Jenő Rejtő

La dekkvar-karata aŭtomobilo

tradukis: László Balázs

I-a ĉapitro

1

Ivan Gorĉev, la maristo de la kargoŝipo Rangoon ankoraŭ ne havis dudek unu jarojn, kiam li gajnis la fizikan Nobel-premion. Estas senekzemple granda plenumaĵo estas akiri tiel gravan premion en tiu poezie juna aĝo, malgraŭ tio, se antaŭ iuj ĝi ŝajnos makulo de beleco, ke Ivan Gorĉev gajnis la fizikan Nobel-premion per kartludado makao de profesoro Noah Bertinus, al kiu la sveda reĝo transdonis tiun distingon en Stokholmo antaŭ kelkaj tagoj, sed fine ja ne kalkuliĝas tiuj, kiuj serĉas tuberon sur junko; gravas tio: ke Ivan Gorĉev gajnis la Nobel-premion en sia dudek unua jaro.

Profesoro Bertinus distingita per la Nobel-premio surŝipiĝis en Göteborg, en sia aktujo kun la Nobel-premio, kaj antaŭ ol lia vaporŝipo ekveturis, aperis sur la ferdeko la mebroj de la Sveda Asocio Franklin, kiuj transdonis al li la grandan, oran medalon por la sukcesa esplorado de la nuklea fendiĝo. Poste la ŝipo ekveturis, kaj la respektata profesoro jam tre atendis alveni en Bordeuax-on, kie li havis kelkajn arpentojn da vinberejon, kiel ĝenerale la malpli junaj, francaj ŝtatoficistoj, de la helpisto de la ekzekutisto ĝis la direktoro de muzeo.

Gorĉev Ivan surŝipiĝis ĉe Southampton por transveturi la kanalon eĉ por si mem tute nekonata afero. Estas vere, ke oni maldungis lin sur la kargoŝipo Rangoon, ĉar li batis la stiriston per kvar kvarpinta hokstango, sed kial transveturis iu la kanalon, se li batis la stiriston, kaj oni maldungis lin sur la kargoŝipo, ĝi estas tute nekomprenebla, kiel tiom da aliaj agoj de nia stranga roman-heroo.

Eĉ tio estas malklara, kiel konatiĝis tiu duone adoleska, malserioza junulo kun la mondfama scienculo, kaj precipe tio estus klarigenda, kiel li persvadis la altaĝan, enfermiĝeman profesoron, ke li ludu kun li malpermesitan hazardludon makao, riskante nur tre malmulte da mono. Tiuj detaloj eble neniam klariĝos. Onidire ĝi komenciĝis tiel, ke la profesoro suferis pro marmalsano sur la ferdeko, kaj Gorĉev proponis al li trinki agrablan gustan, li mem miksitan citronan, konjakan, natrian hidrogenan karbonaton trinkaĵon, pro kio la profesoro fartis pli bone, kaj li demandis la kanabon, kiu li estas, de kie li venis?

— Mi nomiĝas Ivan Gorĉev, laŭprofesie mi havas dudek unu jarojn, kaj mi estas la filo de la pli juna frato de la cara ĉambelano, barono Gorĉev el urbo Nasja Gorjodin. Mia patro estis kapitano en la gvardio, kaj mia onklo defendis Odesaon kontraŭ la ribelintaj militfloto kiel milit-komandato de la gubernio Justvest Verstkov.

Nenio estis vera el ĉio ĉi. Sed la kredemo de tute junaj knabinoj kaj maljunaj scienculoj estas senlima. La profesoro surmetis sian nazumon.

— Ĉu vi do estas elmigranto?

— Jes, oĉjo profersoroviĉ — li respondis ĝemante. — Mia patro donacis dek mil rublojn al la cara baleto pro sia bona humoro… Kaj or-blazona trojko veturigis lin al Carskoje Selo… Hej kontusovka! Hej Volgo, se mia ankoraŭfoje povus esti tie…

— Vi ja ne povas memori Rusion, se vi havas dudek unu jarojn.

— Des pli ĝena estas tio, oĉjo profesovska, ĉar mi neniam vidis tiun admirindan, negkovritan teron, kiu tiel neforgeseble vivas en mia memoro…

— Kien vi veturas nun sinjoro Gorĉev?

— Mi veturas pro politika afero, maskite kiel maristo

Se ni atentis nian heroon ĝis nun, ni povis ekkonis lian strangan proprecon: li neniam diris veron, tamen li ne mensogis. Li nur senhezite eldiris ĉion, kio venis en lian kapon, kaj tio kaŭzis al li multajn, absurdajn implikaĵojn dum lia vivo. Malofte estis logiko en liaj vortoj kaj agoj.

— Bedaŭrinde kun malmulte da mono, ĉar fripono senigis min je ĉiu havaĵo.

— Kiel ĝi povis okazi?

— Mi estis sensuspekta kaj stulta. Oni konatiĝas kun ĉiuspecaj, dubindaj homoj, sen pensi pri la konsekvencoj. Tiel ĝi okazis, ke fripono en Londono instruis min ludi makao-n, kaj li gajnis mian monon.

— Ne koleru, sed ĝi vere ne estis tre saĝa faro. Kia ludo estas makao?

Gorĉev ĝemis denove kaj elprenis paketon da ludkartoj el sia poŝo.

— Nu do… ni subtrahas dek el la valoro de la koncernaj ludkartoj, tiel ĉiuokaze estas naŭ la atingebla maksimumo…

La profesoro provis sian ŝancon, riskante kvin centimojn kiel bazan enmetaĵon, kaj li gajnis dek frankojn. Baldaŭ, kiam li jam perdis du mil frankojn, ili altiis la bazan enmataĵon. Poste ili plurfoje altigis ĝin, kaj atingonte Bordeux, Ivan Gorĉev gajnis de la profesoro la tutan monsumon de la Nobel-premio ĝis la lasta centimo, kaj eblas, se la profesoro ekzemple vojaĝus ĝis Nico per la ŝipo, tiel la ambicia junulo estus gajninta la grandan, oran medalon de la Sveda Asocio Franklin, kiun ricevis kelkaj distingitoj rekone, sukcese esplorantaj sur la tereno de la nuklea fendiĝo.

Ĝi estintus senekzempla plenumaĵo de nia dudek unu jara heroo, sed bedaŭrinde la profesoro elŝipiĝis ĉe Bordeaux kun la granda, ora medalo de la Sveda Asocio Franklin kaj kun kelkaj, malgajaj meditadoj, rilate la pedagogian sistemon de la francaj altlernejoj, kiu preskaŭ tute neglektas la instruadon de la malpermesita hazardludo makao el la studprogramo. Gorĉev staris kortuŝite ĉe la balustrado de la ŝipo kaj longe mansvingis post lin per tuko.

2

Kion faras homo, se li estas dudek unu jara, kaj la seriozeco tute ne troviĝas en lia animo, kaj li subite ekhavas tiel nekredeble multan monon? Gorĉev demandis tion de si mem. Kaj li mem tuj respondis tion:

Li elŝipiĝos en Nico. Unue li vagados en la haveno kaj serĉos ian kamaradon, ĉar hunda vivo estas la riĉeco, se ne estas iu, kun kiu li povos disipi la monon.

Sed kiu estu la elektito? Li ĉirkaŭrigardis en la haveno.

Homo kun pakaĵportista eksteraĵo altiris lian atenton sur la bordo. La homo, havanta pakaĵportistan eksteraĵon staradis sur la kolektiĝejo de la havenlaboristoj en bruna jako kaj en nigra bankostumo, de kie jam oni venigis ĉiun atendanton por labori ie, nur lin ne. Tio faris lin stranga, ke li portis nazumon, kaj li anstataŭigis sian ĉemizon tiel, ke li portis flavan, tiel nomatan frototukon sur siaj ŝultroj, kaj li premis ties du disfibriĝintajn ekstremaĵojn en sian bankalsonon. Li kontraŭpezis la surhavon de la nekutime trampa bankostumo per tio, ke li metis relative bonan pajloĉapelon sur sian kapon, sed eble ĝi estis duon numeron malpli granda, ol tio estus bezonata, sed ĝi havis peskaŭ sendifektan randon. Ĉirkaŭ lia larĝa, nigra, angla liphararo kuntiriĝis malestimaj kaj malgajaj faltoj en grimaco. Tiu homo estis tiel malbonhumora, ke li preskaŭ ploris kaj dume li piketis siajn dentojn. Eble tial, ĉar verŝajne li anstataŭigis la manĝadon per tiu reala iluzio. Jam ŝajnis tiel, ke li ne dungiĝos hodiaŭ, sed laborestro poste tamen alparolis lin.

— Alo! Venu al la baseno numero kvin, tie vi devas meti lignokestojn unu sur la alian.

— Ĉu tiuj lignokestoj estas pezaj?

La okuloj de la laborestro rigidiĝis, kvazaŭ tiuj ŝtoniĝintus. Havenlaboristo ankoraŭ ne demanis tiaĵon!

— Nu bone — klarigis iom nervoze kaj malpacience la sinjoro kun bruna jako — , mi devas scii tion, ĉar antaŭ kvin jaroj mi havis hernion.

La ĉefo diris, ke „idioto” kaj iris plu.

— Fajna homo li estas, mi povas aserti… — li murmuris poste kun malestimego. Gorĉev, kiu aŭdis la konversacion en la proksimo, tiuj eksentis, ke tiu persono estas lia homo kaj alpaŝis lin:

— Diru! Ĉu vi volas labori?

— Mi tute ne estas nenifarulo!

— Domaĝe, sed estas egale. Se vi volas, laboru. Kion vi ŝatus fari plej volonte?

La demandito okulmezuris sin, siajn maldikajn krurojn, komikan bankalsonon, kaj sian brunan jakon kun rodforma baskulrando, poste li eklevis sian ŝultron:

— Kiel vi povas demandi tion? Mi ŝatus estis sekretario.

— Estas bonŝance, ke mi venis ĉi tien. Mi dungas vin! Vi estos sekretario ĉe mi. Vi ricevos du mil frankan salajron. Kiel vi nomiĝas?

— Vanek.

— Bona nomo. Jen prenu vian unu monatan salajron, kiu estas tri mil frankoj.

— Vi diris, ke du mil.

— Mi korektas tion, ĉar dum mallonga tempo vi atestis surprizan avancon. Jen prenu…

— Kompreneble — diris sinjoro Vanek, dume li iom nervoze, kvazaŭ oni ĝenus lin per stultaĵoj, li premis la monon en sian cigarpoŝon — mi devas scii, kion mi laboros.

— Vi havos tre multe da laboro. Kion, mi ankoraŭ ne scias tion. Sed ĝi ne gravas. Timu nenion, vi faris vian bonŝancon, oldulo mia…

— Kiel mi jam menciis tion, mia nomo estas Vanek — li respondis kun malvarmkonduta emfazo, rifuzante ĉiun konfidencon.

— Pardonon, do: sinjoro Vanek. Vi estas bonega akiraĵo — li aldonis kontente, ĉar li preferis la memkonsciajn homojn, kiuj ne forgesas pri tio pro momentaj avantaĝoj, per kio ili ŝuldas al si mem.

— Se interesas vin, mi povas rakonti, kiel mi subiĝis ĉi tien…

— Tio ne intersas min, sed rekontu. Se vi tamen ne farus tion, vi devontigus min.

— Bonvolu kredi… Mi ne trodiĝas. Nun kion mi faru?

— Mi ankoraŭ ne scias tion, ni elpensos ion. Nun mi ĉirkaŭrigardos en Nico, kaj se mi bezonos vin, mi informos vin, kara amiko mia…

— Mia nomo estas Vanek.

— Sinjoro Vanek… Pardonu min. Plaĉas al ni, ke vi havas senteman karakteron. Cetere mi ne ŝatas la normalajn homojn, Ni do rekontiĝos post nelonge ĉi tie!

— Ĉu mi staru ĉi tie!

— Se vi volas, foriru!

— Sed tiam vi ne trovos min!

— Ne gravas. Bonan tagon! — Kaj li forapidis gaje.

Li tre ĝojis, ke li povis doni al sinjoro Vanek multe da mono, kvanakm certe li forisos kun la trimil frankoj ien, ĉar li timas, ke aperos la flegistoj de Gorĉev, kaj ili persistos, ke li redonu la senpripensan donacon de la cerbmalsanulo. Girĉev iris rekte al la admirinda marborda promenejo de Nico, kiun oni nomas plaĝo, kaj apud la belegaj palmoj viciĝas la plej elegantaj hoteloj de la Riviero sur la marbordo. Tie li sidis en la restoracion de la distingita, aristokrata hotelo Mediteraneo. La enue sunbaniĝantaj gastoj preskaŭ timiĝinte rigardas la adolesk-vizaĝan junulon, kiu portas dube blankan, tolan pantalonon, bluan matros-bluzon kaj pro ia nekomprenebla kaŭzo la blankan, rondforman ĉapon, faritan por la angla mararmeo.

Virino en ruĝa robo ekridas. La junulo eklevas sian ĉapon, faritan por la angla mararmeo kun amikema rideto, poste li batas kelfoje sur la tablon laŭte:

— Garcon! Mi petas bieron!

La kelnero rapidas tien pale:

— Ĉu vi scias, ke ĝi ne estas drinkejo por matrosoj?!

— Interese… Mi estus ĵurinta, ke ĝi estas la restoracio Ek, Gajaj Embuskmurditoj, kie kunvenas la sinjora publiko por kvina-hora interbatado per tranĉiloj… Sed nun jam estas egale. Mi restos ĉi tie. Portu al mi kruĉon da biero.

— Ni ne kredencas spilitan bieron!

— Nu do alportu duon kilogamon da kaviaro, botelon da franca ĉampano kaj cent francajn rozojn!

La kelnero faris tiun eraron, ke urĝante la gaston por foriri, li ektuŝis la brakon de Gorĉev.

Li ne devintus fari tion…

Ĉio mallumiĝis antaŭ la klenero post la momento de la ektuŝo, kaj li rekonsciiĝis nur post longa tempo, ke pluraj homoj provas helpi lin, kaj iu viŝas lian vizaĝon per trempita turko. Kvankam li ricevis nur unu vagofrapon. Kaj la fremdulo ofendiĝinte ekstaris, eklevis sian ĉapon, faritan por la angal mararmeo, poste diablo scias, de kie, li elprenis monoklon kun nigra kadro, li meti ĝin elegante antaŭ sian okulon, pro kiu li ŝajnis kompleta idioto, kaj dum la personaro serĉis la forruliĝintan kelneron sub la malproksimaj tabloj, li foriris. La virino en ruĝa vestaĵo denove ekridis, kaj Gorĉev returniĝis konsterniĝinte por momento. Hu, kiel bela ŝi estas!..

Li rapidis rekte al sinjoro Vanek en la havenon, kvankam li ne fidis tion, ke li trovos lin. Sed je lia plej granda surprizo lia sekretario eĉ nun staris sur la sama loko, en tiu sama pozo, eĉ portante tiun saman bankalsonon, nur la dentopikilo estis alia en lia buŝo. De tiam li foruzis ĉirkaŭ la kvinan.

— Sinjoro Vanek! Mi ĝojas, ke mi trovis vin ĉi tie! Alvenis ankaŭ via horo!

— Ĉu vi aŭskultos min, kiel mi subiĝis tiel profunden? — li demandis tuj kaj avide.

— Tiel ankoraŭ ne alvenis via horo. La afero ĉiuokaze estas interesa, kaj eventuale vi informos min pri tio.

— Sinjoro! Mi estis korespondanto en iu unuaranga…

— Mi estis klarvida pri tio je la unua ekrigardo. Nun vi ekagos. Vi devas iri ien por kunporti pakaĵon…

— Tio ne apartenas strikte al la taskoj de sekretaro.

— Ankaŭ Napoleono komencis malalte…

— Sed ne ĉe vi. Sed estas egale, sed mi devas scii, kiom peza estas la pakaĵo. Mi pensas, ke mi jam menciis, ke antaŭlonge mi havis hernion…

— Mi scias pri tio. La pakaĵo ne estas peza.

— Kaj ne estas proponinde al mi iri sub la suno. Mi havas altan tension.

— Nek de tio vi devas dekutimiĝi. Aĉetu pluvombrelon ie, kaj disetedu ĝin super via kapo!

— Sinjoro, mi ne povas aĉeti pluvombrelon el trimil franka salajro.

— Mi pagos la koston de la pluvombrelo. Krome aĉetu pantalonon, mi pagos ankaŭ ĝin. Tiu bankalsono, spite al la frototuko kaj pajloĉapelo ne konvenas al la aspetko de memkonscia, serioza sekretario. Do ek, oldulo mia!

— Mi havas la nomon Vanek, se vi ne prenas tion ofendo…

— Nu do, ek, sinjoro Vanek!

3

…La gastoj de la hotelo Mediteraneo jam longe forgesis la aferon de la fola matroso, kiam aperis homo, simila al pakaĵportisto en tute nova loden-pantalono, kiu estis eksterordinare verda, kiel insekticido, uzata en la dommastrumoj, kaj ĝi finiĝis ĉe liaj genuoj kun butonebla tubo. La inventisto de la kuloto, inspirita de ne komprenebla ideo, certe sonĝis ne tia la idealan virtipon de la portanto de tiu vesto, kia sinjoro Vanek estis kun ŝajne mildaj, ondliniaj siluetoj de liaj maldikaj kruroj. Li tuj rapidis al la ĉefkelnero kaj kun severa, enigma vizaĝo, kvazaŭ li informus lin pri sekreta, truriga novaĵo, li diris:

— Lia ekscelenco, duko Ĉervonec sendis min…

— Kion vi deziras?

— Mi devas mendi manĝaĵojn, kaj mi tuj kunportos ilin.

— Kion deziras lia ekscelenco?

— Malvarman lunĉon, pakite, kankron, truton, ananason, kaj du botelojn da ĉampano, krome trufopasteĉon kaj rostitan kokinon.

— Jes ja!

— Rapide!

Sinjoro Vanek elvenis el la hotelo kun siaj pakaĵoj kaj haltis ĉe benko antaŭ la teraso. Neatendite Gorĉev alpaŝis lin de ie.

— Dankon, oldulo mia.

— Mia nomo estas Vanek.

— Mi dankas, sinjoro Vanek.

Li elprenis el sia poŝo nekredeble grandan, faskon da mil frankaj banbiletoj, li trandonis el tiuj du al la homo, kiu havis apekton de pakaĵportisto, li donis ankoraŭ kelkajn komisiojn kaj eksidisĝuste vid-al-vide al la hotelo Mediteraneo sur benkon.

La homo, havanta pakaĵportistan aspekton foriris, kaj la matroso metis la kaviaron, rostitan kokinon, ĉampanon, torton, la diversajn gelatenigitajn fiŝojn antaŭ sin kaj komencis manĝi bonapetite. Li simple batis la kolon de la ĉampanbotelo al la rando de la benko, ke longa, ŝaŭmblanka trinkaĵo disŝpruciĝis el ĝi.

Li trinkis la tuton je unu tiro. Li jene ekparolis al la publiko de la teraso ridetante:

— Je via sano.

La virino en ruĝa vestaĵo ekridis laŭte. Gorĉev dankeme sciiĝis pri la aklamo, kaj liaj okuloj denove haltis sur la virino por momeno.

— Hu! Kiel belal ŝi estas!..

Baldaŭ Vanek aperis denove, kunportante sepdek francajn rozojn de ie. Tiam jam staris kelk-cent scivolemaj spektantoj ĉirkaŭ la junulo, gajninta Nobel-premion.

— Ne estis pli multe — li diris spiregante kaj transprenis la alian mil frankan bankbileton, poste li aldonis — vi pagas bone, sed mi devas labori.

Li forrapidis denove.

La sekretario de la hotelo, tremanta pro la ekscitiĝo, riproĉis la konvaleskantan kelneron kun subpremita voĉo, kies maldekstra okulo preskaŭ malaperis senspure en al violblua ŝvelaĵo.

— Kompatinda ulaĉo! Vi ne rekonas la turistojn, vojaĝantaj inkongnite. Kelnero devas havi okulojn!

– Ĉu por ke iu elbatu ĝin? — li diris ĝemetante. — Ĉu mi devintus scii, ke la gasto estas freneza?

— Kiam vi divenos fine, ke oni ne povas bazi mondfamajn banlokon je sanmensaj turistoj!

La deĵoranta policisto, ŝajnas, sciis tion, ĉar li haltis tre ĝentile antaŭ Gorĉev. Li eĉ mansalutis.

— Bonan tagon, sinjoro.

— Miaflanke la feliĉo. Ĉu vi deziras manĝi kokinon?

— Dankon, mi ne petas.

— Ĉu frukton, konjakon?

— Ne, ne…

— Almenaŭ akceptu tiujn kelkajn rozojn!..

— Vi estas tra afable, sed estas malpermesite iri anstataŭ gumbastono kun rozo dum deĵoro.

— Ba! Vi rajtas trinki nek ruĝan vinon, tamen vi elvenis el tiu drinkejo, estanta sur la transa flanko de la strato…

Mi interesiĝas obeeme, kial vi bonvolas manĝi vian bongustan lunĉon, farante liberaeran prezentadon?

Ivan Gorĉef surpenrigardis. Ŝajnas, ke li estas malcerta pri io.

— Bonvolu diri, ĉu tiu urbo apartenas al la franca respubliko?

— Jes.

— Nu bone — li diras kaj komencas manĝi la kokinon. — Ĉar ie mi aŭdis tion, ke oni deklaris certajn homajn rajtojn okaze de revolucio.

Kaj li glutis duonon da kokin-femuron. La policisto ekgratis sian kapon. Venis en lian kapon, ke antaŭ du jaroj sveda korko-grand-industriisto vestis sin kaŭbojo kaj vendis bombonojn sur la Angla Promenejo. La policiston, kiu iom draste riproĉis la grandindustriiston, baldaŭ oni postenigis lin al la lumturo de la fiŝista haveno por gardostari. De tiam li ne servis en la interna parto de la urbo.

— Ĉu ne estus pli agrable interne?

— Oni elĵetis min.

La aŭtoj ĉie hupis, ĉar dume la nombro de la scivolemuloj altiĝis je preskaŭ mil kapoj. Sed la pakaĵportisto traboris sin inter ili. Sed li revenis kun fungoforma, flava, ĝardena ombrelo, kiun li fiksis lerte apud la benko.

– Ĝi estis tre malfacila — li diris spiregante.

— Dankon, sinjoro Vanek — respondis la nenormala fremdulo, kaj li transdonis al li alian milfrankan papermonon kun leĝera movo.

— Kredu min, ke mi meritas tion. Pene porti ĝin en tiel granda varmo — lamentis la pakaĵportisto, ĉar la suno arde brilis, li disetendis sian ombrelon, pro kio la spektaklo el komia fariĝis timiga.

— Mi estas Marvieux… La sekretario de la hotelo — flustris malkuraĝa voĉo apud ili.

— Oni ne anoncis vin ĉe mi — diris Gorĉev leĝere kaj surmetis sian monoklon, kiu efektive estis nur kadro. — Cetere mi matenmanĝas…

La sekretari turnis sin al sinjoro Vanek, kiu ĵus elkraĉis pentopikilon.

— Bonvolu anonci min.

— Kiel vi nomiĝas, kaj pro kiu afero vi volas viziti la benkon? — demandis sinjoro Vanek lakone, kvazaŭ li havus tro multe da laboro.

Dume Gorĉev manĝis kaj ridardis alien.

— Diru al li, ke mi estas Marvieux, la sekretario.

— Vi eraras. Mi estas la sekretario. Nu egalas, vi ne havas taŭgan vestaĵon por la aŭdienco, sed mi provas, kvankam la sinjoro ĉefdirektoro alte taksas la signifon de la etiketo.

Li iris al Gorĉev kaj ekprenis lian ŝultron.

— Aŭskultu min. Ia Marvieux estas ĉi tie.

— Li venu!

Dume la nombro de la sepktantoj atingis mil kapojn, kaj la policisto vice starigis ilin, por ke la aŭtoj povu trafiki.

— Kion vi deziras, kara Marvieux?

— Mi petas pardonon en la nomo de la hotelo, mi proponas al vi kun estimo, bonvolu okupi lokon inter la gastoj…

— Nu akceptas tion — kaj li ekstaris. — Sinjoro Vanek, vi venos kun ni.

— Bone — li diris mangestante, kvazaŭ li devus fari grandan oferon, li ekiris en siaj multkoloraj vestoj, tenante sian pluvombrelon alten, kiel malbonhumora, negra reĝino. La sekretario iom konsteniĝis pro tio.

— Sinjoro Vanek estas mia persona sekretario kaj mia nevo… — diris Gorĉev — , ĉu eble vi havas ion kontraŭ li?

— Ho, ne, tute ne…

Kaj li iris sur la terason. Gorĉev alridetis la virinon en ruĝa vestaĵo kaj salutis ŝin, sed ŝi deturnis sin.

Ili eksidis apud la plej granda tablo, kaj venis la kelnero.

— Kio okazis al via okulo? — demandis sinjoro Vanek, kaj ankaŭ Gorĉev turnis sin al li kun kompato, sed poste li mendis fiere:

— Mi petas brieron! Kion vi trinkas, sinjoro Vanek?

— Prefere mi manĝus ion en tiu ĉi semajno, se jam mi havas kvin mil frankojn.

Gorĉev kapjesis, kaj sinjoro Vanek mendis longe.

Baldaŭ oni alportis la brunan bieron, li trinkis, kaj komenciĝis la surtabligo de la manĝaĵoj, en timige longa vico. Vanek, la improvizita sekretario kaj vera, interna, sekreta nevo, unue li ligis la buŝtukon ĉirkaŭ sian kolon, laŭ la kutimo de familiajn sentojn havantaj burĝoj, ke apud lia nuko, kiel pinta krom-oreloj elstaris la blankaj angul-pintoj, poste li kontrolis la alvicigitajn manĝaĵojn, kiel militestro.

— Pro kia afero vi estas en Nico? — demandis Gorĉev

— Mi ne scias.

— Ŝajnas, ni havas la saman aferon. Mi konfesas, ke vi plaĉas al mi, ĉar malgraŭ via malriĉeco vi gardas vian burĝan dignon.

— Sinjoro — diris sinjoro Vanek kaj ĉirkaŭrigardis malgaje sur la aristokrataj gastoj de la teraso de la hotelo de Nico. — Vi certe ne komprenas, kiel mi povis subiĝi al tiu ĉi stato.

— Sed, bedaŭrinde, mi ne povas inviti vin en pli elegantan hotelon…

Sinjoro Vanek ne plu ekparolis. Li manĝis kelkajn rostitajn anserojn, unu-du tortojn, poste li senkonsciiĝis.

— Personaro! — kriis Gorĉev.

Alvenis la kelneroj. Avane la sekretario.

— Ĉu vi deziras ion?

— Ĉu en tiu ĉi hotelo estas tiel nomata reĝa apartamento?

— Kompreneble. Apartamento kun dek du ĉambroj.

— Loku sinjoron Vanek tuj en ĉiuj dek du ĉambroj. Se li resaniĝos, li venu post min.

— Kie li trovos Vin?

— Mi ne scias.

Kaj li foriris.

— Jen vidu — diris la sekretario al la kelnero kun difektita okulo. — La mondfamajn banlokojn oni povas bazi ja tiaj gastoj, ĝis la onklo ne intervenos. La onkloj venigas la plej bonajn banlok-gastojn en frenezulejon.

Li rapidis rekte al la bulvardo Viktoria, bonhumore, fajfante. Li interbatadis kun kelkaj ŝoforoj ĉe la stratangulo, poste li iris al barbiro, kie li dormis iomete, dum oni kombis kaj razis lin, sed antaŭe li sendis kelkajn skatolon da bombonoj al la kelnerino de la vida-al-vida drinkejo.

Li estis freneza homo, rabiiĝinta ĉevalido, ankaŭ blindulo povis vidi tion.

Poste li vizitis la magazenon Lafayette por fari siajn plej urĝajn aĉetojn. Unuavice li aĉetis multajn lud-musojn, kelkajn tenispilkojn kaj dek duojn da fontoplumoj, krome kvar tabuletojn da ĉokolado. Poste li vestis sin de la kapo ĝis la piedoj. Smokingo, amelita ĉemizo, brila brustobutono, silka naztuko, blanka krizantemo en la butontruo, kiel la maljunaj ĵurnalistoj kaj intime informitaj vizitantoj de operdomo iras. Poste li aĉetas boteleton da parfumo, metas pajloĉapelon sur sian kapon kaj surprenas tiajn gantojn, kies koloro memorigas la vizaĝkoloron de ĉinaj kulioj, moritintaj pro flava febro. Nun jam li bezonas nur babuan bastonon sub sian akselon, en la okulon tiun bonegan, terure nigrakadran monoklon, kaj fine li surmetas sian ŝikan pajloĉapelon, iom oblikve, poste li rigardas en la spegulon tromemfide.

La tuta personaro de la magazeno, kaj parto de la aĉetantoj ĉirkaŭstaras lin kun plezuro, kaj kiam la junulo kaptas per sia buŝo suprenĵetitan cigaredon, ili aplaŭdas entuziasme. Baldaŭ Gorĉev disdonas fontoplumojn kaj tenispilkojn al la respektinda publiko kun dankema rideto kaj foriras.

Post kvin minutoj li revenas kaj afable alparolas iun komiuo:

— Mia ĉiu mono restis en mia alia vestaĵo, kiun mi ĵus demetis.

— Jes, tuj!

La revenanta servisto kunportas grandan faskon da milfrankaj bankbiletoj muroblanke kaj kun tremanta mano.

— Mi sciis, ke vi trovos ĝin. Mono malbona ne perdiĝas! — krias Gorĉev kaj donas milfrankan monbileton al la servisto. La aliajn li premas en siajn diversajn poŝojn. La lastan gum-rubanditan milfrankan cilindron, ĉar ĝi jam nenie havas lokon, li metas ĝin sub sian ĉapelon, kaj nun jam li foriras difinitive. Antŭ la magazeno li saltas sur la lignotabulon de preterveturanta taksio.

— Vi ne devas bremsi. Veturigu min al iu bako! La aŭto kuregas plu. Li eltiras kelkajn ĉifitajn milfrankan papermonon kaj transdonas tiujn al la ŝoforo.

— Ŝanĝu ilin, oldulo mia, je centfrankaj monbiletoj. Ĝi estas ĉirkaŭ okmil frankoj. Eblas ke ĝi estas pli multa aŭ malpli multa…

Pro tio la ŝoforo stiras iom zigzage kaj fine li bremsas antaŭ banko kun sia pasaĝero.

Se ne venintus en la kapon de Gorĉev ŝanĝi monon aŭ veturigi sin aliloken, ĉio okazintus alie. Sed Gorĉev venis ĉi tien al la banko, sed tiel li jam ascendis la eksterordinaran eksprestrajnon de la sorto, ke ĝi ekveturu per rapideco de raketo al strangaj, timigaj kaj nekredeblaj aventuroj.

— Mi atendos vin en la aŭto. Rapidu — li diris al la taksiisto.

La fremdulo restis sur la stirejo. La ŝoforo eniris en la bankon. Li kalkulis la monon antaŭ la kaso.

— Dudek ok mil frankoj!

Ĉu la pasaĝero estas ebria aŭ freneza? Neniu scias. Eble ambaŭ. Kiam li denove estis antaŭ la banko, li vidis surprizita, ke la nekonato malaperis kun la aŭto.

Li staris senkonsile, en la mano kun la amaso da mono.

Okazis nur tio, ke Gorĉev ekvidis apud la direktilrado de sport-aŭto tiun virinon en ruĝa vestaĵo, kiu alridetis lin sur la teraso de la hotelo.

Ankaŭ nun ŝi ridetas, proksime preterveturante al la haveno, kaj ŝi malaperas malantaŭ facila polvovualo.

Haho!

Aŭdiginte sovaĝan batalkrion, Gorĉev ekpremas la gaspedalon, kaj li ekimpetas post la sport-aŭton per feneza rapideco…

II-a ĉapitro

1

Sur la landvojo, kondukanta al Montekarlo la speciala favoro de la sorto gardis tiun tagon la veturilojn de taksio, ŝajne furioziĝinta. Ivan Gorĉev stiris la aŭton per kvinmil kilometra, vivdanĝera rapideco.

Sed certaj homoj jam naskiĝas kun tiu sorto, ke ili saviĝas el ĉiuspecaj danĝeroj sendifekte. Al tiuj apartenis la facilanima, senpripensa heroo de nia romano.

Dume la knabino turnas sin kaj rimarkas la amokan taksion, kiu malglate skuiĝante, jorante sekvas ŝin per rapideco de duonfrenezulo. Ŝi tuj allasas gason, kaj la nigra sport-aŭto preskaŭ saltante ekimpetas sur la vojo. La kompresoro ekhurlas kun elefantsimila muĝo, la veturilo oblikviĝas kun harstariga angulo sur la rando de la turniĝejo, kaj kiel la punta tuko de fabela giganto, grize eliĝanta, grandega benzin-nubo ŝvebas moke al la taksio, tie, kie ĵus estis videbla la aŭto de la knabino en ruĝa vestaĵo…

Ili alvenis tiel en Monaco-n. Sur la stratoj de la urbo vekis viglan sensacion la taksiŝoforo en smokingo, kiu havis kadran monoklon, kaj ŝikan pajloĉapelon. Sed ankaŭ la trafik-policistoj de Monaco scias bone tion, ke oni malofte bazas la trafikon de mondfamaj banlokoj je vizito de sanmensaj turistoj, ili do lasis la taksion veturegi.

Sed pli kuraĝe kaj malpli bone ol Gorĉeva ankoraŭ malmultaj homoj direktis aŭton en la mondo. Tamen li evitas la katastrofon. Ne miskomprenu: ne li evitas la katastrofon. Ne, kredu tion, li enveturas ĝin ĉiumaniere! La katastrofo evitas lin. Tio estas la situacio. Nun ekzemple li traveturegas sub la trafiklampo, kiu lumas ruĝe!

Bremsoj grincas apud li.

Ŝoforoj blasfemas.

Ĉambristino ŝrikas ĉe la fenestrokornico kaj kovras siajn okulojn per la senpolviga ĉifono…

Kaj la taksio veturegas plu!

Haho!

Tiu homo estas fortunido… Ili jam kuregas sur tiu serpentuma vojo, kiu kondukas al la kazino de Montekarlo, kaj la junulo ridante svingas per la pajloĉapelo.

La aŭto de la virino en ruĝa vestaĵo haltas antaŭ la hotelo Parizo. La taksio post kaprica turniĝo traveturinte belegan, anglan ĝardenon, ornamanta la mezon de la placo, kun iom da miskalkulo, sed kun proksimume preciza bremsado ĝi haltas.

…Nur parto de la varmoforigilo penetras sub la enirejon de la hotelo, sed tio povas okazis al kiu ajn.

La frenezulo elaŭtiĝas trankvile kaj transdonas milfrankan monbileton al la timiĝinta pordisto. Ŝajnas, ke li ne uzas malpli grandan denominacion. La pordisto kliniĝadas kaj ordonas retroirigi la taksion apud la trotuaron.

Gorĉev rapidas al la time staranta knabino kun triumfa rideto. Sed nun ĉi foje li ne evitas la karambolon.

De ie aperas larĝŝultra, elegante vestita, blonda giganto kun severa vizaĝo. Li ekvidas Gorĉev-on kaj okulmezuras lin kun malvarmkonduta rigardo.

— Ĉu vi konas tiun virinon, Anette? — li demandas la knabinon.

— Ne! Kaj ĵus mi volis ŝanĝi tiun neelteneblan situacion — respondas gaje la matroso, havanta Nobel-premion.

— Ĝi estas altrudiĝo.

— Sinjoro, ŝajnas, ke vi ne estas sperta pri la modo de la sinjoroj. Hodiaŭ jam neniu havas maldecajn manierojn, portante tiel belan, dubutonvican jakon.

— Ĉu vi inklinas doni kontentigon pro tiu ofendo?

— Kompreneble — instigas lin Gorĉev bonhumore — , sed mi ne havas tempon por longa procedo. Se vi persistas serioze ĉe via batalema ideo, ni povas interbatadi, sed nur eksprese rekomendite.

— Sciu! Mi estas barono Lingeströmt.

La alia hezitis iomete.

— Miaflanke mi estas princo Cervonec — li respondis poste — , ĉefleŭtenanto ĉe la gvardio, cara elmigrinto kaj tiaĵo… Kie estos la batalo, frategĉjo?

La knabino staris paraliziĝinte.

— En la kazino por oficiroj de Monako, mi opinias, ke eĉ nekonate la sinjoroj estos je nia dispono. Mi atendos vin tie — diris Lingeström kaj sidis en la atendantan taksion.

Je lia plej granda surprizo princo Ĉervonec okupis lokon sur la stirejo kaj mallevis la flagon de la taksimetro.

— Mi tre bedaŭras, kara Duel-oviĉ baronĉjo — li diris malantaŭen, poste li ekfunkciigis la motoron, kaj la taksio forveturis kun ties duonfreneza stiristo, krome kun la kosternita Lingeström.

2

Anette Laboux staris antaŭ la hotelo malgaje. La konstante ridetanto ja estas nekontesteble impertinenta iomete, sed li estas ŝercema homo kun kara vizaĝo. Lingeström, tiu koloso, kiu vivas nu por la sporto, kaj certe li estas ankaŭ skerm-ĉampiono, ĉu li distranĉos la ventkapan, konfuzan, sed afablan frenezulon? Fine ja kiarajte batalos tiu Lingeström por ŝi? — ŝi demandis sin kun posta indigno. Li ne estas ŝia fianĉo!

Ŝi tute ne amas la baronon. Absolute, kiu estas la barono? Duonjaron, ke li aperis subite en ilia domo, kaj li multe traktadis kun ŝia patro, sed ĉiam nur inter kvar okuloj. De tiam li tre klopodas, ke la knabino trovu lin simpatia. Lia klopodo ĝis nun ne havis sukceson.

Ŝi eksidis ĉe iu lunĉotablo kaj trinkis frambosiropon kun sodakvo tre malgaje…

Post pli ol unu kaj duono da horo alvenis aŭto kun skuiĝantaРbruo. Tiu veturilo estis taksio, kaj la ĉe la direktilrado sidis la freneza fremdulo, portanta pajloĉapelon kaj monoklon!

La aŭto nun haltis sufiĉe lerte, apud la trotuaro. Ĝi apenaŭ tuŝi kun iom la bufron de iu tie staranta veurilo kun iom da frakasbruo.

Sed la fremdulo ne zorgas pri tiaj bagateloj, kiel kurbiĝinta bufro. Resume li haltis tute bone manovrinte. Li rapidis rekte al la knabino kaj eksidis.

— Mi esperas, ke vi ne enuis?

— Vi… — balbutaĉas Anette… — iris kun barono Lingeström. Kio estas al la barono?

La junulo mallevis siajn okulojn kaj turnadis sian pajloĉapelon embarasite.

— Respondu!

— Mi detranĉis lian iun orelon — li konfesis honteme. — Ĉu mi faris ion malbonan?

3

— Ĉu Lingeström vudniĝis??!

— Nu… li ricevis iom da memoraĵo, sed fine je tia afero pri orelo… precipe, se oni rekudras ĝin…

— Ĉu li… vundiĝis je la orelo?

— Kaj… je la kapo…

— Ĉu ankaŭ je la kapo?…

Ĝorĉev kapjesis penteme.

— Ĝi ne estas granda tranĉo, nur dek du centimetroj, se mi ne troigas… ĝi estas nur iomete profunda. Tio ne estas mia kulpo. Kiam mi tranĉis lian vizaĝon kaj bruston, la kuracisto proponis ĉesigi la duelon. Sed Lingeström estas diligenta homo, kaj li volis skermi plu ĉiumaniere, kvankam li jam estis gluplastrita trae-tratrae, kaj li estis tia, kiel kolera afiŝkolono.

— Oni devus meti vin en la frenezulejon! Ĉu vi ne hontas, kiel princo, kion vi faris?

— Kiu diris, ke mi estas princo?

— Vi.

— Tute ne temas pri tio! Mia nomo estas Gorĉev, kaj mi ne estas princo.

— Tamen kial vi diris tion?! Ĉu vi kutimas mensogi?

— Tre malofte, kaj ekskluzive nur en vivogravaj aferoj…

— Kial vi diris, ke vi estas princo?

— Mi hontis, ke mi ne estas tio. Rusa elmigrinto, kiu ne estas princo, tiu malaperu de sur la tersurfaco.

— Vi denove babilas stultaĵojn.

— Vi ne komprenas tion!.. Terura tragedio: mi estas Gorĉev, ruso kaj nek princo, nek oficiro en la gvardio — li ĝemis. — Ĉiu ruso estas suspektata en Eŭropo, se li ne estas princo. Miaj gepatroj transloĝiĝis en Parizon antaŭ la mondmilito. Mi jam naskiĝis tie. Mia facilanima patro dum sia junaĝo ne serĉis kontaktojn kun la gvardio, simpledire li vivis en mizero kaj elmigris.

Li diris ĝin kun tiel plorinda vizaĝo, ke Anette ridis denove.

— Ĉu vi ridas pri tio? Ĉu vi scias, kiel amara sorto ĝi estas, kiam iu ne estas princo kaj havas nenian komunan al la gvardio? — Li diris ĝin tiel, kvzaŭ li tuj ekplorus. Rusa domposedanto, sen titolo kaj rango, estas malpli en Parizo, ol fiŝvendistino, ĉar en la rondo de la foiro oni konas grafon Nazostin, kiu ludas balalajkon. Kiel opinii pri mi, kies patro estis domposedanto, sed li havis nenian komunan al la gvardio, kaj li mortigis nek Rasputin-on? Mi petas vin ne disvastigi ĝin, ĉar mi tre hontas tion…

— Vi estas profana homo! Vi faras ŝercon el ĉio — respondis Anette, sed ŝi ridis

— Ĉu vere? Sciu do, ke mi konas la rusan lingvon! Ĉu vi komprenas tiun tragedion? Miaj gepatroj parolis ĉiam france por bone alproprigi la lingvon. Mia unua amantino forlasis min poreterne, kiam ŝi petis min en varieteo traduki la Volgo-kanton de la kozaka popolkantisto, kaj tradukinte ĝin, evidentiĝis, ke la koncernulo estas greka filmaktoro, kiu kantis partojn el la opereto Gaja Vidvino… Ne ridu pri la tragedio, kiu postulas venĝegon kontaŭ la infektado de la usona filmproduktado kaj la franca filmliteraturo. Mi scias ruse nur tiom, ke paĉjo, frategĉjo kaj fraĉjo. Eble onjo. Ĝi estas ĉio.

Poste nek la knabino mem sciis kiel, sed ŝi promenis kun la junulo sur tiu mallarĝa, dekliva paŝejo, kiu kondukis de la kezino al la stacidomo, kaj ankaŭ malgranda kabano kaŝiĝis inter la arboj. Ili eniris en tiun kabanon.

— Sinjoro — diris Anette — , se mia patro eksciios, ke vi faris skandalon ĉirkaŭ mia persono, li respondecigos vin.

— Tiuokaze mi tuj petus vian manon!.. Ĝi ne estas malbona ideo. Ĉu vi volas edziniĝi al mi?!

Anette time rigardis la knabon. Bedaŭrinde Gorĉev tre plaĉis al ŝi. Sed li ja estas freneza, vane!..

— Ĉu vi pensis nun, ke mi estas freneza? Vi eraras! Eblas, ke post mia serizeco restas multo farenda, sed freneza mi ne estas. Vi povas diri trankvile „jes”!

— Sed mi tute ne konas vin!

— Ĝuste tial!

— Bonvolu diri… Ne prenu mian demandon scivolemo: kion vi faris ĝis nun?

— Multe da aferoj. Mi naskiĝis en Parizo, kaj mia facilanima patro, kiun mi jam menciis, kiu preterlasis kontaktiĝis kun la gvardio, aŭ almenaŭ mortigi Rasputin-on, pro tiu neglektemo li devis labori en Parizo, kiel etkomercisto.

— Kia etkomercisto?

— Li estis tia etkomercisto, kiu povis porti la varojn piedirante, pendigitajn en sian kolon. Li vendis dolĉaĵojn sur la strato. Ankaŭ mi rapide fariĝis lukranto. Oni dungis min en sportlernejo, kiel helptrejniston, kiam mi havis dek ses jarojn.

— Ĉu pro tio vi skermas tiel bone?

— Jes. Sed mi estas sperta pri ĉio. Mi estis fortepianisto, matroso, tenistrejnisto, mi bonege stiras aŭton, kaj mi havas sukcesojn en la burso…

Li sentis tiel, ke li aspektas pli aŭtentike, se li dume surmetas sian monoklon. Li prenis ĝin ofendo, kiam la knabino priridis lin pro tio.

… Poste vesperiĝis. Ili priparolis multe da aferoj kaj promenis sur la granda teraso, malantaŭ la kazino. Mi pensas tiel, ke dume ili eĉ interkisiĝis, sed tio ne estas certa. Ĉiuokaze estas sendube, ke granda amo fariĝis el la afero.

Tiaĵo ofte okazas inter du gejunuloj. Eĉ ĉe la marbordo.

4

Adiaŭinte la knabinon, Gorĉev rapidis en la lud-kazinon. Li decidis likvidi la instituton: li rompos la bankon. Pro nekomprenebla kaŭzo nek li elektis la multfoje elprovitan manieron de la bank-rompo: ekrasit- aŭ dinamitbombon, sed pere de la hazardludo ruleto li provis figure rompi la bankon.

Li gajnis ducent mil frankojn dum unu horo.

Post paso de alia horo li staris en la kazino tiel, kiel li ĉesis labori sur la kargoŝipo Rangoon: sen unu centimo. Li fajradis mallaŭte.

Kio estos nun? Bedaŭrinde li vere amas Anette-n. Kiel edziĝi al la knabino sen unu centimo? Anstataŭ meblaro kaj konvena vivmaniero li ne povas proponi al ŝi la multfoje elprovitan, anstataŭigan efikon de la romantiko…

Li promenis sur la terason, kie, neniu scias, kial, oni metis buston de famaj komponistoj kaj klasikuloj, kvazaŭ ili havus ian rilaton al la hazardludo. La fantomeska homo proksimiĝis en malnova, vasta frako, li portis blankan bantkravaton, kaj lia pantalono falis humile sur liajn ŝuojn, kiel tro longa pantalono ĝenerale faras tiaĵon.

La frak-jako estis tute vasta, ties du baskoj frapiĝadis malantaŭe la kalkanojn de la fantomo. En la komenco de la filmado la diplomatoj portis tian vesperfestan vestaĵon, rolantaj sur la kinoekrano.

Sankta Dio! Li estas Vanek!

— Alo! Kio okazis al vi!

— Bonan tagon! — diris la sekretario kolere. — Bela afero ĝi estas. Mi provis mian fortunon.

— Kaj?

— Mi perdis ĉion. Bonvolu doni al mi mil frankojn.

— Mi ne havas eĉ unu centimon, oldulo mia.

— Mi estas Vanek.

— Ni do: senmoniĝis, sinjoro Vanek.

— Vi ja estas milionulo

— Ba! Ĝuste milionulo lasos vin satmanĝi. Mi liberigos vin el sub la servo.

— Kiel vi imagas tion? Mi ricevis mian unumonatan salajron.

— Sed almozulo ne povas dungi sekretarion.

— Se vi pagos ties servojn.

Ili iris sur la placon antaŭ la kazinon. Sinjoro Vanek arde riproĉas Gorĉev-on.

— Vi estas facilanima homo!

— Sed sinjoro Vanek!

— Silentu! Vi ne rajtis forludi mian venontmonatan salajron. Vi povas esti facilanima, rilate vian futuron, sinjoro, sed rilate alies salajron ne!

— Vi pravas. Nun diru tion al mi, kie vi aĉetis tiun frakon?

— Se vi volas scii tion, mi pruntepetis ĝin de boatestro. Li geedziĝis en tiu antaŭ dek ok jaroj, kaj de tiam li tre domaĝas ĝin…

— Tio ne estas videbla sur la vestaĵo…

Ili alvenis al la hotelo Parizo, kie Gorĉev lasis la taksion. Je lia plej granda surprizo la ŝoforo sidis ĉe la direktilrado de la aŭto, kiu iris en la bankon por minuto por ŝanĝi monon. Nun li dormis paciĝinte, dolĉege apud la stirilo de la retorviĝinta veturilo.

Li vekiĝis pro ia mirinda telepatio, kiam Gorĉev venis pli proksimen, kaj li kriis laŭte:

— Sinjoro!

— Kial vi kriegas?

— Vi ŝuldas al mi per tuttaga mono por la ludo de mia taksio. Krome vi ŝuldas al mi kotŝirmilon.

— Kial vi bezonas kotŝirmilon? — demandis Vanek riproĉe.

— Mi ne forportis la kotŝirmilon. Ĝi enkaviĝis.

— Entute ĝi estas kvarcent frankoj — daŭrigis la ŝoforo. — Jen prenu dudek sepmil sescent frankoj, kaj koncerne la futuron mi petas vin ne uzi mian taksion arbitre.

Kaj li transdoni al Gorĉev multe da mil- kaj centfrankaj monbiletoj. Ĝi estis tiu sumo, kiun li ŝanĝis en la banko antaŭtagmeze.

Ĉu vi jam aŭdis pri tiaJo? Ili staris tie, kvazaŭ batitaj je la kapo. Sinjoro Vanek komencis singulti. Dume la groba ŝoforo ekfunkciigis la motoron.

— Jen estas mil frankoj — diris Gorĉev fine. — Ĝi estas via premio.

— Dankon — respondis la ŝoforo kaj ekvketuris per la aŭto. Sinjoro Vanek indige turnis sin al la junulo:

— Eĉ nun vi disdonas la milfrankajn monbiletojn? Hontu! Vi devintus lerni el la okazaĵoj!

Kaj li riproĉis Gorĉevon malbele…

— Sed sinjoro Vanek, honesta trovinto meritas tiom da premio?

— En la futuro detenu vin de tiuj donacoj, eĉ en okazo, se ĝi estas motiva, ĝis vi ne havos sufiĉe da mon-rezervo.

— En ordo. Sed mi ŝatintus, se vi permesus, ke mi pagu vian dumonatan salajron al vi, ĉar mi volis garantii vian valoran servon; sed se vi pensas tiel, ke mi ne elĵetadu la monon…

— Kiel?… — sinjoro Vanek turnadis sian kapon nervoze, poste li mansvingis cedeme. — Nu bone. Esceptokaze mi akceptas tion.

— Dankon — respondis Gorĉev dankeme kaj transdonis okmil frankojn al li.

— Faras nenion — li diris moroze kaj enpoŝigis la monon. — Mi esperas, ke en la futuro vi ne pentos, ke vi dungis min. Kaj nun ni iru vespermanĝi…

— Ĉu vi jam resaniĝis post la tagmeza menuo?

— Ba! Mi havis nenian problemon! — li diris supereme kaj malsupren tiris sian blankan veŝton de sia gorĝo. La insida, amelita ĉemizbrustumo, ŝajnas, nur atendis tion, ĉar ĝi tuj supreniĝis kaj gluiĝis al lia vizaĝo, kvazaŭ la kapo de sinjoro Vanek estus kesto, sur kiun oni remetis la fermoplaton. La frako kaj ties aksecoraĵoj iafoje kondutis tiel, kiel senbridaj bestioj, kiam ili atakas sian dresiston. Post longa, sed ekscita proksimbatalo sinjoro Vanek aranĝis sian furioziĝintajn vestojn, escepte malbonvolan, sangavidan brustobutonon, kiu tenace turmentis lin, ĉar, ŝajnas, ke ĝi decidis atingi ĝis noktomezo de la brustoosto ĝis la skapolo, kie ĝi falos de sur la dorso de la sekretario.

Gorĉev ĉiam pli bone ĝojis pro tio, ke li akiris sinjoron Vagner. Li rigardis kun granda ĝuo, kiel li staras tie, en sia malgaja frako, kiel la proprietulo de somera restoracio en la urboparto Malnova Buda, por kiu mendis tablon vespere la kimra princo kaj lia akompanantaro. Liaj manumoj estis pli grand-kalibraj, ol bazonate, tial la manikojn oni fiksis en rondforma stato, simila al fornotubo, kaj lia bantkravato atingis la orelbazon sur ĝia mallonga, vaganta vojo, kie nun ĝi ekripozis. La pinto de la sekiĝintaj lakŝuoj duoncirkle kurbiĝis supren, liaj grizaj, maldensaj, sed longaj haroj estis hirtaj pro la multe da ekscitiĝo. Lia plata, larĝa nazo, la stranga liphararo, la nazumo kaj lia acerba mieno perfekte harmoniis al lia vestaĵo. Tamen ŝajnis tiel, ke li ĝojas pro la solena aspekto, ĉar li rigardis sin kontente:

— Ĉu iu asertus pri mi, ke hodiaŭ matene mi ankoraŭ estis ŝarĝoportisto?

— Kiu vidas vin tiel, tiu ĵurus, ke vi diboĉema gardisto de panoptikumo, kiu nokte amuziĝas en la frako de viaskopiaĵo de Bismarck, kaj aŭrore vi vestas denove la grandan ŝtatestron.

— La frako estas bona — la sekretario mansigne silentigis lin mallonge kaj ablombe. — Via opinio ne gravas, rilate la modon de la sinjoroj. Ni iru vespermanĝi!

— Rezervu tablon. Mi venos tuj.

Ankaŭ en la restoracio oni rigardis la panoptikuman frakon kun distingita atento, precipe tiam, kiam sinjoro Vanek elprenis siajn okulvitrojn el sia supra poŝo por studi la menukarton kun sufiĉe da enprofundiĝo. Li estis pedanta homo. De la antaŭmanĝaĵo ĝis la pasto, de la vino ĝis la mineralakvo li priparolis ĉion.

— Antaŭe portu al mi glason da akvo, en ĝi estu la suko de du vringritaj citronoj, ĉar mi suferas de acidomanko.

— En ordo.

— Ĝi ne estas en ordo, sed mi ne povis kuracigi min ĉi tie.

Antaŭ ol surtabligi la vespermanĝon, Gorĉev revenis.

— Mi tuj fartas alie, se mi havas centmil frankojn — li diris. — Ĝi stimulas la bonan farton.

— De kie vi prenis tiom da mono?

— Mi pensis, dum vi mendas, mi iros ludi ruleton, kaj mi riskos mian havaĵon, vetante la ruĝan koloron. Hazarde mi gajnis. Mi pensis tion bona antaŭsigno, tiel do mi lasis mian tutan monon sur ĝi.

— Facilanima homo! Ĉu mi vane predikas al vi?!

— Mi koncedas, ke mi agis malbone, kaj mi faros tion neniam plu. Tamen nun mi ĝojas pro la mono, ĉar nun jam mi povos certigi viajn servojn, ĉirkaŭ ĝis oktobro.

— Nek tio senkulpigas vian facilanimecon

Dume oni komencis surtabligi la manĝaĵojn, kaj sinoro Vanek mutiĝis por longa tempo.

Gorĉv trinkis kelkajn botelojn da biero. Lia kutima bonhumoro, spite al la gajno, kvazaŭ ĝi nun estus forlasinta lin.

Tre plaĉis al li la kara, infane ridetanta vizaĝo de Anette Laboux, ŝiaj longaj, arkaj brovoj.

Li estis amanta. Kaj tre profunde.

Sed sinjoro Vanek manĝis. Se eblas nomi tion manĝo, kiam iu tute neglektante siajn dentojn glutas la nutaĵon, kiel unu manĝopecon. Nun li komencas manĝi tutan meleagro, kun rezoluta ĝemo, kiel iam Davido denove ĵetis sin en la batalon, per ununura makzelo de azeno, kontraŭ la restintaj filiŝtoj. La sekretario ja devis uzi sian propran makzelon en tiu lukto, sed li brave eltenis.

— Kion fari, sinjoro Vanek, se vi tuj svenos? — demandis Gorĉev singarde.

La sekretario unu glutis la duonon de la meleagro, poste li diris mallonge la plej urĝajn farendaĵojn:

— Malbutonumi ĉemizon, kolumon, kuŝigi min sub liberan aeron por kelkaj minutoj, eble apliki artefaritan spiradon kaj doni dek ses gutojn da kafeino aŭ kamforo.

Gorĉev notis la uz-instrukcion kaj trinkis plu. Kiam sinjoro Vanek falis sub la tablon, li nur transdonis la slipon al la kelnero:

— Faru al li ĉion ĉi, poste veturigu lin al Nico, en la hotelon Mediteraneo.

Li pagis kaj foriris.

III-a ĉapitro

1

Kien?… Serĉi Anette-n! Li luis aŭton kaj ekveturis al Nico. Nek li mem sciis, kion li volas, kial li kuradas efektive.

Jam pasis noktomezo, kiam fine li ekvidis ŝin… De malproksime. El iu restoracio de hotelo elvenis alta, blankhara, maldika homo kun sunbruligita vizaĝo, kaj apdu li estis Anette! La tria, kiu venis kun ili, estis generalo. Ili sidis en grandegan, blue lakitan aŭton Alfa-Romeo. Negra ŝoforo direktis ĝin

Li ankoraŭ neniam vidis tiel belelgan landiran aŭton, kiel la Alfa-Romeo estis. Ĝi ne apartenis al la serie produktitaj aŭtoj. Ĝi estis speciala modelo de la fabriko, farita por la grandsinjoroj, preferantaj la lukson. La grandega landira aŭto, malgraŭ ties mezuroj, ĝi estis preskaŭ gracie bela. La blue emajlita karoserio, havanta stangan brilon, kun sia dignoplen larĝo, kun la senmakule glata brilo, kun la grandega motorujo ĝi efikis tiel, kvazaŭ la planisto de tiu moderna maŝinmonstro estus konstruinta en ĝin ankaŭ la orgojlon de la reĝo de la aŭtoj.

La majstra risortiĝo, harmoniante kun la motoro, enkonstruita per perfekta tekniko, preskaŭ senbrue, glate forruliĝis la orgojla aŭto. Tiu ekiro memorigis pri tiu decida, tamen mola irmanireo, kiel tre delikataj magnatoj, vivantaj retiriĝinte, paŝadas sur siaj pezaj tapiŝoj de siaj malnovaj kasteloj, dum siaj solecaj noktoj.

Ĉu Gorĉev eksentis instinkte, ke tiu aŭto, kiu ludos fatalan rolon en la vivo de tiom da homoj kaj eĉ en tiu de malganda lando, ĝi direktos ankaŭ lian futuron, timige kaj senindulge, kvazaŭ la Satano mem sidus apud la direktilrado?

Eblas. Ĉar iom konstenite li postrigardis la malproksimiĝantan, belegan Alfa-Romeon.

— Kiu estis tiuj du sinjoroj kun la virino? — li demandis la pordiston, kiam tuj post la Alfa-Romeo li ruliĝis per sia aŭto antaŭ la hotelon, donante multe da mono en la manon de la uniforma cerbero, havanta barbon, similan al tiu de Sankta Nikolao.

— La blankhara, maldika viro estas Gustavo Laboux, rajtigita ministro, la virino estas lia filino, kaj la nomo de la geneŲalo estas Aŭgusto de Bertin.

Gorĉev denove serĉadis banknoton.

— Bulvardo Victor Hugo, numero 72 — diris la pordisto, havanta barbo, similan al tiu de Sankta Nikolao kaj transprenis la monon. La junulo mire rigardis lin.

— Sciu! Vi vere ne estas stulta homo.

— Mia profesio bezonas tri gravajn aferojn, saĝon, psikologion kaj bone flegitan barbon. Sed ankoraŭ estas bezonate…

…Krom la diritaj ankoraŭ kio estas bezonata al la profesio de la pordisto, Gorĉev neniam eksciis tion. Kvankam eblas, ke tio interesus lin. Sed Anette plie interesis lin, li do simple forveturegis por atingi la bulvardon Victor Hugo, stirante kiel vivdanĝera diletanto.

Sed eble li agus pli bone, se li paroladu plu kun la blankhara pordisto, kaj ne estas ekskludite, ke li estus farinta tion, se li antaŭvidus tion, kio okazos dum tiu ĉi nokto.

Sed kie vivis en tiu ĉi terglobo tia dudek unu jara dando, kiu estus vidinta kion ajn el sia futuro, enamiĝinte? Se la junuloj havus tian prudenton, kio okazus al la socio? Kiel altiĝus la nombro de tiuj, kiuj subite eksigus sian gefianĉiĝon aŭ geedzecon?

Dank’ al la saĝa ordo de la naturo, la homoj ne povas antaŭvidi la futuron pro siaj limigataj kapabloj, kaj Gorĉev ekveturis per sia aŭto al la fatala vojo, pro tiu ŝajne evidenta supozo, ke estas pli bone postrapidi belan, junan virinon, ol aŭskulti la eksplikojn de tiu blankbarba, maljuna pordisto.

Sed ĝi tute ne estas tiel!

2

La junulo staris en la obro de la arboj kaj rigardis la vilaon. Kial li kaŝrigardadas? Kial li strradas tie? Nek li mem sciis tion…

Eble li stris duonhoron tie, tre malgaje, narvoze, kiam du viroj proksimiĝis. Li povis vidi ilin por momento en la lumo de la stratangula lampo, dum ili preteriris ties haloon. Iu el ili estis vagabond-aspekta homo kun malsimpatia vizaĝo, la alia dikstatura, malpli neprizorgite vestita viro.

Ili haltis proksime al Gorĉev, nekonjektante, ke iu staras malantaŭ la arbo.

— Mi simple eniros kaj parolos kun Laboux.

— Tute ne, tiam vi vanigos la negocon.

— Diable, ĉu li rekonos min aŭ mi puŝos mian tranĉilon inter liajn ripojn. Nom du nom!

— Pst!

La ĝardena pordo malfermiĝis. La generalo, ŝajnas, li nur akompanis Anette-on kaj ŝian patron, kaj nun li estas reveninta.

La lumo de la proksimaj lampoj ne penteris tra inter la sensaj folioj de la apudvojaj arboj. La vagabond-aspekta homo subite staris antaŭ la generalon.

— Ne rapidu, de Bertin! Ĉu vi ankoraŭ rekonas min? Mi estas Portenif.

— Kion vi volas?

— Sinjoro generalo — ekparolis raspa voĉo, evidente la dikstarua — difinu lokon, kie vi deziras trakti kun ni.

— Mi havas nenion pritraktindan kun vi, kaj…

Portinef batis per io. La generalo retrosaltis kaj eltiris sian glavon, sed la dikulo kaptis lian pojnon, kaj la alia bato de Portenif trafis.

Sed tiam subite intervenis Gorĉev.

La du banditoj tute ne konjektis, ke iu estas en la proksimo. La kontraŭatako estis neatendita.

Energia pugnobato trafis Portenif-on je la buŝo de ie, ke sango ekkovris lin kaj falis sur la vojon, la dikulo flugis al la barilo pro insida piedbato…

— Helpon! — krias virina voĉo el la vilao, certe Anette.

— Policisto! — krias la generalo, ŝanceliĝante al la muro de la vilao…

— Fripono… — stertoris la dikulo kaj denove batis per io al la atakanto, sed tiel granda vangofrapo antaŭis tion fare de la koncernulo, ke la ĉio mallumiĝis antaŭ li.

La paŝoj de policisto klakis sur la asfalto. La dikulo kaj Portenif forŝteliĝis. Ili ne vidis Gorĉev-on eĉ por sekundo en la mallumo.

— Ĉu vi perdis vian konscion? — demandis la generalon agrabla voĉo de viro.

— Jes… Sed sango fluas en miajn okulojn…

Longa ombro aperis en la pordego de la vilao. En la mano kun pistolo. Laboux estis tiu.

— Kio okazis?

— Oni atakis sinjoron generalon, ĝuste tiam, kiam mi alvenis ĉi tien.

— Mi estas de Bertin. Mi dankas tiun efikan intervenon — diris la generalo al Gorĉev. Poste li parolis al la policisto, ankaŭ kiu alvenis tien.

— Ĉiuokaze mi akompanos hejmen sinjoron generalon…

Kiam de Bertin foriris, Laboux turnis sin al Gorĉev:

— Vi estas bonega homo! Vi rapidis helpi al la gernalo kontraŭ du atakantoj…

— Ĉu du homoj? Ĝi ne estas granda nombro. Iam mi insultis dek du ŝoforojn sur la placo Vi-Sung en Ŝanghajo.

— Ĉu vi foriris sur viaj propraj piedoj?

— Jes mi devis foriri proprapiede, ĉar veturigkapabla ŝoforo ne restis en la ĉirkaŭaĵo.

Laboux ridis bonguste kaj stertore.

— Vi estas tute unuaranga figuro! Mi invitus vin en mian domon, se ne estus tiel malfrua nokto… Mi esperas, ke iun tagon mi havos la feliĉon…

— Certe jam morgaŭ. Ĉar mi planas peti la manon de via kara filino.

Laboux faris grandajn okulojn.

— Kiel? Kion vi diras?…

— Posttagmenez ni promenadis…

— Ĉu vi estas tiu, kiu plurfoje vundis per glavo Lingeström-on? — kriis la patro. — Vidu, junulo, antaŭ kelkaj minutoj vi kondukis tiel, ke mi povas diri nenion alian: foriru!

— Sed…

— Nun mi devus doni al vi bonan instruon, ĉar vi kompromitis mian filinon. Sed bedaŭrinde mi povas fari nenion al vi, ĉar vi defendis mian iun gaston, kaj per tio vi devontigis min.

Post mallonga meditado Gorĉev malgaje ekparolis jene:

— Diru, sinjoro… mi havus peton: se mi supozas, ke iu amas vian filinon, kaj tiu homo cetere estus bona edzo, ĉu vi rifuzus vian patra benon nur tial, ĉar la fianĉo iam batis vin? Kompreneble mi pensas pri drasta bato.

Laboux staris tute proksime al li kaj ridis stertore.

— Ĉu vi komprenas ĝin tiel, ke vi batus min, sed mi esperas, ke vi ne faros tion?… Nu aŭskultu min! Vi ja neniam estos mia bofilo, ĉar vi estas frivola, dubinda homo…

— Ni revenos al tiu temo…

— Ho jes, certe — Laboux lasis al li tion kun brilantaj okuloj, kaj esprimo de stranga, febra ĝojo sidis sur lia vizaĝo. — Sed por trankviligi vin mi diras, se mi tamen akceptus vin, kiel mian bofilon, estus avantaĝa por vi la menciita aferaĉo!

Tiuokaze ni eble interbatados. Ĉu bone? — proponis la junulo, kaj ankaŭ liaj okuloj brilis.

— Mi avertas vin — diris Laboux kaj lekis siajn lipojn, kvazaŭ li estus akirinta delonge deziratan manĝopecon. — Estos pli bone, se vi forportos vin de ĉi tie!

— Ĉu vi volas konversacii, aŭ interbatadi?

— Interbatadi! — diris la sunbrunigita, blankhara sinjoro entuziasme.

— Bone. Ĉu mi komencu?

— Atendu, ne ĉi tie… Mi havus la honoron en mian vilaon. Bonvolu.

La du homoj estis tute ridetemaj kaj ĝentilaj. хnpaŝinte en la ĝardenon de la vilao, io venis en la kapon de Laboux!

— Momenton mi iros en la domon por trankviligi mian filinon, ĝis tiam bonvolu sidiĝi en la ĝardeno.

Estis vere admirinde bela kaj bonodora riviera nokto. Ňorĉev eksidis inter la pompaj floroj sur ŝtonan benkon, kaj cigaredante revadis, parte pri Anette, kiun li amis, aliparte pri Laboux, kiun li batos, se li revenos.

Li ne devis atendi longe. Post nelonge venis la dommastro. Li kunportis batelon da brando kun du glasoj kaj plenigis tiujn.

— Je via sano!

Ili fintrinkis ĝin kaj ridetis unu al la alia, kiel malnovaj, bonaj amikoj.

— Ĉu ni povas komenci?

— Atendu — diris Gorĉev. Li demetis sian jakon kaj pendigis ĝin sur arbon, poste lozigis siajn kravaton kaj kolumon.

— Kion vi faras?! — maltrankvilis Laboux. — Ĉu vi venis ĉi tien interbatadi aŭ bani vin?

— Fru-aŭrore estas malfacile rekompletigi la ŝiriĝintajn vestoj — li respondis, kaj Laboux devis akcepti tiun argumenton.

— Ne miru, ke mi estas malpecienca — li ekskuzis sin — , sed mi ne interbatadis ekde dek kvin jaroj — li diris kun reveme emociiĝo, kiel maljuna virino, kiu rememoras sian neforgeseblan nuptovojaĝon en Venecio.

— Ĉu ne estus pli bone, se anticipe vi ekzercus vin iomete? Dek kvin jaroj estas longa tempo.

— Se vi ne volas demetis viajn ŝuojn, ni komencu tion! — kriegis la patro bataleme.

— Bonvolu, kaj…

— Gorĉev ne povis daŭrigi, ĉar Laboux interrompis lian parolon. Sed laŭ la strikta senco de la vorto kaj tiel forte, ke la junulo falis en la basenon de la fontano post pitoreske arka flugo. Li elmergiĝis miregante kaj vertiĝante, kiel ia furioza Neptuno sur antikva pentraĵo.

Tiu vagofrapo estis klasika entute. Li miris kun zumanta cerbo kaj skuis sian kapon kelkfoje.

Nu?! — kriegis Labux malpacience. — Ĉu vi volas konstante baniĝi?

Gorĉev grimpis el la akvo. Tiam li ricevis la duan vangofrapon, ke li refalis kaj mergis por iom da tempo, kiel subakviĝisto, kiam li malsupreniĝas sur la fundon de la oceno kun plenblovita pulmo.

Antaŭ ol la tria vangofrapo estus trafinta lin, li saltis el la baseno. La luno aperis kaj prilumis la du virojn. Gorĉev rikanis.

— Mi gratulas. Vi batas tute bone. Sed ĝi do ankoraŭ ne estas vera.

— Kiel vi opinias ekzemple pri tio?

…Iu el la mirinde rapidaj batoj ekiris, sed ĝi ne atingis sian celon. Gorĉev kaptis lian pojnon kaj tordis tion facilmove tiel, ke la kompleza dommastro faris valso-similan turniĝon ĉirkaŭ la akso de sia ŝultro, poste li falis fontanon pro la plena trafo de maldekstramana, rekta bato. Gorĉev ellevis lin de tie, sed nur tial, ke li vangofrapu lin dufoje, kaj fininte tion, li denove repremis la patron en la akvon. Li ripetis tiun procedon kelkfoje, kiel la vilaĝaninoj lavas la tolaĵojn, ĝenerale post du vangofrapoj unu repremo, ĝis anstataŭ la mergita Laboux bravure longa gambo leviĝis el la akvo pland-antaŭe, kaj preciza piedbato trafis la vizaĝon de la surprizita Gorĉev, ke li renversis plektitan meblo-garnituron. Post mallonga proksimbatalo ili ruliĝadis sur la tero luktante, inter la ruinoj de kelkaj ĝardenaj mebloj.

André, la lakeo, kiu aspektis kun siaj vangbarboj kaj konduto, kiel fama aktoro en kabinet-rolo, vekiĝis je la bruo kaj decidis rapid en la ĝardenon. Li rapide vestis sin, ĉar nenia evento povis devigi lin aperi nekomplete vestite ekster sia ĉambro.

La interbatado furiozis en la plena mallumo de la nokta ĝardeno. Intertempe granda nubo kovris la lunon. Ambaŭ luktantoj konstatis, ke trafis pugno pugnon. Ili ruliĝis kaptinte la gorĝon unu de la alia, kaj la derompiĝintaj, francaj rozoj kvazaŭ konjektantaj la proksimiĝantan finon, superŝuris ili per siaj petaloj.

Gorĉev prenis la gorĝon de Laboux per sia iu mano, per la alia li direktis baton parte inter liajn nazon kaj buŝon, al la mentono, parte al la maldekstra okulo. La tria bato devintus trafi la orelradikon, sed Laboux nun subite suprenlevis siajn genuojn, kaj pro tio Gorĉev flugis inter la lotusojn de artefarita lageto, sinkinte ĝiskole en la akvoherbaĉo…

Sed li jam saltis el la baseno kaj piedbatis ĝuste je la stomako la omboron, rapidantan al li sur la gazono, kiam tiu ekkriante antaŭenkliniĝis, li pugne batis demalsupre, ke lia adversulo falis senvorte inter grupon da pitoreske belaj harlem-aj tulipoj…

— Tio ne estis korekta faro de vi — ekparolis Laboux apud li — ke vi sendanĝerigis mian lakeon.

— Diablo forportu ĝin!

André, kiu alvenis en netaŭga tempo al la okazejo de la interbatado, kuŝis svene inter la harlem-aj tulipoj. Li ekmoviĝis malrapide, sed ŝajnis, ke pezaj estas liaj ĉiuj membroj.

— Mi pensas, ke estis sufiĉe — diris Gorĉev.

Ili rigardis unu la alian spiregante. Tagiĝis. La ŝvito ruliĝis de sur ili per lantaj, grandaj gutoj.

Gorĉev surmetis siajn jakon, pajloĉapelon kaj la monoklun kun nigra krado. Nun li aspektis tiel, kvazaŭ li havus okulvitrojn, ĉar ankaŭ lia alia okulo estis ŝveliĝinta, nigraranda pro la pugnobato de Laboux.

— Estas vere vivdanĝere interbatadi kun vi.

— Se mi estus via bofilo, ni povus interbatadi tiom, kiom vi volas — li petadis la patron, batitan ĝis tiu fariĝis kvazaŭ trampo.

— Mi tute ne deziras edzinigi mian filinon al ia rezolta flavbekulo.

— En mia aĝo nek vi povis havi pli multe da jaroj.

— Se mi finis la akademion de la vivo… Mi herois en la legio, ne en la Riviero.

— Ĉu vi pensas, ke ĝi estas tiel granda afero?

— Ĉu vi scias, kion fari? — diris Laboux irinie — dungiĝu al la franca fremdula legio, kaj eksiĝinte vi havos nenian malhelpon edziĝi al mia filino.

Gorĉev staris mute sekundon.

— Nu, ĝuste! — diris Laboux ironie. — Ĉu ĝi estis iom pli forta?

— Mi miras — diris Gorĉev — , ke vi deziras nur tion. Ĝi estas absolute neniaĵo, mi dungiĝos eĉ hodiaŭ.

— Nur provu tion! Vi estas fanfaronulo.

— Vi estas aroga ulaĉo — diris Gorĉev kaj ekiris al la pordego kolere.

Ĉe la vojkurbo, en la blinda mallumo li stumblis pro kalko-sitelo, kio tute ekscitis lin.

— Fanfaronulo! — postkriis lin la kolera Laboux.

— Kion vi diris?

— Ĝaskonanta stultulaĉo!

Gorĉev kaptis kolere la kalkpenikon, elstarantan el la sitelo, kaj kiel li povis en la mallumo, li kuregis reen sur la zigzaga vojo. Kiam li ekvidiѳ la ombron de la alia viro, senhezite li premis la grandean penikon en lian vizaĝon, ke ties tuta kapo malaperis en la kalko, poste li ekbatis lin per ĝia ligna parto:

— Ĉu mi estas stultulo?… He?… — La peniko klakante batisĠel dekstra kaj maldekstra direkto, kaj la lasta, grandega frapo puŝegis lian kontraŭulon en la fontanon, sed ankoraŭ tie li kelkfoje batis lin je la kapo, kiam tiu elmergiĝis stertore. — Ĉu mi estas stultulaĉo?… Respondu!.. Kiu mi estas… he? Ĉu stultulaĉo?

— Ne demandadu lin plu — diris Laboux apud li. — La lakeo ne scias, kiu vi estas.

André pendis svene sur la teron kurbiĝinta, de sur la rando de la fontano, kiel vaksa figuro de pupteatro en la paŭzo de la prezentado.

— Li alvenas ĉiam malĝustatempe — murmuris Gorĉev.

— Nun jam iru hejmen, amiko mia, ĉar la domanoj baldaŭ vekiĝos.

— Mi ne iros hejmen! Mi dungiĝos al la legio.

— Kial vi blufas? Ĉu vi pensas, ke tiaĵo efikas min? Dungiĝu al la legio, se vi volas!

Li facilmove ĵetis André-on sur sian ŝultron kaj lasis la junulon tie.

Gorĉev foriris kolere kaj rapide kiel ventego.

Nun li iros kaj tuj dungiĝos al la legio!

3

Li veturegis kiel frenezulo al la plej unua kazerno per sia aŭto. Li haltis antaŭ la pordego kaj renversis lignobudon, poste jorante reen, la kotŝirmilo puŝetiĝis al la gardostaranto. Jam preskaŭ estis tiel, ke oni blovsignalos alarmon, ĉar la gardistaro kredis tion, ke motorizita civilo atakis la kazernon, tiam la aŭto fine haltis malfacile.

Gorĉev tute malseka, en smokingo, tuj anonciĝis en la varbejo de la kazerno. Li estis kondukita al la dormema, deĵoranta oficiro.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la deĵoranto.

— Ivan Gorĉev.

— Ĉu vi volas dungiĝi al la legio?

— Jes.

— Ĉu vi havas valoraĵon?

— Proksimume cent mil frankoj estas en mia poŝo. Ĝi iomete malsekiĝis hodiaŭ dum nokta korpekzercado.

La leŭtenanto atente pririgardis la batitan, ĉifonan, sed eĉ tiel belvizaĝan junulon.

— Kial vi deziras dungiĝi al la legio, havante cent mil frankojn?

— Pro amo.

La oficiro kapjesis signifoplene. La tradicioj de Francio gardas la patoson kaj aŭtoritaton de tiu vorto kontraŭ la mokado, moda en nia epoko.

Subskribinte la kontrakton, oni prenis ĉiun dokumenton de li, kaj la oficiro transdonis asignon al li.

— Ĝi estas via fervoja vojaĝbileto kaj same via persona legitimilo, per kiu vi devas anonciĝi en Marseljo. Nun jam vi estas soldato, laŭ la ordono vi devas veturi per la unua trajno al Marseljo, kie vi devas anonciĝi en la fortikaĵo St. Jean. Oni eldonos tutlandan reserĉigon por trovi vin, kaj arestinte oni punos vin grave, se vi ne alvenos ĝis posttagmezo en Marseljon. Antaŭ la ekveturo oni kontrolos vin, vi do devas montri tiun asignon ĉe la stacidomo. Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenas, sinjoro leŭtenanto.

— Subskribinte tiun kontrakton, vi fariĝis senranga soldato de la franca, kolonea armeo. Jure la milita tribunalo respondecigos vin, kiu rajtas eĉ mortkondamni vin. Vi servos la legianan flagon, mondfaman pri la gloro. Faru tion inde al viro. Mi deziras multe da feliĉo, amiko mia.

La oficiro etendis sian manon, kaj post du minutoj Gorĉev denove estis antaŭ la pordego, kie li manovris por turniĝi per la aŭto. Li turnis la direktilradon flanken kaj allasis gason, sed li forgesis, ke retroveturo estas kluĉita, tiel do li renversis la reklamtabulojn. Kiam li sukcesis kluĉi antaŭeniron, li surveturis la kontraŭan trotuaron kun alta rivolunombro, de kie li fine startis, kuregante per granda rapideco al la marbordo…

IV-a ĉapitro

1

Tre estimata Sinjoro!

Juĝinte vin laŭ via hokbato, vi estas ĝentlemano, kion mi tute ne dubis. Hieraŭ vi promesis, fininte nian noktan interŝanĝon de opinioj, se mi dungiĝos al la legio kaj mi revenos, tiel post la ekssoldatiĝo vi ne rifuzos edzinigi vian filinon al mi.

Mi havas la feliĉon sciigi al vi, ke hodiaŭ mi dungiĝis al la legio, ĝin pruvas la asigno, kiu havas la registran numeron A.1172/27 1936, kiam vi ricevos mian leteron, mi jam anonciĝis en la fortikaĵo St. Jean de Marseljo por soldatservi.

Ĉar ne nur viaj hokbatoj, sed ankaŭ la dekstramanaj svingobatoj plurfoje konvinkis min pri tio, ke vi estas ĝentilulo, laŭ mi, vi ne plu estas en tiu situacio, ke vi edzinigu vian filonon al aliulo, ĝis mi ne anonciĝos kiel eksmilitisto, aŭ okaze de mia morto (kiun mi povas fidi nur kun malmulte da ŝanco) ĝi ne absolvos vin el sub via promeso.

Bonvolu diri nian konsenton kun via filino Anette, kaj esperante, ke via lakeo André baldaŭ saniĝos, mi finas mian leteron.

Via vera estimanto:

Ivan Gorĉev

Ankoraŭ la nigra bandaĝo estis sur la frunto de la generlo. Li finaŭskultis Laboux-on kun zorgoplena vizaĝo, kiu laŭtlegis la leteron. Ĉio ĉi okazis en la vilao de Laboux, la matenon post la aventurplena nokto.

— Ĉu vi vere diris tion al li, ke vi edzinigos Anette-on al li, se li dungiĝos al la legio? — li demandis la generalon.

— Ĉu se mi diris tion? Ĉu vi ne imagas, ke mi konsideras Anette-n la fianĉino de tia ajnhejmana ĉarlatano, ĉar li miskomprenis la ŝercon?!

— Kio estas via plej grava obĵeto kontraŭ la junulo? Kion vi diris, tio apenaŭ ŝarĝas lin.

— Ĉu vi… defendas lin?

— Ĝis nun nur li defendis min. Kontraŭ du vagabondoj.

La generalo iradis tien-reen en la ĉambro mediteme. Li diris nenion. Tiu silento nervozigis Laboux-on.

— Eldiru sincere, mi petas vin, kiel vi opinias pri la afero?

— Gustavo! Ni estas bonaj amikoj ekde dudek jaroj… Mi ŝatus, se vi ne dezirus, ke mi esprimu mian opinion…

— Mi postulas, ke vi parolu sincere!

— Nu bone. Do: junulo, kiu estas gajega, sana kaj tute ne malriĉa, li dungiĝis hodiaŭ nokte al la legio. Pro vi.

— Ĉu mi sciis, ke tiu homo estas freneza?

— Vi sciis, kio estas la legio!

— Eh — kriis Laboux pale, ŝajnigante indiferentecon, — vi parolas pri la afero tute sentimentale! — li sonorigis kaj diris nervoze al la enveninta lakeo:

— André! Alportu konjakon!

Violkolora ekimozo estis sub la okulo de la lakeo, kaj liaj lipoj ŝveliĝis. Li aspektis nun tiel, kiel sukcesa kabinet-figuro de fama aktoro en la teatraĵo La turogardisto de Notre Dame.

Li verŝis la konjakon en la glasojn, poste li foriris kun tiu karakteriza mieno de vera lakeo, en kiu ĉiam estas iom da malestimo, iagrada ofendita memrespekto kaj malmulte da drameca orgojlo, rilate sian mastron.

— Je via sano — diris Laboux, sed la generalo ne tintigis per sia glaso.

— Mi devas koni vian vidpunkton,ĠGustavo. Mi timas, ke niaj opinioj en tiu ĉi afero tre diferencas, rilate la donitan vorton.

Laboux salte leviĝis.

— He! André! Parker venu per la aŭto.

— Kion vi volas?

— Ni serĉos tiun homon. Ankaŭ vi venos kun mi. Eble ankoraŭ ne estas malfrue!

— Sinjoro atendas en la halo — raportis André.

— Mi akceptas neniun… Mi tute ne estas hejme… Venu! Ni malsupreniros sur la flanka ŝtuparo.

Kaj li forrapidis kun la generalo por serĉi Gorĉev-on. Eĉ se el sub la tero!

André revenis en la halon, kie la gasto atendis.

— Sinjoro Laboux ne estas hejme — li raportis al la vizitanto. — Kion mi diru al li, kiam li revenos, kiu serĉis lin?

— Mi estas Ivan Gorĉev.

2

— Sinjoro Laboux certe bedaŭros, ke li ne restadis hejme.

— Kara frategĉjo André — respondis Gorĉev, — oni ne restadas en sia hejmo, sed loĝas.

— Sinjoro Laboux havas nenian pretekston kontraŭ mia parolmaniero.

— Jes. Sed li nur ne diris tion al vi. Nun anoncu min al fraŭlino Laboux — li diris leĝere, poste li demordis la finon de cigaro kaj kraĉis tion preter la kapo de André tiel, ke la lakeo ektremetis.

— La fraŭlino nun akceptas neniun — li respondis konsternite.

— Atentu min, André! Mi ne ŝatas atendi, mi ne konas kontraŭdiron, iru, paĉjo, kaj faru tion, kion mi diras, ĉar se vi kolerigos min, mi vangofrapados vin.

— Vi ne povas persvadi min pri neglekto de devo!

Tiam li simple flankenŝovis la lakeon kaj supreniris sur la ŝtuparo.

Atinginte la etaĝon, li fermis la pordon de la ĉambroj. Li spertis kelkjan surpirzojn. Ekzemple en la banĉambro, kie la instruistino pri fortepiano restadis momente en la bankuvo, krome ĉe malpli granda niĉo, de kie elkuregis hundo hurlante, konvaleskanta pro vakcino. Ĝi poste mordis la histerie kuradantan instruistinon pri fortepiano, kaj oni vakcinis ankaŭ ŝin kontraŭ rabiiĝo.

Sed fine en iu ĉambro, ĝi estis proksimume la dudeka, li aŭskultis la voĉon de Anette:

— Bonvolu diri, mi petas, al tiu sinjoro, ke li povas fidi min, mi estos tie.

La knabino parolis kun iu.

— Via intereso estas, fraŭlino, ke vi venu — respondis raŭka, vingusta voĉo. — Mi trankviligas vin, ke neniu volas ĝeni vin.

Gorĉev sufiĉe ne kondamneble kaŝrigardis tra la serurtruo. Kaj kion li vidis, li preskaŭ falis surdorsen.

En la ĉambro vid-al-vide al Anette staris la vagabondo, kiu atakis la generalon! Kiu nomiĝas Portenif.

— Ĉu vi ne forgesos, fraŭlino? Toulon, restoracio Texas. Cetere mi atendos vin ĉe la unua benzistacio de la urbo, por ke vi ne devu interesiĝi.

La posedanto de la vingusta voĉo iris al la fenestro, kaj kvazaŭ ĝi estus la plej komprenebla maniero de la foriro, li salutis, paŝis sur la kornicon kaj malaperis.

Estis sendube, ke la vizitanto de Anette estis indenta kun iu atakanto de la generalo. La interbatado ja okazi en blinda mallumo, sed antaŭe Gorĉev lidis la du homojn el malantaŭ la arbo, kiam ili preteriris la stratangulan lanternon. Ĉiuokaze ĝi signifis tiom da avantaĝo nun, ke la du banditoj ne rekonos lin, se ili renkontiĝos, sed li encerbisgis iliajn trajtojn bone. Li decidis, ke li ne estos senmandata advokato en la afero de la knabino, kaj li ne mencios la subaŭskultadon, se nur Anette konfesos la aferon propravole.

Iu ektuŝis lian ŝultron. André staris malantaŭ li kun fulmaj okuloj.

— Sinjoro! Tiu maniero via…

Batfaliginte la lakeon, li rapide ŝovis lin sub la divanon kaj frapetis sur la pordo.

— Kiu estas tiu?

— Ivan Gorĉev.

La knabino malfermis la pordon mirante

— Kiel vi venis ĝis ĉi tie?…

— Sur la ŝtuparo… Karulino.

— Kie estas André?

— Provinca parenco alvenis al la kara, maljuna lakeo por viziti lin, kaj nun li montras la urbon al li…

— Kion vi volas?

— Nokte mi petis vian manon.

— Vi ŝercas…

— Ĝi estas la sola afero, pri kiu mi neniam ŝercas. Mi petis vian manon, kaj via patro konsentis nian geedziĝon.

— Ĉu tio… estas vera? — demanis Anette, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis.

— Ĝi estas tiel vera, ke mi kisos vin.

Li subite altiris la knabinon kaj kisis ŝin plurfoje. Anette kontraŭstaris.

— Korme mi venis adiaŭi, ĉar la kondiĉo de via patro al la konsento estis tio, ke mi dungiĝu al la legio.

— Kiel?… Ĝi tute ne eblas!

— Ba! Tia bagatelo ne povas vanigi nian aferon! Kompreneble mi tuj anonciĝis en la kazerno.

— Vi freneziĝis! Vi ne dungiĝos al la legio… — ŝi kriis timiĝinte.

— Ĝi jam okazis…

— Mi veturigos vin tra la landlimo ĉe Ventimiglia!

— Ne klopodu Anette. — Li frapetis la vizaĝon de la virino ridante. — Mi estas la plej obstina homo en la mondo. Kaj mi opinias, ke via patro pravis. Estus bone, se mi serioziĝus iomete. La tuta historio estas tiel freneza kaj tiel bela, ke ne eblas malbonigi ĝin. Mi soldatservos por vi, Anette.

— Mi petas vin… Pripensu tion… Ĝi estas frenezaĵo!

— La vivo nur tiam estas bela, se ĝi estas iomete freneza…

— Se okazos al vi io malbona, Ivan… sciu: mi ne edziniĝos al alia homo.

— Mi tre petas vin, ne diru tiaĵon. Nur tute idiotaj viroj ŝatas, se la elektita virino malesperiĝas pro korĉagreno. Se mi ne revenus pro mia moroto, tiel mi deziras al vi el mia tuta koro, ke vi trovu iun alian, kun kiu vi ridos bone, kaj vi vivos bonegan geedzan vivon… Adiaŭ, Anette…!

Lasta kiso, kaj li forrapidis. Li devas vojaĝi per la posttagmeza trajno al Marseljo!

André paŝis antaŭ lin en la halo kun orgojla, severa, iom ŝveliĝinta vizaĝo.

— Eĉ unu paŝon ne! Mi venigis policiston, kaj…

Gorĉev batfaligis lin haste kaj ŝovis la lakeon sub la fortepianon. Poste li foriris.

3

Dume Laboux kaj la generalo komencis la ĉaspelon por trovi Gorĉev-on. Unuavice ili interesiĝis en la hotelo Mediteraneo. Oni ne konis lin ĉe la akceptejo, sed kvazaŭ ili estus aŭdintaj pri idiota ruso. Lastfoje ili aŭdis pri li en la reĝa apatamento, en formo de revolverpafoj, ĉar li estingis per precizaj trafoj la ses ampolojn de la murkandelabroj. Poste ili parolis kun sinjoro Vanek, en la vestaoŝranko. Ĉar la sekretario suferis de agorafobio, kaj li ne povis toleri la multe da vastaj, elegantaj ĉambroj. Tiu enkonstruita, grandega ŝranko, en kiu troviĝis nur la rezervaj pakaĵon de la eminenta sinjoro, cilindra ĉapelo, bankalsono kaj pluvombrelo, ĝi estis eĉ tiel duoble granda, ol lia lasta trankotejo, de kie oni elloĝigis antaŭ kelkaj monatoj.

La sekretario vekiĝis el sia sonĝo, tiel do li akckeptis la interesiĝantojn iom moroze.

— Ni serĉas sinjoron! — diris Laboux.

— Nu kaj? Nur demandu! Ĉu mi ĝenas vin?

— Ĉu vi scias, kie li estas nun?

— Kiu?

— Ivan Gorĉev.

— Ĉu tiu duon-idiota ruso? Mi vere ne scias tion — li diris cerbumante.

Laboux ekĝemis kaj rigardis al la generalo.

— Ĉu li kutimas viziti Montekarlon?

— Hieraŭ mi estis tie.

— Mi interesiĝas pri Gorĉev, sinjoro!

— Li certe vizitas la kazinojn — urĝis la respondon de Bertin.

— Karaj sinjoroj — respondis sinjoro Vanek reveme. — Se vi jam honoris min per via altestimata vizito, diru al mi: kiu estas Gorĉev?

— Vi ja estas lia sekretario?!

— Ĝi ne ekskludas, ke mi sciu ion pri li. Sinceredire, tiu homo estas suspektinda por mi. Mi ŝatas lin, sed li estas suspektinda. Vi vidos, ke io ankoraŭ evidentiĝos, okaze de eksterlanda esplorkontrolo.

La generalo movis siajn fingrojn antaŭ sia frunto por montri vulgere la malgajan, psikiatrian diagnozon, kaj li diris al Laboux: — Venu, Gustavo.

Labous komencis rekoni, ke li faris stultaĵon. Ili traserĉis tutan Nicon, ties ĉirkaŭaĵon, vane: Gorĉev estis nenie. Je la naŭa horo vespere ili alvenis hejmen morte lacaj. André akceptis ilin en la halo. La lakeo aspektis sufiĉe turmentita. Ekzemple iu lia liprando krevis dume pro io.

— André! Mi serĉas homon, kies nomo estas Ivan Gorĉev. Iru al la policejo…

— Mi jam vizitis la policejon en la afero de sinjoro Gorĉev, sed li dume foriris.

— Kiel?!.. Kiam li foriris?

— Mi ne vidis tion.

— Kie vi estis dume?!

— Sub la fortepiano.

— Kie vi estis anticipe?!

— Sub la divano… Ĉar sinjoro Gorĉev en la matenaj homoj okupis la loĝejon per surprizatako, poste li penetris en la ĉambron de la fraŭlino, kaj li plurfoje igis min sendanĝera. Tiam li uzis tiun manieron, ke li ŝovis min sub meblon, kiam mi estis en sveninta stato.

Li kaj la generalo suprenkuris sur la ŝtuparo, saltante eĉ kvin ŝtupojn. Li trovis Anette-n en sia ĉambro, kiu ploris amare.

— Mi aŭdis, Anette — komencis la patro malkuraĝe — , ke Gorĉev estis ĉi tie…

— Antaŭ unu horo… li forvojaĝis — ploregis la knabino. — Vi sendis lin en la dezerton! Sciu, ke mi estas lia fianĉino, kaj se li mortos, ankaŭ mi pereos.

— Anette… ne parolu tiel… Mi jam pentis tion… Sed kion mi faru… Eble li havas prudenton, kaj li tamen fuĝos…

— Li ne havas prudenton, kaj li ne fuĝos! — ploris Anette.

La du viroj staris silente, kaj la larmoj falis dense, en grandaj gutoj, kontinue… Tre malespeigis ŝin la elekto de la profesio de la junulo.

André envenis kaj raportis:

— Mi opinias, ke iu portis sciigon pri sinjoro Gorĉev!

Lingeström paŝis en la ĉambron, kun apogligita brako kaj bandaĝita kapo, kun vizaĝo, bunta je plastroj…

V-a ĉapitro

1

Post mallong, ĝena paŭzo Labux ekparolis malaplombe:

— Mi estis tre malgaja… kiam Anette diris, ke tiu freneza junulo…

— Neniu kuraĝu diri tion! — kriis la knabino kun fulmaj okuloj. — Ivan Gorĉev plenumis defion, kiel ĝentlemano!

— La konflikto okazis pro la gardo de fraŭlino Anette — rimarkis la barono.

— Mi ne petis vian defendon! Laŭ mia sciio nia kontakto devigas min al nenio!

— Tial mi vizitis vin, Anette. Ĉar… Mi petas! Kial vi ridas?

— Pardonon… haha…

Kaj ŝi elkuris. La generalo kaj Laboux kunrigardis. Tiu knabino estas freneza. Se eble ili ankoraŭ estus vidintaj, ke ŝin eksidas en la alia ĉambro sur la tapiŝon kaj daŭrigas la ridadon. Ĉar veni en ŝian kapon Gorĉev, kiel li turnis sian ĉapelon embarasite kaj diris kun mallevitaj okuloj: „Mi detranĉis lian orelon… ĉu mi faris malbonon?”… Haha!

Poste sen ĉiu transiro ŝi ploregis. Li nun jam estas en la legio…Tiu kara… kara frenezulo. Li jam alvenis tien. Estas la sesa horo…

Sankta Dio! Estas la sesa horo!.. Ŝi devas veturi en Toulon-on!.. Oni atendas ŝin ĉe la benzinstacio!

Ŝi haste surprenis mantelon, ĉapelon kaj forkuregis…

… Ŝi lasis la sinjoroj en la salono, kiuj havis iom frostan humoron. Unue barono Lingeström ekparolis:

— Mi rimarkis tion el la konduto de Anette, ke mi ne havas kaŭzon esti optimisma, rilate miajn esperojn.

— Ankaŭ mi samopinias… — respondis Laboux sincere — kion mi faru? Tiu freneza junulo renversis niaj kalkulojn.

— Ĉu vi scias — demandis Lingeström de Bertin-on — , ke Portenif estas en Nivo?

— Mi jam renkontis lin — respondi la generalo, kaj li ĝustigis la nigran tukon sur sia frunto, kvazaŭ pruvante lian aserton.

— Ĉu eble vi jam kontaktiĝis kun tiu ulaĉo? — demandis la dommastro.

La barono hezitis.

— De kiam mi vidis, ke miaj sentoj, rilate Anette-n estas nereciprokataj, de tiam nur unu vidpunkto restis por mi en mia afero, elekti la plej avantaĝan solvon.

— Mi komprenas. La mano de Anette estintus la maniero de tio, ke sinjoro barono senhezite apartenu al ni.

— Kaj se ĝi estas tiel?

Laboux verŝis konjakon en akvoglason, li eltrinkis ĝin kaj rigardis sur baronon Lingestrom ridante.

– Ĉu mi estu sincera?

— Bonvolu…

— Mi kore ĝojas, ke mia filino elektis ne vin, kiel edzon, sinjoro barono.

— Kiel vi komprenas tion?!

— Mi estis ĝentlemano ĉiam, de antaŭ ol mi fariĝis milionulo, mi soldtservis kelkajn jarojn en la infero de Saharo… De tiam, nom du nom! mi preferas en la seriozaj minutoj de la vivo la legianan simplecon anstataŭ la troornama lingvaĵo de la salonoj…

— Mi scias, ke vi estis en la legio. Kaj vi menciis ankaŭ tion, ke vi preferas la simpligitajn procedojn…

— Damne… Ĝu ĝi volis esti ia literatur-gusta malico?! Sciu, ne superemu al mi, ĉar mi lernis pli multe en mia vivo, ol vi. Sed korm la poemoj de Shelley mi alproprigis ankaŭ la klasikan hokbaton…

— Gustavo — interrompis la generalo

— Nur lasu lin paroli, sinjoro generalo. Min interesas la veraj, provincaj diraĵoj de la dommastro…

— Vi vundiĝis, kaj vi estas ankaŭ mia gasto. Se mi petas pardonon, mi faras ĝin nur tial — diris Laboux, kaj li trinkis alian glason da forta alkoholaĵo, kvazaŭ ĝi estus akvo. — Komprenu, ke estis strange, kiam vi kunligis vian am-malvenkon kun alia afero, kiu ne koncernas Anette-n!

— La apero de sinjoro Gorĉev iom malfirmigis la fidon inter ni…

— Aŭskultu min! — draste alkriis lin. — Pli firma bazo, ol mia vorto ne estas bezonata al firma kontakto! Bonvolu noti tion bone… Koncerne sinjoron Gorĉev, tiu homo estas tute idiota, kaj oni devus mortpafi lin tuj, ĉar cetere Dio scias, kion li ankoraŭ faros, sed li estas vera viro, kaj li havas tiajn sving-batojn, ke mi devas eklevi mian ĉapelon antaŭ li. Ĉar cetere ĝi forflugus. Kaj… hm… Li scipovas ankaŭ skermi, kiel mi vidas — li aldonis. La bandaĝita barono fariĝis ruĝa, kiel meleagro.

— Kiel mi eksciis intertempe, Gorĉev estas provokisto!.. — li kriis.

— Ĉu vi povas pruvi tion?

— Li estis sport-trejnisto, kiam li havis de ses jarojn, li do estas profesia skermisto!

— Mi estis boks-trejnisto en la militistaro — interrompis Laboux — , kaj mi ricevis krom-soldon por la lernohoroj, tial, mi esperas, ke vi pensas min ĝentelmano!

Li fariĝis maristo, kiam li havis dek sep jarojn — daŭrigis Lingeström siajn indikojn. — En Tokio li estis malliberigita unu jaron pro senrajta fiŝado. Oni malpermesi al li la restadon en la grekaj havenoj pro interbatado per tranĉilo, poste li estis harmonikisto en la fifama drinkejo Bob la Velisto de Port-Suez…

— Li ja estas bonega homo! — kriis Laboux ekscitite — kaj mi jam ne hontas, ke li elrompis iun mian denton.

— Nun jam mi ne miras, kiel vi ne vidas en mi konvenan familianon — respondis Lingestörm kun flama vizaĝo kaj ekstaris.

La sinjoroj adiaŭis unu la alian kun mallongaj, malvarmkondutaj kapbalancoj

— Ĉu vi pensas, ke Lingeström de nun estos kontraŭ ni? — demandis Laboux, kiam ili restis en duopo.

— Kial vi pensus, ke ĝis nun li estis kun ni? — respondis de Bertin trankvile. — Ĉu vi rakontis la aferon de la aŭto al li?

Laboux palpebrumis embaresite.

— Parolu! Ĉu vi diris ion pri la ora aŭto?!

— Nu… Efektive ne, nur… mi menciis tion ŝerceme, ke mia blua Alfa-Romeo nun valoras minimume dek mil pundojn…

— Frenezulo!

— Kial vi timas tiel. La aŭto staras antaŭ la domo, kaj la negra Parker gardas ĝin nokte en la graĝo… Mi konfesas, ke mi tro frue fidis Lingestrom-on, sed lia patro estis tiel honesta homo…

— Ankaŭ via patro estis honesta homo — furiozis de Bertin.

— Prave — respondis Laboux malgaje kaj sonorigis.

Venis André… Iu lia okulo ne estis pli granda ol avelo.

— Venigu la ŝoforon.

— Parker ne estas en tia stato, ke li povu anonciĝi.

— Kie li estas?

— Li sidas en la ŝtuparejo kaj ploras, ĉar iu ŝtelis la aŭton de la sinjoro.

2

Kiam Anette lasis la tranĉvunditan Lingeström-on kaj siajn patron tie, la aŭto ankoraŭ staris antaŭ la pordego. La knabino vane serĉis Parker-on. Kion fari?… Ŝi sidis en la veturilon kaj startigis ĝin… Kvankam ŝi sciis bone, ke ŝi devintus peti permeson de sia patro. Laboux atribuis grandan signifon al la devigaj reguloj de la bona edukiteco.

Eh! La oldulo estas tre pedanta, rilate la aŭton, sed fine ja li certe permesus, ke ŝi faru mallongan veturon per la belega Alfa-Romeo…

Ŝi senbrue stiris inter la fabelaj palmoj kaj florbedoj sur la neĝe blanka, glata ŝoseo. Ŝi sidis ĉe la diretkilrado, narkotite por la milde fiŝodoraj, tepidaj, densaj plantaĵ-vaporoj de Cote de’Azur, amante, malfeliĉe kaj tamen kun la impregnita, nepereigebla kredo de la junularo: Gorĉev tutcerte revenos!..

Du turniĝantaj reflektoroj prilumas la surfacon de la nekredeble glata maro de sur la supro de lumturoj. La blankaj kaj ruĝaj lumfaskoj alterne frapiĝas al la malhela dorso de la akvo per la mallarĝaj lum-lumskurĝoj.

Gorĉev…

Ŝiaj okuloj pleniĝas de larmoj, kaj la domo, landvojo, palmo diskonturiĝas antaŭ la knabino, ke ŝi devas bremsi.

Kio ĝi estas? La stirista instinkto de la virino sentas, ke la cetere bonega oleobremso kvazaŭ estus malforta al la aŭto… Ĝi ne funkcias efike. Egalas… Antaŭen! Oni volas klarigi aferon, kiu rilatas ŝian patron… Tiu trampa homo montris ankaŭ ian leteron, en kiu Laboux estas kalumniita…

Po sesdek kilometroj… Po sepdek kilometoj hore… La montrilo de la rapidometro pulsante moviĝas sur la skalo… Ankaŭ komencanta stiristo povas trankvile veturegi per elano de konkuristo sur la larĝa landvojo…

Kio ĝi estas? Ŝi ne povas veturi pli rapide ol po okdek kilometrojn hore! Kio okazis al tiu aŭto? Poste ankoraŭ kelkaj surprizoj: la oleo kaj la benzino, kiel la mezurilo montras, konsumiĝas plie, ol tio estus bezonata ĉe tiu aŭto kaj laŭ la veturitaj kilometroj…

Ŝi ne havas tempon pensadi pri la strangaĵoj de la landvoja aŭto. Aperas Toulon, kaj ŝi devas rapidi, cetere ŝi malfruiĝos. Per sia tuta korpopezo premante la gaspedalon, ŝi eĉ allasas gason, sed ŝi ne povas veturi pli rapide ol po okdek kilometrojn hore… Kvazaŭ ĝi estus la kutima malbona sonĝo: oni vola fuĝi, kaj anstataŭ la refleksa kuro, liaj piedoj paŝas peze, malrapide. Ŝi sentas tion, kiam ŝi konstante allasas gason, sed kion ajn ŝi faras, la aŭto ne veturas pli rapide ol po okdek kilometorojn hore. Kiu ajn malgranda Fiat aŭ Topolino povus facile antaŭi la reĝon de la landiraj aŭtoj.

Toulon!!.. Tie estas la benzinstacio. Ŝi haltas!

La bonega bremso malgraŭ ŝia ordono la aŭto ankoraŭ glitas proksimume dudek metrojn ŝrikante, kiel ia kaduka, maljuna aŭto Ford, kies bremso triviĝis… Nekompreneble!

La trampa homo malfermas la pordon, saltas apud ŝin kaj diras mallaŭte:

— Rapide antaŭen! Ĉe la dua strato dekstren!

La knabino obeas instinkte, ŝi startas, kaj la aŭto kuregas…

— Ĉu ni devas veturi malproksimen?

— Unu minuton… Tie ĉe la placo stiru dekstren. Ĉu iu scias, ke vi forlasis la domon?

— Mi promesis, neniu do scias tion. Kies letero estas tiu, kiun vi montris al mi?

— Vi ekkonos lin. Bransu antaŭ la blua-ruĝa lampo antaŭ la stratangulo.

Aŭdiĝis sono de citro kaj harmoniko. Virino kantis al tio kun voĉo, raspa pro la brando. Ili estis antaŭ drinkejo. Tabulo pendis super la ejo:

R E S T O R A C I O     T E X A S

— Ni eniros ĝin el la direkto de la korto… — diris Portenif.

Anette sekvis lin senvorte. Ili trairis la malluman areon. Ĉe la transa flanko de la domo la gvidanto malfermis pordon, li lasis iri Anette-n antaŭen, sed li ne sekvis ŝin, sed li fermis la pordon malantaŭ ŝi.

La knabino staris en malplena ĉambro, kaj vid-al-vide du viroj. Iu estis malalta dikulo, la alia larĝŝultra, alta, bankhara homo.

— Bonvolu veni pli proksimen — diris la larĝŝultrulo. Li havis inteligentan vizaĝon kaj altan frunton, sed Anette ektremetis pro lia timiga trankvilo kaj aplombo.

— Tial mi venis ĉi tien, ĉar oni montris al mi leteron, en kiu certe estas eraro aŭ intenca mensogo. Mi kredas nenian malbonon pri mia patro.

— Se ĝi estas tiel, kial vi venis ĉi tien? — demandis la dikulo per raŭka, ironia voĉo, kiu faris kompleta sian suburban elegantecon per siaj falsaj juveloj kaj akrakolora kravato.

— Tial mi venis, ĉar mi volas forigi eĉ la plej malgarandan ŝajnon de la suspekto…

Ŝi aŭdis bruon… Kvazaŭ iu klopodus ekfunkciigi motoron ie!

— Mi lasis mian aŭton negardita… Antaŭ ol ŝi povintus paŝi al la pordo, la blankhara homo staris antaŭ ŝin.

— Vi restos ĉi tie!

Ŝi ne rimarkis, ke la dikulo iris malantaŭ ŝin. Subite apotekodora tuko falis sur ŝian kapon, en tiu mutiĝis ŝia ŝriko… Ŝi ankoraŭ sentis, ke oni kaptas lin, poste ŝi narkotiĝis…

Ŝi rekonsciiĝis en la policejo. Estis vespero… La la grand-liphara serĝento de la policestro sidis ĉe la tablo kaj trinkis teon. Kiam Anette side leviĝis, li turniĝis:

— Ĉu vi fartas pli bone?

— Jes… Nur mia kapo doloras kaj zumas… Telefonu al Nico…

La serĝento faris grandajn okulojn: — vi ja estas tie!

Mil sonoriloj sonoris en la cerbo de la knabino. Ŝajnas, ke ŝi nun sentas la postefikon de la narkotaĵo.

— Mi ŝatus… iri hejmen… — ŝi diris inerte — venigu taksion…

— Oni ĉesigis la trafikon — respondis la policisto, kiam li vidis, ke la knabino rigardas al li nekompreneme, li aldonis: — ia treege grava, blua, grandega aŭto Alfa-Romeo malaperis. Ĝia identiga numero estas 126–513 DK. Hej! Kio okazis? Fraŭlino?!.. Akvon!..

Anette falis sur la plankon svene.

3

Ankaŭ Gorĉev ekveturis al Toulon proksimume samtempe kun Anette. La enigma aŭto komencis sian ludon kun la sensuspektaj viktimoj. Matinte André-on sub la fortepianon, Gorĉev rapidis sidi en la pruntitan, malgrandan aŭton, antaŭ la vilao de Laboux, por ke li atingu Marseljon per la trajno, ekironta je la kvina horo, ĉar ordono estas ordono.

Nu kaj la reserĉigo estas reserĉigo.

La aŭto estis iom trouzita. Precipe la manko de iu pordo estis okulfrapa. Ĝi verŝajne malfermiĝis en Monako, kiam li veturis per sia aŭto inter la oksojn, atendantaj ĉe la buĉejo. Tramo frot-derompis la lignotabulon de la ŝtupo en truniĝejo, ĝi estas en ordo, ĉar li memoris tion. Sed kie en la infero enkaviĝis la motorujo tiom, kaj kie malaperis la ŝosea reflektoro? Nu, estas egale…

Unue ek, triniki aperitivon!

Li lerte kaj singarde haltis antaŭ rapidserva bufedo. Nun fine ĝi sukcesis senprobleme! Li bremis belege, kaj li ne puŝuĝis al alia, staranta veturilo.

Parte tial, ĉar Gorĉev havis iom da sperto, rilate la stiradon, sed parte tial, ĉar eĉ unu vaturilo ne staris antaŭ la rapidserva bufedo. Nome estis malpermesate halti per aŭtomobilo tie, escepte la aŭtobuson. Sur tablo, fiksita la stango estis videbla la internacia signalo: en ruĝa rondo, sur blanka fono trastrekita litero „P”. Parkado estas malpermesita!

Sed Gorĉev neniam okupiĝis pri signaloj, li ĝojis, ke li haltis bone, se ne tute ĝuste antaŭ la rapidserva bufedo, sed iomete pli supre, ĉe kinejo…

— Mi petas absinton, kara frategĉjo direktoro — haste mendis Gorĉev interne kaj ĵetis moneron sur la tablon.

Sed la trinkaĵo preskaŭ haltis al li en la gorĝo.

En kaŝita loĝie, en la fono de la rapidserva bufedo li ekvidis la atakanton de la generalo, en la societo de la multloke bandaĝita Lingeström.

La du eminentaj homoj intertraktis enprofundiĝinte. Gorĉev tiriĝis al la muro, por ke li restu malantaŭ la kurteno de la loĝio. Tiel Lingeström ne povis vidi lin. Li ne timis Portenif-on, ĉar tiu ne konas lin.

— Estu afablaj al la knabino, Portenif. Gravas la aŭto! Kiam vi parolos kun la Majstro.

— Pasos pli ol unu kaj duono da horoj, kiam mi alvenos en Toulon-on. Mi renkontiĝos kun ili en la restoracio Texas

— Vi do ne devas timigi la knabinon. Gravas, ke vi ŝtelu la aŭton. Mi atendos vin apud Cannes, ĉe la vojo, kondukanta al la paroko, por ke vi kunportu ĝin… Mi volas pagi!

Hoho!.. Li do ruze planaĉas tiaĵon! Du grandaj paŝoj, kaj Gorĉev jam estis ekstere antaŭ la rapidserva bufedo.

Granda tumulto akceptis lin tie. Oni blokis la trafikon de la strato, ĉar la aŭtobusoj povis veturi nur tiel, ke ili evitis la aŭton de Gorĉev en la transa flanko de la strato.

Kelkaj policitoj iris en la kinejon por trovi la posedanton de la aŭto, kaj oni devis interrompi la prezentadon. La trafiko, direktita al la flankstrato, ŝtopiĝis senperspektive. Nun minimume dent veturiloj kornis, hupis amase-kaose, kaj alvenis la policaj aŭtomobiloj por zorgi pri la ordo.

Gorĉev ne sciis kio okazis, sed li rapidis, ĉar la afero ne interesis la junulon, li do sidis en sian aŭton.

Tuj proksimume dudek policistoj alparolis lin:

— Ĉu ĝi estas via aŭto?

— Ĉu vi ne vidas la trafikŝildon?!

— Kiel vi kuraĝis halti ĉi tie?!

Gorĉev agaĉis per la startigilo kaj allasis gason.

— Nur du plotonoj da policistoj parolu samtempe — li diris tute ne suprenrigardinte. — Kio okazis?

— Vi haltis malbone.

— Ĉu nun? Kion vi estus dirinta, se vi estus vidinta min antaŭtagmeze en la sukeraĵejo?

— La trastrekita litero „P” sur la trafikŝildo signifas tion, ke estas malpermesite halti ĉi tie!

— Sed sinjoro, mi povas nur stiri, mi ne komprenas la rebusojn! Oni skribu, kion ili volas.

La policisto diris, ke la afero kostas ducent frankojn, se li deziras, ke polica juĝisito ne tempofiksu debaton. Ĉar Gorĉev deziris tion, li transdonis la punmonon kaj ekveturis. Li nur renversis la plakaton de la kinejo, kiu falis sur la breton de la sukeraĵvendisto, kiu kostis por li entute okdek frankojn. Ĝi estis favorpreza aĉeto!

Li veturis senprobleme ĝis la hotelo, kaj fine koste de sepdek franka triciklo li bremsis bonŝance. La scivolemaj piedirantoj tuj ĉirkaŭstaris lian aŭton, ĉar ĉiu pensis tion, ke alvenis la greka konkursanto per sia aŭtomobilo, kiu ekveturis de Ateno por partoprenis la stel-konkurson de Montekarlo, tra valoj kaj montoj, en neĝo kaj koto, sur senvojaj vojoj senhalte.

Sed ĝi estas videbla sur la aŭto!

Gorĉev tuj vizitis la reĝan apartamenton, kaj li rapidis rekte en la ŝrankon. Sinjoro Vanek ĵus finis razi sin.

— Bonan tagon — li salutis sian mastron — , du sinjoroj serĉis vin.

— Kij ili estis?

— Mi ne scias.

— Kion ili volis?

— Mi ne scias.

— Ĉu vi dirisal ili, kiu mi estas?

— Ĉu mi scias tion?

— Almenaŭ priskribu ilian aspekton.

— Iu estis altranga soldato, la alia maldika, blankhara, brunvizaĝa civilulo kun bluaj okuloj.

— Ĉu Laboux?

— Eblas, sed tio ne estis videbla sur li.

— Kia malbonŝanco… Eh, estas egale… — Gorĉev eksidis en fotelon. — Aŭskultu min, oldulo mia…

— Mi nomiĝas Vanek…

— Sinjoro Vanek… nun fine vi povas pruvi, kion vi scipovas. Mi fidas vin tiom, ke vi anstataŭigos min persone en la proksima futuro!

— Vi povas esti trankvila, sinjoro…

— Se vi entreprenas la anstataŭigon por unu tago, tiam vi ricevos mil frankojn da ekstra premio!

— Ordonu pri mi!

— Mi dungiĝis al la legio!

— Mi komprenas. Vi povas esti trankvila, kiam vi soldatservos, dume mi perfekte plenumos vian agosferon.

— Inverse. Vi devas hodiaŭ vespere anonciĝi en la fortikaĵo St. Jean por anstataŭigi min ĉe la militistaro!

Sinjoro Vanek salte leviĝis kaj diris kun mireganta rikano:

— Sinjoro! Tiam estos kapute al la legio.

— Mi ne volas, ke vi soldatservu. Vesper mi havas gravan aferon. Sed mi ne sciis tion antaŭe, kiam mi dungiĝis al la legio. Sed se mi ne anonciĝos, tiel ne pli ol dudek kvar horoj oni serĉos min en la tuta lando.

— Kion do mi devus fari? — demandis sinjoro Vanek kaj eltiris kvarat-keston, estantan en la flanko de la ŝranko, poste ŝuo-keston.

— Kion vi serĉas?

— Mi metis intermanĝaĵon ien… Aha!

El la sinkita fako de la vestaĵaro, je unu premo de butono, aperis kombilo, vestobroso, spegulo por razado kaj taso da teo kun kelkaj toastoj, dudek dekagramoj da salamo en societo de du ŝustreĉiloj. — Do?

— Vi do ekveturos hodiaŭ vespere al Marseljo kun mia vojaĝbileto, valida je mia nomo, vi anonciĝos en la fortikaĵo, vi anstataŭigos min ĝis morgaŭ, ke oni ne reserĉigu min pro mia foresto, kaj posttagmeze mi deŝanĝos vin.

— Kio okazos, se vi ne povos veni sen via propra kulpo?

– Ĉar vi ne havas kontrakton kun la legio, oni ne rajtas restigi vin tie.

— Sed oni ne akceptos senvorte, ke mi trompis ilin.

— Vi estas civilulo, kaj neniu povas malhelpi tion, ke vi staru antaŭ kompetantan juĝejon, do miliitista instanco ne rajtas oficiale respondecigi vin.

— Mi entreprenas tion.

— Jen estas la bileto, valida je mia nomo kaj du mil frankoj antaŭpago, ĉar mi konas vin, kiel ĝentlemanon.

— Mi ja tute ne konas vin, malgraŭ tio mi akceptas la monon, ĉar mi sentas tiel, ke mi ne trompiĝos.

— Mi dankas vian fidon. Vi ne devas timi, ke mi estos distrita, kaj mi forgesos vin tie.

— Mi tre prijuĝas la distrecon, ĉar ĝi estas la plej malbela kaj plej malestimenda inter ĉiuj homaj eraroj — diris sinjoro Vanek, kaj li kirladis elegante sian teon per ŝubutonumilo. Eble, se li konjektus, kia malfeliĉo trafos lin pro tiu komisio, tiam li forfuĝus panike… Sed li eĉ ne konjektis tion…

4

Se ni volas kompreni la animstaton de Laboux kaj de Bertin, kial ili iradis tien-reen en la ĉambro post la malapero de la aŭto, unue ni devas scii sekreton:

La du trionoj de la Alfa-Romeo de sinjoro Laboux konsistis el dekkvar karata oro. La nikelitaj reflektoroj, la rapidumilo, la bufroj, la framo de la ĉasio, la cindrujoj kaj klinkoj estis farita el pura oro. Oni enkonstruis la plej bonegan motoron, sed eĉ tiel la bremso purviĝis alforta pro la granda pezo, ĝi povis veturi nur per reduktita rapideco.

Iu nun ŝtelis tiun fantastan trezoron.

Kiam André raportis la malaperon de la aŭto, la generalo, kvazaŭ tiu informo efikus lin mildige, li trankviliĝis.

— Kiam vi vidis la aŭton lastfoje?

— Ne pli ol duonhoro, sinjoro.

De Bertin telefonis.

— Mi petas la centran deĵoron… Mi estas de Bertin. Nekonata farinto ŝtelis la blue emeѪlofarbita, landiranРaŭton de André Laboux, kies tipo estas Alfa-Romeo, ĝi havas la identigan numeron 126–513 DK. La trovinto aŭ la informanto ricevos 50 000 frankojn de premio. Dissendu la reserĉigon pere de radio al ĉiu polic- kaj ĝendarmejo. GŲavaj militistaj dokumentoj estas en la aŭto…

Post duonhoro la polico perseskutis la aŭton, kies identiga numero estas 126–513 DK sur ĉiu ŝoseo de Sud-Francio per aŭtomobilo, motociklo kaj piedirante. Raportoj alvenis konstante en la vilaon de Laboux.

La 7-a horo vespere: oni vidis bluan Alfa-Romeo-n posttagmeze sur la landvojo al Cannes, la identiga numero estas nekonata… La 8-a verspere. Oni konstatis, ke la aŭto kun la indentiga numero 126–513 DK prenis benzinon antaŭ Toulon, precize je la 7-a horo.

Oni tuj blokis la disbranĉiĝantajn aŭtovojojn, kondukantajn el Toulon. Cent kaj cent policistoj traserĉis la stratojn kaj garaĝojn de la urbo.

Laboux kaj la generalo interŝanĝis nur kelkajn vortojn. Evitante unu la alian ili iradis tra-trae kaj tien-reen senĉese.

La 9-a horo vespere. La blua Alfa-Romeo, kun la reserĉigata identiga numero, jam je la 8-a horo veturegis reen el Toulon. Ĝi prenis benzinon ĉe Cannes.

Oni blokis la disbranĉiĝantajn vojojn, kondukantajn el Cannes.

La sensacio alvenis je la naŭa kaj duono!

Postenanta policito raportas: li nur malfrue eksciis la informon pri la reserĉigo, ĉar dum la radioelsendo li ekvidis suspektindulon en restoracio, kaj li stradis tre longe apud la verŝ-stablo por kaŝatenti la koncernulon. Ŝajne li trinkis ruĝan vinon, sed efektive li konstante atentis tiun suspektindan personon. Poste li konstatis, ke tiu homo ne estas identa kun la suspektiato de la ŝtelrompo, li paŝis sur la straton kaj ekvidis la serĉatan Alfa-Romeo-n, sur la bulvardo Victoire, kiel ĝi veturis sur la trotuaro per rapideco sesdek kilometroj po horo. Pli supre, sur la avenuo Magenta ĝi renversis terpom-fritejon, sed ĝi kuregis plu senhalte, kaj fine traveturante la ornamĝardenon de la promenejo de Anglaises, ĝi turniĝis al la plaĝo. Okulfrapa rekonilo: sur la varmoforigilo estas videbla ripozlito, de sur kiu pendas silka kimono. (Kun orkoloraj, orientaj figuroj sur nigra ŝtofo.)

La rigardo de Bertin hazarde falis sur la straton antaŭ la pordego de la vilao. Poste li sentis por sekundo, ke li freneziĝis:

La Alfa-Romeo kun la identiga numero 126–513 DK staris antaŭ la pordego! Sur ĝia varmoforigilo estas la ripozlito kaj la silka kimono. (Orkoloraj, orientaj figuroj sur nigra ŝtofo).

VI-a ĉapitro

1

Je la kvara horo kaj kvardek kvin minutoj Gorĉev ekveturis al Toulon per maksimala rapideco. Je la kvara kaj kvardek ses li haltis pro karambolo. Li veturis precize dekses metrojn sur la landvojo Nico-Toulon. Li konsentis pagi kvardek frankojn al la ŝoforo de la vaporlavejo kaj forveturegis per rapideco de vento. Je la kvar horo kaj kvardek naŭ minutoj li rimarkis, ke ne estas benzino en la aŭto. Li tuj stiris al benzinstacio, sed li formovis ĝin de sur ties loko proksimume ok metrojn, tiel tute ne temis pri la plenigo de la benzinujo ĉi tie. Li pagis tricent sesdek frankojn anstataŭ kvarcent, ĉar ili dekakulis iun raflektoron kaj la man-hupon por kvindek frankoj.

Tamen akirinte benzinon, li ekveturis denove, kaj nun jam li atingis la landvojon senprobleme. Tie Gorĝev stiris sovaĝe. La aŭto kuregis per cent kilometra rapideco por horo, kvankam la tempesta vetero malfaciligis la stiradon, ĉar la vento kroĉiĝis al la unuaj radoj, poste ĝi ĉesis, por ke ĝi premu tiujn denove en la kontraŭan direkton. Ĝi turniĝis de iu flanko al la alia.

La stratpurigisto faris krucosignon, vidinta la zigzage kuregantan aŭton. Tamen ne okazintus problemo, se la antaŭa dekstra rando ne estus difektiĝinta. Knalo, simila al fusilpafo… la bremso grincas akre, Gorĉev turnas la direktilradon sovaĝe, sed vane… la aŭto, peziĝanta sur la radferaĵon, puŝiĝas al arbo, reversiĝas, dufoje turniĝas sur ĝiaj flankoj, kaj post timiga tintado, frakasbruo, krakado la aŭto kaj ties ŝovoro falas en la apudvojan fosaĵon… Kapute!.. Neniu moviĝas plu. Kriantaj homoj alvenas kurante!

— Telefonu por venigi la abulancon! — ordonas kapitalisto

— Atentu… Levu lin singarde — komandas Margo, la direktorino.

— Oni devas organizi la savon!.. — diris rondbarba sinjoro, kiu estis instruisto de manlaboro en la liceo por fraŭlinoj, kaj apud li ordonis mondfama verkisto en piĵamo.

Tiam aperis piedo el malantaŭ la sidejo de la ŝoforo, poste la alia. Fine kapaltere, el la fenestro de la renversiĝinta aŭto malrapide elgrimpas la akcidenton suferinta stiristo, kaj en tiu pozicio li svingadis per siaj piedoj, certe tial, por ke oni eltiru lin de tie.

— Miaopini ni ne rajtas tuŝi lin, nur se la kuracisto alvenos — diris la instruisto pri manlaboro. Tiam la piedoj svingadis kolere. Ili ne kuraĝis liberigi la ŝoforon, kiu estis videbla nur ĝistrunke, kaj lia supra korpo estis en la interno de la vrako.

Kiam li denove svingis per siaj piedoj, lia pantalono komencis iom diskudriĝi, kaj oni devis timi, ke la streĉiĝo de la ŝtofo kaŭzos pluan seriozan komplikaĵon. Matroso kaj la mondfama verkisto tial iris en la fosaĵon por forigi la proksimiĝantan katastrofon.

La kapitalisto proponis, ke ili kovru la koncernulon per surtuto, ĝis la amblulanco alvenos, sed li ne proponis sian intersezonan surtuton por publikintereso, do la mondfama verkisto kaj matroso ellevis la ŝoforon el lia danĝera pozicio, kiu estis videla ĝistrunke.

Li elvenis el la fosaĵo lamante, ĉifone, sango-, ole- kaj polvokovrite. La kuracisto ekzamenis kaj palpadis lin.

— Sinjoro! Al vi okazis miraklo!

— Tio estas komprenebla ĉe mi — respondis la ĉifona ŝoforo. — Kie mi povas lui aŭton?

— Ĉu vi volas veturi plu per aŭto!? La ambulanco alvenos tuj! Eble vi havas internan sangadon.

— Se ĝi ĝenas min nur tiel, mi ne zorgos pri tio… Ĉu vi havas liberan aŭton en via garaĝo? — li kriis al iu proksima benzinstaciisto.

— Vi ne rajtas lui aŭton en tia sanstato! Vi estas tia, kiel la kadavro.

— Pripensu, kion vi parolas, frategĉjo! — ekgrumblis la ruso.

La pli maljuna benzinstaciisto iris tien.

— Aŭskultu mi, sinjoro! Ĉu eble vi volas timigi min?

Kaj li kaptis la brakon de Gorĉev. La viktimo de la katastrofo tuj vagofrapis lin, ke tiu flugis en la fosaĵon kaj falis inter la varkojn de la aŭto sveninte.

— Tamen li ne havas internan sangadon — diris al kuracisto al domposedanto.

Tiam alvenis la ambulanco, ili kuregis en la fosaĵon, kaj kompreneble ili ekflegis la svenintan benzinstaciiston. Oni diris nenion, ĉar la sanstato de la koncernulo ĉiumanire bezonis la unuan helpon.

Dume Gorĉev sidis en solelasitan aŭton, starantan apud arbo, kaj li ekimpetis sur la landvojo, kiel eblis de li. La ambulancanoj bandaĝis la flelgiton, kaj ili ĵus metis lin sur la brankardon, kiam timiĝinta virin, la edzino de la benzinstaciisto alvenis al la okazejo.

— Mia edzo! — ŝi kriis malesperiĝinte. — Kio okazis al mia edzo?!

— Estu forta sinjorino — respondis la ambulanckuracisto kun drama simpleco — , vi ne devas timi tujan danĝeron.

Ili metis la benzinstaciiston, kuŝantan sur la brankardo en la savaŭton, kaj ĝi ekveturis sirenante….

2

En Cannes Gorĉev elaŭtiĝis kaj aĉetis matros-vestaĵon. Iel li tuj fartis pli bone. Poste, ĉar li ŝatis iri la vojon de honestuloj, li luis malnovegan aŭton Chrysler kaj ekveturis al Toulon. Post dek minutoj rajpis lia rapidumŝanĝilo. Damne! Je la kvina horo kaj 55 minutoj li jam veturiegis per belega Mercedes, kaj precize je la sesa horo li alvenis per la akvuma kamiono de la stratpurigad-oficejo, identiga numero T. 106/91, en la legomĝardenon de la orfejo de Toulon.

Nun jam post nelonga tempo li atingis la havenon, kio estis facila tasko, li ja iris piede. Por iom gardi la sinjoran ŝajnon, li surmetis sian nigran monoklon kun tenilo, pri kiu li konstatis bedaŭrante, ke la celuloido defalis de ĝi sur lenton granda parto, kaj la nuda dratkadro videbliĝas tie.

Li alvenis al ekstera kargejo de la haveno, kie suspektindaj homoj aperis ofte. Li ekvidis moviĝantan ombron en la fundo de arkado. Li alpaŝis lin:

— Mi havas la feliĉon, kara oldulo mia! Ĉu vi ne dirus, kie mi trovos la restoracion Texas?

— Ne

— Kiel?

— Akceptu mian konsilon, kaj iru al la restoracio Prunblua Paradizo. Ankaŭ ĝi estas drinkejaĉo…

— Sed…

— Sinjoro, akcepotu mian koncilon, kaj diru nenion.

— Sed mi devas iri en la restoracion Texas!

— Ne parolu multe, la restoracio Prunblua Paradizo estas dekstre de la kabrokargejo, iri tien kaj fino!

Kaj li lasis lin tie.

— Idioto! — postkriis lin Gorĉev. La alia homo revenis. Vesperiĝis. Du ombroj staris vid-al-vide en la malluma haveno, iu alta kaj la alia malalta.

— Ĉu vi diris ion? — demandis la altulo.

— Mi nur menciis tion, ke vi estas idioto.

— Patu pardonon!

— Mi ne povas fari tion — respondis la malalta ombro. — Dum nia mallonga parolado tiu impreso fariĝis konvinkiĝo — kaj kvazaŭ pardonpete li aldonis: — Idioto, frategĉjo mia, kion mi faru? Ĝi estas ne mia kulpo…

— Nun mi vangofrapos vin, ĝis vi nigriĝos.

— Ne diru! Ĉu vi kolereas tiom?

— Jes… jen vidu… Auuu!

Lian svingiĝantan brakon por bati la monokla junulo kaptis, tordis kaj intense piedbatis la koleretan, suspektindan pideiranton. Tiu falis kapantaŭen en baseneton da oleofarbo, per kiu oni tiutage farbis sur la fumtubon de la plej rapida motorboato de Toulon la „interurban bluan rubandon”.

Gorĉev rapidis plu, kaj pli supre, de la doganejo li alparolis bubo-similan, angaln mariston.

— Hallo, boy!

— What can I do for you?! — respondis gaje la lentuga junulo.

— Fraĉjo, diru al mi, kie estas la restoracio Texas?

— Go in the hell! — respondis la knabo kolere kaj lasis lin tie.

… Ĝi estas bela. Ŝajnas, ke la restoracio Texas estas ia fifama loko ĉi-loke. Tamen li devas trovi ĝin, urĝe.

Li haltigis strangulon, kiu manĝis kukurbo-kernon el sia ĉapo, li portis senmanikan, strian veston kaj apogiĝis al la lampo ĉe la stratangulo. Liaj larĝaj, grandaj ostoj atestis, ke li estas muskola homo. Lia enorma, antaŭenstaranta, anasa nazo moviĝis strange, dum li maĉis la kukurbo-kernon, kaj li elkraĉis ties ŝelon tiel rutine, ke ili trafis kelkfoje eĉ la tre malproksimajn piedirantojn.

— Mi havas la feliĉon — salutis lin Gorĉev, kaj li flankenigis sian kapon de antaŭ preterfluganta kukurbo-kerno-pafaĵo.

La homo en senmanika trikotaĵo tute ne resalutis, anstataŭe li ekparolis jene per sia krakanta, baritona voĉo.

— Kion vi volas, sultulaĉo? Eldiru tion, aŭ iru en la inferon.

— Vidu, kolombeto mia… Hopla! — Li denove evitis kukurbo-kerno-pafaĵon. — Hodiaŭ mi venis per ŝipo el Islando, kaj mi malbone orientiĝas ĉi tie. Ni ne ŝatus veni en la restoracion Texas, ĉar iu garde avertis min…

— Ne estas proponinde al tiel malfortikulo viziti la restoracion Texas.

— Hopla! Ĝi estis golo… Ĉar mi petas… — Li viŝpurigis siajn okulojn. — Miaj konatoj rekomendis al mi la restoracion Prunblua Paradizo. Tial mi deziras scii, kie troviĝas la restoracio Texas, ĉar mi ne ŝatus eniri tien eĉ pro hazardo. Hop!

— Vi havas bonŝancon. Eĉ pro hazardo vi ne vizitos ĝin, ĉar mi iros ĝuste al la restoracio Prunblua Paradizo, kaj mi gvidos vin al tiu loko, se vi jam estas tiel senhalpa.

Diablo forportu lin! Li tuj ekiris kun li! Kia idiotaĵo ĝi estas!

— Kie estas la restoracio Texas, ke mi tutcerte evitu ĝin? — ĝemas Gorĉev denove.

— Timu nenion kaj venu. La restoracio Prunoblua Paradizo troviĝas ĉe la stratangulo. Ĝi estas modesta, burĝa loko.

Kiam ili atingis la menciitan lokon, vekiĝis en li iom da respekto al la restoracio Texas, kompare kun ĝi, ĉi tiu estas modesta, eĉ „burĝa” loko. Ĉar antaŭ la restoracio Prunblua Paradizo staris policaŭtomobilo, aŭdiĝis frakasbruo de vitro, bruego kaj pluraj pafoj, poste kelnero, duonmorte batita elkuregis sur la straton kriegante:

— Ambulancanoj! Bigeur mortis, kaj du la aliaj homoj…

Kio okazis al la du aliaj homoj, tio jam ne evidentiĝis, ĉar oni ĵetis benkon post la kelneron, kiu trafis lin je la kapo, ke li svenis. Dume la policistoj forkondukis katenitan personon, kiu havis okulfrape homan formon.

— Ĉu vi ŝatas la ŝafviandon, rostitan kun ajlo? — demandis la anser-nazulo — ĉar oni bone faras ĝin ĉi tie.

— Por mi estas egale, kion mi manĝas.

— Nu… Por mi ne. Mi ŝatas la rostitan viandon kun ajlo.

Li diris tion superflue, ĉar Gorĉev komence de ilia parolado estis klarvida pri la tre intima, familiara kontakto inter la fremdulo kaj la rostita viando kun ajlo.

Dume la kelnero rekonsciiĝis, li surŝultrigis la benkon kaj reiris en la ejon, kie laŭ li Bigeur mortis, kaj ankaŭ la du aliaj homoj okazis io.

— Nu, venu! Tiutempe la vespermanĝaĵo jam estas preta. Ĉar vi estas tiel flavbekulo, mi pagos. Se vi volas, vi povas dormi ĉe mi.

— Kie vi loĝas?

— Mi estas senhejmulo

— Tiam vi tranoktu plie ĉe mi. Nek mi havas loĝejon.

— Vi estas idioto — kriis kolere la anas-nazulo. — Mi estas Aleksio la Privata! Mi konas la plej komfortajn vagonojn de la haveno, kaj mi scias pri unuarangaj, sekretaj lignokestoj.

Aleksio la Privata, la konanto de la vagonoj kaj sekretaj lignokestoj iris antaŭen, kaj Gorĉev sekvis lin.

Okulvitra, maldika homo venis al ili. Li premis trempitan, trasangitan tukon al sia kapo kaj akceptis la gastojn kun modera entuziasmo:

— Bonvolu sidiĝi! — li diris grobe kaj montris al Gorĉev kun abomeno: — Kiu estas tiu homo?

— Mi nomiĝas Ĉervonec.

— Diru do!.. Mi estas Bigeur. Ĉu okazis io?

— Ĉu vi estas tiu, kiu mortis?!

— Idiotaĵo! — li draste alkriis la knabon. — La spilisto havas neŭrastenion, kaj kiomfoje oni rompas mian kapon, li kuras sur la straton por venigi la ambulancon! Ĉiutage ripetiĝas tiu sceno.

— Sendu al ni ajlitan ŝafviandon — diris Aleksio la Privata, la bonega konanto de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj. — Alportu kuiritajn fazeolojn kun oleo, vinagron, kaj botelon da ruĝa vino al ĝi!

Bigeur notis la mendon:

— Kial vi rakontas ĉiam tiun romanon? Ni jam scias ĉi tie, kian viandon manĝas tiuloj — respondis Bigeur kaj kriis en la kuriejon. — Mi petas du porciojn, kiun kutimas manĝi Aleksio la Privata.

— Diru, ĉu vi jam estis en la retoracio Texas? — li demandis sian protektanton, kiam ili denove estis en duopo.

— Jes, kompreneble. Mi sufiĉe ofte vizitas tien. Sed ĝi estas alia afero! La nomo de Aleksio la Privata estas nocio ĉi tie. Kien ajn li povas iri trankvile

Dume oni surtabligis, kaj Gorĉev, spite al lia malpacienco, fine li povis manĝi bonguste fazeol-salaton, faritan laŭ havena maniero: kun multe da pipro kaj kun ringoforme tranĉita cepo, krome ŝafviandon kaj ruĝan vinon al ĝi.

— Kiel vi nomiĝas? — li demandis dum vespermanĝo sian najbaron, la legendan konanton de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj. — Mi ne povas kredi, ke vi estas Aleksio la Privata. Certe vi havas ankaŭ homan nomon.

— Kian komunan vi havas al tio? Ĉu vi venis prezentiĝi aŭ vespermanĝi?!

— Mi nur pensis tion… se ni jam interamikiĝis…

— Diablo amikiĝu kun vi!

Tiu homo ĉiam pli plaĉis al Gorĉev. Kvankam li brulis pro senpacienco rilate Anette-n, tamen li ŝatintus ekscii pli multe pri la spertulo de la vagonoj kaj sekretaj lignokestoj.

— Kian profesion vi havas?

— Mi estas rabisto — respondis Aleksio la Privata. — Kial vi ne trinkas el tiu vino?

— Kiel?

— Ĉu eble vi estas surda? Kun kelkaj miaj amikoj mi faras komisiitan vojrabadon. Ĝi estas tute bona profesio.

Aleksio la Privata, la komisiita rabisto (akcesore bona konanto de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj) ŝmaci laŭte, li elprenis sian poŝotranĉilon, kubutumis sur la tablon kaj komencis piketi siajn dentojn post la manĝado per la pinto de sia tranĉilo.

— La komisiita vojrabado ne estas danĝera, kiel profesio, sed ĝi ne donas altajn enspezojn. Ekzistas veraj rabistoj, kiuj komisias nin per malpli gravaj laboroj. Ekzemple, se ili prirabas deponejon, ni liveros la varojn al ili per ŝarĝaŭto. Mi batfaligas kiun ajn kaj liveros lin ĝisdomen, poste mi lavas miajn manojn.

— Hm… Vi jam longe havis tian komision — diris Ivan Gorĉev kaj rigardis la manojn de Aleksio la Privata.

— Ĝuste hodiaŭ! Ni rabos kanajlon kaj estingos lian kandelon.

— Ĉu li estas ia riĉa herediganto? — li demandis kaj verŝis vinon por si.

— Al mil diabloj! Li estas fripono kaj nomiĝas Ivan Gorĉev… Nu! Ĉu vi sufokiĝas pro iom da vino?! Eltusu ĝin!

3

— Kiu estas tiu… Gorĉev, se mi komprenis tion bone? — li demandis, kiam li povis ekparoli.

— Kanajlo! Li spionas al ia negra reĝo sur la Riviero.

— Ĉu vere?… — Tio surprizas min. — Ĉu la negraj reĝoj preparasРsin por fari surprizatakon kontaŭ Montekarlo?

— Tute alia afero estas en la fono. Sed ĝi ne gravas. Li defiis kelkajn rezolutajn homojn, li estas ruza temerarulo.

— Kiel li aspektas?

— Ne tiel, kiel vi!

— Tio certas.

— Sed nun jam estas sufiĉe el tio. Plie diru al mi, kion vi serĉas ĉi tie?

— Mi estas helpservisto sur ŝipo.

— Kiel vi fariĝis tio?

— Mi lernis la metion de tajloro de virinaj vestoj, sed mi mistajlis belan, printempan kostumon, kaj oni elĵetis min — li diris tion kun serioza vizaĝo. Kiel mi jam menciis, Gorĉev havis malbelan kutimon, ke li eldiris ĉiuspecajn frenezaĵon sen hezito, tuj, se iu demandis lin. — Unue mi volis estis kelnero — li klarigis leĝere — , sed mi estas malkuraĝa, kaj mi havas obtuzan penskapablon, tiel mi pensis, ke estos pli bone vivi en la haveno.

— Idioto! — kriegis la anas-nazulo kaj frapis sur la tablon tiel forte, ke viando, tranĉita je kvar pecoj falis en lian sinon. — Ĉu eble la haveno estas por la malkuraĝaj kaj stultaj homoj?

— Nu… ĉiuokaze ĝi estas alia, ol la restoracio, kie povas okazi, ke ia ebriulo batas la kelneron.

– Ĉu en la haveno ne estas ebriulo?

– Ĉu estas? — li demandis timeme. — Tiam mi vivas en eraro!.. Mi ne pensis pri tio…

— Vi estas freneza! Vi ja estas perdiĝinta homo kun via knabina vizaĝo kaj malkuraĝo! Kion vi faras, se iu vangofrapas vin?

— Ne timu, mi povas defendi min.

— Kiel?! Ĉu?!

— Mi tuj denuncos la koncernulon!

— Tuj iru en la inferon — sed kiam Gorĉev salte leviĝis, li postkriis la junulon. — Atendu, frenezulo…

Sed la ruso kuris tiel, kiel li povis, feliĉe kaj nervoze, ĉar li ĝojis pro la fuĝebleco, kaj li timis, ke okazos io malbona al Anette!

Aleksio la Privata tre bedaŭris, ke li fortimigis la senpovan, timeman knabon. Li estas tute kara, sincer-vizaĝa bubo, kaj estas neniu, kiu defendus lin. Li ja postkuris lin, sed la ruso kuris tiel rapide, kiel frenezulo.

— Haltu, idioto! Mi ne volas bati vin!.. Haltu, ĉar mi rompos viajn ostojn…

Sed vane li logadis lin, Gorĉev kuris, kiel li povis.

4

Nun kion fari?… Jam estis vespero. Kie estas la restoracio Texas? Hopla!

Unuaranga ideo!

Li iris rapide en la telefonbudon kaj telefonis al la fajrobrigado. La sirenado helpos al li trovi la restoracion, ĉar ĝi estas ie en la proksimo, tio certas.

— Fajrobrigado — anonciĝis voĉo.

— Tuj venu! Brulas la restoracio Texas!

— Dank al’ Dio.

— Kiel? Ĉu vi freneziĝis? Ĉi tie parolas la proprietulo.

— Ĉu vi estas tiu, Raoul?… Kial oni ekbruligis denove la drinkejon? Neniu kredos, ke la mortinto estas la viktimo de la fajro.

— Sed nun tio veras. La gasforno eksplodis apud li.

— Sed tie estas bakforno!

— Sed… ni transformigis ĝin gasa kaj… ĉu vi venos?

— Bone, bone… ni do ekiros. Kiel fartas Emanuel?

— Nu do… li jam resaniĝis…

— Ĉu li estis malsana?!

— Nu… ne tute… la fumado… — balbutaĉis Gorĉev.

— Kiel? Ĉu Emanuel fumas?!

— Ne… tute ne… Li ekfumis pro ŝeco ĉigaron…

— Ĉu la mulo?!

Nun li koleriĝis.

— Jes! La mulo! Ĝi pipfumas kaj legas romanojn, eĉ ĝi parolas!

— Alo!! Kion vi diras?!

— Pendumu vin!

Li remetis la aŭdilon. Hu, kiel malagrable

— Vi estas trovite, fripono! — Policisto kaptis lian gorĝon. — Vi do kutimas telefoni al la fajrobrigado de ĉi tie!

— Mi protestas.

— Silentu! Mi atentas ĉiun telefonbudon ekde unu semajno. Vi venigis la akuŝistinon al la gefianĉiĝa festo de sinjoro konsilisto Lusson, urĝe!

— Mi konfesas, ke la fajrobrigadon jes, sed la akuŝistinon ne mi, kaj…

— Venu! Nun jam estas pruvaĵo!

— Sed la restoracio Texas brulas vere!

— Mi traktos vin draste! — kriegis la policisto. — Kie bluas la restoracio, ĉu?!

Kaj li montris al la najbara domo.

Granda, lumigita tabulo pendis super la enirejo de restoracio.

R E S T O R A C I O     T E X A S

La grobaj gastoj

pagas elir-kotizon

Kaj antaŭ la restoracio nun haltis Alfa-Romeo. Anette kaj Portenif elaŭtiĝis, poste ili malaperis rapide en la pordego de la najbara domo, kiu malfermiĝis al malplena areo.

VII-a ĉapitro

1

— Ni iru! — diris la policisto, kaptinte la brakon de Gorĉev, kaj ili ekiris.

— Mi ĵuras, ke la afero pri la akuŝistino estas malinda akuzo. Mi konfesas la fajrobrigadon, kaj…

Li aŭdis bruon de motoro… Li rerigardis rapide. Venas la Alfa-Romeo!

Sekvan tagon la policisto rapotis la aferon tiel, ke li glitis en marĉlageto, kaj la arestito fuĝis tiam. La vero estis tio, ke Gorĉev stumbligis lin lerte, poste li saltis sur la pakaĵejon de la preterveturanta Alfa-Romeo.

Ili forlasis Toulon-on. Portenif stiris bone… Li alvenis en urbon Cannes! „Ĉi tie estos ie tiu parko”- pensis Gorĉev. La aŭto bremis proksime al maldensa arbareto… Poste ĝi haltis. Vere ili estis ĉe parko, sed barono Lingeström ne estis tie. Portenif en ŝofora jako elaŭtiĝis, frapfermis la pordon kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam iu vangofrapis lin en la mallumo, ke li svenis…

Kompreneble Gorĉev estis tiu.

Li tuj sidis al la direktilrado kaj ekveturis per la Alfa-Romeo. Li absolute ne konjektis, ke la tuta lando persekutas lin jam duonhoron, kaj li veturegis per sia kutima elano al Nico. Ne tro interesis lin tiaj infanaĵoj, kiel avertaj pafoj, mansvingado, kaj kiam policisto saltis antaŭ lin kun disetenditaj brakoj, li murmuris en si mem ionie: „Hej, amiko mia, se mi povus bremis en tia distanco, tiam mi estus gajninta la mondĉampionecon.”

La policisto saltis flanken de antaŭ la veturilo laŭ la principo, ke „saĝulo cedas”, apenaŭ savinte tiel sian vivon. Li vidis mirante, ke la ŝtelisto, serĉata en la tuta lando elkliniĝas tra la fenestro de la aŭto kaj skuas sian montrofingron miance al li, kriante drastajn blasfemojn…

Ĉu vi komprenas tion? La serĉata homo minacas la policiston.

Antaŭ Nico li lerte mallongigis iun vojkurbon tra la virina sunbaniĝ-tereno de la strando de la hotelo Eŭropo, li trapenetris la barilon kun granda bruego, kaj inter la virinoj, ŝrikantaj en la rava paniko li kuntrenis la ripozliton, al kiu poste li akiris de sur la vesto-sekigejo de la lavejo Perriér nigran, silkan kimonon kun orkoloraj figuroj. Kaj li veturegis, ĉar hodiaŭ posttagmeze lia sekrtario dungiĝos al la legio, kiel certa komplezema sinjoro en la dramverko de Schiller, kiu anstataŭigas sian amikon por kelkaj tagoj en la ekzekutatendejo, dum la kondamnito partoprenas la gefianĉiĝan feston de sia fratineto.

Ivan Gorĉev rapidis al Nico. Li ja volis estis aŭrore en Marseljo, kio piedirante ne estas longa vojo, sed Gorĉev bedaŭrinde trafikis per aŭto…

Mirinde, sed ĝi okazis tiel: la aŭto, kiun oni trovis nenie, atingis sian celon. Dum oni serĉis ĝin en Toulon, tiam ĝi estis sur la ŝoseo. Oni ricevis informon nur tiam, kiam ĝi jam alvenis antaŭ la vilaon de Laboux. Tie do neniu serĉis ĝin. Estis kompreneble. Al kiu ekideus, ke la ŝtelisto de aŭto parkadas antaŭ la vilao de la damaĝito?

Gorĉev unuavice rapidis al la magazeno Lafayette por aĉeti.

— Sendu kelkajn varojn por mi en la reĝan apartamenton de la hotelo Mediteraneo — li diris al la vendistino. — Unuavice du-tri leĝerajn, senmanikajn trikotaĵojn, ĉiuspecajn varojn, kiujn bezonas kolonia soldato, kaj tian maristan vestaĵon, kia estis ĉi tiu, kiam ĝi estis nova.

— Pardonon — interrompis la komizo — sed mi ne povas konstati pri tiu vestaĵo, kia ĝi estis, kiam tiu estis nova. Kelkaj jaroj estas longa tempo.

— Mi aĉetis ĝin hieraŭ tute novan! La vestaĵo cetere estas blanka.

— Hm… Eble tio estas videbla sur ĝi malpleje.

„Alo… Alo!..” — krakis megafono.

— Kio ĝi estas? — demandis Gorĉev, sed tuj eksonis la voĉo de la parolisto, kaj ĉiu aĉetanto aŭskultis ekscitite.

La tutlande serĉata ŝtelinto de la blua Alfa-Romeo, kies identiga numero estas 126–513 DK, provos fuĝi sensukcese el la urbinterno de Nico… Lia aresto estas senduba! La trovinto aŭ la informisto eĉ nun ricevos 50 000 frankojn da premio…”

2

— Kio ĝi estis? — demandis Gorĉev la komizon.

— Mi dormis posttagmeze, mi scias nenion.

— Malaperis aŭto kun gravaj militistaj dokumentoj. Oni febre serĉas ĝin en la tuta lando, kaj la polico persekutas la farinton, kiu laŭdire ekstermis sian familion en Lyon, kaj li estas multfoje rabmurdinta.

— Ne diru!

— Iu nia aĉetanto vidis eĉ tion, kiam li stiris sur la plaĝon, li havas ruĝan, grandan barbon, kaj li similas al giganto.

— Ĉu tion vidis ŝia sinjorina moŝto? — miregis Gorĉev.

— Jes. La plimulto de la krimuloj povas danki sian areston al tiuj observantoj.

— Jes, kiom multe li povas danki al tiuloj!

Li pagis la fakturon kaj iris. Jen… kiel senhoma estas la strato. Oni blokis la trafikon. Ĉu ili estas idiotoj? La aŭto ja retroviĝis. Aŭ ĝuste tie oni ne serĉas ĝin, kie li lasis tion?

Li ekvidis grandan tumulton ĉe iu statangulo.

— Kio okazis tie? — li demandis kurierkanbon.

— Oni kaptis la farinton kaj linĉas lin! Li rabis ankaŭ la bebon de Lindbergh. Li estas kaŭbojo en pseŭdovesto, kiu estis la komplico de Al Capone.

Gorĉev ekmemoris ĝeneralan aksiomon: la plimulto de la homaro naskiĝis, kiel verkisto de scenarlibreto de filmoj!

La tumulto haltigis aŭton Bugatti, kiu havis identigan numeron709-846 CsU, en kiu sidis bestkuracisto kun sia edzino kaj fileto, alvenintaj el Beromünster.

— Li estas tiu!

— Li trafarbis la aŭton! Ĝi ankoraŭ estas humida!

— Kie vi rabis la infanon?!

Sian propran filon! La virino ŝrikis, la infano ploregis, la bestkuracisto kriĉis, kaj iu debatis lian ĉapelon. Plotono da policistoj ĉesigis la minacan etoson, kiuj repremis la tumulton kaj diris al la homoj, ke la aŭto retroviĝis. Dume gumbastonoj batis ilin.

La vizaĝ-neŭralgio reaperis ĉe la bestkuracisto el Baromünster pro la multe da ekscitiĝo, ĉar oni jam foje lasis lin hejmeniri el Lourdes, kiel resaniĝinton, nun li iris anstataŭ la Montekarlo en la urbon de mirakloj por repostuli sian monon helpe de la tribunalo!

Gorĉev piediris al la hotelo Mediteraneo. Li trairis la luksan halon fajfante, en sia polvokovrita, ĉivona vestaĵo.

La hotel-pordisto postkriis lin?

— Kien vi iras?…

— Sur la unuan etaĝon. Kiam forvojaĝis sinjoro Vanek?

La pordisto eklevis sian ŝultron.

— Mi sciis nek tion, ke li alvenis.

— Li luis la reĝan apartamenton.

— Tie abolute ne loĝas Vanek. Ia freneza portugalo luas ĝin, kiu nomiĝas Gorĉev.

— Tiu portugala sinjoro sendis min — diris Gorĉev — por aranĝi lian konton, kaj li permesis, ke mi alivestiĝu ĉe li.

— Diru, infano mia — demandis la pordisto konfidence — ĉu tiu Gorĉev estas ia fabrikisto?

— Jes, kompreneble. Li havas petenton pri terenkolora vizaĝofarbo por virinoj, sed li faras precipe galanteriojn el alfenido. Li transloĝiĝos en la vilaon D’Łragon.

— Ĉu vi estas hejtisto tie?

— Ne. Mi estas legomĝardenisto. La domo apartenas al la eksedzino de sinjoro Gorĉev. La fabrikisto hidiaŭ repaciĝis kun ŝia sinjorina moŝto, kaj ili revenos en Portugalion por dediĉi sian vivon al la produktado de alfenido…

Li supreniris en la apartamenton kaj alivestis sin rapide, surpreninte la puran matrosan uniformon, kiun kaj ceterajn varojn oni sendi al li el la magazeno en flava valizo. Li preferis la puran matrosvestaĵon kun la ronforma ĉapo, kaj kiuj bone konvenis al li, ĉar li havis afablan vizaĝon, kaj ritmajn, facilajn paŝojn, kiel certaj dancistoj, kiujn estas nomataj sur la scenejo boy. Se ili tamen ekparolas, minimume kvin knaboj parolas samtempe.

Li volis ankoraŭ razi sin. Li ne dungiĝu al la legio kiel ajn. Li metis viŝtukon ĉirkaŭ sian kolon kaj malfermis la komforte ekipitan vestoŝrankon.

Sed tiam sinjoro Vanek falis sur la plankon de sur la malsupra breto, je lia plej granda miro.

VIII-a ĉapitro

1

— Sinjoro! Kial vi ne frapetas sur la pordo antaŭ ol malfermi ĝin?!

— Mi luas tiun apartamenton!

— Sed la ŝranko estas mia privata loĝejo! My house is my castel!

— Sinjoro Vanek! Mi falis el la ĉielo.

— Tamen mi batiĝis!

— Vi devintus anonciĝi en Marseljo, ĉe la legio! Vi transprenis mil frankojn, kaj malgraŭ tio vi estas ĉi tie. Vi trompis min!

— Vi mensogas!

La majesta orgojlo de la memkonscia burĝo, kredanta la veron, donis esterordinaran forton al sinjoro Vanek.

Sed Gorĉev ne povis rigardi sur la nazuman vizaĝon, la densan, nigran liphararon de sinjoro Vaner sen tio, ke li ne devintus ridi.

Sed la afero estis grava, kaj Gorĉev, kolektinte ĉiun sian forton, klopodis resti serioza, eĉ minaca.

— Vi certe estas klarvida pri tio — li diris responde al la fulmino de sinjoro Vanek — , ke nun mi batfaligos vin.

— Eĉ momenton mi ne dubis tion… Sed nun mi staras ĉi tie, kiel Galilei. Ekbatu min! Frakasu min! Bruligu min!.. Tamen la tero moviĝas!

— Vi ne rajtas kompari vin kun honestaj astronomoj, ĉar vi trompis min.

— Tio estas fia kalumnio.

— Se vi ne klarigos tiuj la aferon, mi enpremos vin inter la ŝustreĉilojn, kaj mi puŝos la grandan kverkotablon antaŭ la ŝrankon, ke vi restu interne!

— Galilei estus tolerinta tian procedon kun levita kapo

— Mi postulas klarigon!

— Vi petis min anstatŭigi vin dum unu tago en la legio, kaj vi donis mil frankojn al mi. Ĉu okazis tiel?

— Jes.

— Tial mi aranĝis alimaniere la anstataŭigon, ke vi ne restu sen sekretario — kaj li frapis sur sian bruston. — Ĉar ele mi povas aserti malmodeste, ke mi faris min preskaŭ nemalhavebla. Mi do staris antaŭ la kazernon kaj alparolis la unuan malgajan aspekton havantan sinjoron, kiu videble volis rekturiĝi al la legio. Mi persvadis lin facile, ke li entreprenu vian anstataŭigon, kaj mi donis al li kvincent frankojn. Tiel li povas ĉirkaŭrigardi en la legio sen danĝero, kaj pripensinte sin, morgaŭ li povas eksiĝi, kiam vi deŝanĝos li, sinjroro Goliczer.

Gorĉev ne korektis lin.

— Nun kio estas la situacio, sinjoro Vanek?

— Ke vi havas anstataŭiganton en la legio, vi perdis nek vian sekretarion, kaj restis kvincent frankoj al mi. Aŭ, vi perdis vian sekretarion, ĉar vi ofendis min, kaj senprokraste mi foriros, sed — li finis kun levita kapo — la tero tamen moviĝas! Notu tion bone, sinjoro!

Kaj li eltiris la ŝrankokeston por kunporti sian malnovan jakon, bankostumon, pluvombrelon kaj pompan bovidbruston kun iom da salato el kukumoj.

— Mi ŝatus rebonigi, se mi ofendis vin — diris Gorĉev penteme.

„Eble ĝi ankoraŭ ne estas malfrue”- meditis sinjoro Vanek, kaj li rapide remetis la salaton, ĉar ties suko verŝetiĝis sur lian ŝuon.

— Mi petas pardonon!

— Nu bone. Ankoraŭ ĉi-foje mi restos. Sed notu bone: mi ankoraŭ neniam mensogis.

— Kaj la tero tamen ne moviĝas — diris Gorĉev malgaje — , ĉar nun ĝi krevus sub viaj piedoj!

2

Sekvkan tagon antaŭtagmeze:

— Sinjoro Petroviĉ!

Gorĉev vekiĝis. Lia sekretario staris apud lia lito, ĝisplande en litkovrilo.

Li portis ĝin anstataŭ piĵamo nokte en la ŝranko, kiam li kovris sin per tio de la dekstra flanko ĝis la maldekstra ŝultro, li aspektis tiel, kiel la enpersoniganto de Julius Caesar en usona burleskaĵo.

— Ellitiĝu — li ripetis pacience. — Vi devas anonciĝi en la legio anstataŭ Cortot! Ek!

— Vi estas hirudo…

— Mi estas sinjoro Vanek…

— Diru, Vanek, sinjoro hirudo, kial vi okupiĝas pri mi?

— Mi ne ŝatus, se nia malnova, familiara amikeco finiĝus tiel, ke mi trompiĝos pri vi, sinjoro Zwillinger!

Gorĉev salte leviĝis el la lito, kvazaŭ ĝi estus bruliĝinta sub li.

— Homo! Mi komprenas ĉion, sed tuj klarigu al mi, de kie vi prenis la nomon Zwillinger, ĉar trafos min nervoatako.

— Ne pri tio temas! Mi mem garantiis sinjoron Cortot, rilate vian personon, kiu anstataŭigas vin.

— En ordo. Sed de kie vi prenis la nomon Zwillinger?

— Ĝi estis ŝerco, mi scias bone, ke esence vi nomiĝas Petroviĉ.

— Kaj kiu estas Cortot? Kial li dungiĝis al la legio?

— Por amo al la patrujo. Oni ekzilis lin poreterne el Francio pro krimfaro. Nun li kaŝe revenis kaj dungiĝis al la legio.

— Ĝi estas impona!

Gorĉev rapide vestis sin. Ili ankoraŭ atingis la trajnon, kaj antaŭ la tagmeza sonoriligado ili estis en Marseljo.

Gorĉev etendis sian manon al sinjoro Vanek sur la vojo, kondukanta al la fortikaĵo St. Jean.

— Mi dankas ĉion, kion vi faris por mi.

— Nedankinde. Mi plenumis nur mian devon, sinjoro Petroviĉ. Sendepende de tio, diru al mi viajn komisiojn.

— Mi ne pensas, ke la reglamento de la legio permesus nur unu sekretarion por la senrangaj soldatoj.

— Sed mi estas civilulo, kiun ne koncernas la reglamento.

— Vere kortuŝas min via fideleco. Nun venis en mian kapon, ke mi tamen petus ion de vi, sinjoro Vanek!

— Ordonu pri mi.

— Petu interurban telefonadon al Marseljo.

— Mi povas fari tion — li respondis kaj ekiris.

— Sinjoro Vanek! Haltu! Vi ja nek scias, kion vi devas fari!

— Mi petos interurban teledonadon al Marseljo. Ĉu vi ne tion petis?

— Sed kial vi telefonos al Marseljo,

— Bona sekretario ne interesiĝas pri la privataj aferoj de sia mastro.

— Telefonu en Marseljo al la loĝejo de Laboux… Mi petegas, ne ekiru… Demandu, ĉu fraŭlino Anette estas hejme, se jes, informu min pri tio iel. Anette Laboux.

— Kian rilaton vi havas al la fraŭlino?

— Ĝi estas privata afero, sinjoro Vanek.

— Aha! — kaj li palpebrumadis. — Certe ŝi estas aktorino! Vi devas esti singarda, rilate la aktorinojn, ĉar la amo…

— Ĝis revido!

Gorĉev iris rekte al la fortikaĵo. La gardisto senvorte lasis lin iri plu. Nur elveni estas malfacile de tie ĉi. Li iris tra la koridoro al la kontoro de la regimento. La soldatoj svarmis ĉie. Kie troviĝas lia anstataŭiganto Cortot, kiu ne povas vivi sen Francio? Li trovi lin post unuhora serĉado. Li estis malaltfrunta, malbelvizaĝa, iom zorgoplena persono. Li jam estis en uniformo.

— Ĉu vi estas tiu homo, tiu Gorĉev? — li demandis per la raŭka, trenata voĉo de stultuloj.

— Mi estas tiu, paĉjo. Mi tre dankas vian komplezon, kaj nun ni ŝanĝu rolon!

— Ni ne ŝanĝos tion! Hodiaŭ posttagmeze mi veturos al Afriko.

— Kiel? Mi estas Ivan Gorĉev, kaj redonu mian personan identecon!

— Atendu! Mi renkontis serĝenton ĉi tie, kun kiu mi laboris en Parizo ĉe la uzino Peugeot dum la pli bonaj tempoj. Li nomiĝas Hector Potiou. Hazarde mi estas postenigita al li… Se nun ni ŝanĝus rolon, kaj mi devus anonciĝi denove, neniu scias, al kies taĉmento mi estus sendita… Nun la serĝento estas mia kamarado. Ĝi estas grava afero! Komprenu tion!

— Sed mi volas soldatservi.

— Dungiĝu vi nun denove. Oni tute ne zorgas pri tio, kiom da Gorĉev servas samtempe? — diris Cortot, la knabinkomercisto, kiu cetere apenaŭ povis staris sur siaj piedoj, ĉar li estis tiel ebria.

— Hm… Ĉu vi uzos la nomon Gorĉev?

— Ne timu, mi ne foruzos ĝin.

— Nu bone, oldulo mia… Nun mi dungiĝos al la legio, kaj vi povas foriri kun via serĝento.

Post alia horo Gorĉev eksidas sur benkon trankvile, turnas sian vizaĝon al la suno, kaj kiom eblas ĉi-loke, li faras improvizitan sun-terapion. Sed la eventoj nun jam ne lasis al li tempon fari trankvilajn aferojn.

Baldaŭ li vidis Cortot denove. Li ŝanceliĝadis tre ebrie en la societo de serĝento, kiu havis ruĝajn lipharojn. Li estas Hector Potiou. Poste oni ordonis alviciĝon, kaj sekvis ĝin la lego de la nomlisto. Ĉiu rekruto el la taĉmento de Hector Potiou staris tien kun sia sak-pako. Cortot gardis sian havaĵon en mezgranda cigar-skatolo, ligita per ŝnuro. Li skribis sur ĝin per infane grandaj literoj: Ivan Gorĉev. Li pensis, ke ne estas malutile noti sian nomon ien, eble li fogesos tion.

Li metis la skatolon singarde apud sin.

Poste aŭdiĝis trumpetado, la malgranda taĉmento ekmarŝis tra la pordego de la fortikaĵo por surŝipiĝi en la haveno. Anstataŭ ili alia suboficiro aperas en la mezo de la korto, nome serĝento Verdier, kaj li laŭte krias:

— Kiuj dungiĝis hodiaŭ antaŭtagmeze, tiuj alviciĝu antaŭ la dekstra pordego de la konstruaĵo.

Tio koncernis ankaŭ Gorĉev-on. La senrangaj soldatoj nomis serĝento Verdier Leono, ĉar la faltoj ĉirkaŭ liaj buŝo kaj nazo, la stranga kuntiro de siaj okuloj memorigis tiun rabobeston. Sed lia kriego multe superis la timigan bestion. Li konstante kuntiris iomete sian dekstran okulon, kiu esprimis ĉiaman suspekton, onidire liaj okuloj estis du centimetrojn longaj. Eblas, ke ĝi estas troigo, sed tio certas, ke tiel granda, kvadratforma dentaro ankoraŭ ne ekzistis en la makzelo de vivanta homo.

Momente li provis veki la impreson de bonanima, afabla suboficiro. Sed lia protekta kaj bonvola mieno kunigis la trajtojn de ekzekutisto, trankviliganta viktimon kaj tiujn de cerbmalsanulo, revanta pri volupra vizio, en ia diabola sereno.

— Vi dungiĝis al la legio — li diris al la rekrutoj. — Ĝi estas granda feliĉo kaj honoro, pri kio vi devas estis konsciaj konstante. Nur tial mi petegas al vi. Se ĝi estos tiel, vi certigos vian sinjoran vivon. Vi venis en komfortan, senzorgan lokon. Ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Samtempe oni nomis min la patro de la soldataro. Nur tion mi ne ŝatas, se iu provokas min. Kiu provadas tiaĵon, tiu pentos ĝin poste. Bedaŭrinde mi ne povas pruvi mian aserton kun atestantoj, ĉar hodiaŭ jam neniu vivas el la menciitoj. Nur notu bone tion, la ceteraj apartenas al mi. Vi ne forgesos tion. Sed kiu ne provokos min, tiu povas vivi ĉe la regimento tiel, kiel Aliza en la fabelregno, ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Marŝ’, porkoj, mi ne volas eĉ vidi vin. Bando! Bando!

Li diris ĝi tiel, senakcente kaj rapide, kiel oficiala fianĉamiko la parkerigitan toston, poste li foriris tintegante, kun minaca, muzika ilistraĵo de siaj glavo, ordenoj kaj kalkanumferoj. Poste paŝis antaŭ ilin kaporalo kun dormema voĉo, kun abomena vizaĝo, nome Gent, kiu suferis pro „civilulfobio”. La nomon de la malsano elpensis bohema regimentkuracisto ĉi tie, en la fortikaĵo. La ĉefaj simptomoj de la nekuracebla malsano: akuta naŭzo, krome turmenta, furioza paroksismo en la proksimo de civiluloj.

Li staris antaŭ ili kun malbonhumora naŭzo, ŝajnanta mila dormemo, kroĉinte siajn dikfingrojn al la rimenzono, li disigis sianjn gambojn kaj kraĉis.

Sankta Dio! Kiom da civiluloj! Kiom da ŝanceliĝantaj supraj korpoj kaj malcerta kapoteno. Vi maĉas viajn ungojn, rigardas viajn ŝuojn, stataĉas ĉi tie enue, kaj la frontlinio estas tiel kurba, kiel ia kliniĝinta ŝnuro.

Kaj ili devos stari dum ordinara alviciĝo al la matenmanĝo en Saharo tiel, kvazaŭ ili partoprenus militistan paradon!

— Mi estas kaporalo Gent — li komencas melodie, preskaŭ milde. — Vi estas la fiaj „bleu”-oj. — Tiu nomo devenas de tie, ke sub la regado de Napoleono la alkudrita kolumpasamento premis la kolon de la rekrutoj, pro kio ilia lango elpendis kaj ili bluiĝis. De tiam oni nomas ĉiun idiotan gregon „les bleus”. — Sekvu min, sed viciĝu iel, min ne interesa kiel, ĉar plorspasmo kaptos min, se mi rigardas sur vin.

Ili sekvis la kaporalon.

— Fratinjo, ĝi estas iom liberstila loko — diris Gorĉev al timemvizaĝa, bazedov-okula, kolosa buĉisto, kiu estis viktimo de sia distreco. Li volis fari asekuran trompon, tial do li ekbruligis sian domon, kiam li ŝlosis ĉiun pordon zorgeme. Li ekmemoris nur post la incendio, ke li forgesis pri sia edzino, kiu dormis interne en la dormĉambro, kaj li forgesis atentigi ŝin. Tial li fuĝis en la legion. La malbeno de la distreco ne la unuan fojon kaŭzis problemon.

— Mi estas Boisson — respondis la buĉisto al Gorĉev. — Kiel vi nomiĝas?

Gorĉev ne ŝatis tiajn demandojn.

— Mia nomo estas Tintoretto — li respondis laŭ sia kutimo tuj kaj stulte.

— Hm… kvazaŭ mi jam estus aŭdita pri vi.

— Mi estas pentristo.

— Jes, mi memoras! Kie vi naskiĝis?

— En Cinquecento.

— Ĉu ĝi estas ie en Savoia?

— Ĝi estas vilaĝeto. Inter Avignon kaj Toulon.

— Mi scias… mi scias… mia parenco loĝis tie… aŭ en ties proksimo… Tie troviĝas simila urbo, ĉu ne?

— Nu jes. Quatrocento.

— Jes, tiaĵo. Ĝi havas ranĝostacion. Tie vivas mia parenco, kiu estas maldika homo, li estis skribisto.

— Aha! Mi konas lin!! Ĉu li estas Petrarca?

— Lia nomo komenciĝas per litero b-o…

— Botticelli.

— Mi pensas…

— Jes! Sandro Botticelli! Kion faras nun la oldulo?

— Sepiolitpipojn…

— Li estas tiu! Li estas mia bona amiko!

— Fermu vian buŝaĉon!

La kaporalo diris tion apud ili, langvore pro la „civilulfobio”. Dume ili atingis la ĉambregon por la soldatoj. Komenciĝis granda tumultado, kriegado, interpuŝiĝado en la duonluma ejo por akiri bretojn, litojn… Kaporalo Gent levis cigarskatolon de sur la tablo, kiun trovis rekruto en la korto. La ebria Cortot perdis ĝin.

— Ivan Gorĉev — kriis kaporalo Gent la nomon, skribitan sur la skatolon al la bruanta, interpuŝiĝanta grupo.

Gorĉev kriis el ie de malantaŭe:

— Jen mi estas fratinjo!

— Fratinjo estas via batopatrino — respondis la kaporalo, kaj li ŝatintus vidi la insolentulon inter la homoj, moviĝantaj en la fora, malluma angulo. Sed li nur aŭdis lin:

— Tio estas eraro, kaporalo Gent! Laŭ la reguloj de la ekzlezio mia fratineto ne povas esti mia batropatrino. Sed nek fizike ĝi estas verŝajna, ĉar en normalaj familioj la fratineto naskiĝas malpli frue, ol la pli aĝa frato.

— Ni priparolos tion eventuale, kara Gorĉev! — kriis la kaporalo kun minaca instigo, kaj li ŝatintus vidi la koncernulon, sed tiu porkidaro tumultas tiel, ke li narkotiĝas. — Se vi finos tiun brutan sinodon, tiam iru al la denonejo n-ro du, kiu troviĝas apud la ĉefpordo de la stab-konstruaĵo, tie vi ricevos uniformon. Alivestu vin.

Kaj li foriris.

Gorĉev iris al la tablo kaj rigardis la ŝnurligitan lignoskatolon. Ĝi kompreneble apartenas al Cortot. Li devas ekscii, kien oni komandis tiun krimintan patrioton.

Li postsendos ĝin. Li metis la havaĵon de sia similulo sur la breton. Lia propra bone ekipita, flava valizo jam estis tie. La buĉisto elektis sian kuŝejon ĝuste apud li.

— Ĉi tie estos bone, kara sinjoro Tintoretto… ni estos proksime al la fenestro. Kian personan nomon vi havas?

— Kazimiro.

— Ĝi estas bela nomo. Kazimiro Tintoretto. Kian profesion vi havas?

— Mi estas simbolisto.

— Ĉu vere? Ĉu vi muzikas? Bedaŭrinde mi ludas sur nenia muzikinstrumento.

— Vi povas bedaŭri tion. La simbolismo estas vere delikata muziko.

— Ĉu vi kunportis… vian simbolilon?

— Ĝi estas en la skatoleto… Ĝi estas longa muzikilo. Mi kunmetas tion el tri partoj.

— Kial estas skribite sur tiun ĉi skatolon, ke Gorĉev?

— Ĝi estas mia pseŭdonomo… Nek via nevo naskiĝis kiel Botticelli.

— Ne. Mi pensas tiel, li nomiĝis Braĵik. Li migris suden el Alzaco.

— Mi scias. Li multe rakontis pri tio. Li menciis eĉ tion, ke iam vi estis infanoj.

— Ĉu? Interese, vere okazis tiel.

Ĉefkaporalo kun ruĝaj lipharoj eltiris sian bajoneton kaj alpaŝis ilin: — Se vi ne ĉesos tiun paroladon, mi mortpikos iun el vi.

— Gorĉev!! — oni kriis en la pordo, dum aliaj homoj torentis en la grandegan ejon.

La junulo elrapidis.

Fine nun Würfli la danc- kaj etiketinstruisto povis ekstari de sur sia lito, kiun bankrotiigis la oficialigo de la kvina-horaj tekunvenoj kun multaj proprituloj de danclernejoj, kaj la majstro pro ĉagreno komencis drinki. Lastatempe lia edzino, kiu estis malata, dika, malbela kaj straba, forlasis lin pro la malriĉeco. La vanteco de danc- kaj etiketinstruisto ne pocis elteni tiun humiligon. Tiel li venis en la legion, atinginte la finon de la morala deklivo. Nun li turnis sin al la buĉisto:

— Diru, estimata sinjoro, ĵus mi ne povis interveni en vian konversacion, ĉar kelkaj homoj sidis sur mi. Kiu estis tiu… Tintoretto, kun kiu vi parolis?

— Senranga soldato, kiu havas pseŭdonomon Gorĉev, li estas muzikisto kaj murfarbisto. Li estas mia parenco, kiun mi ne konas, li konas bone… Kion vi notas?

— Mi skribas taglibron pri la legio. Tiel mi volas riĉiĝi. Kian muzikilon vi gardas en tiu lignoskatolo?

— Simbolon. Ĝi estas tia muzikilo, kiel la bombardo, ĝi nur estas mallgarĝa kaj longa. Kiel vi nomiĝas?

— Egon Würfli. La iama proprietulo de la fama Würfli-Ballhaŭs el Zuriko.

Sinjoro Würfli notis ĉion, kiel decas al diligenta taglib-skribanto. La buĉisto plie interesiĝis pri la valizo de Gorĉev… Ankaŭ sur ĝi pendaĉis slipo. „Gorĉev” Kiel bone estas al li. Li dungiĝis al la legio ne tiel, kiel li, sen ununura ĉemizo, sen peco da sapo kaj kombilo…

Gemante li iris sur la korton. Sed li tuj haltis mirante.

Jen vidu! Tintoreto paroladas kun generalo.

3

Ĉar generalo de Bertin atendis Goeĉev-on, kiam li elpaŝis. Kaj apud li estis Laboux. Ili venis per aŭto kaj dumvoje diskutis arde.

— Gorĉev anonciĝis en la fortikaĵo, vi povas esti tutcerta pri tio. Mi interesiĝis telefone — asertis de Bertin.

— Mi diras tion, ke li manipulis la aŭton. Tian malbelegan, nigra-kadran monoklon havas neniu alia…

— Li hieraŭ vespere anonciĝis en Marseljo, tiam do li ne povis esti samtempe en Toulon.

La nigra-kadra monoklo estis en la mano de Laboux. Sur kies iu flanko estis videbla breĉeto, kie deiĝis la celuloido.

La generalo per mangesto antaŭis la trumpetadon, signalanta lian alvenon kaj venigis Gorĉev-on, kiu tuj aperis.

— Vi estas freneza! — kriis tuj Laboux — vi estas freneza!

— Tre bone — diris Gorĉev kaj malbutonumis sian kamizolon. — Apud la deponejo troviĝas malplena keleto, tie ni povas interbatadi.

La okuloj de Laboux ekbrilis, kaj li jam volis demeti sian jakon, sed laРgeneralo retiris lin.

— Unuvice, junulo, mi serĉis vin por danki vian antaŭ nelonge okazintan virecan, kuraĝan intervenon.

— Tute ne dankinde. Mi ŝatas interbatadi.

— Tamen kial vi ne lernis ĝin? — interrѯmpis Laboux ironiť.

— Gustavo! — diris la genralo.

— Vi pravas. Ni prokrastu la interbatadon! Unue ni paroladu!

— Ĉu ne estus pli bone fari tion inverse? Kial ne interbatadi anticipe?

De Bertin diris malpacience al la iama rajtigita ministro:

— Ba, silentu… Aŭskultu min, Gorĉev: ĉu vi estis ekster la fortikaĵo hieraŭ vespere?

— Ĉu mi?… Mi tute ne sciis, ke tio estas permesata. Hodiaŭ mi eliros.

— Atendu — interrompis Laboux. — Kie vi perdis tiun monoklon?

— Ĉu ĝin? Homo kun aŭtoŝtelista aspekto petis ĝin, kiel donacon. — Kaj li repetis tion. Sed ni ne donos ĝin al vi.

De Bertin etendis sian manon al Gorĉev:

— Ankoraŭfoje mi dankas vin, amiko mia, kaj nun mi ordonas, kiel generalo al senranga soldato, havi nenian aferaĉon kun sinjoro Laboux.!

De Bertin forrapidis.

Gorĉev okulumis al Laboux kun gaja instigo, kiam ili restis solaj:

— Dank’ al Dio, mi ankoraŭ ne estas ĵurinta. Mi ne devas obei. Venu en la deponejon!

— Atendu, Gorĉev! Mi ŝatus paroli kun vi… Hodiaŭ vespere je la 9-a horo aŭto atendos vin en Vieux Port, ĉe la angulo de Cannabiére

— Mi ne povas eliri de tie ĉi.

Suboficiro alvenos kun ordono, kaj li veturigos vin en la urbon. Matene la aŭto estos en Génua.

— Ĉu Anette stiros la aŭton, en ŝia poŝo kun la gepatra aprobo?

— Vi estas freneza!

— Mi respondos tion nur en la deponejo.

— Komprenu…

Kriego fendis la aeron, kiu transiris al ŝriko.

— Pardonon, sed la serĝento flustris alviciĝon — diris Gorĉev kaj forrapidis.

La rekrutoj kuris el ĉiu direkto La Leono haltis antaŭ la vico.

— Homoj! Kiu sentas tiel nun jam, ke li ne servus volonte, tiu havas ankoraŭ unu ŝancon por pripensi la aferon. Elpaŝu tiuloj.

Proksimume dek personoj elpaŝis. Inter ili ankaŭ la buĉisto, kiu estis la viktimo de sia distreco.

— Ĉu vi do irus hejmen volonte? Venu pli proksimen dikulo kaj respondu. Ĉiu povas pripensi la aferon dum dudek kvar horoj en la legio.

— Jes, mi volonte refarus tion — diris la buĉisto sincere.

La Leono turnis sin al la ĉefkaporalo.

— Nu!.. Notu do ilin per po unu stelo en la nomlisto. Ili ne estas fidindaj. Ili marŝos en la Saharan Agadiron kun la morgaŭa transporto… La aliaj ekiros hodiaŭ vespere al Oran!

La buĉisto kaptadis aeron.

— Kio estas al vi, dikulo?! Kial vi hapas? Ĉu eble io ne estas en ordo?!

— Sinjoro serĝento diris… tion, ke dum dudek kvar horoj… ĉiu povas pripensi sin…

— Nu kaj? Ĉu eble mi nuligos tion? Ĉu vi scias kion fari: eĉ morgaŭ vi povas pripensi vin. Sed retiriĝi neeblas. Tio certas! Rompez, bandaĉo!

Gorĉev komencis skribi ion rapide sur paperon kaj donis tion al iu junulo, poste li reiris al Laboux, kiu atendis lin pacience.

— Mi nur ŝercis, kiam mi promesis la manon al vi — asertis la patro persiste.

— Se vi kuraĝos diri tion, kiam mi revenos post kelk-jara militservo, mi mortpafos vin, kiel hundon, kaj la trubunalo prijuĝos tion tre kompreneme, se mi rakontos la antaŭaĵojn. La honesta sinjora socio absolvos min, kaj vi povos esti membro de neniu transmonda kazino!

— Freneza laktobuŝulo!

— Nu bone! Ni iru en la deponejon! Vi atingos nenion ĉe mi.

— Ni iru!

Multe da civiluloj estis en la deponejo, tiel do al neniu estis okulfrapa, kiam ili ŝtelumis en la najbaran, malplenan ejon…

…Post dek minutoj Gorĉev revenis denove, sur sia brako li portis la svenintan Laboux-on, kiu interteme perdis ie la duonon de sia jako.

— Kio okazis? — demandis la subkaporalo.

— Tiu homo falis subite surdorsen.

— Kie li suferis batvundon?

— Ĉe la orelradiko. Sed mi trafis ĝuste lian mentonon.

La generalo, ŝajnas, konis Laboux-on bone, ĉar li diris nenion, kiam la iama ekscelenco sidis en la aŭton apud li kun bluaj okulkavoj, portante duonon da jako.

— Malmolnukulo — diris Laboux dum ili veturegis al Nico.

— Jen rigardu… Jus iu ĵetis ĝin tra la barilo per ŝtono — diris de Bertin kaj transdonis leteron al li.

Sinjoro Generalo! Mi obeema raportas, ke danĝera persono, nome Laboux, mia estonta bopatro, instigis min fuĝi el la legio. Ankaŭ suboficiro rolis en liaj planoj, kiu venus vespere por mi kun ordono. Mi konkludas el tio, ke ankaŭ alia altranga persono partoprenas la komploton. Bonvolu tuj esplori mian raporton, ke la puna mano de la jurisdikcio trafu la kulpulojn.

                           Fidele al sinjoro Generalo:

                           Ivan Gorĉev

                           senranga soldato

— Ĝi estas senekzempla impertinenteco! — furiozis lageneralo.

Laboux ridetis malgraŭ tio, ke liaj lipoj ŝveliĝis.

— Tamen… se mi estus koninta lin pli frue… Diablo scias…

— Ĉu nun vi pensus lin pli bona bofilo, ol komence?

— Jes, ni interbatadus ĉiam!

IX-a ĉapitro

1

Ivan Gorĉev ĵus decidis iri en la kantionon por trinki bieron, kiam iu kriis lian nomon.

Serĝento staris en la mezo de la korto kun siluraj lipharoj.

La junulo rapidis al li: — Ordonu pri mi!

— Ĉe mi servas samnoma senrangulo, kiu hodiaŭ formarŝis ebrie kun sia poltono, kaj ili surŝipiĝis.

„Li povas estis nur Cortot” — pensis Gorĉev.

— Ĉu sinjoro serĝento estas Hector Potiou?

— Kiel?… Hm… jes. Ĉu eble parolis ion tiu homo?! Li certe mensogis.

— Tio povas okazi facile.

— Kion li diris?

— Tion, ke sinjoro serĝentos estas tre saĝa kaj tre firmkaraktera homo.

— Nu… kelkfoje li tamen ne mensogas… Mi scias tiel, ke oni transdonis al vi lian havaĵon pro eraro, kiun li forgesis kunporti.

— Jes. Ĝi estas super mia lito. Malgranda lignoskatolo ŝnurligita. Kien mi sendu ĝin?

— Nenien. Mi ekveturos nur morgaŭ matene, ĉar mi ne apartenas al la akompanataj oficiroj. Kaj mi kunportos ĝin al li… Nu lasu tion super via lito!

Hector Potiou foriris. Gorĉev rapidis en la kantinon, kien oni povis iri tra volba, mallumo koridoro de akcesora konstruaĵo. La tien-reen irantaj legianoj, interpuŝadis unu la alian kaj kriadis.

— For el mia vojo — diris iu al Gorĉev, kiu iom flankenpuŝis lin.

— Ne puŝiĝadu, he! — Li forte batis la koncernulon kaj volis rapidi plu, sed la alia kaptis lin ridegante.

— Insolenta fi…

Li ne povis daŭrigi, ĉar ankaŭ Gorĉev kaptis lian kolon.

— Nun mi strangolos vin cikado!

Kial li diris ĝuste la vorton cikado, ĝi estas iu el liaj enigmaj manifestiĝoj, kiuj instinkte aperas subite. La tien-reen irantaj senranguloj laŭte ridaĉis, ĉar la vorto plaĉis al ili, kaj la homo, nomita cikado ne povis respondi, ĉar al tio estus bezonta iom da aero en la laringo, kaj la forta mano de Gorĉev momente elpremis tion. Antaŭ ol li estus sofokiĝinta, la senrangulo lasis lian kolon libera. La agonianto subite vigliĝis: — Kiu vi estas?

— Mi estas rekruto, vi, cikado!

— Senrangulo! Nomu vin! — stridis la homo, kiun Gorĉev nomis cikado, kaj la volbo tremis pro lia basa voĉo, kvazaŭ Samsono estus skuinta iun kolonon en la mallumo…

La sango glaciiĝis en ĉies vejnoj!

Serĝento Verdier, la Leono estis tiu, kiun la junulo insultis! La kompatindulo nomis lin cikado… Sed estis blinda mallumo… De kie li estus sciinta tion?

— Ivan Gorĉev! Je via servo!

— Tial vi respondecos!

— Dum mi ne estas ĵurinta, mi ne povas fari militistan delikton. Cetere mi ne sciis, ke mi renkontis sinjoron serĝenton en la mallumo…

— Nom du nom!.. Vi do estas militista kriminalisto… Nu bone!.. Vi lernos, kio estas la diferenco inter la Leono kaj cikado… Post via militista ĵuro.

Kaj li forrapidis.

„Hm. Tio komenciĝis bone…” — pensis Gorĉev. Kaporalo Gent iluminos la aferon inter „fratinjo” kaj baptopatrino, kaj la serĝento atentigos lin pri la diferenco inter cikado kaj Leono…

Nu, estas egale… Baldaŭ estos iel. Sur la korto, je lia plej granda surprizo, li ekvidis sinjoron Vanek, kiel li en la ombro de disetendita pluvombrelo enprofundiĝis en sian ĵurnalon kaj dormis.

Gorĉev skue vekas lin.

— Alo! Sinjoro Vanek!

— Kie vi estis? Mi serĉas vin jam dek minutojn. Mi sukcesis atingi, ke mi vizitu vin, ĉar bedaŭrinde, ke mi estas sekretario, oni ne permesis al mi enveni. Eĉ.

— Nun rakntu la rezulton de via telefonado!

— Ĝi estas kontentiga.

— Nome?

— Mi konstatis tutcerte, ke vi ne scias bone la nomon de la artistino. Inter la telefonabonantoj de Marseljo ne troviĝas eĉ unu Lolette Anjou!

— Kiel?

— Mi trovis Pauline Aragones-on, kiu apartenas al fonduso, sed ŝi ne konas vin, krome ŝi havas sepdek jarojn, kaj ŝi ne estas filmaktorino. Krome mi telefonis al Mimi Albouxrier-on, nek ŝi konas vin, sed ŝi diris, ke ŝi deziras konatiĝi kun vi, vespere ŝi estos en Clichy. Poste restis nur uno nomo verŝajna: mi telefonis al Lola Zwillinger, ĉar mi pensis, ke la nomo Anjou estis nur langostumblo. Sed nek tiu virino konas vin, aŭ ŝi nun jam neas tion, kaj bedaŭrinde ŝi laboris nur en cirko sur trapezo, sed tio okazis antaŭ ok jaroj. Mi pensas, ke mi faris bonegan laboron.

— Jes — respondis Gorĉev kaj estis tre malgaja.

— Estas malbone — daŭrigis sinjoro Vanek — , ke via memorkapablo ne estas bona.

— Ĉu vi estas certa pri ĝi, ke ne vi forgesis tion, kion mi diris?

— Sinjoro — li respondis mangeste — , se mi encerbigas ion, tio estas tutcerta! La nomo restas konstante antaŭ mi tiel, kvazaŭ ĝi estus stampita sur mian cerbon, kiel vi vidas tiun nomon sur la unua paĝo de la ĵurnalo: „Anette Laboux.”

…Li tiu kaptis la ĵurnalon el la manoj de sinjoro Vanek kaj legi konsternite sur la titolpaĝo!

HODIAŭ TAGMEZE ONI RABIS EL IU VILAO DE NICO ANETTE LABOUX-ON.

2

Kiam la generalo kaj Laboux alvenis hejmen el Marseljo, la domo ŝajne estis tia, kiel alifoje. Parker, la negra ŝoforo malfermis la ĝardenan pordon antaŭ ili, kaj la hundo de Anette, la granda, blanka vertrago, saltadis sur la alvenintojn.

Kiel ĝi bleketas!

Sed ili ne rimarkis tion. Atinginte la salonon, ili ĵus komencis paroladi, kiam ili aŭdis mallaŭtan ĝemadon el la direkto de la glasoŝranko. Laboux tute ne surpriziĝis, kiam li ekvidis André-on en iu larĝa tirkesto, ŝnurligitan.

— Tie mi ankoraŭ ne estis — diris la lakeo ĝemante, kiam li liberiĝis.

— Kio estas?! Kio okazis?

— Iu batfaligis min — li diris spiregante.

— Ĉu vi fartas malbone?

— Iomete. Mi iom post iom alkutimiĝas al tio…

Ili jam sciis ĉion post kelkaj minutoj. Letero estis en la ĉambro de Anette.

Ni rabis vian filinon. Se la aŭto ne estos vespere en tiel sama stato sur la ŝoseo inter Nico kaj Cannes, kie ĝis disbranĉiĝas norden ĉe parko, tiam mi mortigos vian filinon. En ĉies nomo, kiujn vi prirabis, mi ŝuldas al vi per tiu venĝo. Ĉu vi kredas tion, ĉu ne, ĝi ne gravas.

B. L.

Laboux fiksrigardis antaŭ sin serioze:

— Nun kio okazos?…

— Ni informos la policon.

— Ĉu vi pensas, ke tiaj homoj, kiel Portenif kaj liaj kunuloj ne plenumos ilian minacon, se ni denuncos ilin?

— Sed… kion vi volas?…

— La oron… ni donos al ili…

— Ĝis nun ili nur kredas, ke ni rabis tion, sed se vi transdonos la oron, tiam la akuzo estos vera.

— Sed Anette — flustris la ĉiam tranvila, sekstatura, malmola homo, nun ĉi-foje kun tremantaj lipoj. — Ni transdonos la oron, Aŭgusto.

— Ĝi ne estas la nia.

— Malgraŭ tio. Kion mi havas, per tio mi sendamaĝigos la reĝon de Ifiriz, kaj ankaŭ la ceterajn mi repagos iom post iom… Se necese, eĉ ĝis la fino de mia vivo mi suferos pro la ŝuldo…

Kiam ili venis en la ĝardenon, taĉmento da policistoj desaltis de sue la alarmaŭto.

— Kiu vokis vin?

— Iu telefonis, ke oni rabis la fraŭlinon.

— Vi ne devas scii pri tio. Bonvolu — diris la generalo — , rekomandi viajn homojn…

Laboux rapidis en la domon.

— André! Kiu telefonis de ĉi tie?

— Mi… Mi aŭdis, ke la fraŭlino…

— Mi batfaligos vin!

— En ordo. Sed se povas peti vin, sinjoro, metu min en la internon aŭ sub neniun meblon. Laŭ mia opinio ĝi estas nekomprenebla ago.

— Okso.

Laboux forrapdis kun la generalo. Ili sidis en la bluan Alfa-Romeo, sed ne Parker stiris ĝin.

…Je la naŭa horo vespere Anette estis hejme, kaj la aŭton, kiu konsistis preskaŭ tute el oro, posedis Lingeström kaj liaj kunuloj.

3

La knabino pasigis kelkajn horojn en la societo de la friponoj. Ŝi ne devis plendi pro la trakt-maniero. Oni pene portis ŝin en vilaon, proksime al Cannes. Lingeström atendis ŝin tie, kaj ankoraŭ kelkaj homoj. La barono estis malvarmkoduta, sed ĝentila.

Kara Anette — li diris laŭ sia kutima diplomata maniero. — Se vi estus reciprokinta miajn sentojn, tiam ne okazintus, ke mi tiel perforte eldevigu mian justan heredaĵon.

— Ba — respondis Anette kolere — , vi estas ĉantaĝisto! Krimulo!

— Mi petas mian rajtan heredaĵon de via patro!

— Mia patro neniam faris maljustaĵon kontraŭ iu!

— Jen rigardu — diris Lingeström kaj metis leteron antaŭ ŝin:

Subskribintoj kunportas oron, kies valoro estas dek milionoj da pundoj. Ni interkonsentis, se iu mortos el ni, la aliaj kamaradoj heredos lian parton

192… oazo Abudir. Ifriz.

Barono Lingestrom, legianoj Portenif, Laboux, Latourette, Van Diren kaj Hurine.

Ŝi rekonis la skribon de sia patro. Sendube, ke ĝi estas aŭtentika!

— Ĝi pruvas nenion.

— Kiel?

Li metis ĉifonan, flaviĝintan leteron antaŭ la knabinon. Ĝi estis primitiva skribo kun tremanta mano:

Filo mia!

Baldaŭ mi mortos…Oni terure malbone traktas la malliberulojn ĉi tie, kaj mi ĉiam pli malfortiĝas. Mi sendas tiun ĉi dokumenton. Mi batalis kun Gustavo Laboux, kiel legianoj, en Ifriz. La reĝo mortis, kaj la legianoj kun la infana tronheredanto kaj kun kelkaj indiĝenaj estroj fuĝis. Ni kunportis ankaŭ la trezorojn de la reĝo, la fiskon. Laboux vundiĝis. Ni portis lin sur brankardo. Kruela kaj sovaĝa afero estas la vivo sude. Kial beligi? Ni decidis murdi la indiĝenajn estrojn kaj ŝteli la monon. Ni estis en la ĝangalo. Ĉio okazis laŭplane. Ni akiris la oron. Ni kunportis la vunditan Laboux-on, kaj ni fuĝis bonŝance. Tiu Laboux, kiam ni kaŝis la oron, kaj ni atingis la oazon Kufra, koluziis kun kapitano, kiu nomiĝis de Bertin. La soldatoj de Bertin kaptis nin, kaj antaŭ niaj okuloj, li kaj Laboux, ili du, elfosis la havaĵon de la reĝo…Laboux sciis, kion li faras. Ĉar, se ni parolas al iu pri la oro, tiam oni pendigus min pro la murditaj indiĝenoj. Li fuĝis tiun tagon. Oni arestis kaj kondamnis nin, kiel dizertintojn…De tiam Laboux kaj de Bertin faris karieron, kaj mi agonias en Columb-Béchar, kaj mi pensas, ankaŭ Potenif vivas ankoraŭ ie. Venĝu, infano mia, provu reakiri tion, kio koncernas vin…

Barono Kurt Lingeström

Columb-Béchar, Compagnie Discipline

Anette rigardis la leteron paraliziĝinte.

— Kie estas la mono laŭ vi? — ŝi demandis la baronon.

— La Alfa-Romeo konsista preskaŭ el pura oro, dekkvar karata…

Ŝi nun komprenis… Kial ne funkciis la bremso bone… Kial ĝi ne veturas pli rapide, kial ĝi konsumis pli multe da benzino: la aŭto estas peza pro la multe da oro.

Vespere Anette Laboux estis en sia hejmo. Kaj la dekkvar karata aŭto apartenis al Lingestrom kaj liaj kunuloj.

4

Fine la patro ekparolis.

— Mi opinias, oldulo mia, ke anaŭ via militista honoro postulas rakonti ĉion al Anette.

— Jes… — kapjesis de Bertin. — Anette scios, ke ŝi devas silenti.

— Vidu, filino mia, ankaŭ tiuj estas dokumentoj…

Li iris al la ferŝranko kaj serĉis malnovan ledan aktujon. Li elprenis kelkajn paperojn el ĝi kaj transdonis tiujn al Anette.

Hodiaŭ ni sendos Gustavo Laboux-on en Oran-on por anonciĝi ĉe la divizio D de la ĉefstabo.

Alia ordono:

Hodiaŭ ni sendis Gustavo Laboux-on kun ordono al Oran. Li anonciĝu kiel dizertinto ĉe Mala Padan, kiu estas la reĝo de Ifiriz, kaj li proponu siajn servojn kontraŭ la ribeluloj. Li tenu sekretan kontakton kun stab-kapitano de Bertin, kiu depotas en Abudir, kiu peros ĝis plua instrukcio. Dato ktp…

Anette komencis plori pro ĝojo. Poste li kisadis sian patron.

— Kiel feliĉa mi estas… Mi… mi jam pensis tion, ke vi… tamen faris ion…

— Pro tiu ŝtelo oni distinigis min per la rajtigita ministra pozicio — diris Laboux. — Mi devis entrepreni eĉ la malhonoran ŝajnon de la rabo, ĉar Francio neniel povis miksiĝi en la aferon.

— En kian aferon…

— Portugalo, nomata Dizard ekscitis ribelon kontraŭ Mala Padan, la reĝo de Ifiriz, kiu simpatiis kun la francoj. Estintus la rompo de la antaŭaj koloniaj statoj, se iu grandpotenco rekte intervenus. Sed Mala Padana estis negra reĝo, simpatianta kun la francoj. Ĝi estas la ŝlosilo de la enigma afero!

— Diru al Anette ankaŭ la ceterajn — interrompis de Bertin — , se jam ŝi scias tiom.

Laboux, kiun la okazintaĵoj iom suferigis, trinkis glason da konjako.

— Atentu do, Anette. Oni nomumis min diplomatia konsilisto apud Mala Padan-on, kiel oficiston de la ministrejo pri eksteraj aferoj. Kiam la ribelo komenciĝis en Ifiriz, mi ricevis tiun konfidencan ordonon, ke mi varbu volontulojn por la armeo de Ifiriz sen la scio de la oficialaj, francaj instancoj. Tiam mi dungiĝis al la legio, kaj mi servis, kiel senranga soldato. — Liaj okuloj komencis brili. — Tiuj estis malfacilaj monatoj, sed mi neniam forgesos ĝin!..

La vizaĝo de Anette malsereniĝis. Tiu sama penso ekregis ilin por sekundo.

Gorĉev jam dum horoj estas survoje al Afriko, sur la maro.

— Longe — daŭrigis Laboux ĝemante — mi vizitis la garnizonoj unu post la alia, kaj mi logis la dizertintojn en la oazon Abudir per mono, fabeloj. Abudir estas ĉe la landlimo, kaj la soldatoj povis facile trapasi la limon pro la ne tro atentemaj, francaj limgardistoj. Ankaŭ mi trapasis ĝin kun la lasta grupo. Inter ili estis la demoraliĝinta barono Lingestrom, la patro de tiu fiulo. La revolucio de Dizard venkis pro perfidulo. Oni mortigis Mala Padan-on, sed Abe Padan, la dek kvin jara tronheredanto, kaj kelkaj fidelaj tribestroj fuĝis kun malgranda trupo da legianoj. Ili kunportis la ortrezorojn de la lando, kaj ankaŭ mi estis kun ili, grave vundita. La ceterajn vi jam scias, Lingeström kaj liaj kunuloj, inter ili ankaŭ Portenif, mortigis la tribestron. Iu ĉefo fuĝis kun la dek kvin jara troheredanto Abe Padan. Kion mi povis fari vundite, senpove? Ŝajne mi apartenis al ili. En Abudir, kie de Bertin kunlaboris kun mi sekrete, oni kaptis ilin ĉiun. Poste ni faris tiel, kvazaŭ mi kaj de Bertin estus ŝtelintaj la oron. Ĉar se ni transdonus ĝin, tiel la Franca Respubliko devus redoni ĝn al la nova ŝtatestro, al Dizard. Oni repostenigis min al la diplomatia servo, kaj la afero forgesiĝis. La oro kaj la tronheredanto malaperis. Dume Abe Padan fariĝis dudek jara… Li vivis kaŝe en Maroko kaj ricevis tre bonan edukadon. Alvenis la tempo venĝi Dizard-on, la uzurpanton de la trono. Al tio estus bezonta la oro, kiun ni ambaŭgardis…

— Kiel… vi enkonstruis la oronon… en la aŭton? — demandis Anette.

— Sekrete transporti oron en tiel granda kvanto estas tre komplika. Malfacila tasko estas liveri ĝin de tie ĉi en Afrikon, tra la limo en Ifiriz-on. Tiel ekideis al ni: forĝi la oron en la konsistpartojn de la aŭto. Milit-teknika inĝeniero, kapitano Goulain persone faris la laboron kun siaj du oficiroj.

— Ĉio estus sukcesinta bonege — diris de Bertin — , se Lingestrom ne intervenus.

— Diablo sendis lin! — kapjesis Laboux kolere kaj trinkis glason da drinkaĵo. — Lia patro skribis tiun malbenitan leteron… Kaj iun tagon vizitis min tiu ulaĉo. Li aspektis bona homo. Mi ne povis rakonti la veron, kaj la skandalo, precipe nun, estintus malbona… Mi do promesis al li, ke mi rekompencos lin el la ŝtelita oro. Mi donis al li iom el la mia, kaj…

— Kaj vi babilaĉis antaŭ li! — kriis de Bertin.

Laboux ruĝiĝis ĝis la oreloj.

— Eh! Do ĝentlemano estas tiel malfacile toleri la ŝajnon, ke li estas ŝtelisto!

— Kaj… — diris Anette — la aŭton… Vi donis al ili… Pro mi…

Ili silentis.

— Nu — ekparolis fine Laboux. — En la proksimo de la francaj kolonioj estos unu amikan, negran landon malpli. La oro de la dekkvar karata aŭto estintus bezonata, por ke Abe Padan armu la tribojn, fidelajn al la reĝo…

Denove regis silento. Fine Anette rimarkis malkuraĝe:

— Kaj… kio estas al Gorĉev?

De Bertin unue rigardis al Laboux.

— Mi parolis kun kapitano — li diris poste — , li momiĝas Pierre Bousier, li estas referanto en la ministrejo pri militaj aferoj… — Li rigardis la registran karton. — Gorĉev anonciĝis nokte en Nico, kaj ankoraŭ hieraŭ li ekiris al Oran.

Laboux ne diris eĉ unu vorton da kontaŭa argumento… Li ankoraŭ nun rigardis nur la tapiŝon. Li ne havis kaŭzon kritiki la agadsinsekvon de Bertin. Ĉar li donis du mil frankojn al adjutanto Dauville, kiu veturis, kiel ekzerc-oficro kun Hector Potiou al Oran por doni informoj de tempo al tempo pri la sorto de Gorĉev.

— Dio mia — diris Anette — , nun ŝarĝas mian konscion, ke ni ne havas la aŭton…

De Bertin respondis kun trudita gajeco.

— Eh! Eble la alta diplomatio trovos alian solvon kontraŭ Dizard! Karuloj! Ni eliru, ĉar niaj nervoj ne povas elteni ĝin!

— Mi iros nenien! Nek Gorĉev povas iri… — ŝi diris obstine

— Silentu! Dum mi estas ĉi tie, vi povas esti trankvila! Pierre Boussier promeis, ke li zorgos pri Gorĉev dum la Afrika restado. Kapitano Boussier vojaĝadas en Afriko, kiel referento de la ministrejo pri la militaj aferoj, kaj li estos en Oran post du semajnoj. Mi diris al li pri Gorĉev, ke li estas mia proksimulo. Se vi venos tuj en Negresco-n kun ni, mi skribos eĉ poŝtkarton al li.

— Mi venas, mi venas…

Laboux eĉ nun ne ekparolis. La tragika stultaĵo de Gorĉev relative grave pezis lian konsciencon.

— Hej, André! — kriis la generalo kaj aplaŭdis. — Sufiĉas la malgajeco, karuloj!

André envenis. La ŝvelaĵoj sur liaj okuloj riĉiĝis per du opalaj kaj lapis-lazuraj tonoj, sed la okuloj mem fariĝis tiel mallarĝaj, kiel trio per krajono. Laboux ordoni laŭkutime:

— Venu la aŭto… — Li glutis la frazfinon. La auto! Kie ĝi estas jam. Li ĝemis.

— Telefonu — diris la generalo — por venigi taksion!

— Jes. — Li returnis sin sur la sojlo. — Ĉu Parker engaraĝigu la aŭton?

— Eh! Komprenu — ekadmonis lin Laboux. — Mi vendis la Alfa-Romeo-n. Ĝi estas ĉe la nova posedanto…

— Sinjoro! Monsieur Gorĉev estis sufiĉe indulgema aŭ distrita, kiam li batfaligis min, ĉar li ne blindigis min tute, tiel mi povas aserti tutcerte, ke la aŭto staras antaŭ la pordego. Mi vidis tion per mia unu okulo…

Ili kuregis malsupren…

La generalo trapasis la pordegon la unua, kaj li retropuŝiĝis. Anette ekŝrikis. Laboux faris grandajn okulojn… — Kio ĝi estas??!

La aŭto staris apud la trotuaro sendifekte, nur ties varmoforigilo enkaviĝis iomete, kaj la sangaj plumoj de surveturita anaso gluiĝis al la motorujo.

…Ie sur la guma planko kuŝis nigra monoklo. La celuloido foriĝis de sur ĝia malgranda parto.

X-a ĉapitro

1

— Sinjoro Vanek — diris Gorĉev, kaj li demetis la ĵurnalon, kiu informis la homojn pri la forrabo de Anette. — Nun vi paŝos sur la piedestalon de via sekretaria tasko.

— Ĉu ĝis nun mi ne estus starinta tie? — li demandis kun malvarmkonduta miro.

— Mi esprimis min malbone. Ĝis nun vi agadis en alteco de nuboj. Sed nun vi devas iri en la stratosferon!

— Mi iros volonte, sed mi devas scii pli precizan adreson, ĉar mi orentiĝas malbone en Marseljo. Mi pensas, ke tiu magazeno estas proksime al la stacidomo, ĉu ne?

— Vi divenis tion!

— Kion mi kunportu?

— Nenion. Mi mem aranĝos ĉion. Ĉar mi scias la solvon de la krimafero, publikitan en la ĵurnalo, mi scias, kie estas Anette Laboux!

— Ŝia nomo ne estas en la telebonlibro. La sola filmaktorino estas Zwillinger. Ĉu ne eblas, ke tamen vi havis aventuron kun ŝi, kaj la virino nun ne volas scii pri vi?

— Eblas — li konsentis entuziasme, ĉar li decidis neniam plu diskuti kun sia sekretario. — Mi do nun foriros kun via forpermesilo, sed vi atendu min ĉi tie. Ankoraŭ neniu konas min en la legio, nur buĉisto…

— Ĉu buĉisto?! Mi konas lin! Ĉu lia nomo ne estas Krompach?

— Li nomiĝas Zagorosky.

Ĝi iris jam kvazaŭ oleite! Li sciis, kion fari, se li volas liberiĝis de sinjoro Vanek rapide.

— Vi ricevos kvarcent frankojn, sinjoro Vanek, se vi anstataŭigos min ĝis la unua horo nokte. Gravas, ke vi anonciĝu dum la lego de la nomliso. Mi revenos antaŭ la ekiro por deŝanĝi vin.

— Tre volonte, ĉar ili ne rajtas puni civilulon. Sed mi kunportis nenian havaĵon.

— Mi havas ĉion sur la breto, super mia lito, kio estas necesa en la legio.

— Mi bezonas nur paciencon dum tiu mallonga tempo.

Se li estus antaŭvidinta la futuron, li certe ne estus dirinta tion. Sed ĉar mi jam menciis ĝin en alia parto de mia romano: la homo estas kreita laŭ sia propra intereso tiel, ke li ne antaŭvidu la futuron.

…Post dek minutoj Gorĉev forlasis la fortikaĵon St. Jean en tia civila vestaĵo, kiu estus komforta loko eĉ por pluraj personoj.

Tiun vestaĵon porti lia sekretario antaŭ nelonge.

Sinjoro Vanek aperis en studente mallonga militista pantalono post la alivestiĝo, la ĉapo estis sur la pinto de lia verto, kaj la manikoj de la kamizolo kovris nur liajn kubutojn. Sed la butonoj defalis. Unuavice li alparolis kolonelon, kiu ĵus iris tra la korto, kaj li eklevis sian ĉapon ĝentile por saluti lin.

— Bonan tagon, mi estas Petroviĉ. Bonvolu diri, sinjoro ĉefleŭtenanto, kie troviĝas la dormejo por la soldatoj?

La kolonelo pensis tion dum momentoj, ke la garnizono ribelis, kaj ili tuj masakros ĉiun.

— Ĉar — daŭrigis sinjoro Vanek gaje kaj rigardadis iun ordenon de la kolonelo, preninte ĝin inter siajn fingrojn — mi ne konas la vojon, kondukantan tien. Pardonon… — Tial li aldonis tion, ĉar hazarde li deŝiris la Aglo-ordenon por la unuarangaj soldatoj.

— Kiu vi estas? — demandis la kolonelo, eĉ nun konsternita.

— Mi estas nova dungito ĉe la patrujdefenda aremo. Mi nomiĝas Van… Mi havas la nomon: Petroviĉ.

La kolonelo subite komencis ridi tiel, ke sinjoro Vanek retropaŝis pro timo.

— Kara infano mia — ekparolis fine la blankhara soldato kun kompato — , diru, pro la amo de Dio, kiel vi povis fariĝi soldato?

— Nun ne pri tio temas, mi petas…

— Kolektu vian ĉiun voloforton tre rapide, ĉar cetere vi havos teruran vivon. Grava afero estas ĉi tie paroli kun superulo. Staru iom soldatece.

— Ĉion ĉi mi scias el la filmkronikoj, sed nun ne estas ekzercado, ĉu ne? Kial agi ĉi tie kiel infanoj?… Ĉu vi ne havas alumeton, sinjoro ĉefleŭtenanto?

La kolonelo denove ekridis. Poste li skuis sian kapon malgaje.

— Disijnoro! — diris la kolonelo. — Kiel venas en la kapon de tia homo surpreni uniformon… Mi elkore bedaŭras vin! Ĉu vi scias, se vi estos soldato dum du tagoj, pro tio vi ricevos striktan katenon, kaj vi devas gardostari dudek kvar horojn?

Li balancis la kapon malgaje kaj iris plu. Sinjoro Vanek postrigardis lin kolere.

— Ĉu el tio mi sciu, kie troviĝas la dormejo… Nu estas egale… Alo! Sinjoro kaporalo!!

Li alkriis la serĝenton. Al Verdier. La Leono turniĝis fulmorapide.

— Kiu vi estas?

— Petroviĉ.

— Mensoga insolentulo! Oni ankoraŭ ne donis al la rekrutoj, kies nomo komenciĝas per la litero P. Nu sed sufiĉas al mi via numero: 27…

— Mi petas vin, ne pri tio temas — malpaciencis sinjoro Vagner — , kial fari tion konstante?!..

La Leono trovis en la listo la nomon apud la numero 27, kaj tiuokaze li aŭdigis sian plej brilan kriegon en sia vivo.

— Helpu! — kriis sinjoro Vanek timiĝinte.

— Gorĉev! Vi estas Gorĉev!!

— Nu kaj? Ĉu mi ne diris tion?…

La Leono ridetis. — Mi estas la cikado — li diris signifoplene.

— Mi ĝojas, mi estas Vanek. Diru sinjoro Cikonio, kie troviĝas la dormejo, kaj kiel mi povus ekcigaredi?

La Leono ne mortigis lin. Eĉ! Li komplezeme elprenis sian aŭtomatan fajrilon kaj ekbrulis lian cigaredon, poste li brakumis Vanek-on.

— Mi mem akompanos vin al la dormejo. Bonvolu veni! Mi devas trakti vin ĝentile! Vi ja ankoraŭ ne ĵuris soldate. Ĉu ne?

— Tio ne urĝas se vi nun ne havas tempon… Ĝi tute ne ekbruligis miajn fingrojn.

— Sed mi tre atendas tion… Bonvolu eniri… — li montris sur la pordon. — Mi iros nur post vin.

Malnova legiano kovris sian vizaĝon en la proksimo pro la timiga vidaĵo.

— Vi estas tre kara suboficiro — babilis Vanek. — Sciu, ke la romanverkistoj disvastigas tiom da idiotaĵo pri la legio, ke mi povas aserti: mi trompiĝis agrable.

La buĉisto ĵus transloĝiĝis. Oni komandis lin al la nefidinduloj de tie ĉi. Li kunporis grandan, flvan valizon kaj puŝiĝis al sinjoro Vanek. La sekretario tute ne konjektis, ke tiu valizo apartenis al Gorĉev

Sinjoro Vanek kuŝiĝis sur lito kaj ekdormis. Li tre nerviziĝis, kiam variolcikatra bretonano ĵetis lin sur la plankon senvorte. Vesperiĝis. Iom li ŝatiuntus, ke Gorĉev venu jam.

Poste eksonis la trumpeto

Alviciĝo!

Ili rapidis sur la korton. Sinjoro iris kun ili. Lego de la nomlisto…

Kaporalo Gent diris la nomojn el paperfolio. Dume serĝento Vardier venis tien. La nomoj estas legataj unu post la alia. Subite sinjoro Vanek elpaŝas kaj kaptas la brakon de la kaporalo:

— Pardonon, ke mi interrompas vin, ĉu ĵus neniu serĉis min?

Morta silento. Sed antaŭ ol Gent povintus mortigi lin, la Leono turnis sin al la rekruto kun afabla rideto.

— Ne… kara Gorĉev, neniu serĉis vin. Kion ni faru, se iu serĉos vin?

— Gorĉev! — Gent vane cerbumadis ĝis nun, kiel nomiĝas tiu, kiu klarigis al li pri sia „fratinjo” kaj baptoparino: tio ne venis en lian kapon. Trovite!

— Jes! Li estas Gorĉev — ridetis la Leono —, kaj parolu kun li bele, Gent, ĉar li ankoraŭ ne ĵuris soldate, do laŭ la militistaj leĝoj, la reglamento ne koncernas lin…

La kaporalo kapjesis kompreneme, poste li legis la nomojn plu. Sed sinjoro Vanek denove kaptis lian brakon:

— Pardonon, se eble oni tamen serĉos min…

— Silentu!

Leŭtenanto diris tion, kiu ĵus alpaŝis ilin.

— Sinjoro poltonestro…

— Rekruto! Vi estas idioto! Kia impertinenteco ĝi estas? Se vi ankoraŭ ne estis soldato, eble vi havis infanĉambron!

Li murmuris ion, sed li restis silenta. Post la lego de la nomlisto li diris al la serĝento:

— Kiuj apartenas al la nefidinduloj, tiuj iru al la kvara domo de la kazerno! La aliaj prepariĝu, ĉar ili ekiros je la dekunua horo. Vi povas foriri!

Sinjoro Vanek rapidis al la pordego kaj li elŝovis ian kapon inter la kradoj.

— Foriru de tie ĉi — diris la deĵoranta kaporalo.

— Bone, bone. Mi ne tramordos la pordegon. Ĉiu estas nervoza konstante ĉi tie.

— Forportu vin!

— Mi aŭdis! Mi ne estas surda. Ĉu vi estas la deĵoranta pordisto ĉi tie?… Se iu serĉus vin, mi estas Petroviĉ…

— Forportu vin, ĉar mi katenigos vin!

— Ĉu oni eĉ batas la soldatojn?… Bela ordo estas ĉi tie, mi povas diri.

Kaj li iris al sia dormoloko. La buĉisto jam forportis sian havaĵon al la neidinduloj, kaj tiu postenigo kiel konvena estis, tion pruvas plej bone, ke li simple ŝtelis la belegan kaj bone ekipitan valizon de Gorĉev. Sed li lasis tie la lignokeston, sur kiun Gorĉev skribis, ke Ivan Gorĉev, kaj li ligis ĝin per ŝnuro.

Sed sinjoro Vanek, kiu sciis nur tiom, ke estas pakaĵo, ekipita por la legianoj super la lito, li surpriziĝis iomete, ke troviĝis nur cigarskatolo kun surskribo tie. Ĉu en ĝi estus ĉio, kion bezonas legiano? Ĉu ne eraris denove tiu Petroviĉ?

Iu ekparolis apud li.

— Mi ankoraŭ ne povis prezenti min: mia nomo estas Fedor Würfli, danc- kaj etiketinsruisto.

— Mi ĝojas. Van… estas iu ĉi tie, kiu havas la nomon Fedor. Mi nomiĝas Petroviĉ.

— Ĉu ne Gorĉev estas via pseŭdonomo?

— Ne. Mia pseŭdonomo estas Petroviĉ. Gorĉev estas mia vera nomo.

— Ĉu Tintoretto?…

— Kion vi deziras?

— Mi diras, ke Tintoretto.

Sinjoro palpebrumis senkonsile dum mallonga tempo.

— Ĉu vi estas italo?

— Mi estas sviso.

— Bedaŭrinde mi ne parolas svise… — Li deprenis la cigarskatolon. — Estas interesa tiu malgranda pakaĵo — li diris.

Sinjoro Würfli ridetis pardoneme.

— Ni ne tuŝadu ofte tiun temon…

— Mi ne faros tion. Mi nur tranĉos la ŝnuron, tio sufiĉas, tiel… hm. Bondolu diri, ĉu ĝi estas kompleta ekipaĵo de legiano?

Kaj li rigardis la enhavon de la skatolo: du uzita piedtukoj, peco de ŝnuro, kelkaj ŝtelŝlosiloj, krome korkotirilo kaj tre multe da cigarstumpoj.

— Eblas — diris Würfli. — Mi ankoraŭ ne ricevis mian ekipaĵon.

— Kiel estas grava korotirilo en la dezerto? — meditis sinjoro Vanek. — Kaj kial oni provizas la soldatojn ŝtelŝlosiloj kaj cigarstumpoj?

— Eble oni uzas la dekoktaĵon de la tabako, kiel medikamenton. Ĉar ĉiuj Afrikaj soldatoj malsaniĝas je skorbuto.

Sinjoro Vanek skue malplenigis la skatolon nervoze.

— Mi ne ricevis ĝin. Aŭ se jes, tiam iu ŝtelis mian skorbuton de tie ĉi.

Sinjoro Würfli etendadis sian kolon scivoleme.

— Ĉu la simbolo estas en ĝi?

— Kion mi faru? — demandis sinjoro Vanek konsternite.

— Kunmetu la tri pecojn…

— Kiaj pecojn…

— Kiuj vi tenas en la skatolo.

— Ĉu la cigarstumpojn?

— Mi petas vin ne ŝerci. Kunŝraŭbu la tri pecojn kaj muziku ion!

— Bone — instigis lin sinjoro Vanek kun afabla rideto de neŭrologo, — mi kunŝraŭbos la ŝnuron kun la piedtuko kaj mi muzikos per tiuj… Kial mi ne havas aŭtomatan rezilon? Alo! Superulo!

Kaporalo Gent envenis, li kriis al la suboficiro, kiu ekbolis de kolero:

— Aŭskultu min, ĉevalo… Morgaŭ vi vidos tian miraklon!

— Kial? Kio okazos morgaŭ?

— Morgaŭ oni ĵurigos vin! — kriis la kaporalo.

— Sed mi jam estas edziĝinta!

Tiam eksonis la trumpeto.

— Alviciĝu! — kriis Gent kaj elrapidis sur la korton. Sinjoro Vanek iris kun ili kun la lignoskatolo. Li ĉirkaŭrigardis maltrankvile. Gorĉev estas nenie!

— Interese — diris Würfli. — Ĉiu artisto havas muŝon en la kapo.

— Eblas.

— Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.

— Ankaŭ la balet-dancistoj kaj la ŝtonskulptistoj. Diru, ĉu vi ne havas alian problemon?

Li rigardadis ĉien nervoze… Li ne estas ĉi tie. Sekvis denove lego de la nomlisto, poste oni gvidis ilin en la havenon al ŝipo. Gorĉev ankoraŭ nun ne venis. Jam estis malfrua nokto. La vaporŝipo sirenis. Oni rulis ponton antaŭ ilin de sur la ŝipo.

— Ni ekveturos — diris la leŭtenanto al Verdier.

— Ĉ ni ne povas atendi ankoraŭ kelkajn minutojn? — demandis la sekretario.

— For, ĉar mi veturigos vin en la frenezulejon.

— Interese — li diris nervoze, kiam ili ekveturis — , oni faras grandan aferon el ĉio… Kvazaŭ Saharo forkurus, se ili ne rapidus tiel…

Sed li estis sur la ŝipo… Li staris ĉe la balustrado. Kaj li ankoraŭ esperis, kvankam jam aŭroris. Li vigle moviĝadis. Kio estos el tio? Ebli li venos, sed Gorĉev ne venis, kaj la ŝipo ekveturis. Tiam matroso alpaŝis sinjoron Vanek:

— Iu sendis tion antaŭ duonhoro, ke mi transdonu ĝin al la legiano n-ro 27!

Gorĉev skribis tion al sia anstataŭiganto:

Estimata sinjoro Vanek!

Bedaŭrinde mi ne povis veni sen mia propra kulpo. Mi deŝanĝos vin en Oran, dum tiu tempo vi ricevos salajron, ducent frankojn po tago, kiun ekde morgaŭ mi metos en iun bankon laŭ via nomo, kaj mi transdonos la kvitancon al vi. Mi petas iom da pacienco.

Via dankema ĉefo,

Petroviĉ

…Kaj la vaporŝipo liveris sinjoron Vanek al Afriko.

2

Gorĉev rapidis malsupren el la fortikaĵo en la stranga vestaĵo de sinjoro Vanek en la malnovan havenon, li sidis senhezite en la unuan sole lasitan aŭton, kaj laŭkutime li komencis iun el siaj bonegaj veturoj, kiuj memorigis pri invado de antikvaj, barbaraj hordoj, laŭ la postlasitaj signoj de nia heroo.

Li devis rapidi por plenumi sian promeson, kaj deŝaĝu sinjoron Vanek, kiu restis tie anstataŭ li, kiel certa sinjoro en la heroa poemo de Schiller, ĉar li plenumis la inviton de sia amiko por partopreni lian geedziĝon antaŭ la ekzekuto. Li veturis per plena rapideco, kaj kun relativa bonŝanco, ĉar por tiel diri, la bona, malgranda aŭto Citroen eltenis ĝis Ciota, kiu distanco estas preskaŭ dek ses kilometroj de Marseljo. Sed en la fiŝista haveno ne estis luksa aŭto, nur kamionoj kun la matena fiŝkaptaĵo.

Post nelonge Gorĉev estis survoje al Toulon kun kamoiono da fiŝoj. La forta, granda ŝarĝaŭto eĉ en Crenoble bone eltenis, nur ties varmoforigilo enkaviĝis pro rompo de lanterno, kaj li superŝutis la lernantinojn de la edukulinejo per mortintaj fiŝoj, sed cetere ne okazis intermezo ĝis Toulon, kie Gorĉev entiris la manbremson kontente, kaj li elaŭtiĝis en la montrofenestro de kortbird-komercejo.

Sed kiu povas ekzaktege kalkuli tiaĵon? Cetere tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur Gorĉev-on, kiu atingas lin. Ĉar li forkuris tuj. Post duonhora kurado la granda parto de la homamaso postrestis, nur ok-dek amatoraj, longdistancaj kuristoj eltenis, atendinte tiujn, li batis ilin kaj rapidis al policisto, kiu deĵoris en iu malproksima strato:

— Unu respondu tion, kie vi ŝtelis tiun vestaĵon?

La vestaĵo de Gorĉev estis okulfrapa por multaj homoj, kaj ili ĉirkaŭstaris lin.

— Venu kun mi en la policejon… Bela birdo vi estas!

— Mi serĉas la restoracion Texas…

Aŭdinte tiun defendon, oni preskaŭ linĉis lin.

La policisto akompanis lin, kaj Gorĉev pensis maltrankvile pri Anette, eĉ ne parolante pri sinjoro Vanek, kiu atendas lin kiel hostaĝo, kvazaŭ en la dramverko de Schiller, kaj li certe faras idiotaĵojn.

Bonŝance ili alvenis al la ŝtuparo de viadukto, kaj li puŝis la policiston de tie sur tri pavimistojn, tel do li ne povis iri plu. Gorĉev kuris per belega stilo, rapide kiel sago, kun antaŭenkliniĝinta supra korpo. Tiu lia individua kur-stilo ĉiam trovis multajn sekvantojn, sed ili ne atingis lin. Post nelonge Gorĉev alvenis al la kajo, kaj ĉiuj persekutantoj en granda distanco restis malantaŭ li.

— Disinjoro mia! Ĉu li jam neniam ekscios, kie estas la restoracio Texas?

Proksimume ses homoj paroladis en grupo. Eble se li genuiĝos inter ili, aŭ li direktos revelveron al ili, fine li ekscios, ke troviĝas la restoracio Texas.

— Alo! Li ja estas mia juna marista amiko… Kial vi estas vestita tiel?

Li estis Aleksio la Pivata!

— Bonan tagon, sinjoro. Mi ĝojas vidi vin — li respondis timeme.

— Kiu estas tiu bubo? — demandis homo, kiu havis okulfrape rabistan aspetkon.

— Flavbekulo, kiu kuregas en sian pereon. Mi ekprotektis lin, ĉar oni faras tiel multe da malbono, ke iafoje estas bone dekalkuli ion sur la konto. Kien vi fuĝis antaŭ nelonge, nazmukulo?

— Mi timis vin, sinjoro — respondis Gorĉev kun infana modesto.

Ili bone ridis pri tio, plaĉis al li la malkuraĝa knabo kun afabla vizaĝo, kaj la silentema bandito, nome Drugiĉ amikeme frapetis lian ŝultron, ke la horloĝo de Gorĉev falis el la poŝo.

Ili tuj trovis lin simpatia, kaj tio estis lia fato.

— Nun jam restu trankvile kun mi. Mi ne volas bati vin, malkuraĝulo — trankviligis lin Aleksio la Privata. — Decas tiel, ke ankaŭ ni faru ian bonon, ke ni defendu kaj protektu malfortulon, ĉar oni tamen konsideros tion inter la faktoj antaŭ nia proceso en la transa mondo.

— Kio fariĝus sola tia bubo en la haveno — diris bonanime bicikoŝtelisto, nomata Jasmeno, kaj la silentema Drugiĉ frapetis la ŝultron de la knabo, instige, ke duon-dekduo da fontoplumoj kaj kelkaj konsistigaj partoj de aŭto falis el lia poŝo.

— Mi dungiĝis al la legio — li diris por liberiĝi de ili. — Mi devas anonciĝi vespere.

— Aleksio la Privata ekstertoris:

— Kion vi parolas? Ĉu vi freneziĝis?!

— Vi ne anonciĝos! Kompatinda knabo!

— Li estas tute freneza!.. Ĝi ja estas la infero — ili ĉiuj kriis.

— Lasu min foriri, karaj sinjoroj!.. Mi petegas… Mi devas anonciĝi. — Li volis kuri, iu stumbligis lin, kaj Drugiĉ, la malparolema bandito batis lin je la kapo per eskalo, ke li svenis.

3

Rekonsciiĝinte, li sidis sur seĝo, en malgranda, mucida ejo, apud li staris Aleksio la Privata kun la silentema Drugiĉ kaj Jasmeno.

Sankta Dio, kioma horo estas?

— Nu, nazmukulo! Ĉu vi vekiĝis? — demandis Jasmeno, la bicikloŝtelisto, kiu parolis malfacile kaj kartavie, kiel la afektemaj aristokratoj, sed ĝi estis tial, ĉar pasintjare iu rompis lian duonon da makzelo dum interkverelo.

— Ĉu vi scias, ke ĝi ne estas tro delikata traktmaniero! — ekindignis Gorĉev.

— Mi lernos la traktmanieron ĝuste de vi. He?! Krome mi zorgos pri vi… Se vi volas, se ne, ni defendos vin! Tia estas idioteto!

— Kiom longe vi volas teni min en mallibero?

— Ĝis vi prudentiĝos.

Estis varme en la premaera ĉambro.

Tiel, ke la silentema Drugiĉ trinkis duonbotelon da vino.

Sed mi volas kaŝiĝi. Lasu min…

— Ĉu vi scias, se vi parolos multe en tiu ĉi ĉambro, ni tenos vin mallibera eĉ dum unu jaro?

— Kial? Ĉu ĝi estas la prizono de la rabistoj, kie la honestuloj estas enkarcerigitaj?

— Ne! Ĉar ĝi havas nur unu elirejon, kaj oni gardas tion.

— Kia loko ĝi estas?

— La restoracio Texas!

Fine! Eĉ nun li ne scias, kie li estas, sed tio certas, ke ĉe la ĉelo.

— Ĉu vi miregas?… Ĉi tie bivakas la bando de la Majstro, ĝi estas nia kompaniiĝo. Tiu aparta ejo estas la lia. Hodiaŭ vespere ni ricevos ankoraŭ 40 000 frankojn, el kiu ni donos al vi du mil frankojn

— Kondiĉe — diris Jasmeno — , se ni sukcesos venigi tiun ulaĉon ligitan en tiun ĉi ĉambron.

— Sendube. Fiŝeto neniam eraras — respondas Aleksio la Privata. — Kaj se fine li estos ĉi tie, ni mortigos lin! — finis Aleksio la Privata kun signifoplena mangesto.

— Kiun vi mortigos ĉi tie?… — interesiĝis la knabo.

— Ivan Gorĉev-on

— Ĉu li ankoraŭ vivas? — demandis la ruso miregante.

— Jes! Sed tio ne plu okazos al li! Sufiĉe! Ni iru, knaboj!

— Prave. Ni devas meti la aŭton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko!

Drugiĉ, kiu estis silentema, tiris la ŝnuron pli strikta, kion li uzis, kiel rimenzonon, kaj ili foriris. Aleksio la Privata diris forironte:

— Ne provu fuĝi, la gardistoj lasos foriri neniun en la fino de la koridoro, kiu volas foriri sen la akompano de iu konato.

Ĉu Anette?! Kio okazis al Anette? Oni ja forrabis ŝin. Sed kiu? Neniu alia, ol la dikulo kaj Portenif, la trampa homo, krome Lingeström, kiun li mortbatos, se li renkontos lin denove. Granda Dio! Kaj Vanek!

Kiam li venis en lian kapon, tuj aperis Portenif, kiu estis trampa, kaj tiu esprimo estas literurature mildigita epiteto por karakterizi la neprizorgitecon de la bandito. Krome li estis tute ebria.

Li rigardis Goeĉev-on indiferente. Li ne vidis la ruson en la mallumo, kiam li provis ataki la generalon. Li sciis nur tion, kion Aleksio la Privata diris al li mallonge en la drinkejo: la bando ekprotektis karan flavbekulon, ĉar li dungiĝis al la legio.

— La Majstro estos kolera, ke vi venigis lin en la kaŝejon — opiniis Portenif, kaj li insistis pri tio, malgraŭ la malklara hipotezo de Alaksio la Privata pri la ĉiela sato de faktoj kaj ceteraj.

— Tiuj aferoj estas idiotaĵoj — li respondis mansvige, sed li estis tiel ebria, ke li ne diskutis, sed li iris en la kaŝejon.

— Ĉu vi kaptis lin? — demandis Gorĉev.

— Kiun? — li interesiĝis langvore.

— Gorĉev-on.

— Jes! Oni jam venigas lin…

— Kiel?! Ĉu ili kaptis lin?…

— La fripono drinkadis senzorge, kaj Fiŝeto kun kvar homoj surpizatakis lin…

Li singultis, fale sidiĝis, kaj liaj palpebroj malleviĝis lace. Ĉu oni estus kaptintaj lin dum drinkado, kaj li ne scias pri tio?…

— Kion faris tiu Gorĉev?

— Li estas indolenta kanajlo. Verŝajne li apartenas al malamika bando. Sed se li sidos ĉi tie, kiel vi, tiam mi eligos liajn okulojn unu post la alia per mia poŝotranĉilo.

— Kial vi volas agaĉi per liaj okuloj parte? Eligu tiujn kune.

— Ne imperinetu, laktobuŝulo — li diris kaj eksidis, ĉar li estis tiel ebria, ke li ne povis stari sur siaj piedoj. Li verŝis vinon en glason kaj eltrinkis ĝin. — Se foje… — li ekprenis la gorĝon de Gorĉev — mi povus teni lian gorĝon en miaj manoj, tiam do… ĝi estos mia plej bela tago!

— Domaĝe, ke la koncerna kolo estas nur la mia.

— Tute bonŝance, ke li ne sukcesis nuligi niajn planojn. Ĉar de tiam ni forrabis la knabinon, kaj ni interŝanĝis ŝin… kontraŭ la aŭto ĉe tiu fia Laboux, kaj… ni kaŝis… la aŭton…

— Nu, bone… — respondis Gorĉev kaj malpeziĝis iomete. Gravas, ke Anette estas libera!

Portenif subite falis antaŭen, ke lia frunto betiĝis al la tablo kaj ekdormis. Gorĉev rigardis la murhorloĝon malesperiĝinte. Baldaŭ vesperiĝos! Tiu kompatinda Vanek vane atendas lin… Portenif falis sur la plankon kun laŭta bruo. Eble li havis malgravan etilismon. Gorĉev lasis lin tie sur la planko. La porko!.. Li estas sensenta murdisto!..

Iu kvaronhoro pasis post la alia, kaj Portenif ronkis… Li ne povas eliri, ĉar verŝajne oni gardis la finon de la koridoro, kie estas elirejo al la drinkejo. Sed Aleksio la Privata kaj liaj kunulon ne elvenigos lin de tie ĉi…

Fine aperis plat-vizaĝa, ĝiba homo.

— Nu, portu lin… Trovite la fripono — kaj li turnis sin gaje al la knaboj. — Ni ricevos kvardek mil frankojn! Ni kaptis Gorĉev-on.

Kaj ili trenis tra la pordo la ŝnurligitan, kape batitan Cortot-on, la krimulon, kiu suferas de nostalgio pri la hejmlando.

XI-a ĉapitro

1

Ili ĵetis la batfaligitan legianon en la angulon. Poste ili komencis vivigadi Portenif-on kun malmulte da sukceso.

— He! Olda rabisto!

Ronkado.

— Lasu tiun ebrian bruton. La Majstro venos, pagos, kaj li povas kunporti Gorĉev-on.

Dume la silentema Drugiĉ amuzis sin per tio, ke iafoje li trempis la kapon de Portenif en sitelon, plena de akvo. Fine tiu povis stari sur siaj piedoj ŝanceliĝante.

— Kion… vi volas de mi?!.. — li balbutaĉis.

— Ni kunportis lin, li estas ĉi tie!..

— Kiun?!

— Gorĉev-on! La insolentulo estas tie!

Kaj li montris al Cortot. Portenif elprenis sian poŝotranĉilon. Certe tial, ke konforme al sia promeso, li elprenu la okuloj de la kaptito unu post la alia. Sed Aleksio la Privat repuŝis lin.

— Se ni ricevos lian prezon. Ĝis tiam vi ne difektu la kaptiton.

Portenif denove falis sur la plankon kaj ekdormis, aŭ svenis. La silentema Drugiĉ deprenis la jakon de Gorĉev de sur la seĝo kaj metis tion sur lin.

Nun la dikulo enpaŝis, kiu kvankam kun suburba gusto, sed li omaĝis al la vira modo.

— La Majstro mesaĝas tion, ke metu la aŭton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko! Tuj!

— Hoho! Unue ni devas navigi per la Suspektinda Ŝarko de la kajo Belga ĝis la restoracio Faraono, kie la aŭto staras, ĉar ne estas permesite ekfunkciigi ĝin.

— Tio daŭros longe! Unue ni petas la monon, Aldous!!

La dikulo, sur kiu estis videbla, ke li estas miksrasulo, respondis orgojle:

— La Majstro venos kun la mono ĉi tien, kaj li pagos, kiam li kunportos Gorĉev-on. Eĉ tiam, se via komiisito estas ĉi tie!.. — Li piedbatis Corto-on: — Tiu ulaĉo mortis!

— Tute ne — respondis Jasmeno. — Ni nur ne malutilos la varon!

— Jasmeno, vi restos ĉi tie kaj transprenos la monon — mansignis Aleksio la Privata. — Ni enŝipigos la Alfa-Romeon dum unu kaj duon horo. Ni fidas la honoron de la Majstro. Se ni trompiĝos, ni havos la aŭton kiel garantiaĵon — opiniis Aleksio la Privata.

La silentema Drigiĉ ĝis nun okupiĝis pri tio, ke li vivigadis Portenif-on per piedbatoj, sed tiu provado ne rezultis sukceson. Li denove kovris lin per la jako de Gorĉev, li prenis sian ĉapon kaj iris.

La aliaj sekvis lin. Nur Jasmeno, Aldous, la du Gorĉev-oj kaj la sveninta Portenif restis tie.

— Mi sidos en la restoracion Nigra Steloi — diris Aldous. — La Majstro ĉiukaze venos tien por mi.

— Ankaŭ mi venos kun vi — diris Jasmeno. — Bubo, vi neniel povos eliri de tie ĉi, tra la gardistoj, atentu do pri la kaptito. Se oni lasos la monon ĉe vi, ne akceptu malpli ol 40 000 frankojn…

…Cortot miris, kiam li rekonsciiĝis. Lia kapo zumis, kaj la vera Gorĉev lavis lian vizaĝon.

— Kio… kio ĝi estas…? Kie?…

— Homo! Kiel vi venis ĉi tien?

— Mi amuziĝis… kun Hector Potiou… poste… mi sola…

— Vi ja surŝipiĝis posttagmeze en Marseljo!

— Ne… — li balbutaĉis… — Potiou prenis min al si…. kiel soldatserviston, kaj… ni estus vojaĝintaj kune… nun… el Toulon…

Io ŝajnis al Gorĉev pri tiu „aparta” vojaĝo… La ronkado de Portenif estis timiga akompana muziko de la stranga revido.

— Atentu min… ĉu vi povas ekstrari? — Kiam ĝi sukcesis iel, li skribis ion rapide kaj transdonis tion al Cortot. — Oni certe lasos vin libera, se vi prubos, ke vi ne estas Gorĉev. Eblas, ke tio jam ne okazos. Gravas, ke vi silentu!

— Kaj… tiu ĉiu skribaĵo?

— Se vi liberiĝos, sendu ĝin en Marseljon, al la vaporŝipo Constanz. Eble vi atingos ĝin, se la ŝipo ekveturos malfrue. Ĝi estas adresita al la senranga soldato n-ro 27.

Cortot ĉifis ĝin en sian poŝon stultmiene.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis barono Lingenström kun pafpreta pistolo.

Malantaŭ li estis larĝŝultra, blankhara, serioza homo.

La Majstro!

2

La barono ĵetis preterkuran rigardon al Goeĉev.

— Li estas tiu… en ordo.

— Kaj kiu li estas ĉi tie? — demandis la Majstro, montrinte al Cortot.

Nun rakontis Jasmeno en la pordo, ke ili tenas ankaŭ ian senpovan homon en kaptiteco, kiu fuĝis el la legio — diris Lingeström malpacience.

— Ni aranĝos lian sorton! — kriegis la Majstro. — La militistaron incitos nin pro via idiotaĵo. Sen mia permeso vi ne rajtas porti kaptiton ĉi tien!

— Nun ĝi ne gravas — mansvingis Lingeström kaj fikse rigardis Gorĉev-on. — Unue ni mortigos lin, se li ne reprudentiĝos. Ruliĝu per la aŭto antaŭ la pordegon de la korto. Se mi foriros, vi povas aŭtoveturigi Gorĉev-on.

— Mi serĉos Aldous-on. Mi ne faros tion sola.

La ruso sciis bone, kion signifas la aŭtoveturigo. Unu kuglo, kaj la senviva korpo flugas el la kureganta aŭto en la maron… Sed kio estas la alia eblo? Ĉar ankaŭ tio ekzisas! Ili ne scias, ke la rabisto opinias, ke Cortot estas Gorĉev. Kiel ili povus pensi pri tio?

— Ĉu se vi ne trovos Aldous-on? — demandis Lingeström la Majstron.

— Kial vi ne trovus lin — mansvingis Gorĉev. — Li iris en la restoracion Nigra Stelo.

La Majstro okulmezuris lin, kuntirinte siajn okulojn.

— Plaĉas al mi, ke vi ne estas nervoza — li grumblis, poste li turnis sin al Cortot. — Vi, bruto! Nun mi elĵetos vin! Sed se ankoraŭfoje oni protektos vin en mia proksimo, tiam mi mortpafos vin, kiel hundon! For!

Kaptinte la kolumon de Cortot, li kuntrenis kaj puŝis lin sur la stratetaĉon. Cortot kuregis senspire al la plej proksima kazerno, sed antaŭe li alpoŝtigis la leteron, skribitan al sinjoro Vanek.

3

Ili staris en la ĉambro vid-al-vide: Lingestrom kun ŝargita revolvero kaj Gorĉev rikanante…

— Nu, sinjoro Gorĉev? — diris Lingeström post mallonga paŭzo ironie. — Kiel vi opinias ekzemple pri tio? Ĉu?… Rimarku ĝin bone, ke mi ne estas rabisto.

— Ne koleru, sed de kie mi estus sciinta tion?

— Lasu la impertinentan konduton! Vi estas lerta ĉarlatano. Komence vi trompis min, ankaŭ mi mem kredis tion, ke vi estas ia ventkapa, juna folulo!

— Ĉu hodiaŭ?

— Nun jam mi scias, ke vi estas homo de Abe Padan.

— Kion mi faris? — demandis Gorĉev timeme.

— Ĉu vi neas, ke vi estas la homo de Abe Padan?

— Estus superflue fari tion — li respondis tuj post mallonga hezito — , se vi jam divenis tion…

— Ĉu vi konas ankaŭ Mala Padan-on?

— Nur… preterkure… Mi havas bonan kontakton kun la tuta familio Dalai.

— Ĉu vi volas aliĝi al la portugalo?

— Nu… — konsideradis Gorĉev — , estus bone… sed tamen ne. Kiu parolas kun vi, tiu ne estas honesta homo. Mi restas ĉe mia antaŭa decido.

— Mi atentigas vin, ke Dizard estas drasta homo, kaj Abudir estas malproksime.

— Ĉu vere?… Ĝis nun mi ne pensis pri tio. Tamen ni atingos ĝin.

— Ĉu Ifiriz? Vi atingos nek Abudir-on, nek Ifiriz-on en la intereso de Abe Padan, tio jam certas…

Gorĉev cerbumadis senvorte. Ŝajnas, ke li konsideradis la aferon.

— Nu? — demandis Lingeström — kion vi pensas?

— Mi diras sincere: vi fantomeske memorigas min pri sekretario, kiu havas la nomon Vanek.

— En ordo. Ĝi estas bona eĉ tiel…

Portenif moviĝadis. Kaj ĵus venis ankaŭ la Majstro.

— Mi pagis la monon al Jasmeno — li diris — , Aldous atendas ekstere.

— Vi faris bone tion. Aranĝu la sorton de tiu homo!

— Estos tiel…. Li staris antaŭ Gorĉev-on. — Sen vi ni jam estus ricevintaj la monon de la portugalo.

— Ba! — Li ne havas eĉ unu centimon — mansvingis Gorĉev. Li neniel povis kredi, ke li mortos. Diablo scias, kial. Li ekfumis cigaredon.

— Lastfoje vi ankoraŭ povas ŝerci!

— Ĉu vi do mortigos min?

— Mi estos via morto — diris la Majstro.

— Mi havos malbelan morton.

— Antaŭen!

— Atendu! Lingeström… Permesu al mi kvin minutojn por pensadi! Eblas, ke mi dungiĝos al la portugalo…

— Kio estas la garantiaĵo?

— Mi transdonos min en viajn manojn tiel, ke vi povas fari al mi, kion vi volas — diris Gorĉev ĝemante kaj fale sidiĝis sur seĝon. — Mi petas vin… lasu min… sola…

La Majstro rigardis lin malestime. Li jam vidis sufiĉe multe, ke tia junulo felksiĝas.

La Majstro eliris kun Lingeström. Ili iris sur la longa koridoro dekstren, al la drinkejo. Du gardistoj staris antaŭ ĉiu elirejo. La dekstra pordo kondukas al la korto.

— Li fleksiĝis — diris la Majstro.

— Jes. Ŝajnas tiel.

Ili trinkis kelkajn glutoj da drinkaĵo… Poste ili revenis en la ĉambron. Sed nur Portenif ronkis sur la planko, Gorĉev malaperis.

…Li forfuĝis, kaj ĝi estis tute neimagebla!

XII-a ĉapitro

1

La sekva sceno okazis sur la korto de la fortikaĵo St. Thérése en Oran post la alveno de taĉmeno da rekrutoj. La nekredantoj eĉ nun povas trovi tiujn dokumentojn en la duonoficalaj kronikoj, kiuj motivas la nervozan stomakomalsanon de la kompaniestro, kapitano Furion post la alveno de nigraliphara, okulvitra rekruto, nomata Gorĉev. Ĝi ekregis lin post unu jaro tiomgrade, ke oni devis tuj emeritigi la kapitanon, sed laŭdire ĝi komenciĝis tiun tagon.

Kvankam la tago estis serena, kaj komence ĝi ŝajnis seneventa. Taĉmento da rekrutoj alvenis el Marseljo, kiuj estis ĵurigitaj, poste oni komandis ilin sur la korton de la fortikaĵo. La serĝento lekis siajn liprandojn.

— Kion diris tiu Gorĉev al vi? — li demandis la kaporalon.

— Tion, ke „fratinjo”, kaj poste li klarigis, ke lia baptopatrino ne povas esti lia fratineto.

— Li nomis min cikadio. Mi ankoraŭ parolos pri tio kun li — kapjesis la Leono, kaj li rigardis sur la menciitan senrangulon afable, bonapetitite. Momente ankoraŭ, antaŭ la ekzercado kaj dum la oficira revuo, la du suboficiroj povis fari nenion. Sed ĝi ne estas urĝa. Kvin jaroj estas longa tempo.

La serĝento ridetis minace. Sinjoro Vanek reridetis modeste kaj kapbalancis gemute. Tiam venis la kompaniestro, kaj liaj okuloj haltis sur la kapbalancanta rekruto.

— Senrangulo!

— Nu, kio estas? — demandis la senranga soldato gemute por ŝajni simpatia.

La kompaniestro retropaŝis kun streĉitaj okuloj.

Kaporalo Gent siblis malantaŭ sinjoro Vanek:

— Bruto! Vi staras antaŭ la kapitano! Salutu lin soldate!

— Pardonon — diris la rekruto rericevinte sian prudenton. — Mi ankoraŭ ne konas la insignojn de la rango. — Kaj li eklevis sian ĉapon. — Humile via… Mia nomo estas Van… Mi havas nomon, sed tio ne gravas…

…La kompaniestro rigardis tiel, kvazaŭ li vidus fantomon. Eble tio estis la unua okazo en la mondhistorio, ke soldato eklevis sian ĉapon salute.

Serĝento Verdier montris mortepala la soldatan saluton malantaŭ la dorso de la kapitano. Tiam sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon ankaŭ al li kaj diris mirante:

— Ni jam renkontiĝis! Kiel vi fartas?

— Rektiĝu! — kriis la kapitano konsternite. — Kio ĝi estas?! Ĉu frenezulejo?

— Mi ne pensas — respondis sinjoro Vanek malcerte.

— Rektiĝu! Kia rekta staro ĝi estas?

— Kian sencon ĝi havas, bonvolu diri!..

— Kiel vi nomiĝas?!

— Mia nomo estas Van… Mi havas nomon: Petroviĉ.

— Ĉu vi estas nederlandano?

— Ĉu mi

— Ne demandu!

— Nu bone, tiel mi ne povas interparoli…

— Kial vi diras, ke vi estas Petroviĉ!

Sinjoro Vanek elpaŝis kaj per mangesto de dirigento li silentigis la ekparolontan kaporalon.

— Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…

La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.

— Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! — li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! — Poste li turnis sin al la suboficiroj. — Ankaŭ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!

Kaj li iris. Malantaŭ li la suboficiroj. Juna leŭtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.

— Aŭskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaŭrinde estas purrasa posteulo de filistro!

— Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?

— Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?

— Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.

— Vi estas ĝisoste civilulo! — daŭrigis la oficiro ĝemante. — La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaŭras vin. Ĉu vi komprenis min?

— Proksimume — respondis sinjoro Vanek — , nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?

— Vi estas senhelpa homo — mangestis la leŭtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:

KONTORO  DE  BATALIONO

m a j o r o    R i b o u

Enpaŝi sen voko estas malpermesite!

Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaŭ la majoro, kiu sidis tie.

— Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…

La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.

— Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!

— Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.

— Forportu vin — diris la majoro mallaŭte. — Mi punos ankaŭ vian suboficiron! For!

„Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” — li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaŭ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.

— Senrangulo! Kion vi faras?! — kriis la kapitano.

— Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!.. Nu, lasu min!

— Fripono!

— Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!

— Morgaŭ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaŭ ni instruos vin… Ne timu… — Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La konata leŭtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:

— Bonan tagon!

— Kion vi faras?!

— Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.

— Katenu lin!

Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:

– Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…

Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:

— Nnu… Elpaŝu, vi tie…

La ĉirkaŭaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.

Li do elpaŝis modeste, afable.

— Diru al mi — demandis la serĝento trankvile — , kiu mi estas?

Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:

— Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!..

Kaj li ĉirkaŭrigardis ridetante tiel, kvazaŭ esperante iom da rekono.

— Bruto! — respondis Verdier pale. — Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!.. En avant… marche! Pas de gymnastique!

Nun jam ankaŭ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…

Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.

La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?

Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.

Baldaŭ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.

Ankaŭ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.

— Kial koleras min la serĝento? — demandis sinjoro Vanek poste.

— Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.

— Mi tute ne sciis tion. Mi vidis, ke li estas grava birdo…

— La artistoj malfacile eltenas la soldatan vivon.

— Tio certas — respondis sinjoro Vanek kaj eklevis sian ŝultron. Kion li volas konstante, rilate la artistojn?

— Ankaŭ la pentristoj estas tiaj, kaj ankaŭ la muzikistoj.

— Krome la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj…

— Ĉu vi ne subskribas akcepte tion, kion mi diras?

— Por subskribi ion, unuavice mi devus koni mian nomon. Kaj tiurilate la afero estas iom komplika…

Kiam ili revenis al la trupo kaj lernis kelkajn bazajn ekzercojn, la serĝento denove kun tiu bongusta, ritma movo disglatigis siajn lipharojn, kiel tiuj menciitaj franduloj, kiuj konsumas la tempon, antaŭ ol komenci manĝi vere bonan manĝopecon.

— Senrangulo! — diris la sekretario denove. — Nun diru, kiu mi estas?

— Nu… Leono!

– Ĝi jam sonas pli bele, ol cikado. Kiel vi nomas vin alivorte?

— Vi estas la reĝo de la bestoj!

— Bruto! Vi estas la reĝo de la bestoj! Ĉu vi komprenas?!

— Jes. Mi estas Petroviĉ, la leono.

— Pro tiu insolentaĵo morgaŭ raportu al la ĉefleŭtenanto dum pridemando, ke vi ricevis punon dek tagojn en la karcero!

…Sinjoro Vanek alvenis en la fortikaĵon morte laca, kotkovrita ĝis la verto. Li jam tre atendis, ke li povu manĝi kaj enlitiĝi. Atinginte la ĉambron, kaporalo Gent staris vid-al-vide al li. La suboficiro tuj konstatis, ke enpaŝis lia homo. Tiu insolentulo! Kiu nomis lin „fratinjo” en la mallumo! Kaj li klarigis pri sia baptopatrino. Li glutis… Poste li alparolis lin kun langvora indiferenteco:

— Atendu nur, amiko mia… Diru al mi, kio estas la diferenco inter pli aĝa baptopatrino kaj pli juna fratinjo?

— Ĝuste tiom da monatoj, kiuj pasis inter la naskiĝo de la du virinoj — respondis sinjoro Vanek ekzakte.

— Jes… — kapbalancis la kaporalo kaj liaj okuloj forvagis ien, tamen li daŭrigis per sia malvarmkonduta, melodia voĉo: — Kaj kio estas al via fratinjo?

— Ŝi edziniĝis en Galac! Ŝi nun informis min, ke ŝi atendas la naskiĝon de sia bebo.

— Kaj kio estas al via baptopatrino? Ĉu?!

Sinjoro Vanek ne komprenis la aferon, sed li respondis dece:

— Oni elektis por mi la edzinon de la rodkapitano en Galac. Ŝi estas tre respektata damo tie. Mia bofrato skribis tion…

— Atentu!! Por ne forgesi, kio estas la diferenco inter la fratinjo kaj la baptopatrino, iru en la deponejon, kaj helpu suprenporti la meblojn de la pavilono n-ro du… Poste ni ankoraŭ parolados…

Kiam sinjoro Würfli ankaŭ ĉi-foje diris sian nekompreneblan rimarkon pri la artistoj, sinjoro Vanek kaptis sian stiletan fusilon de sur la muro, kaj li petegis al la homoj, ke ili lasu lin, ĉar li mortpikos tiun homon…

— Sed sinjoro Tintoretto! — kriis Würfli — la muzikistoj estas samtiaj, kiel la aliaj samtempuloj, ekzemple la pentristoj…

— Eĉ la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj, vi, teruro!

Ke la sorto trafu la sekretarion per aparta plago, kiam li iris al la deponejo, majoro venis renkonte, kaj sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon respektoplene:

— Humile via, sinjoro ĉefleŭtenanto.

— Serĝento! — stridis la majoro. — Sendu tiun idioton en la karcero, kaj oni katenu lin kurte!.. Forporotu vin!

Sinjoro Vanek forrapidis. Sed antaŭe li eklevis sian ĉapon kun timema estimo kaj balbutadis mallaŭte:

— Ĝis la revido…

2

Kiam Lingeström kaj la Majstro eliris el la ĉambro, Gorĉev ĉirkaŭrigardis heziteme.

Nun li devas fuĝi! Sed kiel?… Portenif ritme ronkis, kovrita per la blanka, matrosa jako… Li paŝis tra la prdo. Ĝi estas mallma, interliga koridoro… Gardistoj staras ĉe la fino de la koridoro, kaj ili lasos lin foriri, se iu rabisto akompanos lin.

Tiam malfermiĝis pordo kun granda bruo, kaj venis Jasmeno. Iom ebrie…

— Kiu estas tiu? — li demandis, vidinte la ombron.

— Pst… — diris Gorĉev. — Mi estas Ĉervonec, la bubo…

— Kial vi vagadas ĉi tie?

— La Majstro puŝegis min al la muro ka jdiris tion, ke mi formalaperu de tie ĉi, ĉar reveninte, li mortigos min. Kaj la gardistoj ne lasas min foriri.

Jasmeno blasfemis.

— Ni havas multe da problemo pri vi… Venu!

— Nun kio estos, se la Majstro revenos?…

— Venu…

Li akompanis lin sur la koridoro, malfermis la pordon, kondukantan al la ĝardeno, kaj li diris al la gardistoj nur preterkure:

— La knabo estas kun mi.

Post unu minuto ili jam estis sur la strato.

Jasmeno iris kun la knabo al la granda placo, kiu videbliĝis en la fino de la strato, kie jam estis trafikdirekta policisto, kaj ruliĝis tramoj.

— Atentu min, Jasmeno — diris Gorĉev, kiam ili alvenis al viglatrafika loko. — Eksidu apud min, mi diros al vi sekreton.

Ili sidiĝis. Gorĉev surmetis sian nigran monoklo-kadron pozeme.

— Mallonge, komprenu: mi trompis vin. Mi estas Gorĉev. La Majstro volis ĵus mortigi min!

— Haha. Ĝi estas bona ŝerco. Oni rakontas pri Gorĉev, ke en ĉiu suburba akademio oni devus instrui liajn ĉiujn vagofrapojn. Ĝuste vi…

— Atentu min! Tial mi diras al vi la veron, ĉar mi ne volas, ke oni mortigu vin. Vi liberigis min! Ĉar la Majstro jam venigis la aŭton por veturigi min. Nun jam eble mi estus mortinta homo, se vi ne estus elkondukinta min inter la gardistoj.

— Kiel?!! — Jasmeno salte leviĝis. — La tuto estas granda mensogo, kaj vi revenos kun mi!

Li kaptis la brakon de la knabo, sed Gorĉev vangofrapis lin rapide, ke li falis sur la brakon de la benko kvazaŭ tigrosaltante kaj sinkis kapaltere en flakon. Li aperis denove nur post longa tempo kun iom langvore moviĝante.

– Ĉu vi nun jam kredas, ke mi estas Gorĉev? — demandis la ruso.

Nu — li respondis iom raŭke. — Estas io en tio, ĝi certas…

Gorĉev tenis la monoklon eĉ pli firme kaj lasis la rabiston tie.

Jasmeno akceptis la bonan konsilon. Eĉ tiun tagon li malaperis senspure, de antaŭ la atendebla venĝo de la Majstro, kaj li neniam plu revenis en Toulon-on.

Tamen Gorĉev, kvankam la antaŭvedebla sorto de sinjoro Vanek doloris liajn ĉiujn ostojn, li rapidis en la havenon. La Alfa-Romeo por kiu alvenis la Suspektinda Ŝarko, estas ĉe la kajo Belga. Eble ankoraŭ ne estas malfrue. Li kuregis.

Li alvenis ĝustatempe. La Suspektinda Ŝarko ankoraŭ ne estis tie. Sed la aŭto jes. Kiel ili diris: sub la veltolo. Apud ĝi sidis sur la tero la silentema Drugiĉ kaj dormis apoginte sin al la kotŝirmilo.

Lia kapo batiĝis terure, kiam la kotŝirmilo foriĝis el sub li per rapideco sesdek kilometroj po horo.

Gorĉev ankoraŭ faris nek la duonon de la vojo al Nico, kaj li ĵus evitis sur la trotuaro aŭton, veturantan renkonte al li, kiam li sentis subite pikan doloron pro terura timo.

La monujo!

Li lasis tion en sia jako en la ĉambro! Li demetis ĝin pro la granda varmo, kaj… Kaj lastfoje ĝi estis ĉe la silentema Drugiĉ, kiu kovris Portenif-on per tio!

Preskaŭ cent mil frankoj li havis en ĝi!

XIII-a ĉapitro

1

De Bertin, Laboux kaj la knabino staris antaŭ la retorviĝinta Alfa-Romeo mirante.

— Kiel troviĝas la aŭto ĉi tie? — demandis Laboux la lakeon, tiriĝintan en la fonon.

— Eble tiu estas ie en la proksimo, al kiu vi vendis ĝin, sinjoro…

— Kiel?… Jes ja… Mi ne pensas, ke la aĉetanto veturis per ĝi ĉi tien!

— Mia kuzo — opiniis André — havis hundon de San-Bernardo, kaj kiam li vendis ĝin al la buĉisto, ĝi fuĝe revenis ankoraŭ dufoje. Mi rimarkas, ke tiu fidelo, koncerna aŭton estas tute neimagebla.

— Prave — kapjesis Laboux, — hodiaŭ jam ekzistas mirakloj nur en la metaforoj de nervomalsanaj lakeoj.

— Pardonon, sinjoro, sed la aliaj supozoj estas samtiel malverŝajnaj. Se aŭto trafikas sen ŝoforo, tiam ĝi estas kapabla fari ĉion. Ĝi povas esti eĉ fidela, kiel Snuki, la hundo de San-Bernardo.

— Se vi finis vian akademian, inaŭguran prelegon, tiam iru en la kuirejon, André — respondis Laboux.

Ili ĉirkaŭstaris mirante la retroviĝintan aŭton.

— Jen rigardu — kriis nun subite Anette kaj montris sur la sidejon.

Nigrakadra monoklo kuŝis sur la ledo. Laboux levis ĝin kaj vivis mire, ke la celuloido foriĝis sur iu loko, kaj videbliĝis la nuda drato.

Ili rigardis kun malfermita buŝo…

— La monoklo de Gorĉev! — kriis Laboux.

— Nu, sed ankaŭ vi mem vidis, ke li sidis en la fortikaĵo St. Jean, vestita per uniformo… Atendu!

La generalo rapidis en la ĉambron kaj telefonis al Marseljo. Nek ili mem sciis, kial interesas ilin pli bone tiu parto de la afero, ol la mirinda retorviĝo de la dekkvar karata aŭto. La interparolo estis mallonga, kaj ĝi denove faris la aferon nekomprenebla.

— Mi deziras paroli kun kapitano Harriot… Saluton! Legiano, nomata Gorĉev, kiun oni varbis en la artileriana kazerno la 18-an nokte en Nico, hodiaŭ li estis en ekmarŝonta plotono. Bonvolu akiri al mi tian informon, kiu sendubigas, ke tiu homo ekiris hieraŭ posttagmeze aŭ nokte en Afrikon… — Mallonga paŭzo. — Mi aŭdas… Jes… Jes… Dankon…

— Nu? — demandas Laboux raŭke, kiam la generalo demetis la aŭdilon.

— Li respondis, ke Ivan Gorĉev, la senranga soldato n-ro 27 suriris ŝipon, ekveturonta al Oran, kaj li estas survoje pli ol duontago.

— Kaj ĉu la monoklo? — demandis Anette ekscitite.

— Iu mistifikas per ĝi.

Ili silentis longe. Ia sufoka nervozeco sidis sur ili.

Nun André enpaŝis kun sia kutuma, sekreteakaj orgojla vizaĝo.

— Sinjoro, policisto estas ĉi tie.

— Kiel?! — demandis de Bertin timiĝinte. — Ĉu denove ia krimo?

— Hodiaŭ escepte ne okazis rabo, rompŝtelo kaj simila afero — raportis André — , sed ankoraŭ estas nur la tria horo posttagmeze, do povas okazi io.

— Kion volas la policisto?

— Laŭ li la aŭto, staranta antaŭ la pordego surveturis la oornamĝardenon de placo Magenta, kvazaŭ ŝoforo ne estus sidinta ĉe la direktilrado. Ĵus vi admonis min pro simila supozo, sinjoro…

— Sed nun jam mi kredas tion — respondis Laboux kolere — , ke la fidela aŭto fuĝe revenis hejmen! Eĉ! Mi kredas ankaŭ tion, ke montriĝas la simptomoj de rabiiĝo sur la aŭto, ĉar ŝajnas, ke ĝi mordis vin.

André staris kun levita kapo, kaj li estis tia en sia ofendita memkonscio, kiel polikromia afiŝo de fajna brand-fabriko…

2

Gorĉev revenis per la plej unua trajno al Toulon. Kie troviĝas lia jako?

Estas danĝera afero nun viziti la okazejon, sed li devas fari tion. Li povas doni nek al sinjoro Vanek la „kromhorpagon”, nur el la mono, kiu troviĝas en lia jako.

Estis malfrua posttagmezo, kiam li alvenis al la restoracio Texas. Unu li kaŝrigardis tien singarde… Jen rigardu! La silentema Grugiĉ staras tie kun bandaĝita kapo, kaj la drinkejmastro ĵus verŝas trinkaĵon en la glason. Eh! Li riskas! Kio povas okazi? Li malfermis la pordon.

La silentema Drugiĉ ekkriis:

— Alo! Li ja estas Gorĉev la bubo! Mi aŭdis, ke la Majstro elĵetis vin hieraŭ…

— Ĉu li estas tiu, kium Alaksio la Privata trovis? — demandas la drinkejmastro. — Tiam forportu vin rapide, ĉar se venos la Majstro, li do mortpafos vin!

— Kial li mortpafus min? — demandis la ruso kun sia kutima, lamenta voĉo. — Ĉu ne sufiĉis, ke li elĵetis min?

— Li estas treege kolera pri si mem — klarigis la drinkejmastro — , ĉar Jasmeno koluziis kun Gorĉev, kiun oni kaptis hieraŭ, kaj li akompanis lin inter la gardistoj.

Hm. Ili tute ne konjektas, kiun ili pensis Gorĉev, tiun elĵestis la Majstro, kaj li fuĝis kun Jasmeno.

— Mi tuj foriros — li balbutis timeme — , mi ŝatus kunporti nur mian jakon, per kiu vi kovris Portenif-on.

— Mi memoras — respondis Drugiĉ — , sed ni transportis Portenif-on sur la Suspektindan Ŝarkon, ĉar li estis tute ebria matene.

— De kiam li estas ebria?

— Minimume dudek jarojn… Venu do kun mi, ĉar ankaŭ mi iros sur la Ŝarkon. Ni ŝipveturos en Afrikon en la afero de aŭto-ŝtelo.

— Eĉ ĝis nun vi havis problemon pri tio, ĉu ne? — deandis Gorĉev.

— Jes! Sed ekde nun ni jam ne havos problemon pri tio. La Majstro elpensis tiel genian planon, kiu estas malofta eĉ en filmoj…

— Sed vi certe gardas tiun aŭton…

— Aŭskultu min: la plano estas tiel certa, se la tuta milita floto de la angla reĝo gardus la Alfa-Romeon, la kaduka Suspektinda Ŝarko eĉ tiam liveros ĝin el Oran! Nu!

Gorĉev esperis tion, ke ĝi estas troigo. Sed li eraris. Drugiĉ diris la puran veron. Eĉ tuta militfloto ne sufiĉis vanigi la genian planon de la Majstro. La Alfa-Romeo, kaŭzinto de tiel multe da problemoj, navigis antaŭ sian plenumiĝontan sorton en la profundo de la luksa ŝipo Respubliko…

3

La Suspektinda Ŝarko, tiu malnovega, insida oceanŝipo ankris ĉe la kajo Belga, apud ŝtonmoleo, etendiĝinta malproksimen en la maron. Kiu estus kredinta, ke tiu foruzita pantoflo fariĝos heroo de ŝipekskurso, kio eĉ post jaroj estis paroltemo ĉie en la mondo.

La personaro de la ŝipo konsistis el ne pli ol kvar homoj, sed ili valoris ion. Rutina juĝisto supera instanca kaj laŭ la unua impreso kondamnus ilin po dek jaroj. Aleksio la Privata estas la kapitano. Ĉar li scias, ke la pozicio devigas, li surprenis ŝuojn tiuokaze, kiuj donas la necesan aŭtoritaton.

La ĝiba Fiŝeto buŝharmonikis ĉe la malsupro de la ĉefmasto, kaj la aliaj aŭskultas tion.

— Estas la sesa horo.

La silentema Drugiĉ nun ekiras sur la mallarĝa ponteto, kiu kondukas al la ŝipo, kaj la junulo sekvas lin, kiun, kiel ili aŭdis, la Majstro elĵetis nokte el la restoracio Texas.

Kiam ili ekvidas Drugiĉ-on kun la knabo, ĝi estas granda sensacio. Aleksio la Privata apenaŭ povas kaŝi sian ĝojon.

— Vi do tamen revenis, stultmienulo?!

— Nokte mi kovris Portenif-on per lia jako — diris Drugiĉ — , li serĉas tion.

— Mi petas vin… — ekparolis Gorĉev timeme… — ĉu vi ne povus kunveturigi ankaŭ min?

… Ĉar li devas deŝanĝi la kompatindan Vanek-on, kial li ne veturus sur la Suspektinda Ŝarko, kie li povus teni siajn okulojn sur la Majstro?

— Stultaĵo — diris Fiŝeto al Alaksio la Privata. — La Majstro simple mortpafos la bubon.

— Ĉio ĉi estas pro tiu idiotaĵo, ĉar vi dungiĝis al la legio! — kriis la „Kapitano”.

— Mi timas neniun apud Aleksio la Privata! — konstatis Gorĉev kun ekzaltita entuziasmo.

— Multe da logiko estas en tio — kapjesis la „Kapitano”. — Atendu, ĝis ni priparolos tion..

Kio okazis poste, ĝi estis tia por Gorĉev, kiel malbona sonĝo. Je la sesa horo Aleksio la Privata diris al li, ke ili kunveturigos lin, sed nur sub tiu kondiĉo: se li akceptos la terpom-lignokeston kiel dormlokon en la ilarejo, kaj li devigos sin, ke li ne elvenos de tie, nur tiam, kiam la Majstro dormos.

Kelkajn minutojn antaŭ la naŭa horo li estis en la lignokesto, kaj petolaj miriapodoj ludadis kun li kredante, ke li estas grandega termpomo. Je la naŭa horo kaj dek kvin minutoj Aleksio la Privata faris la senenhavan hejmon de Gorĉev pli familiara, alportinte tien botelon da brando kaj kelkajn fumaĵitajn fiŝojn.

Proksimume je la deka horo aperis la Majstro, kiu estis tia kun siaj hoka nazo, bluaj okuloj, blankaj haroj, kaj kun sia bruna vizaĝo, kiel polusesploranto, kiam li revenis post jaroj en la grandurbon. Maldika junulo sekvis lin, kiu havis grandajn orelojn, kaj modestan aspekton.

— Li estas sinjoro Gafirone — diris la Majstro — , ankaŭ li veturos kun ni.

— Nur tiel li povas kunveturi, se du homoj loĝos en la sama kajuto — diris Suspektinda Ŝarko ne estas taŭga pro liveri pasaĝerojn.

— Ĉu vi havas nur unu kajuton?… Tio estas problemo.

— Ĝi ne estus problemo, sed ni ne havas eĉ unu kajuton kaj nur unu ilarejon — respondis Aleksio la Privata.

La Majstro rigardis en ĉiun angulon de la ŝipo, kaj fine li atingis la ilarejon.

— Mi loĝos ĉi tie — li diris. — Portu mian valizon ĉi tien!

Kaj li eksidis sur la terpom-lignokeston.

Neniu kuraĝis ekparoli.

— Nu, kial vi gapaĉas?

— Kie vi dormos?

— Sur tiu ĉi lignokesto!

Li sternis sian ĉifitan vojaĝ-plejdon kaj tuj kuŝiĝis sur ĝin. Kion eblas nun fari?…

4

Gafiron vizitis la Majstron. Jam estis la sekva tago. La Majstro kuŝis duondorme sur la lignokesto. Gorĉev duonmorte en ĝi.

— Bonvolu eksidi — li diris kaj side leviĝis. — Ni ankoraŭ apenaŭ parolis kelkajn vortojn

— Dankon — respondis la maldika, grandorela homo. — Ĉu ni estos kune ankaŭ dum la ekskurso?

— Ne. La posedanto de la aŭto akompanos vin, sinjoro Gafirone.

„Kie li aŭdis jam tiun nomon?” — cerbumadis Gorĉev en la lignokesto.

— Kial havas la posedanto la intereson, ke la aŭto superu rekordon?

— Tiu sinjoro vetis kun sia iu amiko — klarigis la Majstro — , ke la landira aŭto veturos kun bona rapideco ankaŭ sur dezerta tereno.

Nun okazis io surpriza afero. Sinjoro Gafiron elprenis malgrandan, lakitan skatolon, kaj li metis antaŭ sin ĉiuspecajn aĵojn, tondileton, pinĉilon, ungoraspilon.

— Ĉu vi ne koleros, se mi flegos miajn ungojn dum parolado? Kiel tiom da konkuristoj, ankaŭ mi komencis labori, kiel aŭtomuntisto — li klakadis per la tondileto. — Mia subita kariero ebligis, ke fine mi konvene flegu miaj ungojn, multe suferintajn en la metiejo… Kompatindaj…

Li ĝemis, kaj raspis. „Sendube li estas frenezulo…” — pensis Gorĉev en la modere agrabla societo de la petolemaj miriapodoj. Nun jam li sciis laŭ la nomo de la koncernulo, de kie li konas lin: li aŭdis aŭ legis pri li, kiel pri aŭtokonkuristo.

— Tio estas bela afero de vi — respondis la Majstro.

— Sed miaj ungoj eĉ hodiaŭ ne forgesas ilian funebron. Vane mi flegas tiujn, la nigra paseo estas videblaj sur ili! Ho, kiomfoje derompiĝadis la kompatindaj, kiel mallonge mi devis tondi ilin. Se mi ne kredus, ke tiuj estos iam sinjoraj, rozkoloraj ungoj, eble mi jam ne vivius.

Kaj li raspis, eĉ li demordetis malgrandan haŭton per siaj dentoj.

Li estis malgaja homo, sed li vidis la futuron de siaj ungoj rozkolora.

— Se la starto vaniĝus pro mia kulpo — li diris kaj repremadis la haŭton super la ungolito per grapleto, — mi repagos dekkvar mil frankojn, ĉar la honoro estas la unua ĉe mi.

— Ankaŭ ĉe mi — respondis la Majstro, kaj liaj vangoj ne brulis pro honto.

— Sed ĉiumaniere mi devas ricevi dudek mil frakojn.

— Ne konsideru tion konkurso. Vi devas stiri aŭton ien per konkurs-rapideco.

— En kia stato estas la aŭto?

— Ĝi estas unuaranga Alfa-Romeo, kun speciala ĉasio, kiu estas peza, kiel tiu de ĵipoj.

— Bonege — respondis la kunkursisto, kaj li disetendis siajn fingrojn, kiel ian anaspiedon, poste li ektuŝis siajn ĉiujn ungojn per eta peniko, ŝmirante guton da lako sur ĉiujn. Bona estas la peza aŭto sur dezerta tereno.

— Vi loĝos en la hotelo Imperial en Oran. La sekvan tagon vi certe renkontiĝos kun la komisiito.

— Kie mi renkontiĝos kun la komisiito?

— Li vizitos vin en la hotelo. Li nomiĝas barono Lingeström. Li donos ankaŭ la monon.

— Mi diras tion antaŭe al vi — diris la kunkurs-primadono, kiu anticipe estis aŭtomuntisto, — ke vi ne aĉetis min. Se io ne plaĉos al mi, mi fajfos pri la mono.

— Barono Lingeström estas bona, delikata homo, vi estos kontenta pri li.

Nun li ŝutis polvon sur peceton da ŝamo, kaj li poluris siajn iam kruele flegitajn ungojn per ĝi.

— Bonvolu rigardi — diris la Majstro — , jen estas la preciza mapo.

Gafirone rigardis la mapon atenteme. Sed dume li raspadis.

— Do — daŭrigis la Majstro kaj konvulsiis liaj brovoj, ĉar la raspado histerigis lin — veturante sur tiu nigre desegnita vojo, vi devas atingi la negran, liberan ŝtaton Ifiriz. Vi devas veturigi baronon Lingeström tien per la aŭto.

— Ĉu tiu alia, ruĝa linio?

— Se vi hazarde trafos tiun ruĝe signitan vojon, tiam ĉio estos finite! Ĝi kondukas al la Pantoflo de la Profeto!

— Kian danĝeron signifas al ni hejma ŝuo?

— La Pantoflo de la Profeto estas sekiĝinta fluejo kun stranga formo, kie restadas la indiĝena ĉefo, nomata Abe Padan, kiu estas la plej granda malamiko de barono Lingeström. Tie kondukas ankaŭ la alia vojo, kion signas la ruĝa linio. Jen estas la mapo, formetu ĝin bone!

— Dankon. Ĉu ne ĝenos vin tio, se mi trafarbos tiujn denove?

— Sed sinjoro! Kial vi volas trafarbi la mapon?

— Mi parolis pri miaj ungoj!

Li malfermis sian lakitan valizeton kaj metis la aĵojn antaŭ sin. Dume Gorĉev kolektis miriapodojn kaj aliajn, ofte aperantajn skarabojn en alumetskatolon, kvazaŭ li preparus sin al ia sistema, scienca metodo de la klasifiko de la bestaro, vivantaj en la lignokesto.

— Vi ricevos kvardek mil frankojn antaŭ la surbodiĝo. Lingeström vizitos vin en la hotelo Imperialo, kaj li aranĝos la ceterajn.

— Sed mi avertas vin, se la afero ne estas pura, mi retiriĝos.

— Mi diras, ke vi havas nenian kaŭzon por timi, la afero estas pura. Gravas, ke vi estus singarda, precipe rilate al homo, kiu nomiĝas Gorĉev.

— Kiu li estas?

— Li estas danĝera aventuristo. Nur ĝis tiam ni estos en sekureco de li, dum ni veturos sur tiu ĉi ŝipo.

— Interese — miris Gafirone — , kiom da skaraboj kuradas sur vi.

La Majstro rigardis malsupren kaj ekkriis laŭte, poste li dancis, saltadis, deĵetis la veston, ĉemizon de sur si, kvazaŭ li estus freneziĝinta.

Legio de miriapodoj kaj ceteraj insektoj kuradis vigle ĉie, sur liaj haroj, pantalono, korpo. Jam tiuj pikis lin, terure.

…Ĉar, dum li parolis, Gorĉev senlace kolektis la skarabojn, kiam pleniĝis la skatolo, tiam li ellasis la kolerajn insektojn tra la fendo de la lignokesto, tie, kie videbliĝis la maleoloj kaj pantalontubo de la Majstro.

XIV-a ĉapitro

1

Ili jam ne estis malproksime de la bordo de Afriko, kaj de ĉio, kio atendis ilin ĉe la fino de tiu stranga ŝipveturo, nur frenezaj turniĝoj, absurdaj eventoj, pro demona aŭto. La personaro de la Suspektinda Ŝarko estis kune en la ilarejo vespere. La Majstro staris en la alia fino de la ŝipo, kaj li forte ŝmiris sin per io. Li opiniis la atakon de la miriapodoj la plej teruraj travivaĵoj de sia vivo, kaj lia korpo eĉ post unu semajno estis kovrita de veziketoj. Oni do ne devis timin li. La konsignaj rabistoj havis multe da zorgoj pro alia problemo. La afero de la sole lasita, senpova knabo okupis lin. Dum ilia traktadoj la silentema Drugiĉ transdonis brandon al ili el sia konstanta provizo.

— Mi pensas — diris ekzemple Aleksio la Privata al la silentema Drugiĉ — , se mi lasos perdiĝi tiun senpovan bubon, tiam oni dekalkulos tiun hejtiston de sur mia konto. — Kaj post mallonga meditado, li profunde eksuĉis sian pipon kaj aldonis: — Eble ankaŭ la leterportiston… Kvankam li portis monon…

Interese, ke tiu knabo kun malgaja vizaĝo agitis latentajn, krimaj memorojn en la taso-surfundaĵo de ilia konscienco. Plej volonte ili estus kolere elverŝintaj ĉiujn siajn preterlasitajn bonfarojn sur lin, ie, kie ĉiu homo havas malbonan kalkulon, kaj pli-malpli frue ili devas ĉeesti, kiam oni faros la inventaron.

Kupro-bambulo, la interbatiĝanto per tranĉilo, iradis dum tagoj malgaje tien-reen, meditante pri tio, kion fari, rilate la knabon. Tiu damnita, sole lasita „Bubo Ĉernovec” fariĝis ilia kora afero kun liaj senpoveco, malgajaj, timemaj, bluaj okuloj.

— Mi diras tion — proponis Fiŝeto — , ke ni instruu lin pri la ricelo. Al tio ne estas bezonata forto, ĝi estas simpla komerco kaj lukras bone.

— Tio ne estas bona, ĉar oni trompos tiun ŝlemilon — opiniis Aleksio la Privata. — Li estu kuiristo sur la ŝipo. Oni ne kuraĝas tiun bati draste, ĉar li ne havas anstataŭiganton, kaj oni havos bonan kontakton kun li, por ke li ĉerpu per la kulerego pli profunden.

– Ĝi estas bona ideo — kapjesis la silentema Drugiĉ, ĉar ili interkonsentis, la Fiŝeto komencis muziki sur sia buŝharmoniko.

Dume konstanta sentinelo kaŝobservis la Majstron, ĉar ili timis, ke li kontentigos sian venĝemon kontraŭ Gorĉev sur la knabo. Kiam la respektinda rabisto proksimiĝis, Gorĉev retiriĝis en la lignokeston, inter la familiarajn miriapodojn. Kion ili estus dirintaj, se evidentiĝus subite, ke la senpova knabo estas Gorĉev mem?

La sorto konservis tiun surprizan turniĝon por ili.

Gorĉev pruviĝis utiligebla multrilate. Ĉiuespere li kantis, akompanate de la buŝharmoniko de la muzikema Fiŝeto. Ĉar Gorĉev instruis ilin pri kelkaj, tre belaj apud-Volgaj kantoj. Li mem fajfis la tercion, Aleksio la Privata kantis base, Kupro-gambulo tenore kaj la silentema Drugiĉ donis la brandon.

Nur post jaroj evidentiĝis, ke la ellernitaj apud-Volgaj kantoj estas fragmentoj el la heroa eposo Kalevala de la finna popolo, tradukitaj en la vaste konatan mondlingvon Esperanton.

Alvenonte al Oran, Gorĉev jam memstare faris la tagmanĝon, kaj ili ĉiuj estis tre kontentaj pri la fazeolaĵo, en kiun li kuiris du kilogramojn da bovoviando kaj tutan kompason. Li nur boksi ne volis eĉ pro Dio.

…Kiam aperis la haveno de Oran, Gorĉev sidis ĉe la fenestro de la kajuto kaj elrigardis, apud li pipfumis Aleksio la Privata. Dume li reakiris sian jakon de Portenif, konvaleskanta el sia etilismo, kiu loĝisen la bilĝo. Ili ambaŭ rigardis la luksan ŝipon Republiko, kiu ankris apud la Suspektinda Ŝarko. La bordo estis malproksime. La grandaj oceanŝipoj ankras ĉe tiu doko.

— Oni liveras la aŭton sur ĝi… — murmuris Aleksio la Privata. — Ia generalo kaj lia bona amiko.

Do de Bertin kaj Laboux veturis sur la ŝipo Republiko. Kaj certe ankaŭ Anette.

Sed kial dungas ĉi tiuj homoj aŭtokonkursiston, kiam Laboux posedas la Alfa-Romeon? Kian „genian” planon ili havas, kiun Drugiĉ menciis? Kaj absolute, kia afero estas ĉirkaŭ la Alfa-Romeo, ke ili batalas tiel senindulge? Gorĉev pensadis pri tio. Dumo oni komencis la elkargadon sur la ŝipo Republiko. La gapantaj laboristoj ne konjektis, kiaj eksterordinaraj eventoj kaj surprizoj okazos tiun tagon. Gorĉev nun ekvidis Laboux-on sur la ferdeko de la ŝipo Republiko

Aha! Li rigardas la elkargadon! La grandega gruo iafoje brue leviĝis el la profundo de la ŝipo, poste ĝi ekiris, moviĝanta flanken, kvazaŭ ĝi portus sian ŝarĝon al la maro, kaj nur multe pli supre, kiam ĝi atingis la ortangule kuŝantan fertrabon, kuris la ŝtalkabano al la kajo:

Nun la Alfa-Rome leviĝis el la profundo de la ŝipo!.. Brue flankenkuras la malgranda kabano de la gruo, kaj la eleganta aŭto balanciĝante moviĝas super la akvo…

— Knabo — flustris Aleksio la Privata en lian orelon, kaj li fikse rigardis la ŝanceliĝantan aŭton, kiu haltis momenton en la aero. — Vi… bubo… — lia voĉo estis raŭka kaj varmega, liaj okuloj brilis — , atentu min, kaj… kaj poste forgesu tion, kion mi nun diros, ĉar mi mortbatos vin: ĝi estas la plej valora aŭto en la mondo…! Ĝi konsistas el dekkvar karata oro!

Gorĉev gaprigardis kun malfermita buŝo al la alto… Poste li ekkriis time:

— La ĉeno rompiĝis!

Unu sekundo… kaj la dekkvar karata Alfa-Romeo falas en la vastan maron, altenleviĝas kolosa trombo, laŭte plaŭdegante, kaj tuj poste la profundo de la agitiĝanta oceano englutas la aŭton.

2

La kazo ĝuste tial estis eksterordinara, rilate la demonan aŭton, ĉar ĝi kaptis homojn, estantajn tute ekster la afero, kuntrenante ilin tra sencelaj suferoj.

Tia kuntreninto de la nekredebla afero estis ekzemple la simplaanima sinjoro Vanek. En la ĉambro de la soldatoj oni uzis lian liton por gladi tolaĵon, ĉar sinjoro Vanek neniam troviĝis tie, ĉar li konstante pasigis sian punon en la karcero. Tial oni gladis sur lia kuŝejo. Eĉ lito ne povis esti neekspluatata en la legio. Antaŭtagmeze sinjoro Vanek ĉirikaŭkuris sub la suno, poste li iris por ekzercado, kaj dumtage lia sampunito, Mehar, kiu estis unuokula turko, sisteme batis lin. Post ĉiu manĝado, kvazaŭ la batado estus pocio. Sinjoro havis ian miskonprenon, rilate la kolosan turkon, kion li neniam povis klalrigi, ĉar Mehar parolis nur sian gepatran lingvon. Kiam oni la unuan fojon akompanis sinjoron Vanek al la ĉelon, la unuokula giganto jam malliberadis tie, kaj foje li ĵetis sin vizaĝaltero, foje li leviĝis, kun disetenditaj brakoj. La sekretario rigardis lin kun intereso, kaj poste li demandis, kiomfoje li faras tiun liberan korpekzercon?

La turko kriis kelkajn konsonantojn al li.

— Mi petas vin… — diris sinjoro Vanek — mi estas iom sperta pri ĝi, ĉar mia kuzo havis korp-kulturan lernejon, kaj li instruis al la lernantoj la mov-serion de Dalcroze liberaere, ĝis la interveno de magistrata kuracisto finis lian agadon.

Tiam Mehar iom trankviliĝis, kaj poste li jam eĉ ridis amikeme.

Nun okazis la problemo! Sinjoro Vanek rimarkis, ke la vetero estas bela.

Kaj ĝi estis tio, kion li ne devintus fari!

Kion miskomprenis la turko? Ĝi neniam evidentiĝis. La la rimarko pri la vetro kaŭzis nepriskribeblan animstaton al li. Li batadis sian bruston ambaŭmane, kriegante li ĵuris per io, kaj veraj larmoj fluis el liaj okuloj.

— Sed mi petas vin… — balbutaĉis sinjoro Vanek. — Se vi volas mi nuligas tion, kaj mi koncedas, ke la vetero plejparte estas seka, tempesta, eĉ se vi deziras, atendeblas tersurfaca frosto…

— Vi… nekredanta… hundo… — li hurlis kaj kaptis lian kolon. — Ŝajnas… ke vi ne scias, kiu mi estas?!

— Mi petas vin… — balbutaĉis sinjoro Vanek mallaŭte. — Diru al mi, kia besto vi estas, kaj mi nomos vin tiel…

…La gardisto, kiu portis la vespermanĝon, savis la vivon de sinjoro Vanek. Li jam apenaŭ vivis, ĉar Mehar, la grandega turko, dum fluis veraj larmoj el lia unu okulo, li batadis la kapon kaj dorson de sia samkarcerano al la pordo de la ĉelo blasfemante.

Mehar ankoraŭ multfoje batis la sekretarion, ĉar li malesperiĝis jam pro la vido de sinjoro Vanek, kaj li ne povis regi sin.

Sed neniam evidentiĝis, kio okazis la miskomprenon, rilate la veteron.

La sekratario estis klarvida pri tio, se li ne sukcesos akiri interpretiston rapide, la turko pli-malpli poste mortigos lin.

Kaj dume Gorĉev informis lin, ke li petas iom da pacienco, se li venos. Kaj li aldonis la kvitancojn pri la enpago de la mono. Sinjoro Würfli, kiun la institucio de la kvina-horaj tekunvenoj bankrotigis, kaj pro tio li dungiĝis al la legio, li sentis tiel pro ia mistera kaŭzo, ke li devas solidari kun sinjoro Vanek. Tial li molestis ofte la elĉerpitan sekretarion.

— Ni apartenas al la pli bonaj homoj — li flustris enigme sur la ekzerctereno en flako, kie li ĵus kuŝis. Ĉar kiam la serĝento komandis surventriĝon, sinjoro Vanek ĝenerale staris antaŭ flako aŭ fosaĵo.

— Ĉi tie en la flako, kredu min, ni estas turpaj.

— Mi tre petas vin paroli singulare.

— Kial? Nek mi estas pli bela, ol vi.

— Ni estas animaj parencoj, kredu tion!

— Ĉu vi komprenas ĝin tiel, ke vi estas mia anima kuzo aŭ mia avino? Kian komunan mi havas al vi?

— La artistoj ŝatas la dancon.

— Tio certas — li respondis levinte sian ŝultron.

— Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.

— Krome la ŝtonskuptistoj kaj la belet-dancistoj. Kial vi diras tion konstante?!

— Aŭskultu min — li flustirs kaj glitis pli proksimen al Vanek en la flako, kie ili kuŝis surventre. — Ni povus fuĝis kune.

— Sinjoro! Korespondanto mortas, sed li ne rompas kontrakton!

— Ĉu vi estis ankaŭ korespondanto, sinjoro Tintoretto?

— Ne uzu plu tiun malbelan vorton, se vi volas tion, ke ni ankoraŭ babilu ankaŭ en alia flako.

— Soldato n-ro 27, vi estas fiulo! — hurlis Verdier, kaj Vanek flustris malgaje al la dancinstruisto:

— Tiu denove estas mi. Diablo forportu vin.

— Kiel vi kuraĝs paroli dum ekzercado?!

— Nur flustrante…

— Rektiĝu! Iru por pridemandado!! Diru, ke vi ricevis dek tagan punon en salle de police.

— Mi havas ankoraŭ du semajnan punon el la antaŭa.

— Silentu!

— Mi havos multjaran restaĵon…

— Pro tio faru kvindek genufleksojn, unu… du…

Kaj ĝi okazis tiel konstante. Li ne havis eĉ unu minuton por iri en la kantinon, li apenaŭ estis en libera stato, kaj dum la tago de lia unua forpermeso la kompatindulo puŝiĝis ĝuste al marŝalo Marigon, kiu estis malbonhumora ĉiam, ĉar li portis kuglon en sia kokso, kaj ĝi moviĝis okaze de grandaj ekscitiĝoj aŭ dum ŝanĝo de la vetero. Preterirante presejon, la marŝalo ekvidis la okulvitran senrangulon, kiel li resalutas al la proprietulo. Kaj li eklevas sian ĉapo! Li ne povis iri plu senvorte, ĉar la kurglo ekmoviĝis en lia kokso pro la vidaĵo.

— Senragulo! Ĉu vi estas freneza? Surmetu vian ĉapelon!

— Dankon, sed mi ne malvarmas. Cetere, la soldato estus hardita — li respondis kaj mansvingis kun amikema rideto.

— Senrangulo! Kiu mi estas?

Sinjoro Vanek rigardis timeme dekstren-maldekstren.

— Ĉu tigro?… Mi petas vin, se vi ne estas tio, mi… elpensos…

La kuglo turniĝis en la kokso de la marŝalo. Staris soldato antaŭ li, kies ĉiuj butonoj etas malpura, kvazaŭ li estus alkudrinta sur sian kamizolon verdigrajn, malnovajn monerojn, apartenantajn al antikvaj fosilioj, lia bajoneto pendis ĉe li stomako, paralele kun la vertikala akso de lia korpo, li tenas sian ĉapon apud sia femuro, kiel ia leterportisto. Nom du nom!

— Senrangulo! Tuj metu vian ĉapon surkapen! Vi estas cerbomalsanulo.

— Mi petas vin sinjoro regimentkuracisto — li balbutis kaj surmetis sian ĉapon. — Mi ja estas nova dungito ĉe la armeo…

— En kiu fortikaĵo vi soldatservas? Diru al mi viajn indikojn!

Kio okazis poste, la marŝalo rakontis tion eĉ post jaroj kun obtuza voĉo, kaj la kulgo tremis longe en lia kokso…

Ĉar la senrangulo ŝovis sian manon en la poŝon leĝere, elprenis vizitkarton, kaj transdonis ĝin. La blankhara soldato konsterniĝis tiel, ke forgesinte pri ĉi li surmetis siajn okulvitrojn. Li ne volis kredi al siaj okuloj, kaj li vidis tion:

VANEK B. EDUARD

senranga soldato

Fremdula legio

ORAN

Fortikaĵo St. Thérése

Telefono: 3736

La okuloj de la marŝalo elstariĝis.

— For! Pro tio mi zorgos puni vin. Reiru en la fortikaĵon, kaj raportu dum pridemandado, ke ni renkontiĝis.

— Kiun interesos tie mia privata afero? Ili havas multe da laboro…

— Forportu vin! Idioto! For de tie ĉi!

— De kie?… — li demandis kun senkulpa timemo, kaj la dialogo nun finiĝis. La marŝalo minacis lin morte pala kaj iris. Li vidis ankoraŭ tion preterkure, ke la legiano eklevas sian ĉapon ĝentile…

XV-a ĉapitro

1

Ili sidis sur la teraso de la vilao en Oran, enprofundiĝintaj en longan silentadon. De Bertin vizitis ĉiuspecajn instancojn por urĝe ellevi la aŭton el la profundo. Bedaŭrinde malhelpis la aferon, ke tie, kie la aŭto dronis, la maro estis pli ol cent metrojn profunda. Por ellevi la Alfa-Romeon, la mararmeo devintus uzi specialan helpŝipon, sed tia ankris plej proksime al la okazejo en la haveno de Brest, kaj pasis unu tuta tago, dum la admiralitato ordonis, ke oni sendu tiun certan min-forigan ŝipon al Oran por ellevi la aŭton, falintan en la akvon…

— La malfruo nun estas danĝera — diris Laboux — ĉar se la homoj de Abe Padan ne ricevos ĝustatempe la armilojn, tiam oni subpremos la tutan ribelon.

— Kien vi devintus liveri la aŭton? — demandis Anette, kiu ĝenerale estis senvorta kaj pala.

— Al la Pantoflo de la Profeto. Tiu roka loko situas proksime al la oazo Abudir. Tie bivakas Abe Padan.

— Kaj kial lasas tion la portugalo?

— Tiu loko estas nealirebla el la direkto de Ifiriz. Li devintus trairis francan terenon, ĉar neŭtrala zono disigas la nordan parton de Ifiriz, kaj nur homoj sen armiloj povas trafiki tie.

— Kiel atakos Abe Oadan?…

— Hm. Li sukcesus trairis la francan zonon nokte… Dizard ne havas ŝancon al tio, ĉar la francaj limgardistoj nur tion ne vidas, kion ili ne volas…

Anette silentis. André alportis teon, kaj ne trudeme, tamen li esprimis kun iom milde drameca mieno, kiomeble ilia kontakto permesas tion, li malgaje sciiĝis pri la perdo de la aŭto.

— Kion vi pensas? — demandis Laboux sian filinon.

— Nenion. Aŭ… la kompatindan Goeĉev-on…

— Tiu homo fartas bone… Bertin interesiĝis — li diris mallaŭte.

— La unuan tagon la kompanio iris plu el Oran — interrompis la generalo. — Kelkajn kilometrojn de ĉi tie, en Bores-Bouledin ili kantonmentas en ekzerc-tendaro, kaj adjutanto Douville denove ricevis du mil frankojn por trakti lin bone, sed mi diras al vi, Anette, ke Laboux donis ĝin.

— Jes… Mi bedaŭras, ke… tiu stulta…

Li ne daŭrigis. Anette ĵetis sin al lia kolo kaj kisis lin. Dume ankaŭ larmo ruliĝis el ŝia okulo.

Adjutanto Douville vere traktis bone la soldaton n-ro 27, kaj Cortot ne komprenis la grandanimecon de la suboficiro, kiu ne estis lia malnova amiko, kiel Hector Potiou, sed li kelkfoje donis al li eĉ dudek-tridek frankojn por drinki. Se li estus sciinta, ke Douville financis lian alkoholismon el la ero de la por li sendita mono, li do alimaniere akcepintus lian bonecon.

— Kaj… kio okazos al li post la ekzercado? — demandis Anette.

— De Bertin faros ĉion por ne sendi lin en la dezerton… Li havas konstantan kontakton ankaŭ kun la kompaniestro. Li jam scias, ke Gorĉev estas precipe grava persono iakaŭze.

— Iakaŭze! — kriis la knabino plendinde. — Tiukaŭze, ke mi amas lin! Neniam mi amos alian homon!

Laboux silentis pale. La nepripensita paŝo de Gorĉev ege pezis lian konsciencon.

— La sorto — li diris poste — punis min amare, ke mi estis severa al vi. Tamen mi pravis! Mi ne povas edzinigi mian filinon al la unua ajnhejmana, nekonata junulo!

— Li ne estas ajnhejmana! — kriis Anette. — Mi amas lin! Notu bone, ke mi edziniĝos al li!

— Ne! Gorĉev estas aventuristo! Mi persistas pri tio! — li kriis kaj frapis sur la tablon. Kaj André de metis la tasojn kun orgojla mieno, ke la abomeninda tintado de la porcelanoj ne disanoncu laŭte la malbonan manieron de sia mastro.

— Mi amas lin!

— Mi rifuzas lin! Mi persistas ĉe tio. Kio ajn okazu en la futuro, rilate tiun aferon! — kriis Laboux ruĝiĝinte.

Kaj la futuro, kvazaŭ anonciĝus je gvidvorto en sceno, ĝi jam tuj alportis ion, kion ili kalkulis malpleje, kio dekobligis ilian malĝojon, sentitan pro la aŭto, perdiĝinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj. André enportis la poŝtaĵojn kun levita kapo, frid-kondute, kvazaŭ ĉiu letero estus lia malnova malamiko.

En iu letero el Bores-Bouledin la regimentestro informis ilin per kelkaj kondolencaj linioj, ke rekruto Ivan Gorĉev subite mortis pro koratako…

2

Iom kontribuis al la morto de la alkoholisto la grandanimeco, kion Bouville financis el la mono de Laboux. Hector Potiou lasis, ke li libere iradu, Douville donis la monon, do ne ests mirinde, ke li estis ebria tage-nokte. Kaj kion antaŭdiris la prizonaj kuracistoj de jaroj, tio okazis. La koro ĉesis funkcii dum ekzercado de kurpaŝo. Sed ankaŭ Cortot mem konjektis tion, kiam li decidis dungiĝi al la legio. Li revenis en Francion morti, kaj li finis sian vivon en la brakoj de sia malnova amiko Hector Potiou, sur franca tero, ebrie…

…Anette rekonsciiĝis el sia sveno, ricevinte kelkajn injektaĵojn kaj malfermis siajn okulojn. Kvankam ŝi sentis nun tiel, ke estus pli bone fermi siajn okulojn por eterena dormo.

Laboux sidis kurbadorse en brakseĝo. La afero rompis lin anime. Post la foririnta kuracisto, kiel sulfura fumo de Mefisto: ŝvebis etera odoro en la ĉambro

— Almenaŭ vi estus forta — diris de Bartin. — Ni devas rezignacii je la katastrofo. Tiu senbrida homo serĉis sian sorto, kvankam li estus meritinta pli bonan.

La animriproĉo turmentis Laboux-on. Kiel kara, gaja homo li estis, kaj pro stulta ŝerco…

— Kiam oni enterigas lin? — demandis de Bertin.

— Hodiaŭ posttagmeze.

Nun Anette alpaŝis ilin. Aplombe, simple kaj trankvile ŝi diris:

— Vi ne volis malbonon… kaj… — sed ŝi ne povis daŭrigi. Ŝi ploris.

Poste ili ekveturis per aŭto al la ekzercad-tendaro. Estis nuba, malgaja tago. En la tepida aero miksiĝis la alveninta nebulo el la direkto de la vasta maro. Ie eble estis granda tempesto malproksime de la golfo, ekstere, sur la aperta oceano.

La forta boreo, de tagoj blovanta ĵetis pluverojn en ilian vizaĝon, kaj ĉio estis malseka. Tiel ili alvenis al Bores-Bouledin por partopreni la malgajan entombigon de la legiano. Tiu ekzercad-tendaro konsistis el dise starantaj barakoj inter flakoj kaj humidaj palmoj.

La centestro montris la barakon al ili, kie loĝis „Gorĉev”, liajn kuŝejon kaj havaĵon. Apud la lito, sur la planko kuŝis tabuleto da maĉtabako. Ĝi estis suspektinda por la generalo. La kompatindulo ŝajnis ne tia knabo, kiu maĉas maĉtabakon.

— Bonvolu montri al mi lian havaĵon — petis de Bertin la kapitanon.

— La serĝento transportis ĝin en la deponejon…

La centestro havis laboron. Li transdonis la vizitantojn al Hector Potiou, kiu tre timiĝis, kiam la generalo volis vidi la havaĵon de „Gorĉev”. Nun estos problemo… Li ja sciis, ke Cortot ne estas identa kun Gorĉev.

Ili iris en la deponejon, kaj tie Potiou metis antaŭ ilin grandan, flavan valizon. Sur ĝi pendaĉis nomkarto: Ivan Gorĉev. Kaj inter kelkaj delikataj vestoj ili trovis proksimume duon-dekduoj da fotoj.

Li estis tiu!

La kara, gaja vizaĝo de la junulo ridetis al ili sur la foto, portante pajloĉapelon, surmetitan iom nedece oblikve.

Sendube… Kiu vidis lin nur unufoje, tiu rekonas lin: li estas Gorĉev!

Hector Potiou staris mortepala. Li povintus diri, ke la homo sur la foto neniam soldatservis ĉi tie, Cortot ricevis per poŝto la flavan valizon pere de buĉisto. Tiu persono ŝtelis ankoraŭ en Marseljo la valizon de la vera Gorĉev, kaj soldato denuncis lin pro venĝo. La kompetenta miltista instanco punis la buĉiston, kaj oni sendis la valizon al Cortot, ĉar li servis sub la nomo de Gorĉev. Se serĝento Potiou rakontus tion, oni demandadus lin pri la afero de Cortot, kaj el tio povus deveni malbono. Li do staris timiĝinte, pale kaj silentis. Laboux mordetis siajn lipojn. Anette ploris, kaj poste ili iris en la malgrandan legianan tombejon, kie komenciĝis la simpala ceremonio… La ĉerko estis malsuprenigota, kaj estis skribite sur ĝin per belaj, blankaj literoj:

SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV

vivis 22 jarojn

Anette ne forprenis siajn okulojn de sur la surskribo, kaj grandaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. Almenaŭ iu funebris Cortot-on, kiu tute ne meritis ĝin. Sed la sola honoro, kiun neniu homido malindas sur tiu ĉi tero, estas tio, ke oni priploru lin, kiam li jam mortis. Kaj se la falintaj larmoj ne lian kadavron priploris, certe estus agrable al la maljuna apaĉo, se li povintus ĉeesti metafizike inkognite ekster la ĉerko tiun entombigon, kie delikataj homoj funebras lin tiom. En tiu nekredebla situacio eble li bedaŭris, ke Colette, la kelnerino de la restoracio Gaja Pariza Budo ne povas vidi lian funebran ceremonion, dekoritan de la malgajeco de la sinjora ĉirkaŭaĵo. Se oni ja fanfaronas volonte post sia morto pri siajn eminetaj konatoj, kio ne estas verŝajna, tamen eblas…

3

La koron de Laboux premegis la memkulpigo pro Gorĉev. Li side leviĝis en la lito.

Estis siroko. Vaporplena, abomeninda vespero.

Li sentis, ke akra linio ekiras de la okulangulo ĝis la nuko, interlimigante la trionon de sian kranio, kvazaŭ li portus ĉapon, faritan el spasmo sur sia verto, flankenŝovinte.

La vaporplena, maldensa putrado, ŝvebanta en la aero faris humida la litaĵon, kaj la muroj de la ĉambro elspiris mucidan odoron.

Li iris al laĉambro

Siroko…

Malsekaj domtegmentoj, lampoj, dormetantaj en haloo estas videblaj en la sufoka nokto. La stranga, malica, suda aerblovo karesas lian vizaĝon varmege, kvanakm estas kalmo. Duoble batas kaj luktas la koro kun senritma baraktado; la timpao pulsas interne pro la ekscitiĝo de karotido, kaj la nebulo akumuliĝas, ĉiam pli densiĝas, kiel kelodora kovraĵo.

Siroko…

Li trinkas konjakon… Vid-al-vide al la fenestro li vidas vibrantan bildon sur la ekrano de la nebulo, kvazaŭ primitiva lampo projekcius ĝin:

SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV

vivis 22 jarojn

Iradi! Promeni!.. Li ne povas elteni la rigardon de sia filino, li ne povas elteni siajn pensojn… Ŝajnas, ke reaperas lia malario… Eble li havas febron…

Li vestis sin kaj foriris de hejme… Li forrapidis…

La vento ploris, maldikaj, travideblaj nebul-vualoj etendiĝis en la malbonodora, tepida vespero… La tempesto de la aperta oceano frapiĝis ĉi tien, sur la bordon de Afriko… El la proksimo de la haveno aŭdiĝis buŝharmonikado de ie. Kelkaj sirenadoj miksiĝis kun la muziko. La malsekaj arbokronoj ekbrilis tie kaj ĉi tie, kiam la ferlektorlumo de preterveturantaj aŭtoj falis sur ilin.

Li iris en iun drinkejon. Se li havis ian problemon, li deziris deĵeti sian sinjoran vivon, miksiĝante inter la matrosoj kaj en la mondo de aliaj, simplaj homoj. Alifoje li fartis bone ĉi tie.

— Konjakon!

La drinkejmastro rigardis la elegante vestitan homon suspekteme.

— Nu, kion vi rigardaĉas?! Alportu tiun konjakon, idioto!

— Jes! — li respondis, kaj lia suspekto tuj ĉesis.

Ankaŭ citro aliĝis al la buŝharmonikado. Fetoro de cigaredo Caporal miksiĝis kun la odoro de la elverŝita vino. Post la trinko de la oka glaso da konjako lia interna streĉiteco iom mildiĝis. Li enspiris kun ĝuo la haladzon de la kamizoloj kaj malsekaj gumaj pluvmanteloj, vaporiĝantaj pro la precipitiĝinta nebulo.

Li elpaŝis en la senaeran, malluman vesperon kun ebria kapo. Forviŝiĝintaj vizaĝoj aperis tra la vaporo, brila ĉapo de policisto… malrapide, brue ruliĝanta ŝarĝaŭto. La malproksimaj ŝip-sirenoj konkure ploris kun la muĝo de la vento.

Li iomete vertiĝis. Eble li estas ebria, li pensis… Ĉe la stratangula trafika lampo li jam sciis certe, ke li estas ebria. Malsekaj karoserioj brilis, atendante la verdan lumon… El flankstrato aŭdiĝis longa hupado, antaŭ la ebriaj okuloj de Laboux denove aperis la epitafo: „vivis 22 jarojn”. Li vertiĝis…

Kaj nun ĉe la stratangulo turniĝis la droninta aŭto, la granda, blua Alfa-Romeo…

Grincas ĝia bremso… La triangula signo estas apud la klinko, kion li mem skrapis sur la emajlo… Kaj ĉe la diraktilrado sidis la mortinta legiano, Gorĉev!

Estas videbla ankaŭ liaj ĉapelo, kolŝirmilo, uniforma jako, kaj ankaŭ lia vizaĝo en la reflektorlumo de la najbara aŭto!..

La mortinta soldato stiras la dronintan aŭton! Kaj li trapasas sub la ruĝa lumo. Kial zorgus fantomo pri la signalo de la trafika lampo?… Laboux nur stari, stulte, kun ebria kapo!

Haho! Gorĉev! Pardonu min! Mi ne volis tion!

Ĝi estis senvoĉa krio, kiun li sendis al la fantomo, ŝvebanta en la nebulo, malklara pro la lumoj… Li sciis bone, ke li estas ebria, se li irus al la aŭto de malcertaj konturoj, ĝi formalaperus kune kun Gorĉev…

Li ankoraŭ vidis preterveturi ĝin malantaŭ malklaraj homfiguroj, ombroj, vaporvualoj, kaj kaj la stranga, arda mineralo de la bone konata, obtuzluma dorsa lampo reflektis opale kun pala brilo. Poste ĝi turniĝas ĉe la stratangulo kun danĝere oblikviĝante kaj malaperas…

Sed malproksime frakasbruo estas aŭdebla el la direkto de la vojkurbiĝo… Ho, Disinjoro, ĉu li mortigis tiun kanabon?… Ĉu tamen ekzistas ion nekomprenebla esenco de la korpo, kio estas pli ol materialo? Kio estas malpli, ol nenio?…

Li iris sekvante la preterveturantan vizion, havante taŭzitan animstaton, en la viglatrafika strato, kie la homoj estis senigitaj de siaj konturoj pro la vaporo.

Li vidis la mortinton ĉe la direktilrado de la drononta aŭto!

Laboux viŝas sian ŝvitkovritan frunton. Ĉu li freneziĝis pro tio?… Li iras, iom ebrie, ŝanceliĝanta en la nabulo, rekte hejmen… Ĝi estis pli ol ebrieco, pli ol fabro… Ĝi jam estas vizio. Absoluta falsa senso…

Li turniĝos ĉe la placo kaj estos hejme…

Li etendas defende siajn manojn antaŭ sin, kaj frosta torporiĝo trakuras lian korpon!

La granda, blua Alfa-Romeo staris antaŭ la vilao sendifekte!!!..

Li halis kaj fikse rigardis ĝin. Kaj li volis krii, sed li ne povis eliĝi eĉ unu vorton tra sia gorĝo… Dio! Nur ne freneziĝi!!

Li eksidis spiregante sur la malsekan ŝtuparon de la domo kaj rigardis la aŭton, kaj li volis, ke la vizio malaperu… Sed vane. Li klinis sian kapon inter siajn manojn, bladaŭ li denove suprenrigardis. Vane…

La aŭto staris tie, kaj grandaj pluveroj klakis sur ties mirinde blua emajlo…

4

La okazaĵoj nun jam eĉ por spir-daŭro ne forlasis el la kirliĝanta turbo la polveron, kiu nomiĝis Gorĉev. Li kaŝrigardis tra la fenestro de la ilarejo, ke la Majstro kaj Gafirone foriru. Kiam la du pasaĝeroj fine malaperis, la kapitano venis por li.

— Nun ni surbordiĝos — diris Aleksio la Privata. — Mi esperas, ke nun jam vi ne volas dungiĝi al la legio?

— Ne, ne — li respondis rapide, ĉar Gorĉev timis nur siajn bonfarantojn en tiu ĉi mondo, inter kiuj la silentema Drugiĉ esprimis sian kompaton al li tiel, ke li batfaligis lin per eskalo. — Mi ŝatus viziti iun mian parancon, kaj mi revenos.

— Venu posttagmeze en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj! Ni atendos vin tie.

— Kion vi atendas, se la maro jam englutis la aŭton?

— Ne zorgu pri tio! Cetere ni devas atendi ĉiel, ĉar Lingeström, Aldous kaj Portenis alvenos per la luksa ŝipo Magdalena, kaj estos tegmezo morgaŭ, kiam ĝi albordiĝos.

Plaĉis al Gorĉev la bohema facilanimeco de siaj protektanoj, kiel li ne zorgis pri la pereo de la Alfa-Romeo. Ili estas krudaj homoj.

Ili adiaŭis sur la bordo. La silentema Drugiĉ frapetis lian ŝultron aparte, esprimante sian ŝaton, ke la ĉapo falis de sur lia kapo. Sed estas egale! Gravas, ke li liberiĝis de ili.

Unuavice li iris al la ĉefpoŝto, ĉu alvenis por li letero poŝte restanta? Kompreneble atendis lin letero.

Kiam li malfermis ĝin, unue li vertiĝis iomete. Kio ĝi estas?

VANEK B. EDUARD                   Dato, 193……………….

privata sekretario                   kuranta konto:

Fremdula legi (Afriko)             BANQUE

Ĉefagenturo: Oran                  DE FRANCE 1701

FORT-ST.-THÉRÉSE                 Depeŝadreso:

Filioj:                                    VANEKLEGIO

Algir, Maroko, Fez ktp.

Al estimata sinjoro direktoro Petroviĉ

ORAN

Poŝte restanta

Responde al via letero, datita la 18-an de la kurenta monato, mi havas la honoron informi la estimatan sinjoron Direktoron, ke kontrolante miajn banklibrojn sur via konto montriĝas la sekvaj tardpagoj:

Pro mia altigita salajro

de la 1-a de la kuranta monato 1000 frankoj

Salajro por la anstataŭigo

De la 2-a de la kuranta monato 8000 frankoj

Entute: 9000 frankoj

Via nuna tardpago certe evitis vian komplezan atenton, mi do tre petas vin, bonvolu aranĝi tion ĉe mia altestimatan firmao kiel eble plej baldaŭ.

Samtempe mi atentigas vin, ke mia nearanĝita rilato al la franca patrujdefenda armeo ne estas prokrastebla, kaj mi atendas vian tujan anonciĝon ĉe mia kompanio, ĉar en la kontraŭa okazo, mi devus servi plu, je mia plej granda bedaŭro, kio havus tre malbonajn konsekvencojn, rilate la menciitan armeon, kaj vi devigus min fari senprokraste la parad- kaj kurpaŝojn en tiu afero. Anime trompiĝinte pro via malfruiĝo, sed mi atendas viajn komisiojn ĉiam komplezeme ankaŭ en la futuro.

Kun alta estimo:

VANEK B. EDUARD

senranga soldato kaj sekretario

XVI-a ĉapitro

1

La malnova fortikaĵo de Oran estis konstruita sur la terlango, etendiĝanta de sur la marbordo, antaŭ kelkaj centjaroj, kaj laŭ la turistoj estas admirinda elvido al la maro.

Sub la diversaj enfalintaj terasoj de la fortikaĵo estas la Sutlana Koridoro. La maŭra ĉefmilitestro Abu ben Masnir gardis ĉenigite sian malfidelan fifavoratinon ĉi tie por radikale deteni ŝin de la tento. Ĉu li sukcesis konservi la fidelon de la fifavoratino, aŭ ne! Kiu scias tion jam hodiaŭ?… Ankoraŭ neniu sukcesis klarigi precize la sekretojn de obskuraj epokoj kaj malfidelaj virinoj. Tio certas, ke la turistoj ne volonte vizitas tiun subteran ejon, ĉar multe da vespertoj, araneoj, miriapodoj kaj sendanĝeraj kolubroj troviĝas tie iafoje.

Gorĉev elektis tiun lokon, kiel tian, kie li povas ŝanĝi vestaĵon kun sinjoro Vanek, kaj ili priparolis rendevuon en la fortikaĵo.

— Ne koleru, sinjoro, pro la malfruiĝo — senkulpigis sin Gorĉev, kiam li manpremis. — Tio okazis pro aferoj ekster mia volo, kaj mi pensas, ke mi pagis por ĝi…

— Ĉu vi kredis, ke vi povas pagi tion per mono?

— Nu, jes — konfesis Gorĉev. — Mi pensis tion.

Sinjoro Vanek kapjesis malgaje:

— Vi pravis.

— Nun mi surprenos viajn vestojn, kaj mi iris al via kompanio. Oni ne povas persekuti vin, ĉar vi estas civilulo, oni ne povas forsendi, nur respondecigi min pro mia foresto.

— Mi avertas vin, ke oni scias tre interesajn aferoj tie — li diris malgaje kaj elmetis ĉion el siaj poŝoj… — Estas tie dancinstruisto, kiu parolas konstante pri artistoj, sed kelkfoje li estas utila, ĉar li konas bone la nomojn de la plej gravaj bestoj. La kapitano aŭdigas sian kritikon kontraŭ la edzino de la rodkapitano el urbo Galac, kaj la serĝento mortigos vin, se vi ne nomos lin Cikado, kiu estas la reĝo de la bestoj. Grandlinie tiuj estas la plej gravaj sciindaĵoj. Eble vi renkontos hindan, instruiston de gimnastiko, kies nomo estas Mehar, kiu batos vin kelkfoje pro meteoroligaj kaŭzoj, sed vi alkutimiĝos al tio post iom da tempo…

Dume li demetis siaj vestojn, kaj Gorĉev vestis sin soldato. Li tiris sian pantalonon ĝisaksele, kaj la kamizolo pendis sur li kiel surtuto. Sed tio ne gravas. Sed al sinjoro Vanek okazis malpli bone. Iel-tel li volis trude surpreni la tolan pantalonon de Gorĉev, kaj ĝi krevis, sed tute. Je du pecoj.

— Atendu min ĉi tie — ordonis Gorĉev tuj — , dum mi kunporos vestasĵon de la unua brokantisto.

Sinjoro Vanek ĉirkaŭrigardis kun angoro.

— Mi havos malagrablajn semajnoj, ĝis okazos tiel, ke vi vizitos min denove.

— Ne ŝercu. Ĉu vi ne imagas tiaĵon pri mi? Mi estos ĉi tie post minuto. Ne timu — diris Gorĉev kaj foriris.

Post unu minuto sinjoro Vanek vere ne timis, sed post du kaj duono da horoj jam maltankvila sento ekregis lin, kaj kiam vesperiĝis, li decidis kontaktiĝi kun la ekstera mondo. Elpaŝis tra la pordo por mansignali. La mantelo estis la sola supra vestaĵo en la proksimo de sinjoro Vanek.

Per tio li signalis.

Ĵus venis tien norvega balnelologino kun sia Kodako meze de sia vivo, sed kun trajtoj, jam montrantaj la proksimiĝantan vesperiĝon, kaj ŝi tuj svenis. Dum du tagoj oni kuracis lin kontraŭ insolacio, ĉar li ne povis rakonti, kian problemon li havas. Baldaŭ la kantinstruisto de la lernantinoj de orfinejo, promenantaj tie, simile al la supre menciitaj antaŭaĵoj, ŝi rompis sian pluvombrelon sur li.

Sinjoro Vanek tiam anime rompite, elĉerpiĝinte residis sur la ŝtonbenkon, kaj li estis tia, kiel melankolia sultano, kiu komencis grasiĝi en la kaptiteco kaj forvelkis pro sia malĝojo, ĉar la ĵaluza sultano tondigis lian hararon, sed li ne permesis ektuŝi siajn lipharojn.

…Jam li estus rezignaciinta, ke li devas resti ĉi tie, ĝis iam Gorĉev revenos, kaj li nutros sin per kruda kolubro-viando, kiam alvenis la patrolo por laŭ la denunco de la kantinstruisto.

Dum li promenis kun siaj akompanantoj ĉirkaŭita per kovrilo de ĉevalo, nudpiede, sed katenite, li rememoris la tolon de freneza pentristo, kies titolo estis Ermito, kaptita je freŝa faro kaj pensis pri tio, ke tute superfluas fari sinceran konfeson. Se li perfidas Gorĉev-on, tiam li ricevos nek monon pro siaj suferoj, krome neniu scias, ĉu oni kredos la okazintaĵojn?

Eh!.. Nun jam estas egale…

Alveninte en la karceron, li ekvidis Mehar-on, kiu okupis sin per oftaj ĵetiĝoj vizaĝaltere. Li eksidis silente en la angulo, kaj kiam la turko turniĝis por sekundo, sinjoro Vanek diris kun modesta rideto:

— Vi povas bati min, kiam vi finos tion. Ĝi ne estas urĝa por mi. Nur daŭrigu tion, sinjoro frenezulo…

2

Kio okazis al Gorĉev? Kial li forgesis pri sia multe suferinta sekretario? Pro la elvido. Se la golfo ne estus proponinta, sian buntan, havenan, vastan panoramon de sur la teraso de la malnova fortikaĵo de Oran, tiam la sekratario ne estus la kaŭzinto de la subitan nervoŝokon de la sveda balneologino, kaj ankaŭ la kantinstruisto havus sian pluvombrelon sendifekta. Krome finiĝus alimaniere la klopodo de kelkaj honestaj kaj malhonestaj homoj, inverse okazintus la konflikto por la trono inter la reĝo Abe Padan kaj la portugalo Dizard, krome ŝanĝiĝus la historio de la popolo, vivantaj en Ifiriz.

Ĉar Gorĉev kubutumis sur la teraso minuton kaj tuj konstatis, ke sub la teraso etendiĝas en la maron tiu ŝtona moleo, kie la ŝipo Respubliko kaj en ties senpera proksimo ankras la Suspektinda Ŝarko.

Kaj subite li vidas, ke la Majstro estas sur la moleo apud la ŝipo Respubliko, li rekonas lin pri liaj larĝaj ŝultroj, blankaj haroj, krome ankaŭ la ĝiba Fiŝeto kaj tiu kurbakrura… Drugiĉ kaj Aleksip la Privata staras tie!! Ankaŭ oficialulo kun vizierĉapo estas kun ili, kaj li rigardadas ian konosamenton, kiun li ricevis de la Majstro…

Gorĉev atentas ekscitite. Post nelonge ekfunkcias iu gruo… ĝi malsuprenigas sian ĉenon super la ŝipo Respubliko… Atendo. Baldaŭ ĝi levas ion el la bilĝo de la ŝipo… Aŭton, kiu estas kovrita per veltolo… Videbliĝas ties kvar radoj! Nebulomuro proksimiĝas el la direkto de la oceano! La aŭto balanciĝante moviĝas per la ĉeno…

Gorĉev ne komprenas, nur senta, kio okazas ĉi tie, kaj lia koro batas sovaĝe.

Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! — krias voĉo interna, sed ĝi ne povas esti tio, ĉar ĝi falis en la akvon! — Ne!! Io okazis ĉi tie! Li kuregas… Dume la suno senbriliĝis, la enorma tanko de la nebulo ondruliĝis el la dirakto de la vasta maro, kaj ĝi penetras tra la stratoj, domoj, homoj… Kompatinda sinjoro Vanek, kio okazos al li? Eh! Li povos helpi lin ankaŭ poste. La afero de la aŭto dependas de momentoj…

Gorĉev estas malsupre… Li vidas de malproksime, ke la banditoj elŝipiĝas kaj venas sur la moleo. Li kaŝrigardas ilin de la pordego de deponejo. Malakraj lumoj vibras sur la glata, nigre brilanta asfalto, kaj la sufoka vaporo de la kaldronego de infero sursidas ĉion.

Laboristoj kriadas… grincado… Kaj la gruo malsuprenigas la ĉenon kun konstanta bruo… Oni metis la aŭton sur la bordon… Drugiĉ forigas la veltonon, Gafirone sidas al la direktilrado kaj ekfunkciigas la motoron… La gorĝo de Gorĉev pulsis laŭ la ritmo de la motoro…

Nun la reflektorlumo de proksimiĝanta taksio estas videbla en la nebulo… Ĝi prilumas la karoserion, kaj la ruso ekkrias senintence!

Blue emajlita, grandega Alfa-Romeo ekveturas, altenŝprucante la koton…

Ĝi estis la dekkvar karata aŭto!

3

Gafirone, kiel la Majstro diris al li, sidis en la Alfa-Romeon antaŭ la hotelo Imperial kaj flegis siajn ungojn.

Li devas sidi duonhoron ĉi tie. Tiam estos la ekvturo. Li lakas siajn disetenditajn fingrojn enprofundiĝinte kaj fajfas mallaŭte. La konkursisto farbas siajn ungojn zorgeme, li estas tiel preciza, el multaj direktoj observante la efikojn de sia ĉefverko, dum la lastaj penikomovoj. Post la lastaj penikomovoj li rapide skuadas siajn manojn unu al la alia, kvazaŭ li aplaŭdus, sed li pripensas tion, antaŭ ol liaj manoj kuntuŝiĝus.

Iu malfermas la pordon de la aŭto. Juna soldato staras tien rektiĝinte, sed li estas tute senĝena en sia vasta uniformo.

— Ĉu vi estas aŭtokonkursisto Gafirone?

— Jes.

— Bonvolu veni kun mi.

— Kien?

— Al la urba komandejo.

— Kial?

— Ĉu tiu blue emajlita Alfra-Romeo estas via aŭto?

— Ne… sed ĝi apartenas al sinjoro, kiu…

— Bonvolu veni kun mi, eblas, ke temas pri nur simpla formalaĵo. Ni iros piede. La aŭto restos ĉi tie…

La konkuristo sekvas Gorĉev-on mortepala. Li devintus konjekti, ke ĝi ne estas pura afero…

Ili alvenas al impona konstruaĵo… La soldato malfermas pordeton, kaj Gafirone enpaŝas. Kurteno dividas ĝin de la alia parto de la koridoro.

— Atendu ĉi tie dum mi venigos sinjoron majoron!

Kaj li trairis la fendon de la kurteno. Gafirone atendas… atendas… Pasis dudek minutoj. Fine elvenas halebardisto pasint-jarcenta, gvardiano de la papo, kaj li rigardas la aŭtokonkursiston konsternite.

— Kiun vi serĉas?…

— La… majoron…

— Kian majoron? Jen ĝi estas la artista enirejo de la Klasika Teatro de Oran. He!

Gafirone elkuregas, kiel frenezulo, kaj dume li puŝiĝas al ĉiu!.. Sed li nur kuregas!!..

Malfrue!.. Antaŭ la hotelo la Majstro preskaŭ stamfadas… Staras tie la ansernaza kapitano kaj la aliaj trampoj. Nur la aŭto estas nenie…

Gorĉev dume antaŭis la Majstron. Reveninte al la hotelo per taksio, li simple sidis al la direktilrado… ekfunkciigis la motoron kaj ekveturis per la aŭto al sia fantomeska vojo.

Li renversis gazetkioskon ĉe la stratangulo, sed li haltis post duonhoro antaŭ la vilao de Laboux.

4

— Kio okazis? — demandis Kuprogambulo, kiam Aleksio la Privata venis renkonti ilin en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj por iri sur la ĉeflacon kune, kie ili devis atendi la Majstron.

— Koliko kurbigu — li respondis grincante siajn dentojn — Gorĉev-on. Li ŝtelis la aŭton. Li superruzis la aŭtokonkursiston.

— Li estas freneza sen tio — konstats la silentema Drugiĉ, kiun nur tute eksterordinaraj eraroj igis paroli.

— Nun jam vi almenaŭ povas diri, kio estis tiu historio, rilate la aŭton, kiu foje falas en la akvon, foje oni ŝtelas ĝin.

— En Génua a Majstro ekspedis tiel saman aŭton sur la ŝipon Republiko, kiel tiu certa dekkvar karata aŭto — klarigis Aleksio la Privata. — Oni diris, ke ĝi estas la veturilo de la aŭtokonkursisto Gafirone, kaj ĝi estis kovrita per veltolo. Oni starigis ĝin en la bilĝo apud la aŭton de Laboux. Ili koruptis la deponejiston de la ŝipo. Antaŭ la elŝipigo la deponejsto metis lerte la veltolon de nia aŭto sur la Alfa-Romeon de Laboux. El la du aŭtoj, starantaj unu apud la alia, kompreneble oni pensis la senveltolan, bluan Alfa-Romeon, ke ĝi estas tiu de Laboux. Sed ĝi estis la nia, kaj la dekkvar karata aŭto de Laboux staris apud tio, kovrita per veltolo. Kiam la aŭto falis en la akvon, ili pensis, ke ĝi estios ilia.

— De kie vi sciis, ke la ĉeno de la gruo disŝiriĝos?

— Tio estis la plej simpla. La deponejisto metis sub la sidejon de la substituita veturilo kvincen kilogramojn de balasto, dum la ŝipo estis survoje. Ĝi estis tricent kilogramojn pli peza ol la pulio de la ĉeno povis elteni kune kun la aŭto. Tiel do la gruo apenaŭ levi tion, la ĉeno disŝiriĝis.

— Ĝi estis bonega plano! Kaj tamen tia ĉarlatano…

— Grandioza estas tiu Gorĉev! — kriis Kuprogambulo.

Dume ili alvenis al la esplanadon antaŭ la Fortikaĵo. En Oran, kiam oni promenas instinkte, certe venas ĉi tien. La nebulo iom malaperis kaj anakŭ la pluvo ĉesis. Drugiĉ, kiel ĝenerale la enfermiĝemaj, ne amikiĝemaj homoj, estis frandulo, ĉar la soleca ĝuo de la manĝado konvenis al lia naturo.

— Kie estas tiu bubo Ĉervonec? — demandis Fiŝeto.

— Ĉu li ne freneziĝis denove, rilate la legion?

Tiumomente grandega aŭto haltis apud ili. Ĝi estis ia meblotransporta veturilo aŭ tiaĵo.

— Atentu min! Mi ne havas tempon por klarigi. Post unu horo ni ekveturos per tiu aŭto, ni atendos nur Lingeström-on.

— Ĉu ni perlaboros monon per frajtado?

— Fermu buŝon! La dekkvar karata aŭto estos la nia! Tiu ĉi veturilo valoras pli multe ol la antaŭa plano! Kaj ankaŭ Gorĉev estos en ĝi post nelonge, mi ĵuras tion!

— Sed kia veturilo ĝi estas?

— Vi ekscios tion! Ni bezonas ankoraŭ aŭton, ĉar alvenis Lingeström kun la mestizo kaj Portenif… Atendu ĉi tie!

Kaj li tuj desaltis de sur la grandega, tegita aŭto, li sidis en proksiman taksion kaj forveturegis.

— Ĉu vi komprenas tion? — demandis Kuprogambulo.

— Ni devas konfidi tion al li — murmuris Aleksio la Privata. — Li havas multe da saĝo, ni devas rekonti tion.

Drugiĉ flaradis la grandegan ananason.

— Kia aŭto ĝi estas? — gapmiris la ĝiba Fiŝeto. Sed antaŭ ol transiria al tiu demando, Kuprogambulo ekkris laŭte:

— Trovite! Jen rigardu la idioton…

…Gorĉev rapidis de antaŭ la vilao de Laboux en la Fortikaĵon, tre maltrankvile pro la ebloj, kiujn li povis kalkuli, rilate sinjoron Vanek, se li restas sola en la kamero de mezapoka fortikaĵo.

…Subite staris apud li Aleksio la Privata, Kuprogambulo, la ĝiba Fiŝeto kaj la silentema Drugiĉ, flaranata ananason. Ili ĉirkaŭis lin.

— He! Gorĉev! Kia afero ĝi estas?!

Gorĉev retropaŝis timiĝinte. Sankta Dio! Ili nun retenos lin, kaj sinjoro Vanek sidas en negliĝo malgaje en la ĉelo de la enkarcerigita fifavoratino de la sultano.

– Ĉu vi freneziĝis, nazmukulo!

— Lasu min, mi…

Ĉar li decidis sin bati en la intereso de sinjoro Vanek…

…Sed la silentema Drugiĉ forprenis la ananason de antaŭ sia nazo, kaj anstatŭ ĉiu plua diskuto li batis Gorĉev-on je la kapo per la nobla frukto, ke la knabo perdis sian konsciencon.

Rekonsciiĝinte, li kuŝis surdorse en grandega ŝarĝaŭto, kiu veturegis per plena rapideco, kaj iu ternis en lian vizaĝon.

Li turniĝis tien kaj vidis inerte kaj mirante, ke afabla leono palpebrumas al li de proksime. Tio ankoraŭ ne timigus Gorĉev-on, sed blonda timi ekregis lin, kiam li ekvidis tabulon pendaĉi sur la kaĝo de la leono, kiel ian nomkarton, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per presitaj literoj:

ALADARO WENDRINER

akrobato kaj rabobesto

Doni manĝaĵon al la leono, ŝovi

la manon en la kaĝon aŭ timigi la

bestion kiel ajn

e s t a s    s e v e r e    m a l p e r m e s i t e!

Li fermis siajn okulojn, ĉar li deziris vekiĝi, sed la bestio Aladaro Wendriner denove ternis en lian vizaĝon, ke li devis side leviĝi. Sed ĝi daŭris nur momenton, ĉar kion li nun vidis, li surdorsiĝis pro tio, kvazaŭ Drugiĉ laŭkutime estus batinta lin je la kapo leĝere per io.

5

Sinjoro Vanek ne estis straigita antaŭ la militan tribonalon pro la mallonga restado en la ĉelo de la fifavoratino de la sultano, sed li estis tre multe enkarcerigita pro tiu afero kaj krome ankaŭ pro aliaj miskomprenoj. Lia restinta puno altiĝis tiel, iun tagon li diris:

— Se ekzistas laŭjora transpreno de rajtoj pri tiaĵo, tiam eĉ mia pranepo sidos en la karcero anstataŭ mi.

Sinjoro Vanek, kiel ĝenerale la tre bonorda, la formalaĵojn estimanta etburĝo, sen la sablonoj de sia vivo, inter ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, fariĝis pli demoraliĝinta, pli malpura kaj tramp, ol la unuokula, turka Mehar, kiu multfoje batis lin de tiam, pro liaj deklaroj pri la vetero, sed sinjoro Vanek jam alkutimiĝis al tio, kiel tiom da aliaj aferoj, pri kiuj li ne komprenis, kial tiuj apartenas al la tagordo de la kolonia armeo?

Cetere ankaŭ Mehar ricevis punon konstante, ĉar li ŝatis drinki, kaj li finis ĝin nur tiam, kiam li svenis.

Eĉ nun ili malliberadis kune, kaj sinjoro Vanek prepariĝis dormi sur la malpura, insektohava ŝtonplanko. Mehar batis lin post la vespermanĝo, kaj ili nun volis dormi.

Sed subite sinjoro Würfli alvenis viziti ilin.

— Hodiaŭ nokte vi havos bonan sorton… — li flustris el la pordo. — Mi parolis kun la soldatservisto de la generalo. Mi pensas, ke mi halpis vin.

— Vidu, sinjoro frenezulo — li respondis malesperiĝinte — , cetere mi havas tiel multe da problemoj, kial vi helpas min?

…Sed la enigma dancinstruisto foriris senvorte, kaj sinjoro Vanek fermis siajn lacajn, varmegaj palpebrojn por dormi post longa ĝemo.

Dio mia! Kiom da suferoj!

Sed post unu horo oni vekis lin el la dormo. La majorkapitano estis tiu.

— Ellitiĝu! Vi devas iri al la kolonelo!

— Sed mi petas vin… li senkulpigis sin timiĝinte — , kion mi faris en mia sonĝo? Mi klopodis kuŝi en rektiĝinta korpopozicio, kaj mi dormis tre modeste…

Vane estis ĉio. Li devis iri. Oni akompanis lin al la privata loĝejo de la kolonelo, kie estis gastoj tiun tagon.

Li staris tie, vid-al-vide al la societo, iom timeme kaj palpebrumante pro la lumo de la lampoj.

— Hodiaŭ vespere mi bezonus lertan soldaton. Iu diris al mia soldatservisto, ke vi estas nia homo — diris la kolonelo gaje, kaj frosto trakuris sur la dorso de sinjoro Vanek.

— Mi pets vin… — li balbutaĉis. — Mi… vere tre ĝojas…

— Nu, amiko mia — diris la kolonelo — , tiam ĉio estas en ordo. Nun muziku al ni!

Sinjoro Vanek ekŝanceliĝis pro timiĝo, kvazaŭ li estus batita je la brusto.

— Mi aŭdis, ke vi estas artisto. Se vi ne scius, senrangulo, ankaŭ mem estas artisto. Poeto…

— Mi gratulas — balbutaĉis sinjoro Vanek kaj staris heziteme.

— Nu? Ĉu vi volas diri ion?

— Mi petas vin… la prizono kaj la turka sveda gimnastikisto suferigis min tiel, ke mi ne povus levi la arĉon…

— Ĉu vi eĉ vilonludas?

Sur la vangoj de sinjoro Vanek fluis larmoj, densaj, amaraj larmoj kaj ekparolis jene:

— Jes… mi scipovas ĉion… Vilonludi, pentri, nomon de bestoj… Mi estas tre multflanka soldato.

La societo rigardis la plorantan viron konsternite. Blankhara oficiro ne hontis kaj propramane ŝovis seĝon apud la multe suferintan, eksterodinare trampan, plorantan soldaton.

— Eksidu, amiko mia… Nu sidiĝu, trankvile…

La kolonelo signalis okule, kaj lia servisto alportis manĝaĵon por la multe suferinta homo. Rilate al multe suferinta homo sinjoro Vanek manĝis tre bonapetite. La societo konsistis nur el malnovaj, koloniaj homoj, ili estis okulaj atestantoj de tiom da afrikaj tragedioj kaj rigardis severe la enigman legianon. Laura de Pirelli, la itala kantistino de la operdomo en Oran ĵetis longan, malgajan, sed tre varman ekrigardon al sinjoro Vanek.

La artistino estis iom kurpulenta, kaj kiel ĝenerale la virinoj grasiĝemaj, ŝatis la romantikon.

— Diru, amiko mia — ŝi diris al la interesa, drameca soldato, kiu manĝis la rostbif-on kun suferanta vizaĝo. — Kio estas tio, kion vi pleje malhavas ĉi tie?

— Iom da mustardo… aŭ acidigitan kukumon en panfermento — li ĝemis malgaje, kaj lia tuta vizaĝo brilis, kiam li ricevis ĝin.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la kolonelo.

— Van… Ni havas veran nomon, kaj mi havas pseŭdonomon. Neniun mi scias precize.

La kolonelo malfermis libron, kiu kuŝis sur la tablo, kaj laŭ la insigno, kudrita sur lian kamizolon li konstatis la nomon:

— Vi estas Ivan Gorĉev… Sankta Dio! Vi… En Nico vi havis kontakton kun…

Sinjoro Vanek kapjesis amare.

— Prave. En Nico mi havis kontakton! Vi divenis tion sinjoro stabkuracisto!

Pierre Boussier, ĉar li estis la kapitano, paŝis tute proksime al li, li rigardis lin kaj diris denove:

— Disinjoro… Gorĉev!

Sinjoro Vanek ĝemis. Li estis klarvida pri tio, ke lia nepizorgita eksteraĵo konsternis la kapitanon tiel.

— Iru en la antaŭĉambron por momento!

Sinjoro Vanek iris en la antaŭĉambron, kaj apogiĝinte al kamizolo de oficiro, li ekdormis profunde en sida pozicio.

Sekvan tagon la posedanto de la kamizolo desinfektis teruriĝinte siajn loĝejon, ĉiujn proksimulojn kaj sin mem, sed pasis monatoj, kiam li tute forgis el sia ĉirkaŭaĵo la neinvititajn sekvojn de la mallonga, dolĉa dormo de sinjoro Vanek.

Dume la kapitano diris mallaŭte en la ĉambro:

— Sinjoroj! Tiu homo estas Ivan Gorĉev, kiun menciis generalo de Bertin kun tre afablaj vortoj. Vi ĉiuj scias, kiu estas Gustavo Laboux. Girĉev estas la fianĉo de la filino de Laboux… La knabino skribis al mi sekrete. Estas nekompreneble, ke tiu kompatinda, facilanima sinjorido falis en tian situacion, malgraŭ tio, ke la generalo estas respektinda homo.

— Estas urĝege… — diris la kapitano fine — ke serĝento Verdier ne endanĝerigu la bonan famon de la kolonia armeo per sia brutaleco.

Ĉirkaŭ noktomeze la provoso vekis sinjoron Vanek.

— Bonvolu reveni en la karceron.

Sinjoro Vanek, malproksime de ĉio, kion li alkutimiĝis, kaj proksime al la freneziĝo, li ne rimarkis la strangan ŝanĝiĝon de la paroltono de la gardisto kaj sekvis lin tra la malluma koridoro.

— Granda esploro estis dum li dormis. Oni pridemandis la sinjorojn ofocirojn, la serĝenton kaj la kaporalon. Oni tre riproĉis ilin pro vi.

— Ĉu ili forgesis min mortpafi?

— Eĉ… Sed vi ja vidos tion — instigis la gardisto lin kaj malfermis la pordon de la ĉelo. — Bedaŭrinde ni ne sciis pli fure pri vi, kiu vi estas.

— Kaj nun jam vi scias, kiu mi estas?

— Jes mi scias.

— Ĉu estas permesate peti vin diri tion ankaŭ al mi? Mi opinias, ke ne estus domaĝe ankaŭ mi scii tion.

— Bone, bone — diris la gardisto enigme. — La vero evidentiĝos iun tagon, venos la generalo, kaj vi estos denove tiu, kiu vi estis.

— Ankaŭ mi timas tion — balbutaĉis sinjoro Vanek malesperiĝinte kaj eniris en la ĉelon.

…Dormante, li dirigentis teatraĵon en la operdomo en la mano kun du penikoj. Laura de Pirelli kantis sur la scenejo, kaj la unuokula turko dresis friponojn bravure per longa stango. Tiam aperis generalo en la malluma spektejo, kiu anoncis akravoĉe, ke neniu forlasu la ejon, ĝis la polico alvenos, ĉar iu perdis tre valoran Gorĉev-on en la paŭzo. Tiam sinjoro Vanek komencis kuri, sed Mehak sekvis lin kurante en la mano kun po unu ŝargita cikado, kaj avane, kiel furioza furio kuris la edzino de la rodkapitano el Galac, kiu cetere estis instigantino en la afero. „Helpu!” — kriis sinjoro Vanek, ĉar li sciis bone, ke li devas violonludi, se oni kaptos lin, sed tiam iu metis sian kruron antaŭ lin, ke li falegis. Kompreneble sinjoro Würfli faris tion, kiu ege ekskuzis sin, kiam la persekutantoj rapide disŝiris sinjoron Vanek je pecoj: „Ne prenu kiel ofendon, sinjoro Tintotetto, sed vi asertis tion, ke vi estas ŝtonskulptisto kaj balet-dancisto”… Li ekriis laŭtege kaj vekiĝis antaŭ ol li estus sufokiĝinta.

Li kaptadis aeron nur post longa lukto, ĉar poste evidentiĝis, ke Mehar la unuokula giganto dormis tre profunde, kaj li pasigis parton de la nokto sur la vizaĝo de sinjoro Vanek.

XVII-a ĉapitro

1

Kiam la dekkvar karata aŭto ekiris denove, Parker direktis ĝin, kaj ankoraŭ du aŭtoj kunveturis. En ĉiu sidis ok armitaj araboj kun mangrenadoj kaj po unu maŝinpafilo.

Ili estis „feriigitaj” spahioj. La serĝento diris al siaj dekses malnovaj homoj matene sur la korto de la kazerno, kiu havas emon ekskursi, tiu ricevos du semajnan libertempon, kiu ne havas emon, tiu ricevos tiel saman karcer-malliberigon, en ĉiu dua tago li devas gadostari dudek kvar horojn.

Pro tiu afabla invito la dudek ses homoj ekhavis eksterordinaran emon ekskursi en la societo de la modere afabla serĝento, kaj posttagmeze jam ili eskortis la valoran aŭton, vestitaj per civila bunuso

De Bertin kaj Laboux ne solvis la enigmon de la elakvigita aŭto. Ili ne povis komenci esploron pro la tikla afero, kaj la tempo urĝis ilin. Tio certis antaŭ ili, ke oni interŝanĝis la aŭton kun tiel sama Alfa-Romeo en la deponejo de la ŝipo. Sed kiel ĝi retroviĝis? Ili kontentiĝis per tio, ke la aŭto subite staris antaŭ la vilao, kion la pale kaj iom ebrie alveninta Laboux diris al ili, kies sanstato unuavice bezonis ne damandadi scivoleme pri la afero. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj drinkis multe. Ankaŭ lia malario reaperis.

— Mi opinias, ke ni ne havos glatan vojon — li diris kun malbona antaŭsento, kiam ili jam estis survoje du tagojn.

Anette apenaŭ parolis. Dum tagoj ŝi sidis sur la sama loko kaj fikse rigardis antaŭ sin silente. La spirito de Gorĉev estis kun ili en la malgajeco de Anette.

— Ili faros ion — gemutis iom trudite de Bertin.

Kaj li pravis. La pasaĝeroj de la Sahara eksurso, kio komenciĝis bone, tute ne konjektis, kiaj fantastaj eventoj atendos ilin.

Sur la belega ŝoseo, kiu kondukis post la montpasejo de Atlaso tra la dezerto, Anette kelkfoje stiris la aŭton anstataŭ Paker. Ŝi estis pala kaj apenaŭ manĝis ion dum dudek kvar horoj, se ŝi sidis apud la direktilrado certamene.

De Bertin cigaris, kaj de tempo al tempo li rigardis foje sur Laboux-on, foje sur Anette-on, kiu estis videbla en la spegulo de la aŭto. Li sentis la mutan, pezan konflikton inter patro kaj filino. En iu estis la amareco, en la alia la sinakuzo… Terure!

— Mi petas vin — demandis Laboux subite. — Ĉu vi jam konis persone tielnomatan… spiritiston?…

— Kiel?… Iam en Avignon mi estis kantonmentita ĉe neŭrastena lignaĵisto, li okupiĝis pri tiaj aferoj…

Labaoux mediteme rigardis supren al la maltrankvile preterkurantaj sablodunoj de la dezerto.

— Ĉu vi jam pensis pri tio… — li daŭrigis trenvoĉe — , ke post la morto tamen devas… esti io?…

De Bertin rigardis sian amikon konsternite.

— Mi pensas tion, ke la malario iom ekregis vin — li respondis maltrankvile.

— Jes… eblas. Hieraŭ mi havis ankaŭ febron.

Elpreninte cigaredpaperon de ie, li rulis kelkajn kinin-draĝeon en tion kaj glutis ĝin. La legianoj prenas tiun medikamenton tiel.

La sezono, kiun Abe Padan elektis por sia revolucio, ne estis favora por la eŭropaj amikoj. Ankaŭ la beduenoj ne facile toleris la kirliĝintan sablon fare de la pasat-vento, kaj la vaporojn, precipitiĝintajn el Atlaso.

Ĉe la sekva oazo Laboux tremis pro frosto, sed li ne volis ripozi du tagojn.

— Abe Padan devas ricevi la armiloj ĝustatempe.

Ĉiu diskuto estis superflua kun la obstina homo. Li glutis grandan dozon da kinino kaj sidis en la Alfa-Romeon

— Ekveturu, serĝento — li diris al la suboficiro de la spahioj.

Milda aerblovo tremis en la sufoka varmego, sed ĝi sufiĉis plenigi la aeron per dancantaj polveroj, kiuj iritis pulmon, okulojn…

Posttagmeze ruĝiĝis la du profundaj sulkoj sub la vizaĝosto de Laboux, kaj li deliris.

— Vi restos en Abudir kun du spahioj, ĉar via patro ne eltenos plu — diris la divizia generalo al Anette, kiu viŝis la vizaĝon de la malsanulo per tuko, trempita en vinagran akvon.

Anette konsentis ankaŭ en la nomo de la malsanulo. Ŝi sciis bone, ke kia ajn malgrava morbo ne malutilas tiom al la fera organismo de Laboux.

— La afero de tiu kompatinda knabo tre suferigis lin — diris de Bertin

— Sed mi scias, ke mia patro ne volis malbonon — ŝi respondis ĝemante.

La brilo de la grandaj, klaraj okuloj de la knabino subite rompiĝis tra du larmoprismoj. Ŝiaj liprandoj ekkonvulsiis kelkfojek, post ŝi ekspodis per ploro.

De Bertin frapetis cigaredon nervoze al la fermoplato de sia cigaredujo. Malbenita historio.

Ili veturis kun malantaŭa vento, kaj la aŭton, kiel surmetita veltolo, persiste sekvis la polvovualo, kirlita fare de la radoj…

Ili jam longe forlasis la ŝoseon, la Alfa-Romeo kuris sur zigzaga karavanvojo, antaŭe kvin metrojn la aŭto de la soldatoj. La vojo kondukis al Abudir en trogosimila, ŝtona, profunda kavaĵo de Sharo. La ĉiam batalemaj polveroj, neniu scias, dum kiom da epoko, atakas la rokojn kun tenacas malamo, kaj erodinte tiujn, kiel etaj, dissemitaj rifoj elstras per siaj ensalbiĝintaj stumpoj de la iamaj montopintoj

La ruinoj de antikva urbo igas morte rigida la dezertan spektaklon; rokegoj, enfalintaj arkadoj kaj volbopartoj kun siaj duone enterigitaj torsoj.

En la kavaĵo disiĝis la polvofunelo, kaj blindigis ilin la radiado de la senombra, grandega dezerto. La aero ŝajnis esti vibranta, kvazaŭ io fumeca estus antaŭ ili en la malproksimo… Nun la aŭto de la spahioj alvenas tien, kaj…

Parker laŭte ekkrisa… la brmso ŝrikas, de Bertin kaptas sian revolveron…

Malfrue!

La aŭto de la soldatoj, kvazaŭ estus puŝiĝinta al nevidebla baraĵo, ĝi renversiĝis subite. Sed neniu elfalas, la homoj restas kune sur la aŭto, oblikviĝinta sur la sablon… Tion vidis la pasaĝeroj de la dekkvar karata aŭto, sed ankaŭ ilia sorto tuj plenumiĝis…

Aŭdiĝas stranga klako… Poste renversiĝas la brensata aŭto kaj glitas sur sia flanko, grincante, kun bruo… La unuaranga reto, farita el ŝtalo, per kiu Hagenbeck kaptas leonojn kaj tigroj, tenis ilin forte…

La preparitaj metanfadenoj estis preskaŭ nevideblaj en la dezerta sunbrilo. Oni kaptis la du aŭtojn per disetendita ŝtalreto.

Armitaj araboj rajdis el malantaŭ la montetoj. La Majstro gvidis ilin.

— Restu trankvilaj — li kriis — , ĉar ni povas pafe masakri vin ĉiujn!!.. Elvenigu la kaptitojn unu post la alia el la reto kaj ŝnurligu ilin!

Estintus sencela memmortigo defendi sin. Post kelkaj minutoj ili kuŝis unu apud la alia en la sablo, ŝnurligitaj, kaj blindaj pro la perpendikle brilanta suno…

La atakantoj forgalopis, kaj la kaptitoj aŭdis bone, ke ankaŭ la aŭto veturegas kun ili…

Oni tamen forrabis la dekkvar karatan Alfa-Romeon!

XVIII-a ĉapitro

1

Notita parolado en la administracia oficejo de la fortikaĵo St. Thérése en Oran.

ROLULOJ:

Serĝento Verdier kaj senranga soldalto, regimentskribisto Balukin. Estas la kvina horo posttagmeze, la serĝento tiam legas la petskribojn.

VERDIER.

(Li venas. Li estas elĉerpita. Li iomete maldikiĝis en la lasta tempo.)

BALUKIN:

(Li salte leviĝas)

VERDIER:

(Kun langvora bonvolo.) Nur eksidu, vi, porko. (Li malbotunumas sian kamizolon. Spirblovas.)

BALUKIN:

(Li metas paperoj antaŭ lin.) Gorĉev, la senrangulo n-ro 27 petas forpermeson vespere.

Verdier:

(Li diras kun minaca murmuro, pro kio liaj lipharoj tremas.) En ordo…

BALUKIN:

Same la senrangulo n-ro 27 petas diabetan, malsanulan manĝaĵon.

VERDIER:

(Liaj lipharoj tremas, liaj okuloj milde ruliĝas kongeste, liaj nazlopoj moviĝas ritme.) Subskribite…

BALUKIN:

La senrangulo n-ro2 27 petas resti du tagojn en la malsanula ĉambro, ĉar reŭmatismo turmentas lin.

VERDIER:

(Liaj lipharoj tremas, okuloj, orelloboj ktp.) Subskribite! Kaj nun (kun suspektinde patra voĉo), kara, bona Balukin, vi, suspektinda, insolenta ĉefekzekutisto kun tute demoraliĝinta animstato… Se vi ankoraŭfoje raportos ion pri la petoj de la senrangulo n-ro 27, tiam mi batos vian kapon, ĝis ĝi fariĝos kaĉa, per la plej granda ŝraŭbŝlosilo de la hofferisto. (Horora krio, simila al la scenofina ŝriko de la freneza kadavro-rabisto, rolanta en patalogiaj scenejaj aliiĝoj, nomata granda malfeliĉo, kio estas la bazo de la tuta verko.) Vi ne dupigi min, vi, ebuskmurdista skribisto! Ankaŭ povas subskribi la petojn de la soldato n-ro 27! (Mallonga paŭzo. La serĝento fale sidiĝas sur seĝon.) Kio estas ankoraŭ?

BALUKIN:

(Li glutas. Li elprenas slipon kun temantaj manoj.) La… soldato n-ro 27… petas forpermeson morgaŭ…

VERDIER:

(Li anime rompiĝis. Li mansvingas. Li sinkas en la seĝon kurbiĝinte.)

BALUKIN:

(li finas tion) Ĉar… li volas… viziti banejon…

VERDIER:

(Kun bonvola malgajeco.) Ne dupigu min, ĉar mi distretos vin, vi, senhonta, hipokrita hundkaptista instruisto…(Li revadas, rigardante la plankon, elĉerpiĝinte. Fine ia decido maturiĝis en li.) Nu! (Li ekstaras.) Aŭskultu min! Nu ankoraŭ la senrangulo n-ro 27 petos, ke du negraj servisto portu lin sur portoseĝo dum foriro el la kazerno, kompreneble mi subskirbos tion, kaj se post minutoj alvenos lia peto, ke liaj gajaj konatulinoj akpmpanu lin dum la aŭtuna, granda manovro je la kosto de la armeo, ni ne malhelpos lin en tio, eĉ ni anticipos lian peton, kaj la regiment-trupetisto ricevos ordonon ankoraŭ hodiaŭ, ke aŭrore li harpe ludu la veksignalon, ĉar ni devas timi, ke la senrangulo n-ro 27 hazarde vekiĝos, kaj li aperos ĉe la alviciĝo!.. Sed se li estus preta fari tion, pendigu tabulon sur la pordegon de la fortikaĵo kun la sekva teksto: Kadukiĝintaj, provincaj leterportistoj, ĉevalflegistoj kaj reŭmatismaj emeritoj trovos komfortan hejmon, se ili dungiĝos, kiel rekrutoj al la franca, fremdula legio. Rabato por la tute idiotuloj, specila traktado, en rago de suboficiroj estas fervoraj vartistinoj…Fulmotondro trafu lin…

La pluaj notoj dokumentis jam nur la specialan vorttrezoron de la serĝento el la drastaj esprimoj de la franca lingvo.

Eblas, ke la serĝento iomete troigis la aferon, sed tio nepre certas, ke la situacio de sinjoro Vanek ŝanĝiĝis favore, de kiam kapitano Pierre Boussier intervenis en la nomo de Bertin kaj Laboux. La oficiroj vidis plenumiĝi la dramon de tiom multe da maltaŭgaj homoj inter la kruelaj kondiĉoj de la fremdula legio, ke ĉi-foje ili faris escepton volonte. Estas tute egale, ke unusolan, malfortan kaj neniu scias de kie, kaj kial venintan homon ne dispremas la senindulga, discipliniga aparato de la afrika armeo.

Pro la peto de tiel eminenta kolonia oficiro, kiel generalo de Bertin, oni tamen povas fari escepton. Kio estas bezonta al tio? Riproĉo al la serĝento, ŝultrofrapado al la senrangulo, kaj nun jam la sekva estas la situacio ekzemple sur la ekzerctereno:

— Rektiĝu! — krias la suboficiro. — Dekstren! — poste per pli milda voĉo: — Kompreneble ĝi koncernas ankaŭ sinjoron senrangulon Gorĉev, se vi ne estas laca.

— Ne, ne… — respondas la senrangulo kun modesta rideto, — ni nur faru tion. Estas pli bone lerni ĉion.

Posttagmeze sinjoro Vagner iras en la urbon. Kiam ili renkontiĝas ĉe la pordego, Gent glutas amare kaj diras per raŭka voĉo:

— Ĉu vi bonvolus sinjoro senrangulo… ŝanĝo de front’… aŭ tiaĵo… kaj venu kun min… nom du nom… vi havas bonegan sorton…

Li reiras kun sinjoro Vanek en la ĉambron de la soldatoj. Tie li kriegas libere. Sed tiel, ke ĉiu fenestro ektremas:

— Friponoj! Se la ŝuoj, kamizolo aŭ kio ajn ne estas en ordo de tiulo, tiam ĉiu povas rezigni sian forpermeson en la venontaj kvar semajnoj. Diablo forportu ĉiun akvokapulon… Tio ne koncernas vin, sinjoro senrangulo, koliko kurbigu vin!

La tuta etato de la ĉambro de la soldatoj zorgas pri la persono de sinjoro Vanek, tre atenteme. Ili elektas kvar homojn, la tiel nomatan Gorĉev-taĉmanton. Iu purigas liajn ŝuojn, la alia liajn vestojn kaj armilojn, la tria ordigas lian liton, sed plej malofte li estis kontenta pri tio:

— Vidu, sinjoro Würfli — li klarigis kun patra pacienco, sed en la voĉo kun tiu retenata resono, kiu karakterizas homon, malfacile povanta sin moderigi — , vi devas enpremi ĝin ĉe la du finoj de la lito, ke sur la kovrilo ne restus sulko. Ankaŭ mi povus fari ĝin tiel aĉe…

Vestinte sin elegante, kaj ordiginet ankaŭ siajn lipharojn per broseto, laŭkutime li eklevis sian ĉapon al la samĉambranoj kaj foriris. Anticipe li vizitis la administrejon demandante, ĉu alvenis letero por li?

La oficiroj baldaŭ divenis la sekreton de la kompatindulo: iam li certe apartenis al pli alta socia klaso, sed ŝajnas, ke li iom frenezetiĝis en Afriko. Pecipe la kolonelo havis tiun trafan supozon, kiam sinjoro Vanek, dum renkontiĝo, en la interna urbo, eklevis sian ĉaplon, preninte ĝin je la viziero kaj salutis lin ridetante:

— Miaflanke la feliĉo saluti vin, sinjoro kolonelo! Ni havas belan veteron!

Ĉar ĝi estis la nekuracebla, civila rudimetno de lia karaktero. La eterne bela, civila ceremonio de la ĉapel-levado, kiel esprimo de tiom da spontanaj rilato, opinio kaj kontakto per unusola movo, kiu povas esti profunda, larĝ-arka, preterkure leĝera, sed ĉiuokaze estas en ĝi la kontakto kaj opinio de la ĉapellevanto al tiu persono, kiun li salutas per tiu refleksa movo.

…Vespere li sidis en iu restoracio, kaj li fiksrigardis la nebulon de la blua cigarfumo kun serioza mieno de enigmaj homoj, kvazaŭ en lia kranio hantus poreterne entombigitaj rememoroj de stranga, romantika vivo. Efektive tiuj rememoroj havis rilaton al Gorĉev. Ĉar li ricevis la sekvan leteron de Gorĉev:

Al

estimata sinjoro senrangulo Vanek B. Eduard

O r a n

Poŝte restanta

Respondante al via letero, datita mi ne scias kiun tagon de la kuranta monato, mi havas la feliĉon informi vin, ke intertempe mi renkontiĝis kun vi en la fortikaĵo de Oran, kaj nian aferon, je mia plej granda malkontento, mi ne sukcesis aranĝi kun vi.

Lastfoje dum nia renkontiĝo, vi restis apenaŭ vestita en la kelo de la fortikaĵo de Oran, ĉar mi esperigis vin reveni kiel eble plej baldaŭ.

Mi havas la feliĉon informi vian estimatan firmaon, ke intertempe mi forveturis, ĉar iu batis min je la kapo per neprokrasteble peza objekto.

Reveninte al la letero, mi havas la feliĉon informi vin, ke mi ne forgesis pagi eĉ unu centimon, kiel vian salajron, kaj mi abunde honorarios vin je mia bankkonto.

Mi bedaŭras, kiel vi skribas, ke via sanstato malboniĝis pro mi, sed kredu min, ne mi estas la kulpa.

Esperante, ke fine nia negoco estos nur utila kaj agrabla pro ni ambaŭ, mi finas mian leteron, datitan la kurantan monaton.

Ankaŭ en la futuro mi ĝoje zorgos pri via ŝokiĝo.

sincere via

Ivan Petroviĉ

La marbodo de Oran, etendiĝanta antaŭ la teraso de la restoracio, brilis en la lunlumo dum tiu agrabla vespero. Kaj sinjoro Vanek pensadis pri tio, kion alkalkuli al Gorĉev pro la insultoj. Tiam voĉo eksonis malantaŭ lia dorso, agrablaj kaj sonorantaj, delikataj, virinaj vortoj:

— Ĉu mi ĝenas vin?

Nekonatulino staris apud li, en pale brilanta surtuto. Ŝi estas elegante vestita virino, sendube damo.

Sinjoro Vanek retropuŝis sian seĝon kaj eklevis sian ĉapon kun alta estimo:

— Kiel vi povus ĝeni min… bela virino? Mi nomo…

— Petromskij, se mi bone scias… Ĉu vi ne memoras min? Mi estas Laura Pirelli…

La virino estis okulfrape bela. Kaj kvkazaŭ li jam estus vidinta ŝin ie. Sinjoro Vanek tuj ekstaris kaj eklevis sian ĉapon denove.

— Mia nomo…

— Ĉu vi ne memoras min?… Mi estas kantistino Laura de Pirelli.

— Mi jam… vidis vian moŝtinon ie… Jes.

— Ni renkontiĝis tiun nokton, kiam oni invitis vin muziki.

— Kredu min, mi estus volonte muzikanta, sed la sola muzikinstrumento pri kiu mi estas sperta estas la blovsonigo de silka papero, fiksita al kombilo, kaj ĝi ne estis ĉemane.

Poste komenciĝis familiara parolado:

— Kara sinjoro — diris inter aliaj Laura Pirelli. — De tiam mi havis starangan, malgajan senton, ke mi vidis vin tie. Malantaŭ vi tragedio latentas virino! Kaj nur virino povas konstrui tion denove, kion alia virino ruinigis!

— Ĝi estis tre bela frazo… — kapjesis sinjoro Vanek — , vi certe legas librojn de eminentaj verkistoj, kiam vi ne kantas…

— Kian profesion vi havis? — demandis la kantistino.

— Mi estis korespondanto en sanatorio apud Nico. Mi havis eksterodinaran pozicion. La sanatorion direktis profesoro Louvier.

— Kial vi dungiĝis al la legio?…

— Tion… mi ne rajtas diri…

La romantikema virino rigardis al sinjoro Vanek reveme.

— Ia stranga simpatio estas en via rigardo. Ĉu oni jam diris tion… ke vi estas sugestia?

— En la legio oni jam diris multe da aferoj al mi. Sed tion mi ne memoras…

Poste ili trinkis ĉampanon, kaj la sinjoro sekretario malbutonumis la kolumon de sia kamizolo, ĉar liaj okuloj pulsis dolore. Sinjoro Vanek tamen estis viro! Ne el la ĝisostaj, sed nek la artistino estis la reprezentantino de la ideala knabin-tipo, rilate la aĝon kaj la pezon.

— Vi… devas dizerti… — flustris Laura de Pirelli varmege, kaj jam ankaŭ la trinkita kvanto de la ĉampano kun iom da kalorioj aldoniĝis al tiu vevo.

— Artistino, mi respondas al vi tion, kion mi kutimas diri al mia punita mecenanto, nomata Würfli, kiu estas danc- kaj etiketinstruisto: korespondanto ne rompas la kontrakton, kion li subskribis!

— Ni vojaĝus al Italio!..

— Ne eblas… — li respondis ĝemante — kvankam mi ŝatas Italion…

— Ĉu ankaŭ vi ŝatas la multajn florojn en Italio… la oranĝejojn?

— Ankaŭ tiujn. Sed unuavice la makaroniojn kaj la ŝpagetojn kun tomata saŭco.

Sinjoro Venek pasigis la vesperon agrable kun la artistino, sed dizerti li tute ne volis.

— Pripensu tion… — , flustris la artistino trinkinte kun kelkajn glasojn da kalorioj pli multe. — Se vi deizertus, ni ĉiam povus esti kune, kaj mi kantus al vi.

— Mi alkutimiĝus al tio post iom da tempo, sed rompo de kontrakto fisfamigus mian fidindecon. Mi ne dizertos.

Sed la sorto volis tiel, ke sinjoro Vanek tamen risku sian negocan fidindecon.

2

La vojoj de la fato ne estas antaŭvideblaj.

Sinjoro Vanek vivis vere agrablan, idilian vivon en la legio, pri kiu tiom da terura legendo cirkulas en la vasta mondo. La okan semajnon de la ekzercigo li ne atingis tion, ke dum dek minutoj li estu en la korton preta por ekmarŝi. Ofte la garnizono staradis kvaronhoron, ĝis fine sinjoro Vanek aperis.

— Ĉu ne vidis iu mian rimenzonon? — li demandis, eklevinte sian ĉapon, pro kio la dentoj de Gent aŭdeble grincis.

— Bonvolu stari en la vicon — diris la Leono milde, kiu de iom datempo suferis pro gal-doloro, kvankam li partoprenis brave tri militirojn en Saharo, kaj eĉ unu tagon li ne kuŝis en la malsanula ĉambro…

Sed la kolonelo kaj la oficiroj frapetas lian dorson kaj estas pardonemaj al li.

La padmarŝo eĉ nun estis tia ĉe sinjoro Vanek, ke okaze de formarŝo, ke ferianta spahi-kapitano, ne konanta la lokaj specialaĵojn faris plurajn fotojn pri la marŝo de sinjoro Vanek, kaj li sendis tiujn al la ministrejo pri militaj aferoj, kun memorando, en kiu li urĝis la tujan reorganizadon de la kolonia armeo.

Dum pafekzercoj, kiam sinjoro Vanek celis la kuglokaptilon, la kompanio diskuris timiĝinte, la serĝento ordonis surteriĝon, kaj ĉiu serĉis kaŝejon.

Jam ŝajnis tiel, ke sinjoro Vanek grasiĝos bele dum la soldatservo, kiam la sorto intervenis.

Pierre Boussier estis la rimedo de la sorto, tiu certe alta, blonda kapitano, kiu ekirigis la Gorĉev-legendo de sinjoro Vanek, kaj la sekvan tagon li daŭrigis sian inspektveturon. Sed nun li revenis denove en Oran-on, kaj jam la unuan tagon, kiam li vizitis la fortikaĵon, informiĝis pri ĉio.

— Mi petas vin — diris la kolonelo — , vi povas diri al de Bertin, revidinte, ke ni ekprotektis tiun simplaaniman Gorĉev-on. Li bezonas tion, ĉar li estas senhelpa homo, li ne taŭgas soldatservi.

— Mia disinjoro!! — kriis la kapitano kaj frapis sur sian frunton. — Mi forgesis skribi al vi! Mi kontaktiĝis kun de Bertin en la afero de soldato, kaj la divizia generalo skribis al mi, ke Gorĉev mortis, li partoprenis lian enterigon, sendube tiu estis la vera, kun kiu li bivakis en la artileriana kazerno de Nico. Tiu ĉi estas alia Gorĉev!

La kolonelo estis en dilemo. Ili protektas ian stultulon pro la peto de eminenta soldato, sed oni ne povas protekti iun nur tial, ĉar li estas stultaulo. Cetere, povas okazi ridinda skadalo pro la afero. La oficiroj interkonsiliĝis. La kompatindulo ne estas kulpa… tamen ili devas fini la aferon. Ili do komisiis iun leŭtenanton, ke takte, sed kun militista rapideco li finu la komedion.

La leŭtenanto komencis la aferon lerte. Li iris en la ĉambrojn de la soldatoj inspekti. Li vizitis ĉiun ĉambron, kaj fine li alvenis en tiun certan ejon, en kiu loĝis Gorĉev. Kompreneble serĝento Verdier kaj kaporalo Gent sekvis lin ĉien. La soldatoj ĵus purigis la rimenojn kaj la armilojn, escepte sinjoron Vanek, kiu aĉetis porteblan gramofonon, li kuŝis sur sia lito, manĝis salamon kaj aŭskultis karan, usonan ŝlagron. Kiam la leŭtenanto enpaŝis, li ekstaris. Sed la gramofono muzikis gaje.

— Senrangulo!! — kriis la oficiro — kio ĝi estas?

— Fokstroto.

— Tuj silentigu ĝin!

— Ĉu sinjoro serĝento ne ŝatas la fokstroton?… Mi havas ankaŭ tangon…

— Vi estas idioto! Serĝento! Kio ĝi estas? Kial vi toleras, ke oni faru escepton?!

— Mi petas vin… — balbutaĉis sinjoro Vanek — , ĉu vi ŝatus aŭdi militistan marŝon?

— Atentu min, serĝento! Tion, kion mi nun spertis, tiun idioton vi ne rajtas puni. Ĉar ĝi estas la honto de la suboficiroj. Sed se mi vidos post tri tagoj, ke vi esceptos iun iomete de la aliaj homoj, tiam vi flugos de tie ĉi kun la plej unua ataktrupo, rekte ĝis Saharo! — Ĉu vi komprenis?!

— Jes, sinjoro leŭtenanto — respondis serĝento Verdier, kaj en liaj okuloj ekbrilis ebria lumo.

— Oui, mon lieutenant! — balbutis kaporalo Gent mallaŭte, kaj lia torako leviĝis pro feliĉa ekscitiĝo.

La leŭtenanto foriris. Laŭeble li aranĝis la aferon humane, ke oni ne punu tiun kompatindulon pro la ĝis nun okazintaj aferoj. Fine ja, ne li estis la kulpa. Neniu estis kulpa. Tamen la legio jam esence estas tia, ke iu pagos la kostojn pro ĉiu eraro, eĉ tiam, se neniu faris tiun eraron.

Eble estos pli bone, se rilate la tragedion de sinjoro Vanek, en la intereso de la legantoj, havantaj malpli fortan nervosistemon, mi ne detalos la okazontajn eventojn. Sufiĉas nur tio, kiam la leŭtenanto malaperis sur la senhoma koridoro, la kvindek du jara serĝento kaj la kavrdek tri jara kaporalo dekstre-maldekstre brakumis unu la alian, kisadis, poste ili faris duoblajn dancpaŝojn dekstren kaj maldekstren, kion la fakuloj nomas ŝase-o laŭ sinjoro Würfli.

…Kiu estas tiu lace ŝanceliĝanta, kun fleksiĝantaj genuoj paŝanta, ĝis nerekonebleco malpura homo, kiu en la mano kun sitelo iras sur la vojo la dudek kvinan fojon inter la lavejo kaj la pumpilo, kies distanco estas kvarcent metroj, tien-reen? Vi divenis: sinjoro Vanek estas tiu homo. Sinjoro Vanek, kiu devas ellitiĝi duonhoron pli frue antaŭ la veksignalo por ekzerci la surprenon de la ekipaĵoj, necesaj al la ekmarŝo. Dum la posttagmeza ripoztempo kruda kaporalo instruas al sinjoro Vanek la neglektitajn nuancojn de la paradmarŝo.

Kaj Mehar, kiu ne scias france, sed lia sesa senso, ŝajnas, flustris al li la falon de sinjoro Vanek, li denove sentas sian malnovan ofendon pro la rimarko, rilate la veteron, kaj li revivigas la kutimon de la sistema korpa puno.

Tiel statis la afero de sinjoro Vanek, kaj ankaŭ li mem staris tiel en la mano kun sitelo, senkonsole, malesperiĝinte, kaj jam nek tio ĝenis lin, ke sinjoro Würfli alparolis lin:

— Jen rigardu, tia estas la vivo: foje supre, morgaŭ malsupre… La vivo de la soldato ne estas enviinda.

— Unuavice tial, ĉar duonidiotaj dancinstruistoj toviĝas en lia proksimo.

— Vi estas kruda ulaĉo! Mi simpatas kun vi de la komenco, kaj vi ne reciprokas tion; diru, ĉu vi jam pensadis pri tio, kial estas ĉiuj muzikistoj kaj pentristoj sendankaj?

— Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio, sed se vi volas, mi pensados, kvankam laŭ mi nek la balet-dancistoj, krome la ŝtonskulptistoj estas dankemaj.

— Mi povintus malkaŝi vin. Tial fariĝis via sorto malbona, ĉar oni eksciis, ke vi ne estas Gorĉev.

— Kaj se iu ne estas Gorĉev, tiam li jam estas hundo? Nek vi estas Gorĉev, tamen oni torturas vin.

— Vi, kompatinda, idiota bedueno — ekparolis serĝento Verdier neatendite. — Ne enuiĝu en la korto! Iraĉu en la stalon, kaj striglu la ĉevalon de sinjoro kapitano!

La serĝento foriris, kaj Vanek postrigardis lin kun melankolia malestimo:

— Jen tio estas lia tuta inteligenteco…

— Kredu min — diris la dancinstruisto kompreneme — , tia suboficiro ne estus en la legio, se la instanco devigu lin viziti la danc- kaj etiketlernohorojn, kiel ekzmeple la vakcinado kontraŭ variolo. Kredu min, ĝi estas tiel, kara sinjoro Tintoretto, se vi permesas, ke mi nomu vin tiel.

— Plie mi rezignacias, ĉar ŝajnas, ke tio estas via fiksa ideo.

— Strangaj homoj estas la rusaj muzikistoj.

— Jes… — respondis sinjoro Vanek, eklevinte sian ŝultron — , mi konis iun, kiu buŝharmonikis kaj kolektis la cigaredskatolojn.

— Ĉu ankaŭ vi kolektas ion?

— Kiel?… Mi kolektas nenion, sed mi nek buŝharmonikas.

— Kion vi kutimas ludi?…

— Domenon. Sed nur malofte kaj…

— Senrangulo, vi estas tute demoraliziĝinta, fia kanajlo! Se vi ne iros tuj en la stalon… mi katenigos vin. Kial vi buŝaĉas kun tiu pajaco?!

— Mi petis konsilon, ĉar mi ankoraŭ neiam striglis, kaj mi pensis, ke la dancinstruisto estas sperta pri la flegado de la ĉevaloj.

— Ĉu jes?! Vi ambaŭ iru en la stalon! Striglu la tri ĉevalojn!

Kiam la pordo de la stalo femiĝis malantaŭ ili, sinjoro Würfli turnis sin kolere al la sekretario.

— Diru, kial vi favoras min ĉe la serĝento?! Sen tio li malamas min sufiĉe!

— Se la instanco devigus la danc- kaj etiketinstruistojn viziti siajn proprajn lernohorojn, ĝi estus pli bona, ol la vakcinado kontraŭ variolo kaj tifo entute.

Poste ili jam ne paroladis, ili nur frotis la ĉevalojn dum du tutaj horoj. Tiam venis la serĝento, li ĉirkaŭrigardis kaj demandis kun naiva miro, kial ili ankoraŭ ne komencis labori? Kiam li aŭdis, ke tiuj malsekaj, hirtigitaj ĉevaloj jam estas striglitaj, li ne kredis siajn orelojn.

— Ĉu laŭ vi, ĝi estas striglado? Respondu sincere!

Sinjoro Vanek rigardis la malgajajn ĉevelojn per kompetentaj okuloj.

— Komence ĝi estas sufiĉe esperiga — li diris kun objektiva rekono.

Ili striglis ankoraŭ dum kvar kaj duonon da horoj. Kaj sinjoro Vanek decidis: li dizertos el la legio!

— Mi malamas la rompon de kontrakto — li diris al Würfli — , sed post tiuj, kiel oni traktis min, oni ne kalkulu min. Mi dizertos!

— Eblas, ke oni ne serĉos vin — diris sinjoro Würfli, verŝajne li aprobis la decidon.

— Mi veturos en Italion, mi laboros kaj ankaŭ virino estos kun mi!!

— Ĉu vi muzikos?

— Momente ŝi volas kanti. Sed mi konsentas. La makaronoj kaj la ŝpagetoj kun tomata saŭco kompensos min pro multe da aferoj.

Sekvan tagon sinjoro Vanek malaperis el la fortikaĵo, kaj dum la radio dissendis lian identigan priskribon en ĉiu tria horo, li denove loĝis en sia kutima medio; ĉe Laura de Pirelli, en komforta vestoŝranko, kiun la artistino, kompare al la eblecoj, aranĝis por li hejmeca.

XIX-a ĉapitro

1

Eblas, ke ĉiuj pasaĝeroj kaj la akompanantoj de la dekkvar karata aŭto mortas, se André ne prutepetas en Oran la kolektaĵon de la koktel-receptoj de kuiristmajstro Boudoin. Ĉar tiu libro en la moneto da la renversiĝo falis antaŭen, kaj la lakeo, kaŭranta sur la malgranda sidejo tuj provis kapti ĝin, ĉar li respondecis pri la unuka, mane skribita libro.

Tiel okazis, ke post la libro, ankaŭ André ruliĝis sub la sidejon de la ŝoforo, kaj kaŝiĝinte tie, li evitis la atenton de la rabistoj. Kiam la banditoj forgalopis, li aperis subite, sub sia akselo kun la kolektaĵo de la koktel-receptoj de Boudoin, en rektiĝinta, lakea korpoteno, sed kun sanganta nazo, kaj senigita de la du trionoj de sia vestaĵo.

— Se vi permesas, sinjoroj, mi liberigos vin de viaj ŝnuroj.

Kelkaj homoj respondis al li, kaj ili diris ne belajn vortojn. Jam estis malfrua vespero, kiam la tro laciĝinta kompanio atingis Azumbar-on. Oni tranĉis la kablon de la telegrafo, nur do arabaj ĝendarmoj estas la instanco de la oazo.

Kion nun fari? Ili enlitigis Laboux-on, kiu havis altan febron.

La sorto estis kontraŭ ni — grumblas de Bertin.

Anette diras nenion. Ŝi opinias alie. Ĝi estas la puno de Dio. Ankaŭ la knabino estas finlaciĝinta… Ŝi deziras bonan nokton kaj sin fortrenis al sia ĉambro… Sed ankaŭ de Bertin.

Laboux kuŝas kun malfermitaj okuloj en la mucida, argilbrika ĉambro, muŝvora kolubro rigardas lin de sur la plafono kun pulsanta gorĝo, kaj en la prema, nokta silento de la oazo ia birdo kriĉas kelkfoje: Iki-vivi!.. Silento… Ikivivi…

Liaj okuloj vidvibras, kaj iafoje la mucidaj, flavaj muroj falas al li… Gorĉev…” li ĝemas mallaŭte, kaj kiam la pordo malfermiĝas, li scias bone: li estas tiu. Li venis…

Ikivivi…

2

Vere Gorĉev enpaŝis. En ĉifita, polvokovrita uniformo, kaj leono venas apud li pigre, dormeme, palpebrumante.

— Bonan vesperon — li diras ridetante. — Sinjoro Wendriner, restu silenta.

Antaŭ la okuloj de la malsanulo estas tiel forviŝiĝinta la vizio kaj tiu stranga, granda, tien-reen paŝanta leono. Li ne timas.

— Vi aspektas malbone, Leboux — diras la impetinenteta fantomo — , hodiaŭ ni ne interbatados.

— Kial vi mortis?… — flustras la malsanulo.

— Kio okazis?… — miregas la reaperanto timiĝinte.

— Ĉu ekde nun mi ĉiam vidos vin tiel? Tiuj okulojn, la vizaĝon…

— Nu kaj? Ĉu mi estas malbela?… Aŭskultu min, Laboux, mi ankoraŭfoje reakiris vian aŭton.

— Vi estis ankaŭ tiam… — spiregis Laboux. — Mi vidis vin en la nebulo…

— Ĉu vere?… Interese. Pfuj, sinjoro Wendriner!.. Mi ne povas diciplini tiun emeritan, maljunan bestion — li diras, ĉar la leono flaradas la pendantan manon de la malsanulo. — Ĝi malutilas al neniu. La kompatinda estas maljuna akrobato, kaj mi pensas, ke ankaŭ vegetarano, ĉar ĝi manĝis en la pordo poton da verda farbo.

— Ne… ne!.. — balbutaĉis la malsanulo. Tio… ne eblas…

— Ankaŭ mi miris, sed eblas, ĝi pensis, ke tio estas spinaco.

Laboux preskaŭ ekridis pro la teruro de la kvardek grada febro, vidante la soldaton kaj la malsovaĝan leonon en la komika deliro… Sed venis al lia kapo la tombo… la militista tombejo.

— Gorĉev… — li diras — …kion signifas… — la morto? Kaj kio okazas al la homo post la forpaso?

— Kiel eblas, oni entombigas lin. Kiajn aferojn vi demandas?! Diru, kiel vi malsaniĝis tiel?

— Malario…

— Aŭskultu min. Mi ne plu redonos la aŭton, ĉar oni denove ŝtelos ĝin. Mi mem veturigos ĝin al tiu Dalai Pala, aŭ kiel li nomiĝas; al la komforta ŝuo de la Profeto. Sed tio ne troviĝas sur la mapo…

— Ho… se ĝi estus tiel… Ĝi situas ne malproksime. Jen estas la mapo kun la signita vojo, en mia jako…

— Kie?

Li iris al la ŝranko kaj elprenis la dokumentujon el la jako de Laboux, kaj la mapon el ĝi.

— He, sinjoro Wendriner! Ne dormu… — Kaj li turnis sin al Laboux kolere. — Mi ankoraŭ ne vidis tiel pigran akrobaton. Li kondutas tiel, kvazaŭ ĝi estus mia avo.

Li piedbatis la leonon, kaj sinjoro Wendriner pene leviĝis kaj rigardis sur lin atendeme.

— Gorĉev… ĉu vi pardonas min… ke mi rifuzis de vi la manon de mia filino…

— Mi neniam pardonos tion. Hontu!

— Mia filino diris… ke ŝi neniam… edziniĝos.

— Notu bone, ke mi tamen edziĝos al via filino. Iun belan tagon nokte mi venos kaj kunportos ŝin!

Laboux side leviĝis, farante grandajn okulojn. — Dio mizerikordu min!

— Kial vi kriegas? Ĉu vi timas tiel, ke mi edziĝos al via filino? Mi ne estas leprulo! Jen rigardu!

— Ne! Diru, ke vi ne edziĝos al ŝi — stertoris Laboux kun elstraj okuloj. — Ho… mi petas vin… pardonu min, kaj… diru, ke vi ne edziĝos al ŝi!

— Tamen mi edziĝos al ŝi, maljuna konservativulo.

— Mi ne volas tion!!!

— Jen rigardu, kiel li hurlas… Venu sinjoro Wendriner, kaj elkraĉu tiun pantoflon. Bela leono vi estas… vi manĝas salaton, ferbon kaj teksaĵon.

— Gorĉev… Pardonu min…

— Neniam! Mi venos por via filino, maljuna fanfaronulo, kaj mi kunportos ŝin…

La malsanulo kolektinte sian ĉiun forton ekkriegis, por ke la vizio malaperu, poste li refalis sur la kusenojn elĉerpiĝinte, tremante…

De Bertin kaj la knabino semtempe enkuris.

— Kio okazis?

— Paĉjo!

Laboux febre kun krevetintaj lipoj spiregis.

— Li estis ĉi tie… Mi parolis kun li…

— Kiu?

— Gorĉev…

— Anette ekkonvulsiis. De Bertin ekĝemis.

— Penu kininon… — li diris zorgoplene.

La malsanulo fine trankviliĝis.

— Li estis ĉi tie… kun leono… Li diris, ke li veturigos la aŭton… al Abe Padan…

— Jes, jes, nur dormu…

— Sed mi asertas… mi vidis… La leono kunportis mian iun pantoflon…

Anette iris al la pordo malrapide kaj malgaje rigardis en la nokton. Ŝi faris kelkajn paŝojn sur la koridoro, ĝis la fenestro… En la lunluma dezerto la maldense kreskantaj palmoj de la oazo malgajis kun siaj polvokovritaj arbokronoj…

— Estu viro, oldulo — diris de Bertin. — La konscienco turmentas vin pro la kompatinda Gorĉev. Kie estas Adnré!

Anette revenis mortepala anstataŭ la lakeo.

— Strange — ŝi diris — , mi trovis ĝin ekster la oazo…

Ŝi tenis en sia mano dismorditan duonparon da pantoflo.

Ikivivi — kriĉis la birdo… Estis sufoke varma nokto.

— Kie li estas… André! Hej!

Fine ili trovis lin en la najbara ĉambro, sub la lito.

— Iomete mi jam dekutimiĝis de tio, sed mi lertiĝos pri tio.

— Kio okazis al vi? Sangas via liprando!

— Vekiĝinte je krio, mi kuris al sinjoro Laboux, mi alpuŝiĝis al iu, kiu batfaligis min.

— Ĉu vi ne vidis, kiu li estis?

— Ne, sed la bato memorigis min al la korpa puno de la mortinta sinjoro Gorĉev.

De Bertin volis blasfemi, sed la vorto haltis al lia gorĝo. Li ekvidis metalan butonon sur la planklo, en ties mezo estis sep-flama grenado. Legiano estis ĉi tie!

— Ni iru dormi — li diris raŭke.

Sed neniu el ili dormis tiun nokton.

3

Kiam Gorĉev rekonsciiĝis, li sentis tian luladon, kvazaŭ li estus sur ŝipo, sed li vidis kaj aŭdis nenion, veltolo kovris lin. Kio ĝi estas? Ĉu li mortis? Li komencis moviĝi por elvolviĝi. Iu puŝis lin forte je la trunko.

— He, Bubo!

Oni demetis la kovrilon de surli. Ne, li ankoraŭ ne estas en la tombejo, eĉ male. Li estis en la interno de ŝarĝaŭto, kaj liaj protektantoj, kiuj batfaligas lin de tempo al tempo per objekto, kiu estas ĉemane, nun ĉirkaŭas lin tiel, ke li vidas nenion. La sovaĝa, sed simpatia fizionomio de Aleksio la Privata rigardis rekte en lian vizaĝon, apud li la silentema Drugiĉ trinkis brandon el ĝardena, akvuma kruĉo.

— Aŭskultu min — flustri Alaksio la Privata. — Ni veturas per ŝarĝaŭto, la Majstro ne scias, ke vi estas ĉi tie, ĉar ni kovris vin per ĉiuspecaj ĉifonoj, restu do silenta. Li kaj Ligeström veturas per aparta aŭto. La mestiza Aldous diraktas ĝin. Sed nun la aŭtoj ankoraŭ veturas unu apud la alia… En ĉiu momento ili povas esti ĉi tie.

— Ni faris kelkajn truojn sur la kovrilo, por ke vi povu elrigardi. Baldaŭ ili antaŭenveturos per la malgranda aŭto, atendu tion pacience…

Li volis respondi ion, sed la silentema Drugiĉ, kvazaŭ li estus lia karmemora, mortinta proksimulo, li denove kovris lin, kaj metinte sian plandumon sur la torakon de la knabo, ŝovis lin milde al la muro. Gorĉev tute ne sciis, kial li ne batis lin je la kapo per la ĝardena, akvuma kruĉo. Drugiĉ ŝajnas, ke li maljuniĝas, aŭ kio…

La kovrilo havis ankaŭ ŝiraĵoj krom la oportunaj truoj, kaj tiel li povis vidi ĉion ĝkomforte en la interno de la grandega ŝarĝaŭto.

En la najbara kaĝo li denove ekvidis tiun certan langvoran leonon, nomatan Wendriner, kun falta haŭto, kun saĝe palpebrumantaj okuloj, kiel ĝi metis sian enorman makzelon sur siajn etenditajn campojn. La bestio Wendriner jam ne havis eĉ unu denton.

En la vid-al-vida kaĝo trafis lin alia kaj eĉ pli surpriza spektaklo.

La jena grandega tabulo pendaĉis antaŭ la kradoj:

RUĜULINO WENDRINER

ŝakalo kaj balerino

ses kaj duon jara

Kaj Ruĝulino Wendriner, la ŝakalo kaj balerino, kiel ajn li rigardis, sinjoro Gafirone estis tiu, la mondfama aŭtokonkursisto, kiu sidis en la kaĝo, tre deptimite kaj flegis siajn ungojn. Li trovis tion tra stranga. Estis ankaŭ tria kaĝo, en kiu oni deponis ŝtalajn retojn por kapti sovaĝbestojn. Ankaŭ sur ĝi estis surskribo: roka aglo Hermann Wendriner. La kvara kaĝo estis relative la plej interesa, ĉar oni metis la sekvan surskribon sur ĝin:

TEODORO EMANUELO WENDRINER

bengala tigro kaj mensa kalkulisto

(Kaptita en Bengalio, nedresebla)

Tiu rabobesto estis multe pli sendamaĝa en la kaĝo, ol la tabulo antaŭsignis tion. Teodor Emanuelo Wendriner (bengala tigro kaj mensa kalkulisto), kiel ajn rigardis Gorĉev, ordinara rostita porkido estis en ĝi, en la buŝo kun citrono. La sangavida familio de Wendriner-oj estas stranga menaĝerio. Ĝis nun li ne sciis pri ili. Sed ĉu Brehem mencias ie pri la Wendriner-oj, oftaj en Afriko, kiuj certe estas varmsangaj mamuloj, kiuj naskas vivantajn idojn kaj portas citronon en la buŝo?

Sed kio okazos, se Gafirone, la aŭtokonkursisto, rekonos lin? Li scias sendube, ke la enigma persono, kiu aratis lin, estas identa kun Gorĉev, kaj tiuokaze liaj amikoj disŝiros lin je pecoj, kiel Aladaro Wendriner aŭ eĉ pli Teodoro Emanuelo Wendriner, en sia junaĝo fratece, ŝirmordis gracilan gazelon je egalaj partoj. Tial li ĝojis, ke veltolo kovris lin, kaj nun, ĉar ŝajnas, ke la Majstro, kaj Lingeström ne estas en la proksimo, li jam estas alparolita.

— Bela figuro vi estas el sukero! Vi svenis longe!

— Kia aŭtomobilo ĝi estas? — li demandas el malantaŭ la kovrilo per obtuza voĉo, kiel la spirito de la tero en dramo.

— La Majstro aĉetis ĝin de Hagenbeck — respondis Aleksio la Privata — , kun unuaranga bestkapta ekipaĵo.

— Ĉu vi povas kapti sovaĝbestojn?

— Mi ne — respondas Aleksio la Privata — , sed Drugiĉ ie devintus lerni tion, ĉar li kaptakiris tutan rostitan porkidon en la oazo Amba.

— Kiu estas Wendriner? — li demandis.

— Ĉiu. Wendriner estis la unua dresisto de Hagenbeck, kaj li nomis siajn ŝatatajn sovaĝbestojn pri siaj familianoj. Li donis al la leono la fieran nomon Aladaro, kiun li mem havis.

— Ĉu la leonon?

— Ĝi estas tre maljuna. Ĝi taŭgus estis vivanta tapiŝo en banĉambro aŭ antaŭ lito.

— Kien vi kuntrenas min? — demandis plendinda voĉo, cetre tiu de Gafirone.

— Vi stiros la Alfa-Romeon, kaj mi instigos vin. Vi vidos, kiel unuarangan rekordon ni eldevigos el vi, se necese, eĉ koste de via vivo.

— Ĝi estas maljusta traktmaniero! Vi fermas vivantan homon en kaĝon!

— Sinjoro! — diris la ĝentila Kuprogambulo — vi devas diri nur unu vorton, kaj ni mortigos vin. De tio ne dependu via bonfarto.

— Ĉu vi ne pensas tion, ke unuavice mi enuas ĉi tie?!

— Ni metos en la kaĝon sciur-radon kaj banejon laŭ Mandi… Njeee!.. Malbela Ruĝulino Wandriner!

— Foriru kun tiu ferstango!..

La leono plurfoje etendis sian nazon al la kovrilo, malantaŭ kiu sidis Gorĉev, kvazaŭ ĝi sentus instinkte, ke tiu homo havas koron, li kompranas ĝin. Wendriner estis maljuniĝinta, laca, milda akrobato, kaj timiĝinte dum ĉiu skuiĝo, ĝi singultegis.

Vespera la aŭtokonkuristo dormis profunde en sia kaĝo, kaj Gorĉev fine povis side leviĝi. La aŭto staris en la mezo de la dezerto. Ili descendis por promeni…

— Ili antaŭenveturis per la malgranda aŭto, kaj ni renkontiĝos ĉe la ruin-urbo antaŭ Abudir.

— Kiel vi volas kapti ilin?

— Per reto, infano mia.Vane, la Majstro estas genia, nu!

Nun jam ankaŭ Gorĉev rekonis tion en si mem. Kun peza koro li fiksrigardis al la dezerto, kie la flava polvoebenejo kun arda, malpala radiado apariĝis sub la falinta nokto. Denove venkos la malbono… Tiu divizia generalo estas saĝa soldato, sed li ne povas batali kontraŭ ĉarlatanoj, ĉar kion ajn ili faros kontaŭ li, eĉ tiam li restos ĝentlemano. Kvankam ĉi-foje ĝi estas malbona. De fore etaj, moviĝantaj punktoj proksimiĝis al la bivakfajro… Per trenata voĉo tirbojis la ŝakaloj, hienoj kaj aliaj Wendriner-oj…

— Nek estas bezonate ke tiu konkursisto vidu vin. Ni kovros vin ĉiam — diris Aleksio la Privata.

— Kial ne eblas kovri lin? — demandis la knabo.

— Prave — kapjesis Fiŝeto. Li tuj eniris kaj kovris per veltolo la kaĝon de Ruĝulino Wendriner.

Gafirone dormis profunde kaj eĉ ridetis en sia sonĝo. Certe li sonĝis pri mallarĝaj, longaj ungoj, pri rozkoloraj, elegantaj.

— Kial vi laboras efektive al la Majstro? — li demandis la Kuprogambulon.

— Kiajn stultaĵojn vi demandas? Por mono. Se ni sukcesos transporti la oron al Dizard, ni ricevos po kvindek mil frankojn.

— Kaj se ne.

— Tiam… ni ricevos po kvindek frankoj da honorario… Atentu.

Reflektoro proksimiĝis.Sed ĝi ne estis la aŭto de la Majstro, sed tiu de la spahioj. Kaj malantaŭ ili forte lumigite, kun mallaŭta, kontinua zumo, kvazaŭ ĝi estus susuro, la dekkvar karata aŭto preterveturegis.

…Li vidis ilin… Anette sidis ĉe la direktilrado, kaj etendinte sian manon, Gorĉev povintus atingi la knabinon… Sed kiel pala ŝi estas, kaj kiel malgaje fiksrigardas la vojon… Ĉu eble ŝi malsanas?

Li tute ne konjektis, ke la knabino funebras lin, tre malesperiĝinte…

4

La grandega aŭto voris la kilometrojn, horojn, tagojn: interne kun la stranga grupo, kaj kun eĉ pli stanga ekipaĵo, ne konvena, tamen apartenanta al la gurpo.

Ĝorĉev sentis, ke li danĝera kaj groteska aventuro kun tiu grandega aŭto alvenis al decida turniĝo. En la aero pendas ĉiu problemo, kontraŭa volo kaj la fina solvo de la plano. La lasta turniĝo de la malesperiĝinta lukto, kiam neniu partnero petas kaj donas indulgon, ĉar ili jam ĵetis ĉion sur la gajnan numeron. Gorĉev konjektis, ke la afero de la dekkvar karata aŭto proksimiĝas al la decida turniĝo, al la kolizio por vivo aŭ morto, sed li vere ne konjektis tion, kion la okazaĵoj kunportis preskaŭ kun rapideco de tamburpafado!!

La unuaj du tagoj pasis relative trankvile. La tuto ŝajnis paca ekskurso, nekalkulinte la lamentojn de Gafirone, kies kaĝon oni kovris.

Gorĉev ĵus estis sola en la aŭto, ĉar la aliaj interkonsiliĝis kun la Majstro kaj Lingeström en la proksima oazo. Unuavice li donis akvon al la rabobesto, sed Wendriner lekis la manon de Gorĉev, kaj ĝi akceptis la komplezemon kun bonvola kapbalanco, kun milda palpebrumado.

Ankaŭ Gorĉev tre amikiĝis kun la maljuna akrobato, ĝi ja havas malgajan rigardon kaj larĝan nazon, kiuj memorigis lin pri sinjoro Vanek. Sed la leonon memorigis Gorĉev pri muzikarlekeno el Teplitzschönau, el la poetika periodo de ĝiaj migrantaj jaroj, kiam ĝia dentaro kaj apetito ankorŭ taŭgis ĝui la manĝadon de la ĉevalviando. Tiu muzikarlekeno aĉetis tutan ĉevalon pro Aladaro Wendriner dum la tago de sia bonefico, tial ĝi bone konservis lin en sia memoro.

Ĝi preskaŭ ekploris, kiam la junulo metis freŝan akvon antaŭ ĝin. Kiel atentema akrobato li estas!! Ĉar laŭ la vidpunkto de sinjoro Wendriner la vivaj estaĵoj de la mondo estas divideblaj je du grandaj grupoj: je la grandega familio de akrobatoj kaj biletkontrolistoj.

— Trinku, sinjoro Wendriner. Mi opinias, ke ne daŭros longe via dungo ĉe tiu cirko.

Sinjoro Wendriner malgaje balancis sian kapon dekstren-maldekstren, kvazaŭ ĝi respondus: „Ĉu vi diras tion al mi?”

Tian ankoraŭ neniu el ili sciis, kiel rapide kaj inter kiel rigoraj cirkonstancoj plenumiĝos la sorto de sinjoro Wendriner en la nekredebla drivo de la okazaĵoj.

Je la sepa horo Gafirone vekiĝis sub la veltolo en blinda mallumo.

— Alo! — li kriis — kial vi pakis mian kaĝon? Kaj donu al mi ion manĝi!

— Manĝigi aŭtokonkursiston, fermitan en kaĝon, estas malpermesite — respondis Gorĉev per basa, aliigita voĉo.

— Kiu parolas?

— La leono.

— Ne ŝercu! Kiel vi nomiĝas?

— Aladaro Wendriner. Mi estas akrobato kaj rabobesto. Ĉar vi estas fermita en kaĝon, ankaŭ vi komprenas la parolon de la bestoj. Ni babiladu.

— Ĉu vi ne detirus tiun veltolon?

— Feliĉe: vi divenis tion.

Aŭdiĝis susuro de raspilo:

— Ĉu ankaŭ en la mallumo vi povas flegi viajn ungojn?! — teruriĝis Gorĉev.

— Kompreneble. Praktiko nin instruas. Kiu vi estas, kiu parolas?

— Teodoro Wendriner, la rostita porkido. Bengala plado, sed tio egalas: manĝi rostitan porkidon agrablas, kiu ajn plado ĝi estu.

— Lasu viajn stultajn ŝercojn! Kiu vi estas, kaj kial oni trenis vin ĉi tien?

— Vi devus scii tion — li respondis kaj ŝovis tason da akvo al la leono. La besto pigre eksvingis sian voston kaj levis siajn sangajn, dormemajn okulojn dankeme al la knabo. Ĝi certe pensis, ke: „li estas kara, juna Wendriner ĉi tie…”

— Ĉu vi do… ne povas respondi kompreneme? — demandis la konkusisto, kaj klakadis fervore sia tondilo.

— Sinjoro Gafirone! — diris Gorĉev. — Mi havus konsilon al vi: evitu iel la dumvivan malliberejon

— Kion ci diras?!

— Vi meritas minimume tiom da puno pro spionado, sed povas okazi facile, ke oni pendumos vin.

— Sinjoro… ĝi estas malbona, eĉ kiel ŝeco…

— Mi informas vin, ke oni kaŝis en iu kaĝo la plej gravan militan sekreton, kiun oni volas sendi kun vi eksterlanden en la Alfa-Romeo!

— Sankta Dio! Kiu vi estas?!

— Ruĝulino Wendriner, la makula hieno…

— Mi petas vin… ne ŝercu!

— Lasu mian inkogniton paca, kaj akceptu mian konsilon! Oni volas sendi eksteren en la Alfa-Romeo la sekretan floto-manovran depeŝ-deĉifrilon de la koloniaj aviadilbazoj de Francio.

— Mia Disinjoro! Mi povintus konjekti tion… Sed kion fari?

— En taŭga momento mi liberigos vin, kaj veturegu norden per tiu ĉi aŭto motor-mortige.

— Feliĉe, se mi liberiĝos!.. Sinjoro! Kiu vi estas?! Sed se vi respondos tion, ke vi estas Hermann Wendriner, la roka aglo, tiam mi diros al vi drastajn vortojn!

— Kial mi ne povus estis la fiera birdo, kiu havas la baptonomon Hermann?

— Ĉar la roka aglo estas mi! — li respondis triumfe. — Hodiaŭ matene oni ŝanĝis la humiligan surskribon!

Gorĉev balancis la kapon.

— Mi ne kredas, ke tia birdo manikurus siajn ungojn sola.

Nun aŭdiĝis proksimiĝanta motorbruo, kaj Gorĉev tiris sur sin la kovrilon fulmrapide.

XX-a ĉapitro

1

— Nun ni sekvu ilin rapide — diris Lingeström, kiam Aleksio la Privata kaj liaj kunuloj desaltis de sur la malgranda aŭto. Baldaŭ alvenis ankaŭ la kamela, rabista trupo, konsistanta el kelkaj arabaj friponoj, gvidate de Portenif. Poste envenis Aldous, kiu stiris la aŭton de la Majstro.

Vi venos post nin per la ŝarĝaŭto! — diris la Majstro. — Nenia malbono povos okazi al vi. Ili nun ekiris al la vent-eridita parto, ni veturos transverse antaŭ ilin kaj dismetos la retojn!

— Ĉu poste?

— Dum duontago ni estos en Abudir, ne haltinte tie, ni veturegos plu rekte al Ifiriz. Atentu, ĉar vojeto kondukas ĉe la rivero maldekstren, la franca tereno estas tie, kaj vi kurus rekte inter la brakojn de Abe Padan.

Dume ili elportis la ŝtalajn retojn el la profundo de la aŭto.

Poste okazis ĉio rapide. Ili malkovris Gafirone-on, ki vere kaŭris en la kadro, kiel grandega roka aglo, aŭ eĉ pli, kiel ia stigo, kiu timiĝinte paplpebrumadis kun entirita kolo pro la subita lumo. Liaj rozkoloraj ungoj preskaŭ tremis, kiel li premegis la kradojn de la kaĝo pro la timego.

— Sinjoro Gafirone! Nun preparu vin, ke post nelonge vi sidu al la direktilrado kaj stiru. Malantaŭe ni sidos triope en la mano kun revolvero…

— Sed mi petas… kial vi miksas min en tion?!

— Mi avertas vin obei sen diskuto, cetere mi mortpafos vin… Venu post min al la ruin-urbo, malrapide. Ankaŭ ili estos tie tagmeze.

La Majstro, Lingeström, Portenif, Aldous kaj la araboj forrapidis. Aŭroris…

Fiŝeto allasis gason, kaj la ŝarĝaŭto veturegis zumante, skuiĝante kun foruzitaj risortoj, kaj kun duraj pneŭmatikoj.

— Ni kovru la rokan sinjoron — diris la silentema Drugiĉ

— Ne!! — kriegis Gafirone, sed ili ŝurveŝis lin per sitelo da akvo, pro kio li silentiĝis, kaj li toleris la egiptan mallumon malgaje. Sed Gorĉev deĵetis la kovrilon kaj side leviĝis gaje.

Kvankam li nun estis ĉio, sed ne gaja.

— Kiam ni atingos la okazejon?

— Eble ĉirkaŭ tagmeze.

La aŭto skuiĝadis tiel, ke leono Wendriner denove komencis singulti. Gorĉev gratis ĝian nukon trankvilige, kio estis neesprineble agrabla por la maljuna akrobato…

Kion fari? Gorĉev cerbumadis malesperiĝinte. Li sentis tiel, ke la sorto destinis lin por gardi la mision de Laboux kaj liaj kunuloj…

Li ne povis elpensi ion saĝan. Li kuŝis surdorse kaj femis siajn okulojn. Lia mano pendis en la kaĝon de sinjoro Wendriner, kaj la kaduka reĝo de la bestoj komencis leki lian manon milde, tiel tenere, samritme kaj simile al lulkanto, ke li ekdormis…

Li havis konfuzan sonĝon pri sinjoro Vanek… Inkuba bildo ripetiĝis: Li vizitas la fortikaĵon de Oran kun Anette kaj kun siaj infanoj, kaj sur iu paĝo de Baedeker jen tio estas skribita:

SULTANA KORIDORO

Malluma kaverno, kie maŭra reĝo Masnir gardis sian sklavinon. Kelkajn jarojn nekomplete vestita fremda sinjoro reatendas iun ĉi tien, kaj oni povas rigardi lin laŭplaĉe kontraŭ enir-kotizo. Lia du metra, blanka barbo estas originala!

… Li subite vekiĝas. Ili haltas. Li side leviĝas rapide. La kaĝo de Gafirone estas kovrita.

— Alo! — krias Gorĉev. — Roka sinjoro…

— Kion vi volas?

— Ĉu ili foriris?

— Jes… Antaŭ duonhoro. Nun jam mi scias, ke vi estas bubo ĉergolec!

„Li estas kvazaŭ sinjoro Vanek” — pensis Gorĉev.

— Mi estas malsata — diris la roka aglo.

— Tio ĝenas min malpleje. Mi ŝatus saviĝi el la embaraso, ĉar vi ĉiuj estos mortpafitaj, aŭ io simila.

— Sinjoro! Savu ankaŭ min.

— Mi pensados pri tio.

Li elprenis la rostitan porkidon el la kaĝo kaj donis ties duonon al la leono. Tiun parton, al kiu la kapo apartenis kun la duono da citrono. La kadukiĝinta bestio mordadis la viandon maleme, apenaŭ manĝante. Sed ĝi longe lekadis la citronon… Maljuna akrobato. Ĝi suferas de acidomanko… Ĉu eblas, ke tiu vivanta banĉambra tapiŝo estus identa kun Wendriner, la reĝo de la bestoj?

Gorĉev sidis malgaje sur la planko. Nun eble Laboux kaj liaj kunuloj jam baraktas en la ŝtala reto… Kaj li ĝemadis. La tempo pasis malrapide. Lia cerbo laboris febre. Wendriner lekadis la citronon apud li, eble ĝi ne suferas de acidomanko, ĝi fariĝis nur frandulo, kiel ĝenerale la maljunuloj.

… Estis malfrua posttagmezo. Gorĉev sentis la unuan fojon en sia vivo, ke li estas nervoza. Li iradis tien-reen. Lia nervozeco transiĝis al la leono. Ĝi rigardis sian mastron kun amo.

En la kaĝo de Gafirone ofte klakis la tondileto, kvazaŭ poŝhorloĝo tiktakus…

— Vidu, sinjoro Wendriner, mi lasos vin libera… — diris Gorĉev al la leono. — Vi estas mia sola bona amiko momente, kiun mi povas helpi… Iru kaj promenu sur viaj tremantaj piedoj ankoraŭfoje en la tepida polvo, kaj viajn okulojn salutu la violkolora krepusko en Saharo. Etendu viajn membrojn, por ke kraketu viaj maljunaj ostoj, kaj abladu lastfoje en via patrujo.

Li rulis la kaĝon al la pordo kaj malfermis ĝin. Sed sinjoro Wendriner ne moviĝis. Ĝi simple ne kredis la aferon. Kiam Gorĉev ekpikis lian flankon milde, fine ĝi elpaŝis el la kaĝo, iom ŝanceliĝante, la kompatinda reĝo Lear de la besoj, maljuna kaj finlaciĝinta pro la multe da vagado, dum la vespero de trompiĝinta vivo.

Ĝi ĉirkaŭrigardis en la dezerto suspekteme.

Ĝi kuntiris siajn sangajn, grandajn okulojn, kiel kato kaj iris sur ŝanceliĝantaj plandoj, malgaje blancante sian kapo, paŝante malrapide en la dezerto. Poste ĝi haltis, rerigardis al Gorĉev kaj ekiris denove, iom pli vigle, sed kun profunde mallevita kapo, kvazaŭ ĝi hontus pro io…

La ruso decidis sin! Li revenis rapide en la aŭton. Li malfermis la ferpordon de ŝarĝaŭto, fermebla per krucferoj:

— Alo, sinjoro Gafirone! Batis la horo!

2

Kia horo batis?

Post nelonge la roluloj de la aferoj eksciis tion. Vespere la societo revenis.

— Ek! — kriis la kapitano. — Fiŝeto, startigu la aŭton! Gafirone iru kun Portenif…

Gafirone elpaŝis el la kaĝo obeeme kaj iris. La aliaj saltis sur la aŭton, kaj… La ĝiba Fiŝeto tute ne volis enaŭtiĝi, sed iu kaptas lin kaj flugas!

Bum!

La pordo frapfermiĝis, iu metis la pezajn krucferojn sur ĝin ekstere, kiuj servis por gardi la tigrojn, kaj la motoro tuj ekbruis…

— He… Kio ĝi estas? Alo?! — ili kriegas kaj brue batas la pordon. Vane…

Portenis ankoraŭ ne faris la duonon de la vojo kun Gafirone, kiam la grandega Hagenbeck-aŭto atingis ilin, kaj iu batis lin je la kapo el la sidejo de la ŝoforo per alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo, ke li svenis. La aŭto haltis!

— Jen tiel… Kaj nun, kiel ni priparolis — diris Gorĉev — , sidu apud min, kaj antaŭen…

La rabistoj farapis la pordon ritme, Gorĉev fajfis, kaj Gafirone kaŭris apud li tiel, kiel Hermann Wendriner, la roka aglo, sed multe pli malgaje. La Alfa-Romeo jam estas videbla en la malproksimo. Estas malluma vespero… La varmoforigilo de la Hagenbeck-aŭto bruadas, kaj aŭdiĝas la malfacila turniĝo de la radoj, kiel tiuj baraktadas en la polvo. Poste li bremas kaj haltas.

Dume la atendantaj ĉefrabistoj jam estas malpaciencaj.

— Antaŭeniru por akcepti ilin, kaj rakontu, kio estas al Gafirone — diris la Majstro al Aldous.

La rabisto ekiris, kaj pasis kelkaj minutoj, sed li ankoraŭ ne revenis. La Majstro kaj Lingeström malpaciencis.

— Kie en la infero li estas?!

— Ĉu ĝuste nun ili malfruas, kiam ni jam estas antaŭ la celo?!

— Jes. Ĝi estas eksterordinare ĝena!! -diris iu en la mallumo, kaj li batis tiel la Majstron je la kapo, ke tiu falis sur la teron. — Ne moviĝu, Lingeström, ĉar mi mortpafos vin! Gorĉev estas ĉi tie!

— Kiel?… Kion vi volas?

— Ni tuj iros en la plej proksiman kazinon por ofociroj…

Kaj kvin duraj fingroj kaptis la gorĝon de la barono. La dekkvar karata aŭto denove apartenis al Gorĉev

3

— Sinjoro — dankegadis Gafirone. — Mi dankas.

— Nun vi veturigos la aliajn rabistojn al la unua oazo. Tie oni jam defendos vin. Mi fermis la pordon el ekstere. Nek la tigroj povas trarompi ĝin. Ĉu vi aŭdas tion?

…Timiga bruego estis aŭdebla en la nokto.

– Ĉu do?

— Ni ripozos iomete. Poste vi ekveturos per la aŭto.

— Kaj?

— Kaj vi ricevos premion.

Ili sidadis mallongan tempon, dume leviĝis la luno… Kaj fantomeska vidaĵo aperis antaŭ ili en la arĝenta lumo!

Sur la ŝtupo de la ŝarĝaŭto, leviĝante siajn du antaŭajn piedojn, malgaja leono flaradis la pordon.

— Sinjoro Wendriner!..

Gafirone saltis en la aŭton teruriĝinte. La leono ambladis al la surpizite ekkriinta Gorĉev. La kompatinda… Tremis ĝiaj kuroj, ĝi spiregis kaj rigardis al la ruso kun petegantaj okuloj. Li karesadis la trivitan lokon de la iama fiera kolhararo.

— Ĉu vi do revenis, sinjoro Wendriner?… Estas nenia problemo, oldulo mia… Bonvulu veni.

… Ĉar Gafirone neniel volis elveni el la aŭto, Gorĉev mem iris en la oazon por informi la posedanton de la aŭto pri ĉio per viva parolo…

Sed sinjoro Wendriner nun jam ne volis forlasi lin.

4

Matene la oazo Abudir vekiĝis je granda sencasio. Ŝarĝaŭto estis tie, en kiu homoj frap-bruegis. Sinjoro Gafirone tremis apud la aŭto.

Nun evidentiĝis, ke Gorĉev vivas. Li vivas! Anette ne povis ekparoli… Ŝi ĉifadis sian naztukon, tremis pale. Laboux kuŝis kun fermitaj okuloj. Eble li preĝis.

— Kiu vi estas? — demandis la generalo de Gafrirone.

— Roka… umo… Wendri… Mi do estas aŭtokonkursisto…

Nun lia nervosistemo iomete paneis kaj komencis plori. Ankaŭ Anette ploris, kaj Gafirone falis al ŝia kolo, sed nun ili ne zorgis pri tio.

Laboux kuŝis nur ferminte siajn okulojn, oni ne povis scii, kion li sentas kaj kion li pensas…

La divizia generalo ne havis paciencon atendi la emiciiĝon. Tamen li volis scii, kio estas ankoraŭ krom la ĝojiga sciigo, ke Gorĉev vivas…

— Mi petas vin, kara sinjoro konkuristo — kriis fine la divizia generalo. — Rakontu do ĉion.

— Mi… ne scias… sinjoro Gorĉev skribis tion… kaj… jen prenu…

— Nu fine… Bonvolu doni tion al mi!

Li transdonis la leteron.

Sinjoro Devizia Generalo!

Mi raportas obeeme, ke mi estas dizertaninta de mia kompanio pro altaj militistaj interesojk kaj survoje al la Sandalo de la Profeto per la Alfa-Romeo. Mi diros al lia reĝa moŝto Paladala Baba, ke vi kisiĝas lin.

Kompreneble mi forsekretas la veran kaŭzon de mia foresto el la fortikaĵo St. Thérése de Oran, pri tio vi povas esti certa, sinjoro divizia generalo.

La du verajn krimulojn mi transdonos al la negra reĝo Padalati Malatada, kaj la aliajn friponojn, se estas permesate peti tiom da premio de vi, pro ilia boneco, bonvolu lasi ilin liberaj el la aldonita ŝarĝaŭto, ĉar la Alfa-Rome jam estus delonge en la manoj de la portugala konkurenco sen ilia helpo.

Esperante, ke mian foreston oni ne prenos tro severe en la fortikaĵo St. Thérése, dank’ al la bonvolemo de sinjoro divizia generalo, mi finas mian leteron, esprimante mian veran altestimon.

Sincere fidele via, sinjoro Divizia Generalo:

IVAN GORĈEV

senrangulo n-ro 27

…Kaj nun la divizia generalo solvis ĉiun enigmon. (Almenaŭ li kredis tiel.) Oni scigis lin el la forkikaĵo de Marseljo laŭ lia telefona informiĝo, ke estis tie du Gorĉevoj samtempe. La soldato n-ro 27 estis sendita en la fortikaĵon St. Thérése, de kie de Bertin ricevis tiun informon, ke Ivan Gorĉev dizertis proksimume antaŭ du semajnoj…

— Mi komprenas ĉion! — kriis la generalo entuziasme — mi mem skribos en tiu afero al la mininstro pri militaj afero!

— Ankaŭ mi skribos! — kriis Laboux, kiu preskaŭ resaniĝis intertempe. — Ja temas pri mia bofilo!

Anette liberigis sin el la brakumo de la ploranta aŭtokonkursisto, kaj ŝi plorus plu sur la ŝultro de sia patro. Gafirone provis fali al la kolo de André, sed la lakeo tute ne volis permesi tion.

XXI-a ĉapitro

1

Oni igis sendanĝera la monstron, nomata Alfa-Romeo. Senigite ĝin de ties oraj konsistigaj partoj, ĝi ne povis damaĝi plu al siaj homkunuloj. Ĝi transdonis sian animon al la venkinta armeo de Abe Padan, kiuj estis armitaj pere de ĝi.

Ĉu Gorĉev?

…Inter la popolo de la Sud-Afrikaj oazoj eĉ nun flugas la legenda de buŝo al buŝo pri fantomeksa, trampa soldato, kiu vagadis en la dezerto kun ununura leono kaj batis tiujn, kiuj ne helpis lin per nutraĵo dum lia enigma vagabondado…

Li jam preskaŭ atingis la limon de Saharo, kaj ankaŭ la nebula montoĉeno de Ĝebel-Sagro estis videbla en la malproksimo. Ivan Gorĉev sidis kontente apud la bivakfajro, en la societo de sia trankvila leono.

Ĝi oscedis.

— Vidu, sinjoro Wendriner — li diris, kuŝiĝante sur la loza sablo. — Nun, kiam finiĝis la afero, mi rekonas la pravon de Laboux. Ne estus malutile serioziĝi, antaŭ ol edziĝi. Mi scias bone, ke en tiu saĝa aĝo, kiun vi atingis en malbona sanstato, ne tro interesas vin la menciita temo. Vi estas singarda rabobesto, sinjoro Wendriner, kaj mi estimas vin tial, se tamen mi ne admiras vian rezignacion, per kio vi plie akceptas vian malliberecon, kiel definitivan staton, ol la vagadon en la dezerto.

La leono eklevis sian ŝultron kaj camp-svingis malbonhumore:

— Vidu, sinjoro Gorĉev — li diris per la melodia, rezigna voĉtono de laca etkomerciso. — Mi estas maljuna akrobato, kaj mi volonte sidus en la kafejo Ring, en la societo de ĵonglisto, kies mano tremas, kaj en tiuj de kriistoj, kies laringo atrofiiĝas, al kiuj mi apartenas anime. Sed mi ne povas deĵeti mian haŭton! Kiu sidas nuntempe en kafajo kun leono kartludi „piketon foran”?…

— Kio okazis, sinjoro Wemdriner? Ĉu vi parolas?

— Ne. Vi sinĝas. Sed tiu tute egalas. Bonvolu keredi, ne estas pli bela afero, ol esti maljuna akrobato. Mi konis en Olmütz homon, kies nomo estis Edmundo Glatsch la „Mortorado”, kiu vizitis la taveron Rathaus per du lambasonoj kaj kun du silkaj pomerhundoj, ĉar li falis de sur la trapezo. Kaj li estis feliĉa, kvankam ĉiutage kverelis kun li sia edzino, MeaMitta, la magia miraklo, kies enigmon provis solvi la plej famaj profesoron en la mondo, sed laŭ mia opinio oni devintus sufoki la virinon… Nu ja!.. La plej bela vivo de la akrobato estas la ora maljuneco. Ĉar la aĝo havas inversan sencon en nia metio. Dum la akrobato estas juna, li estas proksime al la morto. Li povas morti ĉiun vesperon, eble ankaŭ posttagmeze, kiam oni aĉetas malpli multekostajn biletojn. Glatsch la Mortorado ĉiutage trinkas nigran kafon kun peristo de orkestro, nomata Trautmann, kiun li instruas pri turf…

— Surprizas min tiu voĉtono, sinjoro Wendriner…

— Surprizas, surprizas… — murmuris la rabobesto malgaje. Mi povas diri, ke ankaŭ vi ŝajnigas bone. Vidu, mia samnomulo, Aladaro Wendriner dungis al la akrobata agentejo kapitanon Splendid kun la kvardek dancantaj fokoj, kaj ili trinkas ĉiumatene termoakvon en la radioaktiva halo de Margareten Quelle… Kion signifas, ke mi estas la reĝo de la bestoj? Helfheisen ekzemple estas la Cesaro de la Biciklado, kaj nun li estas donprizorgisto en Görlitz laŭ lanomo Jerabek. La lando de akrobato konistas el afiŝoj.

— Sed iam ankaŭ vi pelis sovaĝbestojn kaj la gazeloj panike fuĝis aŭdinte la sciigon, ke venas la terura Wendriner! Vi, laŭ Lafontaine, taksas la liberecon pli multe, ol vian vivon!

Sinjoro Wendriner ekcigaris kaj metis ties ekstremaĵon en bruniĝintan, paperan cigaringon, reveme.

— Mi diras ion al vi, sinjoro Gorĉev, kiu vagis tra la mondo, kiel la Reĝo de la Nenifaro. Mi ne scias, kiu estas tiu biletkontrolisto, kiun vi menciis, sed li ne estis ĉe ni en la cirko. Sed aŭskultu sekreton: mi naskiĝis en la bestĝardeno de Schünbrunn, kaj mi estas Viena leono. Oni liveris min en Afrikon per trajno, kaj kaptinte min per ŝtala reto, oni transportis min el Sharo en Fez-on al la naiva aĉetanto. Mi tavivis unu vojaĝon… Ne estas bone paroli pri tio! Ĝi okazis tiel, ĉar la leono kaptita en la dezerto estas pli multekosta. Mi estas, sinjoro, la sola leono, kiu venis en Saharon pere de enporto. Kaj mi ne estas vera Wendriner. Mia koro komencis bati forte en la bestĝardeno de Schönbrunn, kiam la ornam-pavo kriĉadis. Wo sind die schönen alten Zeiten?… — ĝi ĝemis malgaje, surmetinte sian nazumon, ĝi komencis legi la ĵurnalon Wiener…

Gorĉev vekiĝis ekkriante…

…Aŭroris. Sinjoro Wendriner dormis apud li kun astma spiregado..

2

Sinjoro Vanek pasigis grandan parton de sia tempo dek tagojn en la ŝranko de la artistino. Dume Laura de Pirelli kondukis la elektran lumon al la malsupra breto kaj zorgis pri legaĵo. Ili teksis planojn pri vajaĝoj tutan tagon, escepte la posttagmezon, kiam la artistino lernis kanti. La artistino estis diligenta. Ŝi lernis kanti dum horoj.

La dekan tagon sinjoro Vanek elpaŝis el la ŝranko dum kant-lernohoro.

— Bonan tagon — li diris. — Nun mi foriros.

Antaŭ ol la mireganta artistino kaj la timiĝinta kantinstuisto povintus diri kion ajn, la sekretario, Dio scias kial, foriris kun ofendita memrespekto, kaj li iris rekte al la fortikaĵo St. Thérese.

— Raportu al la serĝento — li diris rezolute antaŭ la postenanto — , ke mi miskonis vin. La legio estas bonega loko.

Sinjoro Würfli ĝuste gardostaris, kiam oni katenis sinjoron Vanek.

— Kial vi anonciĝis memvole? — li demandis flustrante.

— Ĝi estas mildiga cirkonstanco. Oni mortpafos min pli milde.

— Ĉu vi scias tion, ke ankaŭ Mehar estas en la prizono?

— Ĉu dume li ekster ĝi? Mi tre ŝatas tiun Mehar-on.

— Li ja batas vin ĉiam.

— Sed li neniam kantas. Ĝi estas grava afero!!

Sinjoro Vanek sidis ses tagojn en la prizono, kiam aperis subkaporalo kaj leŭtenanto.

Jen estas via parada uniformo. Suprenu ĝin!

— Mi komprenas… oni mortpafos nin…

– Ĝi povas okazi facile. La tuta garnizono estas sur la korto — diris la subkaporalo, sed la leŭtenanto mansignis.

En oficiala loko oni scias, kie vi estis dum du semajno. Vi suferis multe.

Precipe posttagmeze…

— Silentu! Oni ne diris detalojn pri via foresto. Ankaŭ vi silentu pri tio, mi opinias, ke vi komprenas tion?!

Sinjoro Vanek ruĝiĝis, mallevis siajn okulojn, kaj li kredis, ke li komprenas tion…

Kiam oni kondukis lin sur la korton, li ĉirkaŭrigardis kun larmovualitaj okuloj.

Ĝi estas ekzekuto!

La tuta personaro de la fortikaĵo staris en formo de kvarangulo. La sunbrilo karesis lian vizaĝon, kaj sinjoro Vanek levis sian kapon alten, por ke li lastfoje tute ĝuu tion.

Tram-tram-tram-tram…

La tamburo!.. Oni do ekzekutas la dizertintojn sen kondamno. Kun malgaja rigardo li kroĉiĝis okule al verda koloro de arbogrupo.

Trumpeto! Aux armes! Aux armes!..” Nun venos la eskorto!.. Li ne lasos kovri per tuko siajn okulojn. Oni vidu, kiel povas morti Vanek B. Eduard… Tamen liaj genuoj iom fleksiĝas, kaj lia lango estas tre seka.

La trumpeto eksilentas. Jen rigardu… li estas la kolonelo, kiu nun paŝis antaŭ lin.

— Senranga soldato n-ro 27! Ivan Gorĉev! Vi malaperis du semajnojn, vi forlasis la fortikaĵon! Vi travivis konsternajn korpajn kaj anikajn suferojn.

„Precipe la kantado” — pensis sinjoro Vanek kaj balancis sian kapon malgaje…

— La respublikestro distingas Ivan Gorĉev-on per la honormedalo!

…Kaj dum la kolonelo fisas la honormedalon sur la kamizolon de la mireganta sinjoro Vanek, suprensvingiĝas la trikolora flago, sonas la trumpeto, kaj la fronto de la soldatoj turniĝas al li rektiĝinte…

Malpli proksime sur teraso Anette, de Berti kaj Laboux staras teruriĝinte, mortepale, kaj ili ne povas ekparoli…

3

Meti klara la aferon ne eblas. Dio gardu tuŝi ĝin. Oni eksoldatigos sinjoron Vanek iel. Kaj Gorĉev ne devas anonciĝi ĉe la legio. Gorĉev anonciĝis nur ĉe Aleksio la Privata kun cet mil frankoj. Li forprenis tion de la Majstro kaj de Lingeström, kiuj kredeble facile malhavos ĝin en Ifiriz, en la fosfat-minejo, kie ili pasigas sian trudlaboron, kiel punon.

…Sinjoro Vanek ekssoldatiĝis antaŭ la tagon de la geedziĝo. Serĝento Verdier festis tiun tagon en la kantino per mult-plada bankedo.

— Sinjoro — li anonciĝis ĉe Girĉev. — Kion mi devos fari?

— En la ĝardeno de la vilao de Laboux laca akrobato vivas pace siajn maljunajn tagojn. Vi devas okupiĝis pri ĝi, oldulo mia.

— Mia nomo senŝanĝe estas Vanek, kaj mi ŝatus, se vi nun jam encerbigus tion, ĉar oni distingis min per la honormedalo, rekompence pro miaj suferoj.

— Ĉu vi sentas tiel, ke vi meritis ĝin?

— Nepre. Vi ne aŭdis la virinon kanti.

Intertempe de Bertin akiris informojn pri sinjoro Vanek. Vere li agadis en la sanatorio de nervomalsanuloj en Nico, sed li ne estis korespondanto, sed flegito. Iun tagon li malaperis el la naĝejo kun la cilindra ĉapleo de la adjutanto. De tiam li serĉas ĝin.

…Anette malgaje klinis sian kapon al Gorĉev:

— Mi timas Ivan… Via sango ne lasos vin trankvili…

— Azenaĵo…

— Mi ĉiam timos tion, ke iam vi folasos min subite… Vi iros sur la maron, en la dezerton… Mi tremos, se vi alvenos hejmen unu horon malfrue…

— Ne timu… Neniam mi revenos malfrue. Via fianĉo estis fantomo, via edzo estos hejmenrevenanto…

Kaj la naskiĝo de la plej juna Ivan Gorĉef porĉiam forigis la timon de Anette, kiun la aliaj familianoj: Aladaro Wendriner kaj sinjoro Vanek akceptis kun ĝojo en la familian rondon…