La ora ĉeno
I
«Blovis vento...», — skribinte tion, mi per hazarda moviĝo renversis la inkujon, kaj la koloro de la brilanta flaketo rememorigis min pri la obskuro de tiu nokto, kiam mi kuŝis en la matrosa loĝejo de «Española»[1]. Tiu ŝipeto apenaŭ povis levi ses tunojn, sur ĝi venis liveraĵo da seka fiŝo el Mazabuo. Al iuj plaĉas odoro de seka fiŝo.
La tuta ŝipo sorbis la teruran odoron, kaj, kuŝante sola en la loĝejo kun fenestro, ŝtopita per ĉifono, en lumo de kandelo, kiun mi ŝtelis de ŝipestro Gros, mi estis pririgardanta bindaĵon de libro, kies ĉiuj paĝoj estis elŝiritaj de iu praktikema leganto, kaj la bindaĵon mi trovis.
Sur la interna flanko de la bindaĵo estis skribite per rufa inko: «Estas dubinde, ke saĝa homo legos tian libron, kie estas nuraj elpensaĵoj».
Sube estis: «Dick Farmeron. Mi amas cin, Greta. Cia D.».
Sur la dekstra flanko homo, havanta nomon Lazaro Norman, metis sian subskribon dudek kvar fojojn kun vostetoj kaj ĉirkaŭantaj parafoj. Ankoraŭ iu decideme forstrekis la kaligrafion de Norman kaj en la malsupro mem lasis misterajn vortojn: «Kion scias ni pri ni mem?»
Mi kun malgajo relegadis tiujn vortojn. Mi aĝis dek ses jarojn, sed mi jam sciis, kiel dolore pikas la abelo — Malgajo. La skribaĵo speciale turmentis per tio, ke antaŭnelonge knaboj el «Meluzino», drinkiginte min per speciala koktelo, difektis mian haŭton sur la dekstra brako, farinte tatuaĵon en aspekto de tri vortoj: «Mi ĉion scias». Ili mokis min pro tio, ke mi legadis librojn, — mi tralegis multajn librojn kaj povis respondi tiajn demandojn, kiaj neniam venadis en iliajn kapojn.
Mi levis la manikon. Ĉirkaŭ la freŝa tatuaĵo roziĝis la ŝvelinta haŭto. Mi pensis, ĉu vere stultaj estas tiuj vortoj «Mi ĉion scias»; poste mi gajiĝis kaj ekridegis — mi komprenis, ke ili estas stultaj. Mallevinte la manikon, mi eltiris la ĉifonon kaj ĵetis rigardon en la truon.
Ŝajnis, ĉe mia vizaĝo mem tremas lumoj de la haveno. Akra, kiel klakoj, pluvo batadis la vizaĝon. En la mallumo vantis la akvo, vento knaris kaj hurlis, balancante la ŝipon. Apude staris «Meluzino»; tie miaj turmentintoj, hele priluminte la kajuton, estis varmigantaj sin per brando. Mi aŭdis, kion ili parolas, kaj ekaŭskultis pli atente, ĉar la konversacio temis pri iu domo, kie la plankoj estas el pura arĝento, pri fabela lukso, subteraj pasejoj kaj pri multo simila. Mi distingis la voĉojn de Patriko kaj Mools, du rufaj ferocaj kretenoj.
Mools diris:
— Li trovis kaŝitan trezoron.
— Ne, — kontraŭdiris Patriko. — Li loĝis en ĉambro, kie estis sekreta kesto; en la kesto troviĝis letero, kaj li el la letero eksciis, kie estas diamanta ŝakto.
— Sed mi aŭdis, — ekparolis pigra Carrel — la «Ansera Kolo», kiu ŝtelis de mi faldeblan tranĉilon, — ke li ĉiutage gajnadis en kartludo po miliono!
— Sed mi pensas, ke li vendis la animon al la diablo, — deklaris Bolinas, la kuiristo, — alie oni ne povas tiel subite konstrui palacojn.
— Ĉu ni eble demandu de la «Trua Kapo»? — interesiĝis Patriko (tio estis la moknomo, kiun ili donis al mi), — de Sandy[2] Pruel, kiu ĉion scias?
Fia — ho, kiom fia! — rido estis respondo al Patriko. Mi ĉesis aŭskulti. Mi ree ekkuŝis, kovrinte min per ŝirita jako, kaj ekfumis tabakon, kolektitan el cigaredaj stumpoj en la haveno. Ĝi faris fortan efikon — en la gorĝo kvazaŭ turniĝadis segilo. Mi varmigadis mian frostiĝintan nazon, elspirante la fumon tra la nazotruoj.
Mi devus esti sur la ferdeko: la dua matroso de «Española» foriris al sia amorantino, kaj la ŝipestro kaj ties frato sidis en taverno, — sed estis malvarme kaj abomene en la supro. Nia loĝejo estis simpla tabula truaĉo kun du sternaĵoj el nudaj tabuloj kaj haringa barelo anstataŭ tablo. Mi meditadis pri belaj ĉambroj, kie estas varme, malestas puloj. Poste mi pripensis la ĵus aŭditan konversacion. Ĝi maltrankviligis min, — kiel estos maltrankviligita vi, se oni al vi diros, ke en najbara ĝardeno eksidis fajrobirdo aŭ ke kaduka arbostumpo ekfloris per rozoj.
Ne sciante, pri kiu ili parolis, mi imagis homon en bluaj okulvitroj, kun pala, sarkasma buŝo kaj grandaj oreloj, deiranta de sur kruta pinto laŭ kofroj, ĉirkaŭforĝitaj per oraj krampoj.
«Kial al li tiel fortunis, — pensis mi, — kial?..»
Ĉi tiam, tenante la manon en la poŝo, mi palptrovis papereton kaj, pririgardinte ĝin, ekvidis, ke tiu papereto estas la ekzakta konto de mia rilato al la ŝipestro, — ekde la 17-a de oktobro, kiam mi dungiĝis al «Española» — ĝis la 17-a de novembro, tio estas ĝis la hieraŭo. Mi mem skribis sur ĝi ĉiujn depagojn el mia salajro. Ĉi tie estis menciitaj la frakasita taso kun blua surskribo «Al la kara edzo de la fidela edzino»; la dronigita kverkligna sitelo, kiun mi mem laŭ postulo de la ŝipestro ŝtelis sur la ferdeko de «Okcidenta greno»; la flava kaŭĉuka pluvmantelo, kiun iu ŝtelis de mi; la dispremita de mia piedo cigaredingo de la ŝipestro kaj la frakasita — same de mi — vitro de la kajuto. La ŝipestro ekzakte sciigadis min ĉiufoje, kion kostas vica aventuro, kaj kun li estis senutile marĉandi, ĉar li estis rapide decidema.
Mi kalkulis la sumon kaj ekvidis, ke ĝi superas la salajron. Mi devis ricevi nenion. Mi preskaŭ ekploris pro kolero, sed retenis min, ĉar ekde certa tempo mi persiste decidadis la demandon — «kio mi estas — ĉu knabo aŭ viro?» Mi tremis pro la penso esti knabo, sed, aliflanke, sentis ion senrevenan en la vorto «viro» — mi imagis botojn kaj brosajn lipharojn. Se mi estas knabo, kiel nomis min foje vigla junulino kun korbo da melonoj, — ŝi diris: «Flanken, knabo», — do kial mi pensas pri ĉio granda: libroj, ekzemple, kaj pri posteno de ŝipestro, pri familio, infanoj, pri tio, kiel oni devas base diri: «He vi, ŝarka viando!» Se mi estas viro, — pri kio pleje pensigis min sepjara ĉifonulo, dirinta, ekstarante sur la piedpintojn: «Donu fajron por ekfumi, oĉjo!» — do kial mi ne havas lipharojn kaj virinoj ĉiam turnas al mi la dorson, kvazaŭ mi estas ne homo, sed fosto?
Al mi estis malfacile, malvarme, malkomforte. Hurlis vento — «Hurlu!» — diradis mi, kaj ĝi hurlis, kvazaŭ trovante forton en mia angoro. Faladis pluvo. — «Verŝu!» — diradis mi, ĝojante, ke ĉio estas malbona, ĉio estas malseka kaj morna, — ne nur mia konto kun la ŝipestro. Estis malvarme, kaj mi kredis, ke mi malvarmumos kaj mortos, kaj mian forgesitan korpon...
II
Mi salte ekstaris, aŭdinte paŝojn kaj voĉojn supre; sed tio ne estis voĉoj de niaj ŝipanoj. La ferdeko de «Española» situis sub la kajo, do sur ĝin eblis malleviĝi sen ponteto. La voĉo diris: «Estas neniu sur tiu ĉi porka trogo». Tia komenco plaĉis al mi, kaj mi malpacience atendis respondon. «Tutegale», — respondis la dua voĉo, tiom neglekta kaj delikata, ke mi pensis, ĉu ne virino respondas al la viro. — «Nu, kiu estas tie?! — pli laŭte diris la unua. — En la loĝejo estas lumo; he, bravuloj!».
Tiam mi elrampis kaj ekvidis — pli ĝuste distingis en mallumo — du homojn, envolvitajn en akvorezistajn pluvmantelojn. Ili staris, ĉirkaŭrigardante, poste ili rimarkis min, kaj tiu, kiu estis pli alta, diris:
— Knabo, kie estas la ŝipestro?
Al mi ŝajnis strange, ke en tia mallumo oni povas determini aĝon. En tiu momento mi deziris esti la ŝipestro. Mi dirus — dense, base, raŭke, — ion krudegan, ekzemple: «Disŝiru cin la infero!» — aŭ: «Krevu ĉiuj kabloj en mia cerbo, se mi ion komprenas!»
Mi klarigis, ke mi estas sola sur la ŝipo, kaj klarigis ankaŭ, kien foriris la ceteraj.
— Tiuokaze, — deklaris la akompananto de la alta homo, — ĉu ni, eble, malleviĝu en la loĝejon? He, ŝipknabo, sidigu nin al ci, kaj ni interparolos, ĉi tie estas tre malseke.
Mi pensis... Ne, mi nenion pensis. Sed tio estis stranga apero, kaj, pririgardante la nekonatojn, mi por unu momento forflugis en la amatan landon de bataloj, herooj, trezoroj, kie pasas, kiel ombroj, gigantaj veloj kaj aŭdeblas krio — kanto — flustro: «Mistero — ĉarmo! Mistero — ĉarmo!». «Ĉu tio komenciĝis?» — demandis mi min; miaj genuoj tremis.
Okazas minutoj, kiam, pensante, oni ne rimarkas moviĝojn, tial mi rekonsciiĝis, nur ekvidinte min sidanta en la loĝejo kontraŭ la vizitantoj — ili eksidis sur la duan liton, kie dormadis Egva, la alia matroso, — kaj sidis fleksiĝinte, por ne batiĝi je la plafono-ferdeko.
«Jen homoj!» — pensis mi, respekte pririgardante la figurojn de miaj gastoj. Ili ambaŭ plaĉis al mi — ĉiu en sia speco. La pli aĝa, kun larĝa pala vizaĝo, severaj grizaj okuloj kaj apenaŭ rimarkebla rideto, devis, laŭ mia opinio, taŭgi por rolo de kuraĝa ŝipestro, kiu havas ion por matrosa tagmanĝo, krom seka fiŝo. La malpli aĝa, kies voĉo ŝajnis al mi virina, — ve! — havis malgrandajn lipharojn, malhelajn neglektajn okulojn kaj helajn harojn. Li aspektis pli malfortika ol la unua, sed bele apogadis sian flankon per la pugno kaj brile ridadis. Ili ambaŭ sidis en pluvmanteloj; ĉe la altaj botoj kun lakaj supraĵoj brilis maldika rando, sekve, tiuj homoj havis monon.
— Ni parolu, juna amiko! — diris la pli aĝa. — Kiel ci povas rimarki, ni ne estas friponoj.
— Mi ĵuras per tondro! — respondis mi. — Do, ni parolu, diablo prenu!..
Tiam ili ambaŭ ŝanceliĝis, kvazaŭ inter ili oni enŝovis trabon, kaj komencis ridegi. Mi konas tian ridegon. Ĝi signifas, ke aŭ oni vin opinias idioto, aŭ vi diris supermezuran stultaĵon. Dum ioma tempo mi ofendite rigardis, ne komprenante, en kio estas la afero, poste postulis klarigon en formo, sufiĉa por haltigi la gajon kaj sentigi mian ofendiĝon.
— Nu, — diris la unua, — ni ne deziras ofendi cin. Ni ekridis tial, ke ni iomete drinkis. — Kaj li rakontis, kia afero venigis ilin sur la ŝipon, kaj mi, aŭskultante, elstarigis la okulojn.
De kie estis veturantaj tiuj du homoj, kiuj engaĝis min en la ŝtelon de «Española», mi ne bone komprenis, — ĉar mi estis ekscitita kaj feliĉa, ke la sala seka fiŝo de oĉjo Gros malaperis en bunta nebulo de vera, neatendita aventuro. Unuvorte, ili veturis, sed malfruis al la trajno. Malfruinte al la trajno, ili malfruis pro tio al la vaporŝipo «Steam»[3], la sola ŝipo, ĉirkaŭiranta unufoje dum tago la bordojn de ambaŭ duoninsuloj, turnitaj unu al la alia per siaj akraĵoj; «Steam» foriras je la kvara, serpentumas inter lagunoj kaj revenas matene. Tamen neprokrastebla afero postulas ilin sur la Gardenan kabon aŭ, kiel ni nomis ĝin, sur la «Triopon» — laŭ aspekto de tri rokoj, starantaj en akvo apud la bordo.
— Vojaĝo laŭ seka vojo, — diris la pli aĝa, kies nomo estis Duroc[4], — postulas du tagojn, la vento estas tro forta por remboato, kaj ni devas veni ĝis la mateno. Mi diru rekte, ju pli frue, des pli bone... kaj ci veturigos nin sur la Gardenan kabon, se ci deziras perlabori, — kiom ci deziras ricevi, Sandy?
— Ja vi devas interparoli kun la ŝipestro, — diris mi kaj proponis, ke mi iru en la tavernon, sed Duroc, movinte la brovon, elprenis monujon, metis ĝin sur la genuon kaj tintis per du stapletoj da oraj moneroj. Kiam li ilin disvolvis, en lian polmon verŝiĝis brilanta strio, kaj li komencis ludi per ĝi, subĵetadi, parolante samtakte kun tiu sorĉa tintado.
— Jen cia salajro de la hodiaŭa nokto, — diris li, — ĉi tie estas tridek kvin oraj moneroj. Mi kaj mia amiko Estamp konas rudron kaj velojn kaj la tutan bordon ene de la golfo, ci per nenio riskas. Male, oĉjo Gros deklaros cin heroo kaj geniulo, kiam helpe de homoj, kiujn ni donos al ci, ci revenos morgaŭ matene kaj proponos al li tiun ĉi bankbileton. Tiam anstataŭ unu flosanta trogo li havos du. Kio koncernas tiun Gros-on, ni, sincere dirante, ĝojas, ke li forestas. Li forte gratados la barbon, poste diros, ke li devas iri por konsiliĝi kun kamaradoj. Poste li sendos cin por drinkaĵo por «beni» la eknavigon kaj ebriiĝos, kaj necesos persvadi lin, ke li deŝiru sin de la seĝo — por ekstari al la rudro. Entute, estos tiel oportune kun li, kiel, surmetinte sakon sur la piedojn, danci.
— Ĉu vi lin konas? — en mirego demandis mi, ĉar en tiu ĉi minuto oĉjo Gros kvazaŭ estis kun ni.
— Ho ne! — diris Estamp. — Sed ni... hm... aŭdis pri li. Do, Sandy, ĉu ni navigas?
— Ni navigas... Ho paradizo tera! — Nenion malbonan sentis mia koro en la vortoj de tiuj homoj, sed mi vidis, ke zorgo kaj pasio ronĝas ilin. Mia spirito similis ramon dum ties laboro. La propono okupis la spiriton kaj blindigis min. Mi subite varmiĝis. Se mi povus, mi proponus al tiuj homoj glason da grogo kaj cigaron. Mi decidiĝis senrezerve, sincere kaj ĉion konsentinte, ĉar ĉio estis vero kaj Gros mem petegus tiun bileton, se li estus ĉi tie.
— Tiuokaze... Vi, certe, scias... Vi ne perfidos min, — balbutis mi.
Ĉio ŝanĝiĝis: la pluvo iĝis ŝercema, la vento flirtema, la obskuro mem, gluglante per akvo, diris «jes». Mi kondukis la pasaĝerojn en la ŝipestran kajuton kaj, hastante, por ke nin ne atingu kaj ne retenu Gros, malfaldis la velojn, — du oblikvajn velojn kun levebla jardo, malligis la ligŝnurojn, levis la ĵibon, kaj, kiam Duroc turnis la rudron, «Española» deiris de la kajo, tiel, ke neniu tion rimarkis.
Ni eliris el la haveno ĉe firma vento, kun nemalgranda tangado, kaj kiam ni turnis nin trans la kabon, al la rudro ekstaris Estamp, kaj mi kun Duroc trafis en la kajuton, kaj mi ekgapis al li, nur nun klare imaginte, kion sentas oĉjo Gros, se li revenis kun la frato el la taverno. Kion li pensos pri mi, mi eĉ ne kuraĝis imagi, ĉar lia cerbo, verŝajne, plenis je pugnoj kaj tranĉiloj, sed mi klare vidis, kiel li diras al la frato: «Ĉu tio estas tiu loko aŭ ne? Mi ne povas kompreni».
— Ŝajne, tiu, — devas diri la frato, — ĝuste tiu loko ĝi estas, — jen la soklo, kaj jen la deŝovita plato; apude staras «Meluzino»... kaj ĝenerale...
Tiam mi ekvidis min mem kun la mano de Gros, alkroĉiĝinta al miaj haroj. Malgraŭ distanco, disiganta min disde la katastrofo, la impreso montriĝis tiom minaca, ke, haste palpebruminte, mi komencis pririgardi Duroc-on, por ne afliktiĝi.
Li sidis flanke sur seĝo, pendiginte la dekstran manon trans ĝian dorsapogilon, kaj per la maldekstra subtenante la deglitintan mantelon. En lia sama maldekstra mano fumis speciala plata cigaredo kun oro sur tiu fino, kiun oni metas en buŝon, kaj ĝia fumo, tuŝante mian vizaĝon, odoris, kiel bona lipŝminko. Lia velura jako estis malbutonumita ĉe la gorĝo mem, nudigante blankan triangulon de la ĉemizo, unu piedo estis formetita malproksime, la alia estis sub la seĝo, kaj la vizaĝo estis pensanta, rigardante preter min; en tiu pozo li plenigis per si la tutan malgrandan kajuton. Dezirante esti sur propra loko, mi malŝlosis la ŝranketon de oĉjo Gros per fleksita najlo, kiel mi faradis ĉiam, se al mi mankis io el manĝilaro (poste ŝlosadis), kaj metis teleron kun pomoj, kaj ankaŭ bluan karafon, duone plenan je brando, kaj viŝis per la fingro glasojn.
— Mi ĵuras per bramvelo, — diris mi, — bona brando! Ĉu deziros vi kaj via kamarado drinki kun mi?
— Tio estas bona afero! — diris Duroc, elirante el la meditado. La malantaŭa fenestro de la kajuto estis malfermita. — Estamp, ĉu mi alportu al vi glason da brando?
— Bonege, portu, — venis respondo. — Mi pensas, ĉu ni ne malfruos?
— Tamen mi deziras kaj esperas, ke ĉio iĝu falsa alarmo, — kriis, duonturniĝinte, Duroc. — Ĉu ni preteris la Flirenan lumturon?
— La lumturo videblas dekstre, ni pasas ĝin lofe.
Duroc eliris kun la glaso kaj, reveninte, diris:
— Nun mi drinku kun ci, Sandy. Ci, mi vidas, ne estas malkuraĝulo.
— En mia familio ne estis malkuraĝuloj, — diris mi kun modesta fiero. Efektive, mi havis nenian familion. — Maro kaj vento — jen kion amas mi!
Ŝajnis, mia respondo mirigis lin, li ĵetis al mi kunsentan rigardon, kvazaŭ mi trovis kaj alportis aĵon, kiun li perdis.
— Ci, Sandy, estas aŭ granda fripono, aŭ stranga karaktero, — diris li, donante al mi cigaredon, — ĉu ci scias, ke mi same amas maron kaj venton?
— Vi devas ami, — respondis mi.
— Kial?
— Vi havas tian aspekton.
— Neniam juĝu laŭ eksteraĵo, — diris, ridetante, Duroc. — Sed ni lasu tion. Ĉu ci scias, verva kapo, kien ni navigas?
Mi, kiom mi povis plenaĝe, nege balancis la kapon kaj la piedon.
— Ĉe la Gardena kabo staras domo de mia amiko Hanuver. Laŭ la ekstera fasado en ĝi estas cent sesdek fenestroj, se ne pli. La domo havas tri etaĝojn. Ĝi estas granda, amiko Sandy, tre granda. Kaj tie estas multegaj sekretaj koridoroj, estas kaŝitaj ejoj de rara beleco, multegaj bizaraj surprizoj. Antikvaj sorĉistoj ruĝiĝus pro honto, ke ili tiom malmulte elpensis siatempe.
Mi esprimis esperon, ke mi ekvidos la tiom miraklajn aferojn.
— Nu, mi ne scias, — respondis Duroc distrite. — Mi timas, ke ni ne havos tempon por ci. — Li turnis sin al la fenestro kaj kriis: — Mi iras por anstataŭi vin!
Li ekstaris. Starante, li drinkis ankoraŭ unu glason, poste, korektinte kaj butonuminte la mantelon, paŝis en la mallumon. Tuj venis Estamp, eksidis sur la seĝon, forlasitan de Duroc, kaj, frotante la frostiĝintajn manojn, diris:
— La tria vaĉo estos cia. Nu, kion do ci faros per cia mono?
En tiu minuto mi sidis en beata freneziĝo pro la mistera palaco, kaj la demando de Estamp ion forprenis de mi. Sendube mi jam estis liganta mian estontecon kun la celo de la vojaĝo. Reva kirlo!
— Kion mi faros? — redemandis mi. — Eble, mi aĉetos fiŝkaptan ŝalupon. Multaj fiŝistoj vivas per sia metio.
— Ĉu tiel?! — diris Estamp. — Sed mi pensis, ke ci donacos ion al cia karulino.
Mi balbutis ion, ne dezirante konfesi, ke mia karulino — eltondita el revuo virina kapo, ege ĉarminta min, — kuŝas sur la fundo de mia kofreto.
Estamp drinkis kaj komencis distrite kaj malpacience ĉirkaŭrigardi. De tempo al tempo li demandadis, kien iradas «Española», kiom da kargo ĝi prenas, ĉu ofte min batas oĉjo Gros kaj similajn bagatelojn. Estis videble, ke li enuas kaj la malpureta kajuto, malvasta, kiel kokejo, estas abomena por li. Li tute ne similis al sia kamarado, pensema, degna Duroc, en kies ĉeesto la sama odoraĉa kajuto ŝajnis brila kajuto de oceana vaporŝipo. Tiu nervoza junulo eĉ pli ekmalplaĉis al mi, kiam li nomis min, eble, pro distriĝemo, «Tommy», — kaj mi base korektis lin, dirinte:
— Sandy, Sandy estas mia nomo, mi ĵuras per Lukrecia!
Mi legis, ne memoras kie, tiun vorton, senpeke kredante, ke ĝi signifas nekonatan insulon. Ekrideginte, Estamp kaptis mian orelon kaj ekkriis: «Kiele! Ŝia nomo estas Lukrecia, aĥ ci, amindumanto! Duroc, ĉu vi aŭdas? — kriis li en la fenestron. — La amatino de Sandy nomiĝas Lukrecia!»
Nur poste mi eksciis, kiomgrade tiu mokema, supraĵa homo estas kuraĝa kaj bonkora, — sed en tiu momento mi malamis liajn impertinentajn lipharetojn.
— Ne moku la knabon, Estamp, — respondis Duroc.
Nova humiligo! — de la homo, kiun mi jam faris mia idolo. Mi tremeris, la ofendiĝo streĉis mian vizaĝon, kaj, rimarkinte, ke mia humoro malboniĝis, Estamp abrupte ekstaris, eksidis apud mi kaj kaptis mian manon, sed tiumomente la ferdeko saltis supren, kaj li etendiĝis sur la planko. Mi helpis al li ekstari, interne jubilante, sed li elŝiris sian manon el la mia kaj vigle ekstaris mem, forte ruĝiĝinte, laŭ kio mi komprenis, ke li estas memama, kiel kato. Dum ioma tempo li silente kaj paŭte rigardis al mi, poste gajiĝis kaj daŭrigis sian babiladon.
Tiutempe Duroc kriis: «Turno!» Mi elkuris kaj movis la velojn al la maldekstra flanko. Ĉar ni nun estis apud la bordo, la vento blovis malpli forte, sed tamen ni ekiris kun granda flanka kliniĝo, fojfoje kun plaŭdoj de ondo sur la ferdekon. Ĉi tiam venis mia tempo teni la rudron, kaj Duroc surĵetis sur miajn ŝultrojn sian mantelon, kvankam mi tute ne sentis malvarmon. «Tiele», — diris Duroc, montrante rumbon, kaj mi brave respondis: «Jes, estro!»
Nun ili ambaŭ estis en la kajuto, kaj mi tra vento aŭdis ion el ilia nelaŭta konversacio. Kiel sonĝon mi memorfiksis ĝin. Temis pri danĝero, perdo, antaŭtimoj, ies doloro, malsano; pri tio, ke «necesas precize ekscii». Mi devis firme teni la mantenilon de la rudro kaj forte teni min mem sur la piedoj, ĉar ondoj ĵetadis «Española»-n, kiel baskulon, tial dum mia vaĉo mi pensis plie pri retenado de la kurso, ol pri io alia. Sed mi plu hastis alnavigi, por finfine ekscii, kun kiuj mi havas la aferon kaj por kio. Se mi povus, mi trenus «Española»-n kure, tenante la ŝnuron en la dentoj.
Nelonge estinte en la kajuto, Duroc eliris, la fajro de lia cigaredo direktis sin al mi, kaj baldaŭ mi distingis la vizaĝon, kliniĝintan super la kompaso.
— Do bone, — diris li, frapante mian ŝultron, — jen ni aliras. Rigardu!
Maldekstre, en mallumo, staris ora reto de foraj lumoj.
— Do, ĉu tio estas tiu domo? — demandis mi.
— Jes. Ĉu ci neniam estis ĉi tie?
— Ne.
— Do, ci havas, kion pririgardi.
Ĉirkaŭ duonhoron ni pasigis, ĉirkaŭirante ŝtonojn de la «Triopo». Trans la borda elstaraĵo apenaŭ troviĝis vento, por ke ni povu iri al la malgranda golfeto, kaj kiam tio estis finfine farita, mi ekvidis, ke ni situas ĉe deklivo de ĝardenoj aŭ boskoj, disiĝintaj ĉirkaŭ nigra, grandega maso, malregule markita per fajroj en diversaj partoj. Tie estis negranda moleo, ĉe ties unu flanko balanciĝis, kiel mi distingis, jaĥtoj.
Duroc pafis, kaj iom poste venis homo, lerte kaptinte la albordigan ŝnuron, ĵetitan de mi. Subite disflugis lumo, — sur la fino de la moleo ekbrilis hela lanterno, kaj mi ekvidis larĝajn ŝtupojn, malleviĝantajn al la akvo, pli klare distingis la boskojn.
Tiutempe «Española» estis alligita, kaj mi mallevis la velojn. Mi tre laĉiĝis, sed ne estis dormema; male — akra, malsanece gaja kaj senlima sentis mi min en tiu nekonata angulo.
— Kio pri Hanuver? — demandis, saltante sur la moleon, Duroc la homon, kiu nin renkontis. — Ĉu vi nin rekonis? Mi esperas. Ni iru, Estamp. Iru kun ni ankaŭ ci, Sandy, nenio okazos al cia ŝipaĉo. Prenu la monon, kaj vi, Tom, konduku la junulon por ke li varmigu sin, kaj aranĝu lin ĉiuflanke, poste vi devos vojaĝi. — Kaj li klarigis, kien necesas konduki la ŝipon. — Dume adiaŭ, Sandy! Ĉu vi estas preta, Estamp? Nu, ni ekiru, kaj Dio faru, ke ĉio estu bona.
Dirinte tiel, li kuniĝis kun Estamp, kaj ili, suririnte sur la teron, malaperis maldekstren, kaj mi levis la okulojn al Tom kaj ekvidis vilan vizaĝon kun grandega besta faŭko, rigardantan al mi de sur du miaj altoj, klininte la grandegan kapon. Li apogis sian flankon per la pugno. Liaj ŝultroj ŝirmis la horizonton. Ŝajnis, li falegos kaj dispremos min.
III
El lia buŝo, turnanta fajrerantan pipon, kiel muelŝtono pajleron, eliris milda, agrabla voĉeto, simila al akva flueto.
— Ci estas la ŝipestro, ĉu? — diris Tom, turnante min al lumo, por pririgardi. — Hu, kia blua! Ĉu frostiĝis?
— Diablo prenu! — diris mi. — Kaj frostiĝis, kaj la kapo turniĝas. Se via nomo estas Tom, ĉu vi povas klarigi tiun tutan historion?
— Do kian tian historion?
Tom estis parolanta malrapide, kiel kvieta, rezonema bebo, kaj tial estis ege abomene atendi, kiam li findiros.
— Kian do tian historion? Ni iru, vespermanĝu. Jen tio estos, pensas mi, la plej bona historio por ci.
Post tio lia buŝo frapfermiĝis — kvazaŭ falis pasponteto. Li turnis sin kaj ekiris sur la bordon, signinte al mi per la mano, ke mi sekvu lin.
De la bordo laŭ ŝtupoj, formantaj duonrondon, ni leviĝis en grandegan rektan aleon kaj ekpaŝis inter vicoj de gigantaj arboj. Fojfoje maldekstre kaj dekstre briladis lumo, montrante en profundo de interplektitaj kreskaĵoj kolonojn aŭ angulon de fasado kun masiva arabesko de kornicoj. Antaŭe nigris monteto, kaj, kiam ni aliris pli proksime, ĝi evidentiĝis aro da homaj marmoraj figuroj, interplektitaj super kolosa kaliko en neĝe blankan grupon. Tio estis fontano. La aleo ŝtupe leviĝis supren; novaj ŝtupoj — ni pasis pluen — montris turnon maldekstren, mi leviĝis kaj trairis arkon de la interna korto. En tiu granda spaco, prilumita de ĉiuj flankoj kaj super la kapo per grandaj fenestroj, kaj ankaŭ per pendantaj lanternoj, ekvidis mi en la unua etaĝo duan arkon, malpli grandan, sed sufiĉan, por tralasi ĉaron. Trans ĝi estis hele, kiel tage; tri pordoj ĉe diversaj flankoj, plene malfermitaj, montris vicon de koridoroj kaj lampoj, lumantaj sub la plafono. Kondukinte min en angulon, kie, ŝajnis, ne estis loko por pluiri, Tom malfermis pordon, kaj mi ekvidis multegajn homojn ĉirkaŭ fajrujoj kaj forneloj; vaporo kaj varmego, ridego kaj tumulto, bruo kaj krioj, tintado de vazaro kaj plaŭdado de akvo; ĉi tie estis viroj, adoleskuloj, virinoj, kaj mi kvazaŭ trafis sur bruan placon.
— Atendu iom, — diris Tom, — mi interparolos ĉi tie kun unu homo, — kaj li deiris, perdiĝinte. Tuj mi eksentis, ke mi malhelpas, — oni min puŝis al la ŝultro, frapis la piedojn, senceremonia mano devigis min depaŝi flanken, kaj tiam virino batis mian kubuton per pelvo, kaj jam kelkaj homoj kriis grumble kaj haste, ke mi foriraĉu de la vojo. Mi ekiris flanken kaj kunpuŝiĝis kun kuiristo, kiu kuris kun tranĉilo en la mano, brilante per la okuloj, kiel frenezulo. Tuj kiam li min insultis, dikkrura knabino, hastante, faletendiĝis kun korbo sur glita plato, kaj migdala fluso atingis miajn piedojn; samtempe tri viroj, trenante grandegan fiŝon, forpuŝis min al unu flanko, la kuiriston — al la alia kaj faris en la migdalo sulkon per la fiŝa vosto. Estis gaje, unuvorte. Mi, fabela riĉulo, staris, enpreminte en la poŝo manplenon da oraj moneroj kaj senhelpe ĉirkaŭrigardante, ĝis finfine mi en hazarda interspaco de tiuj hastantaj, kurantaj, kriegantaj homoj trovis momenton por dekuri al la malproksima muro, kie mi eksidis sur tabureton kaj kie min trovis Tom.
— Ni iru, — diris li, rimarkeble gaje viŝante la buŝon. Ĉi-foje la vojo estis nemalproksima; ni trairis angulon de la kuirejo kaj tra du pordoj leviĝis en blankan koridoron, kie en vasta ejo sen pordoj staris kelkaj litoj kaj simplaj tabloj.
— Mi pensas, al ni oni ne malhelpos, — diris Tom kaj, eltirinte el la sino malhelan botelon, decmaniere renversis ĝin en la buŝon tiel, ke aŭdiĝis tri glugloj. — Jen, drinku, kaj poste oni alportos, kion vi bezonas, — kaj Tom transdonis al mi la botelon.
Vere, mi tion bezonis. Dum du horoj okazis tiom da eventoj, kaj ĉefe, — tiel ĉio ĉi estis nekomprenebla, ke miaj nervoj falis. Mi ne estis mi; pli ĝuste, samtempe mi estis en la haveno de Liss kaj ĉi tie, tiel ke mi devis apartigi la pasintecon disde la nuno per rekonsciiganta gluto da vino, similan al kiu mi neniam gustumis. Tiutempe venis anguleca homo kun premita vizaĝo kaj levita nazo, en antaŭtuko. Li metis sur la liton pakon da vestaĵoj kaj demandis Tom-on:
— Ĉu por li?
Tom ne degnis lin per respondo, sed, preninte la veston, transdonis al mi, dirinte, ke mi vestu min.
— Ci estas en ĉifonoj, — diris li, — jen ni cin beligos. Bonan ci faris vojaĝon, — aldonis Tom, vidante, ke mi metis sur la matracon la oron, por kaŝi kiun mi nun ne havis lokon sur mi. — Decigu do cian aspekton, vespermanĝu kaj ekkuŝu dormi, kaj matene ci povas iri kien ci deziras.
La fino de tiu parolo restarigis miajn rajtojn, ja mi jam komencis pensi, ke el mi oni modlos, kiel el argilo, ĉion, kion oni deziras. Ambaŭ miaj prizorgantoj eksidis kaj komencis rigardi, kiel mi malvestas min. Konfuzita, mi forgesis pri la fia tatuaĵo kaj, demetinte la ĉemizon, nur sukcesis rimarki, ke Tom, klininte la kapon flanken, penas super io tre atente.
Ekrigardinte mian nudan brakon, li movis laŭ ĝi sian fingron.
— Ĉu ci ĉion scias? — balbutis li, embarasita, kaj ekridegis, senhonte gapante al mia vizaĝo. — Sandy! — kriis li, skuante mian malfeliĉan brakon. — Ĉu ci scias, ke vi estas knabo kun najlo?! Jen lerte! John[5], rigardu ĉi tien, ja ĉi tie estas senhonte skribite: «Mi ĉion scias»!
Mi staris, alpremante al la brusto la ĉemizon, duonnuda, kaj estis tiom furiozigita de tio, ke la krioj kaj ridego de miaj prizorgantoj altiris amason da homoj kaj delonge jam estis okazantaj reciprokaj fervoraj klarigoj — «en kio estas la afero», — kaj mi nur turniĝadis, per rigardo tranĉante la mokantojn: eble, dek homoj plenŝtopis la ĉambron. Staris bruego: «Jen tiu! Ĉion scias! Montru do vian diplomon, juna sinjoro». — «Kiel oni kuiras testudan saŭcon?» — «He, kion mi havas en la mano?» — «Aŭskultu, maristo, ĉu Tilda amas John-on?» — «Via klera moŝto, ekspliku fluon de la steloj kaj ceterajn planedojn!» — Finfine, iu malpura knabinaĉo kun nazo nigra, kiel de pasero, plene neniigis min, pepinte: — «Paĉjo, ĉu ci scias, kiom estas trioble tri?»
Mi estas kolerema, kaj se kolerego eksplodigis mian kapon, ne multe necesas, por ke mi, forgesinte ĉion, ĵetu min en bolanta mallumo de rabia impeto frakasi kaj bati ĉion, kion mi trafas. Mia furiozo estis terura. Rimarkinte tion, la mokantoj dispaŝis, iu diris: «Kiel li paliĝis, kompatindulo, tuj videblas, ke li pri io pensas». La mondo bluiĝis por mi, kaj, ne sciante, kion ĵeti en la homamason, mi kaptis la unuan, kion mi trovis — la manplenon da oro, ĵetinte ĝin kun tia forto, ke duono de la homoj elkuris, preskaŭ falante pro ridego. Jam mi estis atakanta Tom-on, ĉirkaŭkaptintan miajn brakojn, kiam ĉio eksilentis: eniris homo, aĝa ĉirkaŭ dudek du jarojn, maldika kaj rekta, tre melankolia kaj bonege vestita.
— Kiu ĵetis la monon? — seke demandis li. Ĉiuj eksilentis, la malantaŭaj estis subridantaj, kaj Tom, komence konfuziĝinte, sed tuj gajiĝinte, rakontis, kia historio okazis.
— Vere, estas sur lia brako tiuj vortoj, — diris Tom, — montru la brakon, Sandy, kio estas tie, ja kun ci oni simple ŝercis.
La enirinto estis la bibliotekisto de la posedanto de la domo, Pope[6], pri kio mi eksciis poste.
— Kolektu por li la monon, — diris Pope, poste aliris min kaj interesite pririgardis mian brakon. — Ĉu tion vi skribis mem?
— Mi estus plena kreteno, — diris mi. — Min oni mokis, ebrian, drinkigis min.
— Klare... sed tamen — eble, estas bone ĉion scii. — Pope, ridetante, rigardis, kiel mi kolere vestas min, kiel mi hastas piedvestiĝi. Nur nun iomete trankviliĝante, mi rimarkis, ke tiuj vestaĵoj — jako, pantalono, botoj kaj subvesto — estis, kvankam de modesta fasono, sed de bonega kvalito, kaj, vestante min, mi fartis, kiel mano en varma sapa ŝaŭmo.
— Kiam vi vespermanĝos, — diris Pope, — Tom sendu Parker-on, kaj Parker konduku vin supren. Vin deziras vidi Hanuver, la mastro. Vi estas maristo, kaj, verŝajne, kuraĝa homo, — aldonis li, donante al mi kolektitan mian monon.
— Ĉe neceso mi ne trafos per la vizaĝo en koton, — diris mi, kaŝante mian riĉon.
Pope ĵetis rigardon al mi, mi — al li. Io glitis en liaj okuloj, — fajrero de nesciataj konsideroj. «Tio estas bona, jes...» — diris li kaj, ĵetinte strangan rigardon, foriris. La spektantoj jam malaperis; tiam oni kondukis min je la maniko al la tablo, Tom almontris metitan vespermanĝon. Manĝaĵoj estis en teleroj, sed ĉu ili estis bongustaj, — mi ne komprenis, kvankam formanĝis ĉion. Manĝis mi ne haste. Tom eliris, kaj, restinte sola, mi penis kune kun la manĝo digesti la okazantaĵon. Fojfoje emocio leviĝadis kun tia forto, ke la kulero ne trafadis en la buŝon. En kiun do historion mi trafis, — kaj kio min atendas poste? Aŭ ĉu pravis vagabondo Bob Percantry, kiu diris, ke «se hazardo kaptis cin sur forkon, sciu, ke ci transflugos sur la alian».
Kiam mi pensis pri tio, en mi glitis sento de rezisto kaj demando: «Kio estos, se mi, vespermanĝinte, surmetos la ĉapon, dece dankos ĉiujn kaj fiere, mistere rezignante sekvajn, evidente, pretajn subkapti «forkojn», eliros kaj revenos al «Española», kie por la tuta vivo tiu ĉi epizodo restos nur la «epizodo», pri kiu eblas rememoradi dum la tuta vivo, farante ajnajn supozojn rilate de «la povunta» kaj «la nerivelita esenco»». Kiam mi imagis tion, oni kvazaŭ elŝiris el miaj manoj libron, kiu batigis mian koron, en la plej interesa loko. Mi eksentis fortan angoron kaj, vere, se okazus tiel, ke oni ordonus al mi reveni hejmen, mi, probable, ekkuŝus sur la plankon kaj komencus batadi per la piedoj en plena despero.
Tamen dume nenio simila min atendis, — male, la hazardo, aŭ kiel ajn nomu tion, plu plektadis sian bruligan ŝnuron, metante ĝin per bizara maŝo sub miaj piedoj. Trans la muro, — kaj, kiel mi diris, la ejo estis sen pordo, — ĝin anstataŭis volba larĝa pasejo, — kelkaj homoj, haltinte aŭ kunveninte hazarde, estis okupitaj de konversacio, nekomprenebla, sed interesa, — pli ĝuste, ĝi estis komprenebla, sed mi ne sciis, pri kiu temas. La vortoj estis tiaj:
— Nu, kio, oni diras, ke li denove falis, ĉu?!
— Estis tia afero, drinkis. Ili finfine faros lin alkoholulo, sendube, aŭ li mem iĝos.
— Ja jam iĝis.
— Drinki al li estas malutile; sed ĉiuj drinkas, tia kompanio.
— Kaj tiu friponino Dige kial malatentas?
— Ĉu tio estas ŝia afero?!
— Nu, kiel ne ŝia?! Oni diras, ke ili estas en granda amikeco aŭ simple en amoro, kaj eble, li edziĝos al ŝi.
— Mi aŭdis, kiel ŝi diras: «Vi havas sanan koron; vi, diras, estas tre sana homo, ne kiel mi».
— Sekve — drinku, sekve, eblas drinki, sed ja ĉiuj scias, ke la doktoro diris: «Por vi vinon mi malpermesas senkondiĉe. Kion vi deziras, eĉ kafon, sed pro vino vi povas morti, havante la koron kun difekto».
— La koro kun difekto, sed morgaŭ kunvenos ducent homoj, se ne pli. Ni havas mendon por ducent. Kiel eblas ne drinki?
— Se mi havus tian domegon, mi drinkus pro ĝojo.
— Do, ĉu ci vidis ion?
— Ja ĉu eblas vidi? Laŭ mi, estas nur babilado, unu granda klaĉo. Neniu ion vidis. Estas, vere, kelkaj ĉambroj fermitaj, sed pasu ĉiujn etaĝojn — ci nenion trovos.
— Jes, tial ke tio estas sekreto.
— Sed kial sekreto?
— Stultulo! Morgaŭ ĉio estos malfermita, ĉu ci komprenas? Estos granda festo, solene tion necesas fari, sed ne kiel spitsignon en poŝo. Por ke estu akorda impreso. Mi ion aŭdis, sed al ci ne diros.
— Sed mi ja cin eĉ ne demandos!
Ili kverelis kaj disiris. Tuj kiam ili eksilentis, aŭdiĝis la voĉo de Tom; al li respondis serioza voĉo de maljunulo. Tom diris:
— Ĉiuj ĉi tie estas scivolemaj, kaj mi, probable, estas la plej sciavida. Kio okazis? Oni diras, vi pensis, ke vin neniu vidas. Sed vidis — kaj li ĵuras — Quale; Quale ĵuras, ke kun vi iris el post la angulo, kie estas la vitra ŝtuparo, tia juneta amindumulino, kaj la vizaĝon ŝi kovris per kaptuko.
La voĉo, en kiu estis pli da mildeco kaj toleremo, ol ĉagreno, respondis:
— Lasu tion, Tom, mi petas. Ĉu mi, maljunulo, flirtu? Quale ŝatas elpensi.
Tiam ili eliris kaj aliris al mi, — la kunulo aliris pli proksime, ol Tom. Tiu haltis ĉe la enirejo, diris:
— Jen, ne eblas rekoni la knabon. Eĉ lia vizaĝo iĝis alia, post kiam li manĝis. Se vi vidus, kiel li morniĝis, kiam oni legis lian freŝpresitan afiŝon.
Parker estis lakeo, — mi vidis tian veston, kian li portis, sur bildoj. Tiu grizhara, tondita, iomete kalva, diketa hometo en blankaj ŝtrumpoj, blua frako kaj malfermita veŝto portis rondajn okulvitrojn, facile mallarĝigante la okulojn, kiam li rigardis super la vitroj. La saĝaj sulkecaj trajtoj de vigla maljunulino, la diligenta mentono kaj interna trankvilo, videbla tra kutima laboro de la vizaĝo, pensigis min, ke la maljunulo estas la ĉefa administranto de la domo, pri kio mi lin demandis. Li respondis:
— Ŝajne, via nomo estas Sanders. Ni iru, Sandy, kaj vi bonvolu ne promocii min al pli alta posteno, dum vi estas ĉi tie ne mastro, sed gasto.
Mi demandis, ĉu mi ofendis lin per io.
— Ne, — diris li, — sed mi havas malbonan humoron kaj ĉikanos pri ĉio, kion vi diros al mi. Tial vi prefere silentu kaj ne malantaŭiĝu de mi.
Vere, li iris tiel rapide, kvankam per etaj paŝoj, ke mi sekvis lin kun peno.
Ni trairis la koridoron ĝis la mezo kaj turnis en pasejon, kie trans muro estis ŝraŭba ŝtuparo, markita per linio de rondaj lumaperturoj. Leviĝante laŭ ĝi, Parker spiris raŭke kaj samtempe ofte, tamen la rapidon li ne malgrandigis. Li malfermis pordon en profunda ŝtona niĉo, kaj ni trovis nin en la centro de spacoj, kiuj, ŝajne, venis el landoj de lukso kaj kuniĝis ĉi tie, — en la centro de interkruciĝo de lumaj linioj kaj de profundo, aperintaj el neatenditeco. Mi spertis, kvankam tiam ne komprenis tion, kiel povas esti tuŝita la sentumo de formo, vokante laboron de fortaj impresoj de spaco kaj medio, kie nevideblaj manoj levas ĉiam pli alte kaj pli hele la impreson mem. Tiu impreso de subita belega formo estis akra kaj nova. Ĉiuj miaj pensoj elsaltis, iĝinte tio, kion mi vidis ĉirkaŭe. Mi ne suspektis, ke linioj, en kuniĝo kun koloro kaj lumo, povas rideti, haltigi, retenigi spiron, ŝanĝi humoron, ke ili povas kaŭzi malaperon de atento kaj strangan malcertecon de la membroj.
Fojfoje mi rimarkadis grandegan florkronon de marmora kameno, aeran spacon de pentraĵo aŭ valoregan meblon en ombro de ĉinaj monstroj. Vidante ĉion, mi perceptis preskaŭ nenion. Mi ne memoris, kiel ni turnadis nin, kie ni iris. Ĵetinte rigardon sub la piedojn, mi ekvidis marmorajn skulptitajn rubandojn kaj florojn. Finfine Parker haltis, larĝigis la ŝultrojn kaj, ŝovinte la bruston antaŭen, enkondukis min trans la limon de grandega pordo. Li diris:
— Sandy, kiun vi deziris vidi, — jen li, — kaj poste li malaperis. Mi retroturniĝis — li forestis.
— Alvenu ĉi tien, Sandy, — lace diris iu. Mi ĉirkaŭrigardis, rimarkinte en nebule blua, de supre prilumita spaco, plena de speguloj, brilo kaj meblaro, kelkajn homojn, situantajn sur kanapoj kaj foteloj kun vizaĝoj, turnitaj al mi. Ili estis disĵetitaj, kreante neregulan rondon. Atente rigardante, por diveni, kiu diris «alvenu», mi ekĝojis, kiam ekvidis Duroc-on kaj Estamp-on; ili staris, fumante, apud kameno kaj estis signantaj al mi, ke mi proksimiĝu. Dekstre en granda balancseĝo estis duonkuŝanta viro, aĝa ĉirkaŭ dudek ok jarojn, kun pala, agrabla vizaĝo. Li estis envolvita en plejdo kaj havis ĉirkaŭligaĵon sur la kapo. Maldekstre sidis virino. Apud ŝi staris Pope. Mi ĵetis nur preteran rigardon al la virino, ĉar mi tuj ekvidis, ke ŝi estas tre bela, kaj pro tio mi konfuziĝis. Mi neniam memoris, kiel estis vestita virino, kiu ajn ŝi estu, same ankaŭ nun mi sukcesis nur rimarki en ŝiaj malhelaj haroj blankajn fajrerojn kaj tion, ke ŝin ĉirkaŭprenas belega blua desegnaĵo de subtila konturo. Kiam mi forturnis min, mi ree ekvidis ŝian vizaĝon interne de mi, — iom longan, kun intenskolora malgranda buŝo kaj grandaj okuloj, rigardantaj kvazaŭ en ombro.
— Nu, diru, kion ci faris al miaj amikoj? — diris la envolvita homo, sulkiĝante kaj frotante la tempion. — Ili, post kiam ili venis de sur cia ŝipo, ne ĉesas admiri cian personon. Mia nomo estas Hanuver; eksidu, Sandy, al mi proksime.
Li almontris fotelon, en kiun mi eksidis, — ne tuj, ĉar ĝi cedis kaj plu cedadis sub mi, sed finfine mi fiksis min.
— Do, — diris Hanuver, kiu facile odoris per vino, — ci amas «maron kaj venton»!
Mi silentis.
— Ĉu vere, Dige, kia forto estas en tiuj simplaj vortoj?! — diris Hanuver al la juna sinjorino. — Ili renkontiĝas, kiel du ondoj.
Tiam mi rimarkis la ceterajn. Ili estis du nejunaj homoj. Unu — nervoza viro kun nigraj vangoharoj, en nazumo kun larĝa ŝnureto. Li rigardis, elstariginte la okulojn, kiel pupo, ne palpebrumante kaj iel strange tirante la maldekstran vangon. Lia blanka vizaĝo en nigraj vangoharoj, la razitaj lipoj, kiuj havis iom paŭtan aspekton, kaj la agla nazo, ŝajnis, subridas. Li sidis, fleksinte la kruron triangule sur la genuo de la alia kruro, tenante la supran genuon per siaj belegaj laktokoloraj manoj kaj pririgardante min kun facila snufado. La dua estis pli aĝa, diketa, razita kaj en okulvitroj.
— Ondoj kaj skadroj! — laŭte diris la unua el ili, ne ŝanĝante la esprimon de la vizaĝo kaj fiksrigardante al mi, per murmureganta baso. — Tempestoj kaj skualoj, brasoj kaj kontrabasoj, nuboj kaj ciklonoj; cejlonoj, surŝipatakoj, brizo, muson', Smit' kaj Vesson'[7]!
La sinjorino ekridis. Ridetis ankaŭ ĉiuj ceteraj, nur Duroc restis, — kun iom malserena vizaĝo, — indiferenta al tiu ŝerco kaj, vidante, ke mi ruĝiĝis, transiris al mi, eksidinte inter mi kaj Hanuver.
— Do, jen, — diris li, metante la manon sur mian ŝultron, — Sandy servas al sia alvokiteco, kiel povas. Ni ankoraŭ navigos, ĉu?
— Navigos malproksimen, — diris mi, ekĝojinta, ke mi havas defendanton.
Ĉiuj denove ekridis, poste inter ili okazis konversacio, en kiu mi nenion komprenis, sed sentis, ke ili parolas pri mi, — ĉu facile mokante aŭ serioze — mi ne distingis. Nur kelkajn vortojn, kiel «agrabla escepto», «kolorriĉa figuro», «stilo» memorfiksis mi kun tia stranga distordo de la senco, ke mi atribuis ilin al detaloj de mia vojaĝo kun Duroc kaj Estamp.
Estamp turnis sin al mi kaj diris:
— Ĉu ci memoras, kiel ci min ebriigis?
— Ĉu vi ebriiĝis?
— Nu certe, mi ja falis kaj dolore batiĝis per la kapo kontraŭ la benko. Konfesu, — «brulanta akvo», «mi ĵuras per Lukrecia!», — ekkriis li, — honestan vorton, li ĵuris per Lukrecia! Krome, li «ĉion scias» — honestan vorton!
Tiu perfida aludo eligis min el la stulta rigidiĝo, en kiu mi troviĝis; mi rimarkis insidan rideton de Pope, kompreninte, ke li rakontis pri mia brako, kaj mi skuiĝis.
Necesas mencii, ke en tiu momento mi estis supermezure ekscitita pro la abrupta ŝanĝo de medio kaj cirkonstancoj, pro nescio, kiaj homoj estas ĉirkaŭe kaj kio okazos al mi poste, kaj ankaŭ pro naiva, sed firma certeco, ke mi devos fari ion specialan ĝuste en tiu ĉi domo, alie mi ne sidus en tia brila societo. Se oni al mi ne diras, kion oni bezonas de mi, — des pli malbone por ili: malfruante, ili, eble, riskas. Mi havis altan opinion pri miaj fortoj. Mi jam rigardis min, kiel parton de iu historio, kies finoj estas kaŝitaj. Tial, senpaŭze, per premita voĉo, tiom esprima, ke ĉiu aludo atingis sian celon, mi ekstaris kaj raportis:
— Se mi ion «scias», do tio estas jeno. Notu. Mi scias, ke mi neniam mokos homon, se li estas mia gasto kaj mi antaŭ tio dividis kun li unu panpecon kaj unu gluton. Kaj ĉefe, — ĉi tiam mi disŝiris Pope-on per la okuloj je etaj ŝirpecoj, kiel papereton, — mi scias, ke mi neniam elbabilos, se mi ion ekvidos hazarde, antaŭ ol mi ekscios, ĉu tio estos agrabla por iu.
Dirinte tion, mi eksidis. La juna sinjorino, ĵetinte al mi atentan rigardon, levis la ŝultrojn. Ĉiuj estis rigardantaj al mi.
— Li plaĉas al mi, — diris Hanuver, — tamen, ne necesas kvereli, Sandy.
— Rigardu al mi, — severe diris Duroc; mi rigardis, ekvidis plenan malaprobon kaj ĝojus fali en la inferon pro honto. — Kun ci oni ŝercis kaj nenion pli. Komprenu tion!
Mi forturniĝis, ĵetis rigardon al Estamp, poste al Pope. Estamp, neniom ofendita, kun scivolemo rigardis al mi, poste, klakinte per la fingroj, diris: «Ba!» kaj — ekparolis kun la nekonato en okulvitroj. Pope, atendinte, kiam ĉesis la ridinda disputo, aliris al mi.
— Kia vi estas pasia, Sandy, — diris li. — Nu, en tio estas nenio speciala, ne emociiĝu, nur estonte pripensu viajn vortojn. Mi deziras al vi bonon.
Dum la tuta tempo mi, kiel birdo sur branĉo, povis nur iomete rimarki en rilatoj de ĉiuj, kunvenintaj ĉi tie, iun, tre malrapide glitantan inter ili, tonon de nur per rigardoj kaj moviĝoj esprimata sekreta dependo, simila al araneaĵo, forglitanta el la manoj. Ĉu tiel montriĝis tro frua alfluo de la nerva forto, kiu post jaroj iĝis la kapablo ĝuste divenadi, kiel rilatas al mi unuafoje renkontataj homoj, — sed ĉiuokaze mi tre bone sentis, ke Hanuver pensas same kun la juna sinjorino, ke Duroc, Pope kaj Estamp estas apartigitaj disde ĉiuj, krom Hanuver, de speciala, nesciata de mi, humoro, kaj ke, aliflanke, — la sinjorino, la homo en nazumo kaj la homo en okulvitroj estas pli proksimaj inter si, kaj la unua grupo iras laŭ longa ĉirkaŭvojo al nekonata celo, ŝajnigante, ke ĝi restas sur unu loko. Mi konas refrakton de rememoroj, — grandan parton de tiu nerva bildo mi atribuas al la evoluo de la postaj eventoj, en kiuj mi partoprenis, sed mi estas certa, ke tiujn nevideblajn radiojn de statoj de apartaj homoj kaj grupoj la nuna sentaĵo konservas ĝuste.
Mi iĝis malserena pro la vortoj de Pope; li jam deiris de mi.
— Kun vi parolas Hanuver, — diris Duroc; ekstarinte, mi aliris la balancseĝon.
Nun mi pli bone pririgardis tiun ĉi homon, kun brilantaj, nigraj okuloj, rufa krispa kapo kaj malgaja vizaĝo, sur kiu aperis rare bela subtila kaj iomete malsana rideto. Li fiksrigardis tiel, kvazaŭ deziris fosi en mia cerbo, sed, evidente, parolante kun mi, li pensis pri sia afero, probable, tre truda kaj malfacila, ĉar baldaŭ li ĉesis rigardi al mi, parolante kun paŭzoj:
— Do jen, ni pripensis tiun ĉi aferon kaj decidis, se ci deziras. Iru al Pope, en la bibliotekon, tie ci ordigados... — Li ne findiris, kion mi ordigados. — Ĉu li plaĉas al vi, Pope? Mi scias, ke plaĉas. Se li estas iomete skandalema, do tio ne gravas. Mi mem estis tia. Nu, iru. Ne akceptu vinon kiel cian konsiliston, kara de Santillana[8]. Al cia ŝipestro estis sendita aerkiso; ĉio estas en ordo.
Mi ekiris, Hanuver ridetis, poste firme kunpremis la lipojn kaj suspiris. Al mi ree aliris Duroc, dezirante ion diri, kiam aŭdiĝis la voĉo de Dige:
— Tiu junulo estas supermezure obstina.
Mi ne sciis, kion ŝi deziris diri per tio. Forirante kun Pope, mi faris ĝeneralan riverencon kaj, rememorinte, ke mi nenion diris al Hanuver, revenis. Mi diris, penante ne esti solena, sed tamen miaj vortoj sonis, kiel ordono en stansoldata ludo.
— Permesu, ke mi esprimu al vi sinceran dankon. Mi tre ĝojas pri la laboro, tiu laboro al mi tre plaĉas. Estu sana.
Poste mi foriris, forportante en la okuloj bonkoran kapjeson de Hanuver kaj pensante pri la juna sinjorino kun la okuloj en ombro. Mi povus nun sen ajna konfuzo rigardi al ŝia bizare bela vizaĝo, havanta esprimon, kiel de homo, al kiu oni rapide kaj sekrete flustras en la orelon.
IV
Ni transiris elektran radion, falantan tra alta pordo sur tapiŝon de neprilumita halo, kaj, trairinte koridoron, trafis en la bibliotekon. Kun peno mi estis retenanta min de deziro iri sur la piedpintoj — tiom mi ŝajnis al mi mem laŭta kaj malkonvena en la muroj de la mistera palaco. Ne necesas diri, ke mi neniam estis ne nur en tiaj domoj, kvankam multe legis pri ili, sed ne estis eĉ en ordinara bele meblita loĝejo. Mi iris gapante. Pope ĝentile direktadis min, sed, krom «tien», «ĉi tien», parolis nenion. Trafinte en la bibliotekon — rondan halon, helan pro lumo en vitro, fragila, kiel floroj, — ni ekstaris vidalvide unu al la alia kaj ekrigardis reciproke al la estaĵo, nova por ĉiu el ni. Pope estis iom konfuzita, sed kutimo al sinregado baldaŭ malligis lian langon.
— Vi estas kuraĝulo, — diris li, — vi ŝtelis la ŝipon; brava afero, vorton de honoro!
— Mi apenaŭ riskis, — respondis mi, — mia ŝipestro, oĉjo Gros, probable, same ne malprofitis. Sed diru, kial ili tiel hastis?
— Estas kaŭzoj! — Pope alkondukis min al tablo kun libroj kaj gazetoj. — Ni ne parolu hodiaŭ pri la biblioteko, — daŭrigis li, kiam mi eksidis. — Estas vere, ke mi dum tiuj ĉi tagoj malzorgis ĉion ĉi, — la materialo prokrastiĝis, sed mankas tempo. Ĉu vi scias, ke Duroc kaj aliaj admiras? Ili opinias vin... vi... unuvorte, al vi fortunis. Ĉu vi iam havis aferon kun libroj?
— Certe, — diris mi, ĝojante, ke mi povas, finfine, mirigi tiun elegantan junulon. — Mi legis multajn librojn. Ni prenu, ekzemple, «Rob Roy»-on, aŭ «Teruron de misteraj montoj»; ankaŭ «Senkapa rajdisto»...
— Pardonu, — interrompis li, — mi tro longe parolas kun vi, sed mi devas reveni. Do, Sandy, morgaŭ mi kaj vi ekokupiĝos pri la afero, aŭ, pli bone, — postmorgaŭ. Kaj dume mi montros al vi vian ĉambron.
— Sed kie do mi estas kaj kio estas tiu ĉi domo?
— Ne timu, vi estas en bonaj manoj, — diris Pope. — La nomo de la mastro estas Everesto Hanuver, mi estas lia ĉefa konfidato en iuj specialaj aferoj. Vi ne suspektas, kia estas tiu domo.
— Ĉu povas esti, — ekkriis mi, — ke la babilaĵo sur «Meluzino» estas vero?
Mi rakontis al Pope pri la vespera konversacio de la matrosoj.
— Mi povas certigi vin, — diris Pope, — ke rilate de Hanuver ĉio ĉi estas elpensaĵo, sed estas vero, ke alia tia domo ne ekzistas sur la tero. Tamen, probable, vi morgaŭ vidos mem. Ni iru, kara Sandy, vi, certe, kutimas enlitiĝi frue kaj laciĝis. Adaptiĝu al la ŝanĝo de la sorto.
«Okazas nekredeblaĵo», — pensis mi, irante post lin en la elirantan el la biblioteko koridoron, kie estis du pordoj.
— Ĉi tie loĝas mi, — diris Pope, almontrante unu pordon, kaj, malferminte la alian, aldonis: — Kaj jen via ĉambro. Ne ĝeniĝu, Sandy, ni ĉiuj estas seriozaj homoj kaj neniam ŝercas en aferoj, — diris li, vidante, ke mi, konfuzita, postrestis. — Vi atendas, eble, ke mi enkondukos vin en orumitan palacon (ja mi ĝuste tiel pensis)? Tute ne. Kvankam via loĝado ĉi tie estos tre komforta.
Vere, tio estis tiom kvieta kaj granda ĉambro, ke mi subridis. Ĝi ne sugestis tian fidon, kian sugestas via vera propraĵo, ekzemple, poŝtranĉilo, sed ĝi tiel agrable ĉirkaŭprenadis eniranton. Dume mi sentis min gasto de tiu bonega ejo kun spegulo, spegula ŝranko, tapiŝo kaj skribtablo, ne dirante pri aliaj mebloj. Mi sekvis Pope-on kun korbatado. Li puŝis pordon, kondukantan dekstren, kie en pli malvasta spaco troviĝis lito kaj ceteraj objektoj de la luksa vivo. Ĉio ĉi kun fajna pureco kaj strikta afableco estis vokanta min ĵeti la lastan rigardon al la lasata malantaŭe oĉjo Gros.
— Mi pensas, vi mem instalos vin, — diris Pope, ĉirkaŭrigardante la ejon. — Estas iomete malvaste, sed apude estas la biblioteko, kie vi povas esti kiom vi deziras. Morgaŭ vi sendos iun por alporti vian valizon.
— Ho jes, — diris mi, nervoze subridinte. — Verŝajne, tiel. Kaj la valizon kaj ĉion ceteran.
— Ĉu vi havas multe da aĵoj? — favore demandis li.
— Certe! — respondis mi. — Nur da valizoj kun kolumoj kaj smokingoj estas ĉirkaŭ kvin.
— Ĉu kvin?.. — Li ruĝiĝis, deirinte al la muro ĉe la tablo, kie pendis ŝnuro kun tenilo, kiel de sonorilo. — Rigardu, Sandy, kiel por vi estos oportune manĝi kaj trinki: se vi tiros la ŝnuron unu fojon, — laŭ la lifto, aranĝita en la muro, leviĝos matenmanĝo. Du fojojn — tagmanĝo, tri fojojn — vespermanĝo; teon, vinon, kafon, cigaredojn vi povas ricevi kiam ajn, uzante tiun telefonon. — Li klarigis al mi, kiel uzi la telefonon, poste diris en la brilantan parolilon: — Ha lo! Kio? O ho, jes, ĉi tie estas nova loĝanto. — Pope turnis sin al mi. — Kion vi deziras?
— Dume nenion, — diris mi kun ĝenita spiro. — Kiel do oni manĝas en la muro?
— Ho Dio! — Li tremeris, ekvidinte, ke la bronza horloĝo de la skribtablo indikas 12. — Mi devas iri. En la muro oni ne manĝas, certe, sed... sed malfermiĝas luko, kaj vi prenas. Tio estas tre oportuna, kiel por vi, tiel ankaŭ por la servistoj... Mi definitive foriras, Sandy. Do, vi estas sur la loko, kaj mi estas trankvila. Ĝis morgaŭ.
Pope rapide foriris; eĉ pli rapidaj mi aŭdis liajn paŝojn en la koridoro.
V
Do, mi restis sola.
Mi havis kaŭzojn por eksidi. Mi eksidis sur molan, kompleze risortan seĝon; pacigis la spiradon. La tiktakado de la horloĝo estis signifoplene konversacianta kun la silento.
Mi diris: «Jen, bonege. Tio nomiĝas — enkaĉiĝi. Interesa historio».
Por konsekvence pripensi ion mi ne havis fortojn. Kiam aperadis kohera penso, ĝin tuj petis foriri alia penso. Ĉio kune similis perfingran tordadon de lana fadeno. Diablo prenu! — diris mi finfine, penante ĉiel ajn ekregi min, kaj ekstaris, dezirante voki en la animo solidan firmecon. Rezultiĝis ĉifeco kaj lozeco. Mi ĉirkaŭiris la ĉambron, meĥanike notante: — Fotelo, kanapo, tablo, ŝranko, tapiŝo, pentraĵo, ŝranko, spegulo. — Mi ekrigardis en la spegulon. Tie estis ĵetiĝanta similaĵo de danda ruĝa papavo kun beate distorditaj trajtoj de la vizaĝo. Ili sufiĉe ĝuste reflektis mian animstaton. Mi ĉirkaŭiris la tutan ejon, ree rigardis en la dormoĉambron, kelkfoje aliradis al la pordo kaj aŭskultadis, ĉu iras iu, kun nova konfuzo en mia animo. Sed estis silento. Mi ankoraŭ ne spertis tian silenton — fiksiĝintan, indiferentan kaj lacigan. Por iel meti ponton inter mi kaj la novaj sentaĵoj, mi elprenis mian riĉaĵon, nombris la monerojn, — tridek kvin orajn monerojn, — sed eksentis min jam tute freneza. Mia fantazio akutiĝis tiel, ke mi klare vidis scenojn de plej kontraŭaj signifoj. Dum iu tempo mi estis perdita heredanto de nobela familio, al kiu oni ial ankoraŭ ne trovas oportune sciigi pri lia grandeco. Kiel kontrasto al tiu brila hipotezo aperis supozo de iu morna komplico, kaj mi ne malpli firme konvinkis min, ke sufiĉas ekdormi, kaj la lito plonĝos en kaŝitan lukon, kie en lumo de torĉoj homoj en maskoj almetos al mia gorĝo venenitajn tranĉilojn. Samtempe mia denaska prudento, tenante en la kapo ĉiujn aŭditajn kaj rimarkitajn cirkonstancojn, tiris min al malkovroj laŭ la proverbo «forĝu feron, dum ĝi estas varmega». Mi subite perdis tutan mian vivsperton, pleniĝinte de novaj emocioj kun tre interesaj tendencoj, sed kaŭzitaj tamen de la senkonscia neceso de agado, konforma al mia stato.
Iomete freneziĝinte, mi eliris en la bibliotekon, kie estis neniu, kaj ĉirkaŭiris vicojn de ŝrankoj, starantaj perpendikulare al la muroj. De tempo al tempo mi premadis ion: lignon, kupran najlon, skulptitan ornamaĵon, frostiĝante pro la penso, ke la sekreta luko malfermiĝos en tiu loko, en kiu mi staras. Subite mi ekaŭdis paŝojn, voĉon de virino, dirintan: «Estas neniu», — kaj voĉon de viro, konfirminta tion per malafabla zumo. Mi ektimis kaj ĵetiĝis, alpremiĝinte al la muro inter du ŝrankoj, kie mi ankoraŭ ne estis videbla, sed, se la enirintoj farus kvin paŝojn al tiu ĉi flanko, — la nova asistanto de la bibliotekisto, Sandy Pruel, aperus al ilia rigardo, kiel en embusko. Mi pretus kaŝi min eĉ en juglandan ŝelon, kaj la penso pri la ŝranko, tre granda, kun netravidebla pordo sen vitroj, estis en tia stato tute racia. La pordo de la ŝranko ne estis fermita tute dense, tial mi detiris ĝin per la ungoj, intencante almenaŭ stari sub ĝia defendo, se la ŝranko evidentiĝos plena. La ŝranko devus esti plena, — pri tio mi spasme konsciis, sed, tamen, ĝi evidentiĝis malplena, save malplena. Ŝlosiloj pendis interne. Ne tuŝante ilin, por ne tintigi, mi altiris la pordon je interna lato, pro kio la ŝranko momente prilumiĝis, kiel telefona budo. Sed ĉi tie ne estis telefono, estis nenio. Sola geometria malpleneco. Mi ne fermis la pordojn dense, same timante bruon, kaj komencis, tremegante, fiksaŭskulti. Ĉio ĉi okazis multe pli rapide, ol estis dirita, kaj, sovaĝe ĉirkaŭrigardante en mia kaŝejo, mi aŭdis la interparolon de la enirintoj.
La virino estis Dige, — kun alia voĉo mi neniel povus miksi ŝian malrapidan voĉon de speciala tono, kiun estas senutile transdoni, pro ĝia nur por ŝi specifa muzikeco. Kiu estas la viro — diveni estis facile: ni ne forgesas voĉon, kiu mokis nin. Do, eniris Galway[9] kaj Dige.
— Mi deziras preni libron, — diris ŝi emfaze laŭte. Ili estis transirantaj de unu loko al alia.
— Sed ĉi tie, vere, estas neniu, — diris Galway.
— Jes. Do, — ŝi kvazaŭ estis daŭriganta interrompitan konversacion, — tio nepre okazos.
— O ho!
— Jes. En palaj tonoj. En aspekto de araneaĵaj animaj tuŝoj. Senvarma aŭtuna suno.
— Se tio ne estas memfido.
— Ĉu mi eraras?! Rememoru, mia kara, Rikardon Bruce-on. Tio estas tiom natura por li.
— Bone. Plu! — diris Galway. — Kaj la promeso?
— Certe. Mi pensas, per ni. Sed ne diru al Thomson. — Ŝi ekridis. Ŝia rido per io ofendis min. — Por la estonteco estas pli profite teni lin sur la dua plano. Ni apartigos lin ĉe oportuna okazo. Finfine simple forigos lin, ĉar la situacio nun trafis en niajn manojn. Donu al mi iun libron... por ajna okazo... Belega eldonaĵo, — daŭrigis Dige per la sama intence laŭta voĉo, sed, laŭdinte la libron, ŝi transiris ree al la modera tono: — Al mi ŝajnis, probable. Ĉu ci estas certa, ke oni ne subaŭskultas? Do, min maltrankviligas... tiuj... tiuj.
— Ŝajne, ili estas malnovaj amikoj; iu al iu savis la vivon aŭ io en tia speco, — diris Galway. — Kion ili povas fari, ĉiuokaze?!
— Nenion, sed tio ĝenas.
Poste mi ne distingis.
— Notu. Tamen ni iru, ĉar cia novaĵo postulas pripensadon. La ludo kostas kandelojn. Ĉu al ci plaĉas Hanuver?
— Idioto!
— Mi faris personan demandon, kaj nenion pli.
— Jes, se ci deziras scii. Mi eĉ diru pli, — se mi ne estus tiel bone dresita kaj ronĝita, en la faldoj de la koro povus ie nestiĝi tiu mikrobo — pasieto. Sed la kompatindulo estas tro... la lasta superpezas. Enamiĝi estus tute malprofite.
— Tiuokaze, — rimarkis Galway, — mi estas trankvila pri la rezulto de la entrepreno. Tiuj originalaj pensoj donas al cia rilato necesan konvinkemon, perfektigas la mensogon. Kion do ni diros al Thomson?
— La samon, kiel antaŭe. La tuta espero estas sur ci, oĉjo «Was-ist-das». Sed li nenion faros. Tiu kineca domo estas konstruita tiel konvene por konspiroj, kiel eĉ ne povis revi ĉiuj Mediĉoj[10].
— Li kaptiĝos.
— Ne kaptiĝos. Tion mi garantias. Lia racio egalas la mian, — en sia speco.
— Ni iru. Kion ci prenis?
— Mi serĉos, ĉu ne estas ĉi tie... Oni bonege ekregas sin, kiam legas tiajn librojn.
— Anĝelo mia, la freneza Frederiko[11] neniam verkus siajn librojn, se legus nur cin.
Dige transiris parton de la spaco, direktante sin al mia flanko. Ŝiaj rapidaj paŝoj, mallaŭtiĝinte, subite eksonis, kiel ŝajnis al mi, preskaŭ apud la ŝranko mem. Kvankam mi estis novulo en la mondo de homoj, similaj al la loĝantoj de tiu ĉi domo, tamen mia delikata aŭdo, akutigita de emocioj de la hodiaŭa tago, fotografie precize notis la diritajn vortojn kaj elŝeligis el nekompreneblaĵoj ĉiujn suspektindajn lokojn. Estis facile imagi, kio povus okazi, se oni malkovrus min ĉi tie. Kiel eble plej singarde kaj rapide, mi tute fermis la fendojn de la pordo kaj alpremiĝis al la angulo. Sed la paŝoj haltis en alia loko. Ne dezirante ree sperti tian timon, mi impetis palpi ĉirkaŭe, serĉante eliron — kien! — almenaŭ en la muron. Kaj tiam mi rimarkis maldekstre de mi, en tiu flanko, kie troviĝis la muro, mallarĝan metalan klinkon de nesciata destino. Mi premis ĝin malsupren, supren, dekstren, en despero, kun kuraĝa espero, ke la spaco vastiĝos, — senrezulte. Finfine mi turnis ĝin maldekstren. Kaj okazis, — nu, ĉu mi ne pravis en miaj plej frenezaj konsideroj? — okazis tio, kio devis okazi ĉi tie. La muro de la ŝranko senbrue deiris malantaŭen, timiginte min malpli, tamen, ol la ĵus aŭdita konversacio, kaj mi glitis al brilo de mallarĝa, longa, kiel kvartalo, koridoro, prilumita per elektro, kie estis, almenaŭ, loko, kien eblis kuri. En furioza ekstazo mi ekmovis per ambaŭ manoj la pezan pecon de la muro sur la antaŭan lokon, sed ĝi ekiris, kiel sur ruliloj, kaj ĉar ĝiaj ampleksoj tute egalis al la aperturo de la koridoro, restis nenia fendo. Konscie mi fermis ĝin tiel, ke ne povu malfermi eĉ mi mem. La pasejo malaperis. Inter mi kaj la biblioteko staris seninterrompa muro.
VI
Tia forbruligo de miaj ŝipoj senprokraste reflektiĝis en la koro kaj la menso, — la koro renversiĝis, kaj mi ekkonsciis, ke mi agis senpripense. Provo ree malfermi la muron de la biblioteko havus nenian sukceson, — antaŭ miaj okuloj estis malpasejo, tegita per kvadrataj ŝtonoj, kiu ne komprenis, kio estas «Sezamo»[12], kaj ne havis punktojn, vokantajn deziron premi ilin. Mi mem fermis min. Sed al tiu ĉagreno almiksiĝis alta duontimo (la duan duonon ni nomu jubilo) — esti sola en misteraj malpermesitaj lokoj. Se mi ion timis, do sole — grandan laboron por eliri el la kaŝita al la malkaŝita loko; trovon de mi fare de la mastroj de tiu ĉi domo mi tuj mildigus per rakonto pri la subaŭskultita konversacio kaj per sekvanta el tio deziro kaŝiĝi. Eĉ ne tre sprita homo, aŭdinte tian interparolon, devus agordiĝi suspekteme. Tiuj homoj, pro celoj, — kial mi sciu, kiaj? — konversaciis sekrete, subridante. Necesas diri, ke komplotojn ĝenerale mi opiniis plej normala afero kaj estus tre malagrable impresita, se ili mankus en tia loko, kie ĉion necesas diveni; mi spertis grandegan plezuron, — plie, — profundan intiman ĝuon, sed ĝi, pro la ekstreme streĉita kuniĝo de la cirkonstancoj, entirintaj min ĉi tien, montris sin, krom per rapida turniĝado de pensoj, ankoraŭ per tremado de la manoj kaj la genuoj; eĉ kiam mi malfermadis, kaj poste fermadis la buŝon, miaj dentoj klakadis, kiel kupraj moneroj. Starinte iomete, mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje tiun ĉi malpasejon, penante determini, kie kaj kiel apartiĝas la parto de la muro, sed rimarkis neniun fendon. Mi almetis la orelon, aŭdante nenion, krom frotado je la ŝtono de la orelo mem, kaj, certe, ne frapis. Mi ne sciis, kio estis okazanta en la biblioteko. Eble, mi atendis nelonge, eble, pasis nur kvin, dek minutoj, sed, kiel tio okazas en tiaj cirkonstancoj, miaj sentoj antaŭis la tempon, kalkulante tioman daŭron, pro kia por malpacienca animo estas nature transiri al agado. Ĉiam, en ĉiuj cirkonstancoj, kiel ajn akorde agante kun iu, mi lasadis ion por mi mem kaj nun mi same pensis, ke necesas uzi la liberon por la propra utilo, ĝissate ĝui esplorojn. Tuj kiam la tento eksvingis la voston, jam mi ne povis deteni min de tutanima strebo al la freneziga logaĵo. Delonge mia pasio estis vagadi en nekonataj lokoj, kaj mi pensas, ke sorto de multaj ŝtelistoj ŝuldas prizonan kradon al ĝuste tiu ĉi emocio, por kiu estas egale, — ĉu subtegmento aŭ senhoma tereno, ĉu sovaĝaj insuloj aŭ nekonata fremda loĝejo. Ĉiel ajn, la pasio vekiĝis, ekludis, kaj mi decideme ekhastis for.
La koridoro larĝis ĉirkaŭ duonmetron kaj, probable, ankoraŭ kvar colojn pluse; kaj ĝia alto atingis kvar metrojn; tial ĝi aspektis trotuare longa ŝakto, al kies malproksima fino estis same strange kaj malvaste rigardi, kiel en profundan puton. En diversaj lokoj de tiu ĉi koridoro, maldekstre kaj dekstre, videblis malhelaj vertikalaj strekoj — pordoj aŭ flankaj pasejoj, malvarmantaj en muta lumo. La malproksima fino vokis, kaj mi ĵetis min renkonten al kaŝitaj miraklaj misteroj.
La muroj de la koridoro estis tegitaj malsupre ĝis la mezo per bruna kahelo, la planko — per la griza kaj la nigra en ŝaka ordo, kaj la blanka volbo, same kiel la cetera parto de la muroj ĝis la kahelo, post regulaj interspacoj brilis per konveksaj rondaj vitroj, kovrantaj elektrajn lampojn. Mi pasis ĝis la unua vertikala streko maldekstre, opiniante ĝin pordo, sed proksime ekvidis, ke tio estas mallarĝa arko, de kiu en malhelan malsupron de nesciata profundo deiras mallarĝa spirala ŝtuparo kun aĵuraj krudferaj ŝtupoj kaj kupra balustrado. Prokrastinte esploron de tiu loko, ĝis kiam mi ĉirkaŭkuros plej eble grandan spacon, por havi almenaŭ iom ĝeneralan scion por poste pridiskuti miajn aventurojn, mi hastis atingi la malproksiman finon de la koridoro, pretere ĵetante rigardojn al niĉoj, montriĝantaj flanke, kie mi trovadis ŝtuparojn, similajn al la unua, kun tiu diferenco, ke kelkaj el ili kondukis supren. Mi ne eraros, se mi indikos la tutan distancon de unu fino ĝis la alia de la koridoro je 250 futoj, kaj kiam mi trakuris la tutan distancon, tiam, retroturniĝinte, ekvidis, ke en la fino, forlasita de mi, nenio ŝanĝiĝis, sekve, oni ne intencis min kapti.
Nun mi estis ĉe rektangula interkruciĝo de la fino de la pasejo kun alia, tute simila al la unua. Kiel maldekstren, tiel ankaŭ dekstren estis malkovriĝanta nova monotona perspektivo, same senregule markita per vertikalaj strekoj de flankaj niĉoj. Ĉi tie min kaptis, se eblas tiel diri, ekvilibro de intenco, ĉar en neniu el la atendantaj min flankoj aŭ aloj de la transversa pasejo estis io, distingiganta ilin inter si, nenio, kio povis kondiĉi elekton, — ili estis en ĉio kaj perfekte egalaj. En tia okazo sufiĉas butono, perdita sur la planko, aŭ alia simila bagatelo, por ke decido «kien mi iru» elsaltu el la viskoza ekvilibro de impresoj. Tia bagatelo estus puŝo. Sed, rigardinte al unu flanko kaj turninte sin al la kontraŭa, estis facile imagi la dekstran flankon maldekstra, la maldekstran dekstra aŭ inverse. Strange, mi staris senmove, ĉirkaŭrigardante kaj ne konjektante, ke iam azeno inter du fojnamasoj afliktiĝis, kiel mi. Mi kvazaŭ enradikiĝis ĉi tie. Mi faradis penojn moviĝi jen al unu, jen al alia flanko, kaj nepre haltadis, komencante redecidi tion, kio ankoraŭ estis decidita neniel. Ĉu eblas montri tiun fizikan triston, tiun strangan kaj obtuzan incitecon, kiun mi konsciis eĉ tiam; senhelpe hezitante, mi sentis, kiel komencas ŝtele aliri, jam malheligante la pensojn, la timo, ke mi restos stari por ĉiam. La savo estis en tio, ke mi tenis la maldekstran manon en la poŝo de la jako, turnante per la fingroj manplenon da moneroj. Mi prenis unu el ili kaj ĵetis ĝin maldekstren, kun celo voki decidan penon; ĝi ekruliĝis; kaj mi ekiris post ĝin nur tial, ke necesis ĝin levi. Atinginte la moneron, mi komencis trairi la duan koridoron kun duboj, ĉu ne montriĝos ĝia fino krucita same, kiel tie, de kie mi apenaŭ foriris, tiom ĉagreniĝinte, ke ankoraŭ aŭdis mian korbatadon.
Tamen veninte al tiu ĉi fino, mi ekvidis, ke mi estas en situacio pli komplika, ol la antaŭa, — la pasejo estis fermita, tio estas glate tranĉita per tute seninterrompa muro. Mi turnis min reen, pririgardante murajn aperturojn, trans kiuj, same kiel antaŭe, eblis distingi ŝtupojn, malleviĝantajn en ombron. Unu el la niĉoj havis ne ferajn, sed ŝtonajn ŝtupojn, nombre kvin; ili kondukis al kontinua, dense fermita pordo, tamen kiam mi ĝin puŝis, ĝi cedis, enlasinte min en mallumon. Bruliginte alumeton, mi ekvidis, ke mi staras sur nevasta spaco inter kvar muroj, ĉirkaŭitaj de mallarĝaj ŝtuparoj, kun malpli grandaj supraj placetoj ĉe pasaj arkoj. Alte supre estis tiriĝantaj aliaj ŝtuparoj, kunigitaj per interkrucaj pontetoj.
Celojn kaj irojn de tiuj interplektaĵoj mi, certe, ne povis scii, sed havante ĝuste nun abundan elekton de ĉiaspecaj direktoj, mi pensis, ke estus bone reveni. Tiu penso iĝis speciale loga, kiam la alumeto estingiĝis. Mi malŝparis la duan, sed ne forgesis tiam trovi ŝaltilon, kiu evidentiĝis apud la pordo, kaj turnis ĝin. Tiel garantiinte lumon, mi ree komencis rigardi supren, sed tiam, faliginte la alumetujon, mi kliniĝis. Kio estas tio?! Ĉu monstroj kunvenis al mi el naskinta ilin mistero aŭ mi kapturne freneziĝas? Aŭ deliro ekregis min?
Mi tiel ektremegis, momente frostiĝinte en turmento kaj tristo de teruro, ke, sen fortoj por rektiĝi, apogis min per la manoj al la planko kaj falegis sur la genuojn, interne ŝrikante, ĉar mi ne dubis, ke mi falos malsupren. Tamen tio ne okazis. Ĉe miaj piedoj mi ekvidis disĵetitajn senraciajn okulojn de estaĵoj kun buŝegoj, similaj al teruraj maskoj. La planko estis diafana. Alpremiĝinte sub ĝi supren al la vitro mem, staris multo da celantaj min okuloj kun minacaj koloroj; rondo da strangaj konturaj distordoj, pikiloj, naĝiloj, brankoj, dornoj; aliaj, eĉ pli bizaraj, estis leviĝantaj de malsupre, kiel ĉirkaŭpikitaj per najloj vezikoj aŭ romboj. Ilia malrapida iro, senmoveco, dorma movetiĝado, inter kiu la verdan duonmallumon subite tratranĉadis iu elasta, turniĝema korpo, desaltante kaj ĵetiĝante, kiel pilko, — ĉiuj iliaj moviĝoj estis timigaj kaj sovaĝaj. Rigidiĝante, sentis mi, ke mi falos kaj mortos pro ĉeso de spirado. Por mia feliĉo, la tiel eksplodinta menso hastis kunigi indikojn de materiaj rilatoj, kaj mi tuj komprenis, ke mi staras sur vitra plafono de giganta akvario, sufiĉe dika, por elteni la falon de mia korpo.
Kiam la konsterniĝo ĉesis, mi, montrinte la langon al la fiŝoj venĝe pro ilia protrudokula iluzio, sterniĝis kaj komencis avide rigardi. La lumo ne estis penetranta la tutan mason da akvo; ties granda parto — la malsupra — estis ombrita sube, apartigante supre ŝtupojn de artefaritaj grotoj kaj koralaj branĉfaskoj. Super tiu pejzaĝo estis movetiĝantaj meduzoj kaj io nekonata, simila al pendantaj vegetaĵoj, fiksitaj ĉe la plafono. Sub mi leviĝadis kaj mergiĝadis fantaziaj formoj, lumante per siaj okuloj kaj brilante per siaj ĉiuflanke akraj karapacoj. Mi nun ne timis; ĝissate spektinte, mi ekstaris kaj trairis al la ŝtuparo; transpaŝante ŝtupojn, mi leviĝis sur ĝian supran placeton kaj eniris en novan pasejon.
Kiel estis hele tie, kie mi iris antaŭe, same estis hele ankaŭ ĉi tie, sed la aspekto de la pasejo grave diferencis disde la interkruciĝoj de la malsupra koridoro. Tiu ĉi pasejo, havante marmoran plankon el grizaj platoj kun bluaj arabeskoj, estis multe pli larĝa, sed rimarkeble malpli longa; ĝiaj tute glataj muroj estis plenaj je ŝnuroj, irantaj laŭ porcelanaj fiksiloj, kiel kordoj, el unu fino al la alia. La plafono abundis je ogivaj finialoj; lampoj, brilante en centroj de kojnoformaj niĉoj de la volbo, estis en kadroj el ruĝa kupro. Haltigita de nenio, mi atingis fermantan la pasejon klapan pordon de ne tute ordinara aspekto; ĝi estis preskaŭ kvadrata, kaj ĝiaj duonoj estis disŝoveblaj, forirante en la murojn. Trans ĝi evidentiĝis io, simila al internaĵo de granda ŝranko, kie povus stari tri homoj. Tiu ĉelo, tegita per malhela juglandligno, kun negranda verda kanapeto, kiel ŝajnis al mi, devus konsistigi iun ŝlosilon al mia plua konduto, kvankam misteran, sed tamen ŝlosilon, ĉar mi neniam renkontis kanapetojn tie, kie, evidente, ili ne estis necesaj; sed se ĝi staris, do staris, certe, por sia rekta celo, tio estas, por ke oni sur ĝin eksidu. Estis facile kompreni, ke sidi ĉi tie, en la senelirejo, oni devas nur atendante — kiun? aŭ kion? — mi tion estis ekscionta. Ne malpli impona estis vico de blankaj eburaj prembutonoj super la kanapeto. Ree baziĝante sur tute racia supozo, ke tiuj prembutonoj ne povis esti aranĝitaj por malutilaj aŭ ĝenerale danĝeraj agoj, tiel ke, premante ilin, mi povas erari, sed neniel riskas per mia kapo, — mi levis la manon, intencante fari eksperimenton...
Estas tute nature, ke en momentoj de agado kun nekonataĵo la imagpovo hastas antaŭdiveni la rezulton, kaj mi, jam celiginte la fingron, haltigis ĝian preman movon, subite pensinte: ĉu ne aŭdiĝos alarmo en la tuta domo, ĉu ne tondros surdiga sonoro? Frapado de pordoj, bruo de kurantaj piedoj, krioj: — «kie? kiu? he! ĉi tien!» — imagiĝis al mi tiel klare en la ĉirkaŭanta min absoluta silento, ke mi eksidis sur la kanapeton kaj ekfumis. «Hm, jes! — diris mi. — Ni malproksime foriris, oĉjo Gros, ja ĝuste en tiu ĉi tempo vi levus min de sur la mizera lito kaj, varmiginte per bato, ordonus, ke mi iru frapi al la malhela fenestro de la taverno «Venu al ni», por ke ili donu botelon»... Min ravis tio, ke mi nenion komprenas en la aferoj de tiu ĉi domo, kaj speciale ravis plena nescio, kiel kaj kio okazos post horo, tago, minuto, — kiel en ludo. La pendolo de miaj pensoj estis faranta monstrajn svingojn, kaj mi imagadis diversajn bildojn, ĝis apero de nanoj. Mi ne rifuzus vidi procesion de nanoj — grizbarbaj, en pintoĉapoj kaj manteloj, ŝtelirantaj laŭlonge de muro kun ruza brilo en la okuloj. Tiam mi eksentis teruron; decidiĝinte, mi ekstaris kaj kuraĝe premis butonon, atendante, ĉu ne malfermiĝos la flanka muro. Tuj mi estis ŝancelita, la ĉelo kun la kanapeto ekveturis dekstren tiel rapide, ke momente malaperis la koridoro kaj komencis gliti trumoj, jen fermante min, jen malfermante aliajn pasejojn, preter kiuj mi komencis rondiri senhalte, kaptinte la kanapon per la manoj kaj obtuze rigardante antaŭ min al la ŝanĝado de obstakloj kaj perspektivoj.
Ĉio ĉi okazis en tiu kategoria ritmo de maŝino, kiun nenio kapablas kontraŭi interne de vi, ĉar protesti estas sensence. Mi estis turniĝanta, ĉirkaŭskribante fermitan linion ene de vasta tubo, plena je muroj kaj aperturoj, regule anstataŭantaj unu la alian, kaj tiel rapide, ke mi ne kuraĝis elsalti en unu el la senkompate malaperantaj koridoroj, kiuj, montriĝante por momento ĉe la ĉelo, malaperadis, samkiel malaperadis, siavice, la dividantaj ilin muroj. La rondirado estis ekigita, evidente, por longe, ĉar ĝi ne malrapidiĝadis kaj, unufoje komenciĝinte, plu iris, kiel muelŝtono en venta tago. Se mi scius rimedon haltigi tiun ruliĝon ĉirkaŭ mi mem, mi senprokraste ĉesus ĝui la surprizon, sed el la naŭ prembutonoj, ankoraŭ ne elprovitaj de mi, ĉiu prezentis ŝaradon. Mi ne scias, kial la ideon pri halto mi ligis kun la plej malsupra el ili, sed, decidinte post kiam jam komencis turniĝi la kapo, ke ne eblas rondiradi dum la tuta vivo, — mi kun kolero alpremis tiun ĉi butonon, pensante, — «estu kio estos». Tuj, ne haltigante la rondiradon, la ĉelo ekrampis supren, kaj mi estis levita alte laŭ spirala linio, kie mia malliberejo haltis, plu rondirante en muro kun tute sama nombro de trumoj kaj koridoroj. Tiam mi premis la trian butonon de supre, — kaj falis malsupren, sed, kiel mi rimarkis, pli alten, ol tio estis komence, kaj plu same senĉese turniĝadis sur tiu alto, ĝis mi eknaŭzis. Mi ekpanikis. Preskaŭ ne konsciante, kion mi faras, mi komencis premadi la butonojn kiel ajn, unu post la alia, ĵetiĝante supren kaj malsupren kun rapido de vapora premmaŝino, ĝis mi premis — certe, hazarde — tiun butonon, kiun mi devus tuŝi antaŭ ĉio. La ĉelo haltis senmove kontraŭ koridoro sur nesciata alto, kaj mi eliris, ŝanceliĝante.
Nun, se mi scius, kiel direkti reen la rondirantan lifton, mi tuj revenus por frapadi kaj batadi al la muro de la biblioteko, sed mi ne havis fortojn por travivi duafoje la turniĝan kapton, kaj direktis min kien ajn, esperante trovi almenaŭ iun malfermitan spacon. Tiutempe mi jam tre laciĝis. Mia menso estis nebuligita: kie mi iradis, kiel malleviĝadis kaj leviĝadis, renkontante jen flankajn, jen transversajn pasejojn, — ne povas nun mia memoro restarigi en tiu klareco, kiu estis tiam; mi memoras nur malvastecon, lumon, turnojn kaj ŝtuparojn, kiel unu brilantan implikitan linion. Finfine, tretfrotinte la piedojn tiel, ke la kalkanoj brulis, mi eksidis en densa ombro de mallonga flanka niĉo sen elirejo, kaj komencis fiksrigardi al la kontraŭa muro de la koridoro, kie intensa silento estis hele kaj vakue travivanta tiun ĉi frenezan nokton. Trude, ĝis kapdoloro estis streĉita mia enuanta aŭdkapablo, imagante paŝojn, susuron, ĉiaspecajn sonojn, sed mi aŭdis nur mian spiradon.
Subite malproksimaj voĉoj igis min salte ekstari — iris kelkaj homoj, de kiu flanko, — mi ankoraŭ ne povis distingi; finfine la bruo, iĝante pli aŭdebla, eksonis dekstre. Mi determinis, ke iras du homoj, virino kaj viro. Ili estis parolantaj per malmultaj vortoj, kun grandaj paŭzoj; la vortoj malklare flugis sub la volbo, do la konversacio estis nekomprenebla. Mi alpremiĝis al la muro, kun la dorso al la flanko de la alirantoj, kaj baldaŭ ekvidis Hanuver-on apud Dige. Ili ambaŭ estis ekscititaj. Mi ne scias, ĉu tio ŝajnis al mi aŭ vere estis tiel, sed la vizaĝo de la mastro lumis per nerva arda paleco, kaj la virino tenis sin akre kaj facile, kiel tranĉilo, levita por bato.
Nature timante esti malkovrita, mi atendis, ke ili pasos pretere, kvankam la tento eliri kaj montri min estis forta, — mi esperis ree resti sola, por mia risko, kaj, kiel eble plej profunde, ŝovis min en ombron. Sed, preterpasinte la niĉon, kie mi estis kaŝanta min, Dige kaj Hanuver haltis — haltis tiel proksime, ke, elŝovinte la kapon el post la angulo, mi povis vidi ilin preskaŭ kontraŭ mi.
Ĉi tie okazis sceno, kiun mi neniam forgesos.
Parolis Hanuver.
Li staris, apogante la fingrojn de la maldekstra mano al la muro kaj rigardante rekte antaŭ si, malofte ĵetante rigardojn al la virino per la tute malsanaj okuloj. La dekstran manon li tenis levita, movante ĝin samtakte kun la vortoj. Dige, malpli alta, ol li, aŭskultis, facile forturninte la klinitan kapon kun malgaja esprimo de la vizaĝo, kaj estis tre bela nun, — pli bela, ol kiam mi vidis ŝin unuafoje; estis en ŝiaj trajtoj io homeca kaj simpla, sed kvazaŭ deviga, pro ĝentileco aŭ profitemo.
— En tio, kio estas nepalpebla, — diris Hanuver, daŭrigante pri io nesciata. — Mi kvazaŭ troviĝas en amaso de nevideblaj ĉeestantoj. — Li havis lacan brustan voĉon, vokantan atenton kaj simpation. — Sed mi kvazaŭ havas ligitajn okulojn, kaj mi premas, — senĉese premadas multegajn manojn, — ĝis lacego premadas, jam ĉesinte distingi, ĉu estas malmola aŭ mola, varma aŭ malvarma la mano, kiun mi tuŝas; tamen mi devas halti ĉe unu kaj timas, ke mi ne divenos ĝin.
Li eksilentis. Dige diris:
— Al mi estas malfacile aŭdi tion.
En la vortoj de Hanuver (li estis ankoraŭ ebrieta, sed tenis sin firme) glitis neklarigebla malfeliĉo. Tiam al mi okazis strangaĵo, preter mia volo, io, kio ne ripetiĝadis longe, dum ĉirkaŭ dek jaroj, sed poste iĝis por mi natura — tiu stato, kiun mi tuj priskribos. Mi komencis imagi sentaĵojn de la konversaciantoj, ne komprenante, ke mi tenas tion en mi, dum mi estis ensorbanta ilin kvazaŭ el ekstere. En tiu minuto Dige metis la manon sur la manikon de Hanuver, mezurante longecon de la paŭzo, kaptante, se tiel diri, la necesan, ne preterlasante ĝustan pulson de la momento, post kiu, kiel ajn nerimarkebla estu tiu spirita mezuro, diri estos jam malfrue, sed eĉ je haro pli frue ne devos esti dirite. Hanuver silente plu vidis tiujn multegajn manojn, pri kiuj li ĵus parolis, kaj pensis pri manoj ĝenerale, kiam lia rigardo haltis sur la blanka mano de Dige kun imago de manpremo. Malgraŭ mallongeco de tiu rigardo, ĝi senprokraste eĥis en la imago de Dige per fizika tuŝo de ŝia polmo al mistera nevidebla kordo; momente kaptinte la takton, ŝi demetis de sur la maniko de Hanuver sian manon kaj, etendinte ĝin kun la polmo supre, diris per klara konvinka voĉo:
— Jen tiu mano!
Tuj kiam ŝi tion diris — mia triobla sento por mi kaj la aliaj finiĝis. Nun mi vidis kaj komprenis nur tion, kion mi vidis kaj aŭdis. Hanuver, preninte la manon de la virino, estis malrapide fiksrigardanta al ŝia vizaĝo, kiel ni por provo legas el distanco presitan paĝon — divenante, iuloke legante aŭ preterlasante vortojn, por, liginte la divenitan, meti per tio en la sencan linion ankaŭ tion, kion ni ne distingis. Poste li klinis sin kaj kisis la manon — sen speciala vervo, sed tre serioze, dirinte:
— Mi dankas. Mi ĝuste komprenis vin, bona Dige, kaj mi ne eliras el tiu minuto. Ni fordonu nin al la fluo.
— Bonege, — diris ŝi, gajiĝinte kaj ruĝiĝante, — mi tre, tre kompatas vin. Sen amo... tio estas stranga kaj bona.
— Sen amo, — ripetis li, — eble, ĝi venos... Sed eĉ se ne venos — tiuokaze...
— Ĝin anstataŭos proksimeco. Proksimeco kreskas poste. Tion mi scias.
Estiĝis silento.
— Nun, — diris Hanuver, — eĉ ne vorton pri tio. Ĉio restu interne. Do, mi promesis al vi montri la grajnon, el kiu mi eliris. Bonege. Mi estas Aladino, kaj tiu ĉi muro — nu, kion vi pensas, — kia muro ĝi estas? — Li kvazaŭ gajiĝis, komencis rideti. — Ĉu vi vidas ĉi tie pordon?
— Ne, mi ne vidas ĉi tie pordon, — respondis, amuziĝante per la atendo, Dige. — Sed mi scias, ke ĝi estas.
— Estas, — diris Hanuver. — Do... — Li levis la manon, ion premis, kaj nevidebla forto levis la vertikalan muran tavolon, malferminte la enirejon. Kiel mi povis, mi etendis la kolon kaj trovis, ke ĝi estas multe pli longa, ol mi ĝis nun pensis. Elmetinte la okulojn kaj elŝovinte la kapon, mi estis rigardanta internen de la nova kaŝloko, kien eniris Hanuver kaj Dige. Tie estis lumo. Kiel mi baldaŭ komprenis, ili eniris ne en koridoron, sed en rondan ĉambron; ties dekstra parto estis kaŝita disde mi, — laŭ tiu oblikva linio de direkto, kiel mi rigardis, sed la maldekstra flanko kaj la centro, kie haltis tiuj du homoj, montriĝis nemalproksime de mi, tiel ke mi povis aŭdi la tutan konversacion.
La muroj kaj la planko de tiu ĉi ĉambro — ĉelo sen fenestroj — estis tegitaj per lila veluro, kun surmura arabesko el maldika ora reto kun sesangulaj ĉeloj. La plafonon mi ne povis vidi. Maldekstre ĉe la muro sur skulptita orkolora fosto staris nigra statuo: virino kun ligitaj okuloj, kies unu piedo estis aere tuŝanta per la fingroj radon, ornamitan ĉe ambaŭ flankoj de la akso per flugiloj, la alia piedo, levita, estis formetita malantaŭen. Sube per libere disĵetitaj maŝoj kuŝis brilanta flava ĉeno de averaĝa ankra dikeco, kies ĉiu ero pezis, probable, dudek kvin funtojn. Mi kalkulis ĉirkaŭ dek du volvojn, ĉiu longis de kvin ĝis sep paŝojn, post kio mi devis kun doloro fermi la okulojn, — tiel brilegis tiu belega kablo, pura, kiel matena lumo, kun varmegaj senkoloraj punktoj sur lokoj de radia ludo. Ŝajnis, fumas la veluro, ne eltenante la blindigan bruladon. En la sama minuto subtila zumado komenciĝis en la oreloj, truda, kiel kantado de kulo, kaj mi divenis, ke tio estas oro, pura oro, ĵetita al la fosto de la virino kun ligitaj okuloj.
— Jen ĝi, — diris Hanuver, ŝovante la manojn en la poŝojn kaj puŝante per la ŝupinto peze deŝoviĝintan duoblan ringon. — Cent kvardek jarojn sub akvo. Nek rusto, nek konkoj, ĝuste kiel devas esti. Piron estis bizara pirato. Oni diras, ke li veturigadis kun si poeton Castoruccio-n, por ke tiu priskribu verse ĉiujn batalojn kaj festenojn; nu, kaj belulinojn, certe, kiam ili kaptiĝadis. Tiun ĉi ĉenon li forĝigis en la 1777-a jaro, kvin jarojn antaŭ kiam oni lin pendumis. Sur unu el la ringoj, kiel vi vidas, konserviĝis surskribo: «la 6-an de aprilo de la 1777-a jaro, laŭ la volo de Hieronimo Piron».
Dige diris ion. Mi aŭdis ŝiajn vortojn, sed ne komprenis. Tio estis verso aŭ peco de poeziaĵo.
— Jes, — klarigis Hanuver, — mi estis, certe, malriĉa. Mi antaŭlonge aŭdis rakonton, kiel Piron forhakis tiun ĉi oran ĉenon kune kun la ankro, por fuĝi de anglaj ŝipoj, kiuj atingis lin neatendite. Kaj jen la spuroj, — vidu, ĉi tie oni hakis, — li kaŭriĝis kaj levis la finon de la ĉeno, montrante la dishakitan ĉeneron. — La hazardo aŭ la sorto, kiel vi deziras, igis min baniĝi tre proksime de ĉi tie, en frua mateno. Mi iris en akvo ĝis la genuoj, ĉiam pli malproksimen for de la bordo, al profundo, kaj stumblis, tuŝinte ion malmolan per la pieda dikfingro. Mi klinis min kaj eltrenis el sablo, levinte ŝlimon, tiun ĉi brilantan pezegan ĉenon ĝis la mezo de la brusto, sed, senfortiĝinte, falis kune kun ĝi. Nur sola kolimbo, balanciĝante sur ondetoj, estis rigardanta al mi per la nigra okulo, pensante, eble, ke mi kaptis fiŝon. Mi estis beate ebria. Mi ree enfosis la ĉenon en la sablon kaj notis la lokon, metinte sur la bordo vicon da ŝtonoj, tanĝe al mia malkovraĵo, kaj poste transportis la trovaĵon al mi, laborinte dum kvin noktoj.
— Ĉu sola?! Kia forto necesas!
— Ne, duope, — diris Hanuver, silentinte iom. — Ni segadis ĝin en pecojn per ordinara mana segilo kaj eltiradis ĝin popece. Jes, la manoj longe doloris. Poste ni transportadis en siteloj, superŝutinte supre per konkoj. Tio daŭris kvin noktojn, kaj mi ne dormis dum tiuj kvin noktoj, ĝis trovis homon tiom riĉan kaj fidindan, ke li povis preni la tutan oran ŝarĝon kiel garantiaĵon, ne disbabilinte tion. Mi deziris konservi ĝin. Mia... mia kompaniano en la transportado dancis nokte, sur la bordo, en luna...
Li eksilentis. Bona, medita rideto eligis lumon el lia malĝojiĝinta vizaĝo, kaj li forviŝis ĝin, movinte la manplaton de la frunto malsupren.
Dige rigardis al Hanuver silente, mordinte la lipon. Ŝi estis tre pala kaj, mallevinte la rigardon al la ĉeno, ŝajne, forestis, tiel ne konvena al la konversacio aspektis ŝia vizaĝo, simila al vizaĝo de blindulino, kvankam la okuloj estis reflektantaj milojn da pensoj.
— Ĉu via... kompaniano, — diris ŝi tre malrapide, — lasis la tutan ĉenon al vi?
Hanuver levis la finon de la ĉeno tiel alte kaj kun tia forto, kian estis malfacile supozi en li, poste lasis.
La kablo falegis kiel peza strio.
— Mi ne forgesis pri li. Li mortis, — diris Hanuver, — tio okazis tiel neatendite. Tamen, li havis strangan karakteron. Poste estis tiel. Mi komisiis al fidinda homo disponi kiel li deziras pri mia mono, por ke mi mem estu libera. Post jaro li telegrafis al mi, ke ĝi kreskis ĝis dek kvin milionoj. Mi estis vojaĝanta tiutempe. Vojaĝante dum tri jaroj, mi ricevis kelkajn tiajn sciigojn. Tiu homo paŝtis mian gregon kaj multigadis ĝin kun tia sukceso, ke ĝi superis kvindek. Li malpurigis mian oron per kio li deziris — per nafto, per ŝtonkarbo, per borsa ŝvito, per ŝipkonstruado kaj... mi jam forgesis, per kio. Mi nur ricevadis telegramojn. Kiel tio plaĉas al vi?
— Feliĉa ĉeno, — diris Dige, klinante sin kaj penante leveti la finon de la kablo, sed apenaŭ sukcesis moveti ĝin. — Mi ne povas.
Ŝi rektiĝis. Hanuver diris:
— Al neniu rakontu pri tio, kion vi vidis ĉi tie. Ekde kiam mi elaĉetis ĝin kaj lutis, vi estas la unua, al kiu mi montras. Nun ni iru. Jes, ni eliru, kaj mi fermu tiun oran serpenton.
Li turnis sin, pensante, ke ŝi iras, sed, ĵetinte rigardon kaj jam deirinte, vokis ree:
— Dige!
Ŝi staris, rigardante al li fikse, sed tiel distrite, ke Hanuver nekomprene mallevis la manon, etenditan al ŝi. Subite ŝi fermis la okulojn, — faris penon, sed ne moviĝis. El sub ŝiaj nigraj okulharoj, leviĝintaj terure malrapide, tremante kaj brilante, elrampis nebuligita rigardo — stranga kaj obtuza brilo; nur dum momento brilis ĝi. Dige mallevis la kapon, tuŝis la okulojn per la mano kaj, suspirinte, rektiĝis, ekiris, sed ŝanceliĝis, kaj Hanuver subtenis ŝin, rigardante kun maltrankvilo.
— Kio estas al vi? — demandis li.
— Nenio, ne gravas. Mi... mi imagis kadavrojn; homojn, alligitajn al la ĉeno; kaptitojn, kiujn oni mallevadis sur fundon.
— Tion faradis Morgan, — diris Hanuver, — Piron ne estis tiom kruela, kaj la legendo priskribas lin plie ebriema strangulo, ol drako.
Ili eliris, la muro malleviĝis kaj ekstaris sur sian lokon, kvazaŭ neniam estis movita. La konversaciintoj foriris en la saman flankon, de kie ili venis. Tuj mi intencis rigardi post ilin, sed... mi deziris paŝi kaj ne povis. La piedoj rigidiĝis, ne obeis. Ili kvazaŭ sensentiĝis en maloportuna pozo. Turnante min sur unu piedo, mi iel levis la alian kaj movis ĝin, ĝi estis peza kaj malleviĝis kvazaŭ sur kusenon, sen sentaĵo. Altreninte al ĝi la duan piedon, mi konvinkiĝis, ke mi povas iri tiel kun rapido de dek futoj dum minuto. En la okuloj staris ora brilo, onde frapante la pupilojn. Tiu stato de ensorĉiteco daŭris dum tri minutoj kaj malaperis same subite, kiel aperis. Tiam mi komprenis, kial Dige fermis la okulojn, kaj rememoris ies rakonton pri eta franca oficisto en subteraĵoj de la Nacia banko, kiu, paŝinte inter amasoj de oraj brikoj, neniel povis foriri, ĝis oni donis al li glason da vino.
— Do jen kio, — sensence ripetadis mi, elirinte finfine el la embusko kaj vagante laŭ la koridoro. Nun mi vidis, ke mi pravis, kiam mi ekis malkovradi. La virino prenos Hanuver-on, kaj li edziĝos al ŝi. La ora ĉeno serpentumis antaŭ mi, rampante laŭ muroj, implikante la krurojn. Necesas ekscii, kie li banis sin, kiam trovis la kablon; kiu scias — eble tie restis io ankaŭ por mi? Mi eltiris miajn orajn monerojn. Tre, tre malmulte! Mia kapo estis turniĝanta. Mi vagadis, apenaŭ rimarkante, kie, kiel mi turnas min, fojfoje mi kvazaŭ malaperadis, malbone konsciadis, pri kio mi pensas, kaj iris, fremda por mi mem, jam laciĝinte esperi, ke venos fino al tiu vagado en fermiteco, lumo kaj silento. Tamen mia interna angoro estis, penseble, forta, ĉar tra deliro de laco kaj de emocio, bruligita de ĝi, mi, haltinte, — abrupte, kiel super abismo, imagis, ke mi estas ŝlosita kaj perdis la vojon, kaj la nokto daŭras. Ne timo, sed absoluta malespero, plena de senfina indiferenteco al tio, ke oni min malkovros ĉi tie, regis min, kiam, preskaŭ falante pro senfortiĝo, kiu alŝteliĝis ĉiopove, mi haltis ĉe malpasejo, simila al ĉiuj ceteraj, ekkuŝis antaŭ ĝi kaj komencis batadi al la muro per la piedoj tiel, ke la eĥo, ekhurlinte, komencis tondri tra ĉiuj spacoj, supre kaj malsupre.
VII
Mi ne miris, kiam la muro deiris de sia loko kaj en hela profundo de vasta, luksa ĉambro mi ekvidis Pope-on, kaj post li — Duroc-on en bunta ĥalato. Duroc levis, sed tuj mallevis revolveron, kaj ili ambaŭ ĵetis sin al mi, entirante min je la manoj kaj la piedoj, ĉar mi ne povis ekstari. Mi malleviĝis sur seĝon, ridante kaj plenforte frapante mian genuon per la mano.
— Mi al vi diros, — elparolis mi, — ili geedziĝas! Mi vidis! Tiu juna virino kaj via mastro. Li estis ebrieta. Je Dio! Kisis la manon. Ververe! Ora ĉeno kuŝas tie, trans muro, kvardek turnojn tra kvardek pasejoj. Mi vidis. Mi trafis en ŝrankon kaj nun juĝu min, kiel vi deziras, sed al vi, Duroc, mi fidelos kaj punkto!
Ĉe mia vizaĝo mem mi ekvidis glason kun vino. La vitro tintadis al la dentoj. Mi eltrinkis la vinon, en obskuro de falinta sur min dormo ankoraŭ sukcesinte distingi, kiel Duroc diris:
— Tio estas sendanĝera. Pope! Sandy ricevis sian dozon; li kontentigis sian soifon de neordinaraĵoj. Estas senutile paroli kun li nun.
Ŝajnis al mi, kiam mi rekonsciiĝis, ke la momento de la konsciperdo estis mallonga, kaj la ŝipestro tuj demetos de mi la jakon, por ke malvarmo igu min pli baldaŭ ekstari. Sed nenio malaperis dum la dormo. Taga lumo estis enrigardanta en fendojn de kurtenoj. Mi estis kuŝanta sur sofo. Pope malestis. Duroc estis paŝanta sur la tapiŝo, klininte la kapon, kaj fumis.
Malferminte la okulojn kaj konsciinte la forflugintan, mi ree fermis ilin, elpensante, kiel mi tenu min, ĉar mi ne sciis, ĉu oni insultos min aŭ ĉio restos bonorde. Mi komprenis tamen, ke plej bone estas esti mi mem. Mi eksidis kaj diris al la dorso de Duroc:
— Mi kulpas.
— Sandy, — diris li, vigliĝinte kaj eksidante apude, — ci ja kulpas. Tamen, ekdormante, ci balbutis pri la konversacio en la biblioteko. Tio por mi estas tre grava, kaj mi tial ne koleras. Sed aŭskultu: se la afero tiel iros plu, ci vere scios ĉion. Rakontu, kio okazis al ci.
Mi deziris ekstari, sed Duroc puŝis mian frunton per la manplato, kaj mi ree eksidis. La sovaĝa dormo ankoraŭ estis fumanta en mi. Ĝi tenajle kuntiradis la artikojn kaj distiradis la vangojn per oscedoj; kaj nekontentigita langvora dolĉo malmoligis ĉiujn membrojn. Haste koncentrinte la pensojn, kaj ekfuminte, kio estis mia matena kutimo, mi rakontis, rememorinte, kiel eble plej precize, la konversacion de Galway kun Dige. Pri nenio alia tiel pridemandadis kaj redemandadis min Duroc, kiel pri tiu konversacio.
— Ci devas danki feliĉan okazon, kiu kondukis cin ĉi tien, — rimarkis li finfine, evidente, tre zorgigita, — tamen, mi vidas, ke al ci ĉiam fortunas. Ĉu ci satdormis?
Duroc ne aŭdis mian respondon: enpensiĝinte, li estis maltrankvile frotanta la frunton; poste li ekstaris, ree ekpaŝis. La kamena horloĝo indikis la sepan kaj duonon. La suno distranĉis la fumplenan aeron el post la kurteno per maldika radio. Mi sidis, ĉirkaŭrigardante. Lukso de tiu ĉi ĉambro, kun speguloj en eburaj kadroj, kun marmora tegaĵo de fenestroj, kun skulptita, bizara meblaro, kolora silko, ridetoj de belo en pentraĵoj, brilantaj per oro kaj blua foro, la piedoj de Duroc, paŝantaj sur peltoj kaj tapiŝoj, — ĉio ĉi estis troa por mi, ĝi estis laciganta. Plej bone mi spirus nun, mallarĝigante la okulojn sub la suno antaŭ akra mara brilo. Ĉio, al kio mi rigardis, ravis, sed estis nekutima.
— Ni veturos, Sandy, — diris, ĉesinte paŝadi, Duroc, — poste... sed por kio antaŭvortoj: ĉu ci deziras iri en ekspedicion?..
Pensante, ke li proponas Afrikon aŭ iun alian lokon, kie aventuroj estas neelĉerpeblaj, kiel mordoj de kuloj en marĉoj, mi diris kun tuta hasto:
— Jes! Milfoje jes! Mi ĵuras per leoparda felo, mi estos ĉie, kie vi estas.
Parolante tion, mi salte ekstaris. Eble, li divenis, kion mi pensas, ĉar li lace ekridis.
— Ne tiom malproksimen, kiel ci, probable, deziras, sed — en «la landon de la homa koro». En la landon, kie estas mallumo.
— Ho, mi ne komprenas vin, — diris mi, ne deŝirante la rigardon disde lia vajce kunpremita buŝo, orgojla kaj degna, disde la grizaj akraj okuloj sub la severa frunto. — Sed por mi, vere, estas tutegale, se vi tion bezonas.
— Tre bezonas, — ĉar al mi ŝajnas, — ci povas taŭgi, kaj mi jam hieraŭ esploradis cin. Diru al mi, kiom da tempo necesas por navigi al la Signala Dezerto?
Li demandis pri antaŭurbo de Liss, nomata tiel ekde antikvaj tempoj, kiam la urbo preskaŭ ne ekzistis, kaj sur ŝtonaj fostoj de la kabo, baptita per la nomo «Signala Dezerto», bruladis nokte peĉaj bareloj, fajrigataj laŭ permeso de koloniaj taĉmentoj, kiel signo, ke ŝipoj povas eniri en la Signalan golfeton. Nun la Signala Dezerto estis sufiĉe loĝata loko kun sia doganejo, poŝtejo kaj ceteraj similaj institucioj.
— Mi pensas, — diris mi, — ke duonhoro sufiĉos, se vento estas bona. Ĉu vi deziras veturi tien?
Li ne respondis, eliris en la najbaran ĉambron kaj, klopodinte tie sufiĉe longe, revenis, vestita kiel apudborda loĝanto, tiel ke de lia monduma brilo restis nur la sola vizaĝo. Sur li estis leda jako kun duoblaj manumoj, ruĝa veŝto kun verdaj vitraj butonoj, mallarĝa lakita ĉapelo, simila al gamelo, renversita sur paton; ĉirkaŭ la kolo estis kvadratita skarpo, kaj sur la piedoj — super bruna, kameldrapa pantalono, — molaj botoj kun dika plandumo. Homoj en tiaj ĉi vestoj, kiel mi vidis multfoje, tenadas veŝtan butonon de iu ŝipestro, kolorigita de vino, starante sub la suno sur kajo inter etenditaj kabloj kaj barelaj vicoj, kaj rakontadas al li pri profitaj proponoj de firmao «Aĉetu prunte» aŭ «Asekuru sen mizero». Dum mi okulumis lin, ne kuraĝante, certe, rideti aŭ fari rimarkon, Duroc aliris al la muro inter la fenestroj kaj ektiris la pendantan ŝnureton. Parto de la muro tuj elfalis duonronde, kreinte breton kun niĉo malantaŭ ĝi, kie ekbrilis lumo; trans la muro aŭdiĝis zumado, kaj mi ne sukcesis bone kompreni, kio okazis, kiam samnivele kun la falinta breto leviĝis el la muro iu speco de tablo, sur kiu staris tasoj, kafkruĉo kun brulanta sub ĝi alkohola lampeto, bulkoj, butero, biskotoj kaj almanĝaĵoj el fiŝo kaj viando, kiujn kuiris, verŝajne, manoj de kuireja feo, — tiom da rostiteco, oleo, siblado kaj aromo eksentis mi inter la blankaj pladoj, ornamitaj per bildo de verdetaj floroj. La sukerujo similis arĝentan torteton. Kuleroj, preniloj por sukero, buŝtukoj en emajlitaj ringoj kaj karmina karafo kun konjako, kovrita per ora plektaĵo el etetaj vinberujaj folioj — ĉio aperis, kiel la suno el nuboj. Duroc komencis transporti la sendaĵon de magiaj estaĵoj sur la grandan tablon, dirante:
— Ĉi tie eblas vivi sen servistoj. Kiel ci vidas, nia gastiganto aranĝis sin sufiĉe bizare, kaj en tiu ĉi okazo simple sprite. Sed ni hastu.
Vidante, kiel li rapide kaj lerte manĝas, verŝante por si kaj por mi el la karafo, tremiganta sur la tablotuko rozkolorajn rebrilojn, mi perdis ritmon, komencis ĉiuminute faligi jen tranĉilon, jen forkon; iumomente la konfuziĝo preskaŭ forturmentis min, sed la apetito superis, kaj mi venkis la manĝon tre rapide, aplikinte tiun artifikon, ke mi kvazaŭ hastas pli ol Duroc. Tuj kiam mi ĉesis atenti miajn moviĝojn, la afero ekiris bonege, mi prenadis, maĉadis, glutadis, deĵetadis, altrinkadis kaj restis tre kontenta pri mi. Maĉante, mi senĉese pripensadis unu aferon, kiun mi ne kuraĝis diri, sed diri tre deziris kaj, eble, ne dirus, sed Duroc rimarkis mian persistan rigardon.
— En kio estas la afero? — diris li distrite, fora de mi, ie en siaj montaj pintoj.
— Kiu vi estas? — demandis mi kaj interne aĥis. «Ne retenis! — pensis mi amare. — Nun tenu cin, Sandy!»
— Ĉu mi?! — diris Duroc kun grandega miro, celiginte al mi rigardon grizan kiel ŝtalo. Li ekridegis kaj, vidante, ke mi rigidiĝis, aldonis: — Ne gravas, ne gravas! Tamen mi dezirus vidi, kiel ci faros la saman demandon al Estamp. Mi respondu al cia simpla koro. Mi estas ŝakludisto.
Pri ŝakludo mi havis nebulan imagon, sed nevole kontentiĝis per tiu respondo, miksinte en la menso damludan tabulon kun ĵetkuboj kaj ludkartoj. «Unuvorte — ludisto!» — pensis mi, neniom elrevigita de la respondo, sed, male, firmiginte mian admiron. Ludisto — signifas bravegulo, kuraĝulo, riskema homo. Sed, estinte kuraĝigita, mi intencis demandi ankoraŭ ion, kiam la kurteno deŝoviĝis, kaj eniris Pope.
— La herooj dormas, — diris li raŭke; li estis laca kun pala, sendorma vizaĝo, kaj tuj maltrankvile ekrigardis al mi. — La duaj personoj ĉiuj maldormas. Nun venos Estamp. Mi vetas, ke li iros kun vi. Nu, Sandy, ci riske aventuris, kaj estas cia feliĉo, ke cin oni ne rimarkis en tiuj lokoj. Hanuver povis cin simple murdi. Dio savu cin de babilado pri ĉio ĉi! Estu sur nia flanko, sed silentu, se ci jam trafis en tiun ĉi historion. Do kio okazis al ci hieraŭ?
Mi ree rakontis pri la konversacio en la biblioteko, pri la lifto, la akvario kaj la ora ĉeno.
— Jen, vidu! — diris Pope al Duroc. — Pro malespero homo kapablas ĉion. Ĝuste antaŭ du tagoj li diris en mia ĉeesto al tiu sama Dige: «Se ĉio iros en la sama ordo, kiel iras nun, mi petos vin ludi la plej efektan rolon». Estas klare, pri kio temas. Ĉiuj okuloj estos direktitaj al ŝi, kaj ŝi per sia aŭtomata, maldika mano konektos kurenton.
— Tiel. Ŝi konektu! — diris Duroc. — Kvankam... jes, mi komprenas vin.
— Certe! — arde jesis Pope. — Mi definitive ne vidis homon, kiu tiel kredus, estus tiel konvinkita. Rigardu lin, kiam li estas sola. Vi teruriĝos. Sandy, iru al via loĝejo. Tamen, vi ree perdos la vojon.
— Lasu lin, — diris Duroc, — li estos necesa.
— Ĉu ne tro multe? — Pope komencis movadi la okulojn disde mi al Duroc kaj reen. — Tamen, estu kiel vi volas.
— Kiaj konsiliĝoj sen mi? — diris, aperante, brilanta per pureco Estamp. — Ankaŭ mi deziras. Kien vi intencas iri, Duroc?
— Necesas provi. Mi faros provon, kvankam mi ne scias, kio el tio rezultos.
— Ha! Kaŝatako al timtremantaj tranĉeoj! Nu, kiam ni aperos — du tiaj bravuloj, kiel vi kaj mi, — mi vetas je cent kontraŭ dek unu, ke ne kontraŭstaros eĉ telegrafa fosto! Kio?! Ĉu vi jam manĝis? Kaj drinkis? Kaj mi ankoraŭ ne? Kiel mi vidas, — la ŝipestro estas kun vi kaj filozofiumas. Saluton, ŝipestro Sandy! Ci, mi aŭdis, dum la tuta nokto metadis minojn en tiuj ĉi muroj?!
Mi ronkis, ĉar ne povis ofendiĝi. Estamp alsidiĝis al la tablo, mastrante kaj metante en la buŝon ĉion, kion li trovis, kaj ankaŭ malpezigante la karafon.
— Aŭskultu, Duroc, mi iras kun vi!
— Mi pensis, vi restos dume kun Hanuver, — diris Duroc. — Krome, en tiom tikla afero...
— Jes, por ĝustatempe diri necesan vorton!
— Ne. Ni povas konfuzi...
— Kaj gajigi! Je la sano de tiu obstina raŭpino!
— Mi parolas serioze, — insistis Duroc, — al mi pli plaĉas la penso fari la aferon ne tiel brue.
— ... kiel mi manĝas! — Estamp levis falintan tranĉilon.
— Juĝante laŭ ĉio, kion mi scias, — notis Pope, — Estamp estos tre utila al vi.
— Certe! — ekkriis la junulo, palpebrumante al mi. — Jen ankaŭ Sandy diros al vi, ke mi pravas. Por kio mi enrompiĝu en vian delikatan interparolon? Mi kun Sandy sidos ie en arbustoj, kaptados muŝojn... ja tiel, Sandy?
— Se vi parolas serioze, — respondis mi, — mi diros jenon: se la afero estas danĝera, ĉiu homo povas esti nur utila.
— Kio? Duroc, ĉu vi aŭdas la voĉon de la ŝipestro? Kiel li tion sentencis!
— Sed kial vi pensas pri danĝero? — serioze demandis Pope.
Nun mi respondus, ke danĝero estis necesa por mia anima trankvilo. «Flamanta cerbo kaj malvarma mano» — kiel diras la kanto pri Pelegrino. Mi dirus ankoraŭ, ke ĉiuj ĉi vortoj, diritaj kaj nediritaj, preparoj, alivestiĝoj kaj oraj ĉenoj odoras per danĝero same, kiel lakto — per enuo, libro — per silento, birdo — per flugo, sed tiam ĉio malklara estis klara por mi sen pruvoj.
— Ĉar estas tia interparolo, — diris mi, — kaj mi ĵuras per ferdeka levilo, ne indas demandi tiun, kiu scias malpleje el ĉiuj. Mi ne demandos. Mi faros mian aferon, faros ĉion, kion vi deziras.
— Tiuokaze vi alivestiĝu, — diris Duroc al Estamp. — Iru en mian dormoĉambron, tie estas io. — Kaj li forkondukis lin, kaj mem revenis kaj ekparolis kun Pope en lingvo, kiun mi ne sciis.
Ne sciante, kion ili faros en la Signala Dezerto, mi tiutempe vizitis ĝin pense, kiel vizitadis multfoje en la infanaĝo. Jes, mi tie batalis kontraŭ knaboj kaj malamis ilian manieron ŝovi en la okulojn disstarigitajn kvin fingrojn. Mi malestimis tiujn kruelajn kaj malhumanajn artifikojn, preferante fidindan, fortan baton kontraŭ mentono al ĉiuj nuancoj de huliganaj elpensaĵoj. Pri la Signala Dezerto cirkulis proverbo: «En la Dezerto eĉ tage estas nokto». Tie loĝis maldikaj, vejnecaj palaj homoj kun senkoloraj okuloj kaj oblikva buŝo. Ili havis proprajn morojn, mondpercepton, propran strangan patriotismon. La plej lertaj kaj danĝeraj ŝtelistoj estis en la Signala Dezerto, tie prosperis drinkado, kontrabando kaj bandoj — tutaj kompanioj da plenaĝaj knabegoj, ĉiu el kiuj havis sian estron. Mi konis unu matroson el la Signala Dezerto — tio estis ŝvela homo kun okuloj en aspekto de du akraj trianguloj; li neniam ridetis kaj ne forlasadis tranĉilon. Estiĝis opinio, kiun neniu penis kontesti, ke kun tiuj homoj oni prefere ne havu aferojn. La matroso, pri kiu mi parolas, rilatis malestime kaj malame al ĉio, kio ne estis en la Dezerto, kaj, se oni disputis kun li, malagrable paliĝadis, ridetante tiel terure, ke malaperadis deziro disputi. Li iradis ĉiam sola, malrapide, facile balanciĝante, kun la manoj en la poŝoj, atente pririgardante kaj sekvante per rigardo ĉiun, kiu mem fiksadis sur lia ŝvela vizaĝo sian rigardon, kvazaŭ li deziris haltigi, por, vorton post vorto, komenci kverelon. Lia ĉiama rekantaĵo estis: «Ĉe ni tie», «Ni faras ne tiel», «Tio al ni ne rilatas», — kaj ĉio tia, pro kio ŝajnis, ke li naskiĝis je miloj da mejloj for de Liss, en obstina lando de stultuloj, kie, elstarigante la brustojn, paradas fanfaronuloj kun tranĉiloj ĉe la sino.
Iom poste venis Estamp, vestita en blua kitelo kaj blua pantalono de ŝiphejtisto, en trivita kaskedo; li rekte aliris la spegulon, pririgardinte sin de la piedoj ĝis la kapo.
Tiuj alivestiĝoj tre interesis min, tamen ne sufiĉis kuraĝo por demandi, kion ni faros triope en la Dezerto. Ŝajnis, nin atendas riskaj aferoj. Kiel mi povis, mi tenis min severe, kun kuntiritaj brovoj rigardante ĉirkaŭe kun grava mieno. Finfine Pope deklaris, ke jam estas la naŭa horo, kaj Duroc — ke necesas iri, kaj ni eliris en helan silenton de senhomaj, luksaj muroj, iris tra alkurantaj briloj de perspektivoj, en kiuj perdiĝadis rigardo; poste ni aliris spiralan ŝtuparon. Fojfoje en granda spegulo mi vidadis min, tio estas nealtan junulon, kun glate kombitaj malantaŭen malhelaj haroj. Evidente, mia vesto ne postulis ŝanĝon, ĝi estis simpla: jako, simplaj novaj ŝuoj kaj griza kepo.
Mi rimarkis, kiam vivis sufiĉe, ke nia memoro plej bone sorbas rektan direkton, ekzemple, straton; tamen imago pri modesta loĝejo (se ĝi ne estas via), kiam vi estis en ĝi nur unufoje, kaj poste penas rememori situon de mebloj kaj ĉambroj, — estas duone viaj propraj ekzercoj en arkitekturo kaj meblado, tiel ke, revizitinte tiun lokon, vi vidas ĝin alie. Kion do mi diru pri la giganta konstruaĵo de Hanuver, kie mi, disŝirata de malkutimo kaj mirego, ĵetadis min kiel libelo inter lumoj de lampoj, — en komplikaj kaj luksaj spacoj? Estas nature, ke mi malklare memorfiksis tiujn partojn de la domo, kie mi devis memstare esplori ilin, sed tie, kie mi sekvis aliulojn, mi memorfiksis nur, ke estis implikaĵo de ŝtuparoj kaj muroj.
Kiam ni malleviĝis laŭ la lastaj ŝtupoj, Duroc prenis de Pope longan ŝlosilon kaj enmetis ĝin en seruron de arabeska fera pordo; ĝi malfermiĝis al duonmalluma kanalo kun ŝtona volbo. Ĉe la placeto, inter aliaj boatoj, staris velboato, kaj ni eniris sur ĝin. Duroc hastis; mi, ĝuste konkludinte, ke nin atendas urĝa afero, tuj prenis la remilojn kaj malligis la velon. Pope transdonis al mi revolveron; kaŝinte ĝin, mi pufiĝis pro fiero, kiel fungo post pluvo. Poste miaj estroj svingis la manojn unu al la alia. Pope foriris, kaj ni eliris per remiloj en malvasto de humidaj muroj al pura akvo, en la fino trairinte ŝtonan arkon, prikreskitan de arbustoj. Mi levis la velon. Kiam la boato deiris de la bordo, mi divenis, pro kio ni elnavigis el tiu ĉi rata haveno, sed ne de la varfo kontraŭ la palaco: ĉi tie nin neniu povis vidi.
VIII
En tiu varmega mateno la aero estis diafana, tial kontraŭ ni klare videblis linio de konstruaĵoj de la Signala Dezerto. La boato ekiris sufiĉe bone ĉe negranda vento. Estamp direktis la boaton al la punkto, kiun al li indikis Duroc; poste ni ĉiuj ekfumis, kaj Duroc diris al mi, ke mi firme silentu ne nur pri tio, kio povas okazi en la Dezerto, sed ke mi silentu eĉ pri la veturo mem.
— Elturniĝu kiel ci deziras, se iu alkroĉiĝos kun demandoj, sed prefere diru, ke ci estis aparte, promenis, kaj pri ni ci entute nenion scias.
— Mi mensogos, estu certa, — respondis mi, — kaj ĝenerale fidu min definitive. Mi ne enkaĉigos vin.
Por mia miro, Estamp ne plu mokis min. Li kun plej trankvila mieno prenis la alumetojn, kiujn mi redonis al li, eĉ ne palpebrumis, kiel li faradis ĉe ajna oportuna okazo; entute li estis tiel serioza, kiel nur eblis por lia karaktero. Tamen al li baldaŭ tedis silento, kaj li komencis rapide laŭtlegi versojn, sed, rimarkinte, ke neniu ridas, li suspiris, pri io ekpensis. Tiutempe Duroc estis pridemandanta min pri la Signala Dezerto.
Kiel mi baldaŭ komprenis, lin interesis scii, pri kio okupiĝas la loĝantoj de la Dezerto kaj ĉu estas vere, ke pri tiu loko oni diras malaprobe.
— Sendubaj banditoj, — arde diris mi, — friponoj, savu Dio! Danĝera loĝantaro, eĉ ne indas diri. — Se mi mallongigis tiun karakterizon en la direkto de terurigo, do ĝi tamen estis je tri kvaronoj vera, ĉar en prizonoj de Liss okdek procentoj de arestitoj naskiĝis en la Dezerto. Plej multaj publikulinoj venadis en drinkejojn kaj kafejojn el la sama loko. Ĝenerale, kiel mi jam diris, la Signala Dezerto estis la teritorio de kruelaj tradicioj kaj de stranga ĵaluzo, pro kiu ĉiu neloĝanto de la Dezerto estis suspektato kaj natura malamiko. Kiel tio aperis kaj de kio komenciĝis, estas malfacile diri, sed la malamo al la urbo, al la urbanoj en la koroj de la loĝantoj de la Dezerto kreskigis tiom profundajn radikojn, ke malmultaj el tiuj, kiuj transloĝiĝis el la urbo en la Signalan Dezerton, povis tie enradikiĝi. Mi tie trifoje interbatiĝis kun tiea junularo sen ajnaj kaŭzoj nur tial, ke mi estis el la urbo kaj la knaboj provokadis min.
Ĉion ĉi kun negranda lerto kaj sen speciala gracieco mi eksplikis al Duroc, mirante, kian valoron povas havi por li la scioj pri la tute alia mondo, ol tiu, en kiu li vivis.
Finfine li haltigis min, komencinte paroli kun Estamp. Estis senutile aŭskulti, ĉar mi komprenadis la vortojn, sed ne povis prilumi ilin per ia fidinda senco. «Implikita stato», — diris Estamp. — «Kiun ni malimplikos», — kontraŭdiris Duroc. — «Kion vi esperas?» — «La samon, kion esperis li». — «Sed tie povas esti kaŭzoj pli seriozaj, ol vi pensas». — «Ni ĉion ekscios!» — «Tamen, Dige...» — Mi ne distingis la finon de la frazo. — «Ha, kiom juna vi estas!» — «Ne, vere, — insistis pri io Estamp, — la realo estas tio, kion ne eblas imagi». — «Mi juĝis ne laŭ ŝi, — diris Duroc, — mi, eble, erarus mem, sed la psika aromo de Thomson kaj Galway estas sufiĉe klara».
En tia maniero de laŭta pripensado pri io bone konata de ili, tiu konversacio daŭris ĝis la bordo de la Signala Dezerto. Tamen mi trovis en la konversacio neniajn klarigojn de la okazantaj aferoj. Dume mankis tempo por pensi pri tio nun, ĉar ni alveturis kaj eliris, lasinte Estamp-on gardi la boaton. Mi ne rimarkis en li grandan deziron al neagado. Ili interkonsentis tiel: Duroc devas sendi min, tuj kiam klariĝos plua stato de la nekonata afero, kun letereto, leginte kiun, Estamp scios, ĉu li restu sidi en la boato aŭ aliĝu al ni.
— Tamen kial vi prenas ne min, sed tiun knabon? — seke demandis Estamp. — Mi parolas serioze. Povas okazi deŝovo al mana interbatalo, kaj vi devas agnoski, ke sur pesiloj de agado mi ion valoras.
— Pro multaj konsideroj, — respondis Duroc. — Pro tiuj konsideroj mi dume devas havi obeeman viglan helpanton, sed ne egalrajtan, kiel vi.
— Eble, — diris Estamp. — Sandy, estu obeema. Estu vigla. Plenumu tion, diablo prenu!
Mi komprenis, ke li estas en ĉagreno, sed neglektis, ĉar mi mem fartus malbrile sur lia loko.
— Nu, ni iru, — diris al mi Duroc, kaj ni ekiris, sed devis halti por minuto.
La bordo en tiu ĉi loko prezentis ŝtonplenan deklivon, kun domoj kaj verdaĵo supre. Ĉe la akvo staris renversitaj boatoj, estis sekiĝantaj retoj. Samtie vagis kelkaj homoj, nudpiedaj, en pajlaj ĉapeloj. Sufiĉis ĵeti rigardon al iliaj palaj harkovritaj vizaĝoj, por tuj fermiĝi en si. Lasinte siajn okupojn, ili ekstaris en ioma distanco de ni, observante, kio ni estas kaj kion ni faras, kaj mallaŭte parolante inter si. Iliaj malplenaj, mallarĝigitaj okuloj esprimis klaran malŝaton.
Estamp, iomete deirinte de la bordo sur la boato, ĵetis ankron kaj rigardis al ni, pendiginte la manojn inter la genuoj. De la grupo da homoj sur la bordo apartiĝis alta viro kun mallarĝa vizaĝo; li, svinginte la manon, kriis:
— De kie, kompano?
Duroc paceme ridetis, plu silente irante, apud li paŝis mi. Subite alia knabego, kun stultuma, aroganta vizaĝo, rapidege ekkuris al ni, sed, ne ĝiskurinte ĉirkaŭ kvin paŝojn, rigidiĝis kiel fosto, malvarmsange kraĉis kaj eksaltis reen sur unu piedo, tenante la alian je la kalkano. Tiam ni haltis. Duroc turnis sin al la grupo de ĉifonuloj kaj, ŝovinte la manojn en la poŝojn, komencis silente rigardi. Ŝajnis, lia vizaĝo dispelis la bandon. Rideginte iom inter si, tiuj homoj revenis al siaj retoj kaj boatoj, ŝajnigante, ke ne plu nin rimarkas. Ni leviĝis kaj eniris en malplenan mallarĝan straton. Ĝi tiriĝis inter ĝardenoj kaj unuetaĝaj domoj el flavaj kaj blankaj ŝtonoj, varmigitaj de la suno. Vagadis virkokoj, kokinoj el la kortoj, el trans malaltaj sabloŝtonaj bariloj aŭdiĝadis voĉoj — rido, insultado, teda, longa voko. Bojadis hundoj, virkokoj kantadis. Finfine komencis renkontiĝi preterpasantoj: hoka maljunulino, adoleskuloj, ebriulo kun mallevita kapo, virinoj kun korboj, viroj sur ĉaroj. La renkontatoj ekrigardadis al ni per iomete larĝigitaj okuloj, pasante pretere, kiel ĉiuj aliaj preterpasantoj, sed, pasinte ioman distancon, haltadis; retroturniĝinte, mi vidis iliajn senmovajn figurojn, rigardantajn post nin koncentrite kaj malafable. Turninte nin en kelkajn interstratetojn, kie ni fojfoje transiradis laŭ pontetoj super ravinoj, ni haltis apud peza pordeto. La domo estis interne de la korto; kaj antaŭe, sur la ŝtona barilo, super kiu mi povis rigardi internen, pendis ĉifonoj kaj matoj, sekiĝantaj sub la suno.
— Jen, ĉi tie, — diris Duroc, rigardante al la tegola tegmento, — tio estas tiu domo. Mi rekonis ĝin laŭ granda arbo en la korto, kiel oni al mi rakontis.
— Tre bone, — diris mi, ne vidante kaŭzon diri ion alian.
— Nu, ni iru, — diris Duroc, kaj mi paŝis post li en la korton.
En rolo de militistaro mi tenis min en ioma distanco disde Duroc, kaj li pasis al la mezo de la korto kaj haltis, ĉirkaŭrigardante. Sur ŝtono ĉe unu sojlo sidis viro, riparante bareleton; virino estis pendiganta tolaĵojn. Ĉe ruba kavo grakĝemante fekpenis knabo, aĝa ĉirkaŭ ses jarojn, — ekvidinte nin, li ekstaris kaj morne levis la pantalonon.
Sed tuj kiam ni aperis, scivolemo momente montriĝis. En fenestroj aperis amuzaj kapoj; virinoj, malferminte la buŝojn, eliris sur la sojlon kaj komencis rigardi tiel insiste, kiel oni rigardas al poŝtisto.
Duroc, ĉirkaŭrigardinte, direktis sin al unuetaĝa alo en profundo de la korto. Ni eniris sub ombron de markezo, al tri fenestroj kun blankaj kurtenoj. Grandega mano levis kurtenon, kaj mi ekvidis dikan, kvazaŭ virbovan, okulon, disŝovintan siajn dormemajn palpebrojn ĉe vido de du fremduloj.
— Kien, kompano? — diris la okulo. — Ĉu ne al mi?
— Ĉu vi estas Warren[13]? — demandis Duroc.
— Mi estas Warren; kion vi deziras?
— Nenion specialan, — diris Duroc per plej trankvila voĉo. — Se ĉi tie loĝas fraŭlino, kies nomo estas Molly[14] Warren, kaj se ŝi estas hejme, mi deziras ŝin vidi.
Ĝuste! Mi ĝuste sciis, ke la afero temas pri virino, — eĉ se ŝi estas fraŭlino, tutegale! Nu, diru, pro kio do mi havis tute neŝanceleblan antaŭsenton, ke tuj, kiam ni forveturos, aperos virino? Ne vane la vortoj de Estamp «obstina raŭpino» suspektigis min pri io tiaspeca. Nur nun mi komprenis, ke mi divenis tion, kion mi atendis.
La okulo brileris, miregis kaj ŝoviĝis por doni lokon al la dua okulo, ambaŭ okuloj ne promesis, laŭ ilia esprimo, ĝojan akcepton. La mano lasis la kurtenon, voke fleksinte la fingron.
— Eniru por momento, — diris tiu homo per premita malnatura voĉo, des pli malagrabla, ke ĝi estis infere trankvila. — Eniru, kompano!
Ni trairis en negrandan koridoron kaj frapis al pordo, kondukanta maldekstren.
— Eniru, — ripetis karese la sama trankvila voĉo, kaj ni trafis en la ĉambron. Inter la fenestro kaj la tablo staris homo en subĉemizo kaj striita pantalono, — la homo ne tre bela, mezalta, ne malforta, evidente, kun malhelaj glataj haroj, dika kolo kaj rompita nazo, kies pinto elstaris, kiel branĉero. Li aĝis ĉirkaŭ tridek. Li estis streĉanta poŝhorloĝon, kaj nun almetis ĝin al la orelo.
— Ĉu Molly? — diris li. Duroc ripetis, ke li deziras vidi Molly-n. Warren eliris el trans la tablo kaj ekrigardis rekte al Duroc.
— Lasu vian penson, — diris li. — Forgesu vian ideon. Ĝi ne estos por vi senpuna.
— Mi havas nenian ideon, sed nur komision por via fratino.
Duroc parolis tre ĝentile kaj estis absolute trankvila. Mi estis pririgardanta Warren-on. Lia fratino imagiĝis al mi simila al li, kaj mi malsereniĝis.
— Kian komision? — diris Warren, ree prenante la horloĝon kaj sencele almetante ĝin al la orelo. — Mi devas scii, en kio estas la afero.
— Ĉu ne estas pli facile, — kontraŭdiris Duroc, — inviti la junulinon?
— Kaj tiuokaze ĉu ne estas pli facile por vi eliri for kaj fermi la pordon post vi! — eldiris Warren, komencante peze spiri. Samtempe li alpaŝis pli proksime al Duroc, mezurante per rigardo lian figuron. — Kial tiu maskerado? Ĉu vi pensas, mi ne distingos hejtiston aŭ matroson disde orgojla idioto, kiel vi? Por kio vi venis? Kion vi bezonas de Molly?
Vidante, kiel terure paliĝis Duroc, mi pensis, ke jen la fino de la tuta historio kaj venas la tempo pafi per la revolvero, kaj tial preparis min. Sed Duroc nur suspiris. Por unu momento lia vizaĝo mallarĝiĝis pro streĉo, kiun li faris super si, kaj mi ekaŭdis la saman glatan, profundan voĉon:
— Mi povus respondi al vi ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn viajn demandojn, sed nun mi diros nenion. Mi demandas nur: ĉu estas hejme Molly Warren?
Li diris la lastajn vortojn tiel laŭte, ke ili estus aŭdeblaj trans la pordo, duonmalfermita en la sekvan ĉambron, — se tie estus iu. Sur la frunto de Warren aperis desegnaĵo de vejnoj.
— Vi povas ne diri! — ekkriis li. — Vi estas senditaj, kaj mi scias, de kiu — de tiu elsaltulo, milionulo el kavo! Tamen foriraĉu! Molly malestas. Ŝi forveturis. Nur provu serĉi ŝin, kaj, mi ĵuras per diabla kranio, ni rompos al vi ĉiujn ostojn.
Skuante la manon, li etendis ĝin per feroca movo. Duroc rapide prenis la brakon de Warren super la manradiko, klinis malsupren, kaj... kaj mi neatendite ekvidis, ke la mastro de la loĝejo kun furiozo kaj turmento en la vizaĝo falaĉis sur unu genuon, kaptante per la alia mano la manon de Duroc. Duroc prenis tiun alian manon de Warren kaj skuis lin — malsupren, kaj poste — malantaŭen. Warren falis sur la kubuton, sulkiĝinte, ferminte la okulojn kaj ŝirmante la vizaĝon.
Duroc frotis la polmon je la polmo, poste ĵetis rigardon al plu kuŝanta Warren.
— Tio estis necesa, — diris li, — sekvafoje vi estos pli singardema. Sandy, ni iru!
Mi elkuris post lin kun adoro, kun admiro de spektanto, ricevinta altan ĝuon. Multe mi aŭdis pri fortuloj, sed unuafoje mi vidis fortan homon, ŝajnantan ne forta, — ne tiom forta. Mi tuta brulis, jubilis, ne sentis miajn piedojn pro ekscitiĝo. Se tia estas la komenco de nia ekspedicio, do kio atendas nin poste?
— Mi timas, ĉu mi rompis lian brakon, — diris Duroc, kiam ni eliris sur la straton.
— Ĝi saniĝos! — ekkriis mi, ne dezirante malbonigi la impreson per ajnaj konsideroj. — Ĉu ni serĉas Molly-n?
La momento estis tia, ke ĝi proksimigis nin per komuna ekscitiĝo, kaj mi sentis, ke mi nun havas rajton ion scii. La samon, verŝajne, agnoskis ankaŭ Duroc, ĉar li simple diris al mi kiel al egalulo:
— Okazas implikita afero: Molly kaj Hanuver delonge konas unu la alian, li ŝin tre amas, sed al ŝi io okazis. Almenaŭ en la morgaŭa festo ŝi devis ĉeesti, sed de ŝi estas neniaj sciigoj jam dum du monatoj, kaj antaŭ tio ŝi skribis, ke ŝi rifuzas iĝi edzino de Hanuver kaj forveturas. Ŝi nenion klarigis ĉe tio.
Li tiel komplete esprimis tion, ke mi komprenis lian nedeziron rakonti detalojn. Sed liaj vortoj subite varmigis min interne kaj superplenigis per dankemo.
— Mi tre dankas vin, — diris mi kiel eble plej mallaŭte.
Li turnis sin kaj ekridis:
— Pro kio? Ho, kia ci estas stultuleto, Sandy! Kiom da jaroj ci aĝas?
— Dek ses, — diris mi, — sed baldaŭ estos jam dek sep.
— Tuj videblas, ke ci estas vera viro, — rimarkis li, kaj, malgraŭ la tuta krudeco de la flato, mi grakĝemis, feliĉigita supermezure. Nun Duroc povis, ne timante malobeon, ordoni al mi ĉirkaŭiri la golfon sur kvar piedoj.
Kiam ni atingis angulon, Duroc tuj ĵetis rigardon malantaŭen kaj haltis. Mi same ekrigardis. Baldaŭ el la pordego eliris Warren. Ni kaŝis nin trans la angulo, tiel ke li nin ne vidis, sed li mem estis videbla por ni super la barilo, tra branĉoj. Warren ĵetis rigardojn al ambaŭ flankoj kaj rapide direktis sin trans ponteton super ravino al interstrateto, leviĝanta sur la transa flanko.
Tuj kiam li malaperis, el la sama pordego elkuris nudpieda junulino kun vango, ligita per tuko, kaj haste direktis sin al nia flanko. Ŝia ruza vizaĝo reflektis elreviĝon, sed, alkurinte la angulon kaj ekvidinte nin, ŝi rigidiĝis sur la loko, malferminte la buŝon, poste oblikve ĵetis rigardon, pasis pigre kaj tuj revenis.
— Ĉu vi serĉas Molly-n? — diris ŝi mistere.
— Vi ĝuste divenis, — respondis Duroc, kaj mi tuj komprenis, ke ni trovis ŝancon.
— Mi ne divenis, mi aŭdis, — diris tiu vangosta fraŭlino (jam mi estis preta ekmuĝi pro tristo, ke ŝi diros: «Tio estas mi, en via dispono»), movante antaŭ si la manojn, kvazaŭ ŝi estis kaptanta araneaĵon, — do, jen kion mi al vi diros: ŝi vere malestas ĉi tie, kaj ŝi nun estas en la gastejo, ĉe sia fratino. Iru, — la junulino svingis la manon, — tien laŭ la bordo. Vi devos nur unu mejlon iri. Vi vidos bluan tegmenton kaj flagon sur masto. Warren ĵus forkuris kaj sendube preparas fiaĵon, tial hastu.
— Mi dankas vin, bona animo, — diris Duroc. — Do, ankoraŭ ne ĉiuj estas kontraŭ ni.
— Mi ne estas kontraŭ, — protestis la junulino, — sed eĉ male. Ili la knabinon turnas, kiel deziras; mi tre kompatas la knabinon, ĉar, se ne defendi ŝin, ili ŝin forvoros.
— Forvoros? — demandis Duroc.
— Ĉu vi ne konas Lemarin-on[15]? — la demando sonis kiel tondra riproĉo.
— Ne, ni ne konas.
— Nu, tiuokaze estas tro longe por rakonti. Ŝi mem rakontos. Mi foriras, se oni min vidos kun vi...
La fraŭlino skuiĝis kaj malaperis post la angulo, kaj ni, senprokraste sekvante ŝian konsilon, kaj tiom rapide, kiom permesis la spirado, impetis al la plej proksima vojo sur la bordon, kie, kiel ni vidis, ni devis ĉirkaŭiri negrandan kabon — dekstre de la Signala Dezerto.
Ni povus, certe, pridemandinte pri la vojo, ekiri laŭ la plej mallonga irejo, sur malmola grundo, sed ne sur glita gruzo, tamen, kiel prave diris Duroc, en tiu stato estis nedezirinde, ke oni nin vidu sur vojoj.
Dekstre sur la deklivo staris arbaro, maldekstre brilis la matena bela maro, kaj vento blovis, feliĉe, al la nuko. Mi ĝojis, ke mi iras laŭ la bordo. Sur gruzo kuradis, bruante, strioj de verda akvo, malflusante poste reen per ŝaŭmo, flustranta pri silento. Ĉirkaŭirinte la kabon, ni ekvidis malproksime, sur sinuo de lilaj montetoj de la bordo, la bluan tegmenton kun mallarĝa fumeto de la flago, kaj nur tiam mi rememoris, ke Estamp atendas sciigojn. La samon, probable, pensis Duroc, ĉar li diris:
— Estamp atendos: tio, kio estas antaŭ ni, estas pli grava, ol li. — Tamen, kiel vi vidos poste, kun Estamp okazis alie.
IX
Trans la kabo kvietiĝis la vento, kaj mi ekaŭdis malforte alflugantan pianludon, — rapidan motivon. Ĝi estis klara kaj senartifika, kiel kampa vento. Duroc subite haltis, poste ekiris malpli rapide, kun fermitaj okuloj, mallevinte la kapon. Mi pensis, ke en liaj okuloj fariĝis malhelaj rondoj pro blindiga brilo de blankaj rulŝtonetoj; li malrapide ridetis, ne malfermante la okulojn, poste haltis duafoje kun iomete levita mano. Mi ne sciis, kion li pensas. Liaj okuloj subite malfermiĝis, li ekvidis min, sed plu rigardis tre distrite, kvazaŭ el malproksime; finfine, rimarkinte, ke mi miras, Duroc turnis sin kaj, nenion dirinte, ekiris pluen.
Ŝvitante, ni atingis la ombron de la domo. Flanke de la golfo la fasado estis ĉirkaŭigita per duetaĝa teraso kun veltolaj markezoj; maldika densa muro kun luko estis turnita al ni, kaj la enirejoj estis, supozeble, ĉe la flanko de la arbaro. Nun ni estis eksciontaj, kio estas tiu gastejo kaj kiu loĝas tie.
La muzikisto ĉesis ludi sian kvietan motivon kaj komencis transverŝi sonojn ekde akrigita trilo al obtuza basa murmurado, poste reen, ĉion tre rapide. Finfine li kelkfoje firme batis la ĉarman silenton de la mara mateno per unutona akordo kaj kvazaŭ malaperis.
— Interesa afero! — aŭdiĝis de sur la supra teraso raŭka, zorgigita voĉo. — Mi lasis brandon en la botelo je fingro super la etikedo, sed nun ĝi estas sub la etikedo. Ĉu vi ĝin eltrinkis, Bill?
— Ĉu mi trinku fremdan brandon? — morne kaj noble respondis Bill. — Mi nur pensis, ĉu tio ne estas vinagro, ĉar mi suferas pro migreno, kaj iomete malsekigis la naztukon.
— Anstataŭ suferi pro migreno, vi prefere instruiĝu, ke...
Poste, ĉar ni jam leviĝis laŭ pado al la posta flanko de la domo, la disputo aŭdiĝis per malklara interlukto de voĉoj, kaj antaŭ ni malfermiĝis enirejo kun ŝtuparo. Pli proksime al la angulo estis dua pordo.
Inter maloftaj, tre altaj kaj ombraj arboj, kiuj kreskis ĉi tie ĉirkaŭ la domo, transirante poste en densan arbaron, ni ne tuj estis rimarkitaj de la sola homo, kiun ni ĉi tie ekvidis. Tio estis junulino aŭ knabino? — mi ne povus diri tuj, sed inklinis al tio, ke estis knabino. Ŝi estis iranta nudpiede sur herbo, klininte la kapon kaj kunmetinte la manojn malantaŭe, tien kaj reen kun tia aspekto, kiel oni iradas el angulo en angulon en ĉambro. Sub arbo sur enfosita fosto situis ronda tablo, kovrita per tablotuko, sur ĝi kuŝis liniita papero, krajono, gladilo, martelo kaj monteto da juglandoj. Sur la junulino estis nenio, krom bruna jupo kaj malpeza blanka ŝalo kun blua rando, surĵetita sur la ŝultrojn. El ŝiaj tre densaj mallerte volvitaj haroj elstaris longaj harpingloj.
Paŝinte iom, ŝi sendezire eksidis al la tablo, enskribis ion sur la liniitan paperon, poste ŝovis la gladilon inter la genuojn kaj komencis disbatadi sur ĝi juglandojn per la martelo.
— Bonan tagon, — diris Duroc, alirante al ŝi. — Oni indikis al mi, ke ĉi tie loĝas Molly Warren!
Ŝi turniĝis tiel vigle, ke la tuta juglanda fabriko falis en herbon; ŝi rektiĝis, ekstaris kaj, iomete paliĝinte, konfuzite levetis la manon. Sur ŝia tre esprimema, maldika, iom malserena vizaĝo pasis kelkaj rapidaj, strangaj moviĝoj. Tuj ŝi aliris nin, ne rapide, sed kvazaŭ alflugis kun blovo de vento.
— Molly Warren! — diris la junulino, kvazaŭ ion pripensante, kaj subite perfide ruĝiĝis. — Bonvolu, sekvu min, mi diros al ŝi.
Ŝi ekkuris, klakante per la fingroj, kaj mi, sekvante ŝin, eniris en negrandan ĉambron, kie estis malvaste pro kofroj kaj malbona, sed pura meblaro. La knabino malaperis, ne doninte al ni pluan atenton, en alian pordon kaj kun krako frapfermis ĝin. Ni staris, kunmetinte la manojn, kun natura streĉo. Trans la pordo, kaŝinta tiun personon, aŭdiĝis falo de seĝo aŭ de io, simila al seĝo, tinto, kia aŭdeblas ĉe frakaso de vazo, furioza «diablo prenu tiujn agrafojn», kaj, post ioma abrupta bruo, subite eniris tre svelta junulino, kun maltrankviligita ridetanta vizaĝo, abunda hararanĝo kaj brilantaj per zorgo, malpaciencaj, klaraj nigraj okuloj, vestita en maldika silka robo de belega siringa koloro, ŝuoj kaj palverdaj ŝtrumpoj. Tio estis la sama nudpieda knabino kun la gladilo, sed mi devis nun agnoski, ke ŝi estas junulino.
— Molly estas mi, — diris ŝi nefideme, sed nereteneble ridetante, — diru ĉion tuj, ĉar mi tre emociiĝas, kvankam laŭ mia vizaĝo tion oni neniam rimarkos.
Mi konfuziĝis, ĉar en tia aspekto ŝi tre ekplaĉis al mi.
— Do vi divenis, — diris Duroc, eksidante, kiel eksidis ni ĉiuj. — Mi, John Duroc, povas opinii min vera amiko de la homo, kiun ni nomu senprokraste: Hanuver. Kun mi estas knabo... tio estas — simple unu bona Sandy, kiun mi tre fidas.
Ŝi silentis, rigardante rekte en la okulojn de Duroc kaj maltrankvile moviĝante. Ŝia vizaĝo tikis. Atendinte, Duroc daŭrigis:
— Via romano, Molly, devas havi bonan finon. Sed okazas malfacilaj kaj nekompreneblaj aferoj. Mi scias pri la ora ĉeno...
— Pli bone estus, se ĝi ne ekzistus, — ekkriis Molly. — Jen, vere pezaĵo; mi estas certa, ke pro ĝi estas ĉio!
— Sandy, — diris Duroc, — iru rigardi, ĉu ne venas la boato de Estamp.
Mi ekstaris, batiĝinte per la piedo je la seĝo, kun peza koro, ĉar la vortoj de Duroc aludis tre klare, ke mi malhelpas. Elirante, mi kunpuŝiĝis kun juna virino de zorgigita aspekto, kiu, ĵetinte preteran rigardon al mi, ekrigardis al Duroc. Forirante, mi aŭdis, kiel Molly diris «Mia fratino Arcole[16]».
Do, mi eliris meze de nefinita kanto, komencinta efiki ĉarme, kiel ĉio, ligita kun sopiro kaj amo, kaj eĉ en aspekto de tia belega sago, kiel tiu junulino, Molly. Mi ekkompatis min, senigitan de partopreno en tiu ĉi historio, kie mi estis ĉe ĉies mano, kiel poŝtranĉilo — oni ĝin faldis kaj kaŝis. Kaj mi, havante la pravigon, ke mi strebis al neniaj malbonaj celoj, digne ĉirkaŭiris la domon, ekvidis ĉe la mara flanko malfermitan fenestron, rekonis la desegnaĵon de la kurteno kaj eksidis sub ĝi kun la dorso al la muro, aŭdante preskaŭ ĉion, kio estis parolata en la ĉambro.
Kompreneble, mi preterlasis multon, dum mi iris, sed mi estis rekompencita per tio, kion mi aŭdis poste. Parolis, tre nerve kaj arde, Molly:
— Jes, kiam li alveturis? Sed kiaj rendevuoj?! Ni intervidiĝis nur sep fojojn, ff-i-i! Li devus tuj venigi min al si. Por kio la prokrastoj?! Pro tio oni min elgvatis kaj ĉio definitive iĝis sciata. Ĉu vi scias, tiuj pensoj, tio estas kritiko, venas, kiam mi pensas pri ĉio ĉi. Nun ankoraŭ ĉe li loĝas belulino, — do ŝi plu loĝu, kaj li ne aŭdacu min voki!
Duroc ekridis, sed malgaje.
— Li forte drinkas, Molly, — diris Duroc, — kaj drinkas tial, ke li ricevis vian finan leteron. Probable, ĝi ne lasis por li esperon. La belulino, pri kiu vi diras, estas gastino. Ŝi, kiel ni pensas, estas simple enuanta juna virino. Ŝi venis el Hindio kun sia frato kaj kamarado de la frato; unu estas ĵurnalisto, la alia, ŝajne, arĥeologo. Vi scias, kio estas la palaco de Hanuver. Pri ĝi disvastiĝis onidiroj, kaj tiuj homoj venis por pririgardi la miraklon de arĥitekturo. Sed li lasis ilin loĝi, ĉar li ne povas esti sola — tute sola. Molly, hodiaŭ... je la dekdua horo... vi donis promeson antaŭ tri monatoj.
— Jes, kaj mi reprenis la promeson.
— Aŭskultu, — diris Arcole, — mi ofte mem ne scias, kion mi kredu. Niaj frataĉoj laboras por tiu kanajlo Lemarin. Entute ni en la familio disiĝis. Mi longe loĝis en Riolo, kie mi havis alian kompanion, jes, pli bonan, ol la kompanio de Lemarin. Nu, mi servis kaj ĉio cetera, estis ankoraŭ asistantino de ĝardenisto. Mi foriris, por ĉiam anime foriris de la Dezerto. Tion ne eblas revenigi. Kaj Molly — Molly, Dio scias, Molly, kiel ci elkreskis sur irejo kaj oni cin ne distretis! Nu, mi gardadis la knabinon, kiom mi povis... La fraĉjoj laboras — du fratoj; kiu el ili estas pli malbona, estas malfacile diri. Ja, certe, pluraj leteroj estis ŝtelitaj. Kaj ili enbatis en la kapon de la knabino, ke Hanuver al ŝi rilatas ne tre bone. Ke li havas amoratinojn, ke oni lin vidis tie kaj tie en malĉastaj lokoj. Necesas scii afliktiĝon, en kiun ŝi trafas, kiam aŭdas tiajn aferojn!
— Lemarin? — diris Duroc. — Molly, kiu estas Lemarin?
— Kanajlo! Mi malamas lin!
— Kredu min, kvankam estas hontinde konfesi tion, — daŭrigis Arcole, — ke Lemarin havas komunajn aferojn kun niaj fraĉjoj. Lemarin estas huligano, la minaco de la Dezerto. Al li plaĉas mia fratino, kaj li frenezas, plie pro memamo kaj avido. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Ĉio estiĝis aĉe, plej malbone. Jen nia familio. La patro estas en prizono pro bonaj aferoj, unu frato same estas en prizono, kaj la alia atendas, kiam oni lin enprizonigos. Hanuver antaŭ kvar jaroj lasis monon, — nur mi sciis, krom ŝi, ĉe kiu ĝi estas; ja tio estas ŝia parto, kiun ŝi konsentis preni, — sed, por almenaŭ iel uzi ĝin, necesis ĉiam elpensadi pretekstojn — veturojn en Riolon, — jen al la onklino, jen al miaj amikinoj kaj tiel plu. Antaŭ ĉies okuloj ni povis montri nenion: oni batos kaj forprenos. Kaj nun. Hanuver venis kaj lin oni vidis kun Molly, komencis gvati ŝin, interkaptis leteron. Ŝi estas eksplodema. Al unu vorto, kiu estis tiam dirita al ŝi, ŝi respondis, kiel ŝi tion scipovas. «Mi amas, jes, kaj iru al diablo!» Ĝuste tiam ili ekvidis profiton. La frato stulte malkovris al mi siajn intencojn, esperante partoprenigi min fordoni la knabinon al Lemarin, por ke li timigu ŝin, obeigu al si, kaj poste — al Hanuver, kaj tiradi monon, multan monon, kiel de sklavino. Edzino devis priŝteladi sian edzon por kromviro. Mi ĉion rakontis al Molly. Ŝi estas malfacile fleksebla, sed la akiraĵo estis loga. Lemarin rekte deklaris, ke li murdos Hanuver-on okaze de geedziĝo. Tiam komenciĝis koto — klaĉoj, kaj minacoj, kaj mokoj, kaj riproĉoj, kaj mi devis kun batalo preni Molly-n al mi, kiam mi ricevis laboron en tiu ĉi gastejo, laboron de intendantino. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Unuvorte, li estas idolo de stultulinoj. Liaj kunuloj imitas lin en sinteno kaj vestoj. Komunaj aferoj kun la fraĉjoj. Malbonaj estas tiuj aferoj! Ni eĉ ne scias ĝuste, kiaj aferoj... sed se Lemarin trafos en prizonon, tiam ankaŭ nia familio malpligrandiĝos je la restinta fraĉjo. Molly, ne ploru! Al mi estas tiel honte, tiel malfacile rakonti al vi ĉion ĉi! Donu al mi la tukon. Bagateloj, ne atentu. Tio tuj ĉesos.
— Sed tio estas tre malgaja, — ĉio, kion vi rakontas, — diris Duroc. — Tamen mi sen vi ne revenos, Molly, ĉar ĝuste pro tio mi venis ĉi tien. Malrapide, tre malrapide, sed certe Hanuver estas mortanta. Li ĉirkaŭigis sian finon per ebria nebulo, per nokta vivo. Rimarku, ke per necertaj, jam tremantaj paŝoj li aliris la hodiaŭan tagon, kiel li difinis — la tagon de soleno. Kaj li ĉion faris por vi, kiel tio estis en viaj revoj, sur la bordo. Ĉion ĉi mi scias kaj ĉio tre ĉagrenas min, ĉar mi amas tiun homon.
— Kaj mi — ĉu mi ne amas lin?! — arde diris la junulino. — Diru «Hanuver» kaj almetu la manon al mia koro! Tie estas amo! Nura amo! Almetu! Nu — ĉu vi aŭdas? Tie sonas — «jes», ĉiam «jes»! Sed mi diras «ne»!
Ĉe la penso, ke Duroc almetas la manon al ŝia brusto, al mi mem forte ekbatis la koro. La tuta historio, kies apartajn erojn mi iom post iom estis ekscianta, kvazaŭ estis kunmetiĝanta antaŭ miaj okuloj el matena brilo kaj noktaj maltrankviloj, sen fino kaj komenco, per unu malklara sceno. Poste mi ekkonis virinojn kaj komprenis, ke junulino, aĝa dek sep jarojn, same bone komprenas cirkonstancojn, homajn agojn, kiel ĉevalo — aritmetikon. Sed nun mi pensis, ke se ŝi tiel forte kontraŭas kaj afliktiĝas, do, probable, ŝi pravas.
Duroc diris ion, kion mi ne distingis. Sed vortoj de Molly ĉiuj estis klare aŭdeblaj, kvazaŭ ŝi estis elĵetanta ilin en la fenestron kaj ili faladis apud mi.
— ... jen kiel ĉio estiĝis malfeliĉe. Mi lin, kiam li forveturis, dum du jaroj ne amis, sed nur rememoradis tre varme. Poste mi ree komencis ami, kiam ricevis leteron, poste multajn leterojn. Kiaj tio estis bonaj leteroj! Poste — donacon, kiun oni devas, vi scias, konservi tiel, ke oni ne vidu — tiajn perlojn...
Mi ekstaris, esperante enrigardi internen kaj ekvidi, kion ŝi tie montras, kiam mi estis ŝokita de neatendita alirado al mi de Estamp. Li estis trenanta sin de la bordoj de la kabo, varmegiĝinta pro la irado, viŝante ŝviton per tuko, kaj, ekvidinte min, jam el malproksime balancis la kapon, malfortiĝinte; mi aliris lin, ne tre kontenta, ĉar mi perdis, — ho, kiom mi perdis da emociaj vortoj kaj da donacoj! — ĉesis mia nevidebla partopreno en la historio de Molly.
— Vi estas kanajloj! — diris Estamp. — Vi lasis min fiŝkapti. Kie estas Duroc?
— Kiel vi trovis nin? — demandis mi.
— Tio estas ne cia afero. Kie estas Duroc?
— Li estas tie! — Mi glutis la ofendon, ĉar mi estis senarmigita de lia indigna vizaĝo. — Tie ili estas, triope: li, Molly kaj ŝia fratino.
— Konduku!
— Aŭskultu, — kontraŭdiris mi sen deziro, — vi povas dueldefii min, se miaj vortoj estos por vi ofendaj, sed, sciu, nun tie estas la kulmino. Molly ploras, kaj Duroc ŝin persvadas.
— A ha, — diris li, rigardante al mi kun iom post iom riveliĝanta rideto. — Jam subaŭskultis! Ĉu ci pensas, ke mi ne vidas, ke kavoj de ciaj botoj iras rekte de la fenestro? He, Sandy, ŝipestro Sandy, cin oni devus nomi ne «Mi ĉion scias», sed «Mi ĉion aŭdas!».
Konsciante, ke li pravas, — mi povis nur ruĝiĝi.
— Mi ne komprenas, kiel tio okazis, — daŭrigis Estamp, — ke dum unu diurno ni tiel firme trafis en ciajn manegojn?! Nu, nu, mi ŝercis. Konduku, ŝipestro! Kaj tiu Molly — ĉu ŝi estas beleta?
— Ŝi... — diris mi. — Vi mem vidos.
— Tiele! Hanuver ne estas stulta.
Mi ekiris al nia pordo, kaj Estamp frapis. La pordon malfermis Arcole.
Molly abrupte ekstaris, haste viŝante la okulojn. Ankaŭ Duroc ekstaris.
— Kiel? — diris li. — Ĉu vi estas ĉi tie?
— Tio estas porkaĵo viaflanke, — komencis Estamp, riverencante al la sinjorinoj kaj nur pretere ĵetinte rigardon al Molly, sed tuj ridetis, kun kavetoj sur la vangoj, kaj komencis paroli tre serioze kaj afable, kiel vera homo. Li nomis sin, esprimis bedaŭron, ke li malhelpis interparoli, kaj klarigis, kiel li trovis nin.
— La samaj sovaĝuloj, — diris li, — kiuj timigis vin sur la bordo, kontraŭ kelkaj oraj moneroj tre volonte vendis al mi necesajn informojn. Certe, mi estis kolera, enuis kaj ekkonversaciis kun ili: ĉi tie, evidente, ĉiuj konas ĉiujn aŭ almenaŭ ion scias, kaj tial via adreso, Molly, estis sciigita al mi en plej ekzakta maniero. Mi petas vin ne maltrankviliĝi, — aldonis Estamp, vidante, ke la junulino ruĝiĝis, — mi faris tion kiel delikata diplomato. Ĉu ekiris nia afero, Duroc?
Duroc estis tre emociita. Molly tuta tremis pro ekscitiĝo, ŝia fratino estis ridetanta streĉe, penante per artefarite trankvila esprimo de la vizaĝo enporti ombron de paco en la ardan interflugadon de vortoj, tuŝintan, evidente, ĉion plej gravan en la vivo de Molly.
Duroc diris:
— Mi diras al ŝi, Estamp, ke, se la amo estas granda, ĉio devas eksilenti, ĉiuj aliaj konsideroj. Aliuloj juĝu pri niaj agoj kiel ili deziras, se ekzistas tiu ĉi eterna pravigo. Nek la diferenco de la statoj, nek la riĉo staru sur la vojo kaj malhelpu. Necesas kredi al tiu, kiun vi amas, — diris li, — ne ekzistas pli alta pruvo de amo. Homo ofte ne rimarkas, kiel per siaj agoj li faras impreson, malfavoran por si, dum li deziras fari nenion malbonan. Kio koncernas vin, Molly, do vi estas sub malutila kaj forta sugesto de la homoj, al kiuj vi kredus en nenio alia. Ili sukcesis aranĝi tiel, ke la simpla afero de via kuniĝo kun Hanuver iĝis afero komplika, malklara, abunda de malagrablaj konsekvencoj. Ĉu Lemarin ne diris, ke li murdos lin? Vi mem tion diris. Troviĝante en la rondo de mornaj impresoj, vi opinias koŝmaron realo. Multe helpis tie ankaŭ tio, ke ĉio komenciĝis de la ora ĉeno. Vi vidis en tio la komencon de fatalo kaj timas la finon, montriĝantan al vi, en via subpremita animstato, kiel terura obskuro. Sur vian amon ekkuŝis malpura mano, kaj vi timas, ke tiu malpuro farbos per si ĉion. Vi estas tre juna, Molly, kaj al homo juna, kiel vi, iufoje sufiĉas fantomo, kreita de li mem, por decidi la aferon al ajna flanko, kaj poste estas pli facile morti, ol agnoski la eraron.
La junulino komencis aŭskulti lin kun pala vizaĝo, poste ruĝiĝis kaj trasidis tiel, tute ruĝa, ĝis la fino.
— Mi ne scias, pro kio li amas min, — diris ŝi. — Ho, parolu, parolu plu! Vi tiel bone parolas! Min necesas premi, moligi, tiam ĉio pasos. Mi jam ne timas. Mi kredas al vi! Sed parolu, mi petas!
Tiam Duroc komencis transdoni forton de sia animo al tiu timigita, impetema, ofendiĝema kaj subpremita junulino.
Mi aŭskultis — kaj ĉiun lian vorton memorfiksadis por ĉiam, sed mi ne rakontu ĉion, ĉar alie ĉe la sunsubiro de la vivo mi denove klare rememoros tiun horon kaj, probable, komenciĝos migreno.
— Eĉ se vi portos al li malfeliĉon, kiel vi certas, — timu nenion, eĉ la malfeliĉon, ĉar tio estos via komuna malfeliĉo, kaj tiu malfeliĉo estas amo.
— Li pravas, Molly, — diris Estamp, — milfoje pravas. Duroc havas oran koron!
— Molly, ne obstinu plu, — diris Arcole, — cin atendas feliĉo!
Molly kvazaŭ rekonsciiĝis. En ŝiaj okuloj ekludis lumo, ŝi ekstaris, frotis la frunton, ekploris, per la fingroj ŝirmante la vizaĝon, sed baldaŭ svingis la manon kaj komencis ridi.
— Jen mi faciliĝis, — diris ŝi, purigante la nazon. — Ho, kio estas tio?! F-fu-u-u, kvazaŭ la suno leviĝis! Kia obsedo tio estis? Kia obskuro! Mi eĉ ne komprenas nun. Ni veturu tuj! Arcole, ci min komprenu! Mi nenion komprenis, kaj subite — klara vido.
— Bone, bone, ne maltrankvilu, — respondis la fratino. — Ĉu ci prepariĝos?
— Mi tuj prepariĝos! — Ŝi ĉirkaŭrigardis, ĵetis sin al la kofro kaj komencis elprenadi el ĝi pecojn de diversaj ŝtofoj, puntojn, ŝtrumpojn kaj ligitajn pakojn; ne pasis eĉ minuto, kiam ĉirkaŭ ŝi kuŝis amaso da aĵoj. — Mi ankoraŭ nenion kudris! — diris ŝi malfeliĉe. — En kio mi veturos?
Estamp komencis certigi, ke ŝia robo tre konvenas al ŝi kaj ke tiel estas bone. Ne tre kontenta, ŝi malserene trairis preter ni, serĉante ion, sed kiam oni alportis al ŝi spegulon, ŝi gajiĝis kaj paciĝis. Tiutempe Arcole estis trankvile volvanta kaj pakanta ĉion, kio estis disĵetita. Molly, penseme rigardinte al ŝi, mem levis la aĵojn kaj brakumis senvorte la fratinon.
X
— Mi scias... — diris voĉo trans la fenestro; paŝoj de kelkaj homoj, malproksimiĝante, estis ĉirkaŭirantaj la angulon.
— Nur ne estu ili, — diris Arcole, subite paliĝinte kaj ĵetante sin al la pordo. Molly, mordante la lipojn, rigardis al ŝi kaj al ni. Rigardo de Estamp al Duroc kaŭzis ties respondon: «Ne gravas, ni estas triope». Tuj kiam li diris, al la pordo oni batis per pugno, — mi, estinta la plej proksima al ĝi, malfermis kaj ekvidis junan homon de negranda alto, en danda somera kostumo. Li estis larĝŝultra, kun pala, plata, eĉ maldika vizaĝo, sed esprimo de absurda supereco en la maldikaj lipoj sub la nigraj lipharetoj kaj en la akraj nigraj okuloj estis neordinare kriema. Post li iris Warren kaj tria homo — dika, en malpura bluzo, kun skarpo ĉirkaŭ la kolo. Li laŭte anhelis, rigardis, elstariginte la okulojn, kaj kiam li eniris, li ŝovis la manojn en la pantalonajn poŝojn, kaj ekstaris, kiel fosto.
Ni ĉiuj plu sidis, krom Arcole, kiu aliris al Molly. Ekstarinte apud ŝi, ŝi ĵetis al Duroc desperan petegantan rigardon.
La novaj venintoj estis rimarkeble ebriaj. Eĉ per unu rigardo, per unu vizaĝa movo ili ne montris, ke, krom la virinoj, ĉeestas ankoraŭ ni; ili eĉ ne rigardis al ni, kvazaŭ ni ĉi tie tute ne ekzistis. Kompreneble, tio estis farita intence.
— Ĉu vi ion bezonas, Lemarin? — diris Arcole, penante rideti. — Hodiaŭ ni estas tre okupitaj. Ni devas nombri littukojn, fordoni ĝin, kaj poste veturi por provianto por matrosoj. — Poste ŝi turnis sin al la frato, kaj tio estis unu vorto: — John!
— Mi parolos kun vi, — diris Warren. — Kiel, ĉu ni eĉ ne havas lokon por eksidi?!
Lemarin, apoginte sian flankon per la pugno, svingis la pajlan ĉapelon. Liaj okuloj kun akra rideto estis turnitaj al la junulino.
— Saluton, Molly! — diris li. — Belega Molly, degnu atenti, ke mi venis viziti vin en via ermiteco. Rigardu, — tio estas mi!
Mi vidis, ke Duroc sidas, mallevinte la kapon, kvazaŭ indiferente, sed lia genuo tremis, kaj li preskaŭ nerimarkeble retenadis ĝin per la manplato. Estamp levetis la brovojn, deiris kaj estis rigardanta desupre malsupren al la pala vizaĝo de Lemarin.
— Iru for! — diris Molly. — Ci sufiĉe persekutadis min! Mi ne estas el tiuj, al kiuj ci povas etendi cian manegon. Mi diras al ci rekte kaj malferme — mi ne plu toleros! Foriru!
El ŝiaj nigraj okuloj en la ĉambro disflugis forto de despera rezisto. Ĉiuj tion eksentis. Eksentis ankaŭ Lemarin, ĉar li larĝe malfermis la okulojn, palpebrumis kaj, mallerte ridetante, turnis sin al Warren.
— Kiele? — diris li. — Via fratino diris al mi impertinentaĵon, Warren. Mi ne kutimas al tia traktado, mi ĵuras per lambastonoj de ĉiuj kripluloj de tiu ĉi domo. Vi invitis min, mi venis. Mi venis afable, — ne kun malbona celo. En kio do estas la afero, mi demandas?
— La afero estas klara, — diris, obtuze grakinte, la dika homo, turnante la pugnojn en la pantalonaj poŝoj. — Nin oni elpelas.
— Kiu vi estas? — ekkoleris Arcole. Laŭ ofensiva esprimo de ŝia vizaĝo, milda eĉ en kolero, mi vidis, ke ankaŭ tiu virino atingis ekstremon. — Mi ne konas vin kaj ne invitis. Tio estas mia ejo, mi estas mastrino ĉi tie. Komplezu iri for!
Duroc levis la kapon kaj ekrigardis en la okulojn de Estamp. La senco de la rigardo estis klara. Mi hastis pli firme preni la revolveron, kiu kuŝis en mia poŝo.
— Bonaj homoj, — diris, subridetante, Estamp, — vi prefere foriru, ĉar konversacio en tia tono vere neniun plezurigas.
— Mi aŭdas birdon! — ekkriis Lemarin, ĵetante preteran rigardon al Estamp kaj tuj turniĝante al Molly. — Ĉu vi bredas fringelojn, Molly? Sed ĉu vi havas falaron por manĝigi ilin? Respondu, mi petas!
— Ĉu eble ni demandu mian matenan gaston, — diris Warren, elpaŝante antaŭen kaj ekstarante kontraŭ Duroc, kiu sendezire leviĝis renkonten al li. — Eble, tiu sinjoro bonvolos klarigi, kial li estas ĉi tie, ĉe mia, diablo prenu, fratino?!
— Ne, mi ne estas cia fratino! — diris, kvazaŭ ĵetis pezan ŝtonon, Molly. — Kaj ci ne estas frato por mi! Ci estas dua Lemarin, do fiulo!
Kaj, dirinte tiel, afekciite, en larmoj, kun malfermita, terura vizaĝo, ŝi prenis de sur la tablo libron kaj ĵetis ĝin al Warren.
La libro, flirtiginte la paĝojn, batis lian malsupran lipon, ĉar li ne sukcesis ŝirmi sin per la kubuto. Ĉiuj aĥis. Mi tuta brulis, sentante, ke estas bonege farite, kaj pretis pafegi al ĉiuj.
— Respondos tiu sinjoro, — diris Warren, almontrante per la fingro Duroc-on kaj frotante per la alia mano la mentonon, post kio la subite veninta silento iĝis neeltenebla.
— Li rompos al ci ĉiujn ostojn! — ekkriis mi. — Kaj mi trapafos cian celtabulon, tuj kiam...
— Kiam mi foriros, — diris subite malantaŭe basa, morna voĉo, tiom laŭta, malgraŭ la murmuranta tembro, ke ĉiuj tuj turnis la kapojn.
Ĉe la pordo, firme kaj larĝe malferminte ĝin, staris homo kun grizaj vangoharoj kaj griza haramaso sur la kapo, distaŭzita kiel fojno sur forkego. Li malhavis brakon, — unu maniko de lia matrosa jako pendis; la alia, levita ĝis la kubuto, nudigis brunan risorton de muskoloj, finiĝantan per potenca mano kun dikaj fingroj. En tiu multe servinta dum sia vivo muskola maŝino la homo tenis malplenan cigaredan skatolon. Liaj okuloj, profunde kaŝitaj inter la brovoj, faltoj kaj sulkoj, estis eligantaj tiun maljunulan brilantan rigardon, en kiu diveneblas kaj bonega memoro kaj delikata aŭdo.
— Se estas sceno, — diris li, enirante, — do endas fermi la pordon. Ion mi aŭdis. Mastrino Arcole, bonvolu doni iomete da pistita pipro por raguo. Raguo devas enhavi pipron. Se mi havus du manojn, — daŭrigis li en la sama trankvila aferema ritmo, — mi ne rigardus al ci, Lemarin, sed enbatus tiun pipron en cian buŝon. Ĉu tiel oni devas trakti junulinon?
Kiam li eldiris tion, tuj la dikulo faris movon, pri kiu mi ne povis erari: li etendis la manon kun la polmo malsupren kaj komencis deŝovi ĝin malantaŭen, intencante bati Estamp-on. Pli rapide, ol li, mi etendis la revolveron al la okuloj de la kanajlo kaj premis la ĉanon, sed la pafo, puŝinte la manon, forkondukis la kuglon preter la celo.
La dikulo estis deĵetita malantaŭen, li batiĝis kontraŭ bretaro kaj preskaŭ faligis ĝin. Ĉiuj tremeris, diskuris kaj rigidiĝis; mia koro estis bateganta, kiel tondro. Duroc kun ne malplia rapideco direktis sian pafilon al Lemarin, kaj Estamp ekcelis Warren-on.
Mi neniam forgesos la frenezan timon en la vizaĝo de la dika huligano, kiam mi pafis. Tiam mi komprenis, ke en la ludo ni provizore venkas.
— Nenio fareblas, — diris, senforte movante la ŝultrojn, Lemarin. — Ni ankoraŭ ne preparis nin. Nu, gardu vin! Vi venkis! Sed memoru, ke vi leviĝis kontraŭ Lemarin. Ni iru, Boss! Ni iru, Warren! Ni ankoraŭ renkontiĝos iam kun vi, bonege revidiĝos. Al la belega Molly saluton! Aĥ, Molly, ĉarmulino Molly!
Li elparolis tion malrapide, malvarme, turnante en la manoj la ĉapelon kaj ĵetante rigardon jen al ĝi, jen al ni ĉiuj vice. Warren kaj Boss estis silente rigardantaj al li.
Li palpebrumis al ili; ili eliris el la ĉambro unu post la alia, haltante sur la sojlo kaj ĵetante esprimriĉajn rigardojn al Duroc kaj Estamp, antaŭ ol malaperi. La lasta eliris Warren. Haltante, li ĵetis rigardon kaj diris:
— Nu, gardu cin, Arcole! Kaj ci, Molly!
Li fermis la pordon. En la koridoro oni flustris, poste, rapide eksoninte, la paŝoj eksilentis post la domo.
— Jen, — diris Molly, fortege spirante. — Kaj fino, kaj nenion plu. Nun necesas foriri. Mi foriras, Arcole. Estas bone, ke vi havas kuglojn.
— Prave, prave kaj prave! — diris la invalido. — Tian konduton mi aprobas. Kiam estis ribelo sur «Alcesto», mi komencis tian pafadon, ke ĉiuj kuŝiĝis sur la ventrojn. Kaj nun kio do? Jes, mi deziris pipron por...
— Eĉ ne pensu eliri, — rapide ekparolis Arcole. — Ili embuskas. Mi ne scias, kiel ni nun agu.
— Ne forgesu, ke mi havas boaton, — diris Estamp, — ĝi estas tre proksime. Ĝi ne estas videbla el ĉi tie, kaj tial mi estas trankvila pri ĝi. Se ni ne kunhavus Molly-n...
— Ĉu ŝi? — diris la invalido al Arcole, celigante la montrofingron al la brusto de la junulino.
— Jes, jes, necesas forveturi.
— Ĉu ŝin? — ripetis la matroso.
— Ho, kia vi estas nekomprenema, malgraŭ ke...
— Ĉu tien? — la invalido svingis la manon trans la fenestron.
— Jes, mi devas forveturi, — diris Molly, — jen, elpensu, — nu, rapide, ho mia Dio!
— Sama historio okazis sur «Grenado» kun ŝipknabo; jes, mi rememoris. Lia nomo estis Sandy. Kaj li...
— Mi estas Sandy, — diris mi, mem ne sciante, por kio.
— Ha, ĉu ci same estas Sandy? Nu, karulo, kia ci estas beleta, mia knabo. Servu, servu al la junulino! Iru kun ŝi. Iru, Molly. Li havas cian alton. Ci donos al li jupon — kaj, nu, ni diru, robeton, por volvi tiun lokon, kie post dek jaroj elkreskos barbo. Jupon ci donu rimarkeblan, tian, en kiu oni cin vidis kaj memoras. Ĉu ci komprenis? Iru, kaŝiĝu kaj alivestu la homon, kiu mem diris, ke lia nomo estas Sandy. Por li estos la pordo, por ci la fenestro. Ĉio!
XI
— Efektive, — diris, silentinte iom, Duroc, — tio, verŝajne, estas la plej bona.
— Aĥ, aĥ! — ekkriis Molly, rigardante al mi kun rido kaj kompato. — Kiel do li tion faros? Ĉu ne eblas alie? — Sed plena aprobo aŭdiĝis en ŝia voĉo, malgraŭ la afektaj hezitoj.
— Do, kio, Sandy? — Duroc metis la manon sur mian ŝultron. — Decidu! Estas nenio hontinda en obeo al cirkonstancoj, — al niaj cirkonstancoj. Nun ĉio dependas de ci.
Mi fantaziis, ke mi iras al morto por perei kiel ofero por Hanuver kaj Molly, sed morti en jupo ŝajnis al mi terura fino. La plej malbona estis tio, ke mi ne povis rifuzi; min atendus, okaze de rifuzo, morala pereo, pli amara ol morto. Mi obeis kun kuraĝo de distretita honto kaj humiliĝis antaŭ la fatalo, rigardanta al mi per la karesaj nigraj okuloj de Molly. Tuj okazis la oferado. Malbone komprenante, kio fariĝas ĉirkaŭe, mi eniris en apudan ĉambron kaj, aŭdante, kiel batas mia malhonorigita koro, ekstaris, simile al manekeno, senmove kaj stulte. La manoj rifuzis lukti kun agrafoj kaj butonoj. Ega rapideco de la kvar virinaj manoj kvietigis kaj perpleksigis min. Mi sentis, ke mi estas ridinda kaj granda, ke mi estas heroo kaj savanto, pupo kaj viktimo. Ies malgrandaj manoj alportis al mi spegulon; sur la kapo aperis kaptuko, kaj, ĉar mi ne sciis, kion mi faru kun ĝi, Molly prenis miajn manojn kaj kunigis ilin kun la kaptuko sub la mentono, skuante, por ke mi komprenu, kiel mi ŝirmu la vizaĝon. Mi ekvidis en la spegulo torditan de ĉagreno similaĵon de mi kaj ne rekonis ĝin. Finfine mallaŭta voĉo diris: «Dankon al ci, ĉarmulo!» — kaj forta kiso al la vango kune kun facila spiro komprenigis, ke per tio Molly rekompencas Sandy-n pro tio, ke li malhavas lipharojn.
Post tio ĉio ekiris glate, min oni rapide elpuŝis al la vira kompanio, kiun mi provizore forlasis. Ekstaris profunda, humiliga silento. Mi ne kuraĝis levi la okulojn kaj direktis min al la pordo, iomete implikiĝante en la jupo; mi forirus tiel, sed Estamp vokis min:
— Ne hastu, mi iros kun ci.
Atinginte min ĉe la elirejo, li diris:
— Iru per rapidaj paŝoj laŭ tiu pado, tiom rapide, kiom ci povas, kvazaŭ ci hastas per tutaj fortoj, tenu la vizaĝon kovrita kaj ne retrorigardu; elirinte sur la vojon, turnu cin dekstren, al la Signala Dezerto. Kaj mi iros malantaŭe.
Supozeble, la logilo estis bona, ĉar, kiam mi pasis du-tri kampetojn en la hela arbaro, nevole enirante en la rolon kaj alpremante la kubutojn, kiel faras virinoj, kiam ili hastas, tuj flanke aŭdiĝis hastaj voĉoj.
Paŝojn de Estamp mi aŭdis ĉiam malantaŭe, proksime de mi. Li diris: «Do, nun kuru, kuru plenforte!» Mi ekflugis malsupren de sur la monteto, nenion aŭdante, kio estis malantaŭ mi, sed, kiam mi malleviĝis al nova supreniĝo, eksonis krioj: «Molly! Haltu, aŭ estos malbone!» — tion kriis Warren. Alia krio, de Estamp, same ordonis stari, kvankam li ne diris mian nomon. Decidinte, ke la afero estas farita, mi haltis, turninte min kun la vizaĝo al la sceno.
Laŭ la vojo en malsama distanco unu de la alia estis irantaj tri homoj, — la plej proksima al mi estis Estamp, — li estis retropaŝanta duonturnite al la malamiko. Al li estis kuranta Warren, post Warren, ne atingante lin, hastis Boss. «Haltu!» — diris Estamp, direktante la revolveron al la lasta. Sed Warren plu iris, kvankam malpli rapide. Estamp faris pafon. Warren haltis, kliniĝis kaj kaptis sian kruron.
— Jen kiel turniĝis la afero! — diris li, konsternite retrorigardante al alkuranta Boss.
— Kaptu ŝin! — kriis Boss. En la sama momento ambaŭ miaj manoj iĝis forte kaptitaj malantaŭe, super la kubutoj, kaj kun forto fleksitaj al la dorso, tiel, ke, ŝiriĝinte, mi nenion gajnis, sed nur turnis la vizaĝon malantaŭen, por rigardi al Lemarin, alkroĉiĝinta al mi. Li flanke iris en la arbaro kaj krucis la vojon. Ĉe tiuj moviĝoj la kaptuko falis de sur mi. Lemarin jam diris: — «Mo...», — sed, ekvidinte, kiu estas mi, iĝis tiel konsternita, tiel furiozigita, ke, tuj lasinte miajn manojn, svingis ambaŭ siajn pugnojn por bato.
— Molly, sed ne tiu! — ekkriis mi kun malica ĝojo, falinte al la tero kaj per tuta forto batinte lin per la kapo inter la krurojn, en la malsupron — artifiko de inspiro. Li ekkriegis kaj falis trans min. Mi dum kuro disŝiris la zonon de la jupo kaj elsaltis el ĝi, poste, dekurinte, komencis skui ĝin, kiel trofeon.
— Lasu la knabaĉon, — kriis Warren, — alie ŝi fuĝos! Mi scias nun; ŝi ekkuris supren, al la matrosoj. Tie oni ion preparis. Lasu ĉion! Mi estas vundita!
Lemarin estis ne tiom stulta, por ataki homon kun revolvero, eĉ se tiu homo tenas en unu mano ĵus demetitan jupon: la revolvero estis en mia alia mano, kaj mi intencis ekuzi ĝin, por rebati atakon. Ĝi ne okazis — la tuta triopo ekkuris malantaŭen, minacante per la pugnoj. Warren lamis poste. Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis, sed jam vidis, ke mi restis sen damaĝoj. Estamp aliris min kun pala kaj serioza vizaĝo.
— Nun ili staros ĉe la akvo, — diris li, — kaj, same kiel al ni, minacos per la pugnoj al la boato. Sur akvo ili ne povas iri. Duroc, certe, sukcesis enboatiĝi kun la junulino. Kia historio! Nu, ni enskribu ankoraŭ paĝon en ciajn gloragojn kaj... turnu nin por ajna okazo en la arbaron!
Varmegigita, tre laca, mi volvis la jupon kaj la kaptukon, intencante ŝovi ilin ie en arbuston, ĉar, malgraŭ mia brila sinteno, ili rememorigadis al mi, ke, konvencie, ne reale, por duonhoro, — sed mi tamen estis virino. Ni komencis trairi la arbaron dekstren, al la maro, stumblante inter ŝtonoj, prikreskitaj de filiko. Iom malantaŭinte, mi trovis du ŝtonojn, kuniĝintajn supre per la randoj, kaj ŝovis inter ilin la malnaturan veston, pro kio mi tuj ricevis plej bonan humoron.
Sur nia vojo renkontiĝis prilumita monteto. Tiam Estamp ekkuŝis, etendis la krurojn kaj apogis sin per la kubuto, metinte la vangon sur la manplaton.
— Eksidu, — diris li. — Ni devas ripozi. Jes, jen kia afero fariĝis!
— Kio do nun estos? — interesiĝis mi, eksidante sur miajn piedojn kaj ekfumante kun Estamp liajn cigaredojn. — Ĉu ne povas okazi atako?
— Kia atako?!
— Nu, vi scias... Ili, probable, havas grandan bandon. Se ili deziros repreni Molly-n kaj kolektos cent homojn...
— Por tio necesas kanonoj, — diris Estamp, — kaj ankoraŭ, eble, senpagaj lokoj por policanoj kiel spektantoj.
Nature, niaj pensoj turniĝadis ĉirkaŭ la varmegaj matenaj eventoj, kaj ni rememoris ĉion, kio okazis, kun ĉiuj detaloj, konsideroj, divenoj kaj speciale imponaj momentoj. Finfine ni aliris al niaj impresoj pri Molly; ial tiu konversacio velkis, sed mi tamen deziris scii pli, ol tion, kion mi vidis mem. Speciale min maltrankviligis penso pri Dige. Tiu mistera virino nepre aperadis en mia menso, tuj kiam mi rememoradis pri Molly. Ĝuste pri tio mi lin demandis.
— Hm... — diris li. — Dige... Ho, tio estas problemo! — Kaj li enprofundiĝis en silenton, el kiu mi ne sukcesis lin eltiri eĉ per laŭta tusado.
— Ĉu ci scias, — diris li finfine, post kiam mi decidis, ke li tute ekdormis, — ĉu ci scias, ke tiun herbon manĝas hundoj, kiam ili ekmalsanas per rabio?
Li almontris akran folieton, sed mi estis tre mirigita de lia profundpensa tono kaj nenion diris. Poste, en silento, lacaj pro varmego kaj pro la kompanio de ni mem, ni eliris al mara strio, venis al varfo kaj dungis boatiston. Neniu el niaj malamikoj embuskis nin ĉi tie, tial ni bonorde transveturis la golfon kaj elboatiĝis en ioma distanco for de la domo. Ĉi tie estis arbaro, kaj poste kuŝis grandega, bonege purigita ĝardeno. Ni iris tra la ĝardeno. La aleoj estis malplenaj. Estamp kondukis min en la domon tra unu el la flankaj arkoj, poste laŭ treege implikita, severaspekta ŝtuparo — en grandan ĉambron kun koloraj vitroj. Li estis en rimarkeble malbona humoro, kaj mi komprenis pro kio, kiam li diris flanken: «Mi diable deziras manĝi». Poste li sonorigis, ordonis al la servisto, ke tiu konduku min al Pope, kaj, apenaŭ movante la piedojn, mi komencis tra brilantaj internaĵoj de senhomaj muroj veran vojaĝon al la biblioteko. Ĉi tie la servisto forlasis min. Mi frapis kaj ekvidis Pope-on, konversaciantan kun Duroc.
XII
Kiam mi eniris, Duroc estis finanta sian parolon. Mi ne memoras, kion li diris en mia ĉeesto. Poste li ekstaris kaj responde al multaj silentaj kapjesoj de Pope etendis al tiu la manon. La manpremon akompanis firmaj ridetoj de ambaŭ flankoj.
— Laŭ tradicio mi lasu al la heroo la lokon kaj la kompanion, — diris al mi Duroc, — nun, Sandy, sciigu Pope-on pri ĉiuj dramaj momentoj. Vi povas fidi lin, — turnis li sin al Pope, — tiu kna... homo estas vera trezoro en tiaj situacioj. Adiaŭ! Oni min atendas.
Mi tre deziris demandi, kie estas Molly kaj kiam revenis Duroc, ĉar kvankam el tio nenio sekvis, sed mi pro mia naturo estas sciavida en ĉio. Tamen al kio mi kuraĝus sub malfermita ĉielo, al tio mi ne kuraĝis ĉi tie, pro sinĝena sento de fremdulo inter altaj plafonoj kaj belegaj aĵoj, kiuj havas econ forpremi nekutimulon en ties spiritan konkon.
Tamen mi esperis multon ekscii de Pope.
— Vi laciĝis kaj, probable, estas malsata, ĉu? — diris Pope. — Tiuokaze invitu min al vi, kaj mi kun vi matenmanĝos. Jam estas la dua horo.
— Jes, mi invitas vin, — diris mi, iom rompante la kapon, per kio mi povas regali lin, kaj ne sciante, kiel mi aranĝu tion, sed ne dezirante cedi al iu ajn kaj en tono, kaj en decidemo. — Vere, ni iru, voru, kion oni donos.
— Bonege, ni voru, — ripetis li kun neimitebla intonacio de rara fremdlingva vorto, — sed ĉu vi ne forgesis, kie estas via ĉambro?
Mi memoris kaj kondukis lin en la koridoron, en la duan pordon maldekstren. Ĉi tie, por mia admiro, ripetiĝis la samo, kiel ĉe Duroc: tirinte la ŝnuron, pendintan ĉe la muro, flanke de la tablo, ni ekvidis, kiel en la trumo inter fenestroj defalis metala tabulo kaj kun la aperturo samniveliĝis nikela ebeno, sur kiu estis vino, manĝilaro kaj tagmanĝo. Ĝi konsistis el viandaĵoj, fruktoj kaj kafo. Por kuraĝo mi eltrinkis plenan glason da vino, kaj, tiamaniere liberiĝinte de sinĝenemo, komencis manĝi, estante preskaŭ ebria.
Pope manĝis malmulte kaj malrapide, sed iomete drinkis la vinon.
— La hodiaŭa tago, — diris li, — estas plena de eventoj, kvankam ĉio plej grava restas ankoraŭ en la estonteco. Do, vi diris, ke okazis batalo?
Mi tion ne diris, kaj diris, ke mi ne diris.
— Nu, do vi diros, — prononcis li kun ĉarma rideto. — Estas kruele teni min en tia malpacienco.
Nun la okazintaĵo ŝajnis al mi ne sufiĉe mirinda, kaj mi prenis la plej altan tonon.
— Post la elboatiĝo sur la bordo ekis tranĉilbatalo, — diris mi kaj disvolvis tiun memfaritan tekston per saltoj, kurado kaj muĝado, sed neniun murdis. Poste mi diris: — Kiam venis Warren kaj liaj amikoj, mi faris tri pafojn, vundinte unu kanajlon... — Tiu vojo evidentiĝis glita, loga; sentante, probable, pro la vino, ke mi kaj Pope kvazaŭ ŝraŭbe rivoluas ĉirkaŭ la ĉambro, mi prenis la plej impresan aferon el la matena epopeo:
— Bone, Molly, — diris mi, — ni aranĝu tiel, ke mi surmetu vian robon kaj trompu la malamikojn, kaj vi min kisos pro tio. Kaj jen...
— Sandy, ne plu drinku la vinon, mi petas, — milde interrompis Pope. — Vi rakontos al mi poste, kiel ĉio ĉi okazis tie, des pli, ke Duroc, ĝenerale, jam rakontis.
Mi ekstaris, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj komencis ridi. Min superverŝis feliĉego. Mi sentis min Duroc kaj Hanuver. Mi elprenis la revolveron kaj penis celigi ĝin al la globeto de la lito. Pope prenis mian manon kaj sidigis min, dirinte:
— Trinku kafon, kaj eĉ pli bone, ekfumu.
Mi eksentis en la buŝo cigaredon, kaj antaŭ la nazo ekvidis tason kaj komencis avide trinki nigran kafon. Post kvar tasoj la ŝraŭba kanelo ĉirkaŭ la ĉambro ĉesis tiri min, en la kapo estiĝis malklare kaj stulte.
— Ĉu vi fartas pli bone, mi esperas?
— Tre bone, — diris mi, — kaj, ju pli frue vi ekparolos pri la afero, des pli bone mi fartos.
— Ne, bonvolu trinki ankoraŭ unu tason.
Mi obeis lin kaj, finfine, eksentis min firme sidanta sur la seĝo.
— Aŭskultu, Sandy, kaj aŭskultu atente. Mi esperas, nun vi bone fartas?
Mi estis ege ekscitita, sed la racio kaj la kompreno revenis.
— Mi fartas pli bone, — diris mi per mia ordinara tono, — mi fartas preskaŭ bone.
— Se preskaŭ, sekve, la sinregado ĉeestas, — rimarkis Pope. — Mi teruriĝis, kiam vi verŝis al vi tutan kuvon da tiu vino, sed mi nenion diris, ĉar mi ankoraŭ ne vidis vin en lukto kun drinkaĵoj. Ĉu vi scias, kiom da jaroj aĝas tiu vino? Kvardek ok, dum vi traktis ĝin, kiel akvon. Nu, Sandy, nun mi malkovrados al vi sekretojn.
— Parolu, kiel al vi mem!
— Mi ne atendis de vi alian respondon. Diru al mi... — Pope malfleksiĝis al la seĝa dorso kaj ĵetis atentan rigardon al mi. — Jes, diru jenon: ĉu vi scipovas grimpi laŭ arbo?
— La afero estas nekomplika, — respondis mi, — mi scipovas kaj grimpi laŭ ĝi, kaj haki arbon, kiel vi deziras. Mi povas eĉ malleviĝi laŭ arbo kun la kapo malsupren. Kaj ĉu vi?
— Ho, ne, — sinĝeneme ridetis Pope, — mi, bedaŭrinde, estas sufiĉe malforta fizike. Ne, mi povas nur envii vin.
Mi jam donis multajn pruvojn de mia fideleco, kaj estus malafable teni sekrete de mi la ĝeneralan staton de la afero, se necesis scipovo grimpi laŭ arbo; pro tiuj konsideroj Pope, — kiel mi pensas, — rakontis multajn cirkonstancojn. Do, mi eksciis, ke antaŭhieraŭ matene estis dissenditaj telegramoj kaj leteroj kun invitoj al la hodiaŭa festo, kaj kunvenos granda kompanio.
— Vi povas, certe, diveni la kaŭzojn, — diris Pope, — se vi atentos, ke Hanuver ĉiam plenumas siajn promesojn. Ĉio estis aranĝita por Molly; li pensas, ke ŝi ne estos, tamen ne opinias sin havi rajton agnoski tion, antaŭ ol la horloĝo batos la dek duan de nokto. Do, ĉu vi divenas, ke estas preparita surprizo?
— Ho, jes, — respondis mi, — mi divenas. Diru, mi petas, kie nun estas tiu ĉi junulino?
Li ŝajnigis, ke ne aŭdis la demandon, kaj mi ĵuris al mi ne demandi pri tiu afero, se ĝi tiel klare vokas silenton. Poste Pope transiris al suspektoj pri Thomson kaj Galway.
— Mi observas ilin dum du semajnoj, — diris Pope, — kaj, mi devas diri, mi havas analizeman menson, danke al kio mi determinis la stilon de tiuj homoj. Sed mi estis koncedanta, ke mi eraras. Tial, urĝe vokinte per telegramo Duroc-on kaj Estamp-on, mi tamen estis ne tute certa pri ĝusteco de miaj suspektoj. Nun la afero estas klara. Ĉio estis kaj estas aranĝata sekrete. Hodiaŭ, kiam vi estis en la ekspedicio, mi pasis preter akvario, kiun vi ankoraŭ ne vidis, kaj trovis tie niajn gastojn, ĉiujn tri. La pordo al la vitra koridoro estis duonmalfermita, kaj en tiu parto de la domo entute preskaŭ neniam estas homoj, tial mi venis nerimarkita. Thomson sidis sur kanapeto, balancante la piedon; Dige kaj Galway staris ĉe unu el la vitrinoj. Iliaj manoj estis mallevitaj kaj interplektitaj per la fingroj. Mi depaŝis. Tiam Galway kliniĝis kaj kisis Dige-n en la kolon.
— A ha! — ekkriis mi. — Nun mi ĉion komprenas. Do, li ne estas ŝia frato?!
— Vi vidas, — daŭrigis Pope, kaj lia mano, kuŝinta sur la tablo, komencis nerve tremi. Mia mano same kuŝis sur la tablo kaj same ektremis, kiel la mano de Pope. Li kliniĝis kaj, larĝe malferminte la okulojn, prononcis: — Ĉu vi komprenas? Mi ĵuras, ke Galway estas ŝia amoranto, kaj ni eĉ ne scias, per kio riskas Hanuver, trafinte en tian kompanion. Vi vidis la oran ĉenon kaj aŭdis, kio estis dirata tiam! Kion ni faru?
— Tre simple, — diris mi. — Senprokraste denuncu al Hanuver, kaj li sendu ilin for en dek minutoj!
— Komence mi ĝuste tiel pensis, sed, pripensinte tion kun Duroc, mi venis al jena konkludo: Hanuver al mi tutsimple ne kredos, ne dirante eĉ pri la tuta tikleco de tia sciigo.
— Kiel li povas ne kredi, se vi tion vidis!
— Nun mi jam ne scias, ĉu mi vidis, — diris Pope, — tio estas, ĉu mi vidis tiel, kiel tio estis. Ja tio estas terure serioza afero. Sed sufiĉas tio, ke Hanuver povas pridubi mian vidon. Kaj tiam — kio? Aŭ mi imagas, ke mi mem rigardas al Dige per la okuloj kaj per la malordigita animo de Hanuver, — do, ĉu vi pensas, ke mi definitive kaj subite ekkredos la historion kun la kiso?
— Tio estas vero, — diris mi, kompreninte ĉiujn liajn argumentojn. — Nu, bone, mi aŭskultas vin.
Pope daŭrigis:
— Do, ni devas certiĝi. Se la suspekto konfirmiĝos, — kaj mi pensas, ke tiuj tri homoj apartenas al la supera klaso de la malhela mondo, — tiam nia plano — tia plano ekzistas — disvolviĝos ekzakte je la dekdua de nokto. Se tamen montriĝos nenio suspektinda, la plano estos alia.
— Mi vin helpos tiuokaze, — diris mi. — Mi estas via. Sed vi, ŝajne, diris ion pri arbo.
— Kaj jen la arbo, jen ni venis al ĝi. Sed tion necesas fari, kiam malheliĝos.
Li diris, ke ĉe unu flanko de la fasado kreskas tre alta kverko, kies pinto leviĝas super la tria etaĝo. En la tria etaĝo, kontraŭ la kverko, situas fenestroj de la ĉambroj, okupataj de Galway, maldekstre kaj dekstre de ĝi, en la sama etaĝo, lokiĝas Thomson kaj Dige. Do, mi interkonsentis kun Pope, ke mi surgrimpos tiun arbon post la oka, kiam ĉiuj disiros por prepariĝi al la festo, kaj tiam mi uzos la talentojn, kiujn mi tiel brile aplikis sub la fenestro de Molly.
Post tio Pope rakontis pri la apero de Dige en la domo. Elirinte en la akceptejon post raporto pri sinjorino, veninta el malproksime kaj deziranta tuj vidi lin, Hanuver venis, atendante aŭdi knaran voĉon de kvardekjara filantropino kun fortaj gestoj kaj lancete brilanta lorneto, sed anstataŭe renkontis la tentan Dige-n. Tra ŝia sinĝenemo lumis deziro defendi la ekstravagancon per tuta vervo de la dudek du jaroj, pli forta, ol prikalkulita koketeco, — miksaĵo de malkuraĝo kaj fervoro, de defio kaj tuja ekploro. Ŝi klarigis, ke onidiroj pri la elstara domo atingis Benareson kaj malhelpas al ŝi dormi. Kaj ŝi ne dormos, ĝis ekvidos ĉion. La vivo perdis por ŝi valoron post tiu tago, kiam ŝi eksciis, ke ekzistas domo kun malaperantaj muroj kaj aliaj kaprompaj sekretoj. Ŝi estas riĉa kaj travojaĝis la tutan terglobon, sed tian kukon ŝi ankoraŭ ne gustumis.
Dige-n akompanis la frato, Galway, kies vizaĝo dum tiu tirado esprimis peton ne malaprobi la junan vivon, postulantan obeon al ĉiu sia kaprico. Eĉ definitiva cinikulo ridetus, pririgardante la ĉarman vizaĝon kun fabelo en la okuloj, brilantaj al ĉiuj kaj ĉie. Memkompreneble, ŝi iĝis nun mezepoka princino, falanta pro lacego ĉe la pordego de sorĉa kastelo. Monaton antaŭ tio Hanuver ricevis la decidan leteron de Molly, en kiu ŝi sciigis, ke ŝi forveturas por ĉiam, ne doninte adreson, sed li provizore jam laciĝis malfeliĉi — malfeliĉo, same kiel feliĉa humoro, venadas onde. Tial ĉio odoranta per freŝa roso povis atingi la maldekstran flankon de lia brusto. Li kaj Galway komencis ridi. «Ĝuste post dudek unu tagoj, — diris Hanuver, — via deziro plenumiĝos, tiu dato estis difinita ne de mi, sed mi plenumas ĝin. En tio vi cedu al mi, des pli, ke estas, kion pririgardi». Li lasis ilin gasti; tiel komenciĝis. Baldaŭ venis Thomson, la amiko de Galway, al kiu oni same donis ejon. Nenio vokis specialajn pensojn, ĝis el apartaj vortoj, rigardoj — nekaptebla, sed suspektinda psika emanado de ĉiuj tri personoj — al Pope kreiĝis certeco, ke necesas urĝe voki Duroc-on kaj Estamp-on.
Tiamaniere, en la bazon de la sceno de la akcepto de Dige fare de Hanuver estis metita la karaktero de Hanuver — liaj gustoj, imagoj pri renkontiĝoj kaj okazoj; parolante kun Dige, li aŭdis sin mem, esprimitan per bonega ludo.
Mi ekflaris tian densan fumon, kiel en la batalo de Nelson kontraŭ la hispana floto, kaj mi diris per terura voĉo:
— Kiel sciuro aŭ serpento! Pope, permesu premi vian manon kaj sciu, ke Sandy, kvankam li, eble, estas pli juna ol vi, bonege plenumos eĉ pli komplikan taskon!
Ŝajnis, emocioj de tiu ĉi tago ne havos finon. Tuj kiam mi, firmigante miajn vortojn, batis per la pugno la tablon, al la pordo oni frapis kaj la enirinta servisto deklaris, ke min postulas Hanuver.
— Ĉu min? — malkuraĝiĝinte, demandis mi.
— Sandy-n. Ĉu vi estas Sandy?
— Li estas Sandy, — diris Pope, — kaj mi iras kun li.
XIII
Ni pasis tra blindigaj radioj la halon, laŭ kiu mi hieraŭ sekvis Pope-on en la bibliotekon, kaj trovis Hanuver-on en galerio de pentraĵoj. Kun li estis Duroc, li diagonale paŝadis de la tablo al fenestro kaj reen. Hanuver sidis, metinte la mentonon en la manojn, kunmetitajn sur la tablo, kaj estis penseme observanta, kiel paŝadas Duroc. Du blankaj statuoj en la fino de la galerio kaj hela lumo de la fenestroj el tutecaj vitroj, atingantaj la pargeton mem, donis al la grandega ejo malfermitan kaj gajan karakteron.
Kiam ni eniris, Hanuver levis la kapon kaj balancis ĝin. Ĵetinte rigardon al Duroc, kiu respondis al mi per atenta rigardo de komprenebla averto, mi aliris al Hanuver. Li almontris seĝon, mi eksidis, kaj Pope plu staris, nervoze movante la fingrojn sur la mentono.
— Saluton, Sandy, — diris Hanuver. — Kiel al ci plaĉas ĉi tie? Ĉu oni bone cin instalis?
— Ho, jes! — diris mi. — Mi ĝis nun ne povas rekonsciiĝi.
— Ĉu tiel?! — penseme prononcis li kaj eksilentis. Poste, ĵetinte distritan rigardon al mi, li aldonis kun rideto: — Ci estis vokita de mi por jeno. Mi kaj mia amiko Duroc, kiu rakontas pri ci en alta tono, decidis aranĝi cian sorton. Elektu, se ci deziras, ne nun, sed strikte pripensinte: kio ci deziras esti. Ci povas nomi ajnan profesion. Sed nur ne estu fama ŝakisto, kiu, ricevinte nokte telegramon, iris matene al turniro en Liss-on kaj gajnis kvin el ses de Capablanca[17] mem. En alia okazo ci kutimiĝos forlasadi ciajn amikojn en malfacilaj minutoj de ilia vivo por bati per la kuriero la frunton de la reĝo.
— Unu el tiuj partioj, — rimarkis Duroc, — mi nomis la partio de Hanuver kaj, imagu, gajnis ĝin nur per kvar movoj.
— Ĉiuokaze, Sandy malaprobas vin en profundo de sia koro, — diris Hanuver, — ja estas tiel, Sandy?
— Pardonu, — respondis mi, — pro tio, ke mi nenion komprenas en tiu afero.
— Nu, do parolu pri ciaj deziroj!
— Mi estas maristo, — diris mi, — tio estas, mi ekiris laŭ tiu vojo. Se vi faros min ŝipestro, mi nenion plian, ŝajne, bezonas, ĉar ĉion ceteran mi akiros mem.
— Bonege. Ni sendos cin en la admiralejan lernejon.
Mi sidis, admirante kaj ridetante.
— Ĉu mi nun foriru? — demandis mi.
— Ho, ne. Se ci estas amiko de Duroc, do, sekve, ankaŭ de mi, kaj tial mi aligas cin al nia plano. Ni ĉiuj iros rigardi ion en tiu ĉi domaĉo. Por ci, kun cia vigla menso, tio povas doni utilon. Dume, se ci deziras, sidu aŭ spektu la pentraĵojn. Pope, kiu venis hodiaŭ?
Mi ekstaris kaj deiris. Mi estis dissekcita je tri partoj: unu parto rigardis al pentraĵo, montranta amason da belulinoj en tunikoj apud kolonoj, en rozoj, sur fono de mara foro, la alia parto vidis min mem sur tiu ĉi pentraĵo, en plena ŝipestra uniformo, krieganta al la belulinoj: «Maldekstran halson! Streĉu la ĉefvelon, refojn kaj brasojn!» — kaj la tria, pro la naturo de la orelo, estis aŭskultanta la konversacion.
Mi ne povas esprimi, kiel efikas tia alparolo de la homo, kiu per unu turno de la lango ordonas al la sorto transporti Sandy-n el neekzisto en ŝipestron. De miaj piedoj mem ĝis la verto estis leviĝanta nerva varmo. Kiam mi komencadis pensi pri la ŝanĝo de la vivo, tuj tiujn pensojn interrompadis la pentraĵoj, la galerio, Hanuver, Molly kaj ĉio, kion mi spertis ĉi tie, kaj al mi ŝajnis, ke mi tuj ekflugos.
Tiutempe Hanuver estis mallaŭte diranta al Duroc:
— Al vi tio ne ŝajnos stranga. Molly estis la sola junulino, kiun mi amis. Ne pro io, — kvankam estis «pro kio», sed laŭ tiu magneta linio, pri kiu ni ĉiuj nenion scias. Nun ĉio fordoloriĝis en mi kaj jam estas kvazaŭ ne doloro, sed bruliganta obtuzo.
— Virinoj estas divenemaj, — diris Duroc, — kaj Dige, verŝajne, estas sagaca kaj saĝa.
— Dige... — Hanuver por momento fermis la okulojn. — Tutegale Dige estas pli bona, ol aliaj, ŝi, eble, estas tute bona, sed mi nun malbone vidas homojn. Mi estas interne laca. Ŝi al mi plaĉas.
— Tiom juna, kaj jam vidvino, — diris Duroc. — Kiu estis la edzo?
— Ŝia edzo estis konsulo, en kolonio, en kiu — mi ne memoras.
— La frato tre similas al la fratino, — rimarkis Duroc, — mi parolas pri Galway.
— Male, li tute ne similas!
Duroc eksilentis.
— Mi scias, li ne plaĉas al vi, — diris Hanuver, — sed li estas tre amuza, kiam havas bonan humoron. Lia gaja humura kolero rememorigas hundleonon.
— Kion? Mi ne vidis tiajn leonojn.
— Pudelon, — diris Hanuver, gajiĝinte, — frizitan pudelon! Finfine ni kuniĝis! — ekkriis li, direktante sin al la pordo, el kiu estis enirantaj Dige, Thomson kaj Galway.
Mi, la atestanto de la sceno ĉe la ora ĉeno, havis okazon vidi nun Dige-n en fermita aspekto de juna sinjorino, kies rilaton al la gastiganto determinis nur ŝia stato de ĉarma gastino. Ŝi iris kun rideto, balancante la kapon kaj babilante. Thomson ĵetis rigardon super la okulvitroj; grandega afableco disrampis sur lia larĝa, muskola vizaĝo; Galway iris, abrupte movante la ŝultrojn kaj la vangon.
— Mi atendis renkonti grandan kompanion, — diris Dige. — La ĉambristino nombris kaj kredigas, ke matene venis ĉirkaŭ dudek homoj.
— Dudek sep, — intermetis Pope, kiun mi nun ne rekonis. Li tenis sin lerte, respekte kaj estis familiara por ĉiuj, dum mi — mi estis fremda kaj staris, malafable gapante.
— Dankon, mi diros al Micheletta, — malvarme respondis Dige, — ke ŝi eraris.
Nun mi vidis, ke ŝi ne ŝatas ankaŭ Duroc-on. Mi rimarkis tion laŭ ŝia orelo. Ne ridu! La rando de la petale malgranda orelo estis direktita al Duroc kun malŝata akreco.
— Kiu do vizitis vin? — daŭrigis Dige, demandante Hanuver-on. — Mi estas tre scivolema.
— Tio estos miksita kompanio, — diris Hanuver. — Ĉiuj invititoj estas vivaj homoj.
— Kompleta anaro de kadavrejo estus iom tro morna por festo, — deklaris Galway. Hanuver ridetis.
— Mi esprimis min malsukcese. Sed tamen pli bonan vorton, ol la vorto viva, mi ne povas elpensi por homo, kiu scipovas plenigi la vivon.
— Tiuokaze, ni ĉiuj estas vivaj, — deklaris Dige, — aplikante vian interpreton.
— Sed ankaŭ per si mem, — diris Thomson.
— Mi akceptos ilin vespere, — deklaris Hanuver, — kaj dume mi preferas vagi en la domo kun vi, Duroc kaj Sandy.
— Vi ŝatas maristojn, — diris Galway, ĵetante oblikvan rigardon al mi, — probable, vespere ni vidos tutan aron da ŝipestroj.
— Nia Sandy sola meritas militan floton, — diris Duroc.
— Mi vidas, ke li estas sub speciala protekto, kaj mi ne kuraĝas alproksimiĝi al li, — diris Dige, tuŝante per la ventumilo la mentonon. — Sed al mi plaĉas viaj kapricoj, kara Hanuver, pro ili eblas rememori ankaŭ vian junecon. Eble, ni vidos hodiaŭ plenaĝajn Sandy-ojn, kiuj snufas almenaŭ kun rideto.
— Mi ne apartenas al la mondumo, — diris Hanuver bonhumore, — mi estas unu el hazardaj homoj, al kiuj idiote fortunis kaj kiuj hastas konverti monon en vivon, ĉar al ili mankas la tradicio de akumulado. Mi agnoskas personan etiketon kaj malagnoskas la kastan.
— Mi estas trafita, — diris Dige, — nun estas via vico, Thomson.
— Mi evitas kaj cedas mian lokon al Galway, se li deziras.
— Ni, ĵurnalistoj, estas netrafeblaj, — diris Galway, — kiel reĝoj, kaj ni neniam preparas pikilojn malkaŝe.
— Nun ni ekiru, — diris Hanuver, — iru, aŭskultu, kion diros pri tio Xaverius[18].
— Ĉu vi havas romianon? — demandis Galway. — Kaj ĉu same vivan?
— Se li ne paneis; pasintfoje li komencis parolaĉi herezaĵojn.
— Mi nenion komprenas, — Dige tiris la ŝultron, — sed devas esti io interesega.
Ni ĉiuj eliris el la galerio kaj pasis kelkajn ĉambrojn, kie estis bele, kiel en ĝardeno el multekostaj aĵoj, se tia ĝardeno ekzistus. Pope kaj mi iris malantaŭe. Ĉe vojturno li retenis min je la mano.
— Ĉu vi memoras nian interkonsenton? La arbon vi povas ne tuŝi. Nun ĉio estas planita kaj okazos alie. Mi ĵus eksciis tion. Estas novaj konsideroj pri tiu afero.
Mi estis kontenta pri lia sciigo, komencante laciĝi de subaŭskultado, kaj kapjesis tiel fervore, ke per la mentono batis la bruston. Tiutempe Hanuver haltis ĉe pordo, dirinte: «Pope!» La junulo hastis kun ŝlosilo por malfermi la ejon. Ĉi tie mi ekvidis strangan, kiel sonĝo, aferon. Ĝi faris al mi, sed, ŝajne, ankaŭ al ĉiuj, neforgeseblan impreson: ni estis antaŭ homo-aŭtomato, ludilo, kosta je tricent mil, scipovanta paroli.
XIV
Tiu ejo, ne tre granda, estis meblita kiel gastoĉambro, kun mola tapiŝo, plene kovranta la tutan plankon. En fotelo, kun la dorso al la fenestro, kruciginte la krurojn kaj kubutapoginte sin al grandvalora tableto, sidis, klininte la kapon malantaŭen, juna homo, vestita kiel moda bildo. Li estis rigardanta antaŭ sin per la grandaj bluaj okuloj, kun memkontenta rideto sur la rozkolora vizaĝo, kontrastigita de nigraj lipharetoj. Mallonge dirante, tio estis precize manekeno el vitrino. Ni ĉiuj ekstaris kontraŭ li. Galway diris:
— Mi esperas, via Xaverius ne parolas, aliokaze, Hanuver, mi akuzos vin pri fisorĉado kaj aranĝos sensacian proceson.
— Jen novaĵoj! — aŭdiĝis akra, klare prononcanta vortojn, voĉo, kaj mi tremeris. — Sufiĉas, se vi akuzos vin mem pri malkonvena ŝerco!
— Aĥ! — diris Dige kaj enigis la kapon en la ŝultrojn. Ĉiuj estis afekciitaj. Kio koncernas Galway-on, — tiu definitive malkuraĝiĝis, mi tion vidis laŭ la senhelpa vizaĝo, kun kiu li retropaŝis malantaŭen. Eĉ Duroc, nerve subridinte, balancis la kapon.
— Ni foriru! — duonvoĉe diris Dige. — Terura afero!
— Mi esperas, Xaverius ne faros al ni ofendojn? — flustris Galway.
— Restu, mi estas nekolerema, — diris la manekeno per tia tono, kiel oni parolas kun surduloj, kaj ŝanĝis la pozon, transmetinte la kruron sur la kruron.
— Xaverius! — diris Hanuver. — Permesu, ke mi rakontu cian historion!
— Por mi estas tutegale, — respondis la pupo. — Mi estas meĥanismo.
La impreso estis aflikta kaj fabela. Hanuver estis rimarkeble ĝuanta la surprizon. Farinte paŭzon, li diris:
— Antaŭ du jaroj estis mortanta pro malsato iu Nicklas Eckus, kaj mi ricevis de li leteron kun propono aĉeti aŭtomaton, super kiu li laboris dum dek kvin jaroj. Priskribo de tiu maŝino estis farita tiel detale kaj interese, ke kun mia karaktero mi nepre devis viziti la inĝenian inventiston. Li loĝis sola. En la domaĉo, ĉe taga lumo, egale prilumanta kaj tiun ĉi senemocian vaksan vizaĝon kaj la palajn trajtojn de la nekuraceble malsana Eckus, mi faris la negocon. Mi pagis tricent mil kaj havis plezuron aŭdi teruran dialogon de la homo kun sia similaĵo. «Ci savis min!» — diris Eckus, svingante la ĉekon antaŭ la aŭtomato, kaj ricevis respondon: «Mi cin mortigis». Vere, Eckus, kies organismon detruis longaj vizioj de nuancoj de la genia meĥanismo, forpasis tre baldaŭ post kiam li riĉiĝis, kaj mi, dirinte pri tio al la aŭtomato, aŭdis tian rimarkon: «Li vendis sian vivon kontraŭ la sama malgranda prezo, kiun havas la mia!»
— Terure! — diris Duroc. — Terure! — ripetis li en forta ekscitiĝo.
— Mi konsentas. — Hanuver ĵetis rigardon al la pupo kaj demandis: — Xaverius, ĉu ci sentas ion?
Ĉiuj paliĝis ĉe tiu demando, atendante, eble, ŝokantan «jes», post kio povus estiĝi granda konsterno. La aŭtomato balancis la kapon kaj baldaŭ eldiris:
— Mi, Xaverius, nenion sentas, ĉar ci parolas kun ci mem.
— Jen respondo, merita de viva homo! — rimarkis Galway. — Kio, kio esas en tiu idolo? Kiel ĝi estis konstruita?
— Mi ne scias, — diris Hanuver, — oni al mi klarigis, ĉar mi aĉetis ankaŭ la patenton, sed mi malmulte komprenis. Principo de stenografio, radiumo, logika sistemo, ellaborita helpe de sentivaj ciferoj, — jen, ŝajne, ĉio, kio konserviĝis en mia menso. Por voki vortojn, oni devas ĉe alparolo diri «Xaverius», alie li silentas.
— Li estas memama, — diris Thomson.
— Kaj memkontenta, — aldonis Galway.
— Kaj memcentra, — resumis Dige. — Diru al li ion, Hanuver, mi timas!
— Bone. Xaverius! Kio nin atendas hodiaŭ kaj entute?
— Jen, tio nomiĝas demandi fundamente! — ekridegis Galway. La aŭtomato balancis la kapon, malfermis la buŝon, ekplaŭdis per la lipoj, kaj mi aŭdis akran, kiel knaro de fenestrokovrilo, respondon:
— Ĉu mi estas antaŭdiristo? Ĉiuj vi mortos; kaj ci, demandanta min, mortos la unua.
Ĉe tia respondo ĉiuj ĵetis sin for, kiel priverŝitaj per akvo.
— Sufiĉas, sufiĉas! — ekkriis Dige. — Li estas malafabla, tiu Xaverius, kaj mi koleras al vi, Hanuver! Tio estas nepardonebla inventaĵo.
Mi estis eliranta la lasta, forportante sur la nuko la respondon de la pupo: «Koleru al ci mem!»
— Vere, — diris Hanuver, enirinta en rimarkeble nervan staton, — iam liaj paroloj konsternas, okazas ankaŭ, ke la respondo estas maltrafa, kvankam malofte. Tiel, foje mi diris: «Hodiaŭ estas varma tago», — kaj ricevis vortojn: «Ni drinku!»
Ĉiuj estis emociitaj.
— Nu, kio, Sandy? Ĉu ci estas mirigita? — demandis Pope. Mi estis mirigita malpli, ol ĉiuj, ĉar mi ĉiam atendis plej nekredeblajn fenomenojn kaj nun konvinkiĝis, ke miaj opinioj pri la vivo konfirmiĝis en plej brila maniero. Tial mi diris:
— Ne nur tion eblas renkonti en misteraj palacoj!
Ĉiuj ekridis. Nur sola Dige rigardis al mi, kuntirinte la brovojn, kaj kvazaŭ estis demandanta: «Kial ci estas ĉi tie? Klarigu?»
Sed oni ne opiniis necese aŭ interese okupiĝi pri mi tiel, kiel hieraŭ, kaj mi modeste staris malantaŭe. Aperis proponoj iri pririgardi la oranĝerion, kie lokiĝis raraj tropikaj papilioj, pririgardi ankaŭ ĵus alveturigitajn pentraĵojn de malnovaj majstroj kaj statuon, elfositan en Tibeto, sed post la «Xaverius» neniu havis veran emon al ajnaj distraĵoj. Pri ĝi oni komencis paroli kun tia entuziasmo, ke disputoj kaj ekkrioj, ŝajne, ne havis finon.
— Ĉu vi havas multajn monstrojn? — diris al Hanuver Dige.
— Iom. Mi ĉiam ŝatis ludilojn, probable ĉar mi malmulte ludis en la infanaĝo.
— Oni devas vin kuratori kaj sekvestri la kapitalon ĝis via plenaĝiĝo, — deklaris Thomson.
— Efektive, — daŭrigis Dige, — tia maso da mono por... hm... kapricoj. Kaj kiaj kapricoj!
— Vi pravas, — tre serioze respondis Hanuver. — En estonteco eblas alio. Mi ne scias.
— Do ni demandu Xaverius-on! — ekkriis Galway.
— Mi ŝercis, — diris Dige. — Estas ĉarmo en senmalprofitaj malŝparoj.
Post tio oni tamen ekintencis iri pririgardi la tibetan statuon. Pro laco mi malspritiĝis, malbone komprenante, kio okazas. Mi preskaŭ dormis, starante kun malfermitaj okuloj. Kiam la kompanio ekiris, mi, en plena indiferenteco, ekiris post ĝi, sed kiam ĝin kaŝis la sekva pordo, mi, preta fali sur la plankon kaj ekdormi, ĵetis min al kanapo, kiu staris ĉe la muro de la larĝa koridoro, kaj eksidis sur ĝin en plena senforteco. Mi laciĝis ĝis abomeno al ĉio. La aparato de miaj perceptoj rifuzis funkcii. Tro multe da ĉio okazis! Mi mallevis la kapon sur la manojn, rigidiĝis kaj ekdormis. Kiel evidentiĝis poste, Pope revenis, maltrankviligita de mia foresto, kaj penis veki, sed sensukcese. Tiam li faris veran perfidon — li revenigis ĉiujn por ke ili rigardu, kiel dormas Sandy Pruel, faligita de riĉo, sur kanapo de la mistera palaco. Kaj, sekve, mi estis spektaĵo dum ioma tempo, sed, kompreneble, ne sciis tion.
— Li dormu, — diris Hanuver, — tio estas bone — dormi. Mi respektas dormon. Ne veku lin.
XV
Mi anticipis la eventojn nur por montri, kiom forta estis mia dormo. Simple mi dum ioma tempo ne ekzistis.
Malferminte la okulojn, mi turnis min kaj dolĉe metis la manojn sub la vangon, intencante dormi iom plu. Tiutempe la konscio estis same vekiĝanta, kaj, dum la korpo petis beatecon de kvieto, mi ekvidis en duonsonĝo Molly-n, krevigantan nuksojn. Tiam venis ĉio; per malvarmaj strietoj elkuris la dormo el miaj membroj — kaj en rigidiĝo de neatenditeco, ĉar post la sveno la rememoro reaperis kun afekcianta rapido, mi abrupte leviĝis, eksidis, maltrankviliĝis kaj frotis la okulojn.
Estis vespero, kaj eble, eĉ nokto. Grandega luna fenestro staris antaŭ mi. Elektra lumo ne estis. Kvieta duonmallumo estis etendiĝanta el pordoj al pordoj, inter ombroj de altaj kaj malvarmaj ĉambroj, kie dormis lukso. La luna lumo estis trapenetranta profundon, kvazaŭ ĉirkaŭrigardante. En tiu mikso de krepusko kun malafabla prilumo ĉio aspektis alia, ol tage — substituinta al materia klareco fantoman radian maltrankvilon. La linio de la lumo, markinte dum sia vojo brilon de bronza porda anso, genuon de statuo, arĝenton de lustro, estis dispolviĝanta en obskuro, nur, unusola por la tuta marmora foro, brilis nekonata punkto, — ĉu de spegulo aŭ de metala objekto... kiu scias? Ĉirkaŭ mi kuŝis nescio. Mi ekstaris, hontigita de tio, ke mi estis forgesita, kiel perdiĝinta animalo, ne komprenante, ke nur taktopleneco lasis dormi Sandy-n Pruel-on ĉi tie, anstataŭ treni lian duondormantan korpon tra cent pordoj.
Kiam ni estas satdormintaj, ni ne bezonas rigardi horloĝon, — interne de ni, se ne precize, do kun certeco, estas dirite jam, ke ni dormis longe. Sendube, mia servo ne estis urĝe necesa al Duroc aŭ Pope, alie ili sendus iun por mi. Mi estus trovita kaj ree enmetita en la iron de la historio, emocianta per danĝero kaj amo. Tial oni ion forprenis de mi, kaj mi ekiris trovi pasejon malsupren kun sento de nekorektebla perdo. Mi forgesis dum la dormo indikojn de la memoro koncerne de la direkto, kiel mi iris ĉi tien, — mi vagis malserene, hazarde, kaj tiom haste, ke mi havis nek tempon, nek deziron admiri la ĉirkaŭaĵon. Ankoraŭ ne rekonsciiĝinte de la dormo, mi venis al balkono, poste, elturniĝinte el la trompe similaj spacoj de tiu parto de la domo, iris al ŝtuparo, kaj, pasante malsupren, trafis sur vastan placeton kun ŝlositaj pordoj en rondo. Ree leviĝinte, mi entreprenis cirkulan vojaĝon ĉe la ekstera muro, penante ĉiam vidi ĉe unu flanko la fenestrojn, sed mi neniel sukcesis trovi la galerion, tra kiu mi iris tage; se mi trovus ĝin, mi povus kalkuli se ne pri tuja sukceso, do almenaŭ pri tio, ke la memoro ekfunkcios. Anstataŭ tio mi ree venis al la fermita pordo kaj devis turni min malantaŭen aŭ riski enprofundiĝi en la internajn pasejojn, kie estis tute mallume.
Laciĝinte, mi eksidis kaj, sidante, aspiris iri, sed mi retenadis min, ĝis mi superis ĉagrenon de soleco, kiu forprenis de mi firman inteligentecon. Antaŭ tiam mi ne tuŝis elektrajn ŝaltilojn, ne pro la timo, ke eklumos la tuta aro de ejoj aŭ aŭdiĝos alarma sonoro, — tio venis en mian kapon hieraŭ, — sed tial, ke mi ne povis ilin trovi. Mi prenis alumetojn, lumadis apud pordoj kaj en niĉoj. Mi estis en ĉarma angulo inter meblaro de tia aspekto kaj de tia rompebleco, ke eksidi sur ĝin povus nur purema suĉinfano. Trovinte konektilon, mi riskis turni ĝin. Mi ricevis malmultan utilon; kvankam hela lumo per si mem agrable refreŝigis la vidon, prilumiĝis nur tiuj ĉi muroj, similaj al spegulaj lagoj kun reflektoj de fabelaj perspektivoj. Serĉante ŝaltilojn, mi povus vagadi ĉi tie dum la tuta nokto. Do, forlasinte tiun intencon, mi eliris ree por trovi komunikejon kun la malsupro de la domo kaj, kiam mi eliris, mi ekaŭdis nelaŭte venantan ĉi tien belegan muzikon.
Mi haltis, kvazaŭ trafis al muro: mia koro ekbatis. Ĉio eksaltis en mi, kaj aflikto impetis preskaŭ per larmoj. Se antaŭ tiam mia enamiĝo al Duroc, al la domo de Hanuver, al Molly estis ankoraŭ firme najlita, do nun ĉiuj najloj elsaltis, kaj miaj emocioj ekludis kune kun la fora orkestro, aŭdebla kvazaŭ el ekstere de la domo. Ĝi proklamis solenon kaj vokis. Mi aŭdis, suferante. Unu muzika frazo, — iu abrupta fluta trilo, — logis kaj logis min, sendube ĝi estis priskribanta aromon de melankolio kaj pasio. Tiam, emociita, kvazaŭ tio estis mia muziko, kvazaŭ ĉio plej bona, kion ĝi promesis per siaj sonoj, atendis nur min, mi ĵetis min, hontante mem ne sciante kion, esperante kaj tremante, por serĉi pasejon malsupren.
En mia hasta serĉado mi tiom multe paŝadis en nekonataj spacoj, iuloke prilumitaj de la luno, leviĝanta ĉiam pli alte, mi tiom multajn fojojn haltadis, por haste kompreni la direkton, ke mi tute perdiĝis. Fojfoje, pro proksimeco de la centro de tio, kio estis okazanta malsupre, al kiu mi venadis hazarde, la muziko estis aŭdebla pli laŭte, incitante per kreskanta klareco de la melodio. Tiam mi ankoraŭ pli ekscitiĝadis, ronde trairante ĉiujn pordojn kaj turnojn, kie mi povis libere iri. Pro malpacienco doloris la dorso. Subite, kun ofte ekbatinta koro, mi ekaŭdis viglan eksplodon de violonoj kaj trumpetoj ie senpere apud mi, kiel al mi ŝajnis, kaj, preterinte kolonojn, mi ekvidis kurtenon, distranĉitan per fajra streko de supre ĝis malsupre. Tio estis ŝtuparo. Larmoj aperis sur miaj okuloj. Tremante tuta, mi ŝovis flanken per la malpacienca mano la pezan ŝtofon, tuŝintan la kapon, kaj komencis malsupreniri per la kruroj, fleksiĝantaj pro la emocia tempesto. Tiu muzika frazo, kiu ĉarmis min en la lunaj spacoj, sonis nun rekte en la orelojn, kaj tio estis, kiel en la tago de la gloro, post la mara batalo ĉe la insuloj Kata-Gur, kiam mi, post multaj jaroj, estis eliranta sur la ardan kajon de Aĥuan-Skap, inter oraj trumpetoj kaj bluaj floroj.
XVI
Sufiĉis, ke mi malleviĝis laŭ tiu blanka, brilanta ŝtuparo, inter artaj vizioj, sub stalaktitoj de kristalaj lustroj, prilumantaj kreskaĵojn, kvazaŭ ĵus transportitajn el tropika arbaro por flori inter brilanta marmoro, — por ke mia humoro konformiĝu al la ampleksoj de la okazantaĵo. Mi jam ne estis la ĉefa persono, al kiu ŝajnis, ke lia ĉeesto estas la plej grava. La vagado supre helpis per tio, ke nervoziĝinta, impetema, mi tamen estis ne tiom ĉagrenita, kiel povus okazi en la ordinara ordo. Mi mem iris al la celo, sed ne estis enkondukita ĉi tien. Tamen tio, kion mi ekvidis, momente tuŝis mian bruston, tuŝis per sia tuta brilo kaj komencis puŝi min for. Mi komencis ĝeniĝi kaj, multe ĝeniĝinte, haltis senmove, kiel arbostumpo, sur pargeto de grandega — kun vera perspektivo — halo, kie estis promenanta amaso da homoj, viroj kaj virinoj, vestitaj en frakoj kaj belegaj balaj roboj. La muziko plu ludis, levante mian humoron el la sinĝenemo sur ĝian antaŭan alton.
Ĉi tie estis ĉirkaŭ cent kvindek homoj, eble, ducent. Parto de ili estis konversacianta, disiĝinte en grupojn, parto estis pasadanta tra pordoj, malproksimaj de mi, tien kaj reen, kaj tiuj pordoj estis malfermantaj oron de lumoj kaj helajn profundojn de muroj, kvazaŭ plenaj de flagranta blua fumo. Sed pro speguloj ŝajnis, ke ĉi tie estas ankoraŭ multe da aliaj pordoj; en ilia pura malpleneco estis reflektiĝanta tuta tiu ĉi halo kun plenigantaj ĝin homoj, kaj mi, nur fiksrigardinte, komencis distingi la verajn pasejojn disde la spegulaj fantomoj. Ĉirkaŭe aŭdiĝadis rido, vortoj, brilaj virinaj paroloj, ekkrioj, kreante seninterrompan bruon, facilan bruon — venton de bele vestita homamaso. Apud sidantaj virinoj, movantaj ventumilojn kaj turnantaj sin unu al la alia, staris, kliniĝante, kiel burdoj ĉirkaŭ helaj floroj, nigraj figuroj de viroj en blankaj gantoj, aromaj, dandaj, gajaj. Preter mi pasis paro da sveltaj, muskolaj viroj kun obstinaj vizaĝoj; vico da junulinoj, ŝanceliĝantaj kaj malpezaj, — per rapidaj paŝoj, kun floroj en la haroj kaj brilantaj fadenoj ĉirkaŭ la maldikaj koloj. Dekstre sidis tre dika virino kun pufa griza hararanĝo. En rondo de ekridegintaj viroj staris fortika, ruĝvanga dikulo, svinganta la manon kun ringoj; li estis ion rakontanta. Servistoj, etendinte la manojn laŭ la pantalonaj orloj, glitadis inter moviĝado de gastoj, boardante kaj transkurante kun lerteco de dancistoj. Kaj la muziko, tuŝante la animon per malvarmo kaj fajro, portis ĉion ĉi, kiel vento portas ŝipon, en la Mirindan Landon.
Dum la unua minuto mi kun aflikto atendis, ke min oni demandos, kion mi faras ĉi tie, kaj, ne ricevinte sufiĉan respondon, kondukos min for. Tamen mi rememoris, ke Hanuver nomis min gasto, ke tial mi estas egala inter la gastoj, kaj, venkinte la sinĝenemon, mi komencis ĉirkaŭrigardi, kiel kato, trafinta al balo, kvankam mi kuraĝis nek foriri, nek iri ien flanken. Dufoje al mi ŝajnis, ke mi vidas Molly-n, sed — ve! — tio estis aliaj junulinoj, nur de malproksime similaj al ŝi. Lakeo, preterkurante kun pleto, malkontente mallarĝigis siajn okulojn, sed mi eltenis lian rigardon kun senkulpa vizaĝo kaj eĉ kapsalutis. Kelkaj viroj kaj virinoj, preterirante, rigardis al mi tiel, kiel oni pririgardas nekonaton, glitfalintan sur strato. Sed mi sentis min en stulta stato ne pro nekutimo, sed nur tial, ke mi estis en plena nescio. Mi ne sciis, ĉu Hanuver kuniĝis kun Molly, ĉu okazis interkompreniĝoj, scenoj, mi ne sciis, kie estas Estamp, ne sciis, kion faras Pope kaj Duroc. Krome, mi neniun el ili vidis, kaj en tiu momento, kiam mi komencis repensi pri tio, mi subite ekvidis Hanuver-on, elirantan el flanka pordo.
Jam en la pordo, turninte la kapon, li diris ion al iranta kun li Duroc kaj tuj post tio li komencis paroli kun Dige, kies manon li portis en la kubutangulo. Al ili tuj aliris kelkaj homoj. La grizhara sinjorino, kiun mi opiniis fiksita por ĉiam al ŝia fotelo, subite ekstaris, apoginte sian flankon, kun rapido de ansero, kaj ekkuris renkonten al la enirintoj. La grupo tuj pligrandiĝis, iĝinte la plej granda el ĉiuj grupoj de la halo, kaj mia koro forte ekbatis, kiam mi ekvidis alproksimiĝantan al ĝi, kvazaŭ el speguloj aŭ el la aero, — tiel neatendite li aperis ĉi tie, — Estamp-on. Mi estis certa, ke tuj venos Molly, ĉar mi konjektis, ke Estamp dum la tuta tago estis kun ŝi.
Hezitinte iom, mi ekiris el la kaptilo de brua ĉirkaŭa moviĝado kaj direktis min al Hanuver, ekstarinte iomete malantaŭe de la grizhara virino, kiu parolis tiel rapide, ke ŝia grandega busto estis ondiĝanta kiel paro de korkaj globoj, ĵetitaj al dronanto.
Hanuver estis kvieta kaj pala. Lia vizaĝo terure maldikiĝis, la buŝo iĝis buŝo de maljunulo. Ŝajnis, en li kontinue tremeradas io ĉe ĉiu ekkrio aŭ alparolo. Dige, demetinte sian manon en ganto, faldadis kaj malfaldadis sian strutan ventumilon; ŝia vizaĝo, iĝinta eĉ pli bela pro la sunbrunaj nudaj ŝultroj, aspektis potencema, grava. Sur ŝi estis diafana fuma silko. Ŝi estis ridetanta. Duroc la unua rimarkis min kaj, plu interparolante kun maldika hispano, etendis la manon, tuŝinte per ĝi mian ŝultron. Mi ege ekĝojis; post tiam turnis sin ankaŭ Hanuver, ĵetinte al mi momentan distritan rigardon, sed li tuj rekonis min kaj same etendis la manon, gaje taŭzis miajn harojn. Mi staris, ridetante el profundo de la animo. Li, evidente, komprenis mian staton, ĉar diris: «Nu, kio, Sandy, amiko?» Kaj pro tiuj simplaj vortoj, pro lia bonega rideto kaj pro klara favoro al mi de la homoj, renkontitaj nur hieraŭ, tuta mia sinĝenemo malaperis. Mi ruĝiĝis kaj ekĝojegis.
— Do, ĉu ci satdormis? — diris Duroc. Mi ree ruĝiĝis. Kelkaj homoj ekrigardis al mi kun amuza nekompreno. Hanuver entiris min en la centron.
— Tio estas mia edukato, — diris li. — Vi, don Esteban, bezonos bonan ŝipestron post dek jaroj, do jen li, kaj lia nomo estas Sandy... he, kiel, Estamp?
— Pruel, — diris mi, — Sandy Pruel.
— Tre memama, — rimarkis Estamp, — kuraĝa kaj decidema, kiel Kolumbo.
La hispano silente eltiris el la monujo vizitkarton kaj etendis al mi, dirinte:
— Post dek jaroj mi, kaj se mi mortos, mia filo — donos al vi iun ŝipon.
Mi prenis la karton kaj, ne rigardinte, ŝovis en la poŝon. Mi komprenis, ke tio estas ŝerco, ludo, al mi aperis deziro subteni la dignon de la maljuna kondotiero, kia mi opiniis min en sekretejoj de la animo.
— Estas tre agrable, — deklaris mi, riverencante kun plej ebla gracieco. — Mi rigardos ĝin same post dek jaroj, kaj se mi mortos, do mi lasos filon, por ke li povu legi, kio estas skribita tie.
Ĉiuj ekridis.
— Vi ne eraris! — diris don Esteban al Hanuver.
— Ho! nu certe, ne, — respondis tiu, kaj mi estis forlasita, — en triumfo kaj kora ĝojo. La grupo transiris al la alia fino de la halo. Mi turnis min ankoraŭ, unuafoje libere ekspirinte, pasis tra la tuta kompanio, kiel sovaĝa mustango inter nervozaj pavoj, kaj eksidis en angulo, el kiu estis videbla la tuta halo, sed kie neniu malhelpis pensi.
Baldaŭ mi ekvidis Thomson-on kaj Galway-on kun tri sinjorinoj, en bonega animstato. Galway, abrupte movante la vangon, metinte la manojn en la poŝojn kaj balanciĝante sur la piedpintoj, estis parolanta kaj ridanta. Thomson estis favore aŭskultanta; unu sinjorino, dezirante interrompi Galway-on, tuŝis lian manon per faldita ventumilo, la du ceteraj, interŝanĝante rigardojn, de tempo al tempo ridegadis. Do, nenio okazis. Sed kio okazis al Molly — la junulino Molly, forlasinta sian fratinon, por plenumi la promeson, al la junulino, kiu, pli ĉarma kaj bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis en tiu ĉi vespero, devus ĝoji kaj brili ĉi tie kaj iri kun mano en la brako de Hanuver, hontante pri si kaj pri la feliĉo, kiun ŝi intencis rezigni, timante ion, kion povas timi nur virino? Kiaj kaŭzoj retenis ŝin? Mi faris tri supozojn: Molly ŝanĝis sian decidon kaj foriris; Molly estas malsana kaj — Molly jam estis. — «Jes, ŝi estis, — diradis mi, emociiĝante, kiel pro mi mem, — kaj ŝia interkompreniĝo kun Hanuver ne malcedis kontraŭ Dige. Li forlasis ŝin. Tial li suferas, travivinte la scenon, kiu profunde tuŝis lin, sed kiu estis senforta ree lumigi la sunon super lia obskurigita animo». Se mi scius, kie ŝi estas nun, tio estas, se ŝi estus ie proksime, mi, verŝajne, farus unu el miaj frenezaĵoj, — irus al ŝi kaj kondukus ĉi tien; ĉiuokaze, penus konduki. Sed, eble, okazis tielaĵo, kiun ne eblas diveni. Kaj se ŝi mortis kaj de Hanuver ĉio estas kaŝita!
Post kiam mi pensis tion, la terura penso ekobsedis min, des pli, ke la nemulto, sciata de mi en tiu afero, havis grandajn mankojn, permesantajn ajnan supozon. Mi vidis Lemarin-on; tiun specon de homoj mi bone konis, kaj mi sciis, kiel inventemaj estas huliganoj, obsedataj de manio aŭ profitemo. Definitive, mi devis renkonti Pope-on, por trankviliĝi.
Mem ne konsciante tion, mi deziris ĝojon en la hodiaŭa vespero ne nur tial, ke mi deziris feliĉan renkontiĝon de la du manoj, disigitaj de komplikaj cirkonstancoj, — en mi estis leviĝanta postulo de jubilo, planita de homa volo kaj de pasia deziro, tiom bela en tiuj neordinaraj kondiĉoj. La afero statis kaj evoluis tiel, ke nenian alian finon, krom aperon de Molly, — aperon, renversantan la tutan malican planon, — gajan plaŭdon de maja arĝenta rojo, — mi povis deziri, kaj nenio alia povis servi por mi kiel pravigo de tio, en kio, konforme al la neesploritaj leĝoj de homaj renkontiĝoj, mi prenis nevolan, kvankam supraĵan parton.
Ne opiniu, tamen, ke miaj pensoj tiutempe esprimiĝis per tiaj vortoj, — mi estis tiam ankoraŭ malproksima de la kutima arto de plenaĝuloj, — ĉirkaŭigi per vorta streko ŝaŭme glitantajn bildojn. Sed ili ne restis sen esprimo; anstataŭ mi mian spiritan mondon esprimis la muziko de la orkestro, kaŝita sur la galerio, vokanta la Mirindan Landon.
Jes, nur dum dudek kvar horoj Sandy Pruel elkreskis, simile al vegetaĵo de hinda mago, plantita kiel semo kaj post tridek minutoj disvolvanta verdajn foliojn. Mi estis pli maljuna, pli saĝa, — pli kvieta. Mi povus, certe, kun grandega ĝuo eksidi kaj ludi, rulante kuiritajn ovojn, kiu ludo nomiĝas — «manĝu ovoŝelon», — sed povis ankaŭ kapti esencon de la nedirita en la dirita. Mi, definitive, bezonis Pope-on, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis vagi, kie mi deziras, serĉante lin, kaj kiam li, finfine, aliris, rimarkinte min hazarde, oni kvazaŭ donis al mi trinkaĵon post salaĵo. Li estis en frako, gantoj, aspektante pro tio nove, sed por mi estis tutegale. Mi ekstaris kaj ekiris al li.
— Nu, jen, — diris Pope kaj, facile retrorigardinte, mallaŭte aldonis: — Hodiaŭ okazos io. Vi vidos. Mi ne kaŝas de vi, ĉar mi estas ekscitita, kaj vi multon faris por ni. Prepariĝu: ni ankoraŭ ne scias, kio povas okazi.
— Kiam? Ĉu nun?
— Ne. Mi nenion plu diros. Ĉu vi ne ofendiĝas, ke vin oni lasis satdormi?
— Pope, — diris mi, ne atentante lian distritan ŝercemon, — kara Pope, mi scias, ke mi demandas stulte, sed... sed... mi havas rajton. Mi pensas tiel. Trankviligu min kaj diru: kio okazis al Molly?
— Nu kial vi zorgas pri Molly?! — diris li, ridante kaj levante la ŝultrojn. — Molly, — li faris emfazon, — baldaŭ estos Emilia Hanuver, kaj ni vizitos ŝin por trinki teon. Ĉu ne?
— Kiel? Ĉu ŝi estas ĉi tie?
— Ne.
Mi silentis kun kolera vizaĝo.
— Trankviliĝu, — diris Pope, — ne indas tiel emociiĝi. Ĉio okazos siatempe. Ĉu vi deziras glaciaĵon?
Mi ne sukcesis respondi, kiam li haltigis defilantan kun pleto Parker-on, kies ege zorgigita vizaĝo parolis pri tio, ke la vespero siamaniere reflektiĝis en lia animo, kvazaŭ faliginte lin de sur la piedoj.
— Parker, — diris Pope, — glaciaĵon al mi kaj al Sandy, grandajn porciojn.
— Tuj farote, — diris la maljunulo, nun jam kun ege vigla, eĉ interesita aspekto, kvazaŭ en postulado de glaciaĵo estis la tuta afero de tiu ĉi vespero. — Kian do? Ĉu fragan, oranĝan, pistakan, rozpetalan, kreman, vanilan, karamelan aŭ...
— Kafan, — interrompis Pope. — Kaj al vi, Sandy?
Mi decidis montri «spertecon» kaj postulis ananasan, sed — ve! — ĝi estis malpli bona, ol la kafa, kiun mi gustumis el la kristala taso de Pope. Dum Parker estis iranta, Pope diris al mi nomojn de kelkaj homoj, kiuj ĉeestis en la halo, sed mi ĉion forgesis. Mi pensis pri Molly kaj pri mia emocio, vokanta en la Mirindan Landon.
Mi pensis krome: kiel simple, kiel grandanime rilate al mi agus Pope, — jam tage, kiam ni manĝis kaj drinkis, — se li dirus: «Sandy, jen kian aferon ni havas...» — kaj per klara lingvaĵo de amika fido inicus min pri la implikitaj sekretoj. Singardemon, nelongan konatecon kaj ĉion ceteran, kio povis malhelpi al Pope, mi forĵetis, eĉ ne penante pensi pri tio, — tiel mi fidis min mem.
Pope silentis, poste pro granda malavareco enpikis en mian ŝvelintan kapon la lastan enigmon.
— Mi ne estos ĉe la tablo, — diris li, — mi tre petas vin, ne demandu pri kaŭzoj de tio laŭte kaj ne serĉu min, por ke mian foreston oni atentu kiel eble malpleje.
— Mi ne estas tiom stulta, — respondis mi kun ofendiĝo, kiu estis eĉ pli akra pro la dento, ekdolorinta en la glaciaĵo, — ne tiom mi stultas, ke vi parolu al mi tion, kiel al etulo.
— Tre bone, — diris li seke kaj foriris, forlasinte min inter eksidintaj ĉirkaŭ tiu loko allogaj, sed nenecesaj por mi sinjorinoj, kaj mi komencis transsidiĝi for de ili, ĝis trafis en la angulon mem. Se mi povus nombri la kvanton de miraj rigardoj, kiujn ĵetis al mi en tiu vespero diversaj homoj, — da ili, probable, sufiĉus, por fuĝigi el tribuno plej senĝenan oratoron. Sed ĉu gravas?! Mi sidis, ĉirkaŭita de dorsoj kun blankaj kaj rozkoloraj dekoltaĵoj, spiradis delikatajn parfumojn kaj pririgardadis baskojn de frakoj, malhelpantajn vidi moviĝon en la halo. Mian suspektemon akutigis atako de la timo, ke Pope rakontos pri mia malĝentileco al Hanuver kaj min oni ne allasos al la tablo; nenion vidinta, forgesita de ĉiuj, mi vagados inter lumoj kaj floroj, poste Thomson pafos al mi el peza revolvero, kaj mi, eligante la lastan spiron sur la manoj de Duroc, diros al Molly, ploranta super mi: «Ne ploru. Sandy mortas kiel vivis, sed li neniam demandos laŭte, kie estas via danda Pope, ĉar mi estas edukita de la maro, kiu instruas silenton».
Tiom solene pasis en mi tiu sceno kaj tiom emociis min, ke mi jam deziris ekstari, por iri en mian ĉambron, tiri la ŝnuron de la mura lifto kaj eksidi malgaje duope kun botelo da vino. Subite aperis homo en livreo kaj ion laŭte diris. La moviĝo en la halo ŝanĝiĝis. La gastoj ekfluis en la sekvan halon, brilantan per blua fumo, kaj, ree iĝinte scivolema, mi same ekiris en facila bruo de la bele vestita vigla homamaso, malofte kaj ne tre skandale kunpuŝiĝante kun najbaroj en la defilo.
XVII
Enirinte en la bluan halon, kie sur luksa pargeto reflektiĝis lumoj de la lustroj, kaj ankaŭ miaj kruroj ĝis la genuoj, mi pasis preter perdita de iu rozo kaj levis ĝin por aŭguri, ke, se en la floro estos para nombro de petaloj, mi vidos hodiaŭ Molly-n. Deŝirante ilin en la fermitan manon, por ne fari rubon, kaj stumblante inter robaj trenaĵoj, mi rimarkis, ke al mi rigardas paro de nigraj okuloj de ruĝvanga koketa vizaĝo. «Ĉu amas, ĉu ne amas, — diris al mi tiu virino, — kiel al vi rezultis?» Ŝiaj amikinoj ĉirkaŭis min, kaj mi haste ŝovis la manon en la poŝon, ĉirkaŭrigardante, meze de la belulinoj, kiuj mokadis Sandy-n, kvankam tre ĉarme. Mi diris: «Nenio rezultis», — kaj, verŝajne, estis malserena tiam, ĉar ili min forlasis, ŝovinte en la manon ankoraŭ unu floron, kiun mi aŭtomate metis en la saman poŝon, subite pro granda kolero ĵurinte neniam edziĝi.
Mi estis konfuzita, sed baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis rigardi, kien mi trafis. Interalie, mi pasis tri aŭ kvar pordojn. Se la unua halo estis tre granda, do tiun ĉi mi plenrajte povas nomi giganta. Ĝi estis tegita per verda muaro, kun marmora planko, kies fajne kaj bizare skulptitaj niĉoj estis plenigitaj per polurita arĝento. Sur la muroj malestis speguloj kaj pentraĵoj; de la plafono ĝis la planko la muroj estis vertikale dividitaj, en egalaj distancoj, per lila modluro, kovrita per subtilega arĝenta arabesko. Ses lustroj pendis laŭ unu linio, irante en la mezo de la plafono, kaj en interspacoj inter la lustroj kaj en la anguloj de la halo brilis pentraĵoj. Fenestroj ne ekzistis, aliaj pordoj same ne ekzistis; en niĉoj staris statuoj. Ĉiuj gastoj, enirinte ĉi tien, malaltiĝis, kvazaŭ mi rigardus el tria etaĝo al placo, — tiel alta kaj vasta estis la amplekso de la ejo. Preskaŭ trionon de la spaco okupis tabloj, kovritaj per tablotukoj, blankegaj, kiel mara ŝaŭmo; la tabloj similis ĝardenojn, ĉar ĉiuj ili brilis per amasoj de freŝaj floroj. La tabloj, aŭ, pli ĝuste, unu tablo en aspekto de kvarangulo, malplena interne, kun pasejoj internen ĉe la mallarĝaj finoj de la kvarangulo, kreis du rektangulajn «C»-ojn, turnitajn unu al la alia kaj ne tute dense kunigitajn. Sur ili kontinue, simile al arabesko de koloraj juvelŝtonoj, brilis lumoj de vinoj, oro, arĝento kaj mirindaj vazoj, eligantaj inter raraj fruktoj verdan ombron de rampaj vegetaĵoj, kies bukloj kuŝis sur la tablotuko. Ĉirkaŭ la tabloj gastojn atendis malpezaj foteloj, tegitaj per oliva veluro. En egala distanco for de la anguloj de la tabla kvarangulo altis spiralaj bronzaj kolonoj kun gigantaj kandelabroj, kaj en ili brulis veraj kandeloj. La lumo estis tiom forta, ke en la plej malproksima loko mi precize distingis trajtojn de homoj; eblas diri, ke pro la lumo la okuloj sentis varmegon.
Ĉiuj estis eksidantaj, bruante per vestaĵoj kaj per movado de seĝoj; staris murmurado, priblovita de sonora eĥo. Subite iu sola vorto, klare eliĝinte el la rumoro, ĉirkaŭflugadis la murojn. Mi estis pene iranta al tiu loko, kie mi vidis Hanuver-on kun Duroc kaj Dige, sed malgraŭ tuta mia serĉado, ne povis rimarki Estamp-on kaj Pope-on. Perokule serĉante liberan lokon ĉe la fino de la tablo, pli proksima al la pordo, tra kiu mi eniris ĉi tien, mi vidis ankoraŭ multajn neokupitajn lokojn, sed mi prefere permesus forhaki mian manon, ol eksidus mem, timante esti malproksime de la konataj vizaĝoj. Tiam Duroc ekvidis min kaj, lasinte konversacion, aliris kun neglekta aspekto.
— Ci sidos kun mi, — diris li, — tial eksidu sur tiun lokon, kiu estos maldekstre de mi, — dirinte tion, li senprokraste foriris, kaj baldaŭ, kiam plej multaj gastoj eksidis, mi okupis fotelon antaŭ la tablo, havante dekstre Duroc-on, kaj maldekstre — altan, maldikegan, kiel stango, sinjorinon, aĝan ĉirkaŭ kvardek jarojn, kun vizaĝo de rufa maldika viro kaj kun tiom longaj ungoj de la etfingroj, ke, mi pensas, ŝi povus senĝene manĝi sen forko. Sur tiu sinjorino briliantoj pendis, kiel riboj sur arbedo, kaj ŝia akra nuda kubuto sentiĝis en mia flanko eĉ en distanco.
Hanuver eksidis ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, en iom oblikva direkto de mi, kaj kontraŭ li inter Duroc kaj Galway lokiĝis Dige. Thomson sidis inter Galway kaj tiu hispano, kies karton mi intencis rigardi post dek jaroj.
Ĉirkaŭ mi ne ĉesadis konversacio. La sono de tiu konversacio transflugadis de unu persono al alia, de unu al du, ree al unu, tri, du kaj tiel seninterrompe, ke ŝajnis, ke ĉiuj parolas, kiel instrumentoj de orkestro, disvolvante ĉiu siajn notojn — vortojn. Sed mi estis nenion komprenanta. Mi estis embarasita de la manĝilaro, staranta antaŭ mi. Ĝin oni devus meti en muzeon sub vitran kloŝon. La maldika sinjorino, almetinte al la okuloj sian lorneton, atente pririgardis min, farinte min sinĝenema, kaj ion diris, sed mi, nenion kompreninte, respondis: «Jes, tiel». Ŝi ne plu alparoladis min, ne rigardis al mi, kaj mi sincere ĝojis, ke mi per io malplaĉis al ŝi. Ĝenerale mi estis kvazaŭ en nebulo. Tiutempe, komencante kompreni la okazantaĵon, tio estas — devigante min rimarki apartajn trajtojn de la sceno, mi vidis, ke ĉirkaŭ la tabloj ruliĝas elegantaj orumitaj ĉaretoj sur altaj radoj, plenaj de brilanta vazaro, el sub kies kovriloj fumas vaporo, kaj sub la fundoj brulas bluaj fajroj de alkoholaj primusoj. Mia telero malaperis kaj revenis el mano, subite aperinta en la aero, — kun kio? Mi devis manĝi tion, por ekscii. Venis odoro de tia gastronomio, de tiaj artifikoj de kuirarto, ke ŝajnis, ke sufiĉas manĝi iomete, kaj mi ebriiĝos nur pro sola ekscitiĝo ĉe penso, ke mi manĝis tiun aroman artaĵon. Kaj tiam, kvankam tio povas ŝajni stranga, min subite kaptis besta knabeca malsato, delonge akumuliĝinta inter impresoj, subpremantaj ĝin; mi sekigis altan diafanan glason kun nigra vino, retrovis min mem kaj formanĝis dufoje ĉion sen restaĵo, tial la telero revenis plena trian fojon. Mi lasis ĝin stari kaj ree trinkis vinon. En ĉiuj flankoj mi vidis glasojn kaj pokalojn, alportatajn al la lipoj. Sub la plafono en la alia fino de la halo de sur alta balkono ektondris la orkestro kaj daŭrigis malpli laŭte, ol la bruo de la tablo, rememorigante pri la brila Lando.
Tiutempe komencis bati nevidebla horloĝo, klare kaj malrapide batis dek unu, superinte per la sono ĉion — la bruon kaj la orkestron. En konversacio, dekstre de mi, sonis vorto «Estamp».
— Kie estas Estamp? — diris Hanuver al Duroc. — Post la tagmanĝo li subite malaperis kaj ne aperadis. Kaj kie estas Pope?
— Antaŭ ne pli ol duonhoro, — respondis Duroc, — Pope plendis al mi pri neeltenebla migreno kaj, probable, foriris por kuŝi. Mi ne dubas, ke li venos. Sed Estamp-on ni plej verŝajne ne ĝisatendos.
— Kial?
— Nu... ĉar mi vidis lin... en rendevuo...
— J-jen, — diris Hanuver, malsereniĝinte, — hodiaŭ ĉiuj foriras, ekde la mateno mem. Aperas kaj malaperas. Jen, ankoraŭ forestas ŝipestro Orsuna. Sed mi tiel atendis tiun ĉi tagon...
Tiutempe alflugis al la tablo dika nigra homo kun razita, ronda vizaĝo, prizorgita kaj sunbruna.
— Jen mi, — diris li, — ne tuŝu ŝipestron Orsuna-n. Nu, aŭskultu, kia estis historio! Ĉe ni aperis feinoj!
— Kiel — feinoj?! — diris Hanuver. — Aŭskultu, Duroc, tio estas amuza!
— Indus venigi feinon, — rimarkis Dige, farante gluton el maldika pokalo.
— Estas kompreneble, ke vi malfruis, — rimarkis Galway. — Mi entute ne venus.
— Nu, jes, — vi, — diris la ŝipestro, kiu, evidente, hastis rakonti pri la okazintaĵo. Dum unu sekundo li eltrinkis glason da vino, fosis per la forko en la telero kaj komencis senŝeligi piron, svingante la tranĉilon kaj levante la brovojn, kiam, rakontante, miradis mem. — Vi estas alia afero, sed mi, vidu, estas tre okupita. Do, mi forkondukis la jaĥton en la dokon kaj estis revenanta sur kutro. Ni estis navigantaj apud la malnova moleo, kie staras najle fermita pavilono. Estis ĉirkaŭ la sepa horo, kaj la suno estis subiranta. La kutro iris proksime de arbustoj, kiuj prikreskis la moleon ekde la kvina buo ĝis la Glacia Rojo. Kiam mi atingis la sudan angulon de la pavilono, mi hazarde ĵetis rigardon tien kaj ekvidis en arbustoj, ĉe la akvo mem, belegan junulinon en silka blanka robo, kun nudaj brakoj kaj kolo, sur kiu brilis flama perla koliero. Ŝi estis nudpieda...
— Nudpieda, — ekkriis Galway, dum Hanuver, rektiĝinte, subite komencis streĉe aŭskulti. Duroc estis konservanta afablan, nepenetreblan rideton, kaj Dige facile levis la brovojn kaj gaje kuntiris ilin en rideton de la supra parto de la vizaĝo. Ĉiuj estis interesitaj.
La ŝipestro, ferminte la okulojn, kategorie svingis la kapon kaj kun ĉagreno suspiris.
— Ŝi estis nudpieda, — tio estas tute ekzakta esprimo, kaj ŝiaj ŝuoj staris apude, kaj la ŝtrumpoj pendis sur branĉo, — nu, vere, tre ĉarmaj ŝtrumpetoj, — araneaĵo kaj brilo. La feino tenis la piedon en la akvo, tenante sin per la manoj je trunko de avelujo. Ŝia alia piedo, — la ŝipestro ĵetis al Dige pentan rigardon, interrompinte sin mem, — mi petas pardonon, — ŝia alia piedo estis tre malgranda. Nu, certe, ankaŭ tiu, kiu estis en la akvo, ne pligrandiĝis dum unu minuto...
— Piedo... — interrompis Dige, pririgardante sian maldikan manon.
— Jes. Mi diris, ke mi kulpas. Do, mi kriis: «Stop! Motoron malantaŭen!» Kaj ni haltis, kiel ĉashundo super koturno. Mi diru: prenu penikon, pentru ŝin. Tio estis feino, mi ĵuras per mia honoro! — «Aŭskultu, — diris mi, — kiu vi estas?»... La kutro ĉirkaŭiris la arbustojn kaj ekstaris antaŭ ŝia — ne malkontenta, sed mi dirus, — ion ne deziranta vizaĝo. Ŝi silentis kaj rigardis al ni, mi diris: «Kion vi faras ĉi tie?» Imagu, ŝia respondo estis tia, ke mi ĉesis dubi pri ŝia sorĉa deveno. Ŝi diris tre simple kaj racie, sed per voĉo, — ho, kia bela voĉo ĝi estis! — voĉo ne de simpla homo, la voĉo estis...
— Nu, — interrompis Thomson, kun karaktera por li akra mallaŭteco de la tono, — krom la voĉo, ĉu estis ankoraŭ io?
La ardigita ŝipestro nerve deŝovis sian glason.
— Ŝi diris, — ripetis la ŝipestro, kies tempioj ruĝiĝis, — jen kion: «Jen, mia piedo sensentiĝis, ĉar tiuj kalkanumoj estas pli altaj, ol mi kutimas porti». Ĉio! Ĉu? — Li frapis sin per ambaŭ manoj al la genuoj kaj demandis: — Kiele? Kia fraŭlino respondos tiel en tia minuto? Mi ne sukcesis enamiĝi, ĉar ŝi, gracie sidiĝinte, kunprenis siajn aĵojn kaj malaperis.
Kaj la ŝipestro okupiĝis pri vino.
— Tio estis servistino, — diris Dige, — sed ĉar la suno estis subiranta, ĝia efekto efikis vin subjektive.
Galway ion murmuris. Subite ĉiuj eksilentis, — ies silento, veninte abrupte kaj akre, fermis ĉies buŝojn. Tio estis la silento de Hanuver, kiu ankaŭ antaŭe preskaŭ ne diris eĉ vorton, kaj nun li silentis kun stranga rigardo kaj pala vizaĝo, sur kiu fluis ŝvito. Liaj okuloj malrapide turniĝis al Duroc kaj haltis, sed en la responda rigardo estis nur kvieta lumo.
Hanuver suspiris kaj ekridis, tre laŭte kaj, verŝajne, iom pli longe, ol eltenas pesiloj de nerva takto.
— Orsuna, ĝojo mia, ŝipestro de ŝipestroj! — diris li. — Sur la Gardena kabo ekde kiam mi aĉetis de Trowler tiun ĉi domon, ekloĝis tiom da homoj, ke la virina loĝantaro iĝis tre diversa. Via feino de la Malgranda Piedo devas havi paĉjon kaj panjon; kio koncernas min, do mi dume ne vidas ĉi tie alian feinon, krom Dige Almaviz, sed ankaŭ tiu ne povas malaperi, mi pensas.
— Kara Everesto, via «dume» havas ne tute precizan sencon, — diris la belulino, regante sin plej bone kaj, evidente, opiniante tute malgrava la rakonton de Orsuna.
Se estis tiam ĉe la tablo homo, kiu timis altiri atenton al siaj puncaj vangoj, — tio estis mi. Mia koro batis tiel, ke vino en la glaso, kiun mi tenis, tremeradis puŝe. Sen ajnaj pruvoj kaj klarigoj mi sciis jam, ke ankaŭ la ŝipestro vidis Molly-n kaj ke ŝi estos ĉi tie sana kaj netuŝita, sub protekto de Sandy, fidela al la amikoj.
La konversacio iĝis pli seka, pli nervoza, poste ĝi transiris en hajlon de ŝercoj, per kiuj oni superŝutis la ŝipestron. Li diris:
— Mi malfruis pro alia kaŭzo. Mi atendis la revenon de mia edzino en la trajno je la deka kaj dek du, sed ŝi, kiel mi nun pensas, venos morgaŭ.
— Tre bedaŭrinde, — diris Hanuver, — ja mi esperis vidi vian ĉarman Betsy-n. Mi esperas, la feino ne malutilis al ŝi en via koro?
— Ho! Certe, ne.
— Okulo de artisto kaj koro de buldogo! — diris Galway.
La ŝipestro brue tusis.
— Ne tute tiel. Okulo de buldogo en koro de artisto. Sed tamen, mi verŝu al mi ankoraŭ tiun bonegan vinon, pro kiu tuj fariĝas kvar okuloj.
Hanuver ĵetis rigardon flanken. Tuj alkuris servisto, al kiu estis donita mallonga ordono. Ne pasis eĉ minuto, kiam tri batoj de gongo ligis la bruon, kaj estiĝis se ne plena silento, do sufiĉa kvieto, por paroli. Hanuver deziris paroli, — mi vidis tion laŭ rigardoj, celitaj al li; li rektiĝis, metinte la manojn sur la tablon kun la polmoj malsupren, kaj ordonis al la orkestro silenti.
— Gastoj! — prononcis Hanuver tiel laŭte, ke estis aŭdeble por ĉiuj; klara resonanco de tiu ĉi grandega halo permesis nur modere streĉi la voĉon. — Vi estas miaj gastoj, miaj kamaradoj kaj amikoj. Vi honorigis min per vizito de mia domo en la tago, kiam antaŭ kvar jaroj mi ankoraŭ iradis en botoj sen plandumoj kaj ne sciis, kio okazos al mi.
Hanuver eksilentis. Dum tiu ĉi sceno li ofte haltadis, tamen sen peno aŭ sinĝeno, sed kvazaŭ aŭskultante ion, — kaj daŭrigis same trankvile:
— Multaj el vi venis per vaporŝipo aŭ per fervojo, por doni al mi plezuron pasigi kun vi kelkajn tagojn.
Mi vidas vizaĝojn, kiuj rememorigas tagojn de danĝero kaj gajo, de hazardaĵoj, aventuroj, maltrankviloj, aferoj kaj ĝojoj.
Sub via estrado, Tom Clarton, mi servis en la doganejo de San-Riolo, kaj vi forlasis la oficon, kiam mi estis maljuste akuzita de la ŝipestro de «Tereza» pri favorado al alia ŝipo — «Orlando».
Amelia Cornius! Dum kvar monatoj vi disponigadis al mi kredite ĉambron, matenmanĝon kaj tagmanĝon, kaj mi ĝis nun ne pagis al vi, — ĉu pro malkuraĝo aŭ facilanimeco, — mi ne scias, sed ne pagis. En proksimaj tagoj ni solvos tiun ĉi demandon.
William Williamson! En via vilao mi resaniĝis de tifo, kaj vi ĉiutage legadis al mi ĵurnalojn, kiam mi post la krizo povis levi nek la kapon, nek la manojn.
Luc Aradan! Vi, havante aferon kun tia neŭrasteniulo, kiel mi, konsentis preni mian kapitalon sub vian regadon, liberiginte min de aferaj pensoj, gestoj, tagoj, horoj kaj minutoj, kaj dum tri jaroj pligrandigis la ĉefan kapitalon tridek-sep-oble.
Henry Tockeville! Al via banko mi ŝuldas sukcesan lombardan krediton, konservon de la sekreto kaj redonon de la ora ĉeno.
Leŭtenanto Glaudis! Vi savis min en ĉasado, kiam mi pendis super abismo, tenante min je mi mem ne scias kio.
Georgo Bark! Vi ĵetis vin post min en akvon de sur la ferdeko de «Indiana», kiam mi falis tien dum ŝtormo proksime de Adeno.
Leono Degust! Via genio enkorpigis mian febran deliron en striktan kaj belegan projekton de tiu domo, en kiu ni sidas. Mi staras por saluti vin kaj levas tiun ĉi pokalon pro la minuto da indigna ronkado, kun kiu vi unuafoje aŭskultis min, kaj poste mokadis min kun punca vizaĝo dum kvaronhoro; finfine vi diris: «Mi ĵuras, tio estas pripensinda. Tamen mi alskribos sur la ŝildo ĉe la pordo: arĥitekto Degust, provizore freneziĝinte, petas sobrajn mensojn ne ĝeni lin dum ĉirkaŭ tri monatoj».
Rigardante en tiu direkto, kien rigardis Hanuver, mi ekvidis maljunan malbelan homon kun orgojla esprimo de la dika vizaĝo kaj kun ironia brovo; elaŭskultinte, Degust peze leviĝis, apogis sin per la manplatoj al la tablo kaj, rigardinte flanken, diris:
— Mi estas tre flatita.
Eldirinte tiujn kvar vortojn, li eksidis kun aspekto de ekstrema faciliĝo. Hanuver ekridis.
— Nu, — diris li, elprenante la horloĝon, — estas difinite al la dekdua, nun estas kvin minutoj antaŭ la noktomezo. — Li enpensiĝis kun malvarmiĝinta rideto, sed tuj revigliĝis: — Mi deziras, ke ne estu ofendiĝo al mi en tiuj, pri kiuj mi diris nenion, sed vi vidas, ke mi ĉion bone memoras. Do, mi memoras pri ĉiuj ĉion, — ĉiujn renkontojn kaj parolojn; mi ree travivis la pasintecon en viaj personoj, kaj mi estas same en ĝi nun, kiel tiam. Sed mi devas ankoraŭ diri, ke la mono donis al mi eblon realigi mian manion. Mi ne povas ekspliki ĝin en mallongaj vortoj. Probable, tiu pasio povas esti nomita tiel: potenco de gesto. Ankoraŭ mi imagis al mi duan mondon, ekzistantan trans la muro, kaŝitan en la evidenta; neŝanceleblon de konstruaj grandaĵoj, kiun mi povas ludi per premo de la fingro.
Kaj, — mi komprenis tion antaŭnelonge, — mi atendis, ke, realiginte la kapricon, kiu iĝis rekta bezono, mi, en profundo de niaj kaŝitaj dependoj de la formo, trovos enhavon, egalan al ĝia komplikeco. Apenaŭ miaj cerbaj amuzoj, kiuj havis, tamen, nevenkeblan potencon super la animo, estus realigitaj en tiu grado, kiel tion faris laŭ mia deziro Degust, se ne estus la promeso, donita de mi al... unu persono — la afero rilatas al la pasinteco. Tiam ni, du malriĉeguloj, sidante sub la tegmento de forlasita ŝedo, sur la tero, kie ni enfosis amason da pura oro, en niaj revoj, nature, prirabis la tutan Ŝarazadon. Tiu persono, pri kies sorto mi nun nenion scias, havis viglan fantazion kaj pasion mebli palacojn laŭ sia gusto. Mi devas konfesi, mi multe malantaŭis tiun personon en la arto elpensi. Mi estis venkita per tiaj bildoj, ke mi admiris. La persono diris: «Se ni revas, do ni revu»...
Tiutempe la horloĝo komencis bati la dekduan horon.
— Dige, — diris Hanuver, ridetante al ŝi kun aspekto de kompliculo, — ek, rememoru la malnovan Ali-Babon kaj liajn kvardek rabistojn!
— Kio do okazos? — kriis scivolema voĉo el la alia fino de la tablo. Dige ekstaris, ridante.
— Ni montros al vi! — deklaris ŝi, kaj se ŝi emociiĝis, do estis nenio rimarkebla. — Mi diru sincere, mi mem ne scias, kio okazos. Se la domo komencos flugi en la aero, tenu vin je la seĝoj!
— Ĉu vi memoras — kiel?.. — diris Hanuver al Dige.
— Ho, jes. Tute.
Ŝi aliris al unu el la grandegaj kandelabroj, pri kiuj mi jam diris, kaj etendis la manon al ĝia orumita trunko, kovrita per malleviĝantaj elstarantaj strietoj. Atente rigardinte, por ne erari, Dige trovis kaj movis malsupren unu el tiuj strietoj. Ŝia rigardo larĝiĝis, la vizaĝo facile tremeris, ne reteninte sin de momento de jubilo, brilinta per kaŝita trajto. Kaj — en tiu sama momento, kiam mia kapo komencis turniĝi anticipe, — ĉio restis, kiel estis, sur sia loko. Dum ioma tempo batadis la nervojn tiu interna nombrado, kiun faras homo, se la ĉano misis, atendante malfruan pafon, poste leviĝis bruo kaj rido.
— Ree! — kriis don Esteban.
— Punon, — diris Orsuna.
— Estas malbone moki infanojn! — rimarkis Galway.
— Fi, kiel stulte! — ekkriis Dige, stamfinte. — Kiel vi malice ŝercas, Hanuver!
Laŭ ŝia vizaĝo trakuris nerva ombro; ŝi decide deiris, eksidinte sur sian lokon kaj mordante la lipojn.
Hanuver ekkoleris. Li ruĝiĝis, rapide ekstaris kaj diris:
— Mi ne kulpas. Observado pri funkciado estis komisiita al Pope. Li respondos. Mi mem...
Bedaŭrante, kiel estis rimarkeble laŭ liaj abruptaj moviĝoj, li aliris la kandelabron, movis la metalan buklon kaj ree deŝovis ĝin. Kaj, obeante al tiu negrava movo, ĉiuj muroj de la halo, ĉirkaŭe, subite apartiĝis de la plafono per malplena, hela streko kaj, unumomente merginte en la plankon, malaperis. Tio okazis sensone. Mi ŝanceliĝis. Mi, kune kun la seĝo, kvazaŭ eknaĝis supren.
XVIII
Antaŭ tiu momento mi jam senkonscie ripetadis: «Molly ne estos», — spertinte animan vakuon kaj sobran amaron de la lasta horloĝa bato, kvankam antaŭe mi tremeradis pro ĉiu ekkrio, kiam al mi ŝajnis, ke aperis novaj vizaĝoj. Sed la falo de la muroj — kaj tio okazis tiel senriproĉe glate, ke ne balanciĝis eĉ vino en la glaso, — elbatis el mi ĉiujn emociojn per unu terura bato. Al mi ŝajnis, ke la halo ekflugis alten, inter la fabelajn kolonojn. Ĉiuj, kiuj estis ĉi tie, ekkriis; ektimo kaj neatenditeco igis homojn salte ekstari. Ŝajnis, ke ekmuĝis nevideblaj trumpetoj; la efekto efikis kiel lavango kaj montris sin kiel lumo de fabele intensa forto, — tiel akre ĝi ekbrilis.
Por bildigi la spektaĵon, malkovriĝintan kun rapido de apopleksio, mi devas apliki mian postan scion de la arto kaj la materialo, movitaj de Hanuver el neekzisto al atako de la kompanio. Nin ĉirkaŭis kolonaro el nigra marmoro, reflektita en diafana profundo de spegulo, larĝa ne malpli ol dudek futojn kaj ĉirkaŭiranta la plankon de la eksa halo kiel ŝajna kvarangula kavo. Vicoj de kolonoj, po kvar en ĉiu vico, estis turnitaj per siaj flankoj al la komuna centro kaj dividitaj per egallarĝaj pasejoj en tuta ilia kvarangula linio. La sokloj, sur kiuj ili staris, estis altaj kaj masivaj. Inter la kolonoj ŝutiĝadis, unu super alia, altaj fajrerantaj akvaj tigoj de fontanoj, — tri strioj por ĉiu fontano, dum falado ili aspektis kiel fleksita plumo. Ĉio ĉi, ripetita de la diafana reflektanta malsupro, staris kiel unu hela profundo, tegita supre kaj malsupre per la reciproke renversita kolonaro. La linio de reflekto, situante sur la sama nivelo kun la planko de la halo kaj la plankoj de la spacoj, kiuj brilis trans la kolonoj, donis al la bazo de la spektaĵo aspekton de tapiŝoj, sternitaj en la aero. Trans la kolonoj, en lumo de kristalaj ĉerizkoloraj lampoj, ĵetantaj al varma blanko de perlamoto kaj eburo rebrilon de aŭroro, staris haloj-vizioj. Brilo striis, kiel gaso. Perlamoto, arĝento, blanka sukceno, marmoro, gigantaj speguloj kaj gobelenoj kun perla profundo en pala nebulo de desegnaĵo de strangaj pejzaĝoj; meblaro, pli bizara kaj ĉarma ol aeraj girlandoj en luna nokto, eĉ ne vokis deziron pririgardi detalojn. Elpensita kaj prezentita, kiel ĥoro, efikanta per akordeco de multaj voĉoj, tiu arta frenezaĵo brilis el post nigra marmoro, kiel mateno tra nokto.
Tiutempe la malproksima de mi fino de la halo, sub la orkestra galerio, montris spektaĵon, kie ties kreinto descendis de la afekcianta belo al plezuro de preciza kaj finita impreso. La planko estis kovrita kontinue per blanka pelto, pura, kiel tavolo de unua neĝo. Maldekstre brilis kameno el fandita arĝento kun ornamo el malakito, kaj la murojn, ekde la kornico ĝis la planko, kaŝis hedero, traigante brilon de ovalaj speguloj per tapiŝo de malhelverdaj folioj: malsupre, sur orumita krado, ĉirkaŭiranta tri murojn, estis sinuanta flava arabesko de rozoj. Tiu ĉambro aŭ haleto, kun blanka senbrila lumo de unu lustro, — vera perla diademo el diafanaj globoj, pendantaj kiel renversita konuso, — tute absorbis mian atenton; mi fiksrigardis en ĝian belegan komforton, kaj, turniĝinte finfine por rigardi, ĉu ne estas ankoraŭ io malantaŭ mi, ekvidis, ke Duroc ekstaris, etendinte la manon al la pordo, kie sur la enira linio haltis junulino en robo blanka kaj fleksiĝema, kiel ŝi mem, kun arda, nerve trankvila vizaĝo, kuraĝe celinte rigardon rekte antaŭen. Ŝi iris, mordante la lipeton, kaj estis enkorpigita atendo mem. Mi ne rekonis Molly-n, — tiel transformiĝis ŝi nun; sed tuj spasmis mia gorĝo, kaj ĉio, krom ŝi, malaperis. Kiel freneza, mi kriis:
— Rigardu, rigardu! Tio estas Molly! Ŝi venis! Mi sciis, ke ŝi venos!
Terura estis la rigardo de Duroc, per kiu li batis min, kiel per bastono. Hanuver, paliĝinte, turnis sin, kiel sur risortoj, kaj ĉiuj, kiuj estis en tiu ĉi halo, tuj ekrigardis al la sama flanko. Kun Molly aperis Estamp; li nur ĵetis rigardon al Hanuver kaj deiris. Estiĝis eksterordinara silento, — tuta malesto de sono, kaj en tiu silento, ĉu faligita aŭ frapita, subtile tintis vitro.
Ĉiuj staris ĝiskole en la akvo de la evento, alfluinta subite. Hanuver aliris al Molly, etendinte la manojn, kun forgesiĝinta kaj sovaĝa vizaĝo. Oni ne povis rigardi al li sen doloro, — tiel subite foriris li de ĉiuj al la unu, kiun li atendis. «Kio okazis?» — sonis singardema flustro. En tiu minuto la orkestro, milde ekmovinte melodion, sciigis, ke ni venis en la Mirindan Landon.
Duroc svingis la manon al la balkono por la muzikistoj kun tia forto, kvazaŭ ĵetis ŝtonon. La sonoj ĉesis. Hanuver prenis la levetitan manon de la junulino kaj kviete ekrigardis al ŝiaj okuloj.
— Ĉu tio estas vi, Molly? — diris li, ĉirkaŭrigardante kun rideto.
— Tio estas mi, kara, mi venis, kiel promesis. Ne sopiru nun!
— Molly, — li raŭke suspiris, tenante la manon ĉe la gorĝo, poste altiris ŝian kapon kaj kisis la harojn. — Molly! — ripetis Hanuver. — Nun mi kredos ĉion! — Li turnis sin al la tablo, tenante en sia mano la manon de la junulino, kaj diris: — Mi estis tre malriĉa. Jen mia fianĉino, Emilia Warren. Mi ne regas min. Mi ne plu povas regi min, kaj vi ne juĝos min.
— Tio estas la feino! — diris ŝipestro Orsuna. — Mi ĵuras, tio estas ŝi!
La tremanta mano de Galway, fiksinta la monoklon, abrupte falis sur la tablon.
Dige, mallevinte atentan rigardon, per kiu ŝi pririgardis la enirintinon, ekstaris, sed Galway sidigis ŝin per forta, kruda movo.
— Ne! — diris li. — Ci sidos.
Ŝi malleviĝis kun malestimo kaj angoro, malvarme movinte la brovon. Thomson, ŝirminte la vizaĝon per la mano, sidis, kunrulante paneran globeton. Mi dum la tuta tempo staris. Staris ankaŭ Duroc, Estamp, la ŝipestro kaj multaj el la gastoj. Sur la feston, kiel sur herbejon, ekkuŝis ombro. Komenciĝis moviĝo, iuj eliris de la tablo, ekstarinte pli proksime al ni.
— Ĉu tion faris vi? — diris Hanuver al Duroc, almontrante al Molly.
— Ni estis triope, — ridante, diris Duroc. — Mi, Sandy, Estamp.
Hanuver diris:
— Kio estis... — Sed lia voĉo rompiĝis. — Nu, bone, — daŭrigis li, — nun mi ne povas danki. Vi komprenas. Ĉirkaŭrigardu, Molly, — ekparolis li, movante la manon ĉirkaŭe, — jen ĉio, kiel vi konstruis sur la mara bordo, kiel tion ni imagis tiam. Ĉu vi rekonas nun?
— Ne necesas... — diris Molly, poste ekridis. — Estu pli trankvila. Mi tre emociiĝas.
— Kaj mi? Pardonu min! Se mi freneziĝos, do devas esti tiel. Duroc! Estamp! Orsuna! Sandy, fripono! Kaj ci same silentis, — vi ĉiuj bruligis min ĉe kvar flankoj! Ne koleru, Molly! Molly, diru ion! Kiu do klarigos al mi ĉion?
La junulino silente premis kaj skuis lian manon, kuraĝe nudigante per tio sian koron, kiu devis sperti tiom multe dum tiu ĉi tago. Ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj.
— Everesto, — diris Duroc, — tio estas ankoraŭ ne ĉio!
— Tute prave, — kun defio respondis Galway, ekstarante kaj alirante al Hanuver. — Kiu, ekzemple, klarigos al mi ion nekompreneblan en la afero de mia fratino, Dige Almaviz? Ĉu scias tiu junulino?
— Jes, — perpleksiĝinte, diris Molly, ĵetante rigardon al Dige, — mi scias. Sed mi ja estas ĉi tie.
— Finfine, liberigu min... — elparolis Dige, ekstarante, — de ajna via pozo, Galway, almenaŭ, en mia ĉeesto.
— Aŭgusto Trenk, — diris, frapante ĉiujn, Duroc al Galway, — mi klarigos, kio okazis. Via kamarado, Jack Harrison, kromnomita «Was-ist-das», kaj via amorantino Ethel Meyer devas kompreni mian aludon aŭ agnoski min sufiĉe stulta, por scipovi esplori la staton de la aferoj. Vi malgajnis!
Tio estis dirita laŭte kaj peze. Ĉiuj rigidiĝis. La gastoj, forlasinte la tablon, kuniĝis kiel nubo ĉirkaŭ la subite aperinta intrigo. Nun ni staris meze de homamaso.
— Kion tio signifas? — demandis Hanuver.
— Tio estas la finalo! — ekkriis, elpaŝante, Estamp. — La tri homoj intencis priŝteli vin sub fremdaj nomoj. En kia maniero — vi scias.
— Molly, — diris Hanuver, tremerinte, sed sufiĉe trankvile, — kaj vi, ŝipestro Orsuna! Mi petas, forkonduku ŝin. Al ŝi estas malfacile esti nun ĉi tie.
Li konfidis la junulinon, obeeman, ridetantan, en larmoj, al la malserena ŝipestro, kiu demandis: «Karulino, ĉu vi deziras, ke mi sidu kun vi iomete?» — kaj forkondukis ŝin. Forirante, ŝi haltis, dirinte: «Mi estos trankvila. Mi ĉion klarigos, rakontos al vi, — mi vin atendas. Pardonu min!»
Tiel ŝi diris, kaj mi ne rekonis en ŝi la Molly-n el la gastejo. Tio estis junulino sur sia loko, afekciita, sed firma en maltrankvilo kaj emocio. Mi miris ankaŭ pri memrego de Galway kaj Dige; pri Thomson estis malfacile diri ion difinitan: aŭdinte, kiel ekparolis Duroc, li ekstaris, metis la manojn en la poŝojn kaj fajfis.
Galway levis la pugnon samnivele kun la tempio, alpremis al la kapo kaj abrupte mallevis. Li embarasiĝis nur por unu momento. Facile movante la ventumilon ĉe la vizaĝo, Dige senbrue ridis, sidante plu. Sinjorinoj rigardis al ŝi, iuj rekte, kun teruro, iuj trans la ŝultro, sed ŝi, kvazaŭ ne rimarkante tiun skandalan atenton, estis observanta Galway-on.
Galway respondis al ŝi per rigardo de homo, ricevinta vangofrapon.
— La kablo krevis, franjo! — diris Galway.
— Ba! — eldiris ŝi, malrapide ekstarante, kaj, afekte oscedinte, ĉirkaŭrigardis per senforte orgojla rigardo la amason de vizaĝoj, rigardantaj al la sceno kun silenta maltrankvilo.
— Dige, — diris Hanuver, — kio estas tio? Ĉu vero?
Ŝi levis la ŝultrojn kaj forturnis sin.
— Ĉi tie estas Ben Drake[19], alivestita kiel servisto, — ekparolis Duroc. — Li determinis identecon de tiuj homoj kun la herooj de la ĉantaĝa historio en Ledingento. Drake, kie vi estas? Ni vin bezonas!
Juna servisto, kun nigra hartufo sur la frunto, eliris el la homamaso kaj gaje kapsignis al Galway.
— Ha lo, Trenk! — diris li. — Antaŭ dek minutoj mi ŝanĝis vian teleron.
— Kia triumfo! — rimarkis Thomson, trairante antaŭ ĉiujn per lerta turno de la ŝultroj. — Malkovri la nomon estas pli malfacile, ol turni muron. Nu, Duroc, vi faris al ni ŝakon kaj maton. Tio, sendube, estas via afero!
— Nun mi komprenis, — diris Hanuver. — Konfesu! Diru ĉion. Vi estis gastoj ĉe mi. Mi estis afabla kun vi, mi ĵuras, — mi fidis vin. Vi ŝtelis mian malesperon, el mia malfeliĉo vi faris ŝtelistan hokŝlosilon! Vi, vi, Dige, faris tion! Kion vi, frenezuloj, deziris de mi? Ĉu monon? Nomon? Vivon?
— Predon, — diris Galway. — Vi malmulte min konas.
— Aŭgusto, li rajtas pri sincereco, — subite rimarkis Dige, — almenaŭ kiel donaco. Sciu, — diris ŝi, turnante sin al Hanuver, kaj morne ekrigardis al li, dum ŝiaj lipoj estis malvarme ridetantaj, — sciu, ke ekzistas rimedoj mallongigi vivon de homo nerimarkeble kaj pace. Mi esperas, vi lasos testamenton?
— Jes.
— Ĝi estus lasita al mi. Via koro estas en avantaĝa stato por la decida eksperimento sen ajnaj spuroj.
Teruro kaptis ĉiujn, kiam ŝi diris tiujn turmentajn vortojn. Kaj jen okazis io, pro kio mi skuiĝis ĝis larmoj: Hanuver ĵetis atentan rigardon al la vizaĝo de Ethel Meyer, prenis ŝian manon kaj kviete alportis al la lipoj. Ŝi elŝiris ĝin kun malamo, forŝanceliĝinte kaj ekkriinte.
— Mi dankas vin, — tre serioze diris li, — pro tiu kuraĝo, kun kiu vi malfermis vin. Nun mi estis kiel infano, ektiminta malhelan angulon, sed scianta, ke malantaŭ li en alia ĉambro estas lumo. Tie estas voĉoj, rido kaj ripozo. Mi estas feliĉa, Dige — lastan fojon mi nomas vin «Dige». Mi adiaŭas vin kiel gastinon kaj virinon. Ben Drake, donu la mankatenon!
Li depaŝis, tralasinte Drake-on. Drake svingis la braceletojn, lerte kaptinte la virinan manon; la seruro tintis, kaj ambaŭ manoj de Dige, senforte ŝiriĝinte, reflektis en ŝia vizaĝo koleran turmenton. En la sama momento lakeoj kaptis penantan elturniĝi Thomson-on kaj elŝiris revolveron de Galway. Drake katenis ĉiujn.
— Memoru, — diris Galway, ŝanceliĝante kaj anhelante, — memoru, Everesto Hanuver, ke malantaŭ vi ne estas lumo! Tie estas ne prilumita ĉambro. Vi estas idioto.
— Kio, kio? — ekkriis don Esteban.
— Mi disvolvas la skandalon, — respondis Galway, — kaj vi min ne batos, ĉar mi estas katenita. Hanuver, vi estas stultulo! Ĉu vi vere pensas, ke la junulino, kiu ĵus estis ĉi tie, kaj tiu ĉi palaco — estas kongruaj? Sufiĉas rigardi ŝian vizaĝon. Mi vidas la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Vi bezonis nur unu virinon, — se mi forlasus ŝin por vi — mian amorantinon, Ethel-on Meyer; en tiu ĉi domo ŝi estas ĝuste tio, kio necesas. Pli bonan vi ne trovos. Via mono ekkurus post ŝia vosto per sovaĝa galopo. Ŝi scius, kiel konkeri la plej sencedan altaĵon. El vi, mizerulo, kiu scipovas nur revi, posedante Golkondon[20], ŝi plektus feran nodon, montrus ne konitan de vi ĉarmon de malĉasta vivo kun hiacinta odoro. Vi faris krimon, flankeniginte la oron de ties rekta celo, — kreski kaj premi, — devigis tigron rideti al ludiloj, kaj ĉion ĉi vi faris nur por ĵeti valoregan kapricon al la piedoj de la knabino, kiu simplanime ridos, se oni montros al ŝi fingron! Ni konas vian historion. Ĝi estis aĉetita de ni kaj estus forstrekita. Estus! Nun vi ĝin daŭrigas. Sed vi ne sukcesos desegni rektan linion. Inter vi kaj Molly ekstaros dudek mil paŝoj, kiujn oni devas fari, por ĉirkaŭiri ĉiujn ĉi, — mi ĵuras! — belegajn halojn, — aŭ ŝi mem fariĝos Emilia Hanuver — pli, ol vi deziras tion, trioble, centoble Emilia Hanuver!
— Neniam! — diris Hanuver. — Sed dudek mil paŝoj... Via kalkulo estas ĝusta. Tamen mi malpermesas plu paroli pri tio. Ben Drake, malkatenu la bravulon, malkatenu la virinon kaj tiun, la trian. Mia indigno kvietiĝis. Hodiaŭ neniu suferu, eĉ malamikoj. Malkatenu, Drake! — ripetis Hanuver al la miregigita agento. — Vi povas daŭrigi la ĉason, kie vi deziras, sed nur ne ĉe mi.
— Bone, — ho! — Drake, terure ĉagrenita, liberigis la katenitojn.
— Histriono! — ĵetis Dige kun kolero kaj rido.
— Ne, — respondis Hanuver, — ne. Mi rememoris Molly-n. Mi faras tion por ŝi. Tamen, pensu, kiel vi deziras. Vi estas liberaj. Don Esteban, komplezu elskribi por tiuj homoj ĉekon je kvincent mil, por ke mi ilin neniam plu vidu!
— Tuj, — diris la ŝipposedanto, eltirante ĉeklibron, dum Estamp estis etendanta al li fontoplumon. — Nu, Trenk, kaj vi, sinjorino Meyer, — divenu: ĉu pozo aŭ kuko?
— Se mi povus, — furioze respondis Galway, — se mi povus sentigi al vi mian plenan indiferentecon al la opinio pri mi de vi ĉiuj, — tian, kia ĝi estas reale, por ke vi komprenu ĝin kaj rigidiĝu, — mi senhezite dirus: «Kuko» kaj forirus kun via ĉeko, ridante al viaj okuloj. Sed mi estas konfuzita. Vi povas ne kredi min.
— Ni volonte kredas, — diris Estamp.
— Tia ĉeko valoras ajnan rafinecon, — deklaris Thomson, — kaj mi la unua benas la insulton, faratan al mi.
— Nu, kio estas tie... — kun malamo diris Dige. Ŝi elpaŝis antaŭen, malrapide levis la manon kaj, rigardante rekte al la okuloj de don Esteban, elkaptis la ĉekon el la mano, kie ĝi pendis, tenata per la fingropintoj. Don Esteban mallevis la manon kaj ekrigardis al Duroc.
— Ĉiu estas fidela al si, — diris tiu, forturniĝante. Estamp riverencis, almontrante la pordon.
— Mi vin ne retenas, — prononcis li. — La ĉeko estas via, vi estas liberaj, kaj ne plu estas, pri kio paroli.
La du viroj kaj la virino, kies ŝultroj ŝajnis de malantaŭe en tiu ĉi momento alpremitaj per akra bato, interŝanĝis duonvoĉe nemultajn vortojn kaj, ekrigardinte al neniu, haste foriris. Ili ne plu ŝajnis vivaj estaĵoj. Ili estis mortigitaj antaŭ miaj okuloj per la pafo el la ĉeklibro. Tra la pordo la plej malproksima spegulo ripetis moviĝojn de la forirantaj figuroj, kaj mi, ĵetiĝinte sur seĝon, nereteneble ekploris, kiel pro morta ofendo, meze de tumulto de la ŝokita homamaso, hastanta disiri.
Tiam min tuŝis mano, mi levis la kapon kaj kun amara honto ekvidis tiun gajan junan virinon, de kiu mi prenis la rozon. Ŝi rigardis al mi atente kun rideto kaj intereso.
— Ho, simpleco! — diris ŝi. — Knabo, ci ploras tial, ke baldaŭ ci estos viro. Prenu jenan, alian floron por memoro de Kamila Fleron!
Ŝi prenis el vazo, karese etendinte al mi, kaj mi maŝinece kunpremis ĝin — georginon de ĉeriza koloro. Poste mi, same maŝinece, mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris la malheliĝintajn rozajn petalojn, per kiuj mi timis fari rubon. La sinjorino malaperis. Mi komprenis, kion ŝi volis diri per tio, multe pli poste.
La georginon mi konservas ĝis nun.
XIX
En tiu tempo preskaŭ ĉiuj jam disiris, nemultaj restintoj estis interkonsiliĝantaj pri io flanke, malproksime de la forlasita tablo. Kelkfoje preterkurantaj tien kaj reen servistoj estis haltigataj per gestoj de izolaj grupoj kaj senhelpe dismovadis la manojn aŭ montradis per levo de la ŝultroj, ke la eventoj de tiu ĉi vespero estas por ili tute malklaraj. Ĉirkaŭ maltrankvila vakuo de la dispolviĝinta festo sen admiro kaj atento brilis el post la nigraj kolonoj la forlasitaj mirakloj de la ora ĉeno. Neniu plu eniradis ĉi tien. Mi ekstaris kaj eliris. Kiam mi estis trapasanta jam la trian halon, rimarkante fojfoje forirantan ombron aŭ aŭdante malproksime de mi sonojn de paŝoj, — la vojon krucis Pope. Ekvidinte min, li vigliĝis.
— Kie do vi estas?! — diris Pope. — Mi vin serĉas. Iru kun mi. Ĉio finiĝis tre malbone!
Mi haltis en timo, tiel ke, hastante kaj antaŭinte min, Pope devis reveni.
— Ne tiel terure, kiel vi pensas, sed diable malbone. Li havis koratakon. Nun tie estas ĉiuj, kaj li deziras vidi vin. Mi ne scias, kion tio signifas. Sed vi ja venos, ĉu ne?
— Ni kuru! — ekkriis mi. — Nu, al ŝi, verŝajne, estas ege malfacile!
— Li resaniĝos, — diris Pope, iranta per rapidaj paŝoj, sed kvazaŭ tretanta unu saman lokon — tiel hastis mi mem. — Li jam fartas multe pli bone. Ni eĉ iomete ridis. Vidu, li malatentis la malsanon kaj al neniu menciis pri ĝi! Komence mi pensis, ke ni ĉiuj kulpas. Tamen kiel vi pensas?
— Kial vi demandas min? — kontraŭdiris mi kun ofendiĝo. — Ja mi scias plej malmulte el ĉiuj!
— Ne tre kulpas, — daŭrigis li, evitante mian respondon. — En io ni ne kulpas, mi tion sentas. Aĥ, kiel li ĝojis! Jen! Tio estas lia dormoĉambro.
Li frapis al la fermita alta pordo, kaj, kiam li jam intencis frapi ree, Estamp malfermis elinterne, tuj deirinte kaj findirante en la direkto de la lito frazon, interrompitan de nia apero — «tial vi devas dormi. Ekzistas limo por impresoj kaj penoj. Jen venis Sandy».
Mi ekvidis antaŭ ĉio Molly-n, sidantan ĉe la lito; Hanuver tenis ŝian manon, kuŝante kun la kapo, alte levita per kusenoj. Lia buŝo estis duonmalfermita, kaj li kun peno spiris, parolante kun paŭzoj, per nelaŭta voĉo. Inter la randoj de la malbutonumita ĉemizo videblis brusta kompreso.
En tiu granda dormoĉambro estis tiom komforte, ke la aspekto de la malsanulo ne faris al mi pezan impreson. Nur atente rigardinte al lia vizaĝo, kvazaŭ prilumita per malbrila lumo, mi eksentis la malbonan humoron de la minuto.
Ĉe la alia fino de la lito sidis Duroc, metinte unu kruron sur la alian, don Esteban staris meze de la dormoĉambro. Ĉe la tablo la doktoro estis klopodanta kun kuraciloj. Ŝipestro Orsuna iradis el angulo al angulo, metinte post la dorson siajn mallongfingrajn manojn, krudigitajn de vento. Molly estis tre nervoza, sed ridetanta, kiam mi eniris.
— Sanderseto! — diris ŝi, brilinte por momento per vigleco, kiun dispremis nenio. — Estis tia beleta en la kaptuko! Kaj nun... fi!.. Ĉu vi ploris? — Ŝi svingis al mi la liberan manon, poste alvokis per la fingro kaj forprenis de sur la najbara seĝo ĵurnalon.
— Eksidu. Lasu mian manon, — diris ŝi karese al Hanuver. — Jen tiel! Ni ĉiuj eksidu dece.
— Li devas dormi, — akre deklaris la doktoro, signifoplene ekrigardante al mi kaj la ceteraj.
— Kvin minutojn, Johnson[21]! — respondis Hanuver. — Venis unu viva animo, kiu same, mi pensas, ne toleras solecon. Sandy, mi cin vokis, — kiu scias, ĉu mi intervidiĝos ankoraŭ iam kun ci? — vokis por diri kelkajn amikajn vortojn. Ĉu ci vidis tutan tiun koŝmaron?
— Neniu vorto, dirita tie, — eldiris mi en mia plej bona stilo de afekciita plenaĝulo, — estas tiom profunde kaŝita kaj memorita, kiom en mia koro.
— Nu, nu! Ci estas tre fanfaronema. Eble, ankaŭ en la mia. Mi dankas cin, knabo, ankaŭ ci al mi helpis, kvankam ci mem estis, kiel birdo, ne scianta, kie ĝi eksidos morgaŭ.
— Ho, ho! — diris Molly. — Nu kiel li ne sciis? Li havas sur la brako tian skribaĵon, — kvankam mi ne vidis, sed aŭdis.
— Kaj vi?! — ekkriis mi, tuŝita al la dolora punkto per la buŝo de tiu, kiu devus indulgi min en tiu minuto. — Eblas pensi, — certe, — ke vi havas tre antikvan aĝon! — Ektiminte la proprajn vortojn, mi apenaŭ retenis min diri troe, sed pense mi ripetadis: «Knabinaĉo! Knabinaĉo!»
La ŝipestro ĉesis iradi, ekrigardis al mi, klakis per la fingroj kaj peze eksidis apude.
— Ja mi ne disputas, — diris la junulino, dum estis mallaŭtiĝanta la rido, vokita de mia ardo. — Sed eble, mi vere estas pli aĝa, ol ci!
— Ni fariĝas iam pli junaj, iam pli maljunaj, — diris Duroc.
Li sidis en la sama pozo, kiel sur «Española», demetinte la piedon, malfleksiĝinte, facile mallevinte la kapon, kaj la kubuton metinte sur la dorsapogilon de la seĝo.
— Mi iris matene laŭ la borda sablo kaj aŭdis, kiel iu pianludas en la domo, kie mi vin trovis, Molly. Precize same estis antaŭ sep jaroj, preskaŭ en sama atmosfero. Mi estis iranta tiam al la junulino, kiu ne plu vivas. Aŭdinte tiun melodion, mi haltis, fermis la okulojn, transportis min en la pasintecon kaj iĝis je ses jaroj pli juna.
Li enpensiĝis. Molly ŝtele ĵetis al li rigardon, poste, rektiĝinte kaj ridetante, turnis sin al Hanuver.
— Ĉu al vi tre doloras? — diris ŝi. — Eble, estos pli bone, se ankaŭ mi foriros?
— Certe, ne, — respondis li. — Sandy, Molly, kiu cin tiel ofendis nun, estis maldika nigra birdido sur magraj kruroj nur antaŭ kvar jaroj. Mi havis nek hejmon, nek lokon por tranoktado. Mi dormis en forlasita barako.
La junulino ekmaltrankvilis kaj ekturniĝis.
— Aĥ, aĥ! — ekkriis ŝi. — Silentu, silentu! Mi vin petas. Haltigu lin! — turnis ŝi sin al Estamp.
— Sed mi jam finas, — diris Hanuver, — krevigu min tondro, se mi silentos pri tio. Ŝi saltetadis, kantetadis, enrigardadis en fendon de la barako dum ĉirkaŭ tri tagoj. Poste al mi estis traŝovitaj en truon en diversaj tempoj: du pomoj, malnova antaŭtuko kun bakita terpomo kaj funto da pano. Poste mi trovis la ĉenon.
— Vi min tre ofendis, — laŭte diris Molly, — tre. — Neatendite ŝi komencis ridi. — Ni ĝuste samloke enfosis ĝin, tiun ĉenon. Kiel varmege estis! Sanders, kial vi silentas, permesu al mi demandi?
— Mi nenion, — diris mi. — Mi aŭskultas.
La doktoro pasis inter ni, preninte la manon de Hanuver.
— Ankoraŭ minuto da rememoroj, — diris li, — tiam la morgaŭa tago estos malbonigita. Foriru, mi vin petas!
Duroc frapis la genuon per la mano kaj ekstaris. Ĉiuj aliris al la junulino — ĉu gaja aŭ malgaja? — estis malfacile kompreni, tiom sopiris, momente prilumiĝante per rideto aŭ iĝante subite distrita, ŝia moviĝema vizaĝo. Adiaŭante, mi diris: «Molly, se vi min bezonos, kalkulu pri mi!..» — kaj, ne atendante respondon, rapide elpafiĝis la unua, preskaŭ ne memorante, kiel la malvarma mano de Hanuver kunpremis la mian per firma manpremo.
Ĉe la elirejo amasiĝis ĉiuj. Kiam eliris doktoro Johnson, la peza pordo malrapide fermiĝis. Ĝia fendo mallarĝiĝis, brilis per la lasta streko kaj malaperis, kaŝinte post si la du homojn, kiuj, mi pensas, trovis temon por interparoli, — sen ni kaj alie, ol ĉe ni.
— Ĉu vi same foriris? — diris Estamp al Johnson.
— Estas tia minuto, — respondis la doktoro. — Mi sekvas la opinion, ke kuracisto devas iam rigardi sian taskon iom pli larĝe ol la leĝo, eĉ se tio minacus per komplikaĵoj. Ni ne ĉiam scias, kio pli gravas ĉe iuj cirkonstancoj — ĉu vivo aŭ morto. Ĉiuokaze, dume al li estas bone.
XX
La ŝipestro, mallaŭte konversaciante kun Duroc, foriris en la najbaran gastoĉambron. Post ili foriris don Esteban kaj la kuracisto. Estamp iris dum ioma tempo kun Pope kaj mi, sed ĉe la unua angulo, kapadiaŭinte, «malaperis por propraj aferoj», — kiel li esprimis. De tie ĉi estis nemalproksime ĝis la biblioteko, trairinte kiun, Pope eniris kun mi en mian ĉambron kaj eksidis kun evidenta senfortiĝo; mi, starinte iom, eksidis same.
— Jene, — diris Pope. — Mi ne scias, ĉu mi dormos hodiaŭ.
— Ĉu vi ilin spuris? — demandis mi. — Kie do ili estas nun?
— Malaperis, kiel ŝtono en akvo. Drake kaligis siajn piedojn, embuskante ilin ĉe ĉiuj elirejoj, sed por unu homo estas malfacile troviĝi samtempe en multaj lokoj. Ja ĉi tie estas dudek elirejoj, homamaso, tumulto, agitiĝo, kaj, se ili alivestis sin, ŝanĝinte la aspekton, do estas tute kompreneble, ke Drake misis. Nu, kaj krome li, necesas diri, trafis unuarangajn aktorojn. Ĉion ĉi ni eksciis poste, de Drake. Duroc eltiris lin per telegramo; vi povas imagi, kiel li hastis, se mendis al Drake urĝan trajnon! Nu, ni parolos en alia fojo. Estas la dua horo de nokto, kaj ĉiun horon de tiu ĉi diurno necesas kalkuli kiel tri — tiel ĉiuj laciĝis. Bonan nokton!
Li eliris, kaj mi aliris al la lito, pensante, ĉu ties aspekto vokos deziron dormi. Nenio tia okazis. Mi ne deziris dormi: mi estis ekscitita kaj netrankvila. En miaj oreloj plu staris bruo; apartaj interparoloj sen mia peno sonadis ree kun karakteraj intonacioj de ĉiu parolanto. Mi aŭdis ridon, ekkriojn, flustron kaj, ferminte la okulojn, enprofundiĝis en glitadon de vizaĝoj, pasintaj antaŭ mi dum tiuj horoj...
Nur post kvin jaroj, ĉe renkontiĝo kun Duroc mi eksciis, kial Dige, aŭ Ethel Meyer, ne povis en la difinita momento movi la murojn kaj kial tion tiel momente sukcesis Hanuver. Molly estis en la pavilono kun Estamp kaj la edzino de la servisto Parker. Ŝi mem deziris aperi ekzakte je la dekdua, intencante, eble, pli forte ĝojigi Hanuver-on. Ŝi malfruis tute hazarde. Tiam, vidante, ke ŝi forestas, Pope, deĵorinta ĉe la perono, ĵetis sin en la kameron, kie estis elektraj konektoj, kaj malkonektis la kurenton, decidinte, ke ĉiel ajn Dige ne faru la supozatan efekton. Li fermis la kurenton por du minutoj, post kio Hanuver duan fojon deŝovis la metalan buklon.
Epilogo
I
En la 1915-a jaro epidemio de flava febro kaptis la tutan duoninsulon kaj la limantan al ĝi parton de la kontinento. La plago atingis minacan forton; ĉiutage mortadis po kvincent aŭ pli da homoj.
Nelonge antaŭ tiam, inter la cetera ŝipanaro de ĵus konstruita vaporŝipo «Valkirio», mi estis sendita akcepti tiun ŝipon de la ŝipkonstruejo de Ratner kaj K° en Liss-on, kie ni restis senelire, ĉar ekmalsanis preskaŭ la tuta ŝipanaro, dungita por «Valkirio». Krome, striktaj kvarantenaj reguloj pro diversaj konsideroj ne ellasus nin kun la ŝipo pli frue, ol post tri semajnoj, kaj mi, ekloĝinte en gastejo sur la kajo Canier, parte enuadis, parte pasigadis la tempon kun samoficanoj en la bufedo de la gastejo, sed pleje mi vagadis en la urbo, esperante hazarde renkonti iun el la partoprenintoj de la historio, okazinta antaŭ kvin jaroj en la palaco «Ora ĉeno».
Post kiam Orsuna matene de la sekva tago post tiuj eventoj forveturigis min el la «Ora ĉeno» en San-Riolon, mi ankoraŭ ne vizitis Liss-on — mi vivis kiel plena pensionulo, kaj anstataŭ mi pagadis nevidebla mano. Post monato al mi skribis Pope, — li sciigis, ke Hanuver mortis en la tria tago pro kora infarkto kaj ke li, Pope, forveturas en Eŭropon, sed por kio, ĉu por longe, kaj ankaŭ kio okazis al Molly kaj la ceteraj, pri tio li nenion menciis. Mi multfoje relegis tiun leteron. Mi ankaŭ skribis mem kelkajn leterojn, sed mi havis neniajn adresojn, krom de la Gardena kabo kaj de don Esteban. Tiujn leterojn mi sendis al tiuj adresoj. En ili mi penis ekscii adresojn de Pope kaj Molly, sed, ĉar la letero en la «Oran ĉenon» estis adresita de mi samtempe al Estamp kaj Duroc, — respondon mi ne ricevis, eble, tial, ke ili jam forveturis el tie. Don Esteban respondis; sed respondis li ĝuste tion, ke li ne scias, kie estas Pope, kaj la adreson de Molly li ne sciigas tial, ke mi ne rememorigu ŝin superflue pri la malfeliĉo per miaj sendaĵoj. Fine li konsilis al mi okupiĝi pri miaj propraj aferoj.
Do, mi al neniu plu skribis, sed kun indigno kaj senrezulte atendadis leterojn dum ankoraŭ tri monatoj, ĝis komprenis unu simplan aferon: ke ĉiuj havas sufiĉe da propraj aferoj kaj zorgoj, krom la miaj. Tiu malkovro estis malagrabla, sed ĝi helpis al mi finfine deŝiriĝi de tiuj tridek ses horoj, kiujn mi pasigis inter fortegaj emocioj kaj danĝero, admiro, sopiro kaj amo. Iom post iom mi komencis rememoradi la «Oran ĉenon», kiel finsonintan kanton, sed por nenion forgesi, mi malŝparis kelkajn tagojn por registrado de ĉiuj konversacioj kaj okazaĵoj de tiu tago: danke al tiu malnova kajereto mi povas nun restarigi ĉion aŭtentike. Sed ankoraŭ multfoje post tiam mi sonĝadis Molly-n kaj, ŝajne, havis korinklinon al ŝi tre longe, ĉar mia koro komencadis rapidan batadon, kiam ie ajn mi aŭdis tiun nomon.
En la dua tago post la veno en Liss-on mi vizitis tiun angulon de la haveno, kie staris «Española», kiam mi forkuris de ĝi. Nun staris tie du usonaj skunoj, kio ne malhelpis al mi rememori, kiel akre hurlis vento nokte antaŭ la apero de Duroc kaj Estamp. Mi pridemandis ankaŭ pri la «Ora ĉeno», intencante veturi tien por rendevuo kun la pasinteco, sed la mastro de la gastejo rakontis, ke tiu grandega domo estis prenita de la urba registaro por lazareto kaj tie estas lokitaj multegaj epidemiuloj. Pri la sorto de la domo ĝenerale estis sciate nur, ke Hanuver, ne havante rektajn heredantojn kaj ne lasinte testamenton, metis per tio la tutan havaĵon en longan proceson de dubindaj pretendantoj, kaj la domo estis ŝlosita dum la tuta tempo ĝis la epidemio, kiam, pro ĝia izoleco, oni trovis, ke ĝi respondas al ĉiuj idealaj postuloj de giganta lazareto.
Mi jam havis negrandajn lipharojn; krome, komencis lanugi delikata barbeto, tiom mizera, ke mi diligente forigadis ĝin per razilo. Fojfoje mi kun digno ĵetadis rigardojn al spegulo, kunpremadis la lipojn kaj movadis la ŝultron, — la ŝultroj iĝis rimarkeble pli larĝaj.
Neniam forgesante pri tio, tenante en mia menso elegantecon kaj bravecon, mi pasigadis vesperojn aŭ en la bufedo, aŭ sur la bulvardo, kie mi frekventis kafejon «Tonuso».
Foje mi eliris el la kafejo, kiam ankoraŭ ne estis la sepa horo, — mi atendis kamaradon, por iri kune en teatron, sed li ne venis, sendinte suspektindan letereton, — vi divenas, kiaspecan, — kaj sola mi ne ŝatis viziti teatron. Do, la tuta tiu afero nuliĝis. Mi malleviĝis al la malsupra aleo kaj pasis ĝin tutan, kaj kiam mi intencis turni min al la urbo, mi renkontis maljunulon en somera palto, melonĉapelo, kun apogbastoneto, evidente, elirintan por promeni, ĉar je lia libera mano tenis sin knabino, aĝa ĉirkaŭ kvin jarojn.
— Parker! — ekkriis mi, ekstarante antaŭ lia vizaĝo.
— Vere, — diris Parker, fiksrigardante. Lia memoro estis streĉe laboranta, ĉar lia vizaĝo jen plilongiĝadis, jen ridetadis kaj penis rekoni, kiu mi estas. — Ion mi ŝajne rememoras, — ekparolis li nedecideme, — sed pardonu, dum la lastaj jaroj mi malbone vidas.
— La «Ora ĉeno»! — diris mi.
— Aĥ, jes! Do, sekve... Ne, krevigu min Dio, — mi ne povas rememori.
Mi frapis lian ŝultron:
— Sandy Pruel, — diris mi, — tiu, kiu ĉion scias!
— Knabo, ĉu tio estas ci?! — Parker klinis la kapon flanken, eklumis kaj kortuŝe ekjubilis:
— Ho, tute ne rekonebla! La uniformo konvenas al ci! Elkreskis, larĝiĝis. Nu, do, ni devas konversacii! Kaj min, jen, la nepino tiradas: «ni iru, avo, kaj ni iru», — ŝatas promeni kun mi.
Ni ree venis en la «Tonuson» kaj mendis vinon; al la knabino ni mendis dolĉajn kukojn, kaj ŝi komencis ilin anatomii per la fingro, murmuretante kaj svingante la piedojn, kaj mi kaj Parker forflugis antaŭ kvin jarojn. Dum ioma tempo Parker alparoladis min per «ci», poste lin iom post iom impresis la vidaĵo de la eleganta sunbruna maristo, portanta navigaciistan uniformon kun kutima neglekto de sperta marhundo, — kaj transiris al «vi».
Estas nature, ke la konversacio temis pri la historio kaj la sorto de la personoj, konataj de ni, kaj plej multe — pri Molly, kiu edziniĝis al Duroc antaŭ jaro kaj duono. Krome, mi eksciis, ke ili ambaŭ estas ĉi tie kaj loĝas tre proksime — en gastejo «Plein air»[22], ili venis pro aferoj de Duroc, pro kiuj ĝuste, Parker ne sciis, sed li vizitis ilin, restinte tre kontenta tiel pri la akcepto, kiel pri la regalo. Mi estis mirigita kaj ĝojigita, sed pleje mi ĝojis pri Molly, ke ŝi ne trafis en la kroĉemajn manegojn de siaj fifratoj. Ekde tiu minuto mi jam ne povis kviete sidi, kaj mi maŝinece kapjesadis, finaŭskultante la rakonton de la maljunulo. Mi eksciis krome, ke Parker konis Molly-n delonge, — li estis ŝia malproksima parenco en la patrina linio.
— Kaj ĉu vi scias, — diris Parker, — ke ŝi venis antaŭ tiu vespero, sola, sekrete, en la «Oran ĉenon» kaj kion mi aranĝis por ŝi? Ne scias... Nu, do ŝi venis por adiaŭi tiun domon, kiun la forpasinto konstruis por ŝi, kiel ŝi deziris, — stulta knabino! — kaj trovis min, ĉirkaŭvolvita per kaptuko ĝis la okuloj. Ni longe iradis tie, kie eblis iri, renkontante neniun. Ŝiaj okuloj ekbrilis, — tiel ŝi estis impresita, — ja vi scias, Hanuver malavare prenis grandan skalon, kiel li sola scipovis. Jes. Granda plezuro estis sur ŝia vizaĝo, — oni povus frandi, rigardante al ŝi. Ŝi iradis kaj rigidiĝadis. Ĉirkaŭrigardadis. Frapetadis per la piedo. Komencis facile kanteti. Jen, — kaj tio estis en pasejo inter du haloj, — preter la pordo pasis tiu fiaventuristino kun Hanuver kaj Galway. Molly deiris en ombron, kaj nin neniu rimarkis. Mi ĵetis rigardon, — tute alia homo staris antaŭ mi. Mi ion ekparolis, sed ŝi svingis la manon, — ekhastis, eksilentis kaj ne plu diris ion, ĝis ni pasis en la ĝardenon kaj trovis la boaton, en kiu ŝi venis. Adiaŭante, ŝi diris: «Ĵuru, ke ci al neniu rakontos, kiel mi iradis ĉi tie kun ci hodiaŭ». Mi ĉion komprenis, ĵuris, kiel ŝi deziris, kaj interne mi pensis: «Jen tuj mi eksplikos al ŝi ĉiujn miajn opiniojn, ke ŝi elĵetu tiujn pensojn pri Dige». Kaj ne povis. Jam aperis onidiro; mi mem ne sciis, kio okazos, sed decidiĝis, tamen kiam ekrigardis al ŝia vizaĝo, — malaperis la deziro paroli, mi vidas laŭ ŝia vizaĝo, ke ŝi malpermesas paroli kaj foriras kun ofendiĝo. Mi decidiĝadis tiel trifoje kaj — ne findecidiĝis. Jen kiaj aferoj!
Parker parolis plu; kvankam estis interese aŭdi ĉion, el kio aperis la eventoj de tiu memorfiksita vespero, mia malpacienco ekiri al Duroc kreskis kaj solviĝis per tio, ke, suferante kaj movetante la piedojn sub la seĝo, mi, finfine, vokis kelneron, por pagi.
— Nu, kio do, mi vin komprenas, — diris Parker, — vi malpaciencas iri al «Plein air». Kaj al la nepino tempas dormi. — Li demetis la knabinon de sur la seĝo kaj prenis ŝian manon, kaj alian sian manon etendis al mi, dirinte: — Estu sana!..
— Ĝis revido! — kriis la knabino, forportante la kukojn en pako kaj riverencante. — Ĝis revido! dankon! dankon!
— Kaj kia estas cia nomo? — demandis mi.
— Molly! Jen kia! — diris ŝi, forirante kun Parker. Sankta ĉielo! Ĉu sciis mi tiam, ke mi vidas mian estontan edzinon? Tian senhelpan, nur iomete pli altan, ol la seĝo?!
II
Emocio de pasinteco. Malfeliĉas tiu, kiun ne atingas tiu rafinita emocio; en ĝi sterniĝas sonĝa lumo kaj sonas malgaja miro. Neniam, neniam ĝi ripetiĝos! Dum foriras jaroj, foriras ankaŭ ĝia palpeblo, ŝanĝiĝas la formo, malaperas detaloj. Ŝajnas tiel, kvankam ĝia esenco estas tiu, — ĝuste tiu sama, en kiu ni vivis, ĉirkaŭitaj de zorgoj kaj pasioj. Tamen io ŝanĝiĝis ankaŭ en la esenco. Kiel plenaĝa homo nur per la cerbo — ne per la koro povas rekoni sin dekjaraĝan en portreto, — same eventoj, okazintaj antaŭ kelkaj jaroj, ŝanĝiĝas kune kun ni kaj, foliumante taglibron, oni multon deziras reskribi tiel, kiel oni sentas nun. Tial mi malaprobas la kutimon skribi taglibron. Vana malŝparo de tempo!
En tia humoro mi sendis al Duroc mian vizitkarton kaj eksidis, legante ĵurnalon, sed tenante ĝin renversita. Ne pasis eĉ kvin minutoj, kaj la servisto jam revenis, preskaŭ kure.
— Oni vin petas, — diris li, kaj mi leviĝis en la beletaĝon kun sveno de la koro. La pordo malfermiĝis, — renkonten al mi ekstaris Duroc. Li estis la sama, kiel antaŭ kvin jaroj, nur arĝentiĝis la tempioj. Por la renkontiĝo mi preparis frazon: «Vi vidas antaŭ vi la figuron el obskuro de la pasinteco kaj verŝajne kun peno rekonas min, tiel mi ŝanĝiĝis post tiam», — sed, konfuziĝinte, mi diris nur: «Ĉu vi ne atendis, ke mi venos?»
— Ho, saluton, Sandy! — diris Duroc, fiksrigardante min. — Verŝajne, ci nun opinias cin maljunulo, sed por mi ci estas la sama Sandy, kvankam kun virkoka baseto. Bonege! Ci estas hejme ĉi tie. Kaj Molly, — aldonis li, vidante, ke mi ĉirkaŭrigardas, — eliris; ŝi baldaŭ venos.
— Mi devas diri al vi, — deklaris mi, trafante en mian antaŭan facilaniman sincerecon, — ke mi tre ĝojis ekscii pri via geedziĝo. Pli bonan edzinon, — daŭrigis mi kun malkonvena kaj konfuzanta min mem ardo, — estas malfacile trovi. Jes, malfacile! — ekkriis mi, dezirante paroli samtempe pri ĉio kaj ne havante fortojn por forlasi la unuan temon.
— Ĉu ci multe serĉis, komparadis? Ĉu ci havas grandan sperton? — demandis Duroc, kaptante mian orelon kaj sidigante min. — Silentu. Lernu, enirante en domon, eĉ post kvin jaroj, diri kelkajn negravajn frazojn, irantajn ĉirkaŭ kaj apud la grava, kaj tial, kvazaŭ gravajn.
— Kiel?! Ĉu vi min instruas?
— Mia konsilo estas bona por ajna loko, kie cin oni ankoraŭ ne konis kiel babileman kaj eksplodeman knabon. Nu, bone. Elmetu ciajn kvin jarojn. La sonorilo estas apud ci, etendu la manon kaj sonorigu.
Mi rakontis al li aventurojn de la unua maristo en la mondo, de Sandy Pruel el Zurbagano (kie mi naskiĝis) sub la plej bona suno, plej hele prilumanta nur mian figuron, videblan al ĉiuj, kiel la statuo de Libero, — el distanco de sesdek mejloj.
Tiam la servisto enportis bonegan malnovan rumon, kiun ni komencis trinki el porcelanaj glasetoj, rememorante la okazaĵojn sur la Signala Dezerto kaj en la «Ora ĉeno».
— Bona estis la paĝo, ĉu? — diris Duroc. Li enpensiĝis, lia esprimema, firma vizaĝo reflektis la rememoron, kaj li daŭrigis: — La morto de Hanuver estis por ni ĉiuj neatenditaĵo. Ni ne povis eĉ pensi. Estis uzitaj rimedoj. Nenio antaŭdiris la malgajan finon. Evidente, lia interna streĉiĝo eksplodis kun pli granda forto, ol pensis ni. Je tri horoj antaŭ la fino li sidis kaj parolis tre gaje. Li ne skribis testamenton, ĉar kredis, ke, farinte tion, li pliproksimigos la finon. Tamen la morto jam tenis sian manon sur lia kapo. Tamen, — Duroc ĵetis rigardon al la pordo, — ĉe Molly mi ne parolos pri tio, — ŝi malbone dormas, se oni parolas pri tiuj tagoj.
Tiumomente aŭdiĝis facila frapo, la pordo iomete malfermiĝis kaj virina voĉo komencis elparoli per rezonema tenera recitativo: «Pe-tan-te e-ge pri en-ir', a-ver-tas mi pri la de-zir', ke mal-fer-mi-ĝu la se-rur'...»
— Kiu estas tie? — afekte laŭte demandis Duroc.
— Re-ve-nis hej-men la vi-pur', — finis la voĉo, la pordo malfermiĝis, kaj enkuris juna virino, en kiu mi tuj rekonis Molly-n. Ŝi estis en tajlorkostumo de cindra koloro kaj en helblua ĉapelo. Ekvidinte min, ŝia ridanta vizaĝo subite malvarmiĝis, plilongiĝis kaj ree ekardis.
— Certe, mi vin rekonis! — diris ŝi. — Kun mia memoro, kiel mi povis ne rekoni la amikinon de l' juneco?! Sanderseto, ĉu ci resurektis, kara?! Nu, saluton, kaj pardonu min, ke mi estis elpensanta versaĵojn, kiam ci, probable, atendis mian aperon. Ĉu vi jam drinkas? Nu, bonege, mi tre ĝojas, kaj... kaj... mi ne scias, kion mi ankoraŭ diru al vi. Dume mi eksidu.
Mi rimarkis, kiel rigardis al ŝi Duroc, kaj komprenis, ke li ŝin tre amas; kaj pro tio, kiel li observadis ŝiajn distritajn, rapidajn moviĝojn, al mi naskiĝis deziro iam esti en lia stato.
Kun la veno de Molly la komuna konversacio transiris, ĉefe, al mi, kaj mi ree rakontis pri mi, poste interesiĝis, kie estas Pope kaj Estamp. Molly sen ajna sinĝeno alparoladis min per «ci», kvazaŭ mi plu estis la antaŭa Sandy, kaj ankaŭ mi, pririgardinte ŝin, nun trovis, ke kvankam ŝi iĝis tute plenaĝa virino, sed konservis en la vizaĝo kaj en la moviĝoj tri kvaronojn de la antaŭa Molly. Do, ŝi diris:
— Pope-on ci ne rekonus, kvankam ci «ĉion scias»; pardonu, sed mi tre ŝatas moki. Pope iĝis tia solida, tia pozitiva, ke oni deziras iri for! Li regas grandajn aferojn en tea firmao. Kaj Estamp estas en Meksiko. Li veturis al la malsana patrino; ŝi mortis, kaj Estamp enamiĝis kaj edziĝis. Ni lin ne plu revidos.
Mi havis dezirojn, kiujn mi ne povis plenumi kaj senlime ĝeniĝis pro ili, ridetante kaj parolante, kiel aŭtomato. Mi deziris diri: «Ni ekkriu, — renkontiĝu kaj teruriĝu, — ni dronu en la emocio de la tago, pasinta antaŭ kvin jaroj, ni revenigu tiun akran streĉon de ĉiuj sentoj! Vi, Molly, por mi estas la unua hela strio de virina juneco, kronita per rido kaj malfeliĉo, vi, Duroc, estas la unua firma strio de kuraĝo kaj digno! Mi vin renkontis subite. Pro kio do ni sidas tiel diskrete? Pro kio nia konversacio estas tiel strikta, tiel abstrakta?» Ĉar supraĵajn konversaciojn mi taksis malalte. Ardo, pasio, larmoj, ĵuroj, malbenoj kaj manpremoj, — jen kion mi bezonis nun!
Por ĉio ĉi — ho ve! — mi tiam ne trovus vortojn, sed mi tre bone sentis, kio mankas. Poste mi eksciis, kial ni malmulte rememoradis triope kaj ne estis absorbitaj de la pasinteco. Sed ankaŭ nun mi rimarkis, ke Duroc regas la konversacion, kiel rudron, tenante pli proksime al la malvarma nordo, ol al la arda sudo.
— Kiu scias?! — diris Duroc al ŝia «ne plu revidos». — Jen Sanders Pruel sidas ĉi tie kaj iom post iom ebriiĝas. Renkontiĝoj, des pli neatenditaj, okazas pli ofte, ol oni pri tio kutime pensas. Ni ĉiuj revenas sur malnovan spuron, krom...
— Krom mortintoj, — diris mi stulte kaj sovaĝe. Iam oni tenas en la manoj fragilan aĵon, distrite turnas ĝin, kaj subite — krak! — ĝi rompiĝis. Molly enpensiĝis, poste petole verŝis al mi rumon kaj komencis kanteti, dirinte: «Jen tion ĉi mi tuj ludos al vi». Ekstarinte, ŝi foriris en la najbaran ĉambron, de kie ektondris impeta batado de klavoj. Duroc ĵetis maltrankvilan rigardon post ŝin.
— Ŝi laciĝis hodiaŭ, — diris li, — kaj apenaŭ revenos. — Vere, en la ĉiam pli kreskanta tondrado de la fortepiano aŭdiĝis persista deziro superbrui alian ritmon. — Bonege, — daŭrigis Duroc, — ŝi ludu, kaj ni sidos sur la bulvardo. Por tia entrepreno mi ne trovos pli bonan kunulon, ol cin, ĉar ci havas vivan animon.
Interkonsentinte, kie ni renkontiĝos, mi atendis, ĝis eksilentis la muziko, kaj komencis foriri. — «Molly! Sandy foriras», — diris Duroc. Ŝi tuj eliris kaj komencis peti min venadi ofte kaj «en nekonvena tempo»: «Tiam estos videble, ke ci estas amiko». Poste ŝi frapis mian ŝultron, kisis la frunton, ŝovis en mian poŝon manplenon da bombonoj, trovis kaj donis la kaskedon, kaj mi alportis al la lipoj la varman, elastan manon de Molly kaj esprimis esperon, ke ŝi estos en bona sano.
— Mi penos, — diris Molly, — sed mi fojfoje havas kapdolorojn, tre fortajn. Ĉu ci, eble, scias rimedon? Ne, ci nenion scias, ci estas mensogulo kun cia skribaĵo! Iru for!
Mi neniam plu vidis ŝin. Mi foriris, memorfiksinte la lastan viditan de mi rideton de Molly, — de meza gajeco, kvankam ne sen humuro, kaj direktis min al «Havena tribunuso», — la gastejo, kie mi devis atendi Duroc-on kaj kie, por mia grandega miro, mi retrovis oĉjon Gros-on, svingantan glason en rondo de kompanio, rajde sidanta sur seĝoj.
III
Kunigu kelkajn ruĝajn kojnojn el kruda viando kaj rufaj ĉevalaj haroj, kaj ne zorgu pri la direkto, en kiu elstaras la pintoj, distranĉu tiun kunaĵon malsupre per transversa fendo, kaj supre enmetu paron da putraj nuksoj, kaj vi ricevos similaĵon de la fizionomio de Gros.
Kiam mi eniris, de sur la seĝo el la rondo de tiu kompanio ekstaris matroso, gratante malantaŭ la orelo, kaj diris al sia kamarado, veninta kun li: «Al diablo lin! Li ree mensogas, kiel elekta kandidato!»
Mi rigardis al Gros kun agrabla sento de sekureco. Al mi estis interese, ĉu li rekonos min. Mi eksidis al la tablo, najbara kun lia tablo, kaj afekte laŭte postulis malvarman punĉon, por ke Gros atentu min. Vere, la maljuna ŝipestro, malgraŭ lia absorbiteco de la propraj rakontoj, turnis sin al mia krio kaj malgaje rimarkis:
— Navigaciisto ŝercas. Jen, verŝajne, multas mono!
— Ĉu multas aŭ malmultas, — diris mi, — ne vi ĝin kalkulu, estimata ŝipestro!
Gros malkunsente ĉirkaŭlekis per la lango la lipharojn kaj turnis sin al la kompanio.
— Jen, — diris li, — jen al vi la viva kopio de Sandy Pruel! Li same respondadis, kaj ĉiam impertinentis. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu vi havas fraton, kies nomo estas Sanders?
— Ne, mi estas sola, — respondis mi, — sed en kio estas la afero?
— Ege vi similas unu ulon, krevigu lin tondro! Tia estis maldankema bruto! — Gros estis ebria kaj la glason tenis klinite, priverŝante per vino la pantalonon. — Mi traktis lin, kiel patro, kaj vere elkovis serpenton! Oni diras, tiu Sandy nun riĉiĝis, kiel nababo; pri tio mi ne scias, sed ke li pro unu afero ricevis, uzinte mian ŝipon, cent mil per bankaj biletoj, — pri tio mi ankaŭ nun povas ĵuri per mastoj de la tuta mondo!
En tiu momento parto de la aŭskultantoj foriris, ne dezirante aŭdi ripeton de la deliraĵo, kaj mi ŝajnigis, ke min tre interesas la historio. Tiam Gros alkroĉiĝis al mi, kaj mi eksciis pri aventuroj de Sandy Pruel. Jen tiu historio.
Antaŭ kvin jaroj oni bezonis kaŝe enterigi naskiĝintan pro eksterleĝa amo dukapan homon, kiu kreskis en mallibero kaj mortis pro tio, ke unu kapo forsekiĝis. Por tio, subaĉetinte la matroson Sandy-n Pruel-on, nekonataj homoj ligis Sandy-n, por ke oni lin ne suspektu, kaj transportis la kadavron sur la Gardenan kabon, kie ili kaŝis ĝin en vastaj hipogeoj de la «Ora ĉeno». Pro tiu afero Sandy ricevis cent mil, kaj Gros nur kvincent piastrojn, kvankam, orajn, — sed, kiel vi vidas, tre malmulte kompare kun la honorario de Sandy. Baldaŭ la kadavron oni elprenis, kovris per lako kaj vivigis per elektro, tiel ke ĝi komencis kiel viva respondadi demandojn kaj ĝin oni ĝis nun ŝajnigas meĥanika figuro. Kio koncernas Sandy-n, — li longe estis konata sur la duoninsulo, kiel malŝparulo kaj drinkemulo, kaj estis arestita en Zurbagano, sed baldaŭ estis liberigita kontraŭ granda mono.
En tiu loko de la legendo, kiu havis, eble, eĉ pli mirindan finon (kiel strange, eĉ timige sonis ĝi por mi!), eniris Duroc. Li estis en palto, en ĉapelo kaj tial havis alian aspekton, ol nokte, ĉe la komenco de mia rakonto, sed al mi ŝajnis, ke mi ree mergiĝas en mian historion, pretan komenciĝi ree. Pro tio min trafis nekomprenebla sopiro. Mi haste ekstaris, forlasis Gros-on, kiu ne rekonis min, sed, vidante, ke mi foriras, ekkriis:
— Navigaciisto, he, navigaciisto! Unu glason por Gros je memoro de tiu porko Sandy, kiu bankrotigis sian ŝipestron!
Mi vokis kelneron kaj en ĉeesto de Duroc, kiu kun intereso observis, kiel mi agos, mendis por Gros kaj liaj kundrinkantoj ok botelojn da portvino. Poste, frapinte la ŝultron de Gros tiel, ke li forŝanceliĝis, mi diris:
— Gros, ja mi estas la Sandy!
Li svingis la kapon, plorĝemis kaj ekrigardis al mi.
Estiĝis ĉies silento.
— Ok botelojn, — diris finfine Gros, maŝinece fosante en la poŝo kaj pririgardante miajn genuojn. — Mensogo! — subite kriis li. Poste Gros velkis kaj movis la manon, kvazaŭ forigante malfacilajn pensojn.
— Ha, — povas esti!.. Povas esti, — ekbalbutis li. — Hm... Sandy! Ĉio povas esti! Ok botelojn, bote...
Tiam ni forlasis lin, eliris kaj pasis sur la bulvardon, kie ni eksidis en ŝtonan rotondon. Ĉi tie aŭdeblis fora plaŭdado de ondoj; sur alia aleo, pli alte, ludis orkestro. Ni pasigis bonan vesperon kaj ĉion, kio estis dirita ĉi tie, rememoris kaj priparolis kun ĉiuj detaloj. Poste Duroc adiaŭis min kaj malaperis en la direkto al la gastejo, kie li loĝis, kaj mi, fumetante, drinketante kaj aŭskultante la muzikon, foriris per la animo en la Mirindan Landon kaj longe rigardadis al tiu flanko, kie estis la Gardena kabo. Mi meditadis pri vortoj de Duroc pri Hanuver: «Lia menso postulis vivan fabelon; la animo petis trankvilon». Ŝajnis al mi, ke mi ree vidas la subitan aperon de Molly antaŭ la bele vestita homamaso kaj aŭdas ŝiajn rompiĝantajn vortojn:
— Tio estas mi, kara! Mi venis, kiel promesis! Ne sopiru nun!