La Majstro kaj Margarita

M. A. Bulgakov

… Nu, kiu estas vi?

- De l’ fort’ mi estas ono

Malbonvolema cxiam, sed kaùzant’ de bono.

Faùsto

PARTO UNUA

1

NENIAM INTERPAROLU KUN NEKONATO

Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la gxardenplacon de la Patriarhxa lageto . La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan cxapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizagxo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, largxasxultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan cxemizon, cxifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportosxuojn.

La unua estis neniu alia ol Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz , redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit , unu el la plej grandaj Moskvaj literatur’asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaicx Ponirjov, verkanta sub la pseùdonimo Senhejmulo .

Atinginte la ombron de apenaù verdigxintaj tilioj, la literaturistoj tuj jxetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkajxoj».

Nu, oni notu la unuan strangajxon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaù la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis ecx unu homo. Je horo, kiam oni apenaù povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidigxis sur benkon, malplena estis la aleo.

– Mi petas mineral’akvon , - mendis Berlioz.

– Mineral’akvon mi ne havas, - ial ofendigxis la virino en la budo.

– Cxu vi havas bieron? - raùkvocxe demandis Senhejmulo.

– Bieron mi ricevos vespere, - respondis la virino.

– Do kion vi havas? - demandis Berlioz.

–  Abrikot’akvon , sed varmetan, - diris la virino.

– Nu, donu, donu, donu!…

La abrikot’akvo eligis abundan flavan sxaùmon kaj la aero ekodoris je frizejo.

Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki , pagis kaj sidigxis sur benkon vizagxe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.

Tiam okazis la dua strangajxo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li cxesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en gxin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaùzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarhxa.

Berlioz angore rigardis cxirkaùen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paligxis, visxis la frunton per la posxtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis… La koro stultumas… Forlasu mi cxion kaj veturu en Kislovockon !»

Kaj jen la varmega aero plidensigxis antaù li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: jxokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la sxultroj mallargxaj; nekredeble maldika; kaj la mieno - bonvole atentu! - sarkasma.

La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimigxis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraù pli paligxinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!…»

Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaù li dekstren kaj maldekstren sen tusxi la teron.

La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke cxio estas finita, la vizio aerdisigxis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo forigxis el la koro.

– Ho, diablo! - ekkriis Berlioz. - Cxu vi scias, Ivano, jxus min preskaù trafis sunfrapo. Mi ecx kvazaù halucinigxis. - Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraù flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.

Iom post iom li tamen trankviligxis, unu fojon sin ventumis per la posxtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li daùrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot’akvo.

Poste oni eksciis, ke gxi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraùreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj ecx tre rapide, sed bedaùrinde gxi neniom kontentigis la redaktoron. La cxefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke cxio estas reverkenda. Nun li faris kvazaù prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: cxu la bildokrea forto de lia talento, cxu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta cxiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo - cxu bona aù malbona - sed la fakto, ke cxi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke cxiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj ecx per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, cxapitro kvardek kvara de la famaj Analoj de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo, certe estas posta falsa intermeto .

La poeto, por kiu cxio rakontata de Berlioz estis novajxo, atente aùskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvocxe malbenante la flavan abrikot’akvon.

– Ne estas ecx unu orienta religio, - diris la redaktoro, - en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda…

La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdigxi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Cxielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj ecx pri la malpli konata timinda dio Vitzliputzli , kiun iam adoris la aztekoj en Meksikio.

Gxuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de Vitzliputzli el pasto, en la senhoma aleo aperis viro.

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartajxon.

Oni devas konstati, ke cxiuj cxi raportoj estas fusxaj.

Antaù cxio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj sxuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo . Kvardekjara, laù la aspekto. Tordita busxo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.

Unuvorte, alilandano.

Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du pasxoj de la amikoj.

«Germano…», pensis Berlioz.

«Anglo…», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»

Dume la alilandano rigardis cxirkaùen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la gxardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke gxi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etagxoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por cxiam forirantan de Berlioz; poste direktis gxin malsupren, kie la vitroj komencis antaùvesperece malheligxi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.

– Vi, Ivano, - plu paroladis la redaktoro, - tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskigxon de Jesuo la Dia filo, sed la interesajxo ja estas, ke antaù Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskigxis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataù la naskon aù ekzemple la venon de la sagxuloj , prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Cxar laù via rakonto li tamen estus naskita!

Cxi tiam Senhejmulo provis cxesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis ecx pli dolore kaj laùte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, cxar la alilandano subite ekstaris kaj pasxis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.

– Bonvolu min pardoni, - ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, - ke mi, ne estante konata, tamen min trudas… Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke… - Li gxentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.

«Ne, probable franco», decidis Berlioz.

«Polo?» - pensis Senhejmulo.

Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplacxis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora - nu, ne gxuste favora, sed kiel mi diru? - al la redaktoro li sxajnis kurioza, eble tiel.

–  Permesu ke mi alsidigxu , - gxentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismovigxis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.

– Se mi ne misaùdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, cxu? - li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.

– Vi ne misaùdis, - gxentile respondis la redaktoro, - gxuste tion mi diris.

– Ahx, kiel interese! - ekkriis la alilandano.

«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

– Kaj vi, cxu vi konsentis kun via interparolanto? - la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

– Centprocente, - jesis tiu, sxatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

– Mirinde! - ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial sxteliste cxirkaùrigardis, kaj mallaùtiginte sian basan vocxon, diris: - Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom cxio cetera, ankaù ne kredas je Dio. - Li faris timigitan mienon kaj aldonis: - Mi jxuras, tion mi al neniu diros.

– Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, - delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. - Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retrojxetis al la benk’apogilo kaj ecx ekpepis pro scivolo, demandante:

– Do, vi estas ateistoj, cxu?

– Jes, ni estas ateistoj, - respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»

– Ahx, kia cxarmajxo! - ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

– En nia lando oni ne miras pri ateismo, - diris Berlioz kun diplomata gxentileco. - La pliparto de nia logxantaro konscie kaj jam delonge cxesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangajxon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

– Permesu al mi kore vin danki.

– Pro kio do vi lin dankas? - mire palpebrumis Senhejmulo.

– Pro tre grava informo kiu min kiel vojagxanton ege interesas, - klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, cxar li hezite rigardis al la cxirkaùaj domoj, kvazaù timante vidi po unu ateiston en cxiu fenestro.

«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertigxis paroli ruse, jen interesajxo!», kaj li denove malserenigxis.

– Tamen permesu al mi vin demandi, - post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, - kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

– Ho ve, - kompate respondis Berlioz, - cxiuj cxi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

– Brave! - ekkriis la nekonato, - Brave! Vi gxuste ripetis la cxi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozajxo: li gxisfunde disbatis cxiujn kvin pruvojn - kaj poste, kvazaù ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

– La pruvo de Kantio, - kun subtila rideto kontraùdiris la klera redaktoro, - estas same nekonvinka. Nemalprave Sxilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun cxi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»

– Pro tiaj cxi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki’ por kelkaj tri jaroj, - subite bruskis Senhejmulo.

– Ivano! - konfuzigxis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki’ neniom sxokis la alilandanon, gxi lin ecx entuziasmigis.

– Nu gxuste, gxuste! - li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. - Tie por li estas la gxusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmangxo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Gxi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».

Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmangxo? al Kantio? Kion signifas tiu delirajxo?»

– Tamen, - daùrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, - sendi lin al Solovki’ oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki’, kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

– Domagxe! - replikis la batalema poeto.

– Ankaù mi bedaùras tion, - kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daùrigis: - Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj gxenerale la tutan ordon sur la tero?

– La homo mem ja direktas, - Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

– Pardonon, - milde diris la nekonato, - por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaùro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon ecx por ridinde mallonga daùro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi ecx pri sia propra morgaùo. Nu fakte, - la nekonato sin turnis al Berlioz, - imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj gxenerale gxui la aferon, kiam subite vi ekhavas - khe, khe! - pulmosarkomon. - La alilandano plezure ridetis, kvazaù la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. - Jes, sarkomon, - li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. - Kaj jen finita via direktado!

»Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misajxon, vi jxetas vin al spertaj kuracistoj, poste al cxarlatanoj, eble al aùguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj cxio finigxas tragike. La homo, kiu jxus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kusxas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taùgas por io ajn, lin bruligas en forno.

»Cetere, okazas aferoj ecx pli malbonaj. Ekzemple, iu jxus decidis veturi al Kislovock’, - la alilandano sagace rigardis la redaktoron, - sxajne, bagatelajxo. Sed ecx tion li ne sukcesos realigi, cxar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, cxu? Cxu ne pli gxuste estus diri, ke direktis lin iu alia? - Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aùskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin siegxi. «Li ne estas alilandano… Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

– Mi vidas, ke vi deziras fumi, - subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. - Kiajn cigaredojn vi preferas?

– Cxu vi havus diversajn? - malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

– Kiajn cigaredojn vi preferas? - ripetis la nekonato.

– Nu, La Sovetian Markon , - krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elposxigis cigaredujon kaj proponis gxin al Senhejmulo:

– Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo trovigxis gxuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Gxi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur gxia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Cxi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antaù ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

– Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfelicxo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj gxenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaù vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

– Nu, en tio estas troigo. La hodiaùan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…

– Nenial, - impone interrompis la nekonato, - neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu dangxero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

– Vi eble scias, kiel nome, - kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, - kaj informos min pri tio?

– Tre volonte, - respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaù intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo , la luno foras, ses - malfelicxo, vespero - sep…», kaj anoncis laùte kaj gxoje: - Oni fortrancxos vian kapon!

Senhejmulo sovagxe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

– Kiu do? Cxu malamikoj? Invadontoj?

– Ne, - respondis la interparolanto, - rusa virino, komsomolano .

– Hm, - grumblis Berlioz incitite pro la fi-sxerco de la nekonato, - tio, pardonu, estas neprobabla.

– Ankaù mi petas pardonon, - respondis la alilandano, - sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaù vespere?

– Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

– Nu, tio estas tute malebla, - firme kontraùdiris la nekonato.

– Kial do?

– Tial, - respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la cxielo, kie antaùsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, - ke Anjo jam acxetis oleon, kaj ne nur acxetis, sed ecx lasis gxin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estigxis silento.

– Pardonu, - post paùzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, - kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

– La oleo rilatas jen kiel, - subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. - Diru, civitano, cxu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

– Ivano!… - flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendigxis, li ecx tre gaje ekridis.

– Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! - li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. - Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domagxe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaicx.

– Kiel vi scias mian nomon?

– Mi petas vin, Ivano Nikolaicx, vin ja cxiu konas! - la alilandano elposxigis la hieraùan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua pagxo la poeto rekonis sian portreton kaj sub gxi sian versajxon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu gxojigis lin hieraù, nun ne estis al li agrabla.

– Mi pardonpetas, - li diris kuntirinte la brovojn, - cxu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

– Ho, kun plezuro! - respondis la nekonato. - Tiel bone estas cxi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

– Aùskultu, Micxjo, - flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, - ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, ensxteligxinta cxe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!…

– Vi opinias do…? - alarmigxis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

– Nu certe, fidu min, - arde flustris en lian orelon la poeto, - li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aùdis, kiel li parolas ruse, - la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fugxon, - iru ni lin reteni, aliel li eskapos…

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud gxi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindajxo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

– Pardonu al mi, ke entuziasmigxinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado - impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuzigxis. «Diable, li cxion aùdis…», pensis Berlioz, kaj gxentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W .

– Tre agrable, - konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenposxigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residigxis sur la benkon.

– Cxu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? - demandis Berlioz.

– Jes, kiel konsilisto.

– Vi estas germano, cxu? - konjektis Senhejmulo.

– Cxu mi? - redemandis la profesoro kaj subite enpensigxis. - Nu jes, plie germano…

– Vi eminente parolas ruse, - rimarkis Senhejmulo.

– Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

– Kiu estas via fako? - demandis Berlioz.

– Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» - klakis en la kapo de la redaktoro.

– Cx-cxu pri tiu fako oni volas konsulti vin cxi tie? - li balbutis.

– Jes, pri tiu fako, - konfirmis la profesoro kaj klarigis: - Cxi tie en la Sxtata biblioteko oni malkovris aùtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aùrilako , magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malcxifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

– Ah ha, vi estas historiisto, cxu? - kun grandaj faciligxo kaj estimo demandis Berlioz.

– Mi estas historiisto, - jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: - Hodiaù cxe la Patriarhxa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimigxu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

– Atentu, ke Jesuo ekzistis.

– Vidu, profesoro, - igis sin rideti Berlioz, - ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

– Necesas nenia vidpunkto! - respondis la stranga profesoro, - tute simple: li ekzistis, nenio plu.

– Tamen oni bezonas ja ian pruvon… - komencis Berlioz.

– Nenia pruvo estas bezonata, - respondis la profesoro. Li ekparolis nelaùte kaj cxiuj fremdajxoj de lia prononco ial malaperis: - Cxio estas simpla. En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’

2

PONCIO PILATO

En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’, Poncio Pilato , la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun cxio aùguris malbonan tagon, cxar gxi persekutis lin ekde la matenigxo. Sxajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la gxardeno versxas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksigxas al la leda kaj sxvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra gxardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jersxalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio ; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmangxon, miksigxis la sama grasa roz’odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?

«Nu jes, sendube! Tio estas gxi, gxi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano cxe kiu doloras duono de la kapo. Kontraù gxi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»

Braksegxo jam estis pretigita sur la mozaika planko cxe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidigxis sur gxin kaj etendis la manon flanken.

La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro jxetis oblikvan rigardon sur la skribajxon kaj pene diris:

– Jugxato el Galileo, cxu? Cxu la tetrarhxo ekzamenis la aferon?

– Jes, prokuratoro, - respondis la sekretario.

– Do kio?

– Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaùte diris:

– Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la gxardenteraso sur la balkonon en la portiko viron versxajne dudek sep jarojn agxan kaj lasis lin stari antaù la segxo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj dissxiritan, hele bluan hxitonacxon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis sxnurligitaj malantaù la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluajxon, cxe la busx’angulo batvundon kun koaguligxinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu paùzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

– Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jersxalaiman Templon , cxu? - Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaù sxtona, nur liaj lipoj apenaù movigxis. Li estis kvazaù sxtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom movigxis antaùen kaj ekparolis:

– Bona homo! Kredu al mi…

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaùtigi la vocxon:

– Cxu min ci nomas bona homo? Ci eraras, cxiu en Jersxalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro - kaj tio estas perfekte gxusta. - Same senesprime li aldonis: - Centuriestron Ratobucxulo cxi tien.

Sxajnis al cxiuj, ke sur la balkono malheligxis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobucxulo, aperis antaù la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom largxajn sxultrojn, ke li tute sxirmis la ankoraù malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

– La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj cxiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobucxulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobucxulon oni cxiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje - ankaù pro lia misforma vizagxo: gxermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontraù la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estigxis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la gxardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaù tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la jugxaton en la gxardenon, Marko Ratobucxulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaù la piedestalo de bronza statuo, gxin svingetis kaj frapis la ligiton sur la sxultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaù subhakite, misglutis la aeron, lia vizagxo igxis griza kaj la okuloj sensencigxis. Same facile, kvazaù malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

– La Romian prokuratoron alparoli per - hegemono . Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Cxu ci komprenis min aù frapi cin?

La arestito sxanceligxis, sed sin superregis, la rugxo reaperis sur lia vizagxo, li retrovis la spiron kaj raùke diris:

– Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antaù la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties vocxo:

– La nomo?

– Cxu la mia? - haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi gxuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelaùte diris:

– La mian mi scias. Ne sxajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

–  Jesxua , - rapidis respondi la arestito.

– Alnomo?

–  Ha-Nocri .

– De kie ci devenas?

– De la urbo Gamala , - la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

– De kiu gento?

– Mi ne scias precize, - vigle respondis la arestito, - mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano…

– Kie estas cia hejmo?

– Mi ne havas fiksan logxejon, - konfuzite respondis la ligito, - mi vojagxas de urbo al urbo.

– Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, - diris la prokuratoro. - Cxu ci havas parencojn?

– Neniun, mi estas sola en la mondo.

– Cxu ci scipovas legi?

– Jes.

– Cxu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

– Jes. La grekan.

La sxvelinta palpebro levigxis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

– Do, cxu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

La arestito denove vigligxis, liaj okuloj cxesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

– Mi, bo… - cxi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaùa misparolo, - mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Miro aperis sur la vizagxo de la sekretario, kiu kurbigxante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree gxin klinis al la pergameno.

– Multego da homoj alfluas la urbon antaù la festo. Inter ili estas magoj, aùguristoj, astrologoj kaj murdistoj, - senesprime parolis la prokuratoro, - estas ankaù mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.

– Tiuj bonaj homoj, - la arestito haltis kaj haste aldoninte: - hegemono, - daùrigis: - estas neinstruitaj, ili konfuzis cxion kion mi diris. Mi ecx komencas timi, ke tiu miskompreno daùros tre longan tempon. Kaj cxio cxi cxar li malgxuste skribas miajn parolojn.

Estigxis silento. Nun ambaù malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.

– La lastan fojon mi cin admonas: cxesu sxajnigi cin frenezulo, ci krimulacxo, - milde kaj senesprime diris Pilato, - pri ci estas skribite nemulte, sed tio suficxas por cin pendumi.

– Tamen jes, jes ja, hegemono, - diris la arestito tute strecxigxinte pro la strebo kredigi, - sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj sencxese skribas. Nu, foje mi jxetis rigardon en lian pergamenon - tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forsxiris gxin el miaj manoj kaj forkuris.

– Kiu ankoraù? - mallogite demandis Pilato kaj tusxis la tempion per la mano.

–  Levio Mateo , - volonte klarigis la arestito. - Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage , sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figgxardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj ecx insultis min - nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, - la arestito ridetis, - mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto…

La sekretario cxesis skribi kaj kasxe jxetis mirrigardon, cxi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.

– … tamen aùskultante min li igxis pli milda, - daùrigis Jesxua, - fine li jxetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojagxi…

Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:

– Ho, urbo Jersxalaim! Cxu estas absurdajxo kiun oni ne aùdus cxi tie? Impostisto, aùskultu do, impostisto jxetis monon sur la vojon!

Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.

– Nu, li diris, ke de tiam la mono igxis al li abomena, - klarigis Jesxua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: - De tiam li igxis mia kunvojagxanto.

Ankoraù nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble levigxantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kusxanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naùza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono cxi tiun strangan krimulacxon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaù la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu cxambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvocxe voki la hundon Banga’, plendi al gxi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.

Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaù li, sub la senkompata Jersxalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizagxo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraù devas fari.

– Cxu Levio Mateo? - raùke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.

– Jes, Levio Mateo, - atingis lin la akra, lin turmentanta vocxo.

– Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?

La vocxo de la respondanto sxajnis piki Pilaton en la tempion, gxi estis neesprimeble doloriga. Gxi estis diranta:

– Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreigxos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.

– Kial do ci, vagulacxo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?

Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la jugxo… Mia intelekto ne plu servas min…» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvajxo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»

Denove li ekaùdis la vocxon:

– Antaù cxio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuragxe pensas pri la morto. Ci apenaù povas al mi paroli, ecx rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min cxagrenas. Ci ne povas ecx pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, sxajne la sola kara al ci estajxo. Sed ciaj turmentoj tuj finigxos, la kapo cxesos dolori.

La sekretario je duonfrazo cxesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.

Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke gxia radio, penetrinte la kolonaron, rampis gxis la eluzitaj sandaloj de Jesxua, ke tiu forflankigxas por gxin eviti.

La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaù manoj, lia flaveta, razita vizagxo esprimis teruron. Sed tuj li gxin superregis kaj residigxis.

Dume la arestito daùrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere strecxinte la kolon, li nur klopodis ne eligi ecx malplejan vorton.

– Jen, cxio finigxis, - parolis la arestito afable rigardante Pilaton, - mi tre gxojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la cxirkaùajxo - nu ekzemple, en la gxardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… - sin turninte la arestito rigardis la sunon, - venos poste, antaù la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci sxajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte paligxis kaj lasis fali la pergamenrulon.

– Cia malfelicxo konsistas en tio, - nehaltigate parolis plu la ligito, - ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan sxaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. - La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, cxu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestigxos la furiozo de la kolerema prokuratoro cxe tiu senprecedenca impertinentajxo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la strecxovundita, raùketa vocxo de la prokuratoro, latine diranta:

– Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraù la planko, transdonis gxin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la sxnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

– Konfesu, - mallaùte demandis Pilato en la greka, - ci estas granda kuracisto, cxu?

– Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, - respondis la arestito, delice frotante la sxvelintan, malhele rugxan manon, sulkigitan per la sxnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, gxi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

– Mi ne demandis cin, - diris Pilato, - cxu ci ankaù scias latine?

– Jes, - respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom rugxigxis kaj li demandis latine:

– Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

– Tio estas tre simpla, - latine respondis la arestito, - ci movis cian manon en la aero, - la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, - kvazaù ci volis gxin karesi kaj ciaj lipoj…

– Jes, - diris Pilato.

Post paùzo li demandis greke:

– Do, ci estas kuracisto, cxu?

– Ne, ne, - energie kontraùdiris la arestito, - kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

– Nu bone, se ci volas kasxi tion, kasxu gxin. La aferon gxi ne koncernas. Do, cxu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… aù forbruligi aù alimaniere difekti la Templon?

– Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsagxulon, cxu?

– Ho certe, ci ne similas malsagxulon, - mallaùte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. - Do jxuru ke tio ne okazis.

– Je kio ci volas ke mi jxuru? - plivigligxis la malligito.

– Nu, ekzemple je cia vivo, - respondis la prokuratoro, - nun estas la gxusta tempo jxuri je gxi, cxar sciu, gxi pendas je hareto!

– Cxu ci opinias, ke gxin pendigis ci, hegemono? - demandis la arestito. - Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

– Mi povas distrancxi tiun hareton.

– Ankaù pri tio ci eraras, - kontraùdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin sxirmante kontraù la suno. - Ja konsentu, ke sendube, distrancxi gxin povas nur la pendiginto, cxu?

– Nu bone, - ridetis Pilato, - mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jersxalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed gxi estas bone pendigita . Interalie, cxu tio estas vera, ke ci envenis Jersxalaimon tra la Pordego de Suzo , rajdante azenon kaj akompanate de popolacxo kiu salutis cin per krioj kvazaù profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

– Verdire, mi havas nenian azenon, - li respondis. - Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas gxusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, cxar tiam neniu en Jersxalaim min konis.

– Cxu ci konas tiujn homojn, - daùrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, - iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba ?

– Cxi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

– Cxu vere?

– Vere.

– Nun diru al mi, kial ci cxiumomente diras «bona homo»? Cxu cxiun ci nomas tia?

– Cxiun, - respondis la arestito, - en la mondo ne estas malicaj homoj.

– La unuan fojon mi tion aùdas, - diris Pilato kun negaja rideto, - sed eblas, ke mi ne suficxe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, - li sin ekturnis al la sekretario, cetere cxesinta skribi jam antaùe, kaj reparolis al la arestito: - Cxu en iu greka libro ci legis pri tio?

– Ne, mi mem komprenis tion.

– Kaj ci predikas tion, cxu?

– Jes.

– Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobucxulo, cxu ankaù li estas bona?

– Jes, - respondis la arestito, - kvankam li estas malfelicxa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li igxis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

– Mi volonte informos cin pri tio, - diris Pilato, - mi ja cxeestis tie. Bonaj homoj sin jxetadis sur lin kvazaù la hundoj sur urson. La gxermanoj krocxigxis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo , kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobucxulo. Tio estis dum la batalo cxe Idistavizo , en la Junulina Valo.

– Se mi povus interparoli kun li, - neatendite diris la arestito reve, - mi estas certa, ke li draste sxangxigxus.

– Nu, - reagis Pilato, - se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aù soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan gxojon por la legiestro. Tamen - felicxe por ni cxiuj - tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Cxi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtigxis, per la akra flugilo preskaù tusxis la vizagxon de bronza statuo staranta en nicxo kaj malaperis en kapitelo. Eble, gxi ekvolis fari tie sian neston.

Dum gxia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortigxis formulo. Gxi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jesxua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jesxua kaj la jxusa tumulto en Jersxalaim. Evidentigxis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, cxar ties malsagxaj, utopiaj paroloj povas kaùzi tumulton en Jersxalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona cxe Mediteraneo - kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo jxetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

– Cxu estas io plua pri li? - demandis Pilato la sekretarion.

– Bedaùrinde jes, - kontraù lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

– Kio do? - Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno sxangxigxis ecx plie post ol li legis la pergamenon. Cxu malhela sango alfluis liajn vizagxon kaj kolon, cxu okazis io alia, sed lia haùto perdis la flavon, igxis bruna kaj liaj okuloj sxajnis sinki en la kapo.

Versxajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuzigxis lia vidado. Jen - sxajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forsxvebis kaj anstataù gxi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haùton de la frunto korodis ulcero, sxmirita per ungvento; la busxo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, sxajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj cxirkaù li kaj la Jersxalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la gxardeno, malaperis, ke cxio perdigxis en la densega verdo de la Kapreaj gxardenoj . Ankaù pri lia aùdo okazis io stranga: sxajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaùte kaj minace, kaj tre klare li aùdis nazan vocxon orgojle tiri la vortojn: «La legxo pri majest’atenco …».

Rapide ekruligxis pensoj - mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!…» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco - kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin strecxis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaù li denove estis la okuloj de la arestito.

– Aùskultu, Ha-Nocri, - ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jesxua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, - cxu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Cxu ci ion diris? Aù… ne… diris? - La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas cxe jugxo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaù sugestii al tiu.

– Diri la veron estas facile kaj agrable, - rimarkis Jesxua.

– Mi ne bezonas scii, - reagis Pilato per sufokata kolera vocxo, - cxu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci gxin diros. Tamen dirante gxin, pesu cxiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaù turmentan.

Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaù por sxirmi sin kontraù la sunradio, kaj de malantaù la mano, kiel de malantaù sxildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.

– Do, - li parolis plu, - respondu, cxu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?

– Tio okazis jene, - volonte komencis rakonti la arestito, - antaùhieraù vespere, cxe la Templo, mi konatigxis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min…

– Bona homo, cxu? - demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.

– Tre bona kaj sciama homo, - jesis la arestito, - li montris plej grandan interesigxon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis…

– … ekbruligis la lampojn, - je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.

– Jes, - respondis Jesxua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daùrigis: - Li petis min eldiri mian opinion pri la sxtatregado. Tiu demando lin ege interesis.

– Do, kion ci diris? - demandis Pilato. - Ci respondos al mi, ke ci gxin forgesis, cxu? - sed lia vocxo jam estis senespera.

– Mi diris, ekzemple, - rakontis la arestito, - ke cxia regado estas perforto kontraù la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.

– Poste!

– Poste estis nenio, cxar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.

La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi ecx unu vorton.

– En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aù pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, - la strecxovundita kaj malsanula vocxo de Pilato sxvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, - kaj ne decas ke ci, malsagxa krimulacxo, jugxu pri tio. - Cxi tiam la hegemono kriegis:

– La eskorton for de la balkono! - Sin turninte al la sekretario li aldonis:

– Lasu min sola kun la krimulo, temas pri sxtata afero!

La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la gxardenon sekvate de la sekretario.

Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la sxprucilo sxvelantan flu’teleron, ties randojn forrompigxi kaj strie disfali.

Unua ekparolis la arestito.

– Mi vidas, ke okazis misajxo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaùsentas, hegemono, ke lin trafos malfelicxo kaj mi lin tre kompatas.

– Sxajnas al mi, - kun stranga rideto respondis la prokuratoro, - ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobucxulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj - la prokuratoro almontris la misforman vizagxon de Jesxua, - la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo - cxu ili cxiuj estas bonaj homoj?

– Jes, - respondis la arestito.

– Kaj venos la regno de la vero, cxu?

– Gxi venos, hegemono, - fide respondis Jesxua.

– Neniam gxi venos, - ekkriis Pilato per vocxo tiom terura ke Jesxua sxanceligxis malantaùen. Tiel li estis krianta antaù multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobucxulo kaptitas!» Li ankoraù pli laùtigis sian rompitan pro la komandado vocxon por ke en la gxardeno oni aùdu la vorton:

– Krimulo! Krimulo! Krimulo!

Poste li demandis pli trankvile:

– Jesxua Ha-Nocri, cxu ci kredas je dioj?

– Estas nur unu Dio, - respondis Jesxua, - je li mi kredas.

– Do pregxu al li, forte pregxu! Cetere… - la vocxo de Pilato resinkis, - tio estas senutila. Cxu ci havas edzinon? - ial malgxoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.

– Ne, mi estas sola.

– La abomeninda urbo, - subite murmuris la prokuratoro. Li movis la sxultrojn, kvazaù pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaù lavante ilin. - Se ci estus murdita antaù cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.

– Ci prefere lasu min for, hegemono, - neatendite petis Jesxua kaj lia vocxo igxis maltrankvila, - mi vidas ke oni volas mortigi min.

Spasmo tordis la vizagxon de Pilato, li turnis al Jesxua la inflamajn okulglobojn kun ilia rugxigxinta vejnaro kaj diris:

– Cxu ci, malfelicxulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Cxu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post cxi tiu momento ci diros ecx unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraù mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!

– Hegemono…

– Silentu! - kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. - Al mi! - li vokis.

Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antaù la prokuratoro staris Marko Ratobucxulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jesxua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jesxua Ha-Nocri pri io ajn aù respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto cxirkaùis Jesxuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antaù la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis sxnuritaj gxis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra sxultro. Li estis legato , la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun trovigxas la Sebastea kohorto . La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj cxirkaù la placo cxe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto . La unu, komandate de Ratobucxulo, devos eskorti la krimulojn, la cxarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn gxis la Kalva Monto kaj tie aligxi la supran kordonon. La alia devos marsxi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la postenigxon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon .

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, gxiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion arangxi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaù la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj gxuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jersxalaimon, ankoraù malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra gxardenteraso, cxe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la sxtuparon, renkontigxis la prokuratoro kaj Josef Kajafo , la Juduja cxefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la gxardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la gxardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentigxis la tuta de li abomenata urbo Jersxalaim, gxiaj pendaj pontoj, gxiaj fortikajxoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataù tegmento, la Templo de Jersxalaim, - tiam lia akra aùdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan gxardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel gxemoj aù krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasigxis nenombreblaj Jersxalaimanoj, incititaj de la jxusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la cxefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo gxentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaùfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapucxon sur sian apenaù kalvigxantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jesxua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaù la hodiaù okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj - Dismas, Gestas, Bar-rabba - kaj krome tiu Jesxua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aùdacis eksciti la popolon kontraù Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laù la legxo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komencigxonta hodiaù.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: cxu Bar-rabban aù Jesxuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

– La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Gxuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis sxajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizagxo levigxis la brovoj kaj li mire rigardis la cxefpastron rekte en la okulojn.

– Verdire, tiu respondo min surprizas, - milde diris la prokuratoro, - mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la cxefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson gxin korekti.

Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laù la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jersxalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkasxe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraù mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli dangxera ol Ha-Nocri.

Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la cxefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli dangxeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?

Kajafo diris per vocxo nelaùta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon gxi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.

– Kiel do? Ecx post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies busxo parolas la Romia regado? Cxefpastro, ripetu je tria fojo!

– Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, - nelaùte diris Kajafo.

Cxio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por cxiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraù ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu jxus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro sercxis la kialon sed la rezulto estis stranga: sxajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aù eble, ke li ion ne finaùskultis.

Pilato forpelis tiun penson kaj gxi tuj malaperis, same rapide kiel gxi venis. Gxi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, cxar ne povis ja gxin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingigxinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraù la sun’ardo.

– Nu, - diris Pilato, - estu tiel.

Li turnis la kapon, rigardis cxirkaùen kaj miris pri la okazinta sxangxo. Malaperis la florsxargxita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdajxoj kune kun la verdajxoj. Cxion anstataùis ia malhelrugxa sxlimo, en gxi ektremis kaj ien ekmovigxis algoj kaj kun ili movigxis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.

– Premon, - eligis Pilato, - premon mi sentas!

Per malvarma, sxvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.

– La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, - reagis Kajafo fikse rigardante la rugxigxintan vizagxon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraù venontaj turmentoj. «Ho, terura estas cxi-jare la monato Nisan’!»

– Ne, - diris Pilato, - ne pro la vetero mi estas premata, sed cxar tro malvaste igxis cxi tie por ni du. - Strecxinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: - Gardu cin, cxefpastro.

La malhelaj okuloj de la cxefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaùe la prokuratoro, igis sian vizagxon esprimi miron.

– Kion mi aùdas, prokuratoro? - fiere kaj trankvile respondis Kajafo, - ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Cxu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aùdus nin, hegemono…?

Pilato rigardis la cxefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.

– Kion ci diras, cxefpastro! Kiu povas nun aùdi nin cxi tie? Cxu mi similas la junan vagantan malsagxulon ekzekutotan hodiaù? Cxu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La gxardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri cxi tien! Kaj ne nur muso, ne povus ecx tiu - kiel li estas nomata? - el la urbo Kirjat. Cxu ci lin konas, cxefpastro? Ho, se iu tia penetrus cxi tien, li amare sin domagxus, pri tio ci ja ne dubas, cxu? Do sciu, cxefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, - Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, - tion deklaras mi, Pilato de Ponto , kavaliro de la Ora Lanco !

– Mi scias, scias! - sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon cxielen kaj daùrigis: - Scias la juda popolo, ke ci malamegas gxin per furioza malamo kaj suferigos al gxi multajn turmentojn, sed tutan ci gxin ne ekstermos! Dio gxin defendos! Nin aùdos, aùdos la potenca Cezaro, li sxirmos nin kontraù la ekstermanto Pilato!

– Ho ne! - ekkriis Pilato. Nun cxiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forjxeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. - Tro multe ci plendis kontraù mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj gxi iros ne al la provincestro en Antiohxion , nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kasxas en Jersxalaim kontraù la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jersxalaimon - kiel mi intencis antaùe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la sxildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni cxi tien kaj min okupi pri viaj misajxoj. Memoru mian parolon, cxefpastro. Ci vidos en Jersxalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos cxe la urbomurojn la tuta legio Fulminata , venos la araba kavalerio, tiam ci aùdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaùros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!

Sur la vizagxo de la cxefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:

– Ci mem, prokuratoro, cxu ci kredas kion ci diras? Ne, ci gxin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jersxalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku gxin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la cxefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Cxu ci aùdas, Pilato? - cxi tiam Kajafo impone levis la manon: - Aùskultu tion, prokuratoro!

Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aùdis la bruon - kvazaù la maro torentis sub la murojn de la gxardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis levigxanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizagxen. Samtempe de malantaù, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marsxo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.

– Cxu ci aùdas, prokuratoro? - mallaùte ripetis la cxefpastro. - Ci ja ne diros, ke cxion cxi, - Kajafo levis ambaù brakojn kaj la malhela kapucxo forglitis de lia kapo, - kaùzis la mizera krimulo Bar-rabba?

Per la mandorso la prokuratoro visxis de la frunto la malvarman sxviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la cxielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaù super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntirigxis gxis la leona vosto. Li diris nelaùte kaj indiferente:

– Baldaù estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.

En elegantaj esprimoj li pardonpetis la cxefpastron kaj invitis Kajafon sidigxi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi gxis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado - kaj faros ankoraù unu ordonon koncerne la ekzekuton.

La cxefpastro gxentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la gxardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la gxardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.

Dum la sekretario plenumis la ordonon, en cxambro sxirmita kontraù la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizagxon je duono kovris kapucxo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gxeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaùte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la gxardenon.

Tie en la cxeesto de cxiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jesxua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:

– Tre bone. - Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: - La tempo venis!

Cxiuj cxeestantoj direktis sin laù la largxa marmora sxtuparo inter la ebriige aromaj rozhegxoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraùan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jersxalaima hipodromo.

Elirinte el la gxardeno la grupo surpasxis largxan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj jxetis rigardon cxirkaùen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li jxus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaù si la placon Pilato ne vidis: gxin formangxis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaù la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj - la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.

Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.

Apenaù la blanka mantelo kun purpura subsxtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro - tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son’ondo: «Haaa…». Unue nelaùta, naskigxinte ie malproksime, cxe la hipodromo, gxi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis mallevigxi. «Ili ekvidis min» - pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al sxaùmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj sxrikoj distingeblaj malgraù la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la sxrikojn kaùzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam gxi movigxis antaùen».

Iom da tempo li atendis, cxar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaù ol gxi forspiros cxion en gxi akumuligxintan kaj trankviligxos per si mem.

Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.

Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raùka vocxo eksxvebis super la miloj da kapoj:

– Je la nomo de Cezaro imperatoro !

Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, dishakita krio - la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:

– Vivu Cezaro!

Levinte la vizagxon Pilato fiksis gxin kontraù la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, gxi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:

– La kvar krimuloj arestitaj en Jersxalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraù la legxoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto ! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaù vi!

Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la gxusta loko.

La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aù faciligxon. Kiam gxi estingigxis, Pilato daùrigis:

– Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, cxar laù la legxo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laù la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.

Kriante la vortojn Pilato aùskultis grandan silenton anstataùi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Ecx sxajnis al li unu momenton, ke cxio cxirkaù li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, ensxovinte la kapon en la cxielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:

– La homo liberigota tuj antaù viaj okuloj estas…

Antaù ol diri la nomon li denove paùzis, kontrolante, cxu li diris cxion, cxar li sciis, ke apenaù li diros la nomon de la felicxulo, la mortinta urbo revivigxos kaj neniu plua vorto estos aùdebla.

«Cxu cxio?» - senvocxe sin demandis Pilato. «Cxio. La nomon!»

Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:

– Bar-rabba!

Cxi tiam sxajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj versxis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis mugxo, sxrikoj, gxemoj, ridego kaj fajfado.

Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispasxi. Li sciis ke malantaù lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la mugxanta interpusxego la homoj levas sin unu sur la sxultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la sxnuron, nevole kaùzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraù la grimacoj kaj gxemoj, tamen sensence, freneze ridetas.

Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka sxtuparo por irigi ilin laù la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpasxinte sur la placon, sxirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.

Al la gxemoj de la kvietigxanta amaso nun tre klare miksigxis la trancxaj vocxoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aùdis sxutigxi proksimigxantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laù la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»

Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.

La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi gxin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laù la strateto cxe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.

Pasante antaù Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaùta kiel mulato, helvocxe kriis ion kaj sxire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, sxvitmalseka cxevalo abrupte haltis kaj baùmis. Jxetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la cxevalon sur la kolon, igis gxin repreni la gxustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizagxoj, kiuj sxajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.

Kirlante la polvon gxis la cxielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaù la dorso.

Per la mano sin sxirmante kontraù la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca gxardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.

Estis proksimume la deka horo matene.

3

LA SEPA PRUVO

– Jes, estis proksimume la deka horo matene, estiminda Ivano Nikolaicx, - diris la profesoro.

Kvazaù jxus vekigxinte, la poeto visxis la vizagxon per la mano kaj rimarkis, ke cxe la Patriarhxa jam vesperas.

La akvo nigrigxis kaj sur gxi jam estis glitanta malpeza boato, oni aùdis plaùdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj - pli gxuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.

La cxielo super Moskvo iel senkolorigxis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankoraù ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la vocxoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.

«Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?», mirigite pensis Senhejmulo. «Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis cxi cxion sed mi endormigxis kaj mem gxin songxis, cxu?»

Tamen estas pli versxajna, ke rakontis la profesoro, cxar alie necesus akcepti, ke la samon songxis ankaù Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizagxon de la alilandano:

– Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam gxi tute malakordas kun la Evangelioj.

– Mi petas pardonon, - kun indulgema rideto respondis la profesoro, - ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton… - li denove ridetis kaj Berlioz konfuzigxis, cxar gxuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris laù la Malgranda Bronnaja strato al la gxardenplaco.

– Vi pravas, - diris la redaktoro. - Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.

– Ho, tamen! Iu povas certigi kion! - en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimigxi.

De ambaù flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen aùdigxis, jen malaperis:

– Fakte… - la profesoro timeme rigardis cxirkaùen kaj mallaùtigis la vocxon gxis la flustro, - fakte mi mem cxeestis cxion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la gxardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio - sed kasxe, kvazaù inkognite, tial mi petas vin nepre teni cxion en plej granda sekreto, sxsx!…

Ekestis silento kaj Berlioz paligxis.

– Cxu… cxu vi jam longe estas en Moskvo? - li demandis per sxangxigxinta vocxo.

– Mi jxus venis en Moskvon, - perplekse respondis la profesoro, kaj nur cxi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.

«Nun cxio klaras!» pensis Berlioz ekscitite, «tute simple, venis freneza germano, aù eble li jxus frenezigxis cxe la Patriarhxa. Bela historio!»

Jes, tio klarigis cxion: la strangegan matenmangxon cxe la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antaùdirojn pri la fortrancxota kapo kaj la reston - la profesoro estis mense malsana.

Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retrojxetinte sur la benk’apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaù la dorso de la profesoro kvazaù dirante: «Ne spitu lin!» - sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.

– Jes, jes, certe, jes, - ekscitite parolis Berlioz, - finfine cxio cxi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto… Cxu vi venis sola aù kun via edzino?

– Sola, sola, mi cxiam estas sola, - amare respondis la profesoro.

– Do, kie estas viaj pakajxoj, profesoro, - mielvocxe demandis Berlioz, - cxu en Métropole? Kie vi enhoteligxis?

– Cxu mi? Nenie, - respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovagxan rigardon de sia verda okulo.

– Kiel do? Sed kie vi logxos?

– En via logxejo, - kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.

– Mi… mi tre gxojas, - ekbalbutis Berlioz, - sed vidu, en mia logxejo estos al vi malkomforte… Dum en Métropole estas ravaj numeroj, gxi estas bonega hotelo.

– Kaj la diablo, cxu ankaù la diablo ne estas? - subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

– Ankaù…

– Ne kontraùdiru! - senvocxe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin jxetinte malantaù la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

– Ne estas ja ia ajn diablo! - maltrafe ekkriis Ivano Nikolaicx, tute malspritigite de cxiuj cxi sensencajxoj. - Tie suficxus nenia pacienco! Vi cxesu frenezumi!

Cxi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

– Nu, jen kio cxe vi estas vere amuza, - eligis la profesoro skuate de la ridego, - oni demandu vin pri io ajn, gxi nepre mankas! - Abrupte li cxesis ridi kaj - la fenomeno kutima cxe mensa malsano - de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitigxinte li malmilde krietis: - Cxu tamen ne estas?

– Trankviligxu, profesoro, trankviligxu, - murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. - Bonvolu resti cxi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat’angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon…

La planon de Berlioz endas taksi gxusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la gxardenplaco de la Patriarhxa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misajxo.

– Do, vi volas telefoni… Nu, telefonu, - malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: - Tamen adiaùante mi vin petegas, kredu almenaù je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi ecx ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj gxi tuj igxos al vi prezentita .

– Bone, bone, - diradis Berlioz per false dolcxeta vocxo. Li palpebrumis al la cxagrenita poeto, kiun neniel gxojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la gxardeno, kiu estas cxe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij -strateto.

Nu, la profesoro tuj reserenigxis kaj kvazaù resanigxis.

– Mihxaelo Aleksandrovicx! - li postkriis al Berlioz.

Tiu skuigxetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaù lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn vocxtube antaù la busxo kaj kriis:

– Cxu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon ?

Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, cxu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj… Ahx, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos .

Sen atendi daùrigon Berlioz kuris pluen.

Tuj cxe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris gxuste tiu civitano kiu antaùe, en la suna lumo, modligxis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komencigxanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn , ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj sxtrumpetoj.

Berlioz ecx pasxetis malantaùen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.

– Cxu turnokrucon vi sercxas, civitano? - per fendita tenoro demandis la individuo, - cxi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos gxuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron… resobrigan drinkon por eksa kapelestro! - la kvadratita largxasvinge demetis sian jxokean kaskedon.

Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur gxin la manon. Gxin turninte li estis pasxonta sur la relvojon, kiam en lian vizagxon sxprucis rugxa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribajxo «Atentu tramon!»

Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laù la nova linio . Pasinte la turnon kaj havante antaù si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidigxis.

La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaù la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris pasxon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaù sur glacio, sxovigxis sur la pavimsxtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.

Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte pusxigxis kontraù la pavimo. Li ankoraù havis la tempon vidi en la alto - sed cxu dekstre aù maldekstre, tion li jam ne komprenis - la orizitan lunon. Li ankoraù sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizagxon de la tramkondukistino kaj sxian skarlatan kaptuketon . Berlioz ne kriis, sed cxirkaù li la tuta strato sxrikis per histeriaj inaj vocxoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono klinigxis antaùen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj sxutigxis el gxiaj fenestroj. Cxi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Cxu…?» Ankoraù unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, gxi jam estis dispecigxanta, poste igxis mallume.

La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarhxa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo gxi saltetante ruligxis sur la pavimsxtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.

Gxi estis la fortrancxita kapo de Berlioz.

4

LA POSTKURO

Finfine cxesis la insxrikoj, estingigxis la orelbora fajfado de la milicianoj , du ambulancoj estis forportintaj: la unu - la senkapan korpon kaj la detrancxitan kapon al la kadavrejo, la alia - la belan kondukistinon vunditan per vitrorompajxoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaùtukoj jam forigis la vitropecojn kaj sxutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaicx plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.

Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.

Impetinte cxe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidajxo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj gxissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li jxus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste - la kapo…

En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj vocxoj, sed la vortojn Ivano Nikolaicx ne perceptis.

Subite antaù li interpusxigxis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriacxis al la alia, preskaù en la orelon de la poeto:

– Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas sxia farajxo! En la butiko sxi acxetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraù la turnokruco la litrujo rompigxis. La tuta jupo makuligxis, sxi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn…

El cxio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

– Anjo… Anjo?! - li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis cxirkaùen, - atendu do, atendu…

Al la vorto Anjo krocxigxis oleo, poste ial - Poncio Pilato. Pliaton li tuj forjxetis kaj rekomencis ligi la cxenon ekde la vorto Anjo. La cxeneroj rapide kunigxis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, cxar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, gxi ne okazos! Ecx pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortrancxos virino, cxu? Jes, gxuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis ecx ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaùe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, gxi estas stultajxo!»; kaj la dua: «Cxu li mem cxion cxi arangxis?»

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

– Nu, spit! Tion ni ekscios!

Strecxeginte sian volon, Senhejmulo sin igis levigxi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentigxis, ke felicxe, tiu ankoraù ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarhxa lageto brilis la ora luno, kaj sub la cxiam trompaj lunradioj sxajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksigxema ekskapelestro okupis gxuste la lokon kie antaù nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano igxis ecx pli abomena ol antaùe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimigxis al la profesoro, rigardis lin en la vizagxon kaj konvinkigxis, ke gxi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

– Nun vi konfesu, kio vi estas? - obtuze demandis Ivano.

– Ne kompreni… rusa paroli…

– Oni ne komprenas! - de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

– Cxesu simuladi! - minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, - jxus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! - li kriis furioze.

La mistera profesoro malsxate tordis sian, ecx sen tio tordan, busxon, kaj levetis la sxultrojn.

– Civitano! - denove sin enmiksis la fia kapelestro, - kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! - Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon . Sufokigxante li diris al la kapelestro:

– Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare vigligxis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

– Krimulo? Kiu? Kie? Cxu alilanda krimulo? - liaj okuloj gxoje ekbrilis, - cxu cxi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii «Help!», alie li eskapos. Ek, ni ambaù! Kune! - kaj la kapelestro malfermis sian faùkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-sxerculon kaj kriis «Help!»; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, raùka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraùlinoj timigite pasxis flanken, for de li, kaj li aùdis la vorton ebria.

– Ha, vi do estas lia kunulo, - kolere kriis Ivano, - cxu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankaù la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

– Cxu intence vi baras al mi la vojon? - ekfuriozis Ivano, - do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaù englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis cxirkaùen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis cxe la elirejo al la Patriarhxa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Ecx pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aùdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarhxa strateto, la kato iris sur la malantaùaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka . Malgraù cxiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliigxis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota , kie la postkuro igxis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon sxatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aùtobuson, kiu veturis al la placo Arbat’ , kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan cxe la haltejo, senceremonie desxovis de ties sxtupeto virinon malgraù sxia protesta sxriko, sin krocxis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis cxe la strat’angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed ecx pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaù sxi ekvidis la katon sin trapusxi en la vagonon, sxi kriis bolante pro furiozo:

– La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Husx! Malsupren, aù mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasagxerojn surprizis la cxefajxo: ke kato provas envagonigxi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke gxi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaù disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino gxi tuj cxesigis sian avancadon, forlasis la vagonsxtupeton kaj kaùris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalsxnuron kaj la tramo ekmovigxis, la kato kondutis kiel cxiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte cxiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaùan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaùcxukan tubon fiksitan cxe la malantaùa vando kaj forveturis, tiel sxparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentaùga kato, Ivano preskaù perdis la cxefan el la tri, la profesoron. Felicxe, tiu ankoraù ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis cxe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis pusxigxante kontraù la homoj - kaj tamen li ecx je unu centimetro ne proksimigxis al la profesoro.

Malgraù sia konsternigxo Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenaù pasis dudek sekundoj - kaj anstataù la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat’. Ankoraù kelkaj sekundoj - kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo «Kropotkin», denove strateto, poste Ostojxenka kaj ankoraù stratetacxo, abomena kaj avare prilumata. Gxuste tie Ivano Nikolaicx definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.

Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.

Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etagxon, tuj trovis la sercxatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, versxajne kvin jarojn agxa, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.

De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaùcxambron. Biciklo sen pneùmatikoj estis krocxita al la muro, apude staris grandega ferizita sxrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kusxis vintra cxapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantaù pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira vocxo.

Neniom embarasite en la nekonata cxirkaùajxo la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: «Kompreneble, li sin kasxas en la bancxambro». En la koridoro estis mallume. Kelkfoje pusxigxinte kontraù la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte gxin ektiris. La sxloshoketo elingigxis, li trafis gxuste la bancxambron kaj pensis, ke tio estas bona sxanco.

Ho ve, la sxanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj strecxinte la okulojn li vidis, cxe la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn krocxitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapsxaùmo kaj kun banstupo en la mano. Sxi miope rigardis la enrompigxintan poeton kaj, versxajne erarigite de la infera lumo, diris nelaùte kaj gaje:

–  Kicxjo , cxesu petoli! Cxu vi frenezigxis? Teodoro Ivanicx tuj revenos. Tuj iru for! - kaj sxi svingis la banstupon kontraù Ivano.

La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaicx. Sed li malvolis agnoski tion, riprocxe ekkriis: «Ah, friponino!…» kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskaù malluma cxambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneajxo pendis forgesita ikono. De malantaù la ikonujo elstaris la pintoj de du geedzigxritaj kandeloj , sub gxi estis krocxita malgranda papera ikoneto.

Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antaù ol elkuri al la malantaùa sxtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan logxejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la jxusa incidento en la bancxambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kicxjo kaj cxu lia estas la abomena orelklapa cxapo.

En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis cxirkaùen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:

– Tutcerte li estas cxe Moskvo-rivero! Antaùen!

Cxi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fugxinto nepre estas cxe Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu gxin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.

Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj sxtupoj de la amfiteatra riverbordo.

Demetinte siajn vestajxojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka cxifonigxinta zonbluzo ; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin jxetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano ecx dubis, cxu li sukcesos elakvigxi. Tamen li reatingis la suprajxon kaj, kacxalote snufante, kracxospiregante, kun largxe malfermitaj okuloj, li iom nagxis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.

Saltetante sur la granitaj sxtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaù kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentigxis, ke malaperis ne nur la gardatajxo sed ankaù la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la cxifonigxinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.

Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis cxiam havi kune, kaj due, cxu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono… Jes, tio ja koncernas neniun - kaj tamen povas estigxi cxikano.

Li forsxiris la butonojn cxe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:

– Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.

La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la cxenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia sxargxplato, sur sakoj, ripoze kusxis viroj. Cxiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans cxiu lumis lampo kun orangxkolora sxirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raùka mugxo de la polonezo el la opero « Eùgeno Onegin ».

Tio, kion antaùtimis Ivano, realigxis: lia aspekto ekscitis skandalan interesigxon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni gxenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, ecx se gxi obstine malsimilas someran pantalonon.

Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat’. Li sin sxovis laù la muroj, sxteliste rigardante cxirkaùen, fojfoje sin kasxante en domoj malantaù sxtupareja pordo, evitante semaforajn stratkrucigxojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.

Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la cxiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana .

5

LA INCIDENTO EN GRIBOJEDOVO

La malnova, duetagxa, kremkolora palaceto situis cxe la Bulvardoringo , meze de magra gxardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaù la domo estis asfaltizita; vintre tie altis negxoamaso kun sxpato, sed cxiun someron, sxirmite per tola markezo, la loko igxis bonega gxardenrestoracio.

La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov , cxar laùfame, gxi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejevicx Gribojedov . Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo ecx rakontadis, kvazaù tie en la supra etagxo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatrajxo «La Malfelicxo esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkusxanta sur sofo. Cetere, la diablo gxin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfelicxa Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz estris gxis sia apero cxe la Patriarhxa lageto.

Laù la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataù la longan «La Domo de Gribojedov» cxiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hieraù mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» - «Kaj rezulte?» - «Du monatoj en Jalto.» - «Bona predo!»; aù: «Iru al Berlioz, hodiaù li akceptas en Gribojedovo de la kvara gxis la kvina», ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas ecx imagi. Enirinte, oni antaù cxio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la sxtuparo kondukanta al la supra etagxo.

Jam la unua pordo en la supra etagxo prezentis grandan skribajxon: Fisxkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la cxambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojagxo - cxe M.V. Falsina».

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino . Irante plu, la okaza vizitanto tute perdigxis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Envicigxo pri papero cxe Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skecxistoj» ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, cxe la pordistejo, oni povis legi la skribajxon sur pordo, sencxese atakata de la amaso: «Logxado».

Post la Logxado etendigxis luksa afisxo. Gxi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaùkazano en burko kaj kun fusilo malantaù la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj , la daùro - de du semajnoj (novelo) gxis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su , Borovoje , Cihxisdziri, Mahxingxauri , Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankaù cxe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laùante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj - gxis la kolonara salono, kie la onklino iam gxuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaù enirinte Gribojedovon, cxiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la felicxuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis rongxi lian koron. Samtempe li amare riprocxadis al la cxielo, ke gxi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis cxia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaù la situacion de la vizitanto. Cxar tio, kion li vidis en la supra etagxo, estis ja ne cxio, ecx ne cxio precipe enviinda. La tutan ter’etagxon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis gxin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke gxi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj cxevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur cxiu tablo staris lampo vualita per sxalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri cxiu ajn pasanto - sed ankaù pro tio, ke per la kvalito de siaj mangxajxoj Gribojedovo tute eklipsis cxiun ajn restoracion en Moskvo, kaj cxar tiuj mangxajxoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aùtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aùdis cxe la fera krado de Gribojedovo:

– Kie vi hodiaù vespermangxos, Ambrozo ?

– Stranga demando, memkomprene cxi tie, kara Foko ! Arcxibaldo Arcxibaldovicx flustris al mi hodiaù, ke laùkarte estos sandroj au naturel . Virtuoza frandajxo!

– Bone vi scias arangxi vian vivon, Ambrozo! - sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

– Ne temas pri speciala scio, - respondis Ambrozo, - tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaù en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum cxe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaùhieraùaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompigxinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraù Koloseo, - tondris super la bulvardo la vocxo de la frandulo Ambrozo, - ne persvadu min, Foko!

– Mi ne persvadas vin, Ambrozo, - pepis Foko. - Hejme oni povas vespermangxi.

– Grandan dankon, - trumpetis Ambrozo, - mi imagas vian edzinon arangxi en la komuna kuirejo , en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!… Au revoir , Foko! - kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha… Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelajxo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en argxentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj fresxa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun sxampinjona kacxo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, cxu ilin vi ne sxatis? Kun trufoj? La koturnoj laù la Gxenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la jxazo, kaj la gxentila priservado! Aù julie, kiam via tuta familio estas cxe la vilao dum vin urgxaj literaturaj aferoj retenas en la urbo - sur la verando, ombrite de vitobrancxoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière … Cxu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj , la galinagegoj , la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral’akvo sxusxanta en la gorgxo! Tamen haltu, leganto, vi forflankigxas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Mihxaelo Aleksandrovicx pereis cxe la Patriarhxa, nur unu cxambro estis prilumata en la supra etagxo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur segxoj, tabloj kaj ecx sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris ecx unu fresxa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciligxon. Oni sentis la cep’odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, cxiuj soifis, nervozis, koleris.

La beletristo Banajlov - kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo - elposxigis la horlogxon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris gxin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaùcxukplandumajn sxuojn.

– Tamen! - grumblis Dufratskij.

– Versxajne, sur la bordo de Kljazma perdigxis nia bravulo, - per brusta vocxo reagis Anastazia Lukinisxna Neprova , Moskva orfino el negocista familio, kiu igxis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseùdonimo Navigaciisto Georges .

– Pardonon! - aùdace ekparolis Nukacxov, aùtoro de popularaj skecxoj. - Ankaù mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufigxadi cxi tie. La kunsido ja devis komencigxi je la deka, cxu?

– Tiom bone estas nun cxe Kljazma, - incitis la cxeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro cxe la rivero Kljazma, estas cxies neùralgia punkto. - Versxajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi cxiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.

– Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, - malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Poprihxin.

– Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, - basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.

Gxojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj sxi diris, mildigante sian kontralton:

– Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn .

– Trimil cent dek unu, - ensxovis iu el la angulo.

– Nu jen, daùrigis la Navigaciisto, - kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni…

– La generaloj! - rekte enhakigxis en la disputon la scenaristo Gluhxarjov.

Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.

– Tiu havas por si sola kvin cxambrojn en Parodiklino, - postdiris Gluhxarjov.

– Laùrovicx por si sola havas ses, - ekkriis Deniskin, - kaj la mangxocxambron tegitan je kverko.

– Eh, nun gravas ne tio, - basis Ababkov, - gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.

Estigxis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laùrovicx, eksciis, ke Laùrovicx estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis cxiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.

– Li povus almenaù telefoni! - kriadis Deniskin, Gluhxarjov kaj Kvant.

Ahx, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kusxis tio, kio antaù nelonge estis Mihxaelo Aleksandrovicx.

Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguligxinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaùaj dentoj, la kapo kies malklarigxintajn apertajn okulojn ne gxenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kusxis amaso de krustigxintaj vestajxoj.

Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de Massolit literaturisto Jxeldibin, telefone alvokita disde sia malsana edzino.

La aùtomobilo unue venis al Jxeldibin kaj antaù cxio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la logxejo de la viktimo (estis preskaù noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste cxiuj veturis al la kadavrejo.

Nun la starantaj apud la korporestajxoj interkonsiladis, kio estos pli bona: cxu suturi la fortrancxitan kapon al la kolo, aù simple, antaù ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko gxis la mentono.

Jes, Mihxaelo Aleksandrovicx nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indignigxadis Deniskin, Gluhxarjov, Kvant kaj Banajlov. Gxuste je la noktomezo cxiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etagxon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, cxar sur la verando, kompreneble, cxiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermangxi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.

Kaj gxuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, sxutigxis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira vocxo tuj despere kriis laù la muziko: « Haleluja !!» Tio estis la fama jxazo de Gribojedovo. La sxvitmalsekaj vizagxoj kvazaù eklumis, sxajnis, ke vivigxis la cxevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj igxis pli helaj, kaj subite, kvazaù elcxenigxinte, ekdancis ambaù salonoj kaj post ili ekdancis la verando.

Ekdancis Gluhxarjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Cxifoncxi , la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto Georges, dancis la bela arkitektino Semejkina-Gall, firme cxirkaùprenite de nekonato en blanka veltola pantalono. Dancis membroj kaj invititoj, la verkisto Johann el Kronsxtadt , iu Vicxjo Kuftik el Rostov, supozeble regxisoro, havanta sur unu vango siringviolan haùtlikenon, dancis la elito de la poezia fako de Massolit, nome Pavianov, Sakrilegijskij , Dolcxo , Denunciev kaj Adelfino Pelmelskaja, dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en cxesxultre vatizita jako kaj kun mallonga hartondo, dancis grand’agxulo en kies barbo implikigxis sxenopraza tigeto, kaj kun li dancis fraùlino nejuna, mangxata de anemio, en orangxkolora, silka, cxifita robeto.

Fandigxante en sxvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkrucxojn, raùke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Vocxo komandadis per vocxtubo: « Karsa sxasxliko , unu! Salmo, du! Tripajxo vilagxeska!!» La akuta vocxo nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.

Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj regxe cxirkaùrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed largxan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko cxirkaùligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super gxi la nigra mortostandardo kun kranio.

Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en gxi riskemaj flibustroj, ne cxasas ilin korveto, ne sternigxas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio - gxi estas, estas la fera krado kaj malantaù gxi la bulvardo… Kaj fandigxas la glaco en la kaliko, kaj cxe la apuda tablo vidigxas ies sangosxvelaj bov’okuloj, kaj la timo, timo… Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!

Subite cxe tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la jxazo disfalis kaj eksilentis, kvazaù frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» - «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstarigxas, oni ekkrietas…

Ho, alta ve-ondego levigxis cxe la terura novajxo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, cxi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste gxin sendu.

Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial gxin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Cxio estas finita, ni ne trosxargxu la telegrafon.

Jes li mortis, mortis… Sed ni ja vivas!

Jes, levigxis la alta ve-ondego, gxi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj - komence kasxe, sed fine tute sengxene - drinketis kaj almangxetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn de volaille? Kion ni povas fari por Mihxaelo Aleksandrovicx? Cxu resti malsataj? Sed ni ja vivas!

Kompreneble, la pianon oni sxlosis, la jxazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis cxiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciigxis, ke el la kadavrejo venis Jxeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastigxis la famo, ke gxuste li anstataùos Berliozon. Jxeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komencigxis kunsido por trakti la urgxajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj cxion ceteran kio koncernis la funebran eventon.

Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun gxi vivus gxis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.

Unuaj alarmigxis la fiakristoj, atendantaj cxe la pordego de Gribojedovo. Oni aùdis iun el ili, levigxintan de la kondukbenko, ekkrii:

– Oh ho! Vi nur rigardu!

Tujsekve cxe la fera krado subite ekbrilis flameto movigxanta al la verando. Homoj cxe la tabloj duon-ekstaris strecxante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam gxi atingis la vitkradon, cxiuj rigidigxis cxe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj largxe malferminte la okulojn. La pordisto, jxus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, gxin surtretis kaj movigxis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio - sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.

La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo pasxis sur la verandon. Cxi tiam cxiuj vidis, ke ne fantomo gxi estas, sed Ivano Nikolaicx Senhejmulo, famega poeto.

Nudpieda, li surhavis dissxiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkrocxita per sendangxera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edzigxritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis fresxe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estigxinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la krucxo oblikve tenata de kelnero.

La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laùte diris:

– Saluton, kunfratoj! - post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: - Ne, cxi tie li ne estas!

Aùdigxis du vocxoj. Baso diris senkompate:

– Jen prete. Drinkuldeliro .

La dua vocxo estis ina, gxi timigite ekkriis:

– Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?

Cxi tion Ivano Nikolaicx aùdis kaj respondis:

– Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj cxi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon dissxiris! - Li denove levis la kandelon kaj kriis: - Fratoj en la literaturo! (Lia raùka vocxo igxis pli forta kaj arda.) Aùskultu min cxiuj! Li aperis! Tuj lin kaptu, aliel li faros nepriskribeblajn malfelicxegojn!

– Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? - eksonis vocxoj el cxiuj direktoj.

– La konsilisto! - respondis Ivano, - kaj tiu konsilisto jxus cxe la Patriarhxa mortigis Micxjon Berliozon.

Cxi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj cxirkaù la flameto de Ivano arigxis densa amaso.

– Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, - aùdis Ivano nelaùtan kaj gxentilan vocxon tute proksime al sia orelo, - kiel do, mortigis? Kiu mortigis?

– Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! - respondis Ivano rigardante cxirkaùen.

– Kiu estas lia familinomo? - nelaùte demandis la vocxo.

– Nu jes, la familinomo! - afliktite kriis Ivano, - se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi gxin sur la vizitkarto… Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komencigxas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komencigxas per vo? - metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: - Vo, vo, vo ! Ve… va… Vasxner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? - La haroj sur la kapo de Ivano hirtigxis pro la strecxo.

– Cxu Vulf? - per malforta vocxeto kriis virino.

Ivano ekkoleris.

– Ino! - li mugxis, sercxante sxin per la okuloj. - Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo… Ne, tiel mi gxin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraù du aliaj: iu kvadratita longulo… la nazumo fendita… kaj kato, nigra, dika. Mi dume trasercxos Gribojedovon, mi antaùflaras lin cxi tie!

Febre Ivano dispusxis la cxirkaùstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aùdigxis la vorto: «Kuraciston!» - kaj ies afabla, karnodika vizagxo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaù Ivano.

– Kamarado Senhejmulo, - ekparolis la vizagxo per jubilea vocxo, - trankviligxu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni cxiuj amata Mihxaelo Aleksandrovicx… ne, simple, de Micxjo Berlioz. Ni cxiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos…

– Vi, - akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, - cxu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultajxoj! Kreteno!

– Kamarado Senhejmulo, tamen permesu… - diris la vizagxo rugxigxante, pasxante malantaùen kaj jam bedaùrante sian intervenon.

– Ne, al vi mi permesos nenion, - kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaicx.

Spasmo tordis lian vizagxon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj largxasvinge batis la kompateman vizagxon sur la orelon.

Cxi tiam oni ekhavis la ideon jxeti sin sur Ivanon - kaj sin jxetis. La kandelo estingxigxis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizagxo tuj frakasigxis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aùdeblan ecx sur la bulvardo, kaj sin defendis. Sxutigxante de la tabloj tintis vazaro, sxrikis virinoj.

Dum la kelneroj ligis la poeton per visxtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.

– Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? - trankvile demandis la pirato.

– Sed Arcxibaldo Arcxibaldovicx, - malkuragxe respondis la pordisto, - kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de Massolit!

– Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? - ripetis la pirato.

– Tamen Arcxibaldo Arcxibaldovicx, - la vizagxo de la pordisto igxis purpura, - kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj…

– Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, - respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, - tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Cxu vi aùdas tion?

La malesperigxinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj insxrikojn.

– Nu, kion mi faru pri vi pro tio? - demandis la flibustro.

La vizagxo de la pordisto igxis tifkolora, la okuloj vitrigxis. Al li sxajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, cxirkaùvolvis flama silko. Malaperis la surcxemizo kaj la frako, super la largxa leda zono montrigxis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita cxe la antaùtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbusxigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la sxultrojn, li ecx ekaùdis la ondoplaùdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moligxi. Sed cxi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.

– Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere igxu pregxeja gardisto. - Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: - Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. - Li aldonis: - Fajfu!

Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj cxirkaùantaj la gxardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaù pupo, kiu, superversxite je larmoj, sufokate de ili, kracxadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:

– Merdulo!

La sxoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian cxevalon, frapis gxin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:

– Jen kurcxevalo! Mi jam veturigis al la psika!

Cxirkaùe zumis la hom’amaso, komentante la senprecedencan okazajxon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finigxis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfelicxulon Ivano Nikolaicx kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.

6

SKIZOFRENIO, KIEL JAM DIRITE

Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaù nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, pasxis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La visxtukoj, per kiuj antaùe estis ligita Ivano, amase kusxis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paligxis, tusis kaj nekuragxe diris:

– Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

– Jen, doktoro, - ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, - la famega poeto Ivano Senhejmulo… kaj… nu, ni timas, cxu tio povas esti la drinkuldeliro…

– Cxu li multe drinkadis? - tradente demandis la kuracisto.

– Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke…

– Cxu li cxasas blatojn, ratojn, diabletojn aù sxtelkurantajn hundojn?

– Ne, - tremeris Gruntin, - mi vidis lin hieraù kaj hodiaù matene. Li estis tute sana…

– Kial li estas en kalsono? Cxu vi prenis lin el la lito?

– Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion…

– Ah ha, ah ha, - tre kontente diris la kuracisto, - nun, kial tiu skrapvundo? Cxu estis interbatado?

– Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun… kaj aliajn…

– Jes, jes, jes, - diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: - Bonan vesperon!

– Saluton, sabotulo ! - kolere kaj laùte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuzigxis, ke li ecx ne kuragxis rigardi al la gxentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendigxis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li sxovis ilin en la glutean posxon kaj demandis Ivanon:

– Kiom vi agxas?

– Iru vi cxiuj al la diablo, finfine! - insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

– Kial vi koleras? Cxu mi diris al vi ion malagrablan?

– Mi agxas dudek tri jarojn, - ekscitite ekparolis Ivano, - kaj mi oficiale plendos kontraù vi cxiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, - li aparte sciigis al Gruntin.

– Kaj pri kio vi volas plendi?

– Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! - kolerege respondis Ivano.

Cxi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciigxis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili igxis denove klaraj.

«Terure!» - konsternite pensis Gruntin, «sxajnas, ke li fakte estas tute normala! Ahx, kia misajxo! Nu gxuste, kial do ni venigis lin cxi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita…»

– Tie estas, - trankvile diris la kuracisto sidigxante sur blankan tabureton kun brila piedo, - ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos cxi tie.

Ivano Nikolaicx rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:

– Dankon al Dio! Finfine trovigxis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentaùgulo Sacxjo !

– Kiu estas tiu maltalenta Sacxjo? - demandis la kuracisto.

– Jen li staras! - respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.

Tiu rugxigxis pro indigno.

«Jen estas lia danko!» - pensis Gruntin amare, «pro cxiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!»

– Psikologie li estas tipa kulako, - ekparolis Ivano, al kiu ial urgxis senmaskigi Gruntinon, - sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu gxin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he… «la flagoj flirtu!» kaj «la kantoj flugu!» - sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuigxos!

Gruntin estis rugxa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton , ke li zorgis pri homo, kiu fakte montrigxis malica malamiko. La plej cxagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontraù homo mense malsana!

– Kial do oni venigis vin cxi tien?

– Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj cxifonoj kaj jxetis en la kamionon!

– Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?

– Neniom mirinda afero, - respondis Ivano, - mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstataùe lasis cxi tiun acxajxon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, cxu? Mi surmetis la lasitan, cxar mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.

La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:

– Tio estas la nomo de la restoracio.

– Ah ha, - diris la kuracisto, - kaj kial vi tiom hastis? Cxu pro iu negoca rendevuo?

– Konsiliston mi cxasas, - respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis cxirkaùen.

– Kiun konsiliston?

– Cxu vi konas Berliozon?

– Cxu la komponiston?

Ivano cxagrenigxis.

– Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Micxjo Berlioz.

Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:

– Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis cxi-vespere sub tramo cxe la Patriarhxa lageto.

– Ne babilacxu pri tio, kion vi ne scias! - kolerigxis Ivano kontraù Gruntin, - ne vi sed mi cxeestis tie! Li intence lin surreligis!

– Cxu pusxis?

– Kial do «pusxis»? - incitate de cxies malkomprenemo ekkriis Ivano, - tia ulo ne bezonas pusxi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.

– Cxu iu krom vi vidis tiun konsiliston?

– Gxuste tio estas la missxanco, ke nur mi kaj Berlioz.

– Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? - cxi tiam la kuracisto sin turnis kaj jxetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke cxe la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis gxin plenigi.

– Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon…

– Cxu cxi tiun? - demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kusxis sur la tablo antaù la virino.

– Jes, gxin, kaj…

– Kaj kial la ikoneto?

– Hm, la ikoneto… - Ivano rugxigxis, - gxuste la ikoneto pleje ilin timigis, - li refoje montris al Gruntin per la fingro, - sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkasxe, li… interkomunikas kun la malsankta potenco … kaj nudmane kapti lin maleblas.

La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj ecx pli atente observis Ivanon.

– Jes ja, - plu parolis Ivano, - li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certajxon. Cxion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis cxe Poncio Pilato, tion mi garantias.

– Nu, nu, pluen…

– Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris…

Cxi tiam horlogxo batis dufoje.

– Oh ho! - ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, - jam estas la dua, kaj mi cxi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?

– Lasu lin al la telefono, - ordonis la kuracisto al la subflegistoj.

Ivano kaptis la aùdilon, kaj dume la virino mallaùte demandis Gruntinon:

– Cxu li estas edzigxinta?

– Fraùlo, - timigite respondis Gruntin.

– Cxu sindikatano?

– Jes.

– Cxu tie estas la milicio? - kriis Ivano en la aùdilon, - milicio, cxu? Kamarado dejxoranto, tuj arangxu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune… Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo… Diru vian adreson, - li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en gxin kriis: - Cxu vi aùskultas? Ha lo!… Skandalajxo! - subite kriegis Ivano kaj jxetis la aùdilon kontraù la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris «gxis revido» kun evidenta intenco foriri.

– Permesu, kien vi volas iri? - ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, - tiom malfrue, en nuraj subvestoj… Vi malbone fartas, restu cxe ni!

– Lasu min trairi, - diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaù li la vojon al la pordo. - Cxu vi lasos min aù ne?! - per terura vocxo kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran suprajxon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

– Cxu tiel? - Ivano sovagxe rigardis cxirkaùen kvazaù cxaskaptito, - bonege! Adiaù!… - kaj li jxetis sin kap’antaùe en la fenestrokurtenon. Aùdigxis knalo, sed la nerompebla vitro malantaù la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

– Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!… Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forsxiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte cxirkaùpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moligxis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraù kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

– Banditoj! - li kriis saltlevigxante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaù lasite li denove ekstaris, sed cxi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovagxete rigardis cxirkaùen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

– Do, malliberigita, - li diris, ankoraùfoje oscedis, subite kusxigxis, la kapon li metis sur la kusenon, infane sxovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: - Estu do tiel… vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato… Pilato… - cxi tiam li fermis la okulojn.

– Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, - ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermigxis, malantaù gxi vidigxis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruligxis tabulkusxejo sur kaùcxukizitaj radoj, oni metis sur gxin la kvietigxintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermigxis.

– Doktoro, - flustre demandis Gruntin, - cxu efektive li estas malsana?

– Ho jes, - respondis la kuracisto.

– Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

– Motora kaj parola ekscitigxo… deliraj interpretoj… Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo…

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaicx statas acxe, li profunde ekspiris kaj demandis:

– Kaj kial li sencxese parolas pri iu konsilisto?

– Versxajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aù li halucinigxis…

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heligxis, kaj la lumo de la ankoraù ne malsxaltitaj sxoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La sxoforo koleris pri la fusxita nokto, sencxese akcelis kaj la veturilo joris cxe la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaùe, la rivero forsxovigxis flanken, renkonte al la kamiono sxutigxis cxiaj ajnajxoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz’amasoj, tero striita per kanaloj - resume, oni sentis, ke gxi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj gxi surruligxos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj sxancelata, la sxtipacxo sur kiu li sidis cxiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj visxtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo jxetis en la sxargxujon antaù ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta sxargxoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu cxi tie, kiel idioto!», piedpusxis ilin malataùen kaj cxesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentigxis, ke la vizito en la domon de malgxojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Cxu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluigxinta al la memoro? Cxu la penso, ke nenia malfelicxo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaù cxi tio. Sed cxi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur gxeneralajxo. Estas ankoraù io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo jxetis rekte en lian vizagxon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis cxirkaùen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis rongxante sin mem.

Jes, liaj versajxoj… Li agxas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versajxojn jare. - Cxu gxis la maljun’agxo? - Jes, gxis la maljun’agxo. Kion do li atingos per tiuj versajxoj? Cxu la gloron? «Kia stultajxo! Almenaù vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fusxajn versojn. Kial ili estas fusxaj? Veron, veron li diris!» - senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»

La neùrastenianta poeto sxanceligxis, la planko sub li cxesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aùroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaù la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo , klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.

Strangaj pensoj sxprucis en la kapo de la malsanigxinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonsxancemo…» - Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «cxio ajn kion li entreprenis, cxio ajn, kio lin trafis, cxio evidentigxis bona por li, cxio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion… Cxu estas io eksterordinara en la vortoj: Sxtormo nigrajn nubojn pelas ? Mi ne perceptas!… Hazardo, nura hazardo!» - malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon movigxeti sub li, «Pafis, pafis al li la blankgvardiano , pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis…»

La kolumno ekmovigxis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj ecx maljunigxinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Gxi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en gxia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertocxapeto sur la kapo kaj cxampanglaso da Abrau en la mano.

Arcxibaldo Arcxibaldovicx tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj visxtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li versxajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraù sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizagxon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj ecx ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» - pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:

– Arcxibaldo Arcxibaldovicx, arangxu por mi iom da vodko…

La pirato kompate mienis, flustris:

– Mi komprenas… tuj… - kaj li gestis al kelnero.

Post kvaronhoro Gruntin, gxibetigxinte super vimbo , sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.

La poeto fusxis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke gxin maleblas reteni. Suficxis levi la kapon disde la lampo al la cxielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj cxirkaù la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble ruligxegis la tago.

7

LA MISA LOGXEJO

Se je la veninta mateno al Stecxjo Latronov estus dirite: «Stecxjo! Tuj levu vin el la lito, alie oni vin pafmortigos!», li respondus per langvora, apenaù aùdebla vocxo: «Pafmortigu, faru laùplacxe, mi min ne levos».

Ja ecx malpli ol ellitigxi - sxajnis al li, ke ecx malfermi la okulojn li ne povas, cxar apenaù li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompigxus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super cxio li sentis naùzon, kaj en la naùzo sxajnis implikita muziko de ia trudigxema gramofono.

Li strecxis sian memoron, sed rememorigxis nur unu afero, ke, probable hieraù kaj nesciate kie, li staris kun busxtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti sxin je la sekva tago gxuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, sxi ripetadis: «Ne, ne, mi ne estos hejme!», sed Stecxjo persistis pri sia ideo: «Spit, mi venos!»

Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato - cxio cxi senspure forvisxigxis el lia konscio, kaj - la plej malbona afero - li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenaù la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluigxintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Stecxjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kusxas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormocxambro. Cxi tiam li sentis tian pusxegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekgxemis.

Ni klarigu la diritan. Stecxjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo , rekonsciigxis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses’etagxa domo kiu krampoforme etendigxis laù la strato Sadovaja.

Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenaù strangan. Antaù du jaroj gxi ankoraù apartenis al la vidvino de la juvelisto de Fougeré. Anna Francevna de Fougeré , estiminda kaj tre negocema sinjorino kvindekjara, tri cxambrojn el la kvin ludonis al du logxantoj: la familinomo de unu estis, se ni ne eraras, Belomut, tiu de la dua ne konservigxis.

Nu, antaù du jaroj en la logxejo komencigxis neklarigeblaj fenomenoj: el gxi senspure malaperis homoj.

En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antaùcxambron la duan logxanton (kies familinomo perdigxis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La logxanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la gxentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankaù la miliciano.

La pia, aù, se diri la tutan veron, la supersticxa Anfisa sen cxirkaùfrazo deklaris al sia cxagrenita mastrino, ke tio estas sorcxo, ke sxi bonege scias, kiu forportis la logxanton kaj la milicianon, sed antaùnokte sxi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komencigxinte la sorcxo igxas nehaltigebla. La dua logxanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazaù englutite de la tero, Belomut - kvankam, verdire, cxe aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la aùtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste gxi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.

La afliktego kaj la teruro de Mme Belomut estis nepriskribeblaj. Sed, ho ve, ambaù ne daùris longe. En tiu sama nokto, reveninte kun Anfisa de la vilao, kiun Anna Francevna ial haste vizitis, sxi jam ne trovis civitaninon Belomut en la logxejo. Pli ol tio: la pordoj de ambaù cxambroj, kiujn okupis la geedzoj Belomut, estis sigelitaj.

Iel-tiel pasis du tagoj. Je la tria tago Anna Francevna, kiu dum la lastaj diurnoj suferis je sendormeco, same haste forveturis al la vilao… Cxu necesas diri, ke sxi ne revenis!

Restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitigxis post la unua horo nokte. Ne estas sciate, kio okazis pri sxi poste, sed la najbaroj el aliaj apartamentoj rakontis, ke el la n-ro 50 la tutan nokton aùdigxis klakbruoj kaj ke gxis la mateno en gxiaj fenestroj helis la elektra lumo. Matene oni eksciis, ke ankaù Anfisa malaperis!

Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita logxejo la domanoj dum longa tempo rakontadis cxiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto sxaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna sxedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovrigxis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj… Kaj tiel plu en la sama gxenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.

Tiel aù alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enlogxigxis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Stecxjo, ankaù kun sia edzino. Tute nature, apenaù ili sin instalis en la malbenita logxejo, tuj komencigxis cxiaj misajxoj. Nome, dum unu monato malaperis ambaù edzinoj. Sed cxi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis sxin en Hxarkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Stecxjo oni diris, ke sxi reaperis cxe Bojxedomka kie, laù klacxo, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al sxi cxambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondicxo, ke neniam sxi proksimigxu al la domo cxe Sadovaja…

Do, Stecxjo ekgxemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de sxi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultajxo… ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis sercxi helpon de Berlioz, dufoje li gxemvokis: «Micxjo… Micxjo…» sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la logxejo regis absoluta silento.

Movinte la piedfingrojn Stecxjo konstatis, ke li kusxas en sxtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, cxu li surhavas ankaù pantalonon, sed cxi tion li ne sukcesis kompreni.

Finfine, konvinkigxinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostrecxon li devus fari.

Stecxjo disigis la kungluigxintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaùzita hararo, kun sxvelinta, nigrastopla vizagxo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran cxemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj sxtrumpetojn.

Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.

Stecxjo sidigxis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangosxvelajn okulojn gapante al la nekonato.

Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa vocxo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:

– Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanovicx!

Estigxis paùzo, post kiu per terura fortostrecxo Stecxjo igis sin eldiri:

– Kion vi volas? - kaj konsternigxis ne rekoninte sian vocxon. La vorton kion li prononcis soprane, vi sonis base kaj pri volas li tute fiaskis.

La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran posxhorlogxon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis gxin sonorigi dek unu batojn kaj diris:

– La dek unua. Do, gxuste unu horon mi atendas vian vekigxon, cxar vi fiksis nian rendevuon por la deka cxe vi. Jen mi estas!

Stecxjo palpe trovis sian pantalonon sur segxo apud la lito kaj flustris:

– Pardonu… - surmetinte la pantalonon li raùke demandis: - Bonvolu diri, kiu vi estas?

Paroli estis por li malfacile. Cxe cxiu vorto li sentis pinglon enpikigxi en lian cerbon, kaùzante inferan doloron.

– Kiel do? Ecx mian nomon vi forgesis? - ridetis la vizitanto.

– Pardonon… - stertoris Stecxjo sentante sin ricxigata je nova postdrinka simptomo: al li sxajnis, ke la planko apud la lito ien forigxis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al cxiuj diabloj en la inferon.

– Kara Stefano Bogdanovicx, - sagace ridetante diris la nekonato, - piramidono vin ne helpos. Sekvu la sagxan maksimon de la antikvuloj: similan kuracu per simila . La sola rimedo kiu povas vin revivigi estas du glasetoj da vodko kun varma kaj spica almangxajxo.

Stecxjo estis ruzulo, kaj malgraù sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere cxion konfesu.

– Verdire, - li komencis grandpene movante la langon, - hieraù mi iomete…

– Ecx ne vorton plu! - respondis la vizitanto kaj facilmove desxovis sin kun la braksegxo flanken.

Stecxjo rond’okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis arangxita matenmangxo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Stecxjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja gxi staris en la gargarpelveto plensxtopita je glacio. Resume, la tuta arangxo estis plej konvena kaj kompetenta.

La nekonato ne lasis la miregon de Stecxjo kreski gxis patologiajxo, tre lerte versxinte al li duonglaseton da vodko.

– Kaj vi? - pepis Stecxjo.

– Kun plezuro!

Per la tremsaltanta mano Stecxjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Macxante pecon de kaviaro Stecxjo trapusxis la vortojn:

– Kial do vi… almangxetu!

– Dankon, mi neniam almangxas, - respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo igxis malfermita, gxi entenis kolbasetojn en tomata saùco.

Kaj jen disigxis la malbeninda verdo antaù la okuloj, la vortoj igxis prononceblaj kaj, plej grave, Stecxjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraù estis cxe Shxodnja , en la vilao de la skecxisto Hxustov, kien tiu Hxustov veturigis Stecxjon per taksio. Li ecx rememoris, kiel la taksio estis prenata apud Métropole, tie ankoraù cxeestis tiu - aktoro li estas aù io simila… kun portebla gramofono. Jes, jes, jes, tio estis en la vilao! La gramofono ja hurligis cxiujn hundojn de la cxirkaùejo. Nur la sinjorino kiun Stecxjo volis kisi restis neklarigita… La diablo scias, kio sxi estas… cxu en la radiofonio sxi laboras, cxu ne.

Do, la hieraùo komencis iom post iom malobskurigxi, tamen nun Stecxjon multe plie interesis la aferoj hodiaùaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormocxambro, kaj ankoraù kun mangxo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!

– Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, cxu?

Stecxjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.

– Tamen! Mi vidas, ke hieraù post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!

– Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, - kajxolmiene diris Stecxjo.

– Ho, certe, certe! Sed pri Hxustov, evidente, mi ne responsas.

– Cxu vi lin konas?

– Hieraù mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu suprajxa rigardo sur lian vizagxon suficxas por kompreni, ke li estas malnobla, cxikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.

«Precizege!» pensis Stecxjo frapite de tiom trafa, gxusta kaj konciza karakterizajxo de Hxustov.

Jes, la hieraùo estis rekonstruigxanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la jxusa tago faùkis grandega nigra truo. Pardonon, sed cxi tiun berethavan nekonaton Stecxjo tutcerte ne vidis hieraù en sia oficejo.

La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:

– Voland, profesoro pri nigra magio, - kaj rakontis cxion de la komenco.

Hieraù posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Stecxjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Stecxjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Stecxjo paligxis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpasxoj (Stecxjo gape malfermis la busxon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiaù matene je la deka horo… Do, li venis!

Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke sxi mem jxus venis, ke sxi cxi tie ne logxas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanovicx, tiam li mem iru en la dormocxambron. Stefano Bogdanovicx dormegas tiom profunde, ke sxi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por acxeti la vodkon kaj la mangxon, al la apoteko por la glacio kaj…

– Permesu ke mi al vi kvitigxu, - tute frakasite gxemis Stecxjo kaj sercxis sian biletujon.

– Fi, lasu tiun bagatelon! - ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti cxi tion.

Do, la vodko kaj la mangxo klarigxis, kaj tamen Stecxjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke cxi tiun Volandon li hieraù ne vidis. Hxustov estis, jes, sed Voland ne estis.

– Permesu jxeti rigardon sur la kontrakton, - mallaùte petis Stecxjo.

– Bonvolu…

Stecxjo rigardis sur la paperon kaj rigidigxis. Cxio estis bonorda. Unue, lia propramana aùdaca parafo! Cxe la flanko, oblikva skribajxo de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antaùpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj sxuldotaj al li pro la sep elpasxoj. Kaj super cxio, la ricev’atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!

«Kion do cxi tio signifas?» pensis la malfelicxa Stecxjo, kaj cxio ekturnigxis antaù liaj okuloj. Cxu komencigxis jam la sinistraj memorbrecxoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Stecxjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la sxtrumpetoj kuris en la antaùcxambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:

– Grunjo!

Tamen neniu respondis. Tiam li jxetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antaùcxambro, kaj cxi tiam, laù la rutina dirmaniero, li haltis kvazaù alforgxite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis sxnuron kun grandega sigelo. «Saluton!» iu pafkriis en lia kapo, «Mankis nur cxi tio!» Nun liaj pensoj ruligxis laù duobla relvojo, sed, kiel cxiam dum katastrofo, samdirekte kaj gxenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Stecxjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablajxo pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto - kaj nun, bonvolu vidi, krom cxio cxi ankoraù la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris - ja neniu gxin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen gxi estas! Hm…

Cxi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetacxoj pri la artikolo kiun li - domagxa koincido! - antaù kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fusxa, kaj la pago mizera…

La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, gxuste tie, en la mangxocxambro, kiam Stecxjo vespermangxis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun cxi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Stecxjo neniam akceptus), sed gxi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antaù la sigelo oni povus rigardi gxin bagatelo, sed nun, kun la sigelo…

«Ahx, Berlioz, Berlioz!» bolis la pensoj en la cerbo de Stecxjo, «Ja cxi tion mi ne povas enkapigi!»

Sed nun ne estis tempo por malgxojado, kaj Stecxjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.

La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendigxi ke Stecxjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: «Diru, cxu mi faris hieraù kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?» Tute maltaùga demando!

– Jes! - en la aùdilo eksonis la akra, malagrabla vocxo de Rimskij.

– Bonan tagon, Gregoro Danilovicx, - mallaùte ekparolis Stecxjo, - telefonas Latronov. Jen kia afero… hm… hm… cxe mi sidas tiu… he… artisto Voland… Do… mi volis demandi, kio estas pri la hodiaùa vespero?

– Ah, la nigra magiisto? - respondis Rimskij en la aùdilo, - la afisxoj tuj venos.

– Ah ha, - diris Stecxjo per malforta vocxo, - do, gxis…

– Cxu baldaù vi venos? - demandis Rimskij.

– Post duonhoro, - respondis Stecxjo kaj, pendiginte la aùdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Ahx, kia fiega rezultas acxajxo! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?

Tamen plu restadi en la antaùcxambro estus malgxentile, kaj Stecxjo rapide faris planon: li cxiel kasxu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaù cxio li ruze paroligu la alilandanon, kion do cxi tiu intencas hodiaù prezenti en la al Stecxjo konfidita Varieteo?

Stecxjo sin forturnis de la aparato kaj en la antaùcxambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (ahx, se Ivano Nikolaicx estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo speguligxis kaj malaperis. Alarmite, Stecxjo pli atente rigardis tra la antaùcxambro kaj duafoje li ricevis ekpusxon, cxar en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.

Por unu momento lia koro ekhaltis, li sxanceligxis.

«Kio do estas cxi tio?» li pensis, «cxu mi frenezigxas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!» Rigardante tra la antaùcxambro li timigite kriis:

– Grunjo! Kial cxe ni vagas kato? Kiel gxi trafis cxi tien? Kaj la alia ulo?»

– Trankviligxu, Stefano Bogdanovicx, - respondis vocxo, tamen ne tiu de Grunjo, sed la vocxo de la gasto el la dormocxambro, - la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, sxi ne estas cxi tie, mi sendis sxin al Voronejx, sxia naskigxloko, cxar sxi plendis, ke vi jam delonge retenas sxian ferion.

Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Stecxjo decidis, ke li misaùdis. Tute konsternite li trotetis en la dormocxambron kaj stuporigxis sur la sojlo. Liaj haroj movigxetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj sxvitgutetoj.

La gasto ne plu estis sola en la dormocxambro, nun li havis kompanion. La duan braksegxon okupis la individuo kiun Stecxjo jxus viziis en la antaùcxambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la cxambro estis io ankoraù pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto sengxene duonkusxacxis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.

La lumo, ecx sen tio magra en la dormocxambro, komencis estingigxi antaù la okuloj de Stecxjo. «Estas do tiel ke oni frenezigxas» li pensis krocxante sin je la pordokadro.

– Mi vidas, karega Stefano Bogdanovicx, ke vi estas iom surprizita, cxu? - demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. - Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.

Cxe tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Stecxjo glitis laù la pordokadro malsupren.

– Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, - daùrigis Voland, - tiel ke unu el ni estas troa en la logxejo. Al mi sxajnas ke tiu troa estas gxuste vi!

– Ili, ili estas troa! - kaprovocxe kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Stecxjo en la lakeeca pluralo. - Gxenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malcxastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, cxar ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili jxetas polvon en la okulojn!

– La ofican aùton li misuzas! - hipokrite aldonis la kato macxante la fungon.

Kaj cxi tiam, dum Stecxjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la logxejo.

Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare largxasxultra individuo, kun bulcxapelo sur la kapo kaj kun elbusxigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre rugxa.

– Gxenerale, - li enmiksigxis en la konversacion, - mi ne komprenas, kiel li povis igxi direktoro, - la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, - li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!

– Vi ne similas episkopon, Azazello, - rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.

– Ja gxuste pri tio mi parolas, - nazvocxis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: - Permesu, messire , lin ekspedi al cxiuj diabloj?

– Husx!! - subite sputis la kato hirtigante sian hararon.

Kaj la dormocxambro ekturnigxis cxirkaù Stecxjo, lia kapo pusxigxis kontraù la pordokadro kaj svenante li pensis: «Mi mortas…»

Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io sxtona. Cxirkaù li aùdigxis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, ecx pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantaùe sur la montoj etendigxas bela urbo.

Stecxjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.

Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kracxadis en la maron. Stecxjon li rigardis per sovagxaj okuloj kaj cxesis kracxi. Tiam Stecxjo faris jenon: li surgenuigxis antaù la nekonata fumulo kaj diris:

– Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?

– Ne malbone! - diris la senkora fumulo.

– Mi ne estas ebria, - raùke protestis Stecxjo, - mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana… Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?

– Nu, Jalto…

Stecxjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo pusxigxis kontraù la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.

Chapitro 8

DUELO INTER PROFESORO KAJ POETO

Ghuste je la momento, kiam la konscio forlasis Stechjon en Jalto, do proksimume duonhoron antau la tagmezo, ghi revenis al Ivano Nikolaich Senhejmulo, vekighinta post profunda kaj longdaura dormo. Kelkan tempon li pripensis, kiamaniere li trafis en tiun nekonatan chambron kun blankaj muroj, kun mirinda noktotablo el helkolora metalo kaj kun blanka kurteno, malantau kiu estis divenebla la jam alta suno.

Ivano skuis la kapon, konvinkighis, ke ghi ne doloras, kaj rememoris, ke li estas en sanigejo. Tiu penso sekvigis post si la rememoron pri la morto de Berlioz, chi foje sen kauzi troan emociegon. Satdorminte, nun li estis pli trankvila kaj pensis pli klare. Iom da tempo li kushis senmova en la purega, mola kaj komforta risortmatraca lito, poste li rimarkis apud si sonorilbutonon. Pro la natura inklino senbezone tushi la objektojn, Ivano ghin premis. Li atendis estighi ian sonoradon au analogan fenomenon, sed okazis io tute alia.

Super la pieda parto de la lito ekhelis diafana cilindro, sur kiu estis skribite: Trinki. Kelkajn momentojn ghi restis senmova, poste komencis turnighi ghis aperis la skribajho Flegistino. Nature, la inghenia cilindro tre impresis Ivanon. La vorton Flegistino anstatauis la skribajho Voku la doktoron.

Hm… - grumblis Ivano, ne sciante, kion li f aru pri la cilindro. Lin helpis hazardo: je la vorto Vickuracistino li duan fojon premis la butonon. Responde la cilindro mallaute tintetis, haltis, estingighis, kaj en la chambron venis rondeta, simpatia virino en pura blanka kitelo; shi diris al Ivano:

– Bonan matenon!

Konsidere la cirkonstancojn Ivano jughis tiun saluton malkonvena kaj ne respondis. Ja sanan homon oni enshlosis en frenezulejo, kaj nun ankorau shajnigas, ke tio estas normala!

Dume la virino, sen shanghi sian afablan mienon, per unu butonpremo forigis la kurtenon supren, kaj la chambron, tra grandmasha, la plankon atinganta, maldika fera krado, inundis suno. Malantau la krado montrighis balkono, plue la bordo de serpentanta rivero kaj, sur la transa bordo, gaja pin’arbaro.

– Bonvolu preni vian banon, - invitis la virino, kaj sub shiaj manoj disshovighis la flanka muro, malkashante banejon kaj bonege ekipitan klozeton.

Ivano, kvankam li estis decidinta ne interparoli kun la virino, tamen ne povis sin reteni kaj, rigardante la larghan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie:

– Oh ho! Kiel en Metropole!

– Ho ne, - fiere respondis la virino, - multe pli bone. Tian instalajhon vi ne trovus ech eksterlande. Kuracistoj kaj sciencistoj speciale venas por ekskursi en nia kliniko. Chiun tagon nin vizitas alilandaj turistoj.

La vortoj alilandaj turistoj rememorigis al Ivano la hierauan konsiliston. Li malserenighis, rigardis la virinon el sub la kuntiritaj brovoj kaj diris:

– Alilandanoj… Kiel vi chiuj adoras la alilandajn turistojn! Sen atenti, ke inter ili estas ja chiaj subjektoj. Mi mem hierau konatighis kun unu, tiu estis luksa ekzemplero!

Li estis komenconta sian rakonton pri Poncio Pilato, sed li mem sin retenis, komprenante, ke la virinon tio ne koncernas, ke tutegale lin helpi shi ne povas.

Sin lavinte Ivano ricevis chion, kion viro bezonas post bano: gladitan chemizon, kalsonon, shtrumpetojn. Ech pli ol tio: malferminte shrankon, la virino montris internen kaj demandis:

– Kion vi deziras surmeti: kitelon au pijhamon?

Perforte katenite al sia nova loghejo, Ivano preskau eksvingis la manojn antau la familiareco de la virino kaj senvorte li pushis per la fingro pijhamon el punca fusteno.

Post tio Ivano Nikolaich ighis kondukita tra senhoma kaj silenta koridoro en kolosdimensian kabineton. Decidinte rigardi ironie chion renkontatan en tiu mirinde ekipita establajho, li en sia menso tuj baptis la ejon kuirejofabriko.

La metaforo ne estis maltrafa. Tie staris shrankoj kaj malgrandaj vitroshranketoj kun brilaj nikelizitaj instrumentoj; eksterordinare komplikaj seghoj, iaj dikventraj lampoj kun hele radianta lumshirmilo, sennombraj flakonoj kaj fioloj, kaj gasbekoj, kaj konduktiloj, kaj de neniu konataj aparatoj.

En la kabineto tri homoj sin okupis pri Ivano: du virinoj kaj unu viro, chiuj vestitaj blanke. Antau chio oni kondukis Ivanon en angulon, al malgranda tablo, kun evidenta intenco eldemandi iujn informojn.

Ivano pripensis sian situacion. Antau si li havis tri vojojn. Tre logis la unua: sin jhetegi sur la lampojn kaj ceterajn umajhojn, ilin disfrakasi al chiuj diabloj kaj tiel esprimi sian proteston kontrau la arbitra izolado. Sed la hodiaua Ivano jam konsiderinde diferencis de la hieraua Ivano, kaj la unuan vojon li jhughis dubinda: li riskis plifirmigi onian opinion, ke li estas furioze freneza. Tial li rezistis al la tento. Estis dua vojo: tuj komenci la rakonton pri la konsilisto kaj Poncio Pilato. Tamen la hieraua sperto mcmtris, ke lian rakonton oni ne kredas au komprenas ghin iel mise. Do, ankau tiun vojon li rezignis decidinte elekti la trian: sin fermi en fiera silento.

Pri tio li ne tute sukcesis, char vole-nevole li devis respondi - kvankam avare kaj malafable - al granda serio da demandoj.

Oni eldemandis absolute chion pri lia antaua vivo, inklude kiam kaj kiel li malsanis je skarlatino antau proksimume dek kvin jaroj. Surbaze de liaj respondoj unu el la blanke vestitaj virinoj plenskribis tutan paghon, turnis la folion kaj pasis al la demandado pri la parencoj de Ivano. Komencighis speco de litanio: kiuj mortis, kiam kaj kial, chu drinkis, chu suferis je veneraj malsanoj kaj tiel plu. Fine oni petis Ivanon rakonti pri la hieraua okazo che la Patriarhha lageto, chi foje sen tro tedi lin per demandado kaj sen miri pri la novajhoj koncerne Poncion Pilaton.

La virino cedis Ivanon al la blanke vestita viro, kiu traktis lin tute alimaniere kaj pri nenio lin demandis. La viro mezuris lian temperaturon, palpis al li la pulson, rigardis en liajn okulojn uzante specialan lampon. Poste la alia virino venis helpi la viron, ili pikis Ivanon, kvankam sen lin dolorigi, per io en la dorson, per la tenilo de martelo ili desegnis iajn signojn sur la hauto de lia brusto, frapis liajn genuojn per marteletoj saltigante liajn krurojn, pikis lian fingron kaj prenis kelkajn sangogutojn, pikis en la kubutfaldon, chirkaumetis iajn kauchukajn brakringojn…

Ivano nur amare ridetis en sia interno meditante, kiel stulte kaj mizere chio okazis. Ja oni nur pensu! Provi averti chiujn pri la danghero minacanta de la nekonata konsilisto, chion fari por lin kapti, kaj atingi nenion pli bonan ol esti venigita en misteran kabineton por rakonti chiajn sensencajhojn pri sia onklo Pechjo, kiu loghis en Vologda kaj drinkis kiel funelo.

Fine ili lasis Ivanon trankvila. Li ighis rekondukita en sian chambron, kie li ricevis tason da kafo, du mole kuiritajn ovojn kaj blankan panon kun butero.

Manghinte kaj trinkinte chion ricevitan Ivano decidis atendi renkonton kun ia estro de la establajho por finfine igi tiun chefon unue, atenti lian kazon, kaj due, respekti la juston.

Lia atendo ne estis longa. Baldau post la matenmangho la pordo de lia chambro subite malfermighis kaj tra ghi envenis amaso da blankkitelaj homoj. Antau chiuj iris viro aghanta proksimume kvardek kvin jarojn, razita zorge, kiel aktoro, kun afabla, kvankam tre penetranta rigardo kaj ghentilaj manieroj. Rilate al li la tuta sekvantaro sin tenis kun grandaj atento kaj respekto, tial lia enveno estis tre solena. «Kiel Poncio Pilato!» pensis Ivano.

Jes, sendube li estis la chefo. Li sidigis sin sur tabureton, la ceteraj restis stare.

– Doktoro Stravinskij, - li prezentis sin afable rigardante Ivanon.

– Bonvolu, Aleksandro Nikolaich, - nelaute diris iu surhavanta flegitan barbeton, kaj donis al la chefo la folion pri Ivano, dense kovritan je skribajhoj.

«Jam plenforman dosieron ili fabrikis!» pensis Ivano. La chefo per rutine rapida rigardo konsultis la folion, akompanante la legadon per kelkaj «Ah ha… ah ha», kaj intershanghis kun sia sekvantaro kelkajn frazojn en malvaste konata lingvo.

«Kaj kiel Pilato, li parolas latine…» malgaje pensis Ivano. Chi tiam li ekskuighis pro vorto trafinta lian audon, ghi estis la vorto skizofrenio - ho ve, hierau jam prononcita de la malbeninda alilandano che la Patriarhha lageto, kaj hodiau jhus ripetita de profesoro Stravinskij.

«Ja ankau chi tion li sciis!» angore pensis Ivano.

La chefo shajnis akceptinta por si la regulon: pri chio konsenti, ghoji pri chio al li dirata, kaj esprimi tiun mensostaton per chiuokaza ripetado de «brave, brave…»

– Brave! - li diris, redonis al iu la folion kaj turnis sin al Ivano: - Vi estas poeto, chu?

– Jes, poeto, - malserene respondis Ivano, kaj la unuan fojon en sia vivo li subite eksentis ian neklarigeblan abomenon kontrau la poezio; ankau la rememoro pri siaj propraj versajhoj ial estis al li malagrabla.

Kun grimaco de malkontento li siavice demandis:

– Vi estas profesoro, chu?

Stravinskij respondis per komplezeme ghentila kapoklino.

– Kaj chi tie vi estas la chefo, chu? - daurigis Ivano.

Stravinskij denove sin klinis.

– Mi devas kun vi paroli, - signifoplene dirls Ivano Nikolaich.

– Pro tio mi venis chi tien, - respondis Stravinskij.

– Jen pri kio temas, - komencis Ivano, sentante ke venis lia horo, - oni misprezentas min kiel frenezulon, neniu volas min auskulti!…

– Ho ne, ni auskultos vin plej atente, - serioze kaj trankvilige diris Stravinskij, - kaj neniel toleros ke oni misprezentu vin kiel frenezulon.

– Do, auskultu: hierau mi renkontighis kun mistera persono, eble alilandano, kiu antausciis la morton de Berlioz kaj mem vidis Poncion Pilaton.

La sekvantaro silente kaj senmove auskultis la poeton.

– Pilaton? Chu la samtempanon de Jesuo Kristo? - demandis Stravinskij observante Ivanon tra duonfermitaj palpebroj.

– Ghuste tiun.

– Ah ha, - diris Stravinskij, - kaj tiu Berlioz pereis sub tramo, chu?

– Certe, hierau mi estis tie, che la Patriarhha, ghuste kiam lin surveturis la tramo. Do, tiu enigma civitano…

– Chu la konatulo de Poncio Pilato? - demandis Stravinskij, sendube dotita je eminenta komprenpovo.

– Ghuste li, - konfirmis Ivano ekzamenante la vizaghon de Stravinskij, - do, li antauvidis, ke Anjo jam lasis disflui la sunfloran oleon… kaj ghuste tie li glitstumblis! Kiel plachas al vi chi tio? - signifoplene mienis Ivano, esperante per siaj vortoj fari grandan efekton.

Sed la efekto ne okazis, kaj Stravinskij tre simple demandis:

– Kio estas tiu Anjo?

La demando iom konfuzis Ivanon, li grimacetis.

– Anjo nun tute ne gravas, - li diris nervoze, - la diablo scias, kio shi estas. Simple ulino de Sadovaja. La grava estas, ke li jam antaue, chu vi komprenas, antaue li sciis pri la sunflora oleo! Chu vi min komprenas?

– Tre bone mi vin komprenas, - serioze respondis Stravinskij kaj, tushetinte per la fingroj la genuojn de la poeto li aldonis: - Ne ekscitighu kaj daurigu.

– Mi daurigas, - diris Ivano, penante sin agordi al la tono de Stravinskij, char el sia malfelicha sperto li jam sciis, ke nur trankvilo povas lin helpi, - do tiu terura individuo (li prezentas sin konsilisto) havas ian eksterordinaran povon… Ekzemple, kiam oni lin postkuras, neniel eblas lin atingi. Krome, kun li estas duopo, kaj ankau ghi ne estas malforta, kvankam en alia maniero: longulo kun rompitaj vitroj, kaj nekredeble granda virkato meme vojaghanta per tramo. Krome, - de neniu haltigate, Ivano parolis kun kreskantaj persvademo kaj ardo, - li proprapersone estis sur la balkono che Poncio Pilato, tio estas absolute certa. Chio chi ja ne estas normala, chu? Necesas ilin aresti, aliel li estigos nepriskribeblajn malfelichegojn!

– Tial do vi volas, ke oni lin arestu, chu? Chu ghuste mi vin komprenis? - demandis Stravinskij.

«Li estas inteligenta» pensis Ivano. «Endas agnoski, ke ankau inter la inteligencianoj oni fojfoje trovas neordinare inteligentajn kapojn. Negi tion estus eraro!» Li respondis:

– Tute ghuste! Kiel do mi ne volu, vi mem pripensu! Kaj dume oni min perforte retenas chi tie, pushas lampon en la okulojn, min banigas, pri onklo Pechjo demandas chiajn ajnajhojn!… Kvankam li jam antaulonge forlasis la mondon!

– Nu, brave, brave, - reagis Stravinskij, - nun chio klarighis. Efektive, kial teni en la kliniko sanan homon? Do, bone. Mi tuj vin elhospitaligos se vi diros al mi, ke vi estas normala. Mi ne petas ke vi pruvu tion, simple diru. Do, chu vi estas normala?

Estighis absoluta silento. La dikulino, kiu matene zorgis pri Ivano, rigardis la profesoron kun pia admiro kaj Ivano ankoraufoje pensis: «Decide, li estas inteligenta».

La propono de la profesoro al li tre plachis, tamen, antau ol respondi, li tre intense, sulkiginte la frunton, chion pripensis kaj fine firme deklaris:

– Mi estas normala.

– Do, bravege, - kun faciligho diris Stravinskij, - kaj char vi estas normala, ni rezonu logike. Ni konsideru vian hierauan tagon, - chi tiam li turnis la kapon kaj oni tuj donis al li la folion pri Ivano. - Serchante nekonatan homon, kiu sin prezentis al vi kiel personon akceptitan che Poncio Pilato, vi plenumis hierau la sekvajn agojn, - Stravinskij komencis fleksi, unu post alia, siajn longajn fingrojn, rigardante jen sur la liston, jen al Ivano, - vi pendigis ikoneton sur la bruston. Chu fakto?

– Fakto, - malserene jesis Ivano.

– Falante de barilo vi lezis vian vizaghon. Chu? Vi venis en restoracion tenante en la mano brulantan kandelon, en nuraj subvestoj, kaj en la restoracio vi iun batis. Oni vin ligis kaj veturigis chi tien. De chi tie vi telefonis al la miliciejo kaj petis sendi mitralojn. Poste vi provis jheti vin el la fenestro. Chu? Nun venas la demando: chu eblas, tiel agante, iun kapti au arestigi? Nu, se vi estas homo normala, vi mem respondos: nepre ne. Vi volas eliri de chi tie, chu? Estu lau via placho. Tamen permesu al mi vin demandi: kien vi iros de chi tie?

– Al la milicio, nature, - respondis Ivano, chi foje malpli firme kaj iom konfuzite sub la rigardo de la profesoro.

– Chu rekte de chi tie?

– Jes ja.

– Do, sen antaue viziti vian hejmon, chu? - rapide demandis Stravinskij.

– Por tio mi ne havas ja tempon! Dum mi faros vizitojn li forshtelighos!

– Klare. Kaj pri kio vi unuavice parolos en la miliciejo?

– Pri Poncio Pilato, - respondis Ivano Nikolaich, kaj liajn okulojn vualis malhela nebulo.

– Do, bravege! - ekkriis Stravinskij konvinkite; sin turninte al la barbetulo li ordonis: - Teodoro Vasiljevich, bonvolu elhospitaligi civitanon Senhejmulo kaj transportigu lin en la urbon. Sed la chambron oni ne okupu, kaj ne necesas shanghi la littolajhojn. Post du horoj civitano Senhejmulo ree estos chi tie. Do, - li turnis sin al la poeto, - sukceson al vi mi ne deziras, char je tiu sukceso mi neniom kredas. Ghis la baldaua revido! - Li sin levis kaj lia sekvantaro movighetis.

– Kial mi ree estos chi tie? - maltrankvile demandis Ivano.

La profesoro shajnis atendi tiun demandon, li tuj residighis kaj diris:

– Tial, ke kiam vi en kalsono venos en miliciejon kaj deklaros, ke vi renkontis homon, kiu persone konis Poncion Pilaton, oni tuj reveturigos vin chi tien kaj vi denove trafos en chi tiun chambron.

– Kial temu pri kalsono? - demandis Ivano perplekse rigardante chirkauen.

– Precipe pri Poncio Pilato. Tamen ankau pri la kalsono. Char la publikan havajhon ni reprenos kaj redonos al vi viajn vestojn. Nu, vi estis venigita chi tien en kalsono, kaj viziti vian loghejon vi neniel intencas, kvankam mi aludis al vi pri tio. Aldonu al tio Pilaton… kaj la kazo estas kompleta!

Chi tiam io stranga okazis pri Ivano Nikolaich. Lia volo shajnis fendighi, li sentis sin malforta kaj preta peti konsilon.

– Kion do mi f aru? - li demandis senkuraghe.

– Ah! Bravege, - respondis Stravinskij, - jen tre prudenta demando. Nun mi diros al vi, kio reale al vi okazis. Hierau iu forte vin timigis kaj konsternis per la rakonto pri Poncio Pilato kaj ceteraj aferoj. Nervozigite kaj tute ekster vi, vi kuras tra la urbo rakontante pri Poncio Pilato. Tute nature, oni prenas vin por frenezulo. Nur unu rimedo nun povas vin savi: plena kvieto. Kaj nepre vi devas resti chi tie.

– Tamen necesas lin kapti! - jam petvoche ekkriis Ivano.

– Bone, sed kial vi mem chion faru? Surpaperigu chiujn viajn suspektojn kaj akuzojn kontrau tiu homo. Nenio estas pli facila ol transdoni vian deklaron al la kompetenta instanco kaj se, kiel vi opinias, temas pri krimulo, chio baldau klarighos. Tamen mi metas la kondichon, ke vi ne strechu vian kapon, kaj provu malpli pensi pri Poncio Pilato. Homoj inventas plej eksterordinarajn historiojn; nu, ne chiun oni kredu!

– Komprenite, - decidmiene deklaris Ivano, - mi petas doni al mi plumon kaj paperon.

– Donu al li paperon kaj mallongan krajonon, - ordonis Stravinskij al la dika virino; kaj al Ivano li diris: - Tamen mi konsilas al vi hodiau nenion skribi.

– Ne, hodiau, nepre hodiau, - maltrankvile ekkriis Ivano.

– Nu, bone. Tamen ne lacigu la cerbon. Kion vi ne sukcesos fari hodiau, tion vi f aros morgau.

– Sed li eskapos!

– Ho ne, - senhezite replikis la profesoro, - certe li ne eskapos, tion mi garantias. Kaj bone memoru, ke chi tie ni chiel vin helpos, kaj ke sen nia helpo vi nenion atingos. Chu vi min audas? - li demandis kun subita emfazo kaj ekprenis ambau manojn de Ivano Nikolaich. Tfenante ilin en la siaj li longe, fikse rigardis Ivanon en la okulojn kaj ripetadis: - Ni helpos vin… ni helpos vin… chu vi min audas?… Ni helpos vin… Vi facilighos. Chi tie estas kviete, trankvile… Ni helpos vin…

Ivano Nikolaich subite oscedis, lia vizagho malstrechighis.

– Jes, jes, - li diris nelaute.

– Do, brave, - lau sia kutimo konkludis Stravinskij kaj sin levis, - ghis revido! - li premis la manon de Ivano kaj, jam elirante, li turnis sin al la barbetulo kaj diris: - Jes, la oksigenon ja provu… kaj la banojn.

Post kelkaj momentoj Ivano ne plu vidis kontrau si la profesoron nek lian sekvantaron. Malantau la fenestra dratreto, en la tagmeza sunlumo belis la ghoja printempa pin’arbaro transborda, kaj pli proksime brilegis la rivero.

Chapitro 9

KERUBJEVAJHOJ

Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de la loghoasocio de la domo n-ro 302-bis che la strato Sadovaja en Moskvo, kie loghis la forpasinto Berlioz, ekde la jhusa nokto inter la merkredo kaj la jhaudo estis en frenezigaj klopodoj de l’ kapo ghis piedoj.

Kiel ni jam scias, je la noktomezo al la domo venis la komisiono en kies laboro partoprenis Jheldibin, oni elvokis Nudokrudovon, informis lin pri la morto de Berlioz kaj de li akompanate iris en la apartamenton n-ro 50.

Tie la kornisiono plenumis sigeladon de la mamiskriptoj kaj de la apartenajhoj de la mortinto. Nek Grunjo, la mastrumistino, nek la frivola Latronov tiutempe estis en la apartamento. La komisiono sciigis al Nikanoro Ivanich, ke la manuskriptojn de la mortinto ghi forportos por klasado, ke lia loghejo, tio estas tri chambroj (la eksaj kabineto, salono kaj la manghochambro de la juvelistvidvino), transiras je la dispono de la loghoasocio, ke la proprajhoj de la mortinto restu en la indikita loghejo ghis la heredontoj estos determinitaj.

La informo pri la morto de Berlioz supernature rapide diskonighis en la tuta domo, kaj jhaude, de la sepa horo matene, asocianoj komencis telefoni al Nudokrudov kaj iom poste lin viziti por prezenti skribajn pretendojn je la loghejo de la forpasinto. Dum du horoj Nikanoro Ivanich akceptis tridek du tiajn skribajn deklarojn.

Ili entenis petegojn, minacojn, kalumniojn, denuncojn, promesojn plenumi la riparojn je sia kostopago, atentigojn pri neeltenebla malvasteco kaj pri hororoj de loghado en unu apartamento kun banditoj. Aparte menciindas la animskua en sia artismo priskribo de forrabo, rekte en jakposhon, de pelmenoj pretigitaj por kuirado en la apartamento n-ro 31, du minacoj pri memmortigo kaj unu konfeso pri sekreta gravedo.

Fojon post fojo oni vokis Nudokrudovon en la antauchambron de lia apartamento, oni prenis lin je la maniko, ion flustris, palpebmmadis kaj promesis sin montri dankerna.

Tiu turmento dauris la tutan matenon, ghis nelonge post la tagmezo, kiam Nikanoro Ivanich eskapis el sia apartamento kaj provis rifughi en la administrejo, apud la stratpordego; tamen rimarkinte gvatantojn che la oficejo li fughis ankau de tie.

Grandpene sin malembarasinte je kelkaj personoj, kiuj kuris post li tra la asfaltizita korto, la prezidanto sin kashis en la sesa enirejo kaj suriris la kvinan etaghon, kie situis la malbenita apartamento n-ro 50.

Sur la shtuparplaceto la dikulo Nudokrudov haltis por retrovi spiron, poste sonorigis, sed neniu malfermis. Li sonorigis duan fojon, poste trian, komencis grumbli kaj nelaute sakri. Sed la pordo plu restis fermita. Lia pacienco krevis, kaj elposhiginte la rezervan shlosilfaskon administrejan, li per sia estrula mano malfermis la pordon kaj eniris.

– Hej, mastrumistino! - kriis Nikanoro Ivanich en la duonlumo de la antauchambro. - Kiu do estas via nomo… Grunjo, chu? Chu vi estas for?

Neniu respondis.

Tiam Nudokrudov forigis la sigelon de la pordo de la kabineto, prenis el sia teko faldmezurilon kaj pashis en la kabineton.

Li faris ja pashon en la kabineton sed haltis en surprizego che la sojlo kaj ech ekshancelighis.

Che la tablo de la mortinto sidis nekonata civitano, maldika kaj longa, kun kvadratita jako, jhokea kaskedo kaj nazumo… nu, tiu sama.

– Kiu vi estas, civitano? - konsternite demandis Nudokrudov,

– Ba! Nikanoro Ivanich! - kriegis la neatendita civitano per akra kaprotenoro kaj, salte ekstarinte, li salutis la prezidanton per subite trudita manpremo. Tamen tiu varma saluto neniel ravis Nudokrudovon.

– Pardonon, - li ekparolis suspekteme, - kiu vi estas, civitano? Chu vi estas oficialulo?

– Ah, Nikanoro Ivanich, - ekkiris la nekonato per kore intima tono, - kio estas oficialulo kaj kio estas privatulo? Chio chi dependas de la vidpunkto el kiu oni rigardas la aferon, chio chi, Nikanoro Ivanich, estas konvencia kaj malfirma. Hodiau oni estas persono neoficiala, kaj morgau, ek! - oficiala! Kaj ankau la malo povas okazi, Nikanoro Ivanich, ech tre facile!

Tiu konsidero neniom kontentigis la prezidanton de la domkomitato. Homo nature suspektema, li konkludis, ke la rezonanta antau li civitano ghuste estas persono neoficiala, kaj vershajne, ech senokupa.

– Tamen kio do vi estas? Kiu estas via familinomo? - pli kaj pli malmilde demandadis Nudokrudov kaj ech faris pashon kontrau la nekonaton.

– Mia f amilinomo, - respondis la civitano neniom impresite de la severa tono de la prezidanto, - estu, ekzemple, Kerubjev. Interalie, chu vi dezirus iom mangheti, Nikanoro Ivanich? Tute senceremonie! Chu konsentite?

– Pardonon, - diris Nudokrudov indignighante, - pri kiaj manghetoj vi parolas chi tie? (Endas agnoski, ke bedaurinde la prezidanto estis nature iom maldelikata.) Restadi sur la metraro de la mortinto estas malpermesite! Kion vi faras chi tie?

– Bonvolu do sidighi, Nikanoro Ivanich, - kriachis la civitano sen malpleja konfuzigho kaj sin kurbigis prezentante seghon al Nudokrudov.

Tute furiozighinte, Nikanoro Ivanich repushis la seghon kaj blekegis:

– Chu vi diros finfine, kio vi estas?

– Se vi deziras, mi havas la honoron plenumi la oficon de interpretisto che la persono de alilandano rezidanta en chi tiu apartamento, - sin prezentis la civitano atribuinta al si la nomon de Kerubjev, kunklakigante la kalkanumojn de siaj neciritaj, rughetaj shuoj.

La busho de Nudokmdov larghe malfermighis. La estado de alilandano en tiu apartamento, kaj ankorau kun interpretisto, konsistigis por li perfektan surprizon, tial li postulis eksplikon.

La interpretisto volonte eksplikis. La alilanda artisto, sinjoro Voland, estis afable invitita de la direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovich Latronov, loghi en lia apartamento por la dauro de siaj prezentadoj, do proksimume unu semajnon, pri kio Latronov ghuste hierau skribis al Nikanoro Ivanich, petante lin registri la alilandanon por provizora loghado en la domo dum li mem, Latronov, forveturos en Jalton.

– Nenion ajn li al mi skribis, - en granda miro diris la prezidanto.

– Nu, tamen vi fosu en via teko, Nikanoro Ivanich, - mielvoche proponis Kerubjev.

Nudokrudov levetis la shultrojn, malfermis la tekon kaj trovis tie la leteron de Latronov.

– Kiel povis okazi, ke mi tute pri ghi forgesis? - stultamiene rigardante la malfermitan koverton murmuris la prezidanto.

– Ordinara afero, kara Nikanoro Ivanich, tute ordinara afero! - ekchirpis Kerubjev. - Distrighemo, distrighemo, kaj trolacigho, kaj hipertensio, nia kara amiko Nikanoro Ivanich! Mi mem estas terure distrighema. Iun tagon, che pokaleto, mi rakontos al vi kelkajn faktojn el mia biografio, vi krevos de rido!

– Kiam do Latronov forveturos al Jalto?

– Jam, jam li forveturis! - ekkriis la interpretisto, - li, pardonon, jam rulighegas! La diablo scias, kie li jam estas! - la brakoj de Kerubjev turnighis kvazau aloj de venta muelejo.

Nudokrudov deklaris, ke li devas vidi la alilandanon, sed la interpretisto respondis rifuze: absolute maleble. Li estas okupita. Li dresas la katon.

– La katon, se vi deziras, mi povas al vi montri.

Tion Nikanoro Ivanich malakceptis, kaj la interpretisto tuj prezentis al li surprizan sed tre interesan proponon.

Konsidere ke sinjoro Voland nepre malvolas loghi en hotelo, kaj krome, ke loghospacon li kutimas havi vasta, chu la loghoasocio konsentos lui al li, ghuste por unu semajno, tio estas por la dauro de liaj prezentadoj en Moskvo, la tutan apartamenton, do ankau la chambrojn de la mortinto?

– Por li tio ja estas egala, por la forpasinto, - flustre shushis Kerubjev, - ja konsentu, Nikanoro Ivanich, li tiun chi loghejon jam ne bezonas, chu?

Iom perplekse Nudokrudov objhetis, ke normale la alilandanoj devas loghi en Metropole, neniel en privataj loghejoj…

– Ja mi diras al vi, - arde flustris Kerubjev, - li estas kapricema kiel mil diabloj! La sinjoro malvolas! La sinjoro malshatas la hotelojn! Jen ghis kie mi ilin havas, tiujn turistojn alilandajn! - intimtone plendis Kerubjev, pushante la dikfingron en sian vejnozan gorghon, - nekredeble, kiom da malbona sango al mi ili faris! Enlasite en la landon, tia ulo au chion prispionas, kiel plej fia kanajlo, au per siaj kapricoj tute fortrivas oniajn nervojn: tio chi ne taugas, tio f or ne konvenas!… Dum por via asocio, Nikanoro Ivanich, tio estas pura gajno kaj evidenta profito. Ja pri mono li tute ne zorgas, - Kerubjev jhetis rigardon chirkauen kaj flustris al la prezidanto: - li estas milionulo!

La propono de la interpretisto havis evidentan sencon praktikan, ghi estis tre serioza propono, sed io mirinde malserioza estis kaj en lia parolmaniero, kaj en liaj vestoj, kaj en tiu hida, tute senutila nazumacho. Tio kauzis malklaran sed ghenan impreson en la animo de la prezidanto, kaj tamen li decidis akcepti la proponon. Char la financa stato de la asocio prezentis, ho ve, nemalgrandan deficitegon. En la autuno estis achetenda mazuto por la vaporhejtado, sed kontrau kiaj groshoj - tion sciis neniu. Kun la mono de la turisto oni eble povus elturnighi. Sed la praktikema kaj prudenta prezidanto deklaris, ke antau chio li devos akordigi la aferon kun la Alilandanburoo.

– Kompreneble! - ekkriis Kerubjev. - Certe, akordigo ja estas neprajho. Jen la telefono, Nikanoro Ivanich, tuj akordigu! Kaj pri la mono vi vin ne ghenu, - li aldonis flustre, kondukante la prezidanton en la antauchambron al la telefono, - se ne lin, kiun do pagigi! Se vi vidus lian vilaon en Nico! Promesu al mi, ke jam chi somere, dum via sekva vojagho eksterlanden, vi speciale venos ghin vidi - vi ploros pro admiro!

La afero pri la alilandano aranghighis pertelefone kun rapideco eksterordinara, tute konsterninta la prezidanton. Evidentighis, ke oni jam scias pri la intenco de sinjoro Voland loghi en la privata loghejo de Latronov, kaj havas nenian objheton.

– Do, eminente! - blekegis Kerubjev.

Iom malspritigite de lia chirpado, Nudokrudov deklaris, ke la loghoasocio konsentas ludoni al artisto Voland la apartamenton n-ro 50 por unu semajno je la prezo po… - Nikanoro Ivanich embarasite pauzetis kaj diris:

– Po kvincent rubloj tage.

– Tiam Kerubjev definitive konsternis la prezidanton. Li shteliste palpebrumis jhetante rigardon en la direkto al la dormochambro, de kie audighis la molaj saltoj de la peza kato, kaj shushis:

– Do, por unu semajno tio estos trimil kvincent, chu?

Nudokrudov atendis, ke li aldonos: «Nemalbonan apetiton vi havas, Nikanoro Ivanich!» sed Kerubjev diris ion tute alian:

– Chu tio estas konsiderinda monsumo? Postulu kvinmil, li pagos.

Nudokrudov konfuzite ridetis kaj sen rimarki sin veni trovighis antau la skribotablo de la mortinto, kie Kerubjev, plej rapide kaj lerte, produktis kontrakton en tri ekzempleroj. Finskribinte li malaperis en la dormochambro kaj tuj revenis kun la elana parafo de la alilandano sur chiu ekzemplero. Ankau la prezidanto subskribis la kontrakton, kaj Kerubjev petis kvitanci kvin…

– Vorte, Nikanoro Ivanich, vorte!… kvinmil rublojn… - kaj kun histriona startosignalo, malkonvena che serioza afero: - Ein, zwei, drei! - li metis antau la prezidanton kvin novajn biletpakojn bankajn.

Sekvis nombrado de la biletoj, akompanata de Kerubjev per proverboj kaj popoldiroj, kiel ekzemple «konfidu sed vidu», «bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj» kaj similaj spritajhoj.

Kalkulinte la monon Nudokrudov ricevis de Kerubjev la pasporton de la alilandano por la provizora registrado, metis ghin kun la kontrakto kaj la mono en sian tekon kaj, ne sukcesinte sin deteni, li petis pri senpaga enirbileto…

– Certe, certe, senprobleme! - blekegis Kerubjev, - kiom da lokoj vi volas, Nikanoro Ivanich, chu dek du? chu dek kvin?

La konfuzita prezidanto klarigis, ke li bezonas nur pareton da lokoj, por si kaj por sia edzino Pelagia Antonovna.

Per facila movo Kerubjev tuj elposhigis notblokon kaj brave skribis invitilon por du personoj en la unuan vicon. Ghin la interpretisto transdonis al Nudokrudov per sia maldekstra mano, dum per la dekstra li lerte metis en lian alian manon dikan pakon kraketan. La prezidanto jhetis rigardon sur la pakon, rughegighis kaj provis ghin repushi.

– Tio estas malregula… - li murmuris.

– Ech audi tion mi rifuzas, - flustris Kerubjev rekte en lian orelon, - che ni tio estas malregula, che la alilandanoj, lauregula. Vi lin ofendos, Nikanoro Ivanich, kaj tio estus malkonvena. Vi laboris…

– Severe punata afero, - mallautege flustris la prezidanto kaj rigardis chirkauen.

– Sed kie estas la atestantoj? - flustris Kerubjev en la alian orelon, - mi demandas, kie do ili estas? Kion vi diras?

Poste Nudokrudov asertis, ke chi tiam okazis miraklo: la pako mem rampis en lian tekon, kaj kelkajn sekundojn pli malfrue la prezidanto, iel molighinta kaj ech senfortigita, retrovighis sur la shtuparo. Pensoj kirlighis en lia kapo. Tie turnighis la Nica vilao, kaj la katodresado, kaj la penso, ke vere ja atestantoj ne estis, kaj ke Pelagia Antonovna ghojos pri la senpaga bileto. La pensoj senkoheraj sed entute agrablaj. Kaj tamen, ie en la plejprofundo de lia animo, dorneto pikis la prezidanton. La dorneto de maltrankvilo. Krome, tie sur la shtuparo lin, subita kiel bato, frapis la demando: «Sed kiel la interpretisto povis penetri en la kabineton kies pordo ja estis sigelita? Kaj kiel okazis ke li, Nikanoro Ivanich, ne demandis pri tio?» Kelkan tempon Nudokrudov shafe gapis sur la shtupojn, sed finfine li decidis krachi sur la aferon kaj ne plu sin turmenti per la malfacila demando…

Apenau la prezidanto forlasis la loghejon, el la dormochambro eksonis basa vocho:

– Al mi tiu Nikanoro Ivanich malplachis. Li estas fripono kaj avarulo. Chu oni povus aranghi tiel, ke li ne plu venu?

– Messire, sufichas via ordono!… - de ie respondis Kerubjev per vocho neniel tremeta sed tre klara kaj sonora.

Tuj la malbeninda interpretisto aperis en la antauchambro, diskis telefonnumeron kaj ial tre ploreme ekparolis en la audilon:

– Ha lo! Mi rigardas mia devo informi vin, ke nia prezidanto de la loghoasocio de la domo 302-bis, strato Sadovaja, Nikanoro Ivanich Nudokrudov, shakras per valuto. Nunmomente en lia apartamento n-ro 35, en la ventol’aperturo en la necesejo, pakite en gazetpaperon kushas kvarcent dolaroj. Parolas Timoteo Kvascov, loghanto de la apartamento dek unua de la indikita domo. Sed mi suplikas ne malkashi mian nomon antautimante la venghon de la supredirita prezidanto.

Kaj li remetis la audilon, la kanajlo!

Pri tio, kio plue okazis en la apartamento n-ro 50, informoj mankas, sed oni precize scias, kio okazis che Nikanoro Ivanich. Reveninte hejmen, li sin enshlosis en la necesejho, prenis el la teko la biletpakon truditan de la interpretisto kaj konstatis, ke en ghi estas kvarcent rubloj. La pakon Nudokrudov envolvis en shirpecon de gazeta folio kaj shovis en la ventoltruon.

Post kvin minutoj li sidis chetable en sia manghochambreto. Lia honorinda edzino alportis el la kuirejo bele distranchitan haringon, abunde surshutitan per haketita shenoprazo. Nikanoro Ivanich plenigis je vodko rughvinan glaseton, eltrinkis, denove ghin plenigis, eltrinkis, krochis tri haringopecojn per la forko… kaj je tiu momento oni sonorigis che la pordo, ghuste kiam Pelagia Antonovna enportis vaporantan kaserolon, jam unua rigardo sur kiun ne lasis ech malplejan dubon, ke tie en la denso de la broga barcho kushas tio, ol kio pli bongusta estas nenio en la mondo - medola osto.

Nikanoro Ivanich glutis la salivon kaj grumblis kvazau incitata hundo:

– Iru ili en la inferon! Ech dum tagmangho mi ne havas kvieton. Neniun enlasu, for, for mi estas. Pri la loghejo diru, ke oni chesu babilachi. Post semajno estos kunveno…

La edzino rapidis en la antauchambron, kaj Nikanoro Ivanich per la kulerego malmergis el la fajre arda lago ghin, la laulonge fenditan oston. Kaj je tiu sama momento en la manghochambron envenis du civitanoj sekvate de Pelagia Antonovna, ial tre palighinta. Jetinte rigardon sur la civitanojn ankau Nikanoro Ivanich ighis palega kaj sin levis.

– Kie estas la necesejo? - zorgomiene demandis la unua, kiu surhavis blankan rusan chemizon.

Bato audighis de la manghotablo: Nikanoro Ivanich lasis la kuleregon fali sur la laktolon.

– Chi tie, chi tie, - haste respondis Pelagia Antonovna.

La venintoj impetis en la koridoron.

– Pri kio temas? - mallaute demandis Nudokrudov irante post ili, - ni nenion tian havas en nia apartamento… Kaj viajn paperojn… mi pardonpetas…

Sen halti la unua montris al li sian legitimilon, kaj la dua je la sama momento jam staris sur tabureto en la necesejo, shovinte la manon en la ventoltruon. En la okuloj de Nikanoro Ivanich estingighis la lumo. Malvolvinte la gazetshirajhon oni aperigis la pakon, tamen en ghi estis ne rubloj sed nekonata papermono, bluete verdeta, kun prezentajho de iu maljunulo. Cetere, chion chi Nudokrudov vidis malklare, antau li ekshvebis iaj makuloj.

– Dolaroj en la ventoltruo, - mediteme diris la unua kaj demandis la prezidanton milde kaj ghentile: - Chu via estas la pakajho?

– Ne! - respondis Nudokrudov per terura vocho. - La malamiko ghin submetis!

– Ne maleble, - konscntis tiu, la unua, kaj same milde li aldonis: - Nu, bone, nun liveru al ni la reston.

– Ne havas mi tion! Neniom, je Dio, neniam en la manoj mi ghin tenis! - despere kriis la prezidanto.

Li kuris al la komodo, bruege eltiris keston, eligis la tekon, akompanante tiujn agojn per sensencaj ekkrioj:

– Jen la kontrakto… la vipuro interpretisto shtelmetis… Keribjev… kun la nazumo!

Li malfermis la tekon, shovis en ghin sian manon, bluighis kaj lasis la tekon fali en la barchon. Nenio estis en la teko: nek la letero de Stechjo, nek la kontrakto, nek la pasporto de la alilandano, nek la mono, nek la senpaga enirbileto. Nenio krom la faldmezurilo.

– Kamaradoj! - despere blekis la prezidanto, - arestu lin! En nian domon penetris la malsankta potenco!

Oni ne scias, kion imagis je tiu momento Pelagia Antonovna, sed shi eksvingis la manojn supren kaj ekkriis:

– Konfesu, Ivanich! Pro konfeso ili rabatas la punon!

Kun sangoshvelaj okuloj Nikanoro Ivanich levis la pugnojn super la kapon de sia edzino kaj stertoris:

– Uh vi, malbeninda sencerbulino!

Chi tiam li malfortighis kaj sinkis sur seghon: evidente, li rezignaciis antau la neevitebla.

Dume Timoteo Kondratjevich Kvascov, vorate de scivolo, staris sur la shtuparplaceto kaj gluis jen orelon, jen okulon al la serurtruo en la pordo de la apartamento.

Post kvin minutoj domanoj, kiuj estis en la korto, vidis sian prezidanton iri rekte al la pordego akompanate de du personoj. Oni rakontis, ke la vizagho de Nudokradov shajnis kvazau renversita pro konsternigho, ke preterpasante li shancelighadis kiel homo ebria kaj ion murmuris.

Kaj post ankorau unu horo nekonata civitano venis en la apartamenton n-ro 11, ghuste je la momento kiam Timoteo Kondratjevich, sufokate de plezuro, rakontis al aliaj domanoj pri tio, kiel oni forprenis la prezidanton. Per fingrosigno la nekonato vokis Kvascovon el la kuirejo en la antauchambron, ion al li diris kaj ambau malaperis.

Chapitro 10

NOVAJHOJ EL JALTO

En la tempo kiam al Nikanoro Ivanich okazis la malfelicho, nemalproksime de la domo n-ro 302-bis, che la sama strato Sadovaja, en la ofica kabineto de Rimskij, la financa direktoro de Varieteo, estis du homoj: Rimskij mem kaj la administristo de Varieteo, Ivano Saveljich Varenuhha.

Tiu granda kabineto situis en la dua etagho de la teatro kaj havis du fenestrojn rigardantajn al Sadovaja kaj trian, kiu rigardis en la someran ghardenon de Varieteo, ekipitan je refreshigaj kioskoj, pafejo kaj liber’aera scenejo. Rimskij sidis che sia skribotablo dorse al la tria fenestro. Krom la skribotablo, la garnajhon de la kabineto konsistigis kolekto de malnovaj afishoj, pendantaj sur la muro, malgranda tableto kun akvokarafo, kvar brakseghoj kaj dekormodelo por forgesita revuo, staranta polvokovrite sur stablo en la angulo. Kaj super chio, memkomprene, apud la skribotablo che la maldekstra mano de Rimskij estis negranda kiraskesto, sendube multon spertinta, kun skvame forfendighinta farbo.

Ekde la mateno la financan direktoron, sidantan che sia skribotablo, ne forlasis malbona humoro; male, Varenuhha estis tre vigla kaj iel febre agema. Tamen al lia agemo mankis apliko.

Varenuhha rifughis en la kabineto de Rimskij por eviti la trudpetadon de pretendantoj je senpagaj biletoj, kiuj, precipe je la tagoj de programshangho, venenis lian vivon. Nu, hodiau estis ghuste tia tago. Chiun fojon, kiam sonoris la telefono, Varenuhha tuj prenis la audparolilon kaj en ghin mensogis:

– Kiun? Varenulian? Li forestas. Li ne estas en la teatro.

– Telefonu do ankoraufoje al Latronov, mi petas, - incitite diris Rimskij.

– Vanajho. Mi ech sendis tien Karpovon, sed li neniun trovis en la apartamento.

– La diablo scias, kio ghi estas, - siblis Rimskij, klikante per la mehhanika kalkulilo.

La pordo malfermighis kaj lokmontristo enportis pezan pakon da jhus presitaj kromafishoj. La verdaj folioj anoncis en grandaj rughaj literoj:

Hodiau kaj chiutage en la teatro Varieteo

kromprograme

Profesoro Voland

Seancoj de nigra magio kun ties plena senmaskigo

Varenuhha metis unu afishon sur la dekormodelon, apreze ghin ekzamenis kaj ordonis al la lokmontristo transdoni chiujn ekzemplerojn por disgluado.

– Tre bone, okulkroche, - li diris post la foriro de la lokmontristo.

– Nu, al mi tiu fantazio pleje malplachas, - grumblis Rimskij, malice rigardante la afishon tra siaj kornomuntumaj okulvitroj. - Cetere, mi miras, ke oni permesis al li surscenigi tion!

– Vi malpravas, Gregoro Danilovich, tio estas tre inghenia afero. La tuta subtilajho estas en la senmaskigo.

– Mi ne scias, mi ne scias, tie estas nenia subtilajho, kaj chiam li elpensas ion dubindan! Almenau, li devis montri al ni tiun magiiston. Vi mem, chu vi lin vidis? Kie do li elterigis tiun ulon, la diablo ghin scias!

Evidentighis, ke ankau Varenufia, same kiel Rimskij, ne vidis la magiiston. Hierau Stechjo impete («kiel frenezulo» lau la esprimo de Rimskij) eniris che la financan direktoron, prezentis al tiu jam verkitan tekston de kontrakto, ordonis tuj ghin netigi kaj elpagi la monon. Kaj la magiisto malaperis kaj neniu lin vidis, krom Stechjo mem.

Rimskij eligis sian poshhorloghon, konstatis, ke ghi montras kvin minutojn post la dua, kaj tute furiozighis. Nu fakte! Latronov telefonis proksimume je la dek unua, diris, ke li venos post duonhoro, kaj jen, li ne imr ne venis, sed ankorau malaperis el sia loghejo!

– Li bremsas mian laboron! - graulis Rimskij pushante sian fingron sur la stakon de subskribendaj paperoj.

– Ja lin ne surveturis tramo, kiel tiun Berliozon, chu? - diris Varenuhha tenante che sia orelo la audilon, el kiu viskoze tirighis voksignaloj, longaj kaj absolute senesperaj.

– Ne estus malbone… - preskau neaudeble murmuris Rimskij tra la dentoj.

Je tiu momento la kabineton envenis virino surhavanta uniformjakon, nigran jupon kaj platajn shuojn. Tirinte el sia zonsaketo blankan paper-kvadraton kaj kajeron shi demandis:

– Kiu chi tie estas Varieteo? Superfulma telegramo. Kvitancu.

Varenuhha strekis ian zigzagon en la kajero, kaj apenau la pordo klaketis post la virino, li malfermis la kvadrateton.

Leginte la telegramon li mirpalpebrumis kaj transdonis ghin al Rimskij.

La telegramo tekstis jene: El Jalto Moskven. Varieteo. Hodiau 11h30 kriminalmilicion venis kashtanharulo noktochemizo pantalono senshua psikopato siadire Latronov Varietedirektoro stop Fulmtelegrafu al Jalta kriminalmilicio kieas direktoro Latronov.

– Bonan tagon, mi estas via onjo! - ekkriis Rimskij kaj aldonis: - Ankorau surprizo!

– Falsa Demetrio! - diris Varenuhha kaj ekparolis en la audilon de la telefono: - Ha lo, telegrafo! Je la konto de Varieteo. Fulma telegramo. Chu vi auskultas?… «Jalto, kriminalmilicio… Direktoro Latronov en Moskvo. Financdirektoro Rimskij»…

Sen plu atenti la sciigon pri la Jalta nom’uzurpulo, Varenuhha rekomencis divenprove serchi Stechjon per telefono, kaj evidente, nenie lin trovis. Li tenis la audilon en la mano, cerbumante kien ankorau li telefonu, kiam envenis la virino alportinta la unuan fulmtelegramon kaj transdonis al Varenuhha novan koverteton. Haste ghin malferminte, Varenuhha legis la tajpajhon kaj fajfetis.

– Kio ankorau? - nervoze tikis Rimskij.

Senvorte Varenuhha prezentis al li la telegramon kaj la financa direktoro vidis la vortojn: Petegas kredu jhetitas Jalten per Volanda hipnotismo stop Fulmtelegrafu miliciejen identkonfirmon. Latronov.

Interproksimighinte la kapojn, Rimskij kaj Varenulia relegis la telegramon, kaj releginte ili silente gapis unu sur la alian.

– Civitanoj! - subite ekkoleris la virino, - kvitancu kaj poste silentadu kiom vi deziras! Ja fulmojn mi disportas.

Sen demovi sian rigardon disde la telegramo, Varenuhha desegnis oblikvan zigzagon en la kajero kaj la virino malaperis.

– Tamen nelonge post la dek unua ja vi interparolis kun li telefone, chu?

– Ridindaj rezonoj! - akravoche kriis Rimskij. - Sendepende de tio, chu ni interparolis, chu ne, tutegale li ne povas nun esti en Jalto! Tio estas ridinda!

– Li estas ebria… - diris Varenuhha.

– Kiu estas ebria? - demandis Rimskij, kaj denove ili ekgapis unu la alian.

Ke el Jalto telegrafis nom’uzurpinto au frenezulo, tio estis nedubebla; tamen jen strangajho: kiel la Jalta mistifikanto povas scii pri Voland, kiu nur hierau venis en Moskvon? Kiel li eksciis pri la rilato inter Voland kaj Latronov?

– Hipnotismo… - ripetis Varenuhha la vorton el la telegramo, - kiel do li eksciis pri Voland? - Li mire palpebrumis kaj rezolute ekkriis: - Ne, absurdo, absurdo, absurdo!

– Kie li enloghighis, tiu Voland, la diablo lin prenu? - demandis Rimskij.

Varenuhha tuj telefonis al la Alilandanburoo, kaj konsternis la financan direktoron per la informo, ke Voland loghas che Latronov. Post kio Varenuhha diskis la numeron de la apartamento kaj dum kelka tempo auskultis la dikajn vokzumojn. Inter ili audighis de malproksime venanta vocho, peza kaj morna, kiu kantis: «… Rokoj, mia restadej’ …» - kaj li decidis, ke radiodissendo penetris en la telefonian reton…

– La apartamento ne respondas, - diris Varenuhha remetante la audilon, - eble provi ankorau…

Li ne finis la frazon. En la pordo denove aperis tiu sama virino, kaj ambau, Rimskij kaj Varenuha, ekstaris renkonte, dum shi eligis el la saketo folion, kiu chi foje estis ne blanka sed ia malhela.

– Tio ighas vere interesa, - tradente murmuris Varenulia, postrigardante la virinon rapideme foriri. Unua la folieton ekprenis Rimskij.

Sur la malhela fono de la fotopapero klare videblis nigraj linioj de manskribajho:

Pruve mia skribmaniero mia subskribo Telegrafu konfirmon Sekrete observigu Volandon. Latronov.

Dum la dudek jaroj de sia agado en teatroj Varenuhha vidis diversajn aferojn, tamen chi tiam li sentis sian menson droni en densa nebulo, kaj nenion li povis diri krom la banalan kaj absolute stultan frazon:

– Tio estas malebla!

Nu, Rimskij agis alimaniere. Li ekstaris, malfermis la pordon, de tie bojkriis al la kurierino sidanta sur tabureto:

– Neniun enlasi krom leterportistojn! - kaj shlosis la pordon.

Post tio li prenis el la skribotablo paperstakon kaj komencis zorge kompari la dikajn, maldekstren klinitajn literojn de la fototelegramo kun la literoj de Stechjo en liaj decidoformuloj sur la dokumentoj kaj en liaj spiralparafaj subskriboj. Varenuhha, duonkushante sur la tablo, varme spiris sur la vangon de Rimskij.

– Tio estas lia mano, - finfine diris la financa direktoro konvinkite, kaj Varenuhha ehhis:

– Lia.

La administristo pli atente rigardis al Rimskij kaj miris pri tio, kiel shanghighis ties vizagho. Nature maldika, la financa direktoro shajnis ankorau pli maldikighinta, ech maljunighinta, liaj okuloj en la korna muntumo pcrdis sian kutiman pikemon, en ili aperis ne nur maltrankvilo, en ili ankau estis ech io simila al melankolio.

Varenuhha plenumis chion, kio decas al homo en horo de granda miro. Li iris tien kaj reen tra la kabineto, dufoje li levis la brakojn kvazau krucumito, li eltrinkis plenan glason da rugheta akvo kiu stagnis en la karafo, kaj phirfoje li ekkriis:

– Mi ne komprenas! Mi ne kom-pre-nas!

Dume Rimskij rigardis tra la fenestro kaj streche pensis. La situacio de la financa direktoro estis tre malfacila. Necesis tuj, senprokraste trovi ordinaran eksplikon pri fenomenoj eksterordinaraj.

Kuntirinte la palpebrojn, la financa direktoro imagis Stechjon en noktochemizo, senshuan, grimpi hodiau matene, nelonge antau la dek unua kaj duono, en ian sekretan superrapidan avion, kaj poste, tiun saman shtrumpetvestitan Stechjon, ankau je la dek unua tridek, stari sur la aerodromo de Jalto… groteska ideo!

Chu estas certe, ke ghuste Stechjo telefonis al li el sia loghejo? Jes, certe, parolis Stechjo! Ja pri ties vocho li ne povis erari! Cetere, ech se ne Stechjo parolis hodiau, ja ne pli frue ol fine de la hieraua tago Stechjo estis veninta en chi tiun kabineton kun sia idiota kontrakto kaj chi tie incitadis la financan direktoron per sia frivolo. Kiel do li povis forveturi au forflugi nenion dirinte en la teatro? Kaj ech se li estus forfluginta hierau vespere, ech tiam li ne venus tien antau la hodiaua tagmezo. Chu?

– Kiom da kilometroj estas ghis Jalto? - demandis Rimskij.

Varenuha chesigis sian navedadon kaj kriis:

– Pensite! Jam mi pensis pri tio! Ghis Sebastopolo per fervojo estas proksimume mil kvincent kilometroj. Ghis Jalto aldonu ankorau okdek. Per aero, kompreneble, iom malpli.

Hm… Jes… Sekve, pri la fervojo ne temu. Sed kio do restas? Chas’avio? Sed kiu kaj en kian avion enlasos Stechjon sen shuoj? Por kiu celo? Chu li demetis siajn botojn veninte en Jalton? La sama demando: Por kiu celo? Cetere, ech botvestitan neniu lin enlasus en chas’avion! Cetere ankau chas’avio ne estas solvo. Ja estas skribite, ke li venis la miliciejon je la dek unua kaj duono, mi, el Moskvo li ankorau telefonis je… sekundon… chi tiam antau la okuloj de Rimskij aperis la ciferplato de lia horlogho… Li rememoris, kie estis la montriloj. Terure! Tio okazis je la dek unua dudek. Do, kio okazis? Oni supozu, ke tuj post la telefonado Stechjo impetis al la aerodromo, ghin atingis, ni diru, post kvin minutoj - kio, cetere, ankau estas malebla - do rezultas, ke la avio, tuj ekfluginte, dum kvin minutoj faris pli ol mil kilometrojn, chu? Sekve, dum unu horo ghi faras pli ol dek du mil kilometrojn!! Tio estas malebla, do li ne estas en Jalto.

Kio restas? Chu hipnotismo? Ne estas en la mondo tia hipnotismo, kiu jhetus homon je mil kilometroj for! Sekve, Stechjo halucinighas, ke li estas en Jalto! Bone, li halucinighu, sed chu ankau la kriminala milicio de Jalto halucinighas?! Nu ne, pardonon, tio estas absurdajho!… Sed ili telegrafas ja de tie!

La vizagho de la financa direktoro aspektis vere timige. De ekstere la anso de la pordo estis turnata kaj skuata, oni audis la kurierinon despere krii che la pordo:

– Ne! Malpermesite! Unue min murdu! Kunsido!

Rimskij, kiom li povis, reakiris la memregadon, prenis la audparolilon kaj en ghin diris:

– Donu superurghan interparolon kun Jalto.

«Sprite!» mense ekkriis Varenuhha.

Sed la interparolo kun Jalto ne okazis. Rimskij remetis la audilon kaj diris:

– Kvazau speciale, la lineo difektighis.

Shajnis, ke la paneo lin ial tre impresis, ech seriozigis. Post kelka pripensado li per unu mano reprenis la audilon kaj per la alia komencis skribi la telefonatan mesaghon:

– Akceptu superfulmon. Varieteo. Jes. Jalto. Kriminala milicio. Jes. «Hodiau chirkau 11h30 Latronov Moskve al mi telefonis stop Poste oficejon ne venis kaj telefone ne troveblas stop Skribmanieron mi konfirmas stop Zorgos observigi artiston. Financdirektoro Rimskij».

«Tre sprite!» pensis Varenuhha, sed antau ol li finis la penson, alia vorto ghin eklipsis en lia menso: «Stultajho! Li ne povas esti en Jalto!»

Dume Rimskij jen kion faris: li zorge kolektis en unu stakon chiujn ricevitajn telegramojn kaj la kopion de la sia, shovis la stakon en koverton, ghin glufermis, surskribis kelkajn vortojn kaj enmanigis la koverton al Varenuhha, dirante:

– Tuj, Ivano Saveljich, mem portu tion. Malimpliki tion estas ilia afero.

«Jen kio estas vere sprita!» pensis Varenuhha kaj metis la koverton en sian tekon. Poste li lastashance diskis la telefonnumeron de Stechjo kaj iom auskultinte li ghoje kaj signifoplene ekgrimacis kaj ekpalpebmmadis. Rimskij etendis la kolon.

– Chu mi povas paroli al artisto Voland? - miele demandis Varenuhha.

– La sinjoro estas okupita, - kapravoche respondis la audilo, - sed kiu parolas?

– La administristo de Varieteo, Varenulia.

– Chu Ivano Saveljich? - ekjubilis la audilo, - terure mi ghojas audi vian vochon! Kiel vi fartas?

– Merci, - tre surprizite respondis Varenuhha, - kiu estas che la aparato?

– Lia helpanto, lia helpanto kaj interpretisto Kerubjev, - chirpis la audilo, - tute preta vin servi, karega Ivano Saveljich! Disponu pri mi lau via bontrovo. Do?

– Pardonu, chu Stefano Bogdanovich nun ne estas hejme?

– Ho ve, for! For! - kriis la audilo. - Li forveturis.

– Kaj kien?

– Ekster la urbon, promenveturi en automobilo.

– K…kiel? Pro…promenveturi? Kaj kiam li revenos?

– Nu, «Mi iom spiru», li diris, «freshan aeron kaj poste mi revenos!»

– Bone… - konsternite diris Varenuha, - merci. Bonvolu diri al monsieur Voland, ke lia elpasho estos hodiau en la tria parto.

– Certe. Nepre. Sendube. Urghe. Chiel. Promesite, - tiktakis la audilo.

– Chion bonan, - diris Varenulia mirante.

– Bonvole akceptu, - plu parolis la aparato, - miajn plej korajn, plej varmajn salutojn kaj bondezirojn! Sukcesojn! Bonshancon. Plenan felichon. Chion!

– Nu certe! Ghuste kiel mi diris! - ekscitite ekkriis la administristo. - Temas pri nenia Jalto, li simple promenveturas ekster la urbo!

– Se estas tiel, - palighante pro kolero diris la financa direktoro, - tiam vere temas pri senprecedenca porkajho!

Je tiu momento la administristo saltetis kaj kriis tiel, ke Rimskij ekskuighis:

– Mi scias! Mi rememoris! En Pushkino oni aranghis tataran restoracion «Jalto»! Chio klaras! Li tien veturis, drinkis, kaj nun de tie telegrafas!

– Nu, tio estas troajho, - respondis Rimskij. Lia vango tikis, en liaj okuloj brulis vera, peza malicego. - Kare kostos al li tiu promenveturo, - chi tiam li stumble haltis kaj hezite aldonis: - Tamen… la milicio -?

– Mistifiko! Liaj propraj blagoj, - interrompis la ekscitighema administristo, kaj demandis: - Do, chu mi portu la koverton?

– Nepre, - respondis Rimskij.

Kaj ankoraufoje malfermighis la pordo: denove shi venis… «Shi!» ial angore pensis Rimskij. Kaj ambau viroj ekstaris renkonte al la leterportistino.

Chi foje la telegramo tekstis:

Dankas konfirmon Urghe al mi miliciejen kvincent Morgau flugos Moskven. Latronov.

– Li frenezighis… - diris Varenuhha per malforta vocho.

Rimskij tintis per la shlosilo, prenis monon el la kiraskesto, denombris kvincent rublojn, sonorigis, enmanigis la monon al la kuriero kaj sendis lin al la telegrafejo.

– Pardonu, Gregoro Danilovich, - murmuris Varenuhha ne kredante al siaj okuloj, - shajnas al mi, ke vane vi sendas la monon.

– Ghi bon’orde revenos, - diris Rimskij mallaute, - sed por li tiu pikniketo havos nebagatelajn sekvojn. - Almontrante la tekon de Varenuha, la financa direktoro aldonis: - Veturu, Ivano Saveljich, ne pcrdu tempon.

Kaj Varenulia kun sia teko rapidis el la kabineto.

Li malsuprighis al la ter’etagho, vidis la longegan atendovicon antau la kaso, ricevis de la kasistino la informon, ke probable dum unu horo chio disvendighos, char de kiam aperis la kromafisho la publiko venas torente, ordonis al shi reteni tridek el la plej bonaj lokoj en loghioj kaj en la partero, pafighinte el la kasejo li sen halti malembarasis sin je la teduloj chasantaj senpagan enirbileton kaj glitis en sian chambreton por preni sian kaskedon. Je tiu momento ektintis la tclefono.

– Jes! - kriis Varenuha.

– Chu Ivano Saveljich? - demandis la audilo per abomena nazsona vocho.

– Li ne estas en la teatro! - komencis la administristo, sed la audilo tuj lin interrompis:

– Ne stultumu, Ivano Saveljich, kaj auskultu. La telegramojn nenien portu kaj al neniu ilin montru.

– Kiu tie parolas? - blekegis Varenuhha, - chesu, civitano, tiujn shercojn! Oni tuj vin malkashos! Diru vian telefonnumeron!

– Varenuha, - diris la abomena vocho, - chu vi komprenas la rusan? Nenien portu la telegramojn.

– Do vi persistas! - furiozis la administristo, - nu, vin gardu! Vi pagos pro tio, - li kriis ankorau unu minacon kaj eksilentis, char li sentis maleston de la auskultanto cn la audilo.

Chi tiam en la malvasta oficejo iel rapide krepuskighis. Varenuha impetis eksteren, jhetfermis la pordon kaj per la flanka elirejo rapidis en la somerghardenon.

La administristo estis ekscitita kaj plena je energio. Post la insolenta telefonajho li estis jam certa, ke huligana bando aranghas fi-shercojn, kaj ke tiuj fi-shercoj senpere rilatas la malaperon de Latronov. La deziro senmaskigi la malbonfarulojn bolis en lia animo, kaj - stranga afero - en li naskighis la antausento pri io agrabla. Tiel estas, kiam oni strebas ighi la centro de la ghenerala atento, kiam oni portas sensaciajhon.

En la ghardeno la vento ekblovis al la administristo en la vizaghon kaj vershis sablon en liajn okulojn, kvazau barante al li la vojon, kvazau avertante. En la supra etagho knalis fenestro kaj malmulte mankis, ke ghiaj vitroj falu en rompopecoj, tra la pintoj de la aceroj kaj de la tilioj pasis alarma susuro. Malhelighis kaj friskighis. La administristo frotis la okulojn kaj vidis flavventran nubegon fulmotondran malalte rampi super Moskvo. De fore audighis densa grumblego.

Malgrau la urgho Varenulia ne povis rezisti la ideon forflankighi por unu sekundo al la somera necesejo por preterpase kontroli, chu la elektristo metis dratreton chirkau la lampon.

Kurinte preter la pafejo Varenuha profundighis en la densan siringo-arbedaron meze de kiu staris la blueta neceseja konstruajho. La elektristo montris sin fidinda homo, la subtegmentan lampon en la vira parto jam protektis dratreto, tamen la administriston chagrenis tio, ke ech malgrau la krepusko de la venanta fulmotondro sur la muroj vidighis freshaj skribajhoj faritaj per karbo kaj krajono.

Kiel do nomi tiujn…! - komencis la administristo, sed subite li audis pepvochon malantaue miaui:

– Chu Ivano Saveljich?

Varenuha ekskuighis, sin turnis malantauen kaj vidis nealtan dikulon kies fizionomio shajnis al li tute kata.

– Jes, estas mi, - li respondis glacie.

– Tre, treege agrable, - ronronis la katsimila dikulo, kaj subite li larghasvinge frapis la administriston sur la orelon tiel, ke la kaskedo forflugis de ties kapo kaj senspure malaperis en la neceseja truo.

Pro la frapo de la dikulo la tutan necesejon por unu momento inundis flagra lumo, kaj en la chielo ghin ehis tondrobato. Sekvis ankorau unu ekbrilo, kaj antau Varenulia aperis dua figuro - malalta sed atlete larghashultra individuo, fajre rufa, kun albugo en unu okulo kaj ponarda kojnodento en la busho. Tiu dua, evidente maldekstrulo, batis la administriston sur la alian orelon. La chielo refoje ehhis per knalo kaj sur la lignan togmenton de la necesejo ektorentis pluvego.

– Kion vi, kama… - konsternite balbutis la administristo, rimarkis, ke la vorto kamaradoj neniel konvenas al banditoj atakantaj homon en publika necesejo, stertoris: - civita… - sentis, ke ankau tiun titolon ili ne indas, kaj ricevis trian teruran baton, sen rimarki de kiu el la du, tian ke la sango shprucis el lia nazo sur la bluzon.

– Kion vi havas en la teko, vi, parazito? - tranchvoche kriis la katsimila, - la telegramojn, chu? Chu oni avertis vin per telefono, ke vi nenien ilin portu? Chu oni vin avertis, mi vin demandas?

– …ni ver… oni aver…tis, - sufokighante respondis la administristo.

– Kaj tamen vi tien kuris! Lasu la tekon, vipuro! - kriis la dua per tiu sama nazsona vocho, kiu parolis en la telefono, kaj elshiris la tekon el la tremantaj manoj de Varenuhha.

Ili kaptis la administriston je la shultroj, trenis lin el la ghardeno kaj ekrapidis kun li lau la strato Sadovaja. La fulmotondro furiozis je sia plena forto, la akvo mughis kaj frakasighis falante en la kloakajn aperturojn, chio bobelis, chie shvelis ondoj, de la tegmentoj la akvo supervershighis preter la defluiloj, el sub la pordegoj shprucis shaumaj torentoj. Chio viva forlavighis de Sadovaja, kaj neniu povis savi Varenuhan. Saltante en la malklaraj riveroj, prilumate de la fulmoj, la banditoj en unu sekundo trenis la duonvivan administriston ghis la domo 302-bis kaj enflugis kun li sub ghian arkon, kie rifughis du nudpiedaj virinoj, tenantaj en la manoj siajn shuojn kaj shtrumpojn. Poste la malbonfaruloj impetis en la sesan enirejon, kaj levinte la preskau frenezighintan administriston en la kvinan etaghon ili lin jhetis sur la plankon en la bone de li konata duonluma antauchambro de la loghejo de Stechjo Latronov.

Chi tiam ambau banditoj malaperis anstatauite de absolute nuda fraulino, rufa kaj kun fosforeske brilantaj okuloj.

Varenuhha komprenis, ke chi tio estas la plej terura en la tuta afero kaj ekgheminte li gluighis al la muro, La fraulino venis tute proksimen al la administristo kaj metis siajn manojn sur liajn shultrojn. La haroj starighis sur lia kapo, char ech tra la malvarma, je akvo sorbigita bluzo li sentis, ke tiuj du manoj estas ankorau pli malvarmaj, ke ili estas glacie malvarmaj.

– Lasu min doni al vi unu kison, - tenere diris la fraulino, kaj Varenuhha vidis shiajn lumantajn okulojn tuj antau la siaj. Tiam li svenis kaj la kison ne perceptis.

11

LA DISDUIGXO DE IVANO

La transrivera pin’arbaro, sur kiun antaù unu horo ankoraù lumis la maja suno, malklarigxis, disfluis, kaj perdigxis.

La densa akvovualo torentis malsupren. En la cxielo fojon post fojo flamigxis fajrofadenoj, la cxielo krevadis, la cxambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.

Ivano mallaùte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron sxaùme boli. Cxe cxiu tondrobato li gxemetis kaj kasxis la vizagxon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribajxoj dise kusxis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopusxo penetrinta en la cxambron jxus antaù la fulmotondro.

La provoj de la poeto verki deklaron pri la dangxera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaùgxuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis cxe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li suficxe facile:

«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hieraù vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarhxa lageto…»

Kaj cxi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdajxon: kiel do - «venis kun la forpasinto»? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas sxajni frenezulo!

Tion pensinte Ivano sxangxis la skribitan. Rezultis jeno:… kun M.A.Berlioz, poste forpasinta… Ankaù cxi tio ne kontentigis la aùtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis ecx pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo… - tiom pli, ke en la aferon implikigxis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: «kaj ne la komponisto».

Tiuj du Berliozoj elcxerpis lian paciencon, li cxion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagonigxi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortrancxita kapo. La kapo kaj la antaùdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.

Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj ecx provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantaùaj piedoj. Tamen la desegnajxoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla igxis la deklaro de la poeto.

Proksimume en la tempo kiam, sternigxinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin’arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortigxis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallaùte ekploris.

La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankviligxis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.

Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke cxio cxi pasos, cxio sxangxigxos kaj cxio forgesigxos.

La kuracisto diris veron. Baldaù la transrivera pin’arbaro reprenis sian antaùan aspekton. Cxiu gxia pino klare desegnigxis sub la cxielo, lavita gxis la antaùa pura lazuro; ankaù la rivero kvietigxis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingigxi, tiel ke nun la poeto trankvile kusxis sur sia lito kaj rigardis la cxiel’arkon etenditan sur la firmamento.

Tiel daùris gxis la vespero, kaj li ecx ne rimarkis la cxielarkon disflui, nek la cxielon igxi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigrigxi.

Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekusxigis kaj mem miris pri tio, kiel sxangxigxis liaj pensoj. Iel mildigxis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortrancxita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj fresxa post la fulmotondro.

La domo de malgxojo estis endormigxanta. En la kvietaj koridoroj estingigxis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstataù ili konforme al la regularo heligxis malfortaj bluaj noktolampetoj, cxiam pli malofte tra la pordo aùdigxis delikata pasxetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.

Nun Ivano kusxis en dolcxa langvoro, rigardis jen la lamposxirmilon, kiu de la plafono versxis mildigitan lumon, jen la lunon, levigxantan de malantaù la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.

– Kial do mi tiel ekscitigxis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? - rezonis la poeto. - Finfine, lasu mi lin al lia sortacxo! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre suprajxe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, - daùrigis Ivano iun alparolante, - ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontraù tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?

– Tamen, tamen! - subite per severa vocxo objxetis de ie, cxu de interne, cxu de super la orelo, la antaùa Ivano al la Ivano nova, - pri tio, ke la kapo de Berlioz igxos fortrancxita ja li antaùsciis, cxu? Kiel oni ne ekscitigxu?

– Nu, kamaradoj, kiu tion kontraùdiras! - respondis la nova Ivano al la arkaika, antaùa Ivano. - Ke la afero estas suspektinda, tio klaras ecx al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed gxuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstataù fari tiun stultan kverelacxon cxe la Patriarhxa, oni povis ja gxentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Cxu tio ne estus multe pli inteligenta?

»Male, mi okupigxis pri iaj sensencajxoj! Vidu, kia grava evento: cxefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, cxu la revuo cxesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, ecx, kiel oni tre gxuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia cxefrdaktoro, eble ecx pli elokventa ol la jxusa.

Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antaùan Ivanon:

– Resume, kio mi estas laù tiu afero?

– Kreteno! - klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.

Ial neniom ofendite per la vorto kreteno, kaj ecx agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon. Silentpasxe estis venanta songxo, jam ekaperis la elefantokrura palmo, kaj la kato preterpasis - neniel timiga, ecx amuza; do, Ivano estis plene endormigxonta, kiam subite la krado senbrue forglitis flanken kaj sur la balkono vidigxis mistera silueto evitanta la lunlumon kaj minacanta Ivanon per la fingro.

Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:

– Sxsx!

Chapitro 12

LA NIGRA MAGIO KAJ GHIA SENMASKIGO

Malgranda vireto kun trua flava bulchapelo kaj piroforma frambokolora nazo, en kvadratita pantalono kaj lakledaj shuoj elvenis sur la scenejon de Varieteo rajdante ordinaran biciklon. Che la sonoj de fokstroto li faris rondon, poste eligis venkokrion, tiel ke la biciklo baumis. Plu rulighante sur la postrado, li ekstaris sur la manoj, iel sukcesis malfiksi la antauan radon, sendis ghin en la kulison kaj daurigis la veturadon pedalante per la manoj.

Surseligite sur metalan maston, che kies malsupra ekstremo estis muntita velocipeda rado, diketa blondulino en trikotajho kaj jupeto prisemita je arghentaj steloj elveturis sur la scenejon kaj ankaue faris rondojn. Renkontpasante preter shi la vireto eligadis salutkriojn kaj per la piedo levetis la bulchapelon de sur sia kapo.

Laste venis maljunulvizagha okjarulo kaj ekslalomis inter la du adoltoj sur sia liliputa bicikleto kun kolosa automobila hupo.

Farinte kelkajn okojn, la tuta kompanio impetis, che minaca tamburado de la orkestro, al la scenejrando, kaj la spektantoj de la unuaj vicoj sufokkrietis kaj retrojhetighis, char al la publiko shajnis, ke la tuta triopo kun siaj mashinoj tuj pumos en la orkestrejon.

Sed la velocipedoj haltis ghuste je la momento, kiam la antauaj radoj jam estis rulighontaj en la abismon sur la kapojn de la muzikistoj. Kun lauta ekkrio «Hop!» la rajdantoj salte surpiedighis, sin klinis, kaj che tio la blondulino transjhetis kisojn al la publiko kaj la bubo trumpetis groteskan signalon per sia hupo.

Aplaudo skuis la teatron, la blua kurteno kuntirighis kaj shirmis la velocipedistojn, la verdaj lumoj kun la skribajho Elirejo estingighis kaj en la araneajho de la subkupolaj trapezoj sune helighis blankaj globoj. Komencighis la interakto antau la lasta parto.

Nur unu homon neniel interesis la mirakloj de la velocipeda arto de la familio Giulli: Gregoro Danilovich Rimskij tutsole sidis en sia kabineto, mordetis siajn maldikajn lipojn, kaj fojon post fojo spasmo pasis sur lia vizagho. La eksterordinaran malaperon de Latronov sekvis tute neantauvidita malapero de la administristo Varenuhha.

Rimskij sciis, kien tiu iris, sed Varenuhha foriris kaj… ne revenis! De tempo al tempo Rimskij levetis la shultrojn kaj flustris al si mem:

– Tamen pro kio?

Mirinda afero: por homo praktika, kia estis la financa direktoro, la plej facila solvo estus telefoni tien, kien li sendis Varenuhhan, por ekscii, kio al li okazis; kaj tamen ghis la deka horo vespere li ne povis sin decidigi.

Nu, je la deka, farante al si veran perforton, Rimskij deprenis la audilon de la aparato kaj tiam evidentighis, ke lia telefono estas senviva. La kuriero raportis, ke ne funkcias ankau la ceteraj telefon’aparatoj en la teatro. Tiu kvankam malagrabla, tamen neniom supernatura fenomeno ial finofare konsternis la financan direktoron, kaj samtempe ghi lin ghojigis, char ghi malembarasis lin je la telefonado.

Je la momento, kiam super la kapo de Rimskij ekhelis la rugha lampeto per intermita lumo signalanta interakton, enpashis la kuriero kaj anoncis, ke la alilanda artisto estas veninta. La financa direktoro ial tikis kaj, mienante pli malserena ol shtormnubo, li iris en la kulison por akcepti la gastludanton, char en la teatro restis neniu pli tauga por fari tion.

El la koridoro, kie jam trilis la signalsonoriloj, scivoluloj je diversaj pretekstoj eniradis la grandan tualetejon. Tie jam estis iluziistoj en bunta orienta robo kaj turbano, rulsketisto en blanka svetro, palege pudrita rakontisto kaj shminkisto.

La jhusveninta famulo sensaciis per mirinda fasono de sia eksterordinare longa frako kaj per la nigra duonmasko, kiun li havis sur la vizagho. Sed la plej surprizaj estis la du akompanantoj de la nigra magiisto: kvadratita longulo kun fendita nazumo, kaj grasdika nigra virkato kiu, pashinte en la tualetejon sur la malantauaj piedoj, senzorge sidighis sur sofon kaj kuntiris la palpebrojn rigardante la lumon de la nudaj shminklampetoj.

Rimskij provis aranghi rideton, pro kio lia vizagho shajnis acida kaj malica, kaj intershanghis salutan kapoklinon kun la silenta magiisto, sidanta sur la sofo apud la kato. Manpremo ne estis. Anstataue la kvadratita mem senceremonie sin prezentis al Rimskij kiel asistanto de la sinjoro. Tiu cirkonstanco surprizis la financan direktoron, kaj denove malagrable: nenia ajn asistanto estis menciita en la kontrakto.

Tre seke kaj malvolonte Rimskij demandis la kvadratitan, kie estas la aparataro de la artisto.

– Ho vi, nia juvelo chiela, karega sinjoro direktoro, - respondis kapravoche la helpanto de la magiisto, - nian aparataron ni chiam havas kune, jen ghi estas! Ein, zwei, drei!

Li turnis siajn nodozajn fingrojn kaj subite eltiris de malantau la orelo de la kato la oran poshhorloghon de la financa direktoro, kun ghia cheno.

Tiun horloghon Rimskij jhus havis en sia veshta posho sub la butonita jako, kaj la cheno estis tredita tra la posha butontruo.

Nevole Rimskij metis la manon sur sian ventron, la cheestantoj mir-kriis, kaj la shminkisto, staranta en la duone malfermita pordo, aprobe gruntis.

– Chu via estas la horlogheto? Bonvolu repreni! - diris la kvadratita kun impertinenta rikano, kaj sur malpura manplato li prezentis al la konfuzita financa direktoro lian apartenajhon.

– En tramo kun tiu oni prefere ne veturu, - mallaute kaj gaje flustris la rakontisto al la shminkisto.

Tamen la kato faris trukon, kiu eklipsis la prestidigitajhon pri la horlogho. Subite ghi levis sin de la sofo, sur la malantauaj piedoj iris al la subspegula tableto, per sia antaua piedo forprenis la shtopilon el la karafo, vershis akvon en glason, reinstalis la shtopilon en ties lokon kaj vishis la lipharojn per shminkchifono.

Chi foje neniu mirkriis, nur la bushoj malfermighis, kaj la shminkisto ravite flustris:

– Kia klaso!

Sed je la tria fojo alarme eksonis la sonoriloj, kaj la tuta ekscitita svarmo, antaughuante interesan programeron, movighis for de la tualetejo.

Minuton poste en la spektejo estingighis la globoj, la lumo shprucighinta de la scenejlamparo rughete rebriligis la malsupron de la kurteno, kaj en la prilumata kurtenfendo antau la publiko aperis diketa viro, gaja kiel infano, kun razita vizagho, en chifita frako kaj malfresha chemizo. Li estis Georges Bengalskij, anoncisto bone konata de la tuta Moskvo.

– Do, civitanoj, - li diris radiante per beba rideto, - tuj vi cheestos… - li mem sin interrompis kaj ekparolis en alia tono: - Mi vidas, ke la kvanto de la publiko por la tria parto ankorau pligrandighis. Hodiau ni havas chi tie duonon de la urbo! Antau kelkaj tagoj mi renkontis amikon kaj diris al li: «Kial vi ne venas che nin? Hierau che ni estis duono de la urbo». Kaj li respondis: «Nu, mi loghas en la alia duono». - Bengalskij pauzis por lasi eksplodi gheneralan ridon, tamen neniu ekridis kaj li daurigis: -… Do, tuj vi cheestos seancon de nigra magio, prezentotan de la fama alilanda artisto monsieur Voland! Nu, ni chiuj bone komprenas, - sur la vizagho de Bengalskij aperis saghula rideto, - ke en la mondo estas nenia magio, ke ghi estas nenio alia ol supersticho, kaj tutsimple maestro Voland je plej alta grado posedas la iluziistan teknikon, kion oni vidos el la plej interesa parto de lia prezentajho, tio estas, el la senmaskigo de tiu tekniko; do, char ni chiuj unuanime subtenas kaj la teknikon, kaj ghian senmaskigon, nun ni invitu sur la scenejon sinjoron Voland!

Finbabilinte tiun galimation, Bengalskij kunigis la manojn kaj salute ilin svingetis inter la du partoj de la kurteno, pro kio chi lastaj zumante disighis.

La elveno de la magiisto kun liaj senfina helpanto kaj kato pashanta sur la malantauaj piedoj tre plachis al la publiko.

– Seghon, - nelaute ordonis Voland, kaj je tiu sama momento, nesciate de kie nek kiel, sur la scenejo aperis velkintkolora braksegho, en kiun la magiisto sidighis; - diru al mi, kara Fagoto, - Voland demandis la kvadratitan burleskulon, kiu, evidente, havis ankorau alian nomon krom «Kerubjev», - kiel vi opinias, la Moskva loghantaro ja konsiderinde shanghighis, chu?

La magiisto rigardis la silentighintan publikon, impresitan per la apero de la braksegho el nenio.

– Jes, messire, - nelaute respondis Fagoto-Kerubjev.

– Vi pravas. La urbanoj tre shanghighis - mi diru, ekstere - kiel cetere ankau la urbo mem. Pri la kostumoj ech malnecesas paroli, sed aperis ja tiuj… kiel do… tramoj, automobiloj…

– Autobusoj, - respekte sufloris Fagoto.

La publiko atente auskultis tiun interparolon, opiniante ghin preludo al la magiajhoj. La kulisoj estis plenshtopitaj je artistoj kaj scenejlaboristoj, kaj inter iliaj vizaghoj videblis la strechita pala vizagho de la financa direktoro.

La fizionomio de Bengalskij, kiu lokis sin flanke de la scenejo, komencis esprimi kelkan surprizon. Li levetis siajn brovojn kaj, profitante pauzon, ekparolis:

– La alilanda artisto esprimas sian admiron pri Moskvo, kreskinta en la rilato teknika, kaj ankau pri la moskvanoj, - Bengalskij sendis du ridetojn, unue al la partero, poste al la galerioj.

Voland, Fagoto kaj la kato turnis sian kapon al la anoncisto.

– Chu mi esprimis admiron? - Voland demandis Fagoton.

– Neniel, messire, vi esprimis nenian admiron, - tiu respondis.

– Kion do diras tiu homo?

– Tutsimple mensogon! - respondis la kvadratita helpanto per sonora vocho audebla en la tuta teatro. Li turnis sin al Bengalskij kaj aldonis: - Gratulon, civitano, pro la sukcesa mensoguligho!

De la galerio plaudetis mallonga rido, Bengalskij ekskuighis kaj elorbitigis la okulojn.

– Tamen min interesas ne tiom la autobusoj, telefonoj kaj la cetera…

– Aparataro! - sufloris la kvadratita.

– Tute ghuste, dankon, - malrapide diris la magiisto per sia peza baso, - kiom la multe pli grava demando: chu tiuj chi urbanoj shanghighis interne?

– Jes, tio estas plej grava demando, sinjoro.

En la kulisoj oni komencis interrigardadi kaj leveti la shultrojn, Bengalskij staris rugha, Rimskij estis pala. Sed chi tiam, kvazau diveninte la naskighantan maltrankvilon, la magiisto diris:

– Tamen ni parolas, kara Fagoto, ni konversacias, kaj la publiko enuas. Por komenci, montru do al ni ion simplan.

Tra la spektejo pasis moveto de malstrechigho. Fagoto kaj la kato disiris al la du flankoj de la proscenio. Fagoto klakis per la fingroj, bataleme kriis: «Tri, kvar!», prenis el la aero kartaron, ghin miksis kaj sendis al la kato en la formo de longa rubando. La kato kaptis la rubandon kaj sammaniere ghin resendis. La satene brila serpento snufis, Fagoto, kvazau birdido, malfermis la bushon kaj forglutis ghin tutan, karton post karto.

La kato riverencis, farante rondon per la dekstra malantaua piedo, kaj ricevis neimageblan aplaudon.

– Kia klaso! Kia klaso! - oni entuziasme kriis en la kulisoj.

Fagoto pushis la fingron al la partero kaj diris:

– La koncerna kartaro, estimataj gecivitanoj, nunmomente trovighas en la sepa vico che civitano Parchevskij, ghuste inter la trirubla bileto kaj jugha asigno en afero pri alimento por civitanino Zelkova.

En la partero ekestis movighado, spektantoj sin levetis, kaj fine iu civitano, kies nomo efektive estis Parchevskij, purpurvizagha pro la mirego, eligis el sia biletujo la kartaron kaj pushis ghin en la aero, ne sciante, kion li pri ghi faru.

– Lasu la kartaron al vi por memoro, - kriis Fagoto. - Ja prave vi diris hierau che la vespermangho, ke sen pokero via vivo en Moskvo estus absolute neeltenebla.

– Konata artifiko, - audighis de la pulbalkono. - Tiu en la partero estas ilia kunulo.

– Chu? - blekegis Kerubjev kaj rigardis la galerion kuntirinte la palpebrojn, - tiam ankau vi estas nia komplico, char ghi estas en via posho!

La pulbalkono viglighis, kaj ghoja vocho sciigis:

– Ghuste! Li havas! Jen, jen… Halt! Sed tio ja estas chervoncoj!

La parteraj spektantoj turnis la kapon supren. En la galerio perpleksa viro trovis en sia posho paketon sur kies banka banderolo estis skribite: Unumil rubloj,

Chirkaupremate de la najbaroj, li mirkonsternite skrapis per la ungo la banderolon por kompreni, chu la chervoncoj estas autentaj au magiaj.

– Je Dio, vere! Malfalsaj chervoncoj! - audighis ghojaj krioj el la galerio.

– Ankau kun mi ludu tiajn kartojn, - gaje petis dikulo el la mezo de la partero.

– Avec plaisir! - respondis Fagoto, - sed kial kun vi sola? Chiuj entuziasme partoprenos! - Li komandis: - Bonvolu rigardi supren! Unu! - En lia mano aperis pistolo, li kriis: - Du! - La pistolo turnighis supren. - Tri!

Fulmis fajro, audighis knalo kaj el sub la kupolo, flirtante inter la trapezoj, komencis fali en la spektejon blankaj paperetoj. Ili turnighadis, disglisis al chiuj flankoj, ili penetris la galeriojn, la orkestron kaj la scenejon. Post kelkaj sekundoj la monpluvo, densighante, atingis la fotelojn, kaj la spektantoj komencis kaptadi la paperetojn.

Levighis centoj da manoj, spektantoj tenis la biletojn kontrau la sceneja lurao kaj konstatis la perfektan autentecon de ilia filigrano. Ankau la odoro ne lasis ech malplejan dubon: ghi estis la senkompare rava odoro de jhus presita mono. Unue gaja ekscitigho, poste mirego ekposedis la tutan teatron. Chie zumis la vorto «chervoncoj, chervoncoj», audighis ekkrioj «ah! ah!» kaj gaja rido. Iuj jam rampis en la pasejo, serchante biletojn sub la seghoj. Multaj staris sur sia segho kaptante la flirtemajn, kapricajn paperetojn.

Post kelka tempo sur la vizaghoj de la dejhoraj milicianoj aperis ombro de perplekso, kaj la artistoj senceremonie sin alshovis el la kuliso.

El la unua balkono audighis vocho: «He, lasu chi tiun! Ghi estis mia! Al mi ghi estis fluganta!» kaj alia vocho: «Vi min ne pushu, au mi mem forpushos vin de la balkono!» Post kio audighis obtuza bato. Tuj sur la balkono aperis la kasko de miliciano, iu ighis forkondukita.

Ghenerale, la ekscito estis kreskanta, kaj oni ne scias, kiel povus chio chi finighi, se Fagoto ne estus chesiginta la monpluvon subite ekblovinte en la aeron.

Du junuloj, intershanghinte rigardon richan je gajaj subkomprenajhoj, forlasis sian lokon kaj iris rekte en la bufedejon. La teatro zumis, la okuloj de chiuj spektantoj ekscitite brilis. Ververe, neniu scias, kiel povus chio chi finighi, se Bengalskij ne estus rekolektinta siajn fortojn por interveni. Por laueble retrovi la memregadon, li per kutima gesto frotis la manojn kaj jene ekparolis per sia plej sonora vocho:

– Jen, gecivitanoj, jhus ni cheestis kazon de tiel nomata amashipnoto. Pure scienca eksperimento, kiu plej konvinke pruvas, ke estas nek mirakloj, nek magio. Do, ni petu, ke maestro Voland senmaskigu al ni tiun eksperimenton. Tuj, gecivitanoj, vi vidos tiujn, shajne monajn, paperetojn malaperi same subite, kiel ili estighis.

Li ekaplaudis, sed tute sola, kaj kvankam sur lia vizagho ludis memfida rideto, tamen en la okuloj tiu memfido malestis, ili esprimis plie petegon.

La parolado de Bengalskij ne plachis al la publiko. Ekestis absoluta silento, kiun interrompis la kvadratita Fagoto.

– Chi tio ankoraufoje estas kazo de tiel nomata mensogado, - li deklaris per lauta mektenoro, - la paperetoj, gecivitanoj, estas malfalsaj!

– Brave! - abrupte ekbojis baso ie supre.

– Koncerne chi tiun, - Fagoto montris al Bengalskij, - li min tuttedis. Chiumomente li enshovas sin en la aferojn, pri kiuj neniu lin demandas, fushas la tutan seancon per siaj misaj rimarkigoj! Kion ni pri li faru?

– Forshiri la kapon! - iu severe diris el la galerio.

– Kiel vi bonvolis diri? Kion? - tuj reagis Fagoto je tiu hida propono, - chu forshiri la kapon? Tio estas ideo! Behemoto! - li turnis sin al la kato, - f aru! Ein, zwei, drei!

Kaj tiam okazis senprecedenca afero. La nigra kato hirtigis la hararon kaj orelshire miauis. Poste ghi kuntirighis en bulon, pantere saltis rekte sur la bruston de Bengalskij kaj de tie sur lian kapon. Kun lauta ronrono la kato enigis la krifojn de siaj pufaj piedoj en la kalvighantan kapon de la anoncisto kaj, sovaghe ekhurlinte, en du turnoj ghin forshiris de la dika kolo.

La dumil kvincent homoj en la teatro eligis unu ekkrion. La sango gejsere shprucis supren el la disshiritaj arterioj kaj vershighis sur la surchemizon kaj frakon. La senkapa korpo faris kelkajn malgraciajn piedgratojn kaj sidighis sur la plankon. En la spektejo audighis histeriaj inshrikoj. La kato transdonis la kapon al Fagoto, tiu ghin prenis je la magraj hartufoj kaj levis antau la publiko, kaj la kapo despere kriis per vocho pleniginta la tutan teatron:

– Kuraciston!

– Chu vi ankorau babilados tiajn stultajhojn? - Fagoto severe demandis la plorantan kapon.

– Neniam plu! - stertoris la kapo.

– Pro Dio, ne turmentu lin! - subite, superante la bruon, audighis virina vocho, kaj la magiisto sin turnis al la loghio de kiu ghi venis.

– Do, gecivitanoj, kion oni faru? Chu oni lin pardonu? - demandis la publikon Fagoto.

– Oni lin pardonu! Oni lin pardonu! - eksonis izolaj kaj plejparte inaj vochoj, kiuj baldau kunfluis en unu hhoron kun la viraj.

– Kion vi bonvolos ordoni, messire? - Fagoto demandis la maskiton.

– Nu, - tiu mediteme respondis, - ili estas homoj, kiel aliaj. Ili amas la monon, sed tio ja chiam estis… La homoj amas la monon, el kio ajn ghi estu farita, chu el ledo au papero, chu el bronzo au el oro. Frivolaj… nu jes… tamen ankau mizerikordo fojfoje ne estas fremda al ilia koro… ordinaraj homoj… maldetale, ili similas la antauajn, nur la loghada demando mismoraligis ilin… - kaj laute li ordonis: - Surmetu la kapon.

Zorge celinte, la kato pushis la kapon sur la kolon, kaj ghi ghuste retrovis sian lokon, kvazau ghi neniam estus ghin forlasinta. Kaj la plej interese, sur la kolo restis nenia ajn cikatro. Per siaj antauaj piedoj la kato vishetis la frakon de Bengalskij kaj la surchemizon, kaj de ili malaperis chia spuro de la sango. Fagoto surpiedigis la anonciston, shovis en lian poshon pakon da chervoncoj, lin forkondukis de la scenejo kaj diris:

– Iru for! Sen vi estas pli gaje!

Shancelighante kaj jhetante chirkauen senpensajn rigardojn, Bengalskij pene iris ghis la kontrauincendia posteno, kaj tie lin atakis misfarto. Li ghemkriis:

– La kapo, mia kapo!

Al li impetis pluraj homoj, inter ili Rimskij. La anoncisto ploris, per la manoj kaptadis ion en la aero, murmuradis:

– Redonu mian kapon! La kapon redonu! La apartamenton forprenu, la bildojn forprenu, nur la kapon al mi redonu!

La kuriero kuris voki kuraciston. Oni provis kushigi la anonciston sur la sofon en tualetejo, sed li rezistis, furioze baraktante. Oni devis venigi ambulancon. Kiam finfine la malfelichulo Bengalskij estis forportita, la financa direktoro kuris reen sur la scenejon kaj trovis tie novajn miraklojn. Ah, interalie, mi ankorau ne diris, ke tiam au iom pli frue de la scenejo malaperis la magiisto kun sia senkolorighinta braksegho, tamen la spektantoj tion tute ne rimarkis, fascinite per la eksterordinaraj aferoj kiujn prezentis al ili Fagoto.

Chi tiu, foriginte la viktimon de sur la scenejo, deklaris al la publiko jenon:

– Nuntempe, malembarasite je la tedulo, ni aranghu sinjorinan butikon!

Tuj la planko de la scenejo kovrighis je persaj tapishoj, aperis grandegaj speguloj de flanke prilumataj per verdetaj tuboj, inter la speguloj ekestis vitrinoj, kaj en ili la gaje ekscitita publiko vidis Parizajn inrobojn de diversaj koloroj kaj fasonoj. Tio estis en unuj vitrinoj, dum en aliaj aperis centoj da inchapeloj, plumhavaj kaj senplumaj, kun buko kaj sen buko; centoj da shuoj - nigraj, blankaj, flavaj, ledaj, satenaj, shamaj, shuoj kun rimeneto. kaj shuoj kun brila straso. Inter la shuoj aperis skatoletoj el kiuj scintilis la fascetoj de kristalaj parfumflakonoj; montoj da mansakoj - antilopledaj, shamaj, silkaj; amasoj da oblongaj, chizelitaj, orkoloraj ingoj, kiajn oni fabrikas por lippashtelo.

La diablo scias de kie, antau la vitrino aperis rufa fraulino en nigra vespera tualeto kaj kun brila rideto de sperta komercistino, fraulino kiu estus tute charma, se shia kolo ne estus fushita per stranga cikatro.

Sur la vizagho de Fagoto ekfloris siropa ridetacho, kaj li anoncis, ke la firmao aranghas tute senpagan intershanghon de malnovaj inaj roboj kaj shuoj kontrau plej jhusaj Parizaj kreajhoj samspecaj. Li aldonis, ke tio sama validas ankau pri mansakoj, parfumoj kaj chio cetera.

La kato riverencadis farante rondojn per sia malantaua piedo, dum per la antaua ghi plenumadis gestojn proprajn al pordisto malfermanta la pordon.

La rufulino kartave ekkveris, kvankam raukete tamen ja dolche, prononcante vortojn misterajn sed, jughante lau la mieno de la spektantinoj el la partero, tre logajn:

– Guerlain, n-ro 5 de Chanel, Mitsouko, Narcisse Noir, vesperaj roboj, koktelaj roboj…

Fagoto tordighadis, la kato faris riverencojn, la fraulino malfermadis la vitrinojn.

– Bonvenon! - blekegis Fagoto, - senghene kaj senceremonie!

La publiko estis ekscitita, sed ankorau neniu kuraghis eliri sur la scenejon. Finfine brunulino sin levis en la deka vico de la partero kaj, montrante per sia rideto, ke chio chi estas bagateloj pri kiuj, resume, shi neniom zorgas, shi eliris kaj per la flanka shtuparo pashis sur la scenejon.

– Brave! - kriis Fagoto, - mi salutas nian unuan klientinon! Behemoto, seghon! Ni komencu per la shuoj, madame.

La brunulino sin sidigis kaj Fagoto tuj elshutis sur la tapishon antau shi tutan amason da shuoj.

La brunulino demetis sian dekstran shuon, surprovis modajhon, plurfoje stamfetis kontrau la tapisho, ekzamenis la kalkanumon.

– Cu certe ili min ne premos? - shi demandis penseme.

– Ah, madame, kion vi diras! - shokite ekkriis Fagoto, dum la kato pro la ofendo ellasis miauon.

– Mi prenas tiun paron, monsieur, - digne diris la brunulino surmetante ankau la duan shuon.

Shiaj malnovaj shuoj forflugis malantau la shirmilon, kaj shi mem iris tien akompanate de la rufulino kaj de Fagoto, portanta sur vest’arko kelkajn luksajn robojn. La kato klopodeme helpadis kaj, por fari sin pli impona, pendigis mezurrubandon sur sian kolon.

Minuton poste la brunulino revenis de malantau la shirmiloj en tia robo, ke suspiro pasis tra la tuta partero. La kuragha virino, mirinde belighinta, haltis antau la spegulo, gracie movetis la nudajn shultrojn, tushis la harojn sur la nuko kaj sin retrofleksis, penante vidi sian dorson.

– La firmao petas vin akcepti chi tion por memoro, - diris Fagoto prezentante al la brunulino malfermitan skatoleton kun parfumflakono.

– Merci, - orgojle respondis la brunulino, kaj per la shtuparo reiris en la parteron. Dum shia pasado spektantoj ekstaris por tushi la skatoleton.

Kaj tiam okazis la finofara trarompo, kaj de chiuj flankoj sur la scenejon ektorentis virinoj. En la ghenerala ekscita parolbruo, ekridoj kaj suspiroj audighis vira vocho: «Mi malpermesas al vi!» - kaj la respondo de virino: «Despoto kaj filistro! Lasu min, vi rompas mian brakon!» Unuj post aliaj, la virinoj foriris malantau la shirmilojn, lasis tie sian robon kaj reaperis vestite per chio nova. Sur taburetoj kun orizitaj piedoj sidis tuta vico da sinjorinoj energie stamfante sur la tapishon per surprovataj shuoj. Fojon post fojo Fagoto surgenuighis senlace manipulante la kornan shuvestilon, la kato, kurbighante sub amasoj da mansakoj kaj shuoj, senchese trafikis inter la vitrinoj kaj la taburetoj, la kolcikatra fraulino chiumomente malaperis, revenis, remalaperis, shia mitralbabilo post kelka tempo ighis tute franclingva, kaj la plej mirinda estis, ke chiuj virinoj shin komprenis je duonvorto, ech kiuj sciis nenian ajn vorton francan.

Surprize por chiuj, oni vidis viron penetri sur la scenejon. Li deklaris, ke lia edzino havas gripon, sekve de kio li petas, ke oni per li ion transdonu al la malsanulino. Por pruvi sian edzighintecon la civitano pretis montri sian legitimilon. La deklaro de la zorgema edzo kauzis gheneralan rid’eksplodon. Fagoto blekegis, ke li ne bezonas vidi la legitimilon, ke li kredas al li kiel al si mem, kaj enmanigis al la civitano du parojn da silkaj shtrumpoj, al kiuj la kato, siavice, aldonis lippashtelon en skatoleto.

La malfruighantinoj sturmadis la scenejon, per la flankaj shtuparoj de la scenejo fluis felichulinoj en balrobo, en pijhamo ornamita per drakoj, en strikte eleganta tajlorkostumo, kun chapeleto oblikve shovita sur unu brovon.

Tiam Fagoto anoncis, ke konsidere la malfruan tempon, ghuste post unu minuto la butiko fermighos ghis la morgaua vespero, kaj neimagebla tumulto ekestis sur la scenejo. Sen ia ajn surprovo la virinoj haste prenadis shuojn. Iu spektantino kvazau kirloshtormo impetis malantau la shirmilojn, deshiris tie siajn vestojn, predis tion, kio trafis sub shian manon - silkan neglighon ornamitan per kolosaj bukedoj - kaj ankorau trovis tempon por proprigi al si du parfumskatolojn.

Post ghuste unu minuto knalis pistolpafo, la speguloj malaperis, trafalis la vitrinoj kaj la taburetoj, la tapisho disighis en la aero, same kiel la shirmiloj. Laste malaperis la altega amaso de malnovaj roboj kaj shuoj, post kio la scenejo ree ighis austera, malplena kaj nuda.

Kaj je tiu momento sin enmiksis nova rolulo.

Agrabla, sonora kaj tre insista baritono audighis el la dua loghio:

– Estas tamen dezirinde, civitano artisto, ke vi senprokraste senmaskigu antau la spektantoj la teknikon de viaj trukoj, precipe la trukon pri la monpaperetoj. Dezirinda estas ankau la reveno de la anoncisto sur la scenejon. Lia sorto maltrankviligas la spektantojn.

La posedanto de tiu bela vocho estis neniu alia ol la honora gasto de la hodiaua vespero Arkadio Apolonovich Semplejarov, prezidanto de la Akustika komisiono de la Moskvaj teatroj.

En la loghio li estis kun du civitaninoj: la unu matur’agha, vestita lukse kaj laumode; la alia tute juna kaj beleta, vestita pli modeste. La unua, kiel baldau evidentighis dum la protokolado, estis la edzino de Semplejarov, la dua estis lia malproksima parencino, debutanta sed tre energia aktorino kiu, veninte el Saratov, loghis che li kaj lia edzino.

– Pardon! - respondis Fagoto, - mi pardonpetas, sed chi tie estas nenio senmaskiginda, chio ja klaras.

– Ne, pardonu! La senmaskigo estas nepre necesa. Sen tio viaj brilaj trukoj lasos preman impreson. La gespektant’amasoj postulas eksplikon.

– La spektantaj geamasoj, - interrompis la impertinenta burleskulo, - shajnas postuli nenion similan, chu? Tamen, atentante vian altestimatan deziron, Arkadio Apolonovich, mi komplezos al vi per senmaskigo. Nu, por tiu celo, chu vi permesos ankorau unu etan programeron?

– Faru, se vi deziras, - indulgeme respondis Semplejarov, - tamen nepre kun senmaskigo!

– Konsentite. Do, permesu ke mi vin demandu, kie vi estis hierau vespere, Arkadio Apolonovich?

Che tiu malkonvena, ech sentakta demando la mieno de Semplejarov shanghighis, tre rimarkeble shanghighis.

– Arkadio Apolonovich hierau vespere estis en kunsido de la Akustika komisiono, - tre orgojle deklaris lia edzino, - sed mi ne komprenas, kiel tio rilatas al la magio.

– Oui, madatne, - jesis Fagoto, - certe, ke vi ne komprenas. Tamen koncerne la kunsidon vi funde eraras. Jes, Arkadio Apolonovich forveturis al la menciita arangho, kiun cetere neniu planis okazigi hierau; tamen resendinte sian shoforon antau la sidejo de la Akustika komisiono che la bulvardo Chistoprudnij (la tuta teatro silentighis), li per autobuso veturis al la strato Jeloliovskaja kaj iris en la loghejon de Milica Andrevna Pokobatko, aktorino de la migra gubernia teatro, kaj restis che shi proksimume kvar horojn.

– Oj! - iu dolore ekkriis en la plena silento.

La juna parencino de Semplejarov ekridegis per vocho prof unda kaj timiga.

– Chio klaras! - shi ekkriis, - kaj jam delonge mi suspektis tion. Nun mi komprenas, kial tiu stultulino ricevis la rolon de Luiza!

Kaj subite svinginte mallongan kaj dikan ombrelon malvokoloran shi frapis la prezidanton de la Akustika komisiono sur la kapon. Tiam la fiulo Fagoto, alinome Kerubjev, laute proklamis:

– Jen, estimataj gecivitanoj, ekzemplo pri senmaskigoj, kiujn Arkadio Apolonovich tiom insiste eltrudadis!

– Kiel audacis vi, kanajlino, tushi Arkadion Apolonovich? - per timinda vocho demandis la edzino de Semplejarov levante sin en la loghio je sia tuta kolosa staturo.

Dua mallonga atako de sataneska rido skuis la junan parencinon:

– Lin tushi, ha-ha! Guste je tio mi havas plenan rajton! - kaj je la dua fojo audighis la seka krako de la ombrelo resaltinta de la kapo de Semplejarov.

– Milicio! Arestu shin! - kriis la edzino de Semplejarov per vocho tiom timiga, ke multaj spektantoj sentis sian koron glaciighi.

Super chio, ankorau la kato subite elsaltis al la scenejlamparo kaj hake blekegis per homa vocho, kiu resonis tra la tuta teatro:

– La seanco estas finita! Maestro! Elkrevigu marshon!

Sen konscii kion li faras, la duonfrenezighinta direktisto eksvingis sian taktobastonon, kaj la orkestro - kiel nomi tion? - ghi ne ekludis, nek ekrulis, nek ektondrigis, sed ghuste, lau la abomena esprimo de la karo, elkrevigis ian neimageblan, super chia mezuro frivolan marshon.

Shajnis dum unu momento, ke iam estis auditaj sub sudaj steloj, en koncertkafejo, la vortoj de tiu marsho, vortoj malklaraj, apenau kompreneblaj sed bravachaj:

Nia moshta general’,

shatanto de kokinoj,

protekton sian donis al

la charmo defraulinoj!!!

Cetere, eblas, ke neniam estis chi tiuj vortoj, ke estis aliaj je tiu sama muziko, iaj ekstreme maldecaj. Gravas ja ne tio, gravas, ke post chio chi en Varieteo komencighis speco de Babeltura konfuzego. Milicianoj kuris al la loghio de Semplejarov, rigardemuloj grimpis sur la balustradon, audighis inferaj rid’eksplodoj kaj furiozaj ekkrioj superbruataj de la ora cimbal-tintego venanta el la orkestro.

Kaj estis vidite, ke la scenejo subite vakighis: la fripono Fagoto kaj la aroganta katego Behemoto aerdisighis kaj malaperis, same kiel antaue malaperis la magiisto en sia braksegho kun la senkolorighinta tegajho.

13

LA HEROO APERAS

Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: «sxsx!»

Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj strecxis la vidon. De la balkono en la cxambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus agxi tridek ok jarojn.

Certigxinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aùskultis, poste kuragxigxis kaj pasxis en la cxambron. Cxi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la sxultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.

La enveninto palpebrumis al Ivano, enposxigis sxlosilfaskon, flustre demandis: «Cxu vi permesas, ke mi sidigxu?», kaj ricevinte kapjeson li okupis la braksegxon.

– Kiel vi pasis cxi tien? - Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, - la balkonkradoj ja estas sxlositaj!

– La kradoj estas sxlositaj, - konfirmis la gasto, - sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distrigxema homo. Antaù unu monato mi sxtelis sxian sxlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendigxas laù la tuta etagxo, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.

– Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankaù povas fugxi, cxu? Aù estas tro alte?

– Ne, - firme respondis la vizitanto, - mi ne povas fugxi de cxi tie ne pro la alto, sed cxar mi ne havas kien fugxi. - Post paùzo li aldonis: - Do, oni gastas , cxu?

– Oni gastas, - respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.

– Jes… - cxi tiam la vizitanto subite maltrankviligxis, - Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Cxar vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon - la doloran, la furiozan, cxian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, cxu?

– Hieraù en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, - brave konfesis la aliigxinta poeto.

– Motivo? - severe demandis la gasto.

– Verdire, sen motivo, - respondis Ivano embarasite.

– Fi! - malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: - Cetere, kial vi diras «pugnis sur la muzelon»? Tio ja ne estas tute certa, cxu homo havas muzelon aù vizagxon. Tamen versxajne ja vizagxon. Kaj pugni… Ne, cxi tion vi rezignu por cxiam.

Admoninte Ivanon la gasto demandis:

– Via profesio?

– Poeto, - ial malvolonte konfesis Ivano.

La veninto cxagrenigxis.

– Denove missxanco! - li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: - Kaj kiu estas via familinomo?

– Senhejmulo.

– Eh… - grimacis la gasto.

– Do, vi malsxatas miajn versojn, cxu? - scivole demandis Ivano.

– Malsxategas.

– Vi kiujn legis?

– Ne legis mi viajn versojn! - nervoze ekkriis la veninto.

– Kiel do vi jugxas?

– Kial ne, - respondis la gasto, - cxu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere… cxu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian jugxon. Diru mem, cxu bonaj estas viaj versoj?

– Ili estas monstraj, - diris Ivano, subite malkasxe kaj kuragxe.

– Ne plu verku! - petegis la vizitanto.

– Mi jxure promesas! - solene diris Ivano.

La jxuron konfirmis manpremo, kaj cxi tiam el la koridoro aùdigis malbruaj pasxoj kaj vocxoj.

– Sxsx! - la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj sxlosis post si la kradon.

Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj cxu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj sxi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam cxio kvietigxis, revenis la gasto.

Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an cxambron estas venigita novulo, sencxese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj jxuranta, ke en lia domo cxe Sadovaja eklogxis demonoj.

– Li furiozas malbenante Pusxkinon kaj kriadas: «Dibocxadov, bis, bis!» - parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankviligxinte, li denove sin sidigis, diris: - Cetere, ni lin lasu, - kaj daùrigis la interparolon kun Ivano: - Do, kial vi estas cxi tie?

– Pro Poncio Pilato, - mishumore rigardinte la plankon diris Ivano.

– Kion?! - kriis la gasto forgesinte cxian prudenton, kaj mem sxtopis al si la busxon per la mano, - kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!

Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuragxe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hieraùan historion de cxe la Patriarhxa lageto. Jes, kunsenteman aùskultanton havis Ivano Nikolaicx en la persono de la mistera sxlosilsxtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesigxo kiu fine kreskis gxis vera ekzalto. Li sencxese interrompis la rakonton per ekkrioj:

– Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro cxio sankta, nenion ajn preterlasu!

Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis gxis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo eliras sur la balkonon.

Tiame la gasto pregxmaniere kunigis la manojn kaj flustris:

– Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi cxion divenis!

La raporton pri la terura morto de Berlioz la aùskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:

– Mi tamen bedaùras, ke tie ne okazis, anstataù via Berlioz, la kritikisto Latunskij aù la literaturisto Mstislavo Laùrovicx, - kaj pasie kvankam senvocxe li ekkriis: - Plu!

La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuigxadis pro mallaùta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kaùre saltetadis prezentante la katon kun la monero cxe la lipharoj.

– Tiel, - raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajigxinte kaj malserenigxinte finis Ivano, - mi trafis cxi tien.

La gasto kondolence metis sian manon sur la sxultron de Ivano kaj diris jene:

– Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riprocxu pri via malfelicxo. Estis malprudentajxo konduti antaù li tiel senrespekte, ecx impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.

– Sed, finfine, kio do li estas? - ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.

La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:

– Cxu vi ne ekdeliros? Cxi tie ni cxiuj estas homoj nefidindaj… Cxu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?

– Certe, certe! - ekkriis Ivano. - Diru do, kio li estas?

– Nu bone, - respondis la gasto kaj diris aùtoritate, klare apartigante la vortojn: - Hieraù cxe la Patriarhxa vi renkontigxis kun Satano.

Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.

– Maleble! Li ne ekzistas.

– Pardonon! Gxuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!

Konfuzite, Ivano silentis.

– De kiam vi komencis lin priskribi, - daùrigis la gasto, - mi tuj antaùsentis, kun kiu vi hieraù havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, - cxi tiam la gasto refoje petis pardonon, - sed Berlioz, laù tio, kion mi pri li aùdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis cxiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi… mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, cxu?

– Sendube, - konsentis Ivano, nerekonebla.

– Nu jes… Vidu, ecx la vizagxo kiun vi priskribis… la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi ecx la operon Faùsto neniam aùdis?

Ivano ial treege konfuzigxis kaj tute rugxigxinte komencis balbuti ion pri vojagxo al sanatorio en Jalto…

– Nu jes, nu jes… tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankaù tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo ecx pli ruza.

– Kiu?! - siavice kriis Ivano.

– Sxsx!

Ivano largxasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj eksxusxis:

– Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron W sur la vizitkarto. Aj-aj-aj, kia umajxo! - Dum kelka tempo li konsternite silentis, rigardante la lunon sxvebi malantaù la krado, poste ekparolis: - Do, li fakte povis esti cxe Poncio Pilato, cxu? Cxar tiam for li jam estis naskita, cxu? Kaj ili traktas min frenezulo! - Ivano indigne montris al la pordo.

Amara falto aperis cxe la lipoj de la gasto.

– Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, - la gasto turnis sian vizagxon al la nokta lumajxo, fluganta tra la nuboj. - Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi frenezigxis, cxar vi, versxajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed gxi estas tiom eksterordinara, ke ecx la genia psikiatro Stravinskij ne povis gxin kredi. Cxu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis cxe Pilato, li matenmangxis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.

– Sed li arangxos terurajn diablajxojn cxi tie! Oni devas lin kapti, cxu? - en la nova Ivano levigxis, kvankam sen firma konvinko tamen ja levigxis, la antaùa, ankoraù ne finvenkita Ivano.

– Vi jam provis, por vi suficxas, - ironie replikis la gasto, - ankaù al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablajxoj vi povas lin fidi. Ahx, kia domagxo, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam cxio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi jxuras, por tia renkonto mi fordonus la sxlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, cxar krom gxi mi havas nenion. Mi estas malricxa, kiel almozulo!

– Por kio vi lin bezonas?

Kelkan tempon la gasto silente malgxojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:

– Tio estas stranga afero, ja cxi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, - la gasto timeme rigardis cxirkaùen kaj diris: - Vidu, antaù unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.

– Cxu vi estas verkisto? - demandis Ivano interesite.

La gasto malserenigxis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:

– Mi estas majstro. - Solene li eligis el la posxo de la kitelo grasmalpuran nigran cxapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero M. Li surmetis la cxapeton kaj sin montris al Ivano profile kaj fronte por pruvi, ke li estas majstro. - Sxi mem gxin por mi kudris, - li aldonis mistere.

– Kiu do estas via familinomo?

– Mi ne plu havas familinomon, - respondis la gasto kun sombra malaprezo, - mi rezignis pri gxi, same kiel pri cxio en la vivo. Ni forgesu pri tio.

– Almenaù pri la romano ion rakontu, - delikate petis Ivano.

– Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, - komencis la gasto.

… Fakulo pri historio, antaù du jaroj li ankoraù laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.

– El kiu lingvo? - demandis Ivano interesite.

– Mi scias kvin fremdajn lingvojn, - respondis la gasto, - la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.

– Ne malbone! - envie flustris Ivano.

La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaù kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.

– Imagu mian miregon, - flustris la nigracxapa gasto, - kiam, sxovinte la manon en la lavajxkorbon, mi eltiris gxuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, - li klarigis, - mi ricevis en la muzeo.

Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li acxetis librojn, forlasis sian cxambron cxe la strato Mjasnickaja…

– Uuh, la malbeninda cxambracxo, - li graùlis.

… kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat’…

– Cxu vi scias, kio estas la konstrurajtigitoj? - demandis la gasto Ivanon, kaj tuj klarigis: - Ili estas negranda aro de friponoj, kiuj iel transvivis en Moskvo…

Li luis de konstrurajtigito du cxambrojn en la kelo de malgranda domo en gxardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.

– Ahx, tio estis la or’epoko! - la okuloj de la flustranto brilis, - tute izola logxejeto, kun antaùcxambro, kaj en gxi lavabo, - ial cxi tio lin aparte fierigis, - la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar pasxoj kontraùe, cxe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, ahx, ahx! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aùdis la negxon kraki sub ili. Kaj en mia forno cxiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobrancxojn sin vesti per verdo. Kaj gxuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!

– Vi pravas, - jesis la atente aùskultanta Ivano.

– Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda cxambreto, - la gasto komencis mezuradi per la brakoj: - tiom… jen sofo, kontraùe alia sofo, inter ili tableto, sur gxi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, cxi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua cxambro (gxi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Ahx, kian hejmon mi havis!

»Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpezigxas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino…

– La blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo! Mi komprenas! - ekkriis Ivano.

– Gxuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «… la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aù mi iris tagmangxi en malmultekostan restoracion. Cxe Arbat’ estis cxarma restoracio, mi ne scias, cxu gxi ankoraù ekzistas.

La okuloj de la gasto largxe malfermigxis kaj li plu flustris rigardante la lunon.

– En la manoj sxi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis sxian nigran mantelon. Sxi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja sxi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaùen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, cxu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi jxuras al vi, ke sxi vidis nur min kaj sxia rigardo estis pli ol angora, gxi estis kvazaù malsana. Kaj min impresis ne tiom sxia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en sxiaj okuloj!

»Obeante la flavan signon, ankaù mi min turnis en la strateton kaj sxin sekvis. Silente ni iris laù la kurba, teda strateto, mi cxe unu flanko kaj sxi cxe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, cxar al mi sxajnis, ke mi devas al sxi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj sxi foriros kaj neniam plu mi sxin vidos.

»Kaj imagu, subite sxi ekparolis:

»- Cxu placxas al vi miaj floroj?

»Mi klare memoras, kiel sonis sxia vocxo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, sxajnis al mi, ke gxia ehxo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimigxante al sxi mi respondis:

»- Ne.

»Sxi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis gxuste tiun virinon! Nekredeble, cxu? Vi, versxajne, diros, ke mi frenezas, cxu?

– Nenion mi diras! - ekkriis Ivano kaj aldonis: - Mi petegas, rakontu plu!

Kaj la gasto daùrigis:

– Jes, sxi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, sxi demandis:

»- Cxu vi tute ne sxatas florojn?

»Io en sxia vocxo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampasxe, kaj - tio surprizis min mem - mi sentis nenian gxenon.

»- Mi sxatas florojn, sed ne tiajn, - mi diris.

»- Do kiajn?

»- Mi rozojn sxatas.

»Cxi tiam mi bedaùris, ke mi tion diris, cxar sxi pardonpete ridetis kaj jxetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuzigxis, tamen relevis ilin kaj prezentis al sxi, sed sxi ridetante forpusxis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.

»Kelkan tempon ni iris silente, poste sxi forprenis la florojn el mia mano, jxetis ilin sur la pavimon, sxovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni pasxis kune.

– Plu, - diris Ivano, - kaj mi petas, nenion preterlasu.

– Plu? - redemandis la gasto, - nu, la pluan vi povus mem diveni. - Per la dekstra maniko li visxis subitan larmon kaj daùrigis: - La amo elsaltis antaù ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj gxi trafis nin ambaù!

»Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!

»Cetere, sxi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam sxi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu… kiu do estas sxia nomo…

– Kun kiu? - demandis Senhejmulo.

– Kun tiu… nu… kun tiu… - diris la gasto klakante per la fingroj.

– Vi estis edzigxinta, cxu?

– Jes, ja tial mi klakas… Al tiu… Banjo, Manjo… ne, Banjo… sxi havis tian striitan robon… la muzeo… ne, mi ne plu memoras.

»Do, sxi diris, ke portante la flavajn florojn sxi eliris je tiu tago por ke mi finfine sxin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, sxi sin venenus, cxar sxia vivo estis sensenca.

»Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero cxe la Kremla murego.

»Ni interparolis tiel, kvazaù ni estus disigxintaj nur hieraù, kvazaù ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontigxi la sekvan tagon samloke, cxe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontigxis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaù, baldaù sxi igxis mia sektreta edzino.

»Sxi venis cxe min cxiun tagon, kaj mi estis atendanta sxin de la mateno. La atendo manifestigxis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaù la interkonsentita tempo mi sidigxis apud la fenestro kaj aùskultis, cxu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozajxo: antaù nia konatigxo tre malofte, preskaù neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi - je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaù la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn trancxilojn?

»Sxi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaùajn korbatojn mi havis po almenaù dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta sxia horo kaj la horlogxo montris tagmezon, la palpitacio ne cxesis gxis la momento, kiam malbrue, apenaù aùdeble, preter mia fenestro pasis la sxuoj kun bantoj el nigra sxamo kaj sxtalaj bukoj.

»Fojfoje sxi petolis: haltinte cxe la dua fenestro sxi frapetis per la sxupinto kontraù la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la sxuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron - kaj mi iris malfermi la pordon.

»Neniu sciis pri nia am’afero, tion vi kredu, malgraù ke tiaj sekretoj cxiam sciigxas. Ne sciis sxia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi logxis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis sxian nomon.

– Kaj kiu sxi estas? - demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.

La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daùrigis sian rakonton.

Ivano eksciis, ke la majstro kaj sxi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili igxis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du cxambrojn en la kelo de la pavilono, cxiam krepuskajn pro la siringo kaj la gxardenbarilo. La trivitajn rugxajn meblojn, la skribotablon, sur gxi la horlogxon kiu batis cxiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko gxis la fumnigra plafono, kaj la fornon.

Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin cxe la strat’angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.

Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, sxi surmetis antaùtukon kaj en la malgranda antaùcxambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon sxi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la mangxon kaj arangxis gxin sur la ovala tablo en la unua cxambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifugxejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en gxi terpomojn. De la terpomoj levigxis vaporo, la nigra sxelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la gxardeno lasis fali rompitajn brancxetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam cxesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaù sxatataj rozoj.

La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj gxi fascinis lian nenomitan amatinon.

– Vere, fojfoje kontraù gxi mi jxaluzis, - flustris la nokta gasto veninta de la balkono.

Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, sxi relegadis la skribitan, kaj releginte sxi brodis cxi tiun cxapeton. Fojfoje sxi kaùris cxe la malsupraj librobretoj, aù staris sur segxo cxe la supraj, kaj per cxifono forvisxis polvon de centoj da librodorsoj. Sxi antaùdiradis gloron, sxi lin kuragxigis, kaj gxuste tiam sxi komencis nomadi lin majstro. Sxi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, sxi deklamadis apartajn frazojn kiuj al sxi precipe placxis, sxi diris, ke tiu romano estas sxia vivo.

La verko estis finita en aùgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.

– Kaj mi eliris en la vivon tenante gxin en la mano, kaj tiam finigxis mia vivo, - flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balancigxis la malgaja nigra cxapeto kun la flava litero M. Li daùrigis sian rakonton, sed gxi igxis iom konfuza. Nun unu afero estis klara, ke tiam la gaston de Ivano trafis katastrofo.

– Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam cxio finigxis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri gxi min hororigas! - solene flustris la majstro levante la manon. - Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!

– Kiu? - apenaù aùdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitigxintan gaston.

– Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaù mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li ecx konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taùzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, sxajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, cxu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aùdis pri mi antaùe; li ecx prezentis tute idiotan, laù mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?

»Tuttedite mi lin demandis rekte, cxu li publikigos la romanon aù ne.

»Tiam li nervozigxis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laùrovicx. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.

»Post du semajnoj min akceptis fraùlino kies okuloj pro cxiama mensogado strabis nazen.

– Sxia nomo estas Lapsxonnikova, sxi estas la sekretariino de la redakcio, - subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.

– Eblas, - bruske respondis la gasto. - Do, sxi redonis al mi la manuskripton, gxi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizagxon sxi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas suficxan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laù sxia esprimajxo, «forfalas».

»Kion postan mi rememoras? - murmuris la majstro frotante sian tempion, - ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpagxo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.

La rakonto de la gasto igxis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraù ien li iris. Flustre li kriis, ke sxin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riprocxas, ho ne, li ne riprocxas!

– Mi memoras, mi ankoraù vidas tiun malbenindan internan folion, - murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.

Laù ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.

– Ah jes, mi memoras tion! - ekkriis Ivano. - Sed mi forgesis vian nomon!

– Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, gxi ne plu ekzistas, - respondis la gasto. - Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laùrovicx, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristacxon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) gxin en la gazetaron.

»Konsternite de tiu monstra fi-pilatismo mi malfaldis trian gazeton. Gxi enhavis du artikolojn, la unu estis de Latunskij, kaj la alia estis subskribita per «N.E.». Kredu al mi, la verkoj de Arimann kaj Laùrovicx sxajnis sxerco kompare kun la artikolo de Latunskij. Suficxas diri, ke gxia titolo estis «Militanta malnovritano». La legado de la artikoloj pri mi mem min tiom absorbis, ke mi ne rimarkis sxin aperi antaù mi (sxlosi la pordon mi forgesis) kun malseka ombrelo kaj same malsekaj gazetoj. El sxiaj okuloj sxprucis fajro, sxiaj manoj tremis kaj estis malvarmaj. Sxi impetis al mi por min kisi, poste sxi diris raùke kaj frapante per la mano kontraù la tablo, ke sxi venenos Latunskijon.

Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.

– Venis tute sengxojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaù konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapisxeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaùe ni estadis dise. Sxi kutimigxis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangajxo, unu el multaj en mia vivo… Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkigxema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindajxo: malgraù tia karaktero cxiam trovigxas iu neantaùvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj gxuste tiu ulo placxas al mi pli ol cxiuj ceteraj.

»Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermigxis la stratpordo de nia gxardeno - mi ankoraù memoras, ke la tago estis agrabla, aùtuna. Sxi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la gxardenon kaj mirinde facile konatigxis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi placxis, tiom, ke ecx nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraùlo, ke li logxas apude en simila malgranda logxejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplacxegis. Mi lin defendis. Sxi diris:

»- Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naùze.

»Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, gxenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Baksxisxev) enhavis. Mi neniam renkontis - kaj tutcerte neniam renkontos - alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj gxin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed ecx pli ol tio. Alojzo min cxarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne cxesis siegxi min per siaj petoj gxis mi konsentis vocxlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis cxiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaù li cxeestis tie, kaj ecx unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi - kaj mi sentis, ke li ne eraras - kial mia romano ne povas esti publikigita. Cxiun fojon li verdiktis: Cxapitro tioma estas nepublikigebla…

»La artikoloj ne cxesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli sxangxigxis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en cxiu linio de la artikoloj, malgraù ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aùtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke gxuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aù la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komencigxis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda cxambro, al mi tuj sxajnis, ke tra la fenestro - kiun ja mi sciis fermita - enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi cxe la lumo sxaltita.

»Mia amatino tre sxangxigxis (pri la polpo mi, kompreneble, al sxi ne diris; sed sxi mem vidis, ke mi iel misfartas). Sxi maldikigxis kaj paligxis, sxi ne plu ridis kaj sencxese petis min pardoni al sxi tion, ke sxi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Sxi volis, ke mi cxion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.

»Sxi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaùsentis, ke la vojagxo al la maro ne okazos), promesis al sxi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed sxi diris, ke sxi mem acxetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis gxin al sxi.

»- Kial tiom multe? - sxi miris.

»Mi pretekstis, ke mi timas sxtelon kaj petas sxin gardi la monon gxis mia forveturo. Sxi gxin prenis, metis gxin en sian mansaketon, kaj kisante min sxi diris, ke sxi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni sxin atendas, ke sxi cedas al la neceso, ke sxi venos morgaù. Sxi min petegis timi nenion.

»Estis krepusko meze de oktobro. Kaj sxi foriris. Mi kusxigis min sur la sofon kaj endormigxis ne sxaltinte la lampon. Vekis min la sensajxo, ke la polpo estas cxi tie. Palpe mi apenaù sukcesis en la mallumo sxalti la lampon. Mia posxhorlogxo montris la duan nokte. Mi endormigxis malsanigxanta, mi vekigxis malsana. Subite al mi sxajnis, ke la aùtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la cxambron kaj mi sufokigxos en gxi kvazaù en inko. Mi levigxis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, ecx supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontraù mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankoraù suficxe da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en gxi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi sxajnis, ke mia stato igxis iomete pli bona… Mi impetis al la antaùcxambro, sxaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, gxin malsxtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon - almenaù tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizagxon kaj la manojn, mi flustradis:

»- Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

»Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontraù la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, cxar papero kovrita je densa skribajxo brulas malbone. Rompante la ungojn mi dissxiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la sxtipojn kaj per la fajrohoko taùzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontraù gxi, kaj la romano, malgraù sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj riveligxadis antaù miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la pagxoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigrigxis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

»Subite mi aùdis iun nelaùte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi sxovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malsxlosi la kortan pordon. Al gxi kondukis brikaj sxtupoj, mi stumblis kaj mallaùte demandis:

»- Kiu estas tie?

»Vocxo, la sxia, respondis:

»- Estas mi.

»Mallertigxinte mi apenaù sukcesis obeigi al mi la cxenon kaj la sxlosilon. Sxi enpasxis, sxi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizagxo kaj malbukligxintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

»- Vi… vi? - kaj mia vocxo rompigxis kaj mi kuris malsupren. En la antaùcxambro mi malembarasis sxin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan cxambron. Sxi ekkrietis, sxovis sian manon en la fornon kaj jxetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La cxambro tuj plenigxis je fumo. Surtretante la fajron mi gxin estingis, sxi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

»Kiam sxi silentigxis mi diris:

»- Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

»Sxi ekstaris.

»- Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do cxi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

»Mi vidis sxiajn okulojn, sxvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis sxiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.

»- Mi vin kuracos, mi vin kuracos, - sxi murmuradis krocxigxante je miaj sxultroj, - vi gxin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis cxe mi unu ekzempleron!

»Pro kolerego sxi nudigis la dentojn, sxi ankoraù diris ion malklare. Poste sxi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la cxirkaùbrulintajn foliojn. Tio estis cxapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Sxi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, cxirkaùligis per rubando. Cxiu sxia ago montris, ke sxi estas rezoluta kaj plene sin regas. Sxi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.

»- Jen kiel oni pagas pro mensogo, - sxi diris, - kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus cxe vi, sed min naùzas fari gxin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urgxe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldaù li revenos. Morgaù matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por cxiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, cxu?

»Mi diris al sxi:

»- Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.

»- Cxu gxi estas la sola kaùzo? - sxi demandis proksimigxante siajn okulojn al la miaj.

»- Jes, la sola.

»Sxi tre vigligxis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:

»- Mi estas pereonta kun vi. Morgaù mi estos cxe vi.

»Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antaùcxambro, kaj en la lumstrio - sxia malbukligxinta harfasketo, sxia bereto kaj sxiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvajxon.

»- Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.

»- Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgaù matene mi estos cxe vi. - Tiuj estis sxiaj lastaj vortoj en mia vivo.

– Sxsx! - subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, - malkvietan lunnokton ni havas hodiaù.

Li malaperis sur la balkono. Ivano aùdis la radojn preterruligxi laù la koridoro, iu plorgxemis kaj ekkrietis.

Kiam cxio kvietigxis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a cxambro ricevis logxanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambaù interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankviligxinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la busxon por daùrigi - sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankoraù sonis la vocxoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallaùte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto - krom la unuan frazon:

– Kvaronhoron post sxia foriro aùdigxis frapado al miaj fenestroj…

Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizagxon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antaùlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere cxesis cxia bruo, la gasto sin forsxovis de Ivano kaj ekparolis pli laùte.

– Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantaùe negxoamaso tute kasxis la siringoarbedojn, antaù mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj aùskultis - en miaj cxambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis aùdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la gxardeno. En la strateto ludis la negxventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la siegxanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus jxeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj aùdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilajxo konsistis en tio, ke la timo penetris cxiun cxelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankaù la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!

– Sed vi povis ja al sxi sciigi, - diris Ivano kompatante la mizerulon, - cetere, sxi havas vian monon. Ja sxi gxin konservis, cxu?

– Ne dubu pri tio, certe sxi gxin konservis. Tamen sxajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Aù, pli gxuste, mi versxajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenaù mi gxin bedaùras, cxar neniam plu mi gxin bezonos. Al sxi, - la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, - venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, cxu oni kuragxas sendi leteron? Mense malsana? Vi sxercas, mia amiko! Cxu mi faru sxin malfelicxa? Mi ne kapablas.

Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra cxapeto kaj diris:

– La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke sxi min forgesis!

– Sed eblas, ke vi resanigxos… - hezite diris Ivano.

– Mi estas nekuracebla, - trankvile respondis la gasto, - kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke cxi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al gxi tra la tuta urbo. Frenezajxo! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la sxoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri cxi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundigxis. Sed tion oni kuracis. Cxi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke cxi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojagxi cxirkaù la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, gxi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, gxi ne estas tro acxa. Jen la somero venas, sur la balkono volvigxos hedero - tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La sxlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, gxi jam foriris! Friskigxas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.

– Diru do, kio okazis poste pri Jesxua kaj Pilato, - demandis Ivano, - mi vin petegas, mi volas scii tion.

– Ahx ne, ne, - dolore tikis la gasto, - mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarhxa farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Gxis revido.

Kaj antaù ol Ivano povis reagi, la krado mallaùte tintetis, fermigxis, kaj la gasto malaperis.

Chapitro 14

LAUDATU LA KOKO!

La nervoj, se oni povas tiel diri, mankis al Rimskij, kaj sen atendi, ke la protokolo estu finfarita, li fughis en sian kabineton. Sidante che la tablo li per inflamaj okuloj rigardis sur la antau li kushantajn chervoncojn kaj sentis sian menson tute konfuzighi. De ekstere venis kontinua bruo. La publiko fluis el la teatro sur la straton. Subite la eksterodinare akrighinta audo de la financa direktoro tute klare perceptis milician trilon. Per si mem ghi neniam auguras agrablajhon; sed kiam ghi ripetighis, kiam ghin subtenis alia fajfo, pli ordonema kaj pli longa, kiam al ili miksighis nemiskomprenebla ridegacho kaj ech ululado, tiam Rimskij jam ne dubis, ke sur la strato okazis io skandala kaj abomena. Ke tio, malgrau lia tuta deziro ghin malatenti, senpere rilatas la fi-seancon prezentitan de la nigra magiisto kaj liaj kunuloj. La sagaca financa direktoro estis tute prava.

Apenau li jhetis rigardon tra la fenestro sur la straton Sadovaja, tuj lia vizagho tordighis kaj li murmuris, au pli ghuste, li siblis:

– Ja mi antausentis tion!

En la hela lumo de la grandpovumaj stratlampoj li vidis sur la trotuaro, rekte sub la fenestro, sinjorinon vestitan per nuraj chemizo kaj violkolora kalsoneto. Pli ghuste, shi krome havis chapelon sur la kapo kaj ombrelon en la mano.

Chirkau tiu tute konfuzita persono, kiu provis jen kauri, jen forkuri, tumultis hom’amaso, pro kies ridegacho malvarmo pasis tra la dorso de la financa direktoro. Apud shi, demetante sian someran surtuton, baraktis civitano, kiu pro ekscito ne povis malimpliki sian manon el la maniko.

Krioj kaj mughoridego audighis ankau de alia loko, de la maldekstra enirejo, kaj turninte tien sian kapon Rimskij vidis duan sinjorinon, en rozaj subvestoj. Shi eksaltis de la veturejo sur la trotuaron, provis rifughi en la enirejo, sed la elfluanta publiko baris al shi la vojon, kaj la kompatinda viktimo de siaj frivolo kaj elegantamo, trompite de la frauda firmao de la fiulo Fagoto, nun havis nur unu deziron: ke la tero shin englutu. Miliciano impetis al la malfelichulino borante la aeron per sia fajfado, kaj lin sekvis junaj gajuloj en kaskedo. Ghuste ili eligadis la ridegon kaj ululadon.

Maldika fiakristo kun grandaj lipharoj impete veturis al la unua malvestitino kaj efekte tirinte la bridon haltigis apude sian ostozan chevalachon. Lia vizagho ghoje rikanis.

Rimskij batis sian kapon per la pugno, krachis kaj forsaltis de la fenestro.

Kelkan tempon li sidis che la tablo auskultante la bruon de la strato. La fajfado venanta de pluraj punktoj atingis la plej grandan intenson, poste malkreskis. Surprize por Rimskij, la skandalo chesis iel mirinde rapide.

Estis veninta la tempo por agi, li devis eltrinki la maldolchan kalikon de la respondumo. Dum la tria parto de la spektaklo la aparatoj ighis riparitaj, nun endis telefoni, raporti pri la okazinta, peti helpon, elturnighi, la tutan kulpon atribui al Stechjo, sin distancigi de la afero kaj tiel plu. Ah, diable! Du fojojn la mishumora financa direktoro metis la manon sur la audilon, kaj du fojojn li ghin retiris. Subite en la tomba silento de la kabineto la aparato mem eksplodis per sonorado rekte en la vizaghon de Rimskij, li ekskuighis kaj sentis venton ekflugi sub la hauto. «Tamen grave misagordighis miaj nervoj» li pensis kaj levis la audilon. Sed tuj li de ghi forshancelighis kaj lia vizagho ighis papere blanka. Ina vocho, mallauta sed penetrema kaj malchasta, flustris en la audilo:

– Nenien, Rimskij, telefonu, tio ache finighos.

La audilo tuj vakighis. Malvarmo trakuris la dorson de la financa direktoro, li remetis la audilon kaj ial turnis sin malantauen al la fenestro. Tra la maldensa, apenau verdighinta brancharo de la acero li vidis la lunon rapidi tra la diafana nubeto. Ial fascinite de la branchoj, Rimskij senmove sidis rigardante ilin, kaj ju pli longe li ilin rigardis, des pli forte lin invadis la timo.

Strechinte sian volon la financa direktoro finfine sin igis returni de la lunplena fenestro kaj ekstaris. Ia ajn telefonado nun estis neimagebla, nun la financa direktoro pensis nur pri unu afero: foriri el la teatro kiel eble plej rapide.

Li auskultis: la granda domo silentis. Rimskij komprenis, ke li estas sola en la tuta etagho, kaj che tiu konstato lin plenigis nevenkebla infana timo. Lin tremigis la nura penso, ke tuj li devos iri sola tra la senhomaj koridoroj kaj la dezerta shtuparo. Per febra movo li prenis de la tablo la hipnotigistajn chervoncojn, shovis ilin en sian tekon kaj tusis por almenau iomete sin kuraghigi. La ektuso estis rauketa kaj malforta.

Chi tiam al li shajnis, ke de sub la pordo en la kabineton penetris putre humida bloveto. Tremo pasis sur la dorso de la financa direktoro. Je la sama momento subitaj horloghbatoj anoncis noktomezon, kaj ankau la batoj lin tremigis. Sed lia koro tute sinkis, kiam li audis mallautan bruon de shlosilo turnata en la pordoseruro. Krampinte al la teko siajn shvitetajn, malvarmajn manojn, la financa direktoro sentis ke, se la susuro en la serurtruo tuj ne chesos, li ne eltenos kaj ekshrikos.

Finfine la pordo cedis al ies penado, malfermighis, kaj en la chambron scnbrue pashis Varenuhha. Rimskij sinkis sur la seghon, char liaj genuoj fleksighis. Enspirinte aeron en la bruston li preskau kajholmiene ridetis kaj milde diris:

– Ho Dio, kiel vi min timigis!

Jes, chiun ajn povus timigi tia subita apero, kaj tamen ghi samtempe estis tre ghojiga. Montrighis almenau unu fadenfino en tiu implika afero.

– Nu, parolu do, ek, rapide! - stertoris Rimskij sin krochante je tiu fadenfino, - kion chio chi signifas?!

– Pardonu, mi petas, - obtuze diris Varenuhha refermante la pordon. - Mi pensis, ke vi jam foriris.

Kaj sen demeti la kaskedon Varenuhha venis al la segho che la kontraua rando de la skribotablo kaj sidighis.

Menciendas, ke en la respondo de Varenuhha desegnighis strangeta trajto, kiu tuj ekpikis la financan direktoron; ja pri la sentivo li povus konkuri chiun sismografon de la plej bonaj stacioj en la mondo. Kiel do? Kial Varenuha iris en la kabineton de la financa direktoro, se li opiniis chi tiun foresti? Ja li havas sian oficejon. Tio estis unue. Kaj due: per kiu ajn enirejo Varenuha estus veninta en la teatron, chie li nepre devus renkonti iun el la noktaj dejhorantoj, kaj al ili chiuj estis anoncite, ke Rimskij por kelka tempo restos en sia kabineto.

Tamen la financa direktoro ne pripensis longe tiun strangajhon. Aliaj zorgoj okupis lian atenton.

– Kial vi ne telefonis? Kion signifas tiu arlekenado pri Jalto?

– Nu, ghuste kiel mi diris, - respondis la administristo, shmacinte kvazau lin suferigis malsana dento, - oni lin trovis en gastejo en Pushkino.

– Kiel, en Pushkino? Chu apud Moskvo? Kaj kio pri la telegramoj el Jalto?

– Kia, pro la diablo, Jalto! Li drinkigis telegrafiston el Pushkino, kaj ambau aranghis stultajn blagojn, interalie dissendis telegramojn markitajn per Jalto.

– Ah ha, ah ha… Do bone, bone… - ne tiom diris, kiom kantetis Rimskij. En liaj okuloj ekhelis flaveta lumo. Li imagis la triumfan bildon pri malglora eksoficigo de Stechjo Latronov. Liberigho! Li, la financa direktoro, finfine liberigita je tiu enkorpighinta plago, nomata Latronov! Kaj ne maleblas, ke Stefano Bogdanovich meritos ion pli achan ol eksoficigon…

– La detalojn! - postulis Rimskij ekfrapinte la tablon per la paperpremilo.

Kaj Varenuha rakontis la detalojn. Tie, kien Rimskij lin sendis, oni tuj lin akceptis kaj plej atente auskultis. Evidente, neniu ech por unu momcnto kredis, ke Stechjo povas esti en Jalto. Chiuj de la komenco subtenis la konjekton de Varenuhha, ke Latronov, certe, estas en «Jalto» de Pushkino.

– Kie do li estas nun? - ekscitite interrompis la administriston la financa direktoro.

– Kie vi volas ke li estu? - kun torda rideto respondis Varenuhha, - nature, li estas en la malebriigejo.

– Oh ho! Nu, dankon!

Varenuha daurigis sian rakonton. Ju pli li avancis, des pli bunte malvolvighis antau la financa direktoro la longega cheno de Latronovaj kanajlajhoj kaj fi-faroj, kaj chiu sekva chenero estis pli abomeninda ol la antaua. Ekzemple, tiu ebria dancado interbrakumite kun la telegrafisto, sur la herbobedo antau la telografejo de Pushkino, lau la sonoj de senokupa tirharmoniko! La kurado post civitaninoj shrikantaj pro teruro! La provo pugne batali kontrau la bufedisto en tiu «Jalto» mem! La disjhetado de haketita shenoprazo sur la plankon de tiu sama «Jalto». La frakasigo de ses boteloj de la seka vino blanka «Aj-Danila». Rompo de taksimetro che shoforo rifuzinta apudigi sian automobilon al Stechjo. La minaco aresti civitanojn, kiuj provis chesigi la dibochon. Resume, nigra hororo.

Stechjo estis bone konata en la teatra medio de Moskvo, kaj chiuj sciis, ke tiu homo ne estas anghelo. Tamen tio, kion rakontis la administristo, ech por Stechjo estis tro forta. Jes, tro forte. Ech multe tro forte.

De trans la tablo la pikemaj okuloj de Rimskij boris la vizaghon de la administristo, kaj ju plu tiu parolis, des pli malserenighis la okuloj. Ju pli realismaj kaj kolorrichaj ighis la abomenaj detaloj, per kiuj spicis sian rakonton Varenuhha… des malpli kredis al li la financa direktoro. Kaj kiam Varenuhha rakontis, ke tute senbridighinte Stechjo provis rezisti tiujn, kiuj alveturis por revenigi lin en Moskvon, tiam la financa direktoro jam certe sciis, ke chio rakontata de la noktomeze reveninta administristo estas pura mensogo. Mensogo, de la unua ghis la lasta vorto.

Varenuhha ne veturis en Pushkinon, kaj Stechjo mem en Pushkino ne estis. Ne estis la ebria telegrafisto, nek la frakasita vitro en la gastejo, Stechjo ne estis shnurligata… Estis neniu el tiuj aferoj.

Apenau la financa direktoro certighis, ke Varenuhha al li mensogas, tuj la terurtremo ekrampis sur lia korpo levighante de la piedoj, kaj denove, ankorau du fojojn, shajnis al li ke putra humido malariporta disvershighis sur la planko. Sen formovi ech por unu momento sian rigardon de la administristo - kiu, iel strange baraktante sur la segho, klopodis resti en la blueta ombro de la tablolampo kaj iel bizare sin shirmis per gazeto, shajnigante, ke lin ghenas la lumo de la lampo - Rimskij pensis nur pri unu afero: kion chio chi signifas? Kial la tro malfrue reveninta administristo tiel impertinente mensogas al li en la senhoma kaj silenta teatro? La konscio pri danghero, danghero nekonata sed timinda, komencis turmenti la animon de Rimskij. Shajnigante ne atenti la elturnighojn de Varenuhha nek la artifikojn pri la gazeto, la financa direktoro ekzamenis lian vizaghon, apenau auskultante lin babili. Unu cirkonstanco shajnis ech pli enigma ol la nesciate kial elpensita kalumnia rakonto pri la aventuroj en Pushkino: tiu cirkonstanco estis shangho en la aspekto kaj la manieroj de la administristo.

Malgrau la anasbeka viziero de la kaskedo, kiun Varenuhha tiris sur la okulojn por ombri sian vizaghon, malgrau la manipulado per la gazet-folio - la financa direktoro tamen rimarkis grandegan bluajhon etendighantan dekstren de lia nazo. Krome, la kutime vivoplena administristo nun estis malsane, krete pala, kaj lia kolo en tiu sufokvarma nokto ial estis chirkauvolvita per malnova striita koltukacho. Konsidere ankorau la abomenan manieron sucheti kaj shmaceti, kiun la administristo shajnis ricevi dum sia foresto, la drastan shanghon de lia vocho, kiu ighis obtuza kaj kruda, la friponeme malbravan esprimon aperintan en liaj okuloj - oni rajtis diri, ke Ivano Saveljich Varenuha ighis nerekonebla.

Kaj ankorau io brule maltrankviligis la financan direktoron, sed kio nome, - tion li ne povis kompreni, kiom ajn forte li strechis sian febran cerbon, kiel ajn atente li ekzamenis la admimstriston. Tamen ekster chia dubo, estis io malnatura, hhimera en tiu kombinajho el la administristo kaj la bone konata segho.

– Nu, finfine oni lin superfortis, jhetis en la automobilon, - plu zumadis.Varenulia, rigardetante de malantau la gazetfolio kaj kashante la bluajhon per la mano.

Rimskij subite etendis sian brakon, kvazau senkonscie pianumante sur la tablo, per la polmo premis la butonon de la elektra sonorilo kaj lia koro glaciighis.

En la malplena teatro nepre estus audebla la akrasona signalo. Tamen audighis nenia sonoro, la butono senefike sinkis en la tabloplaton. La butono estis malviva, la sonorilo estis difektita.

La ruzajho de la f inanca direktoro ne eskapis la atenton de Varenuha. Lia vizagho ektikis, en la okuloj trafulmis klare malica ekbrilo, kaj li demandis:

– Kial vi sonorigas?

– Automate, - obtuze respondis Rimskij, retiris la manon kaj siavice demandis per malf irma vocho: - Kion vi havas sur la vizagho?

– La automobilo joris kaj mi pushighis kontrau la anso de la pordo, - respondis Varenufia deturnante la okulojn.

«Mensogo!» interne ekkriis la financa direktoro. Kaj subite liaj okuloj ighis rondaj kaj absolute frenezaj, lia rigardo shajnis katenita al la dors-apogilo.

Malantau la segho de Varenuhha, sur la planko, kruce kushis du ombroj, la unu pli densa kaj nigra, la alia magra kaj griza. Sur la planko klare desegnighis la ombra apogilo de la segho kaj ghiaj pintaj piedoj, sed super la planka apogilo malestis la ombra kapo de Varenuhha, same kiel inter la seghopiedoj mankis la ombro de liaj kruroj.

«Li ne havas ombron!» mense kriegis Rimskij. Lin skuis tremo.

Varenuhha shtele sin deturnis, lauis la frenezan rigardon de Rimskij trans la apogilon kaj komprenis, ke li estas malkovrita.

Li sin levis de la segho (ankau la financa direktoro ekstaris) kaj faris pashon for de la tablo, konvulsie premante la tekon per la manoj.

– Nu jes, certe vi tion divenis, malbeninda ruzulo! Sagaca kiel chiam, - malicege rikanis Varenuhha rekte en la vizaghon de la financa direktoro.

Subite li sallis de la segho al la pordo kaj rapide movis malsupren la serurblokilon. Rimskij terurite rigardis chirkauen, retropashante al la ghardena fenestro, kaj en tiu lunlume inundata fenestro li vidis la vizaghon de nuda fraulino premighi al la vitro kaj shian nudan brakon, shovitan tra la vazistaso, serchi la malsupran riglilon. La supra jam estis malfermita.

Al Rimskij shajnis, ke la lumo en la tablolampo estingighas kaj la skribotablo tangas. Sur lin rulighis glacia ondo, sed feliche por si li sin superregis kaj ne falis. La resto de liaj fortoj sufichis por murmuri - sed jam ne por krii:

– Helpon…

Varenuhha saltetadis antau la de li gardata pordo, chiun fojon ekshvebante kaj kelkan tempon balancighante en la aero. Li siblis kaj shmacis, svingante siajn hokfingrajn manojn direkte al Rimskij, kaj palpebrumadis al la transfenestra fraulino.

Shi ekhastis, shovis sian rufan kapon tra la vazistaso, etendis la brakon kiom shi povis, per la ungoj gratis la malsupran riglilon skuante la fenestroframon. La brako plilongighis, kvazau kauchuka, kaj kadavre verdighis. Fine la verdaj fingroj de la mortintino kaptis la riglilbutonon, ghin levis kaj la fenestroklapoj cedis. Rimskij eligis malfortan krion kaj gluighis al la muro tenante antau si sian tekon kiel shildon. Li komprenis ke venas lia pereo.

La fenestro larghe malfermighis, sed anstatau la nokta fresho kaj la aromo de la tilioj en la chambron fluis kela odoro. La mortintino pashis sur la fenestrobreton. Rimskij klare vidis la putromakulojn sur shia brusto.

Subite, ghoja hela kokokrio levighis el la ghardeno, el tiu malalta konstruajho, kiu situis malantau la pafejo kaj kie estis tenataj la bestoj aperantaj en iuj programoj. Vochforta koko dresita klarionis anoncante ke al Moskvo rulighas de la oriento la matenkrepusko.

Sovagha furiozo tordis la vizaghon de la fraulino, shi raukvoche sakris; che la pordo Varenuhha ekshrikis kaj el la aero peze falis sur la plankon.

La kokeriko ripetighis, la fraulino klakis per la dentoj kaj shiaj rufaj haroj krute levighis supren. Che la tria kokokrio shi sin forturnis kaj elflugis eksteren. Post shin, saltinte supren kaj horizontale etendighinte en la aero, pensigante pri fluganta Kupido, forshvebis super la skribotablo kaj malaperis en la fenestro la administristo.

La neghe blanka, ne havanta ech unu nigran haron maljunulo, kiu antau nelonge estis Rimskij, rapidis al la pordo, movis supren la serurblokilon, malfermis la pordon kaj kuregis tra la senluma koridoro. Apud la shtuparejo li, ghemante pro teruro, palpe trovis la shaltilon, kaj la shtuparejo prilumighis. Sur la shtupoj la skuighanta, tremanta maljunulo falis, char al li shajnis, ke de supre sur liajn shultrojn mole sinkis Varenuhha.

Rimskij kuris malsupren. En la vestiblo dejhoranto dormis sur segho apud la kaso. Rimskij kashiris preter li piedpinte kaj elglitis tra la chefa pordo. Sur la strato li sentis sin iom pli bone. Li tiom rekonsciighis, ke preminte la kapon inter la manoj li sukcesis kompreni, ke lia chapelo restis en la kabineto.

Evidente, li ne revenis por ghin preni. Anhelante li kuris trans la largha strato al la kontraua strat’angulo, kie antau la kinejo malhele briletis mgheta lumo. Post unu minuto li estis apud la taksio. Feliche, neniu lin devancis.

– Al la Leningrada ekspreso, bona trinkmono, - brue spirante kaj tenante la manon sur la koro diris la maljunulo.

– La garaghon mi revenas, - malamege respondis la shoforo kaj sin forturnis.

Tiam Rimskij malbukis la tekon, eligis kvindek rublojn kaj etendis ilin tra la malfermita antaua fenestro al la shoforo.

Post unu minuto la tute vibranta veturilo kirlovente rapidegis lau la stratringo Sadovaja. Skuate sur la benko, la pasaghero vidis en la spegul-peco, krochita antau la shoforo, jen ties okulojn ghojajn, jen la siajn frenezajn.

Antau la stacidomo Rimskij saltis el la automobilo kaj kriis al la unua vidita homo kun blanka antautuko kaj identiga shildeto:

– Unuan klason, unu, tridek por vi! -li prenis el la teko manplenon da chervoncoj. - Se ne estas unua, duan, alie prenu ajnan!

La shildethava viro rigardis la lumantan horloghon kaj shirprenis la chervoncojn el la manoj de Rimskij.

Post kvin minutoj la ekspresa trajno forlasis la vitran kupolon de la stacidomo kaj dronis en la mallumo. Kun ghi malaperis ankau Rimskij.

Chapitro 15

LA SONGHO DE NIKANORO IVANICH

Sendube, la leganto jam divenis, ke la rughvizagha dikulo lokita en la chambron n-ro 119 de la kliniko estis Nikanoro Ivanich Nudokrudov.

Tamen ne rekta estis lia vojo al profesoro Stravinskij: antaue li kelkan tempon restadis en alia loko.

Pri tiu alia loko la memoro de Nudokrudov retenis malmulton. Memorighis nur skribotablo, shranko kaj sofo.

Tie kun Nikanoro Ivanich, kies vidado iel konfuzighis pro la sangoalfluo kaj anim’ekscito, oni havis interparolon; sed la interparolo rezultis stranga, konfuza, au pli ghuste, tute ne rezultis.

La unua demando al li farita estis chi tiu:

– Chu vi estas Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de la komitato de la domo n-ro 302-bis, strato Sadovaja?

Responde Nudokrudov eksplodis per timiga ridego kaj diris lauvorte jenon:

– Nikanoro mi estas, certe Nikanoro! Sed kia, je l’ kukolo, mi estas prezidanto?

– Kion vi volas diri? - oni lin demandis kuntirante la brovojn.

– Tion, - li respondis, - ke la vera prezidanto tuj devis konstati, ke li estas demono! Ja kiel li aspektis! La nazumo fendita… vestita per chifonajhoj… Kiel li povus esti interpretisto de alilandano?

– Pri kiu vi parolas? - oni demandis.

– Kerubjev! - ekkriis Nikanoro Ivanich, - instalis sin che ni en la kvindeka apartamento! Skribu: Kerubjev. Necesas tuj lin kapti! Skribu: la sesa enirejo, tie li estas.

– Kiel la valuton vi akiris? - oni lin demandis per kore intima tono.

– La Dio vera, la Dio chiopova, - ekparolis Nudokrudov, - chion Li vidas, kaj jen mi havas kion mi meritas. Mia mano neniam ghin tushis, kaj ne sciis mi, kia ghi estas, tiu valuto! La Sinjoro min punas pro mia abomenindajho, - emocie daurigis Nikanoro Ivanich, jen malbutonante sian chemizon, jen ghin rebutonante, jen sin krucosignante, - mi prenis subachetojn! Jes, mi prenadis, sed en nia mono Sovetia! Aranghadis kontrau mono domicilregistradon, mi ne negas, fojfoje mi tion faris. Ankau Prolejhnev, nia sekretario, estas ruza artifikulo, kaj mi diru malkashe, chiuj estraranoj estas shtelistoj. Sed valuton mi neniam prenis!

Petite ne stultumi sed rakonti, kiamaniere la dolaroj trafis en la ventoltruon, Nudokrudov sin metis sur la genuojn kaj shanchelighis malfermante la bushon, kvazau por engluti pecon de la shake kvadratita pargeto.

– Teron mi pretas manghi, - li blekis, - por pruvi, ke mi ne prenis valuton! Sed Kerubjev, li estas diablo.

Chia pacienco havas siajn limojn, kaj de trans la tablo oni levis la tonon, komprenigante al Nikanoro Ivanich, ke jam tempas paroli homlingve.

Chi tiam la chambron plenigis sovagha mughego de la admonato, salte sin surpiediginta:

– Jen li estas! Jen malantau la shranko! Jen li rikanachas! Lia nazumo… Kaptu lin! Aspergigu la ejon!

La sango forfluis de la vizagho de Nudokrudov, tremante per sia tuta korpo li krucosignadis la aeron, sin jhetadis al la pordo kaj reen, ekkantis preghon kaj finfine falis en senesperan galimatiadon.

Ighis perfekte klara, ke Nikanoro Ivanich absolute ne taugas por ech malpleja interparolo. Oni lin forkondukis, lokis en apartan chambron, kie li iom kvietighis kaj nur preghadis singultante.

Certe, oni veturis al Sadovaja, kaj la apartamenton n-ro 50 oni vizitis. Sed nenia Kerubjev estis trovita, kaj neniu en la domo konis au vidis personon tiele nomatan. La apartamento, kie loghis la mortinto Berlioz kaj la al Jalto forveturinta Latronov, estis senhoma, kaj en la kabineto sur la shrankoj pace pendis de neniu difektitaj sigelajhoj. Kun tiu konstato oni forveturis de Sadovaja, cetere, kunpreninte la perpleksan kaj deprimitan sekretarion de la domestraro Prolejhnev.

Vespere oni transportis Nudokrudovon en la klinikon de Stravinskij. Li estis tiom ekscitita, ke oni devis fari al li injekton lau recepto de Stravinskij, kaj nur post la noktomezo Nikanoro Ivanich endormighis en la chambro 119-a, kvankam iam kaj iam li eligadis doloran mughon sufokan.

Tamen post kelka tempo lia dormo ighis pli kvieta. Li chesis sin turnadi kaj ghemi, spiris facile kaj egale, do oni lasis lin sola.

Tiam lin vizitis songho, kies bazo, sendube, estis liaj hodiauaj travivajhoj. Komence li songhis, ke iaj homoj kun ora trumpeto en la mano kondukas lin, kaj ech tre solene, al granda pordo lakita. Ke veninte che la pordon la akompanantoj ludis al Nikanoro Ivanich salutan fanfaron, post kio resonanta baso gaje diris de la chielo:

– Bonvenon, Nikanoro Ivanich! Liveru la valuton.

Nudokrudov ekmiregis kaj vidis super si nigran lautparolilon.

Poste li subite trovighis en teatra spektejo, kie de sub la orizita plafono radiis kristalaj lustroj kaj che la muroj helis barokbranchaj lumiloj. Chio estis kiel konvenas en dimensie negranda sed tre richa teatro: scenejo, kies kuntirita karmezina kurteno estis stele prisemita je figurajhoj de pligrandigitaj dekrublaj ormoneroj; suflorkesto; ech publiko.

Surprizis Nudokrudovon tio, ke la tuta publiko apartenis al unu sama sekso: estis nur viroj, kaj - kuriozajho! - chiu havis barbon. Krome, ech pli mirinde, en la spektejo malestis seghoj, kaj la tuta publiko sidis sur la pargeto, bonege vaksita kaj tre glitiga.

Ghenite en la nova kaj multnombra societo, Nudokrudov kelkan tempon staris perpleksa, poste sekvis la gheneralan ekzemplon kaj turkmaniere sin sidigis sur la planko, trovinte lokon inter fortika barbulo rufa kaj alia civitano, pala kaj delonge nerazita. En la publiko neniu atentis la novan spektanton.

Audighis milda tintado de sonorileto, la lumo en la spektejo estingighis, kaj la kurteno disighis aperigante sur la prilumata scenejo brakseghon, tableton sur kiu staris la ora sonorileto, kaj fundokurtenon el nigra dika veluro.

El la kuliso venis artisto en smokingo, glate razita, dislime kombita, kun tre agrablaj vizaghotrajtoj. La publiko pliviglighis, chiuj kapoj turnighis al la scenejo. La artisto pashis al la suflorkesto kaj frotis la manojn.

– Plu chi tie, chu? - li demandis per velura baritono, ridetante al la spektantaro.

– Chi tie, - hhore respondis al li el la spektejo tenoroj kaj basoj.

– Hm… - mediteme diris la artisto, - mirinde, ke tio vin ankorau ne tuttedis! La normalaj homoj nun, pasante sur la stratoj, ghuas la varmon de la printempa suno, dum vi kauras chi tie en la sufoka salono! Chu vere tiom interesa estas la programo? Nu, chiu havas sian preferon, - filozofie konkludis la artisto.

Shanghinte la tembron kaj la intonaciojn de sia vocho li gaje kaj sonore anoncis:

– Do, nia sekva programero: Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de domkomitato kaj estro de dieta manghejo. Ni petas vin, Nikanoro Ivanich!

La publiko respondis per ghenerala aplaudo. Nudokrudov, surprizite, elorbitigis la okulojn, sed la anoncisto, sin shirmante per la mano kontrau la lumo de la scenejlamparo, rigarde trovis lin inter la sidantoj kaj karesmiene vokis lin per fingrogesto sur la scenejon. Post unu momento Nudokrudov staris apud la artisto sen scii, kiel li tien venis. Shprucante en liajn okulojn de malsupre kaj de antaue, la lumo de diverskoloraj lampoj dronigis en la ombro la spektejon kaj la publikon.

– Do, kara Nikanoro Ivanich, donu al ni ekzemplon, - varme diris la juna artisto, - kaj liveru la valuton.

Estighis silento. Nudokrudov pauzis por ekspiri kaj mallaute diris:

– Je Dio mi jhuras, ke…

Sed antau ol li findiris, la tuta spektejo eksplodis per indignaj krioj. Nikanoro Ivanich embarasite eksilentis.

– Se mi bone vin komprenis, - ekparolis la kondukanto de la programo, - vi volis jhuri je Dio, ke vi ne havas valuton, chu? - Kompateme li rigardis al Nudokrudov.

– Ghuste tiel, mi ne havas, - respondis tiu.

– Bone, - diris la artisto, - nun pardonu sentaktan demandon, sed kion ni pensu pri la kvarcent dolaroj, trovitaj en la necesejo de la apartamento, kies solaj posedantoj estas vi kaj via edzino?

– Magiaj dolaroj! - evidente ironie iu diris en la malhela spektejo.

– Ghuste tiel, magiaj, - nekuraghe respondis Nudokrudov sen montri tute klare, al kiu li parolas, chu al la artisto, chu en la malhelan spektejon. Li klarigis: - Tio estis la malsankta potenco, la kvadratita interpretisto ilin shtelmetis.

Denove la spektejo indignite ekblekis. Kiam ghi resilentighis, la artisto diris:

– Jen kiajn fabelojn Lafontenajn mi devas auskulti! Oni shtelmetis al li kvarcent dolarojn! Ni chiujn demandu - ja chi tie vi chiuj estas valutistoj - do, kiel fakulojn mi vin demandas: chu la afero estas pensebla?

– Ni ne estas valutistoj, - dise eksonis ofenditaj vochoj el la spektejo, - sed la afero estas nepensebla.

– Mi tute samopinias, - firme diris la artisto, - kaj plu vin demandas: kion oni kutimas shtelmeti?

– Infanon! - kriis iu el la spektejo.

– Absolute ghuste, - jesis la programkondukanto, - oni shtelmetas forlasatan infanon, anoniman leteron, propagandilon, inferan mashinon, sennombran aron de ajnajhoj, sed kvarcent dolarojn neniu shtelmetus, char tia idioto ne ekzistas en la naturo, - kaj, sin turninte al Nudokrudov, la artisto aldonis riproche kaj malgaje: - vi min chagrenis, Nikanoro Ivanich! Je vi mi esperis. Do, nia programcro fiaskis.

La spektejo per fajfo esprimis al Nudokrudov sian malaprobon.

– Valutisto li estas! - oni kriadis. - Pro tiaj, kiel li, suferas ni senkulpuloj!

– Ne insultu lin, - milde diris la anoncisto, - li pentos! - Kaj, levinte al Nudokrudov siajn larmoplenajn bluajn okulojn li aldonis: - Bone, Nikanoro Ivanich, reiru sur vian lokon!

Post kio la artisto tintis per la sonorileto kaj laute anoncis:

– Interakto, kanajloj!

Tute konsternite de tiu, de li neniel atendita, partopreno en teatra programo, Nikanoro Ivanich retrovighis sur sia loko sur la pargeto. Nun li songhis, ke la spektejo sinkis en plenan mallumon kaj sur la muroj fajre ekhelis la rughaj literoj: «Liveru la valuton!» Poste la kurteno remalfermighis kaj la anoncisto invitis:

– Mi petas, ke Sergio Gerardovich Dunchill venu sur la scenejon.

Dunchill montrighis dignoplena sed delonge malzorgata viro, kiu povus aghi kvindek jarojn.

– Sergio Gerardovich, - diris al li la anoncisto, - jam ses semajnojn vi sidas chi tie, obstine rifuzante liveri la reston de via valuto, kiun la lando tiom bezonas, dum por vi ghi estas tute senutila, kaj tamen vi plu malcedas. Vi estas kultura homo, bonege chion chi komprenas, kaj tamen vi malvolas fari al mi tiun komplezon.

– Bedaurinde, mi nenion povas fari, char plian valuton mi ne havas, - trankvile respondis Dunchill.

– Almenau, chu vi havas briliantojn? - demandis la artisto.

– Ankau briliantojn mi ne havas.

La artisto mallevis la kapon, enpensighis, poste kunfrapis la manojn. El la kuliso venis sur la scenejon mez’agha sinjorino, vestita laumode, tio estas surhavanta senkoluman mantelon kaj malgrandegan chapeleton. Shi shajnis maltrankvila, sed Dunchill shin rigardis sen ech brovon moveti.

– Kiu estas tiu sinjorino? - lin demandis la programkondukanto.

– Shi estas mia edzino, - digne respondis Dunchill kaj rigardis al la longa kolo de la sinjorino kun kelka maldeziro.

– Mi malkvietigis vin, madame Dunchill, - diris al shi la artisto, - jen por kiu afero: ni volus vin demandi, chu via edzo ankorau havas valuton?

– La antauan fojon li chion fordonis, - emocie respondis Mme Dunchill.

– Ah ha, - diris la artisto, - nu, se tiel estas, do, bone. Se Sergio Gerardovich chion liveris, ni tuj devas lin adiaui, ja kion ankorau oni faru? Se vi tion deziras, Sergio Gerardovich, vi povas forlasi la teatron, - kaj la artisto faris majestan geston.

Trankvile kaj digne Dunchill sin turnis kaj iris al la kuliso.

– Unu minuton! - haltigis lin la anoncisto, - permesu prezenti al vi nian adiauan programeron, - kaj li ankorau unu fojon kunfrapis la manojn.

La nigra fundokurteno disighis lasante veni sur la scenejon junan belulinon en bala robo. En la manoj shi tenis oran pleteton sur kiu kushis dika pako chirkauligita per bombonuja rubando, kaj brilianta koliero disjhetanta bluajn, flavajn kaj rughajn flamojn.

Dunchill faris pashon malantauen, lia vizagho palighis. La spektejo retenis la spiron.

– Dek ok mil dolarojn kaj kolieron valoran je kvardekmil oraj rubloj, - solene anoncis la artisto, - tenis Sergio Gerardovich en la urbo Hharkovo en la loghejo de sia amdonantino Ida Herkulanovna Wors, kiun ni havas la plezuron vidi antau ni kaj kiu afable helpis malkovri tiun trezoron senprezan, sed senutilan en la manoj de privatulo. Grandan dankon, Ida Herkulanovna,

La belulino ridetis; ekbrilis shiaj dentoj kaj movighetis la longaj kaj densaj okulharoj.

– Koncerne vin, - la artisto sin turnis al Dunchill, - sub via dignoplena masko sin kashas avida araneo, notora deloganto kaj mensogulo. Dum tiuj ses semajnoj via stulta obstino morte tedis chiujn. Nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranghos por vi via edzino, estu via puno.

Dunchill shancelighis kaj shajnis falonta, sed ies kompatemaj manoj lin subtenis. La antaua kurteno fermighis kaj kashis chiujn estantajn sur la scenejo.

Furiozaj aplaudoj skuis la teatron, tiel, ke al Nudokrudov shajnis, ke la lustrobriloj komencis tremeti. Kiam la antaua nigra kurteno remalfermighis, sur la scenejo estis neniu krom la artisto. Li ricevis duan aplaudosalvon, danke sin klinis kaj diris:

– En la persono de tiu Dunchill vi vidis elpashi en nia programo tipan azenon. Ja hierau mi havis jam la plezuron rimarkigi al vi, ke sekreta retenado de valuto estas sensenca. Neniam kaj neniel vi povos ghin uzi, pri tio vi ne dubu. Konsideru ekzemple tiun Dunchill. Li estas eminente salajrata kaj nenio al li mankas. Li havas bonegan loghejon, edzinon kaj tre lindan amdonantinon. Kaj tamen! Anstatau vivi trankvile kaj pace, sen zorgoj, liverinte sian valuton kaj la juvelojn, tiu akirema shtipkapulo tamen atingis publikan senmaskigon kaj por la deserto, gravegan familian malagrablajhon. Do, kiu liveras? Chu neniu? Nu, se estas tiel, tiam nia sekva programero: nia speciala invitito aktoro Dibochadov, la konata talentulo drama, deklamos fragmentojn el La avara kavaliro de la poeto Pushkin.

La anoncita Dibochadov ne lasis onin lin atendi. Li estis belstatura kaj karnodika, glate razita viro surhavanta frakon kaj blankan kravaton. Sen ajna antauparolo li aranghis malserenan mienon, kuntiris la brovojn kaj ekparolis per nenatura vocho, jhetante oblikvajn rigardojn sur la oran sonorileton:

– Kiel atendas juna frivolulo Kun friponin’ malchasta rendevuon…

Kaj Dibochadov rakontis pri si multe da fiajhoj. Nudokrudov audis lin konfesi, ke iu malfelicha vidvino, ploregante sub la pluvo, staris antau li sur la genuoj, sed ne sukcesis tushi la malmolan koron de la aktoro. Antau sia songho Nikanoro Ivanich konis absolute nenion el la verkoj de la poeto Pushkin, sed lin mem li konis bonege, kaj chiun tagon li plurfoje prononcis frazojn tiaspecajn: «Chu Pushkin pripagos vian loghadon?» au «La lampon en la shtuparejo vershajne Pushkin elshraubis, chu?», «Chu Pushkin achetu la mazuton?»

Nun, audante unu el liaj verkoj, Nikanoro Ivanich malgajighis. Li imagis la virinon genui sub la pluvo kun siaj georfoj, kaj nevole pensis: «Tamen kia fiulo estas tiu Dibochadov!»

Dume tiu, ankorau lautigante sian vochon, plu pentoparoladis, kaj tute konfuzis Nudokrudovon, char subite li komencis paroli al iu, kiu sur la scencjo malestis, mem anstatau li al si respondadis, kaj super chio sin titolis jen duka moshto, jen barono, jen patro, jen filo, jen vi, jen ci.

Nikanoro Ivanich komprenis nur tion, ke mortis la aktoro malbonan morton, kriinte: «Shlosil’! Slosiloj miaj!», falinte post tio sur la plankon, stertorante kaj delikate shirtirante sian kravaton.

Finmortinte, Dibochadov sin relevis, forskuis la polvon de sia frakpantalono, sin klinis false ridetante kaj foriris akompanate per magraj aplaudoj. Kaj la anoncisto diris tiel:

– En la eminenta plenumo de la aktoro Dibochadov ni kune jhus audis La avaran kavaliron. Tiu kavaliro esperis, ke de chie al li kuros facilmovaj nimfoj kaj okazos multe da similaj agrablajhoj. Tamen, kiel vi vidis, nenio tia okazis, neniaj nimfoj alkuris, ne ricevis li la tributon de la muzoj nek palacon konstruigis, sed tute male, li finis tre ache, krevis je apopleksio kiel hundo sur sia shrankokcsto plena je valuto kaj juvelshtonoj. Mi vin avertas, ke ankau vi spertos ion similan, au ech pli malbonan, se vi ne liveros vian valuton!

Chu la poezio de Pushkin tiel efikis, chu la proza parolado de la anoncisto, chiukaze el la spektejo subite audighis timida vocho:

– Mi liveras valuton.

– Bonvenon sur la scenejon, mi petas! - ghentile invitis la anoncisto, per strecha serchorigardo penante penetri la malhelon de la spektejo.

Al li elvenis malalta civitano blonda; la aspekto de lia vizagho supozigis, ke li ne razis sin almenau tri semajnojn.

– Mi pardonpetas, kiu estas via familinomo? - demandis la artisto.

– Kanavkin, Nikolao, - timide respondis la veninto.

– Ah! Tre agrable, civitano Kanavkin. Do?

– Mi liveras, - diris Kanavkin mallaute.

– Kiom?

– Mil dolarojn kaj dudek ordekojn.

– Brave! Chu chion, kion vi havas?

La artisto fiksis sian rigardon rekte en la okulojn de Kanavkin, kaj Nudokrudov ech havis la impreson, ke el liaj okuloj shprucis radioj, penetrintaj civitanon Kanavkin trae, kvazau iks-radioj. La spektantoj retenis la spiron.

– Mi kredas! - finfine ekkriis la artisto, estingante sian rigardon, - mi kredas al vi! Tiuj okuloj ne mensogas. Ja kiom da fojoj mi parolis al vi pri via precipa eraro: vi subtaksas la gravecon de la homaj okuloj. Komprenu, ke la lango povas kashi la veron, la okuloj - neniam! Oni faras al vi subitan demandon, vi ech ne ektremetas, tuj retrovas la memregadon kaj jam scias kion vi diru por kashi la veron, vi parolas tre kredeble kaj neniu trajto movighetas sur via vizagho, sed, ho ve, la vero, perturbite de la demando, malmergighas de la fundo de via animo, por unu momento lasas sin vidi en viaj okuloj, kaj chio finitas. Ghi estas rimarkita, kaj vi, kaptita!

Prononcinte, kaj tre arde, tiun tre konvinkan oratorajhon, la artisto tenere demandis Kanavkinon:

– Kie estas la kashejo?

– Che mia onklino Porohovnikova, strato Prechistenka…

– Ah! Tio estas… atendu… che Klaudia Ilinichna, chu?

– Jes.

– Ah jes, jes, jes! Malgranda palaceto, chu? Kontraue estas ghardeno? Certe, certe, mi konas. Do, kien vi ilin shovis?

– En la kelo, en skatolo de kakao «Einem»…

La artisto eksvingis la manojn.

– Chu vi vidis ion similan? - li ekkriis afliktite. Sed ili tie malseketighos kaj shimos! Chu imageblas, ke ni povus lasi la valuton konfidita al tiaj homoj? Chu? Absolute kiel infanoj, mi jhuras!

Konscia pri la puninda frivolo de sia absurda misago, Kanavkin kulpamiene mallevis sian hirtan kapon.

– La mono, - daurigis la artisto, - estas konservenda en la shtata banko, en spcciala ejo, seka kaj bone gardata, sed neniel en onklina kelo, kie, ekzemple, ghin povus difekti la ratoj! Vere, hontu, Kanavkin, vi estas ja adolto!

Tute konfuzite Kanavkin skrapadis per la fingro la randon de sia jako.

– Nu, bone, - mildighis la artisto, - ni forgesu tion… - kaj subite li aldonis: - Ah, ankorau unu afero: por shpari la veturojn de la shtata automobilo… la onklino mem, ja ankau shi havas ion, chu?

Kanavkin, kiu neniel atendis tian turnon, ekskuighis, kaj en la teatro estighis silento.

– Ahh, Kanavkin! - diris la anoncisto per tono de amika riprocho. - Malgrau tio, ke mi kredis al li kaj lin laudis, nu, jen li subite paneas! Sed tio estas stultajho, Kanavkin! Ja jhus mi parolis pri la okuloj. Chiuj ja vidas, ke shi havas. Do, kial vi nin turmentas?

– Jes, shi havas! - audace kriis Kanavkin.

– Brave! - kriis la anoncisto.

– Brave! - terure blekegis la publiko.

Kiam chio kvietighis, la anoncisto gratulis Kanavkinon, premis lian manon, proponis, ke oni veturigu lin en la urbon hejmen per automobilo, kaj ordonis al iu en la kuliso, ke tiu sama veturilo vizitu la onklinon por inviti shin al la programo en la inan teatron.

– Mi ankorau volis vin demandi: chu la onklino menciis, kie shi tenas la siajn? - la anoncisto sin turnis al Kanavkin, afable prezentante al li cigaredon kaj brulantan alumeton. Tiu ekfumis kaj melankolie ridetis.

– Mi kredas, mi kredas, - suspiris la artisto, - la maljuna avarulinacho ne nur al sia nevo - ech al la diablo shi tion ne konfidus. Nu, tamen ni provu veki en shi homajn sentojn. Kiu scias? Eble ne chiuj kordoj forputris en shia uzurista fi-animo. Cion bonan, Kanavkin!

Kaj la felicha Kanavkin forveturis. La artisto demandis, chu ankorau iuj deziras liveri sian valuton, sed la publiko respondis per silento.

– Stranguloj, je mia honorvorto! -diris la artisto levetinte la shultrojn, kaj la kurteno lin shirmis.

La lampoj estingighis, kelkan tempon estis mallumo kaj de fore en ghin venis nervoza tenoro, kiu kantis:

Amase kushas tie or’, nur min atendas la trezor’!

Poste de ie dufoje audighis malproksimaj aplaudoj.

– En la ina teatro iu sinjorinjo liveras sian valuton, - subite ekparolis la rufbarba najbaro de Nikanoro Ivanich kaj, suspirinte, li aldonis: - Ahh, se mi povus esti trankvila pri miaj anseroj! Mi, kara homo, havas batal-anserojn en Lianozovo. Sen mi, mi timas, ili forkrevos. La ansero, ghi estas birdo batalema, delikata, ghi bezonas prizorgon… Ahh, se ne temus pri la anseroj! Ja per Pushkin oni min ne priruzus, - kaj li denove suspiris.

Chi tiam la spektejon plenigis hela lumo, kaj Nudokrudov songhis, ke el chiuj pordoj shutighis blankchapelaj kuiristoj, chiu kun cherpilo en la mano. Kuirknaboj enportis tinon plenan je supo kaj pletegon sharghitan je distranchita sekala pano. La spektantoj pliviglighis. La gajaj kuiristoj klopodadis inter la teatruloj, disvershadis la supon en la bovlojn kaj distribuis la panon.

– Manghu, knabegoj, - kriis la kuiristoj, - kaj liveru la valuton! Kial vi sidij chi tie? Jen granda ghuo, sorbadi tiun atriposupachon! Revenu hejmen, bone drinku, almanghetu - agrable!

– Ekzemple vi, patro, nu kial vi restas enshlosite chi tie? - dika kuiristo kun frambokolora nuko demandis rekte Nudokrudovon, prezentante al li bovlon plenan je likvajho, en kiu solece flosis peceto de brasikfolio.

– Sed nenion mi havas, nenion! - per terura vocho kriis Nikanoro Ivanich, - chu vi komprenas, nenion!

– Chu nenion? - per timiga baso mughis la kuiristo, - nenion, chu? - li redemandis per milda ina vocho, - nenion, nenion, - li trankvilige murmuris shanghighante en la vickuracistinon Praskovja Fjodorovna.

Shi delikate skuetis la shultron de Nudokrudov, kiu ghemis en sia dormo. Tiam aerdisighis la kuiristoj kaj disfalis la teatro kun la kurteno. Tralarme Nikanoro Ivanich distingis sian kuracejan chambron kaj du homojn en blanka kitelo - tamen neniel la impertinentajn kuiristojn ghenantajn onin per siaj konsiloj, sed doktoron kaj la jhus menciitan vickuracistinon, kiu tenis ne bovlon sed telereton kovritan per gazo, sur kiu kushis injektilo.

– Ja kio do chio chi estas? - amare diris Nudokrudov dum oni faris al li injekton. - Nenion mi havas, nenion kaj nenion! Pushkin liveru al ili valuton. Mi havas nenion.

– Nenion, tute nenion, - trankviligadis lin la kompatema Praskovja Fjodorovna. - Kaze de nulo vanas postulo.

Post la injekto Nudokrudov sin sentis pli bone kaj endormighis sensonghe.

Sed sekve de liaj elkrioj la angoro komunikighis en la chambron 120-an, kie la paciento vekighis kaj ekserchis sian kapon, kaj en la 118-an, kie la nekonata majstro maltrankvilighis kaj angore tordis siajn manojn, rigardante la lunon, rememorante la amaran, lastan en la vivo autunan nokton, la lumstrieton el sub la pordo kaj la malbuklighintajn harojn.

El la 118-a chambro, per la balkono, la angoro transflugis al Ivano, li vekighis kaj ekploris.

Sed la dejhora kuracisto rapide kvietigis chiujn maltrankvilighintojn, suferantajn je la kapo, kaj unu post alia ili endormighis. Laste endormighis Ivano, kiam super la rivero la chielo komencis helighi. Post la kuracilo, malsoifiginta lian tutan korpon, la kvieto kvazau ondo venis lin kovri. La korpo malpezighis, la kapon milde chirkaublovetis dormemo. La lasta, kion li audis maldorme, estis la antaumatena kvivito de la birdoj en la arbaro. Sed baldau ili silentighis, kaj li songhis, ke la suno jam komencas mallevighi super la Kalva Monto, kaj ke duobla kordono chirkauas la altajhon.

16

LA EKZEKUTO

La suno jam komencis mallevigxi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono cxirkaùis la altajxon.

La alao, kiu antaù la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Hxebrona Pordego. Gxia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispusxis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante cxielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Lehxem, la nord’okcidenta - al Jafo. La alao impetis laù la nord’okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jersxalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasigxis malantaù la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraù unu kilometro gxi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Cxi tie la alao decxevaligxis. La alaestro gxin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, gxi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobucxulo. Gxi marsxis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, cxaro transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: «Krimulo kaj ribelano», en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La cxaron de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj fresxe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, sxnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj cxaroj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jersxalaima Templa gardo, kaj la kapucxulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita cxambro de la palaco. Malantaùe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgraù la infera varmego volis vidi la kuriozajxon.

Al la spektemaj urbanoj aligxadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antaù la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis cxiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro dissxutis la amason cxirkaù la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa cxeno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altajxon, la suno jam estis mallevigxanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambaù kohortoj suferis pro gxi, langvoris pro la enuo, kaj senvocxe malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis cxe la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis sxviton sur la frunto, pro la sxvito lia blanka hxitono malheligxis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj cxerpis akvon el la leda sitelo, gxin trinkis kaj versxis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan pasxadon laù la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la sxnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin sxirmis kontraù la senkompata suno. La siteloj rapide malplenigxadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj laùvice iradis preni akvon en la ravino cxe la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus’arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la cxevalgardantoj kun la malvigligxintaj cxevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontraù la krimuloj estis kompreneblaj. Felicxe, ne pravigxis la antaùtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jersxalaim. Kiam komencigxis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria cxe la montetpiedo, male al cxiuj supozoj ne restis ecx unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis gxin reen al Jersxalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankaù ilin malvigligis la varmego kaj ili kusxis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj sxtonoj kaj iaj granddornaj rampajxoj.

Neniu provis liberigi la kondamnitojn - nek en Jersxalaim, plenplena je trupoj, nek cxi tie, sur la gardata monteto - kaj la amaso reiris en la urbon cxar fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komencigxonta vespere.

La Italia infanterio en la supra kordono suferis ecx pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobucxulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj pasxadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el argxentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damagxi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, cxar la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la argxento kvazaù bolanta sub la sunradioj.

La misforma vizagxo de Ratobucxulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Sxajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel pasxadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankoraù tagon - tiom, kiom necesos. Plu tiel pasxadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun gxiaj kupraj platetoj, same jxetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardocxeno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpusxeti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, aù malgrandajn silikojn.

La kapucxulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.

La antaùa aserto, ke ekster la legiancxeno ne restis ecx unu homo, ne tute gxustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne cxiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziajxoj kaj fendoj, kie sin krocxante je la senakva tero malbenita de la cxielo, en rokkrevajxo, provis vivi malsana fig’arbacxo.

Gxuste sub gxi, sub la arbacxo donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto - ne partoprenanto! - de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur sxtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankaù de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankaù la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, versxajne, plene suficxis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan cxikanon.

Sed antaù kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis ecx tre atentige, kaj supozeble gxuste tio nun devigis lin sxangxi sian konduton kaj sin retiri.

Antaù kvar horoj, kiam jxus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis cxi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruigxinta. Li anhelis, sur la monteton li ne pasxe iris sed kuris, li dispusxadis la antaùirantojn, kaj kiam li vidis, ke antaù li, same kiel antaù cxiuj aliaj, fermigxis la gardocxeno, li naive provis, sxajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis decxarigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston pusxegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la pusxinta lin legiano li jxetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.

Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris cxirkaù la monteto, sercxante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardocxeno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermigxis. Kaj la viro, kies vizagxon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la cxaroj, de kiuj oni jam malsxargxis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.

Tial li deiris malantaùen al la rokkrevajxo, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin gxenis.

Nun, sidante sur sxtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara sxvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la cxielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze sxvebis en la alto antaùsentante baldaùan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn cxirkaù gxi lacertojn.

Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.

– Ho, stultulo mi estas! - li murmuris, en sia animdoloro sxanceligxante sur la sxtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhaùtan bruston, - stultulo, malsagxa virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavrajxo!

Li silentigxadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove plivigligxadis, ekprenante jen la trancxilon, kasxitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kusxantan antaù li sur sxtono, apud kalamo kaj inkujo.

Skribajxoj jam nigris sur la pergameno:Pasas la minutoj, kaj mi, Levio Mateo, estas sur la Kalva Monto, kaj la morto plu ne venas!

Poste:

La suno mallevigxas sed la morto ne venas.

Nun Levio Mateo senespere skribis per la akra kalamo jenon:

Dio! Kial vi koleras kontraù li? Sendu al li la morton!

Tion skribinte li senlarme singultis kaj refoje per la ungoj skrapis sian bruston.

La afliktegon de Levio kaùzis la terura missxanco, trafinta Jesxuan kaj lin, kaj krome, la grava eraro kiun li, Levio, sin opiniis farinta. Antaù du tagoj Jesxua kaj Levio estis en Betanio, apud Jersxalaim, gastigate de legomkultivisto kiu tre sxatis la predikojn de Jesxua. La tutan matenon ambaù gastoj laboris en la legomgxardeno helpante la mastron, kaj intencis iri al Jersxalaim vespere, profitante la malvarmeton. Tamen Jesxua ial ekhastis, diris, ke en la urbo li havas urgxan aferon, kaj proksimume je la tagmezo li foriris sola. Cxi tio estis la unua eraro de Levio Mateo. Kial, nu kial li lasis lin foriri sola!

Vespere Mateo ne sukcesis iri al Jersxalaim. Subite lin trafis ia terura misfarto. Li havis tremfebron, lia korpo plenigxis je fajro, li klakis per la dentoj kaj cxiuminute petis, ke oni donu al li trinki. Nenien li povis iri. Li falis sur cxevalkovrilon en la sxedo de la legomkultivisto kaj kusxis sur gxi gxis la frua mateno de la vendredo, kiam la malsano forlasis lin same subite kiel gxi estis lin kaptinta. Kvankam li estis ankoraù malforta kaj liaj gamboj tremis, tamen li, premate de antaùsento pri malfelicxo, adiaùis la gastiganton kaj iris al Jersxalaim. Tie li eksciis, ke la antaùsento lin ne trompis. La malfelicxo estis okazinta. Levio estis en la hom’amaso kaj aùdis la prokuratoron anonci la verdikton.

Kiam la kondamnitoj estis kondukataj al la ekzekutejo, Levio Mateo kelkan tempon kuris en la amaso de la spektemuloj tuj apud la gardocxeno, cxiel penante kasxe sciigi al Jesxua almenaù tion, ke li, Levio, estas cxi tie, apud li, ke li ne forlasis lin sur lia lasta vojo, kaj ke li pregxas, ke la morto venu al Jesxua kiel eble plej rapide. Sed Jesxua rigardis antaùen for, laù la direkto kien li estis veturigata, kaj certe Levion li ne vidis.

Do, kiam la procesio estis pasinta preskaù trionmejlon ekster la urbo, Mateo, pusxate en la amaso apud la gardocxeno, ekhavis simplan kaj brilan ideon, kaj kun sia kutima flamigxemo li tuj supersxutis sin per malbenoj pro tio, ke li ne trovis gxin pli frue. La soldatoj iris en ne tre densa cxeno. Inter ili estis iom da spaco. Aplikante grandan lerton kaj tre gxuste kalkulitajn movojn oni povis, fleksinte la dorson, trakuri inter du legianoj, atingi la cxaron kaj salti sur gxin. Tiam Jesxua estus savita je la turmento.

Unu momento suficxos por ponardi Jesxuan en la dorson, kriinte al li: «Jesxua! Mi vin savas kaj kun vi foriras! Mi, Mateo, via fidela kaj ununura discxiplo!»

Kaj se Dio benus lin per ankoraù unu libera momento, tiam ankaù sin mem li povus ponardi kaj tiel eviti la morton sur fosto. Cetere, cxi tio malmulte interesis Levion la eksimpostiston. Li ne zorgis, kiamaniere li mortos. Li volis nur ke Jesxua, kiu dum sia tuta vivo al neniu ajn faris ecx malplejan malbonon, evitu la turmenton.

La plano estis bonega, sed malfelicxe, Levio havis kune nenian ponardon. Ankaù da mono li ne havis ecx unu moneron.

Furiozante kontraù si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo. En lia brulanta kapo pulsegis nur unu febra penso pri tio, ke li tuj, iel ajn, havigu al si en la urbo ponardon kaj reatingu la procesion antaù ol estos tro malfrue.

Li kuris gxis la urba pordego manovrante en la karavansvarmo ensucxata de la urbo, kaj maldekstre de si li ekvidis la malfermitan pordon de panbutiko. Anhelante post la kuro sur la varmega vojo, Levio sin ordigis, tre digne eniris la butikon, salutis la butikistinon, petis sxin mallevi al li de la breto la plej supran panon, ial placxintan al li pli ol la ceteraj, kaj kiam sxi sin forturnis, silente kaj rapide li prenis de sur la vendotablo ajxon, ol kiu pli taùga estas nenio en la mondo: la razile akran, longan pantrancxilon - kaj impetis for el la butiko. Post kelkaj minutoj li denove estis sur la Jafa vojo. Sed la procesio jam ne estis videbla. Li ekkuris. Fojfoje li devis fali en la polvon kaj senmove kusxi por respiri. Tiel li kusxadis, mirigante la homojn kiuj piede aù sur mulo pasis al Jersxalaim. Li kusxis, aùskultante sian koron marteladi ne nur en la brusto sed ankaù en la kapo kaj ankaù en la oreloj. Apenaù retrovinte la spiron li saltis sur la piedojn kaj kuris plu, tamen pli kaj pli malrapide. Kiam li fine ekvidis la longan procesion iri en polvonubo, gxi jam estis apud la piedo de la monteto.

– Dio… - gxemis Levio, komprenante ke li malfruigxas.

Li estis veninta tro malfrue.

Kiam finigxis la kvara horo de la ekzekuto, la turmento de Levio atingis la plej altan gradon kaj li furiozigxis. Li sin levis de la sxtono, svingjxetis la trancxilon kies sxtelon li nun opiniis vana, piede dispremis la pendbotelon, tiel sin senigante je akvo, forsxiris la turbanon de la kapo, kaj tirante sian maldensan hararon li komencis sin malbeni.

Li sin malbenadis, kriis sensencajn vortojn, li mugxis kaj kracxis, li malgloris siajn gepatrojn, enmondigintajn stultulon.

Vidante ke liaj malbenoj kaj insultoj ne efikas, ke nenio sxangxigxas sub la ardaj sunradioj, li pugnigis la tendenozajn manojn, ferminte la okulojn li levis la pugnojn al la cxielo, al la suno kiu plu deglitis malsupren longigante la ombrojn kaj flankigxante por sinki en Mediteraneo, kaj li postulis de Dio senprokrastan miraklon. Li postulis, ke Dio tuj sendu al Jesxua la morton.

Malferminte la okulojn li vidis, ke sur la monteto cxio restas sensxangxa, krom ke estingigxis la blindigaj brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro. La suno sendis la radiojn sur la dorsojn de la ekzekutatoj, kies vizagxoj estis turnitaj al Jersxalaim. Tiam Levio kriis:

– Mi malbenas vin, Dio!

Raùkvocxe li kriis plu, ke li konvinkigxis pri la maljusto de Dio kaj ke li cxesas lin fidi.

– Surdulo! - graùlis Levio, - se vi ne estus surda, vi estus min aùdinta kaj jam lin mortigus.

Levio fermis la okulojn atendante fajron fali sur lin de la cxielo kaj lin mem forbruligi. Tio ne okazis, kaj sen malfermi la okulojn Levio plu kriis al la cxielo siajn malicajn kaj ofendajn parolojn. Li kriadis pri sia kompleta seniluziigxo kaj pri tio, ke ekzistas ankaù aliaj dioj kaj religioj. Jes, alia dio neniam permesus tion, neniam tolerus ke homo, simila al Jesxua, estu bruligata de la suno sur fosto.

– Mi eraris! - kriis Levio per la tute raùkigxinta vocxo, - vi estas dio de la malbono! Aù - cxu la incensa fumo el la Templo tute kovras viajn okulojn, cxu viaj oreloj cxesis aùdi ion ajn krom la trombonajxojn de la pastroj? Vi ne estas la cxiopova Dio! Vi estas la nigra Dio! Mi malbenas vin, dio de la krimuloj, ilia protektanto kaj ilia animo!

Cxi tiam io blovis sur la vizagxon de la eksimpostisto kaj io susuris cxe liaj piedoj. Refoje venis blovo, kaj malferminte la okulojn Levio vidis, ke cxio en la mondo - cxu influite de liaj malbenoj, cxu pro alia kaùzo - estas sxangxigxinta. La suno malaperis sen atingi la maron en kiu gxi cxiuvespere sinkis. Gxin forglutinte, sur la cxielo minace kaj nerezisteble estis levigxanta de la okcidento fulmotondra nubego. Ties rando jam bolis per blanka sxaùmo, la nigra fuma ventrego flavete flagris. La nubego grumblis kaj foje-foje lasis fali fajrajn fadenojn. Pelate per subita vento, polvokolonoj flugis super la Jafa vojo, tra la malfekunda Gihona valo , super la tendoj de la pilgrimuloj. Levio silentigxis konsiderante, cxu la fulmotondro, tuj finkovronta Jersxalaimon, ion sxangxos en la sorto de la malfelicxulo Jesxua. Kaj vidante la fajrofadenojn distrancxi la nubojn, li komencis petegi, ke fulmobato trafu la foston de Jesxua. Pente rigardante en la klaran cxielon, kiun ankoraù ne tute voris la nubego kaj kie la vulturoj estis forflugantaj por eviti la fulmotondron, Levio pensis, ke malsagxe li rapidis pri siaj malbenoj. Nun Dio lin ne aùskultos.

Mallevinte sian rigardon al la montetpiedo, Levio fiksis gxin al tiu loko, kie dise staris la alao, kaj li vidis, ke tie okazis atentindaj sxangxoj. De alte Levio klare vidis la soldatojn haste eltiri la lancojn el la tero kaj surmeti la mantelojn, li vidis la cxevalgardantojn kureti al la vojo, je la bridrimeno kondukante la nigrajn cxevalojn. La alao estis retirota, tio estis evidenta. Levio, per la mano sxirmante sian vizagxon kontraù la sxprucanta polvo, gxin elkracxante, penadis diveni, kion tio signifas, ke la kavalerio estas forironta? Lia rigardo glitis alten kaj li vidis malgrandan figuron en purpura militista hxlamido iri supren al la ekzekutplaceto. Kaj pro la antaùsento de gxojiga fino frostigxis la koro de la eksimpostisto.

La homo suriranta la monteton post pli ol kvar horoj da sufero de la krimuloj estis la estro de la kohorto; li jxus alrajdis el Jersxalaim kun sia servsoldato. Obeante geston de Ratobucxulo, la gardocxeno malfermigxis kaj la centuriestro salutis la tribunuson. Tiu forkondukis Ratobucxulon flanken kaj ion al li flustris. La centuriestro refoje salutis kaj iris al la ekzekutistoj, sidantaj sur sxtonoj cxe la fostopiedoj. Dume la tribunuso direktis siajn pasxojn al la homo sidanta sur la tripieda tabureto, kaj tiu gxentile sin levis renkonten. Ankaù al li la tribunuso mallaùte diris ion, kaj ambaù iris al la fostoj. Ilin sekvis la estro de la Templa gardo.

Malplezure jxetinte oblikvan rigardon al la malpuraj cxifonacxoj kusxantaj sur la tero apud la fostoj, la cxifonacxoj kiuj antaù nelonge estis la vestoj de la krimuloj kaj kiujn rifuzis la ekzekutistoj, Ratobucxulo vokis al si du el ili kaj ordonis:

– Sekvu min!

De la plej proksima fosto aùdigxis raùka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la musxoj kaj pro la suno li frenezigxis nelonge antaù la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallaùte kantis ion pri vinbergxardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la musxoj malvigle sin levis de lia vizagxo sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, cxar lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la sxultron.

Pli felicxa ol la du aliaj estis Jesxua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciigxis kaj sian kapon en la malligigxinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris musxoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizagxo malaperis sub nigra tavolo de la gluigxema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj sucxante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapucxulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jesxua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jesxua. Tiam Jesxua levis la kapon, la musxoj zumante disigxis kaj aperis la vizagxo de la pendanto - sxvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizagxo.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

– Ha-Nocri! - diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn sxvelintajn lipojn kaj respondis per raùka rabista vocxo:

– Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

– Trinku! - diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto levigxis al la lipoj de Jesxua. Gxojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide sucxis la likvon. De la apuda fosto aùdigxis la vocxo de Dismas:

– Maljustajxo! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin strecxis sed ne povis movigxi: po tri diverslokaj sxnurligiloj retenis liajn brakojn cxe la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jesxua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, igxis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

– Silenton cxe la dua fosto!

Dismas silentigxis. Jesxua sin desxiris de la spongo kaj penante igi sian vocxon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li raùke petis la ekzekutiston:

– Al li donu iom.

Plu malheligxis. La nubego jam inundis la cxielduonon; avancante al Jersxalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antaù la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris gxuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

– Gloru la noblan hegemonon! - li flustris solene, kaj delikate pikis Jesxuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

– Hegemono…

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Cxe la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

– Gloru la hegemonon! - li mortigis ankaù cxi tiun.

Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antaù li aperis la ekzekutisto, sed apenaù la spongo tusxis liajn lipojn, li graùlante gxin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankaù lia korpo malstrecxe pendis en la ligiloj.

La kapucxulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antaù la unua fosto, la kapucxulo atente rigardis la sangantan korpon de Jesxua, per sia blanka mano li tusxis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:

– Li mortis.

Same tio ripetigxis cxe la du aliaj fostoj.

Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapucxulo. Estigxis krepusko, fulmoj sulkis la nigran cxielon. Subite el gxi sxprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: «Retiru la gardon!» dronis en la tondro. Felicxaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jersxalaimon.

La pluvego versxigxis abrupte kaj trafis la centurion cxe la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankoraù kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la moligxinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu - apenaù videbla tra la pluvnebulo - galopis al Jersxalaim la gxisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane sxtelitan trancxilon, falante cxe la glitigaj kavetoj, sin krocxante je cxio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.

La akvo jam kovris liajn piedojn gxis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forsxiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la hxitonon kaj sin premis al la piedoj de Jesxua. Li distrancxis la sxnurojn cxe la kruroj, grimpis sur la malsupran transversajxon, cxirkaùprenis Jesxuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jesxua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti gxin sur siajn sxultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantaùen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kusxi en la akvo, kaj tra la argillikvajxo li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankaù tie li distrancxis la sxnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.

Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.

Levio kaj la korpo de Jesxua ne plu estis supre sur la altajxo.

Chapitro 17

MALKVIETA TAGO

Je la vendredo matene, tio estas la sekvan tagon post la malbenita seanco, el la tuta efektiva personaro de la oficistoj de Varieteo: la librotenisto Bazilo Stepanovich Lastochkin, du kontistoj, tri tajpistinoj, ambau kasistinoj, kurieroj, lokmontristoj kaj purigistinoj - resume, el chiuj estantaj en la teatro - neniu laboris sur sia loko. Sidante sur la fenestro-bretoj ili observis, kio okazas malsupre, en la strato Sadovaja che la muro de Varieteo. Al la muroj premighis du kelkmilhomaj atendovicoj, kies vosto atingis la placon Kudrinskaja. En la komenco de ambau vicoj staris proksimume po dek revendistoj bone konataj de la tuta Moskva teatrularo.

La atendovicoj mienis tre ekscitite, krochis la atenton de la preterfluantaj civitanoj, kaj pasigis sian tempon pridiskutante la logajn raportojn pri la hieraua senprecedenca seanco de nigra magio. Tiaj samaj raportoj pleje konfuzis la libroteniston Lastochkin, kiu je la antaua vespero la spektaklon ne cheestis. La lokmontristoj rakontis pri harstarigaj aferoj, ekzemple, ke post la fino de la fama seanco civitaninoj kuradis sur la strato duonvestite, kaj tiel plu. La pruda kaj milda Lastochkin nur frap-frapis per la palpebroj audante la historiojn pri chiuj chi mirakloj, kaj absolute ne sciis, kion fari; nu, fari ion nepre necesis, kaj tio estis ghuste lia devo, char nun li restis la plej altranga oficisto en la tuta shipanaro de Varieteo.

Chirkau la deka horo la bilet’avida amaso tiom shvelis, ke la famo pri ghi atingis la milicion, kaj mirinde rapide aperis tachmentoj, rajdaj kaj surpiedaj, kiuj ordigis la amason. Tamen ech en bona ordo starante, la kilometra serpento per si mem prezentis grandan faligilon kaj tute konsternis la civitanojn sur la strato Sadovaja.

Tio estis ekstere, sed ankau interne de Varieteo estis tre mise. De la frua mateno senchese sonoris la telefonoj en la kabineto de Latronov, en la kabineto de Rimskij, en la kontadejo, en la kaso, en la oficejo de Varenuhha. Komence Bazilo Stepanovich provis respondi ion, ankau la kasistinoj respondadis, ion balbutis en la telefonon la lokmontristoj, sed finfine chiuj chesis respondi, char je la demandoj, kie estas Latronov, Varenuhha, Rimskij, tute mankis respondoj. Unue ili provis sin malembarasi per «Latronov estas hejme», sed el la urbo oni replikis, ke oni jam telefonis al lia loghejo kaj la loghejo respondis, ke Latronov estas en Varieteo.

Telefonis ekscitita sinjorino postulante Rimskijon, oni rekomendis al shi telefoni al lia edzino, je kio la audilo ekploreginte respondis, ke ghuste ghi estas la edzino, kaj ke Rimskij nenie troveblas. Estighis ia absurdajho. Purigistino jam rakontis al chiuj, ke veninte en la kabineton de la financa direktoro por ghin ordigi, shi trovis la pordon larghe malfermita, la lampojn shaltitaj, la ghardenflankan fenestron disfrakasita, seghon renversita kaj neniun en la chambro.

Post la deka en la teatron sturme enkuris Mme Rimskij. Shi ploregis tordante siajn manojn. Bazilo Stepanovich tute perpleksighis kaj nenion povis al shi konsili. Kaj je la deka kaj duono venis la milicio. Ghia unua kaj tre trafa demando estis:

– Kio okazas che vi, civitanoj? Pri kio temas?

La shipanaro sin retiris malantau la palan kaj ekscititan libroteniston. Necesis nomi la aferojn per ilia nomo kaj agnoski, ke la estraro de Varieteo, en la persono de ties direktoro, financa direktoro kaj administristo, estas malaperinta kaj trovighas nesciate kie, ke la anoncisto sekve de la hieraua seanco estas veturigita al psikiatria kuracejo, ke, resume, tiu hieraua seanco estis vera skandalajho.

La ploregantan edzinon de Rimskij, laueble shin kvietiginte, oni resendis hejmen, kaj pli ol chion ceteran atentis la rakonton de la purigistino pr la stato en kiu shi trovis la kabineton de la financa direktoro. La oficistojn oni petis reveni al sia laborloko kaj okupighi pri siaj aferoj, kaj post nelonga tempo en la teatro aperis enketistoj kun pint’orela, dikmuskola hundo havanta tre inteligentajn okulojn kaj cigarcindran felkoloron. Inter la varieteanoj tuj trasusuris flustrado, ke tiu virhundo estas neniu alia ol la fama Karoaso. Nu, fakte, ghi estis ghuste Karoaso. Ghia konduto mirigis chiujn. Apenau enkurinte en la kabineton de la financa direktoro, Karoaso ekgraulis nudigante monstrajn flavetajn dentegojn, poste sin kushigis sur la ventron, kaj kun stranga mikso de melankolio kaj furiozo en la okulo, rampis al la rompita fenestro. Venkinte sian timon, la hundo subite saltis sur la fenestrobreton kaj, levinte supren sian maldikan muzelon, sovaghe kaj malicege ekhurlis. Ghi malvolis foriri de la fenestro, graulis, tremetadis kaj sin pretigis elsalti en la ghardenon.

Oni foririgis la hundon el la kabineto kaj relasis ghin en la vestiblo; ghi spur’iris tra la granda enirejo sur la straton kaj venigis la enketistojn al la taksia haltejo. Tie ghi perdis la sekvatan spuron, kaj Karoason oni forkondukis.

La enketistoj sin instalis en la oficejo de Varenuhha kaj venigis unu post alia tiujn oficistojn de Varieteo, kiuj cheestis la incidentojn de la hieraua seanco. Menciendas, ke chiupashe la enketo frontis neantauvideblajn malfacilajhojn. Fojon post fojo la okazajhfadeno rompighis en la manoj.

Chu estis afishoj? Estis. Tamen dum la nokto oni surgluis novajn, kaj nun - faru kion vi volas - ne restis ech unu. Nu, tiu magiisto, de kie li venis? Demandu iun alian. Tamen oni devis ja fari kontrakton?

– Oni devis, - perplekse konfirmis Bazilo Stepanovich.

– Se estis kontrakto, ghi devis pasi tra la librotenado, chu?

– Nepre, - ekscitite jesis Lastochkin.

– Kie do ghi estas?

– Ghi mankas, - ankorau pli palighante respondis la konsternita librotenisto. Kaj fakte, nek en la paperujoj de la kontadejo, nek che la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis ech malpleja spuro de la kontrakto.

Kiu estas la familinomo de la magiisto? Bazilo Stepanovich ne scias, li ne cheestis la hierauan spektaklon. La lokmontristoj ne scias. Unu el la biletvendistinoj sulkigis la frunton, pensis, pensadis, fine diris:

– Vo… shajnas Voland.

Chu eblas, ke tamen ne Voland? Eble ne Voland. Eble Faland.

Ighis konstatite, ke en la Alilandanburoo oni nenion ajn audis pri Voland nek pri Faland nek pri ia ajn magiisto.

La kuriero Karpov deklaris, ke la magiisto shajnis sin instali en la loghejo de Latronov. Certe, oni tuj vizitis la apartamenton. Nenia magiisto tie trovighis. Forestis ankau Latronov mem. La mastrumistino Grunjo forestas, kie shin trovi scias neniu. La prezidanto de la domkomitato Nikanoro Ivanich Nudokrudov forestas, la sekretario Prolejhnev forestas!

Rezultis perfekte absurda misajho: malaperis la tuta estraro, hierau okazis stranga skandala seanco, sed kiu ghin realigis kaj lau kies instigo - tion scias neniu.

Tamen proksimighis la tagmezo, la horo kiam oni devus malfermi la kason. Sed tio ja estis absolute nepensebla! Sur la pordo de Varieteo oni alkrochis grandegan kartonpecon kun la surskribo: La hodiaua spektaklo ne okazos. Tra la atendovicoj, de la kapo ghis la vosto, pasis tumulteto, sed post kelka ekscitigho ili tamen komencis disighi, kaj dum ne pli ol unu horo tute malaperis. La enketistoj foriris por daurigi sian laboron en alia loko, la oficistojn, krom la dejhorantojn, oni forpermesis, kaj la pordojn de Varieteo oni fermis.

La librotenisto Lastochkin devis plenumi du urghajn taskojn. Unue, li devis veturi al la Komisiono pri la Spektakloj kaj pri la Amuz’aranghoj de la pli Leghera Tipo por raporti pri la hierauaj okazintajhoj, kaj due, li devis viziti la Spektaklofinancan Sekcion por liveri la hierauan enspezon, 21711 rublojn.

La ordema kaj diligenta Bazilo Stepanovich pakis la monon en tagjhurnalon, kruce chirkauligis la pakajhon per shnureto, shovis ghin en sian tekon kaj, konforme al la instrukcio, li, kompreneble, iris ne al la autobuso nek al la tramo sed al la taksia haltejo.

Tie staris tri veturiloj, sed apenau ties shoforoj ekvidis la pasagheron rapidi al la haltejo, tuj chiuj tri forveturis vakaj el sub lia nazo, sendante al li, sen evidenta motivo, tre malafablajn rigardojn.

Tre surprizite de tiu cirkonstanco la librotenisto longan tempon staris kiel shtipo, cerbumante, kion ghi signifu.

Post chirkau tri minutoj alrulighis vaka taksio, sed la vizagho de la shoforo tuj tordighis, de kiam li vidis la pasagheron.

– Chu vakas? - mirtusinte demandis Bazilo Stepanovich.

– Montru la monon, - malafable respondis la shoforo sen rigardi la pasagheron,

Ankorau pli surprizite, la librotenisto, premante subbrake la valoregan tekon, tiris el sia biletujo chervoncon kaj montris ghin al la shoforo.

– Ne! - mallonge diris tiu.

– Pardonon… - komencis la librotenisto, sed la shoforo lin interrompis:

– Chu trirublajn biletojn vi havas?

Nenion komprenante, la librotenisto eltiris du trirublajn biletojn kaj montris ilin al la shoforo.

– Enveturighu! - tiu kriis kaj mallevis la flageton de sia taksimetro per frapo, kiu ghin preskau disfrakasis. - Ni iru.

– Vi ne havas shanghmonon, chu? - nekuraghe demandis la librotenisto.

– Plenan poshon da shanghmono mi havas! - blekegis la shoforo, kaj Lastochkin vidis en la retrospegulo liajn sangoshvelajn okulojn, - tio estus hodiau mia tria okazo. Ankau al la kolegoj la samo okazis. Iu kanajlo donas al mi chervoncon, mi denombras al li la restajhon, kvar rublojn kvindek… li elveturighas, la fiulo! Post kvin minutoj mi rigardas - anstatau la chervonco estas etikedo de mineral’akva botelo! - La shoforo prononcis kelkajn nepreseblajn vortojn. - Alia, che la placo Zubovskaja. Chervonco. Mi redonas tri rublojn. La ulo foriris! Mi shovas la manon en la monujon, tie sidas abelo - pik en la fingron! kaj forflugas. Ah vi!… - la shoforo refoje enshovis nepreseblajn vortojn, - kaj la chervonco mankas. Hierau en tiu Varieteo (nepreseblajho) iu vipuro prestidigitisto prezentis seancon kun chervoncoj (nepreseblajho).

La librotenisto stuporis, shrumpis kaj faris tian mienon, kvazau la vorton Varieteo li audas unue en sia vivo, kvankam en si mem li pensis: «Eh he!»

Veturigite kien li bezonis, la librotenisto bonorde pagis, eniris la konstruajhon, rapidis tra la koridoro al la kabineto de la direktoro, kaj jam survoje li komprenis, ke li trafis mistempe. Nekutima malordo regis en la kancelario de la Spektaklokomisiono. Preter la librotenisto kuris kurierino kun la kaptuko deglitinta malantauen kaj kun elorbitighantaj okuloj.

– Nenio, nenio, ja nenio, miaj karaj! - shi kriis en la aeron, - la jako kaj la pantalonoj estas chi tie, sed en la jako estas nenio!

Shi malaperis en iu pordo, kaj tujsekve audighis tintado de frakasata vazaro. El la sekretariejo elkuris konatulo de Lastochkin, la estro de Unua Sekcio de la Komisiono, sed li estis en tia stato, ke la libroteniston li ne rekonis kaj senspure malaperis.

Frapite de chio chi tio, la librotenisto atingis la sekretariejon, kiu samtempe estis la antauchambro de la kabineto de la prezidanto de la Komisiono, kaj tie li tute konsternighis.

De malantau la fermita pordo de la kabineto audighis timinda vocho, sendube apartenanta al Prohhoro Petrovich, la prezidanto de la Komisiono. «Li shajnas ordigi al iu la kapon» pensis la konfuzita librotenisto; li turnis sin malantauen kaj vidis ion alian: en la leda braksegho, retroklininte sian kapon sur la apogilon, nehaltigeble ploregante, kun malseka poshtuketo en la mano, kushis, etendinte siajn longajn gambojn preskau ghis la mezo de la chambro, la persona sekretariino de Prohhoro Petrovich, la belulino Anna Richardovna.

Shia tuta mentono estis makulita je lippashtelo, nigraj flustrioj de likvighinta tucho trenighis de la okulharoj sur shiajn persikajn vangojn.

Rimarkinte la veninton, Anna Richardovna salte levighis, sin jhetis al Lastochkin, krochis sin je la refaldoj de lia jako kaj skuante la libroteniston shi ekkriis:

– Laudatu Dio! Finfine trovighis almenau unu kuraghulo! Chiuj diskuris, chiuj perfidis! Ni iru, iru al li, ja mi ne scias, kion fari! - Kaj, plu ploregante, shi tiris la libroteniston en la kabineton.

La unua ago de Lastochkin tuj post ol li pashis en la kabineton estis lasi sian tekon fali sur la plankon; kaj due, chiuj pensoj en lia kapo renversighis piedosupren. Ja vere, estis suficha kauzo.

Che la grandega skribotablo kun masiva inkujo sidis malplena vira vestokompleto kaj promenigis sur paperfolio sekan, seninkan plumon. La vestokompleto surhavis kravaton, el ghia brustposheto montrighis fontoplumo, tamen nek kolo nek kapo videblis super la kolumo, kaj same la manumoj prezentis nenian manon. La vestokompleto estis absorbita de la laboro kaj neniom atentis la pelmelon kiu regis chirkaue. Audante iun veni, la vestokompleto dors’apogighis en la braksegho kaj de super la kolumo eksonis la de Lastochkin bone konata vocho de Prohhoro Petrovich:

– Kio okazis? Ja sur la pordo estas skribite, ke mi neniun akceptas!

La bela sekretariino ekshrikis kaj tordante siajn manojn shi kriis:

– Chu vi vidas? Chu vidas?! Li ne estas chi tie! Ne estas! Revenigu lin, revenigu!

Iu shovis sian kapon tra la duonfermita pordo, diris «Ahh!» kaj resaltis for. La librotenisto sentis siajn genuojn ektremi, li sidighis sur la randon de segho, cetere, sen forgesi antaue repreni la tekon. Anna Richardovna saltetis chirkau la librotenisto chifante lian jakon, kaj krietadis:

– Mi chiam, chiam lin haltigis, kiam li komencis diablosakri! Tamen finfine li sin forsakris, - la belulino kuris al la skribotablo kaj per muzika, tenera vocho, iomete nazsona post la plorado, shi vokis:

– Prochjo! Kie vi estas?

– Kiun vi alparolas chi tie per Prochjo? - orgojle demandis la vestokompleto, ankorau pli profunden shovante sin en la braksegho.

– Li ne rekonas! Min ne rekonas! Chu vi komprenas? - reekploregis la sekretariino.

– Bonvolu ne ploregi en mia kabineto! - jam kolerete diris la incitighema striita vestokompleto, kaj per la maniko ghi shovis al si pluan paperstakon kun la evidenta intenco provizi ilin je la koncernaj decido-formuloj.

– Ne, tion mi ne povas vidi, ne, mi ne povas! - kriis Anna Richardovna elkurante en la sekretariejon; kaj post shin el la kabineto pafighis la librotenisto.

– Imagu do, mi sidas, - tremante pro la ekscito rakontis la sekretariino, rekrochighinte je la maniko de Lastochkin, - kaj subite envenas virkato. Tute nigra kaj granda kiel hipopotamo. Nature, mi kriis al ghi «hush!» Ghi forkuras kaj anstatau ghi envenas dikulo, ia katmuzela, kaj diras: «Fi, civitanino, maldecas krii hush al vizitanto». Kaj hop rekte en la kabineton, kaj mi, nature, kuras post lin, krias: «Chu vi frenezighis?» Kaj li, la arogantulo, iras rekte al Profioro Petrovich kaj sin sidigas kontrau li en la brakseghon. Nu, la chefo, li estas plej bonkora homo, tamen nervoza. Li ekkoleris! Tion mi ne negas. Jes, nervoza homo, laboras kiel bovo, li ekkoleris. «Kial do» li diris «vi permesas al vi enrompighi sen esti anoncita?» Kaj la impertinentulo, vi imagu, li duonkushighis en la braksegho kaj kun rideto respondas: «Mi» li diras «venis por priparoli kun vi negoceton». Prohhoro Petrovich denove kolerighis: «Mi estas okupita!» Chu vi scias, kion la ulo respondis? «Neniel vi estas okupita…» Chu bele? Tiam, nature, la pacienco de Profioro Petrovich krevis kaj li ekkriis: «Tio ja estas skandalajho! Oni lin forkonduku au la diabloj min prenu!» Kaj la alia, imagu, ridetis kaj diris: «Chu la diabloj vin prenu? Nu, tio estas aranghebla!» Kaj paf! mi ech ne havis tempon por ekkrio: malaperis tiu katmuzela kaj sii… sidas… la vestokompleto… Hiii! - distirinte sian tute senforman, la lastajn konturojn perdintan bushon hurlis Anna Richardovna.

Plorsingulto shin silentigis, shi reakiris la spiron kaj ekbabilis ion tute senkoheran:

– Kaj skribas, skribas, skribas! Frenezige! Per telefono ghi interparolas! Vestokompleto! Chiuj forkuris, kvazau la leporoj!

La librotenisto staris tremante. Sed finfine la sorto lin helpis. Trankvile kaj afereme en la sekretariejon pashis la milicio en la kvanto de du homoj. Ekvidinte ilin la bela sekretariino ploregis ankorau pli forte, pushante la fingron al la pordo de la kabineto.

– Ne plu ploregu, civitanino, - trankvile diris la unua miliciano, dum la librotenisto, sentante sin troa, rapide forlasis la sekretariejon kaj post unu minuto jam estis en la libera aero. Pensoj kirlighis en lia kapo, zumis kvazau en tubo, kaj en tiu zumado audighis shirajhoj el tio, kion la lokmontristoj rakontis pri la kato partopreninta la hierauan seancon. «Eh he! Chu la kato ilin vizitinta estus nia konatulo?»

Nenion aranghinte en la Komisiono, la diligenta librotenisto decidis viziti ghian filion, situantan en la strateto Vagankovskij. Kaj por sin iomete trankviligi la tutan vojon li iris piede.

La urba Spektaklofilio okupis malnovan kadukighantan palaceton, chirkauatan de ghardeno kaj faman pro siaj porfiraj kolonoj en la vestiblo.

Tamen je tiu tago ne la kolonoj impresis onin en la filio, sed tio, kion oni vidis sub ili.

Kelkaj vizitantoj stupore staris rigardante plori fraulinon, kiu sidis che vendotablo sharghita je speciala spektaklofaka literaturo. Chi momente la fraulino al neniu ofertis ion ajn el tiu literaturo kaj je chiuj kompatemaj demandoj shi respondis per rifuza mangesto. Dume de supre, de malsupre, de la aloj, el chiuj sekcioj de la Filio shutighis telefontriloj de almenau dudek desperaj aparatoj.

Post kelka tempo la fraulino chesis plori, ekskuighis kaj histerie kriis:

– Jen denove! - kaj subite shi ekkantis per tremeta soprano:

Ho glora maro, vi sankta Bajkal’

Sur la shtuparo kuriero minacis iun nevideblan per la pugno kaj per senbrila, malsonora baritono li kantis kun la fraulino:

Ho glora ship’, koregona barelo!…

Malproksimaj vochoj alighis al la kantado, la hhoro shvelis kaj baldau la kanto plenigis la tutan Filion. En la apuda chambro n-ro 6, kie situis la kontokontrola fako, elstaris potenca, rauketa baso. La hhoron akompanis la kreskanta telefontrilado.

Eosta vent’, kiel bona cheval’…

- blekegis la kuriero sur la shtuparo.

Larmoj fluis sur la vangoj de la fraulino, shi provis kunpremi la dentojn, sed shia busho meme malfermighadis kaj shi kantis je oktavo pli alte ol la kuriero:

Portu min al la libero!

Surprize por la silentaj vizitantoj, la disaj hhoranoj formis mirindan ensemblon, kvazau chiuj kantantoj staris kune direktate de nevidebla hhorestro.

Sur la strateto Vagankovskij la pasantoj haltis che la ghardenkrado, surprizite de la gajo reganta en la Filio.

Apenau finighis la unua strofo, la kantado abrupte chesis, kvazau obeante la taktobastonon de hhorestro. La kuriero nelaute sakris kaj foriris. Je tiu momento malfermighis la granda pordo kaj envenis civitano surhavanta someran mantelon el sub kiu montrighis basko de blanka kitelo. Lin sekvis miliciano.

– Faru ion, doktoro, mi vin petegas! - histerie kriis la fraulino.

Sur la shtuparon elkuris la sekretario de la filio, kaj tute rugha, vershajne pro honto kaj konfuzigho, li ekparolis balbute:

– Vidu, doktoro, ni havas kazon de amasa hipnoto… Do necesas… - antau ol li finis la frazon, lia gorgho shtopighis per la vortoj kaj subite li ekkantis tenore:

De Shilka jam ne minacas molest’

La minejgardo min kapti ne povis…

Idioto! - ankorau sukcesis krii la fraulino, tamen shi ne precizigis, kiun shi insultas, sed anstataue eligis perfortan koloraturon kaj mem ekkantis pri Shilka kaj pri la minejgardo.

Regu vin! Chesu kanti! - la doktoro ordonis al la sekretario.

Chio atestis, ke la sekretario de si mem kare pagus por ne kanti, sed chesi li neniel povis, kaj kun la hhoro li audigis al la pasantoj en la strateto la komunikon, ke lin en la tajgo ne tushis la best’, kaj krome, kuglo soldata ne trovis!

Apenau la strofo finighis, la fraulino tuj ricevis de la kuracisto porcion da valeriano, poste li kun la sekretario kuris al la ceteraj, por ankau al ili trinkigi.

– Pardonu, civitanjo, - subite la librotenisto sin turnis al la fraulino, - chu nigra kato vin vizitis?

– Kial, kato? - kolere kriis la fraulino, - azenon ni havas en la Filio, azenon! - kaj, aldoninte al sia ekkrio: - Li audu, mi ne zorgas pri tio, mi diros chion! - shi fakte rakontis, kio okazis.

Evidentighis, ke la estro de la Urba Filio, «definitive ruiniginta la pli legherajn amuz’aranghojn» (lau la vortoj de la fraulino), suferis je manio organizi chiajn rondetojn.

– Por shuti polvon en la okulojn de la chefoj! - vochegis la fraulino.

Chi jare la filiestro jam sukcesis organizi rondeton pri Lermontov, shakan-daman rondeton, tablotenisan rondeton kaj rajdoartan rondeton. Por la somero li minacis organizi rondeton de remado en nesalaj akvoj kaj alpisman rondeton.

Kaj jen hodiau, dum la tagmeza pauzo, oni vidas lin, la filiestron, enveni…

– Brak-en-brake kun ia kanajlo, - plu rakontis la fraulino, - de neniu konata, en kvadratita pantalonacho, kun fendita nazumo kaj… monstre fripona fizionomio!

Lau la rakonto de la fraulino, la filiestro tuj prezentis la ulon al chiuj tagmanghantaj en la kantino kiel eminentan fakiston pri la organizado de hhorrondetoj.

La vizaghoj de la futuraj alpistoj malserenighis, sed la filiestro vokis al chies braveco, kaj la fakisto iom shercis, spritis kaj solene jhuris, ke da tempo la kantado postulas plej malmulte, dum da utilo, interalie, ghi alportos tutajn vagonplenojn.

Lau la fraulino, kiel chiam, la unuaj elsaltis Fanov kaj Kosarchuk, la du fi-famaj botlekuloj, kiuj tuj deklaris, ke ili anighas. Tiam la ceteraj oficistoj komprenis, ke la kantado estas neevitebla, do ankau ili devis anighi al la rondeto. Oni decidis kantadi dum la tagmeza pauzo, char la tuta cetera tempo jam estis okupita de Lermontov kaj. de la damoj. Por doni ekzemplon, la estro anoncis, ke li havas tenoran vochon, kaj poste chio okazis kiel en malbona songho. La striita fakisto-hhorestro blekegis:

– Do-mi-sol-do! - eltiris kelkajn timidulojn de malantau la shrankoj, kie ili provis sin savi je la kantado, deklaris al Kosarchuk, ke tiu havas absolutan sonsenton, ekhurletis, ekghemis, petegis plezurigi la maljunan kapelestron kantaman, frapetis per la agordoforko kontrau la fingroartikoj, persvadante onin ektondrigi la Gloran Maron.

Oni ektondrigis. Ech tre brave ektondrigis. La striita vere estis kompetentulo. Oni finkantis la unuan strofin. Chi tiam la kapelestro pardonpetis, diris: «Mi por unu minuto forestu!» kaj… malaperis. Chiuj kredis, ke li vere tuj revenos. Tamen ech post dek minutoj li plu forestis. Ghojo plenigis la oficistojn - li forshtelighis!

Kaj subite iel de si mem oni ekkantis la duan strofon. Chiujn kondukis post si Kosarchuk, pri kies absoluta sonsento oni prefere ne insistu, sed kiu certe havis sufiche agrablan altan tenoron. Oni finkantis. La kapelestro plu forestas! Oni disiris al siaj laborlokoj, sed apenau sidighinte, chiuj, malgrauvole, reekkantis. Kaj nenia eblo chesi. Triminuta silento kaj denova ektondro. Oni silentas. Oni kantas. Kaj tiel plu! Chi tiam oni komprenis, ke estas miso. Pro la hontego la filiestro sin enshlosis en sia kabineto.

Chi tiam la rakonto de la fraulino interrompighis. Neniom la valeriano helpis.

Post kvaronhoro che la ghardenkrado en Vagankovskij haltis tri kamionoj, sur kies sharghplatojn sin levis la tuta personaro de la Filio, gvidate de sia filiestro.

Apenau la unua kamiono, shancelighinte en la pordego, elveturis en la strateton, la oficistoj, kiuj staris sur ghia platformo tenante unu la aliajn je la shultroj, chiuj samtempe malfermis la bushon kaj la tuta strateto resonis de la populara kanto. La hhoron tuj alighis la dua kamiono, ghin sekvis la tria. Tiel oni veturis kantante. Sur la stratoj la pasantoj rapidis al siaj aferoj, lasis sian rigardon gliti preter la kamionoj, neniom surprizite, pensante ke temas pri eksterurba ekskurso. Kaj fakte, oni veturis eksterurben, tamen ne por ekskurso, sed en la klinikon de profesoro Stravinskij.

Post duonhoro la tute konfuzita librotenisto atingis la financan sekcion, esperante finfine sin malembarasi je la shtata mono. Jam instruite de sia sperto, li antau chio jhetis prudentan rigardon en la longan chambregon, kie malantau malpoluritaj vitroj kun orliteraj surskriboj sidis la oficistoj. Li trovis nenian simptomon de alarmo au skandalo. Estis kviete, kiel konvenas en respektinda institucio.

Bazilo Stepanovich shovis la kapon en la gicheton super kiu estis skribite: Enpagoj, salutis la oficiston, kiun li antaue neniam vidis, kaj ghentile petis enpagilon.

– Por kiu celo? - demandis la oficisto.

La librotenisto ekmiris.

– Mi volas liveri monon. Mi estas el Varieteo.

– Unu minuton, - respondis la oficisto kaj rapide fermis per la dratreto la truon en la vitro.

«Strange!» pensis la librotenisto. Lia miro estis tute natura. La unuan fojon en sia vivo li renkontis tian okazon. Chiu scias, kiom malfacile estas elpagigi monon: chiam povas aperi ia obstaklo. Sed en la tridekjara praktiko de la librotenisto ne estis okazo, ke iun ajn, chu juran, chu privatan personon, embarasus la postulo akcepti monon.

Tamen finfine la dratreto deshovighis kaj la librotenisto regluis sian kapon al la gicheto.

– Chu multe? - demandis la of icisto.

– Dudek unu mil sepcent dek unu rubloj.

– Oh ho! - ial ironie diris la oficisto kaj etendis al Lastochkin verdan folieton.

Bone sciante la formon, la librotenisto momente ghin plenigis kaj komencis malligi la shnureton de sia pakajho. Kiam li malvolvis la gazetfolion, lia vidado konfuzighis kaj li ghemvoche ion balbutis.

Antau liaj okuloj ekflirtis fremdaj monbiletoj. Tie estis pakoj da kanadaj dolaroj, anglaj pundoj, nederlandaj guldenoj, latvaj latoj, estonaj kronoj…

– Jen li estas, unu el tiuj artifikuloj de Varieteo, - audighis timinda vocho super la shtonighinta librotenisto. Kaj Bazilo Stepanovich tuj ighis arestita.

Chapitro 18

MISSHANCAJ VIZITANTOJ

Ghuste en la tempo, kiam la diligenta librotenisto rapidis en la taksio renkonte al la memskribanta vestokompleto, konvene vestita civitano eliris, inter aliaj pasagheroj, el la unuaklasa lokbileta vagono n-ro 9 de la Kieva trajno, jhus veninta en Moskvon. La pasaghero estis neniu alia ol la onklo de la forpasinto Berlioz, la ekonomiplanisto Maksimiliano Andreich Poplavskij, loghanta en Kievo che la eksa Instituta strato. La kauzo de lia veno en Moskvon estis telegramo, kiun Poplavskij ricevis antauhierau vespere kaj kiu tekstis jene:

Min jhus surveturis tramo che Patriarhha Entombigo vendrede 15 h Venu. Berlioz.

Maksimiliano Andreich estis opiniata, kaj laumerite, unu el la plej inteligentaj kapoj en Kievo. Tamen tia telegramo povas embarasi ech la plej inteligentan homon. Se iu telegrafas, ke li estas surveturita, tio signifas, ke la okazajho ne estis morta. Kial do temas pri entombigo? Chu lia stato estus tiom grava, ke li antauvidas sian morton? Eble tiel, sed plej stranga estas tiu precizo - kiel li povas scii, ke oni entombigos lin vendrede je la dek kvina? Mirinda telegramo!

Tamen la intelgentaj homoj ghuste tial estas inteligentaj, ke ili scipovas klarigi la plej implikajn aferojn. Tre simple. Okazis eraro, kaj la mesaghon oni transsendis konfuzita. La vorto min, sendube, apartenis al alia telegramo kaj okupis la lokon de la vorto Berliozon, kiu lasta shanghighis kaze kaj trafis en la finon de la telegramo. Kun tia konjekto la senco de la telegramo ighis klara, kvankam, certe, tragika.

Post ke pasis la paroksismo de malghojo, atakinta la edzinon de Poplavskij, li senprokraste komencis prepari sin al vojagho en Moskvon.

Chi tie ni malkashu sekreton de Maksimiliano Andreich. Certe, li kompatis sian bonevon, pereintan en la floro de siaj jaroj; sed li estis homo praktika kaj, evidente, li bonege sciis, ke pri lia partopreno en la entombigo estas nenia speciala bezono. Kaj malgrau tio, li tre rapidis veni Moskvon. Kiujn motivojn li havis? Unu solan: la loghejon. Loghejo en Moskvo, tio estas serioza afero! Oni ne scias kial, Maksimiliano Andreich ne shatis Kievon, kaj la penso pri transloghigho en Moskvon tiom ronghis lin lastatempe, ke li apenau povis dormi. Lin ne plezurigis la printempaj akvoaltighoj de Dnepro, kiam la riverego, dronigante la insulojn che la maldekstra bordo, disfluas ghis la horizonto; li ne ghuis la animskue belan vidajhon, kiu prezentighas al la rigardo de apud la monumento al la princo Vladimiro; lin ne gajigis la sunaj lummakuloj, en la printempo ludantaj sur la brikpulvoraj vojetoj de la Vladimira Monteto. Nenion tian li volis, li volis nur unu aferon: transloghighi en Moskvon.

La ripetaj gazet’anoncoj pri proponata intershangho de apartamento che la Instituta strato en Kievo kontrau malpli granda loghejo en Moskvo rezultigis nenion. Interesitoj ne trovighis au, en la maloftaj okazoj kiam kelkaj tamen trovighis, iliaj proponoj estis malhonestaj.

La telegramo skuis Poplavskijon. Ghi prezentis okazon, kian preterlasi estus peko. La negocemaj homoj scias, ke tiaj okazoj ne ripetighas.

Do, necesis malgrau chiuj obstakloj iel heredi la loghejon de la bonevo che la strato Sadovaja. Jes, tio estis malfacila, tre malfacila, tamen tiuj malfacilajhoj estis chiakoste transvenkendaj. Homo sperta, Maksimiliano Andreich sciis, ke por atingi tion la unua pasho devis esti la jena: nepris per chiaj rimedoj registrigi sian loghadon, almenau provizoran, en la tri chambroj de la mortinta boparenco.

Je la vendredo posttagmeze Poplavskij malfermis la pordon de la chambro, kie lokighis la administrejo de la domo 302-bis che la strato Sadovaja en Moskvo.

En la mallargha chambracho, sur la muro pendis flavighinta afisho, kiu en kelkaj bildoj prezentis la procedojn por revivigi homon dronintan en rivero, kaj che la granda tablo ligna sidis, tute sola, mez’agha nerazita viro, kies okuloj rigardis iel alarmite.

– Chu mi povas paroli al la prezidanto de la domkomitato? - ghentile demandis la ekonomiplanisto demetante la chapelon kaj lokante sian valizeton sur vakan seghon.

Tiu banala demando ial konfuzis la sidanton, tiom ke lia vizagho shanghis la koloron. Angore deturnante la okulojn, li malklare murmuris, ke la prezidanto forestas.

– Chu li estas en sia loghejo? - demandis Poplavskij. - Mi havas urghegan aferon.

La sidanto denove respondis per io tre malklara; tamen estis divenebla, ke ankau hejme la prezidanto ne estas.

– Do, kiam li revenos?

Chi foje la sidanto respondis nenion kaj iel melankolie rigardis tra la fenestro.

«Ah ha!» diris al si mem la sagaculo Poplavskij, kaj demandis pri la sekretario.

La chetabla strangulo ech purpurighis pro strecho kaj balbutis same malklare, ke ankau la sekretario forestas… kiam li revenos, tion oni ne scias, kaj… ke la sekretario malsanas…

«Ah ha!» diris al si Poplavskij kaj demandis: - Tamen iu ja estas el la estraro, chu?

– Mi, - per malforta vocho respondis la homo.

– Vidu, - impone ekparolis Poplavskij, - mi estas la sola heredanto de la forpasinto Berlioz, mia nevo, pereinta, kiel vi scias, che la Patriarhha, kaj mi devas, lau la legho, transpreni la heredajhon, kiu konsistas en nia apartamento n-ro 50…

– Ne konas mi la aferon, kamarado, - deprimite diris la homo.

– Tamen permesu do, - sonorvoche protestis Poplavskij, - vi estas estrarano, kaj vi devas…

Chi tiam la chambron envenis civitano. Che lia vido la sidanto palighis.

– La estrarano Pjatnajhko, chu? - demandis la civitano la sidanton.

– Jes, - apenau audeble respondis tiu.

La veninto ion flustris al la sidanto kaj tiu, tute afliktite, sin levis de la segho kaj post kelkaj sekundoj Poplavskij restis sola en la malplena administrejo.

«Ahh, ankorau komplikajho! Kia misshanco, ke ilin chiujn samtempe…» chagrenite pensis Poplavskij, trans la asfaltizita korto rapidante al la apartamento n-ro 50.

Apenau la ekonomiplanisto sonorigis, la pordo tuj malfermighis kaj Maksimiliano Andreich pashis en la mallumetan antauchambron. Iom surprizis lin la cirkonstanco, ke estis nekompreneble, kiu malfermis al li la pordon: en la antauchambro estis neniu, krom kolosa nigra virkato sidanta sur segho.

Poplavskij iom tusetis, stamfetadis, post kio la pordo de la kabineto malfermighis kaj en la antauchambron envenis Kerubjev. Maksimiliano Andreich ghentile sed digne sin klinis kaj diris:

– Mia familinomo estas Poplavskij. Mi estas la onklo…

Sen lasi al li tempon por fini la frazon, Kerubjev rapidmove elposhigis malpuran tukon, shovis en ghin sian nazon kaj ekploris.

– … de la forpasinto Berlioz…

– Certe, certe, - interrompis Kerubjev, forigante la poshtukon de sia vizagho. - De la unua rigardo mi komprenis, ke tio estas vi! - chi tiam lin atakis plortremo kaj li ekveis: - Ha, kia malfelicho, chu? Ja kio chio chi estas? Kio?

– Tramo lin surveturis, chu? - flustre demandis Poplavskij.

– Ghisfunde, - kriis Kerubjev, kaj larmoj torentis el sub lia nazumo, - ghisf unde! Mi estis tie, mi chion vidis. Chu vi kredos - ek! La kapo for! La dekstra gambo - krak, en du pecojn! La maldekstra - krak, en du pecojn! Jen kio rezultas el tiuj tramoj! - Vershajne, ne povante sin reteni, Kerubjev lasis sian nazon piki la muron apud la spegulo kaj konvulsie ploregis.

La onklon de Berlioz vere kortushis la konduto de la nekonato. «Kaj oni diras, ke en nia epoko ne estas kompatemaj homoj!» li pensis, mem sentante juketon en siaj okuloj. Tamen je tiu sama momento malagrabla nubeto ombris lian animon, kaj serpente fulmetis la penso, chu la kompatema homo iel sukcesis registrigi sian loghadon en la apartamento de la mortinto, ja tiaj precedencoj jam estis en la vivo.

– Pardonu, chu vi estis amiko de mia forpasinta Michjo? - li demandis, per la maniko vishante sian sekan maldekstran okulon, dum per la dekstra li ekzamenis la skuatan de la afliktego Kerubjevon. Sed tiu jam ploregis tiom forte, ke nenio estis komprenebla, krom la ripetataj vortoj «krak - en du pecojn!» Satplorinte, Kerubjev finfine malgluighis disde la muro kaj eligis:

– Ne, mi jam ne povas! Mi iru preni tricent gutojn da etera valeriano! - kaj turninte al Poplavskij sian tute larmokovritan vizaghon li aldonis: - Jen kio ghi estas, la tramo!

– Mi pardonpetas, chu estas vi kiu sendis al mi la telegramon? - demandis Poplavskij, penegante diveni, kio povus esti tiu mirinda ploremulo.

– Ghi! - respondis Kerubjev, kaj per la fingro almontris la katon.

Poplavskij elorbitigis la okulojn, ne kredante al siaj oreloj.

– Ne, mi ne povas, forkonsumighis miaj fortoj, - snufante daurigis Kerubjev, - kiam mi rememoras: la rado sur lia gambo… la sola rado kvintalon pezas… Krak! Mi iru min enlitighi, en la dormo mi serchu la forgeson… - kaj li tuj malaperis el la antauchambro.

Tiam ekmovighis la kato, ghi saltis de la segho malsupren, ekstaris sur la malantauaj piedoj, la antauajn apogis kontrau la koksoj, malfermis la faukon kaj diris:

– Nu, mi telegrafis. Kion ankorau?

Poplavskij sentis kapturnighon, liaj gamboj kaj brakoj intertighis, li lasis fali la valizeton kaj sinkis sur la seghon kontrau la kato.

– Shajnas, ke mi ruslingve vin demandis, - severe diris la kato, - kion ankorau?

Sed Poplavskij nenion respondis.

– La legitimilon! - komandoblekis la kato kaj etendis sian pufan antauan piedon.

Sen konscii kion li faras, kaj vidante nenion krom la du fajrerojn brulantajn en la kataj okuloj, Poplavskij fulmrapide eligis sian legitimilon el la posho, kiel oni elingigas ponardon. La kato prenis de la spegulkonzolo okulvitrojn en nigra dika muntumo, surmetis ilin sur sian muzelon, pro kio ghia tuta aspekto ighis ankorau pli impona, kaj eltiris la legitimilon el la tremanta mano de Poplavskij.

«Interese, chu mi svenos au ne?» pensis Poplavskij. El la profundo de la apartamento plu audighis singultoj de Kerubjev, la tutan antauchambron plenigis la odoroj de etero, valeriano kaj de ankorau ia nauza abomenajho.

– Kiu miliciejo liveris la dokumenton? - demandis la kato ekzamenante paghon en la malfermita legitimilo. Respondon li ne ricevis.

– La kvarcent dek dua, - mem respondis al si la kato, kondukante la antauan piedon sur la legitimilo, kiun ghi tenis renversita, - jes, nature! Bonege mi konas tiun miliciejon, al chia ajnulo ghi liveras legitimilon! Nu, ekzemple mi, mi ne estus liverinta legitimilon al tia ulo, kiel vi! Nepre ne! Post la unua rigardo sur vian vizaghon mi tuj estus rifuzinta! - la kato tiom kolerighis, ke ghi jhetis la legitimilon sur la plankon. - Via invito cheesti la entombigon estas malvalidigita, - of icialtone daurigis la kato, - volu reveni al via domicilo. - Kaj ghi vokkrachis en la pordon: - Azazello!

Responde en la antauchambron elkuris malgranda, lametanta individuo en strikta nigra akrobatvestajho, zonita per leda rimeno en kiu estis fiksita duonponardo, rufa, kun flava kojnodentego, havanta albugon sur la maldekstra okulo.

Poplavskij sentis ke al li mankas la aero, li levis sin de la segho kaj retropashis tenante la manon che la koro.

– Azazello, elakompanu! - ordonis la kato kaj forlasis la antauchambron.

– Poplavskij, - nelaute nazvochis la enveninto, - chio jam komprenita, chu?

Poplavskij kapjesis.

– Tuj revenu al Kievo, - daurigis Azazello, - restu tie silente kaj kviete, kaj ne revu pri Moskvaj loghejoj. Chu klare?

La malgrandulo, kies kojnodentego, duonponardo kaj misa okulo kauzis mortan timegon al Poplavskij, stature apenau atingis la shultron de la ekonomiisto, sed li agis energie, lerte kaj metode.

Unue li levis la legitimilon kaj ghin prezentis al Maksimiliano Andreich, kiu akceptis la libreton per senviva mano. Poste la nomito Azazello per unu mano prenis la valizeton, per la alia malfermegis la pordon kaj, preninte la kievanon je la brako, elkondukis lin sur la shtuparplaceton. Poplavskij sin apogis kontrau la muro. Sen ia ajn shlosilo Azazello malfermis la valizeton, elprenis grandegan rostitan kokinon, mankan je unu femuro kaj envolvitan en grasmakulan gazetfolion, metis ghin sur la shtuparplaceton. Poste li eligis du kompletojn de subvestoj, razrimenon, libron kaj necesujon. Per unu piedmovo li shovis chion chi, krom la kokinon, for en la shtuparshakton. Samdirekte forflugis ankau la malplenigita valizo. Oni audis ghin pumi malsupre, kaj lau la bruo oni povus konkludi, ke ghia kovrilo deighis.

Poste la rufa bandito firme prenis la kokinon je la kruro kaj per tiu tuta kokino plate, peze kaj timinde albatis la onklon de Berlioz sur la nukon tiel, ke la korpo de la kokino resaltis for kaj la kruro restis en la mano de Azazello. «Chio konfuzighis en la domo de la Oblonskijoj», trafege rimarkigis la fama verkisto Leono Tolstoj. Ghuste tiun esprimmanieron li uzus en nia kazo. Jes! Chio konfuzighis en la kapo de Poplavskij. Longa fajrero preterkuris antau liaj okuloj, ghin sekvis funebra serpento, kiu por unu momento estingis la helon de la maja tago - kaj Poplavskij rulighis sur la shtuparo tenante la legitimilon en la mano. Che la shtuparturno li pushis per piedo la fenestron, frakasis ties vitron kaj eksidis sur shtupo. Saltetante sur la shtupoj, la senkrura kokino pasis preter li kaj falis en la shakton. Sur la supra placeto, Azazello fulmrapide chirkaumanghis la kokinan kruron kaj shovis la oston en la flankan poshon de sia trikotajho, poste reiris en la apartamenton kaj brue fermis la pordon. Je tiu momento de malsupre audighis singardema pashado de supren iranta homo.

Poplavskij kuris pluen ghis la sekva placeto kaj sidighis sur benkon por iom trankvilighi.

Miniatura maljunetulo kun eksterordinare melankolia vizagho, surhavanta tusoran vestokompleton el pasinta epoko kaj pajlan kanotchapelon kun verda rubando, nerapide pashis supren sur la shtuparo. Atinginte la placeton kie sidis Maksimiliano Andreich, li haltis antau la ekonomiisto.

– Permesu, civitano, vin demandi, - melankolie diris la hometo en la tusora vesto, - kie estas la apartamento n-ro 50?

– Supre! - abrupte respondis Poplavskij.

– Grandan dankon, civitano, - same melankolie diris la hometo kaj iris pluen; Poplavskij levighis kaj kuris malsupren.

Trudighas demando, chu Maksimiliano Andreich rapidis al la miliciejo por plendi pri la barbara perforto farita de la banditoj en hela tago? Ne, nepre ne, tion oni povas aserti senhezite. Enveni miliciejon kaj deklari, ke jen, kato kun okulvitroj jhus legis mian legitimilon, kaj poste homo en akrobatvestajho kun ponardo… ne, civitanoj, Maksimiliano Andreich ja vere estis homo inteligenta!

Li estis jam malsupre kaj tie apud la enirejo li rimarkis pordon kondukantan en ian kamereton. La vitro de tiu pordo estis forrompita. Poplarskij enposhigis la legitimilon kaj rigardis chirkauen, esperante vidi siajn desupre jhetitajn ajhojn. Tamen de ili ech spuro ne restis. Li mem ekmiris, kiom malmulte lin tio chagrenis. Lin okupis alia penso, loga kaj interesa: per tiu hometo retesti la malbenitan loghejon. La ulo ja demandis, kie ghi situas, do li iras tien unuafoje. Sekve nun li iras rekte en la ungegojn de la afabla kompanio, nestighinta en la apartamento n-ro 50. Antausento diris al Poplavskij, ke la hometo tre baldau forlasos la loghejon. Klare, Maksimiliano Andreich ne plu intencis partopreni ian ajn entombigon de iu ajn bonevo, kaj aliflanke, ghis la forveturo de la Kieva trajno ankorau restis sufiche da tempo. La ekonomiisto jhetis rigardon chirkauen kaj glitis en la kameron. Je tiu momento supre klakis pordo. «Li eniris!» pensis Poplavskij sentante sian koron kunpremighi. En la kamero estis malvarmete, odoris je musoj kaj botoj. Maksimiliano Andreich sidighis sur lignoblokon kaj decidis atendi. La pozicio estis oportuna, el la kamero li povis rekte observi la pordon de la sesa enirejo.

Tamen la atendado dauris pli longe ol supozis la kievano. La tutan tempon la shtuparo ial restis senhoma. La audeblo estis bonega, kaj finfine en la kvina etagho klakis pordo. Poplavskij retenis la spiron. Jes, tio estas lia singarda pashado. «Li iras malsupren». Unu etaghon sube pordo malfermighas. La pashetoj silentighas. Ina vocho. Vocho de la melankolia homo. Jes, la lia… ghi prononcis ion similan al «lasu, pro Kristo…»La orelo de Poplavskij estis elshovita tra la vitrotruo. Tiu orelo perceptis inan ridon. Rapidaj kaj viglaj pashoj malsupren; jen ekaperis virina dorso. La virino kun verda kvadratita achetsako en la mano pasis tra la enirejo en la korton. Dume reaudighis la pashetoj de la malgranda homo. «Strange, li reiras al la apartamento. Supre remalfermighas la pordo. Nu, ni ankorau atendu».

Chi foje la atendo estis mallonga. La pordobruo. Pashetoj. La pashetoj chesis. Despera krio. Miauado. Pashetoj hastaj, shutighantaj: malsupren, hop, hop, malsupren!

Poplavskij finatendis. Sin krucosignante kaj ion balbutante preterhastis la melankolia homo, sen chapelo, kun tute freneza vizagho, kun multaj skrapvundoj sur la kalvajho, en tute malseka pantalono. Kelkan tempon li baraktis kontrau la pordo de la chefenirejo, ne komprenante en sia timego, chu ghi malfermighas enen au eksteren, sed fine li ghin obeigis kaj impetis en la korton al la suno.

La apartamento estis fintestita, kaj sen pluaj pensoj pri la pereinta bonevo au pri la loghejo, tremante che la ideo pri la pasinta danghero, Maksimiliano Andreich, flustrante nur du vortojn: «Chio klaras! Chio klaras!» elkuris en la korton. Post kelkaj minutoj trolebuso estis forportanta la ekonomiplaniston al la Kieva Stacidomo.

Nu, la melankolia homo, dum la kievano sidis en la kamero, spertis plej malagrablan aventuron. La hometo estis Andreo Fokich Sokov, bufedisto en Varieteo. Dum la enketo en la teatro Andreo Fokich restis flanke kaj oni rimarkis nur unu aferon, tion, ke li ighis ankorau pli malgaja ol kia li chiam estis, kaj krome, ke li demandis la kurieron Karpov pri tio, kie enloghighis la gastludanta magiisto.

Do, forlasinte la onklon de Berlioz sur la placeto, la bufedisto atingis la kvinan etaghon kaj sonorigis che la pordo de la apartamento n-ro 50.

Oni tuj al li malfermis, tamen la bufedisto ekskuighis, retropashis kaj nur post kelka hezito li decidis eniri. Tio estis komprenebla. La pordon malfermis fraulino, kiu surhavis nenion krom koketan puntan antautuketon kaj elegantan blankan kufon sur la kapo. Shiaj piedoj, cetere, estis en oraj shuetoj. Shi havis senriprochan figuron, kaj la sola difekto, kiun oni povus trovi en shia eksterajho, estis purpura cikatro sur la kolo.

– Nu, envenu do, se vi jam sonorigis! - diris la fraulino fiksante sur la bufediston la malchastan rigardon de siaj verdaj okuloj.

Andreo Fokich hikis, interfrapis la palpebrojn kaj pashis en la antauchambron, demetinte la chapelon. Je tiu momento en la antauchambro ektintis la telefono. La senpudora chambristino metis unu piedon sur la seghon, dekrochis la audilon kaj diris en ghin:

– Ha lo!

La bufedisto, ne sciante, kien li direktu siajn okulojn, konfuzite balancighis de unu piedo sur la alian kaj pensis: «Eh he, kian chambristinon havas la alilandano! Ho, kia fiajho!» Kaj por eviti la fiajhon li deturnadis sian rigardon jen dekstren, jen maldekstren.

La tuta granda kaj duonluma antauchambro estis plenplena je ekzotaj objektoj kaj vestoj. Ekzemple, sur la apogilon de la segho estis jhetita funebra mantelo kun fajrokolora subshtofo, sur la spegulkonzolo kushis longa spado kies ora tenilo briletis en la ombro. Tri arghenttenilaj spadoj staris en la angulo tiel simple, kvazau ili estus ordinaraj ombreloj au promen-bastonoj. Kaj sur cerva kornaro pendis beretoj kun aglaj plumoj.

– Jes, - la chambristino parolis en la audilon, - kion? Chu barono von Meigel? Mi auskultas. Jes! La sinjoro artisto hodiau estas hejme. Jes, li shatos vin vidi. Jes, gastoj… Frako au nigra jako. Kion? Noktomeze. - Fininte la interparolon shi remetis la audilon kaj turnis sin al la bufedisto:

– Kion vi deziras?

– Necesas ke mi parolu al la civitano artisto.

– Kiel? Chu al li persone?

– Al li mem, - respondis la bufedisto melankolie.

– Mi demandos, - kun evidenta hezito diris la chambristino kaj, malferminte la pordon de la kabineto de la forpasinto Berlioz, shi raportis: - Kavaliro, tie estas veninta malgranda homo, kiu diras ke li bezonas paroli al messire.

– Nu hej, li eniru, - audighis el la kabineto la trema vocho de Kerubjev.

– Iru en la salonon, - diris la fraulino tiel simple, kvazau shi estus normale vestita; kaj duone malferminte la pordon de la salono, shi foriris en alian chambron.

Obeinte shian inviton, la bufedisto ech pri sia afero forgesis, tiom lin frapis la arangho de la salono. Tra la koloraj vitroj de la altaj fenestroj (fantazio de la senspure malaperinta juvelistvidvino) fluis lumo mistera, simila al la kirka. En pramalnova, grandega kameno, malgrau la varmego de la printempa tago, flamis brulshtipoj. Tamen neniom varmege estis en la salono, ech male, enirante oni sentis sin trempita en ian kelan malsekon. Antau la kameno, sur tigra felo kauris, plezure rigardante la fajron tra la duonfermitaj okuloj, nigra virkatego. Tie staris tablo, kies aspekto igis la diotiman bufediston ekskuighi: la tablo estis kovrita per kirka brokajho. Sur la brokajha kovrotuko altis multego da boteloj - dikventraj, shimaj kaj polvaj. Inter la boteloj briletis plato, kaj oni tuj vidis, ke ghi estas el pura oro. Che la kameno iu malgranda, rufa, kun duonponardo shovita malantau la zonon, rostis per longa shtala spado viandopecojn, kaj la fumo levighis en la kamentubon. Odoris ne nur je rostajho, sed ankau je ia fortega parfumo kaj incenso, kio por unu momento igis la bufediston, kiu el la gazetoj jam sciis pri la morto kaj la adreso de Berlioz, sin demandi, chu tamen por Berlioz estus celebrita la funebra diservo, kiun penson, cetere, li tuj forpelis, kiel evidente absurdan.

Subite la konsternita bufedisto ekaudis pezan bason:

– Do, pri kio mi povas esti al vi utila?

Chi tiam la bufedisto vidis en la ombro tiun, kiun li bezonis.

La nigra magiisto duonkushis sur ia senlima divano, malalta, kun dise surjhetitaj kusenoj. Kiom povis vidi Andreo Fokich, la artisto surhavis nur nigrajn tolajhojn kaj same nigrajn pintajn shuojn.

– Mi, - amare komencis Andreo Fokich, - estas la bufedestro de la teatro Varieteo…

Kvazau barante lian bushon, la artisto etendis sian manon, sur kies fingroj scintilis gemoj, kaj arde ekparolis:

– Ne, ne, ne! Ech ne unu vorton plu! Neniokaze kaj neniam prenos mi ion ajn en via bufedo! Hierau, estimato, mi pasis preter via vendotablo, kaj neniel mi povas forgesi vian sturgajhon au vian brindzon. Mia karega amiko! Brindzo neniam estas verda, pri tio vin iu trompis. Ghi devas esti blanka. Kaj kion diri pri via teo? Postgargarajho! Mi per miaj propraj okuloj vidis ian malpurulinon vershi el sitelo neboligitan akvon en vian kolosan samovaron, sen ke oni chesu distribui la teon. Ne, karulo, tio ja ne taugas!

– Mi pardonpetas, - diris la bufedisto, konfuzite de tiu subita atako, - mi havas alian aferon, kaj la sturgajho neniel rilatas…

– Kiel do, «neniel rilatas», ja ghi estas nemanghebla!

– La sturgajhon ni ricevis en la dua freshogrado, - sciigis la bufedisto.

– Karulo, tio estas galimatio!

– Kio estas galimatio?

– La dua freshogrado, jen kio estas galimatio! Estas nur unu freshogrado - la unua, kiu ankau estas la lasta. Se via sturgajho havas duan freshogradon, tio signifas, ke ghi estas putra!

– Mi pardonpetas… - rekomencis Andreo Fokich ne sciante kiel sin malembarasi je la chikanoj de la artisto.

– Mi ne pardonas, - firme diris tiu.

– Ne pri tiu afero mi venis paroli! - tute malespere diris la bufedisto.

– Chu ne pri tiu? - ekmiris la alilandano. - Sed kiu alia afero povus vin al mi venigi? Se mia memoro min ne perfidas, el la personoj, profesie al vi proksimaj mi konis nur unu armean kantinistinon, sed tio estis antau tre longe, kiam vi ankorau ne ekzistis. Cetere - tre agrable. Azazello! Tabureton al la sinjoro bufedestro.

La rostanta viandon sin turnis, liaj kojnodentoj ekteruris la bufediston, kaj tre lerte li donis al Andreo Fokich unu el la malhelaj kverkaj benketoj. Aliaj seghoj en la chambro ne estis.

La bufedisto diris:

– Grandan dankon, - kaj sin mallevis sur la benketon. Ghia malantaua piedo tuj krake rompighis, kaj li kun ekghemo tre dolore albatighis per la postajho kontrau la planko. Falante li per la piedo krochis alian benketon lokitan antau li kaj renversis sur sian pantalonon kalikon plenan je rugha vino.

La artisto ekkriis:

– Aj! Chu vi kontuzighis?

Azazello helpis la bufediston sin levi kaj prezentis alian seghon. Larmvoche la bufedisto malakceptis la proponon de la mastro demeti la pantalonon por sekigi ghin antau la fajro, kaj achege sin sentante en la malsekaj subvesto kaj pantalono, li singarde sidigis sin sur la alian benketon.

– Mi shatas sidi malalte, - diris la artisto, - de malalte oni falas malpli danghere, Do, ni haltis che la sturgajho. Karulo mia! Fresho, fresho kaj refoje fresho, jen kio devas esti la devizo de chiu bufedisto. Cetere jen, chu vi bonvolos gustumi…

En la purpura lumo de la kameno ekbrilis antau la bufedisto la spadoklingo, Azazello demetis sur oran teleron grandan shushantan viandopecon, ghin aspergis je citronsuko kaj etendis al la bufedisto oran dudentan f orkon.

– Grandan… mi…

– Tamen jes, jes ja, gustumu!

Pro ghentileco Andreo Fokich metis peceton en la bushon kaj tuj komprenis, ke li manghas ion vere tre freshan kaj, precipe, eksterordinare bongustan. Tamen, dum li machis la agrable odorantan sukoplenan viandon, malmulte mankis, ke li misglutu kaj duan fojon falu: el la apuda chambro flugis granda malhela birdo kaj per sia flugilo tushetis la kalvajhon de la bufedisto. La birdo sin mallevis sur la kamenbreton, apud la horloghon, kaj evidentighis, ke ghi estas strigo. «Sinjoro mia Dio!» pensis Andreo Fokich, nervoza kiel chiuj bufedistoj, «Jen bela loghejo!»

– Kalikon da vino? Chu blankan, chu rughan? Vinon de kiu lando vi preferas por tiu diurnotempo?

– Grandegan… mi ne drinkas…

– Domaghe! Chu vi degnus fari partion de jhetkuboj? Chu vi pli shatas aliajn ludojn? Domenon, kartojn?

– Mi ne ludas, - jam lacigite respondis la bufedisto.

– Tute malbone, - konkludis la mastro. - Se vi permesas, io misa estas en viro, kiu evitas la vinon, la kompanion de charmaj virinoj, la chetablan konversacion. Tiaj homoj au estas grave malsanaj, au ili sekrete malamas siajn proksimulojn. Verdire, tiu kriterio havas esceptojn: inter la personoj, kiuj sidis kun mi che la festena tablo, fojfoje trovighis mirindaj kanajloj! Nu, mi auskultas vian aferon.

– Hierau vi bonvolis fari prestidigitajhojn…

– Chu mi? - ekstreme mirigite ekkriis la magiisto. - Mizerikordon, ja tio tute ne konvenas al mia stato!

– Pardonon, - mirkonfuzite diris la bufedisto, - sed hierau… la seanco pri nigra magio…

– Ah jes, nu jes, certe! Mia kara, mi malkashu al vi sekreton. Neniel mi estas artisto, simple mi volis vidi moskvanojn en amaso, kaj plej oportune povis fari tion en teatro. Tial mia sekvantaro, - per kapmovo la mastro almontris la katon, - aranghis tiun seancon, kaj mi, mi nur sidis kaj rigardis la moskvanojn. Tamen ne faru tian mienon sed prefere diru, kio

koncernanta la seancon venigis vin chi tien?

– Se vi permesas, inter aliaj aferoj, de la plafono flugis paperetoj, - la bufedisto mallautigis la vochon kaj embarasite rigardis chirkauen, - nu, chiuj ilin diskaptis. Kaj jen juna viro venas en mian bufedejon kaj prezentas al mi chervoncon, mi redonas al li ok kvindek… Poste alia…

– Chu ankau juna viro?

– Ne, maljuneta… Poste tria, kvara… Al chiu mi redonas la restajhon. Nu, hodiau mi volis kontroli la kason, mi ghin malfermas kaj ek - anstatau la monon mi trovas tie papertranchajhojn. Cent nau rublojn perdis la bufedo.

– Aj-aj-aj! - ekkriis la artisto, - kiel do ili kredis, ke tio estas autentaj biletoj? Ja mi ne povas allasi la penson, ke ili faris tion konscie.

La bufedisto iel malrekte kaj deprimite rigardis chirkauen sed nenion diris.

– Chu tamen frauduloj? - angore demandis sian gaston la magiisto. -Chu inter la moskvanoj estas frauduloj?

Responde la bufedisto tiel amare ridetis, ke forfalis chiaj duboj: jes, inter la moskvanoj estas frauduloj.

– Sed tio estas malnobla! - indignighis Voland, - vi estas homo malricha… ja vi estas homo malricha, chu?

La bufedisto entiris la kapon inter la shultrojn, tiel ke ighis evidenta, ke li estas homo malricha.

– Kiom da shparajhoj vi havas?

La demando sonis kompateme, tamen oni ne povus negi, ke ghi estis sentakta. La bufedisto embarasighis.

– Ducent kvardek nau mil rublojn en kvin shparkasoj, - respondis el la apuda chambro fendita vocho, - plus ducent ordekojn hejme sub la planko.

La bufedisto stuporighis sur sia tabureto.

– Jes, kompreneble, tio ne estas atentinda monsumo, - degne diris Voland al sia gasto, - kvankam, cetere, ech tiom vi ne bezonas. Kiam vi mortos?

La bufedisto indignighis.

– Tion neniu scias kaj tio neniun koncernas, - li respondis.

– Dirlididi, «neniu scias», - refoje audighis la sama acha vocho el la kabineto, - jen nova dunomialo Neutona! Li mortos post nau monatoj, de hepatkancero, en la februaro de la sekva jaro, en la universitata kliniko de la Unua medicinfakultato, en la kvara chambro.

La vizagho de la bufedisto ighis flava.

– Nau monatoj, - meditmiene kalkulis Voland, - ducent kvardek nau mil… Do, rondnombre po dudek sep mil monate, chu? Nemulte, sed por modesta vivmaniero sufichos… Kaj krome, la ordekoj…

– La dekojn li ne sukcesos shanghi, - enmiksighis la sama vocho glaciigante la koron de la bufedisto, - tuj post la morto de Andreo Fokich oni malkonstruos la domon kaj la ordekojn liveros al la shtata banko.

– Nu, mi malkonsilus al vi enhospitalighi, - daurigis la artisto, - kial morti en kliniko, meze de ghemoj kaj stertorado de la senespere malsanaj? Chu ne pli bona estus uzi la lastajn dudek sep mil por aranghi grandan festenon kaj, preninte venenon, transloghighi en la alian mondon akompanate de kordosonoj, chirkauite de belaj bakhhantinoj kaj maltimaj amikoj?

La bufedisto sidis senmove kaj shajnis ege maljunighinta. Malhelaj ringoj chirkauis liajn okulojn, liaj vangoj molachighis, gape pendis lia makzelo.

– Cetere, ni revas, ni revas, - ekkriis la mastro, - al la afero! Montru al mi viajn papertranchajhojn.

Emociite, la bufedisto elposhigis pakon, ghin malvolvis kaj stuporighis: en la gazetshirajho estis chervoncoj.

– Kara amiko, vi efektive estas malsana, - diris Voland levetante la shultrojn.

La bufedisto, freneze ridetante, ekstaris.

– K-kaj k-kion… - li balbutis, - se ili denove… tiel?

– Hm, - enpensighis la artisto, - nu, tiam ankoraufoje venu che nin. Bonvenon! Mi ghojas pri nia konatigho.

Tuj el la kabineto elkuris Kerubjev, krochighis je la mano de Andreo Fokich kaj skuante ghin en arda manpremo li petegadis la bufediston al chiuj, nepre al chiuj, transdoni liajn korajn salutojn. Tute malspritigite, Andreo Fokich movighis al la antauchambro.

– Hella, elakompanu! - kriis Kerubjev.

Ankoraufoje la nuda rufulino en la antauchambro! La bufedisto elglitis tra la pordo, pepis «Ghis revido», kaj iris for kvazau ebria. Iom pasinte malsupren li haltis, sidighis sur shtupon, elposhigis la pakon, ghin kontrolis - la chervoncoj estis en ordo.

Chi tiam el la apuda apartamento eliris la virino kun la verda achetsako. Che la vido de la homo sidanta sur shtupo kaj gapanta sur siajn chervoncojn shi ridetis kaj mediteme diris:

– Kian domon ni havas! Ankau chi tiu jam matene estas ebria. Ankorau unu shtuparuja vitro frakasita, - kaj, pli atente rigardinte al la bufedisto shi aldonis: - Eh he, civitano, vin embarasas tiom da chervoncoj, chu? Donu al mi duonon!

– Lasu min, pro Kristo, - ektimis la bufedisto kaj per rapida movo kashis la rnonon. La virino ekridis:

– La koboldoj vin prenu, vin maljunan avarulon! Mi shercis, - kaj shi iris malsupren.

La bufedisto malrapide ekstaris, levis la manon por ordigi la chapelon, kaj rimarkis, ke ghi malestas sur la kapo. Terure malagrabla estis la penso pri reiro, sed lasi la chapelon ankau estus domaghe. Post kelka hezito li tamen reiris kaj sonorigis.

– Kion vi volas ankorau? - demandis lin la malbeninda chambristino.

– La chapeleton mi forgesis, - flustris la bufedisto almontrante sian kalvajhon. Hella sin deturnis, Andreo Fokich mense krachis kaj fermis la okulojn. Kiam li ilin malfermis, Hella estis prezentanta al li lian chapelon kaj longtenilan spadon.

– Tio ne estas mia, - flustris la bufedisto repushante la spadon kaj haste surmetante la chapelon.

– Kiel do? Chu vi venis sen spado? - ekmiris Hella.

La bufedisto malklare ion grumblis kaj rapide iris malsupren. Sur la kapo la chapelo ial sentighis maloportuna kaj tro varma; li ghin demetis kaj, saltetinte pro ektimo, eligis nelautan krion: en la mano li tenis veluran bereton kun trivita kokplumo. La bufedisto sin krucosignis. Je la sama momento la bereto ekmiauis, shanghighis en nigran katidon, resaltis sur la kapon de Andreo Fokich kaj enigis siajn krifojn en lian kalvajhon. Kun despera ekshriko la bufedisto kuregis malsupren, dum la katido, falinte de lia kapo, forshprucis en la mala direkto.

Elrompighinte al la libera aero, la bufedisto trotis tra la korto eksteren kaj por chiam forlasis la diablan domon n-ro 302-bis.

Estas precize sciate, kio poste pri li okazis. Elkurinte sur la straton, la bufedisto sovaghete rigardis chirkauen, kvazau ion serchante. Post unu minuto li estis trans la strato en apoteko. Li apenau diris la vortojn: «Diru, mi petas…», kiam la virino staranta malantau la vendotablo ekkriis:

– Civitano! Via tuta kapo estas skrapvundita!

Antau ol pasis kvin minutoj la bufedisto estis pansita per gazo, eksciis, ke la reputacion de la plej bonaj specialistoj pri la hepatmalsanoj havas la profesoroj Bernadskij kaj Kuzmin, demandis, kiu estas pli proksime, ghoje ekardis, informite ke Kuzmin loghas ghuste trans la korto en malgranda blanka domo aparta, kaj post ankorau du minutoj li jam estis tie. La dometo estis malnova sed tre, tre komforta. Fiksighis en la memoro de la bufedisto, ke la unua persono renkontita estis maljuna subflegistino, kiu volis preni lian chapelon, sed char chapelon li ne havis, shi ien foriris machante per la malplena busho.

Anstatau shi aperis, antau spegulo kaj shajne, sub iaspeca arko, mez’agha virino, kiu tuj diris, ke shi povas envicigi lin por la dek naua de la monato, neniel pli frue. La bufedisto tuj trovis la manieron por aranghi la aferon. Lia estingighanta rigardo glitis trans la arkon, kie tri homoj atendis en ejo, kiu evidente estis antauchambro, kaj li flustris:

– Mi estas morte malsana.

La virino perplekse rigardis sur lian bandaghitan kapon, iom hezitis kaj poste diris:

– Nu, tiukaze… - kaj lasis la bufediston trans la arkon.

Je la sama momento la kontraua pordo malfermighis, en ghi ekbrilis ora nazumo, la virino en la blanka kitelo diris:

– Civitanoj, tiu paciento pasos ekstervice.

Post unu sekundo li staris en la kabineto de profesoro Kuzmin. La longforma chambro aspektis neniom timige nek solene nek medicine.

– Kion vi havas? - per agrabla vocho demandis profesoro Kuzmin, kaj iom alarmite rigardis al la bandaghita kapo.

– Jhus el fidinda fonto mi eksciis, - respondis la bufedisto, sovaghe rigardante al fotografa grupo en vitrita kadro, - ke en la februaro de la sekva jaro mi mortos pro hepatkancero. Mi petegas, haltigu.

Sur sia gotika segho la profesoro sin retrojhetis al la alta ledotegita dors’apogilo.

– Pardonu, mi vin ne komprenas… vi… chu vi vizitis kuraciston? Kial vi havas la kapon bandaghita?

– Kuraciston, kian kuraciston?… Se vi vidus tiun kuraciston!… - subite Andreo Fokich ekklakis per la dentoj. - La kapon ne atentu, nenia rilato, - respondis la bufedisto, - lasu ghin flanke, ne pri ghi temas. La hepatkanceron mi petas haltigi.

– Sed permesu, kiu diris al vi tion?

– Kredu al li, - arde petis la bufedisto, - ja li scias.

– Nenion mi komprenas, - diris la profesoro kuntirante la shultrojn kaj rulighante sur sia segho disde la skribotablo. - Kiel li povis scii, kiam vi mortos? Kaj ankorau, se li ne estas kuracisto!

– En la kvara chambro de la universitata kliniko, - respondis la bufedisto.

La profesoro ankoraufoje rigardis sur la pacienton, lian kapon, la malsekan pantalonon kaj pensis: «Jen kio ankorau mankis! Frenezulo!» Li demandis:

– Chu vi drinkas vodkon?

– Neniam, ech ne guton, - respondis la bufedisto.

Post unu minuto li estis malvestita, kushis sur malvarma lakleda liteto, kaj la profesoro knedis lian ventron. La rezulto, ni diru, konsiderinde plibonigis la humoron de Andreo Fokich. La profesoro firme deklaris, ke nun, almenau chi momente, la bufedisto havas nenian simptomon pri kancero; sed char… char li timas, char iu charlatano lin timlgis, do oni faru chiujn testojn… La profesoro rapide skribadis sur paperfolietoj, bushe instrukciante al la bufedisto, kien tiu iru kaj kion alportu. Krome, li skribis bileton por la neurologiisto profesoro Bourre, klarigante al Andreo Fokich, ke liaj nervoj estas tute ruinigitaj.

– Kiom mi pagu al vi, profesoro? - per tenera tremanta vocho demandis la bufedisto elposhigante la dikan biletujon.

– Lau via placho, - seke respondis tiu.

La bufedisto eligis tridek rublojn kaj metis ilin sur la skribotablon, poste per subite mola, kvazau katpieda movo li starigis sur la chervoncojn ektintintan staketon envolvitan en gazetpaperon.

– Kio ghi estas? - demandis Kuzmin kaj tushetis la lipharojn.

– Ne malshatu, civitano profesoro, - murmuris la bufedisto, - mi petegas, haltigu la kanceron.

– Tuj forprenu vian oron, - fierante pri si mem diris la profesoro. - Prefere zorgu pri viaj nervoj. Jam morgau portu urinon por la testo, ne trinku multe da teo kaj manghu tute sen salo.

– Chu ankau la supon ne sali?

– Nenion sali, - ordonis Kuzmin.

– Ahhh! - suspiris la bufedisto, adore rigardante la profesoron, reprenante la ordekojn kaj sin retroshovante al la pordo.

Tiuvespere la profesoro havis nemulte da pacientoj, kaj komence de la krepuskigho foriris la lasta. Demetante sian kitelon la profesoro jhetis rigardon sur la lokon, kie la bufedisto lasis la chervoncojn kaj vidis, ke anstatau la biletoj tie kushas tri etikedoj de champanaj boteloj Abrau Durso.

– La diablo scias, kio ghi estas! - murmuris Kuzmin, trenante la duone demetitan kitelon sur la planko kaj palpante la paperetojn. -Do, li estas ne nur skizofreniulo sed ankorau fraudisto! Tamen mi ne komprenas, kion de mi li bezonis? Chu la preskribon por la urin’analizo? Ho! Li certe shtelis mantelon! - la profesoro impetis en la antauchambron, plu trenante la kitelon, kies unu maniko restis nedemetita. - Ksenia Nikitishna! - tranchvoche li kriis de la antauchambra pordo, - kontrolu, chu mankas iu mantelo!

Chiuj manteloj estis en ordo. Sed kiam la profesoro revenis al la tablo, finfine sin malembarasinte je la kitelo, li haltis kvazau alforghite al la pargeto, krochinte la rigardon al sia skribotablo. Sur la loko, kie jhus kushis la etikedoj, nun sidis nigra katido orfa kaj malfelichmiene miauis super pladeto plena je lakto.

– Kio do estas chi tio, mi petas?! Tio jam… - li sentis sian nukon malvarmighi.

Audinte lian nelautan plendoghemon alkuris Ksenia Nikitishna, kaj tute lin trankviligis. Shi tuj diris, ke sendube, iu el la pacientoj shtelmetis la katidon, ke tio nemalofte okazas che la profesoroj.

– Ili, probable, vivas malriche, - klarigis Ksenia Nikitishna, dum che ni, evidente…

Kelkan tempon estis diskutate kiu povis shtelmeti la katidon. La suspekto falis sur maljunulinon kiu havis stomakan ulceron.

– Certe, - diris Ksenia Nikitishna, - shi rezonas jene: mi chiel mortos, do almenau la katido estu prizorgata.

– Sed permesu! - ekkriis Kuzmin, - kaj la lakto? Chu ankau ghin shi alportis? La pladeton?

– En boteleto shi ghin alportis, kaj chi tie vershis ghin en la pladeton, - klarigis Ksenia Nikitishna.

– Chiukaze, forprenu chion chi, la katidon kaj la pladeton, - diris Kuzmin kaj akompanis shin ghis la pordo. Kiam li revenis, la situacio estis shanghighinta.

Krochante sian kitelon al la najlo li audis ridegon en la korto, rigardis tra la fenestro kaj, nature, mirshtonighis. Tra la korto al la kontraua alo kuris sinjorino en nura chemizo. La profesoro ech sciis shian nomon: Maria Aleksandrovna. Ridegis knabo.

– Kio do? - malestime diris Kuzmin.

Chi tiam en la apuda chambro de lia filino la gramofono ekludis la fokstroton Haleluja kaj je la sama momento pasera kvivito audighis malantau lia dorso. Li sin turnis kaj vidis grandan paseron salteti sur lia skribotablo.

«Hm… trankvilon», pensis la profesoro, «ghi enflugis kiam mi deiris de la fenestro. Chio ordas» sin persvadis Kuzmin sentante, ke chio malordas, kaj precipe pro tiu birdo. Li ghin rigardis pli atente kaj tuj konstatis, ke ghi ne estas ordinara pasero. La fia besteto evidente histrionadis lametante je la maldekstra piedo, ghin altrenante, sinkopante - resume, ghi svingo-dancachis lau la sonoj de la fokstroto, kiel ebriulo che la vershbreto. Farante chiujn kanajlajhojn je kiuj ghi estis kapabla, ghi impertinente rigardis al la profesoro. Kuzmin inetis la manon sur la audilon, li volis telefoni al sia universitata studoamiko Bourre por lin demandi, kion signifas tia paseracho kiam oni aghas sesdek jarojn kaj kiam ghin akompanas subita kapturno?

Dume la paseracho eksidis sur la donacitan inkujon, en ghin fekis (mi ne shercas!), poste ekflugis supren, unu momenton shvebis en la aero, poste larghasvinge, kvazau per shtala beko, frapis la vitron de la fotografajho prezentanta la tutan universitatan finstudintaron de la jaro 1894, disfrakasis la vitron kaj nur post tio forflugis tra la fenestro. La profesoro shanghis la numeron kaj telefonis ne al Bourre sed al la hirudoservo, diris, ke parolas profesoro Kuzmin, ke li petas tuj sendi al li hirudojn hejmen.

Remetinte la audilon li ankoraufoje sin turnis al sia skribotablo, kaj je la sama momento eligis shrikegon. Malantau la skribotablo sidis virino surhavanta flegistinan kaptuketon, shi tenis saketon kun la surskribo Hirudoj. La profesoro shrikegis precipe che la vido de shia busho: ghi estis vira, tordita, largha ghis la oreloj, kun unu kojnodentego. Shiaj okuloj estis malvivaj.

– La monon mi forprenu, - diris la flegistino per vira baso, - ghi ne kushachu chi tie senutile. - Per sia birdpieda mano shi rastis la etikedojn kaj aerdisighis.

Pasis du horoj. Profesoro Kuzmin sidis en la dormochambro en sia lito. Sur liaj tempioj, malantau liaj oreloj kaj sur lia kolo pendis hirudoj. Che liaj piedoj sur la silka peplomo sidis profesoro Bourre kun siaj blankaj lipharoj, li kompate rigardis al Kuzmin kaj persvadis lin, ke chio chi estas bagatelajho. En la fenestro jam estis nokto.

Kiuj aliaj mirindajhoj okazis tiunokte en Moskvo, ni ne scias kaj esplori tion, certe, ni ne intencas - tiom malpli, ke venas la tempo pasi al la dua parto de tiu verfidela rakonto. Sekvu min, leganto!

PARTO DUA

19

MARGARITA

Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortrancxu la fian langon de la mensogulo!

Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!

Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivacxjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke sxi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, sxi lin ne forgesis.

Antaù cxio ni malkasxu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivacxjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Cxio, kion la majstro diris pri sxi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li gxuste sxin priskribis. Sxi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus cxion ajn por sxangxi sian vivon kontraù tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aùtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etagxon de cxarma gxardenhava palaceto cxe unu el la stratetoj apud Arbat’. Rava loko! Cxiu povas konvinkigxi pri tio, suficxas ja viziti la gxardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon - la domo ankoraù ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis acxeti cxion, kio al sxi placxis. Inter la konatoj de sxia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tusxis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia logxejo. Resume… sxi estis felicxa, cxu? Ecx ne unu minuton! De kiam, deknaùjara, sxi edzinigxis kaj eklogxis en la palaceto, sxi ne konis felicxon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj cxiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorcxistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, sxi diris la veron, sxi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataùi la pseùdogotika palaceto nek gxia aparta gxardeno nek la mono. Sxi lin amis, sxi diris la veron. Ecx mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremigxi cxe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam sxi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro - felicxe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, cxar tiu ne revenis je la antaùfiksita tempo - kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Sxi faris cxion sercxante lian spuron, kaj memkomprene sxi trovis nenion. Tiam sxi revenis en la palaceton kaj plu logxis tie.

– Jes, jes ja, tia sama eraro! - diradis Margarita vintre, sidante cxe la kameno kaj rigardante en la fajron, - kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezajxo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfelicxa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Cxiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, cxar fakte: kio estus sxangxita, se en tiu nokto sxi estus restinta cxe la majstro? Cxu sxi lin savus? Ridinde! - ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaù la malesperigxinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron gxis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaùzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam igxis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, sxi vekigxis preskaù je la tagmezo en sia dormocxambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekigxinte Margarita ne ekploris, malkiel sxi ofte faris, cxar cxi-matene sxi vekigxis kun la antaùsento ke hodiaù, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaùsenton, sxi kovis kaj flegis gxin en sia animo, zorgante, ke gxi sxin ne forlasu.

– Mi kredas! - solene flustris Margarita, - mi kredas! Io okazos! Gxi nepre devas okazi, cxar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kasxitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, cxar nenio povas daùri eterne. Kaj krome, mia songxo estis aùgura, pri tio mi certas.

Tiel sxi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaù la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La songxo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Cxi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj sxi neniam songxis pri la majstro. Nokte li sxin ellasadis, kaj sxi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en sxia songxo.

En la songxo sxi vidis nekonatan pejzagxon - senesperan, mornan, sub malserena cxielo de frua printempo. Sxi vidis tiun distaùzitan, flosantan cxielacxon, kaj sub gxi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetacxo; sub gxi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime - inter arboj, trans legomgxardeno - traba kromdometo, cxu aparta kuirejo, cxu banejo, cxu la diablo scias kio. Cxio cxirkaùe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis ecx unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aù besto. Tute infera loko por vivulo!

Kaj jen, imagu, largxe malfermigxas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute cxifonigxis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas sxin, gestas al sxi per la mano. Sufokigxante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekigxis.

«Tiu songxo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaù mi mortos. Tio estus tre bona, cxar tiam miaj turmentoj finigxus. Aù li vivas, tiam la songxo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraù revidos unu la alian. Jes, tre baldaù ni renkontigxos!» En la sama ekscitigxo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte cxio arangxigxas tre felicxe kaj ke tiajn felicxajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojagxi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj sxi estas lasita al si mem, neniu malhelpos sxin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al sxi placxas. Cxiuj kvin cxambroj en la supra etagxo, la tuta logxejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je sxia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa logxejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon sxi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du sxrankoj, estis diversaj malnovajxoj. Sxi kaùris, eltiris la malsupran keston de la unua sxranko, kaj el sub amaso de silkaj detrancxajxoj sxi prenis tion solan, kion sxi opiniis valora en sxia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindajxo el bruna ledo; en gxi estis foto de la majstro, la sxparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekigxinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpajxo kun forbrulinta malsupra rando.

Reveninte kun tiuj ricxajxoj en sian dormocxambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo sxi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon:… «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevigxis de la cxielo kaj kasxis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hasxmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo…»

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba frangxo.

Visxante la larmojn, sxi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, sxi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste sxiaj larmoj sekigxis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj gxi ree kusxis sub la amaso de silkaj cxifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la sxlosata seruro.

En la antaùcxambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Natasxa , sxia mastrumistino, sxin demandis, kion prepari kiel cxefmangxajxon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi sxi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraù en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke cxiuj mirgxemis, al cxiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj sxtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finigxis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! - cxiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la segxon en la antaùcxambro kaj ekridis.

– Natasxa, cxu vi ne hontas? - diris Margarita, - ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas cxiajn absurdajxojn, kaj vi ilin ripetas!

Natasxa rozkolorigxis kaj arde objxetis, ke oni neniel mensogis, ke sxi mem hodiaù vidis en la nutrovendejo cxe Arbat’ civitaninon, kiu venis en sxuoj, sed kiam sxi estis paganta cxe la kaso, sxiaj sxuoj malaperis kaj restis nur la sxtrumpoj. La okulojn sxi elorbitigis, sur la kalkano vidigxis truo. Nu, la sxuoj estis magiaj, gxuste de tiu spektaklo.

– Kaj tiel sxi foriris, cxu?

– Tiel sxi foriris! - ekkriis Natasxa, plu rugxigxante pro tio, ke oni al sxi ne kredas. - Ja hieraù, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

– Nu, tion certe al vi Darja rakontis, - diris Margarita, - mi jam antaù longe rimarkis, ke sxi estas terura blagulino.

La amuza interparolo finigxis per agrabla surprizo por Natasxa. Margarita Nikolavna iris en la dormocxambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da sxtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Sxi diris al Natasxa, ke ankaù sxi volas prezenti trukon, donacis al Natasxa la sxtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke sxi havas nur unu peton, ke Natasxa ne kuru sur sxtrumpoj laù Tverskaja kaj ne aùskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disigxis.

Komforte dors’apoginte sin sur la mola segxo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laù Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen aùskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaù sxi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis cxirkaùen, cxu iu aùdas ilin, kaj plu flustris ian sensencajxon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta cxe la fenestro, duonvocxe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la cxerkon per nigra tuko…

– Nekredeble, - mirante flustris la malgranda, - tio estas senprecedenca… Do, kion faris Jxeldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

– Kriminalistoj… skandalo… nu, pura mistiko!

El tiaj forsxirigxintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaù matene igxis sxtelita el la cxerko! Do, tial tiu Jxeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaù ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la prisxtelita mortinto.

– Cxu ni ankoraù havos tempon por trovi florojn? - zorgis la malgranda. - Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, cxu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo sxtelita el cxerko, kaj sxi ekgxojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj sxi sidis sur benko cxe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke sxi vidis la Manegxon .

Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraù la brilaj sunradioj, sxi rememoris sian hodiaùan songxon, rememoris kiel, antaù ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, sxi sidis kun li sur tiu sama benko. Gxuste kiel tiam apud sxi kusxis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaù li ne estis cxi tie, kaj tamen kun li senvocxe interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Cxu vi cxesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis… Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstataùante lin: «Vi estas libera… Cxu mi vin tenas?», poste objxetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberigxos».

Homoj pasis preter Margarita. Viro jxetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de sxiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de sxia benko. Sin kuragxiginte li ekparolis:

– Definitive, hodiaù estas bonega vetero…

Sed sxi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu sxin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaù strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»

Melankolie sxi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, sxin pusxis kontraù la brusto. «Jes, okazos!» La ondo pusxis sxin denove, kaj tiam sxi komprenis, ke gxi estas son’ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aùdigxis proksimigxantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano pasxe rajdanta preter la gxardenkrado, poste pied’iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur gxi cxerko tute kovrita per florkronoj; cxe la anguloj de la sxargxoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Ecx malgraù la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la cxerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizagxon. Precipe rimarkebla tio estis cxe la civitanino, kiu staris cxe la pli proksima malantaùa angulo de la cxerkveturilo. Sxiaj dikaj vangoj sxajnis sxveligataj el interne de iu pika sekreto, en sxiaj engrasigxintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Sxi mienis tiel, kvazaù sxia pacienco tuj krevos, sxi palpebrumos kaj diros: «Cxu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankaù la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied’iris post la funebra aùtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, aùskultante silentigxi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo… Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaù tion, cxu li vivas aù ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizagxoj?»

–  Berlioz M.A. , - aùdigxis apude iom naza vira vocxo, - la prezidanto de Massolit.

Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidigxis kiam sxi observis la procesion kaj, supozeble, distrite sxi vocxdiris sian lastan demandon.

Dume la procesio malrapidigxis, versxajne, haltigate de semaforo.

– Jes, - diris la nekonata civitano, - stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!

– Kial, lia kapo? - demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan cxemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn sxuojn kaj bulcxapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustposxo, kie la viroj kutime portas tuketon aù fontoplumon, montrigxis cxirkaùrongxita koka osto.

– Nu, bonvolu vidi, - klarigis la rufulo, - hodiaù matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forsxtelis.

– Tamen kiel cxi tio povis okazi? - malgraùvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.

– La diablo scias, kiel! - sengxene respondis la rufulo, - cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni gxin elsxtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus gxin bezoni, tiun kapon!

Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen sxin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.

– Atendu, - subite sxi kriis, - kiu Berlioz? Cxu tiu de la hodiaùaj gazetoj?

– Nu certe, certe…

– Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la cxerkon? - demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.

– Memkomprene, literaturistoj!

– Kaj vi konas ilin vizagxe, cxu?

– Cxiujn, - respondis la rufulo.

– Diru, - demandis Margarita, kaj sxia vocxo igxis obtuza, - cxu estas inter ili la kritikisto Latunskij?

– Kiel li povus foresti? - respondis la rufulo, - jen li staras, la lasta en la kvara vico.

– Cxu la blondulo? - sxi demandis strecxante la okulojn.

– Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la cxielo.

– Tiu simila al dominikano , cxu?

– Jes, gxuste!

Margarita cxesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.

– Mi vidas, - ridetante ekparolis la rufulo, - ke vi malamas tiun Latunskijon.

– Estas ankoraù iuj, kiujn mi malamas, - tradente respondis Margarita, - sed paroli pri tio ne estas interese.

Dume la procesio ekiris pluen, post la pied’irantoj trenigxis aùtomobiloj, plejparte vakaj.

– Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!

Margarita surprizigxis:

– Cxu vi min konas?

Anstataù respondi la rufulo salute svinglevis sian bulcxapelon.

«Perfekte rabista fizionomio!» pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.

– Tamen mi vin ne konas, - sxi diris seke.

– Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.

Margarita paligxis kaj sxanceligxis malantaùen.

– Endus tuj komenci per tio, - sxi diris, - anstataù babili sensencajxojn pri fortrancxita kapo! Vi volas min aresti, cxu?

– Nenion similan! - ekkriis la rufulo. - Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.

– Mi nenion komprenas, kian aferon?

La rufulo rigardis cxirkaùen kaj diris sekreteme:

– Mi estas sendita por inviti vin por la hodiaùa vespero.

– Vi deliras, kien inviti?

– Al tre eminenta alilanda nobelo, - impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.

Margarita ekkoleregis:

– Jen nova homspeco: strata parigisto. - Sxi ekstaris kaj pasxis for.

– Belan taskon mi havas! - ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en sxian dorson: - Stulta ino!

– Kanajlo! - sxi replikis sin returninte, kaj ekaùdis de malantaù si la vocxon de la rufulo:

– La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia… Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo… Do, perdigxu vi mem kun via cxirkaùbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu cxi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!

La vizagxo de Margarita blankigxis, sxi revenis al la benko. La rufulo rigardis sxin per duonfermitaj okuloj.

– Mi nenion komprenas, - sxi mallaùte ekparolis, - nu, pri la folioj oni povis iel ekscii… penetri, spioni… Natasxa estas subacxetita, cxu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? - la vizagxo de Margarita dolore kuntirigxis kaj sxi demandis: - Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?

– Jen tedajxo, - grumblis la rufulo kaj pli laùte li diris: - pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidigxi.

Sxi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankoraù unu fojon:

– Kiu vi estas?

– Nu bone, mia nomo estas Azazello , tio tutegale ja nenion al vi diras.

– Vi diros al mi, cxu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?

– Ne, - seke respondis Azazello.

– Sed pri li, cxu ion ajn vi scias? - sxi flustris pete.

– Nu, ni supozu, ke jes.

– Mi petegas, diru almenaù tion, cxu li vivas? Ne turmentu.

– Nu, vivas li, vivas, - respondis Azazello nevolonte.

– Dio!

– Sen emocioj kaj sxrikoj, mi petas, - malserenigxinte diris Azazello.

– Pardonu, pardonu, - murmuris la nun obeema Margarita, - mi, vere, kolerigxis kontraù vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon… Mi ne havas antaùjugxojn, tion vi kredu, - sxi malgaje ridetis, - sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili… Krome, mia edzo… Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon , tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon…

Malgraù evidenta enuo Azazello finaùskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:

– Bonvolu unu minuton silenti.

Margarita obeeme silentigxis.

– Mi invitas vin al alilandano tute sendangxera. Kaj ecx ne unu animo scios pri tiu vizito. Cxi tion, - la vocxo de Azazello igxis ironia, - mi al vi garantias.

– Sed kial li min bezonas? - kajxole demandis Margarita.

– Tion vi ekscios pli malfrue.

– Mi komprenas… mi devos min al li doni, - diris Margarita penseme.

Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:

– Estu certa, cxiu ajn virino en la mondo revus pri tio, - la fizionomion de Azazello tordis rikano, - sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.

– Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! - en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laùte, ke al sxi turnigxis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, - kaj per kio vizito al li povas min interesi?

Azazello sin klinis al sxi kaj signifoplene flustris:

– Nu, la intereso estas tre granda… Vi profitos la okazon…

– Kio? - ekkriis Margarita, kaj sxiaj okuloj rondigxis, - cxu mi gxuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?

Azazello silente kapjesis.

– Konsentite! - impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, - mi iros ien ajn!

Azazello elspiris aeron, kvazaù liberigite je peza sxargxo, retrojxetis sin al la benk’apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur gxi entrancxitan, kaj ekparolis ironie:

– Malfacila gento, la virinoj! - li sxovis la manojn en la posxojn kaj etendis la gambojn antaùen. - Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus gxin havi, li estas cxarmulo…

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

– Cxesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj… Mi estas malfelicxa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi jxuras - nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro cxiuj cxi malkompreneblajxoj…

– Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, - grimacis Azazello, - ankaù mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aù malsuprigi onklon el la logxejo, aù iun pafmurdi, aù simila bagatelajxo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamigxinta virino - ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, cxu vi venos?

– Mi venos, - simple respondis Margarita.

– Tiam bonvolu ricevi, - diris Azazello. Li elposxigis rondan oran skatoleton kaj prezentis gxin al Margarita: - kasxu do, sxovu gxin ien, ja oni nin rigardas. Vi gxin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljunigxis pro la aflikto. (Sxi ekrugxigxis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaù nokte, gxuste je la duono post la naùa, bonvolu malvesti vin gxisnude kaj enfroti tiun sxmirajxon sur la vizagxo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros cxion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos gxis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Cxu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

– Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro gxia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min acxetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

– Kion do vi ankoraù diras? - sufokate de incitigxo Azazello preskaù siblis, - cxu cxio rekomencigxas?

– Ne, atendu!

– Redonu al mi la pomadon.

Sxi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daùrigis:

– Ne, atendu… Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas cxion pro li, cxar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! - kaj batinte sian bruston sxi ekrigardis al la suno.

– Redonu, - furioze siblis Azazello, - redonu gxin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

– Ho ne! - ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, - mi konsentas cxion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la sxmirajxo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

– Ba! - subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la gxardenkrado, ien montrante per la fingro.

Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Sxi returnigxis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca «Ba!», sed fari tion sxi ne povis: sxia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita sxovis sian manon en la mansakon, kien antaù la ekkrio sxi metis la skatoleton, kaj konvinkigxis ke plu gxi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra gxardeno.

20

LA POMADO DE AZAZELLO

La luno en la klara vespera cxielo pendis plena, videbla tra la brancxoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la gxardeno desegnis sur la tero komplikan makultapisxon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormocxambro de Margarita cxiuj lampoj estis sxaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disjxetitaj cxemizoj, sxtrumpoj kaj subvestoj, cxifitaj vestajxoj kusxis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Sxuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur segx’apogilo pendis nigra vesperrobo. En la cxambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.

Margarita sidis antaù la spegulo, sur la nuda korpo sxi havis nur banmantelon kaj nigrajn sxamajn sxuojn. La ora bracelethorlogxo kusxis antaù sxi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita ecx por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje sxajnis al sxi, ke la horlogxo difektigxis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja movigxis, kvankam tre malrapide, kvazaù gluigxante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naùan minuton post la naùa. La koro de Margarita faris fortan pusxon, tiel ke sxi ne tuj povis preni la skatoleton. Sxi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan sxmirajxon. Al sxi sxajnis, ke gxi odoras je marcxosxlimo. Per fingropinto sxi metis iom da gxi sur la manplaton, cxe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marcxoherboj, poste per la manplato sxi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile sxmirigxis kaj sxajnis tuj forvaporigxi. Post kelkaj sxmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horlogxo, pro kio cxi tiu vualigxis per fendoreto. Sxi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraù unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.

La brovoj, antaùe plukitaj per la pincxilo gxis fadena largxo, nun plidensigxis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdigxintaj okuloj. Reglatigxis la mallargxa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forvisxigxis la flavetaj ombroj cxe la tempioj kaj la du apenaù videblaj malgrandaj faltoretoj cxe la eksteraj okulanguloj. La haùto de sxiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto igxis blanka kaj pura, la konstanta frizajxo malfrizigxis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis agxi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.

Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde cxerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj sxmiroj gxin enfrotis sur la korpon. La haùto tuj rozkolorigxis kaj ekbrulis. Je unu momento cxesis, kvazaù nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en sxia tempio, kiun sxi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra gxardeno, fortikigxis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste sxia korpo perdis la pezon.

Sxi eksaltis kaj nealte sxvebis en la aero super la tapisxo, poste sxi malrapide resinkis.

– Jen kia kremo! Jen kia kremo! - ravite ekkriis Margarita sin jxetante en la fotelon.

La enfrotado sxangxis ne nur sxian aspekton. Nun en sxia tuto, en cxiu sxia fibro bolis gxojo kiun sxi perceptis kvazaù bobeletojn pikpikantajn sxian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je cxio. Krome, sxi klare konsciis, ke okazis ja gxuste tio, pri kio de la mateno parolis sxia antaùsento, ke la palaceton kaj sian antaùan vivon sxi forlasas por cxiam. Sed de la antaùa vivo tamen disigxis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaù la komenco de io nova, neordinara, pusxanta sxin supren en la aeron. Nuda, kiel sxi estis, el la dormocxambro sxi kuris en la kabineton de sia edzo, cxiupasxe sxvebante en la aero; sxaltinte la lumon sxi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elsxirita el la notbloko sxi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesagxon:

«Pardonu min kaj kiel eble plej baldaù forgesu. Mi forlasas vin por cxiam. Ne sercxu min, tio estus vana. Mi igxis sorcxistino pro aflikto kaj malfelicxoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaù. Margarita.»

Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormocxambron, kaj post sxi tuj enkuris Natasxa sxargxite je vestajxoj. Kaj je la sekva momento cxion, kion sxi portis, lignan vest’arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn sxuojn kun strecxiloj kaj zoneton - cxion cxi sxi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberigxintajn manojn.

– Cxu bela? - laùte kriis Margarita per raùkigxinta vocxo.

– Kiel do? - flustris Natasxa kaj pasxis malantaùen, - kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

– Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! - respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaù la spegulo.

Natasxa, forgesinte pri la cxifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la sxmirajxo. Sxiaj lipoj ion flustris. Sxi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

– La haùto! Kia haùto, cxu? Margarita Nikolavna, ja gxi lumas, via haùto. - Cxi tiam sxi rekonsciigxis, kuris al la robo, gxin levis kaj komencis elskui.

– Lasu! Lasu! - kriis al sxi Margarita, - lasu cxion al la diablo! Aù ne, prenu gxin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Cxion prenu, kio estas en la cxambro.

Stuporigxinte, Natasxa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin jxetis al sxi sur la kolon, sxin kisis kaj kriis:

– Satena! Gxi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

– Prenu la tutan cxifonaron, prenu la parfumojn, kasxu cxion en vian sxrankokeston, - kriis Margarita, - tamen la juvelajxojn ne tusxu, por ke oni vin ne akuzu pri sxtelo.

Natasxa amasigis bulon el tio, kio trovigxis cxe sxia mano - roboj, sxuoj, sxtrumpoj kaj subvestoj - kaj kuris for el la dormocxambro.

Je tiu momento de la kontraùa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, sxprucis tondra virtuozvalso kaj aùdigxis ronrono de aùtomobilo veturinta al la pordego.

– Tuj telefonos Azazello! - ekkriis Margarita aùskultante la valson sxaùmi en la strateto, - li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendangxera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendangxera!

La aùtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aùdigxis pasxoj.

«Venas Nikolao Ivanicx, mi rekonas la pasxadon», pensis Margarita, «mi faru adiaùe ion tre interesan kaj amuzan».

Margarita sxirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj sxi cxirkaùprenis la genuojn. La luna lumo lekis sxian dekstran flankon. Margarita levis la vizagxon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La pasxoj klakis ankoraù unu aù du fojojn, poste subite cxesis. Ankoraù kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste sxi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la gxardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivanicx, la logxanton de la ter’etagxo. La luno versxis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj cxio atestis, ke li sinkis sur gxin tute subite. La nazumo sur lia vizagxo oblikvigxis, sian tekon li premis per ambaù manoj.

– Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivanicx, - per melankolia vocxo diris Margarita, - bonan vesperon! Vi havis kunsidon, cxu?

Nikolao Ivanicx ne respondis al tio.

– Kaj mi, - daùrigis Margarita elsxovante sin plie en la gxardenon, - mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj aùskultas la valson.

Per la maldekstra mano sxi tusxis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:

– Tio estas malgxentila, Nikolao Ivanicx! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentajxo ne respondi, kiam oni vin alparolas!

Nikolao Ivanicx, klare videbla en la lunlumo gxis la lasta butoneto de sia griza vesxto, gxis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovagxan rikanon, levigxis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstataù levi la cxapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazaù preparante sin al kaùrdanco .

– Ahx, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivanicx, - daùrigis Margarita, - kaj gxenerale vi cxiuj tiel min tedas, ke mi ecx ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom felicxa, ke mi vin adiaùas! La diablo vin prenu!

Cxi tiam malantaù sxia dorso en la dormocxambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivanicx, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj desxiris la aùdilon.

– Parolas Azazello, - diris la vocxo en la aùdilo.

– Kara, kara Azazello! - ekkriis Margarita.

– Tempas! Elflugu, - diris Azazello en la aùdilo, kaj laù lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, gxoja impulso de Margarita, - kiam vi flugos super la stratpordego, kriu «Nevidebla!». Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste - suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!

Margarita rependigis la aùdilon, kaj je la sama momento aùdis, ke en la najbara cxambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Sxi largxe malfermis la pordon, kaj la sxvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormocxambron. Per la ekstremo de la tenilo gxi tamburis ruladon sur la planko, gxi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur cxi tiam sxi rimarkis, ke en la pelmelo sxi forgesis sin vesti. Sxi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan cxemizon. Gxin svinginte, kvazaù standardon, sxi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la gxardeno ektondris ecx pli laùte.

De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivanicx sur la benko. Li kvazaù stuporigxis sur gxi kaj tute konsternite aùskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormocxambro de la supraj logxantoj.

– Adiaù, Nikolao Ivanicx! - kriis Margarita dancetante antaù li.

Nikolao Ivanicx mirgxemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante gxin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.

– Adiaù por cxiam! Mi forflugas, - superkriis la valson Margarita. Cxi tiam sxi komprenis, ke la cxemizon sxi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, sxi jxetis gxin sur la kapon de Nikolao Ivanicx. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.

Margarita sin turnis por jxeti lastan rigardon sur la domon, kie sxi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro sxi vidis la misforman pro mirego vizagxon de Natasxa.

– Adiaù, Natasxa! - kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, - nevidebla, nevidebla, - sxi kriis ankoraù pli laùte, kaj inter la brancxoj de la acero, vipintaj sxin sur la vizagxon, super la pordego sxi elflugis en la strateton. Post sxin impetis la tute furiozigxinta valso.

21

LA FLUGO

Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte laù sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun gxiaj ruinigxantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontraùinsektajn rimedojn en flakonoj, sxi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, sxi tamen ecx en la delico bezonas almenaù iom da prudento. Nur iel mirakle sxi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpusxigxon kontraù malnova, oblikvigxinta stratlanterno cxe la angulo. Gxin preterpasinte, sxi pli firme cxirkaùprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncsxildojn pendigitajn super la trotuaro.

La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat’. Margarita jam facile regis la balailon, sxi komprenis, ke gxi obeas ecx malplejan ektusxon de sxia mano aù gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraù en la strateto sxi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu jxetigxis flanken, sxrikis, svenis aù ridegacxis.

Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etagxo. Kaj tamen, tuj antaù la turno al la blindige luma Arbat’, sxi iomete eraris kaj per la sxultro pusxigxis kontraù lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio sxin kolerigis. Sxi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo gxin frakasis. La rompopecoj tinte sxutigxis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Cxe Arbat’ mi devos esti ankoraù pli atenta» sxi pensis, «tie pendas tiom da ajnajxoj, ke oni apenaù povos sin malimpliki». Sxi plongxis sub la dratan araneajxon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aùtobusoj, personaj aùtomobiloj, kaj de supre sxajnis al sxi, ke laù la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbrancxigxis rojoj perdigxantaj en la fajraj faùkoj de la noktaj vendejoj.

«Fi, kia kacxo!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenaù povas movigxeti». Sxi flugis trans Arbat’, levigxis pli alten, al la kvaraj etagxoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat’angula teatrejo sxi rajdis en mallargxan strateton kun altaj domegoj. Cxiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el cxiu fenestro aùdigxis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita sxovis la kapon en unu el ili. Sxi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, cxiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.

– Oni malsxaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, - diris unu virino, antaù kiu vaporis kaserolo kun ia kuirajxo, - alie ni postulos vian ellogxejigon!

– Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, - respondis la alia.

– Ambaù zorgu pri viaj propraj aferoj, - sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la vocxo kaj senmovigxis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingigxis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la busxon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do sxi elflugis en la strateton.

Cxe ties fino sxian atenton kaptis la luksa volumenego de oketagxa, evidente jxus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surterigxinte, sxi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas largxega, ke malantaù gxi vidigxas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».

Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribajxon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake sxi eniris, depusxinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, sxi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la logxantoj. La skribajxo «Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj», kiu kronis la liston, elsxiris el sxia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Sxi iom altigxis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Hxustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij…

– Latunskij! - ekkriegis Margarita. - Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.

La pordisto cxe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj ecx saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkricxis la listo de la logxantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la sxtuparejo, iel ekstaze ripetante:

– Latunskij - okdek kvar! Latunskij - okdek kvar…

Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Cxi tie. Kaj jen la sxildeto: O.L.Latunskij.

Sxi desaltis de la balailo, sxiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la sxtona sxtuparplaceto. Sxi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, sxi mem aùdis la sonoradegon kiun sxi estigis en la logxejo de Latunskij. Jes, gxis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la logxanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etagxo pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita gxuste por tiu vespero. Sub felicxa stelo naskigxis la kritikisto Latunskij. Gxi savis lin kontraù la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo igxis sorcxistino!

Neniu malfermis. Tiam sxi impetis malsupren nombrante la etagxojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etagxojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj cxe la angulo de la oka etagxo. Konvinkigxinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj sxi tra malfermita fenestro pasis en malhelan cxambron, en kiu argxente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpsercxis la sxaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la logxejo, Margarita malfermis la sxtuparan pordon kaj rigardis sur la sxildeton: sxi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij gxis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, gxis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, sxiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, sxi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker . Trafaladis gxiaj klavoj, rompajxoj de la eburaj platetoj dissxprucadis en cxiuj direktoj. La muzikilo mugxis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompigxis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita sxiris kaj martelis la kordojn. Fine, lacigxinte, sxi haltis kaj lasis sin fali en braksegxon por retrovi la spiron.

En la bancxambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Gxi sxajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj vocxe sxi aldonis:

– Tamen ne por sidacxi mi venis cxi tien.

El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaùdante en gxi per la nudaj piedoj sxi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj versxis gxin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la librosxranko en tiu sama kabineto, sxi impetis en la dormocxambron. Frakasinte la spegulsxrankon, sxi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis gxin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, sxi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormocxambro. La detruado farata de Margarita kaùzis al sxi brulan delicon, sed samtempe en sxi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial sxi komencis ruinigi cxion kio trafis sub sxian manon. Sxi frakasis la potojn de gumaj fig’arbetoj en la fortepiana cxambro. Ne finite tion sxi revenis en la dormocxambron kaj per kuireja trancxilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografajxojn. Lacon sxi ne sentis, nur sxvito rojis sur sxia korpo.

Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la logxejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aùdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono sxi subite vidis gxin sxangxi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble largxigxis, kaj subite sur gxi sxvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, gxis fine komencigxis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam sxi salte levigxis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, cxar la pluvo plilargxigxis kaj versxigxis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la sxtuparon, kaj post unu momento en la logxejo de Latunskij komencigxis sonorado.

– Ah ha, oni jam sonorigas… Tempas ekvoji, - diris Margarita. Sxi ekrajdis la balailon aùdante la invocxon krii en la serurtruon:

– Malfermu, malfermu! Dunjo , malfermu! Cxu de vi likas la akvo? Cxe ni estas superversxo.

Margarita levigxis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al cxiuj flankoj sxprucis kristalpendajxoj. La krioj cxe la serurtruo cxesis, de sur la sxtuparo aùdigxis pasxobruo. Margarita elsxvebis tra la fenestro, ekstere sxi levis la martelon kaj frapis la vitron. Gxi singultis kaj laùlonge de la marmortegita muro kaskade sxutigxis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aùtomobiloj parkitaj cxe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftigxis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li sxovis la fajfilon en sian busxon kaj furioze ekfajfis. Aùdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etagxo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaù ties vitrojn.

Lacigite de la longa nenifarado malantaù la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaù kontrapunkte sxin akompanante. Dum la paùzoj, kiam sxi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj cxe cxiu martelbato li, sxveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron gxis la cxielo.

Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estigxis paniko. La ankoraù nedifektitaj fenestroj abrupte malfermigxadis, en ili aperadis kaj tuj sin kasxis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraùaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaùzo rompigxas vitroj en la nova konstruajxo de Dramlit.

En la strateto gapuloj amasigxis antaù la domo de Dramlit, kaj interne sur cxiuj sxtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis logxantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la sxtuparo pri sia superversxo, baldaù al sxi aligxis la mastrumistino de Hxustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la logxejo de Kvant. Cxe la Hxustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la cxeloj de la elpendigxinta malseka lataro versxigxis torentoj. Tiam sur la sxtuparo de la unua enirejo komencigxis kriegado. Flugante preter la antaùlasta fenestro de la kvara etagxo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron sxi lin fortimigis, kaj li malaperis el la cxambro.

Kaj subite la barbara detruado cxesis. Glitinte al la tria etagxo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron sxirmitan per maldika kurteneto. En la cxambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aùskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la cxambro. Evidente, cxiuj elkuris sur la sxtuparon.

– Ili frakasas vitrojn, - diris la infano, kaj vokis: - Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

– Panjo, mi timas.

Margarita desxovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

– Mi timas, - ripetis la knabo tremante.

– Ne timu, ne timu, mia etulo, - diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raùkigxintan vocxon,- tio estas bubacxoj, bubacxoj frakasas la vitrojn.

– Cxu per la katapulto? - demandis la knabo cxesante tremi.

– Jes, per la katapulto, - konfirmis Margarita, - nun dormu.

– Tio estas Sitnik, - diris la knabo, - li havas katapulton.

– Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

– Kie vi estas, onklino ?

– Nenie, - respondis Margarita, - mi estas via songxo.

– Mi tion divenis, - diris la infano.

– Kusxigu vin, - ordonis Margarita, - metu la manon sub la vangon, kaj mi plu songxigxos.

– Nu, bone, songxigxu, songxigxu, - konsentis la knabo, sin kusxigis kaj sxovis la manon sub la vangon.

– Mi rakontos al vi fabelon, - diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. - En la mondo estis onklino. Sxi ne havis infanon kaj gxenerale sxi ne havis felicxon. Unue sxi longe ploradis kaj poste sxi igxis malica… - Margarita eksilentis, demetis la manon - la knabo dormis.

Sxi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaù la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompajxoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie cxi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat’ en la strateton ruligxis rugxa fajrobrigada aùtomobilo kun eskalo…

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tusxi nenian elektrodraton, sxi cxirkaùpremis la balailon kaj post unu momento estis super la missxanca domo. Sub sxi la strateto oblikvigxis kaj sinkis inter la domojn. Anstataù gxi sub sxiaj piedoj vidigxis amaso da tegmentoj, divers’angule distrancxita de lumaj vojetoj. La tuto subite sxovigxis flanken, la lumvicoj konfuzigxis kaj kunfluis.

Sxi faris ankoraù unu ektiron kaj la tuta tegmentaro forigxis englutite de la tero, anstataù gxi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste gxi reaperis super sxia kapo, kaj sub sxiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke sxi renversigxis, Margarita sin rerektigis kaj jxetinte rigardon malantaùen sxi konstatis, ke ankaù la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaù gxi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super sxi maldekstre. Jam antaù longe sxiaj haroj faske levigxis, kaj la luna lumo sible cxirkaùblovis sxian korpon. Laù tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandigxis en du kontinuajn flamstriojn, laù tio, kiel rapide ili forigxis malantaùen, Margarita divenis, ke sxi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel gxenas sxian spiradon.

Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, gxi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirligxis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetigxis.

– Urboj! Urboj! - kriis Margarita.

Post tio du aù tri fojojn sxi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kusxi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje sxi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super sxi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur gxi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, cxu drakon, cxu la fabelan Gxiban Cxevaleton , kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke sxi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel sxi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene gxui la flugon. Io sugestis al sxi, ke tie, kien sxi flugas, oni povas sxin iomete atendi, ke tial sxi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke gxia tenilo levigxis malantaù sxia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, sxi glisis al la tero. Tiu movigxado, simila al deglito sur ia aera lugxo, faris al sxi la plej grandan plezuron. La tero levigxis al Margarita, kaj en gxia jxus senforma, nigra denso montrigxis gxiaj misteroj kaj cxarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, sxin jam cxirkaùblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Sxi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub sxi hxoris ranoj kaj ial tre emociige aùdigxis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaù sxi gxin ekvidis. Gxi rampis malrapide, kvazaù raùpo, sxutante fajrerojn en la aeron. Margarita gxin devancis, superflugis ankoraù unu akvospegulon, kiun, sub sxiaj piedoj, transflosis dua luno, poste sxi ankoraù plimalaltigxis kaj glisis preskaù tusxante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.

Kreskanta bruo de dissxirata aero aùdigxis malantaùe, kaj iom post iom al tiu sxirbruo de obusa flugo aligxis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj cxirkaùen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu sxin sekvis. Proksimigxante al Margarita gxi konturigxis pli klare kaj sxi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine gxi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudigxis Natasxa.

Tute nuda, kun flirtantaj haroj, sxi flugrajdis dikan eksporkon , kiu premtenis tekon inter siaj antaùaj hufetoj, kaj per la malantaùaj furioze drasxis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia sxnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko sencxese glitadis cxapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivanicx, kaj tiam sxia ridego ektondris super la arbaro, miksigxante kun la ridego de Natasxa.

– Natanjo, bubino! - altege vocxis Margarita, - cxu vi sxmiris lin per la kremo?

–  Animo mia ! - vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Natasxa, - mia regxino franca, ja ankaù al li mi sxmiris la kalvajxon, ankaù al li!

– Princino! - plorvocxe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.

– Kara animo mia! Margarita Nikolavna! - kriis Natasxa rajdante apud Margarita, - mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaù ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, mosxta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Ahx, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, - per la fingro Natasxa plurfoje pusxis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, - proponon! Kiel vi min nomis, diru?

– Diino, - hurladis tiu, - ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.

– Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! - aùdace ridegante kriis Natasxa.

– Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aùdus! - petege blekis la eksporko.

Galope flugante apud Margarita, Natasxa sen reteni la ridon rakontis al sxi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.

Natasxa konfesis, ke sxi ne plu tusxis iun ajn el la donacitaj ajxoj, sed ke sxi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin sxmiris. Gxi efikis sxin ekzakte tiel, kiel sxian mastrinon. Dum Natasxa, ridegante pro gxojo, admiris antaù la spegulo sian sorcxan belon, la pordo malfermigxis kaj aperis Nikolao Ivanicx. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn cxapelon kaj tekon. Cxe la vido de Natasxa li stuporigxis. Iom reakirinte la memregadon, kankre rugxa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone gxin alporti…

– Ja kion li ankoraù diradis, la acxulo, - ridegante sxrikis Natasxa, - al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaùdia Petrovna nenion scios. Cxu ne gxuste, cxu mi mensogas? - kriis Natasxa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.

Petolante en la dormocxambro, Natasxa metis iom da kremo sur la kalvajxon de Nikolao Ivanicx, kaj haltis kvazaù alforgxite al la loko. La vizagxo de la honorinda malsupra logxanto kuntirigxis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivanicx vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovagxe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.

– Mi postulas restituon de miaj normalaj personajxoj , - subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, - mi rifuzas flugi al kontraùlegxa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!

– Ah, nun mi estas mastrumistino, cxu? Cxu mastrumistino? - ekkriadis Natasxa pincxante la orelon de la eksporko. - Tamen antaù nelonge mi estis diino, cxu? Kiel vi min nomis?

– Venera! - plorvocxe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter sxtonoj, kaj per la hufoj susure tusxetante avelajn arbedojn.

– Venera! Venera! - triumfe kriis Natasxa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. - Margarita! Regxino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorcxistino. Oni cxion faros laù via vorto, vi havas potencon!

Kaj Margarita respondis:

– Bone, mi promesas!

– Dankon! - vocxegis Natasxa, kaj subite sxi kriis bruske kaj iel melankolie: - Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigligxu! - Per siaj kalkanoj sxi spronis la flankojn de la eksporko, kavigxintajn en la freneza galopo, gxi impetis tiel, ke denove ekkrakis la dissxirata aero, kaj post unu momento Natasxa sxangxigxis en nigran punkton malproksime antaù Margarita, poste sxi tute malaperis kaj la bruo de sxia flugo aerdisigxis.

Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke versxajne sxi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, gxi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon argxentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaùe, cxar la luno nun lumis sur sxian dorson.

Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disigxis kaj sxi malabrupte glisis al kreta krutajxo. Transe, malsupre en la ombro, kusxis rivero. Nebulo pendis krocxite je la arbustoj cxe la piedo de la vertikala krutajxo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj largxbrancxaraj, flagris flameto de lignofajro kaj movigxis figuretoj. Al Margarita sxajnis, ke de tie venas juka zumo de gajacxa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la argxentizita ebenajxo videblis nenia logxejo, nenia ajn spuro de homoj.

Sxi saltis de la krutajxo malsupren. La akvo logis sxin post la aera rajdo. Jxetinte for la balailon, sxi kursaltis en la riveron kap’antaùe, sxia malpeza korpo, kvazaù sago, truis la akvon, kaj la sxpruckolono levigxis preskaù gxis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplongxinte el la likva abismo sxi satnagxis tute sola en la nokta rivero.

Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantaù la arbedoj, de kie aùdigxis snufado kaj plaùdo, devis esti alia bananto.

Margarita elkuris sur la bordon. Sxia korpo ardis post la bano. Sxi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite sxi cxesis danci kaj aùskultis. La snufado proksimigxis, kaj el la salikaj arbedoj montrigxis nuda dikulo kun nigra silka cilindro sxovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per sxlimo, tiel ke li sxajnis surhavi nigrajn botetojn. Jugxante laù liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankaù tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.

Rimarkinte Margaritan, la dikulo fikse sxin rigardis, poste gxoje kriegis:

– Kio? Cxu sxin mi vidas? Claudine , ja estas vi, la gaja vidvino! Cxu ankaù vi estas cxi tie? - kaj li avancis por sxin saluti.

Margarita pasxis malantaùen kaj dignoplene respondis:

– Iru for al la diablopatrino. Kian Klaùdinon vi trovis cxi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, - kaj post momenta pripenso sxi finis sian diron per longa nepresebla sakrajxo. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.

– Oj! - li ekkrietis kaj ekskuigxis, - pardonu grand’anime, tre serena regxino Margot ! Mi eraris. Pri cxio kulpas la konjako, estu gxi malbenita! - la dikulo metis sin sur unu genuon, per largxa gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencajxon pri sangversxa edzigxfesto, pri sia Pariza amiko Guessard , kaj pri la konjako, pri sia afilktego pro la bedaùrinda eraro.

– Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, - mildigxante diris Margarita.

Vidante, ke sxi ne plu koleras, la dikulo gxoje ridetacxis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distrigxemo li lasis gxin cxe la rivero Jenisejo, kie li antaù nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, cxar felicxe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al sxiaj favoro kaj protekto, li malproksimigxis dors’antaùe, gxis li glitstumblis kaj renversigxis en la akvon. Tamen ecx falante li plu konservis sur la vizagxo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.

Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Gxin ne atingis la ombro de la kreta altajxo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.

Apenaù sxi tusxis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laùte, kaj pli gaje sxprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties brancxoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj sxalmetoj ludis, kaùcxuke aersxveligxante, bravuran marsxon. Lumineskaj putrolignajxoj, fiksitaj antaù la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.

La marsxo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al sxi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, sxin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aùdeble gxis malproksima foro gxemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorcxistinoj, elkurinte de malantaù la salikoj, vicigxis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis sxian manon, largxe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, cxu agrabla estis la bano de la regxino, sxin invitis iom kusxi kaj ripozi.

Tiel sxi faris. La kapropieda prezentis al sxi pokalon da cxampano, sxi trinkis kaj sxia koro varmigxis. Demandinte, kie estas Natasxa, sxi ricevis la respondon, ke Natasxa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaùen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaù venos, kaj por helpi prepari sxian tualeton.

Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo dissxiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaù Margarita staris tiu sama dika vangharulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Versxajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, cxar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo gxis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alterigxi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaù en tiu cxagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi sxian manon.

Poste cxiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en gxi dissolvigxis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel sxi venis al la rivero; informite, ke sxi alrajdis sur balailo, li diris:

– Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! - kaj en unu momento kunmetinte el du brancxetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aùtomobilon, kio fakte plenumigxis, kaj efektive antaù ol pasis unu minuto. Sur la insulon mallevigxis izabela kabrioleto, tamen cxe la stirrado sidis ne ordinara sxoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertigxis. En la lumflamado dissolvigxis la forflugintaj sorcxistinoj. La lignofajro estis estingigxanta, kaj griza cindro kovris la karbigxintajn sxtipojn.

La vangharulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj sxi sidigis sin sur la largxa malantaùa benko. La aùtomobilo ekblekis, saltis, levigxis preskaù gxis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.

22

CXE LA KANDELA LUMO

La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable sxin varmigis. Ferminte la okulojn sxi prezentis sian vizagxon al la vento kaj iom bedaùre pensis pri la nekonata riverbordo kiun sxi jxus forlasis kaj kiun, sxi antaùsentis, sxi neniam revidos. Post cxiuj sorcxajxoj kaj mirakloj de la hodiaùa vespero sxi bone komprenis, kies gastino sxi estos, sed tio sxin ne timigis. La espero, ke tie sxi sukcesos revenigi sian felicxon, sxin kuragxigis. Cetere, sxiaj revoj pri tiu felicxo daùris nelonge. Cxu tial, ke la kampokorvo bone sxoforis, cxu tiom bona estis la veturilo, cxiukaze tre baldaù Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaù si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra sxoforbirdo dumfluge malsxraùbis la dekstran antaùan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo . Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia sxvabrilo eliris apud tombosxtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante gxin rekte al ravino ekster la tombejo. La aùtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasigxis. La kampokorvo salute tusxis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.

Tuj de malantaù tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis sxin surbalaigxi, mem saltis sur longan rapiron, ambaù levigxis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surterigxis apud la n-ro 302-bis cxe la strato Sadovaja.

Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu sxajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la pasxoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aùdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.

Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaù la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Pasxoj… La viro rapide sin turnis kaj malserenigxis. Kiam la pordo malfermigxis kaj refermigxis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la sxtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.

La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaù de la unua, dejxoris sur la sxtuparplaceto de la tria etagxo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte levigxis de sia benko, strecxe rigardis cxirkaùen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj sxia akompananto jam estis cxe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia sxlosilo.

La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun sxi pasxis. Nenio estis videbla, kvazaù en kripto, kaj por ne mispasxi sxi nevole krocxigxis je la mantelo de sia akompananto. Sed cxi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la sxvabrilon, kaj gxi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi largxajn sxtupojn, kiuj al Margarita sxajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaùcxambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan sxtuparon. Tamen la suriro finigxis kaj Margarita komprenis, ke sxi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en gxia lumo Margarita vidis la vizagxon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Cxiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfelicxon trovigxi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus ecx en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.

Cetere, la aspekto de Kerubjev tre sxangxigxis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaù longe endus forjxeti en la rubujon, sed monoklo , verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizagxo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.

La magiisto, kapelestro, sorcxisto, cxicxerono aù la diablo scias, kio fakte - unuvorte, Kerubjev - salute kapoklinis kaj svingis la lampon en largxa gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.

«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al cxio mi estis preparita, krom al cxi tio! Cxu paneis cxe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel cxio cxi povas ensxovigxi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»

Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke sxi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laù la unua impreso, senfinan. Antaù sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidigxi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.

– Permesu, ke mi min prezentu, - li knaris, - Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, cxu? «Pro sxparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaù, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malsxatas la elektran lumon, tial ni sxaltos gxin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, gxi ne mankos. Ecx, mi diru, estus bone havi da gxi iom malpli.

Kerubjev placxis al Margarita, lia kraka babilado efikis sxin trankvilige.

– Ne, - sxi respondis, - pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. - Per largxa gesto de sia brako sxi montris la nemezureblon de la salonego.

Kerubjev dolcxe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.

– La plej simpla el cxio! - li respondis. - Cxiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon gxis la dezirata amplekso. Mi ecx kuragxas aserti, estimata sinjorino, ke gxis diable granda amplekso! Cetere, - plu babilis Kerubjev, - mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aù ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia logxejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte tricxambram apartamenton cxe Zemljanoj-Val , sen ia ajn kvina dimensio aù simila umo kaporompa tuj transformis gxin en kvarcxambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la cxambroj.

»Nu, tiun apartamenton li sxangxis kontraù du logxejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du cxambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de cxambroj igxis kvin. La unuan li sxangxis kontraù du apartaj apartamentoj ducxambraj, kaj igxis posedanto, kiel vi komprenas, de ses cxambroj, verdire, disjxetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li sxangxas ses cxambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraù unu kvincxambra logxejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite cxesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaù nun li havas cxambron, sed mi riskus aserti, ke gxi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via sxatata kvina dimensio!

Margarita ecx unu vorton ne diris pri la kvina dimensio - ja Kerubjev mem pri gxi parolis - tamen sxi gaje ridis aùskultante la rakonton pri la logxeja fripono. Kerubjev daùrigis:

– Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

– Nu jes, tre bone, - diris Kerubjev, - ni estas malamikoj de cxia prisilento kaj sekretemo. Cxiujare messire donas unu balon. Oni nomas gxin la printempa balo de la plenluno, aù la balo de la cent regxoj. Da gastoj! - cxi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaù pro dentodoloro, - cetere, mi esperas, ke vi mem cxion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, - Kerubjev disetendis siajn brakojn, - vi mem jugxu, ja sen mastrino…

Margarita aùskultis lin, penante ne eligi ecx unu vorton, sxi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri felicxo estis kapturna.

– Estigxis tradicio, - plu parolis Kerubjev, - ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke sxi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojagxas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj cxu vi kredos? - Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, - neniu ajn taùgas! Sed fine la favora sorto…

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon cxe la koro.

– Resume! - ekkriis Kerubjev, - tute koncize: cxu vi bonvolos akcepti tiun devon?

– Mi akceptas, - firme respondis Margarita.

– Decidite! - diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: - Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aùdigxis susuroj kaj io tusxis la kapon de Margarita. Sxi skuigxis.

– Ne timu, - miele trankviligis sxin Kerubjev prenante sxian brakon, - tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Gxenerale mi aùdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kasxu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi ecx diru, melankolie. Cetere, vi mem havas regxan sangon.

– Kial, regxan sangon? - timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

– Ah, regxino, - kokete babilis Kerubjev, - la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn - precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino - plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la sxtataj limoj. Mi sufloru: franca regxino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni sxin informus, ke sxian cxarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov’estingis sian lampon, gxi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kusxi sur la planko, antaù sxi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaùte frapetis. Margarita tiel ekscitigxis, ke sxiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris sxian dorson.

La pordo malfermigxis. La cxambro estis negranda. Sxi vidis largxan kverklignan liton kun cxifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaù la lito staris kverka tablo kun cxizitaj piedoj, sur gxi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda sxaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapisxeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraù unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj brancxoj. En la cxambro odoris je sulfuro kaj pecxo, la ombroj de la kandelabroj interkrucigxis sur la planko.

Inter la cxeestantoj sxi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris cxe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatigxante kun sxi en la Aleksandra gxardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.

La nuda sorcxistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj - ho ve! - tiu sama kiun, felicxe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapisxeto antaù la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.

Krom tiuj du, en la cxambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaù la sxaka tablo tenante en la dekstra antaùa piedo sxakcxevalon.

Hella ekstaris kaj sin klinis antaù Margarita. Same faris la kato: gxi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaùan piedon, lasis fali la cxevalon kaj rampis sub la liton por sercxi la pecon.

Cxion cxi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Sxian rigardon katenis la lito, ja sur gxi sidis tiu, kiun antaù nelonge, cxe la Patriarhxa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.

Du okuloj rigardis sxin rekte en la vizagxon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta cxiun ajn gxis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaù mallargxa kudriltruo, kvazaù aperturo de senfunda puto de cxiaj mallumo kaj ombroj. La vizagxo de Voland estis oblikva, la dekstra busx’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis cxizitaj profundaj sulkoj. La haùto de lia vizagxo sxajnis por cxiam forbruligita per sunbrunigxo.

Voland largxe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktocxemizon, malpuran kaj flikitan cxe la maldekstra sxultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; gxuste la genuon de cxi tiu malhela gambo Hella sxmiris per la vaporanta linimento.

Ankoraù unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne cxizita el malhela sxtono, pendanta je ora cxeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaù viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.

Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstrecxo sxi provis estingi la tremon de siaj genuoj.

Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo sxajnis ekflami:

– Mi vin salutas, regxino, kaj mi petas pardoni al mi mian negligxon.

Lia vocxo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj gxi sinkis en la raùkon.

Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte sercxmovis gxin sub la kusxejo kaj diris:

– Eligxu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.

– Nepre ne, - siblis cxe la orelo de Margarita maltrankvila suflorajxo de Kerubjev.

– Nepre ne… - sxi komencis.

– Messire… - elspiris Kerubjev en sxian orelon.

– Nepre ne, messire, - superregante sin, nelaùte sed klare respondis Margarita. Sxi ridetis kaj aldonis: - Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la sxakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon gxin aperigi.

Azazello mallaùte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaù parolante al si mem:

– Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksigxas la kartaro! La sango!

Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Sxi proksimigxis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaù sxtonan - sed ankaù flame ardan - manon sur sxian sxultron, sxin pusxis al si kaj sidigis sur la liton.

– Nu, cxar vi estas tiom cxarme afabla, - li diris, - cetere, gxuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniacxu, - li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: - Kiom ankoraù daùros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto !

– La cxevalo perdigxis, - respondis la kato el sub la lito per vocxo sufokata kaj falsa, - gxi ien forgalopis, kaj anstataù gxin mi trovas nur ranon.

– Cxu vi imagas, ke cxi tie estas foirejo? - sxajnigante koleron demandis Voland, - nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!

– Neniokaze, messire! - kriegis la kato, kaj en palpebruma daùro gxi elrampis el sub la lito kun la cxevalo en la antaùa piedo.

– Mi rekomendas al vi… - apenaù komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: - Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion gxi faris el si sub la lito.

Starante sur la malantaùaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaù Margarita. Nun sur gxia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto gxi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.

– Kion vi faris! - ekkriis Voland, - kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas ecx pantalonon?

– Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, - tre dignoplene respondis la kato, - cxu vi volus, ke mi ankaù botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, cxu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Cxiu ornamas sin laù sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaù al la binoklo, messire!

– Sed la lipharoj?…

– Mi ne komprenas, - seke replikis la kato, - ja vi toleras, ke hodiaù, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin sursxutis per blanka pudro, do kial gxi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen cxio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenajxo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, - en la vocxo de la kato ektremis ofendigxo, - ke oni min cxikanas, diskriminacias, do antaù mi staras serioza problemo: cxu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel dissxveligxis, ke gxi sxajnis tuj krevonta.

– Ah, fripono, fripono, - skuante la kapon diris Voland, - cxiun fojon, kiam gxi vidas sian partion senespera, gxi komencas blagi kiel la lasta cxarlatano sur la ponto. Tuj sidigxu kaj cxesigu tiun vortlakson.

– Mi sidos, - respondis la kato sin sidigante, - tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en cxeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko , Marciano Kapelo , kaj eble ecx Aristotelo mem.

– Sxakon al la regxo! - diris Voland.

– Bonege, bonege, - reagis la kato, kaj komencis ekzameni la sxaktabulon tra la binoklo.

– Do, - Voland sin turnis al Margarita, - mi prezentas al vi, donna , mian sekvantaron. Cxi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatigxis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Sxi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun sxi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen cxesi cxerpi la linimenton per manplato kaj sxmiri gxin sur la genuon.

– Do, jen cxio, - finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, - la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. - Li silentigxis kaj turnis la globuson. Gxi estis vera majstrajxo: la bluaj oceanoj ondis, la poluscxapo aspektis plej aùtente - glacia kaj negxa.

Dume sur la tabulo estis paniko. La regxo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landsknehxtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaùen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidigxis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn cxevalojn.

Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la sxakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte pusxetis sian regxon sur la dorson. Senespera, tiu kasxis sian vizagxon en la manoj.

– Malbonas la afero, kara Behemoto, - diris Kerubjev mallaùte kaj malice.

– La pozicio estas grava sed ne sensxanca, - respondis Behemoto, - ecx pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: arangxante grimacojn kaj okulumante al sia regxo.

– Senutile, - rimarkigis Kerubjev.

– Aj! - ekkriis Behemoto, - la papagoj disflugis, kion ja mi antaùdiris!

Fakte, ie malproksime aùdigxis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

– Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! - grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenaù Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobligxis. La blanka regxo finfine komprenis la instigon, li subite desxiris sian mantelon, jxetis gxin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn sxultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

– Blago, kiel cxiam, - grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

– Al mi sxajnis, ke mi aùdas ilin, - respondis la kato.

– Nu, kiom ankoraù tio daùros? - demandis Voland, - sxakon al la regxo.

– Versxajne, mi misaùdis, mon maître , - respondis Behemoto, - la regxo ne sxakas nek sxakigeblas!

– Mi ripetas, sxakon al la regxo.

– Messire, - respondis la kato per false zorgema vocxo, - vi trolacigxis: la regxo ne estas minacata!

– La regxo okupas la kvadraton g2, - sen rigardi la tabulon diris Voland.

– Messire, mi estas konsternita, - hurlis la kato, arangxante sur sia muzelo terurmienon, - sur tiu kvadrato ne estas regxo!

– Kiel do? - demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la regxa kvadrato sin forturnis kasxante sian vizagxon per la mano.

– Ah, vi kanajlo, - diris Voland mediteme.

– Messire! Refoje mi apelacias al la logiko, - ekparolis la kato, premante la antaùajn piedojn al la brusto, - se ludanto deklaras sxakon al la regxo dum ecx la rememoro pri tiu regxo jam forvisxigxis de la tabulo, tian sxakon oni konsideras nevalida.

– Cxu vi rezignas aù ne? - kriis Voland per timinda vocxo.

– Permesu, ke mi iom pensu, - milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensigxis. Post longa meditado gxi fine diris: - Mi rezignas.

– Oni mortigu la obstinan beston, - flustris Azazello.

– Jes, mi rezignas, - diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! - La kato sin levis, kaj la sxakpecoj flugis en la skatolon.

– Hella, jam tempas, - diris Voland, kaj Hella malaperis el la cxambro. - La gambo doloras, kaj nun tiu balo… - daùrigis Voland.

– Permesu, - nelaùte petis Margarita.

Voland fikse sxin rigardis kaj movis al sxi sian genuon.

La sxmirajxo, varmega kiel lafo, brulvundis sxiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti gxin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.

– Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reùmatismo, - Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, - sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memorajxo pri cxarma sorcxistino, kun kiu mi intime konatigxis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro , sur la Diabla Ambono .

– Ahx, cxu tio eblas! - diris Margarita.

– Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj gxi resanigxos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, cxu vi suferas je io? Eble vi havas ian cxagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?

– Ne, messire, ne estas tiel, - respondis la sagaculino Margarita, - kaj nun, kiam mi estas cxe vi, mi sentas min tute bone.

– La sango estas granda afero, - sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: - Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.

– Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.

– Bona peceto. Verdire, mi malsxatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraùlinoj kiuj ilin vocxlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, cxiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaù intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, cxu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen gxi plenigxas je fajro. Tie jxus komencigxis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaù la detalojn.

Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero sxveli, pentrigxi per diversaj koloroj kaj sxangxigxi en ion similan al reliefa mapo. Poste sxi vidis mallargxan rubandon de rivero kaj vilagxon cxe gxia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis gxis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue gxia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetagxa skatoleto, krom amaseto da rubajxo, de kiu levigxis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kusxis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disjxetitaj brakoj.

– Prete, - ridetante diris Voland, - gxi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriprocxebla.

– Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraù kiuj estas tiu Abadono, - diris Margarita, - kiun partion li subtenas?

– Ju pli longe mi kun vi parolas, - komplimentis Voland, - des pli mi konvinkigxas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaù militantojn. Tial la rezultoj por ambaù partioj cxiam estas egalaj. Abadono, - nelaùte vokis Voland, kaj el la muro tuj pasxis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritan, ke sxi nelaùte ekkriis kaj premis sian vizagxon al la kruro de Voland.

– Cxesu do, - kriis Voland, - kiom nervozaj estas la nunaj homoj. - Per la manplato li largxasvinge frapis sxin sur la dorson, tiel ke sxia tuta korpo resonis. - Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaùtempe. Kaj fine, mi estas cxi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.

Abadono staris senmove.

– Cxu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? - demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.

– Gxuste tion li ne faru, - serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. - Kion vi volas diri, Azazello?

– Messire, - respondis Azazello, - kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu sxin cxe sxia sinjorino, kaj krom sxin - pardonon - sxian eksporkon.

– Strange kondutas la belulinoj, - rimarkis Voland.

– Tio estas Natasxa, Natasxa, - ekkriis Margarita.

– Nu, sxi restu cxe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!

– Cxu bucxi? - timigite ekkriis Margarita, - permesu, messire, tio ja estas Nikolao Ivanicx, la malsupra logxanto. Okazis miskompreno, vidu, sxi sxmiris lin per la pomado…

– Pardonon, - diris Voland, - kiu kaj pro kia diablo gxin bucxu? Gxi dume sidu kun la kuiristoj, jen cxio. Konsentu ja, ke mi ne povas allasi gxin en la balan salonegon!

– La ideo estas amuza… - aldonis Azazello kaj raportis: - La noktomezo proksimas, messire.

– Ah, bone. - Voland sin turnis al Margarita: - Do, bonvolu. Anticipe mi al vi dankas. Ne konfuzigxu kaj nenion timu. Nenion trinku, krom la akvon, alie vi moligxos kaj estos al vi malfacile. Nun tempas!

Margarita sin levis de la tapisxeto, kaj tiam en la pordo aperis Kerubjev.

Chapitro 23

LA GRANDA BALO CHE SATANO

La noktomezo proksimis, oni devis rapidi. Margarita malklare vidis la chirkauajn aferojn. En shia memoro fiksighis kandeloj kaj banbaseno kun gema mozaiko. Kiam shi pashis sur ghian fundon, Hella helpate de Natasha vershis sur shin torenton da varmega, densa kaj rugha likvajho. Margarita sentis salan guston sur la lipoj kaj komprenis, ke shi estas lavata per sango. La sangan mantelon sekvis alia - densa, klara, hele rozkolora, kaj shi sentis kapturnon pro la odoro de la roza oleo. Poste, jhetinte shin sur kristalan liton, oni ghisbrile shin frotis per grandaj verdaj folioj. Chi tiam la kato impetis al la lito por helpi. Ghi kauris che shiaj piedoj kaj ekfrotis ilin tiel, kvazau ghi brosus botojn sur la strato. Margarita ne memoras, kiu kudris al shi la shuojn el rozpetaloj, nek kiel tiuj shuoj meme fiksighis per oraj bukoj, Iu forto levis Margaritan kaj starigis shin antau spegulo, en shiaj haroj ekbrilis regha brilianta krono. De ie venis Kerubjev kaj per masiva cheno pendigis sur shian bruston pezan, ovale kadritan bildon de nigra pudelo. Tiu ornamo tre embarasis la reghinon: la cheno frotvundis shian kolon, la bildo kurbige tiris shin malsupren. Tamen estis io, kio kompensis al Margarita la malkomfortajhon de la cheno kun la nigra pudelo. Ghi estis la respekto, kiun nun montris al shi Kerubjev kaj Behemoto.

– Nu, nu, nu, - murmuris Kerubjev antau la pordo de la basenejo, - kuraghon, reghino, kuraghon, chi tio estas neprajho… Permesu, reghino, ke mi donu al vi lastan konsilon. La gastoj estos tre diversaj, sed neniu, kara reghino Margot, havu ian ajn preferon! Ech se iu malplachos… mi scias, certe vi tion ne lasos vidi sur via vizagho… Ne, ne, ne, oni ech ne pensu pri tio! Li vidos, li tuj chion komprenos. Vi devas ekami lin, reghino, ekami. Centoble estos rekompencita pro tio la balmastrino! Kaj krome: neniun preteratentu. Almenau rideteton, se mankos tempo por vorto, au ech malplejan kapmovon. Ion ajn, sed ne preteratenton. Alie ili velkighos…

Je tiu momento, akompanate de Kerubjev kaj Behemoto, Margarita transpasis el la basenejo en la kompletan mallumon.

– Mi, mi, - flustris la kato, - mi donu la signalon!

– Bone! - respondis Kerubjev en la mallumo.

– Balo! - stride shrikis la kato, Margarita ekkrietis kaj por kelkaj momentoj fermis la okulojn. La balo falis sur shin tuta, en formo de lumo, kun bruo kaj odoro. Forportate en la aeron brak-al-brake kun Kerubjev, Margarita vidis sin en tropika praarbaro. Rughabrustaj verdvostaj papagoj krochighis al la lianoj, saltetis sur ili kaj orelshire kriis: «Mi estas ravita!». Sed baldau la arbaro finighis, kaj ghian vaporbanejan sufokvarmon sekvis la malvarmeto de balsalonego kun kolonoj el rughetaj scintilaj shtonoj. La salonego, same kiel la arbaro, estis malplena, nur che la kolonoj staris nudaj negroj kun arghenta fruntorubando sur la kapo. Iliaj vizaghoj ighis grizbrunaj pro emocio, kiam en la salonegon flugis Margarita kun sia sekvantaro, kiun iel alighis Azazello. Kerubjev ellasis shian brakon kaj diris:

– Rekte al la tulipoj!

Nealta hegho el blankaj tulipoj kreskis antau Margarita, trans ghi shi vidis sennombrajn subkloshajn fajrojn, kaj rnalantau chiu - blankan bruston kaj nigrajn shultrojn de frakulo. Tiam shi komprenis, de kie venas la bala bruo. Sur shin peze falis trumpeta mughego, kaj el sub ghi shprucinta violon-strio vershighis sur shian korpon kvazau sango. La orkestro el proksimume cent kvindek homoj ludis polonezon.

Antau la orkestro altis frakvestita viro. Rimarkinte Margaritan li palighis, ekridetis kaj per subita mansvingo levis la tutan orkestron. Sen interrompi la muzikon ech por unu momento, la orkestro shin banis per la sonoj. La homo kiu staris super la orkestro turnis al ghi la dorson kaj profunde sin klinis antau Margarita larghe disetendante la brakojn. Shi ridetis kaj salute svingis sian manon.

– Ne, tio ne sufichas, - flustris Kerubjev, - li ne povos dormi la tutan nokton. Kriu al li: «Mi salutas vin, valsregho!»

Margarita kriis chi tion kaj miris, ke shia vocho, plensona kvazau sonorilo, superis la mughon de la orkestro. La homo ektremis pro felicho, la maldekstran manon li metis sur la bruston, per la dekstra li plu direktis la muzikon tenante la blankan bastoneton.

– Ne sufichas, ne sufichas, - flustris Kerubjev, - rigardu maldekstren, al la unuaj violonoj, kaj kapoklinu tiel, ke chiu pensu, ke persone lin vi rekonis. Tie estas nur mondfamuloj. Salutu chi tiun, che la unua pupitro, tiu estas Vieuxtemps! Jes, tre bone. Nun pluen!

– Kiu estas la direktanto? - demandis Margarita forflugante.

– Johann Strauss, - kriis la kato, - kaj oni pendumu min per liano en la ghangalo, se en iu balo iam ludis tia orkestro. Mi ghin invitis! Kaj rimarku, neniu, ech ne unu malsanighis au rifuzis.

En la sekva salono ne estis kolonoj, anstatau ili tie staris floraj spaliroj, de unu flanko - el rughaj, rozkoloraj, lakte blankaj rozoj, de la alia - el japanaj svarmpetalaj kamelioj. Inter la spaliroj jam fontis, shushante, fontanoj, kaj champano shaumis en tri basenoj, el kiuj la unua estis travideble violkolora, la dua - rubena, la tria - kristala. Apud ili klopodadis negroj kun skarlataj frontorubandoj, per arghentaj cherpiloj plenigante platajn kalikojn je la champano el la basenoj. Evidentighis, ke en la roza spaliro estas brecho, sur la podio kirlighis viro en rugha hirundvosta frako. Antau li neelteneble laute bruegis jhazo. Apenau rimarkinte Margaritan, la direktanto sin klinis antau shi tiel, ke per la fingroj li tushis la plankon, poste li rerektighis kaj stride kriis:

– Haleluja!

Per la manplato li frapis sian genuon - unu! - poste, kruce, la alian - du -, rabis cimbalteleron disde la perkutisto kaj frapis per ghi kontrau kolono.

Preterflugante Margarita vidis nur, ke la jhazvirtuozo, luktante kontrau la polonezo kiu blovis en shian dorson, frapas siajn jhazanojn per la cimbaltelero sur la kapon, kaj ke tiuj kuntirighas en komika teruro.

Fine ili elflugis en shtuparejon, kiun Margarita divenis esti tiu sama, kie en la mallumo shin renkontis Kerubjev kun sia lampacho. Nun tie, sur la supra placeto, la okulojn blindigis lumo vershata el kristalaj vinbergrapoloj. Oni lokis Margaritan sur la placeto, che shia maldekstra brako staris malalta ametista koloneto.

– Sur chi tio vi povos vin apogi, se estos al vi tre malfacile, - flustris Kerubjev.

Nigrulo shovis al shiaj piedoj kusenon kun ore brodita pudelo, kaj obeante ies manojn shi metis sur ghin, fleksinte la gambon je la genuo, sian dekstran piedon. Shi provis rigardi chirkauen. Kerubjev kaj Azazello staris apud shi en parada pozo. Apud Azazello shi rimarkis tri junajn virojn, kies aspekto malklare rememorigis al shi Abadonon. Sur sia dorso shi perceptis friskan bloveton, shi rigardis malantauen kaj vidis shushantan vinon fonti el la marmora muro kaj flui en glacian basenon. che sia maldekstra piedo shi sentis ion varman kaj vilan; tio estis Behemoto.

Margarita estis en la alto, kaj de shiaj piedoj sternighis malsupren la grandioza shtuparo kovrita per tapisho. Malsupre, tiom fore ke shi vidis ghin kvazau rigardante inverse tra binoklo, vastis grandega pordistejo kun tute senmezura kameno, en kies malvarman kaj nigran faukegon facile povus enveturi kvintuna kamiono. La pordistejo kaj la shtuparo, inundata de tranche intensega lumo, estis senhomaj. La trumpetsonoj nun atingis shin de malproksime. Tiel oni senmove staris preskau minuton.

– Kie do estas la gastoj? - Margarita sin turnis al Kerubjev.

– Ili venos, reghino, tuj ili venos. Gastoj al ni ne mankos. Kaj vere, mi preferus haki lignon ol akcepti ilin chi tie sur la placeto.

– Haki lignon! - transprenis la temon la parolema kato, - rni diru plion, pli volonte mi servus kiel tramkonduktoro, kaj tio ja vere estas la plej mizera laboro en la mondo.

– Chion necesas pretigi antau la fiksita tempo, reghino, - klarigis Kerubjev, kaj lia okulo brilis tra la difektita monoklo. - Nenio estas pli abomena ol kiam la unue veninta gasto vagachas, ne sciante kion li faru, dum lia fidela megero flustre skoldadas lin pro tio, ke ili venis antau chiuj. Tiajn balojn oni forjhetu al la kloako, reghino.

– Nepre al la kloako, - aprobis la kato.

– Restas ne pli ol dek sekundoj antau la noktomezo, - aldonis Kerubjev, - tuj komencighos.

Tiuj dek sekundoj shajnis al Margarita tre longaj. Probable ili estis jam pasintaj, kaj tamen okazis absolute nenio. Sed jen, subite io pumis malsupre en la grandega kameno, kaj el ghi saltegis pendumilo kun pendolanta sur ghi duone malkomponighinta kadavro. La kadavro forshirighis de la shnuro, pushighis kontrau la planko kaj resaltis nigrahara belulo en frako kaj lakledaj shuoj. El la kameno elkuris duonputrighinta negranda cherko, ghia kovrilo malfermighis kaj lasis elfali alian kadavron. La belulo galante al ghi rapidis kaj prezentis sian kubuton, la dua kadavro shanghighis en nudan, frivole movigheman virinon, kiu surhavis nigrajn shuojn kaj nigrajn plumojn sur la kapo, kaj ili ambau, la viro kaj la virino, rapidis supren sur la shtuparo.

– La unuaj! - ekkriis Kerubjev, - sinjoro Jhakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reghino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, shtatperfidulo, tamen tre kapabla alhhemiisto. Li famighis per tio, - flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, - ke li venenis la amatinon de la regho. Tio ne estas banalajho! Rigardu, kiom li estas bela!

24

LA MAJSTRO RETROVITA

En la dormocxambro de Voland cxio estis same kiel antaù la balo. Voland en sia cxemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antaùe oni ludis sxakon, sxi estis arangxanta noktomangxon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis cxe la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam cxi tiu jam igxis perfekta malpura cxifonacxo. Sxanceligxante Margarita venis al la tablo kaj kontraù gxi sin apogis. Kiel antaùe, Voland faris signon ke sxi proksimigxu kaj sidu apude.

– Nu, oni vin tute ellacigis, cxu? - demandis Voland.

– Ho ne, messire, - respondis Margarita, sed apenaù aùdeble.

–  Noblesse oblige , - rimarkis la kato kaj versxis al sxi en rugxvinan glason kristale klaran likvon.

– Cxu tio estas vodko? - sxi demandis per malforta vocxo.

Pro ofendigxo la kato saltetis sur sia segxo.

– Kion vi diras, regxino? - li stertoris, - cxu mi aùdacus versxi al damo vodkon? Gxi estas pura alkoholo!

Margarita ridetis kaj provis forsxovi la vinglason.

– Trinku sen timo, - diris Voland, kaj sxi tuj prenis la glason en la manon. - Hella, vin sidigu, - li ordonis kaj klarigis al Margarita: - La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi mangxas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?

– Mireginde! - ekbabilis Kerubjev, - cxiu estas ravita, enamigxinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, cxarmo!

Voland silente levis sian glason kaj tintigis gxin kontraù tiu de Margarita. Sxi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos sxia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en sxia ventro, io mole pusxis sxin sur la nukon, sxi sentis siajn fortojn reveni, kvazaù sxi vekigxus post longa refresxiga dormo, kaj krome, sxi eksentis lupan malsategon. Kiam sxi rememoris, ke sxi nenion mangxis de la hieraùa mateno, gxi igxis ecx pli akra. Sxi komencis avide gluti kaviaron.

Behemoto fortrancxis pecon da ananaso, gxin sursxutetis per salo kaj pipro, gxin mangxis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke cxiuj aplaùdis.

Post ke ankaù Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla igxis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, sxi gxuegis la el gxi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton sxmiri ostron per mustardo.

– Vi ankoraù metu sur cxi cxion kelkajn vinberojn, - mallaùte diris Hella, per la kubuto pusxetante la katon en ties flankon.

– Bonvolu ne instrui al mi la vivon, - respondis Behemoto, - mi mem havas suficxan sperton pri festenado, jes, tute suficxan!

– Ahx, kiel agrablas noktomangxi gxuste tiel, cxe la kamenfajro, tute simple, - kraketis Kerubjev, - en intima rondo…

– Ne, Fagoto, - oponis la kato, - ankaù la balo havas siajn cxarmon kaj grandiozon.

– Gxi havas nek cxarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaù la tigroj cxe la versxtablo per sia blekado min preskaù migrenigis, - diris Voland.

– Jes, messire, - diris la kato, - se vi opinias, ke al gxi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aligxos al tiu opinio.

– Vin gardu! - respondis Voland.

– Mi nur sxercis, - humile diris la kato, - kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.

– Tigrajxo ne estas mangxebla, - diris Hella.

– Cxu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aùskulti, - replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje gxi dum dek naù tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de gxi mortigita. La kurioza rakonto interesis cxiujn, kaj kiam la kato gxin finis, cxiuj hxore ekkriis:

– Blago!

– La plej interesa en tiu blago estas tio, - diris Voland, - ke gxi estas mensoga de la unua gxis la lasta vorto.

– Cxu tiel? Mensoga? - ekkriis la kato, kaj cxiuj pensis ke gxi tuj ekprotestos, sed anstataùe Behemoto nur diris mallaùte: - Inter ni jugxos la Historio.

– Diru, - plivigligxinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, - cxu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?

– Nature, - respondis Azazello, - kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.

– Mi tiel ekscitigxis! - ekkriis Margarita, - tio okazis tiom neatendite.

– En tio estis nenio neatendita, - objxetis Azazello, sed Kerubjev komencis gxemadi kaj lamentadi:

– Kiel do oni ne ekscitigxu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!

– Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, - aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.

– Jen kion mi ne povas kompreni, - diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en sxiaj okuloj, - cxu eblas ke ekstere oni ne aùdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?

– Certe oni nenion aùdis, regxino, - respondis Kerubjev, - la aferon endas arangxi tiel, ke oni ne aùdu. Tion endas plej zorge arangxi.

– Jes, kompreneble… cxar fakte tie ja estis la viro sur la sxtuparplaceto… kiam mi venis kun Azazello… kaj la alia, cxe la enirejo… al mi sxajnas, ke li observis vian apartamenton.

– Prave, prave! - kriis Kerubjev, - prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li sxajnis al mi distrigxema privata docento aù enamigxinto langvoranta sur la sxtuparo, sed ne, ne! Io sucxis mian koron! Ahx! li observis la logxejon! Kaj ankaù la alia, cxe la enirejo! Kaj ankaù tiu de sub la arko, egale!

– Nun interese, cxu oni povus veni por vin aresti? - demandis Margarita.

– Nepre oni venos, cxarma regxino, nepre! - respondis Kerubjev, - mi antaùsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.

– Ahx, kiel mi ekscitigxis, kiam tiu barono falis, - ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun sxi vidis en sia vivo. - Certe, vi bone celpafas, cxu?

– Konvene, - diris Azazello.

– Je kiom da pasxoj? - ne tute klare demandis Margarita.

– Tio dependas de la celo, - prudente rimarkigis Azazello, - unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.

– La koron! - ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, - la koron! - sxi ripetis obtuze.

– Kio estas tiu Latunskij? - demandis Voland ekzamenante Margaritan per la duonfermitaj okuloj.

Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita rugxigxis kaj respondis:

– Estas tia kritikisto. Hodiaù vespere mi disfrakasis lian logxejon.

– Cxu? Kial?

– Li, messire, li pereigis majstron, - klarigis Margarita.

– Sed kial vin mem vi klopodigis? - demandis Voland.

– Permesu al mi, messire, - gxoje ekkriis la kato saltante sur sia segxo.

– Sidu, - grumblis Azazello sin levante, - tuj mi mem tien veturos…

– Ne! - ekkriis Margarita, - ne, mi vin petegas, messire, tion oni ne faru.

– Laù via placxo, laù via placxo, - respondis Voland, kaj Azazello residigxis.

– Do, kie ni haltis, karega regxino Margot? - diris Kerubjev, - ah jes, la koro… Li trafas la koron, - Kerubjev etendis sian longan fingron direkte al Azazello, - laù elekto, en ajnan atrion aù en ajnan el la ventrikloj.

Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte sxi mirigite ekkriis:

– Sed ili ja ne estas videblaj!

– Karulino, - tintetacxis Kerubjev, - gxuste tio ja estas la malfacilajxo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesajxo! Videblan objekton cxiu povas trafi!

Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis gxin al Margarita, petante ke sxi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Sxi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella sxovis la karton sub la kusenon kaj kriis:

– Prete!

Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la posxo de sia frakpantalono nigran aùtomatan pistolon, metis gxian tubon sur la sxultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaùzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.

– Mi ne dezirus trovigxi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, - diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Sxin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.

– Karega regxino, - plu pepadis Kerubjev, - al neniu mi rekomendas trovigxi sur lia vojo, ecx se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj cxefkantisto, neniu gratulus tian trovigxunton.

La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:

–  Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.

Azazello responde nur graùlis ion, sed la kato obstinis, gxi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea posxo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la busxon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis sxtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaù pistoloj, post kio tuj eksxrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horlogxo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde krocxigxis al la sxia, kaj ambaù, bule interplektite, ruligxis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasigxis.

– Forprenu de mi tiun rabiigxintan diablinon! - hurladis la kato sin defendante kontraù Hella, kiu rajde sur gxin sidigxis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj gxi tuj sanigxis.

– Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fusxige parolas! - kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forsxiritan de gxia dorso.

– Mi vetas, - ridetante diris Voland al Margarita, - ke tion gxi faris intence. Behemoto estas paflertulo.

Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj gxin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.

– Tio ne estas ebla, - asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.

La gaja noktomangxo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elversxis en la cxambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satigxinte, Margarita sidis beata, sxi rigardis la grizviolajn ringojn sxvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Sxi nenien deziris foriri, kvankam laù sxia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere cxion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paùzon, sxi turnis sin al Voland kaj hezite diris:

– Sxajnas, ke mi devas iri… Malfruas.

– Kial hasti? - demandis Voland gxentile sed sekete. La ceteraj silentis sxajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.

– Jes, mi devas iri, - konfuzite pro cxio cxi diris Margarita kaj rigardis cxirkaùen, kvazaù sercxante mantelon aù balsurtuton. Subite sxia nudeco komencis sxin gxeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev gxin jxetis sur sxiajn sxultrojn.

– Mi dankas al vi, messire, - apenaù aùdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al sxi per gxentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Sxi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci sxin pro cxio kion sxi faris dum la balo, same kiel neniu sxin retenas. Krome, sxi klare konsciis, ke sxi ne havas kien iri de cxi tie. La preterfluginta ideo, ke sxi devos reveni en la palaceton, kaùzis en sxi internan eksplodon de malespero. Cxu sxi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al sxi en la Aleksandra gxardeno? «Ne, por nenio ajn» - sxi diris al si mem.

– Cxion bonan, messire, - sxi diris vocxe kaj pensis: «For, iel ajn for de cxi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos».

– Nun sidigxu, - subite ordonis Voland. La vizagxo de Margarita sxangxis la koloron kaj sxi sin sidigis. - Cxu adiaùonte vi deziras diri ion?

– Ne, nenion, messire, - fiere respondis Margarita, - krom tion, ke se vi ankoraù min bezonos, mi pretas volonte plenumi cxion deziratan. Mi neniom lacigxis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se gxi ankoraù daùrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, - sxi vidis Volandon kvazaù tra vualo, sxiaj okuloj plenis je larmoj.

– Gxuste! Vi absolute pravas! - kriis Voland per resonanta kaj timiga vocxo, - tiele!

– Tiele! - ehxis la sekvantaro de Voland.

– Ni provis vin, - daùrigis Voland, - neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem cxion donos! Sidigu vin, fiera virino! - Voland forsxiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove sxi retrovigxis sidanta apud li sur la lito. - Do, Margot, - daùrigis Voland mildigante sian vocxon, - kion vi deziras pro tio, ke hodiaù vi estis cxe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damagxon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi jxus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen gxeno, cxar mi mem proponas.

La koro de Margarita ekbatis, sxi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.

– Nu, ek, kuragxon! - instigis sxin Voland, - veku vian fantazion, gxin spronu! Jam pro la nura cxeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?

Al Margarita ekmankis spiro, sxi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite sxi paligxis, malfermis la busxon kaj rondigis la okulojn. «Frida! Frida! Frida!» kriis en sxiajn orelojn ies obseda, peteganta vocxo, «Mia nomo estas Frida!». Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:

– Do, cxu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?

– Postuli, postuli, mia donna, - kompreneme ridetante diris Voland, - vi rajtas postuli unu aferon!

Ahx, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante sxiajn proprajn vortojn, tiun «unu aferon»!

Ankoraùfoje Margarita ekspiris kaj diris:

– Mi volas, ke oni cxesu prezenti al Frida la tukon, per kiu sxi sufokis sian infanon.

La kato levis la okulojn al la cxielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, gxi ankoraù memoris pri sia pincxita orelo.

– Konsidere tion, - rikanetante diris Voland, - ke subacxeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda - cxar tio ja estus malakordigebla kun via regxina digno - mi ecx ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je cxifonoj kaj sxtopi per ili cxiujn truojn en mia dormocxambro!

– Pri kio vi parolas, messire? - miris Margarita, aùdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.

– Mi tute konsentas kun vi, messire, - enmiksigxis Behemoto, - gxuste per cxifonoj! - kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.

– Pri la kompatemo mi parolas, - klarigis siajn vortojn Voland sen malkrocxi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. - Fojfoje tute neatendite kaj perfide gxi penetras tra plej mallargxaj fendoj. Tial mi parolas pri cxifonoj.

– Kaj mi, ankaù mi parolas pri tio sama! - ekkriis la kato, antaùgarde klinante sin for de Margarita kaj sxirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremajxo.

– Iru for, - diris Voland al la kato.

– Mi kafon ankoraù ne trinkis, - tiu respondis, - kiel mi foriru? Cxu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laù la esprimo de tiu avarulacxo bufedisto, de dua fresxgrado?

– Silentu, - ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: - Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, cxu? Ege morala, cxu?

– Ne, - energie protestis Margarita, - mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkasxe, do malkasxe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al sxi firman esperon. Sxi atendas, messire, sxi kredas je mia povo. Kaj se sxi trompigxos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel gxi okazis.

– Ah, - diris Voland, - tio estas komprenebla.

– Do, cxu vi faros tion? - mallaùte demandis Margarita.

– Certe ne, - respondis Voland. - Vidu, kara regxino, tie estas simpla miskompreno. Cxiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj…

– Ho jes, multe pli grandaj, - ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.

– Silentu, la diablo vin prenu! - diris Voland kaj daùrigis returninte sin al Margarita: - Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi gxin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.

– Sed per mi, cxu tio plenumigxos?

Azazello ironie jxetis sur sxin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaù rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.

– Faru do, jen turmento, - tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur gxi ian detalon, versxajne kondukante ankaù alian aferon dum la interparolo kun Margarita.

– Do, Frida… - sufloris Kerubjev.

– Frida! - orelbore kriis Margarita.

La pordo impete malfermigxis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc’okula enkuris en la cxambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj cxi tiu majeste diris:

– Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.

Aùdigxis ekhurlo de Frida, sxi falis vizagx-al-tere antaù Margarita kruce disjxetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.

– Mi dankas al vi, adiaù, - diris Margarita kaj sin levis.

– Nu, Behemoto, - ekparolis Voland, - ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. - Li sin turnis al Margarita: - Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?

Estigxis silento. Gxin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:

– Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti cxi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentigxi!

– Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton , la majstron, - diris Margarita, kaj sxia vizagxo spasmigxis.

Ventpusxo penetris en la cxambron, kusxigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno sxovigxis flanken, la fenestro largxe malfermigxis kaj en la fora alto vidigxis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sternigxis verdeta noktoluma tuko, kaj sur gxi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran cxapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizagxon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj cxirkaù li bolis la lunluma torento.

Margarita tuj lin rekonis, sxi gxemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Sxi kisadis lian frunton, liajn lipojn, sxi premis sian vizagxon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el sxiaj okuloj. Sxi prononcadis nur unu vorton, sensence sxi ripetis:

– Vi… vi, vi…

La majstro sin de sxi disigis, kaj obtuze diris:

– Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. - Per unu mano li krocxigxis je la fenestrobreto, kvazaù intencante sur gxin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: - Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.

Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita vocxo:

– Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!

Kerubjev lerte kaj netrudeme sxovis segxon malantaù la majstron, kaj tiu sin lasis sur gxin sidigxi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmovigxis. En sia ekscito sxi ne rimarkis, ke sxia nudeco iel cxesis, ke nun sxi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.

– Jes, - post paùzo ekparolis Voland, - ili bone lin prilaboris. - Al Kerubjev li ordonis: - Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.

Margarita persvadadis la majstron per tremanta vocxo:

– Trinku, trinku. Cxu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.

La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis gxian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasigxis cxe liaj piedoj.

–  Bona aùguro , bona aùguro! - ekflustris Kerubjev al Margarita, - rigardu, li jam rekonsciigxas.

Fakte, la rigardo de la malsanulo igxis malpli sovagxa kaj perturbita.

– Cxu vere estas vi, Margot? - demandis la luna gasto.

– Ne dubu, estas mi, - respondis Margarita.

– Ankoraù! - ordonis Voland.

Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.

– Nu jen, tio estas alia afero, - diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, - nun ni interparolu. Kiu vi estas?

– Nun mi estas neniu, - respondis la majstro, kaj rideto tordis lian busxon.

– De kie vi jxus venis?

– El la domo de malgxojo. Mi estas mense malsana, - respondis la veninto.

Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, sxi denove ekploris. Poste, visxinte siajn okulojn, sxi ekkriis:

– Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro , messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!

– Cxu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? - demandis Voland la veninton, - cxe kiu vi estas?

– Mi scias tion, - respondis la majstro. - En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.

– Certe, certe, - reagis Voland, - mi havis la plezuron renkonti tiun fraùlon cxe la Patriarhxa lageto. Min mem li preskaù frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, cxu vi kredas, ke mi vere estas mi?

– Necesas kredi, - respondis la veninto, - kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinajxo. Mi petas pardonon, - subite rekonsciigxinte aldonis la majstro.

– Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, - gxentile diris Voland.

– Ne, ne, - timigite diris Margarita skuante la majstron je la sxultro, - ekkonsciu, antaù vi vere estas li!

Ankaù tiun fojon la kato enmiksigxis:

– Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, - la kato sxovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraù ion diri, sed oni petis gxin silenti, kaj Behemoto, respondinte: - Tre bone, mi mutigxos. Mi estos silentema halucino, - eksilentis.

– Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? - demandis Voland.

La veninto melankolie ridetis kaj diris:

– Tio estas pardonebla malrigorajxo. Sxi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.

– Pri kio temas la romano?

– Pri Poncio Pilato.

Cxi tiam refoje sxanceligxis kaj balancigxis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaùdis.

– Pri kio, pri kio? Pri kiu? - ekparolis Voland cxesinte ridi. - Gxuste nuntempe, cxu? Tio estas eksterordinara! Cxu vi ne povis trovi alian temon? Montru, - Voland etendis la malfermitan manon.

– Bedaùrinde mi ne povas tion fari, - respondis la majstro, - cxar mi bruligis la manuskripton en la forno.

– Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, - diris Voland, - tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas . - Li turnis sin al la kato kaj ordonis: - Ek, Behemoto, donu do la romanon.

La kato tuj saltis de la segxo kaj cxiuj vidis, ke gxi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraùfoje emociite gxis larmoj:

– Jen gxi estas, la manuskripto! Jen gxi estas!

Sxi jxetis sin al Voland kaj aldonis ravite:

– Cxiopova! Cxiopova!

Voland prenis la ekzempleron, gxin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaùzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la segxo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:

– Ecx nokte, cxe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj…

Margarita krocxigxis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaù sxi murmuradis en angoro kaj en larmoj:

– Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?

– Tuj, tuj,- flustris Kerubjev klopodante cxirkaù la majstro, - tuj ni cxion arangxos… Ankoraù unu glaseton, mi trinkos kune.

La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj gxi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizagxo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.

– Nu, nun cxio estas klara, - diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.

– Absolute klara, - konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, - nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la cxefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? - la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.

– Mi diras, - nazvocxe respondis tiu, - ke vin dronigi estus bona afero.

– Indulgu min, Azazello, - diris la kato, - ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, cxiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?

– Nu, Margarita, - diris Voland reprenante la interparolon, - nun diru cxion. Kion do vi bezonas?

La okuloj de Margarita ekflamis kaj sxi petege demandis Volandon:

– Cxu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?

Voland kapjesis kaj sxi, tusxetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aùdis lin respondi:

– Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.

– Ne, mi vin ne forlasos, - respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: - Mi petas revenigi nin en la kelon cxe la strateto apud Arbat’, kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke cxio estu kiel antaùe.

Cxi tiam la majstro ekridis kaj, cxirkaùpreninte sxian antaùlonge malfrizigxintan, krispan kapon, li diris:

– Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge logxas alia homo, kaj gxenerale neniam okazas, ke cxio estus kiel antaùe. - Li premetis sian vangon kontraù la kapo de sia amikino, sxin brakumis kaj murmuris: - Mia kara… mia kompatinda…

– Tio neniam okazas, cxu tiel vi diras? - reagis Voland. - Prave. Tamen ni provu. - Kaj li ordonis: - Azazello!

De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaù frenezigxinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj sxajnis kaùronta.

– Cxu Baksxisxev? - demandis Azazello la falintan de la cxielo.

– Alojzo Baksxisxev, - tiu respondis tremante.

– Cxu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraùlegxan literaturon? - demandis Azazello.

La jxus veninta civitano igxis blua, liaj okuloj plenigxis je pentaj larmoj.

– Vi volis translogxigxi en liajn cxambrojn, cxu? - je plej konfidence intima tono nazvocxe demandis Azazello.

Sxusxado de furioza katino aùdigxis en la cxambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizagxon de Alojzo Baksxisxev.

– Spertu, spertu, kio estas sorcxistino!

Okazis tumulto.

– Kion vi faras? - kriis la majstro suferante, - Margot, tio estas hontinda!

– Mi protestas, tio estas neniel hontinda! - blekegis la kato.

Kerubjev detiris Margaritan malantaùen.

– Banujon mi instalis, - kriis Baksxisxev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: - jam la sola surkalkado… la vitriolo…

– Estas tre bone, ke vi instalis banujon, - aprobis Azazello, - li bezonas banojn, - kaj Azazello kriis: - For!

Tuj Baksxisxev igxis levita, renversita kaj forblovita el la dormocxambro de Voland tra la malfermita fenestro.

La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:

– Tamen, tio ja sxajnas ecx pli forta ol la prodajxoj pri kiuj rakontis Ivano! - profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis gxin sur la kato: - Cxu gxi estas… pardonu, sinjoro kato … - li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, - cxu vi estas la kato kiu provis envagonigxi en la tramon?

– Mi mem, - flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: - Mi sxatas, ke vi tiel gxentile traktas katon. Gxenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratigxo .

– Ial sxajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, - dubeme diris la majstro kaj nekuragxe li turnis sin al Voland: - Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.

– Kial do ili rimarku? - trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, - cxu gxi estas via malsanhistorio?

– Jes.

Kerubjev jxetis la malsanhistorion en la kamenon.

– Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, - li kontente rezonis, - kaj cxi tio, cxu gxi estas la domlibro de via konstrurajtigito?

– J-jes…

– Kiu estas cxi tie registrita? Cxu Alojzo Baksxisxev? - Kerubjev blovis sur la pagxon de la domlibro, - ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li songxis. Baksxisxev? Kia Baksxisxev? Nenia Baksxisxev iam estis. - Cxi tiam la sxnurizita libro forvaporigxis el la manoj de Kerubjev. - Jen, gxi jam kusxas en la skribotablo de via konstrurajtigito.

– Vi trafe sentencis, - diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, - «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, gxuste mi ne estas, cxar mi ne havas paperojn.

– Mi pardonpetas, - ekkriis Kerubjev, - sed gxuste tio estas halucino. Jen gxi estas, via legitimilo.

Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:

– Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, - kaj li donis al sxi la kajeron kun la brulnigrigxinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la sxparkasan libreton, - dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenajxon ni ne bezonas.

– Mi preferus, ke velksekigxu miaj piedoj, ol tusxi fremdan apartenajxon, - ekkriis la pufigxinta kato, dancante sur valizo por prempaki en gxin cxiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.

– Ankaù vian dokumenton bonvolu preni, - daùrigis Kerubjev prezentante al Margarita sxian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: - Cxio, messire!

– Ne, ne cxio, - respondis Voland forlasante sian globuson. - Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi gxin ne bezonas.

Cxi tiam tra la malfermita pordo enkuris Natasxa, plue nuda, sxi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:

– Estu felicxaj, Margarita Nikolavna! - sxi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: - Ja mi cxion sciis, kien vi iradis.

– La servistinoj cxion scias, - rimarkigis la kato multsignife levante la antaùan piedon, - opinii ilin blindaj estas eraro.

– Kion vi volas, Natasxa? - demandis Margarita, - revenu en la palaceton.

– Mia kara koro, Margarita Nikolavna, - petege diris Natasxa kaj surgenuigxis, - persvadu ilin, - sxi jxetis oblikvan rigardon al Voland, - ke oni lasu min sorcxistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al ingxeniero, nek al teknikisto volas mi edzinigxi! Hieraù dum la balo sinjoro Jxakvo faris al mi edzigxproponon. - Natasxa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.

Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Natasxa jxetis sin al Margarita sur la kolon, sonore sxin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.

Anstataù Natasxa aperis Nikolao Ivanicx. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, ecx incitite.

– Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, - diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, - kun grandega plezuro, tiom lia cxeesto cxi tie estas malkonvena.

– Mi tre petas liveri al mi atestilon, - ekparolis Nikolao Ivanicx, jxetante cxirkaùen sovagxajn rigardojn sed je tre insista tono, - atestilon pri tio, kie mi pasigis la jxusan nokton.

– Por kiu celo? - severe demandis la kato.

– Por la celo prezenti gxin al la milicio kaj al mia edzino, - firme diris Nikolao Ivanicx.

– Normale ni ne donas atestilojn, - respondis la kato kun malserene grava mieno, - sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.

Kaj antaù ol Nikolao Ivanicx konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis cxe tajpilo kaj la kato estis al sxi diktanta:

– Estas atestate per cxi tio, ke ties portanto Nikolao Ivanicx pasigis la indikitan nokton en la balo cxe Satano rekviziciite estiel trafikilo… malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo - Behemoto.

– Kaj la dato? - pepis Nikolao Ivanicx.

– Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, - subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur gxin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE , kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivanicx. Post kio Nikolao Ivanicx senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.

– Kiu ankoraù? - mallogite demandis Voland per la mano sxirmante siajn okulojn kontraù la lumo de la kandeloj.

Puncxo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaùte diris:

– Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaù gxis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.

– Galimatio, - diris Voland kun grimaco de malkontento. - Kio estas Rimskij? Kion li babilas?

– Bonvolu ne zorgi pri tio, messire, - respondis Azazello kaj sin turnis al Puncxo: - Per telefono oni ne respondu kanajle. Per telefono oni ne mensogu. Cxu klare? Cxu promesite?

Pro gxojo cxio konfuzigxis en la kapo de Puncxo, lia vizagxo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:

– Je la sankta… pardonon! Mi volas diri, via mosx… tuj post la tagmangxo… - Puncxo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.

– Nu bone, hejmen, - tiu diris, kaj Puncxo aerdisigxis.

– Nun lasu min sola kun ili, - ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.

Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.

– Do, reen en la kelon cxe Arbat’, cxu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?

– Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, - respondis la majstro, - nenio cxirkaùe min interesas, krom sxi, - li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, - oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.

– Kaj via romano, Pilato?

– Gxi igxis al mi abomena, tiu romano, pro gxi mi tro multe suferis.

– Mi vin petegas, ne parolu tiel, - plorvocxe diris Margarita. - Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. - Sin turninte al Voland sxi aldonis: - Ne aùskultu lin, messire, li estas tro torturita.

– Sed necesas ja ion priskribadi, cxu? - diris Voland, - se vi elcxerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.

La majstro ridetis.

– Tion Lapsxonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.

– Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.

– Tre volonte, - respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon cxirkaù sxiajn sxultrojn kaj aldonis: - Sxi prudentigxos, min forlasos…

– Malprobable, - diris Voland tradente kaj daùrigis: - Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie cxe sia lampo kaj mizeri, cxu?

Margarita disigxis de la majstro kaj arde ekparolis:

– Mi faris cxion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.

– Kion vi flustris, tion mi scias, - kontraùdiris Voland, - sed gxi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, - kun rideto li sin turnis al la majstro, - ke via romano ankoraù liveros al vi surprizojn.

– Tio estas tre malgajiga, - respondis la majstro.

– Ne, tio ne estas malgajiga, - diris Voland, - de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, cxio estas farita. Cxu vi havas kontraù mi iun pretendon?

– Ho, messire, kion vi diras!…

– Do, prenu tamen cxi tion por memoro pri mi, - diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.

– Ne, ne, ne, pro kio?

– Cxu vi intencas kun mi disputi? - demandis Voland ridetante.

La mantelo de Margarita ne havis posxon, tial sxi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn sxi nodis. Cxi tiam io sxin mirigis, sxi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:

– Jen kion mi ne povas kompreni… Kiel do, plu kaj plu daùras la noktomezo, ja antaùlonge devis jam esti mateno, cxu?

– Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, - respondis Voland. - Nu, mi deziras al vi felicxon.

Margarita pregxmaniere etendis ambaù brakojn al Voland, tamen sxi ne aùdacis al li proksimigxi kaj mallaùte ekkriis:

– Adiaù! Adiaù!

– Gxis revido, - diris Voland.

Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina logxejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havajxo de Margarita. La kato helpis Hellan. Cxe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laù la sxtuparo. Gxi estis senhoma. Kiam oni pasis la intersxtuparan placeton de la tria etagxo, aùdigxis mola bato, sed neniu gxin atentis. En la ter’etagxo, antaù la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj pasxinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aùtomobilon kun malsxaltitaj lumoj. Tra la antaùa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.

Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaùte ekkriis:

– Ho Dio, mi perdis la hufumon!

– Enaùtigxu, - diris Azazello, - kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. - Kaj li foriris en la sxtuparejon.

Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaù ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj pasxis sur la sxtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj acxetsako en la manoj. Sxi estis gxuste tiu Anjo, kiu la jxusan merkredon lasis disflui, malfelicxe por Berlioz, sunfloran oleon cxe la turnokruco.

Ne estas sciate, kaj versxajne neniam igxos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis sxiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke cxiutage oni povas vidi sxin portanta jen la ladbotelon, jen la acxetsakon, jen la ladbotelon kaj la acxetsakon kune, aù en la bazaro, aù sub la pordega arko de la domo, aù en la sxtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie sxi logxis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en cxiu ajn loko kie sxi estas aù aperas tuj komencigxas skandalo, kaj krome, ke sxi havas la alnomon la Pesto.

Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitigxi eksterordinare frue, sed cxi-foje sxi fruis supermezure, io sxin levis baldaù post la noktomezo. Sxia sxlosilo turnigxis en la seruro, Anjo elsxovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traigxis la resto de sxia korpo, sxi tirsxlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruligxis malsupren laù la sxtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke sxia okcipito pusxigxis kontraù la muro.

– Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? - sxi sxrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovagxa vocxo somnambula:

– La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, - li ekploris, bojkriis: - For! - kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laù la sxtuparo, sed reen, al la pli alta intersxtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo ecx pri sia okcipito forgesis, sxi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Sxi kusxigis sin ventre sur la placeton kaj elsxovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasigxintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.

Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si ecx malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:

– Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri gxi rakontas! Jen, tia apartamento!

Cxi tion sxi ankoraù ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis suficxe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laù sxia impreso, iomete porkid’aspekta vizagxo, sxtelgliti preter sxi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasigxi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, sxi restis sur la sxtuparo, sin krucosignante, mirgxemetante kaj al si mem parolante.

Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizagxo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.

Laùde al la reputacio de Anjo endas diri, ke sxi estis scivola kaj decidis ankoraù atendi, cxu okazos pluaj mirindajxoj. Supre la pordo denove malfermigxis, cxi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide gxin malsxlosis, sin kasxis malantaùe, kaj en la fendo kiun sxi lasis refermetante la pordon ekflagris sxia scivorema okulo.

Iu - cxu malsanulo? cxu strangulo? - pala, stoplobarba, kun nigra cxapeto kaj ia kitelo, sxanceligxeme pasxadis laù la sxtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako mosxtetulino en nigra sutano - tiel sxajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, sxi surhavis - cxu sxuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute dissxiritajn. Sed… la sxuoj ja estis bagatelo, ja sxi estas nuda! Nu jes, sub la sutano sxi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaùgusto de tio, kion morgaù sxi rakontados al la najbaroj.

La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj cxirkaù la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaù vocxe Anjo ion ekpepis, sed sxi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.

La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakvesxto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Cxi tiam de sur la intersxtupara placeto aùdigxis bato. Kiam la pasxoj estingigxis, Anjo, kvazaù serpento, elglitis de malantaù la pordo, starigis sian ladbotelon cxe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpsercxis cxirkaùe. Sxi trovis busxtukon, en gxin estis envolvita io peza. Sxiaj okuloj elorbitigxis kiam sxi malnodis la busxtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaù la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En sxia kapo estigxis kirlo: «Nenion mi vidis! Nenion mi scias!… Cxu al la nevo? Cxu dissegi?… La sxtonojn ja oni povus elskrapi… kaj po unu vendi, unu sxtoneton cxe Petrovka , alian cxe Smolenskij… Kaj - nenion mi vidis, nenion mi scias!»

Sxi kasxis la trovajxon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb’iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaù sxi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaùte diris:

– Ek, donu la hufumeton kaj la busxtukon.

– Kian do busxtuketon, kian hufumeton? - demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, - nenian busxtuketon mi vidis. Cxu vi, civitano, estas ebria?

Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aùtobusa krocxstango kaj same malvarmaj, cxirkaùprenis sxian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el sxiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de sxia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.

– Cxu la hufumeton? - sxi diris, - jes, tuj! Do, gxi estas via hufumeto, cxu? Jxus mi gxin trovis cxi tie, gxi kusxis en busxtuketo… Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo gxin ne forprenu, cxar tiam adiaù la hufumeto!

Ricevinte la hufumon kaj la busxtukon, la alilandano supersxutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis sxian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:

– Mi plej profunde dankas, madame. Por mi tiu hufumeto estas kara memorajxo. Permesu al mi, pro tio ke vi gxin konservis, enmanigi al vi ducent rublojn. - El sia vesxtposxo li eligis la monon kaj donis gxin al Anjo.

Spasme ridetante sxi ripete ekkrietis:

– Ah, plej humile mi vin dankas! Merci! Merci!

La malavara alilandano per unu movo glitis al la tujsuba sxtuparplaceto, sed antaù ol definitive malaperi li kriis supren, cxi-foje kun absolute rusa prononcmaniero:

– Vi, maljuna sorcxistino, se vi ankoraù trovos fremdajxon, vi gxin ne kasxu en vian robacxon sed portu gxin al la miliciejo!

Anjo, en kies kapo cxio okazinta sur la sxtuparo estigis zumon kaj konfuzon, ankoraù longe staris sur la placeto inercie kriante:

– Merci! Merci! Merci! - dum la alilandano jam estis for.

Ankaù la aùtomobilo estis forlasinta la korton.

Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello sxin adiaùis kaj demandis, cxu oportune sxi sidas; Margarita sxmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis sxian manon, cxiuj tri adiaùe mansvingis al la majstro, kiu kuntirigxis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisigxis, opiniante malnecesa sin embarasi per sxtuparsuriro. La kampokorvo sxaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aùtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta sxtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdigxis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.

Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat’, en la unua cxambro, kie cxio estis same kiel antaù la terura aùtuna nokto de la pasinta jaro, cxe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumsxirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la jxusa travivajxo kaj felicxo. Antaù sxi kusxis la fajrorongxita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda cxambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kusxis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaùdeble.

Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun sxi legis antaù la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi sxi ne deziris. Sxi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, sxi turnis gxin en la manoj, rigardante gxin de cxiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpagxon, jen malfermante la finon. Subite sxin kaptis la terura penso, ke cxio cxi estas sorcxajxo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke sxi retrovigxos en sia dormocxambro en la palaceto kaj tie vekigxinte sxi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, ehxo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la cxiopova Voland estis vere cxiopova, kaj tiom longe kiom sxi volis, gxis la matenigxo, se sxi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:

– La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon… jes, la mallumego…

25

KIEL LA PROKURATORO PROVIS SAVI JEHUDON EL KIRJAT

La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia , abismo mallevigxis de la cxielo kaj kasxis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hasxmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo. Cxion forvoris la mallumego timigante cxion vivan en Jersxalaim kaj ties cxirkaùejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l’ printempa monato Nisan’.

Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jersxalaim, en fumaj fluoj gxi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Gxi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Gxi ne rapidis fordoni sian akvon, gxi estis fordonanta nur la lumon. Cxiun fojon, kiam la nigran vaporan bolajxon krevigis fajro, el la densa mallumo sxprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingigxis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje gxi levigxis kaj resinkis, kaj cxiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.

Aliaj trembriloj elsxiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraùan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra cxielo, etendante al gxi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kasxigxis la cxiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repusxis la orajn idolojn en la mallumon.

La pluvego komencigxis abrupte, kaj tiam la fulmotondro igxis uragana sxtormo. En la loko kie, antaù la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la cxefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompigxis kvazaù bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon sxutigxis forsxiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj brancxetoj kaj sablo. La uragano dissxiradis la gxardenon.

Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.

Nun li ne sidis en la braksegxo, sed duonkusxis sur lekto cxe malalta tableto, garnita je mangxajxoj kaj vino en krucxoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Cxe la piedoj de la prokuratoro rugxis, kvazaù sango, largxa neforvisxita flako, sur kiu estis disjxetitaj rompopecoj de frakasita krucxo. La servisto, kiu antaù la fulmotondro estis arangxanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksigxis sub ties rigardo, konsternite, cxu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la krucxon kontraù la mozaika planko kaj diris:

– Kial ci servas sen rigardi min en la vizagxon? Cxu ci ion sxtelis?

La nigra vizagxo de la afrikano igxis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaù lasis fali la duan krucxon, sed la kolero de la prokuratoro ial cxesis same rapide, kiel gxi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompajxojn kaj forvisxi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.

Nun dum la uragano la sklavo sin kasxis apud nicxo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, cxar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.

Duonkusxante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem versxadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tusxis panon, gxin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsucxis ostron, macxis citronon kaj denove trinkis.

Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj sxajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo drasxigxanta sur la sxtupoj de la balkono, neniu ajn povis aùdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la cxiela fajro estus sxangxigxinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizagxo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la rugxa flako, fojon post fojo turnas sian vizagxon al la gxardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.

Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaù la okuloj de la prokuratoro komencis maldensigxi. Malgraù sia furiozo la uragano estis malfortigxanta. La brancxoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj igxis malpli oftaj. Super Jersxalaim nun sxvebis ne la viola blanke borderita kovrajxo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago .

Nun igxis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsuprigxanta tra la defluiloj kaj plu ruligxanta sur la sxtuparo, per kiu antaù la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aùdigxis ankaù la gxis nun superbruita fontano. Heligxis. En la griza vualo fortirigxanta orienten aperis bluaj truoj.

Cxi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingigxanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aùdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizagxo vigligxis. La alao revenis de la Kalva Monto; laù la sono, gxi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.

Fine la prokuratoro aùdis la longe atenditan pasxadon kaj plaùdojn sur la sxtuparo kondukanta al la supra gxardena placeto tuj antaù la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj gxoje ekbrilis.

Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapucxo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluigxinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaù la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita cxambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.

Sen atenti la flakojn la homo kun la kapucxo transiris la placeton, pasxis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:

–  Al la prokuratoro saluton kaj gxojon . - La veninto parolis latine.

– Dioj! - ekkriis Pilato, - vi ne havas sur vi ecx unu sekan fadenon! Kia uragano, cxu? Bonvolu senprokraste iri en mian cxambron. Sxangxu la vestojn, mi vin petas.

La veninto dejxetis la kapucxon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluigxintaj al la frunto, kaj kun gxentila rideto sur la vizagxo li rifuzis sxangxi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.

– Viajn objxetojn mi malakceptas, - respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kasxintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman mangxajxon. Por sekigi siajn harojn, sxangxi la vestojn kaj sxuojn, gxenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaù li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.

Dum lia foresto la suno revenis al Jersxalaim kaj antaù ol foriri kaj sinki en Mediteraneo gxi estis sendanta la adiaùajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la sxtupojn de la balkono. Fervore plaùdis la plene revivigxinta fontano, turtoj pasxadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompigxintajn brancxetojn, bekis ion el la malseka sablo. La rugxa flako estis visxita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.

– Mi aùskultas la ordonojn de la prokuratoro, - diris la veninto proksimigxante al la tablo.

– Sed aùdos nenion antaù ol vi sidos kaj trinkos vinon, - afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.

La veninto sin duonkusxigis, la servisto versxis densan rugxan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la sxultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaù servistojn. Dum la veninto trinkis kaj mangxis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj jxetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez’agxa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizagxon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekigxante, ili heligxis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aù, pli gxuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaù sxveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li largxe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaù por esplori ian apenaùan makuleton sur lia nazo. Tio daùris nur unu momenton, poste la palpebroj remallevigxis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.

Ankaù duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, mangxis viandopecon. Satigxinte li laùdis la vinon:

– Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno , cxu?

–  Cekuba , tridekjara, - afable respondis tiu.

La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu mangxi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaù versxis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laùte diris, levante sian kalikon:

– Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el cxiuj homoj!

Post tio la vino igxis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la mangxajxojn sed lasis la fruktojn kaj la krucxojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.

– Do, - nelaùte ekparolis Pilato, - kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?

Nevole li turnis sian rigardon trans la gxardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.

– Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas suficxe bona.

– Do, oni povas certi, ke la dangxero de tumulto jam cxesis, cxu?

– Certi, - la gasto tenere rigardis la prokuratoron, - oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.

– La dioj sendu al li longan vivon, - tuj aligxis Pilato, - kaj la cxiean pacon. - Li paùzis, poste daùrigis: - Do, cxu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?

– Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, - respondis la gasto, kaj aldonis: - Estus bone, se gxi antaùe defilus tra la urbo.

– Tre bona ideo, - aprobis la prokuratoro, - postmorgaù mi gxin resendos, kaj ankaù mi mem forveturos; mi jxuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi jxuras - kare mi pagus por povi reveni hodiaù.

– Sxajnas, ke la prokuratoro ne sxatas Jersxalaimon, cxu vere? - bonhumore demandis la gasto.

– Sxati Jersxalaimon! - ridetis la prokuratoro, - sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Ecx sen paroli pri la naturo - ja mi misfartas cxiun fojon, kiam mi venas cxi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorcxistoj, tiuj pilgrimsvarmoj… Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Suficxas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis cxi-jare! Cxiuminute oni pretu vidi antaù si plej malagrablan sangoversxan incidenton. Sencxese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron…

– Jes, la festoj cxi tie estas malfacilaj, - konsentis la gasto.

– Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finigxu, - energie aldonis Pilato, - kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Cxu vi kredos, tiu delira konstruajxo de Herodo, - la prokuratoro svingis la brakon laù la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, - tre certe min frenezigas. Mi ne povas en gxi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaù cxio, cxu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?

Cxi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kusxantan cxe liaj piedoj kaj estingigxantan en la antaùvespero. Estingigxis ankaù la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.

– De nun oni konsideru lin sendangxera kiel sxafido, - ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizagxo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.

– Tro fama, cxu? - rikanis Pilato.

– Kiel cxiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!

– Tamen, - zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra sxtono de la ringo levigxis supren, - necesas…

– Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, cxiu pasxo de Bar estos observata de miaj homoj.

– Nun mi estas trankvila, cetere kiel cxiam, kiam vi estas cxi tie.

– La prokuratoro estas tro bona!

– Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, - diris la prokuratoro.

– Kio interesas la prokuratoron?

– Cxu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.

– Neniaj, - respondis la gasto.

– Tre bone. Cxu vi mem konstatis la morton?

– Pri tio la prokuratoro estu certa.

– Diru do… cxu antaù la pendigo oni donis al ili la pocion ?

– Jes. Sed li, - cxi tiam la gasto fermis la okulojn, - rifuzis gxin trinki.

– Kiu do? - demandis Pilato.

– Pardonu, hegemono! - ekkriis la gasto, - cxu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.

– Malprudentulo! - diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, - morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la legxo? Kiel li vortumis sian malakcepton?

– Li diris, - respondis la gasto refermante la okulojn, - ke li dankas kaj ke li ne riprocxas, ke oni senigas lin je la vivo.

– Kiun? - demandis Pilato obtuze.

– Tion, hegemono, li ne diris.

– Cxu li provis prediki ion antaù la soldatoj?

– Ne, hegemono, cxi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuragxon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.

– Kion li aludis? - la gasto aùdis la subite rompigxintan vocxon.

– Tio estis nekomprenebla. Gxenerale, li strange kondutis; kiel cxiam, cetere.

– Kio estis stranga?

– La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la cxirkaùantoj, kaj sencxese li iel perplekse ridetis.

– Kio ankoraù? - demandis la raùka vocxo.

– Nur kion mi diris.

La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraù la tablo, versxis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:

– Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaù gxis nun, malkovri liajn adepton aù adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.

La gasto atente aùskultis, iomete klininte la kapon.

– Tial, por eviti cxiajn surprizojn, - daùrigis la prokuratoro, - mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aùdu pri ili nek sonon nek duonon.

– Jes, hegemono! - la gasto levigxis kaj diris: - Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por gxin plenumi.

– Ne, residigxu, - diris Pilato geste lin haltigante, - restas ankoraù du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj cxe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.

La vizagxo de la gasto rugxigxis, li ekstaris, sin klinis antaù la prokuratoro kaj diris:

– Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!

– Tamen mi havas peton al vi, - daùrigis Pilato, - se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu gxin kaj restu cxi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.

– Mi estas felicxa servi sub vi, hegemono.

– Mi tre gxojas. Do, la tria afero. Gxi koncernas tiun… Kiu do estas lia nomo… Jehudon el Kirjat.

Gxuste cxi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj gxin estingis.

– Onidire, - plu parolis la prokuratoro mallaùtigante la vocxon, - li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsagxan filozofon.

– Ricevos, - delikate gxustigis la estro de la sekreta servo.

– Cxu temas pri granda monsumo?

– Tion neniu scias, hegemono.

– Nek vi mem? - komplimentante per sia miro diris Pilato.

– Ho ve, nek mi mem, - trankvile respondis la gasto, - sed ke la monon li ricevos hodiaù vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.

– Ah, la avida maljunulo el Kirjat, - ridetis la prokuratoro, - ja li estas maljuna, cxu?

– La prokuratoro neniam eraras, tamen cxi-foje li eraris, - afable respondis la gasto, - la homo el Kirjat estas juna viro.

– Interese. Cxu vi povas lin priskribi? Cxu li estas fanatikulo?

– Ho ne, prokuratoro.

– Do, ne fanatikulo. Kio ankoraù?

– Tre bela.

– Kaj plu? Cxu li havas ian pasion?

– Malfacilas tiel intime koni cxiun en tia granda urbo, prokuratoro…

– Ho ne, ne, Afranio ! Ne malpliigu vian meriton.

– Li havas unu pasion, prokuratoro. - La gasto paùzetis. - La pasion pri la mono.

– Kio li estas?

Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:

– Li laboras en butiko de monsxangxisto, cxe unu el siaj parencoj.

– Ah ha, ah ha. - Pilato eksilentis, rigardis cxirkaùen, cxu iu estas sur la balkono, poste diris mallaùte: - Nu, hodiaù mi ricevis informon, ke cxi-nokte li mortos ponardita.

Nun la gasto ne nur jxetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis gxin por kelka tempo, poste li respondis:

– Vi, prokuratoro, jugxis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.

– Vi meritas plej altan rekompencon, - diris Pilato, - sed mi havas la informon.

– Toleru ke mi demandu, de kiu vi gxin ricevis?

– Nun mi preferus ne malkasxi tion, des pli, ke gxi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaùvidi cxion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaùsenton, cxar gxi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monsxangxisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaù nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kasxe meti en la palacon de la cxefpastro kun la skribajxo: «Mi redonas la malbenitan monon».

La estro de la sekreta servo jam ne jxetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aùskultis duonferminte la okulojn. Pilato daùrigis:

– Kiel vi opinias, cxu al la cxefpastro placxos ricevi tian donacon en la festa nokto?

– Gxi ne nur malplacxos, - ridetis la gasto, - mi supozas, ke tio kaùzos tre grandan skandalon.

– Ankaù mi tiel opinias. Gxuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, arangxu cxion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.

– La ordono de la prokuratoro estos plenumita, - diris Afranio, - kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim’intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, - parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, - elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon cxe Kajafon, kaj cxion cxi dum unu nokto, cxu? Hodiaù?

– Kaj tamen oni murdos lin hodiaù, - obstine ripetis Pilato, - ja mi diris al vi, mi havas la antaùsenton! Neniam gxi min trompis. - Spasmo pasis sur la vizagxo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.

– Jes, hegemono, - obeeme diris la gasto, li sin levis, rektigxis kaj subite redemandis: - Do, oni lin ponardos, cxu?

– Jes, - respondis Pilato, - kaj mi esperas nur je via cxiujn miriganta diligento.

La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:

– Saluton, sanon kaj gxojon.

– Ah, mi tute forgesis! - nelaùte ekkriis Pilato. - Mi estas ja via sxuldanto!

– Ne, prokuratoro, vi sxuldas al mi neniom.

– Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jersxalaimon, tie estis la amaso de almozuloj… mi volis jxeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.

– Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!

– Ankaù pri bagatelo oni memoru.

Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kusxis malantaù li sur la braksegxo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis gxin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kasxis gxin sub sian mantelon.

– Mi atendas, - ekparolis Pilato, - vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaù nokte, cxu vi komprenis, jam hodiaù nokte. La garddejxorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.

– Mi vin salutas, - diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aùdis la malsekan sablon grinci sub liaj pasxoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapucxo. Nur cxi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estigxis krepusko.

26

LA SEPULTO

Estas supozeble, ke gxuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste sxangxigxis. Sxajnis, ke oni povus vidi lin maljunigxanta, gxibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuigxis rigardante la vakan braksegxon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimigxis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la lacigxinta prokuratoro sxajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuragxa impulso: tusxinte la mantelon, la prokuratoro gxin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaù li volis malcxifri ian skribajxon.

Jam je la dua fojo hodiaù lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensajxo, kvazaù ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaùzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaù komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por cxiam ion misis, ke nun la mison li volas gxustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj - plej grave - tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.

Cxe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aùdigxis laùta basa bojado, kaj el la gxardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint’orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.

– Banga, Banga, - nelaùte kriis la prokuratoro.

La hundo ekstaris sur la malantaùaj piedoj, la antaùajn gxi metis sur la sxultrojn de sia mastro, lin preskaù faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidigxis sur la segxon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kusxigis cxe la piedoj de sia mastro, kaj la gxojo en gxiaj okuloj signifis, ke cxesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuragxa besto, kaj tion, ke gxi denove estas cxi tie, apud la homo kiun gxi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de cxiuj homoj, pro kiu ankaù sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kusxiginte cxe liaj piedoj, rigardante ecx ne lin sed ien en la vesperigxanta gxardeno, la hundo tuj komprenis, ke gxian mastron trafis malfelicxo. Tial gxi sxangxis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaùajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga versxajne volis esprimi, ke gxi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraùi la malfelicxon. Tion montris ankaù gxiaj okuloj, kies rigardo sencxese oblikvigxis al la mastro, kaj la atenteme strecxitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.

Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran gxardenplaceton antaù la balkono, li malsuprigxis laù la sxtuparo gxis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jersxalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri cxaroj sxargxitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la cxaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la cxaroj forlasis la palac’areon tra la malantaùa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betlehxeman Vojon, sur gxi veturis norden gxis la vojkrucigxo antaù la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laù la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Cxi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.

Baldaù post ol forveturis la cxaroj kun la ilin akompananta tacxmento, forrajdis ankaù la gasto de la prokuratoro alivestite per cxifita malhela hxitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaù en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retrovigxis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Cxi tie li rajdis jam ne cxevalon sed mulon.

Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis gxin la Greka, cxar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapisxvendejo. Gxuste antaù tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiedigxis kaj ligis gxin al la pordega ringo. La butiko jam estis sxlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaù la hedervolvita verando de logxdomo kaj rigardis cxirkaùen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraù ne estis bruligitaj. La gasto nelaùte vokis:

– Niza!

Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Sxi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, sxi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.

– Cxu vi estas sola? - li demandis en la greka.

– Sola, - flustris la virino. - Mia edzo cxi-matene forveturis al Cezareo, - sxi jxetis rigardon malantaùen, sur la pordon, kaj aldonis: - sed la servistino estas hejme. - Sxi gestis: «Envenu». Afranio rigardis cxirkaùen kaj pasxis sur la masonitaj sxtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.

Cxe sxi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.

Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapucxon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaùfestaj stratoj ankoraù plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdigxis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.

Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraù ke trovi la bezonatajn ajxojn en la senluma cxambro estis malfacile, la lampon sxi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam sxi jam estis preta kaj sxian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aùdigxis sxia vocxo:

– Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.

El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:

– Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi sxin viziti! Parigistino sxi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo…

– Nu, nu, nu, silentu, - diris Niza kaj, kvazaù ombro, sxi forglitis el la dometo. Sxiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino sxlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.

Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la gxardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn sxultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle pasxis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumigxi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la cxefpastro Kajafo, situanta cxe la piedo de la Templa monteto.

Baldaù oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio - forlasanta la korton.

Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torcxoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris ecx pli vigle, ecx pli gxoje rapidante al la Malsupra Urbo. Cxe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpusxigxo, lin devancis facilmove, kvazaù dance iranta gracia virino, kies kapon gxis la okuloj kasxis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo sxi por unu momento eksvingis alten la vualon, jxetis sur lin sian rigardon, tamen sxi ne nur ne moderigis sian pasxon, sed ecx pli gxin rapidigis, kvazaù fugxante tiun, kiun sxi jxus devancis.

La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li sxin rekonis, kaj rekoninte li skuigxis, ekhaltis, mirigite rigardis sxian dorson kaj tuj impetis post sxin. Preskaù faliginte pasanton kun krucxo en la manoj, li sxin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:

– Niza!

La virino sin turnis, mallargxigis la okulojn, sxia vizagxo esprimis kvietan malplezuron. Seke sxi respondis en la greka:

– Cxu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, cxi tio estas bona. Cxe ni tio estas aùguro: la nerekonita ricxigxos…

Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaù birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompigxanta flustro, penante ke lin ne aùdu la pasantoj:

– Kien vi iras, Niza?

– Kial do vi volas tion scii? - sxi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.

En la vocxo de Jehudo aùdigxis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:

– Sed kiel?… Ja ni interkonsentis. Mi volis cxe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme…

– Ah ne, ne, - respondis Niza kaj kaprice elsxovis antaùen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo sxajnis, ke sxia vizagxo, la plej bela el cxiuj de li iam ajn viditaj, igxis ecx pli bela, - mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Cxu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aùskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aùskulti la najtingalojn.

– Ekster la urbon? - konsternigxis Jehudo, - sola?

– Kompreneble, ke sola, - respondis Niza.

– Permesu, ke mi vin akompanu, - diris Jehudo sufokigxante. Liaj pensoj konfuzigxis, li forgesis pri cxio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun sxajnis nigraj.

Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.

– Kial vi silentas, Niza? - humilvocxe demandis Jehudo, adaptante sian pasxon al la sxia.

– Cxu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? - subite demandis Niza kaj haltis. Cxi tiam Jehudo tute malspritigxis.

– Nu bone, - finfine cedis Niza, - ni iru.

– Sed kien, kien?

– Atendu… unue ni eniru cxi tiun korton kaj tie interkonsentu pri cxio, cxar mi malvolas ke oni klacxu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.

Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.

– Iru al la olivbieno, - flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, - al Getsemano , trans Kidronon, cxu vi komprenis?

– Jes, jes, jes.

– Mi iros antaùe, - sxi daùrigis, - sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaùen… Kiam vi transiros la torenton… cxu vi scias, kie estas la groto?

– Mi scias, mi scias…

– Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu cxi tie. - Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaù sxi tute ne parolis kun Jehudo.

Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston cxe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis gxin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.

Nun li sxangxis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la cxirkaùo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj cxirkaù Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurgxo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis pretersxvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aùdis la trumpetojn mugxi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torcxo versxis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj . Tamen ankaù ilin Jehudo perceptis malklare, al li sxajnis, ke super Jersxalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis levigxanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje sxajnis al li, ke antaùe, inter la dorsoj kaj vizagxoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed gxi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monsxangxobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvocxe malbenis…

Sed cxio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud gxi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontraùa bordo. La akvo milde plaùdis cxe liaj piedoj. Saltante de sxtono sur sxtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj gxoje konstatis, ke la vojo inter la gxardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruinigxinta pordego de la olivbieno.

Jehudon, kiu jxus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la gxardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.

Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbrancxaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo gxin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapisxojn, kiuj rememorigis al li la tapisxojn de la jxaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur gxi la olivpremilo kun sia peza sxtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la gxardeno. La laboro cxesis cxe la sunsubiro. La gxardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laùta kantado de najtingala hxoro.

Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaùdos la akvon plaùdi en la groto. Jen li gxin ekaùdis. Friskigxis.

Li iris malpli rapide kaj nelaùte vokis:

– Niza!

Sed anstataù Niza, malgluigxinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en gxia mano kaj tuj estingigxis.

Jehudo sxanceligxis malantaùen kaj malforte ekkriis:

– Ahx!

Dua viro baris al li la rean vojon.

La unua, kiu estis antaùe, demandis Jehudon:

– Kiom vi jxus ricevis? Diru, se vi volas vivi!

Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:

– Tridek tetradrahxmojn ! Tridek tetradrahxmojn! Cxio ricevita estas cxi tie. Jen la mono! Prenu gxin, sed lasu la vivon!

La unua homo tuj forsxiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaù ties dorso, kvazaù fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamigxinton sub la skapolon. Pusxite antaùen, Jehudo disjxetis en la aeron la manojn kun la hokigxintaj fingroj. La antaùa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj gxis la tenilo enigis gxin en la koron de Jehudo.

– Ni…za…- diris Jehudo ne per sia kutima vocxo, la hela kaj klara, sed per vocxo malalta kaj riprocxa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte pusxigxis kontraù la tero, ke tiu obtuze resonis.

Cxi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapucxo.

– Faru rapide, - ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribajxo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce cxirkaùligis cxion per sxnuro. La dua kasxis la pakajxon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kaùris apud la murdito kaj rigardis en lian vizagxon. En la ombro gxi sxajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kusxis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis cxiu rimeneto de la sandalo.

La tuta Getsemana gxardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapucxo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la gxardeno malproksime de la cxefa pordego, cxe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj sxtonoj de la masonajxo. Baldaù li estis cxe la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis gxis li ekvidis du cxevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaù la cxevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La cxevalgardanto ekrajdis unu cxevalon, la kapucxulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaù vadis laù la torento kaj la sxtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jersxalaiman bordon kaj plu rajdis pasxe laù la urba murego. Tie ili disigxis: la cxevalgardinto fortrotis antaùen kaj malaperis; la kapucxulo haltigis sian cxevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, gxin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumajxo kaj gxin surmetis. Sur la cxevalon li resaltis homo en militista hxlamido kaj kun mallonga glavo cxe la femuro. Li tusxis la bridon kaj la impetema kavaleria cxevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finigxanta. Proksimigxis la suda pordego de Jersxalaim.

Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torcxa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la sxtonaj benkoj ludante per jxetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltlevigxis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.

La urbon inundis la festa helo. En cxiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de cxie, kunfluante en konfuzan hxoron, aùdigxis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn cxe la festena tablo, sur gxi kusxis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laù la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje jxetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aù al la luno, kiu pendis ecx pli alte ol la lumilkvinopoj.

La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io movigxadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la cxefa, kiu havis la ununuran malgraùvolan logxanton, la prokuratoron - tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj sxajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermangxis kaj kie li jugxis matene. La prokuratoro sin kusxigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara cxielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro gxin senforlase rigardis.

Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj dejxetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun largxa sxtala trancxilego en la ingo li metis gxin sur la segxon cxe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kusxigis apude, kap-cxe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur gxian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormigxis ankaù la hundo.

La lito estis en ombro sxirmate kontraù la luno per kolono, sed de la sxtuparo gxis la lito etendigxis lunluma strio. Kaj apenaù la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj pasxis sur la luman vojon kaj iris sur gxi supren, rekte al la luno. Dormante li ecx ekridis pro sia felicxo, tiom senkompare bonege cxio arangxigxis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri cxio, kaj gxuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaùa ekzekuto estas pura miskompreno, cxar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke cxiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus ecx pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojagxo sur la luna sxtuparo.

Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaùvespere, kaj la malkuragxo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jesxua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: gxi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj gxermanoj preskaù dissxiris la giganton Ratobucxulo. Sed pardonon, filozofo! Cxu vi, malgraù via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraù Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?

– Jes, jes ja, - plorgxemadis Pilato en la dormo.

Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, cxion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos cxion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!

– Nun ni cxiam estos kune, - diris al li en la songxo la cxifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. - Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaù vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de regxo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino .

– Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi , la filo de astrologiisto, - petis Pilato en la songxo. Kaj ricevinte en la songxo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid , la kruela prokuratoro de Judujo gxoje ploris kaj ridis en la dormo.

Bonega estis cxio, sed tiom pli terura estis la vekigxo. Banga ekgraùlis kontraù la luno, kaj la glita, kvazaù oleita, blua pado rompigxis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine krocxigxi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li sercxis la lunon kaj vidis, ke gxi iom forflankigxis kaj igxis pli argxenta. Gxian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaù liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobucxulo nigre fumis flamanta torcxo. Tenante gxin li kun timo kaj malico rigardis la dangxeran beston pretan por la salto.

– Kusxu, Banga, - diris la prokuratoro per malsanula vocxo kaj tusis. Per la mano sin sxirminte kontraù la flamo li daùrigis: - Ecx nokte, ecx cxe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaù vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas…

Plej mirigite Ratobucxulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciigxis. Por forvisxi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:

– Ne ofendigxu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas ecx pli malbona. Kion vi volas?

– Venis la estro de la sekreta servo, - trankvile diris Marko.

– Cxi tien, invitu lin cxi tien, - ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorgxon. Per la nudaj piedoj li sercxis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontraù la mozaiko. La centuriestro eliris en la gxardenon.

– Ankaù cxe la luno mi ne havas kvieton, - grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.

Anstataù la centuriestro sur la balkono aperis la kapucxulo.

– Banga, kusxu, - mallaùte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.

Antaù ol Afranio komencis paroli, li laù sia kutimo rigardis cxirkaùen, deiris en la ombron, kaj konvinkingxinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelaùte diris:

– Ordonu, ke oni min jugxu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri jugxo kaj eksoficigo.

Al Afranio sxajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.

El sub la hxlamido li prenis la ridigigxintan pro la sango duoble sigelitan monujon.

– Cxi tiun monsaketon la murdintoj subjxetis en la domon de la cxefpastro. La sango sur gxi estas la sango de Jehudo el Kirjat.

– Interese, kiom estas ene? - demandis Pilato sin klinante al la saketo.

– Tridek tetradrahxmoj.

La prokuratoro rikanis kaj diris:

– Malmulte.

Afranio silentis.

– Kie estas la murdito?

– Tion mi ne scias, - kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapucxo, - hodiaù matene ni komencos la esploron.

La prokuratoro ekskuigxis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.

– Do, cxu vi certe scias, ke li estas murdita?

Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:

– Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato . Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antaù kelkaj horoj igxis ponardita.

– Pardonu al mi, Afranio, - diris Pilato, - mi ankoraù ne tutvekigxis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, - la prokuratoro rikanis, - kaj la tutan tempon mi songxas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazaù mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin sercxi? Sidigxu, estro de la sekreta servo.

Afranio sin klinis, movis la segxon pli proksimen al la lekto kaj sidigxis tintinte per la glavo.

– Mi intencas sercxi lin en la cxirkaùejo de la olivopremilo en la Getsemana gxardeno.

– Ah ha. Kial gxuste tie?

– Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jersxalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Gxi okazis apud Jersxalaim.

– Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?

– Oni neniel povas supozi, - nelaùte diris Afranio, - ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kasxe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam sercxis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jersxalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakajxon oni ne povus subjxeti tiom baldaù. La murdo okazis apud Jersxalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.

– Mi ne povas imagi, kiel eblis tion arangxi.

– Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi ecx dubas, cxu mi sukcesos gxin solvi.

– Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? - demandis Pilato obeante subitan inspiron.

Afranio respondis trankvile kaj grave:

– Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edzigxi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi ecx diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.

– Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, - diris Pilato, - mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.

– Ve, gxi estas erara, prokuratoro.

– Sed kio do gxi povus esti? - ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizagxon de Afranio.

– Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.

– Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?

– Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se gxi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. - Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: - Jehudo volis kasxi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.

– Tre subtila ekspliko. Versxajne, gxuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, gxi estis tiel.

– Certe, Jehudo estis suspektema, li kasxis sian monon for de la homoj.

– Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial gxuste tie vi intencas lin sercxi, tion, verdire, mi ne komprenas.

– Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kasxas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en sxirmita, izola loko kun arboj. Gxi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jersxalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.

– Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?

– Mi tuj komencos sercxi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos jugxata.

– Pro kio?

– Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li sxangxis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdigxis.

– Jes. Mi deklaras al vi, ke jugxi vin mi opinias malnecesa. Vi faris cxion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, - la prokuratoro ridetis, - povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja cxion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, - la prokuratoro frotis sian frunton, - kiel ili sukcesis meti la monon cxe Kajafo?

– Vidu, prokuratoro… Tio ne estas malfacila. La vengxantoj pasis malantaù la palaco de la cxefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili jxetis la pakajxon trans la barilon.

– Cxu kun la skribajxo?

– Jes, gxuste kiel vi antaùvidis, prokuratoro. Cetere… - cxi tiam Afranio forsxiris la sigelon de la pakajxo kaj montris al Pilato ties enhavon.

– Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio versxajne estas la Templaj sigeloj!

– Pri tio la prokuratoro ne zorgu, - respondis Afranio refermante la pakajxon.

– Cxu cxiujn sigelilojn vi havas? - demandis Pilato ridante.

– Alie ne povas esti, prokuratoro, - tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.

– Mi imagas la skandalon cxe Kajafo.

– Jes, prokuratoro, tio kaùzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.

Ecx en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.

– Interese, tre interese…

– Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, cxi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, cxu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.

– Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do gxi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.

– Tute gxuste, prokuratoro.

– Interalie, Afranio, jen pri kio mi jxus pensis: cxu eblas, ke li mem sin mortigis?

– Ho ne, prokuratoro, - respondis Afranio, pro surprizo ecx jxetinte sin malantaùen en la braksegxo, - pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!

– Ah, cxio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaù tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.

Cxi tiam Afranio jxetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:

– Tio estas ebla, prokuratoro.

Sxajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam cxio jam estis klara. Li demandis, ecx iom reveme:

– Nu, mi sxatus vidi lin mortigata.

– Oni tre lerte lin murdis, - diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.

– Kiel do vi povas scii tion?

– Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, - respondis Afranio, - mi vetas, ke la sango de Jehudo sxprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.

– Do, li ne reekstaros, cxu?

– Nu, li reekstaros, prokuratoro, - filozofieme ridetante diris Afranio, - kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas cxi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!

– Suficxas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.

– La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.

– Ho, Afranio, jugxi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel gxi estis?

Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, tacxmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataùanto, atingis la monteton kiam estigxis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raùke diris:

– Ah, kiel mi povis preteratenti tion!

– Ne zorgu pri tio, prokuratoro, - diris Afranio kaj daùrigis sian rakonton: - Levinte sur la cxaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis sercxi la trian korpon. Tre baldaù oni gxin trovis. Iu homo…

– Levio Mateo, - ne demande, sed plie aserte diris Pilato.

– Jes, prokuratoro…

Levio Mateo sin kasxis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jesxua Ha-Nocri estis cxe li. Kiam la gardistoj kun torcxo eniris la kavernon, Levio igxis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laù la legxo, cxiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disigxi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante…

– Cxu li necesigis ke oni lin arestu? - malserene demandis Pilato.

– Ne, prokuratoro, ne, - tre trankvile respondis Afranio, - la aùdaca malsagxulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.

Kompreninte la diritan Levio kvietigxis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros ecx mortigote, kaj por tiu celo li ecx prezentis pantrancxilon, kiun li havis kune.

– Cxu oni lin forpelis? - obtuzvocxe demandis Pilato.

– Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataùanto permesis al li partopreni la entombigon.

– Kiu el viaj anstataùantoj estris la tacxmenton?

–  Tolmajo , - respondis Afranio, kaj angore redemandis: - cxu li faris eraron?

– Daùrigu, - diris Pilato, - mi trovas nenian eraron. Gxenerale, mi iomete perpleksigxas, cxar sxajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.

– Levion Mateon oni akceptis sur la cxaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jersxalaim. Tie la tacxmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en gxi cxiujn tri ekzekutitojn.

– Cxu nudaj?

– Ne, prokuratoro, la tacxmento havis por tio hxitonojn. Al cxiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jesxua havis unu entrancxon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosajxo estas fermita, plenigita je sxtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.

– Ahx, se mi estus antaùvidinta tion! - diris Pilato kun cxagrengrimaco. - Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo…

– Li estas cxi tie, prokuratoro!

Largxe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:

– Mi dankas al vi pro cxio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaù Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, - la prokuratoro prenis el la posxo de la zono, kusxanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis gxin al la estro de la sekreta servo, - mi petas akcepti tiun memorajxon.

Afranio sin klinis:

– Tio estas granda honoro, hegemono.

– La tacxmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaùdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jesxua.

– Jes, prokuratoro, - diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

– Al mi, cxi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la gxardeno kaj malantaù la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaù la prokuratoro, kaj la luna nokto retirigxis en la gxardenon, kvazaù forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataù Afranio sur la balkonon pasxis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la gxardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aùdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaùta, cxifonvestita, lin tutan kovris krustigxinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaù lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aù sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento daùris longe; gxin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizagxo sxangxis la koloron, li sxanceligxis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

– Kio estas al ci? - demandis Pilato.

– Nenio, - respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaù li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo eksxvelis kaj resxrumpis.

– Kio estas al ci, respondu, - ripetis Pilato.

– Mi estas laca, - diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

– Sidigu cin, - Pilato montris al la braksegxo.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la segxo, jxetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidigxis ne sur la segxon sed sur la plankon apude.

– Diru, kial ci ne sidigis cin sur la segxon? - demandis Pilato.

– Mi estas malpura, mi gxin makulus, - diris Levio rigardante malsupren.

– Tuj oni donos al ci por mangxi.

– Mi ne deziras mangxi, - respondis Levio.

– Kial ci mensogas? - paceme diris Pilato, - ci ne mangxis la tutan tagon aù eble ecx pli longe. Nu bone, ne mangxu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la trancxilon kiun ci havis.

– La soldatoj gxin de mi forprenis kiam ili kondukis min cxi tien, - respondis Levio kaj sombre aldonis: - Oni redonu gxin al mi, mi devas gxin reporti al la posedanto, mi gxin sxtelis.

– Por kiu celo?

– Por distrancxi la sxnurojn, - respondis Levio.

– Marko! - kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro pasxis sub la portikon. - Lian trancxilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantrancxilon, donis gxin al la prokuratoro kaj foriris.

– Kie ci prenis la trancxilon?

– En la panbutiko cxe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la largxan klingon, ial kontrolis per la fingro, cxu gxi estas akra, poste diris:

– Pri la trancxilo ne zorgu, gxi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jesxua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizagxo igxis tute hida.

– Vi volas cxion forpreni, cxu? Ankaù la lastan, kion mi havas? - li demandis.

– Mi ne diris ja: fordonu, - respondis Pilato, - mi diris: montru.

Levio sercxis en la cxebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato gxin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj strecxante la okulojn komencis esplori la apenaù legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn acxe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaù gxis la pergameno, sxovis sian fingron laù la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas … Hieraù ni mangxis dolcxajn printempajn bakurotojn …»

Grimacante pro la strecxo li malcxifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo… La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo…»

Subite Pilato ekskuigxis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «… malvirto pli… ol la malkuragxo».

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo gxin etendis al Levio.

– Prenu, - li diris. Post nelonga silento li aldonis: - Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre ricxa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

– Ne, mi ne volas.

– Kial? - demandis Pilato kaj lia vizagxo malheligxis, - cxu mi estas al ci malagrabla? Cxu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizagxon de Levio:

– Ne, cxar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizagxon post ol ci lin mortigis.

– Silentu, - respondis Pilato, - prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro daùrigis:

– Mi scias, ke ci opinias cin discxiplo de Jesxua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Cxar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaù la morto li diris, ke li riprocxas neniun, - Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizagxo tikis. - Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimigxis al la tablo, apogigxis sur gxi per ambaù manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

– Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jersxalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraù versxigxos.

– Ankaù mi scias, ke gxi ankoraù versxigxos, - respondis Pilato, - ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, cxu?

– Murdi cin mi ne sukcesos, - nudiginte la dentojn rikanis Levio, - mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimigxi kaj diris:

– Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita cxi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantaùen, jxetis cxirkaù sin sovagxan rigardon kaj kriis:

– Kiu faris tion?

– Ne jxaluzu, - rikanis Pilato frotante siajn manojn, - sxajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

– Kiu faris tion? - flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

– Tion faris mi.

Levio malfermis la busxon, sovagxe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

– Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu gxin faris. - Kaj post paùzo: - Nu, cxu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildigxis, fine li diris:

– Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima pasxado de la gardosoldatoj en la gxardeno. La luno estis rapide paligxanta, cxe la kontraùa cxielrando vidigxis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaù longe estingigxis. Sur la lekto kusxis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenrugxon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.

27

LA FINO DE LA APARTAMENTO N-RO 50

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la cxapitro, «… tiel renkontis la matenrugxon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» - estigxis mateno.

En la malgranda korto, en la brancxaro de la saliko kaj de la tilio, aùdigxis gxoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la segxo, sin tir’etendis kaj nur tiam sxi sentis, kiom lacdoloras sxia tuta korpo, kiel dormema sxi estas. Menciendas, ke en sxia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en sxiaj pensoj, sxin neniel konsternis la fakto, ke la nokton sxi pasigis supernature. Sxin ne ekscitis la rememoro, ke sxi estis cxe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al sxi redonita, ke el la cindro reestigxis la romano, ke denove cxio retrovigxis sur sia loko en la kelo cxe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Baksxisxev. Resume, la konatigxo kun Voland faris al sxi nenian damagxon psikan. Cxio estis, kvazaù tiel gxi devis esti. Sxi iris en la alian cxambron, konvinkigxis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malsxaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis cxe la kontraùa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, dissxirita littuko. Post unu minuto sxi dormis, kaj tiun matenon sxi nenion songxis. Silentis la du cxambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malcxefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagigxo de la sabato, maldormis tuta etagxo de unu el la Moskvaj organizoj , kaj gxiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj masxinoj, radiis per plena lumo, trancxanta la helon de la levigxanta suno.

La tuta etagxo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hieraù, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaùe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, sencxese, la maldorma etagxo plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanajxo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el cxiuj cxi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

La unua homo, devigita viziti la sendorman etagxon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonovicx Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Vendrede post la tagmangxo en lia apartamento situanta en la domo cxe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira vocxo petis voki al la aparato Arkadion Apolonovicx. Ties edzino, kiu estis malkrocxinta la aùdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonovicx malbone fartas, ke li enlitigxis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la vocxo tre lakone informis sxin pri tio.

– Unu sekundon… tuj… unu minuton, - balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide sxi impetis en la dormocxambron por forsxiri lin el la lito, en kiu li kusxis suferante inferajn turmentojn cxe la rememoro pri la hieraùa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, ecx ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu sxuon je la maldekstra piedo, staris cxe la aparato kaj en gxin balbutis:

– Ha lo, estas mi… jes, mi aùskultas, mi aùskultas…

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj cxiujn abomenajn adultajxojn pri kiuj la malfelicxulo Arkadio Apolonovicx estis konviktita, elsxovis timigitan vizagxon tra la pordo de la koridoro kaj pusxante la alian sxuon en la aero sxi flustradis:

– La sxuon surmetu, la sxuon… la piedojn vi malvarmumos…

Arkadio Apolonovicx, per la nuda piedo kaj per sovagxaj rigardoj signante ke sxi foriru, murmuris en la telefonon:

– Jes, jes, certe, mi komprenas… Tuj mi alveturos…

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etagxo, kie disvolvigxis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla gxi estis, cxar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatigxo en la logxio, sed krome - kiel cirkonstancon, tamen ja necesan - ankaù pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jelohxovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonovicx, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis gxuste Voland, - la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj - inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 cxe la strato Sadovaja - oni tuj determinis la lokon, kie estis sercxendaj la kulpaj je cxiuj cxi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj ecx plurfoje, oni zorge gxin trasercxis, perkutis gxiajn murojn, esploris la kamentubojn, sercxis kasxejojn. Tamen cxiuj cxi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraù la firma kaj kategoria aserto de cxiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aù alian paperon, kontrakton aù invitilon, neniu pri li ion aùdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, jxuris grandajn jxurojn, ke la malaperinto Stecxjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Stecxjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni objxetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la cxielo. Kaj laù la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Prohxoro Petrovicx, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono …

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaùzis ekstazan gxojon de Anna Ricxardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraù unu parentezajxo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Prohxoro Petrovicx plene aprobis cxiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

… do, tiu Prohxoro Petrovicx absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Rezultis, pardonon, absurdajxo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn - sed neniel eblas lin trovi. Trudigxas demando: cxu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aù, laù ies asertoj, cxu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaù akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo sxajnas implici, ke la estraro mem de la malfelicxa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fugxis el Moskvo.

Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Suficxis kompari la konduton de Keroaso cxe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj - ekzemple, kiam finigxis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij - por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etagxo, apud la cxambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do gxuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizajxoj kaj bonega bancxambro.

Trovite kasxanta sin en la vestosxranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj igxis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdajxoj aù rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kasxu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.

Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaù la spuron de Latronov. Dissendinte al cxiuj urboj sercxotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaù nelonge estis en Jalto, tamen jxus li per avio forflugis al Moskvo.

La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Puncxo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaù englutite de la tero.

Intertempe oni devis sin okupi ankaù pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron ( alvorte : profesoro Stravinskij en la daùro de du horoj sukcesis normaligi cxiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aù organizoj cxian rubajxon kvazaù monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.

Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el cxiuj cxi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, sxtelita dum la hela tago rekte el la cxerko en la Gribojedova salonego.

Kvazaù sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn masxojn de tiu komplika afero, disjxetitajn tra la tuta urbego.

Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaù cxio petis disponigi al li la liston de cxiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivanicx Nudokrudov kaj la malfelicxa anoncisto suferinta la kapforsxiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaù ili igxis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaicx Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.

Je la vendredo antaùvespere cxe Ivacxjo en la cxambro 117-a malfermigxis la pordo kaj envenis juna, rozvizagxa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaù si li vidis en la lito palacxan kaj lacvizagxan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la cxirkaùaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la cxirkaùajxojn, jen en la internon de la juna homo.

La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaicx por interparoli pri la antaùhieraùaj incidentoj cxe la Patriarhxa lageto.

Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, ecx, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la jxaùdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aùskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.

Sed, ho ve, Ivacxjo tute sxangxigxis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj gxentile respondi je cxiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentigxis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.

Antaù la veno de la enketisto Ivacxjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaù liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun gxia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun gxia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco gxis la tegmentoj sinkinta en la preskaù tropika verdajxo de gxardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperrugxo super tiu verdajxo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marsxi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en braksegxo, razitan, kun flavacxa tiknervoza vizagxo, viron en blanka mantelo kun rugxa subsxtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan gxardenon. Ivano songxis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakigxintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta cxe la Patriarhxa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

– Nun diru, Ivano Nikolaicx: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenaù perceptebla indiferenta rideto ial tusxetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

– Mi estis malproksime.

– Kaj tiu kvadratita, cxu li estis tuj apud la turnokruco?

– Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

– Cxu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

– Mi memoras. Li ne venis. Li malstrecxe sidacxis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivacxjo, deziris al li plej rapide resanigxi kaj esprimis la esperon baldaù legi liajn novajn poeziajxojn.

– Ne, - mallaùte respondis Ivano, - mi ne plu versos.

La enketisto gxentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaù finigxos.

– Ne, - respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingigxanta horizonto, - por mi cxi tio neniam finigxos. La versajxoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versajxoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivacxjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon gxis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis cxiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili cxiuj originis el la murdo cxe la Patriarhxa. Evidente, nek Ivacxjo, nek la kvadratita pusxis sub la tramon la malfelicxan prezidanton de Massolit; mehxanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin jxetis sub la tramon (aù falis sub gxin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis gxuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per vocxo krakanta, jen per vocxo nazsona, foje-foje malfermigxis gxia fenestro, ecx pli ol tio, el la apartamento aùdigxis la sonoj de gramofono. Nu, cxiun fojon, kiam oni gxin vizitis, absolute neniu estis en la logxejo. Kaj oni gxin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Ecx, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante cxiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaù la malantaùan enirejon; ecx plie, sur la tegmento cxe la fumtuboj oni arangxis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero trenigxis gxis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj sxuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aùdis la pordon malfermigxi kaj refermigxi malantaù la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkasxis la gastigantojn, sed - kaj tio ja estis tute surpriza - oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Do, kiel ni jam diris, tiele la afero trenigxis gxis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alterigxis sesloka pasagxera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviigxintaj pasagxeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovagxa stoplobarbo, almenaù tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakajxa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktocxemizon, novajn, jxus acxetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaù li disigxis de la sxtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovicx Latronov, sidis antaù la enketistoj. Li alsxutis novajn informojn. Nun igxis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Stecxjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliigxis, tamen tio ne faciligis la aferon; ecx male, gxi nun aspektis ankoraù pli komplika, cxar evidentigxis, ke kapti individuon kapablan arangxi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laù sia propra peto Latronov igxis ensxlosita en sekuran kameron, kaj antaù la enketistoj aperis Puncxo, jxus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.

Malgraù ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis gxuste per mensogo. Nu, tiun perfidajxon oni ne jugxu tro severe. Cxar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen cxi-okaze Puncxo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la jxaùdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola gxis ebriigxo, poste ien iris - kien, li ne plu memoras - kaj ankoraù ie drinkis vodkon - kie, li jam ne memoras - kaj ie kusxacxis cxe latbarilo - kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Puncxo ekploregis kaj murmuris per tremanta vocxo, jxetante cxirkaùen malkuragxajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaùzon ol la timego pri la vengxo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti ensxlosita en blenditan kameron.

– Jen tedajxo! Ankoraù unu obsedata de blendita kamero, - grumblis unu el la enketistoj.

– Ilin forte teruris la banditoj, - diris la kriminalisto vizitinta Ivacxjon.

Laùeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos ecx sen ia ajn kamero, kaj tiam sciigxis, ke nenian vodkon li drinkis cxe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika…

– Ah, kiu similas virkaton, cxu?

– Jes, jes, - flustris la administristo mortetante pro timo kaj cxiusekunde rigardante cxirkaùen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaù du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo , ke per li oni preskaù pereigis la financan direktoron Rimskij…

Je tiu momento estis venigata Rimskij, jxus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaù povis rekoni la financan direktoron de antaù kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris cxi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Puncxon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto ensxlosi lin en blenditan kameron.

Anjon oni arestis je la momento kiam sxi provis enmanigi al kasistino de la cxiovendejo cxe Arbat’ dekdolaran bileton. Sxian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo cxe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laù sxiaj vortoj, sxi estis levinta por prezenti gxin al la milicio, oni aùskultis tre atente.

– Cxu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? - oni demandis Anjon.

– Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj,- sxi respondis.

– Tamen cxu vi certas, ke li donis al vi gxuste cxervoncojn?

– Ja mi scias, kio estas cxervoncoj, - respondis Anjo.

– Do, kiam ili transformigxis en dolarojn?

– Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, - kricxe respondis Anjo, - ni estas en nia rajto ! Ni ricevis rekompencon, kontraù gxi ni acxetas indienon … - kaj sxi ekgalimatiis ke sxi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etagxo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.

Cxi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, cxar Anjo jam cxiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por cxiuj, sxi forlasis la institucion.

Poste trenigxis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivanicx, jxus arestita nur sekve de stultajxo de sia jxaluza edzino, antaùmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo cxe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al cxiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaù tiu vojagxo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivanicx iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormocxambron kun la forjxetita subrobo en la mano, aù ke li nomis Natasxan Venera. Laù liaj vortoj, okazis tiel, ke Natasxa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo…

– Obeante la perforton, mi devis cedi, - diris Nikolao Ivanicx. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki ecx unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.

La depozicio de Nikolao Ivanicx ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel sxia mastrumistino Natasxa, senspure malaperis. Oni faris arangxojn por ilin retrovi.

Tiel la ecx por unu sekundo ne malstrecxigxanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estigxadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu cxiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaù la falo, ke cxe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando sxtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio cxiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus ecx malagrabla.

Proksimigxis la tagmangxa paùzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermigxis fenestroj, aùdigxis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi cxe la suno.

Antaù la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aùtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividigxis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan cxefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaùa enirejo, kaj ambaù grupoj, cxiu per sia aparta sxtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.

Intertempe Kerubjev kaj Azazello - Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron - sidis en la mangxocxambro de la apartamento finante sian matenmangxon. Voland, laù sia kutimo, estis en la dormocxambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen jugxante laù la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis gxuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.

– Nu, kio estas tiuj interesaj pasxoj sur la sxtuparo? - demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.

– Nu, tie oni venas nin aresti, - respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.

– Ah, nu certe, certe, - diris Kerubjev.

La venantaj per la cxefa sxtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etagxo. Tie du tubistoj klopodadis cxirkaù vaporhejtila radiatoro. La avancantoj intersxangxis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.

– Cxiuj hejme, - flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraù la tubo.

Tiam la plej antaùa viro senkasxe eligis el sub sia mantelo nigran maùzeron , dum alia, iranta apud li, elposxigis dirkojn. Gxenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia posxo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraù unu alia - gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.

Unu sekundo suficxis al la grupo por malfermi la cxefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaùcxambron; pordoklako, kiu je la sama momento aùdigxis el la kuirejo, atestis ke ankaù la dua grupo gxustatempe atingis la apartamenton per la malantaùa enirejo.

Ecx se ne plena, do almenaù parta sukceso estis cxi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disigxis, okupis cxiujn cxambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la mangxocxambro ili malkovris restajxojn de sendube jxus forlasita matenmangxo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj gxi tenis primuson.

Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.

– Hm jes… vera eminentajxo, - flustris unu el ili.

– Ja mi ne petolas, neniun tusxas, riparas mian primuson, - diris la besto malafable rigardante la venintojn, - kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netusxebla.

– Perfektega laboro, - flustris unu el la venintoj, dum alia diris laùte kaj klare:

– Nun, netusxebla kaj ventroparola kata mosxto, degnu veni cxi tien!

Tuj ekflugis kaj malfaldigxis silka reto, sed la lancxinto, surprize por cxiuj, maltrafis kaj kaptis per gxi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasigxis.

–  Perdita preno ! - blekegis la kato, - hura! - metinte flanken la primuson la besto eligis de malantaù sia dorso braùningon , tuj direktis gxin al la plej proksime staranta, sed fajro eksxprucis el ties mano antaù ol la kato povus pafi, kaj post la maùzera krako la kato falis kap’antaùe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la braùningon kaj faliginte la primuson.

– Cxio finitas, - per malforta vocxo diris la besto kaj mole etendigxis en sanga flako, - deiru por momento, lasu min adiaùi la teron. Ho mia amiko Azazello! - abunde sangante gxemis la kato, - kie vi estas? - pene gxi turnis la rigardon de siaj estingigxantaj okuloj al la pordo de la mangxocxambro, - vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfelicxan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da - verdire ja eminenta - konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian braùningon…

– Reton, reton, reton, - oni nervoze flustradis cxirkaù la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukcigxis en ies posxo kaj la provoj gxin eligi restis vanaj.

– La sola, kio povas savi morte vunditan katon, - diris Behemoto, - estas gluto da benzino … Kaj profitante la gxeneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj cxesis la sangofluo el sub la maldekstra sxultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun gxi hopis reen sur la kamenon, de tie, dissxirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.

Tuj manoj krocxigxis je la kurteno kaj forsxiris gxin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la jxuse ombroplenan cxambron. Sed nek la fripone resanigxinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.

– Eskalon! - oni kriis de malsupre.

– Ni duelu! - blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingigxanta lustro; en gxiaj piedoj reaperis la braùningo, la primuson gxi krocxis inter la lustrobrancxoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompajxoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, dissxprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasigxis fenestroviroj, benzino versxigxis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj maùzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kaùzis panikon sur la asfalto en la korto.

Sed la pafado daùris tute ne longe kaj estingigxis per si mem. Cxar nek la katon nek la venintojn gxi iel ajn damagxis. Ne nur neniu igxis mortigita, ne estis ecx vunditoj; cxiuj, kaj ankaù la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certigxi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis ecx malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandigxadis, ial blovis en la tubon de sia braùningo kaj kracxetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, aù almenaù unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montrigxis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la braùningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la maùzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato - pri tio jam oni povis konkludi senhezite, gxi estis nenio alia ol truko kaj fia simulajxo, egale kiel la benzintrinkado.

Estis ankoraù unu provo kapti la katon. Oni jxetis lazon, gxi krocxigxis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasigxis. La pusxego sxajnis skui la tutan domon gxis la fundamento, tamen tute senutile. Rompajxoj sxprucis sur la cxeestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fugxi, ecx male, sidante en relativa sekuro, gxi komencis novan oratorajxon.

– Mi tute ne komprenas, - gxi diris de la supro, - la motivojn por tia brutala traktado…

Sed cxi tiam la apenaù komencitan oratorajxon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:

– Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.

Alia vocxo, malagrabla kaj nazsona, respondis:

– Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacacxon!

Tria vocxo, tremetanta, diris:

– Messire, estas sabato. La suno klinigxas. Jam tempas.

– Pardonu, mi ne povas daùrigi la konversacion, - diris la kato de sur la spegulo, - jam tempas. - Gxi forjxetis la braùningon, frakasante ambaù fenestrovitrojn . Poste la kato versxis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam’ondego atingis la plafonon.

La incendio disvastigxis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj ecx cxe benzin’elversxo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la desxirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbigxis, miaùis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaù gxin kun sia primuso. El ekstere ekaùdigxis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum gxi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.

Tie, bedaùrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsigxis en la malalta suno inundanta la urbon.

Dume en la apartamento la pargeto ekflamigxis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kusxacxis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiigxante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun largxe malfermitaj vitrecaj okuloj. Gxin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj sxultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaùcxambron. Tiuj, kiuj estis en la mangxocxambro kaj en la dormocxambro, eskapis tra la koridoro. Ankaù tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaùcxambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aùdilon:

– Sadovaja, tricent du bis!

Maleblis plu resti ene. La flamo sxprucis en la antaùcxambron. Spiri igxis malfacila.

Apenaù el la frakasitaj fenestroj de la sorcxita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:

– Fajro, fajro! Incendio!

En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:

– Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!

Je la momento, kiam de Sadovaja ekaùdigxis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj rugxaj aùtomobiloj, kiuj rapidis de cxiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etagxo, tri siluetojn malhelajn, sxajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.

Chapitro 28

LA LASTAJ AVENTUROJ DE KERUBJEV KAJ BEHEMOTO

Chu la forflugantaj siluetoj estis realajho au nura iluzio de la timkonsternitaj loghantoj de la misshanca domo che Sadovaja, tion, kompreneble, oni neniam scios tutcerte. Se ili estis realaj, neniu scias, kien ili sin direktis tujsekve. Kie ili disighis, ankau tion ni ne povas diri, tamen ni scias, ke proksimume kvaronhoron post la komenco de la incendio che Sadovaja, longa civitano en kvadratita vestokompleto aperis antau la spegula pordo de Torgsin che la Smolenska bazaro, akompanate de granda nigra virkato.

Lerte serpentante la civitano sin trashovis inter la pasantoj kaj malfermis la eksteran pordon de la vendejo. Sed chi tiam malgranda osteca kaj ekstreme malafabla pordisto baris al li la vojon kaj incitite diris:

– Kun katoj oni ne enlasas.

– Mi pardonpetas, - kraketachis la longulo metante sian tendenozan manon al la orelo, kiel surdetulo, chu «kun katoj» vi diris? Sed kie vi vidas katon?

La pordisto elorbitigis la okulojn, kaj ne senkauze: nenia kato estis che la piedoj de la civitano, anstataue de malantau lia shultro malpacience sin elshovis, volante eniri en la vendejon, dikulo kun disshirita kaskedo, kies vizagho efektive iom similis katan muzelon. En la mano la dikulo havis primuson.

La duopo ial malplachis al la mizantropo pordisto.

– Ni vendas nur kontrau valuto, - li stertoris kolere rigardante el sub la hirtaj, kvazau de tineoj tramanghitaj, grizaj brovoj.

– Mia kara amiko, - ektintachis la longa civitano, brilante per la okulo el sub la rompita nazumo, - kial vi opinias, ke mi ghin ne havas? Chu vi jughas lau la vesto? Neniam tion faru, ho perlo de la gardistoj! Vi riskas erari, grave erari. Relegu, ekzemple, la historion de la fama halifo Harun-al-Rashido. Tamen chi kaze, provizore formetante tiun historion flanken, mi diru al vi, ke mi plendos pri vi al via estro kaj rakontos al li iom da tiaj aferoj, ke vi probable devos adiaui vian postenon inter la brilaj spegulaj pordoj.

– Ja mia primuso eble plenplenas je valuto! - kvereleme enmiksighis la katsimila dikulo, energie sin pushante en la vendejon. Malantaue jam senpacience premighis publiko. Kun malamego kaj dubo rigardante la bizaran duopon, la pordisto tamen liberigis la vojon, kaj niaj konatuloj, Kerubjev kaj Behemoto, pashis en la vendejon.

Ene ilia unua zorgo estis rigardi chirkauen, post kio Kerubjev deklaris per sonora vocho audebla en chiuj anguloj:

– Eminenta vendejo! Tre, tre bona vendejo.

La publiko sin turnis disde la vendotabloj kaj ial mirigite rigardis la dirinton, kvankam lia laudo ja havis sufichan bazon.

Centoj da indienpecoj de plej richaj koloraroj vidighis en la bretarfakoj. Malantau ili amasis kalikotoj, muslinoj, frakaj drapoj. En la perspektivo perdighis senfinaj vicoj de shukartonoj, kaj kelkaj civitaninoj sidis sur nealtaj seghoj, havante sian dekstran piedon en la malnova, uzita shuo, kaj la piedon maldekstran, en fresha, brilanta modajho, per kiu ili zorgomiene stamfetis sur la tapisheton. Ie profunde, malantau angulo, ludis kaj kantis gramofonoj.

Tamen Kerubjev kaj Behemoto preterpasis chiujn chi logajhojn kaj iris rekte tien, kie la luksnutrajha sekcio limis la sukerajhan. Tie oni povis ghui liberan spacon: malkiel en la shtofsekcio, che la vendotabloj ne tumultis civitaninoj kun bereto au kaptuketo.

Malalta, tute kvadratita vireto, ghisblue razita, surhavanta kornajn okulvitrojn, tute novan, nechifitan chapelon kun senmakula rubando, malvokoloran surtuton kaj rughetajn glaceajn gantojn, staris antau la vendotablo kaj ordone ion mughadis. Vendisto en pura blanka kitelo kaj kun blua chapeto priservis la malvan klienton. Per akrega tranchilo, tre simila al tiu shtelita de Levio Mateo, li estis foriganta de la grasa, larmanta, rozkolora salmo ghian serpentecan, arghentbrilan hauton.

– Ankau chi tiu sekcio estas superba, - solene agnoskis Kerubjev, - kaj la alilandano estas simpatia.

– Ne, Fagoto, ne, - respondis Behemoto pensoplena, - vi, amichjo, eraras. Al mi shajnas, ke io mankas en la vizagho de la malva ghentlemano.

La malva dorso tremeris, sed tio probable estis koincido, char la alilandano ja ne povis kompreni tion, kion ruslingve diris Kerubjev kaj lia akompananto.

– Tshu bon’? - severe demandis la malva kliento.

– Superklasa, - respondis la vendisto, per la tranchilo kokete disigante la hauton.

– La bon’ mi shatas, la malbon’ ne shatas, - malmilde diris la alilandano.

– Certe! - entuziasme respondis la vendisto.

Chi tiam niaj amikoj forlasis la alilandanon kaj proksimighis al la rando de sukerajha vendotablo.

– Varmegas hodiau, - sin turnis Kerubjev al la juna, rughvanga vendistino; ricevinte nenian respondon, li demandis: - Po kiom, la mandarinoj?

– Po tridek kopekoj por kiloo, - shi respondis.

– Teruraj prezoj, - suspiris Kerubjev, - ho ve… - Post kelka pripensado li invitis sian akompananton: - Manghu, Behemoto.

La dikulo shovis sian primuson sub la brakon, forrabis la supran mandarinon de la piramido, tuj ghin forvoris kun la shelo kaj enigis la dentojn en duan.

La vendistino terurighis.

– Frenezulo! - shi ekkriis, perdante sian vangrughon, - donu al mi la kuponon! La kuponon! - kaj shi lasis fali la bombonan pinchilon.

– Mia koro, karulinjo, mia bela, - eksusuris Kerubjev sin klinante trans la vendotablon kaj palpebrumante al la vendistino, - ne kunhavas ni hodiau valuton… nu, kion fari! Sed, mi jhuras, je la sekva fojo, kaj certe ne pli malfrue ol lunde, ni chion pagos kontante! Ja ni loghas tute proksime, che Sadovaja, kie estas la incendio…

Behemoto, forglutinte trian mandarinon, shovis la ungegon en inghenian konstruajhon el chokoladaj tabuletoj, eltiris unu plej malsupran, sekve de kio, nature, la tuto ruinighis, kaj forglutis la tabuleton kun ghia orpapera pakumo.

La vendistoj che la fisha vendotablo shajnis shtonighintaj, la malva alilandano sin turnis al la rabistoj kaj tuj evidentighis, ke Behemoto malpravis: nenio mankis al la vizagho de la malvulo, ech male, en ghi estis troajhoj - pendaj vangoj kaj forglitemaj okuloj.

Tute flavighinte, la vendistino angore kriis tra la tuta vendejo:

– Pa’l’os’ich! Pa’l’os’ich!

Responde al tiu krio el la shtofsekcio alfluis publiko. Behemoto forlasis la sukerajhajn logojn, iris shovi siajn krifojn en barelon kun la surskribo: Elita haringo de Kercho, eligis du fishojn, ilin forglutis kaj elkrachis la vostojn.

– Pa’l’os’ich! - ripetighis la despera krio de malantau la sukerajha vendotablo, kaj de la vendotablo fisha ekbojis vendisto kun pinta barbeto:

– Sed kion vi faras, vipuro?!

Paulo Iosifovich jam rapidis al la agadejo. Li estis belstatura viro en pura blanka kitelo, simila al hhirurgo, kun krajono elstaranta el la brusta posho. Evidente, li estis homo sperta. Apenau li ekvidis en la busho de Behemoto la voston de la tria haringo, li tuj chion komprenis, taksis la situacion kaj, sen implikighi en senutilajn disputojn kun la impertinentuloj, li svingis la manon, komandante en la foron:

– Fajfu!

La pordisto impetis el la spegulaj pordoj al la strat’angulo de la Smolenska bazaro kaj eltorentigis malbon’auguran fajfon. La publiko chirkauis la du sentaugulojn, kaj ekagis Kerubjev.

– Civitanoj! - li kriis per alta tremanta vocho, - kion do ni vidas chi tie? Kion? Permesu, ke mi demandu vin pri tio! Malricha homo, - Kerubjev pliigis la tremon de sia vocho almontrante Behemoton, kiu tuj aranghis ploreman fizionomion, - malricha homo la tutan tagon riparas primusojn; li malsatighis… sed de kie li havu valuton?

Paulo Iosifovich, homo kutime kvieta kaj senemocia, respondis per kolera ekkrio:

– Vi chesigu chi tion! - kaj li refoje svingis foren, jam malpacience. La triloj che la pordo pliviglighis.

Tamen Kerubjev, neniom konfuzite de la interveno de Paulo Iosifovich, daurigis:

– De kie? Vin chiujn mi demandas! Li estas konsumita de malsato kaj soifo! Li suferas pro la varmego. Nu, prenis la mizerulo, simple por ghin gustumi, mandarinon. Kaj la tuta prezo de tiu mandarino estas ja ridinda, ne pli ol tri kopekoj. Kaj jen ili jam trilas, kiel printempaj najtingaloj en la arbaro, ili alarmas la milicion, ili malhelpas ghin plenumi sian devon! Kaj li, chu li rajtas? Chu? - Kerubjev almontris la malvan dikulon, kies vizagho tuj esprimis plej vivan angoron, - kio li estas? Kio? De kie li venis? Por kiu celo? Chu ni sen li enuis? Chu ni lin invitis? Ja certe, - sarkasme tordante sian bushon plenvoche blekegis la eksa kapelestro, - li, bonvolu vidi, surhavas belan malvan vestokompleton, per la salmajho li sin grasigis, li tuta plenplenas je valuto! Sed chi tiu, la nia, kion faru la nia?! Amare al mi estas! Amare! - ekhurlis Kernbjev, kiel la fianch’amiko en la tradicia edzighfesto.

Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifovich, sed - mirinda afero - lau la rigardoj de la amasighinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ghi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, truhavan manikon, tragedie ekkriis:

– Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! - okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto achetanta tri migdalajn kukojn en la sukerajha sekcio, subite metamorfozighis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpurighis, jhetis sur la plankon la pakajheton kun la kukoj kaj kriis:

– Prave! - per maldika infana vocho. Li ekposedis la pleton, forbalais de ghi la reston de la chokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forshiris la chapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larghamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvajhon. Disrulighis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj jhetataj de kamiono sur la teron. Palighante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidighis en la barelon kun la Kercha haringo, shpruciginte el ghi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen ech malpleja fremda misprononco:

– Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!

Evidente, sekve de la suferita skuo li subite ricevis la kapablon paroli en antaue de li ne sciata fremda lingvo.

Je tiu momento chesis la fajfado de la pordisto, kaj en la ekscitita amaso de la klientoj aperis, proksimighante, du milicianaj kaskoj. Sed, kiel en la publika banejo oni vershlavas la benkon el sia pelvo, tiel la perfidulo Behemoto vershegis benzinon el sia primuso sur la sukerajhan vendotablon kaj meme ghi ekbrulis. La flamo saltis supren kaj kuris lau la vendotablo forvorante la belajn paperrubandojn, kiuj ornamis la korbojn kun fruktoj. Shrikante, la vendistinoj impetis el malantau la vendotablo, kaj apenau ili forlasis la lokon, tuj ekbrulis la tolaj kurtenoj sur la fenestroj kaj la flamanta benzino disfluis sur la planko. La publiko eligis desperajn kriojn, ektorentis el la sukerajha sekcio malantauen, forportante la jam senutilan Paulon Iosifovich; la vendistoj de la fisha sekcio anservice kuris kun siaj akregaj tranchiloj al la malantaua pordo. La malva civitano sin eligis el la barelo, tute trempite en la haringa suko li rulighis trans la salmon, kushantan sur la vendotablo, kaj sekvis la gevendistojn. Ektintis kaj shutighis vitroj de la spegula pordo, elpremitaj de la sin savanta hom’amaso, kaj la du fiuloj, Kerubjev kaj la voremulo Behemoto, ien forshtelighis, sed kien - oni ne povis kompreni. Vidintoj, kiuj cheestis la komencon de la incendio en Torgsin che la Smolenska bazaro, post kelka tempo rakontadis, ke la du huliganoj flugis supren al la plafono kaj tie krevis kvazau infanaj balonetoj. Tio, nature, estas tre duba, ke la afero estus okazinta ghuste tiel, sed, ho ve, mankas pli fidindaj informoj.

Tamen ni precize scias, ke ekzakte unu minuton post la incidento che la Smolenska bazaro, Behemoto kaj Kerubjev jam trovighis sur la bulvarda trotuaro, ghuste antau la domo de la onklino de Gribojedov. Kerubjev haltis apud la krado kaj diris:

– Ba! Sed tio ja estas la literaturista domo. Chu vi scias, Behemoto, pri tiu domo mi audis multe da bona kaj favora. Atentu tiun domon, mia amiko! Estas plezuro pensi, ke kashite sub tiu tegmento maturighas tuta amaso da talentoj.

– Kiel ananasoj en forcejo, - diris Behemoto, kiu, por pli bone admiri la kremkoloran palaceton kaj ghiajn kolonojn, sin levis sur la betonan soklon de la fera krado.

– Ghuste tiel, - konsentis Kerubjev kun sia nedisigebla akompananto, - kaj dolcha teruro plenigas onian koron, kiam oni pensas, ke en tiu domo nun maturighas la autoro de futura Donkihoto, au Fausto, au, la diablo min prenu, de Malvivaj animoj! Chu?

– Animskua penso, - konfirmis Behemoto.

– Jes, - daurigis Kerubjev, - mirindajn aferojn oni atendu el la forcejoj de tiu domo, ariginta sub sia tegmento kelkajn milojn da abnegaciuloj, dedichintaj sian tutan vivon al la servo de Melpomena, Polimnia kaj Talia. Imagu, kia bruo levighos, kiam unu el ili, por komenci, prezentos al la legantaro novan Revizoron, au, almenau, novan Eugenon Oneginovl

– Tre klara afero, - refoje konfirmis Behemoto.

– Jes, - daurigis Kerubjev zorgmiene levante la fingron, - sed! «Sed» mi diris, kaj mi ripetas tion: sed! Se tiujn delikatajn forcejajn plantojn ne atakos ia mikroorganismo, se ghi ne ronghos ilin en la radiko, se ili ne putrighos! Ja tio okazas pri la ananasoj. Ho jes, tio ja okazadas!

– Interalie, - diris Behemoto shovante sian rondan kapon tra la krado, - kion ili faras tie sur la verando?

– Ili tagmanghas, - klarigis Kerubjev, - al tio mi aldonu, mia kara, ke chi tie estas tute nemalbona kaj neniom multekosta restoracio. Alvorte, mi, kiel chiu turisto antau longa vojagho, sentas deziron mangheti kaj trinki grandan kruchon da glacia biero.

– Ankau mi, - respondis Bchemoto, kaj la du fiuloj pashis sur la asfalta aleo sub la tilioj rekte al la verando de la nenion antausentanta restoracio.

Pala kaj enuanta civitanino kun blankaj shtrumpetoj kaj same blanka vostethava bereto sidis sur kanplektita segho che la angulo de la verando, kie en la verdajho de la vitkrado estis aranghita enireja aperturo. Antau shi, sur simpla kuireja tablo, kushis dika registrolibro, en kiun la civitanino por ia nesciata celo enskribis la nomojn de chiuj enirantaj la restoracion. Ghuste shi haltigis Kerubjevon kaj Behemoton.

– Viajn membrokartojn? - surprizite shi rigardis al la nazumo de Kerubjev, al la primuso de Behemoto, al la truo che ties kubuto.

– Mi prezentas al vi mil pardonpetojn, kiaj membrokartoj? - demandis Kerubjev mirante.

– Chu vi estas verkistoj? - siavice demandis la civitanino.

– Sendube, - digne respondis Kerubjev.

– Viajn membrokartojn, - shi ripetis.

– Mia charma… - tenere komencis Kerubjev.

– Mi ne estas charma, - lin interrompis la civitanino.

– Domaghe! - elrevigite diris Kerubjev, kaj daurigis: - Nu, se ne plachas al vi esti charma - kio ja estus tre agrabla - do, vi povas ne esti tia. Tamen diru al mi: por konvinkighi ke Dostojevskij estas verkisto, chu oni postululian membrokarton? Sufichas preni ajnajn kvin paghojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkighos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, vershajne ne havis li membrokarton! Kiel vi opinias? - Kerubjev sin turnis al Behemoto.

– Mi vetas, ke li ne havis, - tiu respondis metante la primuson sur la tablon apud la libro kaj per la mano vishante la shviton de la frunto nigrighinta en la fumo.

– Vi ne estas Dostojevskij, - diris la civitanino implikate en la sofistikon de Kerubjev.

– Nu, tio ne estas evidenta, - tiu respondis.

– Dostojevskij mortis, - ne tute firme diris la civitanino.

– Mi protestas! - varmege ekkriis Behemoto, - Dostojevskij estas senmorta!

– Viajn membrokartojn, civitanoj, - diris la civitanino.

– Pardonon, sed tio, finfine, estas ridinda, - obstinis Kerubjev, - ne per membrokarto ekkonas oni verkiston sed per tio, kion li verkas. Kiel vi povas scii, kiaj planoj svarmas en mia kapo? Au en tiu kapo? - li almontris la kapon de Behemoto, kiu tuj deprenis sian kaskedon, kvazau por lasi la civitaninon pli bone ghin ekzameni.

– Liberigu la vojon, civitanoj, - shi diris, jam nervoza.

Kerubjev kaj Behemoto forflankighis kaj lasis aliri verkiston en griza vestokompleto, sen kravato, en blanka somera chemizo kies kolumo libere diskushis sur la jako, kun gazeto subbrake. La verkisto afable kapoklinis salutante la civitaninon, preterpase desegnis en la al li prezentita libro malprecizan parafon kaj eniris la verandon.

– Ho ve, ne por ni, ne por ni, - melankolie diris Kerubjev, - sed por li estos tiu krucho da glacia biero, pri kiu ni, la du misshancaj vaguloj, tiom sopiris, nia situacio estas malghoja kaj embarasa, kaj mi ne scias, kion ni faru.

Responde Behemoto nur amare disetendis la brakojn kaj remetis la kaskedon sur sian rondan kapon, chirkaukreskitan de hararo mallonga kaj densa, tre simila al la kata. Kaj je tiu momento nelauta sed ordonema vocho diris super la kapo de la civitanino:

– Enlasu, Sofia Pavlovna.

La librulino ekmiris; en la verdo de la vitkrado aperis la blanka fraka brusto kaj la pinta barbo de la flibustro. Li direktis al la du achuloj afablan rigardon, kaj ech pli ol tio, li invite gestis. La autoritato de Archibaldo Archibaldovich estis konsiderinda faktoro en la restoracio de li estrata, kaj Sofia Pavlovna obeeme demandis Kerubjevon:

– Kiu estas via familinomo?

– Panajev, - tiu ghentile respondis. La civitanino enskribis la familinomon kaj levis la demandan rigardon al Behemoto.

– Skabichevskij, - miauis la dikulo, ial almontrante sian primuson. Sofia Pavlovna enskribis ankau chi tion kaj shovis la libron al la vizitantoj por ke ili signaturu. Kontrau la nomo Panajev Kerubjev skribis Skabichevskij, kaj che la nomo Skabichevskij Behemoto skribis Panajev. Archibaldo Archibaldovich, definitive konsternante Sofian Pavlovnan, kun nerezistebla rideto kondukis la gastojn al la plej bona tablo en la kontraua ekstremo de la verando, tien, kie kushis la plej densa ombro, al la tablo, apud kiu en unu el la vitkradaj interspacoj gaje ludis la suno. Mire frapfrapante la palpebrojn, Sofia Pavlovna longe ekzamenis la strangajn skribajhojn de la neatenditaj vizitantoj.

La kelnerojn Archibaldo Archibaldovich mirigis ne malpli ol Sofian Pavlovnan. Per siaj propraj manoj li deshovis seghon de la tablo, invitante Kerubjevon sidighi, palpebmmis al unu, ion flustris al alia, kaj la du kelneroj ekklopodis chirkau la novaj gastoj, el kiuj la unu metis sian primuson sur la plankon apud sia rufighinta boteto. Tuj malaperis de la tablo la malnova flavmakula tablotuko; alia, blankega kiel beduena burnuso, amele kraketante malfaldighis en la aero, dum Archibaldo Archibaldovich jam flustris nelaute sed tre esprimive:

– Per kio mi vin regalu? Eminentan strugdorson mi havas… El la rezervo por la arkitekta kongreso…

– Vi… eh… donu al ni ghenerale… almanghajhojn… eh… - afable mekis Kerubjev, mole malstrechighante sur la dors’apogilo de sia segho.

– Mi komprenas, - fermante la okulojn multsignife diris Archibaldo Archibaldovich.

Vidante, kiel la restoraciestro traktas la pli ol suspektindajn vizitantojn, la kelneroj forlasis chiujn dubojn kaj serioze okupighis pri ili. Unu jam prezentis alumeton al Behemoto, kiu elposhigis cigaredstumpon kaj metis ghin en la bushon, la alia rapidis tintetante per la verda vitrajharo, lokante antau chiu telero po unu brandoglaseton, vinglason kaj fajnvandan pokalon, el kia tiel agrable trinkighas mineral’akvo sub la markezo… ne, iom anticipante ni diru… trinkighis mineral’akvo sub la markezo de la etern-memora Gribojedova verando.

– Mi povas rekomendi tetraajn fileojn, - melodie ronronis Archibaldo Archibaldovich. La gasto kun la fendita nazumo plene aprobadis la proponojn de la brigestro kaj bonvoleme lin rigardis tra la senutila vitreto.

Che la apuda tablo tagmanghis la romanisto Petrakov-Suhovej en kompanio de sia edzino, ghuste finanta porkan stekon; kun la observemo, propra al chiuj verkistoj, li rimarkis la klopodadon de Archibaldo Archibaldovich kaj tre, tre miris. Dume lia edzino, tre honorinda persono, ech rekte ekjhaluzis pri la pirato kontrau Kerubjev, ech phirfoje shi batetis per la kulereto… «Chu oni igos nin atendi?… Ja tempas surtabligi la glaciajhon! Kio okazas?»

Tamen sendinte al Mme Petrakov forlogistan rideton, Archibaldo Archibaldovich direktis al shi kelneron, plu restante che siaj karaj gastoj. Ah, sagaca homo estis Archibaldo Archibaldovich! Kaj observema - probable ech ne malpli ol la verkistoj. Li sciis pri la seanco en Varieteo kaj pri multaj aliaj okazajhoj de la jhusaj tagoj, li audis onin paroli pri tio, kaj - male ol la pliparto de la ceteraj audintoj - li ne preteratentis la vortojn kvadratita kaj kato. Li tuj divenis, kiuj estas liaj vizitantoj. Kaj diveninte, li malvolis kvereli kun ili. Dum Sofia Pavlovna, shi estis aranghanta belan lristorion! Ja kion shi elpensis, bari al tiuj du la vojon sur la verandon! Cetere, kion oni de shi atendu…

Orgojle pushante la kulereton en la molighantan kreman glaciajhon, la verkistedzino malplezure observis la apudan tablon inter la du pajace vestitaj achuloj kvazau persorche kovrighi je manghajhoj. Ghisbrile lavitaj folioj jam malmergighas el vazeto plena je fresha kaviaro… unu momento, kaj sur speciale alshovita aparta tableto aperis nebultegita arghenta sitelo…

Nur certighinte, ke chio estas konvene farita, nur post ol li vidis alflugi, en la manoj de kelnero, kovritan paton, el kiu audighis grumbleto, nur tiam Archibaldo Archibaldovich permesis al si forlasi la du misterajn vizitantojn, antaue tamen ghentile murmurinte al ili:

– Pardonon! Por unu minuteto! Mi persone prizorgu la fileojn.

Li forflirtis de la tablo kaj malaperis en la serva koridoro de la restoracio. Se iu observanto povus vidi la sekvajn agojn de Archibaldo Archibaldovich, li, sendube, trovus ilin iom enigmaj.

La chefo neniel iris cn la kuirejon por prizorgi la fileojn, anstataue li sin direktis en la provizejon de la restoracio. Li malfermis ghin per sia shlosilo, sin enshlosis interne, singardeme, por ne makuli la manumojn, li prenis el la glacishranko du pezajn sunsekigitajn sturgojn, pakis ilin en gazetpaperon, lerte chirkauligis per shnureto kaj metis la pakajhon flanken. Poste en la najbara chambro li kontrolis, chu liaj silkosubshtofa somera surtuto kaj chapelo estas en sia loko, kaj nur post tio iris en la kuirejon, kie la kuiristo zorge tranchis la fileojn, promesitajn de la pirato al siaj gastoj.

Endas diri, ke la agoj de Archibaldo Archibaldovich estis neniom strangaj au enigmaj, tiaj povus ilin rigardi nur observanto suprajha. Tiuj agoj logike sekvis el chio okazinta antaue. La informoj pri la jhusaj eventoj kaj precipe - la fenomena antauflaro de Archibaldo Archibaldovich sugestis al la chefo de la Gribojedova restoracio, ke la tagmangho de la du klientoj estos kvankam ja luksa kaj abunda, tamen ekstreme mallonga. Kaj la intuicio, neniam trompinta la eksflibustron, ankau chi foje lin ne trompis.

Dum Kerubjev kaj Behemoto tintigis siajn pokalojn plenajn je eminenta, duoble purigita, bone malvarmigita vodko Moskovskaja, sur la verando aperis, tuta en shvito kaj ekscito, la lokkronikisto Bochjo Kandalupskij, fama en Moskvo pro sia mirinda informiteco, kaj senceremonie sin sidigis che la Petrakovoj. Metinte sian shvelan tekon sur la tablon, Bochjo tuj shovis siajn lipojn en la orelojn de la verkisto, kaj en ghin ekflustris iajn tre logajn aferojn. Mme Petrakov, turmentate de scivolo, finfine prezentis sian orelon al la molaj dikaj lipoj de Bochjo. Kaj li, fojfoje jhetante chirkauen shtelistan rigardon, plu flustris seninterrompe, kaj oni povis kapti nur kelkajn apartajn vortojn:

– Je mia honorvorto! Che Sadovaja, Sadovaja, - Bochjo ankorau mallautigis la vochon, - la kugloj nenion faras al ili… kugloj… kugloj… benzino… incendio… kugloj…

– La mensogulojn, kiuj disvastigas tiajn fiajn onidirojn, - indignigite Mme Petrakov lasis sian kontralton korni iom pli laute ol tion dezirus Bochjo, - ja ilin endus prienketi! Nu, nenio estas perdita, certe tiel estos! Oni ilin ordigos! Fi, kia malutila galimatio!

– Kial do galimatio, Antonida Porfirievna?! - ekkriis Bochjo chagrenite de la malkredemo de la verkistedzino, kaj denove li eksusuris: - Ja mi diras al vi, la kugloj nenion faras al ili… Kaj nun la incendio… Ili tra la aero… tra la aero… - Bochjo shushis, sen supozi ke la chefroluloj de lia rakonto sidas apude ghuante lian sibladon. Cetere, tiu ghuado baldau finighis. El la serva koridoro de la restoracio sur la verandon impete venis tri viroj, streche zonitaj che la talio, botvestitaj, kun revolvero en la mano. La plej antaua kriis timige kaj hele:

– Senmove! - Kaj chiuj tri tuj komencis pafadon sur la verando, celante la kapojn de Kerubjev kaj Behemoto. Ambau alpafatoj tuj aerdisighis, kaj fajrokolono ekshpruchis el la primuso rekte en la tolan markezon. Oscedanta faukego shajnis malfermighi en la markezo, ghiaj nigraj rondoj dislarghighis chiudirekte. La fajro saltis tra la faukegon kaj atingis la tegmenton de la Gribojedova domo. En la dua etagho, paperujoj kushantaj sur la fenestrobreto de la redaktejo subite ekflamighis, la fajro pasis sur la kurtenon, kaj zumante, kvazau disblovate, kirle profundighis en la onklinan domon.

Post kelkaj sekundoj sur la asfaltaj aleoj kondukantaj al la fera krado de la bulvardo, de kie je la merkredo vespere venis, sen trovi ies ajn komprenon, la unua heroldo de la malfelicho, Ivano - nun forkuris nefinmanghintaj verkistoj, kelneroj, Sofia Pavlovna, Bochjo, la geedzoj Petrakov.

Anticipe elirinte tra la flanka pordo, nenien forkurante kaj nenien rapidante, kiel shipestro, kiu laste forlasas sian brulantan brigon, Archibaldo Archibaldovich kviete staris en sia silksubshtofa somera surtuto, kun la du sturgotraboj subbrake.

Chapitro 29

LA SORTO DE LA MAJSTRO KAJ MARGARITA DECIDIGHIS

Che la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturajhoj en Moskvo, konstruita antau jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, char kontrau la malnecesaj rigardoj ilin shirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskau ghis ties limoj.

Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj largha spado estis plantita inter du disighintaj shtonplatoj de la teraso formante sunhorloghon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongighadis, rampante al la nigraj shuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, kurbiginte sin sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon de palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron - jako, bulchapelo, lakledaj shuoj - tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.

Voland ekparolis:

– Kia interesa urbo, chu?

Azazello movighetis kaj respekte respondis:

- Messire, mi preferas Romon!

– Jes, tio estas afero de gusto, - diris Voland.

Post kelka tempo refoje audighis lia vocho:

– De kie venas tiu fumo, sur la bulvardo?

– Tie brulas Gribojedovo, - respondis Azazello.

– Vershajne, ghin vizitis tiu nedisigebla duopo, Kerubjev kaj Behemoto, chu?

– Tio estas eksterduba, messire.

Reestighis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamighi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaghoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.

Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ghia muro venis argilmakulita malserena chifonulo, nigrabarba, surhavanta hhitonon kaj memfaritajn sandalojn.

– Ba! - ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, - malpleje oni atendus vidi cin chi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?

– Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, - tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.

– Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? - severe demandis Voland.

– Char mi malvolas ke ci havu bonan tagon, - audace respondis la veninto.

– Tamen ci devos akcepti mian prosperon, - objhetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian bushon. - Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultajhon, kaj mi diros al ci, en kio ghi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Chu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Chu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante chiujn arbojn kaj chion vivan, pro cia fantazio ghui la nudan lumon? Ci estas stulta.

– Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, - respondis Levio Mateo.

– Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo jhus menciita: ci estas stulta, - diris Voland, kaj demandis: - nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?

– Li min sendis.

– Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?

– Mi ne estas sklavo, - kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, - mi estas lia dischiplo.

– Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel chiam, - replikis Voland, - sed la aferoj pri lauj ni parolas ne shanghighas pro tio. Do…

– Li legis la verkon de la majstro, - diris Levio Mateo, - kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Chu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?

– Nenio estas por mi malfacila, - respondis Voland, - kaj ci bone tion scias. - Post mallonga medito li demandis: - Sed kial vi lin ne prenas che vin en la lumon?

– Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, - malgaje diris Levio.

– Diru al li, ke tiel estos farite, - respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: - Nun forlasu min senprokraste.

– Li petas ke ankorau shin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, - unuafoje la vocho de Levio sonis petege.

– Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.

Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:

– Flugu al ili kaj chion aranghu.

Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la shtonplatoj de la teraso audighis pashoj, gajaj vochoj, kaj antau Voland prezentighis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis sharghita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaghon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulajho, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karbonighis.

– Saluton, messire, - kriis la senlaca duopo, kaj Behemoto eksvingis la salmon.

– Tre belaj, - diris Voland.

– Messire, vi nur imagu, - ekscitite kaj gaje kriis Behemoto, - oni prenis min por marodulo!

– Jughante lau la objektoj de vi alportitaj, - diris Voland rigardante la pejzaghon, - vi efektive estas marodulo.

– Chu vi kredos, messire,… - sincervoche ekparolis Behemoto.

– Ne, mi ne kredas, - mallonge respondis Voland.

– Messire, mi jhuras, mi faris heroajhojn por savi kiel eble plej multe, kaj jen chio savita.

– Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? - demandis Voland.

Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malghoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la chielo. Beliemoto ekkriis:

– Misterajho! Ni sidis kviete, pace manghetis… Kaj subite pif! Paf! - alighis Kerubjev, - Pafoj! Frenezighinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!

– Sed la devkonscio, - reprenis Behemoto, - venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!

– Ah, vi revenis, chu? - diris Voland. - Nu certe, sekve la konstruajho forbrulis ghisfunde.

– Ghisfunde! - afliktite konfirmis Kerubjev, - tio estas, lauvorte ghisfunde, messire, ghuste kiel vi bonvolis trafege tion esprimi. Restis nenio krom kelkaj karbonighintaj brulstumpoj!

– Mi impetis, - rakontis Behemoto, - en la kunsidan salonon - tiun kun la kolonoj, messire - movate de la espero elporti ion valoran. Ah, messire, mia edzino - se mi havus edzinon - dudek fojojn riskis vidvinighi! Sed feliche, messire, mi ne estas edzigita, kaj mi diru al vi malkashe: mi estas felicha, ke mi ne estas edzigita. Ah, messire, kiel oni povus shanghi la dolchan fraulan liberon kontrau la peza jugo!

– Denove galimatio, - rimarkis Voland.

– Mi obeeme konsentas kaj daurigas, - respondis la kato, - do, la pejzagho. Nenion pluan eblis elporti el la salono, la flamo jam shprucis sur mian vizaghon. Mi kuris en la provizejon kaj savis la salmon. Mi kuris en la kuirejon kaj savis la kitelon. Mi opinias, messire, ke mi faris chion eblan, mi ne povas kompreni, kion signifas la skeptika esprimo de via vizagho.

– Kaj kion faris Kerubjev dum via marodado? - demandis Voland.

– Mi helpis la fajrobrigadon, messire, - respondis Kerubjcv almontrante sian disshiritan pantalonon.

– Ah, se estas tiel, do oni devos konstrui chion denove.

– Oni konstruos, messire, - diris Kerubjev, - permesu, ke mi vin certigu pri tio.

– Nu, restas nur deziri, ke la nova konstruajho estu pli bona ol la antaua, - rimarkis Voland.

– Tiel estos, messire, - diris Kerubjev.

– Vi pri tio al mi kredu, - aldonis la kato, - ja mi estas lauregula profeto.

– Chiel ajn, ni estas chi tie, messire, kaj ni atendas viajn ordonojn, - raportis Kerubjev.

Voland silente sin levis de la tabureto, aliris la balustradon kaj tie sola, turninte la dorson al sia sekvantaro, longe rigardis la foron. Poste li revenis de la rando, sin residigis sur la tabureton kaj diris:

– Estos neniaj ordonoj, vi faris chion kion vi povis, kaj chi momente mi ne bezonas viajn servojn. Vi povas ripozi. Tuj venos fulmotondro, la lasta fulmotondro, ghi finfaros chion finfarotan, kaj ni ekvojos.

– Tre bone, messire, - respondis la du pajacoj kaj foriris ien malantau la ronda turo, okupanta la mezon de la teraso.

La fulmotondro pri kiu parolis Voland jam densighis sur la horizonto. Nigra nubego levighis okcidente, duonigis la sunon, poste kovris ghin tute. Sur la teraso friskighis. Baldau ighis mallume.

Tiu mallumo, veninta de la okcidento, kovris la egan urbon. Malaperis la pontoj, la palacoj. Chio malaperis, kvazau ghi neniam ekzistis en la mondo. La tutan chielon trakuris unu fajrofadeno. Poste bato skuis la urbon. Ghi ripetighis, komencighis la fulmotondro. Oni ne plu distingis Volandon en la shtorma konfuzo.

Chapitro 30

TEMPAS! TEMPAS!

– Chu vi scias, - diris Margarita, - hierau nokte, ghuste kiam vi endormighis, mi legis pri la mallumego veninta de Mediteraneo… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila. Al mi shajnas, ke tuj ekpluvos. Chu vi sentas la friskon?

– Chio chi estas tre bona kaj brava, - respondis la majstro fumante kaj per la mano disbatante la fumon, - kaj la idoloj, Dio zorgu pri ili… sed kio estos plu, tion mi tute ne komprenas!

La interparolo estis dum la sunsubiro, ghuste kiam Levio Mateo aperis antau Voland sur la teraso. La fenestreto de la kelo estis malfermita, kaj se iu estus enrigardinta, lin surprizus la stranga aspekto de la interparolantoj. Margarita surhavis nur la nigran mantelon, metitan rekte sur la nudan korpon, kaj la majstro plu estis en sia malsanuleja negligho. Tiu ekstravaganco havis simplan kialon: Margarita ne povis surmeti ion alian, char chiuj shiaj vestoj restis en la palaceto, kaj kvankam ghi situis tuto proksime, tamen tien iri por preni siajn ajhojn estis afero absolute nepensebla. Koncerne la majstron, kies vestaro retrovighis en la shranko, kvazau li neniam estus forestinta, li simple ne volis sin alivesti, elvolvante antau Margarita sian penson, ke tuj-tuje komencighos ia plej absurda misajho. Cetere, li tamen estis razita, la unuan fojon post tiu autuna nokto (en la kliniko oni stopligis lian barbon per tondomashino).

Ankau la chambro aspektis tre strange, kaj orientighi en ghia hhaoso estis tre malfacile. Sur la tapisho kushis manuskriptoj, manuskriptoj okupis la sofon. En la braksegho ghibis la dorso de forlasita libro. Sur la ronda tablo estis primetita vespermangho kaj kelkaj boteloj staris inter almanghajhoj. Kiel estighis tiuj delikatajhoj kaj vinoj sciis nek la majstro nek Margarita. Vekighinte ili trovis chion chi preta sur la tablo.

Dorminte ghis la sabata sunsubiro, kaj la majstro, kaj lia amikino sin sentis tute refortighintaj kaj freshaj, escepte nur unu postsignon de la hierauaj aventuroj: ilin ambau malklare doloretis la maldekstra tempio. Aliflanke, konsiderindaj shanghoj okazis koncerne ilian psikon, tion povus konstati chiu, kiu estus subauskultinta ilian interparolon en la kela loghejo. Tamen subauskultantoj ja ne estis. La malgranda korto havis ghuste tiun avantaghon, ke ghi chiam estis senhoma. Chiun tagon la saliko kaj la tilioj, verdighante trans la fenestro, vershis pli intensan printempan odoron, kaj kun kelkaj enblovoj de la jhus komencighinta venteto ghi penetris en la kelon.

– Nu, diable! - subite ekkriis la majstro, - se oni iomete pripensus… - li estingis la cigaredstumpon en la cindrujo kaj premis la kapon inter la manoj, - auskultu, ja vi estas inteligenta homo kaj neniam estis freneza. Serioze, chu vi certas, ke hierau ni estis che Satano?

– Serioze, mi certas, - respondis Margarita.

– Nu jes, nu jes, - ironie diris la majstro, - nun, resume, anstatau unu frenezulo estas du: kaj la edzo, kaj la edzino! - Li levis la manojn al la chielo kaj kriis: - Tio… la diablo scias, kio ghi estas! La diablol.La diablo!

Anstatau respondi Margarita falis sur la sofon, ekridegis, eksvingis en la aero siajn nudajn krurojn kaj poste ekkriis:

– Ho, mi jam ne povas! Ho, mi jam ne povas! Se vi vin vidus!

La majstro konfuzite tiris supren sian malsanulejan kalsonon kaj Margarita, satrideginte, seriozighis.

– Pretervole vi jhus diris la veron, - shi diris, - la diablo ja scias, kio ghi estas, kaj kredu al mi, la diablo chion aranghos! - Shiaj okuloj ekbrilis, shi salte levighis, komencis danceti surloke kaj kriadi: - Kiel mi estas felicha, felicha, felicha, ke mi kun li kontraktis! Ho, diablo, diablo! Vi devos, mia kara, vivi kun sorchistino! - Shi jhetis sin al la majstro, brakumis lian kolon, kisis liajn lipojn, lian nazon, liajn vangojn. Bukloj de shiaj nearanghitaj nigraj haroj blindigis la majstron, liaj vangoj kaj frunto brulis sub la kisoj.

– Jes, vere, nun vi similas sorchistinon.

– Mi tion ja ne negas, - respondis Margarita, - mi estas sorchistino kaj mi tre kontentas pri tio!

– Nu bone, - diris la majstro, - sorchistino, do estu sorchistino. Tre brave kaj grandioze! Do, mi estas elshtelita el la kuracejo. Ankau chi tio estas tre charma. Revenigita chi tien - plua afero, kiun ni ne pridubu… Ni ech supozu, ke neniu atentos nian foreston… tamen diru al mi, pro chio sankta, per kio kaj kiel ni vivos? Kredu al mi, mi parolas pri tio char mi pensas pri vi.

Je tiu momento trans la fenestro aperis stumpnazaj botetoj kaj la malsupra parto de alternfadena pantalono. La pantalono fleksighis che la genuoj kaj la taghelon kashis ies peza postajho.

– Alojzo, chu vi estas hejme? - demandis vocho el ie super la pantalono, de trans la fenestro.

– Jen, la misajhoj komencighas, - diris la majstro.

– Chu Alojzo? - redemandis Margarita proksimighante al la fenestro, - oni arestis lin liierau. Sed kiu pri li demandas? Kiu estas via nomo?

La genuoj kaj la postajho tuj malaperis, audighis ekklako de la stratpordo, kaj chio renormalighis. Margarita falis sur la sofon kaj ridegis tiel, ke larmoj rulighis el shiaj okuloj. Sed kiam shi kvietighis, drasta shangho okazis pri shia mieno, shi ekparolis serioze, parolante, shi glitis de la sofo, rampis al la genuoj de la majstro kaj rigardante en liajn okulojn shi karesis lian kapon.

– Kiel vi suferis, mia kompatinda amiko, kiel vi suferis! Nur mi sola scias tion. Jen, vi havas blankajn fadenojn en la haroj, kaj tiun poreternan falton che la lipoj. Mia kara, mia unika, ne pensu pri io plua. Tro multe vi devis pensi, nun mi pensos por vi! Kaj mi jhuras al vi, mi jhuras, ke chio estos blindige bela.

– Sed mi nenion timas, Margot, - al shi subite respondis la majstro kaj levis la kapon kaj shajnis al shi tia, kia li estis verkante pri la afero, de li neniam vidita, sed pri kiu li certe sciis ke ghi ja estis, - kaj tial mi nenion timas, char jam chion mi spertis. Troe mi estis timigata, per nenio eblas min plie timigi. Sed mi domaghas vin, jen la embaraso! Jen kial mi plu ripetadas pri tio sama. Rekonsciighu! Kial vi fushu vian vivon kun malsanulo, kun mizerulo? Reiru che vin! Mi vin domaghas, tial mi ghin diras.

– Ho! Vi, vi… - murmuris Margarita skuante sian hirtan kapon, - vi, malgrandfidulo, vi, malfelicha homo. Pro vi hierau la tutan nokton mi skuighadis nuda, mi perdis mian naturon kaj anstatauigis ghin je alia, plurajn monatojn mi pasigis en la malluma kamero pensante nur pri unu afero - pri la fulmotondro super Jershalaim, mi elploris miajn okulojn, kaj nun, kiam sur nin falis la felicho, vi min forpelas! Bone, mi foriros, sed sciu, ke vi estas kruela homo! Ili dezertigis vian animon!

Maldolcha tenero levighis al la koro de la majstro kaj, nesciate kial, li ekploris kashinte sian vizaghon en la haroj de Margarita. Shi, plorante, flustris al li, kaj shiaj fingroj saltetis sur la tempioj de la majstro:

– Jes, fadenoj, blankaj fadenoj, mi vidas vian kapon kovrighi per la negho, ah, kara, mia kara kapo, tiom suferinta. Rigardu viajn okulojn, kiajn vi havas okulojn! En ili estas dezerto… Kaj la shultroj, la peze sharghitaj shultroj… Kripligis, ili vin kripligis… - la parolo de Margarita ighis senkohera, shin skuis plorsingultoj.

Tiam la majstro vishis siajn okulojn, levis Margaritan de la genuoj, mem surpiedighis kaj firme diris:

– Sufichas! Vi min hontigis. Neniam mi refalos en malkuraghon, nek revenos al tiu demando, estu certa pri tio. Mi scias, ke ni ambau estas viktimoj de mensa malsano, kiun, eble, mi kontaghis al vi… Do, ni portu ghin kune.

Margarita proksimigis siajn lipojn al la orelo de la majstro kaj flustris:

– Mi jhuras al vi je via vivo, mi jhuras je la de vi divenita filo de la astrologiisto, ke chio estos bona.

– Belege, belege, - respondis la majstro kaj, ekridinte, li aldonis: - Nature, kiam homoj estas tute prirabitaj, kiel vi kaj mi, ili serchas savon che la transmonda potenco! Konsentite, ni serchu ghin tie.

– Ah! Jen, jen, finfine vi estas kiel antaue, vi ridas, - diris Margarita, - kaj iru al la diablo kun viaj kleraj vortoj. Transmonda au ne transmonda, chu tio ne estas tutegala? Mi estas malsata, - kaj shi tiris lin je la mano al la tablo.

– Mi ne certas, chu tiuj manghajhoj ne malaperos tuj ien sub la teron au ne forflugos tra la fenestro, - diris la majstro tute trankvilighinte.

– Ili ne forflugos!

Kaj ghuste je tiu momento el la fenestro audighis nazsona vocho:

– Pacon al vi.

La majstro ekskuighis, dum Margarita, jam kutimighinta al la eksterordinara, ekkriis:

– Azazello! Ah, kiel agrable, kiel bone! - kaj flustrinte al la majstro:

– Vi vidas, ili nin ne forlasas! - shi kuris malshlosi la pordon.

– Almenau fermu vian mantelon! - postkriis al shi la majstro.

– Bagatelajho, - jam el la koridoro respondis Margarita.

Kaj jen Azazello sin klinas, salutas la majstron, brilas lia misa okulo, kaj Margarita ekkrias:

– Ah, kiel mi ghojas! Neniam en mia vivo mi tiel ghojis! Sed vi pardonu, Azazello, ke mi estas nuda!

Azazello petis shin ne zorgi pri tio, diris, ke li vidadis virinojn ne nur nudaj, sed ankau tute senhautigitaj, volonte okupis lokon che la tablo, lasinte en la angulo apud la forno pakon envolvitan en malhelan brokajhon.

Margarita vershis al li konjakon, kaj li volonte ghin eltrinkis. La majstro sendeturne lin rigardis, foje-foje pinchante sian maldekstran manon. Sed la pinchoj neniom helpis. Azazello ne aer-disighis, kaj, verdire, tio ja ne estis necesa.

Nenio timinda estis en tiu malalta rufetulo; jes ja, li havis albugon -sed tiajhon oni povas ricevi sen ajna sorcho; jes, li estis ne tute ordinare vestita, per ia mantelo au sutano - tamen, se rigore tion pripensi, ankau tio ne estas senprecedenca. Kaj la konjakon li trinkis tre brave, kiel chiuj bonaj homoj, po tuta glaseto kaj sen almangheti. Pro tiu sama konjako zumo estighis en la kapo de la majstro kaj li pensis:

«Tamen, Margarita pravas! Certe antau mi sidas sendito de la diablo. Ja mi mem antau nelonge, je la antaulasta nokto, persvadis Ivanon, ke ghuste Satanon li renkontis che la Patriarhha - kaj jen, nun min ial timigas tiu penso, mi komencas fantazii pri hipnotigantoj kaj halucinajhoj. Kiaj, pro la diablo, hipnotigantoj estu chi tie!…»

Pli atente li rigardis Azazellon kaj konstatis, ke en ties okuloj estas io trudita, ia dume retenata penso. «Tio ne estas simpla vizito, li havas komision»; pensis la majstro.

Lia observemo lin ne trompis.

Trinkinte sian trian glaseton da konjako, kiu alkoholajho neniel efikis Azazellon, la vizitanto ekparolis tiele:

– Jen agrabla kelo, la diablo min prenu! Restas nur unu demando, kion oni tie faru, en tiu kelo?

– Ankau mi diras ghuste tion, - ekridis la majstro.

– Kial vi maltrankviligas min, Azazello? - dernandis Margarita, - iel ni ja vivos!

– Pardonon, pardonon, - ekkriis Azazello, - neniel mi volis vin maltrankviligi. Mi mern diras: lel vi vivos. Ah, ne multe mankis ke mi forgesu… messire ordonis ke mi transdonu al vi liajn saluton kaj inviton fari kun li negrandan promenadon, kompreneble, se vi tion deziras. Do, kion vi diros?

Sub la tablo Margarita per la piedo tushis la majstron.

– Kun granda plezuro, - respondis la majstro observante la vizaghon de Azazello, dum tiu daurigis:

– Ni esperas, ke ankau Margarita Nikolavna ne malakceptos?

– Mi, mi certe ne malakceptos, - diris Margarita, kaj shia piedo refoje glitis sur la kruro de la majstro.

– Admirinde! - ekkriis Azazello, - jen kion mi shatas! Hop, hop kaj prete! Malkiel tiam en la Aleksandra ghardeno.

– Ahh, ne parolu pri tio, Azazello! Tiam mi estis stulta. Cetere, mi ne meritas tro severan jughon, ja ne chiun tagon oni renkontighas kun la malsankta potenco!

– Certe, - konfirmis Azazello, - chiutage, tio ja estus agrabla!

– Ankau mi shatas la rapidon, - ekscitite diris Margarita, - la rapidon kaj la nudon. Kiel el mauzero - paf! Ah, kiel li celpafas, - shi ekkriis sin turnante al la majstro, - piksepo sub la kuseno, kaj ajnan pikilon… - Margarita estis ebriighanta, shiaj okuloj brilis.

– Ankorau unu aferon mi forgesis, - ekkriis Azazello sin frapinte sur la frunton, - tiom da klopodoj mi havas, ke mi tute perdas la kapon! Ja messire sendis al vi donacon, - chi tiam li turnis sin speciale al la majstro, - botelon da vino. Bonvolu atenti, ke ghi estas tiu sama vino, kiun trinkis la prokuratoro de Judeo. La Falerna vino.

Nature, tia rarajho vive interesis kaj la majstron kaj Margaritan. El la malhela cherka brokajho Azazello eligis kruchon tegitan je shimo. Oni flaris la vinon, oni vershis ghin en la glasojn, oni tra ghi rigardis kontrau la lumo estingighanta en la fenestro antau la fulmotondro. Kaj oni vidis chion kolorighi sange.

– Je la sano de Voland! - ekkriis Margarita levante sian glason.

Chiuj tri portis sian glason al la lipoj kaj faris grandan gluton. Tuj la antaushtorma lumo malhelighis en la okuloj de la majstro, lia spiro haltis paralizite, li sentis, ke venas lia fino. Li ankorau vidis sian morte palighintan amikinon senhelpe etendi al li la brakojn, poste lasi la kapon fali sur la tablon, poste sinki sur la plankon.

– Venenisto, - ankorau sukcesis krii la majstro. Li volis kapti tranchilon de sur la tablo por ponardi Azazellon, sed lia mano senforte glitis sur la tablotuko, chio chirkaue ighis nigra kaj poste tute malaperis.

Kiam la venenitoj kvietighis, Azazello ekagis. Unue li impetis eksteren tra la fenestro kaj post kelkaj momentoj jam estis en la palaceto, kie loghis Margarita Nikolavna. Chiam fidinda kaj diligenta, li volis kontroli, chu chio estas tauge aranghita. Kaj li konstatis, ke chio ja estas en ordo. Li vidis edzinon, malserenan, atendantan la revenon de sia edzo, pashi el sia dormochambro, subite palighi, per konvulsia movo meti la manon sur la koron. Senhelpe kriinte:

– Natasha! Iu ajn… al mi! - shi falis sur la plankon de la salono apud la pordo de la kabineto.

– Chio ordas, - diris Azazello. Post unu momento li estis apud la faligitaj geamantoj. Margarita kushis vizaghe sur la tapisho. Per siaj feraj manoj Azazello turnis shin kvazau pupon kaj plantis sian rigardon en shian vizaghon. Sub liaj okuloj la vizagho de la venenitino estis shanghighanta. Ech en la densighanta antaushtorma krepusko videblis, ke ghi perdas la efemeran strabismon sorchistinan, la kruelecon kaj la troecon de la trajtoj. La vizagho de la mortintino helighis kaj fine shia rabbesta rikano nuddenta ighis virineca sufergrimaco. Tiam Azazello disigis shiajn kunpremitajn blankajn dentojn kaj vershis en la bushon kelkajn gutojn da tiu sama vino, per kiu li shin venenis. Shi ekspiris, sen lia helpo sidighis kaj malforte demandis:

– Kial, Azazello, kial? Kion mi faris al vi?

Shi vidis la majstron kushi, ekskuighis kaj flustris:

– Tion mi ne atendis… murdulo!

– Neniel, ne, ja tute ne, - respondis Azazello, - tuj li ekstaros. Ah, kial vi estas tiel ncrvoza!

Margarita kredis al li sen heziti, tiel konvinka estis la vocho de la rufa demono. Shi salte surpiedighis, forta kaj viva, kaj helpis trinkigi vinon al la kushanto. Malferminte la okulojn, tiu sombre rigardis kaj malamege ripetis sian lastan vorton:

– Venenisto…

– Ah! Insulto estas la plej kutima rekompenco pro bona laboro, - respondis Azazello, - chu vi estas blinda? Retrovu do fine vian vidkapablon.

Chi tiam la majstro sin levis, jhetis chirkauen rigardon vivan kaj serenan, kaj demandis:

– Sed kion signifas tiu novo?

– Ghi signifas, - respondis Azazello, - ke jam tempas. Jam tondras, chu? Malhelighas. La chevaloj stamfas, skuighas la malgranda ghardeno. Adiauu la kelon, rapide adiauu.

– Ah, mi komprenas, - diris la majstro rigardante chirkauen, - vi nin mortigis, ni estas malvivaj. Ahh, kiel tio estas inghenia! Kiel ghustatempa! Nun mi komprenas chion.

– Ho, pardonon, - respondis Azazello, - chu vin mi audas? Ja via amikino nomas vin majstro, ja vi pensas, kiel do vi povus esti malviva? Chu por konscii sin viva nepras sidi en kelo surhavante kitelon kaj malsanulejan kalsonon? Ridindajho!

– Mi komprenis chion, kion vi diris, - ekkriis la majstro, - ne plu parolu! Miloble vi pravas.

– Voland! - alighis al li Margarita, - la granda Voland! Li chion elpensis multe pli bone ol mi. Sed la romanon, - shi kriis al la majstro, - vian romanon prenu kun vi, kien ajn vi flugu.

– Senbezone, - respondis la majstro, - mi ghin memoras parkere.

– Chu neniun… ech ne unu vorton el ghi vi forgesos? - demandis Margarita sin premante al la majstro kaj forvishante la sangon de lia vundita tempio.

– Estu trankvila. De nun mi neniam ion ajn forgesos, - li respondis.

– Do, fajron, - ekkriis Azazello, - la fajro, de kiu chio komencighis, kaj per kiu ni chion finas.

– Fajron! - timige kriis Margarita. La kela fenestro ekklakis, ventpusho shovis la kurtenon flanken. En la chielo ektondris lakone kaj gaje. Azazello shovis sian grandkrifan manon en la fornon, eligis fumantan shtipon kaj ekbruligis la tablotukon. Poste li ekbruligis stakon de malnovaj gazetoj sur la sofo, poste manuskripton kaj la kurtenon sur la fenestro. La majstro, jam ebriigita de la baldaua rajdo, jhetis libron de breto sur la tablon, hirtigis ghiajn foliojn sur la brulanta tablotuko, kaj la libro gaje ekflamighis.

– Brulu, forbrulu antaua vivo!

– Brulu, sufero! - kriis Margarita.

La chambro jam ondis, plena je purpuraj fajrokirloj, kaj kun la fumo la triopo eskapis tra la pordo kaj kuris per la masonita shtuparo supren en la malgrandan korton. La unua, kion ili tie vidis, estis la kuiristino de la konstrurajtigito; shi sidis sur la tero kaj chirkaue dise kushis malkolektighintaj terpomoj kaj kelkaj cepfaskoj. La stato de la kuiristino estis tre komprenebla. Tri nigraj chevaloj malpacience ronkis apud la shedo, tremeradis, per la hufo skrapfosis kaj shprucigis la teron. Unua saltis en la selon Margarita, poste Azazello, laste la majstro. La kuiristino ekghemis kaj levis la manon por fari kmcosignon, sed Azazello minace kriis de la selo:

– La manon mi fortranchos! - Li fajfis kaj la chevaloj, rompante branchojn de la tilioj, impetis supren kaj profundighis en la malaltan nigran shtormnubegon. Tuj el la fenestreto de la kelo disvershighis densa fumo. De malsupre venis, apenau audeble, la mizera krio de la kuiristino:

– Brulas!…

La chevaloj rapidis super la tegmentoj de Moskvo.

– Mi volas adiaui la urbon… - kriis la majstro al Azazello, kiu rajdis antaue. La resto de lia frazo perdighis en la tondro. Azazello kapjesis kaj lasis sian chevalon galopi. Renkonte al la rajdantoj impetis nubo, tamen ankorau retenante sian pluvon.

Ili flugis super bulvardo, ili vidis malgrandajn homfigurojn diskuri sin savante kontrau la pluvo. Falis la unuaj gutoj. Ili superflugis fumon - la solan postrestajhon de Gribojedovo. Ili flugis super la urbo jam inundata de la mallumo. Fulmoj ekbriladis super ili. Poste la tegmentojn anstatauis verdo. Nur de tiam ektorentis la pluvego kaj transformis la flugantojn en tri grandegajn akvobobelojn.

Margarita jam konis la sensajhon de flugo, sed ghi estis nova por la majstro, kaj lin mirigis tio, kiel rapide ili proksimighis al la celo, al la homo kiun li volis adiaui, char li havis neniun alian por adiaui. Tra la pluvvualo li tuj rekonis la klinikon de profesoro Stravinskij, la riveron kaj la alibordan pin’arbaron, tiel detale de li studitan. Ili alterighis sur maldensejo en bosko, apud la kliniko.

– Mi vin atendos chi tie, - kriis Azazello metinte la manojn en formo de vochtubo, jen prilumate de fulmo, jen perdighante en la griza vualo, - adiauu, tamen rapide!

La majstro kaj Margarita salte elselighis kaj flugis intermite videblaj, kiel akvaj ombroj, tra la ghardeno de la kliniko. Post momento la majstro per rutina movo estis malfermanta la balkonkradon de la chambro n-ro 117, Margarita lin sekvis. Ili eniris che Ivachjon, nevideblaj kaj nerimarkitaj, dum la krakbruego kaj la mughado de la fulmotondro. La majstro haltis apud la lito. Ivachjo kushis senmove, kiel antaue, kiam li unuafoje observis fulmotondron el la domo de sia ripozo. Sed li ne ploris, malkiel je la unua fojo. Li atente rigardis la malhelan silueton impete venintan de la balkono, sin levetis, etendis la manon kaj gaje diris:

– Ah, estas vi, mia najbaro! Longe, longe mi vin atendis. Jen vi estas chi tie.

La majstro respondis:

– Mi estas chi tie! Sed via najbaro, bedaurinde, mi ne povas plu esti. Mi forflugas por chiam kaj venis al vi por vin adiaui.

– Mi sciis tion, mi ghin divenis, - mallaute diris Ivano kaj demandis: - Chu vi lin renkontis?

– Jes, - respondis la majstro, - mi venis vin adiaui char vi estas la sola homo kun kiu mi interparolis lastatempe.

Ivachjo serenighis kaj diris:

– Estas bone, ke vi alflugis chi tien. Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versachos. Alia afero nun min interesas, - li ridetis kaj per frenezaj okuloj rigardis ien preter la majstro, - alion mi volas verki. Chu vi scias, dum mi kushis chi tie mi komprenis multajn aferojn.

Tiuj vortoj ekscitis la majstron, li ekparolis sidighante sur la randon de la lito:

– Bone, jen kio estas bona. Vi pri li verku la daurigon!

La okuloj de Ivachjo ekbrilis.

– Sed vi, chu vi mem ghin ne finverkos? - chi tiam li mallevis la kapon kaj mediteme aldonis: - Ali jes… kial demandi… - Ivachjo timigite jhetis oblikvan rigardon sur la plankon.

– Prave, - diris la majstro, kaj al Ivachjo lia vocho shajnis obtuza kaj fremda. - Mi ne plu verkos pri li. Mi havos alian okupon.

La bruon de la fulmotondro trapikis malproksima fajfo.

– Chu vi audas? - demandis la majstro.

– La fulmotondro bruas…

– Ne, oni min vokas, jam tempas, - klarigis la majstro kaj ekstaris.

– Atendu! Ankorau unu vorton, - petis Ivano, - chu vi shin trovis? Chu shi restis fidela al vi?

– Jen shi estas, - respondis la majstro almontrante la muron. De ghi disighis la nigra silueto de Margarita kaj pashis al la lito. Shi rigardis al la kushanta junulo kaj en shiaj okuloj estis profunda aflikto.

– Kompatinda junulo, - shi flustris sensone kaj klinis sin super la lito.

– Kia belulino, - diris Ivano sen envio, sed melankolie kaj iel serene kortushite. - Nu jen, kiel bone pri vi chio aranghighis. Pri ml estos ne tiel. - Li enpensighis por unu momento kaj mediteme aldonis: - Au, finfine, eblas ke tiel…

– Tiel, jes, tiel, - flustris Margarita, kaj sin klinis tute proksimen al la kushanto, - tuj mi kisos vian frunton kaj chio pri vi ordighos… tion kredu al mi, mi chion jam vidis, chion scias.

La kushanta junulo brakumis shian kolon kaj shi lin kisis.

– Adiau, dischiplo, - apenau audeble diris la majstro kaj aerdisighis. Li malaperis, kaj kun li malaperis ankau Margarita. La balkonkrado fermighis.

Ivachjon atakis maltrankvilo. Li eksidis sur la lito, jhetis chirkauen timan rigardon, ekparolis kun si mem, ekstaris. Probable, la fulmotondro, kiu nun furiozis duoble pli f orte, estigis angoron en lia animo. Lin ekscitis ankau tio, ke malantau la pordo li per sia audo, jam kutimighinta al permanenta silento, perceptis alarmitajn pashojn kaj malklarajn vochojn. Li vokis, jam nervoza kaj tremeranta:

– Praskovja Fjodorovna!

Praskoyja Fjodorovna jam estis eniranta la chambron, demande kaj zorgeme shi rigardis al Ivachjo.

– Kion? Kio okazis? - shi demandis, chu la fulmotondro vin ekscitas? Nu, kuraghon, kuraghon. Tuj mi vokos la doktoron.

– Ne, Praskovja Fjodorovna, ne voku la doktoron, - diris Ivachjo, maltrankvile rigardante ne al la vickuracistino sed en la muron, - pri mi estas nenio speciala, ja mi mem nun povas determini tion, vi ne dubu. Vi prefere jen kion al mi diru, - kore petis Ivano, - kio jhus okazis apude, en la cent dek oka chambro?

– Chu en la cent dek oka? - redemandis Praskovja Fjodorovna, kaj shia rigardo ighis evitema, - nenio, nenio tie okazis. - Shia vocho sonis false, Ivano tion rimarkis kaj diris:

– Fi, Praskovja Fjodorovna, vi estas ja tia verema homo… Chu vi pensas, ke mi furiozighos? Ne, Praskovja Fjodorovna, neniel. Vi prefere diru la veron, char tra la muro mi chion ja sentas.

– Via najbaro jhus forpasis, - flustris la vickuracistino, malkapabla plu rezisti siajn veremon kaj bonkorecon. Time shi rigardis Ivachjon, tuta vestita per la lumo de fulmo. Tamen pri Ivano okazis nenio terura. Li nur levis signifoplene la fingron kaj diris:

– Mi sciis tion! Kaj mi certigas vin, Praskovja Fjodorovnaj, ke jhus en la urbo forpasis ankorau unu homo. Mi ech scias, kiu homo. - Ivachjo mistere ridetis. - Tiu homo estas virino.

Chapitro 31

SUR LA PASERAJ MONTOJ

La fulmotondro pasis for, kaj, strechite super la tuta urbo, multkolora chiel’arko trinkis la akvon el Moskvo-rivero. Alte, sur monteto, inter du boskoj vidighis tri malhelaj siluetoj. Voland, Kerubjev kaj Behemoto, ensele sur nigraj chevaloj, rigardis la urbegon sternighantan trans la rivero, kie la rompita suno brilegis el miloj da okcidentdirektaj fenestroj kaj la miel-kukajn turojn de la Junulina monahhinejo.

En la aero audighis susuro, kaj Azazello, che kies nigra manteltrenajho flugis la majstro kaj Margarita, alterighis kun ili apud la senmova grupo.

– Oni devis iom malplezurigi vin, Margarita Nikolavna, kaj vin, majstro, - post kelka silento ekparolis Voland, - tamen ne riprochu al mi tion; mi opinias, ke vi ghin ne bedauros. Do, - li turnis sin nure al la majstro, - adiauu la urbon. Tempas, - per la mano en la nigra ganto kun funelforma manumo Voland montris tien, kie la sennombraj transriveraj sunoj estis fandantaj la vitrojn, kaj kie super la sunoj shvebis nebulo, fumo, vaporo de la urbo ardighinta dum la tuta tago.

La majstro saltis el la selo, forlasis la ceterajn kaj kuris al la kruta rando de la monteto. La nigra mantelo trenighis post li sur la grundo. Li haltis kaj rigardis la urbon. Dum la unuaj momentoj lian koron premis nostalgio, sed baldau ghin anstatauis dolcheta maltrankvilo, vagema cigana ekscito.

– Por chiam! Tion necesas ekkonscii, - li flustris kaj lekis siajn sekajn, fendetighintajn lipojn. Li komencis auskulti kaj precize fiksi chiujn movojn de sia animo. Al li shajnis, ke lia emocio shanghighis en senton de profunda kaj kruela ofenditeco. Sed ankau ghi ne persistis, malaperis, ghin ial anstatauis malhumila indiferento kaj fine, antausento pri konstanta kvieto.

La rajdantoj silente lin atendis. Ili rigardis la longan nigran figuron gestadi che la rando de la krutajho, jen levi la kapon, kvazau penante transjheti sian rigardon super la tuta urbo ekster ties limojn, jen lasi la kapon resinki, kvazau ekzamenante la tretitan magran herbon che siaj piedoj. La silenton rompis la enuanta Behemoto.

– Permesu al mi, maitre, - li diris, - antau la forrajdo adiaue fajfi.

– Vi riskas ektimigi la damon, - respondis Voland, - kaj krome ne forgesu, ke chiuj viaj hodiauaj misfaroj jam estas finitaj.

– Ah ne, ne, messire, - diris Margarita, amazone sidante en sia selo, kun la mano metita sur la kokson kaj la pinta trenajho pendanta ghis la tero, - permesu la fajfon. Mi sentas melankolion antau la longa vojo. Chu vere, messire, tio estas tute natura, ech se oni scias, ke fine de la vojo onin atendas la felicho? Ghi nin ridign, char mi timas, ke alie chio finighos per larmoj kaj fushos la vojon!

Voland kapjesis al Behemoto, tiu tre viglighis, saltis el la selo teren, shovis la fingrojn en la bushon, plenblovis la vangojn kaj ekfajfis. Margarita sentis akran resonon en la oreloj. Shia chevalo baumis, en la apuda bosko sekaj branchetoj shutighis de la arboj, ekflugis tuta svarmo da kornikoj kaj paseroj, polvokirlo impetis al la rivero kaj oni vidis, ke super la promenshipo pasanta preter la albordighejo la kaskedoj de kelkaj pasagheroj forblovite falis en la akvon. La fajfo ekskuis la majstron, tamen li ne turnis la kapon sed ekgestis ech pli emocie, levante la manon al la chielo, kvazau minacante la urbon. Behemoto fiere rigardis chirkauen.

– Fajfite, mi ne malkonsentas, - indulgeme rimarkis Kerubjev, - efektive, estas fajfite, tamen se paroli senpartie, oni akceptu, ke fajfite estas tre mezbone!

– Ja mi ne estas kapelestro, - dignoplene pautinte respondis Behemoto, kaj subite palpebrumis al Margarita.

– Ek, ankau mi provu rememori la malnovan bravon, - diris Kerubjev, interfrotis la manojn kaj blovis sur la fingrojn.

– Ej, ej! - de sur la chevalo audighis la severa vocho de Voland, - vi atentu, sen kripligaj umajhoj!

– Messire, bonvolu al mi kredi, - respondis Kerubjev metante la manon sur la koron, - por sherci, nurnure por sherci… - chi tiam li subite plilongighis supren, kvazau li estus kauchuka, el la fingroj de la dekstra mano li aranghis komplikan figuron, sin tordis, kiel shraubo, poste, abrupte maltordighante, li ekfajfis. Tiun fajfon Margarita ne audis, sed shi ghin vidis pushate kun sia arda chevalo je kelkaj dudek metroj flanken. Elradikite, apud shi falis granda kverko, fendreto kovris la monteton ghis la rivero. Granda peco de la bordo, inklude la albordighejon kaj la restoracion, deglitis en la riveron. La akvo ekbolis, alta ondego levis kaj portis sur la kontrauan bordon, ebenan kaj verdan, la promenshipon, kaj tie ghin lasis sendifekta, kun la neniel lezitaj pasagheroj. Sur la teron antau la piedoj de la ronkanta chevalo de Margarita falis monedo, mortigita de la fajfo de Fagoto. Tiu fajfo ektimigis la majstron. Li prenis sian kapon per ambau manoj kaj kuris reen al la grupo de siaj kunvojaghantoj.

– Do, - lin demandis Voland de sur sia chevalo, - chu chiuj kontoj estas reguligitaj? Chu la adiauo plenumighis?

– Jes, plenumighis, - respondis la majstro kaj, trankvilighinte, li rigardis la vizaghon de Voland rekte kaj maltime.

Kaj tiam super la montoj trumpetsone rulighis la terura vocho de Voland:

– Tempas!! - kaj la strida fajfo kaj la ridego de Behemoto.

La chevaloj sin pushegis supren, levighis kun siaj rajdantoj en la aeron kaj ekgalopis. Margarita sentis sian furiozan chevalon ronghi kaj tiri la enbushajhon. La mantelo de Voland, plenblovite de la vento, sternighis super la kapoj de la tuta kavalkado, kaj komencis kashi la vesperighantan firmamenton. Kiam la nigra kovro por unu momento forflankighis, Margarita sen malrapidigi sian rajdon turnis la kapon malantauen kaj vidis, ke tie malestas ne nur la buntaj turoj kaj la super ili ghiranta avio, sed ankau la urbo mem, kiu jam antaulonge sinkis en la teron, lasinte post si nenion krom la nebulon.

Chapitro 32

LA PARDONO KAJ LA ETERNA RESTADEJO

Ho dioj, miaj dioj! Kiel malgaja estas la tero vespere! Kiom misteraj estas la nebuloj super la marchoj. Kiu vagadis en tiuj nebuloj, kiu multe suferis antau la morto, kiu flugadis super tiu tero, portante sur si sharghon tro pezan, tiu ghin scias. Ghin scias la lacighinto. Kaj sen bedauro li forlasas la nebulojn de la tero, ghiajn marchetojn kaj riverojn, facilkore li sin transdonas en la manojn de la morto, sciante ke ghi sola «havigos al li la kvieton».

Ech la sorchaj nigraj chevaloj finfine lacighis, portis siajn rajdantojn malpli rapide, kaj la neevitebla nokto komencis proksimighi al ili. Ghin sentante malantau sia dorso, mutighis ech la nelacigebla Behemoto, kiu flugis silenta kaj serioza, krochighinte je la selo per siaj krifoj kaj etendinte la dikfelan voston. La nokto komencis kovri per nigra tuko la arbarojn kaj la herbejojn, la nokto eklumigis malgajajn lumetojn ie en la profunda foro, lumetojn jam seninteresajn kaj senutilajn por la majstro kaj por Margarita, fremdajn lumetojn. La nokto estis devancanta la kavalkadon, shutighis sur ghin de supre, disjhetadis en la melankolia chielo blankajn stelmakuletojn.

La densighanta nokto flugis apude, kaptadis la rajdantojn je la mantelo, kaj forshirinte la mantelon de la shultroj ghi malkovris la trompojn. Kaj chiun fojon kiam, chirkaublovate de la friska vento, Margarita malfermis la okulojn, shi vidis shanghojn en la aspekto de chiuj flugantaj al sia celo. Fine, kiam renkonte al ili, levighante de trans arbarrando, aperis purpura kaj plena luno, chiuj trompoj forighis, falis en la marchon, en la nebulo dronis la malfortikaj sorchaj vestoj.

Nun estus malfacile rekoni Kerubjevon-Fagoton, la memnomumitan interpretiston de mistera, nenian interpretiston bezonanta konsilisto, en tiu, kiu nun flugis tuj apud Voland, dekstre de la amikino de la majstro. Anstatau tiu, kiu en fatrasa cirka vestaro forlasis la Paserajn Montojn sub la nomo de Kerubjev-Fagoto, nun galopis, mallaute tintetante per ora cheno de la brido, malhele viola kavaliro, kies sombregan vizaghon neniam vizitis rideto. Apoginte la mentonon sur la brusto, li ne rigardis supren al la luno, li ne interesighis pri la tero sube, flugante apud Voland li pensis nur pri ia siajho.

– Kial li tiel shanghighis? - Margarita mallaute demandis Volandon en la ventosiblado.

– Tiu kavaliro iam faris misan shercon, - respondis Voland turninte al Margarita sian vizaghon kun la kviete brulanta okulo, - lia kalemburo pri la lumo kaj la mallumo estis ne tute bona. Sekve de tio la kavaliro devis shercadi iom plie kaj plue ol li komence intencis. Sed hodiau estas tia nokto, kiam oni reguligas la kontojn. La kavaliro pagis chiom, kaj lia konto estas fermita!

La nokto forshiris ankau la voston de Behemoto, forprenis la katan felon kaj disjhetis ghiajn vilojn sur la marchojn. La jhusa kato, kiu amuzadis la princon de la mallumo, nun aperis maldika adoleskanto-paghio, la plej bona bufono kiu iam ekzistis en la mondo. Nun ankau li silentis kaj flugis senbrue, prezentante sian junan vizaghon al la lumo vershata de la luno.

Je kelka distanco flanke, brilante per la shtalo de sia armajho, flugis Azazello. La luno shanghis ankau lian vizaghon. Senspure malaperis la groteska, hida kojnodentego, kaj ankau la albugo evidentighis falsa. Ambau liaj okuloj estis similaj, egale malplenaj kaj nigraj, lia vizagho estis blanka kaj malvarma. Nun Azazello flugis tia, kia li vere estis - demono de la senakva dezerto, demono mortigisto.

Vidi sin mem Margarita ne povis, tamen shi bone vidis, kiel shanghighis la majstro. Liaj haroj nun blankis en la mallumo kaj faskighis malantau lia kapo en tufon flirtantan en la vento. Kiam la ventoblovoj deshovis la mantelon disde la kruroj de la majstro, Margarita vidis spronsteletojn scintili che liaj altbotoj. Egale kiel la adoleska demono, la majstro flugis senforlase rigardante la lunon, tamen li al ghi ridetis, kvazau al iu bone konata kaj amata, kaj lau sia kutimo akirita en la chambro n-ro 118, li ion al si mem murmuradis.

Kaj fine, ankau Voland nun havis sian veran aspekton. Margarita ne scipovus diri, el kio estis farita la brido de lia chevalo, al shi ne shajnis malebla, ke ghi estas luna cheno, ke la chevalo mem estas nur blokego de mallumo, ke la kolhararo de tiu chevalo estas nubo, ke la spronoj de la rajdanto estas blankaj stelmakuloj.

Tiel ili flugis en silento longan tempon, ghis ankau la tereno malsupre komencis shanghighi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj shtonegoj, inter ili eknigris brechoj, kiujn ne penetris la luna lumo.

Voland bridis sian chevalon sur nuda shtonoza platajho, kaj plue la rajdantoj avancis pashe, audante la hufumojn de siaj chevaloj dispremi la silikojn kaj shtonojn. La luno inundis la platajhon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseghon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la shtonozan grundon shancelighi sub la pezo de la chevaloj, kaj la rajdantoj proksimighis al li sen esti rimarkitaj.

La luno bone helpis Margaritan, ghi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj shi vidis ke la sidanto, kies okuloj shajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun shi vidis, ke apud la peza shtona segho, resendanta al la luno iajn brilerojn, kushas malhela, grandega pint’orela hundo, kiu same kiel ghia mastro angore rigardas al la luno.

Che la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre rugha flako, kushas rompajhoj de frakasita krucho.

La rajdantoj haltigis siajn chevalojn.

– Vian romanon oni legis, - diris Voland sin turnante al la majstro, - kaj oni rimarkigis nur tion, ke ghi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu platajho kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ghi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuragho estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ghin riprochi. La sola afero, kiun timis la kuragha besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estajho.

– Kion li diras? - demandis Margarita, kaj sur shia trankvila vizagho pasis ombro de kompato.

– Li diras unu saman aferon, - respondis la vocho de Voland, - li diras, ke ech che la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras chiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li songhas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ghi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, char, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato Nisan. Sed, ho ve, pashi sur tiun vojon ial li ne povas, kaj neniu al li venas. Do, kion fari, al li restas nenio alia ol paroli al si mem. Cetere, char oni bezonas ja ian variadon, al siaj paroloj pri la luno li nemalofte aldonas, ke pleje en la mondo li abomenas sian senmortecon kaj sian senprecedencan famon. Li asertas, ke volonte li intershanghus sian

sorton kontrau tiu de la chifonvestita vagabondo Levio Mateo.

– Dek du mil lunoj pro unu iama luno, chu tio ne estas tro multe? - demandis Margarita.

– Ripetighas la historio pri Frida, chu? - diris Voland, - chi foje, Margarita, vi ne klopodu. Chio ghustos, sur tio staras la mondo.

– Ellasu lin, - subite ekkriis Margarita stridvoche, tiel, kiel shi kriis antaue, kiam shi estis sorchistino, kaj de tiu krio malkrochighis shtonego en la montaro, kaj ekrulighis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, chu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Chiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:

– Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimighinta al la shtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, char pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. - Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: - Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!

La majstro shajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia braksegho. Li kunmetis la manojn vochtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:

– Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!

La montoj tondrigis la vochon de la majstro, kaj ghuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la platajho kun la shtona segho. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reghis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ghardeno. Rekte al la ghardeno etendighis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ghin kuris la pint’orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangrugha subshtofo sin levis de la segho kaj ion kriis per rauka, rompita vocho. Estis nekomprenebla, chu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.

– Chu mi sekvu lin, tien? - malkviete demandis la majstro, ektushinte la bridon.

– Ne, - respondis Voland, - kial postkuri tion, kio estas finita?

– Do, chu tien for? - demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksighis la jhus forlasita urbo kun ghiaj mielkukaj turoj monahhinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.

– Nek tien for, - respondis Voland, lia vocho densighis kaj ekflugis super la rokoj. - Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj jhus liberigita, legis vian romanon. - Chi tiam Voland sin turnis al Margarita: - Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeshua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, - diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, - ni ne ghenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, - Voland mansvingis direkte al Jershalaim, kaj la urbo estingighis.

– Kaj ankau tie, - Voland montris malantauen, - kion vi faru en la kelo? - chi tiam estingighis la rompita vitra suno. - Por kiu celo? - daurigis Voland persvademe kaj milde. - Ho trioble romantika majstro, chu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz’arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de Schubert? Chu ne estus al vi agrabla skribi che kandelo per ansera plumo? chu vi ne volas sidi, simile al Fausto, super retorto, esperante ke al vi prosperos modli novan homunkulon? Do, tien, jen tien! Tie vin atendas domo, kaj maljuna servisto, jam lumas la kandeloj, baldau ili estingighos, char tuj vi renkontos la matenighon. Tiun vojon, majstro, iru tiun vojon. Adiau, por mi jam tempas!

– Adiau! - per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la platajho, la luna vojo, Jershalaim ne plu estis chirkaue. Ankau la nigraj chevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan matenighon. Ghi komencighis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro pashis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj shtonoj. Li ghin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.

– Auskultu la sensonecon, - Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub shiaj nudaj piedoj, - auskultu kaj ghuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo - la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ghis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere che vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la chambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormighos surmetinte vian eternan trivitan noktochapon, vi endormighos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saghe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.

(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li shajnis, ke shiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingighi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem jhus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimancha nokto, li, la filo de regho astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)

EPILOGO

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, cxe la sunsubiro, Voland forlasis la cxefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta cxefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiajxo.

La aùtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aùdis en trajno, dumvoje al Krimeo , rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj - laù la strikta senco de la vorto - kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj cxe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj , en la vilaoj kaj sur la plagxoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj ecx mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laù la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple gxin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la cxefurbon. La karbonigxinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: cxio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris arangxojn urgxajn kaj energiajn, sed bedaùrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun cxiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestigxis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudigxis la hipotezo ke li fugxis eksterlanden, sed ankaù tie mankis indikajxoj pri lia cxeesto.

La enketo pri tiu afero daùris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Ecx sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da frenezigxintaj homoj, estis ankaù mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu missxanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindajxoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Cxar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindrigxintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Tamen estis ankaù aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.

Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, igxis pafmortigitaj aù alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir’ iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte gxiajn antaùajn piedojn.

La koncerna civitano kaptis la katon je la momento, kiam gxi friponmiene (ho jes, la katoj aspektas fripone! Tamen ne tial ke ili estas malvirtaj, sed pro la timo ke iu pli forta ol ili - hundo aù homo - faros al ili damagxon aù ofendon. Ambaù faroj estas tre facilaj, tamen neniom honorindaj, mi vin certigas. Ho, neniom honorindaj!); do, kiam la kato estis ial impetonta en la lapojn.

Alfalinte sur la beston kaj desxirante de sia kolo la kravaton por gxin ligi, la civitano murmuris venene kaj minace:

– Ah ha! Cxu cxe nin en Armaviron vi bonvolis veni, sinjoro hipnotigisto? Nu, cxi tie oni tute vin ne timas. Ne sxajnigu, ne sxajnigu do vin muta! Ni jam komprenis, kun kia birdo ni havas la aferon!

La civitano kondukis la katon en la miliciejon, trenante gxin je la antaùaj piedoj strecxligitaj per la verda kravato, kaj pusxetante per sia sxupinto la kompatindan beston por nepre irigi gxin sur la malantaùaj piedoj.

– Vi cxesu, - li kriadis akompanate de fajfantaj buboj, - vi cxesu stultumi! Bonvolu iri normale, kiel cxiuj!

La nigra kato nur fluigis martirajn rigardojn. La naturo rifuzis al gxi la parolkapablon, kaj neniel gxi povis sin pravigi. Sian savon la kompatinda besto sxuldas unue, al la milicio, kaj due, al sia mastrino, honorinda vidva maljunulinjo. De kiam la kato pasxis en la miliciejon, oni tuj konstatis, ke la spirajxo de la civitano fortege odoras je alkoholo, sekve de kio tuj estigxis dubo pri liaj deklaroj. Dume la maljunulino, informite de la najbaroj pri la aresto de sxia kato, kuris al la miliciejo kaj trafis tre gxustatempe. Pri sia kato sxi liveris plej flatan referencon, eksplikis, ke sxi konas gxin kvin jarojn, de kiam gxi estis malgranda katido, sxi deklaris, ke sxi garantias pri gxi kiel pri si mem, sxi pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn gxia misfaro kaj ke gxi neniam veturis al Moskvo. Naskite en Armavir’, tie gxi kreskis kaj lernis la muskaptadon.

La kato igxis malligita kaj redonita al sia mastrino, verdire, suferinte kruelan sortobaton kaj praktike spertinte, kio estas eraro kaj kalumnio.

Krom la katoj, malagrablajxojn havis ankaù iuj el la homoj. Inter aliaj, dum mallonga tempo estis arestitaj: en Leningrado, la civitanoj Wohlmann kaj Volper; en Saratovo, Kievo kaj Hxarkovo, tri Volodin-oj; en Kazano, Volohx; kaj en Penzo, sed evidenta motivo - Vermicxelov, kandidato pri la hxemiaj sciencoj … Verdire, cxi-lasta estis altega, tre brunhaùta kaj korve nigrahara.

En diversaj lokoj arestojn suferis naù Korovin-oj, kvar Korovkin-oj kaj du Karafjev-oj.

En la stacidomo Belgorod, iun civitanon vojagxantan al Sebastopolo oni eltrajnigis ligita. La civitano provis amuzi la kunvojagxantojn per kartaj trukoj.

En Jaroslavlo, je la plej strecxa tagmangxa horo, en restoracion venis civitano portanta subbrake primuson, kiun li jxus reprenis post riparo. La du pordistoj, apenaù lin ekvidinte, tuj forlasis sian postenon en la vestejo kaj fugxis, post ili fugxis el la restoracio cxiuj klientoj kaj la tuta personaro. Dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo.

Okazis ankoraù multaj aferoj, pri tio oni povus paroli senfine. Estis granda ekscitigxo en la mensoj.

Refoje kaj denove, oni laùmerite aprezu la laboron de la enketistoj. Ili faris cxion ne nur por kapti la krimulojn, sed ankaù por klarigi iliajn mahxinaciojn. Kaj cxio estas klarigita, kaj oni ne povas negi, ke tiuj klarigoj estis raciaj kaj nerefuteblaj.

La reprezentantoj de la enketo kaj spertaj psikiatroj konstatis, ke la anoj de la krima bando, aù almenaù unu el ili (precipe suspektinda estis Kerubjev), havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, sxovitaj. Krome, ili povis laùvole sugestii al la renkontatoj, ke iuj objektoj aù homoj estas tie, kie ili fakte malestis, kaj inverse, forigi el onia vidkampo homojn aù objektojn, kiuj fakte tie cxeestis.

Cxe la lumo de tiuj klarigoj absolute cxio igxis facile komprenebla, ecx la fenomeno, pleje ekscitinta la gecivitanojn: la sxajne neklarigebla kugloimuno de la kato, evidentigxinta dum la pafado en la apartamento n-ro 50, kiam oni provis aresti la fiulon.

Nature, nenia kato estis sur la lustro, neniu reciprokis el ia ajn braùningo, oni pafis al vaka loko, dum Kerubjev, sugestiinte, ke la kato miskondutas sur la lustro, povis sengxene resti malantaù la dorso de la pafantoj, grimacadi kaj gxui sian grandegan, tamen krime uzatan hipnotigan kapablon. Kaj certe estis li, kiu incendiis la apartamenton, disfluiginte la benzinon.

Evidente, Stecxjo Latronov tute ne flugis al Jalto (tio superus la kapablojn de hipnotigisto, ecx tia, kiel Kerubjev), kaj telegramojn de tie ne sendis. Timigite de la Kerubjeva artifiko pri kato pikprenanta fungon per forko, li svenis en la juvelistvidvina apartamento kaj restis tiel kusxi gxis Kerubjev, por lin moki, surkapigis al li la kalpakon kaj sendis lin al la Moskva aerodromo, antaùe sugestiinte al la atendantaj kriminalistoj, ke Stecxjon venigos avio alfluginta el Sebastopolo.

Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Stecxjo gxin vizitis nudpieda kaj ke gxi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen ecx unu tia telegramo ne trovigxis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondicxoj la krimuloj povis frenezigi ecx homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la posxo de partera spektanto, aù la malaperintaj inroboj, aù la miaùanta bereto, aù ceteraj similajxoj! Tiajn trukojn povas prezenti cxiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forsxirita kapo de la anoncisto. Ankaù la parolanta kato estas simila infanajxo. Por prezenti al la homoj tian katon suficxas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, cxiuj cxi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivanicx estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jersxalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritan Nikolavnan kaj sxian mastrumistinon Natasxa. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, cxu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, aù cxu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivanicx kaj atentante la strangan kaj frenezan mesagxon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo - la mesagxon, ke sxi igxas sorcxistino! - konsiderinte la cirkonstancon, ke Natasxa malaperis lasinte en la domo cxiujn siajn vestajxojn, - la enketistoj konkludis, ke ambaù estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estigxis konjekto - probable tute gxusta - ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por cxiam perdigxis sub la malviva alnomo: «Numero cent dek oka el la unua konstruajxo».

Do, preskaù cxio estis klarigita, kaj la enketo finigxis, kiel gxenerale finigxas cxio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj paligxis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj sxangxoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj sxangxoj, oni tamen notu ilin.

Georges Bengalskij, ekzemple, restadis en la kuracejo tri monatojn, resanigxis kaj elhospitaligxis, sed la laboron en Varieteo li devis rezigni, kaj tio gxuste en la periodo de plej granda, torenta alfluo de publiko: la impreso de la nigra magio kaj gxia senmaskigo evidentigxis tre persista. Bengalskij forlasis Varieteon cxar li komprenis, ke cxiuvespere eliri al la dumil spektantoj, neeviteble esti rekonata kaj moke demandata, cxu ne gxenas lin surhavi la kapon - estus tro turmenta.

Kaj krome, la anoncisto perdis konsiderindan parton de sia gajo, tiom bezonata en lia profesio. Gxin anstataùis malagrabla kaj embarasa kutimo cxiun printempon, dum plenluno, fali en angoron, subite kaptadi sian kolon per ambaù manoj, timigite rigardi cxirkaùen kaj plori. Tiuj atakoj ne daùris longe, tamen ili malebligis pluan karieron de anoncisto; do, li eksigxis kaj vivis per siaj sxparajxoj, kiuj, laù lia modesta kalkulo, devus suficxi por dek kvin jaroj.

Li eksigxis kaj neniam plu renkontis Puncxon, akirintan cxies admiron kaj sxaton pro siaj komplezemo kaj gxentileco, senegalaj ecx inter la teatraj administristoj. La trudpetantoj de la senpagaj enirbiletoj, ekzemple, ne nomis lin alie ol kara patrono kaj bonfarulo. Cxiam ajn cxiu telefonanta al Varieteo aùdis en la aùdilo mildan sed melankolian vocxon: «Mi aùskultas vin», kaj se oni petis inviti al la telefono Puncxon, tiu sama vocxo senprokraste diris: «Per kio mi povas vin servi?» Sed kiom tiu gxentileco malfaciligis la vivon de Ivano Saveljicx!

Stecxjo Latronov ne plu bezonas telefoni al Varieteo. Ellasite el la kliniko, kie li restadis ok tagojn, Stecxjo tuj ricevis novan oficon en Rostov: oni nomumis lin estro de granda nutrovendejo. Onidire, li tute cxesis drinki portvinon kaj drinkas nur vodkan macerajxon el ribaj burgxonoj. Oni ankaù asertas, ke li igxis silentema kaj evitas la virinojn.

La forigo de Stefano Bogdanovicx el Varieteo ne havigis al Rimskij la gxojon, pri kiu li revis dum kelkaj jaroj. Post la restado en la kliniko kaj kuracado en Kislovock’ la financa direktoro, kaduka maljunulo kapotrema, demisiis el Varieteo. Menciindas, ke la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino. Li mem ecx tage ne trovis en si suficxan kuragxon por viziti la domon, en kiu li vidis la fenditan fenestrovitron inundatan de lunlumo kaj la longan brakon avancantan al la malsupra riglilo.

Forlasinte Varieteon, la financa direktoro trovis oficon en la infana pupteatro de la distrikto Zamoskvorecxje . En tiu teatro jam ne okazis al li trakti pri la akustikaj demandoj kun la tre honorinda Arkadio Apolonovicx Semplejarov. Cxi tiun per unu movo oni transoficigis al Brjansk, estri fungoprovizan acxetejon . Nun la moskvanoj mangxas peklitajn laktariojn kaj marinitajn boletojn, kaj eksterordinare gxojas pri tiu transoficigo. Nun, je certa tempodistanco, konstateblas, ke ne prosperis sub Semplejarov la aferoj pri la akustiko, ke malgraù cxiuj liaj klopodoj gxin plibonigi gxi restis tia sama kia gxi estis antaùe.

Krom Arkadio Apolonovicx, al la personoj por cxiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaù Nikanoro Ivanicx Nudokrudov. Verdire, ecx antaùe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la sxaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivanicx neniokaze vizitas teatron, nek kontraù mono nek senpage, kaj ecx pli ol tio, lia vizagxo paligxas cxiun fojon, kiam antaù li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraù ecx pli forte, li abomenas la poeton Pusxkin kaj la talentan aktoron Dibocxadov. Cxi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falcxis apopleksio, Nikanoro Ivanicx purpurigxis - nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon - kaj blekegis: «Laùmerite!» Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post cxiu pokaleto plilongigxis antaù li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili Dunchill S.G., kaj la belulino Ida Herkulanovna, kaj la rufa posedanto de batalanseroj, kaj la sincerulo Kanavkin N.

Trudigxas demando: kio okazis pri cxi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, cxar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Porohxovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Cxion cxi Nikanoro Ivanicx nur songxis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu songxo estis gxuste Dibocxadov, la aktoro, kaj nur tial li implikigxis en la songxon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.

Cxu, simile, ne estis ankaù Alojzo Baksxisxev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj gxuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.

Rekonsciigxinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataùe ial sxtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraù kolosa monsumo Alojzo acxetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukajxo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam logxis en bonega cxambro cxe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la segxo de Rimskij. Kaj kiel antaùe Stecxjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Puncxon. Nun Ivano Saveljicx havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, cxar, kiel Puncxo fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiajxo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».

Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, ecx nenia ajn afero - evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataù Andreo Fokicx Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naù monatojn post la apero de Voland en Moskvo…

Jes, pasis kelkaj jaroj, stompigxis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forvisxigxis el la memoro. Tamen ne el cxies, tamen ne el cxies.

Cxiun jaron, kiam komencigxas la festa printempa plenluno, antaùvespere aperas sub la tilioj cxe la Patriarhxa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd’okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaicx Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.

Veninte sub la tiliojn, li cxiam sidigxas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de cxiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispecigxi.

Nun gxi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-cxevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.

Pri cxio Ivano Nikolaicx estas detale informita, li cxion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun’agxo li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resanigxis. Sed li scias ankaù tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam gxi komencas proksimigxi, de kiam komencas kreski kaj plenigxi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaicx igxas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas gxis la luno maturigxos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antaùvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarhxa lageto.

Sidante sur la benko Ivano Nikolaicx jam malkasxe parolas al si mem, fumas, per la mallargxigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaicx pasigas unu aù du horojn. Poste li levigxas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, cxiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas cxe malnova oblikvigxinta gaslanterno, kaj sxteliras al krado, malantaù kiu li vidas densan kvankam ankoraù senfolian gxardenon, kaj en gxi gotikan palaceton, lunkoloran cxe tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan cxe la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke cxe la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la gxardeno malantaù la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaicx trovas tiun logxanton de la palaceto cxiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke gxuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj strecxe gxin fiksos sur ilin, kvazaù atendante, ke tuj ili malfermigxos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Cxion pluan Ivano Nikolaicx scias parkere. Cxi tiam endas pli zorge sin kasxi malantaù la krado, cxar la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo cxasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolcxa sopiro, poste tute sengxene kaj suficxe laùte li murmurados:

– Venera! Venera!… Kia stultulo mi estas!…

– Ho dioj, dioj, - tiam flustras Ivano Nikolaicx sin kasxante malantaù la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, - jen ankoraù unu viktimo de la luno… Jes, ankoraù unu viktimo, kiel mi mem.

Kaj la sidanto daùrigos siajn parolojn:

– Kia stultulo mi estas! Kial kun sxi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!

Tiel daùros gxis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra gxi vidigxos io blanka kaj aùdigxos malagrabla ina vocxo:

– Nikolao Ivanicx, kie vi estas? Jen fantazio! Cxu malarion vi tie cxasas? Venu trinki teon!

Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciigxos kaj respondos per vocxo mensoga:

– Aeron, spiri iom da fresxa aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!

Li levos sin de la benko, per la pugno sxtele minacos al la fenestro refermigxanta en la ter’etagxo, poste sin trenos en la domon.

– Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! - murmuras Ivano Nikolaicx forlasante la kradon, - tute ne la aero altiras lin en la gxardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la gxardeno. Ahx, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane sercxas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.

Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino sxajnigas, ke sxi ne rimarkas lian staton, kaj simple urgxas lin enlitigxi. Tamen sxi mem sin ne kusxigas, sxi sidas kun libro cxe la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Sxi scias, ke cxe la matenkrepusko Ivano Nikolaicx vekigxos kun dolora krio, ploros kaj jxetigxados. Tial antaù sxi, sur la tablotuko sub la lampo kusxas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvajxo havanta intensan tean koloron.

La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitigxi. Ivano Nikolaicx nun dormos kun felicxa vizagxo gxis la mateno kaj havos iajn al sxi nekonatajn, tamen sublimajn kaj felicxajn songxojn.

La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li songxas kontraùnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel vocxklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed ecx plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.

Post la injekto cxio sxangxigxas antaù la dormanto. De la lito al la fenestro etendigxas largxa luna vojo, sur gxin pasxas viro en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en dissxirita hxitono kaj kun misformigxinta vizagxo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

– Dioj, dioj, - diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizagxon al la kuniranto, - kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, - lia orgojla vizagxo igxas petega, - ja gxi ne estis, cxu? Mi cin petegas, diru, gxi ne estis, cxu?

– Certe gxi ne estis, - raùkvocxe respondas la kuniranto, - simple ci gxin imagis.

– Cxu ci povas jxuri tion? - kajxole petas la mantelulo.

– Mi jxuras, - respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

– Jen cxio kion mi volis! - per rompita vocxo ekkrias la mantelulo, kaj li plu pasxas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint’orela hundo.

Tiam la luna vojo ekbolas, elversxigxas la luna rivero kaj disfluas cxiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formigxas supernature bela virino, sxi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, jxetantan cxirkaùen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaicx tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia songxo Ivano Nikolaicx etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:

– Do, tiel gxi finigxis, cxu?

– Tiel gxi finigxis, mia discxiplo, - respondas la numero cent dek oka.

La virino pasxas al Ivano kaj diras:

– Certe tiel. Cxio estas finita, cxio havas finon… Mi kisos vian frunton, kaj pri vi cxio ordos.

Sxi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al sxi kaj penas rigardi en sxiajn okulojn, sed sxi pasxas malantaùen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.

Tiam la luno furiozigxas, gxi versxegas lumtorenton rekte sur Ivanon, gxi dissxprucigas la lumon cxiudirekte, en la cxambro estigxas luna inundo, la luno balancigxas, plialtigxas, dronigas la liton. Gxuste tiam Ivano Nikolaicx dormas felicxvizagxa.

Je la mateno li vekigxas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietigxas, kaj gxis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.