Eleanor Putnam Arlo Bates. Princo Vanc'

ANTAŬPAROLO

Tre korajn dankojn mi ŝuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la manuskripton de ĉi tiu traduko, kaj pri ĝi donis bonan konsilon.

Profesoro Arlo Bates estas ĉefprofesoro de la angla literaturo ĉe Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, konata aŭtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj ŝatata paroladisto pri literaturaj temoj.

"Eleanor Putnam" estas pseŭdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo, antaŭ sia bedaŭrinda morto, kiu okazis antaŭ kiam aperis ĉi tiu fabelo.

La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas aĉetebla.

Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de ĉi tiu traduko, kun la originalaj ilustraĵoj, ĝi estas tre dankeme dediĉita de

La Tradukinto.

ĈAPITRO I

Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego, — kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis.

Per "la komenco" mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc'; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.

Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc' fariĝis forta belkreska knabo ĉirkaŭe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorĉisto al la palaco.

Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza malpaco. Ŝi subite sin montris ĉe la lernoĉambro, tute neatendita, laŭ sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldaŭ estos lia propraĵo.

"Vi vidos la limojn, preterirante ilin ĉiujn piede," la feino malafable diris. "Kreskante vi fariĝas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldaŭ kuniĝos kun la Blua Sorĉisto mem!"

"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; ĉar, kvankam li vere neniam antaŭe aŭdis pri la Blua Sorĉisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon, — "certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ĝuste hodiaŭ!"

"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraŭ pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi sufiĉe deziros min, antaŭ ol vi min trovos; kaj malĝojo faros vin pli saĝa, antaŭ kiam vi revidos mian vizaĝon."

"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riproĉoj!" respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam ŝi subite malaperis antaŭ liaj okuloj, laŭ sia miriga kutimo, li komencis ĵeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave ĝenante la malfeliĉan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonŝanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la reĝa arbaro, aŭ io ajn, prefere ol tio, kio li estas.

Post kiam li ĵetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulviŝiloj, la kretaĵoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo ŝovis la manojn en la poŝojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis aŭdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidaĵo, ol la dekdu reĝaj knabinetoj, paŝetantaj tiel ĝuste kaj dece. Ĉiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan ĉapon, kaj verdan franĝhavan sunombreleton; ĉiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj ĉiu havis rozkoloran vizaĝon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel laŭte ekkriis "Bo!", ke ĉiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe ĝojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraŭ fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la poŝoj kaj malbonan grimacon sur la vizaĝo.

"Via Princa Moŝto," humile komencis la instruisto, "via Princa Moŝto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonpoŝojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Reĝina Moŝto vin aŭdus, ŝi certe senkapigus min."

"Kial mi devus zorgi pri tio?" senĝene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorĉiston malsupre envenantan la korton.

ĈAPITRO II

Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre ĉe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.

La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.

Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la buŝon, oni vidis, ke blua ankaŭ estis eĉ la lango.

"Nu!" li diris al la Princo per iom ĉagrenita voĉo, "mi opinias, ke vi atendigas min sufiĉe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon."

"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre ĝuas artifikojn. Kio ĝi estas?"

"Ĝi estas en ĉi tiu," diris la Blua Sorĉisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li manĝu unu el ĉi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."

La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la buŝon por fari alian demandon; sed, antaŭ ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorĉisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.

"Unue mi ĝin provos je la instruisto," li decidis, "ĉar certe ne ĝenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciiĝi, kio estas la kurioza ruzo."

Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moŝto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.

Jen kio okazis. Puf! La malfeliĉa instruisto tuj mallongiĝis simile al teleskopeto, kaj iĝis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!

Kiel Princo Vanc' ridegis! El ĉiuj sorĉistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Moŝto estis koninta multajn sorĉistojn; li preskaŭ ĉiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fiŝkapti), li opiniis, ke la Blua Sorĉisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzaĵon.

"Ho ve! Via Moŝto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta voĉo, ke la Princo apenaŭ povis lin aŭdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!"

"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica Princo, ĝoje ridaĉante.

Li prenis la malfeliĉan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis ĝis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolaĵojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, ĉar ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciaĵon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la reĝa ĉefmanĝo; tiamaniere ĉiu almenaŭ manĝetos porcion de la ŝerca frandaĵo; kaj, ŝtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj danĝeran intencon.

ĈAPITRO III

Ĉiuj rigardis la Princon, kiam li ĉetable rifuzis la glaciaĵon. Tio estis nekredebla. Neniu estis aŭdinta, ke li iam antaŭe tiel agis. La dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu buŝetojn pro surprizo.

Okazis, ke la Reĝo, ŝatante la glaciaĵon, kelke da minutoj senĉese manĝadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Reĝino jam estas tiel malgranda kiel kulero, kaj ĉiuminute etiĝas.

"Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus, — kaj cetere, antaŭ la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon vi montras."

"Mi estas certa, Via Moŝto," iom malafable respondis la Reĝino, ĉar la subita kuntiriĝo preskaŭ faris al ŝi kapturnigon, — "mi estas certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandiĝas."

Je tiu momento Iliaj Moŝtoj ĉirkaŭrigardis al la filinoj. Tiuj ĉi nur havis la amplekson de alumetoj! La gereĝaj okuloj serĉis laŭlonge de la tablo; ĉiu persono tiea sin montris pigmeo!

Teruro kaj timo plenigis ĉiun animon, krom tiu de la Princo. Li preskaŭ freneziĝis pro ĝojo, ĉar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere, ke li unue elkuris el la manĝoĉambro, ĉar li ĉiam kutimis forkuri, farinte ian abomenan ŝercon; tamen li baldaŭ kuraĝis reveni, kaj iris kaj reiris ĉirkaŭ la tablon, preskaŭ mortante pro ridado pri la malgranduloj, senpotence sterniĝantaj sur la grandaj seĝoj.

La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li sidigis la reĝan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan Reĝon en la salujon. La Ĉefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li enpuŝis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorĉisto bonŝance aperis, kaj donis al la malfeliĉa hometo subitan banon en lavpelveto.

"La sorĉilo bone funkciis, ĉu ne?" diris la Blua Sorĉisto ridaĉante, kaj metante la Ĉefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke li sekiĝu en la sunbrilo.

"Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis ĉi tiun apartan sorĉiston, kiu ŝajne aperis kaj malaperis multe pli subite ol la ordinaraj sorĉistoj, al kiuj la Princo kutimis.

"Estas domaĝe, ke vi ne povos ilin reŝanĝi," penseme diris la Blua Sorĉisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.

"Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la pudingsaŭcon, kaj tute ruiniganta la reĝajn robojn. "Ne povos ilin reŝanĝi? Sed vi devos ilin ŝanĝi, se mi ordonos."

"Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorĉisto, la Reĝon liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute negrava. Unue, nenia sorĉisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorĉisto, povas malfunkciigi ĉi tiun apartan sorĉilon."

"Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorĉiston," arogante ordonis Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorĉisto.

"Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "Mi ne bezonas lin. Negrave estas al mi, vi scias; ĉi tiu ne estas familio mia."

"Sed kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?" pli humile demandis la Princo.

"Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorĉisto; "kaj, pripensinte ĝin, mi opinias, ke mi ne ĝenos min pri tio. Kial mi devus?"

"Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj sidiĝante sur sian onklon, la Duko Ogi, eĉ ne rimarkante lin, ĝis la Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason."

"Nun vi estas tedema," diris la Sorĉisto oscedante; "mi neniam ŝatis tedulojn."

"Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo.

Je tio la Sorĉisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la malbonan junulon laŭeble eliĝi el la embaraso.

ĈAPITRO IV

Princo Vanc' kelke da tempo iom brue daŭrigis la ploradon, kvankam oni devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorĉisto, pli ol pro bedaŭro pri sia propra malbonfarado. Eĉ tiam ne forte impresis lin tio, ke lia petolaĵo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post iom da tempo li viŝis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankaŭ kolektis la hometojn, kaj ilin kunaranĝis ĉe unu ekstremaĵo de la reĝa manĝotablo.

Ili fariĝis tiel ĉarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli interesaj ol blankaj musoj aŭ eĉ kobajoj. Cetere li povis aŭdi ilin, se li aŭskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, pri la okazintaĵo; kaj tio ŝajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro ĝojo.

Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Ĉefkancelieron kuŝantan sur la fenestro, kaj lin forportis en la buŝo, nur tiam Vanc' komencis iom timi, kaj kompreni ke (ĉar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne povas sin defendi) li mem nun devas ĝin gardi kaj protekti kontraŭ danĝeroj.

Li malfacile sukcesis liberigi la Ĉefkancelieron de la faŭko de la reĝa kato, kaj tuj komencis kaŝi la malgrandajn familianojn en senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamaĵoj sur la muro; kaj, por la Gereĝoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan ĉambron en rozeruĝa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per arĝentaj ĉenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la manĝoĉambro.

Farinte tion, la Princo iris por enlitiĝi; sed la palaco ŝajnis tre malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuraĝa kaj timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la penso, ke almenaŭ ne okazos morgaŭaj lecionoj; ĉar la instruisto estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi.

"Mi iros al la konfitaĵejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukaĵo kaj makaronoj, kiom mi iel povos manĝi."

Sed, malfeliĉa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realiĝos. Kiam li malsupreniris por matenmanĝi, malsaĝe revanta pri kolomba pasteĉo, alaŭdaĵo kun spicsaŭco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la manĝoĉambro, paŝegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonŝance por si, faris ĉasadon en la arbaro la hieraŭan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataŭ malĝojiĝi pro tio, li evidente estis tre feliĉa, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintaĵo. Li estis surmetinta la plej belan reĝan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la ŝultrojn per mantelo el reĝa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.

Vanc' neniam povis diri, kiel ĝi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado laŭ lia bontrovo, kaj la laŭvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj ŝovita eksteren sur la ŝtuparon de la palaco;-li mem, la Princo heredonta la reĝan tronon, estis forpuŝita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, aŭ la morton atendi.

"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kaŝis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"

"Pri ilia malsatego mi ne ĝenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aŭ mi instigos la reĝajn sanghundojn kontraŭ vin."

Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kaŝinta ilin. Li estis ilin ŝovanta en siajn poŝojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis sufiĉe da dormoĉambroj, salonoj kaj manĝoĉambroj, sed ankaŭ estis bone provizita per ĉio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Ĉi tiun li humile petis de la nova reĝo, kaj ĝin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.

Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita puŝo, kiu preskaŭ ŝovis lin kapantaŭen al la fundo de la ŝtuparo. Antaŭ li kuris ridantaj paĝioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Ĉiu ŝajnis kore feliĉa vidante lin foriri.

"Koran adiaŭon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas ĝin atingi."

"Eliĝu!" akre diris la reĝa kato. "Kontenta mi estas, ĉar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek ŝutos flartabakon en mian vizaĝon."

"Ne faru al vi la penon iam reveni," raŭke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin."

Simila estis la sento de ĉiu estaĵo en la reĝaj ĝardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, eĉ liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian feliĉecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Ĉiu vivanta kreitaĵo ĝojegis, kiam la reĝa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj ĝardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la ŝoseo, jam kore bedaŭranta sian petolaĵon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.

ĈAPITRO V

Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam eĉ kunligis siajn proprajn laĉojn, estis por li iom malfeliĉa sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskaŭ sentis tenton forĵeti la skatolon, kaj kun ĝi ĉiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsaĝeco, kaj tial li formarŝadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la ŝultroj.

Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis ĝin; ĉar mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakaĵojn, kiujn ili kontraŭvole portas. Certe la Gereĝoj kaj la korteganoj preskaŭ marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la ŝancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo.

Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorĉiston, sed li tute ne sciis kie loĝas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris laŭpove, por foriĝi de la palaco, timante ke la nova reĝo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti.

Estis ĉirkaŭ la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kuŝis laŭ la bordo de larĝa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, ĝojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovaĝaj fragoj, tute ruĝigante la teron. Unue li ĉirkaŭrigardis, serĉante iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian pakaĵon kaj komencis manĝi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona societo.

Li eĉ ne ekpensis, ĝis li estis sin pleniginta ĝis la gorĝo, ke liaj kunvojaĝantoj eble povas ankaŭ malsati. Tiam li malfermis la skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, dum ili faletis kontraŭ malgrandajn ŝtonetojn, aŭ implikiĝis en la herbaĵo, kaj senforte baraktis, kvazaŭ kaptitaj en ia terura densejo. Du-tri sidiĝis ĉirkaŭ unu maturan beron, kaj regalis sin per ĝi tie, kie ĝi kuŝis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Ĉefkanceliero, kiu ŝajnis ĉiam renkonti malfacilaĵojn, iel malpaciĝis kun granda, verda akrido, — kaj la batalo fariĝis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu eliĝos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfeliĉan sinjoron, kaj fortimigus la insekton.

Malgraŭ tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj ĉiam konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kaŭzis al Vanc' tiajn fortajn paroksismojn de ridado, ke li ĉirkaŭruliĝis sur la herbo.

Kiam mallumiĝis, li tamen ĉesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis tiel laca, ke li apenaŭ povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka herbaĵo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kuŝiĝis sub etendiĝanta fagarbo, kaj profunde kaj dolĉe ekdormis.

La mateno trovis la Princon iom refreŝigita, kaj alportis al li freŝan decidemecon. Li decidis ekforiri por serĉi la Fragokoloran Sorĉiston, lasante nenian rimedon neprovita, ĝis li eltrovos lin, kaj konsentigos lin reŝanĝi la aliformitan korteganaron en ĝian staton antaŭan. Li do alŝultrigis la skatolon kaj brave ekpaŝis sur la vojo, tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedaŭri, ke li ne sufiĉe atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaŭ sciu, al kiu direkto lia propra regno sin etendas.

Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la ŝoseo viron, kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis laŭlonge de la vojo.

"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"

"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne ĉesante labori.

"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur ŝtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el ĝi litkusenegojn, ĉu vere? Ili certe estos tre molaj."

"Leontoda," respondis la viro.

"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."

La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangeŝajna persono, portanta vestaron fabrikitan el ĉiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, fariĝis malsata.

"Ĉu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo fariĝis pli komprenema per la vojaĝado.

La alia kapjesis.

"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."

"Spiraĵo," mallonge respondis la malgrandulo.

Li moviĝis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turniĝis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn.

"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel ŝparema pri la piedsignaĉoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spiraĵo, vi povus malŝpari iom pli da tio; ĝi kostas nenion."

La viro ne atentis ĉi tiun iom malĝentilan diron, sed tre diligente daŭrigis sian laboron.

"Ho, iom parolu!" diris Vanc', ĉiun minuton fariĝante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenaŭ sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorĉiston."

"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.

"Mi iros por serĉi lin."

"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.

"Kial ne?"

"Terure eluzos ŝuojn," respondis la alia. Tiam li ĉesis, kaj kolektis la spiraĵon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj daŭre eltiradis la kardlanugon.

"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li loĝas?"

"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.

Vanc' leviĝis de la ŝtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.

"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej ŝparema homo, kiun mi iam vidis. Vi eĉ ne povas donaci afablan vorton."

"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?"

Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus ŝajni pura idiotaĵo; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorĉisto ĉi tiun minuton!"

Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre ĉifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da ruĝe brilantaj okuloj.

ĈAPITRO VI

"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al ĉi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, ŝajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton."

"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"

"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antaŭe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"

Kaj, sen pli da preparado, ĝi komencis, per terure raŭka kaj rompita voĉo:

"Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu ĉi kaĝ'; Ĝip-ĝap, nip-nap, Tungati tinum, ĝi mi sap', Donu botelon fromaĝ'."

"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencaĵo! Ĝi certe signifas nenion."

"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per ĝia briletanta okulo. "Ĉu vi komprenas la lingvon de amo?"

"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi ĉiam aŭdis, ke ĝi estas tre vanta."

"Parolante pri la limoj de reg-" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis.

"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."

"— no," trankvile daŭrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojaĝas; tio estas-"

Sed, antaŭ ol ĝi povis daŭrigi la frazon, Vanc' ekprenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, ĝis kiam ĝi malaperis en la zenito.

"Dek kontraŭ unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laŭ la polva vojo.

La tutan ceteran tagon li marŝis, pli kaj pli laciĝante, ĝis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero.

"Hola!" kriis Vanc', ne tro ĝentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la ĉielon, ĉion krom la polvokovrita Vanc'.

"Nu!" li diris ankoraŭ pli malĝentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Ĉu vi scias, kiu mi estas?"

La maljuna virinaĉo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankoraŭ ne rigardante lin.

"Ne," ŝi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas ŝupoluriston, havante tiun skatolon sur la ŝultroj, sed ŝupoluristo pli ĝentile parolus."

Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaŭ ol ĝi povis eliĝi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj ĝin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio.

Sur la planko, meze de la plej granda ĉambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte ĉirkaŭ la maljuna Reĝo, kiu estis sveninta pro malsatego.

"Li mortmalsatis!" kriis la Reĝino, per penetranta malĝoja voĉeto.

"Mi mem malsategas!" blekis la Ĉefkanceliero, per akra sed eta kriego.

"Ni ĉiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per voĉoj pli-malpli aŭdeblaj.

"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili ĉiam malsategas."

"Treege!" eĥis la maljunulino mokridante.

Tiel parolante, ŝi elprenis, el sub sia senkoloriĝinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn ŝi komencis manĝi, kun granda ĝuado, ŝajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio.

"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas."

"Efektive?" ŝi respondis, trankvile maĉadante.

"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."

La maljunulino ne kontraŭstaris, sed simile al birdo ŝi nur saltflugis al branĉo de arbo, kie ŝi sidis manĝante tiel trankvile kiel antaŭe.

"Efektive!" kriis la malfeliĉa Vanc' surprizegite, "ĉu vi ankaŭ estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."

"Ŝi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi ĉion scias pri vi mem."

Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino alĵetis al li duonon da kuketo.

"Jen sufiĉe por via familio."

Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem.

"Atendu," diris la virino, sur la branĉo super lia kapo, "ĝis mi vidos, kio estas en la manĝaĵejo."

Tre subite ŝi malaperis, sed baldaŭ, en la flanko de la arbotrunko, malfermiĝis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizaĝo elrigardis.

"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la ŝranko," ŝi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos sufiĉe bongustaj kun iom da mielo."

Tion dirante, ŝi proponis du-tri ŝimohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis.

"Kie estas la mielo?" li demandis, ĉagrenite rigardanta la sekajn pecetojn.

"Ho, mi manĝos la mielon, dum vi manĝos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano."

"Mi opinias ke vi estas sufiĉe avara!" li kolere kriis.

Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino.

"Ho, tre bone," ŝi diris; "tute laŭ via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi."

La kompatinda Vanc' apenaŭ ne ploris pro ĉaĝreno kaj malsato, kaj ĉi tiu lasta malfeliĉaĵo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinaĉo pentis, kaj ĝin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj ŝimohavaj pecetoj da pano.

"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la manĝadon; kaj ŝi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie ĝi estis aperinta.

"Ho, flankeparolante," ŝi kriis post momento, elpuŝante la kapon tra la arboŝelo, laŭ maniero kiu ŝajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj, vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorĉisto, mi ĵus estis dironta, — sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."

Kaj ŝi denove malaperis, kaj ne estis revidata.

"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj ĉiam okazas al mi." Kaj, kurbekuŝigante sin sur la musko, li pro laceco dormis profunde.

ĈAPITRO VII

La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge serĉinte por certiĝi, ke en tiu ĉi loko estas nenio manĝebla, Vanc' alŝultrigis la skatolon kaj marŝis laŭlonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermiĝis al la lumo kaj, se li ne suferus pro ĉiam pliiĝanta malsato, la juna migranto povus tre ĝui la marŝadon. Tamen li baldaŭ fariĝis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom la manĝado. Malgraŭ tio, li iradis ĝis la tagmezo, antaŭ kiam li trovis ion manĝeblan; tiam li ĝojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj ruĝaj, kiel infaneta vango.

"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante sin kolekti plenĉapelon de la bongustaj fruktoj.

Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron kuŝantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la buŝon malfermita.

"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Ĉu vi dormas, aŭ maldormas?"

"Maldormas," respondis la viro sen movo.

"Kial do vi ne leviĝas?" demandis Vanc'. "Ĉu vi estas malsana?"

"Ne," mallonge respondis la viro.

Kaj li ja ŝajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.

"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj opiniis, ke la alia devus almenaŭ malfermi la okulojn, por vidi, kiu al li parolas.

"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.

"Atendas kion?"

"Ke persiko enfalu en la buŝon."

"Unu kuŝas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian manon."

"Sed mi deziras ke ĝi falu en la buŝon," elĝemis la kuŝanta viro. "Mi estas tiel terure malsata!"

"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la paciencon; kaj li komencis manĝi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas la plej mallaborema homo en la mondo."

"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian kuzon Loto, kiu loĝas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime laŭ rekta linio."

"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo, denove surŝultrigante la skatolon. "Ĉu vi scias, kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi."

"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi," kolere ekkriis Vanc'.

"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion fari, kaj mi neniam faras ion."

Nenion plu dirante, la Princo ekiris laŭ la vojo. Li eĉ ne restis por meti persikon en la malfermitan buŝon de la mallaboremulo, kion li unue iom pripensis.

Li iradis sufiĉan tempon laŭlonge de la rivero, kaj preskaŭ forgesis kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke ĝi estas kadavro de rabisto. Alproksimiĝante li tamen trovis, ke la korpo vivas, kaj estas pendigita per rimeno, kiu ĉirkaŭas la korpon sub la brakoj. Ŝajne la pendado neniel ĝenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la buŝon de la pendigito.

"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.

"Nu," respondis la blovanto, "tiu ĉi homo estas tro mallaborema por stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri por si mem, tial li ĉiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu lin per la blovilo."

"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por manĝi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas sufiĉe sentaŭga, sed certe ĉi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."

"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon Gobo, kiu loĝas unu mejlon pli malsupre, rektalinie laŭlonge de la rivero."

Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila buŝo.

"La tuta familio ĝin havas," li raŭke flustris al la Princo.

"Havas kion?"

"Mallaboremecon. Atendu ĝis vi vidos Gobon!"

Sed li tiam rimarkis, ke Loto fariĝas purpura je la vizaĝo kaj malforta, pro manko de spiraĵo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj denove komencis energie blovi por la ĉiutaga kvarpenco.

"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "ĉu vi scias kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin ĝeni pro tio."

Ekĝemante pro laceco kaj enuo, la reĝa vojiranto sin turnis kaj daŭrigis sian marŝadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilaĝon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu el ili, por peti rifuĝejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torĉoj, kelkaj kun pioĉoj kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kuŝis viro kun la okuloj larĝe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antaŭen.

"Kio estas ĉio ĉi?" demandis la Princo al viro, kiu ŝajnis posedi ian aŭtoritaton inter la kunularo.

"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.

"Sed li ankoraŭ ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.

"Estas vere," diris la viro per ordinara voĉo, "sed li ne deziras vivi. Mi scias, ĉar dek jarojn li dungis min por pensi anstataŭ li. Nun tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio kompreneble estas same, kvazaŭ li mem tion opinius."

"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuziĝi pro la stranguloj, kiujn li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus maltrankviliĝi. Sed eble, antaŭ kiam li estos enterigita, li povos diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston."

"Li ne sin ĝenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu memoros por li."

"Nu," estis la penso, per kiu la malbonŝanca Vanc' sin konsolis, "tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."

ĈAPITRO VIII

Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da ŝima pajlo; kaj tie li pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaŭ li kuŝus sur la propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmanĝo estis almozpetita ĉe la pordo de unu el la dometoj en la vilaĝo; kaj la tutan tagon li sekvis la riveron, ĝis li venis, preskaŭ vespere, al la griza marbordo kaj al la kabanoj de la fiŝkaptistoj.

"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna sulkplena fiŝkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta suno.

"Ĝi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Ĝi estas la orienta limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."

"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Ĉu vi povas doni al mi manĝaĵon?"

"Ni estas malriĉuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni povos doni al vi peceton, se vi pagos."

"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Ĉu vi scias, kiu mi estas?"

"Ne precize," diris la fiŝkaptisto, "sed, pro via ŝajno, kaj pro la skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la skatolo?"

"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Ĉu vi scias, kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke laŭborde. Kian familion vi havas? Feliĉan familion?"

"Mi certe esperas, ke ili estas feliĉaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli ĝuas esti portataj, ol mi ĝuas porti ilin."

"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fiŝkaptisto. "Ĉu ili povas danci, kaj manĝi bulkojn, kiel urso, ĉu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulĉinela ludo?"

"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Ĝi tute ne estas spektaklo. Ĝi estas-"

Tiam, rememorante ke, se li estus malĝentila al la fiŝkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermanĝon, li fariĝis pli ĝentila, kaj fine diris:

"Ili estas-mi volas diri, ili ŝajnigas sin gereĝoj kaj ilia korteganaro."

"Vere," kriis la fiŝkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindaĵo. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj manĝu, kaj ni poste elprenos la pupojn."

Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Ĝi estis tre malbonŝajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis ŝtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj ŝtonoj, kiuj servis anstataŭ kameno. La edzino de la fiŝkaptisto, maljuna kaj sufiĉe kurbiĝinta pro reŭmatismo, ĉirkaŭe lametis, preparante la vespermanĝon, kiu, kiel ŝi diris, preskaŭ estas preta. Kiam ĝi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraŭ sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfreŝan akvon, el kiuj konsistis la manĝaĵoj.

Post kiam li finis la manĝon, — kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi, — li starigis la skatolon sur la tablon kaj ĝin malfermis.

"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutraĵo, kaj vi vidos, kiel bele ili ŝajnigos manĝi kaj trinki."

Tamen, se la nutraĵo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke ĝi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis manĝi eĉ peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la poŝtuketojn; kaj la Reĝo eĉ frapetis la orelon de la Ĉefkanceliero, tiel ĉagrenita li estis, ne povante manĝadi.

Ĉio ĉi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazaĵo nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, ĝis la mallumo tute kaŝis la kvazaŭpupojn.

Dum la nokto, kiam Vanc' kuŝis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subaŭdis la geedzojn mallaŭte kunparolantaj.

"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe ĝin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian propraĵon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas ĉi tie tutan jaron fiŝkaptante."

"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino, — "vi ne suferigos la knabon, ĉu vere, edzo?"

"Suferigos lin? Ne," respondis la fiŝkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la ŝipo naĝanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj ĉirkaŭvagados, gajnante monon."

Oni povas imagi, ke Vanc' tion aŭdinte timtremis pro la penso, ke la familio estas ŝtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kuŝadis, ĝis laŭta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue leviĝis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alŝultrigis la ŝarĝon, kviete ŝteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fiŝkaptiston kaj lian kabanon.

Je la tagiĝo, li renkontis viron ŝovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la laŭborda vojo.

"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, aranĝante la remilojn, "ĉar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu ĝin, ĉar ĝi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."

Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata ĝin sekvi, ĉar li ne kuraĝis reiri; li tial marŝadis antaŭen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en ĝi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, ĉar ili devis tiel longatempe esti sen manĝo.

ĈAPITRO IX

Ĉirkaŭ la tagmezo al la Princo aliĝis meduzo, kiu montris gajan kaj feliĉan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitaĵo.

"Krom tio," li finis tre malafable, ĉar lia pacienco estis efektive elĉerpita, "verdire, vi tiel plaŭdiras, ke vi faras min nerva."

"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo. "Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne povas piediri, mi devas plaŭdiri. Tio estas klara, eĉ al vi, mi supozas."

Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen sono, krom la lacaj paŝoj de la knabo, kaj la brua plaŭdado de la meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaŭ je la sunsubiro, ili atingis larĝan kampon, kie ia matura greno ŝajne vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.

Al tiu kampo la laca Princo ĝoje sin turnis, kaj antaŭ ĉio malfermis la skatolon, preskaŭ timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraŭ ne estis, sed ili kuŝis malfortaj kaj palaj, kaj ŝajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis ĝin kiel eble plej rapide.

"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen ĝi almenaŭ malhelpos la malsat-"

Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; ĉar, anstataŭ la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj ĉokoladaj bombonoj, ĉiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el ĝi elfalis citronaj sukeraĵoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukeraĵoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastaĵo, nuksa kando, sukeritaj semaĵoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas eĉ revi pri ia dolĉega sukeraĵo, kiu ne estis trovata, freŝa kaj sufiĉega, en tiu ĉarma kampo.

Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Reĝo, tro malsata por zorgi pri ĝentila konduto, tranĉis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detranĉaĵojn per la manoj, kaj manĝis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkaĵon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe ĝojus.

Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutraĵon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj senŝeliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile ĝui ilin, kiam li ĉagrenate aŭdis apud si la malŝatatan voĉon de la meduzo.

"Unue nutru min!" kriis la kreitaĵo; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaŭ mi malsatas!"

Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon.

"Iru do, kaj manĝu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan aĵon, li nekonsidere forĵetis ĝin inter la trunketojn en la grenkampo.

Tamen li apenaŭ ekspiris libere, kaj ĵus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukeraĵo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antaŭe.

"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitaĵo; "tio ne povas amuzi vin, kaj ĝi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forĵetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se ĝi ne utilas, ĝi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!"

"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbuŝon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas buŝon."

"Tio ŝajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."

La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda oranĝbombono laŭgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis ĝin.

La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis manĝinta tiom da sukeraĵoj, kiom li volis, kaj ĵus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li aŭdis voĉon similan al la tondro resonanta inter la montoj.

"Kiu estas tiu," ĝi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn ŝtelanta?"

La koro de Vanc' laŭte frapis kontraŭ la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidaĵon, kiu povus eĉ kaŭzi, ke reĝo kaj lia armeo ŝanceliĝu en la ŝuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!

ĈAPITRO X

La vidaĵo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, ruĝan, blankan kaj bluan, kaj montrante buŝegon similan al malluma kaverno en montflanko.

Antaŭ ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazaŭ sur tablo.

"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, ĉar li estis tiel ege timigata, — "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, ĉar ni preskaŭ mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por ĉiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."

"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Ĉu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi ŝatas tiajn etulojn kia vi estas."

La kompatinda Princo senforte ĉirkaŭsaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kaŭzante ke la hometoj konfuze ĉirkaŭfaletis, ricevantaj de la tabloj kaj seĝoj multe da frapetoj.

"Ĉi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpaŝegante. "Mi ne mirus se ŝi vin konfitus per bruna sukero. Mi ĝuas tiaspecajn frandaĵojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."

Aŭdante ĉi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsaniĝis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la buŝon kaj vigle ĉirkaŭrigardis ĝis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Ĝi estis vasta griza konstruaĵo, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj ĉe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur aŭdante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kuŝiĝis, kaj eĉ ne subbojis kiam li preterpaŝegis trans la korto kaj en la ĉambregon de la kastelo.

"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaŭ granda spegulo ĉe la fundo de la ĉambro. "Edzino, venu vi ĉi tien kaj vidu kion mi trovis."

"Kion vi trovis?" ŝi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Ĉu ĝi estas io per kio oni povos sin vesti?"

"Stultulino!" kriegis la giganto. "Ĉu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, ĝi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; ĝi estas io manĝebla. Rapidu, surmetu la poton."

Aŭdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermanĝo, kaj ke la edzo atendu ĝis la mateno.

"Kio do estas por manĝi?" malkontente demandis la giganto, ĉar li vere sopiris al la freŝa boletaĵo, kiun li estus farinta el la Princo.

"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pasteĉo, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almanĝaĵo."

"Do rapidu por alporti ĝin," grumblegis la giganto, "aŭ nekuiritan mi englutos tiun ĉi knabon en unu sekundo."

Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraŭ ke ŝi tro ĝuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, ĉar ŝi estis tiel alta kiel turo!), ŝovis Vancon en angulon, por lin kaŝi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kaŝita, dum la giganto forglutis grandegan vespermanĝon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la ĉambro.

Fininte sian manĝadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke ŝi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, kiu estis sidinta apud la fajro, nun leviĝis kaj invitis la Princon, ke li venu kaj partoprenu en la manĝado.

"Bela knabeto vi estas," ŝi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe estis belega, antaŭ kiam ĝi tiom malpuriĝis. Venu, manĝu pecon da pasteĉo, kaj trinku iom da biero; morgaŭ vi devos esti bonstata. Se vi devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletaĵo, ol malbongusta."

"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale malbongusta."

"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via skatolo? Juveloj?"

"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la voĉo, "ĉu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, ĉu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."

"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se eĉ dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaŭ, antaŭ ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciiĝos pri tio, kio al vi okazas, — — ĝis kiam vi estos vere kuirita kaj manĝita!"

Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraŭ esperis iamaniere foriĝi; tial li laŭeble forviŝis siajn larmojn kaj malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la tablo, avide manĝante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj aĵetoj, kiujn ŝi iam vidis.

"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin uzi."

Kiel estas antaŭe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj ĉiam pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestaĵo aŭ ornamaĵo.

"Mi havas ideon," ŝi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de rozeruĝa silkfadeno el sia kudraĵujo, kiu lasta havis amplekson de granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn skarabojn, per etaj orĉenoj alligitajn al la broĉoj. Mi opinias ke mi povas fari ion similan el ĉi tiuj pupetoj."

"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "ŝajne vi ne komprenas, ke ĉi tiuj estas miaj propraj reĝaj parenc-"

"Nu, vi silentu!" ŝercete kriis la gigantedzino, "aŭ mi vin trempos en tiun vaporplenan kaldronon, eĉ sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."

Aŭdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:

"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili estas."

"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaŭ nur sufiĉe por ilin piedflirtigi. Ili ŝajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."

Parolante, ŝi ligis pecetojn da silkfadeno ĉirkaŭ la taliojn de la gereĝoj, kaj ĉi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje pendigas butonojn, kiam ili ŝajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la strangajn ornamaĵojn, ŝi fabrikis kolĉenon el la princinoj kaj korteganoj, kaj, ĝin surmetinte, ŝi admiris sin per la spegulo, kvazaŭ ŝi neniam ĉesus. Tamen, post iom da tempo, ŝi iĝis tiel dormema, ke ŝi ne povis plu vidi, kaj eĉ estis tro laca por balanci la kapon kaj ĉirkaŭsvingi la gereĝojn sur siaj oreloj. Ŝi remetis la novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, ŝi enmetis lin en lignan birdkaĝon pendantan je la muro.

"Agrable sonĝu," ŝi gaje diris, kaj tiam ŝi ankaŭ foriris por kuŝiĝi.

ĈAPITRO XI

Forlasite sola en la altependanta kaĝo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfeliĉaĵoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, ĝemante pri sia mizera sorto.

"Tiu malica Blua Sorĉisto estas kulpa pri ĉio," li kriis; ĉar ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorĉiston al la palaco.

Je tiu momento, dum paŭzo inter siaj plorĝemoj, la Princo ekaŭdis konatan moleplaŭdantan sonon sur la ŝtona planko sub la kaĝo; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antaŭan kunulon, la meduzon.

"Kiel vi fartas?" ĝentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre feliĉa min vidante."

"Ho jes, mi vere estas," ne tre ĝentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus feliĉa. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?"

"Mi flugis," respondis la kreitaĵo.

"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."

"Nu, mi do naĝis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, ĝi estas malvera, mi supozas. Eĉ vi povas vidi la saĝecon de tio, ĉu ne? Tamen, estante ĉi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Ĉi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras ĉe la okcidenta limo de Gajlando, kiu-"

"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Ĉu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"

"— venigas min al mia temo," trankvile daŭrigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Ĉi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Ĉu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, ĉesu manĝi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aŭ ĉu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la daŭro de katokulsigno?"

"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eliĝu el tiu ĉi loko terura, kaj vi povos ĉien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malĝentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados."

"Ha!" ĝi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la buŝon kaj fermu la okulojn."

La Princo obeis, kaj sur lia lango subite troviĝis tre maldolĉa gusto; fajreroj dancis antaŭ la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraŭ si bloveton de freŝa malvarmeta aero.

"Malfermu la okulojn," diris la voĉo de la meduzo.

La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.

"Ho, kara, bonega meduzo!" li ĝoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?"

"Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!"

Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.

"Kia domaĝo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'."

Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.

ĈAPITRO XII

La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj ekdormis profunde.

Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.

La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante "hura!", dum la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.

"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"

"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi deziras plenpelvon?"

"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletaĵo.

"Jen!" ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, "jen ĝi estas; kaj sufiĉe bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via."

"Sed," balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston."

Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj alkuris kriantaj:

"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."

"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridaĉis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorĉiston."

Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj resonis.

"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsaĝuloj."

"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."

"Sed," demandis Vanc' ofendite, "ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu posedas iom da saĝo?"

"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas."

La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.

Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.

"Se ĝi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu."

Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.

Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin mokis.

Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.

"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas ĉi tie ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin trovi."

"Tiu ĉi estas la Komikulo," kriis ĝoja voĉo. "Tiu ĉi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?"

ĈAPITRO XIII

Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj ĉirkaŭdancantan malantaŭ proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj superŝutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li ŝajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute ĉarmita; sed baldaŭ li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; ĉar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por aŭskulti, sed kuradis kaj saltetadis ĉirkaŭe, kaj sin kaŝadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto.

"Mi volas kun vi paroli, se plaĉas al vi," kriis la Princo. "Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas."

"Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurĉasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!"

For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc' baldaŭ sciiĝis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum ĉiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis:

"Hura, pro la Komikulo!"

"Ĉu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia skatolo kaj viŝis la frunton varmegan.

"Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"

"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.

Nun, ĉar tiu ĉi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Ĝi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed ĝi finiĝis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aŭ por ornamo aŭ por oportuneco, ĝi estis tordita simile al okcifero.

"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.

"Nu," diris la Princo, "laŭ mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ĝi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste."

"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive ĝi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"

"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston?"

"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la ŝupintoj, "tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Ĉu la meduzo nenion diris krom tio? Ĉu vi estas certa, ke ĝi ne diris iom pli, eĉ ne unu vorton?"

"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, ĝi diris 'Flubalu!'"

"Neeble," kriis la Komikulo, iom paliĝanta. "Ĉu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaŭ mi forsendos vin sur la ĝusta vojo. Rapidu! Ĉar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."

Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la ŝoseo; laŭ kiu ili piediris ĝis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundiĝis en arbaron.

"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."

"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.

"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.

La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon ĉe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremaĵon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj ĝin almetis al la pinto de ĉi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto fariĝis tiel brila kiel la tago.

"Pardonu, ke mi pri tio parolas," ĝentile diris la Princo, "sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."

"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en ĉi tiu regiono, — efektive, tre ordinara. Nur speco de meĉo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antaŭen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"

Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis antaŭ li la lumigilo, kiel ignis fatuus, kaj ofte tute perdiĝis; dum la laca knabo, ŝarĝita per la peza skatolo, laŭeble postkuris, faletanta super ŝtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaŭdiranta tra kotaĵoj, kaj kontraŭ arbotrunkojn perforte kuranta, ĝis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkuŝiĝi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraŭ kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon.

"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermanĝo estas tute preparita, escepte de la spicado. Ĉiam mi mem spicas la manĝaĵojn, ĉar mi estas iom frandema."

Tiel parolante, li antaŭeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme.

ĈAPITRO XIV

La ĉambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermanĝon. La edzino de la Komikulo ŝajnis iom malgaja; kaj tio, laŭ la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Ŝia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, ĉar la kapo estis tiel turnita sur ŝia korpo, ke la vizaĝo rigardis en tute malĝustan direkton.

"Kurioza efekto, ĉu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. "Mi ĝin faris unu tagon kiel ŝerco; kaj la plej bona ŝerco estas: ke mi forgesis la necesan sorĉvorton por ŝin rektigi."

"Ĉu ŝi opinias ke ĝi estas ŝerco?" demandis la Princo.

"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "ĉar mi neniam demandis; kaj pri ĝi mi tute ne maltrankviliĝas."

"?eblatexc idis iv la soxcalp ŭC," diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la manĝaĵoj.

Konfuzite Vanc' atentiĝis, sed ŝajne tiu ĉi parolo tute ne surprizis la Komikulon.

"Depost ŝia malrektiĝo, ŝia babilado ĉiam eliĝas returnite," li klarigis rikanante. "Sed sidiĝu! La manĝo estas preparita."

Ili ĉiuj sidiĝis. La malfeliĉa virino rigardis la muron malantaŭan, kaj tial ŝi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletaĵo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo enŝovis la kuleron kaj ekmanĝis. Sed, antaŭ ol li efektive prenis plenbuŝon, li ĉesis kun grimaco. La supo estis pli maldolĉa ol galo.

"Ĉu vi ne ŝatas la spicon?" ridaĉis la Komikulo. "Nu, estas domaĝe; kaj mi supozis, ke ĝi estos precize tia, kian vi ĝuos."

Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed ĝin trovis bole varmega kaj plena je salo.

"Prenu pecon da cervaĵa pasteĉo," afable petis la dommastro. "Nenia ŝercado plua, mi ĵurpromesas."

"?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la edzino, kiu ŝajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita.

Tamen la Princo estis jam ekmanĝinta la pasteĉon, kaj ĝin trovis pli varmega ol fajro, pro ruĝa pipro. Tia estis ĉio surtabla. Manĝebla estis nenio. La stufaĵo estis plena je pingloj kaj kudriloj; naŭzaj kreskaĵoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataŭ la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el ŝtono.

Ĉiuj ĉi sensencaĵoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaŭ freneza pro ĝojo. Transen kaj reen li ruliĝis sur la planko, kaj ĝojlarmoj torentiĝis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la ŝercoj.

"Tiu ĉi estas la plej bona amuzado, kiun mi ĝuis dum longa tempo," li kriis. "Jen ĝojo! Jen vera feliĉeco!"

"Tre malbona speco de feliĉeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias ke mi enlitiĝos."

Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormĉambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin ĝis la haŭto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur seĝo, malsovaĝa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaĝon per la flugiloj, kaj pinĉotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagiĝo la turmentita Princo alŝultrigis la skatolon kaj forlasis la ĉambron.

Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poŝtranĉilo sin amuzante.

ĈAPITRO XV

"Bonan matenon!" ĝentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone dormis."

"Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos."

"Tio estis la ŝerco, vi scias," ridaĉis la Komikulo, enpoŝigante la tranĉilon, kaj preparante konduki la junulon en la manĝoĉambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hieraŭan; tial li rifuzis ĉiun inviton kaj ekforiris.

"Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu ŝajnis tre malgaja, ĉar Vanc' ne volis resti por matenmanĝi. "Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu ruĝan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi."

"Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarŝante.

Tre kolera li estis kontraŭ la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj ŝercoj.

Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li ĝoje formanĝis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuraĝigis, pensante ke liaj malfacilaĵoj baldaŭ finiĝos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorĉisto; tial li antaŭenmarŝis ĝis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj ŝtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manĝis ilin sidante sub la nesufiĉa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom trankviliĝis, memorante ke, dank' al la kamparanoj ĉe la foiro, en la skatolo estis longedaŭra provizo da kuketoj kaj bombonoj.

"Malgraŭ ĉio," diris la Princo en si mem, refoje marŝante, "malgraŭ ĉio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus eĉ estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ĝui la vivon."

En la daŭro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo ŝajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaŭ ol li ekaŭdis sonon kvazaŭ de iu ploranta, kaj ankaŭ strangan klakbruon, kvazaŭ cimbaloj estus kunbatitaj. Ĉi tiuj sonoj pli kaj pli laŭtiĝis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malĝoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ĝia tuta korpo), kunklakante kaŭzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn aŭdis la Princo.

"Kio estas al vi?" demandis Vanc', ĉar la simio daŭrigis la ploradon, tute ne atentante lin.

Suprenrigardante la simio viŝis la okulojn per malgranda punta poŝtuko, kiu jam estis sufiĉe malseka.

"Tiel mizera mi estas," ĝi ekĝemis. "Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron: 'estas sufiĉe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciiĝu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto."

"Sed ankoraŭ neniam estis sufiĉe malvarme por forglaciigi la voston," konsoleme diris la Princo.

"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas ĉi tiu!"

Dirinte tion, la simio ekploris pli malĝoje ol antaŭe, kaj la Princo trifoje ekternis fortege.

"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, ĉar mi estas tiel malseka pro la plorado."

"Ho, ne zorgu pri tio," ĝentile respondis Vanc'. "Efektive ĝi ne estas grava. Bona terno estas vere refreŝiga."

"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; ĉi tiu ne estas la vojo."

"Ne la-" komencis la Princo, ŝajne konfuzita.

"Vojo," finiĝis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora Sorĉisto, vi scias. Farante ĉirkaŭiron, vi ĵus revenis preskaŭ al la kastelo de Bogarru, kie loĝas la giganto. La Komikulo vin erarigis."

"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.

"Jes," diris la simio, "kiel ŝerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas ĉi tiu!"

"Jen la plej malbona kaj malicega ŝerco el ĉiuj!" ekkriis la Princo.

Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante ĉi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiĉe grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kaŭzi superakvegon.

"Vi devos reiri laŭ la sama vojo," diris la simio, elpremante la larmojn el la poŝtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antaŭe, ĉar nun estas nokto. Je la tagiĝo vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la branĉobarilon kaj iru laŭ vico da grandaj, blankaj ŝtonoj, ĝis vi alvenos al verda ŝtupŝajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorĉisto. Vi ne povos ĝin maltrafi."

"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, ĉu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia ŝerco?"

"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Ĉu mi similas ŝercemulon? Neniam mi faris ŝercon; neniam dum mia tuta vivo!"

"Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo, sin turnante por foriri.

"Ho ne!" ĝemis la simio; "neniu povas ion fari. Krom tio, mi ĝuas esti malfeliĉa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Ĉiuminute pli mallumiĝas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu ĉi estas!"

Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc' devis tute forlasi la penson pri dankado, kaj eĉ pri adiaŭo; tial li simple turnis sin kaj rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.

ĈAPITRO XVI

Preskaŭ la tutan nokton piediris la Princo sur la ŝtoneca ŝoseo. Kiam griziĝis la ĉielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskaĵbarilo, kaj je la sunleviĝo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li ĝojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies branĉoj mallaŭte susuris pro la matena vento.

Vanc' transgrimpis la barilon kaj persiste marŝadis gvidata, kiel la simio promesis, de ŝajne senfina vico da puraj, blankaj ŝtonoj. Tagmeze li ektrovis verdan transirejon ŝtupforman, sed tiel malrekta ĝi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la branĉobarilon, ol la ŝtupareton. Alproksimiĝante li ekvidis strangan vireton, kiu ŝajne ion serĉis en la herbo sub la ŝtupareto. Li aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, eĉ la trajtoj de lia vizaĝo, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidiĝi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromaĝo. Tion la malsatega Princo tre vole faris.

"Eble vi jam aŭdis," diris la nekonatulo, "pri la 'tordita viro, kiu marŝis torditan mejlon, kaj trovis torditan moneron apud tordita ŝtupareto'?[2] Mi estas la viro. Mi ankoraŭ ne trovis la moneron, sed mi esperas, ke mi baldaŭ trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorĉiston, ĝis li estos parolinta; alie vi malsukcesigos la sorĉagon por la daŭro de dek jaroj."

"Kiel bonega vi estas!" dankeme diris la Princo. "Kiel terure, se mi malsukcesigus la sorĉagon, post mia longa vagado! Ĉu mi povos ion fari por vi? Mi helpos serĉi la moneron, se plaĉos al vi, aŭ mi petos de la Sorĉisto, ke li vin maltordu."

"Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono ĝin faris, kaj ciklono ĝin devos malfari. Tio ne ĝenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi ŝajnas."

Denove dankante la bonkoran vireton pro la manĝo kaj la bona konsilo, Vanc' ĝoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldaŭ finiĝos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolĉajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenaĵon, kie la herbo ŝajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plaŭdis meze de amaso da floroj. Ĉi tie Vanc' ekvidis kuriozan paleruĝan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj antaŭ la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute paleruĝa, eĉ je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava ĉapelo samkoloraj.

Fine la Fragokolora Sorĉisto estis trovita.

ĈAPITRO XVII

Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, ĉar la Fragokolora Sorĉisto vere ne ŝajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente daŭrigis la trikadon.

Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskaĵojn en malgranda ĝardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorĉisto malfermis la okulojn kaj parolis.

"La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marŝi estas: ĉar ĝi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, ĉu ne?"

"Ho, certe!" ĝentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorĉiston.

"Nu, do," respondis la Sorĉisto, "ne ŝajnigu, ke vi ne povas."

Denove la Sorĉisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis.

"La tialo," li diris serioze, "kial ĉevalo ne havas rostron estas: ĉar ĝi ne estas elefanto. Ĉu vi povas vidi la signifon de tio?"

"Jes, via-," "Reĝa Moŝto," la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli ĝentile; sed li ĝustatempe ŝanĝis la parolon, kaj afable diris: "Jes, via Sorĉista Moŝto."

Tio ŝajne plaĉis al la Sorĉisto, ĉar li trifoje klinis la kapon, kaj la Princon invitis en la domon por manĝi. La manĝo jam estis preparita; kaj ĉetable sidis la etulino, kiun Vanc' antaŭe vidis en la ĝardeno, kaj naŭ nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn ĉapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorĉisto almetis seĝon por la Princo.

"Jen mia edzino," li diris, montrante la etan maljunulinon. "Ŝi estas profesia sorĉistino. Si manĝadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la luno estas plenkreska."

Tiam la Sorĉisto mallaŭtigis la voĉon kun mistera mieno, sin klinis al Vanc', kaj diris:

"Malmultekosta, tre malmultekosta. Ĉiujare ŝi apenaŭ kostas al mi kvar pencojn por ĉio, krom la altekalkanumitaj ŝuoj. Tiuj estas altprezaj, sed ŝi devas ilin havi, ĉar ŝi estas profesia sorĉistino, vi scias. Nu, pri tiuj ĉi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune posedas?"

"Oni diras," respondis la Princo, "ke ĉiu kato havas naŭ vivtempojn;[3] tial mi supozas, ke ĉi tie devas esti vivtempoj okdek-unu."

"Vi do estas malprava, ĉar nur unu-du vivdaŭroj ankoraŭ restas al kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la katvivoj."

"Ĉu tio plaĉas al la katoj?" demandis Vanc'.

"Ĝi estas indiferenta por ili," respondis la Sorĉisto. "Ili scias ke ĉiuj devos ĝin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, ĉiu kato fariĝas vento. Vi estas ilin aŭdinta dum martaj noktoj, miaŭantajn ĉirkaŭ la kastelturoj."

"La luno," diris la sorĉistino, unuafoje parolante, "estanta kredeble, se ne alie, aldonita al ĉi tiu, kies salo pligrandiganta."

"Vi estas prava, karulino," diris la Sorĉisto, "kiel vi ĉiam estas. La knabo estus pli komforta en la lito."

Dirinte tion, la Sorĉisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran dormĉambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la skatolon por doni aeron al la familio, kuŝiĝis kaj, la unuan nokton de kiam li forlasis la palacon, ĝuis la dormadon en lito.

Matene, post la manĝo kun la Sorĉisto, la sorĉistino kaj la katoj, oni envokis la Princon en la ĝardenon kaj donis al li fosilon.

"Iom fosu, dum ni babilas," diris la Sorĉisto sidiĝante, "kaj provu ĉu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por sorĉa miksaĵo, kiun ŝi faras."

"Primoloj," diris la sorĉistino, "preskaŭ produktantaj pronomojn pri prezoj, propagandantaj."

Vanc' mire atentis, sed la Sorĉisto, al kiu tia ridinda babilaĉo evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:

"Vi estas prava, laŭkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki ilin per la fosilo."

La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. Verdire li neniam antaŭe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li sopiris demandi la Sorĉiston pri la sorĉago, kiu povus restarigi lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, ĝis la Sorĉisto lin alparolis.

"Pri via familio," fine diris la Sorĉisto, "mi supozas ke vi scias la regulon pri simpla malpliigado, ĉu ne?"

"Jes," dube respondis la Princo, "se tiu paĝo ne estis el mia aritmetika libro elŝirita. Tamen, mi povus ĝin lerni."

"Do ĝin lernu," diris la Sorĉisto, "kaj, post kiam vi lernis, ĝin uzu."

"Sed, mi petas," humile respondis la Princo, "la familianoj jam estas sufiĉe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi."

"Nu," malafable diris la Sorĉisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorĉistoj neniam volas sin trovi malpravaj. "Nu, do ne malpliigu ilin. Tio tute ne interesas min."

"Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu ne agi kvazaŭ vi ne interesiĝus! Ho, via Sorĉista Moŝto, tiel longan marŝadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj teruraĵoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!"

"Nu, do," respondis la Sorĉisto, "estu ĝentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, ĉu vi trovas iajn radikojn?"

"Eĉ ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.

"Tio estas malbona," diris la Sorĉisto. "Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorĉagon."

"Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antaŭe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraŭ havas ilin, se ili ne tiel malgrandiĝis, ke li ilin perdis."

La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ĝoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Ĉi tiujn li donis al la Sorĉisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorĉagon.

Sed la Sorĉisto ŝajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte ŝnureton el la poŝo, komencis ludi per ĝi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj.

"Mi sendis telegramon al la reĝa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la ŝoseon. Ĝi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi ĉeestos la kastelon. La kato ĉion scias."

ĈAPITRO XVIII

La Princo dankis al la Sorĉisto, kvankam ne tre fervore; ĉar li ne plene kredis, ke la Sorĉisto telegrafis al la kato; kaj eĉ se tio estus vera, Vanc' antaŭe tiel ĝenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de ĝi favoron. Tamen li antaŭeniris laŭ la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marŝis sur la ŝoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorĉisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimiĝante al la palaco.

Kiel la Sorĉisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marŝado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskiĝis kaj ĉiam vivadis, ĝis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaŭ ĉio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro ĝojo la Princo vere povus plori.

Mire kvieta ŝajnis la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelriĉaj figuroj. Timeme ĉirkaŭrigardante, por serĉi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, ĝis li sin trovis tre proksima al la ĉefa enirejo de la palaco. Ankoraŭ neniaj postsignoj de la malvera reĝo. La reĝa kato, pli grasglata ol kiam la Princo ĝin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.

"Efektive vi pli bone farus elvenante," ĝi diris, "kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; ĉar mi tre facile vin vidas."

Aŭdinte tion, la Princo elpaŝis, ankoraŭ zorgeme ĉirkaŭrigardante, kaj demetis la skatolon sur la ŝtuparon.

"Kara kato," li ĝentile diris, "kiel vi fartas?"

"Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel kortuŝante!"

"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo.

"Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj ĉi tie pasis sufiĉe rapide. Ni ne malgrasiĝis dum via foresto."

"Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide ŝanĝis la paroltemon. "Kie ĉiuj estas?"

"Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, ĉiuj esceptinte la Reĝon."

"Ĉu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Reĝon."

"Ne ĉikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas reĝon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraŭ vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kaŝas."

"Kie do estas la Gen-la Reĝo mem?" maltrankvile demandis Vanc'.

"Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda."

"Kie?" demandis Vanc'.

"Ĉi tie," respondis la kato.

"Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, ĉiuflanke okulserĉante.

"Ĉu ne?" diris la kato; "tio estas ĉar vi ne povas travidi min."

"Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi volas diri."

"Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?"

"Jes," murmuretis la Princo, honteme ruĝiĝanta.

"Unu ruliĝis sub la sofon," penseme diris la kato.

"Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis ĝin trovi."

"Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorĉisto," diris la kato, "mi elrulis la bombonon mezĉambren. Ĝi estis bela bombono, kaj la Reĝo envenante vidis ĝin, kaj tuj ĝin englutis."

"Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?"

La kato elpuŝis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola," ĝi diris.

"Vi lin manĝis?" senspire demandis Vanc'.

La kato trankvile balancis la kapon; kaj ĝiaj vangharoj kuntiriĝis pro la memoro de ĝia manĝado.

"La patro, do," ĝoje kriis la Princo, "denove estas la Reĝo; aŭ li estos, kiam li sufiĉe grandiĝos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorĉisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris."

"Ne povos ĝis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorĉprocedo ne funkcios, kaj ĉio malprosperos."

ĈAPITRO XIX

Se tio okazus antaŭ ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, ĉar li devas eĉ unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marŝado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloĝon, kaj pacience atendis la noktomezon.

Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldaŭ dormis profunde. Fine la kato lin tuŝis sur la ŝultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.

"Vekiĝu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."

"Ĉu vere? Ĉu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.

"Tiel ŝajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?"

"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble ĉirkaŭkuros sur la planko en la mallumo, kaj-iu eble manĝos ilin erare."

"Nu," respondis la kato, ruĝiĝante, (se kato povas ruĝiĝi,) "eble vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam estas preskaŭ la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, ĉu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu ĝin al mi; sed rapidu!"

Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li ĵus atingis la ĉambregon, kiam la horloĝo eksonigis la dekduan horon.

"Krevigu ĝin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj," ordonis la kato.

La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la ŝelo, precize kiam ĉesis la lasta horfrapo, elpaŝis la Feino Kopeto, energia, freŝa, vigla, de kapo ĝis piedo, kvazaŭ ŝi estus ĵus kreita, kaj tute ne kvazaŭ ŝi estus trovinta mallarĝa aŭ kunpremanta sian loĝejon en la ovo. Per rapida flirteto ŝi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.

"Nu!" ŝi akre diris, "kio pri la Blua Sorĉisto? Ĉu vi lin tiom ŝatas, kiom vi antaŭe supozis?"

"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. "Ĉu mi diris, ke mi lin ŝatas? Mi forgesis-mi volas diri: mi tute ne ŝatas lin, se vi volas, Baptopatrino."

"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Ĉu vere? Tamen, se mi ĝuste memoras, antaŭnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaŭ intimaj amikoj miaj? Ĉu vi ŝatis ilin, he? Ĉu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Ĉu ili respektege kondutis kontraŭ vi, ĉar vi estas reala, vivanta princo, he?"

"Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn."

"Ĉiu laŭ sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aŭ tiu melankolia latuna simio, aŭ tiu torditulo; li estas belulo, ĉu ne?"

"Mi ja ŝatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili estis. Ĉu ili ankaŭ estas viaj amikoj, Baptopatrino?"

"Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj."

"Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili ĉiuj eble estas vi, Baptopatrino."

"Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado," ŝi akre respondis, "aŭ ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato. Flankeparolante, ĉu vi nun povas nomi la limojn de la regno?"

"Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi ĉirkaŭiris la tutan regnon piede."

"Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: ĉu vi jam spertis sufiĉon?"

"Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis sufiĉe da ĉio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel reŝanĝi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatiĝi kun la Blua Sorĉisto; vere mi estas."

"Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem ŝi ne estis pri li malkontenta. "Ĉiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Ĉu vi lavis la vizaĝon dum via foresto?"

"Mi timas ke mi ne lavis ĝin tre ofte," konfesis la humiliĝinta Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino."

"Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!"

"Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la longedaŭra malgrandeco certe ilin tedegis."

"Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel senĉese vi ja kantaĉas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, ĉar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke ĝi estas tre simpla afero, se vi nur scias ĝin fari. Ili sidis kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiam ili malgrandiĝis, ĉu ne?"

"Jes," diris la Princo, ruĝiĝante.

"Turnu, do, por ili ĉiuj, la dorson kontraŭ la dorso," malafable diris la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antaŭlonge povus esti sufiĉe saĝa por fari tion."

Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, aranĝis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.

Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandiĝis, la etuloj atingis sian antaŭan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj ĉirkaŭkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj ĉirkaŭprenoj; kiaj riproĉoj kaj frapoj por Vanc', ĉar li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, ĉar li refaris ilin grandaj! Neniam antaŭe, nek poste, en ia reĝa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego.

"Sed, Baptopatrino," nekuraĝe demandis Vanc', post kiam la eksciteco sufiĉe malpliiĝis, por ke oni povu denove ekpensi, — "Sed, Baptopatrino, mi petas, ĉu mi povos fari al vi unu demandon?"

"Se ĝi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne tro malsaĝa."

"Nu do," demandis Vanc', "mi tre ŝatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?"

"Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencaĵo!"

Po
Angla infanrimo: "There was a crooked man, who walked a crooked mile, And found a crooked six
Angla