondon, tiel senĝene, ke la junulino haste diris:

— Nu jes. Tio estas, — mi ne scias, kio... Certe, mi vin dankas, kaj estas kortuŝita kaj... kion ankoraŭ? Mi ĉion konfuzis. Min oni dungis al Torp. Samuelo Torp loĝas sur la strato Vizoj, 7; mi devas loĝi ĉe li kaj legadi. Pardonu, ke mi vin retenas, sed devas ja mi paroli sincere, se tiel okazis. Li vokis min pro la anonco. Ne deziris mi, sincere dirante, veturi hieraŭ, ĉar morgaŭ estas... hm... mia naskiĝtago, se vi permesas. En tiu tago mi naskiĝis. Tamen estis sendita mono por la vojo. Kaj mi — kiel mi tion esprimu, — tre gajas en festoj, se estas mono, mi ĝin ne ŝparas. Tial per kio mi povus veturi post la naskiĝtago? Tielas mia karaktero. Ve! Kial vi ridas?

— Ho, ne, — malrapide prononcis Kruks, — mi nur ridetis al rememoro. Foje al mi oni donacis areton da kolibroj — en blanka aluminia kaĝo, plena de verdaĵo. Mi ellasadis ilin. Tiujn birdetojn vi devas koni laŭ desegnaĵoj kaj libroj. Do, mi ellasadis ilin, rigardante, kiel super moderna strato, kun ties krakado de kafmuelilo kaj lumo de fornego, ekflugadis nokte tiuj flirtantaj juvelaĵoj, — malgrandaj, kiel floraj feinoj.

— Neimiteble! — ekkriis Tavi. — Kaj ĉu ili realflugadis poste al vi?

— Mi vokadis ilin per sono de speciala fajfilo, per mallonga trilo; aŭdinte la signalon, ili revenadis tuj.

La junulino entuziasmiĝis.

— Jen ankaŭ, — vaksaj cignoj, malplenaj interne, ŝatas, se oni movas magnetigitan bastoneton, — ili naĝas kaj disiras, kiel vivaj. Tio estis antaŭlonge. Al mi iu donacis ilin. Mi tre ŝatis, iam, movadi la bastoneton.

Ŝi interne velkis, malgajiĝinte per tiu anguleto de la animo, kiu observas nin en pasinteco kaj nuno.

— Hm-jes, maljuneco malĝojigas, jene, sinjoro Kruks, sed tamen, ĉio aranĝiĝos...

— Nepre, — konfirmis li, — mi deziras al vi sukceson kaj firmecon. Via kanteto estas bona.

— Tavi Tum ne kantas, — diris, ruĝiĝante kaj ridetante, la junulino. — Tavi Tum povas nur zumi mallaŭte.

— Sed aŭdas multaj. Iru kaj ne retrorigardu.

Tavi kun perplekso obeeme turnis sin kaj deiris, bolante pro deziro retrorigardi; kvankam ŝi hontis montri scivolemon, sed strange prononcis Kruks tiujn vortojn, — kion li volis diri? «Mi ne povas», — ĝemis Tavi, — kaj retroturniĝis.

Trans la krado de la ĝardeno kuniĝis ombroj, blankaj muroj, brilo de vitroj. Ŝi vidis malklaran konturon de veturilo; al la veturilo aliris Kruks, eksidis kaj diris ion per la mano. Videblis nek lia vizaĝo, nek la malhela veturigisto, — tiu sceno montriĝis kvazaŭ tra fumaĵita vitro. «Sunaj radioj rekte en la okulojn», — pensis Tavi; tiam la ĉevaloj ekkuris ĉiam pli rapide, la radoj ekturniĝis, dissolviĝis; dissolviĝis la veturigilo, Kruks; ĉio malaperis, kvazaŭ neniigita de la propra moviĝo sur la sama loko, kaj trans la krado venteto ĵetis polvon.

— Tion mi sonĝas tage, — diris Tavi, konsterniĝinte kaj frotante la okulojn. — Certe! La okuloj jam kungluiĝis. Li foriris, kaj nenio pli. Sed kiel simple bone povas esti pro bagatela konversacio.

Kun sento, ke ŝi ĵus estis en varma mano, la junulino aŭdis frapon de rigliloj, — kontraŭ la ĝardeno malfermiĝis kafejo. Puŝinte ties pordon, la junulino transsaltis strion de rubaĵo, balaata de dormema servistino, okupis tablon kaj komencis trinki teon, trarigardante gazetojn. Ŝi tiom laciĝis, ke trasidis ĉi tie en dolĉa rigidiĝo pli ol horon, poste eliris, malrapide transirante de vitrino al vitrino kaj pririgardante kun grandega plezuro montratajn tie aĵojn, en kion ŝi sinforgese absorbiĝis, kaj nur ekvidinte horloĝon kun hormontriloj, pretaj pinĉi la ciferon dek unu, vigliĝis, prenis fiakron kaj ekveturis al Torp.

III

Plurfoje pensis ni pri la demando, — ĉu eblas nomi pensoj tiun brilantan animan vibradon, kiu superplenigas junan estaĵon en serioza momento de la vivo. Transflugo de humoroj, emociiĝo kaj obtuza kanto de la sorto, kaj meze de tiu melodio tute klaraj pensoj similas brilon de radioj sur riveraj ondetoj, — jen, eble, estas pli aŭ malpli vera karaktero de la interna sfero, enrigardante en kiun, mallarĝiĝas blindigita okulo. De tio ne malfacilas transiro al la strato, al kiu, fininte la vojon, turnis la fiakristo, — al brilanta perspektivo de ĝardenoj inter krudferaj bariloj; emajlo, bronzo kaj arĝento kunplektis en ĝi bizaran arabeskon; kontraŭ aleoj, kondukantaj de la pordego al blankaj kaj ruĝetaj peronoj, plenaj de spegula vitro, brilis marmoraj fasadoj, similaj al senemocia roko. Tiu mondo ankoraŭ dormis, sed matena fajro de la ĉielo inter pompaj floroj jam estis gardanta la malfruan vekiĝon.

Ĉirkaŭrigardante, Tavi tremis, kiel en ekzameno. Vidante, kio ĉirkaŭas ŝin, kaŝiĝis ŝi en sian profundon mem, subpremata de timemo kaj de ĉagreno pro la timemo. Ŝi ne povis esti gastino inter tiuj luksaj nestoj, sed nur estaĵo de la mondo, fremda al la belegaj kradoj, gardantaj la brilantajn ĝardenojn; ili estis metitaj, por apartigi ŝian vivon disde la vivo, enfermita en la ĝardenoj, per bela linio. Tiu impreso estis forta kaj premanta.

La fiakristo haltis, la vojo estis finita. Sonorigante ĉe la pordego, Tavi estis pririgardanta tra ties forĝitaj feraj folioj en ombro de la alvetura aleo maŭran portikon kaj vazojn kun akraĵoj de agavoj. Pasis tre malmulta tempo, — ŝajnis, ĵus malleviĝis ŝia mano, tuŝinta la sonorilon, — kiam el post la angulo de la domo elpafiĝis homo en lakea jako, direktante sin kure al la pordego. Li komencis umi kun la seruro, demandante:

— Ĉu el la buroo? El kiu kontoro?

Tralasinte Tavi-n, li malsprite ekrigardis al la valizo kaj la skatolo.

— Kaj por kio la aĵoj?

La junulino rimarkis, ke lin io ĝenas, io turniĝas sur lia lango; rigardinte al ŝi pli atente, la servisto decide subridis...

— Tamen, — diris li, prenante la pakaĵojn de la junulino, sed ŝirmante por ŝi la vojon, — se vi deziras ricevi mendon, pagu al mi, alie la parencoj turnos sin al aliulo.

— Ĉu vi pensas, ke mi kudras robojn? — kolere demandis Tavi, incitita de la mallerta akcepto. — Mi venis por servi en tiu ĉi domo kiel legantino al sinjoro Torp.

— Ĉu legistino? — diris la lakeo, apoginte sian flankon per la mano, en kiu li tenis la vojaĝsakon. — Se vi tuj tiel dirus...

— Nu jes, legantino, — korektis la junulino, sentante al la vorto «legistino» grizan abomenon. «Ĝi estas kvazaŭ en uniformo», — sukcesis ŝi pensi, — kaj poste, laŭte: — Portu kaj diru, ke mi venis, venis Tavi Tum.

— Sinjoro Torp, — diris la lakeo per tono de oficiala funebro, — laŭ Dia volo forpasis hodiaŭ matene, je la sepa kaj kvarono, subite. Li mortis.

La junulino, dekurinte, fermis la vizaĝon, poste, timeme rektiĝinte kaj kaŝinte la manojn post la dorson, kiel en ludo, kie oni povas kapti, ekgapis al la lakeo per rigardo de perplekso.

— Vi diras, ke li mortis? Tio estas — forpasis?

— Kaj mortis, kaj forpasis, — indiferente respondis la lakeo. — La aorto. Ĉe ni oni scias, ke vi venos. Mi kondukos vin.

Li kapsignis al la domo, invitante iri. Ne malgajo, ne timo kunpremis la facilan spiradon de la junulino kaj ne bedaŭro pri la brila salajro, tiel nereteneble faleginta en vakuon, el kie ĝi sendis lastan malavaran brilon, sed elokventeco de la koincido — tiu ĉiam klara por emociita menso sonoro de interplektitaj voĉoj. Konfuziĝo kaj bruo plenigis la koron de Tavi. Rigardante al sia forkuranta valizo, ŝi iris post la lakeo tiel malglate, kiel, implikiĝante en densa lupolo, iras laŭ densejo homo, serĉante padon.

La lakeo haltis, streĉite atendante la junulinon per la okuloj, duonfermitaj pro humila espero. Kiam Tavi atingis lin, li flustris:

— Fraŭlino, ĉu vi havas iun malgrandan moneron, la plej malgrandan?

Ĵetinte senkomprenan rigardon, Tavi mergis la manon en la poŝon; kaptinte tie, kune kun nuksa ŝelo, arĝentajn monerojn, ŝi morne ŝovis ilin al la lakeo.

— Mi tre dankas vin, — diris tiu. — Ĉu vi pensas, ke tio estas trinkmono? F-fi. — Ĉar laŭ ŝia vizaĝo estis videble, ke ŝi vere tiel pensas, la lakeo, post paŭzo, aldonis: — Tio estas por fortuno. Mi vidas, ke vin favoras la fortuno, tial mi petis. Nun mi iros en la klubon kaj sen miso gajnos tutan bankon en kartludo.

— Ĉu min? Favoras fortuno? — Sed estis io en la rigardo de la lakeo, kio sufloris al ŝi ne serĉi la sencon de la donaco. Post tio la defilado finiĝis en reciproka silento, pretere glitis kelkaj viraj kaj virinaj figuroj, — muroj kaj ŝtuparoj, pasejoj kaj koridoroj; finfine Tavi povis eksidi kaj koncentriĝi.

IV

Antaŭ ĉio rememoris ŝi, ke inter rigardoj, dissemitaj sur la vojo al tiu ĉi blua kun oraj floroj fotelo, glitis rigardoj de stranga esprimo, plenaj de kvazaŭe indiferenta rideto. Du aŭ tri homoj malvarme pririgardis ŝin, kvazaŭ taksante prezon de tuta ŝia estaĵo, — eble, pro scivolemo, eble, nur ŝajnis al ŝi, ke iliaj rigardoj estas acerbaj en strata maniero, — sed ŝian senteman spiritan mondon ĉirkaŭis maldikega araneaĵo de dubsenceco. Ĉar al ŝi oni diris, ke post ioma tempo eliros al ŝi la mastrino-vidvino, Tavi ne multe pensis pri rigardoj kaj impresoj, konstruante kaj turnante siajn pensojn ĉirkaŭ la tragika evento. Almetante la glaciajn dorsojn de la subite malvarmiĝintaj manoj al la brulanta vizaĝo, ŝi tremeradis kaj suspiradis. Ŝin oni lasis sidi en unu el trapasaj haloj, kun altaj traaj pordoj; radiplenaj fenestroj, malfermantaj meze de intensaj ombroj pompan belecon de la ĝardeno, tuŝantan la ĉielon, estis prilumantaj kaj ĝenantaj la nerve streĉitan junulinon; en la severa spaco de la halo naĝis radioj, tuŝante la murojn per tremanta makulo. «Morto!» Tavi ekpensis pri ĝia malpleniganta forto; timante mergiĝi en la fotelon, kvazaŭ ties kvieta kavo estis proksima al la terura perdo de la domo, ŝi sidis sur la rando, tenante sin per la manoj je la rulaĵoj kaj kuntirante la brovojn al sia timema reflekto en foro de spegula interspaco, ĉirkaŭita de masiva skulptaĵo.

Tiam el la pordo, al kiu ŝi jam komencis rigardi kun malpacienco, eliris nigrahara virino, aĝa kvardek — kvardek kvin jarojn. Ŝi estis rekta, alta kaj angulece maldika; ŝian figuron karakterizis kelkaj abruptaj linioj, impetaj, kiel streĉo de nigra brilo de la okuloj, forviŝantaj la tutan ceteran vizaĝon. La seka distranĉo de la maldikaj lipoj, kunpremitaj malpaceme kaj pasie, estis peze tuŝanta la koron. La nigra robo, kuntirita sub la mentono kaj ĉe la manradikoj per kordona plektaĵo, en lumo de la suno, semanta sur la tapiŝoj senzorgan fumeton de koloraj rebriloj, similis karbigitan trunkon inter floroj kaj radioj.

— Do, ĉu vi venis? — laŭte diris la vidvino, senceremonie ĉirkaŭrigardinte la junulinon, — vi venis, certe, kun agrablaj kalkuloj pri... oportuna ofico. — La interrompo de la frazo, la tono mem de la interrompo, jam timigis Tavi-n, en ĝi brilis kolera, pasia bato. — Neniu atendis, ke li mortos, — daŭrigis la vidvino, — probable, vi malplej multe el ĉiuj atendis tion. Ĉu vi ne aŭdis la sonoron? Ĉu ne? — ŝi malvarme ridetis. — Do, vi ne hastis? Servistino eniris, ekkriis: li kuŝis sur la planko, ĵetinte for la manon, kun la alia ĉe la kolumo. Preta! Ĉu vi havas familion? fratinojn? fratojn? Eble, vi havas fianĉon? Sed, karulino, kia estas via nomo?

Tavi penis paroli, spasmo retenis ŝin; finfine, la propra nomo per balbuta pepo elŝiriĝis el ŝiaj paliĝintaj lipoj. Dum la vidvino kun peza rideto estis atente observanta la venintinon, la junulino fartis pli kaj pli malbone; jam larmoj, fidelaj kunuloj de amaraj minutoj — larmoj kaj rido ofte esprimadis la tutan Tavi-n, — jam larmoj ofendite petis permeson aperi sur ŝiaj okuloj, kaj la vizaĝo komencis infanece ĉagreniĝi kaj paŭti, — sed la virino per instinkta moviĝo kaptis ian indikon. Ŝi morne suspiris; ne kompato — amara distriĝemo, okupita malproksime pri malhela penso, reflektiĝis en ŝia vizaĝo, kiam, preninte la tremerintan manon de la junulino, ŝi ekparolis denove.

— Ĉu vi estas kontenta pri tio, kio okazis? Ĉu vi komprenas, ke antaŭ vi sola ekstaris tiu muro? Vi naskiĝis sub feliĉa stelo. Eble, la mortinto aŭdas min, des pli bone. Mi laciĝis pro la malamo. Baldaŭ venos horo, kiam ripozos ankaŭ mi. Dek jaroj da turmentoj kaj malamo, dek jaroj da timo kaj abomeno — ĉu mi ne meritas ripozon? Oni diras, la morto pacigas, — kiel mi komprenu tion, se la koro en malica jubilo ĝojas al la morto? Mi malamas lin, eĉ nun.

Parolante tiel, ŝi rigardis en la fenestron, jen altirante la manon de Tavi, jen forpuŝante, sed ne ellasante el la malmolaj, varmegaj fingroj, kvazaŭ en lukto inter kolero kaj kareso; ŝajnis, la ŝoko de la fatala mateno skuis ĉiujn emociojn de la pasinteco, viviginte ilin per mallonga fajro.

— Ne timu, — diris ŝi, vidante, ke Tavi suferas kaj tremas, — pri malamo en tago de morto vi ankoraŭ ne aŭdis, sed mi devas paroli kun vi tiel; eble, mi devas diri pli. Mi ne scias, per kio vi kortuŝis min, sed mi vin pardonas. Jes, pardonas! — kriis ŝi, rimarkinte, kiel malheliĝis la okuloj de Tavi. — Vi koleras, pensante, ke mi ne havas rajton, kaŭzon pardoni vin, ke unuafoje ni vidas unu la alian. Sed ĉu vi scias, ke oni povas pardoni arbon, ŝtonon, veteron, tertremon, ke eblas pardoni homamason, vivon? Pardonu min ankaŭ vi. Por feliĉulo estas pli facile pardoni.

Sufokiĝante, la junulino elŝiris la manon, stamfinte. Larmoj kaj ofendiĝo estis sufokantaj ŝin.

— Por kio mi venis? Por kio mi estis vokita ĉi tien? Kion mi misfaris? Ĉu mi kulpas, ke Torp mortis? Klarigu, mi nenion, nenion komprenas. Jam duan fojon mi aŭdas hodiaŭ, ke mi estas «feliĉa», kaj tio estas por mi tiom ofenda, tiom amara... — Ŝi ekploris, malsekigante per larmoj la naztukon, restarigis la spiradon kaj, viŝinte la okulojn, ekridis kun kulpa vizaĝo. — Nun mi vin aŭskultas. Tamen diru al mi laŭ ordo, alie mi konfuziĝos.

La mano de la vidvino ekkuŝis sur ŝian kapon, korektinte buklon, tuŝantan la okulojn.

— En tiu aĝo, en kiu vi estas nun, mi estis rompita, — ŝi kunpremis palman folion, eltirinte ties kripligitan plumon kun facila rideto, — tiel, kiel mi rompis tiun ĉi vegetaĵon; la folio velkos, flaviĝos, sed ne mortos; ne mortis ankaŭ mi. Poste... mi vidis, kiel oni rompas aliajn foliojn. Sekvu min.

V

Preninte la manon de Tavi, kvazaŭ tiu hazarda proksimeco subtenis ŝian decidon, ŝi trapasis la tutan malsupran etaĝon al la ŝtuparo kaj levis la kapon.

— Tie estas la kabineto de la edzo, — diris la vidvino, — tie vi devis plenumi viajn devojn.

Ili leviĝis laŭ la ŝtuparo al malhela, skulptita pordo. Ne tuj malfermis ĝin la vidvino; antaŭ ol fari tion, ankoraŭfoje atente en profundon de profundoj de la okuloj de Tavi enrigardis ŝi, kvazaŭ kun dubo kaj obstino; por momento venĝema streko kuŝiĝis sur ŝian malheliĝintan vizaĝon kaj, danĝere brilerinte, malaperis. Jam plurfoje dum la irado ŝi ekparoladis kun si mem; nun Tavi aŭdis: «Ho Sinjoro Dio, helpu al mi kaj instruu ne diri troe». — Strange, sed tiu preĝa flustro definitive timigis Tavi-n; ŝi jam turniĝis kun deziro rapide forkuri malsupren, sed ekhontis. — Katriona estis multe pli kuraĝa ol mi, — diris ŝi, rememorante la belegan romanon de la aŭtoro de «Novaj Arabaj noktoj» [15], — kaj neniom pli aĝa. Kion do timas mi? Tiu virino suferis; verŝajne, ŝia vivo estis plenplena de malfeliĉo. Ŝi estas en malĝojo, nenio pli.

Kaj samtakte kun la lasta vorto Tavi kuraĝe transpaŝis la sojlon, iom senrevigita de tio, ke anstataŭ kamero de Blua Barbo [16] aŭ io konforma al ŝia korbatado — ŝi ekvidis nurnure tre luksan kaj tre grandan ĉambron, kies malproksimaj objektoj, pro hela kaj profunda perspektivo, ŝajnis vidataj tra malgrandigaj lensoj de binoklo.

— Ĉi tie mi lasos vin, — diris la vidvino, — kaj vi ĉirkaŭrigardu. Jen ŝrankoj, en ili estas libroj — la ŝatata kaj ĉiama legaĵo de mia forpasinta edzo. Ion vi komprenos en ĉio ĉi, kaj kiam vi decidos foriri, sonorigu. Mi tuj venos. Ekzistas aferoj, pri kiuj estas malfacile paroli, — aldonis ŝi, rimarkinte, ke Tavi jam enspiras, konforme al la nova miro, sufiĉan kvanton da aero, — sed kiujn oni devas scii. Do, vi restas; sentu vin kiel hejme.

Tra malgajo de ŝiaj vortoj sentiĝis obtuza subrido. Dum Tavi estis cerbumanta, kiel ŝi rilatu al ĉio ĉi, la vidvino de Torp, preninte de sur la tablo parton de paperoj, eliris kaj fermis la pordon; estiĝis silento, Tavi estis sola.

— Oni nin jen mallaŭdas, jen karesas, jen lasas kaj... — ŝi tuŝis la pordon, — ne, ne ŝlosas; sed kesto da enigmoj jam estas elŝutita sur mian kapon. Ĉiuj enigmoj estas nerompeblaj, kiel aveloj.

Ŝia rigardo haltis sur valoraj kadroj de pentraĵoj, poste sur la pentraĵoj mem. Da ili estis pli ol dudek, ne kalkulante panelon, kaj ĉiuj ili ŝajnis ilustraĵoj de unu sama verko — tiom samnaturan signifon havis iliaj temoj. Alkovojn, feinojn, niksojn, simbolajn virinajn figurojn de sezonoj, amorajn scenojn de diversaj epokoj, baniĝantajn aŭ dormantajn virinojn; fine, pentraĵojn de pli komplika enhavo, kies centro tamen ĉiam estis kiso kaj amo, — Tavi trarigardis tiel rapide, ke preskaŭ ne enmemorigis iliajn voluptajn kaj voluptigajn bildojn. Ŝi hastis. Ŝia karaktera trajto estis nerva impeto kapti per atento tuj ĉion aŭ kiom eble plej multe. Tial, rapide transirante de tabloj al bretaroj, de bretaroj al ŝrankoj kaj statuoj, ĉie, tiel aŭ alie — en formo de Pompea bagatelaĵo, etudo aŭ skulptaĵo — ŝi renkontadis bildon de nuda virino, el kio ŝi konkludis, ke la forpasinto havis inklinon al pentroarto; eble, li pentris mem. «Sed kion mi devas rigardi, kion mi devas vidi?» En malkompreno ŝi movis la brovon, tiris la ŝultron, penseme pririgardante tra ŝrankaj vitroj belajn bindaĵojn de libroj, jam logantaj ŝian pasion al legado, kaj diris al si: «Ni komencu de la ĉefa. Verŝajne, tiujn librojn mi devus legi al la mortinto. Ni rigardu».

Malferminte ŝrankon, la junulino kaptis miniaturan volumon kun ora tranĉparto; pro sia kutimo rigardi en la koron de la libro, en ties mezon, kion ŝi ĉiam faradis kun celo senti, ĉu la animo pasie ekinteresiĝos, ŝi elektis vicon da paĝoj hazarde kaj atente tralegis ilin. Dum la tiparo kondukadis ŝin al malhelaj lokoj, kies signifo estis neatingebla por ŝia sperto, sed parolis tamen per sia centono ion specialan, similan al ruza pekkonfeso aŭ aludo, ŝiaj brovoj kuntiriĝadis ĉiam pli morne, distranĉante la blankon de la konveksa kaj pura frunto per sulko de severa streĉo. Kaj malrapide, kiel pro forta doloro, retenata per eksterordinara peno, de ŝiaj ŝultroj mem, laŭ la kolo, laŭ la oreloj, laŭ la tuta plu trankvila vizaĝo leviĝis skarlate densa ruĝo de honto.

Sed ŝi ne faligis kaj ne ĵetis la mirindan eldonaĵon. Ferminte la volumon, Tavi diligente enŝovis ĝin sur la antaŭan lokon, fermis la pordon de la ŝranko, malrapide aliris la sonorilon kaj kun ĝuo tenadis la fingron sur la butono ĝis kiam ĝi ekdoloris. Ĉio iĝis klara por ŝi; ĉiuj enigmoj de tiu ĉi mateno trovis ekzaktan klarigon, kaj kvankam sur ŝi estis nenia kulpo, ŝi fartis tiel, kvazaŭ ŝia verda palmo jam estis kaptita per malmola mano. Sed ŝi ne ofendiĝis, — la ombro de la morto staris inter ŝi kaj la sorto de tiu ĉi domo, — la morto forportis ĉion.

VI

Senprokraste venis la vidvino; preskaŭ kun teruro rigardis al ŝi la pala kaj kvieta Tavi. «Do tiele vi vivis!» Al tiu penso de la junulino, kvazaŭ diveninte ĝin, sonis respondo:

— Jes, ĉiuj ni ne scias, kion ni faros en tiu ĉi mondo. Sed — ĉu mi aldonu ion?

— Ne, ne. Sufiĉas, — hastis diri Tavi. — Nun mi foriros. Atendu. Antaŭ ol adiaŭi kaj foriri, mi deziras vidi la mortinton.

— Ĉu vi?!

— Jes.

La vidvino, duonferminte la okulojn, silente serĉis per rigardo la sencon de tiu deziro; sed la ordinare moviĝema kaj nerva vizaĝo de Tavi estis nun persiste gardanta sian penson; kaj ĝenerale ŝi jam estis ne tute tiu, la antaŭa; ŝiaj vortoj sonis bonkore kaj firme, kun malhastemo de kaŝita volo. Por distranĉi la silenton, Tavi aldonis:

— Ordinara ĝentileco postulas tion de mi. Jam ne ekzistas tiu homo. Mi venis al li, per lia mono, unuvorte, interne mi devas adiaŭi ankaŭ lin.

— Eble, vi pravas, Tavi. Iru ĉi tien.

Dirinte tiel, la vidvino pasis la diagonalon de la kabineto al kurteno, levinte kiun, ŝi malfermis kaŝitan post ĝi pordon de apuda ejo. Kurtenoj tie estis mallevitaj, kaj fajro de alta kandelo malproksime brileris el krepusko en la pluvegon de taga lumo, kiu dronigis la kabineton.

— Li estas tie, — diris la vidvino. — Baldaŭ oni alveturigos la ĉerkon.

— Kaj vi? — Tavi, retenante super la kapo faldon de la kurteno, per milda rideto vokis eniri tiun virinon, kies vizaĝo turmentis ŝin. — Ĉu vi ne eniros?

— Ne. Tio estas pli forta, ol mi. Simple mi ne povas. — Ŝi mordis la lipon. — Se mi eniros, mi ridos, — tiele, — dum la tuta tempo; ridos kaj jubilos. Sed vi, kiam vi rigardos al lia vizaĝo, rememoru, rememoru la sesopon kaj korfavoru ilin. Du venenis sin. La sorto de la aliaj estas tiu sama, kiun vaste uzadas kosmetikaj vendejoj. Ne tuj li atingadis la celon, ho ne! Komence li kreadis atmosferon, etoson... kutimon, poste — libroj, sed de malproksime, tre de malproksime; eble, ekde «Romeo kaj Julieta», — kaj pluen, per absorbado...

— Li mortis, — diris Tavi.

La vidvino de Torp kvazaŭ atendis nur tiun rememorigon. Ŝian vizaĝon misformis kaj skuis kolero, sed, reteninte sin, ŝi svingis la manon:

— Iru! — Kaj la junulino aliris sola al la mortinto. Torp kuŝis sur altaĵo, kovrita per tukoj ĝis la mentono; lumoj de kandeloj vagis sur konveksaĵoj de la genuoj, de la manoj kaj de la brusto per ombraj faldoj; la karna vizaĝo estis trankvila, kaj Tavi, apenaŭ spirante, rekte rigardis lin. Sur la tuta vizaĝo de la mortinto jam pasis nekaptebla misformado, ŝanĝanta fojfoje trajtojn ĝis plena malsimileco kun tiuj, kiaj ili estis vivaj; en tiu ĉi okazo tiu ŝanĝo ne estis okulfrapa, nur pli severa kaj pli maldika iĝis tiu vizaĝo. La mortinto, ŝajnis, aĝis kvindek aŭ kvindek kvin jarojn; liaj sufiĉe densaj haroj, lipharoj kaj barbo nigris malnature, kvazaŭ farbitaj; li havis dikan ĝibetan nazon; la lipoj de morte viola koloro malagrable intense kontrastis sur la pala haŭto de la molaĉaj, kavetaj vangoj. La okuloj enkaviĝis; sub la palpebroj staris ilia malviva, blanka strio, rigardanta en la nevideblan. Kiel, kial haltis subite la putra, grasa koro? Sub tiu kranio volviĝis mortintaj vermoj de pensoj; de la lastaj, kiu povas ekscii ilin? Tavi povus vidi kaj malvolvi buletojn de la cerba muko al ilia antaŭmorta, floranta ĥaoso — brilo de freneziga orgio, priluminta per vizio la parfumodoran dormoĉambron; per vizio pli granda kaj pli akra ol sonĝo, kun ekstarintaj ĉe la gorĝo tentoj de la tuta vivo, interkaptintaj baton de la koro per sia dolĉa elektra mano. Tiu forto, kiu egale ludas per mirakloj de maŝinoj kaj per ĉarmo de kordoj, faris firman baton. Nur minuton ĉeestis ĉi tie Kruks. Sed ne ekzistas aeraj spuroj.

Tavi rigardadis, ĝis ŝiaj pensoj, impetante laŭ grava kaj speciala vojo, tuŝis la vortojn «vivo», «morto», «naskiĝo». «Kaj morgaŭ estas mia naskiĝtago! Tio estas tiel agrabla, ke ne eblas esprimi». Tiam en ŝi eklumis rideto.

— Mi vin pardonas, — diris ŝi, levetiĝante sur la piedpintoj, por kunigi tiujn vortojn kun rigardo al la tuta vizaĝo de Torp. — Torp, mi pardonas vin. Kaj mi devas ion legi por vi, tion, kion deziras mi.

Ŝi revenis en la kabineton al la ŝrankoj, kuntirinte la brovojn tiel serioze, kiel kuntiras ilin infanoj, eltirante dornon, kaj el simplaj bindaĵoj elŝiris iun hazarde. La libron ŝi malfermis, nur alirinte ree al la mortinto. Tio estis Heine, «Vojaĝo al Harco».

— Aŭskultu, Torp — el tie, kie vi estas nun.

La linioj implikiĝis en ŝiaj okuloj, sed finfine haltis, kaj, trankviliĝante mem, mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, legis Tavi la unuan, kio trafis al la rigardo:

Mi estas princino Ilzo,

La Ilzenŝtejna reĝino;

Envenu en mian kastelon,

Ni ĝuos feliĉon sen fino... {2}

— Mi ne plu legos, — diris la junulino, ferminte la libron, — alie mi ekdeziros peti ĝin por vojo. Kaj mi foriras. Adiaŭ.

Ŝi ree levetiĝis, facile kisis la mortinton en la frunton per kiso, simila al kondolenca manpremo. Poste ŝi haste foriris, ĵetinte la kurtenon tiel rapide, ke laŭ ŝia ardiĝinta vizaĝo pasis vento. Kaj tiu kiso estis la sola kiso de Torp dum tuta lia vivo, pro kiu al li indus ree malfermi la okulojn.

VII

Distriĝema kaj malgaja eliris Tavi sur la straton. Ŝi ne prenis monon, malgraŭ eĉ tio, ke restanta al ŝi monsumo ne sufiĉis por aĉeti bileton; la mono estis proponita al ŝi sen ofendo, sed la koro de Tavi firme ekribelis.

— Mi dankas vin, — diris ŝi al la vidvino, — mi deziras nur solan — plej baldaŭ foriri el ĉi tie.

Tiel ŝi foriris kaj ektrovis sin inter skuanta bruego de stratoj de la varmega Liss kun premita kaj svenanta koro.

Dum ioma tempo jen kolere, jen afliktite, ne rimarkante, kiel kaj kien ŝi iras, la junulino estis okupita de malimplikado de la obskura historio; ĥoro de kontraŭdirantaj divenoj, sen bazo kaj ligo, turmentis ŝian koron, kaj, laciĝinte, ŝi lasis tion, observante stratan trafikon, por ekspiri facile. Iom post iom ŝi sukcesis se ne distriĝi, do almenaŭ restarigi la ekvilibron; tremerinte lastfoje en febra abomeno per siaj ŝultretoj, ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, rimarkinte, ke ŝi malproksimiĝis for de la centro. La stratoj estis pli grizaj kaj malpli homplenaj, la homamaso estis pli malpura; tondrosimilajn elpendaĵojn anstataŭis rustaj folioj de fero kun malhelaj literoj, el trans bariloj pendis debila verdaĵo. Malfermita pordo de triaranga taverno allogis la apetiton de Tavi; laca kaj malsata, enirinte kun malserena aspekto, ŝi eksidis al tablo kun malpura tuko kaj petis raguon, kio senprokraste estis al ŝi donita, — malbela, sed tre varmega, tiel, ke ekdoloris la lipoj. Ne atentante rigardojn de frekventuloj de la ejo, Tavi kuraĝe okupiĝis pri la manĝaĵo, en kiu da salo kaj pipro estis, probable, pli multe, ol da ĉio alia, kaj priverŝinte brulon de la gorĝo per glaso da akvo, ŝi eliris, havante praktikeman animagordon.

Kion ŝi faru? Kiel ŝi akiru monon, por reveni hejmen, kaj pri kio ŝi okupiĝu ĝis la sepa horo de vespero? Je la sepa estis forironta la trajno. Sed la simplanima, grandanima Kruks povis nun, ne tro penigante sin, sciigi por ŝi sian adreson tien, kie ŝi nun ne estas. «Se mi faros tiele... — rezonadis ŝi, kondamnante medalionon, la donacon de la forpasinta patrino, al lombardejo kaj decidante vendi la novan ĉapelon, kartona skatolo kun kiu estis balanciĝanta sur ŝia kubuto, — nu, la ĉapelon eblas vendi; kaj kontraŭ la medaliono...» — Kaj, enprofundiĝinte en precizajn kalkulojn, ŝi ekiris, balbutante: — Se tiel kaj tiel, estos jen tiel kaj ĉi tiel... Aŭ ne tiel? Sed kiel?

En io ne akordis inter si la imagataj de ŝi ciferoj, kaj ŝi haltis, levinte la kapon, kun miro aŭskultante strangan oran sonoron, mallaŭtan, kiel deliro de rojo en nekonata lando. Sur la strato ne estis homoj, nur malproksime antaŭe malklaraj figuroj estis glitantaj sur vojkruciĝo; dekstre estis malrapide moviĝanta ŝarĝa ĉaro; ĉu la veturigisto dormis aŭ nur dormetis, mallevinte la kapon, kovritan per truita ĉapelo, — estis malfacile kompreni. Ŝajnis, ke la ĉaro elveturis el apuda pordego, el tiu, kiu jam estis frape fermiĝanta, montrante malsupre ies deirantajn piedojn. Kun ĉiu paŝo de la malvigla ĉevalo la ĉaro, skuiĝante, semis tiun puran staminan sonoron, kiun fiksaŭskultis la mirigita junulino.

Ŝi ekiris malrapide, pririgardante kaj cerbumante, kio ĝi povus esti. Sub la tolo, pendanta, tuŝante la radojn, altis io simila al tiaro, elmontrante sian nedifinitan konturon per anguloj de faldoj, malhelpantaj kunigi aludojn de formoj de la stranga ŝarĝo en iun fidindan tutaĵon. Tiu, evidente, malpeza ŝarĝo estis facile balanciĝanta de unu flanko al la alia, sonante, kvazaŭ la homo veturigis amason da tamburinoj. Ne elteninte, Tavi aliris pli proksime, demandante:

— Diru al mi, bonvole, kio tiel sonoras ĉe vi?

La veturigisto ĵetis apatian rigardon al ŝi el malproksimo de solecaj konsideroj, interrompitaj de la demando, kies valoro estis por li obtuza kaj malhela enigmo.

— Ha! — diris li, svingante la manon kun ĉagreno, ke li devas sproni siajn malrapide rampantajn pensojn al pli rapida iro. — Nu, sonoras, kaj kiel tio vin koncernas? Iru plu, kun Dio. — Ĉi tiam, sperte fidante la ĉevalon, al kiu la vipo estis nur agrabla, ĉar ĝi forpeladis ojstrojn, li apatie vipis la animalon, sed tiu nur svingis la voston, espriminte per grimaco de la malantaŭa kruro falsan vigliĝon, kaj ne pli rapide, ol antaŭe, turnis sin post angulon, al ŝoseo.

Kiam Tavi, nature, ekrigardis al tiu flanko, ŝi ekvidis post la domoj verdan trabrilon. La tuta ŝoseo estis kovrita de publiko, hastanta, kiel al incendio; svingante foliojn, kuradis ĵurnalportistoj; ĉaretoj de vendistoj de fruktoj kaj refreŝigaĵoj ĵetiĝadis inter veturiloj, plenaj de sinjorinoj kaj dande vestitaj viroj; sub la piedoj tien kaj reen kuradis strataj hundoj, bojante al siaj fratoj, kies kombitaj korpetoj dece defilis antaŭ silkaj jupoj, konforme al longeco de ĉenetoj, alfiksitaj al la kolringoj. Okulfrapa bukedo traglitis en vitroj de aŭto, soniganta densajn, terurajn magiaĵojn; karakolante, impetis rajdantoj; lambastonoj de almozuloj, trenataj por rapideco de iro sub la akseloj, vigle balanciĝadis inter ombreloj kaj bastonetoj; patrinoj trenadis anhelantajn infanojn kun nepriskribebla despero en ties ruĝiĝintaj vizaĝetoj; kuntirante la lipojn, paŝetadis maljunulinoj; knabaĉoj furioze kriadis, kuregante sur la pavimo, kvazaŭ en atako. Ĉi tie la mistera ĉaro malaperis kaj perdiĝis, kaj Tavi demandis la unuan renkontiton: «Kien hastas tuta tiu homamaso?»

— Ĉu vi estas fremda? — diris tiu, retroturniĝante dum irado. — Do vi, sekve, ne scias: hodiaŭ estas «lopoj»! Flugoj! Flugoj! — kiel klarigo kriis li, senceremonie antaŭinte la junulinon.

Ŝi momente vigliĝis; entuziasmiĝinte, ĉar ŝi ŝatis ĉiaspecajn spektaĵojn, ŝi enkuris en unuan vendejon, haste elpetinte preni por konservado ĝis la vespero sian malhelpantan pakaĵon, kaj ekiris kun sama rapideco, kiel la homamaso, al la nekonata loko. Rememorante de tempo al tempo la zorgon pri reveno hejmen, ŝi trankviliĝadis per tio, ke palpadis sub la robo la medalionon kaj pense malfermadis la kartonan skatolon. «Jen la mono», — ripetadis la malsukcesa vojaĝantino. La homamaso, la suno kaj la konscio de sendependeco gajigis ŝin. Tiutempe la ŝoseo turniĝis angule al la kampo; kaj rekte, se oni daŭrigus ĝian linion, staris alta ŝtona muro, trans kiu inter arboj, svenintaj en varmego, videblis sinuo de ĉina tegmento kun flago super ĝi, malfermita spaco de pordego buntis pro moviĝado de hastantaj homoj. Iuj estis forirantaj, iuj estis enirantaj, sed oni pli multe eniradis, ol foriradis, kaj, ne konante la ordon, Tavi turnis sin tien. La internaĵo de la korto estis distranĉita de tabula barilo, ĉe la mallarĝa trapasejo oficisto estis kontrolanta biletojn.

— Vian bileton, — ĵetiĝis li al la junulino, jam preterinta lin.

Ŝi turniĝis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupiĝis pri aliaj enirantoj, forgesinte ŝin aŭ opiniinte ŝin iu el la «nekontrolindaj», kiaj ĉiam multas ĉie, kie oni kontrolas biletojn. Kontenta, ke al ŝi fortunis, ĉar ŝi tute ne povis aĉeti ajnan bileton, Tavi pasis pluen kaj ĉirkaŭrigardis.

Tio estis korto, aŭ, pli ĝuste, malgranda pavimita per platoj placeto, ĉe kies du flankoj estis amfiteatre leviĝantaj benkoj de pavilonoj kun flankaj kaj horizontalaj markezoj. Spektantaro estis sufiĉe abunda; pririgardinte ĝin, Tavi rimarkis, ke tio estas ne miksita homamaso de publikaj spektaĵoj, sed tiel nomata «elita» publiko, precipe de inteligenta tipo. Inter la tribunoj lokiĝis kovritaj per blua drapo tabloj kun inkujoj kaj folioj de skribpapero; ĉi tie kunsidis ĉirkaŭ tridek homoj en pigraj pozoj de varmega tago, kun malbutonumitaj veŝtoj kaj malsekaj haroj sur la fruntoj, en ĉapeloj, ŝovitaj al la nukoj. «Kien do ci trafis, mia kara?» — perplekse demandis sin Tavi, vidante, ke ne ĉi tie, verŝajne, okazos la flugoj. Sed jam ekstaris el post la tablo, tondrante per sonorileto, homo de apopleksia kompleksio; lia potenca, kruta vizaĝo, preskaŭ senbrova, kun vangoharetoj, kiuj, ŝajnis, apenaŭ tenas sin sur la dikaj vangoj, — malfermiĝis per ronda «O» de la sukoplena buŝo; li postuleme kriis:

— Ordon! Ordon! Silenton! Mi malfermas eksterordinaran kunsidon de la Klubo de Aeronaŭtoj.

Tiutempe Tavi ekvidis alirintan al la tablo Kruks-on, tiun saman, kiu neatendite malaperis matene. Kvazaŭ propran patron renkontis Tavi, — tiel ekĝojis ŝi en la fremda homamaso de la nekonata urbo al tiu trankvilige rekta vizaĝo, — kaj, haste eksidinte sur plej proksiman benkon, kriis de tie:

— He, Montgomery, kion vi faras ĉi tie? Kruks! Kruks!

Tuj liaj okuloj direktis sin al ŝi kaj tuj trovis ŝin; rekoninte sian matenan renkontitinon, li kapsignis, alpremis al la lipoj la fingron kaj ridetis signife. Tiam subite al ŝi iĝis trankvile, kiel hejme; kvankam acidaj vizaĝoj de sinjorinoj kaj levitaj kun facila rideto brovoj de viroj turniĝis al ŝi fronte, esprimante per tio miron aŭ indignon, — ŝi nur rozkoloriĝis, sed ne konfuziĝis.

Preninte liberan seĝon, Kruks eksidis, mallevinte la okulojn. Sur li nun estis leda kontinua jako, altaj botoj kaj nigra kaskedo; ties rimeneto estis pasanta de unu tempio al la alia sub la mentono. Ĉi tiam la sciavido de Tavi atingis la zeniton, kiu nomiĝas rigidiĝo, kaj la personeco de Kruks, kaj la etoso, kaj la neatendita por ŝi kunsido de aeronaŭtoj — ĉio estis kiel malmuntitaj detaloj de nekonata maŝino, kiun, muntante antaŭ ŝiaj okuloj, oni estis preparantaj por funkciigi. Ŝi tremis. Ĉu vidis vi, kiel baraktas, ne kapabla kviete sidi sur la loko, juna, stulta knabino? La mondo ankoraŭ estas spektaĵo por ŝi, kaj en tiu spektaĵo, interrompante la ĉefan agadon, svarmas scenoj de ĉiaspecaj aliaj spektakloj. En tiuj minutoj stabileco de ŝia interna mondo estas ne pli granda, ol stabileco de vizioj, kreataj de fuma ludo. Momento de kvieto ekzistas nek en ŝia vizaĝo, nek en la pozo, nek en la ritmo de spirado, ŝi deziras stamfi, ekstari, rigardi antaŭe kaj flanke, urĝi kaj brui.

La korpulenta homo estis la prezidanto. Atinginte silenton, li diris:

— Okazis jeno: en la kancelarion de la Klubo venis motivita petskribo de sinjoro Kruks, kiu estas inventinto de flugaparato de nova tipo, en kiu li petas ne nur fari elprovon, sed ankaŭ disponigi al li, Kruks, lokon en la hodiaŭa konkuro. Laŭ la statuto de la Klubo, ajna monoplano, biplano, paraŝuto, balono aŭ aerostato devas esti, por eviti ridindajn kaj malfeliĉajn akcidentojn, anticipe taksita de ekspertoj, por ne havi rilaton kun provoj teĥnike neeblaj, aŭ, por kio estas nemalmultaj ekzemploj, senkondiĉe absurdaj. Tial, ĉar restas ankoraŭ horo da tempo antaŭ la komenco de la konkurso, la prezidantaro rezoluciis: pririgardinte la aparaton de Kruks, permesi al li, kondiĉe de teĥnika scienceco de lia inventaĵo, disponi la aerodromon por publika eksperimento; kaj, se Kruks tion deziros, enskribi lin en la liston de aviistoj de la tago, kun rajto pretendi je premioj pri alteco, daŭro kaj precizeco de alteriĝo.

Dum fluis kaj finiĝis la parolo de la prezidanto, punca honto kovris la vizaĝon de Tavi; ĝis larmoj, ĝis plena konsterniĝo konfuziĝis ŝi, kompreninte nun, ke ŝi senceremonie familiare vokis neniun alian, ol faman — certe! — inventiston. Timante, ke li ree ekrigardos al ŝi, la junulino eksidis tiel, ke ŝi elrigardu el post ies granda ĉapelo. «Ho Dio, savu, indulgu kaj mallongigu mian langon», — flustris ŝi; tamen tute penti ŝi ne sukcesis; leviĝis bruo, rumoro; spritaj aŭ scivolemaj notoj miksiĝis kun krioj de malpacienco.

Tiam ĉies rigardoj turniĝis al Kruks, kiu ekstaris kaj faris per la mano signon kun deziro paroli. Ree mallaŭtiĝis la bruo; la homoj, sidantaj ĉirkaŭ la tablo, sulkigis la fruntojn kun gravaj mienoj, signifantaj ilian perfektan kaj seneraran ĉioscion.

— Jen kio, — diris Kruks nelaŭte, sed tiel distingeble, ke liaj vortoj sonis klare por ĉiuj, — mi konstruis aparaton, kiu en konstruo kaj sistemo de la motoro havas nenion komunan kun la moderna aeroplano. Mi havas nek vaporon, nek gason, nek benzinon, nek elektron; nek ŝvebantajn planeojn, nek helicojn; ne estas ankaŭ speciala hezito en elekto de materialo, el kiu estas konstruita la aparato. Tiel el tolo aŭ silko, kiel el simpla papero aŭ folia fero povas esti konstruita ĝi sen ajna perdo de ĝia mova kapablo; ĝi flugas per forto de sona vibrado, donata de kvar mil nanaj arĝentaj sonoriletoj, kies sono...

— Kies sono?! — interrompis voĉo, espriminta per sia tono komunan perplekson. — Pri kio vi parolas?

Aŭdiĝis rido. La silento forŝoviĝis. La ekvilibro de atento, ricevinte baton al ambaŭ pesiltasoj, malaperis, kiel malaperas ĉiuj fantomoj de sociaj konvencioj. Iuj interŝanĝis rigardojn; iuj, retrorigardante, serĉis la malpacienculon, demandintan, al kio kondukas la stranga parolado de la mistera inventisto. La prezidanto, kaptinte la sonorilon, estis prepariĝanta restarigi la silenton; sed al li oni ion flustris, kaj li jam mem, kun ioma dubo, en konsterniĝo, ĵetis preteran rigardon al Kruks, staranta, atendante eblon paroli plu, kun simpleco de forta homo, kiun flankenpuŝis sur strata angulo kuranta homamaso. Tiam Tavi komencis timi pri Kruks; se en io ajn malvenkus tiu homo, por ŝi tio estus neeltenebla; en ŝi jam sukcesis maturiĝi definitiva inklino al li. Al ŝi plaĉis, ke li estos, evidente, unu kontraŭ multaj, sed, konante forton de mokado, ŝi timis, ke la sceno, senrilate al ties rezultoj, ricevos komikan karakteron. Tiutempe aŭdiĝis ankoraŭ ekkrioj; pasis kaj ĉesis bruo.

— Eble, — diris la prezidanto al Kruks, — vi estas iom laca; eble, vi estas malsana, emociita; en tiu okazo por ni ne estos ofendo en prokrasto de via ege interesa ekspliko ĝis almenaŭ la sekva tago.

Kruks ridetis sen konfuziĝo; kun aspekto de plena plezuro li aŭskultis tiun singardeman kaj mildan replikon.

— Mi devas peti vin permesi al mi diri ĉion, kion mi deziras, povas kaj opinias necesa diri. Sed por ke tiuj, preskaŭ miraklaj novaĵoj, kiuj estas malkovritaj de mi, estu ne senbazaj, mi devos prezenti mian aparaton al la kunveno. Ĝi ne estas granda; kaj havas nenion komunan kun tiuj mallertaj makaonoj, en kiuj oni veturas kun tia bruo kaj risko...

Espriminte tion kun klara firmeco, ne permesanta plu havi du opiniojn, tiel pri stato de liaj mensaj kapabloj, kiel pri la intencoj, Kruks ree kaptis la silenton je la haroj, kaj la atento de la aŭskultantoj duobliĝis. Tavi aŭdis, kion oni diras ĉirkaŭ ŝi.

— Sed eble? — diris iu, subkomprenante per tio, ke ne ekzistas limoj por malkovroj. Kelkaj rapidaj disputoj ĉesis; kreskanta intereso infekte transkuradis laŭ benkoj.

— Aŭskultu, aŭskultu! — ekkriis oni finfine de sur sidlokoj, vidante, ke la juĝantaro hezitas. — Ni deziras aŭdi! — La prezidanto decidiĝis, sed sian decidon li prezentis, kiel iun diplomatian koncedon.

— Se vi insistas, — diris li, — ni konsentas. Tamen ekzistas entuziasmoj, kies neantaŭvidita formo povas devigi nin bedaŭri pri la eksperimento; ties malkontentigaj konsekvencoj influos kaj vin, kaj nin ĉiujn, ĉar ni ege bedaŭrus pri ĉio nescienca, pri ĉio, se eblas tiel diri, diletante kuraĝa, ne konformanta al la celoj de la Klubo de Aeronaŭtiko. Sekve, se vi estas certa, almenaŭ parte, pri pozitivaj flankoj de via inventaĵo, pri ties bazaj principoj, — bonvenu, sinjoro Kruks. Mi ne kaŝu, ke la komenco de via ekspliko ŝajnis al ĉiuj tiom grave stranga. — Do, ni vin aŭskultas.

Agordinte tiamaniere sin, Kruks-on kaj la aŭskultantaron en bondezire averta senco, la prezidanto faris severan kaj gravan mienon; li, kaj post li ĉiuj ekrigardis al Kruks, simile al ekzamenantoj, kies kaŝita penso: «lernanto, falu al la piedoj!» — spiras kanibalismon.

— Finfine, — diris Kruks, — dankon al Dio! Vin konfuzis la kvar mil sonoriletoj; mi pliigu tiun konfuzon: ĉu pli ol kvar mil aŭ malpli, neniom gravus. Kiel infanoj, rulantaj neĝan skulptaĵon, malmulte zorgas pri tio, ĉu para aŭ nepara nombro da neĝeroj enlokiĝos en la homsimilaĵo de vintro, neĝblovoj kaj frosto, kiun ili modlis, tiel ankaŭ mi ne insistas senkondiĉe pri kvar mil; mi volonte cedas el ili arbitran nombron aŭ aldonas al kvar tiom, kiom entute enlokiĝos sur mia aparato; al mi plaĉas multe da sonoriletoj; la afero estas ne en nombro, sed en la efiko.

Se li ridetus, se almenaŭ por momento tuŝus tiun klaran vizaĝon ruza ludo, ekbruegus tondro kaj ridego nereteneblaj. Tamen Kruks rigardis kaj parolis tre serioze, kio efikis, spite al liaj vortoj, plej aflikte. Ankoraŭ estis nek protestoj, nek akra enmiksiĝo flanke de tiuj, kiuj perceptas kiel mokon aŭ defion ĉion, malhavantan pretan kaĝon en lia cerbo, kutima al trankvila maĉaĵo, antaŭ ol kompreni la esencon de la fenomeno, sed jam montriĝis laŭ vizaĝaj esprimoj densiĝo de protesta atmosfero. Ĉion detruanta ironio kurbigis la lipojn de la anoj de la prezidantaro, kondamnitaj pro propra facilanimeco zorgi pri solida ritmo de la tago, pri inda respekto de la loko kaj de la afero, pri kiu ili estis okupiĝantaj, alkroĉinte insignojn, montrantajn radojn kaj flugilojn. Ĉion ĉi bone komprenis, taksante en sia maniero, Tavi, la junulino, staranta sur vojkruciĝo de la sorto, — la sento de la sorto tuŝis ŝian humoron; nevole ligis ŝi la sonoriletojn, pri kiuj parolis Kruks, kun la neekstermeble tenera rememoro pri la ĉaro kaj la sonoro, kiun ŝi aŭdis antaŭ horo.

Kun la koro, pendigita sur ora fadeno de juna maltrankvilo, ŝi atendis, kiel agos finfine Kruks. Ŝajne li intencis kvietigi la venton de la rompita rilato al si; lia parolo tuŝis nun multajn aferojn.

— Ni konsideru, — diris li, — almenaŭ nekomplete, anatomion kaj psiĥologion de movado en la aero. Ĝis nun flugas nur birdoj, insektoj kaj aĵoj; la homo kunvojas al flugantaj objektoj, li mem flugi ne povas, krom en sonĝo. Alkroĉiĝinte al balono, havanta signifon de kvazaŭ memstara organismo, moviĝanta laŭ arbitro de atmosferaj ŝanĝiĝoj, li estas en ne pli komplika stato, ol afido, sidanta sur leontoda semo, kiam ĝin deŝiris kaj portas vento en la spacon. Aeroplano ŝajne pli memstare invitas rigardi al tiuj fantazioj. Tamen ni eltrovu la esencon de la deziro, la ideon de la flugo, ties mensan idealan staton. Ĉi tie ne eviteblas sonĝo; nur ĝia emocianta arabesko sufloros kun klareco de malblindiĝo tion, kio inspiras la puran flugon. Ĝin regas facila kaj profunda ekstazo; sentoj, nekonataj ekster sonĝo, tiom strangaj, ke kun ili oni povus kompari eble nur kantadon sur la oceana fundo, sonas akorde en tiuj specialaj kondiĉoj de sonĝo, faliganta la fizikan sopiron — la dum jarcentoj kreiĝintan abomenon al la piedoj, kaptitaj de la giganta magneto. Ni rememoru, kiel ni flugas en tiu tempo, kiam nia korpo, ĉirkaŭvolvita per litkovrilo, obeas al sia kuŝejo: la deziro mem nature apartigas nin, levante kaj forportante sur sekuran alton. Ne ekzistas alia motoro, krom kaptanta emocio, kaj ne ekzistas pli granda peno, ol la peno de parolo. Notu, ke en la lando de sonĝo forestas flugoj praktikaj: transportado de poŝto, de pasaĝero aŭ premia konkuro estas ekskluditaj; tiu stato logas nur per mirinda moviĝo en alto; ĝi tuta estas en si mem, estas nenio flanke, nenio transe de tiu spaco, etendiĝinta en la animo mem; sen penoj kaj kalkuloj.

Sed kiel do en la realo flugas li? Aŭ, pli ĝuste, kiel li moviĝas super la tero, kiam vi, levinte la kapon, haste sendas post lian spasme kurbiĝintan figuron la nomon de la «Reĝo de la naturo»? Jen...

Ĉi tiam aŭdiĝis karaktera zumado de motoro; laŭta unutona kantado ekfluis en alto, kaj la anoj de la Klubo, ekrigardinte al la ĉielo, ekvidis aeroplanon, trairantan la vidkampon kiel peza makulo.

— ... jen la atingo, kiu aperis al ni ĝustatempe por demonstro. Kiom da duboj! Kaj da timoj?! Ĉu ĝi ne falos? Eble, ne falos. Komprenu, kion tio signifas! Ĝia moviĝo estas libera tiel, kiel iro de ĉevalo; ĝia rapideco estas deviga; ĝia motoro estas malfidinda; ĝia kreinto estas alkatenita al punlabora kuglego de ekvilibro pro la vivo kaj mono; ĝian falon oni atendas; ĝia alteriĝo estas danĝera, ĝia turno estas malfacila; ĝia aspekto estas malbela; ĝia flugo estas flugo de muŝo en botelo: eblas nek halti, nek ŝvebi; surdiga bruo, atmosfero de fabriko, klopoda laboro; centoj de kripluloj, kadavroj, kaj ĉu tio estas — flugo? Envii al libelo, en matematika precizeco de kies moviĝoj lumas klareco de transkuranta radio; rigardi al skulpta arabesko de hirundo, kiun ĝi pentras super sia spegulaĵo en brilanta akvo, — per admirinda mizereco de faritaj penoj; suspiri pri aglo, kuŝanta inter nebuloj kun trankvileco de nubo mem, — ĉu tio estas nia sorto? Kaj ĉu tio estas nia vanaĵo — la eterna disŝiro, superverŝita per brilo de sonĝoj?

Nemulton mi bezonus, por pruvi al vi, kiom malperfektaj kaj kiom krudaj estas tiuj aparatoj, per kiuj vi kun tia peno kaj danĝero plugas la aeron, alkroĉiĝinte al ili, ĉar moviĝas nur la aparatoj, sed ne vi mem; same kiel oportune estas paŝadi en fera pantalono, naĝi sur trabo kaj dormi sur arbo, tiel — rilate al la vera flugo — okazas via flugado. Ĝi estas vi mem. La plej bona aparato devas esti obeema, kiel malpeza vesto dum kurado; en ajna momento en ajna direkto kaj kun ajna rapido, — jen kion vi devas atingi. Intencinte paroli pli longe, mi renkontis maltoleremon kaj mokadon; tial, ne plu tuŝante viajn teĥnikajn superstiĉojn, ni transiru al la eksperimento. Antaŭ tio por ĉies aŭdo sen pozo kaj bedaŭro mi deklaras, ke mi ne prenos la premion, kvankam mi superos senescepte ĉiujn rekordojn. Rigardu kaj juĝu.

En la profundo de la korto estis duonmalfermita pordego, ĝin oni malfermis plene, kaj du laboristoj enportis tiom malpezan konstruaĵon, ke nenia fizika peno estis rimarkebla laŭ iliaj vizaĝoj. Io, ĉirkaŭvolvita per tolo, balanciĝis, mallaŭte sonorante. Tavi, emociiĝante, ekstaris: «tio estas ĝi, tio, kion veturigis la ĉaro». Eksidinte, ŝi ne povis sidi kaj ekstaris denove, same kiel ekstaris ĉirkaŭ ŝi ĉiuj, pririgardante la strangaĵon. Poste okazis ĉies moviĝo; la spektantoj ĵetis sin al Kruks, ĉirkaŭinte la inventiston per densa homamaso; kaj samloken, tiel sukcese, ke inter ŝi kaj la mistere sonoranta objekto estis libera spaco, trafis nia malkvieta vojaĝantino.

Per abrupta movo Kruks deŝiris la tolon. Parto de la spektantoj, ne sciante, ĉu ili koleru aŭ ridu, depaŝis en profunda senreviĝo de seriozaj homoj, cedintaj al kurioza mistifiko; laŭte ekkriis la dua parto; la tria ŝtoniĝis; la kvara... sed pli ĝuste ni diru, ke kiom estis da homoj, tiom estis da partoj; ja ni priskribas pretere. Ĉu okazis al vi kuri plenrapide tien, kien jam ekkuris, henante kaj muĝante, strata homamaso? Ne grandan miraklon vi atendas vidi, kiam, trapuŝiĝinte en la centron mem de la tumulto, vi vidas nurnure etulon kun salivkovrita kuko en la mano kaj kun vizaĝo, punca pro ploro; la vartistino perdis lin; «kie ci loĝas?» — demandas oni la infanon; kaj li kun mirego, ke oni ankoraŭ ne kondukis lin al lia preciza adreso, larme diras: «tie!».

Dum flanke de la tegmentoj pendis jam en fumo de fabrikaj tuboj tri alligitaj balonoj; dum korpulenta aerostato, simila al ĉirkaŭligita per ŝnureto kolbaso, svingante iajn plumetojn, moviĝis sur alto de kvindek futoj, kaj kvar viglaj aeroplanoj, rompante per malglata zumado supran silenton, ĵetiĝadis super la korto de la Aeronaŭtika Klubo kun gracio de tegmentoj, deŝiritaj de vento; dum, sekve, la kurteno de la aerospektaklo leviĝis kaj estis plenumataj la «atingoj», — tiam antaŭ la okuloj de la juĝistoj aperis la brilanta inventaĵo de fantazia formo. Ĝi longis ĉirkaŭ dek futojn kaj altis ĉirkaŭ kvin. Ĝiaj konturoj antaŭe similis pruon de boato, etendita kaj maldikigita per zigzago de cigna kolo; kaj ĝusta similaĵo de la cigna kapo estis finanta tiun kolon-buspriton. La korpo profile similis Pompean boataspektan lampon; la poŭpo de la stranga ŝipo, en tiu loko, kie ordinare situas direktilo, estis, samkiel la antaŭa parto, etendita kaj fleksita internen, kvazaŭ super la kapo de la interna sidanto, per akra serpo. La maldika framo el nekonata materialo estis, kiel skeleto de lampa kloŝo, tegita per luksa blua silko, riĉe brodita per arĝenta kaj kolora arabesko. Tiu arabesko estis tiel bela, ke multaj, speciale virinoj, ektremis pro admiro; tuj aŭdiĝis iliaj plezurplenaj, sinceraj, ardaj ekkrioj. La flankoj de la aparato estis tegitaj per malhelverda same silka ŝtofo kun oraj laŭraj folioj; sed kiel la plej rimarkinda kaj bizara parto de la miraklo ekbrilis tutaj girlandoj, festonoj, ĉenoj kaj kvastoj da nanaj sonoriletoj el pura arĝento, malpezaj, kiel vezikoj; ilia punto ĉirkaŭis la ŝipon. Kruks tuŝis sian kreaĵon, kaj ŝajnis, ke ĝi ekĝojis per sonoro, disŝutinte etetan ridon.

— Kvar mil sonoriletoj, — diris Kruks, kiam ĉesis krioj, venkitaj de mirego. Kaj li ĵetis al Tavi tiom atente mildan rigardon, ke simpleco kaj vigleco de trankvilo, ŝargita per ega scivolemo, tuj revenis al ŝi. — Tiu inventaĵo estas sekreto; mi diros nur, ke kohereco de sonoro kaj la maniero de ties regado produktas aeran vibradon, movantan la aparaton en ajna direkto kaj kun ajna rapido. Nun mi eksidos kaj flugos; kaj vin mi lasas libere fari teĥnikajn supozojn.

— Li flugos! — moke movante la rondajn vangojn, diris, kun cigaro en la dentoj, germana piloto. — «En teatro; sur kabloj kaj pulioj...» — aldonis alia. — «Tio estas frenezulo!» — aŭdiĝis serioza voĉo. — «Stulta mistifiko!» — determinis junulo kun lanugo sur la lipo. Subite strida fajfo distranĉis la tumulton; kiel signalo al malordo, ĝi kaŭzis ĥoron de malakorda fajfado, krioj kaj insultoj. Sed Kruks nur distrite ĉirkaŭrigardis; ree rimarkinte Tavi-n, li diris al ŝi:

— Ni baldaŭ revidiĝos, ja Torp mortis, kaj vi nun ne devos servi.

Tiuj neatenditaj vortoj tiel afekciis la junulinon, ke ŝi depaŝis; nur:

— Ĉu vi scias? — sukcesis ŝi diri, kiam la sceno rapide turniĝis al la fino.

Vidante, ke Kruks eksidas interne de sia aparato, la prezidanto, decide forpuŝinte malhelpantojn, aliris la strangan aviiston.

— Mi ne povas permesi al vi fari ajnajn eksperimentojn, evidente kaj apriore senutilajn, — maltrankvile ekkriis li. — Vi aŭ estas malsana, aŭ havas celon, tute fremdan por ni; kiu sanmensulo allasos por momento la penson, ke — fu! — oni povas flugi per tiu... per tiu... mi ne scias kio, — per tiu maltaŭga ĉifonaĉo! Bonvolu foriri. Foriri kaj forporti vian konstruaĵon!

— Mi havas rajton, — malvarme diris Kruks, respondante samtempe al li kaj al tiuj laŭtvoĉuloj el la homamaso, kiuj, kriante ĝis raŭkeco, subtenis la prezidanton. — Rajton! Kaj mi ne rezignos tiun rajton.

— Ne mi, ne mi sola; mia opinio, mia postulo estas ĉies opinio, ĉies postulo! Ĉu vi aŭdas? Jen kion vi faris. Ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? Forlasu la kunvenon.

— Diru ĉiuj, ke ili deziras tion, — diris Kruks.

— Bonege! — La prezidanto nervoze ekridis kaj tiel skuis la sonorileton, samtempe stamfante, ke silento, kaptinte la momenton, ekstaris kiel muro. — Gesinjoroj! Altestimataj moŝtoj! Helpu ĉesigi tion! Sinjoro Kruks, — se almenaŭ unusola homo ĉeestanta ĉi tie, normala kaj plenaĝa, diros, ke li atendas de vi realan flugon, — malhonoru vin mem aŭ malhonoru nin ĝis la fino! Kiu supozas tion? Kiu atendas? Kiu kredas?

Tiam, dise, sed tiom rapide, ke ĉesis la ree leviĝinta bruo, tiel nerompeble perfide estiĝis silento vera, plena de nevideble turnitaj malsupren dikfingroj, ke Tavi kunpremiĝis: «un', du, tri, ok», nombris ŝi, atendante nombron dek, por venki la homamason, iĝintan malamata por ŝi, kaj devigis sin diri «dek», kvankam post «naŭ» ŝi tenis turmentan, kiel doloro, paŭzon. La silento, metinte la kubutojn sur tablon, obtuze alpremiĝis al la manoj per la mentono, rigardante malsupren; Kruks ĵetis rapidan rigardon al la junulino. Tiam, tuta interne eksonorinte kaj iĝinte ĝis senkonscieco malpeza, ŝi paŝis antaŭen, skuante la montrofingron, ruĝiĝante kaj kolerante al sia deviga heroeco. Sed nur instinkto movis ŝin.

— Mi! Mi! Mi! — kriis ŝi kun rido kaj teruro. Tiam ĉiuj rigardoj, kiel ŝajnis al ŝi, trais ŝian korpon; la homamaso moviĝis kaj haltis, eksplodo de ridego priverŝis la junulinon per febro kaj varmego, sed, preskaŭ plorante, tirata de la impeto, ŝi, kunpreminte la pugnon, movadis la montrofingron, kolere kaj senhelpe ripetante: — Jes, jes, mi; mi scias, ke li flugos!

La venkita prezidanto eksilentis; li konsterniĝis. La ĵurianoj, kaptinte liajn manojn, furioze flustris ion malklaran, pro kio li, tute ne kompreninte ilin, tute cedis al la atako de Tavi.

— Mi plenumas la promeson, — diris li, svingante la manon kaj dispuŝante la konsilantojn, — sed mi ne plu estas prezidanto; la infano kaj la frenezulo posedu la klubon!

— Ve, mi ne bezonas la klubon, — diris Kruks, — ne necesas ĝi ankaŭ al mia defendantino. Deiru! — Kaj, ĉar neniu jam kontraŭis al la konkero, li lokiĝis interne de la aparato, kiu evidentiĝis, malgraŭ sia fragila aspekto, tre stabila; ĝi kvazaŭ algluiĝis al la tero, ne knarinte, ne sonorinte; kaj la blanka cigna kapo fiere rigardis antaŭ sin, spirante misteran silenton. Eksidinte, Kruks prenis kvaston da perlaj fadenoj, alfiksitaj al la flankoj de la ŝipo, kaj ektiris ilin; tiam, komence mallaŭte, kaj poste kun rapidege kreskanta forto de miloj da nanaj kordoj, pro kiuj tremas la brusto, ĉiuj faskoj kaj girlandoj de sonoriletoj eksonoris, simile al varmegaj kampoj da griloj, kie krias kaj sonoras ĉiu folio. Ĉu per tiu, ĉu per alia forto — plenumiĝis moviĝo: la boato glate leviĝis sur alton de lignofajra fumo kaj haltis; tiu loko, kie ĝi ĵus staris, brilis per polva pavimŝtono.

Kio liberiĝis, kio kaŝiĝis en la ŝvitinta animo de la homamaso, kiam tondris tiu bato, malfermiginta ĉiujn buŝojn, elŝoviginta ĉiujn okulojn, kaptinta ĉiujn gorĝojn per mallonga spasmo, — priskribi povas neniu plumo; nur malforta komparo kun kartona cirka pezaĵo, kaptinte kiun profano anticipe streĉas la muskolojn, sed, momente ĵetita per la propra peno sur la teron, ankoraŭ ne kapablas kompreni, kio okazis, — povas simili la impreson, kun kiu retiriĝis kaj diskuris ĉiuj, tuj kiam Kruks leviĝis supren. Dum ioma tempo li estis senmova, poste kun reguleco de ŝraŭba kanelo kaj kun rapideco de biciklo li komencis foriri supren laŭ potenca spiralo, ĝis la boato kaj li mem malgrandiĝis ĝis amplekso de bukedo. Sed tiam, disŝirinte finfine ĉiujn katenojn, atingis lin hurlo kaj muĝo de tia ekstazo, tia furioza kaj sovaĝa jubilo, ke ĉapeloj, ekflugintaj supren, ŝajnis, ne eltenis varmegon de la kapoj, ardigitaj de sinforgeso. Nur mortinto, se li konservus el siaj malaperintaj sensoj la unusolan: la senson de atento, povus kompreni la deliron kaj blindecon de la krioj, kiuj, intermiksinte ĉiujn finojn kaj komencojn, similis plie bruegon de rapide veturantaj ŝarĝaj ĉaroj, ol homajn vortojn; jam estis nek skeptikuloj, nek filozofoj, nek pretendoj, nek memamo, nek incitiĝemo, nek ironio; kiel Kohinuro [17], ĵetita al amaso de mizeruloj, eksplodigus la plej danĝeran el eksplodemaj subteraĵoj de la animo, tiel tiu spektaĵo, tiu nevenkebla evidenteco ĵetiĝis al la spektantoj akvofale, renversinte ĉion.

— Hu ra! Hu ra! Hip! Hu ra! — kriegis entuziastoj, ĉirkaŭrigardante, ĉu krias la aliaj, kaj vidante, ke, penegante, krias ĉiuj, — aplaŭdis, transkurante tien kaj reen, puŝante kaj skuante la manojn de tiuj, kiuj, siavice, jam delonge skuis ilin. — Nova erao! Nova erao de aeronaŭtiko! Hip, hu ra! Potenco, plena venko super la aero! Mi mortas, mi malbonfartas! — kriis sinjorinoj. Aliaj, kun okuloj plenaj de solenaj larmoj, dece viŝadis ilin, aldirante kiel en deliro: «Super elektro; eble, super radiumo... kion ni scias pri tio?» — «Ho mia Dio», — aŭdiĝis ĉie, kie oni jam trovadis nek vortojn, nek pensojn, kaj povis nur ĝemi.

Super ĉio ĉi, fajrerante, apenaŭ aŭdeble sonorante kaj florante simile al valorega ornamaĵo, balanciĝis, haltinte, la silka aparato de Kruks. Li tie sidis, kiel sur seĝo. Liaj lipoj moviĝis, li ion diris, kaj pro la alteco malsupre nur post unu aŭ du spiroj, kiel el la aero mem, aŭdiĝis:

— Kvar mil sonoriletoj. Sed povus esti ankaŭ malpli.

La boato turniĝis, ekiris laŭ kurbo for, tiel rapide, ke neniu traspuris la direkton, — poste iĝis punkto, paliĝis kaj malaperis. Tiam, tremante kaj plorante pro nekomprenebla fiero, Tavi diris al tiuj, kiuj estis trankviligantaj kaj konsolantaj ŝin, pridemandante samtempe, kiu estas Kruks, ĉar ili pensis, ke ŝi proksime konas lin:

— Kial vi miras? Tiu aparato estas inventita kaj... havas, certe, nu... helicojn, kaj necesajn motorojn. Flugas ja viaj aeroplanoj?! Mi sciis, ke ĝi flugos. Ja tre plaĉis al mi la sonoriletoj!

VIII

Kiel ofte, salutante kvietan lumon de la vivo, ni fideme submetas nin al ĝia trankviliga potenco, pensante pri nenio kaj en la pasinteco, kaj en la estonteco; nur la nuno, simile al folioj antaŭ la okuloj de laca vojaĝanto, eksidinta sub arbo, balanciĝas kaj brilas, kaŝante ĉion foran. Sed mallonga estas tiu kvieto. Ĉu ĉesis aŭ ne ĉesis tiu muziko, kies tondro deŝiradis nian maltrankvilan egoon disde komfortaj momentoj, — ne gravas; reviviĝas, plifortiĝante, kaj ekstarigas nin longa sona tremo, simila al krio. Ĝi potence sonoras, kaj la demono de rememorigo, ĉu en forgesita aspekto de amatino; ĉu en espero, etendinta sian blankan manon el nigraj dezertoj de la estonteco; ĉu en trafinta la penson akra ĉizilo de aliula penso, — eksidas, kunmetinte la flugilojn, ĉe viaj piedoj kaj kisas la okulojn...

Ekde tiu tago, kiam por ĉiam foriris Drud, la vivo de Runa Beguem iĝis malĝusta; ne tuj ŝi rimarkis tion.

Komence senŝanĝe fluis ankaŭ ŝia ekstera vivo, sed, korodante la trankvilan formon, en ŝia aŭtokrata animo iĝis falsa tiu freŝa, malvarma tono, per kies forto ŝi regadis siajn tagojn kaj noktojn. Estis en ŝi nek kolero, nek bedaŭro, nek senreviĝo, nek malgajo, nek envio; malvarme forturniĝis ŝi de la revoj, malvarme rigardis al tio, kio ekstaris malobeema antaŭ ŝia volo, kaj lasis ĝin ekster si. Ŝi ekvivis tiel, kiel ŝi vivis antaŭe; iom pli gaje, nur iomete pli vaste kaj komunikeme. Gall forveturis kun sia regimento en malproksiman kolonion; ŝi bedaŭris tion. Ĉiam pli malofte, pli malvive, kiel malsanon aŭ ekstravagancon, pri kiu ne eblas paroli kun iu tiel, ke tiu komprenu kaj ĝuste taksu ĝin, rememoradis ŝi la tagojn, falintajn kiel disŝiro en ŝaŭmon de ŝia vivo, kaj Drud-on ŝi rememoradis pli kiel vizion, brilerintan per homa formo, ol kiel vivan personon, kies manon ŝi tenis en la sia. Sed tiu unusola monato estis nur ripozo, kaj ĝi forglitis: jam la obskuro estis proksima; ĝi frapis ĉe la pordo kaj eniris.

Ĝi eniris en griza tago de nebulo, — en la cerbon, la nervojn kaj la sangon, tuj, kiel, iomete gutetinte, poste ektorentas pluvo. Tio estis post malkvieta dormo. Ankoraŭ ne komenciĝis tago; Runa vekiĝis kaj eksidis, ne sciante, per kio ŝi revenigu dormon; dormo ne estis, nek pensoj, nek incitiĝo — estis nenio.

Ŝia rigardo vagadis egale, de la planko kaj meblaro direktante sin supren, kiel ni rigardas en serĉado de apoga punkto por penso. Kaj jen ŝi ekvidis, ke la dormoĉambro estas alta kaj hela, ke muzojn kaj geniojn, kunplektiĝintajn sur figura plafonpanelo, tenas bela flugo, kaj en monstra viveco montriĝis al ŝi la senmovaj kreaĵoj de farboj. — «Ili flugas, flugas», — diris, humiliĝinte, la junulino; larĝe malferminte la okulojn, rigardis ŝi per la animo, nun ankoraŭ pli alten kaj malproksimen, trans forflugantajn limojn de la domo, en noktan vakuon de la ĉielo. Tiam, kun akreco de pinglo, almetita al la okuloj mem, Drud rememoriĝis al ŝi tuj, tuta; alte super si ekvidis ŝi lian ombron, liajn moviĝojn kaj vizaĝon. Li flugis, kiel fajfe ĵetita tranĉilo. Tiam ne restis eĉ eta anguleto de la memoro, en kiu ne ekbrulus neeltenebla lumo de la preciza, la dua trasento; ree ekvidis ŝi la homamason, la cirkon kaj sin mem; ĥoro de muziko abrupte blovis al la vizaĝo venton de la melodio, kaj super la prilumita areno, leviĝinte per nerimarkebla puŝiĝo, emerĝis kiel levita kandelo tiu homo kun bela kaj terura vizaĝo.

Ŝi skuiĝis, ekstaris, rekonsciiĝis, kaj timo dense alpremiĝis al ŝia rapide ekspirinta brusto. En la certa silento de la dormoĉambro estis velkanta la luksa vakuo; en tiu vakuo leviĝis kaj ekiris el ŝia animo ĉio, egala al alto, — ombroj de birdoj, fumo de nuboj kaj senformaj estaĵoj, similaj al siluetoj, glitantaj ĉirkaŭ kaleŝega lanterno. Ŝi tenis la manon ĉe la koro, timante ĵeti rigardon malantaŭen, kie estis la sonorilo, — kun malvarmaj kaj sensentaj piedoj. Kaj jen rekte kontraŭ ŝi, malklariĝinte, iĝis diafana la muro; el la muro eliris, ridetis kaj, facile vokinte per la mano, malaperis, same kiel venis, Drud.

Tiam kvazaŭ oni elŝiris la plankon el sub ŝi; timo kaj sango frapis la kapon; kiel en malhela arbaro, meze de brilo kaj silento de sia luksa komforto, ŝi trovis sin, sentante ĉie misteran danĝeron, alŝtelirintan neaŭdeble. Timante fali, ŝi kliniĝis al la tapiŝo, per fiero reteninte krion. Sed la rigidiĝinta koro, ree batinte, ekiris; pensoj revenis. La sonorilo! La sava porcelana punkto! Ŝi alpremis ĝin, sufokiĝante kaj suferante pro malpacienco, timante retrorigardi, por ne ekvidi tion, kio, ŝajne, rigardas el ĉiuj anguloj al la dorso. Kun ĝuo de laca suspiro rigardis Runa al la praktikema sana vizaĝo de la juna virino, kies interrompita dormo estis kvieta, kiel ŝia plummatraco. La kirlo dissolviĝis, ordinaraĵo ree iĝis ordinara, — ĉirkaŭe.

— Konversaciu kun mi kaj iom sidu ĉi tie, — diris al la servistino Runa, — mi ne povas dormi, malbone fartas; rakontu ion.

Kaj ĝis kiam la tagiĝo ĉirkaŭigis la kurtenojn per hela streko, la servistino, vorton post vorto, transiris al babilado de tiu speco, kiu ne lacigas kaj ne distras, sed permesas al oni pensi mem. Kiel ŝi vivis, kie servis antaŭe; kio estis ĉe la gemastroj ridinda, malbona aŭ bonega. Runa senatente aŭdadis ŝin, fiksaŭskultante kiel malsanulino premantan la animon pikilon de minaco; aŭdadis kaj eltenadis.

Pasis nemultaj tagoj, kaj mondumanoj, renkontiĝante aŭ skribante unu al la alia, komencis ripetadi: «Ĉu vi estos en la vesperfesteno de Beguem?» — «Ĉu ĉe grafo W estis Runa Beguem?» — «Kiu estis en la festo de Beguem?» — «Prezentu min al Runa Beguem». — «Rakontu pri Runa Beguem». Kvazaŭ denove naskiĝis la belulino Beguem kaj denove komencis vivi. Ŝiaj frenezaj mendoj ŝvitigadis kaj entuziasmigadis la plej bonajn firmaojn de la urbo; ĉe juvelistoj, tajlorinoj, pli imponaj kaj famaj, ol eĉ kelkaj aristokrataj familioj, ĉe vilaoj kaj teatroj, ĉe helaj, kiel nokta incendio, peronoj de nobelaro haltadis nun ĉiutage la kaleŝego de Beguem, kiu miksis la vivon kaj faris ĝin ĝuiga monotoneco de festo. Kvazaŭ retrorigardinte kaj rekonsciiĝinte, rememoris ŝi, ke ŝi aĝas nur dudek du jarojn; ke fremdiĝo, eĉ originala, iom post iom estingas dezirojn, forprenante de la koro oran arabeskon kaj kolorajn girlandojn de sennombraj ĝuoj. Per malavara mano ŝi turnis ŝlosilojn, kaj, brue bonvenigante ŝin, aŭdiĝis el ĉiuj pordoj ĥoroj de salutoj; ŝi iĝis reĝino de la mondumo, feliĉo kaj celo de tiom multaj amoj, ke jam en unu premo de vira mano ŝi aŭdis tutan parolon, — amkonfeson aŭ envian suspiron, aŭ tiun nervan tremon de malvarmaj animoj, kiu brulvundas, kiel glacio, efikante iam pli forte ol ĉiuj monologoj. Ŝajne mondumaj kunvenoj kaj baloj, akceptoj kaj vesperfestenoj ricevis nekompareblan brilon, eksciton de delikatega aromo, ekde kiam tiu fajna kaj forta belo komencis rideti en ili; pli spritaj iĝadis sprituloj; pli elegantaj iĝadis dandoj; speciala lumo, rebrilo de admirinda radio, transdoniĝadis eĉ al malbelaj kaj maljunaj vizaĝoj, se tiuj homoj estis en ŝia kompanio. Ĉio turnadis sin al ŝi, ĉio distingadis ŝin. Ĉiu, aŭskultante ŝin aŭ observante, kiel ŝi turniĝas en paro kun bela frako, kie hardivido kaj staturo, fiera okulo kaj velura liphararo bruletas, detruataj pro proksimeco de tiu juna fajro, flirtiganta sian blankan skarpon meze de riĉa kaj libera homamaso, pensis, ke ĉi tie estas pinto de vivĝoja trankvilo, kiun tuŝis la flugilo de feliĉo, ke ne ekzistas homo, pli feliĉa, ol ŝi; kaj, pensante tiel, sciis nenion — ĉiuj.

«Forgesu, forgesu!» — aŭdadis fojfoje Runa en eksplodo de jubilantaj voĉoj, en ero de violona takto aŭ de frapado de radoj, forportantaj ŝin al nova vigliĝo; sed «forgesu!» per si mem perfide rememorigas pri tio, kion ĝi penas forviŝi. Ne amon, ne bedaŭron, ne pasion sentis ŝi, sed doloron; ne eblis klarigi tiun doloron, nek eĉ interne kompreni ĝin, kiel, preter regula penso, ofte komprenas ni multon, kio kuŝas kontraŭ niaj kutimaj sentoj. Sopiro estis pereiganta ŝin. Kien ajn ŝi venadis, en kian ajn staton ŝi metadis sin hejme aŭ en fremda domo, ne ekzistis por ŝi defendo kontraŭ impresoj, kiuj ronĝas siajn truojn en profundo de nia animo; ili jen subite ekbriladis, kiel fulmoj, jen facile kaj kviete, surmetante pezaĵon sur pezaĵon, palpadis limojn de sufero. Rigardante al la kupolo de la teatro, ŝi malrapide levadis la manon al la okuloj, por ŝirmi tion, kio komencadis aperi en alto; la alto turniĝadis; turniĝadis, tremante, la volbo; lumo de la lustroj, fadante aŭ ekbrulante, blindigadis, kovrante per nebulo la brilantan sinuon de la teatraj loĝioj, sub kiuj, simila al sveno, lumis vertikala abismo. Tiam ĉiuj impresoj, la tuta esenco de la momento, de la spektaĵo, de la sceno kaj de kompleza postdorsa duonflustro de trankvilaj viroj, kies nura proksimeco estus jam fidinda defendo ĉe ajna alia danĝero, — ĉio iĝadis neeltenebla ĝeno; kaj, ĝisatendinte baton de la koro, la baton, naskiĝantan samtempe en la tempioj kaj en la animo, al la bariero de la najbara loĝio aliradis Drud.

Tiam, paliĝante kaj ridetante, ŝi diradis al ĉeestantoj, ke ŝi malbone fartas, poste ŝi forveturadis hejmen, sciante, ke ŝi ne dormos. Dum tuta nokto en la dormoĉambro kaj en ceteraj ejoj de ŝia domo bruladis lumo; fiksaŭskultante sin mem, kiel pordon, trans kiu, mallaŭte spirante, staras malamiko, sidadis aŭ paŝadis ŝi; jen ekridante malestime, sed per tia rido, pro kiu eĉ pli malvarme kaj malhele estis en la koro, jen plorante kaj tremante, bataladis ŝi kontraŭ la timo, strebanta elŝiri krion. Sed krio estis nur en la animo.

— Sufiĉas, — diradis ŝi, kiam kelkaj tagoj da trankvilo kaj bona humoro donadis certecon, ke tiu deliro dissolviĝis. Belega, kun belega rideto supreniradis ŝi laŭ la ŝtuparo, kie sur turniĝoj, reflektita de speguloj, akompanadis ŝin la dua Runa, aŭ eksidadis en duonrondon de foteloj, inter glitantaj ventumiloj, aŭ, mallevinte bridrimenojn, rajdadis laŭ aleo, parolante al kunuloj tiujn ekscitantajn vortojn, en kiuj, malgraŭ ties trompa proksimeco al la feliĉa linio de kaŝita promeso, kiel nevidebla malvarma pezaĵo pendas granda «ne», — plu kun la sama penso «sufiĉas» kaj eĉ sen tiu penso, nur en humoro de feliĉa libero, tuta koncentrita en ŝaŭmon kaj ŝtalon. Tiam, rigardante en spegulon kun subita tristo, vidadis ŝi, ke en ĝia profundo apud ŝi iras pensema Drud; ke ventumiloj, kiel perlaj flugiloj, kun fajfo batadas la aeron; ke ĉiam pli grandaj, pli blankaj ili estas, kaj sento de flugo, de akra kaj impeta rapido plenigadis ŝin per dolĉa turmento. Ŝi karesis la ĉevalon, sed, forturninte la kapon kaj kuntirinte la piedojn, tiu, ektreminte, ne plu iris; retropaŝante, la animalo ŝajne vivis en tiu momento per nervoj de sia sinjorino, kies koro batis, kiel la hufoj batis la sablon; mallevinte la kapon, staris, per trankvila mano tenante la bridrimenon, Drud. Li ĵetis rigardon kaj malaperis.

IX

Ĉiam pli kaj pli ŝi timis vivi. Ne elteninte, ŝi turnis sin al Grantom — unu el tiuj pozitivaj, sed malmulte famaj homoj, al kiuj nin altiras ĉirkaŭanta ilin atmosfero de scienca memcerteco kaj praktika pureco; kies kalva kapo kun Darvin-simila vizaĝo kaj severhoma rigardo super la oraj okulvitroj kvazaŭ koncentras por ni ombrojn kaj lumon de fido en unu varma impeto. Pensante pri frenezo kaj timante ĝin, sed ne dezirante, tamen, rakonti ĉion, Runa ĉirkaŭiris tion en formo de halucino, dirinte al la profesoro, ke ŝi fojfoje vidas senspure malaperintan konaton. Sian rilaton al la elpensita persono ŝi transportis de la originalo, signinte tiel ĉiujn nuancojn de impresoj per desegno de ordinaraj renkontiĝoj. Nur unu aferon aldonis ŝi, por karakterizi la ĝeneralan formon: «ŝajnis al mi, ke en lia naturo kuŝas io mirinda kaj mistera, kio okupadis miajn pensojn, kaj finfine iĝis senbaza, stranga antaŭjuĝo». Sed la reto de ondaj linioj de ŝia klarigo estis en io ne tute ĝusta, malglata estis la linio de tiu rakonto, kaj Grantom sentis la mensogon.

— Por vi estos pli malbone, se vi ne estas tute sincera, — diris li, tamen ne insistante scii pli detale; elaŭskultinte kaj esplorinte Runa-n, li, frapetante per krajono, kvazaŭ emfazante per frapo kelkajn vortojn, diris al ŝi: — Vi estas sana. Ĉio estas normala en vi; normalas la animo kaj la korpo. Mi diros eĉ pli: fizike vi estas senriproĉa. Iom konversaciinte kun vi, mi vidas, ke la ekstrema nervozeco, kaŭzita de specialaj cirkonstancoj, manifestiĝas des pli akre, ĉar ĝi troviĝas en la fermita rondo de la forta volo, retenanta ĝian manifestiĝon. Pri tio mi deziras paroli kun vi pli detale; dume ni transiru al kuraco, ĉar vi ĝin bezonas.

Li ĵetis al ŝi esploreman rigardon, sed pretere; tiel oni rigardas, havante kaŝitan penson; sen atento eblus la sencon de tiu rigardo opinii eraro de supraĵa impreso. Sed la tono, la tono — tiu senerara kromgusto de la parolo — agordis Runa-n eĉ pli atente, ol ŝi estis antaŭ tiu minuto, — se entute povas esti malsame atenta homo, atendanta savon. Grantom daŭrigis:

— Edziniĝo. Jen la unua, kio — ĉu vi deziras aŭ ne deziras — detruos la duan sferon, kies pordo en momentoj, ne kalkuleblaj de la scienco, malfermiĝas antaŭ vi subite, montrante misteran brilon de duoblaj bildoj de la psiĥofizika mondo, kiuj abundas en la neatingebla. Rimarku — ĝi estas malfermita ne por ĉiuj.

Li eksilentis, duonferminte la okulojn kaj atente celigante tra la okulvitroj obtuzan rigardon al la palaj trajtoj de Runa; kuntirinte la brovojn, ŝi estis orgojle ridetanta, penante kunligi kelkajn strangajn frazojn de Grantom kun la specifeco de sia stato. Ŝajne li rimarkis ŝian penon: la apenaŭ sentebla nuanco de inklino, pli granda, ol tiu, kiun rajtas atendi nur kliento, tuj malaperis, kiam li, dekliniĝinte en profundo de la fotelo en ombron de la lampo, revenis al la praktika konsilo.

— Sana homo, kun amanta kaj forta animo, — ne povas esti, ke vi ne renkontos tian simplan, sed, el certa vidpunkto, plenan feliĉon, — tia homo, — diras mi, — geedzeco kaj infanoj — unuvorte, familio — elkondukos vin per varma kaj fidinda mano al paca lumo de tago. Ni supozu, tamen, ke realigon de tio malhelpas kaŭzoj neforigeblaj. Tiam fuĝu en vilaĝon, manĝadu simplajn manĝaĵojn, baniĝadu, ellitiĝadu frue, trinkadu akvon kaj lakton, forgesu pri libroj, iradu nudpieda, nigriĝadu de la suno, laboradu ĝis elĉerpiĝo sur kampoj, dormadu sur pajlo, interesiĝu pri animaloj kaj vegetaĵoj, ridadu kaj ludadu ĉiujn ludojn, kie ne eblas eviti negravan batbluaĵon aŭ falon en malsekan herbon, vespere, kiam aroma fojno disportas sian odoron, miksitan kun tuba fumo, — kaj vi iĝos sama, kiel ĉiuj.

La trankvila parolo gajigis kaj esperigis la junulinon.

— Jes, mi tiel faros, tio estas ĉarma, — diris ŝi kun entuziasmo, plena de pitoreskaj bildoj; kvazaŭ jam iĝinta duonsovaĝa, forta kaj sunbruna, ŝi kuraĝe svingis la manon. — Mi elskuos tie ĉiujn pomarbojn; kaj grimpi trans barilon? Estinte knabino, mi grimpadis sur arboj. Grantom! Bona Grantom! Savu min!

— Mi savos. — Li diris tion kun pensemo kaj severa energio, sed tiel, ke endis atendi ankoraŭ vortojn, eble, kondiĉojn. Poste Grantom turnis la lampon, montriĝinte en ties hela lumo tuta, kun senmove ridetanta vizaĝo. La rideto kuntiris al liaj ĉarme duonfermitaj okuloj de vigla kaj saĝa maljunulo reton da sulkoj, tiuj okuloj nun brilis akre, samkiel rebriloj de la okulvitroj. — Sed aŭskultu, — subite vigliĝante, diris li, — ne al multaj mi diras tion, kion vi aŭdos; nur al tiuj, kiuj respondas al mi per sia anima konstruo. Vi komprenos la dirotan. Ne miregu kaj ne konfuziĝu pro la demando; ĉu vi estas certa, ke tio estas halucino?

Suspektante ruzan elprovon, Runa, iom emociiĝante, diris:

— Jes, mi estas tute certa; estus strange opinii alie; ĉu ne?

— Opinii, — diris Grantom, rigardante al ŝia frunto, — opinii. Aŭ — scii. Kion scias ni pri ni mem? Tamen ni, vere, scias ion, starantan ekster la limo de pura empirio. Ĉu vi ne opinias, ke nia nervozeco, la entuta sumo de nervozeco, sonanta nun per tia signifa kaj alta tembro, estas fenomeno, karaktera ankaŭ al la pasintaj epokoj? Ni notu nur tiun grandegan diferencon, ne tuŝante la kaŭzojn. La homo de la dekkvina jarcento konis la forton de anima streĉiĝo, sed ne forton de ties disaj branĉoj; ĉiuokaze, de branĉoj tiom sennombraj, tiom similaj al diserigebleco de asbestaj fadenoj; tie, kie la homo de la dekkvina jarcento simple kriis «mi deziras», la nuna «mi deziras» estas vestita en delikataj ŝtofoj de ŝanĝiĝeme kontraŭdiraj animaj inklinoj kaj melodioj, kie ĝia bazo mem estas jam ne deziro, sed — mondopercepto. Nun ni rigardu pli proksimen. Ni tremeras pro falsa noto, sulkiĝas pro malĝusta aŭ erara gesto; infektiĝi aŭ infekti aliulojn per sia humoro estas tiom ordinara afero, ke ĝi oftas en ĉiuj klasoj kaj vivkondiĉoj; la vortoj «mi sciis, ke vi tion diros», «ĝuste tion mi ĵus pensis», kompreno per duonvorto, aŭ eĉ pro unu rigardo; retroturniĝo responde al rigardo al la dorso; sento, ke antaŭ ni iu estis tie, kien ni ĵus eniris; ŝanĝiĝemo kaj profundeco de humoroj — estas nur mizeraj kaj ordinaregaj ekzemploj de povo de nia nerva percepto, akceptanta amplekson de natura forto. Ĉu vi ne opinias nun, ke, eble, baldaŭ venos tempo, kiam en tiu interplektiĝo, en tiu kunfluiĝanta akumulo de la nerva forto malaperos ĉiuj konvenciaj baroj kaj rimedoj de interkomunikado? Ke la vorto iĝos nenecesa, ĉar la penso ekkonados alian penson per silento, ke sentoj ricevos komplikegajn formojn; ke en tiu unueca spirita oceano aperos animoj-ŝipoj, navigantaj kaj direktantaj sin rekte al la celo? En kia do sfero agas tiuj fortoj?

— Mi preterlasos, — daŭrigis li, mallevante la voĉon, — ĉiujn miajn konsiderojn rilate de tiu punkto, malgraŭ tuta ilia intereseco, por aliri al la ĉefaĵo, rilate al vi. Ekzistas sfero — aŭ devas ekzisti — simile al tio, kiel devis ekzisti Ameriko, kiam tion komprenis Kolumbo, — en kiu ĉiuj niaj klaraj imagoj estas sendube realaj. Per tio mi volas diri, ke ili ricevas ekziston en la momento de nia klara peno. Tial mi traktas halucinon, kiel fenomenon de strikta realeco, kapabla perdi formon kaj formiĝi ree. Kvankam por mi estas valora via trankvilo, mi kun ĝeno kompatis vin; mi tremeradis pro via ĝojo dormigi la animon per vilaĝo. Se nur vi havas forton, — paciencon; se vi havas konscion de granda elektiteco de via naturo, al kiu jam estas malfermitaj raraj kaj nekalkuleblaj trezoroj, — enkonduku en vian vivon tiun mondon, kies brilojn jam donis al vi malavara, kaŝita mano. Memoru, ke timo neniigas la realon, distranĉantan ĉi tiun mondon, kiel glavo en ankoraŭ ne firmiĝintaj manoj.

Runa, mallevinte la okulojn, aŭskultis kaj ne povis levi la okulharojn. Grantom parolis malrapide, sed libere, kun modera simpla forto de preciza konvinko; tamen ŝi ne levadis la okulojn, atendante ankoraŭ ion, kio, ŝajnis — se ŝi ekrigardus, — neniam estos dirita. Pro la kapablo, kiun havas tre multaj, kaj la instinkto, ŝi ŝtopis la buŝon al ĉiuj impresoj, nur per la racio markante periodojn de la parolo de Grantom, sed pense ne respondante al ili. Grantom daŭrigis:

— La realoj, pri kiuj parolas mi, estas realoj veraj, ekzistantaj ĉie, kiel lumo kaj akvo. Tiel, ekzemple, mi, Grantom, sciencisto kaj kuracisto, estas ne tute tio, kion oni pensas pri mi; mi estas Ĥozireneo, la homo, forgesinta pri si en iu momento, jam ne havanta memoron; kaj mia vizaĝo, kaj miaj gustoj, kaj la temperamento, kaj la kutimoj havas tute nenion komunan kun Grantom de ĉi tiu tipo. Sed pri tio ni parolu alifoje.

Tiam Runa sentis, ke ŝi devas kaj povas ekrigardi nun tiel, kiel esprimiĝis ŝia humoro. Ŝi ekrigardis — kun impresiĝemo de ĉasisto, kies fingro pretas ektiri la ĉanon, kaj ekvidis Grantom-on alie: la okulojn kun strio de blankaĵo super la akra pupilo. La vizaĝo, perdinte la fokuson, — tiun nevideblan centron, al kiu en harmonio gravitas ĉiuj vizaĝaj trajtoj, — similis krudan kaj teruran desegnaĵon, plenan de falsaj linioj. Antaŭ ŝi sidis frenezulo.

— Grantom, — milde diris la junulino, — do, kio? Edziniĝo kaj vilaĝo? Ĉu mi kunigu tion — dume?

Grantom moviĝis, kuntiris la ŝultrojn, levis la brovojn kaj, suspirinte, korektis la okulvitrojn. Eĉ eta spuro de la misformiĝo ne restis nun sur lia vizaĝo, rigardanta el sub la okulvitroj kun ĝentila sekeco de homo, erarinta pri la kunparolanto. Runa donis la manon.

— Jes, — konfirmis li, — faru ĉion, kiel mi diris aŭ simile. Kuracilojn vi ne bezonas. Estu sana.

Kaj ŝi eliris, pensante, — ĉu li diris tion, kio ŝokis ŝin. Sed li diris tion, ĝuste tion, kaj ŝi ne divenis lian specialan minuton.

X

En la sekva tago al ŝi oni alveturigis rozojn el Ardo; tiu regiono famis pro floroj, kreskigante perfektegajn specojn kun simpleco de paradizo. Ŝi esploris ilian humidan belon kun atento kaj amo de patrino, kombanta implikitajn buklojn de sia knabo. Nur nun, kiam ĉio escepta, kvazaŭ havanta la unuan puŝon en Drud, kviete ekposedis ŝin kiel magneto, lokiganta ferajn fajlaĵojn arabeske, — ŝi ekperceptis kaj miregis pri la natura magio de floro, kreita por adorigi la mondon. Antaŭ ŝi sur ronda tablo kuŝis aromanta amaso, kun malhelaj verdaj folioj kaj kun pikanta glita glataĵo de malmolaj tigoj. La ĉien penetranta aromo, ŝajnis, estis ĝuste tiu rozkolora lumo, kaŝiĝanta inter petaloj, kiun malhavas artefaritaj rozoj. La floroj mem kuŝis inter sia kuraĝa foliaro en mirakla diverseco de la belo, tiom ĉarme senhonta, kia ekzistas en dormanta junulino, disĵetinta la brakojn. Pala lumo de atlase volviĝintaj petaloj tenere kontrastigis patrician lukson de nokte skarlata korolo, kies malmolaj petaloj, ŝajne ligitaj de voto, ruĝis ne malfermiĝante. Inter ilia purpuro kaj aŭroro kiel neĝo, falinta en majo, buntis blankaj rozoj, per kiuj, nevole kolorigante ilin, la vorto «rozo» komunikas komfortan vivecon, spirantan blankan ĉarmon. Kaj flavaj — ĉu ni nomu ilin tiel, ripetante la malnovan pekon de la malfidela vorto, — ne, ne oraj, ne flavaj, sed tio, kio en la brilanta specialeco de tiuj vortoj restas nedirita, — estis inter la ceteraj reĝinoj similaj al rara veluro, en kies faldojn kuŝiĝis densa radio.

Runa dismetis ilin, merginte en florujojn, kaj tie, pli belaj ol ĉiuj delikataj arabeskoj de la valora vitro, ili okupis la destinitajn lokojn por renkontadi rigardojn.

Dum la junulino okupadis sin pri tio, en ŝi kreiĝis letero; sed ne tuj ŝi komprenis, ke tio estas letero. Distriĝeme enprofundiĝante en la florojn kaj ilian aromon, egalan al la amo mem, ŝi aŭdadis vortojn, aperantajn en desegnaĵo de penoj; en la animo de moviĝo de la fingroj kaj rozoj, en la tuŝado mem. Jen malkroĉiĝis la tigoj, kunigi kiujn ŝi deziris por efekto, al tio malhelpis volviĝinta internen florburĝono, kaj sen sono komenciĝis parolo: — «Mi deziras renkontiĝi kun vi, kontroli kaj revizii min». — Tiuj vortoj estis direktitaj al la firma kaj fidinda mano, ne simila al la virineca mano de Lids, sendinta tiun floraron, pri kiu ŝi absorbite estis okupiĝanta nun, — al la imagata mano ŝi estis alparolanta, al la neekzistanta, sed necesa, kaj en tia mano pense vidis ŝi siajn rozojn. — «Prenu ilin, — diris tiu, kies vizaĝon ne vidis Runa, — nenion timu apud mi». — Sur ŝian manon falis petalo. — «Mi atendas, ke vi skribos al mi», — sugestis li; tiumomente, pikinte la fingron, pro kio la moviĝo de la mano hazarde kunigis du rozojn, blankan kaj vinruĝan, ŝi ekvidis ilin alpremiĝintaj, en tiom malsama, sed tiom interne proksima kaj reciproke necesa belo, ke tio ne povis ne esti. — «Kion scias ni pri ni mem kaj, se mi skribas al vi, — ĉu tio estas hazarda? Esti kune, — dume tio estas ĉio, pri kio mi pensas. Ĉu vi ĝojas pri tiuj vortoj?» — tiel, sen penso pri la nevidebla ĉizilo, skulptanta humoron, improvizis ŝi la parolon al la firma mano; ĉi tiam oni donis al ŝi leteron.

Lasinte la florojn, Runa komencis legi afablan kaj spritan rakonton de brava gajulo: — flato, ŝercoj, observaĵoj, spritaĵoj kaj himnoj, — tiu facila, nur por trankvila koro rimarkebla premo de vira vaporo, per kiu efikas psiĥologoj de la kora sporto. Sen rideto legis ŝi la kutiman kaj artan flaton, sed tie estis postskribo, kie unu nomo — Gall — peze maltrankviligis ŝin: «Jen nigra novaĵo, nature kaŭzanta respektan silenton, — kaj mi formetas la plumon; kapitano Gall mortis en Azuĝo pro febro. Pacon al lia bona animo».

Ŝi kvazaŭ estis vipita al la okuloj, kaj, tuŝinte ilin per malvarma mano, ankoraŭfoje legis Runa la elokventan postskribon. La samon legis ŝi, — nek pli, nek malpli; nur pli — en sia animo, kompreninte, ke la letero, ĵus naskiĝinta en ŝi, dum ŝi estis dismetanta la florojn, — estas ĉifita jam per tiu bato; ke ĝi estis pensata kaj destinata en Azuĝon, — por saviĝo — al la pereinta oficiro.

XI

Fine de septembro Runa transloĝiĝis en Gvinklon, kie montoj ĉirkaŭas la valon per ĉiela neĝo, strikte ordoninte al la servistaro al neniu sciigi ŝian adreson, kaj al ĉiuj malpermesis skribi al si. Ŝia rondo, eksciinte pri tio, interŝanĝis rigardojn kun ceremonia rideto, salutanta kapricon, iĝintan leĝo.

Ŝi luis de vilaĝa familio ĉambron kun malriĉa meblaro, vivante, kiel vivis ĉirkaŭantaj ŝin homoj, superinte mokajn aŭ malbondezirajn rigardojn, ŝi laboradis en vitejoj kaj en ĝardenoj, lacege trenante korbojn, plenajn de vinberoj kaj prunoj, fosante la teron, lavante sin en rojo, ekdormante kaj ellitiĝante kun ĉielruĝo, nutrante sin per acida pano kaj lakto, ne sciante librojn, malproksime forirante en la arbaron, en kies sovaĝa maso ŝi malgaje pririgardadis sian internan mondon, kiel oni rigardas al valorega vazo, perdanta sian fermitan unuecon pro disiginta ĝin fendo. Malgraŭ tuta ŝia laco, tuta ŝia sopiro en tiu ĉi mondo, kie same sonas kareso kaj insulto, kie emo anstataŭas deziron, kie neniu vidas foliojn kaj florojn tiel, kiel vidas ilin ni, kvazaŭ legante libron, — nenion perdis ŝi kaj el la staturo, kaj el siaj esprimoj kaj, tremante per la maldika ŝultro sub pezo de fruktaj korboj, ŝi iradis same, kiel eniradis al balo. Ŝi sunbruniĝis, ŝiaj manoj ruĝiĝis kaj komencis malboniĝi, sed ŝi sekvis al la plano kun persisto de homo, suferanta pro sendormeco, kiu, turninte la vizaĝon al la muro kaj nombrante ĝis cent, pretas ankoraŭ kaj ankoraŭ ripetadi la nombradon, — ĝis li ekdormos. Tiel pasis semajno, dua, — en la tria ŝi eksentis, ke por ŝi estas bona kaj plaĉa tiu ĉi tero, etendiĝinta sub floranta laboro; ke «mi» kaj «ŝi» kunigeblas en «ni», sen penso, nur per suspiro de trankviliĝo. Ŝi komencis kanteti, pace rideti al preterpasantoj, ŝovadi vergon per la piedpinto. Runa fortikiĝis.

Foje vespere kvietiĝis vento; la okcidenta ĉielo paliĝis kaj sereniĝis, kiel spegulo, reflektinta vakuon. Tri nuboj ekstaris super la ruĝa strio de la horizonto — grandaj, malrapide ruliĝis ili al la malheliĝanta zenito, — ŝirpeco de la belega lando, ne konanta vizitojn. Kiam la imagpovo atribuadis al la monumenta malpezeco de tiuj efemeraĵoj teran formon de pejzaĝo, plena de blanka lumo, tuj ĝi kun sento de vojaĝanto jam vagadis supre, en fabela soleco de nekomprenebla kaj eterna celo. Estis facile enpensiĝi sen deziroj en klara sonĝo de la animo, malferminta la okulojn, super rebriloj de tiu lando, sed ne estis facile reveni al si, — tiam, malgaje kaj fore sonorante, faladis, perdiĝante, io simila al ornamaĵo.

Ne baldaŭ rimarkis Runa, ke al ŝia facila kontemplado aliris maltrankvilo, sed, distinginte inter helaj ombroj de la vespero malhelan obtuzan strekon, ŝi ekstaris, kiel ĉe danĝero. Etendinte la manon, ŝi penis forpuŝi tiun atakon, — kirlon, kiu — la koro ne trompis ŝin — aperis en la nubaj ĝardenoj de Hesperidoj. Sonoraj voĉoj de ludantaj infanoj subite iĝis malklaraj, kiel trans muro; la fortoj forlasis ŝin; senhelpe direktinte rigardon al la glata iro de la nuba masivo, ekvidis ŝi, ke rekte al ŝia vizaĝo impetas, kiel alfluganta birdo, brilantaj, meditemaj okuloj, — nek trajtoj, nek korpaj linioj estis en tiu terura iluzio, — nur solaj, ricevintaj neeblan vivon en la skarlata vesperruĝo, falante kaj flugante, estis proksimiĝantaj de sur aeraj rapidfluoj la okuloj de Drud. Kiel ĉe renkontiĝo, estis ili jam proksimaj kaj distingeblaj, sed, tuj kiam la koro de la malfeliĉulino ekstaris jam sur la sojlo de sveno, ili momente malaperis.

Dum du tagoj Runa estis malsana, en la tria, kun subita abomeno al tio, kio tiom antaŭnelonge subtenadis kaj gajigadis ŝin, — revenis hejmen. Ŝi ne perdis esperon. Male, en tiu nova espero, tiel simple etendinta al ŝi la manon, renkontis ŝi kvazaŭ bonan amikon, pri kiu forgesis. Sed la amiko estis ĉi tie, apude, — sufiĉis nur kun fido turni sin al li. Lia voĉo estis same trankvila, kiel en la infanaj tagoj, — eterna, kiel bruo de rivero, kaj simpla, kiel spirado. Indis aŭskulti, kion diros li, aŭdi kaj kredi al li.

Tiun tagon ŝi pasigis kviete, ŝin maltrankviligis nek bagateloj de la vivo, nek timo, nek rememoroj. La pasinteco estis iranta kvazaŭ trans diafana muro, nemovebla kaj ellasanta animajn malfeliĉojn, kaj ŝi trankvile pririgardadis ĝin. Kiam vesperiĝis, Runa eliris sola, tra la ĝardena pordeto, en la reton de duagradaj stratoj de la urbo; post ili estis interstrateto kun malgranda preĝejo, staranta sur eta placo. La vespera diservo finiĝis; kelkaj pasantoj preteris ŝin, elirinte el la prilumita pordo, en kies profundo brilis arĝento kaj kandeloj. Jam disiris ĉiuj, la templo estis duonmalhela kaj malplena; la preĝeja gardisto, balaante la plankon trans la kolonoj, movadis sian grandegan ombron el angulo en angulon, restante mem nevidebla; egalmezura bruo de lia broso, kraketado de brulanta vakso kaj silento, ankoraŭ plena de varma preĝeja odoro, ŝajnis, ĉiam estis kaj ĉiam estos ĉi tie, logante anime ripozi.

Kvankam kandeloj estis finbrulantaj en la kromaltarejoj, donante al la vizaĝoj de sanktuloj per siaj lilantaj fajroj specialan esprimon de sekreta, enprofundiĝinta vivo, la altaro estis prilumita hele; tie brilis koloraj kaj oraj fajreroj de sanktaj vazoj; grandegaj, neĝblankaj kandeloj estis levantaj kvietan flamon al duonmallumo de la volboj, ĝia rebrilo kiel ora akvo striis sur malheliĝintaj farboj de la ikono de la Dipatrino de Tempestoj, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj mendita kaj oferita de la maristoj de Liss. La furiozema marista frataro ornamadis sian valoraĵon, kiel povis. Plurfoje, ronĝitaj de tropikaj skabioj, nigriĝintaj pro alkoholo kaj varmego, farĉitaj per malsanoj kaj agoj, pri kiuj eĉ paroli oni devas nur pripensinte esprimojn, forgesintaj, kiel krucosigni sian frunton, kaj el preĝoj memorantaj nur «Donu», venadis ĉi tien harkovritaj ulaĉoj post multjara vojaĝo, lavitaj kaj razitaj; tremante pro postebrio, lasadis ili antaŭ la sankta junulino el Nazareto tion, kion ili povis aŭ deziris kunpreni. Sur lignaj bretoj kuŝis ĉi tie diversegaj aĵoj. Modeloj de ŝipoj, oceanaj konkoj, etaj orumitaj ankroj, kablaj rulaĵoj, ĉirkaŭvolvitaj per koraloj kaj perloj, pecoj de veloj, pecoj de mastoj aŭ rudroj — de tiuj, kies ŝipo eltenis atakon de la morto; ĉinaj skatoloj, moneroj de ĉiuj landoj; inter bunteco de tiuj donacoj kuŝis sur la dorso kun koleraj, krudaj vizaĝoj lignaj idoletoj, elveturigitaj el dio scias kiu bizara lando. Rigardante al tiuj strangaj kolektoj, oni nevole pensis kaj pri malriĉeco kaj pri ega riĉeco de tiuj, kiuj povas donaci tiel, mem sincere adorante sian donacon, kaj pro ĝi plian fojon vizitante la preĝejon, por, pririgardante iun sekiĝintan marerinacon, ripeti la plezuron, pensante: «La erinacon alportis mi; jen ĝi staras».

Inter tiu pensiganta lukso, kreita de homoj, konantaj la morton kaj la vivon tute ne per onidiroj, la rigardo de la dieca virgulino estis kun milda kaj serioza atento turnita al la vizaĝo de la infano, sidanta sur ŝiaj genuoj, kiu, per la maldekstra mano tenante la dekstran manon de la patrino, per infana gesto etendis la alian al la spektanto, kun la polmeto antaŭen. Liaj okuloj — tiuj ĉiam pensemaj okuloj de la eta Kristo — rigardis al la fora sorto de la mondo. Ĉe liaj piedoj, pentrita teĥnike tiel senriproĉe, ke, sendube, per tio ĝi rekompencis ĝeneralajn mankojn de la pentraĵo, kuŝis ŝipa kompaso.

Ĉi tie Runa ekstaris sur la genuojn kun mallevita kapo, petante kaj preĝante pri savo. Sed ne kuniĝis ŝia animo kun la prilumita trankvilo de tiu paca bildo; nek simplecon, nek facilecon sentis ŝi; nek mallaŭtajn, per si mem aperantajn, sole necesajn vortojn, nek — alie — flustron de silento; nur metante sian malfeliĉon pense inter la altaro kaj si, kiel perfore venigitan malamikon. Io nekaptebla kaj malmola ne povis dissolviĝi en ŝi, malhelpante al larmoj eliri. Kaj ŝi pasie deziris tiujn larmojn. Same kiel la pensoj, same kiel la animo, estis ĝenita ŝia spirado, — plie kaj antaŭ ĉio ŝi sentis sin, — tian, al kia ŝi kutimis, — kaj distrite observante sin, ŝi ne povis eliri el la kapto de tiu pririgardanta ŝin, — en ŝi mem, — trankvila observado. Ŝi kvazaŭ staris en varma ĉambro nudpieda sur malvarma planko.

— Do ĉu kredas mi? — demandis ŝi kun despero.

— Kredas, — respondis al si Runa, — kredas, certe, ne eblas ne scii tion, sed mi malkutimis senti kredon mian. Dio, benu ĝin en mi!

Elturmentita, ŝi levis la rigardon, memorante, kiel la impreso de la okuloj de la enpensiĝinta infano donis al ŝi komence esperon pri absorbanta impeto. Pli alte leviĝis la flamo de la kandeloj, la altaro iĝis pli hela, blindige ekbrilis la ora ornamo de la preĝejo, kvazaŭ fajra linio ĉirkaŭis ĉion konture. Kaj ĉi tie, la solan fojon dum tuta tiu tempo — sen ombro de timo, ĉar la ĉirkaŭaĵo kiel memsugestiita defendo lumis kaj brulis en ŝi, — ekvidis ŝi, tra la ora nebulo de la altaro, ke Drud eliris el la kadro, eksidinte ĉe la piedoj de la eta Kristo. En malpura kaj kruda vesto de fiŝisto estis li, kvazaŭ nur ĵus eliris el boato; ridetis al li Kristo per kontenta rideto de knabo, vidanta amuzan onklon, kaj ĵetis al li amikeman rigardon Ŝi. La veninto prenis akran konkon kun la rando, volvinta internen, kaj almetis ĝin al la orelo. «Jen bruas maro», — mallaŭte diris li. — «Bruas»... «maro»... — flustris eĥo en anguloj. Kaj li donis la konkon al Kristo, por ke li aŭdu, kiel bruas maro en la koroj. La knabo per malpacienca gesto kaptis ĝin, pli granda ol lia kapo estis tiu konko, sed, kun ioma peno reteninte ĝin kun helpo de la patrino, li komencis same, kiel almetadis ĝin al la orelo Drud, aŭskulti, kun okuloj, direktitaj en tiun foron, de kie murmuregis la ondo. Poste la fingro de la plenaĝulo malleviĝis sur la indikilon de la kompaso, movante ĝin tien kaj reen — ronde. La infano ekrigardis kaj kapjesis.

Ekvidinte la virinon, senmove rigidiĝintan en profunda, longa riverenco, la gardisto dum ioma tempo atendis, ke ŝi leviĝos — li intencis fermi kaj ŝlosi la preĝejon. Sed la virino ne moviĝis. Tiam, vokinte, kaj poste tuŝinte ŝin, la timigita homo alportis malvarman akvon. Rekonsciiĝinte, Runa donis al li tutan monon, kiun ŝi kunhavis, kaj, pretekstinte malsanon, petis voki fiakriston, kio estis plenumita. Laca kaj frakasita, kiel oni laciĝas post longa vojaĝo, ŝi revenis hejmen, demandante sin, — ĉu indas kaj ĉu eblas nun vivi?

Parto III Vespero kaj foro

I

Antaŭ la dekdua horo de nokto Tavi revenis en San-Riolon. Ĉiuj malgrandaj kaj grandaj eventoj de tiu ĉi tago, al kiuj ankoraŭ nenio similis en ŝia vivo, veturis kaj eltrajniĝis kun ŝi, kaj ŝi ne povis forpeli ilin. Ili vivis kaj obsedis ŝin sub signo de Kruks.

Laŭ vitra galerio de la malnova domo, inter tolaĵoj, pendigitaj por sekigo, inter sennecesaj kestoj kaj alia rubo, forrulante per la piedo malplenan botelon aŭ stumblante je kato, Tavi palptrovis sian pordon kaj, per la laca mano enmetinte la ŝlosilon, penseme turnis ĝin. Ĉi tie ŝin kaptis malgranda katalepsio, simila al la granda katalepsio en Liss, kiam, almetinte al la lipoj la fingropinton, ŝi staradis dum ne malpli ol duonhoro ĉe vitrino en profunda Sokrata distriĝemo, decidante ĉion kaj decidinte nenion. Post emocioj kaj penoj tiu malgranda katalepsio solviĝis finfine per multenombraj fortaj suspiroj, kaj ankaŭ per glorama rigardo al si elekstere, kiel al multsperta homo, — iaspeca hardita veterano, nun malfacile mirigebla per io ajn.

Ricevinte finfine definitivan rondan iron, la ŝlosilo traplugis la misterajn internaĵojn de la seruro, iĝinte varma pro la varmega mano, kaj elŝiriĝis el la fero kun krako, pleniginta la koron de Tavi per memestimo, kaj ankaŭ per deziro fari abrupte ion eĉ pli difinitan. Enirinte, ŝi malserene ĉirkaŭrigardis.

Polvokovrita elektra lampo, ĉirkaŭ kiu tuj aperis muŝoj, ekbrilis per sia ardigita maŝo meze de malordo, revenante al kiu post aliaj impresoj, ni unuafoje rimarkas ĝin. Malvarmo kaj vakuo ĉirkaŭas ĉiun aĵon; malvive, kiel sekiĝinta bukedo, en polvo kaj balaaĵo renkontas nin la forlasita loĝejo. Ŝajnas, ke dum jaro ni forestis ĉi tie, — tiel akras malpacienca soifo de komforto, — kun ĥaoso, restinta post la hastaj kaj esperplenaj preparoj al forveturo.

Ĉiujn etaĝojn de tiu ĉi domo ĉirkaŭis tegmentitaj vitraj galerioj, kun eliranta al ili vico de pordoj de malvastaj loĝejetoj, kiuj havis kuirejon apud la pordo mem, kun negranda posta ĉambro, kies du fenestroj estis turnitaj al duonsekiĝintaj arbustoj de la polva korto. Ĉi tie vegetadis malriĉaj metiistoj, etaj vendistoj, noblaj almozuloj kaj matrosoj. Tavi ne havis meblaron, ne havis ankaŭ iajn parencojn. La meblaro en la loĝejo restis post la antaŭa loĝinto, ebriema ŝipestro, antaŭlonge forlasinta sian metion; li mortis per aĉa morto dum interbatado sur la Berada ponto; ŝanceliĝinte, la peza korpo de la purpurvizaĝa maljunulo renversis la putran parapeton, kaj la atestantoj povis rakonti nur, ke, falante, li sakris terure kaj laŭte. La fluo forportis liajn korpon, pekojn kaj sakradon al akraj rokoj de la Muĝanta Fendo; la korpon oni ne trovis. Post li restis — komodo, kies kestoj ŝveladis fojfoje pro nesciata kaŭzo, ne fermiĝante dum semajnoj; lito, kelkaj tapiŝaj faldeblaj seĝoj, ŝranko kun ĉifonoj kaj skatoloj por tabako, gipsa farbita saraceno kaj paro da teleroj; cetero, eĉ se ekzistis io pli bona, — malaperis.

Tavi memoris nek la patron, nek la patrinon; ŝia patrino, forlasinte la edzon, fuĝis kun preterveturanta bela trezorejŝtelisto; la patro aniĝis al militservo kaj pereis en batalo. Sian infanaĝon Tavi pasigis ĉe duonblinda patrinkuzino, suferante pli ol la maljunulino pro ties malsanoj kaj fomentaĵoj, ĉar ili tre ĝenis ŝin. En la dekkvina jaro librovendisto, konato de la onklino, prenis la junulinon por labori en la vendejo; ŝi vendadis librojn kaj vivis duonmalsate. Poste li bankrotis kaj mortis, kaj Tavi presigis la anoncon.

Jen la biografio, en kiu estas pli da senco, ol en brila klakado de plandumoj de Kazanovo [18] laŭ duonmondumaj kaj palacaj pargetoj de la mondo. Sed ne pri tio pensis Tavi, eksidinte en la kuirejo antaŭ la fornelo kaj boligante teon; tiom akraj estis ŝiaj novaj impresoj, ke ŝi ne povis deŝiriĝi de ili. Kien ajn ŝi rigardus penseme, la muro faladis en nokton kiel hela makulo kaj en ties radia fumo super kandeloj de la terura ĉerko flugis arĝentaj girlandoj de la stranga aparato. Jen ŝi imagadis, ke, kvazaŭ tuŝita de giganta fingro, turniĝas bunte la grandega disko de la urbo; jen sento de homo, hazarde trafinta en batalon kaj bonŝance ĝin forlasinta, leviĝadis kune kun danka fumo disde la ekdolorintaj kalkanoj al la lacaj okuloj; jen sincere miregadis ŝi, ke ne okazis io eĉ pli afekcia.

— Tavi, mia kara, — parolis la junulino, — kiel ci rigardas al tio? Ĉu mi sciis, ke ekzistas urboj, kie cin oni povas formanĝi tutan? Vere, Torp estas la Blua Barbo. Kaj kio do estas Kruks? Sed tio, verŝajne, estas tute honesta homo. Ja li estas naiva, kiel bovido. Li povus alflugi en sia aparato kaj eksidi al ili rekte sur la tablon.

Imaginte tion, ŝi ekridegis, faliginte la vizaĝon en la polmojn; esprima tremo de kvieta amuzo, rido kaj plezuro estis kuranta en ŝiaj ekfajrerintaj okuloj, rigardantaj al la imagataĵo el la fingroj, kiel el vualo. Ŝi apartenis al tiuj nemultaj vere feliĉaj naturoj, por kiuj ĉio en la mondo estas same simpla, kiel ilia kvieta bonanimeco; aeroplano kaj papilio apenaŭ forte diferencis el vidpunkto de Tavi, eble nur per tio, ke papilio ne havas helicon. Tial pli mirinda ŝajnis al ŝi la furioza ekstazo de la spektintoj, ol la eksperimento mem.

— Li leviĝis, sed li diris, ke leviĝos; kaj diris — kial: vibrado de sonoj, produktataj de sonoriletoj. Kiel bele okazis! Veron diris iu, ke la arto de aeronaŭtiko komencas novan eraon! Delonge tempas fari tiujn aĵojn belaj kaj diversaj, kiel oni faras ja, ekzemple, meblojn.

Tra tiaj pensoj, plenaj de akra rememoro, kiel ŝi estis ĉirkaŭita de sciaviduloj, imagintaj, ke ĝuste tiu ĉi junulino ĉion scias, kaj kiel ŝi fuĝis de ili, sencede hantis la vizaĝo de Kruks mem; ŝi plu aŭdis lian voĉon; kiel li diris: «Ni baldaŭ revidiĝos». — Por kio li diris tion? Kial li scias, ke Torp mortis? Ŝi komencis, finfine, incitiĝi, ĉar nek klarigi, nek elpensi ion ŝi sukcesis, eĉ la dorso ekdoloris pro meditoj. «Ĉu li demandis, almenaŭ, — ĉu mi deziras vidi lin?» — jen la demando, stumblinte je kiu, Tavi komencis ripetadi: — «Ĉu mi deziras vidi lin?» «Ĉu mi deziras vidi lin?» — ĝis tio tedis al ŝi. «Mi deziras. Jes, deziras, kaj fino; li havis al mi bonan rilaton». Pro tiu penso ŝi eksentis sin orfe laca, priŝtelita kaj perdita; al la okuloj aliris larmoj. Tavi ploretis iom, manĝis pecon da pano, trinkis teon, kvietiĝis kaj enlitiĝis, firme decidinte vigligi la morgaŭan naskiĝtagon per gajo kaj regalo de siaj nemultaj konatoj.

Turnante sin kun la vizaĝo al la muro, ŝi tuŝis la bruston, sentante, ke io mankas. Mankis la medaliono, lasita de ŝi en la Liss-a lombardejo.

«Sed mi elaĉetos ĝin, kiam vendos la ŝalon, — pensis la junulino. — Mi mendas vidi bonan sonĝon, tr-r-e interesan. Kruks-on mi deziras. Verŝajne, mi vidos, kiel mi flugas kun li tien-reen, en tiu lia umaĵo.

— Aĥ, Kruks, ne scias vi, ke unu junulino pensas pri vi kaj nenion komprenas kaj dormas... dormas... ddor...»

Ĉi tiam tubiĝis la lipoj, kun la almetiĝinta al ili montrofingro; poste Tavi eksilentis, vidante ĉion, kion ne vidos ni.

II

Je la sepa de mateno Tavi vekiĝis, ekvidinte ĉion, kion vidas ni. Dum du minutoj ŝi penis elpeli noktan malvarmon, penetrintan sub la litkovrilon, subŝovadis ĝin ĉirkaŭ si, viŝis la okulojn kaj restarigis la momenton. Ĝi havis festan kromguston, kun enigmo hieraŭ kaj senmoneco hodiaŭ. Inter la nuno kaj la antaŭlonga pasinteco, fragmento de la neekkonebla historio, kuŝis la vojaĝo al Liss.

Kvankam, laciĝinte, ŝi dormis firme, sed vekiĝis tiom frue pro interna ordono, kian senkonscie ni donas al ni, se la venanta tago metas antaŭ ni klopodajn celojn.

— En ĝuste tiu ĉi tago mi naskiĝis, — diris la junulino, eltirante el sub la litkovrilo siajn manojn, karesante ilin kaj pririgardante kvazaŭ de ekstere.

Kun ĉagreno ŝi trovis, ke ili meritas grimacon, ĉiuokaze, ne estas bonaj tiom, kiom ĉe statuoj aŭ en famaj pentraĵoj. Sed — tolereble. Kontemplinte la manojn, kun maltrankvilo ŝi palpis la krurojn — ĉu ili ne estas kurbaj, — kio, se ili estas kurbaj? Unu kruron ŝi eltiris el sub la litkovrilo, levinte supren, sed krom blankeco, rekteco kaj malgranda piedo, ŝi rimarkis nenion. Subite ŝi imagis, ke iu vidas tiujn edifajn ekzercojn kaj, pluginte la liton, kaŝiĝis en ĝi, kiel en akvo, tirante tien de sur la seĝo la vestaĵojn, ĵetitajn hieraŭ, kaj vestis sin por komforto sub la litkovrilo.

Kun la ŝalo, envolvita en ĵurnaloj, ŝi eliris el la kuirejo. Al ŝi komencis renkontiĝi najbaroj. Gaja, ĝiba lavistino vigle brue paŝis post ŝin laŭ la ŝtuparo, kaptis ŝian manon kaj kriis, kiel al surdulino:

— Ĉu ne forveturis? Kiam revenis?

Geedzoj Strek, vagantaj aktoroj sen scenejo, koketaj gemaljunuloj, estis akvumantaj el bolkruĉo florpotojn; ekvidinte Tavi-n, ili akorde ĵetiĝis al ŝi kun afekta scivolemo en la okuloj.

— Ĉu vi aranĝis viajn aferojn, Tavi? — diris la maljunulino; la maljunulo, levetinte unu brovon, estis preparanta konforman esprimon, depende de tio, kia estos la respondo.

— Jes, viajn aferojn, — ripetis li. — Malkovru en vi talenton, talenton de teatro, ĉe via avantaĝa staturo...

La edzino interrompis lin per glacia rigardo, pro kio, kuntirinte la ŝultrojn al la oreloj, li eksilentis kun dolĉo kaj afableco en la vizaĝo, forskuante fadeneton de sur la maniko.

— Do, ĉe kiu vi servos, mia kara? — interesiĝis sinjorino Strek per tono de negrava malbonfarto.

Ankoraŭ kelkaj personoj, en ŝuoj sur la nudaj piedoj, kun pipo aŭ kun harpinglo en la dentoj faris al Tavi la samajn demandojn, kaj al ili ĉiuj ŝi respondis, ke ŝi ne konsentis pri avaraj kondiĉoj ĉe malfacila laboro.

— Nu, iel-tiel! — estis ĉies respondo. Plej mallonge interparolis la junulino kun Kvang, kies masiva figuro, sidante sur matraco ĉe la pordo kaj etendinte la krurojn transverse de la galerio, ne formetus ilin, eĉ se ĉi tie defilus eskadrono; — ilin oni devis ĉirkaŭiri aŭ transpaŝi. Kvang estis hejtisto. Ekvidinte Tavi-n, li nur tremerigis la kruron, tamen ne formetis ĝin, sed gratis la dorson. Elpreninte el la buŝo la pipon, li diris en diskurantan ringon de fumo:

— Ne sukcesis?

— Ne, — ĵetis, irante, Tavi. Dum tio la interparolantoj eĉ ne rigardis unu la alian.

— Mis'? — diris Kvang.

— Fju, — fajfis Tavi.

Kvang fumis plu.

Estis venanta unu el tiuj ekstazaj pro sia brilo, varmegaj kaj sonoraj tagoj, kiam ondiĝanta, facila freŝeco de bela mateno similas afablan manon, tuŝantan la okulojn, antaŭ ol ili ekrigardos trans la fajran linion de emocioj en ilia plena kaj peza florado. Hastante reveni hejmen antaŭ estiĝo de varmego, Tavi iris rapide, trafinte en la urban centron antaŭ malfermo de vendejoj. Ŝi jam iam havis aferojn kun vendejoj, komercantaj pri hazardaj aĵoj de plej diversa destino; al unu tia vendejo ŝi nun turnis sin.

— Tiun ĉi ŝalon mi vendas, — severe diris ŝi al la vendisto, forlasinta sian matenmanĝon por profito.

Maĉante, li komencis esplori la ŝalon, turnante ĝin antaŭ sia acide morna vizaĝo tiel skrupule, kiel, verŝajne, ne turnis ĝin eĉ teksistoj.

— Dum vi rigardas, mi parolos en vian telefonon, — diris la junulino kaj, rememorinte necesajn numerojn, komencis telefoni.

— La loĝejo de doktoro Emmerson, — diris el malproksime en ŝian orelon virina voĉo.

— Nu, kaj kiom vi deziras kontraŭ via aĵo? — demandis la vendisto.

— Ĉu Rita estas hejme? — diris Tavi. — Tridek ĝi kostis, eble, dudek kvin ne bankrotigos vin? — «Ŝi estas hejme, kaj mi tuj vokos ŝin».

— Aŭskultu, fraŭlino, — diris la vendisto, — por kio vi diras tiom multe, se mi vendos al vi saman, kaj eĉ pli bonan, kontraŭ dek kvin — du, tri, cent ekzemplerojn vendos.

— Ja estas mi, kiu vendas, — milde respondis la junulino. — Rita, ĉu estas ci? — «Jes, mi, kiu estas tio?» — la voĉo estis trankvila kaj iom obtuza. — Ja estas mi, Tavi.

— Prenu dek du, — diris la vendisto.

— Prefere mi forĵetos ĝin. — «Tavi, kion ci diras? Mi ne komprenis». — Ne konsterniĝu, Rita, mi parolas kun ci kaj kun ankoraŭ unu. Venu hodiaŭ al mi vespere kun cia ventrodiketa Buts. Ĉu tio? — La naskiĝtago.

— Prenu dek kvin! — kriis la ŝakristo.

— Nu, ne gratulinde, — bone, mi prenos dek kvin, — maljuniĝas ni, Rita, ĉu facilas porti preskaŭ du dekojn?! Mi atendas kaj regalos per diversaj bongustaĵoj. Kio? Nu, estu sana.

Deirinte, ŝi submetis la manon, serioze kaj malgaje observante, kiel la mastro de la vendejo mallevas en ĝin unu post alia arĝentajn monerojn. Li faris tion, montrante la dentojn kaj rigardante al la vizaĝo de la junulino.

— Estu sana, — diris li, — alportu, kio estos; ni ĉion aĉetos.

— Aĉeti, reaĉeti, transvendi kaj retransvendi, — distrite diris Tavi, ekstarinte sur la sojlo kaj retroturniĝante kun moka rideto, — sed unu aferon vi ne aĉetos.

— Nu, kion do? — tuŝita en sia komerca entuziasmo, demandis la vendisto, vigliĝinte kaj frotante la manojn.

— Vi ne aĉetos naskiĝtagon, kiel aĉetis ĝin mi. Jen! — ŝi kunpremis la monon, levis la manon kaj ekridis. — Ne aĉetos! Trafagator, Ekliador kaj Makridator!

Kun tio, elkriinte tiujn vortojn imite al okulta romano, kiun ŝi legis antaŭnelonge, ridante, elflugis kaj malaperis la junulino sub brilo de la frua suno, malhelpanta rigardi rekte per blanka blindeco en larmantaj okuloj.

Aĉetinte tion, pri kio ŝi revis jam hieraŭ, — ruĝan rozon kaj blankan lilion, Tavi alpinglis ilin al la robo. En ŝia korbo kuŝis jam ovoj, viando, butero kaj faruno; inter la provianto elstaris arĝenta kolo de malhela vina botelo; kelkaj oranĝoj flamis sub la batista kubuto. Tiel, armita, kun konscio de farita heroaĵo venis ŝi hejmen, eksidis, ŝmacis per la lipoj en mastruma medito kaj ekflamigis fajron en la fornelo.

Ekflaminte, la fajro strekigis fendojn de krudferaj tabuloj. La ĉambro kaj la kuirejo ardis pro la suno; komforta iĝis la malordo mem; la rozo kaj la lilio, en blueta lakta kruĉo, metita sur la tablon kun derampinta tablotuko, ĝojige floris. Rigardante al ili, Tavi ekdeziris trafi en ĝardenojn, plenajn de verda arĝento de foliaj interspacoj, kie florbedoj brulas per floroj, kaj silento, hela, kiel laŭta batado de la koro, regas puran minuton. Mallevinte viandon en kaserolon, ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis simplan, solecan horon, varmigitan de la matena suno. Tiam ekdeziris ŝi, ke la koro batu dolore kaj dolĉe; ŝi barbare ekzekutis siajn provizaĵojn kaj, haste, stamfante pro malpacienco, plaŭdĵetis sur la viandon pecon da butero, decidinte sali poste, kiam ĝi estos preta; bolante kaj kolerante, ŝi pistis en argila taso farunon, priverŝinte ĝin per lakto kaj ovoj, knedis farĉon kaj plenigis per ĝi pirogon. Kiam ŝi proksimiĝis al la fino de tiuj okupoj, ŝi imagis, kiel ĉio bongustos; tiam, ĵetinte peteman rigardon al la pirogo kaj la viando, jam iom pli gardeme ŝi ŝovis la manĝaĵon en la bakujon; poste ŝi lavis la manojn, prenis libron kaj eksidis kontraŭ la fenestro.

La delikata odoro de la rozo kontraŭis al la mizereco. Soifo de lukso ekposedis Tavi-n; verŝinte sur naztukon el flakono guton da parfumo, ŝi enspiris ĝian aromon kun aspekto de relativa kontentiĝo kaj metis la naztukon apude sur la tablon. Sed estis io en la alia mano, kaj ŝi malfermis ĝin: sur la genuojn falis peco de malnova fromaĝo, kaptita survoje, en distriĝemo. Laŭ kutimo, fromaĝo petis panon. Sen deziro ŝi alŝovis per la piedo seĝon, sur kiu ekde la hieraŭa vespero kuŝis panpeco, pinĉis la kruston. La fromaĝo estis tiom amara, ke ŝi kraĉis, sed, entuziasmiĝinte, diligente elskrapis per tranĉilo la ŝimon, ree eksidis kaj komencis maĉi, ne forgesante almetadi la naztukon al la nazo; tiutempe ŝiaj brilantaj okuloj rapide, — tien-reen, — estis trairantaj la paĝon.

Dum en la bakujo furioze siblis la viando, pufiĝadis kaj faladis la pirogo, decidinte prefere forbruli, ol cedi al ia literaturo, rajdanto el Sainte-Croix laŭ ŝtona vojo, levante polvon, rapidis al la Alensona duko kun sciigo pri atako de la angloj, kaj, tenante sin je la rajdanto, sidis la trasorbita de parfumo Tavi. Dum la lordo, guberniestro de Kalezo, estis postulanta de Diano neeblajn pasiojn, — la saŭco ekfluis super la rando, sed Tavi per glacia rigardo diris al la lordo: — «Ho, ne!» Kaj kiam la kavaliro, la heroo de ĉiuj tempoj kaj landoj, estis liberiganta la kaptitinon, la pirogo, krevinte, eligis parton de la farĉo, kaj Tavi, ruĝiĝante, decidis jam diri al la kavaliro kun grandega glavo: — «Jes».

Ho vi, mortintaj homoj, kun infana trajto de la okuloj, mornigitaj de la vivo! Al vi ridetas kaj vin salutas ĉiuj, kiuj spiras per aero maltrankvila kaj dolĉa de la neekzistanta lando. Ĉu dormis Tavi aŭ ne — ne sciis ŝi; sed, laciĝinte, ŝi vidis, kiel inter la armeoj de la angloj kaj de la francoj aperis indianoj. Bindaĵo de kiu libro ne retenis ilin? Ĉio malaperis. Movinte la manon sur la okuloj, Tavi rekonsciiĝis kaj revenis al la mastrumado.

III

Ordigante la ĉambron, ŝi forviŝadis polvon per polvotuko, bruadis per la seĝoj, purigadis kaj viŝadis la manĝilaron, kaj pro la klopodoj ardiĝis ŝiaj delikataj vangoj. Sentante, ke ili brulas, Tavi aliris al la spegulo, ronketante kaj kraĉante.

— Fu, fu! kiel diablino, kiel fumtubisto; ne pli bonas mi, ol tiu ĉi Saraceno!

Vere, ŝia nazo estis en polvo, strio de fulgo malpurigis la vangon, kaj la kolo griziĝis pro polvo. Jam Tavi kaptis viŝtukon, por viŝi sin, sed, premita, kun suspiro mallevis la manon, balancante la kapon:

— Estas neniu, por kiu mi purigu min kaj lavu: ne indas, por mi sufiĉas belo.

Vere, por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo.

Ne ekzistas pli oportuna momento por priskribi virinon, ol kiam ŝi mem rememoras pri tio; priskribi, ni diru, ĉe konvena okazo. Se venis tia okazo, estus peko preteri ĝin, atendante novan okazon. Probable, sagaca leganto rimarkis, ke, emfazante niajn vortojn — «por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo», — alivorte, ŝi estis bela spite al la vizaĝeto, malpurigita de polvo kaj fulgo, ni subkomprenas ne la klasikan harmonion de trajtoj, kiu ĝuste ne povas esti tuŝita de fulgo, ĉar fulga makulo momente malbeligos ĝin. Provu eksperimenti kun statuo, malpuriginte ties belajn, sed tute malhavantajn alian esprimon, krom esprimo de konvencia perfekteco, trajtojn per io malhela, almenaŭ per sama fulgo, — momente malaperos la ĉarmo. Makulo aŭ strieto donos al kvieteco de perfektaj formoj de marmoro perean trajton, same senkompate detruantan la finitecon, kiel inka makulo sur blanka papera folio subite faras malpura la tutan folion. En sama maniero perfekta belulino, virino de senriproĉa kaj strikta belo, perdas ĉion, se al ŝi polviĝos la nazo aŭ ŝian vangon malsanktigos inka makulo; tia estas la naturo de ajna perfekteco, potenca, sed ankaŭ sendefenda, se al io en io ĝi abrupte cedis.

Tamen vigla kaj gaja junulino kun malregula, sed ĉarma kaj fajna vizaĝo, kun radia kaj varma, kiel mallaŭta sonoro, rigardo, kies esprimo estas senfine diversa; junulino, ĉiam teksanta ĉirkaŭ si nevideblan spuron de facilaj kaj senzorgaj moviĝoj; maldiketa, sed bonstatura, kun malfermita kaj pura voĉo, kun rideto, glitanta kiel tremo de somera foliaro, — povas, malutilante al si per nenio, malpuriĝi kaj polviĝi kiom ajn; ŝia ĉarmo, vokanta zorgeman rideton, venkos nigran jugon de fulgo tial, ke ĝi havas pli da rimedoj por tio, ol la senmova statuo, aŭ viva, sed malrapide radianta impresojn diino. Ĉu povas tiu lasta eksalti, ridegante kaj frapante siajn flankojn? Ne. Sed tion povas ajna simple beleta junulino, malmulte zorganta pri tio, kiel aspektas tia eksperimento.

Jen ĉio, kion ni deziris diri, uzinte la konvenan momenton. Tiutempe, viŝante la aĵojn, starantajn sur la komodo, Tavi komencis pensan konversacion kun Saraceno el gipso. Plurfoje la malaperinta ŝipestro batpurigadis sian pipon je ĝia soklo, per kio li forbatis la farbon, ĉirkaŭiginte la piedojn de Saraceno per teruraj kavoj. Saraceno, alportinte la manon al la okuloj, estis rigardanta malproksimen, per la alia mano li tenis la brakon de cimitaro.

— Nu, kiel statas la aferoj ĉe vi, en Saracenio? — demandis la junulino.

— Nemalbone, iel-tiel.

— Jen, oni diras, ke vi klerigis Hispanion, — daŭrigis Tavi. — Estis vi, oni diras, grandaj, sed malgrandiĝis. Kial do?

— Mi estas gipsa, mi ne scias, — diris Saraceno.

— Aŭskultu, — apoginte sian flankon per la mano, ekparolis la junulino, — elprenu finfine cian cimitaron, fajfigu ĝin en la aero kaj eligu batalkrion; dum kiom da jaroj ci tenas la anson, sed ne povas eltiri la klingon. Vigliĝu kaj prezentu!

— Tio ne sukcesos, — respondis Saraceno, — sed jen kion mi diros al ci, blanka kristana junulino: mi rigardas en malproksimon, kie mi vidas cian sorton.

Tiel klare sonis tiuj vortoj, kvazaŭ Tavi mem prononcis ilin. Kaj pro la senmova rigardo de la gipsa figuro, kun penso pri ĝia direkto, nevole turnis ŝi sian rigardon al la flanko, kien rigardis la maŭro; li rigardis al la muro. Sed trans ties enua limo brilis giganta oriflamo de la mondo, kun glitanta helblua zigzago, kiu estis kvazaŭ la estonteco de Tavi mem. Tiel, ofte, en ombroj de ombroj de la nevidebla, desegnas nekompreneblajn signojn nia animo, atentante ilin kaj promesante al ili en la lingvo de meditanta silento ĉion, kio malhavas vortojn.

Dum purigado, lavado de manĝilaro, kurado al vendejo, kuirado kaj diversaj konsideroj, koncernantaj ĉion ĉi, pasis la varmega tago, cedinte la lokon al sufoka vespero. Sed estis nenio forgesita el la okazintaĵoj de la memorinda Liss-a tago; male, ju pli malproksime, des pli persiste kaj peze ruliĝis pensoj, des pli nepenetreblaj iĝadis la eventoj; estis en ili neatingebla kaj nekomprenebla ligo. Malgraŭ ĉiuj suferaj penoj de Tavi streĉi la nodon el Kruks, sciinta, ke Torp mortis; el Kruks, afektinta la homamason per agoj, superintaj la insultan bruon per krio de tuja agnosko; el Kruks, dirinta, ke ili baldaŭ revidiĝos kaj ke ŝi ne plu devos servi, — tamen la tuta komplika plektaĵo de la nodo restadis nenio alia, ol nedisigebla ŝnuro, streĉante kiun, ŝi nur ŝtonigadis la nodon, havante fortojn nek por malligi, nek por disŝiri ĝin. La morto de Torp estis, ŝajne, cizelita per duobla reliefo sur medalo el unu peco, kuniganta ŝin kaj Kruks-on. Meditante pri Kruks, ŝi ne povis ne agnoski en li forton kaj trankvilan certecon, permesantajn atendi ion, sed, imagante sin kun sia perdita vivo, ŝi konfuziĝadis, ne komprenante, kion ŝi povas havi komunan kun li, — la homo, kiu, se ne hodiaŭ, do morgaŭ, superbrilos, eble, Edison-on [19].

IV

Antaŭ la oka vespere, jam enuiĝinte esti sola, Tavi impete ĵetiĝis malfermi la pordon, aŭdinte orfe decan frapon, kun kia eniras homo, retrorigardanta al siaj spuroj.

— Mi cin divenis, — kriis ŝi, — tio estas ci, Rita, kvieta museto, kaj cia, verŝajne, maldikiĝinta Buts!

Rufeta, seka junulino, kun etaj trajtoj de la vizaĝo, solide transpaŝis la sojlon, retrorigardante al sia malantaŭe sekvanta adoranto.

— Tio estas mi, — tire diris ŝi, — sed kial Buts maldikiĝis?

Post ŝia dorso subridetis estaĵo tiom diketa kaj ronda, ke ŝajnis, ke metita sur la flankon, li povus turniĝi en tia stato, kiel turbo, sed timo tuŝi la kuŝejon per iu dua punkto de la figuro.

— Kial do Buts maldikiĝis? Li manĝas, dankon al dio. Sed kara mia, mi gratulas cin. Buts, gratulu. Jen por ci torto, Tavi.

Preninte per unu mano la torton kaj akceptinte mallongan kison al la lipoj, kiun ŝi respondis per impeta ŝmaco al la orelo, per la dua mano Tavi kaptis Buts-on, altirinte lin proksime al si. Buts estis homo aĝa dudek du jarojn, en tuta florado de pompa belo de dekjaraj gigantetoj, ĉe kies ĉiu turniĝo oni rememoras la bebon Gargantuon.

— Do vi ne deziras maldikiĝi, Buts, — diris Tavi, pinĉinte lian tremerintan kubuton, — domaĝe, ja tiam vi pli plaĉus al mi! Kiel vi ŝvitis! Pro tio, ke vin premas la kolumo. Rita, ci ne zorgas, ke li leviĝu laŭ ŝtuparo malrapide, — kiel lia koro batas, kiel li spiras — kompatinda, kompatinda! Vi bezonas pudron. Ĉu vi deziras, mi vin pudros?

Ridante, ŝi jam ĵetis sin por preni la pudrilon, sed Buts, levinte ambaŭ manojn, defendis sin per tiu moviĝo kun plej mizera aspekto; sincera timo kaj konfuzo esprimiĝis en lia punciĝinta vizaĝo, kaj la okuloj humidiĝis, sed, cedinte al io ridinda, li subite gruntis, subridetis kaj mallaŭte ekridis.

— Pud... pud-ron, — elparolis li, finfine, anhelante kaj viŝante la vizaĝon per tuketo, — ne, ne, mi neniam, neniam, neniam... pudr... pudras min! Dankon! Estu sana!

Tiuj, diritaj haste, sed kun arda abomeno al pudro, vortoj de Buts faligis la mastrinon sur tabureton por reteni senfortigan ridegon per la manoj, alpremitaj al la vizaĝo; eĉ Rita ekridis kun bonanima trankvilo.

— Tamen, karulino, — interesiĝis ŝi, — ci estas tiom ekscitita, ke mi maltrankviliĝis. Ĉu? Kio okazis al ci?

Nova frapo al la pordo interrompis tiun rimarkon.

— Mi dum la tuta vespero estos tia! — sukcesis diri Tavi. — Vidu, kara mia, mi havas nervojn.

Plu ridante, ŝi malfermis la pordon, akceptinte en brakumon nigrabuklan, kun malhela simieta vizaĝo, en grandega ĉapelo, Celestina-n Dufort, kiu iam servis kun ŝi en la libra vendejo.

— Saluton, Celestinjo, saluton!

— Gratulon, Tavinjo, gratulon!

— Jes, aĝo maljuna ne estas oportuna. Celestinaĉo, fia, kun kiu ci venis? Aĥ, tio estas cia frato!

Preninte la manojn reciproke, ili saltis unu antaŭ la alia tri fojojn; poste Tavi estis rafinite kaj sprite gratulita de Flak, la frato de la junulino; lia sinteno, lia mokema, memcerta vizaĝo, speciala brilo de trejnitaj kaj frivolaj gestoj, popularaj en publikaj baloj, faris tiun junulon kun vivsperta vizaĝo lerta galantulo, eltrovema en ĉiu minuto.

— Floru kaj ornamu per vi la vivan vojon, florante ĉiujare pli pompe kaj intense! — tiel finis li la gratulon.

Atente kun moviĝema rideto elaŭskultinte kiel mallaŭdon tiun ĉi tiradon, Tavi solene donis al li sian bastone etenditan manon kaj, furioze skuante la manon de la kompleza gratulinto, kun suspiro prononcis:

— Aĥ! Vi trapikis mian koron! Ĉu li trapikis mian koron aŭ ne? — Tuj turnis ŝi sin kun serioza rapidparolo vice al ĉiuj: — Ĉu trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? — kunpuŝiĝinte kun ĝentile flankeniĝinta Buts. Kortuŝe klininte la kapon, la dikulo verve gluglis:

— Ne, ne, ne! — kaj timeme strabis al Rita, sed lia arlekenaĵo estis renkontita per indulga grimaco.

Tiam Tavi intencis elpuŝi la gastojn el la kuirejo en la prilumitan, puran ĉambron, sed tra la duonfermita pordo aŭdiĝis malsupre metala trilo de mandolinoj, al kio Flak, movinte la brovon, rimarkis:

— Ho, jen venas Ralf kaj Murray!

Vere, du altaj junuloj, metinte antaŭ si same altan, grandan, viraspektan junulinon kun malbela, sed agrabla vizaĝo, ekstaris kontraŭ la pordo, elmetinte unu piedon kaj, tuŝinte per la manoj siajn velurajn beretojn, elŝiris el la kordoj «freneze pasiigan» valson. Ili same eniris kun la valso, same riverencis, plu ludante. Tiam la plej ĉarma koboldo, kiu iam sidis sub jupo, pinĉis la surojn de la junulinoj, ili kun ĝemo ĵetiĝis al la galantuloj, almetiĝis al brakumintaj ilin brakoj kaj ekturniĝis sur unu loko, ĉar turniĝi ronde en tia malvasteco ne povus eĉ kokidoj. Kvankam Buts pli turniĝadis, ol dancis, Tavi, ŝajne, estis kontenta.

— Sed vi ĉarme dancas! — flustris ŝi. — Tiel malpeze, kiel lanugbulo!

Kaj la bonkora dikulo tutkore pardonis al ŝi la malrespektan pudron. Tiutempe la alta junulino, kies nomo estis Alica, estis senpasie taŭzanta kaj turnanta en la manoj afekte brilantan Rita-n; finfine, Celestina batiĝis per la dorso kontraŭ unu el la muzikistoj kaj la balo finiĝis.

— Ĉar vi estas pli pitoreskaj, — diris Tavi al la junuloj en beretoj, kies samaj kostumoj konsistis el bluaj bluzoj kun ruĝaj atlasaj kolumoj, — do ni aranĝu buntecon. Kio, se mi sidigos unu el vi apud mi, — ĝuste vin, Murray, ĉar vi agrable ridetas al mi, des pli ke mia blanka robo kaj la nigra zono tre konvenas?! Ralf, karulo, venu ĉi tien! Alica, permesu, amiketo, ke mi iomete alpremiĝu al ci.

Ili brakumis unu la alian kaj karesis la kapojn reciproke kun rido kaj varmeco.

— Jen, nun estas iel pli ĝoje, — nu, venu, venu, sidiĝu, sidiĝu ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! Tiu seĝo estas lama; ĉi tiu, kvankam ne lama, sed estas rompebla por vi, Buts; nu, ĉu ĉiuj eksidis? Uf!

Tiel, babilante, ridante, trapuŝante iun kaj sidigante-residigante alian, Tavi lokigis ĉiujn ĉe la ronda tablo, kaj mem eksidis inter Alica kaj Murray. Ne sen fiero ŝi rigardis al la tablo. Alica alportis dolĉan pirogon, Rita torton, Ralf elprenis kolbason, kaj Murray skatolon da konfititaj fruktoj; krome, interpalpebruminte, ili base promesis unu al la alia «drinki sufiĉe», pro kio la sinjorinoj, eliginte «hm!», kuntiris la ŝultrojn, demandante unu la alian: — Ĉu ci komprenas ion? Ne. Kaj ci? Eĉ malpli.

Ekde tiu momento Tavi-n oni povis vidi en tri statoj: sidanta, turniĝante sur la seĝo, kaj svinganta antaŭ si la montrofingron, tenante la ceteran pugneton kunpremita, kvazaŭ en ĝi estis nukso; ekstarinta, por, stamfinte, plifortigi per tio signifon de iuj siaj rapidaj vortoj; kaj ŝvebanta duonfleksiĝinta super la tablo, primetita per manĝilaro. Ŝi ridadis kaj paroladis senĉese, sed kiel ŝtono kuŝis io sub la koro, malhelpante libere spiri. Tiel iam doloras dento, — doloras, kiam ni rememoras pri ĝi.

Kiel oni manĝas kaj trinkas — ni scias, nur eble se tintas faligita kulero, aŭ misglutas, ŝpruciginte kafon el la buŝo, ridema najbaro, kaŭzinte ŝrikon kaj forŝovadon de seĝoj, — nur tio estas menciinda.

— Do, kio pri cia vojaĝo, Tavi? — demandis Alica kaj ĵetis rigardon al interrompinta ŝin Rita.

— Ĉu ci maldecidis servi entute? — diris Rita. — Vere, cia festeno konvenos al ĉiu!

Tavi renversis la subtason, ĵetis, kaptis ĝin kaj komencis plu ĵetadi, dirante:

— Kun tiu ĉi afero mi misis, misis! Malfruis. Tie dungiĝis alia ulino.

Subite ŝi ekdeziris rakonti ĉion, sed, malferminte la buŝon kaj jam brilinte per la okuloj, ŝi eksentis, ke ŝi ne povas. Ekzistas minutoj, kiujn ne eblas tuŝi sen miro, kaj probable, eĉ subrido de la aŭskultanto, ĉiuokaze, oni rakontas ilin inter kvar okuloj, sed ne en flirto de gaja vespero.

— A... e... e... — per tiuj pepaj sonoj limiĝis ŝia malforta impeto; ŝi rozkoloriĝis kaj puŝis Murray-on, skribinte per la fingro sur lia vango: — «Fju».

— Ni lasu tion, — indiferente diris Tavi, — hodiaŭ mi ne deziras paroli pri mia malsukceso.

— Do, estu tiel! — ekkriis Ralf, frapante sian genuon. — Ni okupiĝu pri grava afero. Alportu la botelojn, Murray, kaj korktirilon mi jam havas.

Ne dirante eĉ vorton, Murray lunatike leviĝis, eliris kaj revenis kun boteloj, pendantaj sur siaj gorĝoj inter liaj fingroj, kiel grapolo.

— Jen kia manego, — diris Flak. — Sed kie do estis tiu ĉi riĉaĵo?

— Timante, ke ni renkontos ĉiujn ebriaj, — diris Murray, — kaj al neniu dezirante pereon, mi lasis ilin en la galerio.

Rideginte iom, la kompanio komencis pririgardi la etikedojn. Celestina, per la fingroj ĉirkaŭmovante la literojn, legis: «Rumo».

— Rumo! — ekkriis ŝi kun teruro. — Sed tio nin mortigos! Ĉu ci drinkos tiun aĉaĵon, Alica? Kaj ci, Rita? Mi — ne, neniam!

— Estas ankaŭ muskatvino, — ĝentile kontraŭis Ralf, — jen ĝi, la akveto por kanarioj, la malgloro de la drinkantoj kaj la mizero de la filozofio!

— Kaj kio estas tio? — demandis Rita, serioze esplorante la botelon.

— Simpla ricinoleo, — diris Murray. Finfine ĉiuj finparolis kaj finŝercis pri tio, kaj Murray komencis verŝi; la sinjorinoj etendadis al li la glasojn, alpremante mezurantan fingreton preskaŭ al la fundo mem, sed iom post iom levante ĝin pli alte, kiam leviĝadis la nivelo de vino, gluglanta el la botelo.

— Kaj mia, mia, mia modesta boteleto, kiun mi aĉetis, — diris Tavi, — ĉu mi ĝin alportu?

— Nepre, nepre! — ekkriis la viroj. Buts silente ŝvitadis, riverencadis kaj lumis, viŝante la vizaĝon.

— Do ni drinku! — proponis la plej malpacienca Flak.

Tiam iu gustumis, iu renversis la glason, kaj ĥoraj gratuloj ekbruis ĉirkaŭ Tavi, kiu, iom misglutinte la vinon, ternis, nerve svinginte la manon signe de danko.

— Al ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! — diris ŝi, tuj pensinte: «Interese, kiel gratulus min mia mistera konato Kruks?»

Sed ŝiajn pensojn interrompis ekkrio:

— Do mi devas rakonti, — daŭrigis la ekkriinto, — tio estis Murray, — ke en la interesega numero de la hodiaŭa ĵurnalo mi legis mirindegan aferon, — kaj mi pensis, Tavi, ke vi, eble, hieraŭ aŭdis pri tio, ĉar vi estis en Liss.

— Ankaŭ mi legis. Stultaĵoj, — diris, maĉante pirogon, Rita. — Io nekredebla.

— Do, ĉu vi ne scias? — kriis Murray. — Mi kunhavas tiun ĵurnalon. Temas pri nova inventisto. Li flugis tiel, ke ĉiuj aĥis. Ĉu vi vere nenion aŭdis?

Retenante signojn de maltrankvila emocio, Tavi kun senpeka aspekto turnis al li la vizaĝon, palpebrumante kun atenta nekompreno, kun facila nuanco de senzorga memorstreĉo.

— Mi aŭdis, — tire diris ŝi, — mi aŭdis ion tian, ion tiaspecan, sed, verŝajne, mi ekdormis kaj preteraŭskultis tion, kion oni diris en la vagono. Nu, legu!

Murray malfermis la ĵurnalon, serĉante la artikolon, kiu mirigis lin.

— Silenton, — diris Rita, kvankam ĉiuj senvorte atendis la legadon; sed Murray ne tuj sukcesis trovi la necesan kolumnon. La societo, tusetante, atendis komencon de la legado. Estis silento; al tiu silento respondis subite estiĝinta malagrable klara ekstera silento de la domo; kvazaŭ ĝi momente mergiĝis en dormon, kvazaŭ ekdormis la tuta urbo.

— Kio estas tio, kia silento estas ĉie! — rimarkis, nerve ĉirkaŭrigardante, Alica. — Ĉu vere jam estas tiom malfrue?

— Jen, — diris, dismetante la ĵurnalon, Murray. — Juĝu vi mem, kia tumulto okazis en Liss. Aŭskultu! — Sed li haltis, same kiel ĉiuj fiksinte sian atenton sur alio: rapida, laŭta frapo rigidigis kaj la leganton kaj la aŭskultantojn.

— Kio estas tio? — ekkriis Tavi, sed eĉ pli laŭte kaj postuleme tondris novaj batoj kaj, iom paliĝinte, ŝi moviĝis kun maltrankviligita vizaĝo en la kuirejon, geste petante ĉiujn sidi trankvile. Ĉe la pordo ŝin antaŭis Murray; flankeniginte la junulinon, li forte malfermis la pordon; trans ĝi, en mallumo, moviĝis homamaso.

Tiuj, kiuj komprenis, kiuj sukcesis kompreni, en kio estas la afero, jam ekkriis kaj salte ekstaris, bruante per seĝoj, sed Tavi, alpreminte la manon al la brusto, estis paŝon post paŝo retroiranta al la ĉambro.

— Fulmotondro! — diris, ĉirkaŭrigardante la gastojn, Flak; samkiel li, ĉiuj rigardadis al si reciproke, vidante, ke ĉiuj estas palaj kaj ŝokitaj. Sed Tavi kun falinta koro povis nur rapide spiri, ne kredante al siaj okuloj. Ses ĝendarmoj ĉirkaŭis ŝin; ankoraŭ du, enirinte, haltis ĉe la pordo; la ceteraj, disiginte la gastojn, plenigis la tutan loĝejon, ekstarinte observe kaj senmove, kaj en iliaj vizaĝoj brilis io ĉenhunda, preta ekataki laŭ ordono.

Kiel aĵo, kiun ni ĵus kontemplis kviete kaj senzorge, elŝirita momente el la manoj per fremda, malamplena movo, malaperas kun detruanta la humoron doloro de interna bato, tiel momente estis elŝirita, rompita kaj forĵetita la gaja floro de tiu ĉi vespero. Timo enŝovis sian angoran pikilon en la falintajn korojn de la palaj gastoj; ekstarinte, ili ekkriis kaj interŝanĝis rigardojn, vidante laŭ la vizaĝoj de la aliaj, kiom palaj estas ili mem, kiom kaptitaj kaj ŝokitaj de la aspekto de armiloj.

— Tavi! — ekkriis Alica.

— Mi rezignas kompreni ion ajn, — kun aflikto diris la junulino, malserene pririgardante haltintan sur la sojlo homon en nigra uniformo, kiu siavice atente rigardis al ŝi. Li havis rigardon, kutime markantan la centron de la sceno; en la mano li tenis tekon, kunpremante per la alia mano sian akran mentonon.

— Do klarigu, kion ĉio ĉi signifas, — diris Tavi, penante rideti, — ĉu vi venigis ilin? Vidu, kiel vi timigis nin. Mi tuta ankoraŭ tremas. Vi ja eraris, certe, ĉu? Tiuokaze pardonpetu kaj foriru; kaj mi ankoraŭ pripensos, ĉu mi pardonu vin. Tiun loĝejon okupas mi. Mia nomo estas Tavi Tum. Jen ĉio, kion vi ne bezonis scii.

— Tavi Tum, — diris la nekonato, — determini vian personecon — estas ĝuste tio, kion ni bezonis. Vi estas arestita.

Tiuj vortoj eligis ĉiujn el la stuporo. Tavi, movinte la ŝultron, depuŝis la ekkuŝintan sur ĝin manon de la ĝendarmo kaj foriris en angulon, forturninte sin kun la vizaĝo, tuŝita de larmoj kaj orgojla rideto. Ralf kaj Murray ĵetiĝis al la centro de la ĉambro, malhelpante kapti la mastrinon.

— Vi tute freneziĝis, — arde ekparolis Murray, etendante la manojn, por haltigi la ekirintajn soldatojn, — hontu!.. Ne ekzistas pli senofenda kaj milda estaĵo, ol tiu ĉi junulino, kiun vi atakas sepope!

Lin deĵetis moviĝo de kubuto.

— Ĉi tie estas homo, kiu scias, kion li faras, — akre respondis la oficisto. — Aŭ ĉu vi deziras, ke mi arestu ankaŭ vin?

Celestina, ĵetiĝinta sur la liton, amare ploregis, Rita, tremante, sensence parolis, ĉirkaŭrigardante kun mizera rido:

— Ni iru for, for de ĉi tie! Ho mia Dio, kia teruro!

Sed Buts, subite sangruĝiĝinte, ekstamfis, kaptis kaj ĵetis seĝon.

— Manojn for, mi ne permesos! — pasie kriis li.

— Silentu! — laŭte diris la ĝendarmo. Sed, jam malkuraĝiĝinte mem, Buts eksilentis kun indigna aspekto, konfuziĝis kaj kvietiĝis.

Nun, kiam estis dirita ĉio plej terura, venis, kiel ĉiam en okazoj de rapida kaj streĉita agado, mallonga silento, simila al terura bildo, senmova, sed elokvente memorata por ĉiam. Ĉiuj rigardoj celis la kaptitinon, kiu vane penis elŝiriĝi el kvar fortaj manoj, meĥanike tenantaj ŝin. Plorante, kun malfermitaj venĝemaj okuloj, kun malestime kunpremita, sed larmoplena buŝo, dum la vizaĝo tikis kaj angoris jam tute infanece, Tavi finfine ĉesis tiri sin kaj elturni la manojn, sed, kiom ŝi povis, kunpreminte la manojn, abrupte kaj impone skuis ilin. Ŝi parolis kaj sufokiĝis:

— Mi postulas, — diris ŝi kun tuta vervo de despero, — ke vi klarigu al mi vian ŝercon! Hodiaŭ estas mia festo, la tago de mia naskiĝo, kaj vi prenis min, kiel stratan ŝtelistinon! Jen miaj gastoj, miaj amikoj, — kion ili pensos pri mi?!

— Tavi, stulta! — hastis interrompi ŝin, viŝante larmojn, Alica, — ne diru sensencaĵojn!

— Ni pensos, ke ci estas infana bolaĵo, — diris, premante ŝian manon, Murray. — Aŭskultu, kun tiuj homoj estas senutile disputi. Ni restos atendi cin. Ne batu ilin kaj veturu, se okazis tiel. La eraro estas tro kruda. Diablo scias, kion ili tie konfuzis.

— Unu vorton, — diris Tavi al la homo, estranta la areston, — kian kaŭzon havas via fia afero?

— Al vi oni donos klarigojn sur la loko, — diris tiu, movante per rigardo la soldatojn direkte al la elirejo. — Mi agas laŭ ordono kaj tute nenion scias.

— Vi mensogas, — respondis Tavi kun indigno kaj amaro, — mensogas, vi kutimas mensogi. Kion vi faras ĉi tie kun la tuta taĉmento? Mi ree vin demandas: por kio tiu fiaĵo?

— Sufiĉas, — diris la oficisto, — adiaŭu kaj iru sen protestoj malsupren. Vin oni veturigos. Nu, gesinjoroj, — li turnis sin al la gastoj, — vin ĉiujn mi restigos ĉi tie dum ioma tempo. Okazos traserĉo. Antaŭ ol ĝi finiĝos, neniu eliros el ĉi tie.

— Lasu do min brakumi ilin, — diris Tavi al la ĝendarmoj. Ili lasis ŝin; ŝi brakumis la geamikojn, levetiĝinte sur la piedpintoj, kiam atingis Murray-on kaj Ralf-on; al ŝi oni donis ĉapelon, skarpon, varman ĵaketon. Blinde ŝovante la tremantajn manojn en ĝiajn perdiĝintajn manikojn, ŝi haste vestiĝis, respondis al ekkrioj per aerkisoj, svingis la manon, eliris en bruo de sabroj kaj botoj kaj, rimarkinte, ke la oficisto retrorigardis al la prokrasto kun tia aspekto, kvazaŭ li intencis krii, trankvile montris al li la langon.

V

Kunpreminte la dentojn, glutante larmojn kaj tremegante, kvazaŭ puŝata de mortiganta vento, Tavi rapide ekiris laŭ la galerio, inter soldatoj, dense paŝantaj ĉirkaŭe. En la korto, malsupre, moviĝadis lanternoj, frapadis hufoj; el pordoj de najbaraj loĝejoj elrigardadis infanoj kaj virinoj, alkroĉiĝintaj unu al la alia, kvazaŭ al ili same minacis malfeliĉo. Kun timo kaj demando rigardis ili al la malheliĝinta vizaĝo de la junulino. Tavi per lastaj fortoj kapsalutadis aŭ senhelpe ridetadis al tiuj, kiujn ŝi konis. Kiam la procesio atingadis tian pordon, eligantan lumon kaj voĉojn, ĝi abrupte frapfermiĝadis kaj el post ĝi aŭdiĝadis obtuzaj insultoj. La soldatoj hastis; du el ili iris antaŭe, mansvingante por ke foriru tiuj, kiuj hazarde iris renkonten, kaj la homo tuj alpremiĝadis al la muro; nur Kvang, ekstarinta senmove sur la mezo mem de la pasejo, kun la brulanta pipo en la dentoj, deiris tiel malrapide, ke la ĝendarmo minace ektiris la sabron.

— Mi nenion pensas! — sukcesis krii Kvang al la junulino. — Ĝis revido kun triumfo!

Tavi brilis al li per la okuloj tiel esprime, ke li komprenis tutan ŝian konsterniĝon.

— Nu jes, — atingis ŝin vortoj el post la dorso, — kaptis kiel birdon kaj nenio pli.

Tiuj malklaraj, sed ardaj vortoj ankoraŭ estis varmigantaj ŝin kiel blovo de varma vento, kiam ĉio subite haltis: sur la ŝtuparon enkuris soldato, kriante:

— La kaleŝego forveturis! Tie freneziĝis ĉiuj ĉevaloj: ili tremas kaj ŝiriĝas, la koĉero nenion povis fari. Li tiris la bridon, kaj ili ekkuris!

Zumo de ekkrioj superbruis tiujn vortojn; tiutempe la procesio tumultiĝis, kaj kiam ĝi reordiĝis, jam sonis hastaj ordonoj. Kun profunda ĝuo aŭdis Tavi, kiel parto de la soldatoj, forlasinte ŝin, brue ekkuris laŭ la ŝtupoj malsupren — por ion aranĝi kaj klarigi.

— Jen al vi, — diris ŝi tra la dentoj. — La ĉevaloj ja pli saĝas ol vi!

La soldatoj, restintaj kun ŝi, puŝante ŝin, kondukis la junulinon sur la korton, prilumitan de la domaj fenestroj, kie, saltinte en la selojn, ili kun peno retenadis la ĉevalojn, timigitajn de io; tiuj henadis kaj batadis per la hufoj, retropaŝante aŭ ĵetiĝante for kun ronkado, plena de teruro.

— Nu, kion do ni faru? — diris iu kun ĉagreno.

— Sidigu la fraŭlinon sur la selon, — kriis alia. — Atentu kaj memoru, ke la afero estas danĝera!

— Armilojn tenu pretaj!

— Haltu: tenu la arestitinon meze!

— Kion li timas? — sonis singardema flustro.

— Tion neniu scias, ĉi tie la diablo mem nenion komprenos.

Tavi estis alkondukita al ĉevalo; al ŝi etendiĝis la mano de la soldato, kliniĝinta en la selo; la alia, malantaŭ la junulino, neatendite kaj forte levis ŝin. Ŝi ŝiriĝis, batinte kun despero per la piedo la flankon de la ĉevalo, pro kio tiu subite trakuris tra la pordego sur la straton, de kie sonora, fendanta krakado de la hufferoj kontraŭ pavimŝtonoj komprenigis ĉiujn, ke la rajdanto apenaŭ retenas la animalon, pretan mordi la buŝbridaĵon; ĝi ronkis kaj henis. Tiam aŭdiĝis furiozaj krioj de la homoj, impetintaj por fini tiun aferon.

— Kia diablino estas tiu knabinaĉo, — diris tiu, kiu estis tenanta Tavi-n.

— Mi ne deziras, — malserene diris ŝi, luktante kontraŭ absorbanta ŝin ĥaoso de la batalo kaj kontraŭ la malmolaj manoj, rezisti al kiuj ŝi preskaŭ ne plu povis.

— Kia malbenita nokto! — aŭdiĝis super ŝia orelo.

— Alportu la lanternon! — kriis oni malproksime.

— Mi ne povas regi, — diris la ĝendarmo en la selo, kun kiu devis veturi Tavi. — Ekstaru ĉe la flankoj kaj retenu per la brido tiun diablon.

Estis malhele, kiel por homo kun ligitaj okuloj: videblis nek steloj, nek la luno; maloftaj stratlanternoj de la urborando flagris el malproksime. Puŝe alblovadis vento. Ŝajnis, ke en tia obskuro por ĉiam forgesita estas la tago kaj ke malaperis ĉio, krom frapado kaj voĉoj. La lanterno, donita per hasta mano, prilumis por Tavi la kaskojn de la tenantaj ŝin soldatoj kaj la ĉevalan kapon, levitan per bridrimeno supren, kun frenezo en la grandegaj okuloj; el ĝia buŝo fluis ŝaŭmo. Nun ĉiuj krioj kaj voĉoj estis malantaŭ la nuko de la junulino; finfine oni ŝin preskaŭ ĵetis sur la selon, kie, kaptita je la talio per brako, firma kiel barelringo, ŝi trovis sin sidanta kun ardanta vizaĝo, forbruligita de sekiĝintaj larmoj.

— Rajdu, Prost! — kriis oni al la soldato, forveturiganta Tavi-n. — He, disiru, ĉiuj en la selojn kaj sekvu lin; atente gardu!

— Liberigu la ĉevalon, — diris la ĝendarmo.

Tiuj, kiuj tenis la ĉevalon, diskuris; la soldato ĵetiĝis, aĥis kaj, antaŭ ol en la stuporiĝinta aŭdo eksilentis tondro de pafo, frapinta kvazaŭ al la vizaĝo mem, malpremis la manojn, falaĉante kun la kapo malsupren, kaj Tavi, perdinte ekvilibron, glitis for de la selo; ŝia piedo tordiĝis, kaj, falinte, ŝi pensis, ke ŝi estas murdita. La ĉevalo, ekheninte, malaperis.

Eksplodo de krioj, bruo de paŝoj kaj tintado de sabroj eksonis de ĉiuj flankoj. Ekstarinte, Tavi apogiĝis al la muro, kie ŝin oni tuj kaptis, skuante kun furiozo kaj kolero, ĉar ili pensis, ke pafis ŝi.

— Priserĉu, deprenu la revolveron! — interparolis oni antaŭ ŝia vizaĝo. — Ligu ŝin!

Ofendita de la maldelikata tuŝo, Tavi lerte elturnis la manon, batinte la vizaĝon de la proksimulo; samtempe tri pafoj, eĥe puŝinte la obskuron, kun brilo, vipinta la okulojn kvazaŭ meze de la tumulto mem, renversis ĉion; ŝanceliĝante, du soldatoj depaŝis kaj falis kun ĝemo; la ceteraj, en paniko, ĵetiĝis kien ajn, haste kaptante kaj forpuŝante unu la alian.

— Oni nin murdas! Kien vi rigardas, necesas ĉirkaŭi la domon kaj la tutan straton! Sur ĉevalojn! Kie estas la arestitino?!

Rigidiĝinte, Tavi alpremiĝis al la muro, kun la mano, levita por defendo; senfortiĝante pro timo, ŝi komencis krii, dum la paniko kaj bruo de ĉevalaj hufoj kune kun kreta brilo de sabroj estis turniĝantaj ĉirkaŭ ŝi, fleksigante la genuojn. Subite en ŝian orelon mem sonis rapida flustro:

— Retenu vin; obeu min en plena silento.

— Sed kiu estas tio? — per sama flustro, sufokiĝante, demandis la junulino.

— Mi estas Kruks.

Ŝi ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ĉirkaŭ ŝia dorso volviĝis la brako per abrupta kaj trankvila peno, firme deŝiranta ŝin disde la tero; samtempe la bruo de la tumulto malproksimiĝis, kvazaŭ sur ĝin oni ĵetus grandan drapon.

VI

Li levis ŝin en la brakoj, ĉirkaŭvolvinte per ili la malpezan korpon de la junulino tiel trankvile, kvazaŭ nenio minacis al li, kaj nehaste korektis la pozon, kiam rimarkis, ke ŝian ŝultron tro premas lia maldekstra mano. Sed jam estis obtuzigitaj ŝiaj sentoj, kaj nur profunda suspiro, enprenanta kun doloro novan forton por la senfortiĝanta koro, montris al Drud, kiel estis malfacile kaj kiel iĝis facile al ŝi. Ŝi estis afekciite kvieta kaj senfine beate malforta. Sed la sento de plena sendanĝereco kaptis jam ŝin per glata varmo; ŝi kvazaŭ kaŝiĝis en dika muro, fermiĝinta post ŝi. Tiu impreso estis subtenata de plena silento, en kies foroj susuris nur malglataj kaj mizeraj sonoj, similaj al bruo de robo aŭ plaŭdo de obtuza akvostrio, pro kio ŝi pensis, ke ŝi estas kaŝita ie proksime de domo, en loko hazarda, sed neatingebla. Laŭ ŝia vizaĝo glitadis vento, malvarmigante la tempion, kio povis esti nur en malfermita spaco.

— Do helpu al mi, — diris ŝi apenaŭ aŭdeble, — ĉion klarigu al mi kaj kiel eble plej baldaŭ, mi malbone fartas; la racio forlasas min. Ĉu tio estas vi? Kie mi estas nun?

— Paciencu kaj fidu, — diris Drud. — Ankoraŭ ne estas tempo por klarigo; dume prefere silentu. Mi sen minaco diras tion. Ĉu al ci estas tre maloportune?

— Ne, ne tro. Sed ne plu necesas min teni. Mi ekstaros, lasu min.

— Ankaŭ por tio venos tempo. Tie, kie ni staras, estas malseke. Mi estas en akvo ĝis la genuoj.

Tavi instinkte subfleksis la krurojn. La «ci» de Drud tuŝis nenion en ŝia animo, alpremiĝinta al savo kaj defendo; li diris «ci» kun simpleco de homo, reganta la situacion, ne donante signifon al la formo. Ŝi eksilentis, sed senĉesa vento enigme verŝiĝadis al la vizaĝo, kaj la junulino nenion povis kompreni.

— Mi ne parolos, — kulpe diris Tavi, — sed ĉu mi povas demandi vin nur pri unu afero, per du vortoj?

— Nu, parolu, — milde konsentis Drud.

— Pro kio estas tiel mallaŭte? Kial estas vento en tiuj muroj?

— La vento blovas en fenestron, — diris, silentinte iom, Drud, — ni estas en malnova tenejo; ĝia fenestro estas detruita; la tenejo estas malpli alta, ol la tero; akvo kaj vento vagas en ĝi.

— Ĉu ni ne dronos?

— Ne.

— Mi diris nur tiujn du vortojn, kaj nenion pli, mi silentas.

— Mi vidas tion.

Ŝi kvietiĝis, balancante la piedon, pendantan sur la fleksaĵo de la Drud-a kubuto, kun celo elprovi lian humoron, sed Drud severe levis la piedon, dirinte:

— Ju malpli ci moviĝados, des pli bone. Atendu kaj silentu.

— Mi silentas, silentas, — haste respondis la junulino; stranga fenomeno renversis tutan ŝian atenton sur rondon de luma polvo, senmove staranta rekte sub ŝi kiel fosforeska nebula arabesko; laŭ ĝi kun malrapideco de muŝoj vagis flava kaj ruĝa punktoj.

— Kio lumas? — nevole demandis ŝi. — Kvazaŭ braĝoj estas disŝutitaj tie; klarigu al mi finfine, Kruks, kara mia, — vi savis kaj bonkoras, sed kial ne diri tuj?

Pensante, ke ŝi ekploros, Drud gardeme karesis ŝian manon, malvarmigitan de la vento.

— En la humida kelo lumas, putras la volbo; putraj traboj plenas de mikroskopaj insektoj; sub ili estas akvo, kaj la lume brilanta putraĵo reflektiĝas en ĝi. Jen ĉio, — diris li, — baldaŭ estos fino.

Ŝi kredis, ĵetis rigardon supren, sed nenion vidis; estis venta mallumo, katenita de silento, dum la reflektaĵoj en akvo, pri kiuj diris Drud, ŝanĝiĝante kaj transirante de unu arabesko al alia, desegniĝis kiel disa duonrondo. Ŝia angoro, finfine, atingis la limon; la strebo kompreni la okazantaĵon iĝis doloro de akra furiozo, — ankoraŭ nemulte, kaj ŝi eligus ploregon kaj frenezan krion. Ŝia tremo plifortiĝis, la spirado estis plena de ĝemo kaj sopiro. Kompreninte tion, Drud kunpremis la dentojn, ŝtoniĝante pro streĉiĝo, pligrandiginta la rapidon duoble; finfine li povis diri:

— Rigardu. Ĉu ci vidas ĉi tiun fenestron?

Glutante larmojn, Tavi viŝis la okulojn, rigardante en la direkto, iom klinita malsupren, kie, sen perspektivo, kio donis al la almontrita de Drud fenomeno imagatan permane atingeblan proksimecon, brilis en mallumo mallarĝa vertikala kvarangulo, kies internaĵo fumis per malklaraj konturoj; fiksrigardinte, eblis agnoski la kvarangulon fenestro; ĝi estis pligrandiĝanta kun tiu nerimarkata senteblo, kian donas ekzemplo de hormontrilo, se oni ne deŝiras la okulojn de ĝi. Tiu momento, aliĝinte al la magneto de la renversita konscio, lokiĝis, kiel feraj fajlaĵoj, per senmova arabesko; la timo malaperis; gaja, sensenca «hu ra!», superfluinte, bruis en la orelojn de Drud per jubilo de ĉion priluminta diveno, kaj Tavi eksaltis en ŝiaj manoj simile al kaprido, kaptita dum ludo.

— Nenio pli, ol strangega bizarega sonĝo, — diris ŝi, ridetante; — nu, do mi parolos kun vi. En sonĝo ne hontindas; neniu ekscios, kion mi faras kaj parolas. Kion mi deziras, tion mi diros; mi bedaŭras, ke mi vidas vin nur en sonĝo. Tamen ĉu mi vekiĝu? Sed la sonĝo ne plu timigas... Ni ion devus klarigi, estimata Monte-Kristo [20]. Ne aŭdacu, ne aŭdacu alpremi min forte! Sed teni vi povas. En sonĝo mi ne ĝenas min, la afero ne gravas. Sciu, ke vi estas agrabla por mia koro. Kaj ĉu mi estas agrabla por vi? Kie estas via maŝino kun sonoriletoj? Kial sciis vi, ke mortis la maljunulo? Kio vi estas, diru al mi, mistera homo? Kaj kiel vi vivas? Ĉu ne sentas vi enuon, malfacilon inter sentalentaj stultuloj?

Parolante tiel, ŝi ridis kaj skuis lian obeeman manon, alpremiĝante al lia brusto, kie ŝi sentis sin komforte, pensante samtempe pri rajtoj de sonĝo ne sen riproĉo al si, sed en ekstrema pigro kaj laco.

— Ĉu mi ruĝiĝas? — pensis ŝi laŭte.

— Do, ĉu tio estas cia sonĝo? — demandis Drud tiel speciale, kiel sonas voĉoj en sonĝo.

— Nu jes, sonĝo, — senzorge paroladis la junulino, tenante lian manon kaj rigardante al la alfluganta fenestro, — sonĝo, — ripetis ŝi, levinte la kapon, por pririgardi la brikan masonaĵon. La fenestro ĉirkaŭprenis ilin kaj transĵetiĝis malantaŭen.

— Sonĝo, — frotante la okulojn, diris, stamfinte, Tavi — Drud jam mallevis ŝin. La sensentiĝintaj kruroj devigis ŝin apogiĝi al la tablo, kaj pro la moviĝo, tintinte, lada kruĉo ruliĝis sur la planka plato. Stebbs, senvorte, levis ĝin, lumante kaj ridetante per tuta sia estaĵo.

Ŝi tremeris, rektiĝis kaj transmovis la rigardon de Stebbs al Drud; depaŝis, emociiĝante, prenis la kruĉon kaj ĵetis ree, aŭskultante, kiel tintas la lado. La voĉo de la aĵo, nemalkomponebla al fantomoj, malkovris la veron.

— Tio ne estas sonĝo, — malrapide elparolis la junulino, eksidante kaj kunmetante la manojn; ĉio ekbrilis kaj tondris en ŝi kiel mirakla bato.

Drud ekrigardis al Stebbs, dirinte per la mano, ke li foriru. Tavi, kunpreminte la manojn, aliris du paŝojn pli proksime, tiel ke Drud estis nun apud ŝi.

— Rigardu al mi longe!

Li ekrigardis kun tiu esprimo, kies deziron li divenis en ŝi, — obeeme kaj simple.

— Nun ne rigardu al mi.

— Dio estu kun ci, mi ne rigardas, — emocie diris Drud, — eksidu kaj ekregu cian koron. En ci mem ci trovos ĉion.

— Ne tuŝu, ne paroligu min, — apenaŭ aŭdeble diris Tavi. — Alie io konfuziĝos...

Sed la okazintaĵo en ties tuta skalo estis super ŝiaj fortoj. Ŝi tremeris.

— Tre multe da ĉio, — diris Tavi, ekrigardante al Drud kun pala kaj peza vizaĝo.

La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.

— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?

— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?

De ŝia vizaĝo ne foriradis meditemo kaj obeemo, kaj la rigardo, vagante kun kvieta distriĝemo, estis plena de ombro, — ĝi ne ludis, ne brilis. Ŝiaj impresoj haltis, ŝirmante la konscion per grandega blinda makulo, kaj Drud komprenis tion, sed ne maltrankvilis.

— Ne, ne aŭdis, — diris, plu indiferente, la junulino, — kaj kiu vi estas?

— Mi estas homo, sama, kiel ci. Mi deziras, ke al ci estu trankvile.

— Al mi estas trankvile. Al mi estas bone kun vi. Ĉi tie estas tiel bone sidi. Kaj tio estas kio? — Tavi malforte movis la manon. — Ja tio estas antikva kastelo, ĉu?

— Tio estas lumturo, Tavi; sed ĝi, kaj ankaŭ ĉiuj miaj aziloj, — ili multas, — por ci estas kaj estos kasteloj. Ĉio ĉi estas por ci kaj cia.

Ŝi pensis iom, poste ridetis.

— Jen kiel! Sed kion do... kion do... per kio mi distingiĝis?

— Probable, per tio, ke ci mem ne scias tion. Sed mi iris, kaj ci haltigis min. Vere, nemulta tempo pasis, tamen jam venis la tempo, por ke mi zorgu pri ci kaj kun malfermita koro aŭskultu cin. Ni, soluloj inter multaj similaj al ni, vivas laŭ aliaj leĝoj. Horo, jaro, kvin aŭ dek jaroj — ĉu ne estas tutegale? Eraradis ankaŭ mi, sed mi lernis ne erari. Mi vokas cin, junulino, koro, parenca al mi, iri kun mi en la mondon ne atingeblan, probable, al ĉiuj. Tie estas kviete kaj brile. Sed estas malfacile por sola koro reflektadi tiun brilon; ĝi iĝas kiel brilo de glacio. Ĉu ci kun mi degeligos la glacion?

— Mi ĉion diros... Mi diros ĉion; sed mi nun ne povas. — Ŝi spiris malforte kaj mallaŭte; ŝia rigardo estis strange trankvila; de tempo al tempo ŝi flustradis ion neaŭdeble aŭ balancadis la kapon. — Ja mi estas nepostulema; por mi estas tute egale; por mi nur ne estu malfeliĉo.

— Tavi, — diris Drud tiel laŭte, ke la sango revenis al ŝia vizaĝo, — Tavi, vekiĝu.

Ŝi rigardis al siaj manoj, movis la fingrojn laŭ la okuloj.

— Ĉu mi sonĝas?! Sed vere, — ĉio estas en nebulo ĉirkaŭe. — Kio estas tio? kio okazas al mi? Veku min!

Li metis la manon sur ŝian kapon, poste karesis, kiel emociiĝintan infanon.

— Nun ci iĝos ci mem, Tavi; la nebulo disiĝos, kaj ĉio estos nek mirakla, nek stranga; ĉio estas simpla, kiam du pensas pri unu. Rigardu, — jen tablo; sur ĝi estas pano, ovaĵo, kafkruĉo kaj tasoj; en tiu ĉi ejo loĝas la gardisto de la lumturo, Stebbs; malbona poeto, sed bona amiko. Li, vere, estas amiko por mi, kaj mi tion aprezas. Ĉi tie naskiĝis ankaŭ cia imago — antaŭ jaro, nokte, kiam ludis ni sur vitra harpo el flakonoj; kaj poste mi jam vidadis cin ĉiam, ĝis finfine trovis. Jen ĉio; sama, kiel ĉe aliaj, kaj la homoj estas samaj. Nur la sorto de unu el ili — de mi — estis koni nek distancojn, nek alton; en ĉio alia mi tre cedas al Stebbs; li estas kaj pli forta, kaj pli lerta, kaj krome bonege plonĝas, kion mi ne povas lerni, kaj pro tio mi fojfoje envias. Ĉu ci deziras, mi voku Stebbs-on?

— Deziras. — Ŝi ekrigardis de malsupre al staranta antaŭ ŝi Drud, poste kaptis lian manon per ambaŭ siaj manetoj kaj, ferminte la okulojn, firme skuis ĝin, streĉinte la vizaĝon; malfermis la okulojn kaj ekridis per rido, plena de kvieta kontentiĝo. — Ĉu vi ankoraŭ multon montros al mi?

— Sufiĉe, por ke ci neniam enuu. Stebbs!

Li komencis voki, malferminte la pordon.

— Mi iras, iras! — diris Stebbs de sur la ŝtuparo, kie li staris, atendante vokon. Li estis kombita, lavita, kaj, kvankam la afero estis okazanta nokte, lia pantalono estis purigita per benzino kaj sapo.

— Kiel bone! — diris li. — Kia bonega nokto! Ne eblas deŝiri la okulojn disde stelaj mondoj, kaj mi spektis ilin... Kion vi diris?

— Stebbs, — interrompis lin Drud, — eksidu; duan fojon mi adiaŭas cin tiel subite. Sed kun mi estas la vivo, kiun mi serĉis, kaj ŝi bezonas profundan ripozon. Krome, pri la lumturo scias tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Tial mi ne restos por longe, nur manĝos. Sed ci estos sciigita baldaŭ kaj venos por ĉiam.

— Dankon, Monto, — diris Stebbs. — Kian nomon havas cia nova Amiko?

Drud ekridis:

— «Granda eta amiko», — estas ties nomo, — «Tavi» estas ŝia nomo, «Rapida rojo», «Ĉarma sonoro»...

— Jes, da ni estas dek kvar, — aldonis Tavi, — sed ne ĉiuj estas kalkulitaj. La ceterajn, tamen, vi konas... Kaj tio estas vero, mi estas amiko por vi, amiko, sed ja por ĉiam, ĉu?!

— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser [21], kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon [22], ankoraŭ malpli — Psiĥon [23]; lia psiĥologia senreviĝo estis tamen agrabla.

Scivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj ne ĵus tuŝis ĝin. Sed li tamen diris iomete:

— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.

Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:

— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.

Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.

— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti birdo?! Ĉu?

Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:

— Sezamo, Sezamo, malfermu! Kabano birdpieda [24], turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi! — Kun kareso kaj maltrankvilo ekrigardis al ŝi Drud. — Ho, ne koleru, kara! — arde ekkriis ŝi, penante etendi la manojn, — ne koleru, komprenu min!

— Kiel mi povas koleri, — diris Drud, — se iĝis hele? Ne. — Li agrafis la zonon, kovris la kapon kaj svingis la manon al Stebbs. — Mi hastas. Kiomfoje mi jam adiaŭis cin, sed tamen ni renkontiĝas kaj renkontiĝos plu. Ne malgaju.

Li aliris al Tavi; nevole ŝi depaŝis, rigidiĝis kaj rekonsciiĝis, kiam Drud facile levis ŝin. Sed jam ekmoviĝis ĉirkaŭe ĉio, simile al lavango; frostigante kaj tiklante, de la piedoj mem al la koro leviĝis glacio, la spaco disiĝis, rumoro de fabelo superis murmuron de malproksima, malsupra akvo, kaj vento ŝtopis la orelojn.

— Tavi? — demande diris Drud, sentante, ke li ree egalas por ŝi al rapidege fluganta nokto, ke li estas Monto.

— Ha! — malforte eliĝis el la litkovrilo. Sed tuj kun ekstazo ŝi liberigis kaj levis la kapon, kriante, kiel al surdulo: — Kio lumas tie, malsupre? Tio estas putraj traboj, ligno putras, lumas, jen kio! Kaj eĉ se neniu kredos, ke eblas vivi tiel, eĉ se neniu scias! Nun min ne eblas disigi de vi, kiel bekon disde tekruĉo. Kiel en unu kanto... — Ŝi rompis, sed tra la dentoj emocie kaj kolere finis: — «Por mi edzo ci estos, kaj mi estos cia edzin'», — kaj antaŭ tio jene: «Se ci min ne forgesos, kvankam ondojn disigas destin'... ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta estos kaj... ta-ta-ta, ta-ta edzin'»

Ŝi jam ploris, tiel malgaja ŝajnis al ŝi, ke «ondojn disigas destin'». Poste komencis paroli Drud kaj diris ĉion, kio necesas por profunda animo.

Same kiel ĉiuj sonoj de la tero havas reflekton ĉi tie, tiel ĉio, soninta en alto, mistere reeĥas malsupre. En tiu horo, — en tiuj minutoj, kiam la du koroj pacience lernis bati akorde, grizhara majstro de beletro, sidante ĉe sia luksa tablo en sutano laŭ la maniero de Balzac [25] kaj en velura nigra ĉapeto, meze de priskribo de monduma akcepto, okupinta kvar tagojn kaj fariĝinta sufiĉe sukcese, subite eksentis alfluon de turmentaj kaj obtuzaj linioj de forglitanta versaĵo. Senforta forigi tion, li komencis skribi sur la marĝenoj ion senligan. Kaj ĝi rezultis tiel:

Se ci ne forgesos,

Kvankam ondojn disigas destin',

Por mi edzo karesa ci estos,

Kaj mi estos cia edzin'.

Li tralegis, rememoris, ke la vivo pasis, kaj miris pri la barbara versaranĝo de la kvarverso, skribita per la mano, ĝis la ungoj mem plena de respekto, kun kiu oni premadis ĝin.

Ĉu ne brilon de rojo, ĵetanta siajn gajajn akvojn en sovaĝan belon de fluo, vidas ni inter akvokirloj de ĝi, distranĉanta la verdan landon laŭ poreterne fiksita vojo? Malaperis kaj ne malaperis tiu rojo, sed, ĉerpinte akvon de la fluo, ĉu ni ne trinkas kun ĝi ankaŭ la akvon de la rojo? Egale — ekzistas rido, simila al la nia, kaj ekzistas malgajoj, kiuj tuŝus ankaŭ nian animon. Vento strias fumon, ventmontrilo kaj flago ŝiriĝas, vimplo krakas, flugas polvo; paperetoj, balaaĵo, altaj nuboj, aŭtunaj folioj, ĉapelo de preterpasanto, gazo kaj stamino de skarpo, petaloj de pomarboj, — ĉio strebas, deŝiriĝas, impetas kaj — en tiu momento — estas unu. Per obtuza muziko maltrankviligas ĝi la animon, haltintan meze de la vojo, kaj logas. Sed la animo estas pli peza, ol ŝtono; envie kaj senforte pririgardas ĝi la kirle viviĝintan foron, oscedas kaj fermas la okulojn.

VII

Dum kvin monatoj ses nekomunikemaj, silentemaj homoj faradis unu aferon, ligitaj per komuna plano kaj per komuna celo; tiujn homojn movadis estro, renkontiĝante kaj parolante kun ili nur en tiuj okazoj, kiam tio estis absolute necesa. Ili ricevadis kaj elspezadis grandajn monsumojn, glitante laŭ ĉiuj komunikvojoj kun senlaceco kaj persisto, sufiĉaj por organizi grandan migradon aŭ kaŭzi militon. Se al ili ne sufiĉis mono aŭ ili renkontadis obstaklojn, distranĉeblajn sole per ora grandega glavo, — krakado de telegramoj trakuradis la landon, donante sian enfermitan tremon al blanka mano, malfermanta per malpacienca virina moviĝo senbrilajn vitrojn de bankaj ĉeloj, kie kombita homo numeradis, subskribadis kaj metode finadis la aferon de transformo de ankoraŭ ne sekiĝinta subskribo en kolorajn briketojn de papermonoj aŭ de oraj paketoj, tirantaj la manon al la tero.

Komence kursoj de la ses homoj, dediĉintaj, ŝajne, tutajn siajn vivojn al tiu afero, por kiu ilin alvokis la estro, estis ĉirkaŭprenantaj grandegajn spacojn. Iliaj vojoj ofte kruciĝadis. Iam ili renkontiĝadis kaj paroladis pri sia afero, ricevante novajn direktivojn, post kio ili direktadis sin en lokojn, iel rilatajn al ilia tasko, aŭ revenadis al malnova spuro, starigante novan vidpunkton, kiu faris la vojon pli interesa, la taskon — pli klara, artifikojn — pli vastaj. Ili ĉiuj estis ligitaj kaj samtempe ĉiu estis sola.

Iom post iom iliaj vojaĝoj perdadis la grandiozan skalon, koncentriĝante ĉirkaŭ kelkaj linioj, markitaj sur siaspeca mapo, en kiu ni komprenus nenion, per komplikaj signoj. De la periferio ili kuntiriĝadis, rondirante, al iu centro aŭ, pli ĝuste, al teritorio kun malstabilaj limoj, en kies limo la celo senteblis pli klare, pli probable, kvankam determinate de nemultaj ŝancoj de simpla hazardo, sed tamen donante certajn esperojn.

Jam hantis ia obtuza elnodiĝo. Jam la faktoj, kelkfoje kontrolitaj, ripetiĝadis kiel brila, kuranta streko, simila al fora eksplodo de sensona pafo; jam la rekta spuro ĵetiĝis sub la piedojn, momente kuniginte ĉiujn skrupulajn konsiderojn en unu lastan agon... la ago efektiviĝis, la manoj, kaptinte vakuon, tremeris, sensentiĝante en lacego, kaj retroa bato plene frakasis la sekretajn kaptilojn... Poste venis tago, en kies lumo afekcie klare ekstaris sur siajn lokojn ĉio, vidata de ordinaraj okuloj de ordinaraj homoj, — kvazaŭ okazis nenio.

Ni revenas al Runa Beguem, kies animo aliris mornan limon. Ŝia voĉo iĝis seka, la rigardo — senmove trankvila, la moviĝoj — lacaj kaj abruptaj. Sed neniam dum la tuta tempo, kiam ŝi serĉadis morton por la arda koro de la senkulpa kaj sentima homo, ŝi nomis la aferojn per iliaj veraj nomoj kaj neniam pensis pri ili en terura sopiro. Ŝi estis pereanta kaj defendanta sin kun malvarma despero, trovinte apogon en la certeco, ke la morto de Drud liberigos kaj trankviligos ŝin. Tiu certeco, simila al intuicio aŭ al impeto, kaŭzita de netolerebla turmento, sed daŭranta senfine, kreis la celon, konfiditan al la estro, kaj nur kun li paroladis ŝi pri tio, sed ĉiam kun peto kiel eble malpleje zorgigi ŝin.

Ne ekzistas afero kaj celo, kiuj pli aŭ malpli frue ne ekposedus la tutan penson kaj la tutan animon de iu unu homo, kiu antaŭ tiam, eble, vivis sen specialaj planoj, sed kun antaŭsento kaj humoro de sia rolo. Lin necesis elpreni el la egala herbo de kapoj, ekkoni kaj distingi inter multegaj vizaĝe similaj al li, inter sozioj kun trompa impreso de la originalo. Ŝajnis, ke nenio tia konformas la fortojn kaj la sperton de la junulino, kies forveturojn kaj alvenojn mondumaj gazetaj novaĵoj notadis en alta tono. Vere, ŝi ne povis fari tion ĉe tuta konscio de specifaĵoj de la tasko kaj ĉe klara kompreno por si mem, kio estus farenda; necesus publika elvokado aŭ trarigardo de loĝantaro de kelkaj urboj kun elprovoj, kiuj okupus plurajn jarojn.

La necesa homo venis mem, kvazaŭ li estis kaptanta la minuton de senforteco, por frapi, eniri kaj ekparoli. Sur la dezerta nokta strato aŭdiĝis frapado de radoj, sonanta ĉiam pli laŭte, kaj Runa, forpelinte dormon, — pli ĝuste, malvivan senmovecon de penso, kun kiu ŝi penis forgesi sin sur kuseno, bruliganta la vangon, — fiksaŭskultis la bruon de la nevidebla veturilo.

— Kiu veturas nokte? kien? — demandadis ŝi, nevole rimarkante, ke ŝi fiksaŭskultas kun stranga atendo, ke la sango sovaĝe batas; ŝajnis, ĝuste al ŝi estis direktita tiu soleca frapado de la nokto. Ĉiam pli laŭte sonis ĝi, pli klara kaj hasta iĝadis ĝia kraka trilo; iu hastis, kaj Runa levetiĝis, aŭskultante, ĉu ekbruos ree la radoj. Sed la bruo ĉesis kontraŭ ŝia domo; alia bruo, aperanta pigre kaj malklare, tuŝis la streĉitan aŭdon; mallaŭta, kiel kula kanto, fora sonoro, ankoraŭ sonoro, — pli proksime, frapo de fora pordo, susuro kaj malapero de malklaraj paŝoj. Ne elteninte, ŝi sonorigis mem, kun faciliĝo sentante, kiel tiu memstara ago elkondukas ŝin el la stuporo.

Mallaŭte frapinte, eniris la servistino.

— Al vi oni alveturis, — diris ŝi, — kaj ni nenion povis fari. Kaleŝego kun blazonoj; el ĝi eliris homo, insiste ordoninta transdoni al vi leteron. «Kiam ĝi estos legita, — diris li, — vi tuj ricevos ordonon senprokraste venigi min al via sinjorino». Ni interkonsiliĝis. Vidante, ke ni ne kuraĝas maltrankviligi vin, li disdonis al ni, ridante, po kelkaj oraj moneroj. Al ni iĝis klare, ke tia, evidente, grava persono ne kuraĝus maltrankviligi vin pro bagateloj. «Ni risku!» — pensis ni...

— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj... Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.

Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:

— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.

Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: «Drud»; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: «Laŭ spuroj de Drud» — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.

— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.

Tiam, meze de nokto, ekbrilis la fenestroj, turnitaj al la ĝardeno. La lumo heligis statuojn kaj tapiŝojn; malnaturan viglon spiris tiu horo de nokta angoro, fermita en sensona ringo de sekreto. Malsanece regante sin, eniris Runa kun malvarma kaj senmova vizaĝo, kaj ekvidis tie la homon, kiu turnis al ŝi duonfermitan rigardon de la mallarĝaj pezaj okuloj. Tiuj okuloj esprimis akran, preskaŭ manian atenton, egalan al malagrable akra sono; ĉirkaŭ la vangostoj de la malhela vizaĝo krispis grizaj haroj, bukle falantaj sur la bruston, revivigante la dekokan jarcenton. Kurba linio de la razita buŝo kolorigis la tutan vizaĝon per morna lumo, rememorigante la rideton de la Gioconda [26]. Tia vizaĝo povus tremerigi, se, kantetante, oni senzorge turniĝus al ĝi. Li estis en nigra surtuto, kaj la ĉapelon li tenis en la manoj.

Runa eniris kun demando, sed kiam ŝi ekvidis la vizitanton, ŝi tuj komprenis, ke ne necesas la demando. Tio estis kvazaŭ daŭrigo de ĵus ĉesinta interparolo.

— Mi ne nomos min, — diris la nekonato, — kaj ankaŭ ne eksplikos al vi, kial nur nun, sed nek malpli, nek pli frue, mi eniras ĉi tien. Sed vi atendis min, kaj mi venis.

Tremante, per gesto ŝi invitis lin eksidi kaj, kunpreminte la manojn, eksidis mem, rajte atendante ion neaŭditan. Sen gestoj kaj rideto daŭrigis sian parolon la gasto; li kunmetis sur la akra genuo la flavajn manojn, iĝinte pli senmova, ol marmoraj Leandro kaj Hero [27] malantaŭ li kun iliaj malĝojo kaj morto. Li diris:

— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.

Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.

— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.

— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — «Estro». Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.

Kie malfortulo malamas — tie fortulo neniigas. Volo kaj oro parolas nun inter si. Faru elspezojn necesajn, eble, frenezajn; sed memoru, ke ne ekzistas saviĝo sen batalo; ne vi faros tiun baton. Ni komencos de malproksime, firme kunpremante per ringo. En la mondo vagadas ciganoj, kaj ili scias multon, kio estas atingebla al neniu, krom iliaj malpuraj nomadejoj. Ili estas avidaj kaj kaŝemaj. Tamen ĉemane mi havas kelkajn homojn de speciala speco, enprofundiĝintajn, same kiel mi, en kontempladon de fumaj figuroj de la vivo, en ties glitantan kaj apenaŭ aŭdeblan flirtadon. Ni venu laŭ la ora pado al tiuj ĉifonaj, harkovritaj nomadoj, kie, sub baskoj de koloraj tendoj, kaŝiĝas ruza belo kaj informoj de plej malsama speco, laŭ tiuj linioj, sur kiujn ni devas paŝi. Sed ni ne neglektu ankaŭ helpon oficialan, nur kun singardemo kaj ekstrema elekto, se ni ne deziras, ke nia serĉado iĝu konata de ĉiuj. Tiuokaze niaj kartoj iĝus miksitaj kaj damaĝitaj de tiu kontraŭeco al la cetera realo, en kiun ni trafos kun nia tasko.

Ju pli aŭskultadis lin Runa, des pli klare aperadis ŝia espero; kaj ŝi jam ne deziris demandi, sed nur, sole, agi. Obtuza kurteno kovris ŝian animon; sen krueleco, sen klara konscio por si mem, al kio ŝi decidiĝas, beate ridante, diris ŝi:

— Estu Estro. Mi nenion avaros por tio, pri nenio bedaŭros, sed atendos pacience kaj donos ĉion, kio necesas.

Ŝi eliris kaj alportis tutan monon, kiun ŝi havis en tiu momento, krome ŝi alportis ĉekon por granda monsumo.

— Ĉu sufiĉas tio?

— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?

Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.

— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.

Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.

Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.

— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.

— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.

Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.

Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.

En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:

— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!

Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.

— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.

Subite malforta iĝis lia voĉo; la ŝultroj velkis, la rigardo estingiĝis, la manoj, perplekse kaj senhelpe tremante, kvazaŭe serĉis apogon. Li ekstaris premita; malvigle kaj obtuze ĉirkaŭrigardinte, li malgaje movis la brovon kaj direktis sin al la elirejo.

— Mi estas nur maljunulo, — aŭdis la junulino, — fortoj forlasas min, malfortiĝas la vido, — kaj la vivo, donita por unu impeto, ĉu restariĝos denove en sia ŝtala brilo? Mi estas rompita: la batalo finiĝis nule.

Li foriris, flustrante kaj balancante la kapon en lumo de la grandega pordo, faranta lian antikvan figuron malpeza, kiel marioneto; forgesinte pri li, Runa iris malsupren. Ŝin kondukis deziro moviĝi, dum la morto jam estis decidita en ŝia ekdorminta animo. Sed Runa ne sciis tion.

Ŝi vestis sin kaj eliris, distrite kapjesinte al servisto responde al demando, kiun ŝi nek komprenis, nek aŭdis. Ŝi ne havis celon, sed irado meze de vespera homamaso logis ŝin per malvarma ripozo de brua kaj bunta soleco. Kutime brilis fenestroj; tremantaj radioj de aŭtoj, antaŭante ĉevalojn kaj homojn, jen blindigadis antaŭe, lumante rekte en la okulojn, jen ŝprucadis el post la dorso, moviĝante kaj malaperante inter kruciĝantaj ombroj. Densa homamaso estis iranta renkonten al ŝi, dissplitiĝante antaŭ tiu ĉi pala kaj bela vizaĝo kun precizo de akvodislimo, ĉirkaŭfluanta rokon; neglekte kaj kviete iris la junulino, rimarkante nenion, krom oraj ĉenoj de vespera ilumino, dissemanta sub la ĉielo diafanan bluan gason. De tempo al tempo ŝia atento rimarkadis ion, tuj akceptantan gigantan amplekson, kvazaŭ tiu fenomeno estus subpreminta ĉion ceteran: ĵurnalon, grandan kiel domo, virinan aŭ viran vizaĝon de sur paĝoj de «La nutraĵo de dioj» [28], larĝon de strato, ŝajnanta prilumita abismo, fendon aŭ platon de la trotuaro, tuj fariĝanta la centro, ĉirkaŭ kiu bruis la urbo.

Iom post iom la homamaso iĝadis pli densa kaj larĝa, en ĝi rimarkiĝis ioma malordo, kreskanta en facilan tumulton. Aŭdiĝis demandoj kaj ekkrioj. Kiom ŝi povis, Runa moviĝis antaŭen, ĝis ŝi estis devigita halti. Sub ŝia mano kuris infanoj; vicoj de dorsoj, kunigitaj antaŭ ŝi, estis kaŝantaj scenon aŭ eventon, ĉirkaŭ kiu estiĝis silento, kroĉiĝanta al scivolemo; se iu por momento retrorigardadis el la antaŭa vico, en lia vizaĝo lumis retenata emocio.

Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:

— Tralasu min.

Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.

Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.

Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si, kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.

— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.

Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.

— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.

Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.

Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:

Se ci ne forgesos,

Kvankam ondojn disigas destin'...

                                                                                                             La 14-an de novembro de 1921 j.

                                                                                                             La 28-an de marto de 23 j.

Комментарии

1

 tradukis Clarence Bicknell

2

 traduko de L. Zamenhof

«Soleil» —
Nerono — romia im
Elagabalo — romia im
Agassiz —
 Barnumo — Phineas Taylor Barnum (1810–1891) — fama usona cirka entre
 a giorno —
 duklaftan — klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (rim. de la tradukinto)
 arŝinaj — arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (rim. de la tradukinto)
 Aisher —
 La kelo de Auerbach — nomo de restoracio en Le
 «su
 Mérimée — Pros
 Saint-Germain — grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, di
 Montgomery ka
 la aŭtoro de «Novaj Arabaj noktoj» — Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (rim. de la tradukinto)
 Blua Barbo — ĉef
 Kohinuro — hindia diamanto, unu el la
 Kazanovo — Giacomo Girolamo Casanova (1725–1798), itala aventuristo kaj verkisto, fama
 Edison — Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (rim. de la tradukinto)
 Monte-Kristo — mistera ĉef
 la Venuso de Tannhäuser — ekzistas multaj
 Diano — romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (rim. de la tradukinto)
 Psiĥo —
 Kabano bird
 Balzac — Honoré de Balzac [balzák] (1799–1850), elstara franca verkisto (rim. de la tradukinto)
 la Gioconda —
 Leandro kaj Hero — herooj de helena mito,
 «La nutraĵo de dioj» — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta